Pasis UK-oj cent

Omaĝe al la 100-a UK en Lillo 2015, laŭ la parolado de Zamenhof en la unua kongreso
Melodio: Efraim Ŝamir
Amir Naor
Pliaj tradukoj





Fratoj kaj fratinoj
Granda famili'
Tra la aero flugas
Tre mistera son'
La okul' ne vidas sed
Sentas la anim'
Tiuj estas sonoj kaj imagoj
El estonta tempo
Ni staras unu apud
La alia nun
Venas ni el landoj
De la tuta mond'
Reciproke premas ni
Manojn sen baril'
Pro la nomo de ideo granda
Kiu ligas nin
Jam UK-oj cent
Forkuris temp'
Ankoraŭ nun aere flugas
Simpla homa revo
Hodiaŭ ni denove venas al kongres'
Malmultas ni ankoraŭ
Pasis UK-oj cent
Intertempe revas ni
Pri la fina venk'
Saĝe aŭ naive - kiu scias
Belas tre la vojo
Jam UK-oj cent
Forkuris temp'
Ankoraŭ nun aere flugas
Simpla homa revo