La filoj de l’ ŝtonkora homo

Mór Jókai
Elhungarigita de László Pásztor

Romano

Miskolc, 2022

Lingve kontrolita de Rob Moerbeek

Pro la morto en 2021 de la tradukinto, laŭ la konsiloj lingve korektis la tradukon, la klarigojn aldonis, la alilingvajn (germana, itala) tekstojn kaj la poemojn esperantigis: Adrienne Pásztor

Kroma provleganto estis: Bronislav Chupin

Frontispica bildo: Mór Than: La Batalo de Tápióbicske

Redaktis: László Drótos

La esperantlingvan version eldonis: Adrienne Pásztor
Ĉiuj rajtoj rezervitaj – Eldonrajto ĉe Adrienne Pásztor

Enhavotabelo


PARTO UNUA


Sesdek minutoj!

La estiminda sinjoro ankoraŭ nun nur la duonon de la tosto diris... La nektarŝaŭmo de la ĉampana glaso fluetis sur liaj dikaj fingroj ĝis la ungoj. La komencita bombasto trokreskis super la efikkapablon de la pulmoj kaj provis ĉiujn movkapablojn de la kolmuskoloj. La nobla fervoro pelis la sangon tute en lian vizaĝon. Ĉiuj anoj de la estiminda gasto-rondo prete tenante sian manon sur la svelta anso de la glaso, avide al la gloro atentis kaŝe la pintumon de senlima direndaĵo de la tosto; la hajduk-armeo strebis plene plenigi ĝis la duono la malpleniĝintajn glasojn... La arĉo de la estro de la malantaŭen starigita egipta orkestro en aeron estis levata, ke kiam la tosto finiĝos, ĝi tuj kun freŝa entuziasmo komencu violonludi la glasotintadon mutigantan fanfaradon, dume la domkuracisto de la familio senbrue paŝante venis en la ĉambregon kaj flustris nur kelkajn vortojn en la orelon de la sinjorino prezidanta ĉe la tablokapo kaj pro tio ĉi ŝi forlasis subite sian lokon kaj apenaŭ montrante sian vizaĝon, petante permeson de la apud ŝi sidantaj, foriris el la ĉambrego.

Sed la tosto, kiel elpafita grenado, ne lasis sin ĝeni, sed strebis al sia fina pintumo.

„... ĉi tiun majestan viron, Atlason levantan la ŝarĝon de nia lando kiel sian propran, sur sia ŝultro, ĝis eterna tempo primemorindan ekzemplon de la vera patriotismo, ĉef, – ĉef – kaj plej ĉefan estron de nia je venko rapidinta samideana komunumo, nian zorganton, kolumnon kaj lumigan faroson, kiu nun ne ĉeestas, Dio vivigu ĝis nombraj kaj sennombraj jaroj!”

La finvortoj mallaŭtiĝis en la uragano de la glasotintado, vivuado kaj muziko. La malantaŭen piedbatitaj seĝoj kiel atestantsignoj de la entuziasmo, al la muro ĵetitaj glasoj formis fulmon kaj ĉieltondron al larmopluvego de la inter­brakumantaj principamikoj.

„Li vivu! Mil jarojn li vivu!”

„Sinjora moŝto, nobla Kazimiro Baradlay[1], eterna, brava kaj efektiva orŝlosila kaj sprona sinjoro; mastro de grandaj bienoj, vilaĝoj kaj urboj, koroj kaj opinioj; estro kaj elektita regnestro de la sep hungarlandoj, la plej potencaj aliancoj. ... La vera Dalai Lamao.”

Tion esprimis la estimindaj kaj estimataj moŝtaj grandsinjoroj, kiuj ĉirkaŭsidis la tri partan tablon de la longa blazonĉambrego, ĉiuj en lia sunbrilo brilantaj, oraj, du vivojn havantaj, kiuj okaze de la hodiaŭa solena tago el malproksimaj fortikaĵdepartementoj kunvenis je komuna renkontiĝo por konstati dum la saĝe ekdisputita enketo la orpuran programon, sekve de kies skribitaj literoj de jarcentoj al jarcentoj estu la sorto de la mondo kaj nacioj kaj farendaĵoj de la idoj.

La fina sceno de ĉi tiu feliĉe atingita enketo estas la nuna ornamfesteno, kiun la brila kastelĉambrego de sinjoro Baradlay donas al la eminenta amaso de la estroj. Bedaŭrinde, la heroo de la festo ne povas tiun partopreni.

Dum la ornamfesteno la sinjorino prezidas anstataŭ li.

Dum la enketo ŝin anstataŭas la administranto.

Sub ĉi tiu titolo „administranto” estas laŭ la germana konversacia enciklopedio humila paca eklezia persono, kiu preĝas, adiaŭas kaj distribuas sinjorves­permanĝon; kaj laŭ la hungara konversacia enciklopedio li signifis fabeleman fantomon, kiu samtempe arbaron ekstermis, rokon dispecetigis sur la kulpantan teron kaj estis grandpotenca sinjoro, se tiu trovis multajn servantojn.

La nomo de ĉi tiu administranto estis Bence Rideghváry[2].

Fine de a tosto oni rimarkis, ke la prezidanta dommastrino mankas ĉe la trinkfestaj glasoj prezentataj al ŝi.

La malantaŭ la malplena seĝo staranta ĉambristo informis la grandpotencajn sinjorojn, ke ĉi tie estis la kuracisto, kiu flustris al ŝi ion, pro kio la sinjorino moŝto foriris. Verŝajne la sinjoro moŝto eninvitis ŝin al si mem.

Kelkaj sentemaj personoj elparolas la demandon: kian malbonon la sinjora moŝta povas havi? Efike de tio la administranto, kiu okupis lokon dekstre apud la malplena seĝo de la prezidanto, strebis trankviligi la tutan societon (kvankam lia voĉo apenaŭ aŭdiĝis ĉe la longa tablo), ke sinjoro Baradlay suferas denove pro la „kutima malsano”.

Poste kelkaj pli orientitaj gastoj mallaŭte rakontis al kelkaj siaj malpli informitaj najbaroj pri la publika sekreto, ke Kazimiro Baradlay delonge suferas pro koro-aorta sklerozo, jam eble ekde jardekoj kaj pro ĉi tio batas lin ofte fortaj kordoloroj; sed kun ĉi tiu malsano li ankoraŭ plu povas vivi, ĉe orda vivmaniero.

Ĉi tiu grandestimata sinjoro tuj ankaŭ rememoris anekdoton, laŭ kies tradicio iu angla kuracisto, kiu suferis same pro koro-sklerozo, antaŭ jaroj profetis la horon de la propra morto. Dum ĉi tiu anekdoto, de buŝo al buŝo irante atingis ĝis la fino de la tablo, jam ĝi iĝis intermiksaĵo kun historioj de Georgeto Joĵa.

Ja la sinjoro moŝta havas nur la kutiman malbonon, do la Sinjordio vivigu lin ankoraŭ tre longtempe.

Sed tiuj kelkaj vortoj, kiujn la doma kuracisto flustris en la orelon de la prezidanta sinjorino, estis nur la sekvaj: „Ankoraŭ estas sesdek minutoj!”

Ĉu la sinjorino moŝta iĝis pli pala, ol ŝi antaŭ tio estis? Ĉu ŝi povis esti pli pala, ol ŝi kutimis esti? Tion neniu rimarkis.

Dume ŝi paŝis tra la pordo en la flankan ĉambregon, ekkaptis la manon de la kuracisto kaj demandis:

– Ĉu tio estas ĝusta?

La kuracisto jesis, dume lia vizaĝo estis severa.

Post tio ankoraŭ unu pordo de iu malplena ĉambro fermiĝis inter ili kaj la gaja societo, li ripetis la antaŭan frazon:

– Li havas ankoraŭ nur sesdek minutojn por vivi. Vian moŝton li deziras vidi. Ĉiujn li forigis de si mem. Bonvolu eniri al li. Min plie li ne bezonas.

Poste ĉe la tria pordo la kuracisto ne iris plu, kaj lasis iri la sinjorinon sola al la sinjora moŝto.

En la kvara ĉambro en la du grandaj orkadroj unu apud alia pendis la vivgrandeca pentraĵo de la grandsinjora paro, kiel fianĉo kaj fianĉino. La rigidrigarda marmorvizaĝa damo ne povis regi sin dum ŝi iris antaŭ ĉi tiujn du bildojn. Sian vizaĝon ŝi kaŝis inter siajn du manojn. Ŝi emis larmi kaj ploregi. Ŝi devis ekmalhelpi tion, ĉar plorego ne estis permesata por ŝi. Ĉi tiu batalo forrabis el la sesdek minutoj duonminuton. Kaj tiun duon minuton oni priplendos al ŝi! Poste ankoraŭ unu limigitluma ĉambro sekvis, la muroj ĉirkaŭlimataj estis de librobretoj, poste malfermiĝis la alia pordo, trans kiu la agonianta edzo atendis la lastan horon.

Tie kuŝis tiu viro, kies koro iĝis ŝtono. Tiu ŝtoniĝis laŭ la patologio kaj biblia onidiro.

Lia kapo alte estas supren levita inter liaj kusenoj, ĉiuj liaj vizaĝtrajtoj estas reordigitaj, kvazaŭ iu modelo sidus antaŭ tiu granda artisto, antaŭ la morto, kiu al ĉiuj homoj pentras alian vizaĝon, kiel ankoraŭ estis ties originala vizaĝo en lia vivo; kaj kvazaŭ li dirus al tiu: „Mian vizaĝon bone ekpentru!”

La virino rapidegis al li.

– Mi atendis vin – diris la viro riproĉe.

– Mi tuj venis – ĝemetis la virino senkulpigante sin.

– Vi haltis por ploregi. Sed vi scias, ke mia tempo estas mallonga.

La virino kunpremis siajn pugnojn kaj lipojn.

– Estu nenia malforteco, Marie! – diris ĉiam pli fridvoĉe la edzo. – Ĉi tio estas leĝo de la naturo. Mi estos post sesdek minutoj senpova korpo. Ĉi tion diris la kuracisto. Ĉu niaj gastoj bone amuziĝas?

La virino mute mansignis.

– Nur ili amuziĝu plu. Ne permesu al ili foriri. Kiel ili kunvenis al la enketo, ili restu kune dum la funebra festeno. La funebran pompon jam mi pli frue antaŭpreparis. El inter du ĉerkoj la nigran marmorĉerkon elektos vi por mi. El inter miaj glavoj la platenkojnan oni metu sur mian katafalkon. La kvastojn de la mortotuko portos niaj kvar ĉefjuĝistoj el kvar direktoj. La funebra ĥoro estos la lerneja ĥoro de Debrecen. Ne estu scenejaj kantoj. Ili kantu nur psalmajn kantojn. La funebran parolon en la preĝejo diros la ĉefintendanto, ĉe la domo la dekano. La loka pastro diros nur la simplan „Patro nia...” komencan preĝon antaŭ la kripto, cetere nenion. Ĉu vi komprenis ĉion?

La virino gapis antaŭ si mem en la aeron.

– Mi petas vin, Marie. Kion mi diras, tion mi ne ripetos antaŭ vi. Bonvolu sidiĝi ĉi tien apud mian liton ĉe la malgranda tablo, sur kio estas ĉiuj skribiloj. Skribu, kion mi diris kaj ankoraŭ diros.

La edzino estis preta plenumi la ordonon, eksidiĝis al la apudlita malgranda tablo kaj skribis la aŭditaĵojn.

Kiam ŝi estis preta, la edzo daŭrigis:

– Vi estis fidela akceptema virino en via tuta vivo, Marie. Vi plenumis ĉiujn vortojn, kiujn mi ordonis. Ankoraŭ dum unu horo mi estos via sinjoro. Sed kion mi diros dum ĉi tiu horo, tio okupos vian tutan vivon. Mi ankoraŭ ankaŭ post mia morto estos via sinjoro. Mi estos via sinjoro „ordonanto, ŝtonkora tirano”.

– Aĥ, kiom sufokas min io! Donu ses gutojn el tiu digitalino. ...

La edzino en malgranda orkulereto donis al li la medikamenton. La malsanulo denove pli facile parolis:

– Skribu miajn finvortojn! Aliuloj ne vidu, ne aŭdu ĉi tiujn vortojn, nur vi. Grandan faraĵon mi kreis, kiu ne povas kaputiĝi kune kun mi. La terglobo ne moviĝu, sed staru! – Eĉ se la tuta tero antaŭeniras, nia tero ne foriru kun tiu. – Multe da homoj ekkomprenis min; malmulte da homoj povas fari ion, sed pli malmulte da homoj kuraĝas fari ion.

– Skribu ĉiujn vortojn, kiujn mi diras, Marie!

Marie mute mansignis.

– Nun ŝafto de la maŝino ekfalas, – daŭrigas la agonianto – kaj bruon de la ekfalantaj ruinoj mi aŭdas jam sur mia ĉerkokovrilo. Sed mi ne volas tion aŭdi. Mi havas tri filojn, kiuj min anstataŭos, se mi polviĝos. Skribu, Marie, kiajn aferojn havos miaj filoj post mia morto.

– Donu unue moskopilolon. Mi dankas. Eksidiĝu kaj daŭrigu.

Ŝi skribis plu.

– Miaj tri filoj estas tro junaj ankoraŭ tiucele, ke ili povus okupi mian lokon. Unue ili finu la lernejon de la vivo; vi ne povos vidi ilin ĝis tiam. Ne ĝemetu, Marie! Ili estas jam grandaj infanoj; ne eblas portadi ilin en la sino.

Mia plej aĝa filo, Edmundo, restu ĉe la cara kortego de Sankta-Peterburgo. Li estas nun ankoraŭ nur legacia sekretario, sed pli malfrue pli altrangan oficon meritos. Tiu loko estos al li bona lernejo. La naturoj kaj oblikvaj inklinoj inokulis multe da entuziasmo en lian koron, kiu nian rason ne feliĉigas. Tie oni resanigas el tio. La rusa kortego estas bona lernejo. Tie li eklernas koni la diferencon inter la homoj, kiuj senrajte naskiĝas – kaj maljuste en mondon venas. Tie li eklernas, kiel li devas ekstari en la alto kaj ne vertiĝi malsupren sur la teron. – Tie li ekkonas kian valoron havas virino kaj viro unu kontraŭ alia. Poste apatiiĝos lia admiro entuziasma por ili kaj kiam li revenos li povos preni la direktilon, kiun mi postlasas. Donu ĉiam al li sufiĉan monon, ke li povu konkuri kun nobelaj junuloj de la rusa kortego. Lasu, ke li ĝisfunde malplenigu glasojn de la ĝuoj. Pardonu liajn troigitajn kapricojn, tiu devas travivi ĉi tiujn, kiu sur la altaĵon de la flegmo volas atingi.

La parolanto rigardas sur la horloĝon; kvazaŭ li volus ĝin rapidigante rapidigi ankaŭ sin mem. Mallonga estas la tempo kaj kiom da direndaĵoj estas ankoraŭ.

– Tiun fraŭlinon – daŭrigas mallaŭte la malsanulo –, pro kiu li devis forlasi la domon, klopodu ŝin edzinigi. Vi bedaŭru neniun elspezon. Ja al ŝi konvena edzo estas sufiĉa. Ŝi povas ricevi havaĵon de ni. Se ŝi, tiu virinaĉo, obstine persistas en sia decido, aranĝu tiel, ke ŝia patro estu transmetita en Transilvanion. Tie ni havas multe da interrilatoj. Edmundo restu ekstere ĝis ili foriras, aŭ li ekstere edziĝos. Timu nenion. En Rusio nur unufoje okazis, ke filinon de la pastro edzinigis iu caro; sed ankaŭ tiu estis rusa caro, ne hungara nobelo.

Sur la vizaĝo de la agonianto ĉe ĉi tiuj vortoj ekaperis ankoraŭ ankaŭ du ruĝaj makuloj, kiuj post momentoj malaperis de tie.

La virino senvorte skribis la konfidaĵojn.

– Mia dua filo, Riĥardo ankoraŭ unu jaron restu ĉe la reĝa korpgardistaro. Sed ĉi tio ne estas vivkariero. Kiel komenca ĝi estas bona. De tie li anonciĝu al la kavalerio; tie li servu denove unu jaron kaj klopodu atingi la generalan korporacion. Lerteco, braveco kaj fideleco estas la tri grandaj ŝtupoj por la leviĝo al la atingota alteco. Ĉiujn tri determinas la ekzerco. Tie tute ne konkerita regiono staras antaŭ ni. Nur niajn piedojn ni devas surmeti sur ĝin, ke ĝi estu la nia. Sed tion ne permesas la senracia orgojlo. Mia filo rompu vojon antaŭ aliuloj. En Eŭropo estos milito, se komenciĝos la ribelo. Ĝis nun ankaŭ ne moviĝantaj risortoj unu kontraŭ alia puŝas la landojn. Riĥardo Baradlay havos multajn farendaĵojn pri tiuj. Lia gloro lumos je ni ĉiuj! Riĥardo neniam edziĝu. La edzino nur malhelpus lin. Lia tasko estu: helpi alten siajn fratojn. – Kia glora rekomenda letero estas unu frato, kiu mortfalis!... Marie, ĉu vi ne skribas? Ĉu vi ploras? Mi petas, ne estu nun malforta; mi havas nur kvardek minutojn, kaj havas ankoraŭ multe da direndaĵoj. Skribu, kion mi diris.

La edzino ne kuraĝis montri sian doloron kaj skribis senvorte.

– Mia tria filo, la plej juna, Eŭgeno; mia favorato, mi ne neas, ke mi preferas tiun plej varme el inter ĉiuj tri. Li scios tion neniam. Ĉar mi okupiĝis pri li, kvazaŭ mi estus lia duonpatro. Ankaŭ vi okupiĝu pri li ĉi tiel. Restu li en Vieno kaj servu en la ofico, de grado al grado luktu suprenigi sin mem. De tiu lukto li estos saĝa, oportunema. Li faru ĉiun agon saĝe, bonhumore antaŭ aliuloj. Li estu ĉiam devigata je tio, ke li estu afabla al tiuj, kiuj helpis lin leviĝi. Vi ne devas dorloti, li eklernu eluzi la fremdulon kaj konsideri la valorojn de ĉiuj homoj. Li havu ambicion; serĉi la konatecon kun famaj homoj por havi grandiozan impreson, kiuj povas krei la familiajn kunligojn – sen sekvo de poetaj revoj.

Lia vizaĝo iĝis groteska dum unu momento, atestante, ke tiu homo devas toleri senlimajn dolorojn dum la parolo. – Tio daŭris unu momenton. La nobla volo venkis super la humila naturo.

Li povis daŭrigi sian testamenton:

– Ĉi tiuj tri fortaj kolumnoj gardos tiun faraĵon, kiun mi ekkreis. Unu diplomato – unu soldato – unu oficisto fariĝu. Kial mi ne povis konstrui tion plu ĝis ili ekfortiĝos, siajn taskojn memstare povos fari? Marie! Mia edzino! Sinjorino Baradlay! Mi petas, devigas, alvokas vin por fari tion kion mi taskas al vi. Ĉiuj nervoj de mia korpo skermadas kun la morto; sed mi en ĉi tiu finlukto ne pensas pri tio, ke post minutoj miaj laboroj, miaj penoj polviĝos. Ĉi tiun malvarman ŝviton sur mia frunto ne la mortolukto ŝvitigas, sed la timego, ke mi laciĝis vane. Laboro de kvaronjarcento povos perei. – Revantaj fanatikuloj en fajron portas la diamanton ne sciantaj, ke tiu disiĝos tie je siaj eroj kaj neniam reenformiĝos. Ĉi tio estas nia okjarcenta diamanta nobelaro! Ĉi tio estas eterna vivigo, eterna denova revivigo de la tuta nacio. Sekretplena talismano de nia esto. – Ho, Marie! se vi scius, kiom suferas mia ŝtonkoro! Ne medikamenton donu. Tiu ne efikas kontraŭ ĉi tio. Montru al mi la vizaĝbildojn de miaj filoj. Tiuj mildigos mian suferon.

La virino tien portis la tri miniaturajn bildojn enmetitajn en la tribildan-albumeton kaj malfermis tiun antaŭ li. La ŝtonkora homo rigardis tiujn unu post la alia kaj dum malgrandiĝis liaj doloroj, li forgesis lukti kun la morto. Per siaj sekaj ostofingroj montrante sur la vizaĝon de la plej aĝulo li flustris:

– Tiel mi kredas, ĉi tiu povas simili plej bone al mi.

Poste li flankenŝovis de antaŭ si mem la vizaĝbildojn kaj daŭrigis malvarme:

– Neniu sentimentaleco, la tempo estas mallonga. Mi baldaŭ foriros al miaj patroj, ĉi tie lasas tion, kion miaj prauloj lasis al mi. Sed mia domo restas fortikaĵo de la ideoj. „Nobela-monteto” estos centro, fajrujo, tago de la ideo. Tiu estos en la historio. Vi restas ĉi tie post mi.

La virino ĉesis skribi kaj mirante rigardis la parolanton. Tiu rimarkis la miron de sia edzino.

– Vi dube rigardas min. Kion povas fari unu virino, unu vidvino en tiu laboro, en kiu unu viro terenfalis? Mi diras tion. Post mia morto post ses semajnoj vi edziniĝos.

La edzino faligis la plumon.

– Mi volas tion, – daŭrigis severe la ŝtonkora homo. – Mi difinis antaŭe, al kiu vi edziniĝos. Vi donos viajn manojn al sinjoro Bence Rideghváry.

Efike de tio la virino ne povis regi sin mem, forlasis la skribotablon kaj rapidegis apud la liton de la edzo, terenfalis, lian manon ekkaptante, kun la plej varmegaj larmoj malsekigadis tiun. La ŝtonkora homo fermis siajn okulojn kaj petis konsilon de la malhelo. Li ricevis konsilon.

– Marie! Lasu tion! Nun ne estas tempo por plori. Mi rapidas. Mi havas vojon. Estu tiel, kiel mi diris. Ja vi estas ankoraŭ juna; vi estas pli juna, ol kvardekjara. Vi estas bela, kaj restas eterne. Antaŭ dudek kvar jaroj, kiam mi edziĝis, eĉ mi ne vidis vin pli bela, ol nun. Vi havis nigran hararon kaj brilajn okulojn, kaj vi estis milda kaj hontema. Vi estas ankaŭ nun sama. Mi tre amis vin. Ja, vi scias tion bone. En la unua jaro naskiĝis la plej aĝa filo, Edmundo, en la dua jaro la dua filo Riĥardo kaj en la tria jaro la plej juna filo Eŭgeno. Min tiam Dio vizitis kun iu grava malsano, el kiu mi reviviĝis kiel kriplulo. La kuracistoj diris, ke mi estos filo de la morto. Sola kiso, kiun via dolĉa lipo donas al mi, mortigos min. Kaj mi ĉi tie mortadas apud vi jam ekde dudek jaroj, mortkondamnita. Antaŭ viaj okuloj ekfalis la floro de mia vivo kaj ekde dudek jaroj vi estis flegistino de mortanto. Kaj mi povis vivi de unu tago ĝis la alia. Ĉar ekzistis iu granda ideo, super ĉiu homa sento reganta, kiu devigis vivi min, kun suferoj, abdikoj daŭrigatan vivon. Ho, kian vivon! Eternan neon de ĉio, kio estas ĝojo, sento, beleco! Mi entreprenis tion. Ni abdikis pri ĉio, pro kio pulsas la homa koro. Mi forviŝis de mia animo poezion de junaj revoj, kiu ekkaptas animojn de ĉies gejunuloj. Mi iĝis aŭstera, neelkalkulebla. Mi vivis nur por la estonteco. Por tia estonteco, kia estas eterneco de la estinteco. Ĉi tiel mi edukis niajn tri filojn. En ĉi tiu laboro mi eluzis mian vivforton. En ĉi tiu mi eternigis mian nomon. Sub ĉi tiu nomo estas la malbeno de la nuntempo, sed brilas la beno de la estonteco. Pro ĉi tiu nomo vi suferis tiom multe, Marie. Vi ankoraŭ estu feliĉa en la vivo.

Plorego de la virino protestis kontraŭ ĉi tiuj vortoj.

– Mi tiel volas – diris la viro kaj forigis de si ŝian manon. – Iru reen al la tablo kaj skribu. Ĉi tio estas mia finvolo. – Mia edzino je ses semajnoj post mia morto donu sian manon al Bence Rideghváry, kiu estas la plej inda min sekvi. Ĉi tiel mi havos kvieton en la tero kaj gloron en la ĉielo. Ĉu vi skribis, kion mi diris, Marie?

El la mano de la virino ekfalis la plumo, siajn manojn ŝi metis sur sian frunton kaj silentis.

– Nun estos la lastaj minutoj, – ĝemis la agonianto, luktante kontraŭ la vermoj de la neniiĝo. Sed mi ne mortos tute! La kreaĵo, kiun mi komencis krei, post mi restos, Marie! Metu sur mian manon vian manon kaj lasu tie, ĝis ĝi estos malvarma. Neniu sentimentaleco: larmo, mi volas, ke vi ne ploru. Ni ne adiaŭas. Mian animon mi donis al vi kaj tiu neniam lasos vin. Tiu postulos de vi, ĉiumatene – vespere, kiel vi plenumis miajn petojn, ordonojn. Mi estos ĉi tie ĉiam!

La virino tremegis.

La agonianto silente unu sur alian metante iliajn manojn malkontinuvoĉe ĝemis:

– Nun estas la lasta minuto... La kuracisto diris la veron... Jam doloras nenio... Nur la bildoj de miaj filoj lumigas ankoraŭ... Kiu venas el la malhelo? Haltu tie! Ne alproksimiĝu!... Malklara figuro!... Ankoraŭ mi havas direndaĵon ĉi tie!

Sed tiu granda malklara figuro, kiu ekaperis el la malhelo, alproksimiĝis nehaltigeble kaj ne atendis, ĝis la ŝtonkora homo diris siajn ordonojn, metis sur lian vizaĝon sian nevideblan manon.

Nun la grandpotenca ŝtonkora homo eksentis, ke al iu ankaŭ ĉe li pli potenca li devas obei: memvole fermis siajn okulojn, kunpremis siajn lipojn, neatendante, ke iu helpu al li al la ekmorto, kiel al aliulo, kaj transdonis sian grandan, ne rompeblan animon al la granda karcertenanto – fiere, sen rifuzo, kiel konvenas al nobelo.

Poste la virino, vidante, ke alvenis la lasta minuto kaj ŝia edzo estas mortinta, sur genuon falis apud la skribtablon kaj ŝiajn interplektitajn manojn sur la plenskribitan paperon metante, ĝemis:

– Ekaŭdu min, mia Disinjoro, kaj permesu iri antaŭ vin al ĉi tiu orfa animo! Kaj estu al li indulgema en la transmondo kaj mi ĵuras antaŭ Vi, ke la malojn de ĉiuj ordonitaj malbonoj mi plenumos! Tiel helpu min Dio havanta la senliman potencon!...

Iu transhoma, neimageble terura krio aŭdiĝis en la silento.

La alarmiĝinta virino timege rigardis al la mortinto kuŝanta sur la lito.

Kaj jen, ties pli frue fermitaj lipoj estis malfermitaj, ties fermitaj okuloj rigidis kaj lia dekstra mano estis levita super la kapon.

Tiel ŝajnis, ke la mortanta animo renkontiĝis en la ĉielo kun la postsendita aŭdienco kaj ankoraŭ unufoje returniĝante el la pordego de la ĉielo, el la vojo de la steloj, transformiĝis al sia polvoingo, ke kun unu postmorta krio li anoncu ian lastan protestan fervolon.


Sepulta preĝo

La entombigo de la ŝtonkora homo okazis nur post unu semajno. Dume li estis metita je publikobservo – enbalzamigite kiel regnestro. Tempon necesis lasi, ke la nombraj grandrangaj konatuloj povu viziti cele de finestimado al la mortinto; por skribi la funebrajn parolojn; ke la tapiŝpreparanto kaj blazonpentristo povu prepari siajn ornamaĵojn; ke la ĉeflerneja ĥorestro je estimo de la mortinto al la ĥoro povas instrui tute novajn melodiojn.

Mi multe da entombigoj vidis en mia vivo. En mia eta studentaĝo mi havis supertenor-voĉon, poste devis akompani kun kantvoĉo ĉiun mortinton de nia konfesio, kaj riĉulon kaj malriĉulon. Tial mi vidis multe da riĉaj kaj malriĉaj entombigoj; la mortinton adiaŭanta parolado estis dirita pere de la pastoro laŭ la libro de predikoj; sed mi ne povus priskribi la okazon de ĉi tiuj sepultoj. Ĉar ĉe ĉiu mi ne vidis la ceteron, nur tiujn plorantajn figurojn, kiuj rampe paŝas post la ĉerko, gvidante, aŭ lasante gvidi sin mem – kaj ĉi tio estas ĉiam sama vidaĵo. Doloro de riĉulo estas nur humila doloro, kiel doloro de malriĉulo kaj mi ne rememoras ceteraĵojn.

Mi tiom scias, ke la funebra oracio de la ĉefpastra moŝto estis treege longa. Ankaŭ ĝis nun tiu ekzistas ie en la arkivo sur brila nigra papero presita per arĝentliteroj – kaj ke dum la tuta adiaŭa parolado al la mortinto la sinjorina moŝto tiel ploris, kiel vidvino de iu malriĉa kamparano.

– La povra baronino almenaŭ priploras sin mem finfine – flustras en la unua benko sidanta sinjoro al aliulo –, ĉar en sia vivo ŝi tute ne povis plori.

– Vere la mortinto estis treege ŝtonkora homo. – Ankoraŭ ankaŭ tion li ne permesis al la virino, ke ŝi faligu unu larmguton, se io doloris ŝin.

– Sed certe multe da aferoj povis dolori ŝin dum dudek jaroj.

– Tion nur mi scias plej bone.

– Ĉu vi, sinjoro moŝta administranto estis la plej intima amiko de la familio?

– Unu korpo kaj unu animo – respondas la alparolito ellasante la okazon por aŭdi la plej belan rondfrazon el la enkonduko de la ĉefpastra moŝto, kiu ĝuste al korpo konvenan rilaton de la animo klarigis antaŭ la aŭskultantoj plej konsole.

La moŝta vidvino je unu momento forprenis de sia vizaĝo sian malsekigitan poŝtukon kaj strebis doni trankvilon al sia vizaĝo.

– Ankaŭ nun ankoraŭ ŝi estas vere bela sinjorino – flustris unu sinjoro al alia. Dudek jarojn ŝi estis metita inter glacion.

– Apenaŭ mi kredas, ke post ĉi tiu funebrojaro ŝi restos vidvino.

La sinjora moŝto, la administranto tordadis nur la pinton de siaj lipharoj je ĉi tiu vulgara demando kaj diris:

– Ni aŭskultu la moŝtan ĉefpastron, kiu parolas bele.

Tio estas fakto, ke li parolas bele. En la homiletiko /eklezia elokventeco/ li ne havis rivalon.

Sed tial tamen tre interesis la ranginternajn sinjorojn la klarigo de ties demando: kiaj ordenoj estas pentrita tie sur la subon de la funebraj blazonoj? La administranta moŝta sinjoro povis informi la ĉirkaŭe sidantojn, kiujn, kiam, de kio, kial ilin gajnis la karmemorulo. Tiujn oni devas nun redoni. Vere, oni devas reen doni.

Sed la funebrooracio finiĝis kaj ĉiu havis tiujn konvinkiĝojn, ke oni ne diris longtempe pli belegan oracion, ol ĉi tiu estis kaj ankoraŭ dum longe oni ne diros saman super mortema polvoingo.

Poste sekvis la funebra kanto. En la vilaĝa preĝejo estis ankaŭ orgeno; ankaŭ tiun farigis la mortinto el propra mono. La ĥoro belege prezentis la plej belan kanton kun la kutima precizeco, kiun ni konas el la opero Nabukodonozor[3]... nature kun la teksto skribita al ĉi tiu okazo.

– Hej, se la karmemorulo aŭdus, ke super li oni kantas ĥoron de iu teksto por teatra opero kaj li povus levi la voĉon kontraŭ tio, dirante al la ĥorestro: „Vi estas azeno!”

Ĉi tiun rimarkis sinjoro Rideghváry kaj turnis sin al lia najbaro:

– Ĉu tiu ne ŝatis la scenejajn ariojn?

– La mortinto tre koleris, se oni enportis teatrajn troajn ornamitaĵojn en la preĝejaj kantoj. En sia testamento li deklaris ankaŭ, ke super li neniun teatran melodion oni kantu.

– Ĉu via moŝto konas testamenton de la karmemorulo?

La sinjoro moŝta sekretplene signis kun fermitaj okuloj kaj al lia nazo tiritaj lipharoj, ke ĉi tiu estas sekreto, sed facile estas divenebla.

La funebraj kantoj ne la lastaj estis dum la funebra ceremonio.

En la apudkatedra benko tri pastroj sidis unu apud alia kaj ne sencele.

Post la dua harmonio sekvis por oratori la estimata sinjoro sur la pupitro.

– Ĉu ankaŭ la tria pastro predikos? – demandis maltrankvile unu sinjoro la alian.

Tiu estas la loka pastro; tiu nur mallongan preĝon diros antaŭ la kripto.

– Ho, ĉu ĉi tiu estas tiu: X...Y...Z?

Kaj ambaŭ sinjoroj klinis sin unu al alia pli proksimen por ke ne aŭdu la aliaj iliajn paroladojn.

– Ĉu ankaŭ tiu ne estas ĉi tie? – flustris unu samranga sinjoro al aliulo.

– Ankaŭ mi serĉas inter la popolo, sed ne vidas tiun.

La sinjora moŝto tamen ektrovis tiun, kiun li serĉis.

– Ja, tie tiu estas, en la malantaŭa angulo de la katedro li staras sin apogante al la muro. Tiu tenas en siaj manoj tukon, ĝis sia lipo ĝin levante. Ĉu vi ne vidas tiun? Se tiu torĉon tenanta hajduko denove staros al sia dekstra piedo, tiam vi vidos tiun malantaŭ la hajduko.

– Ha, mi vidas, mi vidas; ĉu en tia negriza, nebruna vestaĵo?

– Tiu estas tio.

– Mi povas diri, ke tiu estas belega infano. Ne eblas miri, se...

Kaj poste ili plu flustris.

Sed estis bedaŭrinde ne aŭskulti tiun pompan adiaŭan paroladon, kiun la altestimata sinjoro laŭtlegis, ĉar se la unua funebroparolo estis belegaĵo de la dialektiko kaj prozodio, tiam ĉi tiu estis krona ekzemplo de la poezio, kun mirindaj bildoj kaj komparoj, kun larmigaj tropoj, kun poetaj citoj de la klasikaj kaj novepokaj aŭtoroj. Post tiu enkonduko sekvis la laŭ persona adiaŭa parolo de la mortinto per torĉoj ĉirkaŭlumigita kaj se ie, tiam ĉi tie atestas la akravidon de la altestimata sinjoro; tiu tiel ekzakte adiaŭante la karmemorulon de la grand­moŝtaj, ekscelencaj, moŝtaj, grandmoŝtaj, nobelaj, naciaj, bravaj, ĉefestimindaj, altestimataj, ĉefestimindaj kaj adorindaj grandmeritaj, meritaj, honoraj kaj kleraj sinjoroj kaj de ties sinjorinoj, idoj laŭ fila kaj filina branĉo, eraron ne farante, pro kiu sekvus kolereto de iu ajn; eĉ al ĉies elstaraj personecoj kaj pli malfrue iun konsorcion formantaj kolektivaj trupoj trafe kaj ĝuste elektitajn adiaŭajn frazojn transdonis en nomo de la karmemorulo, per kiuj tiuj estis kontentigitaj laŭ siaj samrangaj pretendoj.

Kiam la altestimata sinjoro inter la denombritaj al ties nomo atingis: „kiu kaŝvagadas nun malproksime sur neĝkovritaj kampoj de nordaj patrujoj, je cent kaj cent mejloj malproksime naskito de via patrujo kaj apud brilo de la norda lumo pensas je la amanta patro, kiu jam de tie, de supro rigardas malsupren sur vin...” – Tiam la du samrangaj sinjoroj rimarkis, ke la brunvestaĵa knabineto en la angulo la blankan tukon tute ĝis ŝiaj okuloj levas. – Povreta... – ili flustris unu al alia. – (Tiun vi jam ne vidos plian fojon!)

Finfine ĉio finiĝis; finiĝis la kantoj, la funebra parolo, la adiaŭa parolado; dek du hajdukoj de la ĉapelo ĝis la burso ornamvestaĵaj sur siajn ŝultrojn levis la pompan ĉerkon, plej elitaj amikoj de la domo levis la malfacilajn kvastojn de la funebrokovrilo; la administranto etendis sian manon al la funebra-etosa vidvino kaj ekiris la marŝo el la preĝejo al la familia kripto.

Ankoraŭ estis unu mallonga ceremonio.

Dum la ĉerkon oni metas malsupren sur la lokon de ties eterna trankvilo, unu fina preĝo estos dirota super tiu – laŭ loka kutimo de la loka pastro.

Multe da homoj estas scivolaj, kiel aspektas la maljuna kuruco, kiel oni nomis estimplene la pastron Bartolomeo Lánghy[4], ĉar li havis ekscitatan konduton.

La maljunulo oratoris sur la predikseĝo kiel Abrahamo, Sankta Clara, kaj dum la departementaj kunvenoj kiel Laŭrenco, havante la „grandan bastonon”.

Bone estis aranĝite, ke li devis diri nur unu preĝon, ĉar se li dirus adiaŭan parolon, tiun la vivantoj treege komentus.

Post la tria kanto oni lokon donis al la pastro kontraŭ la pordego de la kripto kaj mallevante la ĉapelon de sia kapo, li ekstaris al la placo ĉirkaŭata de homoj.

Lian grandan nudan frunton maloftaj, buklaj harbukloj ĉirkaŭvolvis, eĉ tute blankaj bukloj; la vizaĝo je nudo estis razita; kaj li vestita laŭ la tiam kutima eklezia vestaĵo; liaj fortaj densaj brovoj super liaj brilegaj malhelaj okuloj kuraĝan, decidan esprimon donis al lia vizaĝo.

Tie li kunmetis siajn manojn kaj komencis la preĝon:

Vera juĝisto de ĉiuj vivantoj kaj mortintoj, granda Dio!

– Aŭdu nun niajn petegojn. ...

Jen, kun brila pompo proksimiĝas la cindro de unu via servanto al tiu marmorkavo, ĝis lia animo samtempe nude, tremete, pale staras sur la limo de la steloj kaj enirpermeson petas en la ĉielon...

Kiuj estas ni, ke ni kun ĉi tia lumo foriras el la mondo? – kvankam la vermoj estas niaj gefratoj kaj la terbulo estas nia patrino...

– Memoro de sola bonfaro pli bone lumigas, ol flagro de mil torĉoj kaj muta beno de la samlandanoj pli bone ornamas nian ĉerkon, ol ĉiu blazono kaj ordeno. Ho, mia sinjoro, estu indulgema al tiuj, kiuj en sia vivo indulgon neniam konis. Ne demandu la antaŭ vi tremetantan animon ege severe: „Kiu vi estis? Kiu akompanis vin ĝis tie? Kio sonas de tie malsupren post vi?” Ne permesu la teran vaporon plu disvastiĝi super nubo de la tero! Estu tiu malbeno, aŭ beno! Vi estas alte super ĉi tiuj.

Kiu defendus potenculon de la tero, se ne via senlima indulgo, dum tiu staras antaŭ vi el sia gloro sin malvestinte kaj je viaj teruroj respondas:

– Ĉu vi helpis la mizerulon?

– Ne.

– Ĉu vi suprenlevis la kadukulon?

– Ne.

– Ĉu vi estis la protektanto de la persekutito?

– Ne.

– Ĉu vi aŭskultis la petegojn de la malesperuloj?

– Ne.

– Ĉu vi forviŝis larmojn de la suferuloj?

– Ne.

– Ĉu vi amnestiis al la malvenkitoj?

– Ne.

– Ĉu vi pagis kun amo por amo?

– Ne, ne! Kaj ĉiam eterne ne!

Kaj se vi demandas potenculon de la tero, kiu sen armilo staras antaŭ vi: „Je kiu vi uzis la potencon, kiun mi donis al viaj manoj? Ĉu vi feliĉigis la milionojn da homoj, kiuj estis al vi konfidite? Ĉu vi konstruis por la postepoko ion, kio atendas de vi sian estontecon? Ĉu vi vere servis vian patrujon, aŭ en polvo glitadis antaŭ fremda idolo? Ĉu vi vivis por via nacio, aŭ forvendis ties altarojn, sur kiuj fumadis oferoj de mia nomo? „Kion tiu respondu tiukaze? De kiu tiu petu helpon? Kun kies blazono, ordeno kovradu sian bruston tiukaze? Kiu estu lia protektanto? Kiu reĝo, imperiestro defendas lin tie, kie ĉiu oro estas koto, kaj cindro el kio prepariĝas la krono?...

... La vizaĝo de la pastro ruĝiĝis kaj lia statuo altiĝis, ties maloftaj bukloj, kvazaŭ volus flugi kun li, flirtadis ĉirkaŭ lia skuata kapo; la dorso de la tuta estimata kunveno de la aŭditaj aferoj frostotremetis.

„... Ho, mia sinjoro – daŭrigas la pastro la preĝon –, estu indulgema! Ne rigardu tion, kio estis la mortemulo, sed konu, ke li vivis en mallumo kaj ne vidis Vin.

Ne ĵetu pezon sur liajn erarojn kaj stumblon, sed konu, ke ankaŭ li kredis, ke li bone agas, dum li kulpis. Pardonu lin en la ĉielo, kiel ankaŭ tiuj pardonas lin, kontraŭ kiuj kulpis sur ĉi tiu tero.

Forgesu memoron de liaj laboroj por ne rememori tiujn. Kaj se kulpinto devas puniĝi, ho mia Sinjoro, se vi estas nerepacigebla pri malbonaj agoj de unu finita vivo, se vi ne permesas antaŭ vi lian malfacile ŝarĝitan animon sen purigo, donu, ke estu lia pentofaro tia, ke lia animo, kiu jam ĉion vidas klare, kaj ne el spegulo, reiru sur la teron kaj transloĝiĝu en siajn animojn, ke ĉio, kio estis puno de la patro, tiuj estu en la filoj virto kaj gloro; donu, ke la tero de la patrujo, kiu estis lia ĉerko, dum li vivis, estu lula lulilo, kiam li, kiel mortinto en ĝi kuŝas!

Aŭskultu, mia sinjoro la preĝon de via servanto, amen...”

Ektondro de la ferpordo de la kripto finis la ceremonion. La publiko, kiu ekkomprenis, aŭ ne komprenis la tondrajn vortojn, perfekte estis kontenta per la vidaĵoj kaj la aŭditaĵoj. La funebra akompano reiris en la kastelon; por sinjoraj ordenoj, studentoj, servantoj en apartaj ĉambregoj estis primetitaj la tabloj; ĉiuj rapidis plenumi post siaj finitaj devoj la postulojn de la naturo.

La olda pastro kiel lasta ekiris al la kastelo kaj prenante manon de la brunvestaĵa knabino, sur flankovojo iris for alidirekte.

Por li oni vane primetis tablon en la ornama ĉambrego de la kastelo.


Zebulono Tallérossy[5]

La funebra festeno ĉiele similas al ceteraj festenoj, kun tiu diferenco, ke en tiu oni ne diras toston.

La dommastrino, la vidvino, flankentiriĝis en sian plej internan ĉambron; la kolektitaj gastoj denove la trian tablovicon de la blazonĉambrego ĉirkaŭsidis; proksimume unu-kaj-duoncent gastoj. La kuiristo tiel majstre laboris, kiel ĉiam, la ŝlosilinspektoro suprenportegis unu post alia en la apartformajn glasojn konvenajn vinojn kaj la gastosinjoroj same komencis trinki, kvazaŭ la festeno estus tagmanĝo investanta ĉefĵupanon.

Dum la tagmanĝo proksimiĝis al la fino, kiam oni jam al la glaciaĵo komencis ŝanĝadi la malgrandajn Sevres-devenajn porcelantasojn, alvenis rapidege ankoraŭ unu gasto.

La tro malfrue alvenintan gaston, je kies vido unu bonhumora krio „Ha!” eksonis el la buŝoj de ĉiuj konatoj; ankaŭ la tagmanĝon kaptantaj lakeoj akceptis kun rideto. Sed la alvenanto ne iun bonhumoron kunportis, eĉ male li prezentis sin, kiel la plej malesperan figuron kun sia ekapero.

Rigardu! Zebulono! – sonis de ĉiuj flankoj. Vere li estis Zebulono, sed per kolero kaj malespero pleniĝinta, sur lia nuda frunto, sur kiu la rando de la maĉtabak­ĉapelo faris larĝan, ruĝan strion, iun martirglorkronon, kaj estis gluiĝinta lia ŝvita taŭzita hararo, liaj barbo kaj liphararo estis prujna kaj glacipendaĵa, kiaj faris ilin la naturo; ĉiuj muskoloj de lia vizaĝo estis decidiĝintaj, ke la faltojn ili grupigu ĉirkaŭ lia nazo, per kiu ĝi troigantan koleron kaj indignon devus esprimi; – kun perfekte mala efiko.

Sed kontraŭe, ĉiu homo taksas tion, ke li ne timas lin!

– Mi ne ricevis jungaĵon sur la lasta stacio! – Kun ĉi tiuj vortoj li motivas la persekutintan faton.

La pli junaj gastoj suprensaltadis de siaj lokoj; la pli aĝaj kaj reputaciaj de malproksimo salutas lin; la oldaj hajdukoj klopodas depreni de li liajn ĉapelon, vintrajn gantojn, ankaŭ lian peltan bekeŝon oni prenus de li, sed tiun li jam ne cedas, ĉar ne estas sub ĝi alia; se tiun li malbutonumas, estas salonvestaĵo, sed se li ĝin butonumas, ĝi estas kimono; se tiun oni ekbrosas, estas senmanika mantelo; je kiu li havus grandan bezonon nun, ĉar la peltaĵo, kiun li portis dumvoje, tre faligas la vilon.

– Ĉi tien, ĉi tien! Sur mian lokon, Zebulono! – krias al li de pluraj flankoj la sataj gastoj; sed por tiuj Zebulono ne havas senson; li ekvidis, ke la sinjoro administranto invitas lin al unu malplene staranta seĝo kaj al tiu li klopodas atingi inter la gastoj, rezervante por li la estimon, kiu la prujnon de lia barbo sur ties vizaĝon li disŝuteblu dum amika kunkisado.

Kaj tiam Zebulono rimarkis la grandecon de la momento, forte ĝemetis kaj la manojn de la administranto prenante per siaj manoj, treege malgajvoĉe diris:

– Ĉi tiel ni devis renkontiĝi! Kiu povus kredi tion ĉi? – Pli frue tri horojn treege konvenintus ĉi tiu malgaja esprimo inter la aliaj, sed inter la Ménes-devena kaj Bordeaux-devenaj drinkaĵoj li ĝuste ne trovis simpatiajn animojn.

– Nur sidiĝu, Zebulono. Ĉi tie estas malplena seĝo.

Ankoraŭ Zebulono deziris servi per kelkaj prujnaj kisoj al siaj pli proksimaj trovantoj; sed tre malfacile li malsuprenpremis sin al la malplena indikita seĝo.

– Kies seĝon mi nun okupas ĉi tie?

– Ne maltrankviliĝu pro tio – diris la administranto –, nur sidu tie, tiu estas la seĝo de la pastro.

– La seĝo de pastro estas! – kriis Zebulono kaj siajn du manplatojn streĉis al la tablo, ke li povu salti el sia loko, ĉar pro tio ĉi liaj sensentiĝantaj piedoj ne prezentis ĝustan helpon. – Sed mi ne sidiĝas en la seĝon de pastro. Mi ne eksidas en sanktan seĝon. Mi ne okupas lokon de la pastro.

Sed oni ekkaptis lin kaj tie restigis.

– Sidu tie. – Oni instigis lin mallaŭte. – Estos ĉi tie pli malfrue ankaŭ pli multe da malplenaj seĝoj.

Iu lia najbaro flustris al Zebulono, kiu estas tiu pastro.

– Ĉu? Tio estas alia – murmuretis efike de tio Zebulono trankviliĝante kaj poste nestigis sin komforte en la indikita sidloko kaj kun tuta aferkono ĉifis angulpinton de la dissterniĝinta tablotuko al sia kravato.

La lakeoj ankaŭ sen ordono sciis ĉe ĉi tia okazo siajn farendaĵojn, de ĉiu flanko rapidegis antaŭ lin per manĝaĵrestaĵoj de la rapide konsumitaj pladoj; unu portis la sandron, alia la fazanon, la tria la saŭcon, la kvara la laktukon, la kvina la pudingon kaj Zebulono ĉion orde gustumis, la vinŝaŭmon al la rostaĵo, la madejran saŭcon al la patkuko. Kion fari? Ili atingas en unu stomakon. Kaj dum tio ĉi li ne malfruis rakonti al la funebra kristana kunveno tiun senekzemplan akcidenton okazintan al li, per kiu la sorto nur ties elektitan persekutaton kapablas regali.

– De supro mi venas ekde tri tuttagoj. Mi venis tute ĝis la lasta stacio Szunyoglag[6] feliĉe.

Mi venigis juĝiston, mi ordonas doni jungaĵon. Oni diras, ke tio ne estas. Kie estas tiuj? Ĉiuj ĉevaloj foriris jam antaŭatage al Nemeŝdomb al la entombigo. Mi koleris pro tio, tial mi ordonis akiri jungaĵon. Vane. Lastfoje mi subaĉetis per multe da mono honestan homon por helpi al mi. Sed tiu fripono portis kvar bubalojn, kiujn tiu jungas al mia sinjora kaleŝo kaj ĉi tiel mi devis paradi ĝis Nemeŝdomb.

Sinjoro Tallérossy[7] priplendis la okazintaĵon tragike rigardante la aŭskultanta­ron, ĉar li devis iri per bubala kaleŝo al Nemeŝdomb por paradi. Sed bone povus esti, se la aliuloj portus kaleŝon por li, ĉar la termometro montris 0-Celsiusan gradon ekstere kaj tiom estas tro varme por la bubaloj kaj trans la kanejo situas granda marĉo, kiu estis iomete frostiĝinta. Kiam la bubaloj ekvidis la marĉon, rapidege ili tiris la kaleŝon al la marĉo. Tie ni restis ĝis la bubaloj finis la banadon. Ĉ. post du horoj ni povis elveni malfacile el la koto, glacio. Pro tio ĉi mi malfruis por la funebra estimdona ceremonio, la prediko, la adiaŭa parolado kaj ne povis aŭdi la preĝon.

– Nu, vi havas bonŝancon, mia sinjoronklo, ke vi ne ricevis el tiu.

Ĉi tion diris la sinjoro administranto.

Ĉi tiu diro ofendis la orelojn de Zebulono.

La seĝo de la pastro estas malplena; la preĝo ne plaĉis. Certe tiu patro faris eraron!

Li jam, por ke li kiel bona konkursanto postatingu la antaŭirantajn manĝantojn, kio ankaŭ sukcesis kaj li povis demandi sian administrantan amikon, kiun historion havas la malplena pastra seĝo, post kio ankoraŭ pluaj malplenaj seĝoj estos; kaj la preĝo de tiu, kiun estus bona ne aŭdi.

Li tiel opiniis, aŭdante tion, ke tio estas terura kazo.

Li hirtigis siajn hararojn ĉirkaŭ lia frunto, ĉar tiuj ne volis hirtiĝi memstare.

– Ja ĉi tio estas patrujperfido!

Tio estas vere patrujperfido! Nu la damnita pastro ne havis defendanton en la tuta societo, eĉ ĉiuj helpis al la brusto de Zebulono Talléroŝŝy por plenpleniĝi per toksoj de diversaj pastrominacoj kaj liajn glasojn plenplenigis per diverskoloraj drinkaĵoj; Zebulono gustumis ambaŭ kaj fine ne sciis, de kiu li iĝis pli forte ekscitita.

Ĝis trinkis li nigran kafon, longtempe li silentis. Ĉi tiu danĝera silentado – tiel ŝajnis – perfidis, li nun konsideradas en si mem, kion li farus kontraŭ la pastro, se oni tiun konfidus al li; post ĉiu ŝmaca sorbado unu ideo rompis vojon desub lia liphararo:

„Mi elportigus tiun al la limo...”

„Ni alvokus lin antaŭ eklezian konsilantaron.”

„Ni trabatigus per hajduko...”

Kaj ĉe ĉiuj diroj li rigardis la kompetentan forumon apelaciante. Ĉe la unua diro li rigardis la brutdirektoron, ĉe la dua la ĉefestimindan sinjoron kaj ĉe la tria la fortikaĵĉefon kaj renkontiĝante kun ridetantaj kapjesoj de ĉiu li spertis, ke li plukis plej bonajn kordojn.

Sed pli granda malfeliĉo ne trafu tiun sinjoron – alparolis sinjoro administranto.

Zebulono trinkis el la kafa taso la restaĵon de la kafo kaj admirante rigardis la grandpotencan sinjoron, ĉar li ne komprenis, kio povas esti, kio krom ĉi tio li povas rimarki.

Rideghváry nur tiel filtris la vortojn el inter siaj dentoj:

– Ankoraŭ ankaŭ eta ordono sekvas por aŭdienci.

– Tio devas okazi al tiu! Tio devas okazi al tiu! – kriis Zebulono, montrante, ke ankaŭ li tion volis diri. Ribeligi la popolon! Ŝtatperfido! Tiu iru al Kufstein! Dek jarajn! Pezaj ferkatenoj! Senkapigo!

La administranto, vidante, ke la kunveno nekutime iĝos longa, jam vesperiĝas, la vintra tago estas mallonga, ĉi tiel volante malpermesi la parolon de Zebulono, de sia seĝo ekstarante, signis la finon de la funebra bankedo.

Ankoraŭ heltage ĉiuj devas foriri. Ĉe la domo de mortinto post entombigo estas nekutime, ke dum nokto gasto restu.

Laŭ instrukcio de la bone disciplinita ordo en la nomo de la ornama societo estis deputita dekopa deputitaro, ke en la nomo de ĉiuj ili ankoraŭ per unu finadiaŭa vorto esprimu sian kondolencon antaŭ la sinjorino de la domo; ĝis tiuj iris supren, dum tio la distrikta ĉefjuĝisto prizorgis, ke ĉiuj kaleŝoj ekricevu la antaŭan jungaĵon; ankaŭ la bubaltirita ĉaro de sinjoro Zebulono.

Tio estas natura, ke sinjoro Zebulono ne povis manki el la funebra estimata deputitaro.

Kelkfoje viŝinte per salivita manplato sur la flankoj de sia bekeŝo – signifis, ke tiu estas brosita, – ankaŭ la inda patrioto aliĝis al la deputitaro de la dekopo kaj ĉi tiel supreniris orde sur la etaĝon, kie la vidvino loĝis. Sinjorino Baradlay estis preta por akcepti ilin, ne lasante ilin atendadi. En sia ĉambrego ombrumita de malhelbluaj kurtenoj ŝi staris antaŭ la skribotablo apogiĝante, sur kies alabastra pala vizaĝo neniu trajto videblis.

Kiel unua la ĉefestiminda sinjoro iris antaŭ ŝin. Balzamon de kelkaj tre belaj kaj spiritaj bibliaj diroj radias al la malgaja koro. Poste la grandestiminda sinjoro diris konsolajn vortojn en poeta formo. Poste sekvis la sinjoro administranto, kiu paŝis al la vidvino, ties manojn ekprenante intime, certigis ŝin kortuŝite, ke kiam ŝi havos iam netolereblajn dolorojn, ŝi rememoru, ke la domo havas unu fidelan amikon, kiu helpos la dolorojn toleri.

Nun la dekmembra deputitaro estus devinta foriri.

Sed eĉ se la domo detruiĝintus, Zebulonon ili ne malhelpintus iri al la vidvino, ĉar li volis diri, tion, kion la aliaj forgesis.

– Mia moŝta sinjorino. Miloble mi bedaŭras, ke mi ne estis feliĉa partopreni la entombigon.

– Tio ne estas feliĉo, Zebulono! – flustris la vicepiskopo en la orelon de la oratoro.

Tiu ne aŭskultis la rimarkon, daŭrigis memfide:

– Dumvoje mi ekhaltis. Nur tion mi tre ege bedaŭras, ke mi ne povis priplori tiun gloran viron. Se mi estus la moŝta sinjorino, dum tiu hontinda pastro – tiu tria – diris la blasfeman preĝon, mi certe ĉesigintus tiujn vortojn.

– La vicepiskopo skuis la bekeŝon de Zebulono, kiu pensis, ke denove li kulpis kontraŭ la gramatiko, korektis sin:

– Parolon de la tria pastro.

La nobla kolero pli forte plenigis lian koron, ol tion li povus reteni.

– Sed ne timu, mia moŝta sinjorino: Tiu satana pastro havos punon. Lin ni forsendos el la paroĥejo kaj li estu migranto. Tio ne estos sufiĉa – ni portigos lin je aŭdienco kaj li estos en karcero. Tie li ellernos preĝi ĝis sia vivfino, se li ankoraŭ ne ellernintus tion! Mi kaj sinjoro administranto punos lin! Bonvolu konsoli vin.

La bela pala sinjorino efike de tiuj ĉi vortoj rigardis supren sed ne al Zebulono rigardis, sed al Rideghváry, sur kiun tiel longtempe kaj fikse ŝi rigardis, ke tiu ne toleris ŝian rigardon.

Feliĉe estas, ke la vicepiskopo tre forte ektiris la bekeŝon de Zebulono, ke ties mentona rubando kunpremis lian gorĝon, pro kio li ne povis paroli. Je tio la damo kliniĝis kaj foriris al sia interna ĉambro kaj finiĝis la parolado.

– Vi tre bele konsolis la moŝtan sinjorinon! – alparolis la vicepiskopo Zebulonon, ekbatadante la ŝultrojn de la brava sinjoro.

– Belegajn vortojn prelegis denove via ĉefestimindo – notis Rideghváry al la ĉefestiminda sinjoro.

– Sed konsolantaj vortoj de via moŝto havis plurajn gracojn – komplimentis reen la sinjoro ĉefestimindo.

– Nu, jam nur paroli bele en versaĵo neniu scias, nur la grandestimata sinjoro administranto – diris Zebulono Tallérossy[8] al la dekano.

Kiam li atingis eksteren de la pordo, promenis malsupren sur la ŝtupoj longaj, kaj diris la sinjoro vicepiskopo al la sinjoro administranto:

– Ej, tiom granda bruto estas ĉi tiu Zebulono!

Moke pro tio la administranto diris al la vicepiskopo:

– En mia vivo mi ne vidis pli enuigan superfluulon, ol la maljunan pastron.

La ĉefestiminda sinjoro pro tio flustris al la dekano:

– Lia moŝto jam tion kredas, ke ĉi tie li jam devas dividi kun la riĉa vidvino.

Zebulono alparolis la apudan starantulon:

– Sed ĉi tiu dekano ne verŝu tiam, kiam tio ne konvenas al la malgaja okazo.

Post duonhoro unu kaleŝo post la alia, polvon levante forrapidegis de la noblela monteta kastelo sur la landvojoj forkondukantaj al ĉiu direkto, ĝis ĉiujn enkovris sur la pejzaĝon malsuprenfluganta malvigla griza vintra nebulo.


Du bonaj amikoj

Unu tuta grandioza ĉambrego estas farita nur el malakito! La muroj estas tiel, kiel al ŝtono iĝanta verda veluro. La sveltaj, verdaj pilastroj estas skulptitaj el unu juvelŝtono, kvazaŭ nudigitaj verdaj palmoarboj tenus la arkaĵon. Ĉirkaŭ la kolonoj en la kavoj estas grupoj de orientaj floroj, el inter tiuj unu floranta agavo levas alten sian post cent jaroj atenditan florbukedon, sur la alia flanko ties regnestra hejma kunulo, la sagopalmo etendas al tiu siajn fingrajn foliojn, kies unu foliero estas samgranda, kiel la duonĉambro. De arkaĵo de la ĉambrego, kiel de plafono de la stalagtita groto pendas suben kaprice grupigitaj vitroprismoj kaj inter tiujn kaŝitaj lampoj trans tiuj faras suben milkoloran lumon, kiel unu interrompita ĉielarko.

Meze de la ĉambrego staras grandega akvario, kies diametro estas du klaftoj, kiu estas el unu peco farita vitra baseno, en la verda marakvo naĝadas mirindaj, timigaj, kapricaj strangaj figuroj de la marfundo. Estas en ĝi martelkapaj, segilnazaj, ventumilorelaj, ladboteltaliaj kaj serpentotrunkaj fiŝoj. Videblas al la flankoj de la vitromuroj algluiĝintaj kaj sur branĉoj de noblaj koraloj disvastiĝantaj konkoj kaj heliko de la sudaj maroj, kiujn nur post ilia morto videbligas la muzeoj. El la mezo de la baseno alabastrotritono leviĝas, el la al ties buŝo levita helikokorno elŝprucas la brakdika helverda fontantorento. Tiu estas la plej multe kosta parfumaĵo, kiu estas vera parfumakvo, kiu – kiel ĝi sur la globforman vitrokovrilon de la baseno reenfalas kaj de tie suben fluetas – estas tia, kvazaŭ mirakloj de la maro banas en la fontantorento de ĉi ties odorakvo.

Kaj ĉi tiun tutan basenon de subo penetra lumfluo tralumigas, donante ian sonĝe viditan fean koloron al la tuta ĉambrego, en kiu neĝmamaj ŝaŭmŝultraj niksinoj iradas, kiel en fenomenaj palacoj de mardiinoj de la fabelmondo sur la fundo de la travidebla akvo.

Ĉar ankaŭ niksinojn havas ĉi tiu ĉambrego, kiuj serĉas unu la alian, unu sur alian kliniĝas, flustras, interŝanĝas mutajn rigardojn, kiel kutimis fari tion niksinoj, kiujn nur tiu ekaŭdas, kies animo estas malfermita por la ne parolitaj, tamen al tiu adresitaj vortoj.

