Pasis UK-oj centOmaĝe al la 100-a UK en Lillo 2017, laŭ la parolado de Zamenhof en la unua kongresoMelodio: Efraim Ŝamir Amir Naor Pliaj tradukoj |
|
Fratoj kaj fratinoj Granda famili' Tra la aero flugas Tre mistera son' La okul' ne vidas sed Sentas la anim' Tiuj estas sonoj kaj imagoj El estonta temp' |
|
Ni staras unu apud La alia nun Venas ni el landoj De la tuta mond' Reciproke premas ni Manojn sen baril' Pro la nomo de idea granda Kiu ligas nin |
|
Jam UK-oj cent Forflugis la temp' Ankoraŭ nun aere ŝvebas Simpla homa rev' |
|
Hodiaŭ ni denove venas al kongres' Malmultas ni ankoraŭ Pasis UK-oj cent Intertempe revas ni Pri la fina venk' Saĝe aŭ naive - ĉiuokaze Belas tre la voj' |
|
Jam UK-oj cent Forflugis la temp' Ankoraŭ nun aere ŝvebas Simpla homa rev' |