Traduko: Barry Friedman
En la tre antikva epoko loĝis duon-barbara reĝo, kies ideoj, kvankam iom poluritaj kaj akrigitaj per la progresemo de malproksimaj latinaj najbaroj, estis ankoraŭ grandaj, floraj kaj senbridaj, estis kongruita al la duono de li, kiu estis barbara. Li estis viro de gajemega fantazio, kaj, kune kun tio, de aŭtoritato tiel nerezistebla, ke laŭ sia volo li transformis siajn diversajn fantaziojn en faktojn. Li estis tre inklinita al mempensado, kaj, kiam li kaj li mem konsentis pri io, la afero estis farita. Kiam ĉiu membro de liaj enlandaj kaj politikaj sistemoj glate moviĝis en sia asignita kurso, lia naturo estis banala kaj afabla; sed, iam ajn estis malgranda problemeto, kaj iuj el liaj astroj foriris el iliaj orbitoj, li estis eĉ pli banala kaj pli afabla, ĉar nenio plaĉis al li tiom, kiom fari la malrektajn rektaj kaj dispremi neegalaĵojn.
Inter la pruntitaj nocioj, per kiuj lia barbareco modifis, estis tio de la publika areno, en kiu, per ekspozicioj de vireca kaj besteca valoro, la mensoj de liaj regatoj estis rafinitaj kaj kultitaj.
Sed eĉ ĉi tie la gajemega kaj barbara fantazio manifestiĝis. La areno de la reĝo estis konstruita, ne por doni al la homoj ŝancon aŭdi la rapsodojn de mortantaj gladiatoroj, nek ebligi ilin vidi la neeviteblan konkludon de konflikto inter religiaj opinioj kaj malsataj makzeloj, sed por celoj, kiuj estis multe pli taŭgaj plilarĝigi kaj evoluigi la mensajn energiojn de la homoj. Ĉi tiu vasta amfiteatro, kun ĝiaj ĉirkaŭantaj galerioj, ĝiaj misteraj volboj, kaj ĝiaj nevidataj pasejoj, estis agento de poezia justeco, en kiu krimo estis punita, aŭ virto rekompencita, per la dekretoj de senpartia kaj nekoruptebla ŝanco.
Kiam homo estis akuzita pri sufiĉe grava krimo por interesi la reĝon, estis publika sciigo, ke en elektita tago la sorto de la akuzito estus decidita en la areno de la reĝo, strukturo, kiu vere meritis sian nomon, ĉar, kvankam ĝia formo kaj plano estis pruntita de malproksimo, ĝia intenco emanis nur el la cerbo de ĉi tiu viro, kiu, estante tuta reĝo, sciis neniun tradicion, al kiu li ŝuldis pli da fideleco ol plaĉi al sia fantazio, kaj kiu enŝovita en ĉiun adoptitan formon de homa penso kaj ago la riĉan kreskadon de sia barbareca idealismo.
Kiam ĉiuj homoj kunvenis en la galerioj, kaj la reĝo, ĉirkaŭita de lia korteganoj, sidis alte sur sia trono de reĝa ŝtato sur unu flanko de la areno, li donis signalon, pordo sub li malfermiĝis, kaj la akuzito elpaŝis en la amfiteatron. Ĝuste kontraŭ li, ĉe la alia flanko de la enfermita spaco, estis du pordoj, precize similaj unu-al-aliaj kaj flank-al-flankaj. Estis la devo kaj la privilegio de la juĝito marŝi rekte al ĉi tiuj pordoj kaj malfermi unu el ili. Li povis malfermi ajnan pordon, kiun li volis; li estis submetita al neniu gvidado aŭ influo krom tiu de la antaŭdirite senpartia kaj nekoruptebla ŝanco. Se li malfermus unu pordon, eliĝus el ĝi malsata tigro, la plej furioza kaj plej kruela, kiun oni povis havigi, kiu tuj saltus sur lin kaj disŝirus lin je pecetoj kiel puno por lia kulpo. Tiumomente, kiam la proceso de la krimulo estis tiel decidita, funebraj feraj sonoriloj estis batataj, grandaj vekrioj supreniris de la dungitaj funebrantoj asignitaj esti ĉe la ekstera rando de la areno, kaj la vasta spektantaro, kun klinitaj kapoj kaj tristigitaj koroj, malrapide vagis hejmen, lamentante multe, ke homo tiel juna kaj beleta, aŭ tiel maljuna kaj respektata, devis meriti tiel tragikan sorton.