El iu arkaĵo de ĉi tiu magia ĉambrego eblis rigardi en alian ĉambregon, poste ĝis fino trans kvin, ses, dek, kiu povas kalkuli tra kiom da ĉambregoj kaj tiuj ĉambregoj brilas en blindiga lumo; tiuj estas ornamitaj per multkoloraj marmoroj, oro, arĝento, silko, veluro kaj fine per plaĉaspektaj virinoj ĝisfine ondantaj, sur kiuj brilas juvelŝtonoj kaj kara korpa beleco. Se la mortemulo ilin finrigardis kaj admiris la reĝon de la ŝtonoj, la diamanton, kiun la plej bela trono, la ondanta, virinmano lulas, ankaŭ povas pensi, ke ĉi tie la trono estas pli multekosta, ol la reĝo!

Sed estu silento! Ne ekdiru ĉi tion, eĉ se vi pensis!

Ĉi tiu niksinopalaco kun siaj submara groto, superteraj feinoj, odoro de la brazila ĝangalo, varmo de la tropikaj vesperoj estas la „marmorpalaco” de Sankta Petrogrado kaj ekstere regas – 22 Celsio-grada malvarmo.

Inter grupoj de la plaĉaspektaj virinoj brilas ankaŭ reprezentantoj de la pli forta sekso. Ĉi tie nur oraj uniformoj videblis kaj broditaj kompletoj de la diplomatoj, ordenoj el ĉiuj landoj de la mondo kaj pompaj naciaj vestaĵoj de la sendependaj bojaroj. Se kelkfoje en la societo intermiksiĝas kelkaj malhelaj figuroj en nigra frako kun blanka veŝto kaj kravato, pri tiuj ĉiuj scias, ke tiuj estas iuj legaciaj sekretarioj.

Sed okazas io, ke la viron portantan nigran frakon la virinoj pli ŝate konsideris, pli forte rigardis en liajn okulojn, ol la ordenojn portantan viron. Ĉar ankaŭ tiu viro ĉeestas...

Tiu estas bela, dignoplena vizaĝo, en junaĝo, kun ankoraŭ virgeca, juna vizaĝhaŭto, freŝeco de la sentimento sur siaj trajtoj. Kun liaj okuloj, kiuj estas grandaj kaj bluaj, estas ombritaj de malhelaj, longaj okulharoj, ankaŭ unu fraŭlino povus konkeri, sed ties nobla vizaĝprofilo, bele tranĉitaj lipoj anoncis en li la laŭaĝe anticipitan viron. Lia staturo estas svelta, sed elasta kaj muskolhava.

La bela junulo, malgraŭ la simpla, nigra frako, ne restas sen malkaŝo. Unu brila, soldata uniformvestaĵa sinjoro, kies brusto elstara kun diamantaj ordenoj, silka taliorubando de ŝultro ĝis kokso estas ligita, alparolas lin, ekpremas lian manon, poste sub lian brakon metas sian manon. La elita sinjoro konis bone lian patron, kun kiu en Vieno multfoje estis kune ĉe la kortego. Lian patron tiu sinjoro taksas alte, li estas tre estimata viro. Al ties filo profetas pli brilan karieron. Kaj fine tiu sciigas lin, ke li estu preta, ĉar li prezentos lin al la granda princino. Poste li kunportis lin.

Tio estas vere kapturna situacio.

Por junulo, kiu estas ankoraŭ neniu kaj nenio, ankaŭ uniformon ne havas, antaŭ elitaj potencaj sinjoroj de fremda lando ekstari kontraŭ la plej bela kaj alta damo de ties grandioza imperio kaj respondi ties demandojn, kiujn li antaŭe ne povas scii kaj ĉe kiuj certe estas devige rekompenci la regnestrajn vortojn per trovita omaĝo. La juna homo eltenis la provon. Kaj ankoraŭ li eltenis ankaŭ plurajn aliajn provojn. Dancamuzaĵo komenciĝis. Elitaj damoj, ĉarmaj feinoj dancis kun li. Ĉiuj estas unu modelo de la multspeca beleco.

La bela princino Aleksandra estas la sola filino de iu moskva riĉa ĉefnobelo, kiu estas perfekta beleco per bukloj, kiuj similas al buklitaj sunradioj, kun sopiraj bluaj okuloj, kun roza vizaĝo, kiu jam dufoje dancis kun li ĉirkaŭ la ĉambrego. Dum ŝi atingis al sia loko, signon ŝi donis per manpremo, ke ankoraŭ unufoje. Kaj ankaŭ triafoje ĉirkaŭdancis la grandan ĉambregon, kio estas granda tasko, ja tiun oni ne kutimis fari krom el bravuro, aŭ el amo.

La junulo salutis sian dancistinon kaj foriris. Li ne estis laca kaj senkonscia. Li estis fascinita. Kaj ĉi tiu fascino kaŝiĝis en lia senpasia rigardo.

Li ne estis emociiĝinta. Ne kaptis lin la regnestra pompo, la ordeno, ne kapturnigis la belaj okuloj, ne ebriigis la dolĉaj vortoj, la sekretaj manpremoj.

Ĉiuj liaj trajtoj diris, ke tio, kio okazas ĉirkaŭ li, lin ne interesas. Kaj ĉi tio donas ne eldireblan magion al la virvizaĝo. Kiam post noktomezo ĉiuj orkestroj de la ĉambregoj muzikis la Himnon, signante, ke la grandprincino iras reen en siajn ĉambregojn, tiam la nigrafraka juna homo rapidis en la malakitĉambregon. Iu ruĝa uniforma palacservanto regalas per refreŝigoj, la junulo kaptis unu glason da blanka drinkaĵo. Sed en tiu momento iu malsuprenpremis de malantaŭe lian manon kaj diris al li:

– Ej, ne drinku tion!

La junulo turnis sin kaj dum la tuta vespero unue nevole ekridetis.

– Ha! Ĉu vi estas tio, Leonino?

Leonino estis juna korpgardistoficiro, en rigida uniformo; sana, plenvizaĝa, juna figuro, kun volviĝinta blonda lipharo kaj vizaĝbarbo, blondaj brovoj, al kiuj bone konvenis la aplombrigardaj, viglaj grizaj okuloj.

– Jam mi tion kredis, tie vi perdiĝas en la dancĉambrego! – diris Leonino kun amikeca riproĉo.

– Mi dancis kun via fianĉino. Ĉu vi ne vidis tion? Ŝi estas belega damo.

– Belega, belega. Sed la tuta komedio al mi signifas nenion, ĉar ĝis mia plenaĝo mi ne povos edzinigi ŝin, dum mi ne ricevos ŝultrorozon. Ĝis tiam ankoraŭ pasos ĝuste du jaroj; dume la homo ne povas vivi nur el knabinrigardado. Venu jam de tie ĉi!

La fremda junulo tiradis lin.

– Ĉu ĉi tio signifas, ke jam ĉi tiel frue?

– Ja vi jam aŭdas, ke oni trumpetas la Himnon! Poste ni elfuĝos, tie atendas mia sledo kaj miaj peltaĵoj. Ĉu eble vi ne promesis ion al iu vaksopupo interne?

– Sed al mi tiel ŝajnas, al F... princino, al kiu ankaŭ la kortega majstro prezentis min, vere mi devas danci unu francan kvaran dancon.

– Ho, komencu kun ŝi nenion! Tiu faras ankaŭ el vi frenezulon, kiel el aliulo. Signifas nenion la tuta komedio. Ĉi tie ili montradas siajn belajn ŝultrojn kaj poste tion volas, ke se la homo surrigardas unu belan knabinon, tiun li tuj edzinigu; se la homo alrigardas sinjorinon, tiam li estu frenezulo. Ĉi tiuj alabastraj koloj kaj brustoj, la multaj al li alpremiĝantaj eterfeinoj, en viajn okulojn ridetantaj okuloj estas diablaj demandoj de anĝeloj, sen respondo. Ni iru tien, kie oni donas ankaŭ respondon.

– Kien vi volas kunirigi?

– Kien? En la inferon! Ĉu vi timas veni tien kun mi?

– Ne.

– Do, ĉu en la ĉielregnon? Ĉu vi timas veni tien kun mi?

– Mi ankaŭ ne timas.

– Do, ĉu se mi forportas vin de tie ĉi sur la insulon Ostrov de Kamenno, en malpuran odoraĉan drinkejon, kie nun la matrosoj balas? Ĉu vi tien venas kun mi?

– Ankaŭ tio estas tute egala.

– Nu, tiam mi amas!

Leonino trabrakumis la fremdan junulon, kaj kisis lian vizaĝon, poste tiris lin kun si mem eksteren el la konataj flankpordoj kaj ĉe la ŝtupoj de la marmor­palaco; de kie en minca bala vestaĵo li fuĝante kuris; ĝis sia sledo staranta sur la bordo de la riverego Neva, tie envolvis sin en peltaĵojn kaj post unu minuto galopis kun ili rapidege la du bonaj stalonoj de Volhinio sur la glacio de la rivero Neva.

– Ĉi tiuj du junaj homoj estas Leonino Ramiroff, juna rusa nobelo kaj la alia estas la plej aĝa junulo Edmundo Baradlay. Kiam la sledo glitis antaŭ la lunlumigi­taj palacvicoj, Edmundo diris al sia amiko:

– Vi! Al mi tiel plaĉas, ke ni iras ne al tiu insulo Ostrov Kammeno.

– Ni ne tien iras – respondis al li Leonino.

– Kial vi diris tion?

– Ĉar se iu en la malakitĉambrego treege priatentas nian parolon, tiu aŭdu ion alian!

– Kien ni iras nun?

– Ni estas sur la avenuo Petrovska. Rekte ni iras al la insulo Petrovska.

– Ja tie ne estas alia aĉeteblo, nur kanabfabrikoj kaj sukerkuirejoj.

– Vi pravas. Ni ekvizitas sukerkuirejon.

– Do, ne gravas – diris Edmundo kaj en sian peltaĵon kovrante sin ekkuŝis sur sian dorson en la sidloko. Tiel ŝajnis, ke li ekdormis.

Post duonhoro, dum la sledo denove transiris sur la glacio de Neva, tiu ekhaltis antaŭ ruĝa konstruaĵo, kiu estis ĉe la fino de longa parko.

– Leonino skuis sian kamaradon el lia kuŝanta pozicio.

– Ni estas ĉi tie.

Ĉiu fenestro de la longa konstruaĵo estis eklumigita kaj en la koridoron eniran­tan homon akceptis tiu malagrabla odoraĉo, kiu devenas de la sukerfabrikoj, sed ne similas al la sukerodoro. Apud la pordego troveblis malgranda pordo, tra kiu enpaŝis la du junuloj. Antaŭ ilin venis razitvizaĝa, bonnutrita gentlemano demandanta ilin france: kion ili volas?

– Ni dezirus ekrigardi la sukerfabrikon – respondis Leonino.

– Ĉu nur la fabrikon, aŭ ankaŭ la rafinejon? – demandis la franco.

– Nur la rafinejon – flustris al li Leonino kaj bankbileton premis en ties manon, kiun la franco disfaldante atenteme esploris; tiu estis centrubla; li diris, ke estas enorde kaj li metis la bankbileton en sian poŝon.

– Ĉu ankaŭ ĉi tiu alia sinjoro venas tien? – demandis tiu montrante al Edmundo.

– Do, nature – respondis Leonino. – Donu al li cent rublojn, Edmundo. – Tio estas la enirkosto. Vi ne pentos.

Edmundo ne kontraŭis. Li donis la cent rublojn.

Poste la sinjoro kondukis ilin tra la koridoroj. Tra kelkaj malfermitaj pordoj forta lumo, sufoka odoraĉo, surdiga maŝinbruo, vaporofajfado aŭdiĝis. Tien ili ne eniris, sed fine ili atingis malaltan ferpordon, kie deprenante unu ties risorton, tiun malfermis la kondukanto kaj enpermesis ilin sur ĝisduone lumigitan koridoron. De tie ili jam sendepende iris antaŭen. Leonino metis sian manon sub la brakon de Edmundo kaj kondukis lin plu, kiel kiu ĉi tie estas jam hejma. Sekvis iu helica ŝtuparo; sur tiu ili supreniris kaj tiel ŝajnis al Edmundo, kvazaŭ anstataŭ la maŝinbruo nun alia sono aŭdiĝus; tio estas simila al la dampita tamburbato kaj al mallaŭta muziko de blovinstrumentoj.

Ĉe la subo de la helica ŝtuparo laŭmodan vestaĵon portanta tre maljuna virino sidis apud tabulo. Leonino donis al ŝi imperialon (dekkvin-rubla rusa ora monero).

Ĉu estas malfermita mia loĝio? – demandis li la aĝan sinjorinon. Tiu kapklinis kaj ridetis. Poste Leonino elinter la pluraj tapiŝpordoj elektinte la sian, tiun antaŭ Edmundo malfermis; kaj krom tiu li malfermis ankaŭ alian pordon. Fine Edmundo trovis sin en loĝio, kies antaŭo estis kradita per kuprofadenaro.

Nun jam li klare aŭdis la muzikon.

– Ja ĉi tio estas teatro, aŭ cirko! – li diris al Leonino. Kaj elrigardante tra la kradon, li diris: – Aŭ vaporbanejo.

Leonino ridis.

– Kiel vi volas. – Kaj Leonino ĵetis sin sur la kanapon, prenis en manon presitan gazeton metitan sur la apogilon de la loĝio. Tiu estis la laŭforma programo. Ili legis kune.

– l. programnumero: „Don Juan kaj la serajlo”. Ĉi tio estas bonega ŝerco. Bedaŭrinde estas, ke ni ĝin preterlasis. – „Tableaux vivants”, Tio estas enua historio. – „Les bayadéres du khan Almollah”. Tio estas tre ŝerca afero. Mi jam vidis unu fojon. „La lutte des amazones” „La reve d’ Ariadne”. Tio estas belega. Mi ne scias, ĉu Persida havos sian kutiman bonhumoron.

Unu konfidenca figuro enrigardis tra la pordo de la loĝio. Tiu estis la kelnero.

– Ĉi tie preparu tablon por manĝi al ni, knabo! – ordonis Leonino.

– Je kiom da personoj?

– Por tri.

– Kiu estas la tria?

– Baldaŭe vi ekvidos.

La knabo preparis la tablon; poste li portis rostaĵon, kukon, en glacibaseno ŝampanajn botelojn kaj foriris. Poste Leonino fermis la pordon de la loĝio.

– Ej, ĉi tio estas ĉi tie kurioza sukerrafinejo – diris Edmundo, kiam li rigardis tra la kuprofadenreto.

Leonino ridetis.

– Ĉu vi kredis, ke ni nur sanktajn kantojn povas kanti?

– Sed ĉi tie en konstruaĵo de la registaro estas ĉi tia institucio!

Leonino ridetante signis al li, ke li ne parolu pri tio.

– Ĉu vi ne timas, ke oni malkovras vin?

– Nin oni povus sendi en Siberion.

– Ĉu la muzikistoj ne perfidas vin?

– Tiuj estas blindaj. La tuta orkestro konsistas el blindaj muzikistoj. Sed ne atentu pri tio! Ĉi tio estas amuziĝo de maljunaj sinjoroj. Nin atendas ceteraj.

Leonino dufoje frapadis sur la muron de la najbara loĝio, ankaŭ de tie alvenis la signo, kaj post kelkaj minutoj la flanka muro meze malfermiĝs al du direktoj kaj de tie enpaŝis iu damo.

Ŝi estas ĉarma figuro de la fabeloj de la mil unu noktoj; en longa, ĝis maleoloj atinganta persa kaftaneto, kiu streĉe alfleksiĝis al ŝia plena formo, ŝian sveltan talion per oro interrompita rimeno, ŝian bruston kovris ĝis la kolo perlofestonoj, longe pendaj manikoj de la kaftano de la antaŭo estas fendita kaj nur sur la pintoj de la ŝultroj estas kunprenitaj, kaj videblis la plej belegaj brakoj, pri kiuj skulptisto sonĝis iam. Ŝia vizaĝo estas kaŭkaza nobla karaktero, la plej perfekta ovala, plaĉa nazo, voluptaj lipoj, longaj lunarkaj brovoj, kaj la plej nigraj bruligantaj okuloj; ŝian kapon nenio ornamas krom ŝia reĝa ornamo kiu estas du ĝis anguloj atingantaj harplektaĵoj.

La damo mire gapante ekstaris ĉe la muraperturo.

– Ĉu vi ne estas sola?

– Bonvolu enveni, Jeza[9]! – diris Leonino. – Ĉi tiu infano estas duono de mia animo, vi estas la alia duono de mia animo.

Kaj subite li kunpremis per siaj du brakoj ambaŭ: Edmundon kaj la ĉerkes-knabinon kaj ridegante sidigis ilin unu apud alian sur la alia kanapo. Li loksidiĝis kontraŭ ili.

– Do, rigardu, Edmundo! Ĉu ĉi tio estas tute alia, ol tiuj fridaj belegaĵoj supre? Ĉu ne estas pli bona ĉi tie, en la infero?

Jeza kun admiranta reteno rigardis sur Edmundon, kiu indiferente rigardis sur ŝiajn ĉarmojn.

– Ĉu vi vidis jam ie ĉi tiajn okulojn, tian ĉi buŝon, kiu havas milionojn da varioj; se tiuj koleretas, ridetas, allogas, ridegas, petas, primokas; kaj unu estas pli magia, ol la alia.

– Ĉu vi volas forvendi min? – demandis la ĉerkes-knabino.

– Novan mondon kreu tiu, kiu de mi aĉetas! Sed se vi ekamas tiun, kiu estas mia intimamiko, mia frato, al tiu mi forvendas vin senpage.

Jeza ektiris sin sur la angulo de la kanapo, kie Edmundo sidis kaj profunde mallevis siajn okulojn kaj siajn manojn mallevis en sian sinon.

– Jam tio estas vera, ke vi iĝus malbenita bestodresisto, Edmundo – alparolis lin Leonino, kaj en siajn du manplatojn prenante ruĝan ŝuan piedon de la ĉerkesa knabino. – Ĉi tiu knabino estas sovaĝa, impeta, babilema, kaprica. Kaj kiam vi rigardas sur ŝin kun tiuj ekbataj „malocchioj”[10], tiam malsovaĝante sidas ŝi antaŭ vi, kiel la novicoj en la monaĥejo Smolna, Dio ne punu kiel puno al ili. Vi estas forperdita, Jeza! Vi vidas: tiuj belaj bestioj, kiujn oni nomas sinjorino, ĉiuj tiel mutiĝas, kiam ĉi tiu leondresisto rigardas sur ŝin.

La ĉerkesa knabino levis sian kapon kaj nur ankaŭ tial rigardis en okulojn de Edmundo. Efike de tio ŝi ruĝiĝis.

Ekde tio povas esti unufoje, ke la delogita aĉetanto duontranĉis ŝian virtorubandon.

– Ni kaptu la glasojn, knaboj! – proponis Leonino kaj kun granda tranĉilo li forbatis la kolon de la ĉampana botelo; tutpleniginte tri glasojn li donis al Edmundo kaj Jeza; tiuj malplenigis ĝisduone siajn sveltajn glasojn – poste Leonino interŝanĝis la du kalikojn kaj denove ĝis ŝaŭmado plenigis tiujn. – Ĝisfunde! Ĉi tiel! Jam nun vi ekdrinkis amon unu de la alia.

La vino vere eksolvis la magion kaj Jeza iĝis bonhumora. Ekstere en la ĉambrego sonis ĉiuspeca muziko kaj ŝi kantis al tiu.

De Edmundo estis granda komplimento pri Jeza, ke ŝi sidas kun la dorso al la kradaro, ne turnis sin, ke vidu la ekstere videblajn teatraĵojn. Sed Leonino ĉe ĉiuj novaj teatraĵoj elrigardis trans la kradaro kaj diris je tiuj liajn petolemajn rimarkojn.

Jeza drinkis multe da vino, malfaciliĝis ŝia kapo. Ŝi ekkuŝis sur la kanapo sian kapon metis en sinon de Edmundo kaj siajn piedojn metitajn unu sur alian trankviligis sur la genuoj de Leonino.

Edmundo ekkaresis la sur lian sinon metitan silkbuklan kapon, kiel estas kutime ekkaresadi la kapon de bela hundo.

– Ĉu vi ne havas hodiaŭ programon? – demandis Leonino Jeza-n.

– Mi ne havas. Hodiaŭ mi estas tute libera.

– Sed vi povas prezenti ion por la ŝato de mia dolĉulo. Efike de tio Jeza eksaltis el sia kuŝanta pozicio.

– Ĉu li volas tion? – ŝi parolis demandante, ŝtelante sinprezentan rigardon al Edmundo.

– Kion? – demandis Edmundo.

– Aha! Ja vi ne scias. Jeza estas ĉevalistartistino. Ŝi estas rava artistino sur la ĉevalo.

Alifoje ŝia prezento estas la lasta. Elektu ion el inter ŝiaj unuaj roloj.

– Sed mi ne konas vian repertuaron.

– Barbaro! Vi ne konas la repertuaron de Jeza! Sed jam duonjaro pasis, de kiam vi loĝas en civilizita lando. Mi diras laŭvice ŝiajn belegajn rolojn: „La reine Amalasunthe”, „La diablesse”, „Etoil qui fike”, „La bajadere”, „La nymphe triomphante”. „Diane qui chasse Actaeon”, „Mazeppa”.

Post la lasta interkriis la ĉerkesa damo:

– Tio ne estas inter tiuj.

– Edmundo, ne lasu vin erarigi! Elektu la...

Jeza eksaltis de sia loko kaj per ŝia mano kovris la buŝon de Leonino kaj ne permesis diri tion. Leonino luktis kun ŝi por liberigi sian buŝon de antaŭ la kvaranteno.

Edmundo tediĝis de la lukto kaj diris la elekton.

– Mazeppa.[11]

Efike de tio Jeza kolerete turnis sin for de ambaŭ viroj kaj kun unu ŝultro apogis sin al la muro de la loĝio.

Leonino triumfis.

– Al mi neniam vi volis tion fari. Mi diris, ke alvenas unu tago, kiam mi devigos vin je tio.

La damo sendis ardan rigardon al Edmundo kaj ekscitite mallaŭte balbutadis:

– Bone estas. Tio okazos.

Kaj kiel la fantomo ŝi malaperis inter la aperturoj de la loĝiomuro. La aperturo kunfermiĝis post ŝi. Interne la muziko ĉesis, iu sceno finiĝis. Edmundo nun komencis esplori atenteme la scenejon tra la kradaro. Tio estis unu tridek-klafta diametre arkaĵa kavo, kiu per ĝisfine de la krado kovrita loĝiovico ĉirkaŭis en duonrondo. Publiko ne videblis, nur inter la kradoj filtriĝanta cigarofumo atestas, ke tie homoj troviĝas. La profilon de la duonrondo oni elformis el kurtenoj per mitologiaj bildoj ornamitaj kaj flankopordoj. Ĉi tiun vastan amfiteatron ĉi tie sub la sukerkuirejo nome la registaro konstruigis por la melaso kiel rezervuaro (ujo aŭ baseno por fluaĵoj aŭ gasoj).

Sed iu praktika franco faris el ĝi elizeon kaj tie sen registara permeso aranĝas prezentadojn el la liberaj artoj, en kiuj la ĉefurba orjunularo montriĝas, ke – apartenante al tiuj la pli oraj maljunaj sinjoroj – kontraŭ cent rubloj kutimis amuzi sin mem.

Ankaŭ la policistaro konas tiun lokon, sed povas esti, ke la impresario konas tiujn balzamojn, kiuj fermas la okulojn de Árguŝ[12]; sed povas esti okazo por timi tion, ke la policistoj iam decidas fari severan esploron kaj en tiu horo montriĝos, ke unu kvaronhoron pli frue la sukerfabriko forbrulas tute ĝis la sukerrafino malgaŭ tio, ke oni ne faras falsan monon tie, aŭ politikan komploton, kion forpeli estus inda por la policaro. Do, tiel oni lasas tion funkcii.

Post kelkaj minutoj, Jeza forlasis la loĝion de la sinjoroj, tute malplena estis la scenejo; nur du turkvestaĵaj negraj servistinoj faris la platnivelon de la areno; ĉi tiu montris, ke nun sekvos ĉevalistprezentado.

Sur la loĝiopordo de Leonino iu frapadis kaj Leonino malfermis tiun.

La knabo venis, leteron portis sur arĝentpleto.

– Kion vi portis?

– Leteron al la alia sinjoro.

– Kiel ĝi povis veni ĉi tien?

– Iu heroldo portis per ekspreso, kiu havas instrukcion, ke li serĉu tiun sinjoron ĉie kaj tuj.

– Donu al la heroldo duonimperialon (15 rublojn), poste tiu foriraĉu.

Leonino forprenis la leteron kaj turnis, sur tiu estis virina skribo kaj nigra sigelo.

– Bonvolu! Amanta letero – li diris donante la leteron al Edmundo. N ... princino anoncas, ke ĉar ne ekaperis vi dum la kvara danco, ŝi arsenon manĝas.

Poste li turnis sin al la kradaro li kaptante sian tenilan lornon por vidi ĉion el „Mazeppa”, en kiu Jeza ludas. Nur dum tio parolis ne turnante malantaŭen al Edmundo:

– Nu, vi vidas: spite de mia sekretado, tamen oni ektrovis nin. La policistaro de la sinjorinoj estas milokulaj. Ĉio kaŭzas zorgon al ni.

La uverturo komenciĝis. La blindaj muzikistoj je unu sonoriletsigno komencis muziki la „galopon” – Mazeppa (rapidan dukvaron-taktan dancon); malantaŭ la kurtenoj sonis bojado de la hundoj, kiuj kiel lupoj pelos la al sia ĉevalo ligitan Mazeppon kaj la ekscitantaj vipkrakoj, kiuj la stalonon faras pli impeta. Leonino tute streĉe atentis la scenon.

Nun aŭdiĝis hufbruoj, sovaĝa krakego, bestbleko kaj hurakriego de antaŭ la kuprofadenkradaroj.

– Ha, estas infere bele! – kriis Leonino – rigardu! Edmundo! Ĉu vi vidas tion? kaj poste li turnis sin malantaŭen al sia amiko. Kion li vidis?

Edmundo kovris siajn okulojn per sia dekstra mano kaj ploris; en sia maldekstra mano estis la malfermita letero.

– Kion vi faras? – demandis timeme Leonino.

Edmundo senvorte donis al li la leteron. Leonino legis la france skribitajn vicojn:

„Via patro mortis. Venu tuj! Via amanta patrino, Maria.”

Ĉe Leonino estis la unua sento, la agaco.

– Tuj mi mortbatas tiun malsaĝan heroldon, kiu ĉi tiun leteron ne povis porti nur matene.

Sed Edmundo senvorte ekstaris kaj forlasis la loĝion. Leonino postiris.

– Malfeliĉa, kompatinda knabo! – li diris ekkaptante la manon de sia amiko. Dum malagrabla tempo alvenis ĉi tiu letero!

– Pardonon! – diris Edmundo. – Mi iras hejmen.

– Sed ankaŭ mi iras kun vi. Nun jam kiu ajn povas rigardi „Mazeppa”-n. Ni promesis unu al alia, ke ni iras kune en la inferon, ĉielregnon – kaj hejmen. Mi iros kun vi.

– Sed mi hejmeniras al Hungarujo.

Leonino denove konsterniĝis.

– Aĥ! Al Hungarujo!

– Ĉi tion deziras mia patrino – diris Edmundo amare.

– Kiam?

– Tuj.

Leonino gapante kapneis.

– Naivaĵo! Ja vi frostiĝos! En la urbo estas – 22 Celsio-gradoj, en la prerio ekstere estas la temperaturo almenaŭ minus 25 gradoj. Inter Smolensko kaj Moskvo la vojoj estas neireblaj. Multe da neĝo falis. Neniu veturas en Rusio vintre, nur la poŝtistoj kaj la komercistoj.

– Tute egala estas. Mi veturos.

– Vi veturos, se eblos. Via patrino ne komprenis tiel, ke vi faru neeblon. Hejme ili ne scias, kion signifas veturo dum la rusa epifanio de Peterburgo ĝis Karpatoj. Vi veturos, se estos vojo.

– Ne, Leonino – diris Edmundo apatie, – ĉiu horo, kiun mi pasus ne survoje post ĉi tiu letero, por mi estus riproĉo. Vi ne komprenas min.

– Bone estas, ni iru al via loĝejo.

La du junuloj sur tiu torda vojo, sur kiu ili venis, denove reiris al sia sledo. La koĉero ne estis tre ebria, ĉi tiel li povis hejmenporti ilin.

Kiam ili alvenis al la kvartirejo de Edmundo, Edmundo tuj ordonis al la lakeo vekita el sia sonĝo paki kaj pagi siajn ŝuldojn. Tiel, li mem klopodis fari fajron en la kameno anstataŭ sia lakeo.

Leonino sidiĝis en brakseĝon kaj de tie rigardis la farojn de Edmundo.

– Ĉu vi vere volas forveturi?

– Jes.

– Vi eraras. Ĉi tiu nepripensita decido influos vian karieron. Ĉi tie vi bone komencis vian karieron. Ĉiu jam ekkonis vin. La homoj fidas vin.

– Tiuj bonrezultoj nun neniiĝos.

– Mi scias, ke sekvontvendrede oni volas prezenti vin al la caro. La caro mem volis plej volonte akcepti vin.

– Sed mia patrino ordonis ion alian.

Ĉi tiuj kelkaj vortoj de Edmundo estis diritaj deciditvoĉe kaj Leonino komprenis la malsukceson de la persvado. Li rimarkis, ke per lia opozicio nur kontraŭ si mem incitas sian amikon kaj li ankoraŭ ankaŭ suspektinda estos antaŭ Edmundo.

– Estas bone, do, se vi volas iri, tiam iru. Ankaŭ mi helpas paki. Kion mi paku?

– Prefere faru alian volontaĵon al mi, se vi volas helpi. Iru al la policisto por validigi mian pasporton. Povas esti, ke je via vorto ili faros tion ankaŭ dum ĉi tiu nekutima horo.

– Ho, ĉe la policistaro oni vigilas ĉiam. Mi rapidos. Mi revenos, kiam mi faris tion.

Ne pasis unu – kaj – duonhoroj, Leonino revenis.

– Ĉi tie estas via pasporto.

Edmundo mute premis lian manon.

– Ĉu vi certe volas veturi?

– Tion jam vi scias.

– Ĉu vi restas nek por mia amikeco, nek por graco de la caro?

– Ambaŭ mi alte taksas, sed la deziro de mia patrino estas plej grava.

– Estas bone, ĉi tio ne sukcesis. Sed ankoraŭ mi havas unu sekreton. Mia fianĉino, Aleksandra estas profunde enamiĝanta al vi. Ŝi estas sola filino de riĉa ĉefsinjoro, kiu estas pli riĉa dekoble, ol vi. Ŝi estas bela kaj bona, sed ŝi ne amas min, ĉar ŝi amas vin. Ŝi diris tion. Se alia estus dirinta tion, mi mortigus tiun. Sed mi ŝatas vin pli forte, ol mian fraton, aŭ mian fianĉinon. Edzinigu mian fianĉinon kaj restu ĉe ni!...

Edmundo malgaje neante ŝancelis sian kapon.

– Mi hejmeniros al mia patrino.

La juna rusa nobelo sur sian frunton batis per sia manplato kaj ridegis. Ĉu povas esti, ke tio estis ne ridego?

Poste li paŝis al Edmundo kaj forte li kaptis la amikajn brakojn.

– Ĉu vere vi decidis, ke vi ekiras al Hungarujo?

– Jes.

– En ĉi tiu kazo – Dio min tiel helpu – mi kunveturos. Mi ne lasas vin veturi sola.

Edmundo ĉirkaŭbrakis sian amikon kaj ankaŭ tiu lin.

Longtempe brakumis ili unu la alian. Vere ili tre ŝatis unu la alian.

Leonino klopodis fari la vojajn preparojn. Li sendis antaŭen heroldojn, kiuj mendis ĉie freŝajn ĉevalojn kaj koĉerojn por ili. Li metigis sur sian sledon la okaze de ĉasadoj kutimajn nutraĵojn. Estis pakitaj fumaĵita viando, fiŝo, sekalbrando, biskoto kaj kaviarskatoloj, tekruĉo en fajrofara kesteto. Li akiris du bonajn blankajn ursoledajn peltojn, piedsakojn kaj martesĉapelojn por ambaŭ, du bonajn pafilojn kaj du parojn da dratpistoloj kaj du grekajn hanĝarojn (mallonga pika armilo simila al la ponardo) ĉar dumvoje ĉi tiuj estos utilaj. Li metis en la vojvalizojn ankaŭ du parojn da glitiloj. Kiam ili atingos la riveron ili konkurse glitumos kun la sledo, por ke ili movu siajn sensentiĝajn piedojn. Li metis en la antaŭon de la sledo sufiĉajn cigarojn. Kaj kiam li ankoraŭ antaŭ malheliĝo alvenis per la tintanta sledo al la loĝejo de Edmundo, li mem jam estis je vojo preta. Li poste survestis Edmundon, ĉar li sciis, kiel oni devas antaŭprepariĝi por rusa vintra vojo.

Kaj vere, tiel li prizorgis pri Edmundo, ke eĉ lia patrino ne farintus pli bone.

La rusa sledo (vaŝok) jam estis pretigita: sur bonaj fertabuloj staranta buballedbataĵa ŝirmejo; antaŭe estas bagaria ombrelo, malantaŭe botobretoj; tri ĉevaloj estas jungitaj, unu ĉevalo meze inter la du stangoj, sur kies supera arko estas pendigitaj sonoriletoj, kaj du aliaj ĉevaloj estas jungitaj sur la du randoj. La koĉero staris kun mallongprenila vipo antaŭ la ĉevaloj, kiam la du junuloj vojaĝprete venis de la kvartiro de Edmundo. Leonino ankoraŭfoje haltigis demandante Edmundon antaŭ ol ili estus sidantaj sub la ombrelo de la rusa sledo:

– Ĉu vi vere forveturos?

– Jes.

– Tiam akceptu de mi ĉi tiun amuleton. Ankaŭ mi ricevis ĉi tiun de mia patrino, kiam ŝi mortis. Ŝi diris, ke tiu gardas de ĉiuj danĝeroj.

Tio estis malgranda globa kameo el perlamoto skulptita en oron enmetita. Ĝi simbolis la kavaliron Sankta Georgo kun la drako.

Edmundo ne akceptis la talismanon.

– Mi dankas, kamarado, mi ne kredas je talismanoj. Je kiuj mi fidas, tiuj estas miaj steloj. Kaj miaj steloj estas amantaj virinaj okuloj.

Leonino ekkaptis la manon de sia amiko.

– Konfesu do, kiom da okuloj vi vidas inter viaj steloj? Ĉu du, aŭ kvar okulojn?

Edmundo iomete pensadis por respondi, poste ekpremante manon de sia amiko li respondis:

– Kvar okulojn.

– Estas bone – parolis tiu, poste li mem helpis sian amikon eksidi sur la sledon.

La koĉero ektiris vice la hartufojn de la tri ĉevaloj, ekkisis ties muzelojn, faris sur sin mem la signon de la kruco, poste nestis sin en la antaŭon de la sledo kaj post unu minuto „flugis” la sledo sur neĝaj stratoj de la ĉefurbo. Jam estis matene, je la oka, sed la steloj ankoraŭ estis videblaj, la fenestroj ĉie estis fermitaj.

Ĉi tie malfrue mateniĝas.

Ĝis Smolensk la vojo estis sufiĉe monotona. Estis malvarma, sed klara vetero. En la poŝtostacioj rapide kaj precize oni interŝanĝis siajn ĉevalojn; ĉie ili ricevis tranoktejon kaj komforton, kio estis akirebla por mono. Sed kiam ili alvenis al Smolensk, la poŝtodirektoro atentigis ilin, ke morgaŭ estos atendebla malbona vetero, ĉar ĉiun vesperon de ĉie la korvoj, kornikoj venis en la urbon; la suproj de la preĝejoj estas plenplenaj de tiuj.

– Ej, kiel kompetentas pri tio la kornikoj? – demandis ili kaj matene veturis plu.

Leonino diris al la koĉero, ke ĝis Orŝa estos plej bone veturi sur la frostiĝinta rivero Dnepro. Sed tiu parolis al li ĝis tiam pri tempoperdo, pri mizeraj brandobudoj, ĝis Leonino rezignaciis, ke ili restu nur sur la landvojo. La koĉero certe bedaŭris siajn ĉevalojn, kies piedojn difektis la glacio dumvoje. Eĉ povas esti, ke filino de iu ĉardoposedanto estas lia amatino sur la landvojo.

Ĉe la ekiro de Smolensko frumatene estis densa nebulo, ke apenaŭ ili trovis la vojon el la urbo. La koĉero ligis sonorileton ĉirkaŭ la kolon de ĉiuj ĉevaloj, ke ili ne karambolu sur la kontraŭflanke alvenantajn. En la sledo sidantoj ne vidis ion alian, nur la finon de sia brulanta cigaro, kiu nur kraketis en la malfacile enspirebla aero, kvazaŭ ĝi estus impregnita de salpetro. Ĉi tiam la nebulo havas malfacilan, sufokan odoraĉon, kvazaŭ la malsana tero el si mem ŝvitus pestan vaporaron.

Preskaŭ estis tagmezo, kiam komencis heliĝi. La pala nebulo komencis brili, kvazaŭ bilionoj da etaj kristalpikiloj flugadus en la aero, teksante densan arĝent­vualon, tra kiu estas videbla unu pala, blanka, senradia, senvarma telero: Tio estas la Suno.

Poste tuj suprenflugis la nebulo kaj heliĝis la ĉirkaŭaĵo, sur la arĝentplado estis sukerfiguroj. La arboj apud la vojo, la pinarboj en la malproksimo estas tute kovritaj de blanka prujno, ĉiuj haroj de la ĉevaloj estas surŝutitaj de neĝkristaloj. En kelkaj minutoj tiel forte varmigis la Suno, ke la pelto iĝis superflua por la veturantoj. La kaŭzo de ĉi tiu fenomeno tuj estis klarigita.

De nordo rapide leviĝis iu malhela nebulformo; unue ĝi estis blua-lila-kolora, poste iĝis ĉiam pli bruna, malhelblua, sur kies randoj ĝi estis ĉifona, interne estis kompakta, amorfa – kaj ĉi tiu spektro ĉiam pli kaj pli forte altiĝis antaŭ la Sunon sur la ebeno; al la distanco rilatigite ĝi havis grandan rapidecon, kiel proksimiĝis kaj kovris la Sunon. La tuta ĉirkaŭaĵo subite iĝis cindrogriza.

Leonino elrigardis el sub la ombrelo kaj mallaŭte murmuregis al sia kunulo.

– Nu, kamarado, nun ni ekricevos la buranon!

– Kio estas la burano?

– Tuj vi ekscios.

La burano mem kutimas ekdiri, kio ĝi estas. La tuta ĉielo iĝis unu sola nubo, kiu venis rapidege kirliĝante; sub ĝi la tuta ebeno iĝis malhelblua. Inter ĉi tiu nigra ĉielo kaj malhelblua tero venis dancante, kirliĝante terura, blanka vidaĵo, la neĝfunelo, fenomeno de la glacikampo, kies subo estas sur la tero, kies kapo estas supre inter la nuboj! La norda „ventofianĉino”, kiu, anstataŭ sablo, el neĝo faras kolonon inter la ĉielo kaj tero kaj ĉi tiu freneza kolono galopas sur la ebeno senindulge atakante, detruante, disŝirinte, frakasante ĉion, kion ĝi trovas: arbaron, domon, homon, sovaĝbeston. Ĉi tio estas la burano.

– Nu, mia filo, se ĉi tio ekkaptos nin, vere ni iros en la ĉielon, inferon – hejmen!

La tri stalonoj ankaŭ sen skurĝo galopis, kiel ili kapablis. En la malproksino videblis unu arbarmakulo, la koĉero tiun klopodis atingi, antaŭ ol la burano ekkaptos ilin. Li nomis siajn ĉevalojn pli juna frato kaj pli maljuna frato. Li stimulis ilin kun Sankta Miĥelo kaj Sankta Gregorio.

Subite forte fulmis.

Ho! Meze de vintro, en dudekdu-grada malvarmo fulmo kaj tondro! Kaj la unuan fulmon sekvis la alia. La ekiranta tondro ne ĉesis, tiel ŝajnis, kvazaŭ hartufo de la neĝfunelo dispersus el si mem flamantajn serpentojn, ĉe kies flagroj kiel grandioza figuro, kiel miraklo de la apokalipso brilus blanke, terure, regante inter la fenomenoj de la tempesto.

La vento muĝis, hurlis, fajfis. La tri stalonoj ne kuris plu. Ili ekhaltis kaj vane menciadis al ili la koĉero la sanktulojn, diablojn, sed ankaŭ skurĝon, ili ne volis pluiri. Post kelkaj minutoj la veturantoj vidis nenion. La burano atingis ilin kaj ĉio iĝis malhela ĉirkaŭ ili. Nur la blua lumo de la fulmo faris tagan lumon je unu momento. La senindulga vento, kiel fajnan polvon blovis la akran bruligan neĝon tra ĉiujn etajn truojn de la sledo. Ĉiuj juntoj de la sledo grincis, la tuta veturilo tremis, kvazaŭ iu skuus infanludilon per virmanoj. Leonino alklinis sin al Edmundo kaj ekkisis la okulojn de sia amiko:

– Ĉu vi vidas ankoraŭ viajn stelojn?

– Mi vidas.

Tie vere ne eblis fari ion alian, ol atendi kaj konfidi la korpon kaj animon al la kompatemo de Dio. La fulmotondro jam tute super ilia kapo sonis, la burano ĵetis multe da neĝo al la flanko de ilia sledo.

Iom post iom pli malfortiĝis la muĝado de la vento. Leonino flustris al sia amiko:

– Nun tuj ni estos entombigitaj.

La alia trankvile respondis:

– Tio ne estas granda bagatelo, estus pli malbone, se ni veturus inter la nubojn vivante.

La fulmotondro nun komencis aŭdiĝi de pli malproksime. La vento ankoraŭ hurlis kaj entombigis la premitojn sub ilin mem, sed la detruanta tempestego (tajfuno) preterlasis ilin. Ili ricevis nur el la trenaĵo de fianĉino de la ventoj.

Iom post iom ankaŭ la vento tiel malfortiĝis, ke la koĉero kuraĝis antaŭenveni el inter siaj ĉevaloj, kien li kaŝiĝis, kaj komencis liberigi ili el la neĝamaso. – Ili estis entombigitaj ĝis la kolo. Kune kun la ĉevaloj liberiĝis el la neĝtombo ankaŭ la sledo. La du junuloj elslediĝis, deskuis de siaj peltoj la neĝon. Sur la ĉielo komencis disiĝi la granda nubotendo. La burano rapide alportis, rapide forportis sian frenezan nuptokompanon kaj jam en la sudorienta malproksimo sian neĝblankan funelfiguron, en kiu lumigis ĝisfine zigzagantaj fulmofajrejoj.

Sed la ĉirkaŭaĵo, sur kiu ĝis fino ĝi iris, faris teruran ateston pri ĝia fianĉin­danco.

Tiu makularbaro, kiun ili klopodis atingi, sed ne atingis – je feliĉo –, nenie estis. Kelkaj nudigitaj pinarboj postrestis, la plej multaj arboj estis radike deŝiritaj, frakasitaj je pecoj kaj entombigitaj de la neĝo.

Kaj ĉi tiel estis ĉiuj vojmontriloj de iama landvojo. Ne estis mejlomontriloj, gardistbudoj kaj apud la vojo plantitaj arboj. Kie kavo estis apud la vojo, tie nun la tempesto faris remparojn, altamasigante la neĝon, kiel ondojn la maro:

– Nu, oĉjo, kien ni iros nun? – demandis Leonino la koĉeron.

– Nur Sankta Prokopo scias tion – respondis la koĉero kaj sian kapon gratis. Tio estas vera, ke Sankta Prokopo estas la patrono de la veturantoj, sed nun ankaŭ li profunde estas entombigita apud la vojo kaj ne eblas demandi tiun, kie estas la vojo.

– Nu, ien nur ni antaŭeniras. Ĉi tie neniel ni restu. Eblas, ke ni trovos iun. Ĉu estus pli bone nun esti sur la rivero Dnepro, oĉjo?

– Tio estas certa, mia sinjoro, mi ne protestus, se vi skurĝus mian dorson, se vi ekdirus, kie ni trovos Dnepron, ĉar sur ĉi tiu vojo mi ne trovas la direkton reen al Orŝo aŭ al Smolensk.

– Faru krucon sur vin kaj ni iru plu!

Ankaŭ la ĉevaloj ne trotis kun tia ŝato, kiel antaŭe. Ankaŭ ili sentis, ke ankaŭ ilia mastro ne scias, kien ili iras. Kelkfoje ili kredis, ke estas ektrovita la bona vojo, sed poste pli bone devojiĝus en la prerion. Kaj nenie ili povis renkonti unu veturilon, aŭ rajdanton. Ili ne vidis homan loĝejon en la ĉirkaŭaĵo.

La malvarmo fortiĝis per kelkaj gradoj post la burano. Post longa vagado subite ekkriis la koĉero:

– Tie venas kontraŭe kozako!

Leonino elrigardis kaj vere ekkonis la malproksiman figuron. Nur al li tiel ŝajnis, ke tiu ne venas, sed haltas senmove.

– Iru al tiu!

La sledo post mallonga tempo atingis la viditan figuron.

Tiu estis kozaka simpla senrangulo sur ĉevaldorso. Sed lia ĉevalo estis en kurioza pozicio, kvazaŭ ĝi apogus sin mem al muro de neĝbarikado, en kiu ĝi staras kun disfenditaj hufoj kaj kliniĝinta kapo, kvazaŭ ĝi serĉus ion. La kozako sidis en la selo, lian longan lancon sur teron metinte kaj per siaj manoj prenante tiun, sian kapon kuŝiĝante sur sian manon duonflanken. Poste li rigardis rigide al la veturantoj. La koĉero bele salutis la bravulon kun la nomo de Jesuo.

La kozako ne sciis, kion li devas respondi je ĉi tiu sankta saluto.

Poste Leonino alparolis:

– Bonan tagon, bravulo, de kie vi venas kaj kien vi iras?

La kozako ne respondis. Leonino pensis, ke li instruos pri homeco la malobean homon kaj desaltante el la sledo, deĵetis sian pelton. Povas esti, ke la korpgardistan uniformon tiu timos.

– He, homo! Ĉu vi ne povas paroli? – kriis al li Leonino kaj iris al tiu, prenis brakon de la kozako.

Li tuj rimarkis, kun kiu li parolas. La ĉevalo kaj ĉevalisto estis frostiĝintaj.

Skulptaĵo de rajdisto staris apud la vojo.

– Nu, se ĉi tiu jam povus respondi, nur tion li povus diri, kie estas la trans­mondo – diris.

Leonino al sia kunveturanto, reirante en la sledon.

– La malfeliĉan soldaton dumvoje atingis la burano kaj kune kun la ĉevalo li frostiĝis. Tio ne estas nova afero – ĝemetis la koĉero, dum li kontrolis, ĉu estas, aŭ ĉu ne en la sako de la kozako ia forportinda stampa letero. Lin mem kaj lian ĉevalon certe manĝos ĝis mateno la lupoj.

– Sed nun jam nur tio estas la demando, en kiun direkton ni iru? – urĝadis Leonino – pasis jam tagmezo, tuj vesperiĝas. La vetero iĝis nuba. Ni ie devas atingi sub tegmenton por nokti.

– Ankaŭ mi tiel opinias – respondis la koĉero, – ĉar inter Orŝa kaj Smolensk mi ne dezirus pasigi unu nokton sur la neĝo. Ordonu jam ankaŭ vi, mia sinjoro, kiun direkton ni iru!

– Kion mi scias! Se mi havus kompason, ke mi povus orientiĝi pri la ĉieldirektoj.

– Ĉu vi ne havas tion, Edmundo? Vi kutimis portadi sur via horloĝĉeno.

Edmundo malfacile malbutonis sian pelton, de la horloĝĉeno deprenis la malgrandan kompasan skatoleton. Poste ankoraŭ el la veturvalizo ankaŭ la mapon li serĉis kaj poste serĉis la polusojn de la tero kaj komencis orientiĝi en la neĝodezerto kiel la maristoj surmare.

Plurspecaj opinioj formiĝis.

Laŭ unu opinio tiuj arbaroj estas la arbaroj de Vitebsk.

La dua opinio, ke sur ĉi tiu ebeno eblas atingi la preriojn de Mohilev, de kie dum tri tagoj ne eblas elatingi.

Edmundo tiel opiniis, ke ili devas iri plu en la kontraŭan direkton kien montras la kapostaro de la ĉevalo de la kozako, ĉar estas plej certe, li venis ĉi tien de ia loĝita kolonio.

Nu, dum ili disputis pri tio, en kiun direkton ili ekiru, venis io, kio diris al ili, en kiun direkton ili „ne” iru.

De tie, de la arbaroj longa, trentirita hurlado aŭdiĝis, je kio la ĉevaloj komencis maltrankviliĝadi, sian kapon skuis, siajn kolhararojn hirtigis. Tio estis luphurlado.

La unuan hurladon sekvis unu besta ĥorokanto; terura signodono de sovaĝbestoj de la arbaroj, kiun kiu unufoje aŭdis en sia vivo, ĉiam timtremetante rememoras.

La koĉero subite suprensaltis sur sian sidejon, li ekkaptis la bridon.

– Sinjoroj, ni fuĝu! – kriis li kun timeganta vizaĝo per prenilo de sia skurĝo montrante en la kontraŭan direkton.

En la sekva minuto jam estis turnita la duobla stango de la sledo kaj krakis la vipo. Sed li ne devis uzi la vipon. La tri stalonoj sciis ekde tiu hurlado, ke nun jam ili devas nur kuri, ĉu perei. La neĝo polviĝis sub iliaj piedoj. Ili galopis rapide trans kavaĵoj, ebenoj kaj barikadoj.

La du junuloj pretis por akcepti la danĝeron.

Edmundo ne taksis grava la danĝeron.

– Ni havas du bonajn pafilojn, sufiĉajn kartoĉojn. Se tiuj atingos pli proksimen, ni depafos tiujn. Ankaŭ ĉi tio estas sporto.

Sed Leonino silentis. Li sciis jam, kia sporto estas ĉi tio. Ankaŭ li preparis por pafi sian pafilon, en sian skarpon metis pistolojn kaj sian hanĝaron, sed sur lia vizaĝo pli vere antaŭbatala apatia decideco estis esprimita kaj ne antaŭĉasa dispozicio.

Poste, kiam la rapide glitanta sledo atingis sur iun pli grandan ebenon, tiam Leonino elrigardis tra lorno kaj diris al Edmundo:

– Nun rigardu malantaŭen!

Edmundo suprenlevis la alian lornon kaj elrigardis per ĝi. El inter la forlasitaj kunuloj postkuregis ilin pluraj lupoj. Ne estas dek, dudek, sed cent kaj cent, kaj kiu scias, kiom estas ankoraŭ, kiuj alvenos pli malfrue. Tio estas tuta lupohordo.

Edmundo sentis, ke lia tuta korpo tremetas pro timo. Ĉi tio ne estas sporto. Ĉi tio estas danĝero. Ĉi tio estas lukto kontraŭ la amaso, el kiu ĉiuj membroj estas temo de abomeno. La ĉevaloj bone kuris, sed la lupoj iomete pli rapide. Inter la persekutantoj kaj persekutatoj la distanco daŭre malpliiĝis. Kelkaj estrolupoj jam atingis en pafdistancon. Sed Leonino ne permesis pafi al Edmundo. Oni devas permesi al ili alveni pli proksimen.

Subite ili atingis sur arbedan lokon, kie ili devis evitadi la arbedojn. Ĉi tiu evitado donis avantaĝon al la persekutantoj, ĉar ĉi tiel la lupoj tra la arbedoj de flanko povis ataki la sledon.

Nun la kuglo estis la helpo. Unu pafilo pafis dekstren, la alia maldekstren sur la el la arbustejo venantajn sovaĝbestojn. Post kvar pafoj estis rebatita la unua atako. Ne tial, kvazaŭ la persekutantoj ektimintus pro la ekzemploj de siaj kunuloj, sed nur tial, ĉar unu manĝis la mortigitajn kunulojn kaj poste daŭrigis la persekutadon. Ĉi tiuj estas kanibaloj de la bestoj!

Ili gajnis tioman tempon, ke dume ili denove sukcesis ŝarĝi siajn armilojn kaj de la alia flanko antaŭ siajn ĉevalojn alkurantajn lupojn po unu ili povis mortpafi.

– Dio nur el ĉi tiu arbustejo liberigu nin – murmuregis Leonino.

Ankaŭ la tri stalonoj sentis tion, ke ĉi tie estas la plej granda danĝero. Iliaj okuloj briletis, iliaj kolhararoj flirtis, ties nazotruoj blovis varmegan vaporon. La besta vaporo en la momento de danĝero ĉe ili estis pli efika, ol la homa cerbo. Kion homo ne komprenas, tion al ili diris ilia instinkto: se rekte trarapidas sur ĉi tiu danĝera loko, trans tiu jam atendas ilin rifuĝejo. Neniu povas scii, kia rifuĝejo estas tio, sed ili sentas tion bone. Sed ĉi tial oni ne permesas forpeli ilin de la rekta direkto de la antaŭen atakantaj lupoj. Tion jam ili sciis, ke de la lupoj ilin ilia mastro devas liberigi. Nome ilia vivo nun estis ligita unu al aliaj. Ĉi tial ili galopis rekte al la rando de la arbustejo.

La vepro vere komencis maldensiĝi; el la maldensiĝa junipera teritorio videblis senarbejo, sur la horizonto denove estas videblaj turoj de la malproksimaj vilaĝoj. Tio estas esperiga vidaĵo. Kelkaj sukcesaj pafoj inter la persekutantojn per malnova armilo kaŭzas utilan timon inter la lupoj. Ĉi tio ne plaĉas al ili, ke subite tri, aŭ kvar lupojn ni salutas ĉi tiel. Kaj ĉi tiu ekhalto donas tempon al la persekutatoj por atingi la randon de la arbustejo, trans kiu jam sekvas la senarbejo, kiu jam estas bona por ili.

Sed kiam ili atingis la randon de la arbustejo, tiam la koĉero maltrankvile ekstaris en sia loko kaj timeme rigardis antaŭ sin. Subite sen unu vorton diri al la malantaŭe sidantoj li ekpreĝis en mem: „Sankta Paŭlo, helpu!” – kaj desaltis el la sledo, ĵetante la bridon inter la ĉevalojn.

La junuloj pro miro mutiĝante rigardis post li. Sur la rando de la arbustejo videblis pinarbo, ĝia trunko estis duontranĉita de la tempesto. La koĉero kuris al tiu arbo kaj antaŭ ol la lupoj kaptus lin, li suprengrimpis sur ĝin. La tri stalonoj galopis plu sen lia direktado.

Kial forlasis la sledon la koĉero?

Je ĉi tiu demando la sekva momento donis respondon. Nun sekvis malespera ĉevalbleko, poste krakado, rompo; fine granda falego kaj malaperis de antaŭ ili la mondo. Kiam ili rekonsciiĝis, ili ne sciis, kien ili atingis.

– Ĉu vi vivas? – demandis Leonino sian kamaradon.

– Mi vivas. Ĉu viaj manoj – piedoj estas sendifektaj?

– Ni ien malsuprenfalis. Kien?

– Ni provu ekscii.

La sledo estis renversiĝinta kun la fundo supre sur ili, tra ties flanko ili devis elŝovi sin. Poste ili spertis, ke ili estas eniĝintaj en profundan neĝmonteton. Sed la antaŭo de la sledo nenie estis, tiu deŝiriĝis de la sledo kaj malaperis. Kien ĝi malaperis, en tiu direkto ankaŭ ili devas trovi vojon el la neĝo. Kiam ili sukcesis deiĝi el sia loko, ili ekvidis kie estas ili. Nu, ili retrovis la jam tre trovindan Dnepron!

Nur tiu damaĝo okazis, ke la bordo de Dnepro sur tiu flanko estas sep-ok klafte alta kaj ili de ĉi tiu turalteco falegis suben kune kun la ĉevaloj kaj sledo. Feliĉo estas, ke la tempesto grandan neĝbarikadon blovis al la muro de la bordo kaj ili ne disfrakasiĝis, sed la sledo duonrompiĝis. Kun la antaŭo de la sledo la tri stalonoj jam transe, sur la alia bordo galopis.

– Kie estas la luparo?

Ġi atingante la krutan bordon, haltis, ne kuraĝis sekvi la ĉevalojn imitante la mortan salton. Sed la tuta luparo ekgalopis por serĉi dekliveton de la bordo kaj post kelkaj momentoj videblis, kiel stumbladas tiuj suben sur iu kruta deklivo kaj daŭrigas la persekuton de la stalonoj.

– Nu, ĉi tiuj ne ekkaptos tiujn tri stalonojn – diris Leonino. – La ĉevaloj havas grandan avantaĝon antaŭ la lupoj kaj nun jam sen ŝarĝo kuras. Ni povas pretiĝi, ĉar post unu horo malsate, kolere revenos la lupoj.

– Ni havas fortikaĵon nun kaj tie ni povas defendi nin ankaŭ ĝis mateno – diris Edmundo, montrante la renversiĝintan sledon, kiu en la profunda neĝo formis veran groton.

– Tiu estus enuiga amuzo, kamarado. Mi scias pli bonan solvon. Nun jam ĉi tie estas sub ni la landvojo, Dnepro, ni scias la ĝustan direkton. Ni kunportis niajn glitilojn. Ni ligu tiujn sub niajn piedojn kaj veturu el nia propra forto. Sur Dnepro post kelkahora glitkuro certe ni trovos kazernon kaj la glitkuro estos por ni amuzo.

– Estos bonege – diris Edmundo kaj la du junaj homoj manpremis kaj ridis.

– La vivo estas komika!

Post la tempesto la glacio de Dnepro liberiĝis de la neĝo. Ĝi iĝis pura kiel la spe­gulo;oni povis glitkuri sur ĝi. La junuloj ligis siajn glitilojn, kunportis la pisto­lojn, hanĝarojn kaj ladbotelojn kaj la superfluajn aĵojn lasis sub la renversiĝinta sledo kaj kun unu „Hura”-krio ili ekiris sur la ŝtalglata glacivojo.

Sed ankoraŭ estis frua la „Hura”-krio. La bestiaro preskaŭ tute foriris post la tri stalonoj, sed tie restis unu sentinelo. Kvar lupoj loksidiĝis sub la stumpa pinarbo, sur kiun la koĉero suprengrimpis. Tiuj tiel pensis inter si, ke ĉi tiu homo ĝis mateno frostiĝos, poste subfalos de la arbo kaj estos sufiĉe da nutraĵoj por kvar lupoj. La plej maljuna lupo sur la supro de la bordo sidis kaj tiel rigardis post la forkurantaj kunuloj kaj oscedis pro la malsato, ĉar ili ne atingis la predon. Ĉi tiu ekvidis la rifuĝantajn junulojn. Ĝi tuj komencis la signodonan hurladon, je kio la tri gardostarantaj lupoj tie lasis la koĉeron. Tiuj estis pli junaj lupoj. Tiuj, vidante glitadi la du homajn figurojn, rapidegis apud la bordo post ili kaj sur unu taŭga loko malsupreniris sur la glacion post la junuloj.

La maljuna sentinelo unue atendis, ĝis la post la ĉevaloj kurantaj kunuloj ekaŭdas ĝian signodonon kaj la lastaj reen venos por peli la novan sovaĝaĵon, li mem nur poste rapidegis por ĉasi. Ankaŭ tiun ĝi sciis jam, ke sur la plata glacio la lupo ne ŝatas la kuron, ĝi restis sur la bordo, de tie akompanis la kuregon. La du junuloj iĝis du persekutatoj, ĝuis, ke ili havas akompanantojn. Nur kvar akompanantojn ili havis, tiuj estas malmultaj por du viroj. Ĉi tion ili taksis kiel ŝercon.

Ambaŭ estis ekzercitaj glitantoj: harditaj, vivfortaj junuloj. Por ili ne estis zorgo postlasi la lupojn. La tri pli junaj lupoj kolere klopodis kuri sur la spegul­plata glacio transkapiĝadante; kelkfoje ĉiuj tri unu sur alia transruliĝis, dume tiuj kunfrapiĝis ekstreme, kvazaŭ unu al alia kaŭzus malhelpon pro la mallerteco.

Sed la maljuna lupo nur sur la bordo kuris ĉiam, aŭ en la apudbordaj kanejoj kaj nur tiam kondukis la kuron kiam Dnepro kurbiĝis. La maljuna bubo estis fama „inĝeniero”; ĉar ĝi sciis la diagonalan linion, kaj kiam la du junuloj ĉe arko de kurbo de la rivero glitkuris, ĝis tiam ĝi la kunulojn laŭ la rekta linio trakon­du­kis; ĉi tiel la glitantoj, dum ili kredis, ke ili delonge forlasis siajn persekutantojn, rimarkis, ke tiuj denove estas malantaŭ ili. Ili denove devas postlasi tiujn.

Tiuj subite ruze kuris antaŭ ilin. – Nu, nun ili povas ekkapti ilin – pensis la kvar lupoj.

La du junuloj dekstren – maldekstren faris evitvojon kaj la luparo preterkuris ilin. Tiuj ne povis ekhalti sur la glacio, la propra kuro portis tiujn plu, ties ungoj fendis la glacion; la du junuloj ridante glitis de tiuj for, la maljuna lupo kolere mordis la flankojn de siaj mallertaj kunuloj.

Pro ĉi tiu kverelo la luparo denove malgajnis longan vojon.

Edmundo kaj Leonino unu al alia donis sian manon kaj glitis rapidege for sur la glacio, kiel unu paro; la virplezuro brilis sur liaj vizaĝoj. Kiom granda ĝojo estas ludi kun la morto!

