Mi naskiĝis en Odeso je 1955 -an, kaj estas patrino de 5 geinfanoj kaj avino de 8 genepoj. Profesie – edukistino kaj dum tuta vivo okupiĝas pri infanoj.
Pri Esperanto mi eksciis infanece de mia patro. Iam li montris al mi revuon “Kuriero de UNESCO” kaj rakontis, ke la temo de la numero estis dedĉiita al lingvaj problemoj. Mia patro kurte rakontis al mi pri la enhavo de artikolo pri artefaritaj lingvoj, kaj mi ne ĉion komprenis sed memorfiksis belan vorton “Esperanto”.
Pasis tempo… Je 1983 mi ekvidis anoncon: odesa Espeanto-klubo “Blanka akacio” invitis al renkontiĝo kaj informas pri nova E-kurso. Mi tuj rememoris la rakonton de mia patro kaj vizitis la aranĝon, ĉar komprenis, ke tio estas io interesa.
De tiu momento ĝis nun mi restas aktiva esperantistino: dekomence en la odesa klubo, poste – en novosibirska kaj dum pli ol dek lastaj jaroj mi loĝis en Jalto (Krimeo) kaj helpis al mia edzo, la fama esperantisto J. Zajdman, kiu organizis kaj gvidis dum 40 jaroj la jaltan E-klubon.
Li estis la unua tradukisto de miaj verkoj kaj al mi plaĉas vidi niajn nomojn apude.