Madono
Albert Giraud (1860-1929)
Tradukis: Stéphane Brault
Ho, Madono de l’demenco,
Suriru la versaltaron!
Cian sekiĝintan mamon
Ja trapikis furorglavo.
La sangellasanta vundo
Similas ruĝan okulon.
Ho, Madono de l’demenco,
Suriru la versaltaron!
Senigita je espero
Antaŭmetu cian filon,
Lian jam putrantan korpon,
Al malpia universo –
Ho, Madono de l’demenco!