Sed subite la maldekstra bordo de la rivero iĝis pli malalta kaj kiam ili rigardis malantaŭen, ili ekvidis terurate, ke la kvar persekutantoj, la avangardo de la luparo, kuregas, kaj malantaŭ tiuj je kelkaj mil paŝoj venas kuregante la tuta abomena luparo.

– Kamarado! Nun jam antaŭen, tutforte! – kriis Leonino, kaj delasante la manon de Edmundo, kunplektis siajn brakojn sur sia brusto kaj el tuta forto ekkuregis.

– Tie mi vidas fumon en la malproksimo – kriis Edmundo post li kuregante.

– Tio estas certe soldata gardistejo, aŭ iu kolonio. Ni atingos tiun en duonhoro.

Ili devas kunkolekti ĉiun forton por tiu duonhoro. La du junuloj fore glitis sur la glacio kiel du flugantaj birdoj. La grandeco de la danĝero ĉiam plimultigas fortojn de ilia muskolaro. Nun jam la ŝvito fluetis de ilia frunto, jam varmega vaporo venis el ilia nazotruo. Ili kuregis je vivo kaj morto.

Sed ili havis la fortojn por fari tion.

La terura luparo ne akiris avantaĝon. La distanco ĉiam restis egala inter la junuloj kaj la luparo. Nur la kvar memvolaj kaj la kaduka lupo klopodis kuri post ili persiste. Ties plandoj jam estis sangaj de la glacio kaj kano, al la glacio sango alteniĝis, kio plifaciligis la kuregon.

Leonino kuris antaŭe. Edmundo kuris iomete pli malantaŭe.

Subite Leonino restis malantaŭ.

– Mia vivfino alvenis! – li kriis pala.

Edmundo reiris al sia amiko tuj.

– Kio okazis?

– Mi havas finon. La rimeno de mia glitilo disŝiriĝis ĉe la buko. Rapidu! Fuĝu!

– Trankviliĝu! – diris Edmundo. – Per via tranĉilo faru truon sur via rimeno. Ĝis tiam mi luktas kun ĉi tiuj kvar sovaĝbestoj.

– Ĉu vere? – demandis Leonino ridetante, premante la manon de sia amiko. – Tiuokaze prenu ankaŭ miajn du pistolojn.

Edmundo rapide metis en sian skarpon ankaŭ la du pistolojn kaj kelkajn paŝojn faris antaŭ la sovaĝbestojn; dum kio Leonino klopodis ripari sian glitilon. En la ingo de sia hanĝaro estis metita malgranda manĝtranĉileto. Per tiu li klopodis fari truon en la rimeno; dum li metis la hanĝaron sur la glacion antaŭ si mem. Ġi estis lia sola armilo. Edmundo malrapidigis la glitadon kaj tiam la kvaraj persekutantaj bestoj denove ekaperis antaŭ li el la genistaro, Edmundo klopodis ekhalti sur la glacio. Poste eltiris du pistolojn el sia skarpo.

Li ne volis senutile malŝpari la pafojn. Ĉiuj kugloj devis trafi bone, ke la malantaŭe rapideganta sovaĝbesto falante ne depuŝu la pafanton. Tri junaj lupoj rekte rapidegis al siaj kontraŭuloj, lupoj kies hirtaj vostoj estis en la aero, kies okuloj en ruĝa fajro brulis ĝojplene. La maljuna lupo kuris kun ruza kapo, atentemaj okuloj, voston sub sin batante kuris.

– Trankviliĝo! – diris al si Edmundo.

Li pafis la unuan beston de dek paŝoj kaj la kuglo trafis la bruston de la lupo, kiu tuj flanken falis kaj komencis vomi sangon sur la glacion.

La unuan piedon de la dua lupo rompis la kuglo kaj kriegante ĝi iris flanken.

La tria lupo estis trafita de kvar paŝoj, ties kapon trafis la kuglo. Pro tio la bestio duoble transkapiĝadis kaj haltis ĉe la piedoj de Edmundo.

La kvara, la kaduka lupo proksimiĝante al sia kontraŭulo, haltis, ruze rigardis sur lin, kaj lasis celi sur ĝin precize. Sed post la pafo de Edmundo, la olda krimulo flankensaltis kaj la kuglo ne ĝin trafis, sed forglitis sur la glacio.

Edmundo forĵetante la pistolon, ekkaptis la hanĝaron. Sed la ruza rabobesto ne rapidegis al li; ĝi per grandaj saltoj flankenkuris en la apudbordan kanejon kaj tie malaperis. Edmundo kredis, ke la atakanto ne luktos plu. Li postrigardis ĝis ĝia tuta malapero.

Poste li kriis al Leonino:

– Ĉu vi estas preta?

– Atentu! – kriis tiu reen.

Edmundo rigardis malantaŭen kaj rimarkis, ke la lupo flanken irinta en la denso de la bosko evitis la lokon de Edmundo. La lupo rimarkis la alian viron, kiu estas batalmalkapabla, ĝi rapidkuris el la denso de la kanejo al Leonino. Edmundo tuj rekuris al Leonino. Edmundo kaj la lupo samtempe atingis Leoninon. Leonino rimarkis ambaŭ kaj trankvile faris la truon sur la glitilrimeno. Se lin Edmundo savas, tio estas bona; se ne, tiam li tamen ne povos defendi sin. Por li tio estis vivpostulo, ke li riparu sian glitilon. La cetero estas afero de Edmundo.

Edmundo kriegis pro kolero, dum li vidis alrapidegi la rabobeston al sia amiko. Streĉis ĉiun sian forton por haltigi la beston. Kaj tiu flanken turnante sian kapon rapidegis al la certa kaptaĵo. Nur unu luposalto kaj unu puŝo per la glitilo kaj en la sekva momento en la direkto de Leonino en duonklafta distanco sur la glacio videblas unu implikita amaso; ĉi tie estas unu piedo, tie hirta vosto, ĉi tie unu ganta mano, tie unu sanga rikananta buŝo, unu la alian batante, kaptante, mor­dante – per tranĉilo, dentoj, ungoj kaj transkapiĝadante ĉu supre, ĉu malsupre.

Sed fine Edmundo staris; lia hanĝaro, ankaŭ la prenilo de la hanĝaro estis sanga; lia ledobekeŝo estas kunŝirita. La lupo kuŝis sur la glacio kunpikite, mortbatite, siajn dentojn kunklakinte en sia finkonvulsio.

– Hop! Ĉi tio estas preta! – kriis Edmundo ekstarante sur siajn glitilojn.

– Ankaŭ ĉi tio estas preta! – respondis Leonino, ĉar lia glitilo denove estis fiksita. – Mi dankas, kamarado.

Kaj donante unu al alia sian manon por premi, ili denove kune glitkuris for sur la glacio al la vidita fumkolono malproksima.

Unue Edmundo rigardis malantaŭen.

– Vidu, la luparon ni forlasis.

Ankaŭ Leonino rigardis malantaŭen.

– Vere.

La granda luparo hezitante restis for malantaŭ ili kaj kiel ŝajnis, ili tiuj reen iras.

– Tiuj saĝiĝis– diris Edmundo.

– Tio ne estas certa – parolis Leonino. – Ĉu vi sentas la amaran fumodoron? Tie, kie vi vidas la fumon, oni metis sur la fajron freŝan lupohaŭton. Tiun odoraĉon la lupo ne ŝatas, pro tio tiuj ne pelas nin plu. Nun jam ni povas iri trankvile. Tie estas unu kozaka gardistejo sur la bordo.

Post tio ĉi la du junuloj kun tuta trankvilo daŭrigis la glitumadon laŭ direkto de la riverego. La bestioj ankoraŭ hurladis post ili, sed lasis la pelon. La du sinjoretoj instigis unu la alian: „Ĉi tiu estis amuza tago!”

Baldaŭe videblis la kozaka gardistejo, sur la glacion konstruita lignokabano, kiu estis stacio de la poŝta sledo de la ŝtato. Sur la bordo estis staloj de la ĉevaloj kaj vico de kabanoj. Ĉi tiuj estis fiŝistkabanoj. La fiŝistoj vintre kaptis sub la glacio sturgojn kaj huzojn.

Sur la bordo brulis granda gardistfajro, kiu plenigis la ĉirkaŭaĵon per odoraĉo. Ĉirkaŭ la fajro kaŭris homoj.

Edmundo je kelkaj klaftoj glitumis antaŭ Leonino kaj proksimiĝante al la gardistejo, rekte glitkuris al la fajro.

Li ne rimarkis, aŭ ne komprenis la lingvon de la homoj, rekte kuris al ili.

Sed tiuj el la tuta gorĝo kriis al li halti, aŭ turniĝi alidirekte!

Leonino komprenis la krion kaj terure kriegis al lia amiko:

– Haltu!

La atentigo estis malfrua. En la sekva momento Edmundo malaperis de antaŭ li. Tie la fiŝkaptistoj por kapti huzojn faris en la glacio grandajn glacitruojn, tra kiuj ili kutimis kapti la fiŝojn. En tiuj truoj ĉiuj vespere maldika glaciotavolo estiĝas. En ĉi tian truon Edmundo rekte enkuris kaj malleviĝis sub la glacion.

Hororiĝkriadoj sonis el inter la surborde starantoj. Nur Leonino ne veadis. Subite ekhaltigis sin per la pintoj de siaj glitiloj.

– Ankaŭ tien mi iras kun vi – murmuris el inter siaj dentoj, kaj subite detiris siajn botojn kune kun la glitiloj forĵetis sian bekeŝon kaj saltis post sia amiko sub la glacion.

Leonino estis ekzercita hidrioto /subakvisto/. Li mergiĝis sub la akvon kun malfermitaj okuloj, tiel esploris kun sia rigardo la profundan mallumon de la ondomondo.

Saltantaj grandaj korpoj naĝis apud li, logadis liajn sensojn; tiuj estis segildorsaj, ventumilflugilaj, kirashaŭtaj ondoloĝantoj: kimeroj de la akvoj.

Ĉe la malfermita glacitruo tiuj freŝan aeron kaptadas; ties etaj idoj tumultas, kiujn persekutas la centdentaj manĝeĝemaj kimeroj, la lupoj de la akvoj. Leonino nenie trovis sian amikon. Li naĝis ankoraŭ pli profunden. Tie la vido jam estis malfacila. Liaj okuloj jam doloris. En la profunda akvo pro la dika glacio apenaŭ estis iu heleco. Li plu esploris!

Li atingis la fundon de la fluejo, liaj piedoj atingis la gruzojn. Li serĉis laŭ la akvofluo. Li kriis en si mem: „Edmundo, kie vi estas?” Baldaŭ li memoris ion. Sur la fundo de la fluejo iris antaŭen kelkajn paŝojn kontraŭ la akvo; kaj rimarkis iun starantan figuron.

Tiu estis Edmundo.

Edmundo staris antaŭ li kiel subakviĝis; kun kunplektantaj brakoj, starante, supren rigardante. La malfacilaj glitiloj tenis lin starantaj kaj la rapidego, kun kio li kuris, sub la glacion portis lin kontraŭ la akvofluo.

Leonino tuj ekkaptis la hararon de la figuro kaj kun unu puŝo rapide leviĝis supren.

Kien supren? Super li estas la tuta terura glaciarkaĵo kaj sur tiu estas nur unu truo, tra kio li povas atingi denove la sunmondon.

Li rememoris tiun, dum lia kapo atingis la glacioplafonon, kiu estas ĉirkaŭ sesdek centimetrojn dika. Kie estas nun la pordo de la supera mondo? Dum li serĉis sian amikon, li tute perdis sian orientiĝon kaj nun vizitis nur ĉie la verdan arkaĵon de la morto super si.

Li pensis, ke li ne povas permesi, ke la glacio lian korpon tiru al si mem en sia tuta longo, ĉar tiam li mortos. Pro tio forpuŝis sin mem de la glacio. Li subakviĝis reen en la profundon. Poste sian spiron li eligis iom por tio, ke la aervezikoj montru la vojon al la supro.

La aervezikoj iris supren kiel blankaj vitropilkoj. Tiuj ne trovis la vojon de sub la glacio, ĉiuj haltis ĉe la glacioplafono. Poste li iris pli malsupren kaj eligis novan spiron tra siaj lipoj. Unu aerveziko arke iris supren kiel estrostelo kaj malaperis de antaŭ li. Tiu atingis la liberan aeron.

Nun subite Leonino kun la tuta forto suprenpuŝis sin sekvante la propran spiradon. Li faris tion ĝustatempe, ĉar la tria aerveziko jam ne estus malplena: post tiu jam venus la adiaŭa animo.

La maldika glacio super la truo krakadis. La tien rapidantaj fiŝistoj, kozakoj nur unu homon vidis el la glacitruo suprenleviĝi. Ili rapidante ekkaptis lin per siaj graploj. Leonino, antaŭ ol li mem estus ekgrimpinta ekstere, li levegis alten dekstra­mane la korpon kunportintan. La maldika glacio klakadis.

– Ĉi ties vivon savu! – li kris.

Ĉi tio estis lia unua spiro trarompinte la glacion. La ĉirkaŭstarantoj tuj ambaŭ homojn tiregis sur la randon de la glacitruo. Edmundo estis rigidiĝinta, liaj okuloj estis fermitaj, liaj lipoj estis kunpremitaj.

– Kiu portas ĉi tien doktoron, tiu ricevas de mi dek mil rublojn! – stertoris Leonino malespere.

Unu blankharara fiŝisto en sian sinon prenis la kapon de Edmundo.

– Mi ankaŭ sen dek mil rubloj revivigos lin, mia sinjoro; ni senvestigu kaj kuŝigu lin sur la neĝon!

– Sed mi diras al vi, mia sinjoro, tion, kion vi hodiaŭ faris por via amiko, tion neniu faros baldaŭ post vi.

Leonino ĉirkaŭbrakumis Edmundon kaj kuris kun li al la bordo, kie li trovis neĝon, kien li povis kuŝigi Edmundon. Poste li komencis la laboron. La bonaj homoj instigis lin, ke unue li transvestigu sin en sekajn vestaĵojn apud la kozakaj gardistofajroj.

– Nur tiam mi ŝanĝos vestaĵojn, se mi vidos jam liajn okulojn malfermitaj.

Ĉiu vestaĵo glaciiĝis sur li.


La aliaj du filoj

Nun ni lasu la unuan filon, kuŝantan sur neĝo de la rusia ebeno, nudan sub la vintra ĉielo, dum piaj fremdaj kampuloj frotas liajn rigidajn membrojn kaj lia sola amiko atentas ekmovojn de liaj bluiĝintaj lipoj, liaj mortintaj okulharoj por demandi tiujn: „Ĉu vi vidas ankoraŭ viajn stelojn?”

La „Hungara Reĝo” estis en la tiama tempo en Vieno la plej ornama gastejo. Ĉefe tio estis la plej vizitata loko de la hungarlandaj elitaj gastoj kaj la hungaraj soldatoficiroj.

Unu juna husar-oficiro iras sur la ŝtupoj de la unua etaĝo de la gastejo. Li estis bela, atleta junulo, sur kies ŝultroj, figuro streĉiĝas la kompleto, al kies plena, ruĝa vizaĝo portas fieregan torditan pintan liphararon, kiu estis en tiu tempo ĉe oficiro de la armeo ekskluziva rajto de la husaron. Lia ĉapelo estis malsupren­tirita sur liajn okulojn fiere. Sian kapon li tenis tiel orgojle, kvazaŭ en la tuta mondo li estus la sola husaro kaj kapitano. Kiam li atingis la unuan etaĝon, por unu minuto stranga sceno haltigas lin, sur la al flankoĉambroj kondukanta koridoro.

Grizharara razitvizaĝa longkampulmantela homo kverelas tute kolere kun tri kelneroj kaj unu ĉambristino. Sed la kelneroj kaj la ĉambristino kun la plej granda omaĝo kaj servemo klopodas servi je lia plaĉo, pro kio tiu maljuna sinjoro pli estos kolera kaj riproĉas ilin kaj hungare kaj latine. Kiam la maljuna sinjoro ekvidos la husaroficiron, kiu haltis dum unu minuto pro la bruo, li kriis al tiu (pensante, ke se li estas husaro, tiam certe li estas hungara):

– Kara oficirsinjoro, bonvolu esti bona veni ĉi tien por klarigi la aferon al ĉi tiuj lernantoj, kiuj komprenas neniulingve.

La husaroficiro tien iris. Li ekkonis la demandanton, kiu estis pastro.

– Nu, kio estas la bagatelo, pastro?

– Do, en mian legitimilon la distrikta juĝisto (distriktestro) skribis nature latine laŭ mia aŭtobiografio, „verbi divini minister”, kio signifas: „Servisto de la vorto de Dio” kaj jen la doganistoj, mi montris mian legitimilon, komencis titoli min: ministro kaj kiel moŝtan sinjoron ĉiuj – kelneroj, fiakristoj – sendas min de unu al alia. Ilia nazo atingis la teron kaj titolas min moŝta sinjoro! Sed mi ne estas sinjoro nur malriĉa pastro. Mi venis en Vienon ne pro amuzo, sed pro devigo. Mi petas vin, klarigu ĉi tion al ĉi tiuj bubaĉoj. Mi ne parolas germane, ĉe ni tion oni ne parolas, ĉi tie ĉi tiuj ne parolas alian lingvon nur la germanan.

La husaroficiro ekridetis.

– Nu, kiujn lingvojn vi parolas, mia pastreto?

– Nu, latine, greke, jude kaj arabe.

– Nu, tiuj lingvoj ĉi tie ne uzeblas – alparolis lin la husaroficiro ridete. Poste li demandis pri io la ĉefkelneron mallaŭte, kiu signis sekrete palpebrumante, dum li montris al la supera etaĝo.

– Do, nun iru en vian ĉambron, mia pastreto. Mi revenos post kvaronhoro kaj tiam mi aranĝos vian aferon ĉe la gasteja personaro. Sed nun mi rapidas, ĉar oni atendas min.

– Sed mia sinjoro, mia afero estas pli grava ol la via – diris la pastro kaj ekkaptis la glavkvaston de la oficiro, por ke li ne povu foriru – ĉar se mi nur paŝas en ĉi tiun pucan ĉambron, ties kosto estas kvin forintoj.

– Tamen mia afero estas pli grava, mia pastreto, malinklinis la husaroficiro –, ĉar min atendas supre miaj kvin kamaradoj, unu el inter tiuj volas lukti kun mi kaj tiujn mi ne povas atendigi.

Pro tio la pastro tiom ektimis, ke li tuj delasis la glavokvaston de la oficiro.

– Ĉu la sinjoro duelos? Nu, kial estas bona ĉi tiu frenezaĵo?

La oficiro ridetante premis la manon de la maljuna pastro.

– Nu, atendu min trankvile, mia sankta patro. Tuj mi estos ĉi tie.

– Sed mia sinjoro, ne lasu mortigi vin! – kriis post li la maljuna pastro konsterniĝadante.

– Ankaŭ mi volas tiel! – alparolis la husaroficiro kaj gajeme rapidegis sur la duan etaĝon.

La maljuna pastro lasis sin mem akompani en la unuan etaĝan ĉambron. La tuta familia grego ĉiam nomis lin ekselenco.

„Nu, ĉi tio estas bela! – li pensis ĉirkaŭrigardante en la ĉambro. – Silkkurtena lito, porcelana forno estas. Ĉi tie almenaŭ kvin, aŭ ses forintojn mi pagos por tago. Kaj kiom da sentaŭguloj! Unu kelnero portas la pakaĵon, alia portas lavovazon kaj denove alia portas bototirilon. Ĉiuj atendas ekselencan donacmonon. Ĉi tiun pucan plankon oni ne poluris senpage.”

Dum li ĉi tiel pensadis en si mem kaj kalkuladis, kiom povas kosti unu tago en Vieno, kiam subite densa piedbato kaj glavotinto, glavklako aŭdiĝis super lia kapo.

Tiuj ĝuste super lia kapo duelas. Supre estis forta piedbato, forta plandofrapo, poste unu bato, kaj poste tinto! Antaŭen – malantaŭen luktado! Tiuj vere duelas!

La luktado daŭris dum kvin – ses minutoj. La malfeliĉa pastro nenion povis fari. Li volis krii tra la fenestro por helpi. Sed li ekmemoris, ke oni ekkaptus lin kiel silentĝenanton en tiu ĉi orda urbo. Poste li tion pensis, ke li rapidus inter la skermantojn kaj dirus al ili unu predikon laŭ 52. versaĵo de 26. parto de Sankta Mateo: „Kaŝu vian sabron en propran ingon, ĉar kiuj armilon uzas, tiuj de armilo pereos!” Sed post ne longa tempo finiĝis la piedbato, la armiltintado. Pase de kelkaj minutoj li aŭdis proksimiĝi la spronajn paŝojn al lia pordo sur la koridoro kaj kiam la pordo malfermiĝis, kiam li ekvidis la husaroficiron sendifekte, li konsoliĝis.

– Nu, ĉu oni ne tranĉis la sinjoron?

– Tute ne, pastro.

– Do, kio okazis tie?

– Tiu ricevis baton sur sian vizaĝon.

La pastro teruriĝis.

– Ĉu ne doloras al li tiu bato?

– Ne! Li ĝojas pro tio, kiel frenezulo por sia ĉapeleto.

La pastro ne taksis tion bona ŝerco.

– Kiel povas fari la sinjoroj ĉi tiajn paganajn aferojn? Kial vi atakis unu kontraŭ alia?

– Do, mia estiminda patro, ĉu vi aŭdis jam tiun anekdoton, ke du oficiroj disputis pro tio, ke iu tion asertis: li mem en Italio kolektis de la arbo sardelon. La alia ne kredis tion. Pro tio ili komencis dueli per glavo, iu ricevis hakon sur sian vizaĝon, dum li rememoris la veron: tio estis kaporo, ne sardelo. Imagu similan aferon.

– Ĉu vi interbatalas pro ĉi tiuj vanaĵoj?

– Jes. Mi nun alvenis al la regimento, mi iĝis kapitano, mi estis korpgardisto kaj pro tio devas interbatali kun miaj multaj kolegoj. Aŭ mi estos la malven­kanto, aŭ ili alkutimiĝas al mia ĉeesto. Ĉi tie estas ĉi tiu kutimo. Sed ni parolu pri via malgravaĵo. Vi diris, ke vi ne el amuziĝo venis ĉi tien, sed el devigo. Do, diru: kial vi venis ĉi tien.

– Ja, se vi volas helpi al mi, ĉar vi priaŭskultas mian malgravaĵon, mi povas esti dankema al vi.

– Mi estas tute fremda ĉi tie: kiun mi demandu, kien mi devas iri, kvankam mi estas invitita por aŭdienco.

– Fu, mia pastreto! Tio estas grava. Kiun kaj kie vi ofendis?

– Nu, mi rakontas mian historion tiel kiel okazis. Vi havas bonan honestan vizaĝon kaj mi fidas vin.

Mi estas pastro en ebena vilaĝo, kie mi havis senpacadojn kontraŭ la terbienulo. Estas sciinda, ke li estis granda oligarko, mi nur iomete estas kuruca fraŭlo. Poste estis inter ni ankaŭ familia senpacado. La terbienulo havis kavaliran filon kaj mi havis belegan filinon.

Poste mi tiel opiniis, ke mi ne donas mian filinon senpage, la terbienulo tion pensis, ke por li estas tre multekoste kaj tial sian filon forsendis al Rusio. Nu, tion mi ne bedaŭras. Sed poste la grandestimata sinjoro forpasis kaj oni entombigis kristanmaniere. Post la prediko kaj adiaŭo mi diris super li finan preĝon. Estas pravo, mi diris durajn aferojn. Sed tiujn mi diris al Dio kaj ne al homoj. Kaj nun pro ĉi tiu preĝo potenculoj de la tero prirespondigas min. Oni alvokis min jam antaŭ „eklezian konsilion” (deklaro de konsenta juro), departementan tribunalon kiel sakrilegiulon, ribelulon. Oni forsendas min el mia pastra profesio kaj tio ne estas sufiĉa: oni alvokas, sed mi ne scias kien kaj al kiu por puno pro la majesta ofendo. Rigardu kaj estu mia juĝisto: en mia poŝo estas tiu dirita preĝo kaj legu: ĉu vi trovas en ĝi unu vorteton, pro kiu mi iĝus ŝtat-perfidanto?

La lipoj de la maljuna homo tremetis, li estis sentimentaliĝinta pro ĉi tiu penso kaj liaj okuloj iĝis larmaj. La juna oficiro transprenis la suferigan akton, kaj legis ĝin.

La pastro atentis la vizaĝon de la junulo.

– Nu, mia sinjoro! Kio estas via opinio? Ĉu vi kondamnus min pro tio, kion mi diris tie?

La juna oficiro faldis la preĝan skribaĵon kaj redonis ĝin al la maljunulo, mallaŭte dirante:

– Mi ne kondamnus vin.

– Nu, benu vin Dio pro tio. Estus bone, ke vi estus mia juĝisto!

Sed ja li estis „juĝisto” de la maljunulo en tiu minuto, ĉar li estis filo de tiu viro, pri kiu la preĝo temas.

– Sed mi diras al vi bonan konsilon, estimenda sinjoro. Restu hejme, dum oni ne invitas vin. Al neniu kuru kaj al neniu plendu. Pro tiu akuzo vi ne havos problemon. Sed se vi defendas vin, tiam pro via defendo vi atingos malbonegan rezulton.

– Kion mi faru?

– Sidu trankvile. Se oni invitas, iru, okondukos vin. Kie oni haltigas vin, tie ekhaltu.

Ĉi tion oni diras al vi, ekaŭskultu, sed ne parolu. Se oni ne parolas plu, klinu vin kaj dorsenirante serĉu la pordon kaj venu hejmen. Demandon de neniu vi respondu.

– Sed ja tiam oni diros, ke mi estas stulta.

– Nu, nur kredu min, ke vi kun ĉi tiu akto en la tuta mondo povas veturi.

– Nu, estas bone, mi akceptas la konsilon. Mi kredas, tio ne daŭras longtempe. Ĉar Vieno estas multekosta.

– Pro tio vi ne havu zorgon, mia sankta patro. Se vin oni portis ĉi tien kontraŭ via volo, iu devas nepre pagi viajn elspezojn.

La maljunulo tre gapis pro tio. Li ŝatus scii, kiu estas tiu.

– Sed mi havas aferon. Do, benu Dio, mia maljunulo.

– La pastro dezirus ankoraŭ esprimi sian dankon, sed la oficiro ne havis tempon plu. Pro tio li ekpremis la manon de la pastro kaj foriris.

Poste ekaperis la kelnero kaj portis la laktan kafon al la estimenda sinjoro.

La maljuna homo vane diris al li, ke li ne kutimas trinki matene kafon; la kelnero tie lasis kaj dorsenirante foriris komplimentante. La maljunulo balancis sian kapon. Kio estus, se ankaŭ li provus dorsenirante eliri el la ĉambro, dum konstante komplimentus. Sed ĉar la kafo restis en la ĉambro, ne volante, ke ĝi perdiĝu, ja li jam devas pagi, prefere li trinkis tiun. Tiu estis treege bongusta.

Li deziris, ke la kelnero revenu, kaj portu for la malplenajn vazojn, ĉar se el inter la vazoj rompiĝus unu, tio estos treege multekosta. La deziro realiĝis, ja la kelnero precize revenis kaj forportis la malplenajn vazojn. La estimenda sinjoro jam ellernis unu vorton germane kaj tiun li tuj aplikis. „Bezahlen!” = Pagi kaj samtempe li elprenis el sia poŝo la longan trikitan monujon, kiun iam li ricevis el okazo de sia nomtago kaj en kiu tintadis dudek etaj moneroj ŝparitaj ekde multaj jaroj. Li volis pagi. Unue tial, ĉar li ne volis resti ŝuldanto, kaj ĉefe tial, ke el ĉi tiu unua gustumo li povas kalkuli la geometran proporcion je kreskiĝo de la tagaj elspezoj. Sed li treege surpriziĝis, kiam la kelnero ridante, ĝentile pantomime rifuzis la distiritan monujon, certigante la estimendan sinjoron, ke „schon bezahlt” = „jam estas pagite”. „Tiu oficiro tamen pravis! Li estas vera ĝentilhomo. Bedaŭrinde, mi ne demandis almenaŭ lian nomon. Kiu povas esti tiu, kiu pagas la elspezojn anstataŭ mi?”

La paginto nature ne estis alia, ol Riĥardo Baradlay, kiu du ormonerojn donis al la ĉefkelnero, ke li la maljunan sinjoron prizorgu honeste. La elspezojn li pagos. Poste la juna oficiro iris al la soldata maneĝo kaj poste dum unu horo ekzercis sin mem pri la suprensalto sur ĉevaldorso en skermo kontraŭ glavo kaj lanco. Li lasis venki sin mem de siaj majstroj kaj poste li venkis ilin. Li rompis la prenilon de unu lanco, lacigis unu ĉevalon. Fine enuante pri tio, dum unu horo promenis sur la glaciso, li rigardadis sub la ĉapelon de la virinoj kaj kiam fine iĝis tagmezo, hejmeniris al sia kvartiro.

Li loĝis sur la tria etaĝo, li havis kvartiron de sinjoreto, kiu havis du elirejojn, unu tagan kaj unu dorman ĉambrojn. Al la kvartiro apartenis kuirejeto kaj servistoĉambro, kiu estis atingebla tra la koridoro. Lia servisto estis maljuna husaro, kiun li nomis sinjoro Paŭlo.

Li pravis nomi lin sinjoro, ĉar sinjoro Paŭlo pli multe ordonis al li, ol li al sinjoro Paŭlo. Sinjoro Paŭlo estis sesdek-jaraĝa, kaj estis fraŭlo kaj senrangulo. Li jam servis la kvaran kapitulacon kaj portis la kupran memormedalon, kiun ricevis bravuloj de la napoleonaj militiroj. Lia liphararo ankaŭ nun trifoje estis tordite, kiel unu tre ege granda korktirilo, kiu anoncis la malnovan gloron de sia majstro. Ĉiuj liaj hararoj estas ankoraŭ sendifektaj kaj nigraj, liaj kruroj estas fieraj je tio, ke sur tiuj oni povas ekkoni la homon, kiu sur ĉevaldorso estis en Parizo, en Napolo kaj en Moskvo.

– Nu, sinjoro Paŭlo, kio estas hodiaŭ la tagmanĝo? – demandas la hejmen alvenanta kapitano, sian glavon de sia flanko deligante kaj pendigante en sian armilkolektujon, kie kompletas pompaj antikvaj larĝaj sabroj kaj hanĝaroj.

Nome sinjoro Paŭlo estas ankaŭ kuiristo.

– Do „Greka leganto” – respondis sinjoro Paŭlo flegme.

– Tio eble bonas – diris la kapitano – kaj kio kuiriĝis en tiu?

– „Boteto de la anĝelo.”

– Ja tio estas pompa manĝaĵo! Ĉu vi primetis tablon ankaŭ por mi?

Sinjoro Paŭlo bone rigardis la demandanton.

– Ĉu ni tagmanĝas ankaŭ hodiaŭe ĉi-hejme?

– Se ni ricevas ion.

– Tio povas esti – diris sinjoro Paŭlo kaj komencis primeti la tablon, kio tion signifis, ke sur la tablo estantan blufloran ruĝan tablotukon oni turnas, ke tiu estu ruĝflora blua tablotuko.

Poste li metas sur ĝin unu fajencan teleron – apud ĝin metante unu cervo­korno­prenilan manĝilon kaj unu antikvan arĝentkuleron, kiujn sinjoro Paŭlo viŝadas per rando de la tablotuko. Kompletigas la tuton malnova ĉampanbotelo, plenigita per freŝa putoakvo. La kapitano tiras seĝon por si mem apud la tablon kaj sur ĝin bonhumore sidiĝas al du direktojn metante liajn du spronajn piedojn.

Sinjoro Paŭlo malantaŭen metante siajn manojn, alparolas lin:

– Jam denove ni havas eĉ ne unu sovaĝan groŝon. Ĉu ne?

– Vi pravas, ni ne havas tiujn, sinjoro Paŭlo – diris Riĥardo, komencante tamburi per forko sur sia telero la plej novan militistan signalon tagfinan.

– Sed ankoraŭ hodiaŭ matene mi trovis du ormonerojn en la poŝo de via veŝto.

Kavaliro Riĥardo ridante mansignis:

– Kie estas tiuj jam?

– Estas bele! – murmuris la maljuna servanto kaj kaptis de antaŭ sia sinjoro la akvan botelon kaj foriris. De ie li akiris en tiun vinon kaj reen venante metis ĝin antaŭ Riĥardon kaj daŭrigis la disputon:

– Certe vi aĉetis florbukedon al iu bela fraŭlino! Ĉu vi ĉampanon drinkis kun la amikoj?

Tio estas bela!

Dum tio li serĉis en la kredenco difektitan bovlon kun tuta rezignacio filozofa diris li:

– Cetere ankaŭ mi estis simila en mia junaĝo.

Baldaŭ li revenis kaj portis la bovlon, en kiu estis la vaporanta manĝaĵo.

„La greka leganto” estis fazeoloj, densigitaj kaj en ĝi kuirita „anĝelbotelo” estis porkopiedo. La maljuna husaro faris al si mem, sed sufiĉis ankaŭ por ambaŭ.

Riĥardo bonhumore komencis manĝi la soldatan manĝaĵon. Li manĝis, kvazaŭ ili ne manĝintus pli bonan. La maljuna husaro malantaŭ lia seĝo staris, ĝis li tagmanĝis, sed ne devis ŝanĝi la teleron, ĉar ne sekvis ĝin alia plado.

– Ĉu iu serĉis min? – demandis Riĥardo sinjoron Paŭlon dum la manĝo.

– Nature iu serĉis vin.

– Kiu serĉis nin?

– Unue ĉambristino de tiu aktorino; ne estas la blonda, sed la alia: la kuspit­naza; ŝi portis florbukedon kaj leteron: la bukedo estas tie en la kuirejfenestro en bovlo, al la ĉambristino ni donis ŝmacan kison, kaj per la letero ni hejtis.

– Tio enestis, ke la sinjoro kapitano sendu monon.

– De kie vi scias, sinjoro Paŭlo? Ja vi ne scias legi.

– Ni sentis tion pro ĝia odoro.

Riĥardo forte ridis pro tio. – Kiu estis ankoraŭ ĉi tie?

– Hortiglender, la ĉevalkomercisto. Li portis tiun dumil-forintan stalonon, sur kiu ni volas parade danci antaŭ la princinoj dum la granda kavalkado.

– Nu!

– Ho! Ja tio estas malkonvena por ni! Sed al la hundkaptisto estas konvena tio! Mi sidis sur ĝin, apenaŭ mi streĉis ĝin per miaj genuoj, ties piedoj genufalis sub mi. Tiun beston nur rigardi estas konvena, sed ne sursidi. Mi forĵetis kaj ĝin kaj la mastron el la korto. Ĝi ne valoras kvarcent forintojn.

– Tion vi ne bone bone faris sinjoro Paŭlo! Mi bezonos la ĉevalon; sed mi ne havas kvarcent forintojn.

– Sed ja – diris sinjoro Paŭlo tordante sian lipharon – li nur tiel elĵetis, ke li baldaŭe revenos.

Riĥardo devigite denove ridetis.

– Kiu estis ankoraŭ ĉi tie?

– La „sinjoreto”.

Sinjoro Paŭlo kutimis nomi homon nur tiel.

– Ĉu mia pli juna frato? Kion li volis?

Sinjoro Paŭlo faris gravan laboron, ĉar el unu lignosplito skulptis dentpikilon por lia sinjoro per granda kurba tranĉileto de Baranya.[13]

– Bonvolu! Ĉi tie estas la dentpikilo!

– Kion diris mia pli juna frato?

Sinjoro Paŭlo treege gratis siajn orelon kaj vizaĝon.

– Baldaŭ li mem eldiros tion – respondis la maljunulo acerbe kaj klopodis kunkolekti la restaĵojn de la tagmaĝo.

Sed kvazaŭ la sinjoreto atendus ĉi tiun signon, li enpaŝis en la ĉambron. La plej juna Baradlay estis svelta, malforttalia knabo; li havas glatan infanan vizaĝon, sur kies trajtoj estas eldevigata afableco, sian kapon li tenis alte, sed ne el fiereco, sed pro la okulvitroj, kiuj estis apogigitaj sur lian nazon. Kiam li manpremis kun sia pli aĝa frato, lia pli aĝa frato memoris, ke ekzistas unu reglamento por oficistoj de la plej supera registaro, laŭ kiu ili devas manumi kun ĉiuj tre afable – pro la leĝo.

– Do, saluton, Eŭgeneto; kion vi portis?

Eŭgeno klopodis montri sufiĉan intimecon.

– Nun vere mi portis ion. Ĉu vi ne povas forsendi sinjoron Paŭlo?

– Sinjoro Paŭlo, iru tagmanĝi!

Sed sinjoro Paŭlo eluzante sian devigan rajton protestis:

– Se mi faris ordon sur la tablo!

Pro tio ili devis trankviliĝi.

– Ekfumu ĝis tiam, „maljunulo” – regalis Riĥardo sian pli junan fraton.

– Mi dankas; sed via tabako estas tre forta.

– Ĉu lia sinjora moŝto eksentus, ke vi fumis kontrabanditan tabakon? – spritis Riĥardo – Nu, sinjoro Paŭlo jam eliris. Vi povas paroli.

– Do, mi volis sciigi vin, ke mi ricevis leteron de nia patrino.

– Ankaŭ mi.

– La bona patrino sciigas al mi, ke la ĝisnunan monatan helpomonon ŝi duobligos kaj povos garnituri mian kvartiron, ŝi sendis mil forintojn.

– Sed al mi tion skribas nia patrino, se mi daŭrigos tiel la malŝparon, tiam mia heredaĵo elĉerpiĝos. Se mi ne mastrumados pli bone, ŝi ne sendos monon kaj ne aranĝos miajn ŝuldojn.

– Tio estas malgrava por mi. Ĉar se mi elspezas senmezure, tion povas rimarki miaj ĉefoj. Imagu, tiu akiras malbonan renomon, pri kiu estos evidente, ke ni kondutas kiel sinjoroj. Dum mia kariero nur tiu havas promociiĝon, kiu tute dependas de sia ĉefo. Kiam ĉi tie iu estas dando, kiu pli bone vivas, ol lia ĉefo, li superrange tenis kvartiron, pri tiu estas la opinio, ke li estas diletanto kaj al tiu ne estas plu konfido. Jam nun mi ne scias, kion mi faru.

– Sed mi jam scias, kion mi faru. En tiuj aferoj mi ne povas mastrumadi, kiuj estas videblaj. Mi devas esti ĉie kaj fari ĉion ĝisfine. Sed mi ne mastrumadas en tio, kio estas nevidebla.

– Kio estas nevidebla?

– Kion mi manĝas, tion neniu vidas. Se mi sidas antaŭ la fenestro kaj piketas mian denton, neniu scias pri mi, ke mi tagmanĝis en restoracio „Sep elektantoj”, aŭ hejme gastigis min sinjoro Paŭlo per fazeoloj kaj porkopiedo.

– Atentu, Riĥardo! Mi venis al vi pro tio, ĉar duonon de mia mono, kiun sendis nia patrino, mi donas al vi. Eŭgeno, dum li diris ĉi tion, demetis de sia nazo la okulvitrojn por vidi pli bone la okulojn de sia pli aĝa frato.

Sed Riĥardo sen ekscito maĉis la dentopikilon.

– Ĉu vi petas por tio uzuron?

Eŭgeno denove metis antaŭ siajn okulojn la okulvitrojn kaj tiris supren sian nazon.

– Ej! Ne ŝercu ĉi tiel stulte.

– Do, ĉu vi donas pro tio, ke mi helpu al mi elspezi, je kio vi ne estas kapabla? Ja tiun ĉi volontecon mi povas fari.

– Mi pensis, ke vi pli bona povas utili, – diris Eŭgeno, kaj la antaŭpreparitan monon premis en la mankavon de sia pli aĝa frato, kaj premis sian manon.

Riĥardo ne dankis tion. Danku la aliulo, ke li akceptis la monon.

– Poste mi dezirus transdoni ion – diris Eŭgeno per malbone sukcesanta flegmo. – Unu invitilon je morgaŭa vespera festeno de familio Plankenhorst.

Riĥardo sur kubutojn apogiĝante rigardis kun satira rideto al la okulvitroj de sia pli juna frato.

– De kiam vi iĝis la vespersolenaĵ-anoncisto de la familio Plankenhorst?

Eŭgeno respondis ĝene:

– Ili treege petis min inviti vin persone en ilia nomo.

Riĥardo, tion aŭdante ridegis.

– Do, ĉi tie estas la uzuro!

– Kia uzuro? – demandis Eŭgeno kun tuta indigno saltante de sia loko.

– Tio, ke vi amindumus al Alfonsine, se vi ne trovus ŝian patrinon en via vojo, kiu vin taksas kiel malgrandsignifan homon. Sed sinjorino Antoinette ankoraŭ ankaŭ estas pretendema kontraŭ la mondo, ne pli aĝa, ol tridekses-jara kaj se mi povas kredi al ŝia frizisto, ankoraŭ ankaŭ ŝi estas bela sinjorino. En mia korpgardista aĝo mi multfoje dancis kun ŝi dum la elitaj baloj kaj ne nur unufojon mi rekonis ŝin sub la masko, kiu alparolis min kiel konatulo. Vi ĉi tiujn bone scias, kaj tion vi pensas en vi mem, mi forportas mian maljunan fraton al elefanto. Nu ne ektimu, mia pli juna frato, mi ne redonas viajn kvincent forintojn. Kvankam tio estas granda uzuro, tamen mi estos via elefanto. Sidiĝu sur mian dorson! Dum vi ĉarlatanas ŝian filinon, tiel longe mi ĉarlatanas ties patrinon.

– Sed mi petas! – Mi havas tie tute honestajn planojn.

Riĥardo ĝisfine tiris la montrajn kaj dikfingrojn sur sia nazo kaj la ŝultron tiris.

– Do, ne gravas! Ambaŭ vi povas edzinigi.

– Ĉu vi venas tien?

– Mia amiko, nature. Vestris estis fama dancanto, sed ankaŭ li ne ricevis pli da mono, ol kvincent forintojn por unu solena festeno por danci.

– Nu, ne malĝentilu al mi! Ĉar mi koleras pri vi kaj ne venos plu al vi. Tiun monon mi donis volonte al vi, kiel al bona frato. Tion ankaŭ vi farintus en simila okazo. Mi petas vin, kiel mian bonan amikon veni tien kaj tio estas speciala afero.

– Nu, bone estas, „maljunulo”. Ne koleru! Mi iras kun vi, kien vi volas! Sed se ĉi tio estas speciala afero, en ĉi tiu kazo mi povas doni kondiĉon al la marĉando. Do, aŭskultu min!

– Mi aŭskultas vin.

– Se vi volas, ke mi iru al la solenfesteno de familio Plankenhorst, faru por mi, ke vi parolu kun via moŝta ĉefo, ke al unu malriĉa pastro, kiu ĉi tie estas citita al priaŭskulto, estu permesate hejmeniri. Vi scias bone, ke tiu estas nia pastro en Nemesdomb, kiun nun oni persekutas pro tiu entombiga preĝo.

– De kie vi scias tion? – demandis Eŭgeno surprizite.

– Do, mi iel divenis. Tiu estas honesta, pia homo, lasu lin forkuri.

Eŭgeno faris ĝisduone oficialan vizaĝon.

– Sed mi tiel scias, ke la kanceliero treege incitiĝis pro li.

– Ej, lasu min pace kun viaj grandsignifaj homoj! Mi vidis jam multspecajn grandpotencajn homojn – en la plej imageblaj negliĝoj. Mi scias bone, ke ankaŭ tiuj tiel manĝas, trinkas, oscedas, ronkas, kiel aliaj homoj. Min vi vane ektimigas per ili. Via ĉefo sulkas sian frunton, oscedas antaŭ la senkulpa deliktulo kaj poste priridis lin, ĉar li bone ektimigis lin. Tiu pastro estas honesta ulo. Li estas iomete klaĉa, babilaĉa, sed li estas servisto de Dio. Permesu li pace al li hejmen iri! Li gardu plu ŝafojn de la Sinjoro!

– Nu, estas bone! Mi parolos pri ĉi tiu afero kun la moŝta sinjoro!

– Mi dankas al vi, sed nun vere sidiĝu kaj drinku toston de ĉi tiu sankta packontrakto, sinjoro Paŭlo!

Sinjoro Paŭlo ekaperis.

– Ĉi tie estas unu dekforinta. Portu du botelojn da ĉampano! Unu por ni, kaj unu por vi mem!

Sinjoro Paŭlo kap-balancis kaj forte grumblis en si mem:

– Ankaŭ mi estis sama en mia juna fraŭloaĝo.


Ĉiaspecaj homoj

Solenfestenoj de la familio Plankenhorst havis el devigo akceptitan famecon en la rezidejo.

La nomo de la familio sonis sufiĉe bone, nur mankis, ke ne estis antaŭ la nomo la barona titolo. Tamen la vidvinon oni titolis kiel baroninon, ĉar ŝi naskiĝis kiel baronino. Oni estimis ŝian filinon kun ĉi tiu titolo, ĉefe ŝiaj amindumantoj. Ja mi ne scias, kun tuta aŭtentikeco, ĉe kioma ido ĉesas ĉi ties propriĝo filin-branĉe.

La familio Plankenhorst loĝis en propra domo en la interna urbo, kio en Vieno estas grava afero. Sed tio estis jam treege antikva konstruaĵo, estis konstruita laŭ Terezia Maria-epoka stilo kaj la teretaĝaj ĉambroj estis ludonitaj por butikoj.

Ili tenis multekostan mastrumadon; Ili neniam iris al la propraj bienoj, ankaŭ la mortan sezonon pasigis en Vieno.

Ili povis iri ĉiam al la plej dignaj kortegoj kaj en tiuj multfoje estis videblaj, sed ilian societon prefere nur la viroj kaj ne virinoj serĉis. La baronoj, ĉe kiuj komenciĝas la homo, kaj la princoj, ĉe kiuj komenciĝas la nobelo, ofte donis manon al sinjorino Antoinette, kiam ili ŝin kondukis al la bufedo, kaj al la ĉarma Alfonsine, kiam ili venigis ŝin por danci. Kaj kiam la princoj aranĝis maskabalojn, dum tiuj la du damoj ĉiam partoprenis. Sed ne okazis tiu kazo, ke iu barono aŭ princo klopodus ligi pli seriozan rilaton kun ĉi tiu familio.

Nome iliaj solenaj festenoj estis vizitataj kaj dum tiuj estiĝis multe da landaj kaj elkoraj intrigoj. Sed tio estis kurioza, ke dum tiuj solenaj festenoj ne tiu societo partoprenis, kiun ili kutimis viziti. Oni ne povis renkontiĝi ĉe ili kun Sedliniczky, Apponyi Inzaghy, sed nur kun ties konsilistoj kaj sekretario. Tie neniu serĉis la princojn Windischgraetz kaj Colloredo. Sed estis tie oficirvizaĝaj, ordenaj orkolumaj soldatoj, elituloj kaj nobelaj korpgardistoj. Tie estis ĉiuspecaj virinoj, damoj kaj fraŭlinoj de la laŭ rango, ofico, naskiĝo honorigitaj familioj.

Sed kio koncernas la voĉon, tio perfekte estas deca kaj societa. Solenfesteno de la familio havis tiun avantaĝon, ke tie povis amuzi sin senĝene en eleganta societo, kiuj ne renkontiĝas ĉiam, aŭ senĝene amuziĝas la homo ne en eleganta societo, aŭ en eleganta societo, sed enuas. Ĉe la familio Plankenhorst ekestis ambaŭ avantaĝoj.

Kiam vespere je la naŭa horo Eŭgeno iris al Riĥardo en tuta bala ornamvestaĵo por akompani lin al la solena festeno, tiam Riĥardo tute ne estis prepariĝinta, kuŝis sur la sofo kaj legis iun romanon.

– Ĉu vi ne pretiĝas por iri al la solena festeno?

– Ĉu al solena festeno?

– Al la familio Plankenhorst.

– Nu, vidu, pri ĉi tiu mi tute forgesis! – diris Riĥardo desaltante de la sofo. – Hej, sinjoro Paŭlo!

– Diru al mi, Riĥardo, kial vi ne volas renkontiĝi kun ĉi tiuj homoj, kiuj estas ĉarmaj, atentemaj kaj ĉe kiuj bone eblas amuziĝi?

– Nu, kio estas la problemo? – kriis sinjoro Paŭlo de ekstero.

– Envenu, sinjoro Paŭlo! Poste razu min! – diris Riĥardo al la maljunulo, kiu estis lia kuiristo kaj frizisto.

– Ja jam delonge mi volis diri, kial vi ne pretiĝas – murmuris la maljunulo. – Se mi ne sciusliajn aferojn, el tiuj ankaŭ la duonon li forgesus. Ja jam ankaŭ la varma akvo estas preta, Nu sidiĝu!

Riĥardo lasis sin sidigi sur seĝon kaj ĉirkaŭ sian kolon metis la viŝtukon.

– Do, kial vi ne respondis mian demandon? – urĝis Eŭgeno, dum sinjoro Paŭlo faris la sapoŝaŭmon. – Kial vi ne simpatias kun la familio Plankenhorst?

– Scias la ĉielŝtono! – respondis Riĥardo. Ili estas tiuj homoj, kiuj ŝajnigas sin grafoj.

Eŭgeno ridetis intime.

– Mi ne spertis tion.

– Nu, tenu vian mentonon! – kriis sinjoro Paŭlo al sia mastro kaj komencis sapumi la vizaĝon de Riĥardo.

Kiam estis jam tute sapumita lia vizaĝo, tiam li parolis al sia pli juna frato, dum sinjoro Paŭlo akrigis la razilon per la rimeno.

– Eŭgeno! Unufoje, kiam mi estis en Venecio, mi renkontiĝis sur la marbordo kun unu mizerulo, ĉe kiu estis longa hokpinta ferfadeno. Mi demandis lin, kion li serĉas ĉi tie. „Nutraĵon por tagmanĝi” – respondis la aĉulo. Ĝuste estis refluo kaj en la marsablo videblis etaj truoj. La mizerulo elprenis de sub sia rimeno mal­mul­te da salo kaj tion ŝutis en iun truon. Efike de tio aperis limako ĉe la aperturo de la truo antaŭenigis sian antenon. Ĝin la italoj nomas „pesce canella”.[14] La mizerulo subite enpikis en la limakon la pintan harpunon kaj eltiris la naivegan besteton el ties ingo. Tiu estis granda, kiel mia fingro. „Nu ja, mia amiko, ĉi tio estas malmulte da tagmanĝo” – mi diris al la fakuino. Tiu ridetis. Li tiris longan ŝnureton sur alian finon de la drato kaj poste iris al roko, kie la akvo estis profunda. Tie li malsuprenigis la limakon kaj baldaŭ li eltiris grandan freneze baraktantan gadon per la harpuno. – Kiel nun vi ekmemoris tion ĉi? – demandis Eŭgeno strange tiradante sian ŝultron.

– Ankaŭ mi ne scias.

– Pli bone estos ne babiladi, ĉar mi ektranĉus vian vizaĝon! – murmuris sinjoro Paŭlo. – La sinjoreto nur iru antaŭe, poste mi sendos la sinjoron kapitanon, purigita. Ni trovos ankaŭ memstare la domon Plankenhorst, kien ne estas bezonate iri tra la fenestron per ŝnureskalo.

Eŭgeno tiel pensis, ke estos bone akcepti la instrukcion de sinjoro Paŭlo kaj por li estis sufiĉa honorvorto de sia pli maljuna frato, ke li partoprenos la solenfestenon, ke li lasis lin ĉe lia frizisto – por ke li ne klarigu ankaŭ tion, kial estas tiom freneza la limako, kiam ĝi forlasas sian sekuran rifuĝejon, kiam oni ŝutas sur tiun salon.

Post duonhoro vere ili renkontiĝis unu kun alia en la ĉambrego de la familio Plankenhorst. Eŭgeno klopodis prezenti sian pli maljunan fraton al la dommastrino kaj la fraŭlino, kiuj tuj konstatis, ke feliĉe ili jam renkontiĝis. Sinjorono Antoinette ankaŭ diris, ke ŝi ĝojas pro la vido de sinjoro Kapitano.

La sinjoro kapitano diris al ŝi kelkajn komplimentojn kaj kiam venis aliulo, al li transdonis la lokon.

– Ĉu vi volas, ke mi konatigu vin ĉi tie kun kelkuloj de la societo? – demandis lin Eŭgeno.

– Neniam lacigu vin! Ĉi tiujn mi konas pli bone, ol vi. Tiu soldatstatura generalo tie kiu laŭte konversacias, kvazaŭ li brigadon komandus, tiu estas nutrada ĉefoficiro, kiu en sia tuta vivo mezuris soldatpanon kaj fojnon porciumis kaj nur okaze de la nomtago de la imperiestro aŭdas kanonpafon. Tiu juna princo, kiu per la alten metitaj okulvitroj ridetis favore, tiu estas la sekretario de la policistdirektoro; cetere estas treege grandpotenca viro. Tiu estiminda bankisto, kiu parolas samtempe kun tri homoj, pro sia abdomeno li ne vidas siajn piedojn kaj ludas per multekostaj brelokoj de sia horloĝĉeno. Tiu estas medicina konsilanto por sanitara instanco; la publikhospitaloj estas konfiditaj al li. Tiu afabla maljuna sinjoro kiu delikatfajne konversacias kun ĉiuj, tiu estas la referanto de la Ŝtatkanceliero. Tiu la oblikve surpentrita vizaĝa pli maljuna damo en tiu kafkolora vestaĵo, estas la edzino de la bankisto Blummenberg, ĉe kiu la malŝparantaj filoj de elituloj kutimis fari ŝuldojn kaj kiu scias ĉion, kio okazas en la plej elitaj societoj; kaj tiu juna fraŭlino, kiu ĉi tie de ni ne malproksime intime ridetante parolas kun unu al vi simila aĝa „maljunulo”, estanta amema ulino, ŝi estas la plej satana spiono, kiu iam per sekretoj komercadis; cetere ŝi estas tre aminda, naiva fraŭletino.

Eŭgeno al ĉio ĉi faris tre acidan vizaĝon. Tiel ŝajnis al li, kvazaŭ lia pli aĝa frato, Riĥardo havus ne tre honorigan opinion pri ĉi tiu tuta societo.

– Tiu ĉambristineto estas pli valora, ol ĉi tiu tuta societo – diris Riĥardo pri alia afero parolante. – Ej, vere ŝi estas ĉarma infano! Ĉu ŝi apartenas al la familio? Por ties ŝato mi volonte vizitus viajn solenfestenojn. Kiam ŝi preterkuris min, mi pinĉis ŝian vangon, sed tiom ŝi batis sur mian manon, pro kio, tiu doloras ankaŭ nun.

Ĉi tion Eŭgeno kaj aŭskultis kaj ne, ĉar proksimiĝis al ili iu elitulo kaj li devis rideti al li. Poste ankaŭ Riĥardo turnis sin al li por vidi, kiu devigas sian pli junan fraton, ke li estu memstare afabla! Li estis alta seke statura sinjoro, kies tuta staturo nur angula, lia vizaĝo estas senorda prismo, en angulon irantaj brovoj, pinta angula nazopinto, trapeza mentono, pintaj disiĝantaj lipharoj super la supra lipo kaj kun tiuj kontrasta eta pinta barbo sub la malsupra lipo.

Riĥardo klopodis rekoni ankaŭ ĉi tiun figuron.

„Nu, ĉi tiu estas tiu, al kiu mia pli juna frato de malproksimo ridetas, certe estas la ĉefa kortega kuriero ĉe la hispana ambasadoro.” Sed nun eraris lia Lavatera metodo (fiziognomiko)[15]. La angula sinjoro Eŭgenon nur salutis, poste tuj turnis sin al Riĥardo, al li paŝis kaj liajn brakojn batadante intime, afable kaj hungare parolis al li:

– Saluton, mia Riĥardeto! Saluton!

– Saluton!

Efike de tio la angula sinjoro ektiris sian unuan liphararon, kvazaŭ la respondo ne plaĉus al li, kaj Eŭgeno embarasite mordis sian lipon pri diro de Riĥardo.

Sed Riĥardo kredis, ke tiu sinjoro, kiu lin ĉi tie nun ciumis, ke li en iu ŝtatkancelaria balo povis drinki kun li cidiron kaj ankaŭ nun memoras tion, kion li jam ĝismatene forgesis. Povas esti troveblaj en la mondo multe da similaj bonaj kamaradoj.

– Kiel vi estas? – demandis la angula sinjoro kun familia konfidencumo.

– Forte! Mi vidas, ke ankaŭ vi aspektas bone fortigita – respondis Riĥardo al li senpasie la saluton.

– Ankaŭ ĉi tio ne plaĉis al la angula sinjoro, kiu nun jam komencis tiradi la lipharojn de sia malsupra lipo.

– Mi morgaŭ ekiros hejmen. Kion vi mesaĝos al via patrino?

– Ĉu ankaŭ vi loĝas en tiu regiono?

Je tiu ĉi demando li tiris ambaŭ lipharojn ĝis la nazo, dum Eŭgeno klopodis fari tiel, kvazaŭ li ne aŭdintus la paroltemon.

– Nu, kion vi mesaĝas al via patrino?

– Mi kisas ŝiajn manojn.

Pro tiuj ĉi vortoj la angula vizaĝo aliformiĝis, tia, kion ni povas nomi kiel karesema afablumo.

– Nu, tion mi transdonos al ŝi – diris la angula sinjoro, ekkaptante la dekstran manon de Riĥardo per ambaŭ siaj manoj. – Mi certigeblas, ke vian mankison mi mem transdonos kun plej granda estimo al via amata patrino.

– Nu, ja, ne estas bezonate, ke vi estu tiome preciza pro ĉi tiu komisio, ĉar mi ne donis al vi mankison en naturo.

– Hm – murmuris en si mem la angula sinjoro kaj sian malsupran lipon li tiris inter siajn malsuprajn dentojn profunde tiel, ke la penikforma barbo suprenpuŝi­ĝis inter la du lipharojn iĝinte la tria.

Estis danĝero riski tiun demandon „ĉu vi eble ne scias, kun kiu vi parolas?”, ĉar eble la demandanto estus ricevanta la repondon: „sed jes”. Tiukaze la ĝistiamaj vortoj esprimas grandmezuran malestimon. Li devis alie informi la senscian junulon.

– Ĉu vi ne dezirus hejmenveni?

– Povas esti, ke mi iros, se okazos en Peŝto koncentrado de la armeoj kaj kune kun mia regimento oni komandos min tien.

– Vi povas ricevi libertempon, se vi volus veni al la departemento.

– Kion mi povas vidi tie?

– Pli grandmezuran „koncentriĝadon” kaj veran „ŝajnan batalon”, kie la unuaj korpusoj de la lando luktos unu kontraŭ alia kaj vi vidos, ke ekzistas ankoraŭ bataloj krom la batalejo, kie eblas elprovi la veran fidelecon.

– Jes? Per plumbokapa bastoneto. Ĉu estos denove rearanĝo?

– Ne, mia pli juna frato. Per armilo de la spirito kaj vereco; per tiuj armiloj, per kiuj via patro luktis en la intereso de unu grava celo; kaj ankaŭ vi sentos vivprofesion por daŭrigi tiun lukton.

– Al tio mi havas nek monon, nek menson.

– Ambaŭ estos baldaŭ. Ĝis vi, filoj de la karmemorulo, povas okupi tiun lokon, kie via nemortema patro ĉiam persistis, ĝis tiam anstataŭ vi estos tie, kiu en daŭrigo de la sankta lukto, kvankam ne per fermano kiel li, sed kun sama fervolo luktos. Adiaŭ! Kara Riĥardo. Mi diros al via patrino, ke vi estas sana. Mi iros unue al Nemesdomb[16] post mia alveno, ankaŭ nokte. Se mi jam parolis kun ŝi, tiam mi invitos vin. Ŝi treege amas vin. Adiaŭ, kara Riĥardo.

La angula sinjoro treege skuis la manon de Riĥardo kaj adiaŭis lin kun favorkoreca rideto, kvazaŭ li estus traktinta lin per flatadoj.

Eŭgeno ĉe la fino de la konversacio foriris iomete pli malproksimen, ke li ne estu ĝia atestanto, kaj klopodis konversacii kun la naiva fraŭlino komercanta per sekretoj. Kiam li rimarkis, ke la angula sinjoro foriris de Riĥardo, li reiris al sia pli maljuna frato.

– Nu, vi faris „fatalajn erarojn” alie stultaĵojn kun ĉi tiu homo.

– Kiajn?

– Ĉar vi recidiris lin.

– Ankaŭ li cidiris.

– Ĉu vi ne konas lin? Li estas Rideghváry.

– Min ne interesas, li povas esti Melegvary aŭ kiu ajn.

– Li estas malnova intima amiko de nia familio, kiun vi multfoje povis vidi hejme.

– Ej, se mi rememorus ĉiujn fizionomiojn, kiujn mi vidis en nia domo ĝis mia ok-jaraĝo, kiam oni min portis en la soldatlernejon, certe mi ne desegnis en mian albumon la fizionomion de tiu sinjoro Betegváry aŭ Miĉodavary. Mi certe kapablus fari per unu linio ĉi tian portreton.

Eŭgeno klopodis flankentiri sian pli maljunan fraton en iun angulon, kie neniu povu povos aŭdi ilian paroladon.

– Sed mi petas vin, ne paroli tiel – li flustris en lian orelon – ĉi tiu estas treege fama homo.

– Li estu tia homo.

– Ĉi tiu estas la administranto de la departemento.

– Tio estas afero de la departemento.

– Ĉi tiu estos nia duonpatro.

– Nu, tio estas afero de nia patrino – kaj Riĥardo turnis sin for de sia pli juna frato.

Eŭgeno ankoraŭ volis diri ion, sed Riĥardo foriris de li.

– Lasu min pace pri via sinjoro Erdegváry[17]. Ni venis ĉi tien ne pro tio ĉi. Iru flirtadi al Alfonsine; nun ne estas ĉirkaŭ ŝi alia, nur tiu malfortika kortega sekretario. Tiun nur vi povas elpremi el lia loko. Poste rememoru la historion pri la limako kaj la gado.

