Malsana luno

Albert Giraud (1860-1929)
Tradukis: Stéphane Brault

Ho Luno, nokta ftizulo,
Sur ĉielkapkusen’ nigra
Via vasta rigard’ febra
Altiras kiel muziko.

Vi mortas pro amĥimero
Kaj dezir’ neeldirita,
Ho Luno, nokta ftizulo,
Sur ĉielkapkusen’ nigra.

Blindigita de volupto
Preterpasas nezorgema
L’amant’, al kiu sang’ blanka
Ŝajnas kiel dia lumo,
Ho Luno, nokta ftizulo.