Thierry Tailhades (Tjeri)


Mi estas emerita inĝeniero, kiu loĝas en Liono (Lyon), Francio, kaj do membro de la loka esperanta klubo Esperanto-Lyon. Tamen, mi tre malmute agadas en ĝi, ĉar fakte mi ne estas movadema. Nu, simple, kongresoj, staĝoj, klubaj kunvenoj tedas min.
En mia blogo, mi afiŝas ĉefe tradukaĵojn miajn, kaj ankaŭ aliajn tekstojn pri tio aŭ io.
De pluraj jaroj mi tradukas artikolojn de Le Monde diplomatique.