Sed, se la akuzito malfermis la alian pordon, el ĝi eliris sinjorino, la plej taŭga por liaj jaroj kaj rango, kiun la reĝa moŝto povis elekti inter siaj noblaj regatoj, kaj al ĉi tiu sinjorino li tuj geedziĝis, kiel rekompenco de sia senkulpeco. Ne gravis, ke li eble jam posedis edzinon kaj familion, aŭ ke liaj korinklinoj povis esti engaĝitaj sur objekto de sia propra elekto; la reĝo ne permesis tiajn subordajn aranĝojn malhelpi sian grandiozan skemon de venĝo kaj rekompenco. La nupto, kiel en la alia kazo, okazis tuj, kaj en la areno. Alia pordo malfermiĝis sub la reĝo, kaj pastro, sekvata de grupo de ĥoristoj, kaj dancantaj knabinoj blovantaj ĝojan melodiojn sur oraj kornoj kaj tretantaj nuptstile, antaŭeniris al tie, kie la paro staris, unu apud la alia, kaj la geedziĝo estis rapide kaj ĝoje solenigita. Tiam la gajaj latunaj sonoriloj sonis siajn feliĉajn sonorojn, la homoj kriis gajemajn huraojn, kaj la senkulpa viro, antaŭita de infanoj ĵetantaj florojn sur lia vojo, kondukis sian novedzinon al sia hejmo.
Ĉi tio estis la duon-barbareca metodo de la reĝo por la administrado de justeco. Ĝia perfekta praveco estis memevidenta. La krimulo ne povis scii el tiu pordo venus la damo; li malfermis ajnan pordon, kiu plaĉis al li, sen la plej malgranda ideo, ĉu en la sekvonta momento li estus vorita aŭ edziĝinta. Iafoje la tigro eliris el unu pordo, kaj iafoje el la alia. La decidoj de ĉi tiu tribunalo estis ne nur justaj, ili estis pozitive definitaj: la akuzito estis tuj punita se li trovis sin kulpa, kaj, se senkulpa, li estis rekompencita tuj, ĉu li ŝatis tion aŭ ne. Ne estis eskapo for de la verdikto de la areno de la reĝo.
La sistemo estis tre populara. Kiam la homoj kunvenis dum unu el la grandegaj prijuĝaj tagoj, ili neniam sciis ĉu ili spektus sangan buĉadon aŭ ridigan geedziĝon. Ĉi tiu ero de necerteco liveris al la okazo intereson, kiun ĝi alimaniere ne povus atingi. La amasoj do estis amuzitaj kaj kontentaj, kaj la pensema parto de la komunumo ne povus akuzi ĉi tiu planon pri maljusteco, ĉar ĉu la akuzito ne havis la tutan aferon en siaj propraj manoj?
Ĉi tiu duon-barbara reĝo havis filinon tiel ekflorantan kiel siaj plej floraj revoj, kaj kun animo tiel fervora kaj imperia kiel sia. Kiel kutime en tiaj kazoj, ŝi estis la pomo de lia okulo, kaj estis amata de li super ĉiu homaro. Inter liaj korteganoj estis junulo de tiu fajneco de sango kaj subeco de rango komunaj al la kutimaj herooj de romanco kiuj amis reĝajn virgulinojn. Ĉi tiu reĝa virgulino estis tre kontenta kun sia amanto, ĉar li estis bonaspekta kaj kuraĝa je grado, kiu estis ne transpasita en la tuta regno, kaj ŝi amis lin kun ardo, kiu havis sufiĉe da barbareco en ĝi por fari ĝin treege varma kaj forta. Ĉi tiu amafero daŭris feliĉe dum multaj monatoj, ĝis unu tago la reĝo ekmalkovris ĝian ekziston. Li nek hezitis nek prikonsiliĝis rilate al sia devo en la situacio. La junulo tuj estis enprizonigita, kaj tago estis selektita por sia proceso en la areno de la reĝo. Ĉi tio kompreneble estis speciale grava okazo, kaj la reĝa moŝto, same kiel ĉiuj homoj, ege interesiĝis pri la funkciado kaj disvolviĝo de ĉi tiu proceso. Neniam antaŭe okazis tia kazo; neniam antaŭe subulo aŭdacis ami la filinon de la reĝo. Dum la postaj jaroj tiaj aferoj fariĝis sufiĉe kutimaj, sed tiam ili estis laŭ neniu gradeto tutnovaj kaj konsternantaj.
La tigrokaĝoj de la regno estis serĉitaj por la plej sovaĝajn kaj malcedemajn bestojn, el kiuj la plej furioza monstro estis elektita por la areno; kaj la vicoj de virgulina junulineco kaj beleco tra la tuta lando estis zorge esploritaj fare de kompetentaj juĝistoj por ke la junulo havu taŭgan novedzinon se la sorto ne determinis por li alian destinon. Kompreneble ĉiuj sciis, ke la ago, per kiu la junulo estis akuzita, estis farita. Li amis la princinon, kaj nek li, ŝi, nek iu alia pensis nei la fakton; sed la reĝo ne priatentus permesi tian fakton perturbi la funkciadon de la tribunalo, en kiu li akiris tiom da ĝojo kaj kontento. Ne gravis kiel la afero finiĝis, la junulo estus forigita, kaj la reĝo gajnus estetikan plezuron per la rigardado de la kurson de la eventoj, kio determinus, ĉu la juna viro faris ion malĝustan, kiam li permesis sin ami la princinon.