Eŭgeno kun ŝerca kolereto puŝpikis la flankon de la pli maljuna frato.

– Ej, vi estas satana! Kiu estas el inter ni la limako kaj kiu la gado?

– Nun la kortega sekretario estas la limako kaj vi estas la gado; sed klopodu elpremi lin el lia pozicio. Estu vi la pli elita „svatiĝo”.

Eŭgeno kapbalancis, kaj ridetante iris plu, sed li vere koleris pro la ŝerco.

Riĥardo dum unu horo dancis kaj tediĝis en la ĉambregoj de la familio Planken­horst. Ili ne kutimis tie kartludi, estis libera de tio ĉi ilia renomo. Sed estis sufiĉe multe da junaj damoj en ĉi tiuj ĉambregoj, kiuj ne okupiĝis pri li. Ĉiuj sinjorinoj, fraŭlinoj estas tute samformaj – li konstatis. Riĥardo sciis memkonscie tiun malgajan feliĉon, ke ĉiuj virinoj frenezumas por li: bela kaj malpli bela, pli juna kaj pli aĝa. Nur li devas saluti kaj tiuj reciprokas la saluton.

Ĉambristino, kiu batis sur lian manon pro la vangopinĉo, por li estis nova afero.

Li ankoraŭ ne trovis viron: kiu en lukto, virinon: kiu en amo estus lia majstro. Li denove renkontiĝis kun sia pli juna frato.

– Ĉu vi ne venas trinki tason da teo ĉe la bufedo?

– Jes, mi eniras.

La vizaĝo de Eŭgeno brilis de gloro. Certe li atingis triumfajn sukcesojn ĉe Alfonsine.

– Rigardu – diris Riĥardo, alvenante al la bufedo – tie estas mia kateto, kiu vere rumon kaj limonadon disdividas el la kredenco al la gastoj.

– Malfeliĉulo! – kriis al li Eŭgeno – vi trafis eraron unu post alia, kiel iu Kampa Johaneto. Tiu ne estas ĉambristino, sed fraŭlino Edita, iu parenco de la familio.

– Riĥardo ekhaltis konsterniĝante.

– Kio? Ĉi tiu estas al la familio apartenanta parencino? Ĉu tiu, al kiu oni permesas ĉiuvespere sola kuradi sur la ŝtupoj supren kaj malsupren kaj dum la solenfestenoj disdividi rumon kaj limonadon al la gastoj?

Eŭgeno tiradis siajn ŝultrojn.

– Vi scias, ŝi estas filino de tre malriĉaj parencoj, pro kio ili subtenas ŝin. Ŝi estas tute ankoraŭ infano. Imageble ŝi povas esti dekkvinjaraĝa, ne estas kalkuleble.

Riĥardo bone ekrigardis sian pli junan fraton.

– Nu, ja, via dommastrino neniam estis baronino. Kion ŝi faru el adoptita filino de tiaj malriĉaj parencoj? Ŝi ne povas ŝin eduki al filino de barono.

– Ŝi ne adoptus. Kio estos el ŝi ĉi tiel? Iu sinjoro ne povas ŝin edzinigi kiel servistinon, sed iu malriĉa homo pro la deveno ne koncernas al ŝia eliteco.

– Vi pravas, Riĥardo, sed min ĉio ĉi ne interesas.

Poste Riĥardo lasis tie sian pli junan fraton kaj iris al la kredenco, kie fraŭlino Edita dividis sukeron kaj oranĝon.

Vere Edita ankoraŭ estis infano. Plena, ruĝvizaĝa, vigla figuro estis, ŝiaj okuloj estis kiel brulanta ardaĵo kaj ŝi havis ridantajn koralajn lipojn. Ŝi portis pinglitajn harojn, kiuj estis ŝiaj kapornamoj; densa, nigra kaj brila. Ŝiaj maldikaj nigraj brovoj kaj fajnagravura nazo donis al ŝia kuraĝa rigardo pli mildan esprimon, ol kion ŝi havis. Ŝi tute estis hejma en ĉi tiu rolo, kiun nun ŝi ricevis. Plaĉis al ŝi tiu senĝena forma konfidecumo, kun kiu la gastoj kondutis pri ŝi, ĉar tiel ili kondutis kun ŝi, kiel kun infano kaj kateto. Almenaŭ pro tio ŝi povis ungoskrapi.

Riĥardo proksimiĝis al la fraŭlino, sed tiu ne turnis sian kapon de li, kio estus konvena, eĉ kun primoka spito ridetis al li, kun stelĵetantaj okuloj kaj kiam Riĥardo paŝis al la kredenco, ŝi diris al li:

– Ĉu vi timas nun min?

Ŝi pensis bone. Vere li sentis similan senton.

– Mi petas vian pardonon, fraŭlino Edita. Kial oni povas permesi, ke vi iradu vespere sola sur la ŝtupoj, kie multe da homoj trafikas?

– Ho! Ĉiuj konas min jam. Mi faras mian taskon. Ĉu vi pensis, ke mi estas ĉambristino?

– Vere, mi volis ekskuzi min ĉi tiel.

– Ĉu ĉi tiel oni devas mistrakti tiujn?

Ĉi tio surprizis Riĥardon kaj li povis respondi malfacile.

– Diru jam nun, kion vi ordonas; poste iru en la dancĉambregon kie jam oni atendas vin.

– Mi bezonas nek migdallakton, nek citronakvon, sed donu ĉi tien vian plej malgrandan fingreton, kiel pruvaĵon, ke vi pardonas min.

– Iru plu, mi ne donas al vi mian manon, ĉar vi havas malbonan manon.

– Se vi tion diras, ke mi havas malbonan manon, tiam morgaŭ mi duelos kun iu kaj mi tranĉigos mian malbonan manon tute. Ĉu vi volas, ke mi tranĉigu mian kulpan manon, kiu vin afliktis? Mi ĵuras, ke vi postmorgaŭ min ekvidos nur unumane.

– Nu, iru, ne frenezetumu. Plie mi ne koleras – diris la infano kaj tien donis al li ne sian fingron, sed sian tutan, puran, sinceran, varman manon, ke Riĥardo povu premi tiun.

Ĝuste ne estis en la proksimo tiu, kiu devis atenti pri ili. Kaj Riĥardo tion diris al la fraŭlineto:

– Nun mi promesas, ke neniam mi afliktos vin per rigardo de miaj okuloj, kaj mian rigardon mi levos nur ĝis via mano.

Kaj li plenumis, kion diris. Ĉar kiam la delasita mano subfalis apud la figuro de la fraŭlineto, li honteme rigardis antaŭ ŝin malsupren, kaj tiel adiaŭis, ke li ne rigardis en ŝiajn okulojn, eĉ ne per okulumo al ŝi.

Post noktomezo ambaŭ fratoj hejmeniris per kaleŝo kaj sinjoreto Eŭgeno miris pri tio, ke lia pli maljuna frato ne incitetas kun li.


La adoleskantino

Riĥardon oni ne devis instigi viziti la familion Plankenhorst, ja li vizitis tiun sufiĉe ofte entuziasme.

Li amindumis al tiuj; la dommastrino, ties filino kaj al la ĉiutagaj gastoj. Li kredis, ke oni ne konas lian sekreton.

Eŭgenon, sian pli junan fraton, li feliĉigis je tio. La junulo estis enamiĝinta ĝis la oreloj al Alfonsine.

Tio estas vera, ke ŝi estis tre bela damo; ideala vizaĝo kaj figuro, fajnaj per­fektaj trajtoj, nobla fraŭlina rigardo; ties ĉiuj mimikoj estas ĉarmaj kaj graciaj.

Sed kia malhela animo loĝis malantaŭ ĉi tiu anĝelvizaĝo! Ĉi tiuj brilaj ĉielbluaj okuloj estis fiaskostelaro; pri kio diris la astrologoj: „kiu veturas sub tiu ĉi stelaro, tiu pereas”.

Iuvespere fine de la kutima solenfesteno Alfonsine senvestigis sin per sia ĉam­bristino. Ŝi havis apartan dormoĉambron. Oni nomis ŝian ĉambristinon „mamzel” Betty. [18]

Kiam ili estis solaj, tiam Alfonsine demandis sian ĉambristinon.

– Kion faras la adoleskantino?”

Adoleskantino hungarlingve estas „bakfiŝ”.[19] Tiu vorto germane signifas bakota fiŝo. Sed kiuj volas doni al ĉi tiu vorto en la germana lingvo kuriozan delikatan sencon, tiuj povas klarigi al tiaj adoleskantaj fraŭlinetoj, kiuj ankoraŭ estas senkulpaj, stultetaj; kiuj jam sentas ion en sia koro, sed ili ne scias kion; ili babila­das kaj ne scias, pri kio; la ŝercon pensas serioza afero kaj la seriozan kiel ŝercon kaj la plej unuan vorton, kiun iu diras, kiel oron akceptas. Ĉi tiu estas la adoleskantino.

– La adoleskantino lernas naĝi – respondis Betty kun ruza vizaĝo.

– Ĉu ankoraŭ per kondukilo? Ĉu ankoraŭ ŝi ne liberiĝis?

– Jam baldaŭ – diris Betty, malligante la harbuklojn de Alfonsine por plekti alie al la nokta dormado – antaŭ nelonge, kiam ŝi malligis sian hararon, ŝi demandis: „Kies hararo estas pli longa? Ĉu la mia, aŭ hararo de Alfonsine?” – kaj ŝi ĉirkaŭen kovris sin per tiu.

– Haha! La adoleskantino!

– Mi tion diris al ŝi, ke ŝia estas pli bela.

Pro tio ĉi ambaŭ ridis.

– Ĉu ŝi scias jam pri si mem, ke ŝi estas bela?

– Pri tio ĉi ankaŭ mi klopodis informi ŝin, sed ĝi atingis kontraŭan efikon. Mi diris alifoje al ŝi, ke ŝia rido estas bela, ŝi havas belegan dentaron, ekde tio ŝi fermas la buŝon. Aliaokaze mi klarigis al ŝi, ke ŝia alta, bela frunto donas al ŝia vizaĝo gajan rigardon, ekde tiam ŝi tiras sian hararon sur sian frunton, ke tiu estu mallarĝa.

– Tio estas fanfaronado! Ŝi diras en si mem: „Tiom mi estas bela, ke mi devas kaŝi, sekretigi iom de ĝi!” Ĉu ŝi ne revadis?

– Tio estas stranga ĉe ŝi. Hieraŭ ŝi metis sur sian kapon kufon de la baronino kaj ekrigardis sin en la spegulo, poste ridis: „Estus strange, se mi estus edzino!” Ekde tiam ŝi multfoje menciadas tion kaj imagas, fantazias en si mem: Kian aferon mi havus, kiam mi estus edzino? Mi kuirus ĉion al mia edzo. Ĉiuvespere mi atendus apud la kameno lian hejmenalvenon; ni sidus unu apud alia, poste ni legus el unu libro, ni manĝus el unu telero, trinkus el unu glaso, poste nomus unu la alian „mia koreto”.

– Do, ŝi pensas pri li! – diris Alfonsine, rigardante ruze la ĉambristinon.

– Mi diras al ŝi multfoje, ke ĉi tie ŝi havas malbonan sorton, ĉar ambaŭ baroninoj malbone traktas ŝin: subtaksas ŝin, riproĉas kiel servistinon, kompatinde survestigas ŝin kiel ĉambristinon; pro tio ŝi multfoje malĝojadas.

– Tio estas bona.

– Kvankam ŝi diras la malon. Ŝi diras, ke ĉio estas bona ĉi tiel; sed mi rimarkas multfoje, ke ĉiunokte, kiam ŝi pensas, ke ĉiuj dormas, ŝi ploras kaj maltrankvilas.

– Ĉu ŝi parolas pri iu?

Pri ĉiuj viroj ŝi kutimis babiladi, kiuj kutimis vizitadi ĉi tien; ŝi rakontas kion ŝi pensas pri tiuj: ĉi tiu estas bela homo, tiu estas netolerebla, ĉi tiu estas ŝercanta, tiu estas enuiga. Ŝi parolas neniam pri unu viro.

– Mi scias.

– Sed se mi diras ties nomon, tiam ŝi profunde ruĝiĝas. Pri tiu mi vane parolas bonon, aŭ malbonon, mi scias nenion de ŝi.

– Ĉu tiu ĉirkaŭiradas ŝin ofte?

– Mi priatentas lin. Li estas treege singardema. Se li renkontiĝas kun Edita, li ŝanĝas sian vizaĝon, ne okulumas en ŝiajn okulojn, kapbalancante salutas ŝin; apenaŭ li diras al ŝi kelkajn vortojn. Mi jam konas ĉi tion.

– Malfeliĉa adoleskantineto! Betty! Faru al ŝi ĝojon. Morgaŭ ŝi ricevos novan vestaĵon. Iun mian kompleton la tajloro malbonigis; tio estos bona al ŝi.

Fraŭlino Betty ridis.

– Ĉu la rozkoloran diafantteksitan kotonvestaĵon? Ja, tio estas bala vestaĵo!

– Tial estos ĝi bona al ŝi. Ŝi ĝoju pro tio. Diru al ŝi, ke ĝis ĉi tiam ŝi estis neglektita pro tio, ĉar ni rigardis ŝin infano. Sed nun jam ŝi iĝis plenkreskulino kaj nun jam ankaŭ ŝi estas doma fraŭlineto. Ni instruigos ŝin danci, kanti, pianludi.

– Ĉu vere?

– Nur diru tion al ŝi. Post ĉi tio ŝi estos kondukita en la societon; estos dirite al ĉiuj, ke ŝi estas familiano.

– Se mi diras al ŝi hodiaŭ vespere, mi ne dormos pro tio ĝis mateno, ĉar ĉiam ŝi parolos pri tio. Ĉefe ŝi treege ŝatas la kantadon.

– Malfeliĉa adoleskantineto! Faru jam al ŝi ĉi tiun ĝojon!

... Ho, senkora Jezabel!

Post kelkaj tagoj Riĥardo ricevis inviton al la Plankenhorst-familio.

Ili estos nur en familio-rondo. Kartludo, teotrinko okazos, kaj Alfonsine kantos.

Riĥardo akceptis kun ĝojo ĉi tiun inviton al ĉi tiu familio, kvankam tiuj donis enuigajn amuzajn eblojn por li.

Li venis ankaŭ ne frue kiel la sinjoroj, sed antaŭen korektis sian horloĝon, ke li havu ekskuzon pro la frua alveno. Ankaŭ nun la afero tiel okazis.

En la antaŭĉambro, kie la ĉambristo transprenis liajn glavon, mantelon, ankoraŭ li ne vidis fremdan supran kompleton sur la vesthokaro.

– Ĉu povas esti, ke mi estas la plej unua? – li demandis la ĉambristinon.

– Jes – tiu respondis ridetante kaj malfermis antaŭ li la pordon de la ĉambro.

En la ĉambro li renkontiĝis kun fraŭlino Betty; tiu faris ion.

– Ĉu mi venis laŭŝajne frue, fraŭlino Betty!

La fraŭlino komplimentis kun genuoflekso kaj ridetis.

La baronino ankoraŭ ne estas hejme, sed tuj hejmenvenos. La fraŭlineto estas interne. Por Riĥardo ĉi tio ne estis nova afero. Kiam ajn li trovis sole Alfonsine-n (nature kune kun sia konversacianta virino), li agrable povis babiladi kun ŝi. Ŝi estis bona parolanto. Ŝi belege kantis kaj pianludis.

Li ankaŭ nun aŭdis iun kantovoĉon el la tria ĉambro. Nur tio estis stranga por li, ke ĉi tiu voĉo estis pli forta kaj sonora ol alifoje kutimis esti; sed li pensis, ke ĉiuj kantas pli forte, kiam ili scias, ke neniu aŭskultas la kanton.

Li eniris en la trian ĉambron, de kie venis la kantvoĉo – kaj li havis tempon por restadi ne rimarkate dum kelkaj momentoj de la surprizo. Antaŭ la piano ne Alfonsine sidis, sed iu alia. En la unua minuto oni apenaŭ povis tiun rekoni.

Tiu estis Edita, en nekutima bala vestaĵo kaj kun harornamo. Ŝi portis rozkoloran dekoltitan vestaĵon, kiu permesis vidi ŝian belan kolon, globajn ŝultrojn. Iun popolan romancon ŝi kantis neinstruite, sed simpatie, sonorvoĉe kaj same kiel la sensciantoj per unu fingro batis la klavojn de la piano. Ŝi estis sola en la ĉambro.

Riĥardo longe permesis al si mem admiri ĉi tiun sur la elefantosto saltantan maneton, kiam subite Edita levante siajn okulojn ekvidis la proksimiĝanton. Tio estis ŝia unua movo, ke per ŝia mano ŝi kovris ŝian mamon. Ĉi tiu vestaĵo estis por ŝi ankoraŭ nekutima. Sed poste ŝi rememoris, ke ŝi metis sian manon sur malbonan lokon, pro kio ŝi malsuprenigis tiun kaj paŝis antaŭ la salutanton.

Ŝia vizaĝo ruĝiĝis kaj ŝia koro pulsis forte, ŝia voĉo apenaŭ volis servi ŝin, dum ŝi mallaŭte balbutadis:

– La baronino ne estas ĉi-hejme.

Riĥardo kompatis la malfeliĉan infanon.

– Kie estas fraŭlino Alfonsine? – li demandis ŝin.

– Ili foriris kune ĉar estis invititaj urĝe ekaperi en la burgo. Ili hejmenvenos nur malfrue.

– Ĉu mia pli juna frato ne estis ĉi tie?

– Li foriris pli frue.

– Ĉu la baronino ne diris, ke ŝi atendas gaston?

– Ŝi diris, kaj sian ĉambristinon ŝi komisiis, ke ŝi la gastojn informu, ke la familia solenfesteno estos morgaŭ.

– Estas mirinde, ke ĉi tion ne diris la ĉambristo, kiam ŝi malfermis la pordon antaŭ mi. Pardonon, fraŭlino Edita, ĉar mi ĝenis vin. Mi petas vin, bonvolu transdoni mian saluton al la baronino.

Poste li klinis sin malvarme, serioze kaj foriris. Li volis riproĉi la ĉambriston pro la manko de la informado, sed tiu estis nenie. Krome la ĉefpordo, tra kiu eblas iri sur la ŝtuparverandon, estis fermita, la ŝlosilo ne estis en la seruro.

Tiel li devis decidi, ke li denove tra la grandaj ĉambregoj, tra la al servistĉambroj kondukanta pordo li foriru.

Ankaŭ tiu pordo estis fermita. Li konis ankoraŭ unu elirejon, tra kiu el la kuirejo al la manĝoĉambro oni povas iri. Ankaŭ tiun li provis malfermi, sed ĝi estis same fermita. En la manĝejo estis la sonorilettirilo, kiu servas kiel ordono por la servistaro. Tiun li ektiris trifoje-kvarfoje, poste li atendis longtempe, sed estis neniu brueto. Denove li reiris en la antaŭĉambron, kiu estis ankoraŭ malplena. Tie neniu estis. Lia koro pulsis laŭte, ke ĝi vekis lian dormantan animon. Iu ĉi tie ludas fatalan ludon. Kio estos la fino de la ludo? Li ne scias ankoraŭ.

Denove li demetis siajn glavon, mantelon, kaj reiris en tiun ĉambron, kie Edita estis.

Aŭdante la sonojn de liaj paŝoj la fraŭlino venis antaŭ lin. Sed nun jam ŝia vizaĝo ne brulis en rozkolora ruĝeco, sed estis pala. Ŝiaj okuloj rigardis trankvile al Riĥardo. Ŝi ne tremetis, ne estis en enbaraso.

– Pardonu, fraŭlino Edita – diris Riĥardo, – ĉiuj pordoj estas fermitaj, en la domo neniu estas, kiu povas malfermi la enirejan pordon.

Sur la flankomuro estis naturgranda portreto de Alfonsine, en granda orumita kadro. Tiel aspektis al Riĥardo, kvazaŭ ĉi tiu bela nimfo ridetus kruele pro ĉi tiu sceno.

– La servistoj certe iris en la korton. Sed tio ne estas malbono. Ĉi tie estas la dua ŝlosilo de la ĉefpordo per kiu mi malfermas la pordon por vi – respondis Edita.

Sur la muro pendis granda antikva krada plektaĵo kiel belega ŝlosilujo. Edita devis preteriri apud Riĥardo por atingi la ŝlosilujon. Kiam ŝi atingis apud lin, Riĥardo ne lasis ŝin plu iri.

– Atentu pri mi! Ĉu vi scias, pri kio mi pensas en ĉi tiu momento?

Tiel ŝajnis, kvazaŭ tiu anĝela bela portreto tie sur la muro transkliniĝinte super la ŝultro de la junulo daŭrigus la disputon de la intereso de la transmonda sufero, kun ties pulsada koro. Riĥardo tiel sentis, kvazaŭ la tuta mondo brulus ĉirkaŭ li.

Sed la fraŭlino, kiun li haltigis, restis trankvila kaj kun la plej granda memregado respondis al li:

– Vi nun tion pensas, ke „mi antaŭ ĉi tiu fraŭlino promesis, mi nek per miaj okuloj insultos, nek mian rigardon mi levos trans ŝiaj manoj”.

Kaj la du manoj de la fraŭlino en sia sino estis kunplektitaj.

– Tiel estas – diris Riĥardo kaj lia brusto subite liberiĝis de la premo de tuta infero. – Pro tio ĉi, mi nun petas ion de vi, fraŭlino Edita. Mi devas skribi urĝan leteron al la baronino. Ĉu vi povas doni al mi skribilojn?

Edita rulvolvis de la skribotablo de la baronino la artan glitframon kaj montris tien.

– Bonvolu.

Riĥardo sidiĝis apud la tablon kaj skribis. Estis mallonga kion li skribis, baldaŭ pretiĝis tio. Poste la leteron li metis en koverton kaj tiun per oblato sigelis. Dume Edita senĉese trankvile staris ĉe la transa flanko de la skribotablo, kuntenante siajn manojn en sia sino. Riĥardo ekstaris kaj paŝis antaŭ ŝin kun la fermita letero. Lia vizaĝo kaj rigardo estis majesta. La tuta animo de la fraŭlino vivis en liaj okuloj, dum li esploris ŝian vizaĝon.

– Kaj ĉar vi povis legi en mia koro pri kio mi pensas, ĉu vi povas legi ankaŭ ĉi tion, kion mi skribis nun en ĉi tiu fermita letero.

– Kaj li montris al ŝi la sigelan duonon de la letero.

– Ĉu vi scias legi?

La fraŭlino siajn interplektitajn manojn levis tute ĝis sia vizaĝo kaj ĉi tiel tiujn premis al sia frunto, ne pensante pri tio, ke kun ĉi tiu movo ŝi liberigas la rigardon de Riĥardo por vidi en ŝiajn okulojn, la stelgutojn de la plezuro, doloro kaj la sublimiĝo.

– Jes, en ĉi tiu letero ĉi tio estas skribita – diris Riĥardo: „Mia sinjorino, mi petas de vi kiel edzinon fraŭlinon Edita. Post unu jaro mi estos plenaĝa, kiam mi venos por ŝi. Ĝis tiam vi tiel traktu ŝin, kiel pri mian fianĉinon.”

Kaj li donis la leteron al la fraŭlino.

Edita premis la sigelon al siaj lipoj longe kaj tiel ŝi redonis la leteron al Riĥardo. Poste ankaŭ Riĥardo tuŝis kun siaj lipoj la sigelon, kiu estis varma de la kiso de lia amantino. Ĉi tio estis la kisointerŝanĝo de ilia gefianĉiĝo.

– Ĉu vi transdonos tiun leteron al la baronino?

Edita mute signis per sia kapo kaj la leteron englitigis al sia mamo.

– Kaj de nun dum unu jaro ni ne parolu unu al la alia pri tio, kion ni pensas unu pri la alia. Dio benu vin – diris Riĥardo, – ne akompanu min eksteren! Neniu vidu ĉi tiujn larmojn. Ĉi tiuj estas la miaj. Montru, kiu estas la ŝlosilo de la ĉefpordo. Nun mi kunportos tiun, kaj morgaŭ mi resendos.

Riĥardo transprenis la ŝlosilon de la ĉefpordo kaj foriris. Ankaŭ tiam ankoraŭ neniu estis en la ĉambroj. Li malfermis la pordon poste fermis tiun ĉar li trovis neniun el inter la servistaro sur la koridoro kaj en la korto.

Poste la fraŭlino, kiam la paŝoj de Riĥardo silentiĝis, surteriĝis, kaj kie sur la velurtapiŝo estis videbla la piedspuro de Riĥardo, ŝi kisis ĝin: la piedspuron de sia amanto.

Estis tre malfrue, kiam la baronino kaj ŝia filino hejmenvenis. Edita jam estis en la propra ĉambro, nome en tiu, kiun fraŭlino Betty interdividis kun ŝi.

– Ensendu la Adoleskantinon! – ordonis Alfonsine.

Edita envenis.

– Ĉu vi estis ankoraŭ veka? – demandis sinjorino Antoinette.

– Jes, mia onklino.

Antoinette kaŝobservis kun pridemanda rigardo en la okulojn de Edita. Ŝi ne trovis en tiuj tion, kion ŝi serĉis. Plie iun nekutiman memfidon ŝi trovis, kion ĝis ĉi tiam ŝi ne havis.

– Ĉu iu ne serĉis min, dum ni estis malproksime?

– Sed jes, kapitano Baradlay.

Ambaŭ damoj esploris la vizaĝon de Edita. Sed senutile. Tiu jam ne ekflamiĝas, aŭdante tiun nomon. Tiu nomo estas jam sur bona loko en ŝia koro kaj ne aperas tiu ĉe ĉiu alparolo.

– Ĉu la kapitano „atendis” nin? – demandis Antoinette.

– Nur ĝis tiam, ĝis li skribis ĉi tiun leteron al mia onklino – diris Edita indiferente kaj transdonis al sinjorino Plankenhorst la leteron de Riĥardo.

La vizaĝo de la sinjorindamo ekflamiĝis, kiam ŝi legis la leteron.

– Ĉu vi scias, kion enhavas ĉi tiu letero? – demandis severe rigardante al la fraŭlino.

– Mi scias – respondis Edita kaj en tia rigardo estis tioma memkonscio, tioma nobla fiereco, ke la kolero de Antoinette sensentiĝis pro tio.

– Vi povas iri en vian ĉambron kaj povas enlitiĝi.

Edita eliris.

Antoinette furioze ĵetis al sia filino la leteron de Riĥardo.

– Jen, prenu! Ĉi tio estas faraĵo de via freneza cerbo!

Alfonsine paliĝis kaj tremetis de sia furiozo, post kiam ŝi legis la leteron. Ŝi ne sciis paroli. Ŝia patrino estis senkonscia pro la kolero.

– Certe vi pensis tion – diris filtrante la vortojn el inter siaj kunpremitaj dentoj – ke ne ĉiu viro estas ... Otto Palvicz![20]

Ĉe ĉi tiu nomo Alfonsine rerigardis al sia patrino, kaj kiu kolero, amareco, venĝo kaj patrinmortiga krueleco estis en unu rigardo, tiun vorto ne povas eldiri.

– Via stulta ludo estas pereinta: – diris Antoinette, disŝirante la leteron, – nun sekvos mia ludo.


La brokantisto

Riĥardo tiel sentis sin dum hejmeniro, kvazaŭ li sidus sur ĉevalo, kiu havus flugilojn.

Nur nun li komencis ekkoni sin mem.

Post la nenionfara frivoleco, dum liaj ĝis-ĉi-tiamaj tagoj pasis, li sentis la estiĝon de iu tiel nomata nobla spito en sia koro, kies unua nomo estas: emo pri la persekutatoj.

Tute li estis kontenta pro la okazintaĵoj de la hodiaŭa tago.

Li trasentis la tutan tenton kaj ĝuis la sublimiĝon, kiun li kreis per sia triumfo.

Ĉi tiel hejmenvenante tute fremda li sentis sin mem en sia fraŭla loĝejo. Ĉiu objekto memorigis lin je iu, kiun li dezirus forgesi. Ĉi tie estas tapiŝo, tie estas tendara seĝo, aliloke estas paro da pantofloj, sur la muro estas horloĝkuseno; ĉiuj estas memoraĵoj de intimaj rilatoj, al kiuj nun li rigardis malaprobe.

– Sinjoro Paŭlo! – li krias al sia maljuna bravulo.

– Kion vi deziras?

– Faru fajron en la kameno!

Sinjoro Paŭlo taksis tion treege natura propono. Sed tiu ligno estis malbene malseka, pro tio ne volis baldaŭ ekbruli. Riĥardo serĉis tutan leterpakaĵon en tirkesto de sia skribotablo kies odoroj, koloraj kovertoj malkaŝas ĝian intiman enhavon.

– Ĉi tiujn vi povas uzi por ekbruligi.

Sinjoro Paŭlo faris tion kun granda ĝojo. La fajro de la kameno gaje flagriĝis el la bruligo la fajro de la intimaj leteroj.

– Sinjoro Paŭlo! – ekparolis Riĥardo.

– Morgaŭ mi ekiros al granda soldata militiro.

Sinjoro Paŭlo tre ĝojis pro tio.

– Ĉi tiun grandan sak-pakon ni ne povas kunporti okaze de la tendumo. Forvendu la meblojn, kaj la meblaĵojn, bildojn, brodaĵojn metu en fajron.

– Mi komprenas – respondis sinjoro Paŭlo.

Kontraŭ la lito de Riĥardo pendas belega portreto de malbonfama belulino, kiu sin mem pro ŝato de Riĥardo pentrigis – kiel Danae, la greka mitologia reĝidino.

– Ankaŭ ĉi tiun bildon neniigu, sinjoro Paŭlo! – ordonas Riĥardo.

– Estos preta – diris kuraĝige la maljuna husaro.

Poste ankoraŭ ĉiujn tirkestojn Riĥardo elesploris, ĵetis el tiuj buklojn, sekajn florojn, kolorajn rubandobukedojn, dirante: „ĉiujn en fajron!”, kaj post kiam li konvinkiĝis, ke nenio restas el la memoraĵoj de lia estinteco, kiuj reiradus por tenti lin, ankoraŭ unufoje komisiis sinjoron Paŭlon pereigi la pli grandajn pecojn dum lia foresto kaj poste kun plifaciliĝinta animo li foriris por vespermanĝi. Ne longe li amuzis sin ekstere, ĝustatempe hejmen alvenis por enlitiĝi. Li vidis dum la senvestiĝo kaj estis kontenta, ke la alloga bildo de Danae ne estas sur la muro kaj ne rigardas lin kun sopiraj okuloj.

Agrabla varmo estis en lia ĉambro de la bruligitaj memoraĵoj.

Matene frue venis al li sinjoro Paŭlo kun briligitaj botoj kaj demandis lin: „Nu, Kiel vi dormis?”

– Bonege bonege, sinjoro Paŭlo, mi dankas pro via demando. Mi vidas, ke vi bone forigis ĉion de tie. Kie estas la kadro de tiu bildo? Ĉu ankaŭ tiun vi forbruligis?

– Ĉu „ankaŭ” tion? – demandis sinjoro Paŭlo kun speciala miro. – Ĉu la kapitansinjoro tion pensis, ke tiun bildon mi forbruligis?

– Kion vi faris per tio?

– Kion? Mi ne manĝis venenfungon, ke tiun belegan bildon ĵetu mi en fajron!

– Kien vi metis tiun?

– Ja jam mi petas pardonon, ankaŭ mi estis juna fraŭlo, ankaŭ al mi faris mia amantino perlan tabaksakon okaze de mia nomtago; sed kiam mia amantino min trompis, mi ne ĵetis mian tabaksakon en la bakfornon.

– Kien vi metis tiun?

Sinjoro Paŭlo flankentiris angulon de sia buŝo kaj ruze palpebrumis signifo­plene.

– Mi donis al la judo kaj fordrinkis ties koston!

Riĥardo ĵetis de si mem la peplomon.

– Ĉu vi donis ankaŭ mian bildon al la judo?

Sinjoro Paŭlo pro tiu demando tiris sian ŝultron signifoplene.

– Tio estas stranga; tion diris la sinjoro kapitano, ke mi pereigu de tie ĉi.

– Jes, sed mi tiel komprenis, ke vi ĵetu en fajron.

– Kaj mi tiel komprenis tion, ke mi portu al Salomono, kiu elpagas ties koston.

– Ĉu vi tien portis?

– Jam tiu ankaŭ tie estas.

Riĥardo vere kolera estis.

– Tuj iru tien kaj reportu de tiu tiun bildon! – li kriegis kolere al sinjoro Paŭlo.

Hm. Sed sinjoro Paŭlo ne estis facile timigebla fraŭlo. La maljuna husaro kun granda anima trankvilo preparis al la lito la piedtukon de sia mastro kaj kun nepereigebla flegmo respondis al li:

– Sed Salomono ne redonas tion jam!

– Sed se mi volas tion.

Sinjoro Paŭlo ekstaris antaŭ lian liton kaj la „rajhúzli”[21]-n de Riĥardo ĝisduone eksteren turnante kaj farante taŭga por vesti, diris:

– Salomono tion mesaĝis, ke pri la bildo priparolu kun li la sinjoro kapitano.

Riĥardo estis kolera.

– Sinjoro Paŭlo, vi estas granda bruto! – li kriis al sia servisto.

– Mi scias, mia sinjoro – respondis la maljunulo – mi havas solan meriton en la mondo.

Riĥardo tion proponis al sinjoro Paŭlo, ke li iru en la inferon, eĉ al ĝia subo.

Sinjoro Paŭlo ne estis tiom pagano, li ne sendis sian mastron tiom tute malproksimen, nur li tion diris, ke la vendejo de Salomono estas en la strato Porcelano, en la domo numero 3.

Riĥardo venĝe survestigis sin kaj klopodis ekserĉi Salomonon en la strato Porcelano, antaŭ ol la brokantisto ekfaras tiun ŝercon, ke li elmetas al la publiko tiun bildon, sur kiu estantan vizaĝon multe da homoj povas rekoni.

Li ektrovis la vendejon de la brokantisto. Tio estis eta, malalta butiko, el kiu malsupren li devis paŝi unu ŝtupon pro la plialtigo de la stratnivelo. Tiu ricevis tagan helecon nur de la pordo de la vendejo, pro tio la pordo devis esti ĉiam malfermita. Ĉe la du flankoj estis kadukaj mebloj: malbonaj brakseĝoj, lametaj ŝrankoj, sur tiuj estas piedbenketoj, en la anguloj ĉinaj turoj faritaj el randrom­pitaj teleroj, sur la tero dikaj sciencaj libroj estantaj sur la plej bona loko; de ora lustro pendas grasaj ĉevaljungilaroj; sur la bretoj estas remburitaj papagoj, sciuroj kaj lukshundoj gapas unu la alian, formante natur-pentraĵon al la super ili starantaj stumpaj skulptaĵoj: Herkulo, kiu havas nur unu manon, Minervo, kies nazo estas rompita kaj Venuso, kiu estas kungluita sur multe da lokoj; sur la muroj estas palaj kadraj bildoj, ĝenerale sen vitroj: la konata Eŭropo, Azio, Afriko, Ameriko; kaj Jozefo, kies mantelo restas kiel garantiaĵo ĉe sinjorino Potifar. En la malfermitaj ŝrankoj estas ĉiaj imageblaj iloj, kiujn homa mizereco faris el vitro, el fero, el kupro kaj el zinko. Sur la tuta miksaĵo eblis flari la odoron de la antikveco.

Sed kio estas la plej malnova en la tuta vendejo, tio estas la vendisto mem, kiu sidas ĉe la pordo de la vendejo, kovrata en grandan peltan kaftanon; Liaj piedoj estas kaŝitaj en subŝtofitaj botoj kaj la ombrelo de lia pelta ĉapelo estas suben tirita tute ĝis la pinto de lia nazo. La vizaĝo de sinjoro Salomono kutimis esti razita en ĉiuj tri tagoj; tion tiuj scias, kiuj scias. Nun ĝuste estas ties tria tago. Tie li sidas tuttage kaj nur tiam stariĝis el la granda brakseĝo, kies sidparto estas el sorbopapero, ĉar la ledo jam elfrotiĝis de sub ĝi pro la longa sidado.

Jam frue matene li malfermas sian vendejon kaj eksidas ĉe la pordo, ĉar li ne povas scii, kion portas la bona feliĉo. Jen, estas ankoraŭ apenaŭ la oka horo, kiam iu bela husaroficiro enpaŝas majeste en la malaltan vendejon por informpeti fortvoĉe:

– Ĉu ĉi ti estas la vendejo de la brokantisto Salomono?

La maljunulo en la vasta kaftano demetas siajn piedojn kun la grandaj botoj de la piedbenketo kaj stariĝas antaŭ la demandanto; kaj sian grandan peltan ĉapelon malantaŭen premante por montri sian ridantan vizaĝon al la demandanto, klopodas respondi:

– Mi estas la plej obeema servanto de la majesta kapitansinjoro; ĉi tio estas la vendejo de la brokantisto Salomono, ĉi tiu vendejo estas la mia. Per kio mi povas servi vin, kapitansinjoro Riĥardo Baradlay?

Riĥardo surprizate demandis:

– De kie vi konas min?

La brokantisto kun flatloga rideto respondis:

– Kial mi ne konus la sinjoron kapitanon? Mi tre bone konas vin. Vi estas orhomo, kapitansinjoro.

Riĥardo ne komprenis la bazon de la konateco. Estis tute verŝajne, ke sinjoro Salomono dum la soldataj observadoj, aŭ dum la kortegaj vespersolenoj renkontiĝintus kun li. Eĉ monon li prunteprenis neniam de tiu.

– Do, tiukaze vi scias ankaŭ, ke mi venis ĉi tien pro unu bildo, kiun bildon mia servisto portis erare al vi por vendi. Tiun bildon mi ne volis sendi en brokantejon.

– Ho, mi scias tion tre bone – respondis sinjoro Salomono. – Ĝuste tial mi havis la kuraĝon por mesaĝi per la brava sinjoro husaro al la majesta sinjoro kapitano, ke li honorigu mian modestan domon per via vizitado kaj ni parolu pri la ĉi tien portita bildo.

Riĥardo incitite respondis:

– Ni ne devas priparoli pri tiu bildo. Tiu ne estas vendebla. Mi volas tiun neniigi.

La brokantisto ridetante diris:

– Kial vi devas koleri, majesta sinjoro kapitano? La kolero ne estas saniga. Ja mi perforte ne posedos tiun bildon. Nur mi diris tial, ke mi havu feliĉon, ke la feliĉo estu la mia. Plejfine vi povas fari tion, kion vi volas. La memforma homo ĝojas, se li trovas iun konatecon. Kiu scias, kia bono povas povas deveni el ĝi. Estu mia feliĉo en mia loĝejo, sinjoro kapitano. Tiu bildo estas tie en mia loĝejo. Bonvolu eniri en mian loĝejon. Kiu scias, kial estos bona tiu ĉi vizito?

Riĥardo ne bedaŭris, se li devas akcepti la eldevigitan vizitadon.

– Do, bone estas. Ni iru tien.

– Unue mi fermas la pordon de la vendejo. Mi estas sola, mi ne havas komizon. Dum ni estos en mia loĝejo, tiel longe neniu envenos. Bonvolu antaŭeniri, sinjoro kapitano, ĉi tie sur la helikŝtuparo supren. Sur la etaĝo estas mia kvartiro. Bonvolu tie sidiĝi.

Riĥardo akceptis la instrukcion kaj ekiris sur la kaduka ligna helikŝtuparo, kiu kondukis el la vendejo sur la etaĝon en la kvartiron de Salomono.

Kiam li atingis en la etaĝan ĉambron sian, li rigardis gapante. Li vidis ian regnestran muzeon. Tri grandaj ĉambroj, kiuj estis unu apud alia, estis plenigitaj per la plej pompaj luksaj aĵoj. Tie estis la arte kreataj ŝrankoj mozaikite pejzaĝbildo-marmoro, kun ĉina ĉielarkokoloraj maraj konkoj, el odora ligno kun eburostoskulptaĵoj kun abunda orumo kaj majstroverkoj de la pasintaj jarcentoj. Apud tiuj estis mozaiktabloj kun el juvelŝtonoj elmetitaj tabuloj, japanaj, ĉinaj kaj etruskaj vazoj kaj nankingaj porcelanoj, bronzaj majstroverkoj, alabastraj kaj marmorskulptaĵoj, antikvaj kandelabroj, artaj arĝentaj verkoj faritaj per malgran­detaj precizaj batadmanovroj; pladoj, skatoletoj, kalikoj, hanapoj en fajro orumite, skulptitaj kamenoj, el koloraj marmoroj faritaj horloĝkolektaĵo kaj natursciencaj raraĵoj, ĉiuj estas en plej bela ordo, klasifikitaj, per numeroj provizitaj; la murojn ĝis la plafono kovris belegaj pentraĵoj, sur kiuj estas subskribo de ĉiuj artistoj de la malnova epoko.

Ja ĉi tio estas alia vendejo, ol la malsupra!

– Nu, kiel plaĉas al vi mia loĝejo? – demandis la brokantisto, kiam ili atingis sur la ŝtuparo al la etaĝo. – Ĉu ĝi estas inda iomete por ĉirkaŭrigardi?

– Vi pravas – diris Riĥardo – Mi estas treege surpriziita. – Kiel vi akiris ĉi tiujn elektitajn artajn majstroverkojn?

– Ho! Salomono havas grandajn kontaktojn en la tuta Vieno, ankaŭ eksterlande oni konas la vendejon, brokantejon de la brokantisto Salomono. Kiu devas aĉeti malbonan noktan ŝrankon, tiun li trovas ĉi tie. Kiu volas aĉeti arĝentan ŝtonĉizilon de Bonvenuto Cellini, tiun tiu li trovas ĉi tie. Kiu havas vendeblan aĵon: rompitan kruĉon, verkon de Michelangelo, tiu scias bone, ke ties koston Salomono diras al tiu. Iu estas unu groŝo, alia estas du mil ormoneroj.

Riĥardo nur rigardis – rigardadis la aĵojn. La maljuna brokantisto kun ridetanta intimeco flustris en lian orelon:

– Kaj poste ankaŭ tion scias la majestaj sinjoroj, ke la maljuna Salomono povas silenti, kiel la fiŝo. Salomono konas la mastron de ĉiu peco, iu devenas de ĉi tiu grafo, alia devenas de la princo; Salomono diras al neniu la nomon de la mastro de la aĵoj. Pompaj kabinetpecoj migradas de iu mastro al alia. De Salomono neniu ekscias, de kie tiuj devenas. Kial ĝi estis aĉetita, kio estis ĝia historio? Salomono scias ĉion, sed diras nenion. Salomono konas aferojn de la majestaj sinjoroj, sed diras tiujn al neniu.

– Tio estas tre estiminda, laŭdinda kutimo de sinjoro Salomono. Do, kie estas mia bildo? urĝis la aferon Riĥardo.

– Nu, kial estas tiu granda urĝado? Ĉu mi forkuras de tie? Ĉu la kapitansinjoro ne permesas al si mem iometan tempon por ĉirkaŭrigardi ĉi tie? Ĉu vi ne volas aĉeti ian bildon?

– Ne povas esti, mia kara maljunulo – diris Riĥardo pli bonhumore, – tiu bildo estas portreto; mi ne volas rememori tion, ties originalon, sed mi ne povas fari malbonaĉon, ke mi forvendu tiun, kiu estas ŝia portreto.

– Portreto, portreto! – murmuradis la maljuna brokantisto. – Kvazaŭ ne estus ĉe mi ankaŭ sufiĉe da portretoj. Bonvolu veni en mian najbaran ĉambron.

Poste li enkondukis Riĥardon en flankan ĉambron. Li admirante rigardis tiun tutan ĉambron, kies muroj estis plenigitaj per multe da portretoj.

Ĉiuspecaj portretoj estis pri damoj, viroj, ĉefe pri junaj; tiuj estis oletaj kaj pastelaj pentraĵoj, akvareloj kaj tuĉdesegnaĵoj, ĝis la modesta silueto, dense stari­gitaj unu apud alifoje; kaj ankaŭ en la angulo unu al alia apogitaj oleopentraĵoj, kiuj havis nenian kadron.

– Sed diru jam, kiel venas ĉi tien, en la brokantejon ĉi tiuj fremdaj, unu al alia ne apartenantaj portretoj? – demandis Riĥardo.

– Tre simple, majesta kapitansinjoro. La homoj ĝis iam amas unu la alian, poste fremdiĝas unu de alia; ĝis iam oni gardas iun portreton pendiginte ĝin super kusenon, poste la gusto ŝanĝiĝas, sinjoroj, sinjorinoj forgesas unu la alian. Junaj kavaliroj, kiam ili volas edziĝi, ne ŝatas, se la nova sinjorino trovas novan bildon en la domo, ĉar tiam estas preta la disputaĉo.

– Ĉu oni poste vendas la malnovajn portretojn?

Salomono etendas siajn brakojn, ĉirkaŭirigante sian mangeston en la ĉambro.

– Kiel vi diras tion.

– Nu, mi ne miras pro tio, se iu vendas la memoraĵportreton. Sed tio estas stranga, ke tiujn iu aĉetas. Kion vi faras per ĉi tiuj portretoj? Kiel vi vendas denove tiujn ĉi?

Salomono kun profunda silento balancis la kapon inter sia kolumpelto de sia kaftano. – Ĉi tio estas ege, ege bona negoco, majesta kapitansinjoro! Tiu, kiu vendas la enuigan, abomenitan portreton, bagatelkoste donas al mi. Poste mi devas ekscii kies portreto estas tiu. La Porcelan-stratan trian numeran domon vizitas multe da homoj: kavalirstaturaj viroj, brilaj damoj. Ĉi tiun strangan bildarejon oni ege ŝatas esplori. Kelkaj homoj ektrovas tiun, kiun ili serĉis; sed ili ne demandas: „Kiom kostas, Salomono?” – sed li, ŝi pagas grandanime kaj forportas la bildon; mi ne scias, kion oni faras poste pri ĝi poste.

– Ĉi tio estas ruza negoco, sinjoro Salomono!

Sinjoro Salomono intime metante sian tremetan manon sur la brakon de Riĥardo kaj petole palpebrumante flustris:

– Sed mi konas ankaŭ la originalon de via portreto. Ŝi kutimis vizitadi ĉi tien. Fu! Se ŝi tiun bildon ekvidos ĉe mi! Por ĉi tia kostumobildo oni kutimis pagi treege grandanime!

– Nu, sed tiun honton mi ne faros kontraŭ ŝi, mia amiko Salomono. Kvankam mi malame pensas pri tiu, kiu similas al la bildo, tamen mi ne volas fari tion, pro kio ankaŭ ŝi malamos min.

– Vi estas elstara homo, sinjoro kapitano! Certe vi preparas vin por gredziĝi! Hej! Ĉu vere?

– Ĉu jam estas alia portreto sur ties loko? Ĉu ne?

– Vere, sinjoro Salomono, mi volas geedziĝi; sed alia portreto ne estas sur ties najlo.

– Mi akirus ankaŭ tiun. Ho, mi konas manieron de ĉiuj aferoj. Ĉu? Ĉu ne povas esti? Mi konas iun pentriston, al kiu mi devas diri, ke li iru tien, aŭ ĉi tien kaj pentru tiun, aŭ ĉi tiun, kaj tiu pentras laŭ memoro tiel bone, preskaŭ sama, kia la originalo estas. Nu? Ĉu vi deziras tiun? Kial vi kap-balancas? Ĉu neniu povas vidi vian fianĉinon? Ĉu ŝi estas tre elita, aŭ estas en kaŝejo? Ĉu ŝi estas en klostro? Vi ĉiam kap-balancas. Tio estas sekreto. Tion neniu povas ekscii. Ĉu povas esti, ke ŝi estas malriĉa fraŭlino? Nu, bone estas, sinjoro kapitano. Mi ne informiĝas plu. Mi demandas pri ŝi nenion. Ni lasu tion. Do, kiom kostas ĉi tiu... sinjorino Danae?

Riĥardo kolere skuis sian glavon.

– Sed mi jam diris, ke tiu ne estas vendebla! Mi petas tiun redoni.

– Ej, kial vi devas skui tiom forte la glavon? Mi ne diris, ke donu al mi dek forintoj, aŭ dudek forintojn. Ĉu ni povas interŝanĝi alian mitologian bildon? Ĉe mi vi povas elekti el inter la bildoj.

Riĥardo jam ridis pro la afero.

– Ne, Salomono, ni ne marĉandadas. Nek por interŝanĝo mi donas la portreton, nek por duoble pli bela bildo, nek tiam, se tiu estas vera mitologia bildo. Mi ne volas, Dio min tiel helpu.

– Nu! Kial vi devas ĵuri? Povas esti, ke ni trovas ion! Rigardu ĉirkaŭen! Ja rigardi kostas nenion!

Poste li tiris Riĥardon al multe da senkadraj oleopentraĵoj, kiuj estis apogitaj unu al alia kaj tiujn komencis diselektadi. Poste ĉe unu bildo Riĥardo ekkriis:

– Ho, diablo!

– Aha! – kriis la brokantisto triumfe kun fulmantaj okuloj. – Ĉu vi trovis ion, kion indas porti al la lumo? – kaj li tiris tiun oleopentraĵon el inter la bildoj, li forviŝis la polvon per maniko de sia kaftano kaj tiel tenis al la fenestro, turnante tiun al Riĥardo.

– Mil ĉielŝtonoj! Ja ĉi tiu estas mia portreto!

– Hm! Estas certe. Ĉi tiu estas ĉi tie ĉe mi ekde duonjaro. Vidu: sinjorino Danae estis malpli maltrankvila, ol vi; ŝi jam antaŭ duonjaro vendis sian portreton en la Porcelan-strata trian numera domo. Mi ricevis por tiu ok arĝentforintojn.

– Por kiom vi donas al mi tiun bildon?

– Ĉu vian propran portreton? Mi jam diris: ĝi estu kiel interŝanĝo.

– Estu!

– Ej, sinjoro kapitano. Vi estas nesingarda marĉandanto. Aliuloj baldaŭe treege dupigos. Ja vi ankoraŭ pluspagigus je ĉi tiu negoco kun mi.

– La Diablo forportu la tutan negocon. Jam nun haron por haro. Sendu hejmen mian portreton; poste mi ne bedaŭras, premtordu por la alia bildo de sinjorino Danae unu milionon da forintoj.

– Ĉu premtordi? Salomono ne faras tion, kio estas malinda. Ĉiuj scias pri si mem, kiom kostas, je kiom ili taksas sin mem kaj tio estas sufiĉa por Salomono. Mi ne premtordas la koston, ĉar mi ne estas trompanto. Vidu, sinjoro kapitano, ke mi estas justa, ja ankaŭ tion mi diras al vi, ke la bildoj iras kiel interŝanĝo; ĉu la kadro?

– Kiu kadro?

– Nu, vi sendis ĉi tien la bildon kune kun kadro, sed sinjorino Danae sendis la vian bildon sen kadro; ŝi tuj metis alian bildon en la oran kadron. Do, la kadro estas ankoraŭ super marĉando Riĥardon nun jam kolerigis la grandanimeco de la brokantisto.

– Lasu min pace kun tiu kadro, mi ne volas ricevi de vi kvin forintojn kiel pluson!

– Ej, nu!Kial vi devas koleri pro ĉifonaj kvin forintoj? Ja mi ne regalis vin per ĉifonaj kvin forintoj! Ĉu ni ne povas fari interŝanĝon de iu aĵo? Kio plaĉas al vi, sinjoro kapitano? Ni ĉirkaŭrigardu! Ĉi tie eblas ĉirkaŭrigardi senpage. Mi havas tre belajn, pompajn armilojn, hanĝarojn, glavojn.

– Mi dankas. Ankaŭ mi havas ĉiuspecajn aĵojn. Mi havas tutan kolektaĵon.

– Sed povas esti, ke ĉi tie vi trovas ion, kion ankoraŭ vi ne havas hejme Por rigardi tiujn ĉi kostas nenion. Ni povas fari iun negocon. Bone estas, mi ne parolas pri la kadro. Tion mi alkalkulas. Se io plaĉas al la sinjoro kapitano, vi pagus plure por havi profiton ankaŭ mi. Ĉu vi komprenas tion jam? Nu, vi vidas, ĉe ni estas tiu kutimo, ke la unua negoco, kiom okazas komence de la tago, ne estas feliĉa, se iom da mono ne restas en nia mankavo. Tiukaze tiu tuta tago estos malfeliĉa tago. Tial estas feliĉa la unua vendanto, ĉar tiun oni ne lasas foriri; tiu povas ricevi tion, kio al tiu plaĉas, nur pagu.

Riĥardo vere kredis, ke ĉi tiu brokantisto jam lin nur tiel lasas foriri, se li aĉetas ion por kelkaj forintoj krom la interŝanĝonegoco. Do, li ne bedaŭris, kaj permesis konduki lin mem en la trian ĉambron.

La tria ĉambro, en kiun ambaŭ iris, enhavis tutan kolektaĵon el armilaro de ĉiuj nacioj de la mondo. En la unua gruparo estis persaj kaj „medaj” militaĵoj, kurbaj tranĉilformaj glavoj kun ledrimenaj preniloj, ventumilformaj militaj flagoj, madzaj ĵetlancoj, gitarformaj kirasoj, amazonĉapeloj, etruskaj arboŝelkornoj. En alia grupo estis malnovaj grekaj armilaroj, grekaj ŝildoj el Tebo, dupintaj lancoj; erc-ĉirkaŭkolo el samnito, romiaj mallongaj glavoj; fulmantaj ŝildoj, plumaj kirasĉemizoj, sarmataj skvamkirasoj. Denove en alia montrofenestro estis gaŭlaj kaj teŭtonaj[22] plektitaj kirasoj, ĉenaj madzoj, anglosaksaj batalhakiloj; – apude la mezepokaj ĵetpikarmiloj, la ĉeĥa aŭroro, la germana kirasrompiloj, la saksa halebardo kaj la partizano: la falĉiletponardo, rapiro, hoplitaj armilaroj de la krucarmeoj kaj templanoj, maŭraj kaj saracenaj glavoj, pikarmiloj, indianaj tomahokoj kaj hungaraj larĝaj malfacilaj sabroj, pioĉoj, kaj segmentaj madzoj en unu kategorion vicigitaj; fine unu tutan flankon okupis la armilaro de ĉiuspecaj nacioj de la nuna jarcento[23], eluzitaj glavoj, pafiloj, per juvelŝtonoj inkrustitaj armiloj kaj pere de ercbatado prilaboritaj, krome ĉizitaj ornamglavoj kaj hanĝaroj el oro ellaborítaj per artaj batadoj formigite ĝiajn ornamfigurojn.

– Ĉu ankaŭ ĉi tio ne estas unu malgranda arsenalo? – demandis Salomono kontente frotadante liajn manojn.

– Tio indas la ĉirkaŭrigardon. Ho, kiam estus aranĝonta ia landa soleno, tiam havus grandan vizitecon la brokantejo en Porcelana strato 3. Ĉi tie oni povas ricevi ĉion. Kaj dum soleno denove ĉio revenas ĉi tien.

Riĥardo bone fartis ĉi tie. Li esploris kompetente inter la malutilaj glavferoj. Subite li ekvidis iun brunan klingon, kiu havis la plej simplan prenilon kaj ties ingo mankis. Li tiun prenis en sian manon.

– Aha! – diris la brokantisto plene ŝate. – Vi ektrovis la veran. Mi sciis, ke rimarkas tiun la vera spertulo. Ĉi tiu estas unu vera klingo de Crivelli. Oni jam donus por ĉi tiu dek orojn, sed mi vendas tiun por dekkvin ormoneroj, ĉar ĉi tiu originala klingo de Crivelli, kaj ne estas imitaĵo.

Riĥardo rigardis la glavon ĉe helo kaj diris:

– Ĉi tiu ne estas klingo de Crivelli.

Salomono estis tre ege ofendita.

– Ej! mia sinjoro, mi neniam mensogas. Tiu estas klingo de Crivelli, rigardu tiun.

La klingon de la glavo per tremetantaj manoj klinante li ĉirkaŭprenis per ĝi la talion de Riĥardo kiel taliorimeno.

– Ties pinto atingas ties prenilon.

– Estas bone – diris Riĥardo prenante la glavon – sed mi faras per tiu iun spektaklon. Ĉu estas ĉi tie iu malbona pafilo, kiu estas ne valora?

– Bonvolu elekti – diris Salomono, montrante al aĉaj pafarmiloj.

Riĥardo elektis unu el inter tiuj, la plej malfacilan kaj tiun vertikale apogante tiel, ke ĝia pafilkapo estis sur la planko.

– Mi nun petas vin por flanken stari!

La brokantisto flankenstaris kaj atendis, kion tiu volas fari.

Riĥardo unu svingbatis en la aero per la glavo kaj per tiu batis sur la fusiltubon. La fusiltubo duonrompiĝis.

Riĥardo ĝisfine tiris la pintojn de siaj fingroj sur la akraĵo de la glavo kaj montris al Salomono.

– Vidu, ne malakriĝis ties akraĵo.

La brokantisto admiris la glavon kaj poste la rompiĝintan pafilon, poste iris al Riĥardo kaj fingrumadis liajn brakojn.

– Dio estas super la mondo! Ĉi tio estas belega frapego! Se mi volas duontranĉi oranĝon per tranĉilo: trioble mi devas denove komenci: La sinjoro kapitano estas orhomo! Sed estas ne orhomo, sed ferhomo! Ĉi tio estis vera frapego! Tiu dika tubo efike de unu frapego rompiĝis kiel paperfunelo.

– Ĉi tiu glavo ne estas glavo Crivelli – diris Riĥardo redonante la glavon al la brokantisto – ĉi tiu estas vera Al-Bochasen damaskusa klingo; ĉi ties kosto estas cent ormoneroj.

– Dio gardu! – protestis la brokantisto per ambaŭ liaj manoj gestadante – mi diris, ke ties kosto estas dek kvin ormoneroj. Nek pli multe, nek pli malmulte. Ĉe mi estas ĉi tiom. Se la sinjoro kapitano volas doni al mi tiun bildon kune kun la kadro, pluse ankoraŭ unu ormoneron kiel aldonon, tiam estu la via, forportu. Mi ne dormas apud ĉi tia glavo en sama domo.

Riĥardo ridetis.

– Sed jam tiun bildon ni interŝanĝis por mia propra portreto.

– Nu, nun jam vian portreton mi donas por neniu pro ormoneroj. Tiu estas la mia. Unua foje en mia vivo mi renkontiĝis kun unu kavaliro, kiu diris tion: „Salomono, ties kosto, kiun vi proponas al mi, ne estas dekkvin oroj, sed cent oroj. Ĉi tiu ne estas Crivell, sed Al-Bochasen damaskusa.” Ĉi tia portreto ne estas en la mondo. Ĉi tiu estas raraĵoj! Ĉi tiu estas unikaĵo! Ne estas el ĝi kopio, varianto. Ĉi tiun mi ne donas el miaj manoj. La portreto restas ĉi tie. Forportu vian glavon, pagu ankoraŭ unu ormoneron kaj ni interkonsentis.

Riĥardo, tiel ŝajne pensadis. Salomono eltrovis lian penson.

– Ne timu tion, sinjoro kaptano, ke iu ekvidos ĉe mi vian portreton, mi metas ĝin en mian vidvan dormoĉambron, kien neniu iras. Ĉu vi lasas tiun ĉi tie?

Riĥardo ridante metis sian manon en la urĝige etenditan manplaton.

– Nu, pagu la unu ormoneron kiel aldonon.

La brokantisto metis la ricevitan monon al sia buŝo kaj en sian profundan poŝon metis tiun.

– Permesu al mi enpaki en paperon la glavon, mia servisto forportos al la sinjoro kapitano. Mi tre ege ĝojas, ke mi havis feliĉon. Mi esperas, ke ni renkontiĝis ne lastfoje. Se la majesta sinjoro edziĝos, bonvolu serĉi min, kaj mi akiros ĉiujn belajn, belegajn aĵojn, kiuj plezurigas la belajn okulojn.

– Ho, mi tre dankas, sed por mi ne estos bezonataj tiuj, ĉar kiun mi edzinigos, tiu ne bezonas luksajn meblojn.

– Ĉu vi volas edzinigi malriĉan fraŭlinon? Nu, diru, ĉu tio estas vera?

Riĥardo ne volis plu paroladi kun la brokantisto.

– Nu, Dio benu vin.

– Estas bone, estas bone, sinjoro kapitano. Dio benu ankaŭ vin. Mi ne deman­dadas. La maljuna Salomono multege scias, pri kio oni ne konjektas, ke tiu povas scii, sed diras pri tio al neniu. Vi estas orhomo, ŝtalhomo, sinjoro kapitano. Mi ne diris bone, vi estas vera damaskusa homo! Ja vi scias, el kio estos la damaskusa klingo. Tiel, ke ŝtalon kaj oron oni kunforĝas. El tiu estos la damaskusa klingo. Vi nur restu tia, kia nun. Mi ne okupiĝas pri viaj aferoj, sinjoro kapitano. Sed rememoru la maljunan brokantiston en la Porcelano-strato numero 3. Mi diras al vi, ke estas bona afero, se la homo estas honesta! Rememoru min! Unufoje ankoraŭ vi vidos en via vivo la Porcelan-stratan brokantiston, se vi volas aŭ ne. Tiam vi komprenos tion, kion mi diris al vi. „Esti honesta homo estas la plej bona negoco.” Dio benu vin!

Riĥardo klopodis fuĝi de la abundparola maljuna sinjoro; la brokantistan infanon li forsendis por porti la glavon al lia kvartiro.

Li timis sinjoron Paŭlo.

Li timis pro tio, ke li ĉe hejmenvenonte diros al li la maljunulo: „Ĉu mi ne diris tion?”


