Senfina renkontoNatan AltermanMelodio: Noami Ŝemer Elhebreigis: Amir Naor Pliaj tradukoj |
פגישה לאין קץנתן אלתרמןלחן: נעמי שמר |
Ĉar vi ŝtormis min, ludos mi vin ĉiam Vane mi konstruu murojn, ĉar neeble! La pasio mia, mia tuta am,' Mia korp' al vi vertiĝas neregeble! |
כי סערת עלי, לנצח אנגנך שוא חומה אצור לך, שוא אציב דלתיים! תשוקתי אלייך ואלי גנך ואלי גופי סחרחר, אובד ידיים! |
Por la libroj pek' vi estas kaj inspiro. Tuja por eterne, brila de solec', En milita strat', sub sango de subiro Vi kolektu min pec' post pec'. |
לספרים רק את החטא השופטת. פתאומית לעד, עיני בך הלומות, עת ברחוב לוחם, שותת שקיעות של פטל, תאלמי אותי לאלומות. |
Ne petigu tiujn, kiuj pli hezitas. Sole mi en viaj landoj vagu ĉien. Mia preĝo ja nenion pluan petas, Mia sola preĝo diras: prenu ĉion! |
אל תתחנני אל הנסוגים מגשת. לבדי אהיה בארצותייך הלך. תפילתי דבר איננה מבקשת, תפילתי אחת והיא אומרת: הא לך! |
Ĝis la noktofontoj, randoj de malrido En malplenaj longaj stratoj de la fer', Mia di' ordonis min al viaj idoj porti el mank' mia iom da esper' |
עד קצווי העצב, עד עינות הליל ברחובות ברזל ריקים וארוכים, אלוהי ציווני שאת לעוללייך, מעוניי הרב שקדים וצימוקים. |
Via man' ankoraŭ kaptas nian koron, Ne kompatu ĝin, kuranta sen enspir', Ĝin ne lasu mallumiĝi kiel ĉambro Sen la steloj, kiuj restis en la ekster'. |
טוב שאת ליבנו עוד ידך לוכדת, אל תרחמיהו בעויפו לרוץ, אל תניחי לו שיאפיל כחדר בלי הכוכבים שנשארו בחוץ. |
Tie ardas lun' per fajro de orsuko, Tusas la ĉielo kvazaŭ pro angin', Sikomor' faligos branĉon kiel tukon Riverencos mi kaj levos ĝin. |
שם לוהט ירח כנשיקת טבחת, שם רקיע לח את שיעולו מרעים, שם שקמה תפיל ענף לי כמטפחת ואני אקוד לה וארים. |
Kaj mi scias ke laŭ son' de la tambur', En doloraj surdaj urboj de komerc', Iun tagon mi rikoltos kun tortur' tiun rideton nian ree de l' komenc'. |
ואני יודע כי לקול התוף, בערי מסחר חרשות וכואבות, יום אחד אפול עוד פצוע ראש לקטוף את חיוכנו זה מבין המרכבות. |