La difinita tago alvenis. De lokoj foraj kaj proksimaj homoj kolektiĝis, kaj amasis sin en la grandaj galerioj de la areno, kaj svarmoj, nekapablaj gajni eniron, amasis sin kontraŭ ĝiaj eksteraj muroj. La reĝo kaj lia korteganoj estis en siaj lokoj, kontraŭe de la ĝemelaj pordegoj, tiuj fatalaj portaloj, tiel teruraj je ilia simileco.
Ĉio estis preta. La signalo estis donita. Pordo sub la reĝa anaro malfermiĝis, kaj la amanto de la princino promenis en la arenon. Alta, bela, blonda, lia aspekto estis bonvenigita per mallaŭta zumado de admiro kaj maltrankvilo. Duono de la spektantoj ne konis, ke tia imponega junulo loĝis inter ili. Ne estis miraklo, ke la princino amis lin! Kia terura afero, ke li estis tie!
Dum la junulo antaŭenis en la arenon, li turnis sin, laŭ kutimo, por klini sin al la reĝo, sed li tute ne pensis pri tiu reĝa gravulo. Liaj okuloj estis fiksitaj al la princino, kiu sidis dekstre de sia patro. Se ne estus barbarecoparto en ŝia karaktero, verŝajne tiu sinjorino ne estus tie, sed ŝia intensa kaj fervora animo ne permesus ke ŝi estus foresta je okazo, en kiu ŝi tiom interesiĝis. Ekde la momento, kiam la dekreto eliris, ke ŝia amanto decidus sian sorton en la areno de la reĝo, ŝi pensis pri nenio, nokte aŭ tage, krom ĉi tiu grandega evento kaj la diversaj temoj ligitaj al ĝi. Havante pli da potenco, influo, kaj forto de karaktero ol iu, kiu iam antaŭe estis interesinta en tia kazo, ŝi faris tion, kion neniu alia faris - ŝi lernis la sekreton de la pordoj. Ŝi sciis, en kiu el la du ĉambroj, trovitaj malantaŭ tiuj pordoj, staris la kaĝo de la tigro, kun ĝia malfermita fronto, kaj en kiu atendis la sinjorino. Tra ĉi tiuj dikaj pordoj, peze kurtenitaj per haŭtoj interne, estis neeble, ke iu ajn bruo aŭ sugesto venus de interne al la homo kiu alproksimiĝus por levi la riglilon de unu el ili. Sed oro, kaj la potenco de virina volo, venigis la sekreton al la princino.
Kaj ne nur ŝi sciis, en kiu ĉambro staras la damo, kiu estis preta emerĝi, tute ruĝiĝanta kaj brilanta, se sia pordo estus malfermita, sed ŝi sciis, kiu estas la damo. Ŝi estis unu el la plej blondaj kaj plej ravaj el la junulinoj de la kortego, kiu estis elektita kiel la rekompenco por la akuzita junulo, se li estus pruvita senkulpa pri la krimo de aspiro al iu tiel malproksima super li; kaj la princino malamis ŝin. Ofte ŝi vidis, aŭ imagis, ke ŝi vidis, ĉi tiun blondan homaĉon ĵetante ekrigardojn de admiro al la persono de ŝia amanto, kaj foje ŝi opiniis, ke ĉi tiuj ekrigardoj estis perceptitaj, kaj eĉ redonitaj. De tempo al tempo ŝi vidis, ke ili interparolis; tio estis nur dum momento aŭ du, sed multe oni povas diri en mallonga spaco; tio eble estis pri plej bagatelaj temoj, sed kiel ŝi povus scii tion? La knabino estis ĉarma, sed ŝi aŭdacis levi sian okulojn al la amato de la princino; kaj kun la tuta intenseco de la sovaĝa sango transdonita al ŝi per longaj linioj de tute barbaraj prapatroj, ŝi malamis la virinon, kiu ruĝiĝis kaj tremis malantaŭ tiu silenta pordo.