Virina venĝo

– Ho, ho, mia dolĉa animo, Aranka, la estimendan dolĉan paĉjon vi vane atendas hejmen, ĉar tiu jam ne venas hejmen. Mia edzo nun ricevis leteron de Peŝto; vi scias, ke li havas multe da konatuloj, kiel notario, en la tuta mondo, ankaŭ en Peŝto. Tion oni skribas, ke la afero de mia edzo ne bone statas; la eklezia konsilantaro ne permesas iri en la katedron; jam oni envokis lin ankaŭ al Vieno.

Li ricevos almenaŭ dek jarojn kiel verdikton kaj estos forportita al Kufŝteino. Ĉi tiel estas mia dolĉa animo. Sed pro tio ne ploru multfoje. Ja, Dio estas bona; tiu prizorgas la forlasitajn homojn. Dio benu vin, mia dolĉa Aranka. La edzino de la sinjoro notario Miĥelo Szalmás[24] kun „Bonan matenon” deziro salutis la filinon de la pastro, kiu ofte rigardadis el la pordo de la parokejo al tiu fino de la strato, al kiu ŝi vidis sian patron antaŭ semajnoj por forporti. Sed nur vane ŝi atendis lin hejme. Poste pro tiu karesema sciiĝo ankaŭ ŝi eniris en la domon, ne restadis plu ĉe la strata enirejo. Ŝi sidiĝis apud lian labortablon, apud la ĉesigitan subvest­to­laĵkudradon kaj daŭrigis sian laboron, dum denove rimarkis, ke la kudrilo kaj la tolo elfalas el ŝiaj manoj kaj rigidiĝinte ŝi revadas kaj ŝian konscion la migranta animo kunportas al senvojaj lokoj, dezertprerioj kaj al pli dezertaj fremdaj urboj, serĉante inter milionaj nekonataj vizaĝoj nur unun kaj subaŭskultante post konataj paŝoj, voĉoj.

Post nelonge denove vekis ŝin el ŝia revado kelkaj proksimiĝantaj ĉarbruadoj. Ŝia vizaĝo estas vere belega. Ĝi estas longforma kiel la vizaĝo de la muzo de la tragedio; kun grandaj animplenaj okuloj, kun klasika profilo, kun graciaj lipoj; ŝia densa kaŝtanbruna hararo laŭ puritanvivmaniero simple estis fiksita sur ŝian kapon kaj ĉi tiu simpleco ankoraŭ levas pli bone noblan esprimon de la statuobeleca homo.

La grandaj okulharoj tute malfermiĝas subite pro la proksimiĝo de ĉarobruo. La fraŭlino alarmiĝis, sed poste nur trankviligis sian sinon, ĉar ne venis tiu, kiun ŝi atendis kaj daŭrigis la laboron amare suspirante. La ĉarobruo nun ĝuste antaŭ la parokejo ĉesis. Kaleŝo ekhaltis antaŭ la pordo. La fraŭlino eksaltis kaj rapidis ĝoje al la pordo. Ĉu povas esti, ke ŝia patro alvenis? La pordo de la ĉambro malfermiĝis pli frue kaj la fraŭlino fortimiĝinte staris antaŭ la eniranto. Tie staris kontraŭ ŝi la vidvino baronino Baradlay.

Sinjorino Baradlay portis nigran silkan vestaĵon kun brodita nigra kolumeto kaj mufo; sur ŝia kapo estas funebra kufo; pro la funebro ŝia marmorvizaĝo estis eĉ pli blanka. Aranka alklinis sin antaŭ ŝi; la sinjorino levis sian manon, poste la fraŭlino alklinis tien kaj kisis tiun estimplene.

– Bonan matenon, mia infano – diris la sinjorino favorplene, sed tute senemocie. – Mi venis al vi, ke mi parolu kun vi pri kelkaj aferoj, kiujn ni devas aranĝi inter ni.

Aranka kondukis la sinjorinon al la divano kaj signis al ŝi, ke sidiĝu al ĝi.

– Unue mi devas informi vin, mia infano, ke vian patron tre multe da malbonoj trafis pro la dum la entombigo dirita preĝo. Mi treege bedaŭras tion, se nur tio ne okazintus. Sed tio jam estas ne ŝanĝebla. Tiel ŝajnas, ke li perdos sian oficon, sed tio estus pli malgranda parto de la malbono.

– („Do, tamen oni diris la veron!” – suspiris la fraŭlino, pensante tion ĉi.)

– Ankaŭ lia libereco estas en danĝero – daŭrigis la sinjorino. Tiel aspektas, ke oni enkarcerigos ĝis longa tempo kaj vi ne vidos lin.

La sinjorino miris, ke sur la vizaĝo de ĉi fraŭlino ĉi tiuj vortoj ne kaŭzis ŝanĝon.

– Vi restos sola.

La fraŭlino mute signis per sia kapo.

– Kion vi faros, se vi restos sola?

– Mi estas preparita je ĉio – respondis la fraŭlino trankvile.

– Rigardu min tiel, kiel vian bonfaranton, mia infano, kiu estas preta fari ĉion por vi. Mia familia funebro kaŭzis vian malfeliĉon; mi volas mildigi almenaŭ la vian. Estu antaŭ mi sincera: kien vi volas iri? kion vi volas fari? Mi helpos al vi laŭ ĉiuj miaj kapabloj.

– Mi volas resti ĉi tie, mia sinjorino – diris la fraŭlino kaj dignoplene levis sian vizaĝon kaj trankvile rigardis en la okulojn de la sinjorino.

– Ĉi tie vi ne povas resti, ĉar la parokejon oni transdonas al aliulo.

– Mia patro havas unu dometon en la vilaĝo, mi subtenos min en tiu.

– El kio vi vivos?

– Mi laboros por mono.

– Tio donas malmulte da enspezoj.

– Al mi sufiĉos.

– Ĉu vi ne volas esti en proksimo de via patro, se lin oni malliberigos en iu fremda urbo? Vi povas kalkuli je mia helpo. Mi certigas vian vivteneblon.

– Mi dankas, mia sinjorino; se mi devas esti sola, ĉi tie pli bone mi povas esti sola kaj se de mia patro mi estas disigita, estas tute egale: tri piedlongaj muroj, aŭ tridek mejloj disigas nin unu de la alia.

– Sed ĉi tie vi entombigas vin mem; alia nova vivo povas atendi vin. Mi volas liberiĝi de la anima ŝarĝo, ĉar vian malfeliĉecon mi kaŭzis. Mi donas al vi havaĵon, per kio vi povas akiri vian feliĉon. Se vi interdividas en mia malfeliĉo, vi interdividos ankaŭ el mia havaĵo. Kredu min!

La fraŭlino mute kapneis.

– Pensu pri tio, ke en la malfeliĉo la bonaj amikoj malaperas; ĉiuj kondamnas la malfeliĉon, por resti malproksime de tio. Vi estas nun bela kaj juna, sed la melankolio baldaŭ maljunigas. Ĉi tie vi estos entombigita. Kie la homoj estas proksime unu al alia, kiel ĉi tie en la vilaĝo, tie ili tiun, kiun neniu amas, tiun malamas. Tiun, kiu suferas serioze, tiun oni mokridas. Oni ĝojas, se oni iun vidas humiligita, kiun oni iam enviis. Se iu estas bela, bona, tio estas malbona por tiu. La malbonuloj, malbeluloj rigardas tiun kiel malamikon. Vi trovos novajn homojn en la nova mondo. Ĉi tie ĉiu objekto, rigardo ĝenas vin, kiel malintime ili akceptas vin. Inter fremduloj vi povos trovi tian amikan rondon, kian vi volas. Mi elaĉetas de vi domon, vinberĝardenon, plugkampon de via patro, kies kosto estas tiom, kiom estas la kosto de latifundio. Mi estos via patronanto, helpanto en via tuta vivo. Mi helpas al vi en tio, ke reen akiru la liberecon de via patro. Mi klopodos, ke mi kompensu vin pro tio, ke trafis sufero vian familion. Kaj poste mi ĝojos, se mi vidos vin feliĉa.

Ĉe ĉi tiuj vortoj la fraŭlino ekstaris de la seĝo.

– Mi dankas vin pro via propono, mia sinjorino. Sed mi restas ĉi tie. Kaj se mi devas dungiĝi al iu mastro kaj tiel serĉi mian ĉiutagan panon, ankaŭ tiam ĉi tie mi restus, ne irus de ĉi tie. Vi scias, mia sinjorino, la historion de ĉi tiu fingroringo – daŭrigis la fraŭlino, montrante la sur ŝia maldekstra mano estantan etan ringon al la sinjorino. – Ĉi tiu ligas min ĉi tie neŝireble. Kiu ĉi tiun tiris sur mian fingron, tiu diris al mi: „Mi foriros nun en la mondon por kaŝ-vagadi, por migradi, por peladi; sed kien ajn min ĵetu la sorto, mi turniĝos ĉirkaŭ ĉi tiu punkto, kiel la planedo ĉirkaŭas la Sunon. Ĉi tie vi restu, mi revenos al vi. Se patrino de Dio diras al vi, ke forlasu vian lokon, ankaŭ tiam restu ĉi tie, mi revenos.” Tial kredu min, mia sinjorino, ke mi restas ĉi tie; vi ne havas tiom da havaĵoj, sinjoroj de la montoj ne havas tiom da timegigado, kiuj min de ĉi tie povas forigi. Mi suferos, mizeros, malhavon! Mi estos pli mizera, ol almozulino, sed mi ne forlasos ĉi tiun lokon. Povas esti, ke mi ĉi tie kadukiĝos, freneziĝos, sed mi ĉi tie restos.

Nun jam ankaŭ la sinjorino ekstaris de sia loko. Ŝi ekprenis la fingringan manon de la fraŭlino.

– Ĉu vi amas mian filon? Ĉu vi kredas tion, ke ankaŭ mi amas lin? El inter ni iu devas rezigni pri li. Kiu rezignos pri li?

Aranka malesperiĝinte volis retiri sian manon el la manoj de sinjorino Baradlay, sed la damo prenis tiun forte kaj ne lasis tiun.

– Kial vi postulas ĉi tiun teruran aferon de mi, mia sinjorino? Tiu rezignas pri li el inter ni, kiu pli frue ekmortos! Ĉu vi pelas min por memmortigo?

Sinjorino Baradlay ellasis la manon de la fraŭlino, kaj poste kun bonvola, viviga, milda rideto ŝi rigardis sur la fraŭlinon.

– Ne. Mi volas, ke ni ambaŭ havu lin. Estu li mia filo kaj vi estu mia filino. Venu kun mi al mia domo; estu tie ĝis mia filo revenos kaj poste vi amu unu la alian; kaj al mi nur donu tion, kio restis el viaj amoj!

La fraŭlino apenaŭ kredis la vortojn de la sinjorino.

– Ho, mia sinjorino, tio, kion vi diras, estas ege bela kiel sonĝo. Iu surtretita vermo, kiel mi, ne povas kredi, ke el la polvo rekte atingas la ĉielregnon.

– Vi pravas – diris la sinjorino suspirante –, ja mia vizaĝo tiom frigida, kaj mia vorto estas tiom abomena. Kiel vi povas kredi min, ke mi volas feliĉigi vin? Kiel iu povas kredi pri mi, pri ĉi tiu piediranta statuo, ke ŝi povas senti? Sed mi konvinkos vin.

Mi venkos vin, kaj vi akceptos tion, ke mi estas la triumfanto. Sidiĝu apud min!

La damo tiris la fraŭlinon apud sin mem sur la divano kaj elprenis leteron el inter siaj mamoj.

– Rigardu! Nun mi ricevis ĉi tiun leteron de mia filo el Rusio, kiun mi vokis hejmen el Petrogrado. La letero estis antaŭdatita de duonvojo. Mi havis memregadon, ke mi ne malfermu ĉi tiun leteron, sed mi kunportis tiun, ke vi malfermu la koverton kaj la enhavon de la letero legu antaŭ mi.. Ĉu vi komprenas tion, kion mi permesis al vi nun?

La fraŭlino klinis sian kapon kaj kun siaj lipoj adheris al la mano de la sinjorino.

– Do, prenu ĉi tiun leteron kaj laŭtlegu al mi! Ĉu vi konas la skribaĵon?

La sinjorino montris al Aranka la adreson de la sigelita letero. Aranka tiun prenis en siajn manojn kaj poste la dankema rideto malaperis subite de ŝia vizaĝo. Ŝian kapon mallaŭte kapbalancante ŝi ĵetis gapantajn, grandajn okulojn sur sinjorinon Baradlay.

– Nu!

– Ĉi tiu ne estas lia skribo – balbutadis la fraŭlino.

– Aĥ! Sed jes! Montru! Mi konas la skribon de mia filo. Ĉi tiu litero „B” estas la lia. Ĉi tiuj forte premitaj karakteroj, ĉi tiu vireca karaktero en la literoj; ĉio ĉi...

– Bona imitaĵo estas... – flustris la fraŭlino.

– Nu, sed legu la adreson: „A ma trés adoreble mére.” Ĉi tiun nur mia filo povas skribi al mi. La signo de poŝto estas „Orŝa”, mezo de Rusio. Ĉu vi komprenas france.

– Jes.

– Kiu instruis vin?

– Mi mem.

– Ej, malfermu la koverton kaj tiam poste konvinkiĝas pri tiu. Ĉi tiu sigelo estas nur lia bazono.

– Ĉu vi permesas, mia sinjorina moŝto – diris la fraŭlino kaj ŝiaj manoj tremetis, dum per unu malgranda tondilo malfermis la paperkovrilon, ĉar, ŝi volis ke la sigelo restu sendifekta; kaj poste elprenis el la koverto la leteron.

Kaj poste denove sur ŝia vizaĝo videblis lumo de ĝojo.

– Ĉi tiu ĝi jam vere lia skribo! „Mia kara patrino!”

Ĉu ne?

Sed denove baldaŭ malsereniĝis la vizaĝo de la fraŭlino, kiel ŝanĝiĝas la printempa pejzaĝbildo de sunhelo al malsereno, super kiu disŝiritajn neĝnubojn pelas la norda vento.

– Nu, kio ĝi estas?

– Nur ĉi tiuj du vortoj estas lia skribo; la aliajn vortojn tute fremda mano skribis kaj france.

– Ĉu fremda mano? Ho, mi petas tion, ke legu rapide!

En la manoj de la fraŭlino tremetis la letero.

Mia sinjorino! Pardonu min pro la favorkora trompo, kiun sur la adresita koverto mi faris. Ne volante vin ektimigi mi imitis la karakterojn de mia amiko, pro kio min oni kondamnos al galerpuno, se vi perfidas min. Mia amiko, Edmundo volis subskribi la leteron, sed post la unua vorto ekfalis la plumo el lia mano. Li estas treege senforta. Ne ektimu: Edmundo estis en granda danĝero; sed jam li ne estas en danĝero. Post du semajnoj li rekonsciiĝos kaj povas daŭrigi sian vojon!”

Ĉu li estis en danĝero? – demandis la damo. Ho, mi petas vin, legu tion! – demandis, kvankam ŝi rimarkis apud sia memteruriĝo, ke la fraŭlino treege ekscitita estas.

Tiu devis kolekti ĉiujn siajn animfortojn.

„Mi rakontas ĉion sincere, kiel tio okazis. Kiam Edmundo ricevis vian leteron, kiu lin hejmenvokis, tiam li ĉi tie lasis ĉion: caran kortegon, honorigon, amuzojn. Mi petis vane resti; li respondis tion: mia patrino vokas min, pro tio mi iras.”

La okuloj de la fraŭlino post ĉi tiuj vicoj ĵetis dankeman inspiritan rigardon el la letero forglitantan al la vizaĝo de la damo.

„Kiam mi spertis, ke mi ne povas restemigi lin, mi decidis, ke mi iros kun li, kiu akompanos lin se nur ĝis la limo. Nur mi ne farintus tion. Tiukaze oni ne permesintus plu ĉe Smolensko; ni evitintus neĝotempeston, ne pelintus nin la lupoj; ni ne devintus fuĝi sur glacio de la rivero Dnepro glitkurante dum du horoj. Mi povas diri al vi, mia sinjorino, ke Edmundo estas helpema knabo; kiam dum la glitkuro mia glitilo defalis de mia piedo, mi iĝis sendefenda; li sola reenturniĝis kontraŭ niaj persekutantoj kaj forpelis ilin per pistolo kaj hanĝaro; li mortpafis kvar lupojn; mi estas dankema al li, ke mi nun vivas.”

Sur la vizaĝo de la damo ekbrulis la ruĝeto de fiereco ĉe ĉi tiu glorado. Sed ŝi povis vidi, ke la vizaĝo de la fraŭlino iĝis pli pala pro la lego de la letero; ŝiaj lipoj bluiĝas kaj nur malfacile ŝi povis legi plu. Ho, amo de fraŭlino estas alia! Ŝin la heroaĵo malesperigis, kio estas belegaĵo por la patrino.

„Poste denove ni daŭrigis nian fuĝon, kio ne estis ŝerco. Ĉirkaŭ ducent lupoj persekutis nin!”

Ho, alta ĉielo! – kriis maltrankvile la patrino, kaj ankaŭ la fraŭlino.

La fraŭlino rapidege legis plu – sed ŝiaj okuloj jam estis konfuzitaj, ŝia voĉo estis balbutanta:

„Jam ni estis proksime al la saviĝo; ni atingis soldatan gardejon, kaj trafis malbonan lokon sur la glacio de la rivero Dnepro, kie fiŝistoj pli frue faris glacitruon; ni ne rimarkis la freŝe frostiĝintan lokon kaj ambaŭ falis sub la glacion kaj subakviĝis sub la enfrostiĝinta glacivolbaro!”

Kompatema Dio! – ekŝrikis ekster si sinjorino Baradlay.

La fraŭlino nenion diris, sed ŝia kapo malantaŭen klinis kaj ŝiaj okuloj fermiĝis; ŝia vizaĝo iĝis pala, kiel la muro. Ŝi prenis nodece la leteron. Ŝia tuta korpo tremetis pro la febro. Ŝiajn lipojn la doloro kunpremis.

La damo prenis en siajn brakojn la senkonscian fraŭlinon, karesis ŝiajn vizaĝon, frunton.

– Rekonsciiĝu! Vidu, vi estas pli malforta, ol mi. Ja mi estas lia patrino. Ankaŭ mi sentas tion, kion vi.

La fraŭlino ekploris. La glacio de la sveno en ĉi tiu larmo ekdegelis. La sinjorino tiris ŝin spasme al sia sino, ŝi konsolis.

– Ne ploru! Nun jam mi legos al vi plu la leteron. Vi vidas, ke mi ne larmiĝas. Mi ellernis longtempe, kiel mi devas ne plori, se io doloras. Mi bone ellernis tion. Ni legu, kio estas ankoraŭ en la letero! Venu, rigardu tiun ankaŭ vi!

Kaj poste ĉirkaŭbrakumante la fraŭlinon, ŝi tiel prenis en sia mano la leteron, ke ambaŭ povis vidi tiun.

– Ni legu plu.

Min gardis mia amuleto, kiun mi ricevis de mia patrino; antaŭ nia ekiro mi volis doni tiun al mia amiko; tio estas vera amuleto; ĝi defendas de drono, de mordo de sovaĝbesto de vundo de kuglo, de bato de malbonaj okuloj, de veneno de kontaĝo; sed li ne akceptis tiun. Li tion respondis, ke lin kondukas liaj steloj kaj konfesis, ke ĉi tiuj steloj estas amantaj virinaj okuloj! Kiam la fiŝistoj nin tiris al la bordo, mi ne iris de li ĝis tiam, kiam mi povis demandi lin: „ĉu brilas ankoraŭ viaj steloj?” Li ridetante respondis: „ĉiuj kvar”. (Ĉe ĉi tiuj vortoj ambaŭ damoj sentis eksciton unu pri la alia; ĉi tiu magia fajrero trabatis samtempe, tra iliaj nervoj.)

Poste sekvis en la organismo de Edmundo iomete varmega febro, kio finiĝis feliĉe. Mi iris de li nek tage, nek nokte. Liaj gardantaj steloj kuraĝe povas trankviliĝi super lia lito. Hodiaŭ li treege volis skribi leteron, sed ne sukcesis. Mi devis daŭrigi tiun. Sed ĉi tio ne maltrankviligu vin, mia sinjorino. Li ne estas jam en danĝero. Post du semajnoj ni daŭrigos nian vojon. Nur mi petas la stelojn de Edmundo pri tio, ke ili ne ploru por li, ĉar el la larmo de la steloj estos neĝo, el kiu sur mia vojo estas pli ol sufiĉa.

Leonino Ramiroff”

La du steloparoj rigardis unu sur alian. Kaj en iliaj okulradioj jam ne estis larmoj. Ili estis feliĉaj pro ĉiela ĝojo.

Sinjorino Baradlay tiris al si mem la kapon de Aranka kaj ties frunton kisante kare flustris:

– Mia filino!

Efike de tio la fraŭlino kaŭriĝis al ŝiaj piedoj kaj genuojn brakuminte kuŝigis sian brulantan vizaĝon en la sinon de la sinjorino kaj nenion alparolis. Sed ĉi tiu muta aŭskulto havis sencon: unu plenskribita sekretsigna libro antaŭ tiuj okuloj, kiuj ellernis legi en la koroj.

La mano de la sinjorino ripozis sur la kapo de la fraŭlino.

Post unu horo la popolo de la vilaĝo miris, ĉar en la kaleŝo de sinjorino Baradlay apud la baronino sidante la filino de la pastro forlasis la modestan parokejon. Ambaŭ damoj interparoladis unu kun la alia gaje; ja ili havis sufiĉe da temoj. Sinjorino notario rimarkante ĉi tiun vidaĵon, subite du vangofrapojn donis al siaj ambaŭ sentaŭgaj bubaj filoj: „Kuru post la kaleŝo por scii kien ĝi iras?”, kaj la alia: „Kuru al la parokejo, kio okazis tie?” Post ne longa tempo ambaŭ revenis. Iu diris, ke la kaleŝo iris en la korton de la kastelo; la sinjorona moŝto brakumis la fraŭlinon elkaleŝiĝante kaj tenis ŝian manon sur la ŝultro de la fraŭlino kaj ili iris supren sur la ŝtupoj; la alia kunportis la famon entuziasme, ke la servisto de la pastrofamilio tion diris, ke la tuta domo estas konfidita al ili. Nome la fraŭlino de nun loĝos en la kastelo, neniam revenos en la parokejon.

Efike de tiuj vortoj sinjorino Miĥelo Szalmás faligis el siaj manoj la panpastuj­korbon kune kun la kovanta kokino kaj kunklakis siajn du unuajn ekstremaĵojn.

– Se ĉi tion vidus la mortinta sinjora moŝto!


La emfazitaj vicoj

Ekde ĉi tiu tago sinjorino Szalmás eĉ ne unu diobenitan tagon prokrastis por iri en la kastelon kaj tie konvinkiĝi pri la okazaĵoj.

Nome la kastelo havis iun maljunan domprizorgiston, kiu estis ŝia bona malnova konato kaj kiu kutimis rakonti pri la okazintaĵoj en la kastelo.

Tio estas vera, ke sinjoro Marteno Bakó neniam lasis demandon de sinjorino Szalmás sen respondo; nur en tiu ŝi lasis al si mem iometan cedon, ke kion li kutimis respondadi, tio regule kontraŭas kun la vera pravo. Kaj ĉi tiujn grandiozajn diferencojn de la historiaj indikoj, eĉ ankaŭ poeta verŝajno kun tia severa pravdira vizaĝo oni kutimis riproĉi al sinjorino Szalmás, ke ŝi ne povis dubi pri la aŭditaj aferoj.

– Kiel fartas mia karulino, fraŭlino Aranka? – demandis la notaria sinjorino.

– Mi ne scias; nokte oni portis nin en Vienon – respondis sinjoro Marteno Bakó.

– Ĉu en Vienon? Kial en Vienon?

– Edzinigas ŝin iu sinjora moŝto.

– Al kia sinjora moŝto?

– Advokato, sekretariisto aŭ referanto!

– Ho! Mia amo! Ĉu li estas junulo?

– Sesdekses-jaraĝa.

– Nu, tiu estas sufiĉe maljuna! Kial oni donas ŝin, malfeliĉulinon, al tiu maljunulo?

– Tial, ke tiu liberigu ŝian patron.

– Ĉu vere oni punis la maljunan pastron?

– Li ricevis galerpunon!

– Ĉu galerpunon?

– Galermalliberecon! Kio okazas kun tiu tie?

– Li devas tiri sur la bordon la haŭseron, dum la galeron oni tramigrigas el Eŭropo al Ameriko.

– Nu, vere, tio estas terure granda puno.

– Certe.

Iumatene serĉis sinjorino Szalmás la pian „kapitanon de la kortegaj armeoj” por demandi:

– Ĉu ili atendas gaston?

– Jes. De kie vi scias pri tio, sinjorino Szalmás?

– Ĉiumatene mi kutimis rigardi al la kastelo kaj mi rimarkis, ke ankaŭ la dekstraj flankaj kamentuboj fumadas; oni hejtas ankaŭ tiujn ĉambrojn, kiujn ĝis nun oni ne hejtis. Ili atendas iun; kiun?

Sinjoro Bakó diris sincere:

– La sinjoreta moŝto alvenas hejmen hodiaŭ.

– Kiu sinjoreto? Estas tri sinjoretoj. Kiu venas hejmen?

Sinjoro Bakó estis preta por respondi:

– La gvardiano.

– Ĉu la gvardiano? Ĉu eblas forpermesi personon de la reĝo?

– Tiu dungis aliulon anstataŭ si.

– Ĉu nur la gvardiano venos? Kiel li alvenos?

– Nature, sur ĉevaldorso.

– Ĉu sur ĉevaldorso? Kian ĉevalon li havos?

– Li sidos sur blanka ĉevalo.

– Kian vestaĵon li havas?

– Karmazinan vestaĵon kun orgalono, sur lia kapo estos martesĉapelo kun ardeoplumo, sur lia dorso estas panterfelo.

– Ĉu panterledo? Jesuo! Mi neniam vidis panteron.

Sinjoro Bakó lasis kuri sinjorinon Szalmás en la vilaĝon por diri tiun famon.

Dum tiu tago vere oni atendis iun en la kastelo. Ankaŭ letero de Edmundo alvenis; la letero jam estis skribita de li, estis datita en Lemberg, en kiu li sciigis sian patrinon pri la tago de sia alveno. Kuriero portis la leteron. Posttagmeze de la sama tago sinjorino Baradlay jungigis la ĉevalojn al sia kaleŝo kaj rapidegis antaŭ sian filon al la plej lasta stacio. Ŝi iris sola, neniun kunportis. Ĉe la stacio de Szunyogos (sunjogoŝ) ŝi atendis la alvenantan filon. Edmundo alvenis precize en la tempo de la vespera krepusko.

La renkontiĝo estis karesema kaj sentoplena.

– Vi teruris min treege pro via akcidento! – riproĉis la patrino sian infanon.

– Jam tio forpasis. Finfine ni vidas unu la alian! – respondis la junulo, sian patrinon kisante.

Tie poste li ne restis, sed transkaleŝiĝis en la kaleŝon de sia patrino kaj ili kune kun daŭrigis la veturon al Nemeŝdomb (Nobla monteto). Ankoraŭ estis helo, kiam ili alvenis al la vilaĝo. Ĉe la subaj finoj de la ĝardenoj estis monteto, de kie la tuta ebeno videblis. Ĉe la subo de la monteto estis plantitaj pinarboj, tra kies malhela foliaro estis videbla laŭ egipta stilo konstruita marmorkonstruaĵo. La muroj de la konstruaĵo estis orumitaj de la suno de la krepusko.

Edmundo haltigis ĉi tie la kaleŝon.

– Ni elkaleŝiĝu, mia patrino.

Sinjorino Baradlay komprenis sian filon. Ili elkaleŝiĝis. Poste li etendis sian brakon al sia patrino kaj senvorte kondukis ŝin al la monteto, al la pinarbaro. Ĉe la subo de la monteto antaŭ la marmorportalo flanke staris dometo. Tio estis la dometo de la kriptogardisto. Edmundo elvokis tiun el lia ĉambro. La kripto­gardisto aperis portante la ŝlosilaron de la du ferpordoj, el inter kiuj la unua estis masiva, la alia estis metalkrada. Malferminte ilin, li enŝaltis la lampon kaj kondukis la gevizitantojn sur la ŝtupoj de la kripto.

En la subtera duonmalhelo tiu kondukis ilin al la plej lastfoje stukita niĉo, antaŭ kiu sur memortabulo de la fama viro brilis la pentritaj, orumitaj ordenoj gravuritaj sub la nobelan blazonon. Tie ripozis la ŝtonkora homo, kiu eĉ post la morto ne estis putriĝinta, dank’al la balzamoj.

Dume la patrino kaj ŝia filo prenis la manojn unu de la alia, ambaŭ sentis la saman, kvazaŭ ĉiuj gutoj de la filo tra la koro de la patrino farus rondkuron. Ili parolis al malaperinta spirito pri samaj aferoj. Poste ili brakumis unu la alian kaj reiris en la mondon de la vivantoj.

Edmundo en la kastelo renkontiĝis kun la jam konataj vizaĝoj. Tiuj estis la malnovaj servistoj, kadukaj ekonomoj kun malnova humila maniero salutis lin. Sed nun la komplimentado estis pli signifoplena, ol antaŭe, ja nun jam li estis la estro de la familio. Li neniun ŝanĝon vidis sur la vizaĝo de sia patrino. Kiam li vidis ŝin plejlaste, ankaŭ tiam ŝi ne estis pli senemocia, pli malĝoja, ol nun. Ĉi tiu funebro estas jam malnova, nur la funebra vestaĵo estas nova. Sinjorino Baradlay ankaŭ nun tiom senemocie sindetene parolis kun sia filo, kvazaŭ ankaŭ nun povus priaŭskulti ilin iu necedema figuro kaj kondamnus ĉiun sentimentalecon.

Kiam Edmundo ŝanĝis sian vojaĝmantelon, sia patrino kondukis lin tra la apartamento de lia patro.

– Nun ĉi tiuj ĉambroj estas la viaj. Vi devas akcepti homojn, kiuj vizitos vin. Vi scias, ke mia domo estas kolektejo de multe da konatoj, kiuj serĉos nin, aŭdante vian alvenon hejmen.

Nun jam vi estos la dommastro ĉi tie.

– Estos tiel, kiel vi deziras, mia patrino.

– Vi devas gardi kiel viro nian havaĵon. Nia mastrumado estas ampleksa kaj multflanka; vi devas aranĝi tion.

– Mi klopodos ellerni tion.

– Vi estas la plej aĝa filo kaj plenkreskulo. Vi estos kuratoro de viaj fratoj. Estu modesta amanta kaj saĝa. Vi ne estas similaj, vi devas ekkoni viajn fratojn.

– Mi klopodos priatenti ilin.

– Nia domo estas fama en la departemento. Vi devas decidi: kiun oficon oni havos, kiuj estos viaj internaj homoj, kiujn vi direktos.

– Mi petos vian konsilon, mia patrino.

– Vi estas nova homo, ĉiuj serĉos vin. Oni elprovos vin. Vi decidas tion, kion vi diras, kaj kion ne. Ĉu vi silentu ĉiam, aŭ kiom longe? Ĉu vi diru vian opinion pri via sento tuj post la unua demando? Ĉu vi estu estro, aŭ ĉu vi sekvu aliulojn?

– La tempo estos bona instruisto, mia patrino.

– Sed la tempo estas mallonga. Post kelkaj tagoj multe da homoj venos al nia domo. Via patro volis ĉi tiun kunvenon. Nek vi, nek mi scias la celon de tiu kunveno.

– Vi certe scias, mia patrino.

– De kie vi kredas tion, ke mi scias?

– Laŭ via letero mi sentas, en kiu vi vokis min urĝe hejmen.

– Ĉu vi ne volis hejmenveni?

– Nur tiam mi pretiĝis por veturi, kiam mi ekricevis vian leteron.

– Ĉu vi ne pensis pri tio, ke kiel la plej aĝa Baradlay vi estas destinita okupi la heredan seĝon de la ĉefprefekto?

– Mi tiel scias, ke en ĉi tiu seĝo nun sidas iu administranto.

– Tial oni sidigis tiun tien, ĉar la (distrikestro:) ĉefprefekto iĝis malsana, ne povis prezidi. Sed vi estas sana kaj nur vi devas voli enoficigi vin.

Edmundo profunde rigardis en la okulojn de sia patrino.

– Mia patrino, vi invitis min hejmen ne pro tio ĉi.

– Vi bone pensas. Pro ankaŭ alia kaŭzo mi invitis hejmen vin. Do, vi eksciu. Via patro ordonis en sia lasta volo, ke ses semajnojn post lia morto mi donu mian manon al la administranto. La festa kunveno, kiun partoprenos post kelkaj tagoj la konatoj de nia familio, estos la gefianĉiĝo.

– Mi akceptas la volon de mia patro – diris Edmundo, kapklinante.

– Via patro tion volis, ke nia domo havu novan apogon, kiu povas portadi tiun ŝarĝon, kiun li iam portadis. Vi scias, ke ĉi tiu ŝarĝo estas la zorgo de la lando.

– Mi scias, mia bona patrino. Tio estas peza ŝarĝo.

– Ĉu vi volas tion, ke miaj ŝultroj rompiĝu sub ĝi, aŭ ke mi estu taŭga portadi la ŝarĝon?

– Se ĉi tiu estis la lasta volo de nia patro, kaj se ankaŭ vi volas tion... Ĉu tio estas ordono al vi, kion mi volas?

– Mia patrino, vi scias bone, kion vi diras, tio estas al mi leĝo kaj sankta skribo.

– Bone estas! Do, mi diras al vi, kio estas mia volo. La domo Baradlay devas havi unu sinjoron kaj unu sinjorinon! Sinjoro, kiu povas ordoni kaj komandi; kaj sinjorino, kiu povas konkeri.

– Tiel estas – diris Edmundo, klinante sin antaŭ sia patrino.

– Tiu sinjoro vi estos!

Edmundo surpriziĝis.

– Vi estos sinjoro de ĉi tiu domo kaj via edzino estos sinjorino de ĉi tiu domo.

Edmundo malgaje suspiris:

– Mia patrino! Vi scias, ke tio ne povas esti tiel!

– Ĉu vi ne volas geedziĝi?

– Neniam.

– Ne diru ĉi tiun vorton! Vi estas dudekkvar-jara. Kiu scias, ĝis kiam vi vivos? Dume ĉiam aŭdiĝas en kavo de unu senemocia koro tiu eĥo: „Neniam”.

– Vi bone konas ĝian kaŭzon. Mi ellernis suferi mute. Mi havas la patran, patrinan heredaĵojn. Mi ne plendas. Mi silentas. Vi scias, kion signifas silenti dum jardekoj. Mi havas kaŭzon por ami iun aŭ neniun de nun. Mi amas nur vian patrinan koron. Ni suferu kune, mia patrino. Baldaŭe ni kadukiĝos. Vidvino kaj ŝia ermita filo!

Sinjorino Baradlay ridis pro tiu malgaja parolo.

– Ho, vi estas granda ŝercemulo, Edmundo! Vi iĝis kartuziano! En la mondo estas multe da belaj vizaĝoj kaj estas amindaj koroj. Ankaŭ vi ektrovos la vian.

– Vi scias, ke „ne”.

– Ĉu mi ne ektrovis por vi unu?

– Tiun vi serĉis vane, mia patrino.

– Nu, ne diru, – diris la vidvino, kareseme alpremiĝante al sia filo. – Kiu povas juĝi, nevidante? Ĉu vi volas esti juĝisto kaj vi ne priaŭskultas min?

– Mi estas akuzato, mia patrino, kiu antaŭe neas ĉion.

– Sed tiu, kiun mi elektis por vi, estas bela, bona kaj treege amas vin.

– Ĉu se tiu havus belecon de la feinoj kaj konkursus en boneco kun la anĝeloj kaj havus diamantokoron, kiel vi, se ŝi superus vin en amo, ĉu eĉ tiam vi volus ŝin ekkoni?

– Ho, ne faru ĉi tian grandan promeson! Certe vi bedaŭros tion. Certe vi repetus vian vorton. Almenaŭ rigardu unue ŝian portreton! Venu en la najbaran ĉambron kaj mi montros al vi.

– Tiu min ne interesos.

– Baldaŭ vi ekvidos.

La patrino brakumante kondukis sian filon al la najbara ĉambro kaj malferminte ties pordon antaŭensendis lin. Kaj tiam Edmundo vidis antaŭ si mem Aranka-n, la tremetantan fraŭlinon, kiu iliajn vortojn ĝisfine aŭdis.

Kiu potenco de la mondo povas malhelpi, ke brakumu unu la alian du amantaj koroj en tiu momento? Kiu povas reteni siajn larmojn de ĝojo? Kiu povas malhelpi kisi unu la alian?

– Ho, mia karulino... Ho, mia solsolulino!... Sinjorino Baradlay prenis la manojn de ambaŭ kaj retenitvoĉe flustris al Edmundo:

– Ĉu vi kredas tion jam, ke ĉi tiu domo havos sinjoron kaj sinjorinon?

Edmundo kun brila vizaĝo kriis kiel respondon:

– Estos tiuj!

– Kaj ambaŭ komencis kisadi la vizaĝon, manojn, ŝultrojn de la plej aminda patrino.

Sinjorino Baradlay mute, rigide rigardis sur tiun portreton, kiu apud ŝia propra fianĉina portreto estis, kiu rigardis sur ŝin el la masiva, ora kadro, kaj ŝi en si mem parolis al tiu: „Ĉu vi vidas ĉi tion? Ĉu vi sentas ĉi tiun feliĉon? Ĉu ne pulsadas via ŝtonkoro, kiel la ĉielregna vidaĵo ridetas al vi? Ĉu mi faris bone, dum mi faris la kontraŭon al tiu, kiun vi diris? Ĉu vi partoprenos la nuptonokton por beni, aŭ por tenti – vi la ŝtonkora fama homo?”

La fama homo nur rigardis konstante fiere el la masiva pentraĵkadro. La gefeliĉuloj ne rimarkis tion. La malgaja vidvino sensusure malaperis el inter ili; ŝi lasis ilin solaj kun iliaj feliĉoj; ili havis temojn priparoli.

Sinjorino Baradlay kaŝiradis en sian propran ĉambron; ŝi elprenis el sia leterujo tiun memorindan skribaĵon, kiun ŝia agonanta edzo diktis al ŝi kaj vicojn de la historio de la hodiaŭa tago ŝi emfazis per ruĝa krajono: NUN ESTAS FINITE!


Tago de gefianĉiĝo

Ne estis tio sekreto, jam ĉiuj priparolis: ĉe la domo Baradlay post la entombigo post ses semajnoj estos gefianĉiĝo. La domo ricevos novan nomon. Okaze de tiu ĉi tago la proksimaj kaj malproksimaj gekonatoj estis invititaj – al la evento de la planata familia festo – rekte en la nomo de la vidvino.

Antaŭtagmeze de la memorinda tago unu la alian atingis en la korto de la kastelo la alvenantaj kaleŝoj; pompaj kaj simplaj jungaĵoj ne nur la sinjorojn, sed iliajn damojn kunportis, sed ankaŭ iliajn fraŭlinojn.

La famo pri la novaĵo disvastiĝis rapide en ĉiu direkto, ke la sinjoreto Baradlay hejmenalvenis de eksterlando, lia mano ankoraŭ estas sen gefianĉiĝringo. Li estas inda homo!

Ankaŭ sinjoro Zebulono Tallérossy alvenis inter pluraj sinjoroj. Nun ankaŭ li alvenis kun la pompo konforma lian rangon. La malnovan kaleŝon tiris kvar ĉevaloj. Sur la kaleŝo estis nova ledkovrilo kaj sur la pordo de la ĉaro estis pentrita bela blazono de Tallérossy. Kvankam liaj ĉevaloj estis eluzitaj ĉefe soldataj ĉevaloj, sed ili povis skui la tintiletojn sur iliaj ĉevalrimenaroj, kiel la ĉevaloj de la pluraj kavaliroj.

Apud la koĉero sidis nun ankaŭ hajduko. Kvankam iliaj uniformoj ne estas samaj, sed ambaŭ sufiĉe pasamentaj. La ĉambristo havas ruĝan husarĉapelon, pro kio li estas tre reputacia. Bedaŭrinde, oni ne povis glui tiajn liphararojn, kiujn havas la pli multaj sinjorecaj koĉeroj; tiuj tre taŭgus al la rubanda ĉapelo.

Ankaŭ Zebulono ne venis nun sola. Li kunportis sian solan filinon: ĉarmvizaĝan junan fraŭlinon kun alten etendita staturo. Bedaŭrinde estas, ke ŝi troe laĉis sin en korseton kaj kutimis maĉi nekuiritan kafon por esti pli blanka. La nobela sinjoro nun ne elkaleŝiĝis kune kun pelto, ĉar li havas novan mantelon el valora silka drapo, kies kolumo retrofleksiĝas de la kolo, farita reklamon al sia farinto; la fraŭlino havas marabu-ĉapelon.

– Atentu, Johano (tion li diris al la hajduko, al kiu hejme li nur cidiras), ĉion bone depaku debla ĉaro! Ne defaligu la skatolon – ĉu vi aŭdas? – ĉar en tiu estas silkvestaĵo. Ne rompu ion, Johano, ĉar mi vangofrapos vin. Ho, vi, Karika! Ĉu estas ĉe vi la ŝultrosako – pli precize la retikulo? Ne perdu tiun; multe da valoraj juveloj estas en ĝi.

Subite estiĝis granda kakofonio: la heroo de la festo, Rideghváry alvenas. Vere en nova kaleŝo li alvenas, kun vera kvinĉevala jungaĵo. (Li havas sufiĉan monon el la reprezentaĵaj kostoj!) Sur lia kaleŝo vera husaro sidas en la koĉersidloko kaj desaltas por malfermi la pordon de la kaleŝo, poste li etendas sian manon al la granddignoplena sinjoro por ke li paŝeblu sur la teron sekurece.

Ne estus vereco sur la tero, se ne Zebulono saluteblus unue la sinjoron moŝtan, dum tiu elkaleŝiĝis.

– Portis Dio vin! Bonvenon via Granddigneco! Vivu! Ankaŭ ni nun alvenis. Tie oni maljungas miajn kvar ĉevalojn el la kaleŝo. Mi venis ankaŭ kun mia filino por partopreni ĉi tiun ĝojplenan feston. Kie vi estas filineto mia? Jen mia plej aĝa filino! Nu, ŝi ne estas tiom aĝa. Ŝi ankoraŭ ne estas dudekjara. Quod estauthenti­cum: Kiel oni nomas vin? – demandis la alvenanto. Miaj filinoj havas kuriozajn nomojn, neniam mi scias ellerni tiujn. En iliaj nomoj enestas jam la historia dato, kiam ili naskiĝis. Mia edzino estas multleginta sinjorino, inter ŝiaj manoj ĉiam troveblas la gazeto „Allgemeine” (általános). Kiam ŝi naskis mian plej aĝan filinon, tiam okazis, ke la greka amazono: nome la filino de la kapitano Spatar, Chariclea, kiu boris la turkajn ŝipojn per propra ŝipnazo. Nu tiel iĝis la nomo de mia unua filino: Chariclea. La nomo de mia dua filino estas Karolina Pia; ĉar tiam edziĝis nia sinjoro. Je lia honoro okazis la nomdono. Mia tria filino estas Adalgisa tial, ĉar tiam oni ludis unuafoje en la teatro de Peŝto: la teatraĵon Norma – mia edzino vidis ĝin el teatra loĝio. Kiam alvenis mia kvara filino, tiam estis freneza mondo: tial oni nomas ŝin Libuŝŝa. Tion mi bedaŭras, sed kion fari? Nu, nun jam por pruvi nian patriotecon, la nomo de nia lasta filino havas vere hungaran nomon: „Bendeguzella”; laŭ la fama hungara estro.[25]

– Ĉu vi havas kvin filinojn, oĉjo Zebulono? – demandis ridetante la sinjoro administranto.

– Sed ses. Aŭ ĉu nur kvin? Mi eĉ ne scias. Ĉu nur kvin? Al mi tiel ŝajnas, kiam mia plej unua filino tre bruas, bruas sep.

– Fraŭlino Chariclea klopodis antaŭen rapidi de sia patro, dume sinjoro Zebulono informis sinjoron administranton, ke ankaŭ la kvin filinoj estas granda zorgo; ĉefe kiam, la tri filinoj estas en balon irantaj kiel svateblaj fraŭlinoj; sed la moŝta panjo ne povas iri kun ili, ĉar ŝi havas migrenon kaj tiel la paĉjo devas kunporti por montradi la edziniĝmaturajn filinojn.

Poste en la ŝtupardomo ili foriris dise kaj la respondeculo kaj la lakeo al ĉiuj montris al tiuj certigitajn ĉambrojn.

La sinjoro administranto havis tri ĉambrojn havantan apartamenton en la kastelo Baradlay. En la antaŭĉambro jam lin atendis liaj estimuloj.

El inter ili li elektis sinjoron Miĥelon Szalmás, kiu havis permeson rakonti la plej freŝajn onidirojn, dum la moŝta sinjoro alivestis sin.

– Nu, kio estas la plej freŝa novaĵo, Szalmás? – demandis intime la moŝta sinjoro sian fidelan homon.

– Tio estas la plej freŝa famo, ke sinjoreto Edmundo alvenis el Rusio.

– Tion mi jam scias. Ĉu iu invitis lin, aŭ li memstare alvenis hejmen?

– Iu sciigis lin, ke la maljuna sinjoro mortis kaj nun jam „permesita estas la kiso!”

– Certe la fraŭlino faris tion. Kion vi scias pri la fraŭlino?

– Tiu estas jam ne fraŭlino.

– Ne diru jam!

– Tiu jam edziniĝis – flustris sekrete sinjoro Szalmás. – Mi aŭdis el bona famfonto. La moŝta sinjorino povis konvinki la fraŭlinon. Danĝero de la maljuna pastro inklinigis la koron de la fraŭlino. La moŝta sinjorino abundmane faris tion. Finfine la fraŭlino decidis kaj edziniĝis al viena oficisto, kiu en la ŝtatperfida proceso de ŝia patro havas decidan influon. La oficisto ricevas multe da mono kaj la fraŭlino ricevas la liberecon de sia patro. La afero estas jam en ordo. Oni forportis la fraŭlinon al Vieno kaj la maljuna pastro pasintnokte jam hejmen alvenis. Mi scias ĉion ĉi el la plej unua famfonto.

– Ĉu la sinjoreto ne koleras pro tio?

– Tion ne eblas scii ankoraŭ; ĉar ekde sia alveno li ne forlasis la ĉambron. Ankoraŭ ankaŭ ne la plej fidelajn servantojn li permesas iri al li, ĉiujn malĝentile malakceptas, kiuj volas demandadi pri li.

– Li estas malsana pro tio. Nu, baldaŭ ni resanigos lin. Kiel fartas la vidvino mem?

– Ŝi estas tre trankvila kaj kontenta; tiel ŝajnas.

– Malfeliĉulino! Ŝi havas kaŭzon por esti trankvila.

Sinjoro Rideghváry dum tiu ĉi parolado malrapide alivestis sin en nigran ornamvestaĵon kaj estis pretigita por aranĝi sian aferon, ekiris el sia ĉambro en la blazonĉambregon, akompanis lin la grupo de siaj humilaj homoj, inter kiuj sinjoro Szalmás havis la parolan rolon. Ĉe la pordo de la blazonĉambrego li devis hazarde renkontiĝi kun sinjoro Zebulono Tallérossy, kiu surprize anoncis al li:

– Mia moŝta amika sinjoro, Vi bone aŭdas, mi vidas ĉi tie tre multe da fremdaj vizaĝoj.

– Tio povas esti – respondis la sinjoro administratoro.

– Sed ne tiom estas fremdaj tiuj, kiom da tre konataj vizaĝoj ĉeestas.

– Ĉi tion mi ne komprenas, Zebulono! – diris la moŝta sinjoro.

– Mi ne komprenas ĉi tion! – bruegis Zebulono. – Sed vi ekkomprenos, nur bonvolu ĉirkaŭrigardi. Ja ĉi tiu salono estas plenigita per opoziciaj vizaĝoj, kiuj estas prefere konataj, sed tamen fremdaj.

La moŝta sinjoro akceptis, ke ĉi tio vere estas atentinda rimarko. Sed en ĝi estas neniu eksterordinara afero. Ĉiuj partianaj elituloj de la departemento klopodas doni siajn estimojn al la juna eterna ĉefprefekto. Ĉi tio estas afero de la kutimo. Ĉiuj homoj prezentu sian estimon. Oni ne devas koleri pro tio.

Kvankam tion volonte evitus la administranta distrikestro, ke li renkontiĝu ankaŭ kun sinjoro Tormandy: supera juĝisto, kiu estas lia disputkontraŭulo, tamen ĉi tiu domo estas malfermita domo: ĉefprefekta domo kaj ĉiu havas la rajton aperi; kaj la plureco estas ankaŭ en la infero plureco!

– Do, ankaŭ ĉi tie ni ne ektimas ilin mia amiko, Zebulono.

Zebulono forte plenblovis la bruston, sur kiu estis metitaj ne veraj grenatbuto­noj.

– Mi kredas tion, Tormandy povas paroli al mi! Ankaŭ mi estas tia, kia li... Mi sidos... Sed li ne povis diri, kien li sidos, ĉar subite ekhaltis la vorto en lia buŝo, kvazaŭ subtera fantomo paŝus sur la voston de lia fanfarono...

– Ho... Ho... Rigardu!... – li diris, ekvidante tra la pordo enpaŝantan homon, kiu estis la persekutita pastro, la patro de Aranka.

Zebulono Tallérossy ne kredis alian, ol ke ĉi tie nun aperis Felicián Zách[26] la dua ŝajnige por postuli sian forrabitan filinon kaj por buĉi la tieajn geestantojn.

Sed tiel ŝajnis al li, kvazaŭ la kuruca pastro rekte al li venus.

Zebulono sentis pezon de sia kulpo. Li memoris, ke ĉiuj penigaj suferoj, pro kiuj ĉi tiu pastro suferis, en lia kapo naskiĝis kiel ideo; li kaŭzis la suferon de la pastro; dum ili staris unu kontraŭ alia, li ekkaptis la manon de la timegita figuro.

– Via obeema servanto al la dolĉa, kara, grandestimata sinjoro! Kiel vi fartas?

La pastro ne tiris de sub la mantelo la kaŝitan sabron, ankaŭ lian manon ne retiris el la mano de Zebulono, sed li redonis la manpremon amike.

– Mi dankas la demandon al la moŝta sinjoro. Do, mi vivas en la malnova haŭto.

Nu, pro tio Zebulono forte ĝojis, sed tamen ne kredis al la pastro, kiu per aglookuloj ĉirkaŭrigardadis. Tiu serĉas alian por mortigi, ĉar cetere li ne venintus ĉi tien al ĉi tia elita societo. Ĉi tion li devas atenti kaj preni ties manon plu.

– Kien veturis la grandestimata sinjoro? Mi aŭdis, ke vi estis ankaŭ en Vieno.

– Mi estis ankaŭ tie.

– Ĉu estis iu problemo?

– Estis neniu problemo. Mi amuzis min tre bone ĉe la kortego.

Zebulono flankenkaptis sian kolon pro la surprizo.

– Ĉu vin insultis neniu?

– Eĉ, oni lasis foriri min treege simpatie.

– Hm. Ĉi tio estas suspektinda kvieteco.

– Ĉu fraŭlino Aranka aŭ jam ne fraŭlino estas; ĉu veras, ke ŝi edziniĝis?

Ĉi tio estas jam tiu demando, kiu elsaltigas la leporon el la arbusto.

– Tio estas prava – respondis la pastro tre bonhumore, pro kio kaj Zebulono kaj ĉiuj kaŝobservantaj patriotoj forte gapis.

– Ĉu vi estas kontenta kun la fianĉo, estimenda sinjoro?

– Mi estas tre kontenta.

Zebulon tre skuis sian kapon. Ankoraŭ li premadis la manon de la pastro, ne lasis ties manon, ĝis subite la pastro tiel premis la manon de sia estimata amiko per lia fera mankavo, ke li delasis la manpremadon siblante.

– Dio benu, mia sinjoro!

(Benu vin la Diablo! – murmuris poste Zebulono, blovante sur siajn unu al alia gluiĝintajn kvar fingrojn. – La sango preskaŭ elfluis de miaj ungoj. Ĉu ne?)

– Nu, kion vi paroladis la pastro? – demandis Rideghváry de Zebulono, kiam li denove reiris al li.

– Ej, ja ĉi tiun frenezan pastron tute oni saĝigis ie. Li estas nun totale saĝa homo.

Rideghváry saĝe ridetis kaj kun profunda saĝeco eknotis:

– De tie li alvenis, de kie ĉiuj kutimis reveni saĝe.

– Sed li trankviliĝis ankaŭ pro sia filino.

– Malmulte da moneroj silentigis multe da koleroj, sed ni iru antaŭen, ja la nuptoatestantoj atendas nin.

– Kiu estas via nuptoatestanto?

– Grafo Paŭlo Gálfalvy, lia moŝto.

– Ho, mi konas lin tre bone. Li estas eminenta, kaj havas grandan reputacion. Mi gratulas vin. Li estas ĉi tie!

Poste ambaŭ famaj sinjoroj iris tra la de gastoj plenigita sinjora ĉambrego al la montrita ornamvestaĵa figuro.

Rideghváry renkontiĝis kun duspecaj homoj; iuj salutis lin per kapsaluto, aliuloj traktis lin desupre kaj rigardis super lia kapo. Li ne komprenis, kial iuj malamas lin kaj kial la pli lastaj homoj estas pli multe ĉi tie. Sed Zebulono vidis ĉie nur al li ridetantajn vizaĝojn. Li povis vidi, ke lin la homoj tre ŝatas.

– Sed mi ne vidas mian filinon Karika; sed jam ŝi bele vestigis sin! – maltrankviliĝadis Zebulono.

– Ĉu vi ne vidas, ke ankoraŭ ne estas damoj en la ĉambrego, tiuj estas kune en la apartamento de la sinjorindamoj kaj dum la komenco de la festo ili aperos kun ŝiaj akompanantaj damoj.

– Aĥ. Ĉu estos tuta ceremonio?

– Laŭ kutimo ĝi okazos. La petinta nuptoatestanto alvokas la eldonantan nuptoatestanton; al kiu la donanta nuptoatestanto respondas. Post la jesanta respondo malfermiĝas la kontraŭaj pordoj kaj antaŭe kun la fianĉino enpaŝas la rondo de la damoj. Poste sekvas la ceteraj.

– Ej tio estos tre bela.

Do, ambaŭ sinjoroj ektrovis sinjoron Paŭlon Gálfalvy, la petantan nuptoates­tan­ton kaj prenante la manojn de unu la alia, ili komencis ŝercadi pri la departemen­taj liberecbatalantoj, kiuj venis ĉi tien pompi pri la triumfo super sia malamiko. Dum tio ĉi ili ne priatentis, korifeŭŝon (ĉefhomo) Tormándy kion li parolas tiom intime kun la estiminda sinjoro Bartolomeo Lánghy, plie ili interesiĝis kie estas Edmundo.

Tiu paroladas ege familiece kun kelkaj junuloj. Certe li venas ĉi tien, se li ekvidas sian supozitan duonpatron. Li scios, kiu el inter ambaŭ devas rapidi por saluti la alian. Sed pli agrabla surprizo atendis ilin, kiam subite Tormandy ekparolis stentorvoĉe, petante silenton de la sinjoroj.

Nu, kio estos?

– Miaj sinjoroj – alparolis ilin altvoĉe la departementa oratoro, – ni ĉiuj scias, kial ni kolektiĝis por festi ĝojinde. Sur ĉi tiun domon nova glorkrono fluos de la nova familioĉefo, kiun la providenco elektis. Gardu lin la ĉielo longtempe en la intereso de nia patrujo.

(„Aj, ja ĉi tiu kaĵolis! Ĉi tiu konvertiĝis!” – flustris la grafo al la administranto.)

Laŭ sinjoro Rideghváry tio estis natura. („estis utila por li la antaŭa nelonga konvinka parolado!” – flustris reen la administranto.)

La oratoro daŭrigis:

– La fianĉo, kiun la providenco metas antaŭen de la familio en ornamo de sia junaĝo....

(„Ĉi tio estas jam iomete forta kaĵolado!” – flustris al si mem sinjoro Rideghváry.)

– Oni komisiis min kiel petantan nuptoatestanton... – „Kio?” – kriis samtempe ĉiuj tri sinjoroj, rigardante unu la alian, ke mi demandu la estimatan donantan nuptoatestanton, ĉu li deziras ĉi tiel la deziratan federiĝon fortigi kaj la manon de la fianĉino meti en ties manon!

Nun jam vere miris ĉiuj.

Se Tormándy estas la petanta nuptoatestanto, tiam kio estas ĉi tie la grafo Paŭlo Gálfalvy? Kiu respondos al la petanta nuptoatestanto? Kie estas la donanta nuptoatestanto? Ĉu la ĉefestiminda sinjoro estas tiu? Sed tiu ankoraŭ ne ĉeestas. Kia konfuza afero estas tio?

Ankoraŭ plu komplikiĝis la afero de tio, ke je peto de Tormándy antaŭen paŝis sinjoro Bartolomeo Lánghy kaj respondis piatone:

– Kion la ĉielo kunligis, tion nur la tomba tero povas apartigi. Kuniĝu tiuj, kiuj samaj estas en la amo.

(„Rigardu, la pastro freneziĝis!” – kriis Zebulono surpriziĝinte.)

Sed dum tiu minuto sekvis la enigmo. La kontraŭa duobla pordo malfermiĝis, ĉe la pordo staris la tuta damgastorondo kaj sur ties antaŭo la vidvino Baradlay kondukis manprenante la petitan fianĉinon antaŭ la festan gastaron: – Aranka-n Lánghy. Estis fenomena aperaĵo ambaŭ damoj unu apud alia. La patrino de la fianĉo kaj la fianĉino.

La vidvino estis vestita en nigra vestaĵo surbrodita per brilaj ŝtalperloj kaj kun longa nigra puntotrenaĵo, sur ŝia kapo brilis grenatdiademo; kaj estis sur ŝi io nova brila, kiun ankoraŭ neniu vidis; rideto de ŝia vizaĝo.

Ankoraŭ nur nun eksciis ĉiuj, kiom bela estas ĉi tiu sinjorino, sur kies vizaĝo estas ĉi tiu brilanta sunradio; tio estis rigardo de reĝino! Kaj la fianĉino, kiun ŝi kondukis manpremante: en dissterniĝinta blanka vestaĵo, ornamita per blankaj hiacintoj, sur ŝia karesinda vizaĝo per ruĝeco de la pudoro en siaj de okulharoj ombrumitaj okuloj, per ĉarmo de la sento, en ĉiu sia movo kun digno de la senedza timo; du kontraŭaj perfektecoj de la beleco estas unu apud alia.

La sinjoroj surprizate akceptis la elpaŝantojn. Ĉiuj antaŭentumultis.

Antaŭe de la ĉambrego staris pompa mozaika tablo, sur kiun estis metita orpleto kaj la pleto estis kovrita per puntotuko. Apud la tablo staris ambaŭ nuptoatestantoj; Al la tablo kondukis sinjorino Baradlay Aranka-n, transdonante la manon de la filino al ŝia patro.

Edmundo staris apud la petanta nuptoatestanto.

Poste la pastro deprenis la puntotukon de la pleto. Sur tiu estis du simplaj fingorin­goj. Ili ne estis novaj, tiuj estis eluzitaj. Kaj la pastro tiris unu fingro­ringon sur la fingron de Edmundo, kaj la alian sur la fingron de Aranka. Kaj poste li metis iliajn manojn unu sur la alian.

Nenio estis dirita al tiu fenomeno; la tuta ceremonio estis simpla, sed en tiu estis iu imponeco, ĉar la tuta societo samtempe komencis la ĝeneralan vivu-krion. En la entuziasma voĉotumulto neniu povis aŭdi tion, kion la patrino de la fianĉo flustris al sia estonta bofilino, dum tiun premis al sia sino kaj la frunton kisis; kaj kion balbutadis la pastro, dum li trabrakumis sian estontan bofilon.

(„Estis iu, kiu la preĝojn priaŭskultis en la ĉielo, kiuj ne plaĉas al la teraj Dioj ĉi tie sube!”)

Ankoraŭ ankaŭ Zebulono rimarkis tion, ke ankaŭ li mem krias el lia tuta gorĝo la vivu-krion, sed poste rimarkis, ke ne dum taŭga tempo kaj ne sur bona loko li aplikis la entuziasmadon, dum lia rigardo renkontiĝis kun la rigardo de la administranto, kies rigardo ne estis kara. Zebulono ektimis. Nome por li ne estis permesita la vivuado. Tiel li volis plibonigi la eraron kaj li provis simuli sin stulta.

– Laŭ tio ĉi nun estos duobla gefianĉiĝo – li parolis al Rideghváry kun stulta naiveca mieno.

Sed pro tiu ideo la moŝta sinjoro nun jam vere montris sian dorson al li („ja ĉi tio estas komploto!” – murmuris la administranto al la forlasita petanta nupto­ates­­tanto).

– Ni nun devas tuj jungigi kaj ĉi tie forlasi la societon – supozis Gálfalvy.

– Ne, tion ni ne faras; tiuokaze mi kompromitus min. Kontraŭe: ni devas resti ĉi tie kaj priatenti la finon de ĉi tiu komedio.

Ambaŭ sinjoroj rapidis kaj Rideghváry inter la unuaj salutis Edmundon. Ĉiuj anguloj de la plurangula vizaĝo klopodis iĝi globa pro la granda rideto. Ho, neniu povos vidi de lia vizaĝo, ke li scias, kiom oni ridas malantaŭ lia dorso.

Sed vere oni ridis multfoje. Tormandy bone sin klinante salutis la administra­tanton, dirante: „Rigardu via moŝto, kiom bela sinjorino estas ankaŭ nun la vidvino!” Lia moŝto nur murmuradis; sed la ĉiam fidela Zebulono malantaŭ lia dorso rapidis kompletigi:

– Vere estas tia, kiel fianĉino! – Ho, ve!

– Pardonon.

(„Ĉi tiu grafo jam tretis triafoje sur mian kalon” – lamentis poste Zebulono al Tormándy.)

