“Kaj se tie estos filo de paco, via paco restos sur li; Sed se ne, ĝi revenos al vi.” (Sankta Luko, 10:6).
EN LA MONDO EKZISTAS multaj homoj afliktitaj, ĉar ili estas individuoj arestitaj al malespero. Ili kutimiĝas al la malespero kaj ne volas ŝanĝiĝi. Kelkfoje la paco estas apud ni. Se ni atentas por observi la kreskaĵaron, belaj kaj koloraj floroj rigardas nin kaj diras: Ni estas ĉi tie. La espero estas ni.
Vidu! Kiom da homoj poseditaj de videbla indigno forkuras de la pacienco? Ili ne scias ke pacienco lumas la animojn de la geedzoj, gefiloj kaj geamikoj.
Se dum la nokto ni levas la okulojn al la ĉielo, ni vidas miriadojn da lumoj. Ili diras al ni: Vidu! Ni estas la lumo de la mondo kaj vi estas kun ni.
Ni forgesas ke oni naskiĝas por esti feliĉaj. La feliĉo estas en ni per la Patrino Naturo, apud la fajro, sidi ĉe la tablo kune nia familio, loĝi ĉe la gepatroj aŭ sole, paroli kun niaj amikoj, familianoj, infanoj, en nia laboro, en lernejo, preĝejo aŭ ĝardeno.
Por ke la homo fariĝu Filo de Paco, li bezonas lerni pri sia interna mondo kaj ankaŭ obei la diajn leĝojn. Tio signifas scii kio ni estas. Se mi konas min, mi estas Filo de Paco.
La vivo sur la Tero estas mallonga. Pro tio ni devas profiti ĉiun minuton por ami kaj bonfari al la aliaj.
(Publikiĝis en la Revuo Komunikoj n-ro 184 Lorenz Eldonejo)