Kiel balado

Natan Jonatan
Melodio: Gidi Koren
Elhebreigis: Amir Naor
Pliaj tradukoj

כמו בלדה

נתן יונתן
לחן: גידי קורן


Se dornojn amas vi -
Doloran dornan kronon
Mi iros al dezert'
Por lerni pri l' sufer'.
Se kantojn amas vi
Skribitajn sur la ŝtono
Mi loĝos en montar'
Kaj skribos sur la ter'.
אם זר קוצים כואב
זה מה שאת אוהבת
אלך אל המדבר
ושם אלמד לכאוב.
ואם שירים אהבת
רק שכתובים באבן
בין הכפים אגור
ובסלעים אכתוב.
Kaj kiam kovros nin
La sabloj kun favoro
Kaj libro de l' afer'
Mallume kovros sin,
Vi diru vortojn pli
Belegajn ol ĝoj' kaj ploro.
Do ŝajnas ke ĉi tiu hom',
tre amis min.
ואז כשנתכסה
עם החולות בחושך
וספר הדברים
בחושך יתכסה,
תגידי לי מילים
יפות מבכי ואושר.
הוא כנראה אהב אותי,
האיש הזה.