– Ne ekstaru apud lin, dum vi parolas al tiu.

La gefianĉiĝon sekvis la kutima festeno en la manĝejo de la kastelo. En la sid-ordo estis esprimita jam multe da simboloj. Ĉe la tablokapo la duoblan lokon la fianĉo kaj fianĉino okupis. Apud Edmundo sidis Bartolomeo Lánghy, apud Aranka sidis sinjorino Baradlay, post la pastro la ĉefestimindulo kaj post sinjorino Baradlay grafo Gálfalvy kaj ĉi tiel alternante la administranto kaj Zebulono kaj la pluraj konataj damoj kaj sinjoroj, kiuj bone konis la diferencon inter la supozita kaj la vera vicordo.

Zebulono rimarkis fraŭlinon Chariclea kaj memorigis sin, ke ankaŭ ŝi estas ĉi tie: kial ŝi metis sur sin la multekostajn juvelojn, ja sinjoreto Edmundo fianĉinigis la filinon de la pastro? Sed li konsolis sin ankaŭ ĉi tiel, ke estas ankoraŭ du sinjoretoj Baradlay kaj la ekzemplo de ĉi tiu pli maljuna frato estas tre bona modelo, ke kavaliro ne devas atenti la envenon de la havaĵo. Ĉi tiu hodiaŭa tago certe vekos novajn esperojn rajtigitajn sentojn en multe da sekrete sopiradantaj fraŭliaj koroj.

Dum la festeno okazis iu karakteriza batal-ludo de la hungara gastaro: la drinkad­gimnastiko. Oni nomas tiun alilingve „toast-turnier” = tosto-gimnastiko. Tio estas ne la lasta speco de lukto.

Ĉe unu tablo, el unu botelo drinkantaj kontraŭuloj klopodas superi unu la alian per brilaj salutoj. Ĉiuj tostoj rilatas kaj al ĉeestantaj kaj ne ĉeestantantaj personoj; sed en ties motivojn enteksite, tiuj neŝanĝiĝe estas la plej interesaj frazoj de la nuna vivo. Bonas, ke tiujn kolorigas la patoso, la humuro, la biblia tradicio, la vivo paroligas la langon, la neparolemaj homoj orname parolas, la junuloj estos kuraĝaj, la maljunuloj estos karaj; elformiĝas la dekstra kaj maldekstra flankoj kaj klopodas unu la alian superi per inventemaj frazoj kaj brilaj ideoj; bonhumoraj malamikecoj okazas per rafinitaj frazoj kaj spritaĵaj batoj, ĉe kies fino ĉiuj glasoj kuntintas. Ho, ve, al la ekkoleranto!

Nur Edmundo restis en silento. Li akceptis la diron de sia patrino: „Pensu, antaŭ ol vi parolas, kiam vi povas diri tion, kion vi sentas; ĝis tiam vi estu silenta.”

Subite la gajan tostadon superbruis brua kakofonio en la korto eksonanta. Ankaŭ tio estis ĝojvivuado; kelkcentoj de gorĝoj vivuadis. Vere estas, ke ili vivuadis Edmundon kaj sian fianĉinon. Certe tiuj estas la vilaĝanaj homoj kaj la servutuloj.

La ekstera bruo pligrandiĝis, plifortiĝis kaj sinjorino Baradlay flustris al sia filo:

– Oni vivuadas vin. Iru al la balkono kune kun via fianĉino kaj diru al ili kelkajn vortojn.

Edmundo tuj ekstaris, sian manon etendis al Aranka kaj kondukis ŝin sur la balkonon.

Sed tiun grandan vivuadon oni donis ne al ili. Tiu granda ĝojkrio ne vivukriado de la kredantoj kaj vilaĝaj servutuloj estis, sed la vivuado de la gvardio de la sinjoro administranto.

Kia gvardio estas tiu?

Ducent senhontaj landaj drinkuloj, elpuŝita feĉo de nobelaro de tri najbaraj departementoj; eksprizonpunitaj famuloj pro interbatado, krimbruligado, ĉeval­ŝtelo; neniam sobriĝantaj, raŭkgorĝaj senpage drinkantoj sajn praajn bienojn malŝparantaj brutokomercistoj, kun vangoruĝiĝo menciitaj degenerintaj idoj de honestaj samvilaĝanoj; hebetaj, obstinaj, orgojlaj malhumilaj fiuloj, en koto kompromititaj blazonoj, inter kiuj estas la unua la vilaĝana „leĝolernanto” kaj la lernejon evitanta kantoro. Ĉi tiu estas fama mobilgvardio de la administranto, kiun li portigis per servutula servo de jungaĵo, metantaj grandan ĉirkaŭvojon en la departementa rezidejo por timigi, por ridegi, por malakcepti kaj por venki la nobelajn klasojn. Li sendas ilin antaŭ si mem, portigas ilin post si mem, kiel festantan homamason, kiel ornamakompanon, eĉ li portas ilin al Peŝto kaj torĉan muzikon donigas li per ili en la mezo de la ĉefurbo. Ĉi tiu gvardio estis mendita okaze de la hodiaŭa solenaĵo, por la vesperaj krepuskaj horoj fari torĉan honorsalutadon al la ornama sinjora paro.

La taga salajro estis kape, tage du orforintoj – kaj sinjora nutrado.

Krome tiu sinjoro Szalmás, iu ĉefhomo de Rideghváry, kredigis ankaŭ tion kun ili, ke la fianĉo ormoneron ŝutos por la popolo, el kiuj ĉiuj kion ajn povos kapti! Kvankam sinjoro Rideghváry rememoris tion, ke la gvardio nur vespere rolos; tamen li trankviligis sin ke tiu nur vespere alvenos; poste sinjoro Szalmás certe havos prudenton, ke vidante la okazintaĵojn, li sciigos siajn kredulojn kaj li ne portos ilin ĉi tien.

Sed ĝuste pro sinjoro Szalmás okazis ĉi tiel la afero. Ja lia kutimo estis, ke ĉar li ne fartis bone en sinjora societo, tial li akompanis nur ĝis la pordo de la ĉambrego la moŝtan sinjoron kaj de tie li foriris, rapidegante al la alia societo, kie li estis la plej elstara: al la voĉvarbista armeo de sinjoro Rideghváry, kiu nur rekte veturis al la jam tre konata, biendomo, al la kortego de la ĵupano, kiun la parko disigis de la kastelo. La ĵupano ne kutimis peti instrukcion ĉe ĉi tiuj vizitadoj, li konis jam la kutimojn, kelkcentojn da gastoj li ne kjutzimis anonci. Li malfermis antaŭ ili la grandiozan garbejon kunmetis la tablojn, benkojn; buĉigis bovon, ŝafon, barelon spilis, antaŭpreparis la novajn telerojn, pladojn, tranĉilojn, forketojn, kulerojn, kaj ne faris kapdoloron tio, kiel li kalkulu tiujn, kiam li eldonas tiujn, kaj kiam li kunkolektas tiujn.

Tiuj jam nur atendis sinjoron Szalmás, ke ili komencu la festenon. Sinjoron Szalmás ne interesis la festeno en la kastelo. Li rapidis, kiel la kankro en la ŝlimo, al sia propra societo. Tie almenaŭ antaŭ la sinjorinaj okuloj la homo ne hontas mem.

Do, lia societo tre bone fartis; tie ne mankis la entuziasmigaj paroladoj, sed ties spicojn ne la humoro kaj patoso, sed la blasfemoj donis. Matiaso Koppánts, la sinjoro kantoro tiris el sia poŝo tiun nuptokanton, kiun li komponis okaze de la hodiaŭa solenaĵo, ridaĉigate pere de ties rancaj, makulitaj, gluecaj, vojaj spritaĵoj pro la vino ruĝiĝintajn aŭskultantojn. Tio tre plaĉis al ĉiuj.

Pro tio Gergő Bokŝa[27], ĉefhomo, refaldante siajn ĉemizmanikojn de la blumakulaj brakoj, fortan batis sur la tablon kaj diris:

– Ĉu vi aŭdas, Szalmás? Ankaŭ tiu estis freneza, kiu elpensis tion, ke ni iru per torĉo por vidi fianĉinon. Eĉ mia avo ne aŭdis tion ĉi. Ĉe hela tago oni rigardas la sinjorinojn. Mi ne bedaŭros, se ni iros kun torĉo; sed ni iru tuj en helo, kiam ni ankoraŭ vidas. Mi ne drinku vane ĉi tie, – por la komuna afero.

La tuta ĉeestantaro kriegis, ke tio estos bona.

– Ni iru tuj, ni iru, dum brilas la suno.

Vane protestis Szalmás, ke li skribis la salutantan paroladon al nokta iro, tio estas plenigita kun starantaj kaj kurantaj steloj, kun muta nokto kaj vespera sonorilvoĉo. Ili diris al li, ke li parolu pri tagaj bildoj. Prefere se li bezonas peĉofumon, ili ekbruligos la torĉojn.

Feliĉe estis inter ili unu saĝa homo, kiu kontraŭis ĉi tiun proponon per tiu rimarko, ke ne estos bone kunporti brulantan torĉon, ĉar se oni ŝutos la ormo­nerojn, tiam ili bruligos la okulojn unu de la alia. Ĉi tio estis ĝusta rimarko; sed ankaŭ konvinka kaŭzo estis tio, apud la antaŭa propono, ke ili ne iru en malhelo, ĉar en la malhelo ne estas videblaj la moneroj. La propono estis akcepta. Laŭ praa kutimo la kontraŭstaran sinjoron Szalmás du homoj ekkaptis ĉe liaj piedoj prenante, levis lin sur ŝultrojn. La ŝarĝportanto estis Gergő Bokŝa; poste sinjoro Szalmás vane diris, ke li devas resti ĉi tie, ĉar oni jam portis lin!

Ili forportis lin sur la dorso de unu homo en la korton de la kastelo. Tie ili faris grandiozan vivukriadon. Neniu diris, kiun ili „vivigu”. La ceteron baldaŭ diros Szalmás riĉe ornamate la tekston. Szalmás havis longan oratoraĵon pretigite tioman, ke ĝi atingus la finon de la vilaĝo se ĝi rulus. Sed pro la vivukriadoj kaj anstataŭ la atenditaj fianĉo kaj vidvinfianĉino ili ekrigardinta Edmundon, prenantan la brakon de la fianĉinornama pastrofilino pri kiu ili tiel sciis, ke jam antaŭ longtempo ŝi estis edzinigita, al iu podagra burokrato, subite li tute forgesis la tutan ellernitan oratoraĵon.

Li vidis jam kaj ekkomprenis la aferon tute; alia estis ĉi tie la situacio. Li estus ŝatinta reiri de kie li venis, sed la ŝarĝportantoj ne lasis. Ankaŭ fine la honor­salutanta gvardio ne povis havi oponan argumenton kontraŭ la vidaĵoj. Se anstataŭ la multangula sinjoro kaj lia matrono-fianĉino oni vidas ĉi tiun belan junan paron, do ili meritas plie la „vivuadon”. Ili vivuadis tiujn pli bone, ol la pli aĝan paron.

Kiam la granda vivuado iel silentiĝis, sekvis parolado de Szalmás por interpreti eble la sentojn de la gastaro. Sed li eĉ ne unu penson havis en la kapo. La tuta parolado estis farita por la alia paro. Retekstigo tute estis malebla. Nur la komenca frazo restis en lia cerbo, tion li ankaŭ komencis diri:

– Ĝeneralrespekta grandmoŝta sinjora paro! Antaŭ vi estas videbla la nobelaro...

Li ne sciis plu la tekston, do li komencis denove:

– Jen, antaŭ vi estas nia ornama nobelaro.

Denove li stagnis. Denove li komencis:

– Jen, antaŭ viaj okuloj vi vidas ĉi tiun je viaj estimoj aperintan ornaman nobelaron.

Sed jam pro tio alparolis iu ŝarĝportanto, Gergő Bokŝa:

– Szalmás! Diru la ceteron, ĉar se ne, mi malsupren ĵetas vin...

Poste estis rompita la tuta oratorado de Szalmás.

Edmundo interparolis volante savi la seriozecon de la sceno kaj daŭrigis la frazon:

– Miaj samlandanoj! Mi dankas al vi po viaj salutadoj en la nomo de mi kaj mia fianĉino. Mi serĉas la nobelaron nur en la koroj. Mi ne estas homo de multaj paroloj. Mi ŝatas kaj sekvas tiujn, kiuj estas agemaj. Je memoro de tiu ĉi feliĉa tago al vi mi proponas kvindekmil forintojn...

Furora vivuado aŭdiĝis efike de tio. Subite ĉiuj komencis kalkuli: kiom da forintoj ricevas unu persono. Kaj Edmundo daŭrigis plu post la vivuado:

– Mi donas kvindek mil forintojn al rekonstruo de nia popollernejo.

Hej, nun subite ili restis en silento!

– Benon de Dio havu niaj patrujo kaj nacio.

Poste la juna paro retiriĝis de la balkono. Vere, eĉ ne unu orfa krio aŭdiĝis jam poste.

– Hm! – murmuris nazvoĉe Gergő Bokŝa. – Ĉu nur tiom meritas la nobelaro?

– Sed ja – murmuris en si mem la kantoro Koppants –, se la popollernejon oni rekonstruas, tiukaze oni forsendas de tie min.

– Kiu pagas mian tagsalajron nun?

Sed tio ĉi estis la plej grava demando.

Miĥelo Szalmás estus devinta respondi, sed li estis trovebla nek sur tero, nek sur subtegmentejo, kvankam oni ĉie serĉis. Se ili ekkaptintus lin, ili bone batus. Sed li bone kaŝis sin.

Dum tio la brava armeo ĉe la ĵupandomo ĉiujn vazojn disrompis, kolerege diris, ke „hundo drinkas senpage – por la afero de la komunumo!”, ili enĉariĝis kaj foriris.

Eĉ ne unu parto de la sinjoroj atendis la nokton en la kastelo Baradlay, kreduloj de Rideghváry fuĝis de la loko de lia perdita batalkampo.

La ĉefestro, la administranto renkontiĝis por definitive adiaŭi sinjorinon Baradlay.

– Mia sinjorina moŝto, mi lastfoje gastiĝis en la domo Baradlay. Ĉi tion ankoraŭ matene mi ne estus kredinta, se iu profeto estus dirinta. Sed mi estas viziula spirito. Vi, mia sinjorina moŝto, kune kun via filo devojaĝis de tiu vojo, kiun diktis la mortinta fama viro, mia vera amiko, sed ankaŭ tion al mi li diris, antaŭ ol al vi estis li dirinta. Vi ambaŭ elektis la kontraŭan vojon. Mia sinjorino, vi ambaŭ rememoru miajn en ĉi tiu horo diritajn vortojn. Ĉi tiu vojo kondukas sur „tiun” altaĵon: la nomo de tiu altaĵo estas „eŝafodo”.


La unua ŝtupo al „tiu” altaĵo

– Facile povas esti la moŝta sinjoro liberala, kiu havas trimil arpentonj da teritorioj en la Ebeno; sed mi havas tri vilaĝojn tie supre (interparolo: „en la luno”), sed ne en la luno, sed en la departementoj Ŝároŝ kaj Zemplén, kiuj estas miaj bienoj. Poste se ni liberigas la servutulon, tiam mi povas iri kune kun miaj kvin filinoj senherbaĉigi. – Se mi naskiĝintus kiel kamparano, neniam mi volus esti alia, nur kamparano. La sorto de kamparano estas belega. Kial ni volas disrompi ĝian belecon? Kiu estas sinjoro, tiu estas sinjoro; kiu ne estas sinjoro, tiu ne estas sinjoro. Kiu povas fari pri tio, ke ne naskiĝis ĉiuj homoj kiel nobeloj? Kial mi ne naskiĝis kiel grafo? Sed ne tial mi maltrankviliĝas, ke estu ĉiuj homoj grafoj. Sed ĉi tio estas maljusta al mi tiel, kiel al la kamparano, ke li ne estas nobelo. – Ni pensu nur praktike. Ankaŭ nun, se okazos reformo, delegitelekto, kiom estos multekoste gastigi la alie opiniantan nobelaron? Kio estos, se ĉiuj kamparanoj havos apartajn opiniojn; en la mondo ne ekzistas tiom da vino, ke sufiĉus. (Bonhumoro sur dekstra kaj maldekstra flankoj.) Nu, kia afero estos tio, se ankaŭ la kamparanoj povas okupi postenon? Ankaŭ nun ni estas dekoble pli multe, ol postenoj. Sed junhomo ne povas edziĝi, ĝis li ekhavas iun postenon. La antaŭ mi parolinta moŝta sinjoro havas nek filon, nek filinon, nek edzinon: mi havas kvin, nur ne edzinon, sed fraŭlin-filinojn (ĝenerala bonhumoro). Ĉu ĉi tion ne komprenas la moŝta sinjoro? Ho, ve! Tiuokaze ankaŭ mi povus esti libera. Poste ankoraŭ estu popoledukado! La popolo kreskas ankaŭ memstare, ankaŭ sen eduko. Tiam estis bona mondo, kiam nur la pastro estis kapabla skribi, legi. La landjuĝisto anstataŭ sia nomo premis la tenilon de sia glavo sur la dekreton en pulvon. Ĉu la kamparano estu kapabla legi? Ja tiam tiu nenion kredos el la parolo de la pastro. Ankaŭ ĉi tiu estis malbonigita. Ĝis nun ni skribis leĝojn latinlingve, la simplaj homoj ne povis legi tiujn. Nun ĉiuj sinjorinoj, judoj, senhavaĵaj servutuloj komencas legi, saĝumadi. Nu, vi moŝtaj nobelaj klasoj baldaŭ povos vidi, kio rezultos el ĉio ĉi. Se ni volas, ke la popolo estu libera, tiam ni ne donu al la popolo liberecon, ĉar la popolo predas tiun. Ni alteniĝu al la naŭcentjara konstitucio de niaj praŭloj, ĉar se ni povis ĝui ĝin ankoraŭ ĝis mil jaroj, tiam ni estas venkantoj. (Vivuado sur dekstra flanko, bonhumoro estis sur maldekstra flanko.)

La troparolemado estus por pruvi, ke ĉi tiun parolon Zebulono Tallérossy, nia amiko, diris dum tiu histori-fameca departementa kunveno, kiu okazis post la gefianĉiĝo en Nemeŝdomb dum la tria tago en la departemento de Baradlay-ĉefprefektoj, kiun prezidis la administranto Rideghváry.

Tio estis fama, grava kunveno. Parolportantaj herooj, unu al la alia kontraŭaj opinioj tie renkontiĝis.

La ĉeforatoroj estis el dek-dekkvin malproksimaj departementoj, t.n. „superaj juĝistoj”, rajtigitaj aŭditoroj de la departementa verda tablo sur la dekstra kaj la maldekstra flankoj, kiujn sekvis la grandnombraj nobelaj ordenoj. El tiuj unu parton la departementa gubernatoro portigis ĉi tien sur pagita antaŭjungaĵo proprakoste, la alia parto venis perpiede aŭ sur ĉaro proprakoste.

Dum la tago de la kunveno jam tagiĝe, kvankam estis malserena vetero, aperis antaŭ la pordego de la Departementdomo samtempe la blanka – kaj la nigrapluma armeoj. La blanka plumo estas insigno de la evoluo, la nigra plumo estas insigno de la konservativa partio. Ambaŭ grupoj petis enlason. Jam aŭrore estis okupitaj ĉiuj benkoj sur la dekstra, – kaj maldekstra flankoj, nur sole la verda tablo estis rezervita por la estroj.

Sed ne nur blanka kaj nigra plumoj pompis sur la ĉapeloj; sub la ŝafistpelto estis kaŝitaj ankaŭ la plumbaj bastonoj kaj mallongtenilaj pioĉoj – por kaj kontraŭ.

La partio de la blanka plumo ellernis el antaŭaĵoj de la pli fruaj kunvenoj, ke kiam elĉerpiĝis la argumentoj, fine aperas la lasta argumento, la bastonego, tiam „kiu venkas, tiu mordas”. Do, nun ankaŭ ili kunportis la kontraŭargumentojn kaj estis preparintaj, kiam necesos interbatali, tiam ili interbatalos.

Ankaŭ tion eblas akcepti, ke la faston ambaŭ partioj kun ne tro granda asketa severeco plenumis. Estis, malvarma kaj pluva vetero. Ne eblis koleri pro malmulte da brandoj.

Precize je la naŭa horo komenciĝis la disputado, kiun prezidis Rideghváry. La blankpluma partio volis akceptigi decidan protestadon kontraŭ la kontraŭkonsti­tucia administranta reĝimo. La plej brilaj oratoraĵoj estis pretaj por entuziasmigi la ordenojn.

Kontraŭ tio tiu estis milita taktiko de la nigrapluma partio, ke ili tien portigis el dek kvin departementoj la plej enigmajn, la plej komikajn oratorojn, kies lacigaj, simplaj barokaj paroloj malfortigas la entuziasmigajn oratoraĵojn de la blanka plumo, malfruigis la decidofaron ĝis la malfruaj posttagmezaj horoj, kiam jam la malsato instigis la foriron de la senpacienca publiko, kaj seneluze pasigadis la tempon.

Ĉio ĉi ne estis sukcesa; la partio de la blanka plumo restis neŝancelebla. Ĉiuj estis firmdeciditaj ke ili devis atendi ankaŭ ĝis tagmezo de la sekvonttago senmanĝe-sentrinke la decidofaron.

Ĉar tio estis la ĉefscio de la prezidanto, kiam li rimarkis la multecon de la nigra plumo, li tuj ĉesigis la diskutadon kaj la demandon stimulis por voĉdoni. Poste tiu povis protesti, kiu volis. Nun neniu sin movis.

Fine ankaŭ Tormándy, ĉeforatoro de la blanka plumo, povis diri sian parolon.

Dum Tormándy parolis, tiam la partio de la blanka plumo komencis muĝi, en lian parolon enkriadis; la oratoron tio ne malhelpis. Se liaj kontraŭuloj kriis, tiam li parolis pli forte kaj se cent homoj kriegis kontraŭ li, li tiom fortvoĉe parolis, kvazaŭ ducent homoj parolus, sed li ne permesis sin mutigi.

Sed tio okazis, ke dum ĉi tiel luktis oni kontraŭ la ondoj de ribela bruamaso, li uzis ekscitite tiajn esprimojn, kiujn en la nuna mondo ni nomus „en la parla­mento ne decaj esprimoj”.

Dum la parlamentaj konsiladoj pro ĉi tiaj esprimoj post la dua admono la prezidanto malpermesas la pluan parolon de la oratoro kaj tiam tiu povas sidiĝi. Sed en nia departementa vivo anstataŭ ĉi tio estis alia modo. Kiam Tormandy diris iun originalan delikatecon kontraŭ la prezidanta seĝo, kiel sovaĝbeston la halthundo, tiel staris kontraŭ li Tallérossy kaj liaj akompanantoj kaj kriegis kontraŭ li unuvoĉe: „proceduro, proceduro!”

Kaj la departementa kunveno tuj decidis kontraŭ la deliktulo ekirigon de la advokata proceduro.

Sed sinjoron Tormándy ĉi tiu intermezo ne ekscitis, li trankvile prenis el sia monujo la ducent forintojn kaj metis tiujn antaŭ la departementan advokaton (prezo de la puno), kaj daŭrigis la malkaŝantan oratoraĵon. Denove alvenis tutforta esprimo de Zebulono: „Proceduro, proceduro!”

Tormándy ne finis sian parolon. Li elprenis el sia poŝo pliajn ducent forintojn, ĵetis ĝin al la advokato, kaj li parolis plu. Li parolis, blasfemis ĝis tiam, kiam iĝis malplena lia monujo kaj ĉe la plej lasta blasfemado jam lian sigelpremantan blazonan fingroringon li detiris de sia fingro kaj tion ĵetis antaŭ la advokaton kiel garantiaĵon, kiun – kiel ni scias – laŭ la leĝa kutimo oni devas akcepti; sed tamen li findiris sian tutan teruran parolon.

Ĉar tio estis terura parolo, ja tiu enhavis klarigon de la el Szatmár (satmar)[28] devenaj dek du punktoj.

Kio estis tiuj dek du punktoj? Tiuj estus dek du kometsteloj samtempe sur la ĉielo, kies brila nomo estas „popolsuvereneco!” Ili brilas ankaŭ nun. Iam ili estis kaŭzoj de grandegaj luktoj en ĉiuj departementoj. Ankaŭ eldiro de la vorto: „Dek du punktoj de Szatmár” estis pasvorto de la tempesto.

La finvortojn de Tormándy la tempesto subpremis. Kaj surdekstre kaj sur maldekstre senĉese aŭdiĝis „vivu”-kriegoj kaj „For! Fu, eks pri li!”-kriegoj. Sed la duspecaj kriegoj estis en ekvilibro unu kun alia. La administranto-prezidanto sidis trankvile en sia brakseĝo, kiel mumio. Li tiel rigardis ĉi tiun ensemblon, kvazaŭ li funkcius kiel dirigento en iu prezentata opero, kiu el la antaŭ li kuŝanta partituro vidas antaŭen, kiam sekvas unu humora parto aŭ unu rapida parto; kiam devas konkursadi al la malnova tamburo kun la blovinstrumento; kaj nur pro tio li skandaliĝas, se tiuj ne realigas la priparolitan destinon.

La publiko estas jam kontenta pro la bruo, sed la estro ne. Liaj okuloj serĉas la organizanton.

Tiu ekaperas.

– Nu, kio estas, Szalmás? – demandis la prezidanto la figuron starantan malantaŭ la brakseĝo.

– Mia moŝta sinjoro, estas malagravaĵo.

– Kia malgravaĵo okazis?

– La blankaj plumuloj faris novan manovron. Ĝis nun ĉiam ili agis tiel, ke la plej pacajn homojn oni metis sur la mezon, por ne permesi iliajn kunulojn interbatali. Sed nun la plej famajn interbatiĝantojn ili metis en la mezon, do la voĉvarbistojn de Béled.

– Ĉu? Kaj?

– Kaj la niaj diras, ke por la komuna afero ili volonte enrompas iu ajn kapojn, sed ne lasas la propran kapon. Ilin ni ne povas instigi, ke ili estu perfortaj.

– Malkuraĝaj buboj – murmuris Rideghváry kaj etendis sian manon al la sonorileto.

Ĝis nun la aplikitaj intrigoj ne sukcesis.

Nome unuparte en la ĉambrego estis pli multe da blankaj plumoj, ol nigraj plumoj. Duaparte la partio de la blanka plumo ne timis la posttagmezan varmegon, la malsatadon kaj oratoraĵojn de la partio de la nigra plumo. La partio de la blanka plumo ankoraŭ plie ĝojis pro la paroloj de Tallérossy. Triaparte la blankplumaj oratoroj ne ektimis la advokatajn agadojn; ili pagis kaj oratoris. Kvaraparte la nobelaj ordenoj ne volis ankoraŭ improvizi malgrandan inter­bata­lon, kio laŭkutime kaŭzas fuĝon de la blankplumuloj tra la fenestroj – pordoj.

Nun sekvis la kvina programpunkto, la ĉesigo de la kunveno. Rideghváry skuis la sonorileton kaj komencis diri al la plej proksime starantoj silentvoĉe, ke pro la bruo la konsilado ne estas daŭrigebla, k.t.p... sed apenaŭ li diris duonfrazon, li rimarkis mirante, ke subite estiĝis silento tiom, ke oni povis aŭdi eĉ zumon de muŝo.

Dum ĉi tiu tombokela silento li devis diri sian prezidantan opinion, ke pro la bruego la kunveno ne estas daŭrigebla.

Ĉi tio estis vere ŝerca efika rimarko.

– Ĉu estas ĉi tie bruego? – demandis Tormándy ridete.

Rideghváry vidis, ke krom li ankoraŭ estas ankaŭ alia dirigento.

Tio estas vera. Al la blankplumuloj estis pli frue ordonitaj, ke post la sonorilet­voĉo de la prezidanto ĉiuj restu en silento. La nigraj plumuloj pro tio silentiĝis nur, ĉar ili aŭdis la vortojn de sia partiano.

Ĉi tiel sekvis pro tio longa paŭzo de la plej ruza silentigo.

Pro ĉi tiu pacligo la administranto iĝis senpacienca. Li volis, ke ĉiuj ridegu plengorĝe. Anstataŭ ĝi ĉiuj rigardis en lian buŝon kaj ĉiuj atendis liajn vortojn. Li devis trudi la planon.

– Nun ne estas bruego – li diris amare, – sed se ni daŭrigos la konsiladon, denove okazos bruego. La kunveno iĝis pasia. Mi havas prezidantan rajton kaj ĉesigas la kunvenon.

Li atingis eĉ ne ĉi tiel sian volon por eksciti malkontentecon. La blankplumuloj konis liajn intrigojn. En la senĝena silento Tormándy trankvile respondis al la administratoro.

– Bonvolu lasi la prezidantan seĝon, se vi tiel deziras, tiuokaze ni anstataŭigos la prezidanton kaj daŭrigos la kunvenon.

Sekve de tio cent kaj cent voĉoj ripetis:

– Ni daŭrigas la kunvenon! Bonvolu foriri, se vi deziras! La vicprefekto prezidos!

Nun jam estis bruego, pasiaj manmovoj de pasiaj vizaĝoj. „Bonvolu foriri, se vi deziras!” – sonis. Sed nun jam li ne foriris. Sur lia vizaĝo estis severaj faltoj, sian pugnon li premis sur la tablon kaj kriegis krakvoĉe:

– Ĉi tio estas kontraŭstaro kontraŭ la superuloj! Ĉi tio estas kontraŭleĝa ago!

– Ribelo! – kriis Zebulono.

– Ni havas potencon ĉi tiun ribelon bridi. Se la nobelaj klasoj ne permesas ĉesigi la kunvenon, mi disigos vin per armila forto.

– („Sed mi unue foriras” protestis Zebulono, kiu jam pli vere estus ŝatinta rigardi la okazaĵojn de la tribuno.)

– Ni atendos ĉi tiun perforton! – kriis reen Tormandy kaj siajn brakojn plektis kruce sur sia brusto tiel li sidiĝis, kaj li spiteme rigardis en la okulojn de la administranto.

Tiu sinteno estis taŭga al Rideghváry. Ankaŭ je tio li estis preparinta.

Malantaŭ la prezidanta seĝo la duflugila pordo kondukis en la ĉefprefektajn ĉambregojn. En la najbara ĉambro estis la de ĉie kolektitaj hajdukoj, ĝendarmoj, leŭtenantoj de la prerio, armilitaj tute. Hodiaŭ la banditoj festos en la tuta lando.

Do, la armila departementa gardistaro atendis la signodonon el la najbara ĉambro kun preparitaj armiloj, glavoj, pafiloj. Sur korto de la najbara kazerno atendis unu soldatoj de bataliono kun preparitaj armiloj, kalkulante pri tio, se la milicio ne estus kapabla fari ordon.

– Do, estu via volo! – kriis Rideghváry kaj malantaŭen turnis sin. – Sinjoro ĉefjuĝisto, faru vian devon!

Tiu ĉefjuĝisto kaj kelkaj oficistoj estis homoj de Rideghváry, kiuj estis decidaj, blinde fervoraj homoj.

Post ordono de Rideghváry, la ĉefjuĝisto malfermante la pordon malantaŭ la prezidanto, kriis al la armilhavantoj:

– Venu post mi, ĝendarmoj!

Kaj li eltiris sian glavon, serioze akceptante la ordonon, li ekatakis avane de siaj oficistoj la sidantojn ĉe la verda tablo.

Unue ĉiuj kredis, ke tio estas nur ŝerco. Ekde la fama landkunveno de Ónod[29] ne okazis simila, ke konsilantaj patriotoj unu kontraŭ alia subite eltiru siajn glavojn dum kia ajn kunveno. Ĉiu teruriĝis, kiam sangosoifaj homfiguroj saltadis sur seĝojn de pacaj patriotoj kaj ĉiuj vidis vunditaj kaj surtretitaj tiujn apud la verda tablo kaj en la aero sangajn glavojn.

Sed en la sekva momento oni teruriĝis pro io alia afero. Ankaŭ la asesoroj de la verda tablo portis glavon sur siaj flankoj. Junaj juraj praktikantoj saltadis por helpi al la grizharaj superaj juĝistoj. Ĉi tiel estiĝis tia kruelega kriego, glavo­frapado, luktado en la ĉambrego, kia neniam estis pli frue. Ĉiuj ĉi okazis antaŭ la administranto kaj permesita de tiu.

Sed la sekvaj faroj okazis ne laŭ la permeso de la sinjoro administranto, nome post kelkminuta luktado la blankplumulaj nobelaj junuloj la ĉefjuĝiston kaj liajn kunulojn premis en angulon, iliajn glavojn ili elbatis el la manoj kaj sur plej mallonga vojo elĵetis ilin tra la fenestroj el la ĉambrego. Neniu sciis, kiel ili atingis la teron!

Kie estas la ĝendarmaro?

Sed ĝi ne aperis. La moŝta sinjoro vane rigardadis malantaŭen, pensante pri tio, kie povas esti liaj homoj. Ankaŭ aliuloj miris pri tio, ke tiuj ne rapidas ekaperi! Tra la ĝisduone malfermita pordo estis videblaj la briletadoj de iliaj bajonetoj, tamen ili ne venis.

Ĉu iu fascinis ilin?

Vere.

Ĉi tio estis ekzemplo de hazardoj, de homa menso ne elpensitaj aferoj de la sorto. Se tiujn ne vidintus vivaj homoj, nekredante oni dirus, ke estas teatra ruzaĵo.

Dum la ĉefjuĝisto kriis al la ĝendarmoj: „Venu post mi ĝendarmoj!”, tiam el la ĉeprefekta apartemanto tra alia pordo unu bonaspekta juna homo paŝis en la ĉambron.

Tiu estis Edmundo Baradlay. Li estis en tuta ornamvestaĵo, kio samtempe estis ankaŭ funebra vestaĵo, nigra velurdolmano, malhela granatkolora mantelo kun bluvulpopelto, sur lia kapo estis same bluvulpopelta ĉapelo kun nigra ardeo­plumo, sur lia vestaĵo ĉiuj bukoj kaj la mantelĉeno estas farita el malhela oksidita arĝento. Lia larĝa ornamglavo kaj ties skarpo estis en lia dekstra mano. Li ne havis tempon por fiksi sian glavon.

Antaŭ ol la armilaj departementaj servistoj plenumus la ordonon de la ĉefjuĝisto, Edmundo haltigis ilin; ne tirante la glavon el la ingo, li metis ĝin kruce antaŭ ili.

– Reen! Ne moviĝu! – kriis li ordonvoĉe.

La armila popolo pro la apero surpriziĝis; el inter ili kelkaj turnis siajn bajonetojn al li demandante: „Kiu estas tiu ĉi? Kiel li havas kuraĝon nin haltigi?”

– En ingon la glavon – ordonis severe la junulo, per sia glavo malsupren batante la glavon de la fortikaĵsinjoro – foriru eksteren sur la koridoron!

La fortikaĵkapitano unu vorton flustris al la ĝendarmoj. Inter tiuj estis multe da maljunuloj, kiuj rekonis la junulon; ĉi tiu estas ilia eterna ĉefprefekto. La hodiaŭa estas nur ĉi tie senhavaĵa servutulo. – La pafilojn ili metis sur la ŝultrojn.

– Foriru de tie ĉi! – ordonis Edmundo Baradlay. – Poste atendu mian ordonon! Se, mi vokos vin, tiam venu.

La maljunaj fraŭloj klinadis siajn kapojn. Ĉi tiu ordono plaĉis al ili. Ja ankaŭ ili ĉi tiel pli bone ŝatis lin. Poste Edmundo rapidis en la ĉambregon de la kunveno, kie kontinuis la kruelega lukto kaj klakado de la glavoj. Kiam post la kruela ĉefjuĝisto kaj liaj akompanantoj kaj la glavoj estis forigitaj tra la fenestro kaj kiam la ekscitita homamaso maltrankvile senpacience atentis la aperturon de la duflugila pordo, de kie la milicio devus ataki, de kie la administranto kolere atendis la helpon por la ĉefjuĝisto, tiam tra la duflugila pordo Edmundo Baradlay paŝis en la ĉambregon – tute sola.

Tiu estis en ĉi tiu momento sveltalta, konsterniĝanta figuro. Lia vizaĝo brulis pro la majesta kolero kaj en liaj okuloj brilis ĉiuj noblaj ekscitoj de lia indignita animo. Ĉu pro forgesemo, aŭ pro forta volo okazis? – kun ĉapelo surkape li paŝis en la ĉambregon; ĉi tiel li venis antaŭ la prezidantan seĝon.

Rideghváry deflanke rigardis lin, ektiminte, apogante sin al la brakseĝo. Li estis simila al la ŝakalo, kiu renkontiĝas en la ĝangalo kun regnestra tigro de Hindio.

La vidaĵo, kiun Edmundo vidis, ribeligis la tutan animon de la junulo.

La verda tablo de la departemento estis kovritaj de elverŝita sango, proto­koloj, disŝutitaj aktoj trempitaj de sango; estimataj virfiguroj flegataj de siaj kunuloj, kiuj per disŝiritaj poŝtukoj bandaĝadas la vundojn, ĉie estas koleraj kaj pasiaj vizaĝoj, sur la tablo estas du duonglavoj.

– Kiu faris ĉi tion? – kriis sonorvoĉe la juna Baradlay, starante antaŭ la prezidanta seĝo. – Kiu faris tion ĉi? kriis denove al la administranto.

Rideghváry gapis al li konsterniĝinte.

– Vi estas la respondeculo pro ĉi tiuj teruraj okazintaĵoj, kiuj restos en nia kroniko memorindaj!

– Ĉu mi estas respondeculo? – demandis Rideghváry kaj en tiuj vortoj estis esprimite kolero, orgojlo, timigoj kaj admiro.

Tiam la juna Baradlay prenis en lian maldekstran manon la glavon el la dekstra mano kaj tiel atentigis sinjoron Rideghváry:

– Vi respondecas!

Kaj poste prenante per sia dekstra mano la antikvan skulptitan apogilon de la prezidanta seĝo, ekskuis tiun kolereme.

– Kaj nun forlasu ĉi tiun lokon! Ĉi tiu seĝo estas seĝo de miaj prauloj. Vi estis metita ĉi tien nur dum la malsano de la ĉefprotekto. La ĉefprotekto resaniĝis!

Pro la alvoko iĝis ovacio en la tuta ĉambrego. Kiu konas la tipan temperamen­ton de la hungaraj kunvenoj, tiu memoras pri simila sceno; kiam iu simpatia figuro dum unu momento ĉiujn kapablas konkeri, povas unuigi amikojn, malamikojn, neniigas ĉiujn saĝumadojn, malsimpatiojn, proprajn interesojn; formante al unu homgrupo la tutan publikon.

Simila magiaĵo okazis ankaŭ nun en la ĉambrego.

Rideghváry povis vidi sur la vizaĝo de siaj adeptoj, pagitaj fidungitoj, ke ĉi tie estas la fino de lia regado. De tie li devas malaperi.

Li ekstaris el sia prezidanta seĝo pala de la honto kaj kolero, ankoraŭ unufoje rigardante damne la kunvenintaron kaj flustris kruele, venĝosoife en la orelon de la junulo:

– Bonvolu... Ĉi tio estas la unua ŝtupo al tiu altaĵo.

Edmundo sciis de sia patrino, kian altaĵon promesis al li Rideghváry.

La la sinjoro moŝta malaperis kaj la prezidantan seĝon okupis la eterna ĉefprotekto, dum la departementaj moŝtaj Etatoj kaj Ordoj ĝojplene jubilis. Nun li demetis la ĉapelon.

Kvankam lia ĉi tiu ago ne estis ĝusta, ĉar li ne estis enoficigita kiel ĉefprotekto kaj ĝis tiu oficialigo li ne povis esti ĉefo de la departemento; tamen tiu entuziasma salutado, kiu lin akceptis – estis vera. La bezono donis permeson fari ĉion. Sia decido estis granda aŭdacaĵo; koncerne la departementon, tutan landon, eĉ epokon; sed ĝi sukcesis.

Tiu loko, kien li sidis, estis turnopunkto en la historio. Kien ajn alkondukas tio, kio estis la komenco de gravaj tempoj kaj al tio estis bezonata koro, ke tiu tien sidiĝu.

La aliajn okazintaĵojn de la kunveno jam la kroniko rakontos. Sed la triumfon de ĉi tiu tago Edmundo Baradlay havis.


Printempaj tagoj

La natursciencistoj de la malnova epoko parolas pri iu mirinda besto, kies nomo estas t.n. krakeno[30].

Pontopiddan[31], norvega sciencisto ankaŭ karakterizis ĉi tiun monstron. La krakeno estas giganta granda mara besto, kiu vivas sur la marfundo kaj foje-foje ĝi leviĝas sur la nivelon de la akvo.

Dum ties granda dorso leviĝas super la marondojn, kovrita de marŝlimo, plenkreskinte per mara figo,[32] mara tulipo: tunikulo[33], koralarbaro, tiam la pingvenoj, la kormoranoj pensas ĉi tio estas insulo, do tien ili eksidas kaj tie nestas, tie fekas sur ĝia dorso, nu la „krakeno” toleras pace.

De tempo al tempo la greso kovras ĝian dorson; la ŝipistoj ekvidis ĝin: „Jen, tio estas bela verda insulo!”, apud ĝi albordiĝas, ĝin ili ekposedas, ili konstruas sur ĝi domon; kaj la „krakeno” ankaŭtion toleras bele.

Poste ili komencas plugi sur ĝian dorson, semas en ĝi, hordeon; la „krakeno” toleras la plugon, semon, erpon, sed kiam ili faras sur ĝi fajron, tiam ĝi povas pensi en si mem, ke tio estas malbona por ĝi, ĉar tiu giganta besto ne povas grati sian dorson.

La ŝipistoj ĉiam pli bone fartas sur la besto, jam ankaŭ puton ili faris sur ĝia dorso kaj ili ĝojas, se anstataŭ akvo ili grason tiras supren el la puto. La „krakeno” ankaŭ tion toleras, ja ĝi havas sufiĉe.

La ŝipistoj sur la riĉan insulon konstruas deponejon, doganejon, portas policaron, ili fondas ankaŭ akciajn kompaniojn.

Poste subite, kiam ili boris ĝis ĝia vivanta karno, la „krakeno” pensas, ke ĉi tio ne estas ŝerco, ĝi malleviĝis ĝis la marfundo. Kune kun ĝi malleviĝis birdoj, homoj, ŝipo, deponejo kaj la akciaj kompanioj.

La „krakeno” havis ĉi tiajn tagojn meze de la marto de la jaro 1848-a.

Tiam estis la 13-a de marto, la tago de la popolmovado de Vieno.

Miaj nervozaj gelegantoj! Ne fermu la libron! Mi ne portas vin al la strato, mi ne montradas la disrompitan pavimaron, la provizorajn barikadojn, mi ne akompanos vin de strato al strato, ne la plej unuan vunditon, la plej unuan martiron de la libereco, kiun liaj kunuloj levis sur la ŝultrojn kaj tiel montradis antaŭ la popolo en la urbo – ni priaŭskultos la tuton de sekura loko kaj ni ne havos malbonojn, suferigojn.

Hodiaŭ la ĉambregoj de la familio Plankenhorst estis denove plenplenaj de la malnovaj kunuloj, sed anstataŭ la aŭskultado de piansono la bruego de la popolo de la strato kaj malproksimaj armilkrakado plezurigas ilin. Ĉi tiuj sinjoraj figuroj nun estas treege palaj kaj iliaj ektimintaj rigardoj demandas unu la alian: „Kio okazas ekstere?”

Kio okazas? La popolo sentas liberecodoron!

Tio okazas, ke unu dormanta giganto, levinte siajn okulharojn, tutan historio­mondon kaj ĉiun ties majestan homon forpelas; vi nur sonĝis!

La fieraj sinjoroj sen ornamoj, la sveltaj damoj nun sidas ne ŝminkite, iras-venas kaj rigardadas timeme al la fenestroj kaj aŭskultas bruetojn de la strato, parolas unu kun alia flustrante: „kio estos la fino de la hodiaŭa tago?”

La vespero proksimiĝas; la ĉambroj malheliĝas, sed neniu volas enŝalti la lampojn; la bruego, tondro de la pafaro skuis la fenestroj. Ĉiuj novaj homoj, kiuj alvenas, terurajn novaĵojn portas.

La grandstatura nutraĵafera ĉefoficisto, kiu aliokaze kiel generalo ordonadis en la societo, nun flustrante parolas kaj iradas senbarbe, por ke li ne aspektu kiel soldata estaĵo; la dika medicina konsilanto sidas en angulo kaj gapas antaŭ sin mem rigide, poste ektimas, se iu pordo frapfermiĝas; la oficisto de tempo al tempo kuras malsupren sur la ŝtuparo por porti novaĵojn, sed post unu minuto revenas, dirante, ke li ne povas iri plu.

Finfine iu alvenas de ekstero: policdirekcia sekretario. Ties kostumo jam montras la eksteran malbonan mondon. Anstataŭ la princa, majesta vestaĵo nun unu malnova kamizolo estas sur tiu, kian la laboristoj portas; lia vizaĝo estas pala, kiel kreto.

Subite la tuta societo tien rapidegas al li, rekonante lin.

– Nu? Ĉu oni venkis kontraŭ ili? – demandis tre rapide la nutraĵafera oficisto.

– Tiuj ne povas venki kontraŭ ili – respondis la demandita sinjoro timeme – nun mi venas el la polica Ĉefdirektora konstruaĵo. La popolo enrompis; oni defaligis la statuon de Justicia de la fronto de la konstruaĵo, la fenestroferojn oni elstreĉadis, en la cenzuroficejo ĉion disŝiris. Ankaŭ mi nur pro mia bluzo povis saviĝi.

– Ĉu ili ne rabas? – ĝemis el la angulo la abdomena medicina konsolanto, kiu estis maltrankvila pro la hejme lasita kaso.

– Sed mia Dio! Ĉu ĉi tiuj ne povas sendi pli multe da soldatoj kontraŭ ili? – balbutadis mallaŭte la stentorvoĉa sinjoro.

– Tie estas sufiĉe da soldatoj – certigis lin la policsekretario. – Sed la imperiestro ne volas buĉadon. Ankaŭ pro la nuna buĉado nin li riproĉas.

– Sed, do mia Dio! Kial oni devas demandi tion de la imperiestro? Li havas bonan koron! Konfidu, la tuton solvos la soldatoj!

– Do, bonvolu iri tien! – kuraĝigis lin kolere la sekretario. – Sed la soldatoj tiel pafas, ke eĉ unu ne trafas celon. Mi mem vidis sur la placo Miĥelo, ke la kanonistoj en koton kaŝis la brulantajn meĉojn ĉar tiel decidis, ke ili ne pafas al la popolo.

– Sed, do, kio okazos pri ni?

– Ĝuste mi tial rapidis ĉi tien, ke vin mi informu pri la okazintaĵoj. Mi kredas, ke la kolero de la popolo havas elektitajn domojn, en kiuj mi ne dezirus pasigi por ŝato de neniu la nokton.

– Ĉu vi kredas, ke nia domo apartenas inter tiuj? – demandis sinjorino Planken­horst.

La demandita sinjoro suspekteme respondis:

– Mi ĉiuokaze rapidas labori.

Li foriris.

Ĉi tio estis malbona kuraĝigo por la aliaj. La nutraĵafera sinjoro komencis informpetadi, kiel li povus ricevi civilajn vestaĵojn ĉe la domo. Sed ili povis doni al li nur ĉambristajn vestaĵojn. Ĉi tiuj vestaĵoj povus esti malbonaj al lia veturado. Sed denove venis unu nova figuro. Vere tiu jam ne venis, sed enfalis en la domon. La domanoj malfacile rekonis tiun. Li estis la kancelaria referanto, kiu estis elpelita el sia tuta oficejo. Lia ĉapelo estas batita plata kiel patkuko. Duono de lia mantelo estas forŝirita, sur lia dorso estis signo de unu kota manplato, sur lia nazo estas sanga vundo. Ankaŭ lia spiro ekhaltis.

– Kio okazis pri vi? – demandis la dommastrino atenteme, kunsentoplene.

La ŝtatviro ne perdis sian humuron.

– Ho, bagatelaĵo estas nur iomete oni volis mortfrapi. Iu rekonis min kaj kriis: „Ankaŭ ĉi tiu estas spiono!”, kaj en tiu momento mia ĉapelo iĝis plata. Tio estis feliĉo, ke kelkaj studentoj liberigis min kaj mi saviĝis tra iu domo.

– Ĉu ankoraŭ ili ne rabas? – demandis la medicina konsilanto, el la angulo.

– Mil diabloj! Pli vere ili donacadas. Iru tien al ili! – Mi petas, mia majesta sinjorino, donigu al mi pecon de vundoplastro, ke mi povu glui ĉi tiun vundon sur mia nazo. Tio estos tre bela sur mi, ĉar oni ne rekonos tro facile min.

– Kiel? Ĉu vi volas eliri denove? – demandis sinjorino Antoinette maltrankvile, dum ŝi kondukis la ŝtatviron en sian buduaron por glui per leŭkoplasto la vundon de la vundito.

– Mi devas rapidi! – flustris intime la grandpotenca homo. – Mi devas mendi antaŭjungaĵojn kaj poŝtstaciojn por la kanceliero.

– Kiel? Ĉi tiom danĝera estas la situacio?

– Nuntempe.

– Ĉu ankaŭ vi iros kun tiuj, aŭ ne?

– Estas vere, ke mi ne restas ĉi tie. Mi proponas ankaŭ al vi, ke laŭ la eblo ankaŭ vi fuĝu...

– Pli malfrue ni decidos tion – diris sinjorino Antoinette tute trankvile kaj lasis kuri la etan sinjoron sur kies nazo estis la gluita leŭkoplasto.

La nutraĵafera sinjoro ankoraŭ volis restemigi lin; ne iru, ĉar oni mortbatos.

– Mi havos pli da ideoj. Mi kriados plej forte: „For Metternich!”

Sur la stratoj la bruego pligrandiĝis de tempo al tempo; en la ĉambroj iĝis ĉiam pli malhele; la nutraĵafera sinjoro tre petis ĉiun, ne eklumigi la kandelojn. Kredu la homamaso, ke neniu estas en la domo. Sed la tuta societo estis en la domo. Ĉi tiu domo estis la renkontejo de la batita armeo. Kion fari? Pri tio okazas militkonsiliĝo en la duonmalhelo. Por fuĝi, aŭ resti ĉi tie? Kelkaj timemuloj volis kuri kaj la pliaj timemuloj ne kuraĝis kuri. Ja sur la stratoj estas nun maro! Maro popola.

Nun alvenis ankoraŭ nova figuro.

Estis vesperkrepuska malhelo, sed ĉiuj rekonis lin. Ties multangulaj trajtoj kaj ties sentima obstino por ĉiuj estis konate. Tiu estis Rideghváry. Lia ekapero vekis fidon en la timigita societo. Ĉi tiu senemocia homo ĉie imponas, kie li trovas influeblajn homojn.

– Kio estas la famo, – mia amiko? – demandis rapidante antaŭ lin la sinjorino de la domo.

– Famo estas sufiĉa – respondis tiu seke. – Tio estas la plej unua kaj plej certa, ke Metternich abdikis.

– Ĉit!

– Post unu horo tiu afero estos ĝenerale konata. Mi venas de li. Lian abdikon oni akceptis kaj tiu majesta homo nun nur pri tio pensadas, kiel li saviĝu, fuĝu en la mondon.

– En maskovestaĵo! – ĝemis la sovaĝaspekta sinjoro kaj ankaŭ tiam moviĝis lia buŝo, kiam li jam ne parolis. Vere estas, li tion diradis en si mem, ke estas feliĉo, se iu havas malbonan malnovan superan mantelon.

– Ĉu la popolo ankoraŭ ne rabas? – suspiradas la riĉa hospitalinspektoro.

– Tion tiu ne faras, oni armis sin, la arsenalo malfermiĝis antaŭ tiuj.

– Ĉu oni ne povas defendadi tiun? – raslas la grandkorpa sinjoro.

– Tiu malfermiĝas je ordono de la imperiestro.

– Tio estas malebla.

– Ĉi tie estas en mia poŝo la murafiŝo, ke pro gardo de la ordo la studentojn kaj la civitanojn el la arsenalo devas armi.

Vere, Rideghváry montris unu el lia poŝo eltiritan murafiŝon, kies enhavon la tuta societo klopodis deĉifri.

– Ĝis nun estas permesata armoj de dek du mil studentoj kaj majstrohomoj – daŭrigis trankvile Rideghváry. – Nokte certe estos strataj bataloj kaj barikad­lukto.

– Sed, ja mi ne atendas tion ĉi tie – murmuris la nutraĵafera sinjoro, – sed mi foriras.

„Miaj sinjoroj, miaj damoj! Tiu fuĝu, kiu povas fari tion! Forkuru ĉiuj al bosko, al kanejoj, al riveretoj!”

Ĉiuj klopodis adiaŭi la sinjorinon de la domo. Ekstere nur iomete pluvetis, sed jam sentebla estis, ke proksimiĝas la fulmotondro. Ĉiuj diris iun lokon, kie ili renkontiĝos espereble.

– Kien vi iros? – demandis sinjorino Antoinette la multangulan sinjoron.

– Ĉu mi? Nenien! Mi restas en Vieno. Mi ne timas.

Poste li etendis la manon al la sinjorino kaj li estis la lasta foriranto el la ĉambregoj de la domo. Povas esti, ke li estis la unua, kiu fuĝis el Vieno; sed li volis informi neniun pri lia, kien iro.

La grandkorpa sinjoro ĉe la pordisto trovis malnovan civitanan pelton, unu fiakro­mantelon, kiun li multekoste aĉetis, kaj enkovrante sian majestan personon, en ĉi tiu pseŭda masko elfuĝis sur la straton. Kiu scias, kien kuntrenis lin la popolaro.

La abdomena hospitalinspektoro ne havis ŝaton al la ekspedicio. Li ne povas kuri kaj se oni premos lin al la muro, li tuj abrupte mortos. Tiu homo, kiu okupas lokojn de tri homoj en la mondo, ne montradu sin tiam, kiam ĉiu homo petas lokon sur la tero.

– Mia kara, bona amiko! – li parolis al la pordisto, karesante ties vangon, bankbileton metante en ties manplaton. Estas ĉi tie en ĉi tiu domo unu luebla keloĉambro. Kaŝu min tien! Se venas la amasbuĉantoj por esplori ĉiujn lokojn, diru al ili, ke en tiu ĉambro loĝas unu malriĉa tajloromajstro. Desegnu sur la pordon per kreto grandan tondilon. Diru al ili, ke tie loĝas malriĉa mizera tajloro, kies edzino estas kontaĝa malsanulino: suferas ŝi pro variolo. Ĉi tiel ili ne envenos. Ĉu vi faros tion, kara domprizorgisto?

La pordisto diris pli bonan proponon, ol la antaŭa.

– Kiu scias, ĝis kiam daŭras ĉi tiu tumulto. Mi ne dezirus tion, se la finon de la tumulto mi devus atendi en tiu kelo. Mi savas la majestan sinjoron kaj vi havos neniun problemon. Nur konfidu vin al mi.

– Ho, savu min iel ajn! Sed tamen mi dezirus scii, kiel. Ĉar vi vidas, ke mi ne povas kuri. Mi estas peza, miaj piedoj estas malfortaj. Kaj luebla ĉaro estas ege multekosta.

– Ĉaro ne estas, sed estas io alia.

– Kio ĝi estas? Kie ĝi estas? Mi pagas, kion vi petas!

– Du mortintportantoj ĉi tie drinkas en la najbara drinkejo; la brankardo estas metita antaŭ la pordon.

– Ĉu mortintportantoj?

– Nu, jes. Ambulatorio. La intanco sendis ilin sur la plej bruegajn stratojn, se iun oni mortpafas, tiun ili portu en la publikan hospitalon. Ja ĉi tio estas tre bela zorgado. Kaj ĉar en ĉi tiu strato oni neniun mortpafis...

– Ĉu mi kuŝu en ĉi tiun brankardon?

– Nu, jes, tiu estas tute kovrite; neniu scias, kiun oni portas en tiu. Tiuj forportas vian majeston ĝis la publika hospitalo, tie vi ricevas funebran ĉaron, kiu portas vin ĝis la doganbariero. Donu multe da drinkmono. Vi povas veturi plu de tie per pli bela veturilo.

La dorso de la dika sinjoro hirtiĝis, ektremetis ĉe ĉi tiu penso. Sed li ne havis tempon por elektadi, pli nova homamaso proksimiĝis svarmante de la transa fino de la strato kaj konstante signis kriegante la proksimiĝon. Vere li devis fuĝi.

Li akceptis la proponon. Tiu brankardo estis terura jungaĵo. Sed pli bone estas en ĝi resti vivanta, ol morta.

La pordisto tiel ridegis, kiam li forsendis, ke sian ventron prenis pro la ridego.

Ĉu en la ĉambroj de la domo oni ne aŭdis ĉi tiun proksimiĝantan stentoradon? Iu fremda klakado, frakas-bruo sekvis.

Alfonsine malesperiĝinte kuris el sia ĉambro al sia patrino pro la terura bruego; ŝi kuris al ŝi, sed ne brakumis. Ho, ĉi tiuj du damoj ne kutimis brakumi unu la alian.

– Ĉiuj forlasis nin!

– La malkuraĝaj! La stultaj! – diris Antoinette malŝate.

– Kien ni fuĝu? – demandis la bela fraŭlino timeme.

– Ĉu ni? Nenien. Ni restas ĉi tie.

– Kiel? Ĉu en ĉi tiu danĝero?

– Ni venkos ĉi tiun danĝeron.

Alfonsine rigardis gapante al sia patrino. Ŝi kredis, ke tiu tute freneziĝis. Tiu havis emon je tio. Nun sinjorino Antoinette ordonon donis al siaj lakeoj, ili eklumigu ĉiujn lampojn kaj metu tiujn kaj la kandelabrojn en la malfermitajn fenestrojn. Poste ŝi malsuprenŝirigis la blankajn kurtenojn de sia lit-baldakeno kaj iliajn stangojn kaj ŝi metigis tiujn sur la du flankojn de la balkono, kiel du blankajn flagojn.

Poste ŝi kunligis du blankajn brustorubandojn. Unu el la du estis metita sur sian filinon, la alian ŝi metis sur sin mem, kaj rapide la ŝultron preninte de sia duonsveninta Alfonsine, tiris ŝin kun si mem al la balkono. Kaj kiam la popolaro kriegis plej forte, tiam ŝi kriis super la multaro akravoĉe:

„Vivu la libereco!”

La tondranta homamaso respondis per milobla krio. Per ĉapeloj, tukoj oni salutis reen, kaj kiu ajn multaro entuziasme marŝis antaŭ la domo de Planken­horst, vivuadis tiun, sed la fenestrojn de la kontraŭa domo disrompis. La mastro de tiu domo estas okupita sur la barikadoj, pro tio li ne povis veni hejmen por meti en la fenestrojn kandelojn; ĉi tiel ĉi tiujn fenestrojn oni disrompis. Sed la kastelo de Plankenhorst restu vivanta.

Eŭgeno Baradlay ĉi tiun tutan tagon pasigis hejme en sia kvartiro. Li estis neŭrastenia homo. Ekde sia infanaĝo li estis treege timema, en sia junaĝo li iĝis pli senhelpa pro la situacio dependanta senĉese de aliulo. Li estis alkutimiĝinta, ke voloj de aliuloj (liaj gepatroj, ĉefoj kaj fine amantino)estas la plej gravaj. Nun, kiam la apogantojn forbalais la tondro kiel glumeron, tiam Eŭgeno tiel fartis, kvazaŭ ankaŭ li neniiĝintus.

Li pasigis la tutan tagon en la domo enfermiĝinte en sian ĉambron. Li iris-venis maltrankvile. Li estis febra. Ankaŭ la ŝnuron de sia sonorileto li fortranĉis por esti ĝenita de neniu. Pro la strata bruego, tondro de la armiloj li tremetis konstante, senkonscia estis, ne povis pensadi kaj ne sciis, kio okazas ĉirkaŭ li.

La sloganojn de la libereco kaj la nova erao li ne ekkomprenis. Li opiniis, ke tiuj neniam venkos. Kun kiuj li kunvivis, kun tiuj li neniam renkontiĝis. Li ne kredis la veron de la popolo.

La bruego de la strata batalo sciigis lin, ke ĉi tiu popolo nun ion faras; sed li ne sciis, kion. Ĉu povas esti, ke ĝi deliras? Ĉu povas esti, ke ĝi venĝas? Ĉu povas esti, ke ĝi ankaŭ venkas? Kion faros la popolo, se ĝi venkos? Ĉi tion li ne sciis.

Li nur pensis pri iu dum la tuta tondro: pri Alfonsine. Kio okazis pri ŝi? Ĉu povas esti, ke ŝi povis fuĝi? Ĉu povas esti, ke ŝi trovis defendon? Ĉu povas esti, ke ne? Ja ŝia societo estis sufiĉe potenca. Ĉu povas esti, ke tiu societo ne povas defendi ŝin ?

Multfoje li sentis, ke li devus eliri al la strato kaj rapidi al la domo de Planken­horst.

Ĉiam li timis ĝin. La stratojn nun oni balaas per mitrajloj, el la ŝtonaro oni faras barikadojn. Kien li povus iri nerve, tremetante, malsankore? Kiel li povas helpi tie? Armilo neniam estis en lia mano. Liaj maljunaj fratoj ne lasis lin ĉasadi. Li nur lernis bele desegni, skribi kaj pianludi. Ankaŭ glavo ne estis en lia mano. Kiun li povus defendi? Kaj tiom pligrandiĝis ekstere sur la strato la ribelado kaj pasis la tagoj, tiom pli forte li maltrankviliĝis pro Alfonsine.

Vespere je la naŭa horo jam li ne toleris la suferon kaj li decidis serĉi la loĝejon de Alfonsine. Se ŝi ne povas defendi sin, tiam kune kun ŝi li pereos.