Kiam ŝia amanto turnis sin kaj rigardis ŝin, kaj lia okulo trafis ŝiajn dum ŝi sidis tie, pli pala kaj pli blanka ol ĉiuj en la vasta oceano de maltrankvilaj vizaĝoj ĉirkaŭ ŝi, li vidis, per tiu potenco de rapida percepto, kiu estas donita al ties, kies animoj estas unu, ke ŝi sciis malantaŭ kiu pordo la tigro kaŭris, kaj malantaŭ kiu la damo staris. Li anticipis, ke ŝi scius ĝin. Li komprenis ŝian naturon, kaj lia animo estis certigita, ke ŝi neniam ripozus ĝis ŝi informiĝis pri tiu afero, kaŝitan al ĉiuj aliaj rigardantoj, eĉ al la reĝo. La sola espero por la junulo, en kiu estis iu ajn ero de certeco, baziĝis sur la sukceso de la princino malkovri de ĉi tiu mistero; kaj en la momento kiam li rigardis ŝin, li vidis, ke ŝi ja sukcesis, ĉar en sia animo li sciis, ke ŝi sukcesus.
Tiam estis, ke lia rapida kaj maltrankvila ekrigardo demandis: "Kiu?" Estis tiel klare al ŝi kvazaŭ li kriis ĝin de kie li staris. Ne estis momento esti perdita. La demando estis demandita fulmrapide; ĝi devis esti respondita same.
Ŝia dekstra brako kuŝis sur la kusenita parapeto antaŭ ŝi. Ŝi levis sian manon, kaj faris iometan, rapidan movon dekstren. Neniu krom ŝia amanto vidis ŝin. Ĉiu okulo krom lia estis fiksata sur la viro en la areno.
Li turnis sin, kaj kun firma kaj rapida paŝo li piediris trans la malplena spaco. Ĉiu koro ĉesis bati, ĉiu spiro estis tenata, ĉiu okulo estis fiksata nemoveble al tiu viro. Sen la plej eta hezito, li iris al la pordo dekstra, kaj malfermis ĝin.
Nun, la ĉefpunkto de la rakonto estas jene: ĉu la tigro eliris el tiu pordo, aŭ ĉu la damo?
Ju pli ni pripensas ĉi tiun demandon, des pli malfacile respondi. Koncerniĝas studo de la homa koro, kiu kondukas nin tra ruzaj labirintoj de pasio, el kiuj malfacilas trovi nian vojon. Pensu pri ĝi, justa leganto, ne kvazaŭ la decido de la demando dependus al vi mem, sed al tiu varmeg-sanga, duon-barbara princino, ŝia animo je blanka ardo sub la kombinitaj fajroj de malespero kaj ĵaluzo. Ŝi perdis lin, sed kiu havu lin?
Kiel ofte, dum ŝia vekiĝantaj horoj kaj en ŝiaj sonĝoj, ŝi ektimis je senbrida hororo, kaj kovris sian vizaĝon per siaj manoj dum ŝi pripensis pri ŝia amanto malfermante la pordon, ĉe la alia flanko de kiu, atendis la kruelaj dentegoj de la tigro!
Sed kiom pli ofte ŝi vidis lin ĉe la alia pordo! Kiel en ŝiaj doloraj revoj ŝi grincis siajn dentojn, kaj disŝiris siajn harojn, kiam ŝi vidis lian komencon de ekstaza ĝuego dum li malfermis la pordon de la damo! Kiel ŝia animo brulis je agonio kiam ŝi vidis lin rapidi renkonti tiun virinon, kun ŝia ekruĝanta vango kaj kristalopura okulo de triumfo; kiam ŝi vidis lin konduki ŝin antaŭen, lia tuta kadro flamigita per la ĝojo de reakirita vivo; kiam ŝi aŭdis la gajajn kriojn de la homamaso, kaj la sovaĝan sonadon de la feliĉaj sonoriloj; kiam ŝi vidis la pastron, kun liaj ĝojaj sekvantoj, antaŭenirante al la paro, por igi ilin esti geedzantojn antaŭ ŝiaj propraj okuloj; kaj kiam ŝi vidis ilin forpiediri kune sur ilia vojeto de floroj, sekvata de la grandegaj kriegoj de la gajega homamaso, en kiu ŝia unu desperanta kriĉo estis perdita kaj dronita!
Ĉu ne estus pli bone por li, ke li mortu tuj, kaj iru atendi ŝin en la benitaj regionoj de duon-barbara estonteco?
Kaj tamen, tiu abomeninda tigro, tiuj ekkriegoj, tiu sango!
Ŝia decido estis indikita en momento, sed ĝi estis farita post tagoj kaj noktoj de angora pripensado. Ŝi sciis, ke ŝi estos demandita, ŝi decidis tion, kion ŝi respondos, kaj sen la plej eta hezito ŝi movis sian manon dekstren.
La demando de ŝia decido estas demando, kiun oni ne frivole konsideru, kaj ne estas al mi pretendi starigi min esti la unu persono kapabla respondi al ĝi. Kaj do mi lasas ĝin al vi ĉiuj: kiu elvenis el la malfermita pordo - la damo, aŭ la tigro?