Ho, la kuraĝuloj, la fortnervaj homoj ne povas taksi tion, kia granda heroaĵo necesas al tio, ke iu neŭrastenia homo decidu iri en danĝeron, kion la kuraĝuloj ne sentas, sed la malsanulo suferas pro la doloro! La timemuloj meritas la laŭdon, kiuj tremetas pro la kuglofajfado, sed tamen iras al la danĝero pro la honoro, amo, patrujo, edzino!

Eŭgenon lia amo portis en la danĝeron, pro tio li teruriĝis. Sen ĉiu ajn defendilo li iris sur la straton. Li ne sciis, kio okazos pri li ekstere. Kiam li elpaŝis al la strato, subite la popolmaro ekkaptis lin kaj kunportis. Sed tio ĉi estis alia tumulto, ne tia, kian li imagis en sia ĉambro enfermite. Tio ne estis freneza, delira grupo, sed pro sia ĝojo deliranta popolmaro akceptis lin.

Maljuna kaj juna, sinjoro kaj kamparano, bazaristinoj kaj damoj, studentoj kaj soldatoj intermiksite unu la alian brakumante, kisante, plorante, delirante, kriegante, furiozante diradis la nomon „libereco”, „triumfo!” – sonas de ĉie, agitfolioj iras de mano al mano; kelkfoje iun oratoron oni levas sur ŝultrojn por legi la plej novan decidon, poste la oratoron brakumadas, kisadas kaj la amaso plu svarmas ĝis nova famo alvenas. La popolo brakumas la soldaton, kiu antaŭ unu horo vundojn batis sur tiu, kisas la mutiĝantan kanonon, vivigas tiun, kiun ĝi malamis, nur tio estas grava, ke sur ties ĉapelo estu blanka kokardo kaj skribas per grandaj literoj sur murojn de la domoj: „La posedaĵo estas sankta!”

Eŭgeno senkonsciiĝis en ĉi tiu kirliĝanta popolamaso. Tiu sento ne havas nomon, kiu en ĉi tiu momento posedas la popolon. Tiu eksentas tion, kiu unuafoje atingis ties magion, kaj la ebrion de la triumfo. Ankaŭ tiun regas tio, kiu komprenas nenion el ĝi. Eŭgeno aŭdis, kiam oni kriis ĝojplene la falon de majestaj homoj, kiuj ĝis nun estis senmortaj en la mondhistorio kaj ankaŭ lin ekkaptis tiu sekreta magneta forto, mi ne scias ties nomon, kiam oni aŭdis, ke tiujn eternajn majestojn kiel iun kretodesegnaĵon forviŝis el la historio la plej granda giganto. La popolo. Kia varmeco estas tio, kion iu juna koro en ĉi tia momento ne povas nei? Ĉi tiuj gigantoj estis liaj idoloj kaj tamen flamas lia sango, dum li vidas iliajn pereojn.

Nur tion li atentas inter la homoj, kiujn la milvizaĝa monstro akompanas per „foriru” – krio: ĉu ne aŭdiĝas ankaŭ la nomo de Plankenhorst? Li sciis bone, ke tiu nomo estas en rilato kun la malamatoj. Ĉu povas esti, ke ankoraŭ ili ne atingis sian sorton?

Denove kaj denove oni priparolis la heroaĵojn de la tago; kiel oni okupis la domojn de la malamatoj sieĝe; kiel oni disŝiris grandajn protokolojn. Sed ankoraŭ li nenion aŭdis pri la familio Plankenhorst. La popolamaso kunportis lin. Oni komencis lumigi la fenestrojn de la domoj, la malhelajn fenestrojn oni disrompis. Multajn horojn li bezonis por atingi la domon Plankenhorst.

Lia koro pulsadis maltrankvile. Ĉu povas esti, ke ankaŭ tiu domo estas detruita, disrompita, kiel alia fama konstruaĵo? Sed li treege surpriziĝis, kiam li vidis antaŭ sin mem la domon Plankenhorst, brile lumigita; sur ĝia balkono estas du grandaj blankaj silkoflagoj kaj inter la flagoj staras junulo, kiu oratoras entuzismigan parolon al la homamaso.

Nun jam li vere perdis la prudenton. Jam nur lia koro kondukis lin.

Li ne iris, sed oni portis lin tien. La popolo premis antaŭ si mem lin sur la ŝtupoj de la domo Plankenhorst, kie triumfvizaĝaj viroj jam venis kontraŭ li, kiuj proprajn blankokokardajn ĉapelojn skuis en la aero kaj vivuis la heroajn sinjorinojn de la libereco.

Ankaŭ Eŭgenon oni premis en la de li bone konatan ĉambron. Kion li vidis tie?

Antaŭ la tablo staris du damoj kaj apenaŭ li ekkonis sinjorinon Antoinette kaj fraŭlinon Alfonsine. Kion faris la du damoj? Sinjorino Antoinette ligis rubandstelojn el blanka silko kaj Alfonsine tiujn metis sur la brustojn, ĉapelojn de la soldatoj, sur iliajn brakojn metis blankan rubandon. Pro tio ili iĝis pli frenezaj, ili kisadis tiujn manojn, kiuj faris tiujn kaj la tondilon, kiu estis ilia ilo. Eŭgenon oni premis aŭtomate ĝis la tablo. Kaj kiam Alfonsine ekvidis lin, subite ŝi rapidegis al li ĝojplene; per ŝiaj brakoj ĉirkaŭprenis lin, ĵetis sin ĉirkaŭ lian kolon, kisadis lin kaj ploregante balbutadis:

– Ho, mia amiko, ĉi tiu tago estas ĝojtago!

Kaj ŝi denove kisis lin antaŭ la popolo kaj ŝia patrino. Kaj la sinjorino ridetis pro tio kaj la popolo jesante vivuis ilin. Ĉi tio estis por ĉiuj natura afero.

Eŭgeno teruriĝis pro la timo, sed pro la kisoj li fartis bone.

Dum ĉi tago estis naturaj, ke la homoj kisas unu la alian. Ja estas multspecaj kisoj: kiso de ĝojo, kiso de liberiĝo, kiso de dankemo, kiso de amo; multe da ne donitaj kisoj estis plenumitaj dum tiu tago; multe da vane atenditaj kisoj estis pagitaj kune kun la interezoj; unua kiso de multe da feliĉaj vivoj, adiaŭa kiso de multe da eternaj disiĝoj estis malŝparita dum tiu feliĉa tago de la popolo. Se inter la dolĉaj ebrietigaj kisoj estis ankaŭ unu kiso de Judaso, tiu atingis la lipon de Eŭgeno Baradlay, la kiso, vidata de la tuta mondo, de rozaj mielaj lipoj de, la plej bela damo.

Tiel ŝajnis, kvazaŭ la tero elsaltus el sia orda vojo kaj de iu puŝo helpate atingus pli proksimen al la Suno, tien, kie Venuso moviĝas kaj ĝiaj feliĉaj loĝantoj ĝojas pro la proksimeco de la Suno.

La tutan mondon varmeco kaj magneteco trairis. Ĉiuj koroj pleniĝis per sento. Mirakloj okazis kaj ĉiuj homoj taksis la miraklojn, kiel naturajn ĉiutagajn okazaĵojn, kiuj devis esti ĉi tiel. Laŭ Eŭgeno Baradlay tio estis tuta natura, ke li kiam ajn ne invitite, ne anoncite rapidegu al la loĝejo Plankenhorst kaj tie trovu multe da studentoj, demokratoj, popoloratoroj, portantajn kotajn botojn, malsekajn ĉapelojn, longajn grincantajn glavojn.

Ankaŭ tio estis natura por li, ke Alfonsine dum ĉiuj horoj de la tagoj akceptas lin, portante negliĝon. La hararo de Alfonsine hirtas, kaj ŝi ĉiam kuname brakumas lin; ke antaŭ kunuloj kaj nekunuloj sur liajn ŝultrojn ŝi kliniĝu kaj kiam je por momento ili restas solaj, en lian sinon ŝi ĵetu sin mem. Nuntempe ĉio estas permesata por la homoj!

Ja la tero proksimiĝas al la Suno.

Ĉiuj homoj elbabilas, kion ili pensas, ankaŭ la plej bone garditajn sekretojn. Kiu malamas la majestajn potenculojn, tiu diskrias ties nomojn sur la strato. Kiu amis iun sekrete, tiu kisas sian amaton sur la strato.

Kaj la tero ankoraŭ proksimiĝas al la Suno.

Estis la 15-a de marto. Tio estis la tago de promulgo de la konstitucio, kaj la tago de la preslibereco.

Subite estiĝas cent novaj gazetoj. Iliaj titoloj estas imponaj, fidelaj sloganoj, kies nomojn la esperplena junularo, la strataj infanoj vendante reklamas al la bazara popolo. La multmilionoj da agitfolioj atingas de mano al mano kaj homgrupoj legas ilin ĉe la stratanguloj.

Sur la de malproksimo videbla turo de la Stefano-preĝejo flirtas grandega standardo, sur kiu estas ora-ruĝa-nigra: tri-kolora standardo de la granda germana nacio. Kiu interesiĝas mirante pri tio, al tiu oni klarigas, ke ankaŭ super la imperiestra fortikaĵpordego sama standardo flirtas.

Unu post alia sekvas la bruaj popolfestoj. Ĉiu horo havas pompon. Frumatene marŝas kun fanfaro la rajdantoj, anoncante la eldonitan konstitucion. La trumfkriego de la popolo superbruas la anoncon kaj la trumpetsonon.

Poste alvenas festa marŝado. La imperiestro kaj edzino de la imperiestro marŝas inter la popolanoj. Korpgardistaro kaj soldata armeo ne akompanas ilin, sed akompanas ilin la grandega amo de la popolo. La kaleŝo kvazaŭ ne ruliĝas, sed kvazaŭ naĝas meze de la popolmaro. Tiun ne la stalonoj tiris, sed la popolo kunportis antaŭen.

Posttagmeze denove funebra pompo okazis post la ĝojbruo de la stratoj. Oni entombigas viktimojn de la antaŭhieraŭa batalo. Nun florkronitaj ĉerkoj naĝas sur la popolmaro, anstataŭ ĝojtriumfo funebra marŝo sonas en la moviĝinta silento. Kvazaŭ la marŝado ne havus finon.

Kaj denove sekvas nova sceno.

Pli laŭta vivukriado sonas, kiu estas pli ĝojplena, ol la hosano de la triumfo. Ambaŭ sonis kune! Delegitaro de la Hungara Parlamento alvenis el la urbo Pozsony[34].

Estis ĝojo kaj entuziasmado! Sed estis ankaŭ salutkrioj kaj frataj kisoj! Sur ĉiuj stratoj estas multe da viroj, en ĉiuj fenestroj vizaĝoj de damoj brilas. Naciaj gardistoj faras, la armilan kordonon; florpetaloj, tri-koloraj rubandaj florkronoj falas sur la alvenantojn. Du amantaj koroj trovis unu la alian, koroj de du landoj: ilia junularo.

Ĉu povas esti, ke ni ĉi tion nur sonĝis?

Jes, mi nur ĉi tion sonĝis.

Sed ni estis tie, ni vidis la okazaĵojn; ni sentis la kisojn, kison de la bona amiko kaj kison de la juna damo; tiel ŝajnas, kvazaŭ ankaŭ nun estus dolĉaj niaj koroj de tio; sed tamen ĝi estis sonĝo! Ne okupiĝu pri tio, juna leganto, kion rakontas al vi poeto kion sonĝis antaŭ trioble sep jaroj.

Kaj Eŭgeno kaj Alfonsine ĉie estis.

Kiam aŭdiĝis la alarmo de la strato, tiam ili ne okupiĝis pri tio, kiel ŝi estas vestita, sed tiel negliĝe, ŝi metis ĉirkaŭ la kolon la ŝalon, metis la ĉapelon sur sian hirtan hararon, ekkaptis la brakon de Eŭgeno kaj kun li iris sur la ŝtupoj. Se la panjo ankaŭ ricevis akompanon (ĝenerale ŝi ricevis tiun), ŝi povis atingi ilin, sed la popolamaso ankaŭ tiel fortrenis ilin unu de alia, pro tio nur hejme ili renkontiĝis; sed kiu volis okupiĝi pri tio?

Eŭgeno konstante timegis. Li timis la ĝojon. Dum ĉi tiuj tagoj li havis la damon, kiun li adoris de la malproksimo ĝis nun. Nun li havis ŝin korpe-anime. La damo alpremiĝis al li, senkondiĉe. Pro tio li estis tre ege feliĉa, dum ankaŭ la popolo estis feliĉa.

Kaj kiam dum la malfrua nokto lumigitaj torĉoj aperas sur la stratoj, lumigitaj estas ĉiuj fenestroj, pordegoj, tiam meze de la lumaro sonas mortanton revivi­ganta muziko de la Rákóci-marŝo[35] kaj post tio sur la plej brilaj balkonoj unu post alia aperas la plej famaj estroj de la hungara patrujkunveno kaj ili parolas al la popolo!

Ĉi tio estis la vera sonĝo!

Eŭgeno tiujn scenojn rigardis sur la strato, meze de la popolamaso; sub liaj brakoj estas la mano de Alfonsine, kiu kun sekreta premo sciigis kun li nimfajn konfesojn kaj sur lia ŝultro kuŝis la vizaĝo de la juna damo kaj sur lia vizaĝo estis ĝia elspiraĵo. Li devis senti tiukaze multe da varmeco!

Kaj subite Eŭgeno ekvidis inter la famaj figuroj sian fraton, Edmundon, kiu same parolis al la popolo de la balkono.

Ankaŭ ĉi tiu estas ĉi tie. Ankaŭ Edmundo estas festa oratoro kaj samtempe festas la popolliberecon.

La parolo de Edmundo estas eksterordinara. Kiu aŭdas lin, ties koro pulsadas pli rapide, ol antaŭe. Alfonsine sian tukon flirtigas al li.

Nur Eŭgenon traigas la tombokela malvarma teruro. Ĉiuj liaj nervoj tremetas, kiam li ekvidis sian fraton.

Kial, kio traigas la animon de Eŭgeno ĉi tiu timego? Kia profetaĵo faras dis­harmo­nion en la kordoj de lia koro? Kio diras al li, ke pro tiuj ĝojoj iu devas puniĝi?

Ĉu povas esti, ke li scias ion pri tio, kio estas tiu balkono, tie?

„La dua ŝtupo al tiu promesita altaĵo.”

La geamantoj lace atingis la hejmon post la vagadoj de la ekscita tago. Eŭgeno ricevis donace sur la subo de la ŝtuparo ŝian kison, sed tiu ne varmigis lin. Li estis febra pro la ekscito. Hejme dum la tuta nokto li ne povis dormi.

Sed Alfonsine kiam restis sola kun sia patrino, ŝi acerbe, mishumore ĵetis en angulon sian nacian rubandan ĉapelon kaj lace ĵetis sin sur la divanon.

– Ho, tiome mi enuas jam pri la tuta mondo!


Alia flanko de la medalo

Antaŭ la fermitaj okuloj de Eŭgeno ĉeestis, brilis tutnokte la fenomena bildo. Bildo, pentrita sur nigran folion de la nokto el nuraj flamradioj. Kaj kiam ĉesis ĉiuj bruoj sur la stratoj, ankaŭ tiam li sentis tiel, kiel aŭdiĝus en liaj oreloj la triumfa uragano; se dum unu minuto li ekdormis, li vekiĝis tial, ĉar kvazaŭ aŭdus parolon de Edmundo. Kvazaŭ lia frato dirus al li nekompreneblajn terurajn vortojn.

Ĉu povas esti, ke li timis tiun, aŭ maltrankviliĝis pro tiu. Li timis antaŭ la renkontiĝo. Li timis, ke lia frato konvinkos lin. Li delasis sian loĝejon tre frumatene kaj diris al sia ĉambristo, ke li ne venos hejmen ĝis vespero.

Li volis iri al la domo Plankenhorst, tie verŝajne Edmundo ne povos lin trovi.

En la domo Plankenhorst jam matene je la oka horo estis malfermitaj la ĉambregoj. La kompetenta junularo tra la ĉambregoj iradis-venadis. Nun la junularo estis la kompetenta.

Malhelbluaj uniformaj, ĉapelaj homoj plenigis la ĉambregojn, kiuj devenas el Kalabrio, ilia vestaĵo estis ornamitaj per tri-kolora ŝultrorubando kaj ili parolis pri ekzotikaj aferoj.

Kiu kion pensis, tiu tion ankaŭ diris.

Kiu suspektus la familion Plankenhorst? Ĉu du virinojn?

Ja se ili estus malamikoj, tiam ankaŭ ili antaŭ longtempe forkurintus, kiel la viroj.

Eŭgeno kaŝis sin de antaŭ sia frato sur la kunvenejon de la revolucia junularo.

Sed li kaŝis sin en tre malbona loko.

Li tiel vidis, ke la ĉambregoj de la domo Plankenhorst ne malpleniĝas la tutan nokton. En tiuj unu konstanta komisiono kunsidas. Ankaŭ sinjorino Antoinette partoprenis la kunsidon de tiu komisiono.

– Bonvenon! – salutis Frici Goldner, oratoro de la komisiono, la frue alvenanton. – Ĝuste nun ni menciadis vin.

– Kion mi povas fari? – demandis Eŭgeno laŭte.

– Eksciu, kamarado, ke la libereco estas en granda danĝero! – Ĉi tion Eŭgeno sciis ekde la komencoj. – Ni devas esti singardaj – daŭrigis la oratoro de la junularo. – La malamiko klopodas renversi tiel la venkon de la vera afero, ke, kuraĝigis la kanajlaron por fari troajn deliktojn. Ili instigis la kanajlaron malpurigi la brilajn tagojn de la libereco per teruraj deliktoj. Pseŭdoamikoj de la libereco kaj la en malheleco kaŝiĝantoj, ekscitis la kanajlaron por ribeli kontraŭ la fabrikoj kaj la bienuloj. Pasintnokte tiuj detruis la domojn de la strato Maria Hilfer, teruris, kaŭzis incendion, ĵetis en fajron la doganoficistojn. De tie ili marŝante plu, dume fabrikojn civilajn domojn prirabis. Nun ili iras kontraŭ la internaj fabrikoj kaj klostroj senhonorigataj, malpurigaj la triumfajn tagojn de la libereco. Nun sekvas nia plej forta kunagado. Nia devigo estas, kiuj estas liberalisma junularo parole haltigi la erarigitan popolamason kaj reirigi tiun movadon en ĝian leĝan kadron. Ni povas perdi eĉ ne unu momenton. Tuj ni devas rapidi por eltordi el iliaj manoj la malpurigintan flagon. Ni salutas vin, ke vi volas helpi en tiu ĉi malfacila lukto. Venu kun ni! Ni haltigu tiun erarigitan popolamason helpe de nia korpo!

Nu, nur ĉi tiu kuraĝigon bezonis Eŭgeno! Armeon de la ĉifonaj proletoj li devus haltigi helpe de sia korpo kaj devus ĵeti sin inter la kanajlaron kaj la koleran soldataron por mortpafigi sin!

Ĉi tio tute ne plaĉis al li!

Li diris al sia amiko, Fritz, ke tio estos bona. Iru antaŭen, sed li ankoraŭ kunportos sian glavon kaj pistolon kaj poste li postatingos lin per luĉaro.

Antaŭ okuloj de Alfonsine li ne volis konfesi, ke lin ne interesas la sorto de la tuta lukto en Vieno.

Sed kim li atingis la unuan luĉaron, tiam li diris al la koĉero, ke li portu lin tuttage tien, kien li volas, kaj nur dum la tempo de la tagmanĝo haltu ĉe iu restoracio kaj nur malfrue vespere portu lin al lia kvartiro.

Li ne volis partopreni ĉi tiun lukton. Ĉiuj ties fazoj estis tre fremdaj por li.

Li ne havis la kuraĝon hejmeniri, ĉar li ne volis renkontiĝi kun sia frato, sed li ankaŭ ne volis iri al la domo Plankenhorst, ĉar eble iu fanatika liberecbatalanto kunportus lin por persvadi nudpiedajn homojn.

La fanatikaj liberecbatalantoj ne atendis lin, sed en pli malgrandaj grupoj ekiris al la danĝeigitaj lokoj kaj rapide marŝis antaŭ la kanajlaron, kiu prirabante, pereigante, bruligante venis el la eksteraj urbopartoj, dum en la interna urbo la plej brilaj ideoj triumfadis.

En la alkoholfabriko de Granichstaett jam ankaŭ tiam estis fumadaj ruinoj. Oni disrompis ĝiajn maŝinojn, ties barelojn elrulis al la strato, ties fundojn truis kaj la elfluan alkoholaĵon ekflamigis; la alkoholo ekflamiĝis sur la strato, kiel la flagranta Phlegeton.[36] Ĉi tiu flagranta fluego estis feliĉo de la klostro Virgulino Brigita, kiu estis ĉe, la alia fino de la strato, ĉar pro la brulanta alkoholo la popolamaso ne povis iri plu antaŭen.

Sed tiel ŝajnas, kvazaŭ tamen ili povus rapidigi la pluiradon. Oni komencis tute regule porti sablon, cindron, ŝlimon en la flagantan alkoholfluegon, farante praktikan vojon trans la infera maro, sur kiu ili povis iri plu, se ne volis perei en la „krampampuli” (popola nomo de alkoholo), en la brulanta rumo kaj brando pere de enviinde bela morto.

Sed la enirejon de la klostro jam frue matene okupis husarformacio. Ties gvidanto estas kapitano Riĥardo Baradlay.

Antaŭ unu jaro li translokiĝis el la urbo en kazernon, kiu estis antaŭ la doganlinio.

Li iĝis serioza soldato. Li ne vagadis en la urbo, ne vizitis la balojn, ne flirtis. Li loĝis inter siaj soldatoj, en tiu societo vivis; ankaŭ li vivis en la kazerno kaj apartenis al la plej diligentaj oficiroj. Li ne altiriĝis al la urbo sed delasis la malnovajn societojn kaj vizitis nur kelkfoje sian pli juna fraton. De Eŭgeno, ĉar Riĥardo interesiĝis pri Edita, ekaŭdis, ke ŝi estas en la edukejo, kien sinjorino Plankenhorst sendis ŝin, post kiam Riĥardo petis la manon de Edita. Pro tio Riĥardo trankviliĝis.

En, iu ajn edukejo Edita estas en bona loko, nur ne estu ĉe la domo de sia onklino. Se poste li povos edzinigi ŝin, li elpetos ŝin; li ne volis pli frue ŝin maltrankviligi.

Pri la okazintaĵoj de la sekvaj tagoj Riĥardo informiĝis nur el la novaj gazetoj. Li vidis nur unu flankon de la medalo, kiun gloris la tagĵurnaloj, kie pritemis pri frataj kisoj kaj naciaj rubandaj florkronoj; sed li kaj liaj soldatoj informiĝis nur de ebriaj bazaristinoj kiuj ĵetis al iliaj dorsoj putrajn terpomtorentojn.

Riĥardo dum la pli lastaj tri tagoj ricevis ses diversajn ordonojn de diversaj lokoj.

Laŭ la unua ordono ĉiujn eksperimentojn de la popolo li devas disbati. La dua ordono informis lin, ke la unua ordonulo eksiĝis, la popolon li devas indulgi, devas gardi sin de ĉiuj kunpuŝiĝoj. En la tria ordono oni urĝigis, ke li unuiĝu kun la soldataro de Jozefo-urbo kaj dume, jam alvenis la kvara ordono, en kiu la regimentkomandanto insulte alparolis, ke ne delasu la kazernon, barikadu sin kaj defendu sian pozicion je vivo aŭ morto. Kaj alvenas al li la kvina ordono de nekonata sinjoro, kiu donas al li tutan potencon por agi laŭ sia saĝa volo kaj li estos respondeca por paco de la stratoj kaj placoj. Finfine la sesa ordono informas lin, ke la ordonuloj de la kvin ordonoj abdikis kaj ili ne bedaŭras, kio ajn okazas pri la mondo.

Do, kapitano Riĥardo povis elekti inter la ordonoj. Tutnokte li sidis en selo kune kun siaj soldatoj kaj patroladis sur la stratoj. Kelkajn grupojn ili dissaltigis per glavoj. Sed tio estis vana ago, ĉar dum tio en alia urboparto jam alia grupo ekscesadis kaj kiam Riĥardo atingis tien, la kanajlaro tamen jam disiĝis, tie lasante la brulantajn domojn. Kvankam li ekkaptis kelkajn rabistojn, sed li ne sciis, kio estu ilia sorto. Ne estis instanco, al kiu li devus transdoni tiujn, li ne volis lasi tiujn ĉe si.

Antaŭtagmeze antaŭ la klostro de Virgulino Brigitta, Riĥardo renkontiĝis kun la ĉefarmeo de la detruanta grupo. Lumo de la flamanta strato kondukis lin, venanta el la alia urboparto, kie jam li bone trankviligis la popolon.

La husarojn jam tre ĉagrenis ĉi tiu „amuzo”. Ili tutnokte patroladis, aŭdis riproĉojn, fajfojn, pelis ĉifonajn homojn, estis priĵetigitaj per ŝtonoj, terpomoj kaj ili ne rajtis uzi la glavojn. Ĉie aperis la disbatitaj armeoj malantaŭ ilia dorso. Ĉiuj ĉi lacigis la husarojn, kiuj certe ne havis multe da tolero.

Estis feliĉo, ke la brulanta brandomaro estis inter la husaroj kaj la kanajlaro, pro kio tiuj ne povis batali unu kontraŭ alia. Riĥardo rimarkis, ke la ribeluloj volas ataki la klostron, pro kio li ordonis sian teamon iri antaŭ la enirejojn de la klostro. Sur transa flanko de la strato la ribeluloj rapide estingis la fajron, metante sur tiun koton, sablon, kaj dume terure kriegadis. Super la popolamaso unu duone forbruligita ĉifona ruĝa flago flagris, kiu estis fiksita sur altan stangon.

Riĥardo rigardis silente la proksimiĝon de la ribelantoj.

– Sinjoro Paŭlo! – alparolis Riĥardo turnante sin al sia husaro. – Ĉu brulas via pipo?

– Bonvolu! – diris sinjoro Paŭlo, transdonante sian pipon al sia kapitano.

– Ni ekfumu, fraŭloj! – diris Riĥardo – poste ni vidu, kio okazos.

Dume apud la soldataro sur la malplena trotuaro alvenis rapidante unu armila figuro. Ĉi tiun uniformon Riĥardo ankoraŭ ne vidis ĝis nun. Tiu portis nigran mantelon, sur kiu estis flava-ruĝa-nigra ŝultro-rubando kaj samkolora strio sur la kolumo. Tiu havis kuprotenilan rektan glavon, pintan felĉapon kun granda nigra strutopulmo. La bravulo portis pintan hispanan maldikan liphararon. Ties iro, konduto estas kuraĝa, bonhumora, sed ne soldata.

La alvenanta glava figuro rekte rapidis al Riĥardo.

– Estu salutata, kamarado! Vivu la ordo, vivu la konstitucio!

Riĥardo ne kontraŭis: Vivu!

La juna bravulo etendis sian manon por manpremi; Riĥardo ekpremis la etenditan manon.

– Mi estas Fritz Goldner – diris rekte prezentinte sin mem la junulo. – Mi estas kapitano de la dua bataliono de la aŭlo.

– Ĉu jes? –Tiuokaze ni estas oficirkunuloj. Ĉu ne?

– Ni ambaŭ estas soldatoj de la lando kaj la trono, ĉu ne?

– Mi esperas.

– Do, vivu la frateco!

Denove ili ekskuis la manojn unu de la alia.

– Kian bonan famon vi portis, kamarado? – demandis Riĥardo.

– Mi eksciis, ke ĉi tie ĉi tiu erarigita homamaso faras tiajn aferojn, kiuj la triumfon de la libereco malpliigas kaj mi ŝatus silentigi tiun uraganon.

Riĥardo tre balancis sian kapon.

– Ĉu nur ĉi tiel sola? Diable, mi jam antaŭ tri tagoj kun miaj tricent homoj konstante silentigas la uraganon sed nur pliiĝas.

La juna bravulo fiere ĵetis malantaŭen sian kapon kune kun la pluma ĉapelo.

– Jes! Sola, kun la forto de la ĉiopova spirito. Mi provis tion, kamarado. Mi vidis la popolon, kiam ĝi ribelis kaj atakis kontraŭ la kanonoj kaj bajonetoj; kaj saman tiun popolon mi vidis je efiko de mia unu vorto iĝi permesema. Mi diris al tiu: „Nun ridu, nun ĝoju, brakumu viajn malamikojn, silentiĝu! – kaj tiu popolo ridis, ĝojis, brakumis kaj silentiĝis.

– Nu, je tio ĉi mi estas scivola.

– Vi ekvidos tion. Unu entuziasmiga vorto estas pli potenca, ol unu artileria baterio da kanonoj. Tial mi petas vin, ke vi retiriĝu kune kun viaj soldatoj kaj permesu al mi agi.

– Mi permesas, al vi kamarado, faru, kion vi volas, sed mi ne foriras de tie ĉi, ĉar reveni estas pli malfacile, ol resti ĉi tie.

– Do, restu pasiva rigardanto, kamarado, diru vian nomon.

– Riĥardo Baradlay.

– Ho, mi salutas vin. Kune kun via frato ni estas bonaj amikoj. Ni konatiĝis sur la barikadoj.

– Ĉu kun mia pli juna frato, kun Eŭgeno, sur la barikadoj?

– Ho, jes; ĉie li estas entuzisma junulo; li estas ĉefo en la Plankenhorst-doma ĉefkomandejo.

Sed pro tiu ĉi vorto Riĥardo deklinis sin de sia ĉevalo por atingi pli bone la parolanton.

– Ĉu la domo de Plankenhorst estas ĉefkomandejo?

– Ho, kamarado! Tion vi ne scias ankoraŭ. La tieaj du entiziasmaj damoj estas la plej fervoraj partoprenintoj de la afero de la libereco. De ili alvenas la plej bonaj ideoj. Ili informis nin pri la intrigoj de la malamikoj. Ili konas la malfortojn, ruzecon de niaj kontraŭuloj. Tiuj du damoj havas plej grandan meriton en niaj triumfoj.

Riĥardo nun jam deĉevaliĝis, ĵetante la kondukilon al sinjoro Paŭlo kaj prenante la brakon de Fritz, ili iris ĝis la pordego de la klostro.

– Do, ĉu la du damoj de Plankenhorst restis ĉi tie kaj nun la administrantinoj de la liberecbatalo? Ĉu vi konas tiujn virinojn?

Fritz ridetis memkontente:

– Nur konfidu al ni tion, kamarado. Ni konas ilian pasinton. Nun nepre ili estas niaj homoj. Ĉi tio estas senduba. La virino estas la plej sentema por ekkapti la ebriecon de la libereco. Sed ni ne kredas al ĉiuj senkondiĉe. Ankaŭ la disĉiplaro de la libereco havas sekretpolicon. Iliajn paŝojn, agadojn tiuj sekvas atenteme; kaj se ili parolas kun tiuj homoj, kiuj apartenis al la tiama societo, tiam ili estas forperditaj. Ho, nia disĉiplaro estas bone organizita.

– Nu, mi kredas. Ĉu ankaŭ mia pli juna frato, ĉu Eŭgeno estas inter vi?

– Inter la unuaj homoj.

– Ĉu ankaŭ li portas saman ĉapelon kun flirtanta plumo kaj sur sia flanko estas glavo, en sia skarpo estas pistolo?

– Ĉu tute ĉi tiel li aspektas? Lian ŝultrorubandon Alfonsine Plankenhorst faris kaj fortigis sur lian ŝultron. Li estas inter ni honora subleŭtenanto.

Riĥardo nekredante skuis sian kapon.

– Nu, vi vidos lin tuj. Ni, kelkuloj el inter ni diskutis por informi la popolon pri la nobla celo; por kovri la funkciantan vulkanon. Ankaŭ Eŭgeno venos tien. Tiel ŝajnas, li elektis la plej mallongan vojon, aliaj malfruas.

– Nu, kamarado, – diris Riĥardo, skuanta la ŝultron de la junulo, – kion vi diris, tion mi nur kredis kun kondiĉo, sed ke mia pli juna frato, Eŭgeno, nun venas ĉi tien, nur mi kredos tiam, se mi vidos lin; kaj tiam mi ne kredos tute.

Sed la popolamaso dum tio ĉi malrapide iradis antaŭen inter la bluaj-verdaj flamoj kaj sube kiam ĝi proksimiĝis al la klostro, pli bone videblis la konturoj de la figuroj. La juna estro de la aŭlo sentis sian taskon, kontraŭ kiu li devas lukti.

Ho, ĉi tio ne estas entuziasma disĉiplaro de la liberecherooj; sed la malamikoj de la libereco provokita homgrego! Kiam sur la strato flamanta de brando li povis iri plu, la popolamaso tumultiĝis antaŭ la klostron.

Ĉi tiujn okazaĵojn priskribi estis nerakonteble terura.

Kiu renkontiĝas kun tiu sovaĝa popolamaso en la civilizita mondo, tiu surpriziĝas, de kie venis ĉi tien tiom multe da sovaĝaj homoj; multe da ĉifonaj, ŝiritaj homoj; multe da malpuraj, mizeraj homoj? Kie kaŝas sin ĉi tiuj homoj en pacaj tempoj? Ĉu ili vivas inter ni? Kiel ili vivas? Ne estas videbla sur tiuj la honoro de la laboro. Estas inter ili almozuloj, ŝtelistoj, fuĝintoj el malliberejoj, strataj ĉiesulinoj kaj viktimoj de la brandodomaĉoj. Ĉi tiuj estas kune! Kiel ili unuiĝis? Kiu kolektis ilin? Kiu provokas ilin kontraŭ la domoj de la trankvilaj civitanoj? Kiu predikas al ili pri tio, ke iu homo estas malriĉa pro tio, ĉar alia homo havas ion? Kiu donis al ili ruĝan flagon, dum flirtas blankaj flagoj de la libereco?

La civitano, homo de la popolo, konas neniun el inter ili. Kiam la popolamaso rapidegis el inter la fumo kaj la estingita flamo, tiam ankaŭ Fritz Goldner teruriĝis de ili.

Tio ne estas la fama giganto, al kiu li diris: „Nun ribelu!” – kaj ribelis tiu, kaj se li diris: „Nun trankviliĝu!” – trankviliĝis tiu.

El la grupo antaŭeniĝis unu alta granda figuro; li estis ĉifona, kiel la aliaj, lia vizaĝo estas nigra pro la fumo, en lia mano estas longa ferstango, kiun li svingas super sia kapo kiel kanan bastoneton; tiu estis kiel unua trans la etanolmarĉeto. En liaj piedspuroj restis unu brulanta makulo. Li ne pensadante rapidegis antaŭen.

Kiam li ekvidis la husarojn, li repuŝiĝis, ekhaltis kaj atendis sian armeon, poste la ferbastonegon levante montris al la klostro kriegante raŭke:

– Metu en fajron la monaĥinojn!

La homamaso ekscitiĝinte kriegis saman.

Sed la kriegon subpremis la trumpetvoĉo de la kavalerio por signi la ordonon de preparado, pro kio malpliiĝis la ekscito de la amaso, la preparado.

– Mi petas, kamarado, – diris la juna Fritz al Riĥardo – ne donu signon por kunpuŝiĝi! Ne estu buĉado! Mi provos paroli al la koro de la popolo.

– Do, parolu! – diris Riĥardo. – Mi restas apud vi.

Kaj li ne tiris sian glavon, ne rapidis reen al sia ĉevalo, sed li suĉis plu sian Havana-tipan cigaron.

– Venu, staru ĉi tie apud min! – diris Fritz. – Ĉi tiel la popolo komprenas la fratecon, kio estas inter la civitanoj kaj la soldatoj. Apud mi vi estas sur netuŝebla, sanktigita loko.

Riĥardo kaj Fritz supreniris al la pordego de la monaĥejo, al kiu kondukis kvar ŝtuparvicoj. Ties sojlo estis la oratorejo de Fritz.

– Fratoj! – komencis paroli Fritz.

Kaj poste li parolis al ili bonajn aferojn, pri la libereco, pri konstitucio, pri devigoj de la civitanoj, pri intrigoj de la malamiko, pri patrujo, pri regnestro kaj pri gloraj tagoj.

Sed ili ne estis sekurigitaj sur ĉi tiu sanktigita loko.

Kelkaj terpomoj, brikpecoj klakis super ilia kapo, kiuj aferoj signifis rimarkojn de la aŭskultantaro. Ankaŭ la ĉapelon de Riĥardo trafis kelkaj pecoj.

Kelkaj ĝeneralaj kriegoj estis pli laŭtaj, ol la parolo de la juna oratoro, pro kio li devis paŭzi.

– Bona amiko, sufiĉis la terpomĵetado – diris Riĥardo al la juna Frizt; parolu kun viaj fratoj se vi kapablas paroli; ĉar mi parolos kun ili. Mi kapablas paroli kun tiuj.

– Tio estas malfacila situacio – diris Fritz, viŝante sian ŝvitan frunton –, la popolo estas ekscitite kontraŭ la pastroj. Nun la popolo kredas ke ili devas detrui ĉiujn monaĥejojn. Defendado de la monaĥinoj ne estas populara afero. Sed la homo tiel taksas tion, ke pri la virinoj kaj pri la revolucio oni devas esti ĝentila.

– Sed mi vidas tion – diris Riĥardo, rigardante al la fenestroj de la monaĥejo. Tiuj estis disrompitaj. Feliĉe sur la interna flanko de la fenestroj estantaj lignotabuloj defendis la ĉambregojn.

Poste la popolo komencis priĵetadi ankaŭ la husarojn; la ĉevaloj ekmaltrank­vili­ĝis.

Dum Fritz denove komencis oratori, oratoris ankaŭ la ferbastonega viro; la amaso ne komprenis iliajn vortojn. Subite apud la soldataro iu nova figuro aperis, li antaŭenvenis, je kies vido la ŝvita vizaĝo de Fritz Goldner ridetis.

– Ho, finfine li alvenis!

– Kiu venas? Kio venas?

Unu stranga, bizara figuro venas. Ankaŭ ĉi tiu estas studento kaj estas alta statura. Apud ties ĉapelo estas tri grandaj strutopulmoj; ties vizaĝo estas glata, maldika, ruĝa – meze de tio estas grandega nazo; sur lia ŝultro estas larĝa trikolora rubando kaj lia longa hararo flugas post li.

La fama viro rapidegis al la starantoj antaŭ la monaĥinejpordego.

– Dio benu vin, kamaradoj! Mi estas jam ĉi tie, vi ne devas timi! Mi estas Hugo Mausmann, ĉefleŭtenanto ĉe la dua legio. Ĉu vi havas multe da problemoj? Mi scias. Mia amiko, Fritz estas eminenta oratoro. Li rapide konformiĝas al la tragikaj situacioj. Sed ni devas koni la popolon. Ĉi tie ne povas helpi Schiller[37], ankaŭ ne Hans Sachs[38]. Kiu povas ridebli la popolon, tiu estas la venkinto. Atentu! Se mi komencas diri versojn, ĉiuj admiros, gapos, aplaŭdos kaj fine komencos ridegi, poste ni povas direkti ilin.

– Nu, komencu tion, kamarado, ridigu la popolamason, ĉar mi plorigis ilin.

Hugo Mausmann antaŭenpaŝis sur la tribuno, mansignante patose al la popolo por paroli.

Li tiris el poŝo sian naztabakan skatolon, el kiu li enspiris. Ĉi tiu stranga movo vere surprizis la ekscititan popolon, kiu iomete silentiĝis.

Hugo Mausmann komencis diri siajn senfinajn ŝercajn superrimojn, kun kiuj li kutimis paroli.

Li diris unu post alia la sekvajn:

„brüder” (fratoj) – ”Güter” (posedaĵo), „die Freiheit” (la libereco) –

„sich freut heut”, „Metternich – schmetter nicht”: (Metternich ni ĝojas hodiaŭ, ke vi estas jam pasinto”.)

„Minister – hin ist er”: (Ministro for!)

Poste „braven Cavalleristen” – „hocta isten” (Bravaj kavalerianoj – bonvenon!)

Post ĉi tio kiel ekzemplo de la frateco li ĉirkaŭbrakumis la husarkapitanon.

– Bona amiko! Eĉ ne pro tio-ĉi ili ridas, – diris Riĥardo, kiu pri tio gapis plej multe, ke la oratoro ne atentis la al lia vizaĝo premitan cigaron.

Hugo diris plu la versojn, sed la popolamaso ne volis aŭskulti lin.

– Iru for, defendantoj de la pastroj! Ĵetu en fajron la monaĥinojn! – aŭdiĝis de ĉiuj flankoj kaj komenciĝis la ĵetado per la popolaj pafaĵoj. – Poste subite oni trafis per ovo la pinton de nazo de la juna oratoro, pro kio liaj okuloj – buŝo pleniĝis de ties tuta ovenhavo.

– Nu, nun diru spritan rimarkon, frato!

Efike de tio ĉi la popolo komencis ridi. Sed tiu ĉi ridaĉo estis triumfridego de la brutaleco kontraŭ la malsukcesulo. Li ridaĉis pro tiu kazo tiel, kiel la kruela fiamaso kutimis ridaĉi historion de la histriono, kiu defalis de la ŝnurego kaj ne kapablas reekstari. Ĉi tiu triumfridaĉo estis la voĉo de la lasta minaco de la ribela monstro. Tiu disŝiros tiun, kiun ĝi primokis.

Kapitano Riĥardo forĵetis sian cigarrestaĵon kaj ekiris ŝtuparo malsupren.

Fritz ekstaris antaŭ lin, ĉirkaŭbrakumis kaj ne lasis pluiri lin.

– Mia kamarado, mia frato, ne faru tion! Ne donu signon, ordonon por masakri! Mi ne tiun sangon bedaŭras, kiu elfluas, sed tiun malamon, kiu iĝos el tiu. Ni ne malamu unu la alian. Via glavo ne povas gustumi sangon de nia popolo. Ni havas unu altaron. Ni ne oferu unu la alian sur ĝi. Ankoraŭ eblas helpi pace.

– Kiel?

– Iru supren al la monaĥinoj; parolu kun la regnestrosinjorino. Kristanoj, sanktaj virgulinoj ne povas voli, ke pro ili elfluu la sango de multcent homoj kaj komenciĝu malbenita batalo de du nacioj, de du landoj. Ne. Ni ne volas, ke ili estu martiroj. Sed ili fuĝu de tie ĉi. La flankopordo estas defendata de viaj husaroj, tra kiu ili povas fuĝi en la internan urbon. Ja ili ne havas trezoron; kion ili volas, tiujn ili kunportas facile. Kaj kiam estos malplena la klostro, ni kondukas la delegitojn de la popolo en la klostron. Ni montros al ili, ke ĉi tie estas neniu, nenio, al kiu povas sin venĝi, kaj kion ili povas uzi kiel predon. Kaj la konstruaĵon la ŝtato havas. Ni signas sur la murojn, ke ĉi tiu estas havaĵo de la ŝtato. Kaj ili ne detruos. Post nelonge niaj aliaj amikoj alvenos, ni miksiĝos inter la popolon, informos, trankviligos ilin. Ni petas vin nome de la Ĉielo, ne tiru tiun fatalan glavon el la ingo. Iru, parolu kun la monaĥinoj, mi kaj Mausmann restas ĉi tie kaj retenos la koleron de la popolo korpe kaj anime. Dum via foresto ni ambaŭ staros inter du tempestoj.

– Vi estas kuraĝaj fraŭloj, bravaj infanoj! Estas bone. Mi akceptas vian konsilon. Parolu kun viaj fratoj, poste mi parolos kun miaj onklinoj.

Riĥardo komencis estimi la kuraĝon, ĉar kelkaj junaj homoj ĵetis sin inter la ribelan popolon kaj belvorte klopodis malhelpi la kunpuŝiĝon.

Li decidis, li helpos ilin realigi la honestan volon. Li reiris al la pordego de la monaĥejo kaj sur ĝi frapegis. La kaduka pordisto atentis ĉe la pordego la okazaĵojn kaj tuj enlasis lin, kiam Riĥardo nomis sin. Poste la pordisto denove fermis la pordegon malantaŭ Riĥardo kaj informis lin, kien li iru, se li volas priparoli kun la regnestrino. Riĥardo irante supren sur la ŝtupoj, diradis en si mem, kion li diros al la regnestrino de la monaĥejo, kiel li informos ŝin pri la danĝero, kiel li klarigos al ŝi kial li devas indulgi la popolon, kial oni devas porti tiun oferon, ke la pli saĝa cedu al la peto, kial estus pli saĝe forlasi la ejon.

Iomete li hontis, ke li kiel soldato ne povas tiri la glavon por defendi la virinojn. Kiomfoje li faris tion pro unu malbona rigardo! En kiom da dueloj li donis vundojn al bravaj kontraŭuloj pro iu insulto! Sed li silentigis sin, ke la monaĥinoj ne estas virinoj, sed tiaj estaĵoj estas ili, kiuj ne havas sekson.

Sur la koridoro li marŝis sen tio, ke kun iu ajn li renkontiĝus. La monaĥinoj kolektiĝis en la refektorio. La fenestroj de la refektorio rigardis al la strato kaj ĝiaj internaj tabuloj estis fermitaj; la tuta ĉambrego nur tra la malfermita pordo ricevis helecon.

Kiam Riĥardo ekhaltis sur la sojlo de la ĉambrego, kiun ankoraŭ viro ne piedpremis, tiam li vidis kortuŝan scenon.

Unu monaĥino kuŝis meze de la ĉambrego mortante. Ŝi suferas pro nervo­malsano antaŭlonge, kaj la strataj monstroscenoj de la hodiaŭa tago kaŭzis ŝian morton. La timiĝo, la frenezuma bruado kaŭzis ĉe ŝi nervajn spasmojn. Ŝiaj kunulinoj flegante, konsolante grupiĝis ĉirkaŭ ŝi.

Dum ĉi tiu martira sceno, en ĉi tiu kripta lumigo estis inter la virgulinoj, kiuj genuis ĉirkaŭ la mortkonvulsianta monaĥino, li ekvidis unu konatan vizaĝon, pro tio ĉiuj siaj sangogutoj ribelis kontraŭ sia koro.

Tiu estis Edita. En ĉi tiun monaĥejon sendis ŝin ŝiaj onklinoj ĝis fino de la gefianĉiĝa jaro. Ankaŭ la fraŭlino ekkonis sian amaton kaj ŝia rigardo esprimis ĝojon, kiam ŝi ekvidis la vangojn de la kavalirstatura junulo.

La priorino estis alta sekastatura, fiera virino, kiu kun severa rigardo paŝis antaŭ la kapitanon kaj trankvile, senemocie demandis lin:

– Kion vi volas?

Riĥardo en ĉi tiu momento forgesis ĉiun penson, pro kiu li venis ĉi tien.

Li tute ne tion respondis, kion li elpensis, sed nur:

– Estu trankvila, regnestrino! Mi ĵuras al vi je Dio, ke mi disbatos kaj forpelos de tie ĉi ĉi tiun fiamason!

Sur la fenestrotabuloj jam frapis la ŝtonaro, kiel frapado de hajlo.

La okuloj de Riĥardo ankoraŭ unufoje renkontiĝis kun teruriĝa rigardo de Edita. La kolero plenigis lian organismon; li vidis la mortantan virgulinon, kiel ŝi kuŝas sur la marmorplanko inter konvulsioj. Li vidis sian amatinon kiel ŝi kun malespera rigardo etendas al li siajn interplektitajn manojn. Li aŭdis furioziĝintan kriegon de la virgulinsangon trinkanta monstro de ekstere kaj lia tuta animo indigniĝis pro tio.

Li ne atendis respondon de la priorino, sed turnis sin, rapidegis malsupren sur la ŝtupoj. Li elŝiris la pordegon de la monaĥejo, dekstren maldekstren li forpuŝis la tie estantajn du junajn reformistojn, rapidegis al sia stalono, enseliĝis kaj saltigis antaŭ la popolamason kaj eltiris sian bonan „Al-Bochhacen”-tipan glavon.

Li rigardis supren sur la fenestrojn de la monaĥejo kaj tiel vidis, kvazaŭ iu fenestrotabulo malfermiĝus kaj iu rigardus tra tiu. Ĉu povas esti, ke Edita estis tiu?

Nu, se ŝi rigardas ĉi tien, tiam vidu, kiu estas tiu viro, kiu ŝin amas, Riĥardo nur du vortojn diris al la friponaro:

– Forportu vin, fiamaso!

Liajn vortojn sekvis sovaĝa, tro fiera ridaĉo. Poste Riĥardo turnadis sian glavon super sia kapo; la trumpeto ordonis rapidegan atakon kaj Riĥardo galopis tien, kie la kolero de la popolo plej forte flamiĝis: rekte al la agitanta popolo­ratoro.

La grandega gigantulo levis supren la ferstangon kaj tiun svingadis en la aero tiel, ke ĝi muĝis.

Al Riĥardo tiel ŝajnis, ke el fenestro de la monaĥejo aŭdiĝus akra krio. La ferstango muĝante batis sur la kavaliron. Riĥardo per antaŭen etendita pugno, per streĉita brako haltigis la kruelegan baton. Dank’ al la fero de sia fama glavo, kaj dank’ ankaŭ al la pugno, kiu tiun tenis. La du teruraj feroj ĵetadis fajrerojn, kiam ili kunkisadis. Sed la fama glavo eltenis la provon, ĝi ne malakriĝis. La gigantulo ne havis tempon por levi ankoraŭ unufoje la ferstangon, ĉar en la sekva momento surtere estis piedpremita. Kaj post kvin minutoj estis malplena la strato.

La furioza grego diskuris al diversaj direktoj, kiam la kavalerio galopis al ili; la grego forĵetadis siajn flagojn, armilojn; rapidegis, fuĝis al ĉiuj direktoj silentante, ne kriegante plu; kiu ricevis vundon kaj surteren falis, tiu kvazaŭ estus mortinto mutiĝis.

Sur la malproksimaj stratoj nur hufbruo de la galopanta kavalerio aŭdiĝis. La kuranta popolo mutiĝis. Riĥardo kun sia kavalerio persekutis, batis la kurantojn ĝis ili fuĝis en siajn domaĉojn, de kie ili antaŭenvenis.

Poste denove ili revenis.

Lian rapidan ĉevalon la tuta grupo ne postatingis. Li galopis sola, fiere serĉante la malamikon. Liaj fidelaj rajdistoj kaj la trumpetisto galopis post li. La pli lasta blovis la alarmon, restante malproksime de la kavaliro.

Kiam li jam dufoje galopis antaŭ la monaĥejon, tiam eĉ ne unu animo estis jam sur la placo. Iu fenestrotabulo de la monaĥejo estis malfermita kaj tra tiu li ekvidis fraŭlinon Edita.

Kial ne venas nun iu nova malamiko? Li devis nur deziri tion, kaj alvenis tiu.

Apenaŭ grupiĝis la kavalerio post la persekuto de la fiamaso, jam el la kontraŭa direkto nova bruo ĝenis la silenton de la strato. Alia popolamaso proksimiĝis.

Kiu ne konis la karakteron de la bruo, tiu ne povis diveni, kio ĝi estas. Nome ĝi estas la bruo de regulaj soldataj paŝoj.

Poste aŭdiĝis iu malgaja kanto laŭ la melodio de la Marseljezo. Dum tiu ĉi aŭdiĝis malproksimiĝinta sono de iu raŭka tamburo. Ĉiuj ĉi intermiksiĝis kun infanvoĉa vivuado de la kara strata junularo.

Sur la strato rapideganta freŝa vento portas polvon, kiu enkovras la homama­son, briloj de la bajonetoj estas videblaj kaj inter ili estas unu flirtanta blanka flago, kies tri koloraj rubandoj vangofrapadas en la aero, kvazaŭ ili ne kompre­nus unu la alian.

Do, iu regula armila grupo proksimiĝas.

Oni ne scieblas, ĉu tiu estas malamika, aŭ alianca. La vento forte miksas la polvon, malpuraĵon kaj ĵetas en okulojn de la proksimiĝintoj kaj kiam la vento forportis la polvon, tiam ekvidas unu la alian ambaŭ armilaj grupoj unu de alia je cent paŝoj.

Nun Riĥardo vere ne scias, kiuj ili estas. Tiuj laŭorde en vicoj marŝantaj armilaj viroj, sur ties ŝultroj estas kartoĉujoj; sed ne soldatoj. Ili estas multspece vestitaj, ties ĉapeloj estas cilindraj ĉapeloj, ombrelaj ĉapeloj, velurĉapeloj; ili portas frakojn, mantelojn kaj sur ĉies maldekstra brako estas ligita blanka rubando. Ĉi tio ne estas ribelanta fiamaso.

– Kiuj vi estas? – alparolis kapitano Riĥardo al la armila grupo, dum li antaŭen galopis.

– Nacia gardistaro ni estas – respondis memkonscie antaŭ la grupo estanta viro, tielŝajne la majoro de la grupo.

– Kion vi volas? – demandis Riĥardo.

Ĉi tio estis kurioza demando. La inda majoro estis brava marokentananta majstro kaj li ne povis subite respondi la demandon.

Sed ĉe la armeo estis jam niaj amikoj Goldner kaj Mausmann antaŭe de iu reformista grupo kaj respondis, komencante la melodion de la Marseljezo, je kiu estis skribita iu tre pacama poemo. El ĉi tiu ĉiuj povis scii, ke la brava grupo havas tiun volon, ke flirtigu la flagon de la libereco kaj per briloj de la armiloj refuĝigu la malamon kaj la homoj unu kun alia frate interbrakumi.

Riĥardo aŭskultis la ĥorkanton, kiun Fritz kaj liaj kunuloj kantis.

– Sed nun mi dezirus aŭdi tiun ankaŭ en prozo, ke kial vi estas ĉi tie.

La majoro elpensis la respondon:

– Por fari pacon kaj ordon.

– Do, bonvolu – diris Riĥardo flegme.

La homeca majoro ĝene ĉirkaŭrigardadis. Li ne sciis solvon de la problemo, ĉar antaŭ li staris la husararo. Ili ne povis flugi for super la husaroj.

Li devis konsiliĝi kun sia oficiraro, kion li respondu.

Pro tio li ŝvitis. Ja li ne ordonis al grupo aliokaze, nur dum la tago de la Sinjoro okaze de la procesio.

– Do, jes, kapitano. Tion mi komprenis, ke kun via helpo.

– Ĉu jes? Ĉu vi havas tagan ordonon por mi?

Nu, tiu demando mankis al la pacama majoro, ĉar jam ili tute ne havis ŝaton fari la tutan soldatan agadon. Fritz kaj Mausmann tien saltis helpi al li, kaj flustris la respondon.

– Nature, mi havas tiun de la „aŭlo” kaj komandantaro de la nacigardistaro.

– Mi ne konas tiujn sinjorojn.

La majoro nun jam ekkoleris.

– Nu, sinjoro kapitano!

– Ne koleru sinjoro majoro, ni devas priparoli ĉi tiun demandon; ĉar se ni devas kunagadi, tiam aŭ vi ordonas al mi, aŭ mi ordonas al vi; ni devas havi leĝon de iu, kiu ordonas ambaŭ al ni.

– Do, kion fari?

– Bonvolu forsendi iun al la ĉefkomandantaro, aŭ al la ministerio pri milita­feroj, kiu informas ilin pri la ĉi-tiea stato kaj portu al mi iun dekreton, kiun ni devas respekti. Ĝis tiam ni restas ĉi tie; ni en la seloj, vi en la vicoj.

Ĉi tiun proponon ĉiuj devis akcepti. La majoro forsendis la plej aktivajn du junulojn al la nomitaj lokoj: Hugon Mausmann kaj Fritzon Goldner al la ministerio pri militaferoj por informi pri la ĉi-tiea stato.

Laŭ propraj opinioj!

Sed ĉi tiuj opinioj povas esti du diversaj aferoj laŭ tio, ke kiajn konceptojn havas la opiniantoj. Ne estas forgesende, ke Goldner estas entuziasma idealisto; Mausmann estas strata poeto, kiu dum siaj oratoraĵoj ricevis putran ovon kiel donacon de la publiko, kio estas la plej malfavora impreso.

Dum ambaŭ junuloj estis malproksime, la du grupoj restadis sur du flankoj de la antaŭmonaĥeja placo.

Riĥardo estis feliĉa kaj ekscitita, ke li povas defendadi per sia glavo fraŭlinon Edita. Se li ne havus tiun penson tiam li transdonus la defendon de la monaĥejo al la nacigardistaro. Ja li tiuokaze ne estus respondeca pro la okazintaĵo. Kaj la nacigardistaro devas vidi, kiel li defendu la monaĥejon.

Sed fraŭlino Edita estis tie!

La gardon de ties pordego li transdonos al neniu.

Post du horoj ambaŭ junuloj kunportis al Riĥardo sigelitan leteron. Li finlegis la de Mausmann kunportitan leteron, kiun li sendis la ĉefkomandanto.

Ho, Lia Ekscelenca Moŝto estis ege ekscitita. Li tre riproĉis pro la malzor­ge­meco la kapitanon. Kial li ne atakis ilin? Kial li lasis la ribelon tro disvastiĝi? Tuj li devintus pafi, bati kaj ĉiujn piedpremi. Alifoje li faru ĉi tiel respondecplene. Ankaŭ al filo de la diablo li ne indulgu!

„Nu, tio ĉi estas bone.”

Nu, ni vidu la alian leteron! Kion diras la letero de la ministro pri militaj aferoj? Nu, en tiu letero estis riproĉanta pli forte Riĥardo pro la senpripenseco, ĉar li kaŭzis amasbuĉadon, ja la stratan tumulton li povintus premi per simpla armila demonstrado. Pro tio li seroze estas riproĉinte. Se la anĝelojn detiras de la ĉielo, eĉ ne tiam li komencu interbatadon.

Kapitano Riĥardo kaŝis en la poŝon de sia mantelo ambaŭ leterojn. Poste li prenis la bonan, t.n. „al-Bochacen”-glavan tenilon per unu mano, per alia mano ĝian pinton kaj klinis ĝin arkforme kaj diris en si mem:

„Mia kara bona glavo, se vi ne estintus mia sola lasta bona amiko, tiam mi nun duonrompus vin.” Poste li rajdis antaŭ la majoron de la nacigardistaro.

– Mia sinjoro! La ordo estas certigita, bonvolu tiun gardi.

Kaj turnante sin per sia ĉevalo, li donis signon al siaj husaroj retiriĝi.

– Bedaŭrinde! – murmuradis sub sia liphararo sinjoro Paŭlo. – Jam ankaŭ ĉi tiujn ni disbatus, aŭ forpelus nun!


Kiuj vere amas

Subite ĉiuj belaj sonĝoj finiĝas.

Ni vekiĝu, nun jam estas nokto! Nun estas la plej malbelega, plej nigra, plej fulgonigra nokto.

Iu mondurbo estas tie ĉi, kie nokte lumas eĉ ne unu lampo. En ĉiuj stratoj regas plena mallumo; inter la tre grandaj etaĝaj domoj estas neinformiteco, kiel en la profundo de la ĝangaloj. Ankaŭ la ĉielo estas nigra kaj tiel ŝajnas, kvazaŭ ĝi estus volbaro de la multstrata granda karcero, kies fermitaj pordegoj kondukus ne en domojn, sed en katakombojn. Eĉ ne unu paŝo ĝenas la silenton.

Nur kelkfoje po du horoj leviĝas iu sangoluma fajroludilo, desegnante deman­do­signon sur la ĉielon; kiu scias, por kiu oni sendis ĉi tiun demandosignon?

Kaj ĉi tio ne estas cerbofantomo de la fantazio – ĉi tio estas Vieno.

Nun estas lastaj tagoj de oktobro, oni luktas por la urbo de tri direktoj. Unu parto de la popolo jam forfuĝis, alia parto staras antaŭ la batalejoj. Sur la batalejoj nur tiuj kaŝ-vagadas, kiuj tie stagnis; la gasokondukilo jam estis malkonstruite, ne estas eblo por lumigi. Ĉi tio estas bildo de Ninive dum la antaŭpereiĝa nokto. Longtempe oni povas iri sur la stratoj, dum oni trovas iun tie. Kaj bone estas la malhelo, ĉar ne videblas la rompitaj tegoloj, vitroj, flankojn de domoj difektinte de mitrajloj, la tegmentojn de bomboj disrompitaj kaj la plankoj de la etaĝoj disŝiritaj. Ie, fine de iu longa strato antaŭ ni estas iu granda masiva malhelpaĵo. Tio estas la barikado.

Du flagoj flirtas sur ties supro. En la nokto ankaŭ tiuj montriĝas nigraj; sed ili havis belajn kolorojn!

Sur la barikado amaso de batalantaj viroj. Signalfajro ne brulas; ankaŭ tie estas malhelo kaj silento. Estas tiuj, kiuj povas dormi, por ili estas treege bona la sub kapon metita granitkubo.

Kiujn la fatala nokto tenis sendormaj, tiuj paroladas mallaŭte unu kun alia. Du junuloj sidis sur la fusto de iu kanono kaj pasigis la tempon ŝercpetolante. Unu junulo havas unu brakon; la alian brakon li perdis ie.

– Vi, Mausmann – ekparolis la unumanulo – mi kredas, ke morgaŭ, post­morgaŭ verŝajne mi ektrovos mian perditan manon.

Lia kunulo ne povis rezigni pri sia bona eco, ĉar li faris rimon laŭ la al li diritaj vortoj.

– Nome se iu enterigas apud vin ĝin, oni ligas kun vi vian manon.

– Frato.

– Io flustris al mi: „Vi finis Frederiko!”

– Vian profesion, kio estis kontraŭ-policisto. Kamarado, mi kompatas mian amantinon. Sed mi ĝojas, ke ŝi ne estas ĉi tie.

– Al mi ion promesu!

– Kio ajn mi estu!

– Se mi tie ĉi mortfalas.

– Kio tre facile okazas.

– Diru al ŝi, ke ŝi estis la fina suspiro de lipo mia.

– Nu, estas bone.

– Kaj se la sovaĝbarbaro glavon puŝpikas en mian koron.

– Vi havas ĉe vi vizitkarton kaj gloron.

– Vi bone trafis la rimon. Poste ŝiaj okuloj larmiĝas.

– Se vi surskribas: „Fraŭlin’ mi vin amis.”

– Iru en la inferon kun viaj superrimoj! Ni serioze parolu.

– Ni aŭdu.

– Kunportu vian karton al Alfonsine!

– Nome se ili ankoraŭ unufoje invitos min!

– Se ne estus tia malhelo, tiam mi povus skribi unu vorton al mia nomkarto.

– Rigardu, tiu obuso venas ĉi tien, Dio estas mia atestanto!

Unu, el la malproksimo alvenanta obuso bruebatiĝis inter la ŝtonojn de la barikado, kaj tie haltante daŭrigis la fajroĵetadan saluton ĵetante sangomondon dum kelkaj minutoj sur la el sonĝo vekiĝintan teamon.

Mausmann diris je tio ĉi tiun poemon:

– Nu, ili nun sendis al vi lamplumon, ĉe ĝi vi povas surskribi la adiaŭbrakumon.

Ĉe tiu brua lumo Fritz skribis sur sian nomkarton la sekvajn vortojn: „Mi amis vin, adiaŭ.” Ĉe la lasta vorto la obuso jam eksplodis kaj ties ardaj pecoj foriris super la kapoj de la junuloj. Ili ne damaĝiĝis. Ĉi tio estis ĉiutaga ŝerco, ili ne taksis serioza. Fritz transdonis sian nomkarton al Mausmann, kiu post nelonge alparolis:

– Vi, Fritz, ĉu vi scias, kion mi vidis?

– Ĉu ankaŭ mi diru rimon?

– Mi mem faras tion. Tielŝajne ĉi tiuj anĝeloj nin perfidis.

– Kial vi pensas tion?

– Ĉar oni ekscias ĉion sur la transa flanko, kion ni planas sekrete.

– Ili havas bonajn spionojn.

– Mi tion kredas, ke familianoj-Plankenhorst estas la plej bonaj spionoj.

– Tio estas neebla. Ilia propra pordisto estas nia homo, kiu fidele informas pri tio, kiu trafikas en – kaj el la domo, ĉiuj homoj de la tago. Ili nur komunikas kun niaj homoj. Fremduloj ne iradas al ili. Nur la monaĥino Remigia, la ĉefino de la fratulinoj de Brigitta, kutimis tien iri dimanĉe, kiu kunportas la en la monaĥejo edukitan fraŭlinon Edita por viziti siajn onklinojn. La Fratulinoj Brigitta ne okupiĝas pri politikaj demandoj. Kaj pri ni ili estas devontigitaj, ja ni defendis ilin multfoje kontraŭ ribelantoj de la popolo.

– Nu, mi nur diras, ke ni ne devus komuniki diversaĵojn pri niaj aferoj kun la sinjorinoj.

– Ne estu maldanka, Mausmann. Rememoru la demokratan asocion de la virinoj, kiu multe laboris por la publikaferoj, ja flegis niajn vunditojn, kolektis monon por ni, entuziasmigis la virojn. Ho, mia amiko, sen virino ne estas liberecbatalo.

– Fiasko! Fatalo!

– Ĉu vi denove rimojn faras?

– Ne gravas!

– Vi estas maldanka! Kiom da ne merataj kisoj vi ricevis de la plej belaj sinjorinoj via amorfa vizaĝaĉo.

– Cetero kroma?

– Kaj vi riproĉas la virinojn tamen.

– Ĉi tie-tie. Tio estas la pasinto. Baldaŭ vi ekvidos, se nin oni venkos, tiel oni brakumos niajn malamikojn, kiel pli frue nin; kaj la triumfantoj faros litojn el niaj velkintaj florkronoj, se ili ne trovas aliajn objektojn; ĉi tiel okazos, mia amiko.

– Jam mi ne vidos tion – diris Fritz – Jam ankaŭ li ektrovis la rimon.

Alvenis la gardistteamo por anstataŭi ilin. Ili povis iri ripozi. Inter la muroj de la detruita sukerfabriko estis farita por ili lito el humida pajlo. Ili devis kolekti forton por la luktoj de la morgaŭa tago.

Sur ĉi tiuj malhelaj stratoj kiel fantoma planedolumo stumbletadis kaleŝo kun du lampoj. Tiuj lampoj pli bone malheligis la ĉirkaŭantan kriptan nokton.

La kaleŝo ekhaltis antaŭ la Plankenhorst-domo, la koĉero elkaleŝiĝis por malfermi la pordegon de la domo kaj enkaleŝiĝas, poste veturas en la korton de la domo.

Du virinoj elkaleŝiĝas: unu monaĥino kaj unu fraŭlino. Ambaŭ rapidegas sur la ŝtuparo, super kiu lampo ne lumas, sed la sinjorino de la domo tenas antaŭ ili du brakan kandelabron.

La dommastrino kisas la monaĥinon kaj etendas sian manon al la junulino por ŝi kisi tiun. Sub la kapuĉo de la junulino aperas la eterne gaja vizaĝo de Edita.

– Bonvenon, monaĥino Remigia – flustras la damo.

– Vere, mi bezonis defendon de la ĉielo, ke mi povis veni de la klostro ĝis tie ĉi dum tiu ĉi terura nokto. Lampo lumas nenie kaj la ŝtonaro estas disŝirita en ĉiuj stratoj.

– Nu, la ĉielo gardigas per viaj anĝeloj elektitojn de la ĉieloj, ke la ŝtonoj ne difektu viajn piedojn.

– Vere, dank’al la miraklo, ke ni vivas. Kien rapidegis tiu ĉi junulino denove? Mi devas gardi ŝin, kiel sovaĝan kapridon.

– Ŝi antaŭen kuris en la ĉambregon kaj observas, kio estas novaĵo ĉe ni, pridemandos fraŭlinon Alfonsine. Nu, mi diros baldaŭ novaĵojn al ŝi, kiuj sufiĉos por ŝia tuta vivo.

Poste sinjorino Antoinette kondukis la monaĥinon Remigia en la manĝo­ĉambron, kie primetita tablo atendis ilin; sur la tablo estis malvarmaj bakitaj viandaĵoj kaj delikataj vinoj. La akvo bolis en la temaŝino.

– Alfonsine, mi petas vin, aranĝu la aferojn en la kuirejo kaj la servistino ne venu en la ĉambron.

Edita volis iri en la kuirejon.

– Restu vi, mia karulino. Vi estas gasto en la domo. Vi indulgu vin.

Edita tiradis siajn ŝultrojn spiteme pro tio ĉi ironia malforteco, kaj lasis sin priservi de sia onklino. Antoinette mem faris ordon en la ĉambro kaj lokis surtuton al Edita. –

– Bonvolu altabliĝi!

Sinjoro Antoinette sidigis monaĥinon Remigia sur la kanapon estanta apud la ronda tablo, apud ŝin Edita sidis. Sinjorino Antoinette konvinkiĝis ankaŭ persone pri tio, ke en la najbara ĉambro neniu estas kaj fermis la pordojn kaj ordonis fraŭlinon Alfonsine fari teon por ĉiuj kaj sidis streĉe apud la monaĥinon Remigia.

– Kion mesaĝis la generalo?

– Morgaŭ ĉie decida atako estos – flustris Remigia; ankaŭ tiel ĉi ŝi ĉirkaŭri­gar­dadis ĉu la muroj, bildoj kaj statuoj ne aŭdas la vortojn.

– Ĉu vi scias, ke estas problemo?

– Kio?

– La ribelantoj fidas la konsenton de iu teamo de la ĉirkaŭfermanta armeo. Goldner rakontis al mi la tutan planon. Mi maltrankviliĝadis, kio okazos pri ni, se oni okupos la urbon. Kion faros la venkinto pri ni, pri la elstaraj rolantoj? La pacama knabo trankviligis nin, ke ni ne timu. Se ĉio perdos, tiam estos eblo fuĝi. Inter la Mariahilfer strato kaj Lerchenfelda strataj tombejoj unu husararo certigas unu parton de la blokado.

La „aĉulo” jam antaŭlonge komencis la interamikiĝon kaj kredas, ke antaŭ tempo de la findanĝero li malfermos la vojon, eĉ li estos protektanto kontraŭ la pelo. Ĉi tiel ili kredas, ke oni povos fuĝi al Galicio, aŭ Hungario. Nur obstineco de la kapitano povas malhelpi la sukceson de la plano. Ĉi tiu kapitano estas Riĥardo Baradlay.

– Ho, ĉŭ estas tiu, kiu disbatis la popolon antaŭ la klostro?

– Danke al la belaj okuloj de mia kuzino, Edita.

– Mi scias, ke post tio la kapitano ne interamikiĝis kun la „aĉulo” kaj popolestroj.

– Li estis malkontribua ĝis nun. Oni ne estis kapabla konvinki lin al siaj planoj. La soldataro jam estas antaŭpreparita, sed sian kapitanon ili treege ŝatas. Se li diros al ili: „Ni interbatalu!” Tiam ili interbatalos ankaŭ kontraŭ la propra patro. Sed nun alvenis por ili iu nova neatendita helpo.

– Ĉu?

– Sinjorino.

– Ĉu sinjorino?

– Je ĉiu troriskemo kapabla sinjorino: la patrino de la Baradlay-filoj!

– Ho! Kiel ŝi povis transveni trans la blokado?

– Aŭdace kaj preskaŭ nekredeble. Fritz rakontis al ni la tuton. Ĉi tiu dorlotita edzino de la ĉefprefekto vestis sin en kamparanvestaĵon en Schwechat ĉe legom­vendistino, kiu en taŭga dorsosako portas terpomon kaj cepon. Ŝi venis perpiede trans la blokado kaj dumvoje vendis brandon al la soldatoj, do tiel atingis en la urbon. En la urbo ŝi loĝis en la deponejo de la sama legomvendistino, kiu estas en la Singer-strato en la domo numero 17.

– Tio estas mirinda troriskemo de nobela sinjorino! Kion ŝi volas fari ĉi tie?

– Ŝi volas forporti siajn filojn de tie ĉi.

La okuloj de ambaŭ junulinoj rigardis unu la alian. En unu estis fulmo de kolero, en la alia, fulmo de fiereco.

– Ĉu ŝi volas forporti siajn filojn? – demandis gapante la monaĥino.

– Jes. Ŝi volas persvadi ilin iri hejmen al Hungario por servi la tiean registaron.

– Nu, ĉu ŝi parolis jam kun siaj filoj?

– Estas bona, ke ankoraŭ ne estis ŝanco. Hodiaŭ ŝi alvenis. Goldner parolis kun ŝi.

Li ne konsilis al ŝi, ke ŝi duafoje provu transkuri nokte trans la barikadon. Do, ŝi parolos kun sia filo, la kapitano. Ŝi parolu! Tion ni devas permesi. Ŝi iru tien kaj venu reen. Se ŝi parolos kun sia filo certe ŝi ne povos persvadi lin. La monaĥino informu la generalon. Poste morgaŭ vespere oni ĉirkaŭfermos la tutan husararon. Kiu estas tie en ilia proksimo?

– Ottó Palvicz, kun sia kirasa regimento.

– Nu, tio estos bona. Oni dekumos la husarojn. La sinjoreton Riĥardo oni pafos en la kapon.

Kaj tion Edita devis aŭdi.

Kial oni devis tion diri antaŭ Edita? Ties kaŭzo estis glacimalvarma pripensado, ke ili parolis pri tio antaŭ la amanta fianĉino. Sed la veran kaŭzon ni komprenos je la finiĝo de la historio. Ĝis tiam ni kredu, ke la kruela, sovaĝa malamo dirigis tiujn vortojn antaŭ Edita, ĉar iu sinjorina animo volis ĝuegi la mortan suferon de la alia virina koro. Sur la vizaĝo de Edita eĉ unu trajto ne montris, ke ŝi interesiĝas pri tiu plano. Ŝi manĝis bonguste.

Kiam ili parolis pri la mortpafo de ŝia amanto, tiam ŝi metis en sian buŝon grandajn pecojn da ŝinko, pro kio ŝia vango deformiĝis, sed ankoraŭ ŝi petis vinagron al la gelateno sur sian teleron.

En Alfonsine bolis la kolerego pro tiu flegmo. Ŝi ne povis reteni sin kaj glacikolere diris al Edita:

– Tiel ŝajnas, mia karulino, vian apetiton ne malbonigas tiu konscio, ke vian fianĉon oni mortpafos.

Edita pikis sur sian forkon unu gelatenpecon kaj tiun metante kun pikanta movo antaŭ fraŭlinon Alfonsine, respondis al ŝi:

– Pli bona estas fianĉo mortinta, ol vivanta fianĉo entombigita!

Poste ŝi enbuŝigis la sur sian forkon pikitan novan pecon.

Indiferente murmuris inter siaj dentoj sinjorino Antoinette.

La monaĥino Remigia siajn okulojn al la ĉielo turnante kaj siajn manojn sur sian bruston metante klopodis pruvi vangoesprime, ke Edita estas persista kaj diable malbona, malrespekta estaĵo. Nenio emocias ŝin.

Edita ne volis rimarki, kiel volas similigi ŝin la tri virinoj al ŝtono. Ŝi ŝovis sian glaseton antaŭ fraŭlinon Alfonsine.

– Verŝu ankaŭ al mi vinon, mi petas! Se mi estos monaĥino, tiam ankaŭ mi devas alkutimiĝi al tio.

Alfonsine tien ŝovis antaŭ ŝin la tutan botelon kaj rigardis, kion ŝi faras per ĝi. Kaj la mano de Edita ne tremetis, dum plenigis sian glason. Kaj poste ankaŭ la glason de Remigia ŝi plenigis el la verda likvoro.

– Ni drinku, monaĥino Remigia, ja ankaŭ ni devas konsoli nin per ĝi – alparolis la fraŭlino petole.

La monaĥino Remigia iomete mildiĝis. Kvankam ŝi ne volis drinki multe da alkoholaĵo, sed eĉ tre ŝatis ĉi tiun likvoron, do ŝi akceptis ĝin.

– Ĉi tiu fraŭlino estas vera diableto!

Sed sinjorino Antoinette ankoraŭ ne finis siajn instrukciojn.

– Ne forgesu, monaĥino Remigia, la indikon de la kvartiro de sinjorino Baradlay numero 17, en Singerstrato, en la subteretaĝa legomdeponejo; nome la virino revenos por konkeri kaj kunporti sian alian filon. Ili estu en mia potenco. Morgaŭ bonvolu informi la generalon laŭkutime. Sed atentu, ke kapitano Riĥardo ne sciu antaŭe pri la plano. Ĉi tiu homo devas morti! Eĉ se ĉiujn liajn harojn anĝeloj gardas, ankaŭ tiam li mortos!

Ŝi estas terura fraŭlino. Ŝi petas nun jam nur unu pecon de la fromaĝo kaj trinkas la likvoron, poste trinkigas la monaĥinon Remigia.

Povas esti, ke ŝi volas esti ebria, havanta kaŭzon.

Malfeliĉa fraŭlino estas ŝi. Kiom da heroaĵo estis bezonata al tio, ke ŝi manĝu, trinku. Ŝi montris avidan apetiton, soifon pri la trinkaĵoj, dum oni parolis antaŭ ŝi terurajn aferojn, kiam de tiuj ŝia animo mortadis!

Ŝi devis ludi ĉi tiun rolon. Ŝi volis kredigi, ke ankaŭ al ŝi plaĉas la vivo en la klostro. Ŝi ne interesiĝas pri alia, nur pri la paradizo en la Transmondo kaj pri la tiea abundohava tablo. Ŝi antaŭne longe tiel faris, kvazaŭ ŝi luktus kontraŭ sonĝo kaj ŝi ne povas teni fermite la palpebrojn. Ŝia kapo malantaŭen kliniĝis en la brakseĝo, ŝi fermis siajn okulojn. Sed el kaŝejo de ŝiaj longaj silkaj okulharoj ŝi vidis ĉiujn vizaĝojn.

Ili kredis, ke ŝi jam ekdormis. Kaj ŝiaj onklinoj jam rigardis ŝin nek ironie, nek malame.

– Ĉu Edita estas ĉiam ĉi tia? – demandis sinjorino Plankenhorst al Remigia.

– Ŝia ĉefa emo estas pigreco – respondis la monaĥino kuntiradante siajn kritikantajn brovojn. – Ŝi povus dormi ĝis tagmezo, se oni ne vekus, kaj vespere ŝi apenaŭ povas esti sendorma. Nek laboro, nek legaĵo interesas ŝin. Ŝi ŝatas la nenifaron. Ŝi estas senpasia estaĵo. Ŝi ŝatas nur manĝi kaj dormi.

– Ni certigu ŝian emon. Ŝi fartu tie komforte. Ŝian jarkoston ni pagos ĝis morto. Tio estas certigita. Ĉi tie ŝi devus labori denove.

– Do, Riĥardo Baradlay por ŝi estas perdita.

– Ĉiel. Kaj tiel kaj ĉi tiel. Se li povas paroli kun sia patrino, la virino persvados lin fuĝi kune kun sia teamo al Hungario. Jam sian unuan filon ŝi kunportis en fajron tiel. Tiu estas nun registaro-komisaro, sed se li ne renkontiĝas kun sia patrino kaj se li ne volas transiri kune kun sia teamo, tiam estas preparitaj tiuj pistoloj, kiuj lin en la fatala momento forsendos al la Transmondo. Ĉi tion Fritz diris al mi. En lia teamo estas du homoj, kiuj lin mortpafos.

– Kaj la fatala momento jam estas proksima.

– Se la atako morgaŭ ripetiĝos, la internuloj ne povos defendi sin. Nokte ili provos elliberiĝi el la blokado, kie Baradlay estas. Do, nun jam nur unu tago estas ĝis tio. Se la sinjoreto parolos kun sia patrino, tiam postmorgaŭ vespere li estos kaptita. Se li ne parolos kun ŝi, tiam morgaŭ vespere li estos morpafita. Por mi estas tutegale. Mi ne deziras por li la eŝafodon, kvankam li meritus mian malamon.

– Kaj post du tagoj estos ĉies fino.

– Fino de la tuta komedio.

– Kaj tiam denove ni ridos.

– Hahaha!

Ankaŭ jam antaŭe ili ridis. Kaj Edita ne povis malkaŝi tion, ke ŝi aŭdas, sentas kaj suferas ĉion ĉi! Ŝi devis trankvile mensogi la sonĝon de la pigreco kaj ebrio.

Kaj ankoraŭ ŝi devis aŭdi flustradojn de la tri damoj, dum ili priparolas pri la morgaŭaj planoj de manovroj, okazaĵoj, dum kiuj multe da homoj – brakumitaj, kisitaj amikoj – forsangos. En polvon falos kaj estos piedpremite broditaj standardoj, kiujn brodis karesemaj manoj. Kaj la kaptitaj viroj estos tir-trenitaj, perfidite en buĉejon, kiujn ili primokis kiel herooj, fratoj. Ĉiujn, ĉi sinjorinoj faris senemocie, kun sinjorina trankvilo.

Kaj la fraŭlino ne povis montri, ke ŝi timas ilin. Ŝia animo kaj korpo luktis kontraŭ siaj nervoj, ke tiuj ne tremetu. Ne estu ŝi febra, kaj ŝiaj dentoj ne klaku, kiam la infano ekaŭdis la fajrosonorilon.

Finfine la tempo alvenis por foriri.

Edita sentis, ke malvarma mano tuŝas ŝian vangon, kiel iu malvarma serpento. Ŝi ne ektimis. Ŝi lasis sin movadi, vekadi ĝis ŝi malfacile vekiĝis. Poste ili lasis ŝin kliniĝi sur la bruston de Remigia, kiu ŝin protektante kondukis sur la ŝtupoj al la kaleŝo.

Sinjorino Antoinette akompanis ilin tute ĝis la kaleŝo.

– Ne estas viro ĉe la domo por fermi la pordegon, – diris la baronino. – Ĉiuj viroj estas antaŭ la barikadoj, ankaŭ niaj pordisto kaj lakeo. Tute ni estas solaj. Se la kaduka kaleŝisto ne estus lamulo kaj surda, tiam oni forportintus ankaŭ lin.

Sed nur tial ŝi akompanis ilin ĝis la kaleŝo, ke ŝi vidu, ĉu Remigia kunportos fraŭlinon Edita.

Ĉu povas esti, ke tamen ne? La suspekto neniam dormas.

Kiam Edita sidis en iu angulo de la kaleŝo kaj tuj ekdormis, tiam ŝi trankviliĝis pri tio ĉi kaj reiris en siajn ĉambrojn. La pezmova familia kaleŝo nur malrapide povis skuiĝadi sur la malhelaj stratoj, sur la kelkloke disŝiritaj pavimeroj. Povas esti, ke ankaŭ la koĉero dormetis.

Kiam ili atingis la malhelon, Edita subite malfermis siajn okulojn.

Kion ŝi rigardis? Kion ŝi vidis? Pri kio ŝi pensis?

Ŝi pensis nur pri io tre grava, pri la forkuro. Por forkuri ankaŭ tiam, se mil diabloj gardas la pordon de la kaleŝo kaj fantomanimoj de la mortintoj iradas en la senlumaj stratoj. Ŝi kaŝe ekatentis sian kunveturantinon.

Tiu jam dormis. Ne la okuloj de Edita fermiĝis post la abunda tagmanĝo, sed la okuloj de la inspektorino. La monaĥino Remigia ronkis, dum ili atingis el la interna urbo al la suburbo. La likvoro plenumis sian devon.

La fraŭlino nerimarkate senbrue malfermis la pordon de la kaleŝo kaj subite desaltis el ĝi. Eĉ la koĉero ne rimarkis tion, ja li estis surda kaj ankaŭ dormetis. Kaj la fraŭlino rekuris en la urbon rapidege inter arbovicoj de la suburbo.

Ŝi ekhaltis nur ĉe la unua malhela strato kaj rerigardante vidis, en la malprok­si­mo la malproksimiĝantan lampon, kiun la kaleŝo de ŝia onklino kunportis en la malhela nokto kiel iu migranta lampiro.

Nur la malvarmeta nokta aero ne veku la monaĥinon! Cetere ili povus postkuri ŝin.

Ŝi rapide turnis sin en la straton kaj ekiris sola en la muta nokto. Infano, virgulino de neniu defendita, de neniu kondukita ekiris en la malhelo noktomeze en iu malhela granda urbo por serĉi unu straton, unu domon, kie ŝi estis neniam kaj en ĝi por serĉi unu sinjorinon, kiun ŝi vidis neniam.

Nur la senfina amo, kiu en la koro de la infano povas esti Dio mem, povis doni al ŝi forton al tiu penso.

Kien ŝi iru? Ŝi devis orientiĝi en la malhelo. Ŝia vojmontrilo estis la grandega Sankta Stefano-turo. Sur ĝia transflanko estas la Singer-strato. Do, ŝi devas atingi tiun preĝejon. Povas esti, ke tie ŝi trovas iun honestan, bonan koron, kiu ŝin plu informos.

Nun jam ŝi povis tremeti kaj korpe kaj nerve. Nun jam neniu vidis ŝin.

Tremante pro la febro, ekscitite pro la rapido la infano kuris en la stratoj, kiuj kondukis en la direkto de la granda gotika turo. La stratoj estis surdmutaj. Kvazaŭ ŝi irus sub la tero en labirinto de la fabelo. En malvastaj stratoj de la interna urbo inter la pluretaĝaj domvicoj la nokto estis pli malhela, ol aliloke. Oni ĉesigis ĉiun lumigon, por ke la sieĝantoj havu nenie celpunktojn. Kiuj havas kuraĝon por vivi, tiuj estas ĉe la urbopordegoj kiuj timegas, tiuj kaŝas sin en keloj, defende sin de la bomboj. La strato estas malhela.

La fraŭlino Edita aŭdas eĉ siajn paŝojn ne, sed voĉon alian same ne, ja kuras tre ege sen brueto. Sed timas ŝi la nokton; sed la paroksismo regas super ŝia timo kiel super sonĝbildo de febra malsanulo, la amaton minacanta danĝero kaj la en ĝi esprimata aŭdaco. Kiel febraj malsanuloj kutimis elsalti el siaj litoj, fuĝi tra la fenestroj, kuri sur akraj ŝtonetoj, ekataki fortajn homojn – pri siaj timoj, abomenoj. Ŝi nur unufoje ekhaltis, dum la turhorloĝo signis la tempon. Ŝi aŭdis du signojn. Do, ŝi kuris jam duonhoron, sed interna urbo de Vieno estas atingebla dum duonhoro inter siaj du finoj, ĉefe por iu, kiu rapidegas. Do, ŝi devojiĝis.

Iel ŝi atingis al vojkruciĝo. Denove ŝi ekvidis la Stefano-turon, kiun ŝi vidis dekstraflanke apud ŝi. Tamen ŝi ne devojiĝis. Ĉi tie devas esti la Singerstrato. Kiel ŝi povos ekvidi nun en la malhelo stratonomon, domonumeron?

Kaj ŝi aŭdis ankaŭ trinoble moŝtan sonon de la Stefano-turo. Ĝi signis la noktomezon.

Kaj dume finiĝis la sono de la turhorloĝo, denove leviĝis la fajroludilo el la turo, kiu denove desegnis sur la nigran ĉielon la luman demandosignon; por kiu ĝi respondas nun?

Edita serĉis ĉe ties lumo avide rapidante la sur angulo estantan surskribon de la strato. Ŝi treege ekĝojis rimarkinte ĝin. Ĝuste super ŝia kapo estis la surskribo: „Singerstrato.”

Ŝi denove esperadis. Gardanĝelo prenis ŝian manon, ĝi kondukis ŝin ĝis tio. Ĉi tiu espero tute trankviligis ŝin. Ĉi tio ne estis bonŝanco sed la providenco! Se la komenco estas bona, tiam ankaŭ la fino devas esti bona.

Nun jam ŝi povis orientiĝi. La lumludilo diseksplodis, la nokto iĝis denove nigra, sed Edita jam sciis, kie ŝi staras, tie estas la 1-a numera domo. Sur ĉi tiu domvico estas la para-n numeraj domoj. Ŝi devas kalkuli la pordegojn kaj ektrovos la 17-a numeran pordegon. Ŝi daŭrigis la serĉon en la malhelo. Tiel ŝajnis al ŝi, ĉesis la lumludo, iĝis la nokto pli malhela, ol antaŭe. Ŝi povis iri palpadante kiel blindulino. Ŝi devis ekpalpi ĉiujn pordegojn, ne volis kunerari la vendejpordojn. Ĉi tiel ŝi iris antaŭen, kalkulante la domojn: 13-15. – Nun sekvos la 17-a pordego.

– Kiu estas tiu? – ŝi ŝrikis subite terure, ĉar ŝi stumblis sur iu vivaĵo ĉe la 17-a pordego. Ŝi ekkaptis ĝin terure per du manoj.

– Jesuo-Maria, Sankta Anna! – ekkriis la alia vivaĵo. – Ĉi tiu estas freneza.

Tiu estis kadukulino, pro kiu Edita ekstumblis.

– Ne, ne, pardonu min! – anhelis la fraŭlino lasante la vestaĵon de la virino – sed mi ege ektimis de vi.

– Mi pli forte ektimis, ol vi. Kion vi volas fari ĉi tie, fraŭlino?

– Mi serĉas la 17-a numeran domon.

– Ĉu jes? Kion vi volas fari en tiu ĉi domo?

– Mi devas ektrovi tiun.

– Kun kiu vi volas paroli nun nokte, fraŭlino?

– Kun sinjorino.

– Ĉu kun sinjorino? Kun kia sinjorino?

– Kun legomvendistino, kiu alvenis kun alia komercistino ĉi tien hodiaŭ vespere.

– Kion vi volas priparoli kun ili? Se vi ekdiras tion, mi kondukos vin al ili.

– Ho, ne pridemandadu, onjo; se vi kredas Dion, kredu min, ke la vivo de du homoj estas danĝerigitaj. – Ho, mia Dio – multe da homoj estas en danĝero! Se mi ne parolos kun la sinjorino, ili mortos. Mi petas vin konduki min tien, al ŝi!

– Tiu domo estas malantaŭ mia dorso – diris la kadukulino, – se vi volos enveni, bonvolu veni kun mi, fraŭlino.

Edita jesis.

– Ni iru en la domon.

– La ŝlosilo de la pordego estas ĉe mi – diris la sinjorino kaj malfermis la porde­gon, kaj antaŭen enlasisis la fraŭlinon, poste denove fermis tiun malantaŭ ili.

Nur nun ŝi ekkonsciiĝis, kion ŝi faris. Ŝi estis fremda en unu nekonata domo nokte elmetinte sin sub la dispono de fremdulo, kiun ŝi neniam vidis.

Fine de malvasta koridoro la vento flagrigis meĉon estantan sur tero. La dika, ruĝvizaĝa kadukulino levis la meĉon kaj rigardis bone ĉe la lumo la alvenantan fraŭlinon kaj poste gapante balbutis, rekonante ties vestaĵon:

– Mia Sankta patro! Ĉi tiu estas unu monaĥinedukatino!

Sur la tuta figuro, la trajto de Edita ekaperis en tiu momento iu glorkrono, kiu instinkte devigis je estimo la nekonatan sinjorinon. Martiro, sankta bildo staris antaŭ ŝi.

– Ĉu vi volas paroli kun la legomvendistino, fraŭlino?

– Ne, sed kun tiu, kiu alvenis kiel gasto al ŝi.

– Ĉu vi scias ion pri tiu ĉi virino?

– Ĉion.

– Ĉu vi scias, ke vi ludas kun via vivo?

– Mi scias.

– Nu, venu post mi.

La homino ekiris antaŭen, prenante la meĉon. Ŝi kondukis la fraŭlinon tra la malvasta koridoro al la pli malvasta kelofaŭko kaj diris al ŝi, ke ŝi nun iru antaŭen.

Edita ne hezitis. Ŝi ekiris sur la lignoŝtupoj de la kelo per sia mano apogante sin al la malseka muro kaj dum tio rememoris pri tio, se tiu gardanĝelo, kiu akompanis ŝin tien ĉi, ne defendus ŝin, tiam ŝi estus predo de la teruroj. Ĉi tiu virino povas esti iu ajn kaj ankaŭ tiu alia povas fari pri ŝi kion ajn, neniu scius tion.

Sed ŝi silente iradis malsupren sur la ŝtupoj. Tiu ulino prenis ŝian brakon per osta manplato, ĉu por konduki, aŭ por ke ŝi ne stumbladi? Atingante la subon de la ŝtupoj, ili estis en mucida keletaĝo.

– Dekstren iru! – flustris la kadukulino.

Edita lasis sin antaŭen ŝovi tra labirintoj de la keletaĝo, poste finfine ili alvenis al fermita lignopordaĉo, tra ties breĉoj kandelolumo estis videbla, spite de tio, ke la pordaĉo estis fermita ekstere.

La kadukulino malfermis la pordaĉon.

– Ni iras ĉi tien, fraŭlino.

Sed jam antaŭ la malfermo de la pordo Edita sciis, ke ŝi estas sur ĝusta loko. Tra la pordobreĉoj legomodoro flarsentiĝis. Ŝi trankviliĝante ekspiris. Estas nekredeble, ke odoraĉojn de karoto, apio eblas saluti kiel ambrozioodora. Ĉi tio estas la deponejo de la legomvendistino.

– Atentu, ankoraŭ estas unu ŝtupo malsupren! – atentigis la komercistino la fraŭlinon; kiam la fraŭlino enpaŝis, ŝi denove fermis la pordon kaj restis ekstere.

Edita trovis sin en volba kaverno, ĉe kies anguloj estis tufoj de terpomoj, karotoj kaj ĉe la muroj estis tufoj de cepoj.

Meze de la kelokaverno estis du pajloseĝoj; sur unu lumis sebokandelo, sur la alia seĝo sidis sinjorino, portanta popolan vestaĵon, kian portas la urbaj komercistoj.

La virino silente rigardis sur la enpaŝantan fraŭlinon. Ĉi tiu vizaĝo ne kutimis konfesi siajn surprizojn. Al ŝi ne ordonis la nervoj.

La knabino ekscitite rapidegis al la virino kaj surgenuiĝinte antaŭ ŝi, terure rapidante diris:

– Sinjorino Baradlay! Oni volas mortigi vian filon!

La virino surpriziĝis, sed ne ŝrikis. Sed la vortoj atingis ŝian koron.

– Ĉu Riĥardon? – balbutis ŝi sinforgese.

– Jes, jes, – diris la fraŭlino rapidante. – Riĥardon, vian Riĥardon. – Ho, sinjorino mia, savu lin!

Kaj perforte ŝi ĉirkaŭplektis per siaj brakoj la genuojn de la virino.

La damo esplorante rigardis la vizaĝon de la fraŭlino.

– Ĉu vi estas Edita?

Fraŭlino Eita dolĉe supren rigardis sur ŝin.

– Ĉu vi aŭdis jam ĉi tiun nomon?

– Mi konas tiun el letero de mia filo. Laŭ viaj vizaĝo, vortoj mi konstatis, ke vi estas fianĉino de Riĥardo.

– Ho, sinjorino mia, mi estas fianĉino de la tombo, de la kriptoj kaj preĝejmuroj. Mi scias bone, antaŭ mi oni priparolis, ke mia fianĉo devas morti. Li devas morti de terura, ne pacigebla morto; sur eŝafodo, aŭ de embuskomurdisto. Pro tio ĉi mi rapidegis al vi. Vi estas lia patrino. Elektu por li pli belan morton.

– De kie vi scias ĉion ĉi? De kie vi scias, ke mi estas ĉi tie? De kie vi scias, kiu mi estas? De kie vi scias, ke Riĥardon minacas danĝero?

– Mi diras al vi. Vi estas perfidita. Viaj plej bonaj alianculoj, petolaj, senzorgaj junuloj perfidis vian sekreton al ruzaj damoj, kiuj ludas amantinojn, libereche­roojn; sed ili estas delegitoj de la mortiganta kontraŭulo. Ili diris antaŭ mi, kiel ili perfidos morgaŭ vin kaj vian filon; se vi parolas kun Riĥardo, oni ekkaptos lin kaj ekzekutos; se vi ne povas paroli kun li, tiam liaj subuloj embuskomortigos. Kial oni diris tion antaŭ mi? Kiel ili volas interrompi, frenezigi mian animon? Mi ne scias!

La fraŭlino ploregis, sed nur kelkajn momentojn. Poste denove iĝis magnete gaje vigla.

– Sed ili trompiĝis pri mi. Ili kredis, ke mi estas jam freneza, kaj mi estas mortinta. Sed mi eskapis de ili, mi forfuĝis, rapidegis tra la tuta urbo. Estis malhelo, sed mi ektrovis ĉi tiun lokon, ĉar defendis Dio, ja Dio estis kun mi. Kaj Dio kondukis min tien ĉi. Kaj Dio kondukos ankaŭ plu!

En la emociaj vortoj de la fraŭlino estis multegaj sublimaj sentoj, pro kiuj la sinjorino ĉirkaŭbrakumis la ŝultrojn de la fraŭlino kaj rigardis plezurante ŝian vizaĝon.

Tiu ĉi kapablas tiom ĉi por ami Riĥardon!

– Rekonsciiĝu, infano mia, poste ni priparolu trankvile. Mi estas trankvila. Ĉu oni diris antaŭ vi, ke oni perfidos lin morgaŭ matene?

– Mi scias certe.

– Mi havas duonon de la nokto por antaŭi ilin.

– Ĉu vi iros al via filo?

– Tuj.

Edita kunmetis siajn manojn petegante.

– Kunvenigu ankaŭ min!

La virino iomete meditis en si mem.

– Bone estos. Venu ankaŭ vi kun ni!

La fraŭlino aplaŭdis per siaj manoj pro ĝojo. Ŝi estis infano.

– Pripensu, ni riskas nian vivon.

– Sed mi tre ĝojas pro tio!

– Ankaŭ vi devas vesti en kamparanvestaĵo, nur tiel vi povos veni kun ni.

Sinjorino Baradlay envokis la komercistinon.

– Sinjorino Bábi (akuŝistino), ni devas tuj foriri.

– Ankaŭ tiel estos bone – diris la kadukulino.

– Ankaŭ ĉi tiu fraŭlino venos kun ni.

– Ĉu ankaŭ ĉi tiu? Ĉu ankaŭ ŝi bezonas kostumon?

– Ĉu ĝi estas?

– Por ĉiuspecaj staturoj.

Sinjorino Bábi malfermis malnovan keston kaj trovis en ĝi multe da vestaĵoj, ĉiuspecaj.

– Sed, sinjorino Bábi, ni devas kunpaki la vestaĵaron kaj devas porti aliloken, ĉar nian kvartiron ankaŭ aliaj konas.

– Ankaŭ mi pensas tion.

En komercistvestaĵon sinjorino Bábi survestis la fraŭlinon super la monaĥin­kostumon; ĉirkaŭ ŝian talion plektis kubmodelan kotontukon. Ŝi metis sur ŝian kapon komercistan pajloĉapon. De sub ĝi oni povis vidi nur ŝian nazopinton.

– Vi estas perfekte eta komercistino. Sur via dorso estos malpeza dorsokorbo. Ĉu vi ne portis tian ĉi? Nu, ne timu, ĉar mi serĉas malpezan dorskorbon, kiu pretiĝis el tolo kaj vergo. En tiun mi metas nur bulkojn kaj tiuj ne estos peza. Ni ambaŭ povas porti ankaŭ terpomojn kaj cepojn laŭ scio de aliuloj.

Edita akceptis la tuton kiel ŝercon. Ŝi metis sur la dorson la kun bulkoj plenigitan dorsokorbon.

– Ja, karulino mia, se ni iras inter la soldatojn, ni devas porti manĝaĵojn, ĉar kontraŭe ili kredus, ke ni havas malbonan intencon.

Poste ŝi metis la pli pezan dorsokorbon sur la dorson de la sinjorino kaj la pli multe pezan metis sur sian dorson.

– Ĉu ni scias, kiel oni nomos nin? La sinjorino nomos min sinjorino Bábi, la fraŭlino nomos min sinjorino Mam. La fraŭlino al mi kaj al la sinjorino estos Léni, la sinjorino diras al la fraŭlino: sinjorino Kodl, kaj mi diros al la sinjorino: sinjorino Midi. Nu, kiel tio estos?

Ĉiuj tri diris la alparolon. Ili ankaŭ ŝercadis dum tio.

– Poste ni ambaŭ tri estu gajaj. Ne estas permesata timi. Se iu treege timas, tiam estu la plej gaja. Poste ni parolu ĉiam pli ne kompreninte lingvaj. Imitu ĉiam min. Cetere la soldatoj havu diablon, se mi ne fuĝas tra la brasikĝardenoj de la Lerehenfeld trans ilian barikadlimon, kie mi loĝas. Nu, estu ĉiam gajeco!

Edita promesis, ke tio estos tiel; sed atingante la malhelan straton, ŝi denove ektremetis. Sinjorino Bábi prenis ŝian manon, sed vane diris al ŝi ŝercajn vienajn anekdotojn, ne povis gajigi ŝin.

– Ho, ve, Léni! Se vi tremetos tiel ĉi, tiam pli bone estos, se vi restos hejme. Ja, ĉi tiel vi perfidos nin, kaj kio estas mia vera celo. Léni, estu forta! Havu kamparanan ŝaton, Léni!

Sinjorino Bábi nun kondukis ilin en tiun straton, kiun ŝi ankaŭ en la malhelo rekonis. En ĉi tiu strato estas ankaŭ la domo de Plankenhorst.

Ĉi tie Edita tremetis pli forte.

Kiam ili atingis antaŭ la domon de Plankenhorst, Edita rigardis sur la fenestrojn. El du fenestroj videblis lumeco. Tie estas la dormoĉambroj de ŝiaj onklinoj, en kiuj la nokta lampo lumis.

– Kio estas via malbono, pro kio vi tiel tremetas? – demandis ŝin sinjorino Bábi. – Tiel vi tremetas, Léni, kiel unu sentema fraŭlino.

– Tuj mi ne tremetos, sinjorino Mam, nur donu al mi el la dorsokorbo du pecojn da grandaj terpomoj.

– Kial vi bezonas tiujn terpomojn?

– Tuj mi diros.

Kaj ŝi prenis terpomon kaj ĵetis ĝin sur iun fenestron, la alian terpomon ĵetis sur alian fenestron. Efike de tiuj la fenestrovitroj eksterordinare tintegis.

Poste ŝi ekkuregis tute ĝis la fino de la strato. Kompreneble la aliaj du virinoj devis kuregi post la atenco. Apenaŭ ili povis postatingi fraŭlinon Edita.

Kion vi faris, Leni? – kverelis la adoptita sinjorino Panjo – ĉu iris promeni via cerbo, ke vi rompas la fenestrovitrojn kaj kurigas kaj min kaj sinjorinon Kodl? „Vi pajaca Kredl!”

Sed Edita ekprenis la manon de sinjorino Baradlay kaj diris anhelante.

– Tie loĝas miaj, satankoraj onklinoj, pro kiuj, mi nun estas sur la strato. Hej, kiom rapide ili saltis el sia lito! Nun ili pensadas, kiu deziras al ili trankvilan bonan nokton! Hahaha!

Sed sinjorino Baradlay ne riproĉis la fraŭlinon, sed ekpremis la manon de la fraŭlino. Sinjorino Baradlay komprenis ĉion. Ŝi estas mirinda infano!

– Nu, sinjorino Mam! – diris Edita, atingante en alian straton. – Mi ektrovis jam mian kamparanan bonhumoron! Ĉu vi volas, ke mi kantu?

Ŝi ankaŭ ne atendis la respondon, sed komencis la kantadon klare, bele sonorigante el unu popolromanco:

Und ewig kennt das Vaterland und nennt,

Die letzten zehn vom vierten Regiment.

Lia lia lia la!”[39]

Ŝi kantis nur parton de la tuta kanto laŭ kantado de popoloj de Alpoj, same kiel filino de kiu ajn komercistino.

La ĉielo malheliĝis pro ekpluveto.

– Hej, plie pluvos morgaŭ – murmuris maltrankviliĝante sinjorino Bábi.

– Ni ne trempiĝas! – instigis ŝin gaje Edita. – Ĉi tiu pluveto pli bone kovras nin, sinjorino Mám.

– Ne alparolu en ĉion, Léni! Mi bezonas nenian kovrilon, ke mi estu nevidebla. Sed nun ni hastu dum ne pluvos pli forte.

Ili hastis ankoraŭ pli forte, ol antaŭe. La komercistino kelkfoje ekhaltis kaj demandis la sinjorinon Baradlay, ĉu ŝi ne estas lacigita. Tiu ne alparolis, nur mansignis, ke ili iru plu. Jam almenaŭ kvarmejlan distancon ŝi piediris, pluse sur ŝia dorso estis peza la ŝarĝo.

Tio estas admirinda, kiom multe kapablas suferi unu virino, kiu estas patrino, kiu amas sian filon, sian patrujon!

Oni ne devis demandi fraŭlinon Edita pri la laceco. Ŝi iris antaŭe kaj dancis kun la dorsokorbo.

En la turoj de la urbo la sonorilegoj signis la duan horon, kiam la maskitaj virinoj alvenis al la Kaiserstrato.

Ĉe la komenco de la ĉefstrato Lerchenfeld estis neniu, eĉ ne unu gardisto.

La sieĝitoj lasis tiun sen gardo laŭplane. En tiu strato nur malgranda kavalerio de la sieĝantoj restis, la pli granda armeo estis ĉe Schwechat; la kavalerio ne sieĝas barikadojn. Sed apud la barikadoj en la domoj estis multe da pafistoj, kiuj kaŝiĝis pretiĝante por ataki.

La tri virinoj povis kaŝiri pro la sieĝistoj tra la barikaditaj stratoj.

Sed estis pli malfacila iri trans la limo de la sieĝantoj ĝis la tombejo.

Tiuj, kiuj konis Vienon, tiom povas memori ĉiujn, ke inter Schmelz kaj Hernals estis unu larĝa kavo por kolekti la pluvoakvon. Ties flankomuroj pretiĝis el skulptitaj ŝtonoj kaj tabulbariloj. Tio ne estas agrabla loko, sed povas esti tie bona loko por kaŝiĝi.

Nokte, dum pacaj tempoj estas terure iri en la profunda kavo. Tie trafikas nur la ŝtelantoj, murdistoj kaj la senmastraj hundoj. La komercistino kondukis siajn akompananantojn en la profunda kavo, en kiu kreskis grandaj herbaĉoj; ĉi tie ne pluvis delonge. Sur unu loko la flankomuro de la kavo estis ruiniĝinta. Kiel unua la komercistino grimpis sur la flankon de la kavo, singarde ĉirkaŭrigardis kaj flustris:

Ni alvenis.

Unue ŝi suprentiris la dorsokorbojn kaj atentigis la akompanintojn:

– Ĉi tiujn ni lasu tie ĉi. Mi kunportas nur la mian. Tie kantonmentas la husaroj.

En la malproksimo, proksimume ducent paŝojn de la kavo, videblis la figuroj de du husaroj, lumigitaj de la fajro de gardisto. Pli malproksime brulis ankoraŭ kvin, aŭ ses signalfajroj unu apud alia; tie estis la tombejo, la restadejo de la teamo.

– Ni ne trompiĝis! Sinjorino Midi, ni povas iri antaŭen! Ili ne bezonas min tie.

Sinjorino Baradlay prenis manon de Edita kaj iris rekte al la fajro.

La sentinelo ekvidis ilin proksimiĝi, sed ne kriis. Li lasis ilin veni pli proksimen. Poste li kriis profundvoĉe:

– Haltu! Kiu vi estas?

– Bona amiko! – respondis sinjorino Baradlay.

– Ĉu la signalvorto?

– Enseliĝu, turniĝu!

Pro aŭdo de la signalvortoj, la demandanto deĉevaliĝis, kaj iris al la kampa­ran­vestaĵa virino, alklinis sin kaj estimplene kisis ŝian manon.

– Ni atendis, sinjorino mia!

– Ĉu vi rekonis min, bona, maljuna Paŭlo?

– Danke al Dio, finfine vi estas ĉi tie!

– Kie estas mia filo?

– Tuj mi kondukos vin al li. Kiu ŝi estas? – demandis li montrante al la fraŭlino.

– Ankaŭ ŝi venos kun mi.

– Mi komprenas.

La maljuna husaro donis la kondukilon de sia ĉevalo al sia kamarado kaj hastante kondukis la du virinojn al la tombejo. Unu blanka dometo – aliokaze loĝejo de la tombejgardisto – estis nun la milita restadejo de Riĥardo. En tiu li okupis ĉambreton, kies fenestro malfermiĝis al la urbo.

Ĝuste li nun hejmenvenis post la nokta patrolo; li malfermis per ŝlosilo la pordon, la sur tablo estantan kandelon li ekflamigis kaj kolere batis per la pugno sur la tablon.

– Ĉu jam denove tiuj estas ĉi tie?

– Kiuj aferoj estas tie?

Sur lia tablo kuŝas la plej novaj budapeŝtaj gazetoj kaj en tiuj kelkaj artikoloj estas signitaj per ruĝa krajono: „Forbruligi!” Sed li tamen ne povis ĵeti en fajron tiujn, unue li finlegis tiujn. Kaj ankaŭ post la lego li ne povis ĵeti en fajron. Ĉu povas esti, ke tiuj ne povus forbruli kaj tiuj povus reviviĝi?

Li kubutumis sur la tablon, sian malgajan frunton kuŝigis en sian manplaton, denove legis la vicojn kaj lia frunto iĝis pli malgaja.

– Tio ne estas vera! Tio ne povas esti vera! – kriis li – ĉiuj mensogas, dupigas! Ĉi tiaj aferoj ne povas okazi en la mondo!

Hastante li ĉifis en sian manplaton la legaĵojn. Sinjoro Paŭlo enpaŝis.

Riĥardo kolere alkriis lin:

– Kiu metis ĉi tiujn sur mian tablon ŝtelante?!

Sinjoro Paŭlo respondis serene:

– De iu eblas ŝteli ion, sed kiel eblas al iu ŝteli ion. La pli lastan mi ne kompre­nas.

– Mia pordo estas fermita kaj iuj metas ĉi tien gazetojn! Kiu faras tion?

– Do, mi ne konas la gazetojn, ja mi ne scias legi.

– Vi mensogas, fiulo! Ĉu mi ne scius, ke vi lernas legi jam dum tri monatoj, kiel kadukulo? Kiu instruis vin legi?

– Ne serĉu tiun! Ĝuste hieraŭ tiu mortis. Estis tiu la trumpetisto. Mi diris al li: „Ne kunportu vian scion al la Transmondo, lasu el tio iomete!”

– Kial vi ellernis la legadon? – konfesigis la maljunulon la kapitano.

La maljunega modesta soldato fikse staris kaj serioze respondis:

– Se mi volus mensogi, tiam mi povus respondi: mi dezirus esti finfine suboficiro, pro tio ĉi mi ellernis legadi. Tial mi lernis legi, ĉar mi ŝatus ekkoni la okazintaĵojn hungariajn.

– Ĉu ankaŭ vi legas ĉi tiujn? De kie vi ricevas ĉi tiujn?

– Lasu tion nun. Mi havas komunikendaĵon. Du sinjorinoj volas paroli kun sinjoro kapitano.

– Ĉu sinjorinoj? Kiel ili venis ĉi tien? De kie ili venis?

– Ili venis el la direkto de la urbo.

– Kiel permesis la sentinelo ilin veni ĉi tien?

– Ili diris la signalvorton.

– Ĉi tio estas denove mensogo, ja mi ĝuste nun ŝanĝis la signalvorton; tiun neniu konis. Tiun neniu povis perfidi.

Sinjoro Paŭlo diris la veron spiteme, flegme:

– Kun alia signalvorto ili venis ene...

– Ĉu kun alia signalvorto? Ĉu ankaŭ aliulo havas signalvorton krom mi? Ja ĉi tio estas konspiro! Tiujn du virinojn mi pafmortigos!

Riĥardo estis furioza, sian glavon li batis al la planko; sed sinjoro Paŭlo rigardis sur lin milde, kiel bonhumora avo rigardas sur sian kolerantan nepon.

– Iu sinjorino estas ĉi tie la patrino de sinjoro kapitano.

Sinjoro Paŭlo estis kontentigita, ĉar la furiozanta kapitano iĝis ektimigita, lia lipo restis malfermita, lia mano prenonte la glavon restis en la aero.

Riĥardo pensis, ke li vidas sonĝon, kiam la kaduka servisto malfermis la pordon kaj li ekvidis unue iun mildan amantan vizaĝon, kiu estis estiminda kaj omaĝata. Poste aperis unu alia vizaĝo, en kies rigardo radiis infankoro kaj anĝelamo. Ambaŭ portis kamparanvestaĵon, kiuj estis malsekiĝintaj kaj kotaj. ...

La malakceptita rakonto, la nekredebla sonĝo, kiun li legis en la gazetoj, staris antaŭ li. Unu vivanta paro estas ĉi tie el inter tiuj sinjorinoj, kiujn sovaĝaj homoj ekatakas per pioĉoj, hakiloj, oni siajn edzojn, gefratojn ekbuĉis, sed ilin indulge­mulinojn en la maskovestaĵoj fuĝigas, kaj ili kote kuregas plu.

Li rapidegis al sia patrino, senvorte brakumis ŝin, kisis ŝiajn vizaĝon, manojn. Ŝia vestaĵo estis malsekiĝinta! Ŝiaj vizaĝo kaj manoj estas malvarmaj! Li plu nenion demandis ŝin.

Sur fraŭlinon Edita li rigardis timante. Kvazaŭ li kredus, ke ŝi ne estas Edita. Povas esti, ke tiu estas alia, kiu similas al Edita. Ja, tio estas ne imagebla, ke ŝi estas ĉi tie. Li timis ekscii, kiu ŝi estas.

Neniu parolis, nur aŭdiĝis iu mallaŭta ploro, kiu estis ĉion esprimanta.

Riĥardo sentis en sia koro neeldireblan doloron, dum li vidis sian patrinon tiom ĉi lacan. Li ne povis regi sin pro la ploremo rigardante la tablon, kie kuŝis la danĝeron anoncantaj gazetoj kaj amare ĝemis:

– Ĉu ĉi tio estas vera?

Lia patrino rigardis sur la gazetojn.

– Tio estas vera! – diris ŝi al sia filo – mi ĵuras je tiu amo, kun kiu mi portadis vin ĉiam en mia koro.

– Ne ĵuru, mia patrino! Tio estas la plej granda atesto, ke vi estas ĉi tie!

Li batis per pugno la tablon.

Nun neniu ordonas al mi, nek Dio, nek homo. Sole nur vi ordonas al mi, mia patrino! Kion vi deziras de mi?

Sinjorino Baradlay nun ekprenis la manon de Edita kaj tiris ŝin al Riĥardo.

– Rigardu, tiu fraŭlino estas ĉi tie, kiu diris al mi mian deziron. Ankoraŭ antaŭ unu horo mi ne povis eldiri tion.

– Edita! – flustris Riĥardo, gapante fingrumis la antaŭ lin metitan maneton, kiu estis malseka pro la malsekiĝinta kamparanrobo. Ĉi tiu estis la mano de Edita, la vizaĝo de Edita, – kiel povas esti tio? Kio estos ankoraŭ, pri kio mi freneziĝos?

– Nun estas animon ŝanĝantaj tempoj, mia filo! – diris sinjorino Baradlay. – Ni ĉiuj iĝis aliaj homoj. Ĉiuj ŝtonoj havas koron nun kaj ili doloras. Oni volis, ke kiu havas armilon, tiu ne havu koron. La bajonetaro havas patrinon, kiun oni nomas: patrujo. Sed ĉi tiu eterna patrino estas muta, ne povas krii! Oni sciis. Tion oni povas vidi, piedtreti, ties korpon dispecetigi; sed ŝi ne povas krii: „Mia filo, helpu!” Sed oni ne pripensis pri tio, ke ĉiujn glavojn havantuloj havas patrinon hejme; kaj se ducentmil patrinoj krias tion, tiam ekaŭdas la granda infano. Kaj ni ekkriis! La kamparanvirino, la sinjorino iris, parolis, skribis tie, kie ŝiaj filoj estis. Kaj oni aŭdis nian vorton. Ĉi tio estis unu terura ordono. La patrinoj hejmen ordonis siajn filojn. Kaj la filoj hejmenvenis. Nur vi ne aŭdis nin.

– Mi aŭskultas vin, mia patrino. Viajn ĉiujn vortojn mi gardas.

– Rigardu, ĉi tie estas unu monaĥindisĉiplino. Ŝi eksciis sekrete, kiel oni volas pafmortigi ŝian amanton, ruze, laŭ satana plano, ĉu li faras ion, ĉu ne por meriti ĝin. Se li faras ion, tiam sur eŝafodo, se li nenion faras, tiam per murdisto. Jam estas kontraŭ li kaptiga ordono kaj jam estas pretigita armilo de la embusk­murdisto. La juna fraŭlino ne pensadas, ne ploradas kaj ne malesperiĝas. Male ŝi montras gajecon, ekfuĝas nokte de siaj gardistoj, dum malhela nokto ŝi kuregas en stratoj de la urbo por trovi la patrinon de sia amanto por alparoli kaj surgenui antaŭ ŝin: „Sinjorino mia, oni volas mortigi vian filon per terura, malhonora morto! Rapidu! Serĉu lin! Elektu por li pli belan morton!”

– Edita! – balbutis Riĥardo kaj ekpremis la malvarman manon de la fraŭlino al lia varmega frunto.

– Mi elektis, mia filo.

– Diru, mia patrino!

– Ekzistas ankoraŭ kampo, kie la infanoj oferis sin, kie ilia patrino ne plorigas, ilin.

– Kion mi faru?

– Ellernu de viaj simplaj soldatoj. La signalvorto estis, per kiu ni venis: Seliĝu, turniĝu!! Se ĉi tiun signalvorton vi diros, vi ekscias vian vojcelon. Ĉu vi atingos tiun? Tio dependas de Dio kaj de via glavo!

– Tiel estos tio!

Riĥardo paŝis al la pordo. Paŭlo gardis tie.

– Iru – diris Riĥardo al Paŭlo mallaŭte – diru la novan signalvorton al la suboficiroj:

„Enseliĝu, turniĝu!”

La emerita husaro nenion respondis, sed ekkuregis.

– Mia kubo estas jam ĵetita, – diris Riĥardo, reirante al siaj patrino kaj amantino. – Kio okazos nun kun vi?

– Kiu povas scii tion? Dio vivas eterne.

– Vi ne povas iri reen en la urbon. Tie oni sieĝos en ĉiuj direktoj. Tie estas danĝero. Mi nun jam ekiros, dum estas malhelo; la pluvo helpos mian malaperon. Ĉu vi ne volas veni kun mi ĝis la proksima vilaĝo, kie vi povas ricevi kaleŝon, per kiu vi povas atingi sendifekte al Hungarujo. Ankaŭ Edita iru kun vi, mia patrino.

Ambaŭ damoj skuis sian kapon neante.

– Mi, mia filo, denove reiros en la urbon.

– Mia patrino, pripensu, morgaŭ oni reokupos la urbon kaj vi estos perdita.

– Mi pripensas nenion. Mi havas ankoraŭ unu filon en tiu urbo kaj iros por li tra fajro kaj akvo: mi kunportos lin el inter multe da malamikoj kaj ne lasos lin inter ili!

Riĥardo kovris sian vizaĝon per siaj manoj.

– Ho, mia patrino, kiom mi estas nano apud vi!

Poste li rigardis al Edita dolore, kvazaŭ li demandus: „Kio okazos kun vi, en venton ĵetita floro? Kien vi iros? Al kiu vi iros? Kiajn tagojn vi atendos?”

Edita ekkomprenis la doloran parolon de la muta demando kaj ekparolis:

– Estu trankvila pro mi, Riĥardo. Via patrino akompanos min al la klostro. Estu trankvila.

Mi reiros tien. Certe ili ekpunos min, sed ne mortigos. Poste mi estos en bona loko. Mi atendos vin, ĝis vi triumfe revenos por mi kaj kunportos. Mi estos feliĉa dum la atendado. Sed se la ĉielo disponis por vi pli belan fianĉinon, kiun oni nomas: „bela morto”, tiam mi scios sur malvarmaj ŝtonoj genufleksante, kial mi preĝas.

Sinjorino Baradlay ĉe ĉi tiuj vortoj per amema perforto premis la karan infanon al la brusto de sia filo. Dum ili brakumante ĵuris fidelecon unu al alia, la patrino levante siajn manojn al la ĉielo, petegis Dion akcepti ĉi tiun ĵuron!

Ekstere jam la stalonoj viciĝis.

– La tempo forpasis, mia filo. Rapidu! – diris sinjorino Baradlay.

Riĥardo forviŝis siajn larmojn, brakumis sian patrinon; poste sian mantelon surmetante iris eksteren kune kun siaj amantinoj. Pluvis daŭre.

La husararo jam staris en ordo trans la tombejkavo.

Riĥardo enseliĝis tuj, kaj rajdis antaŭen de sia teamo. Dum la du virinojn preteriris la kavalirojn, tiuj mallaŭte, ne kriante salutis la du virinojn per la vorto „vivu”. Tiu similis al iu ventoblovo, iu arbarmuĝo. „Enseliĝu, turniĝu!” – aŭdiĝis la mallaŭtaj signalvortoj; la teamo ekiris. La trumpisto mortis, la teamo ne bezonis trumposonon. Ili malaperis, kiel tendara fantomo.

Sinjoro Paŭlo akompanis la du virinojn ĝis la gardistfajro, kie la komercistino atendis ilin. Sinjoro Paŭlo kaj unu alia sentinelo restos tie ĝis la tagiĝo, por ke la krozantaj sentineloj nenion rimarku. Poste ili galopos post la aliuloj.

– Ni jam povus pripensi reiri – diris sinjorino Bábi treege maleme. – Ĉi tiu pluvo ne estas bona por ni. De kie ni venis, tiuvoje ni ne povas reiri, ĉar la kavo pleniĝis ekde tiam per akvo.

– Ni tiel reiros, kiel ni iris en Vienon hieraŭ – konsolis ŝin sinjorino Baradlay, – rekte ni iros en la mezon de la bivako kiel komercistinoj, kiuj vendas manĝaĵojn – trinkaĵojn.

– Ja kio estis bona hieraŭ, tio estas bona hodiaŭ; sed ni estis sole hieraŭ. Ni ambaŭ – du estimataj sinjorinoj – povas ĉirkaŭ iradi la bivakon. Sed nun ŝi estas kun ni!

La komercistino montris al Edita.

– Nin neniu rigardas, ĉefe se ni montras al ili koleran vangon; sed ĉi tiun junan servistinon priatentas la malbenitoj. Ne povas okazi problemo pri ŝi, sed mi timas, ke ŝin – kiel afekteman vivaĵon ekpinĉos iu petola bubo kaj ŝi perfidos sin, ke ŝi estas sinjora fraŭlino.

– Ho, ne timu min, sinjorino Mam! – kuraĝigis ŝin la fraŭlino. – Mi edukiĝis kiel servistino!

Nun ŝi ekmemoris tion, kiel ŝi konatiĝis kun Riĥardo.

– Nu, estu saĝa, mia filino, Léni. Estu gaja ĉiam!

Ili metis sur la dorson la dorsokorbojn. Sur la subo de la kavo ili ne povis transiri, ili devis iri sur unu mallarĝa ponto de la alia flanko, kie estis la piedvojo. Sinjorino Bábi asertis, ke laŭ tiu ili devas iri; ŝi konas tiun vojon, kiu kondukas inter legomaj ĝardenoj, kie ŝi jam konas la itineron, trans la palisaro.

Ankaŭ pluvis, ankaŭ estis malhelo. Ĉirkaŭ la tria, aŭ la kvara horo estis post noktomezo. Ili ne povis orientiĝi. Tion ili sciis, ke kiam ili venis, tiam la pluvo batis ilin de malantaŭojn, kaj nun la pluvo batis ilian vangon.

Subite ĉesis la pluvo, la nuboj disiĝis kaj la fuĝantaj virinoj vidis, ke ili atingis sur la ĉefan bivakon de la sieĝantaj armeoj. Dekstre, maldekstre kaj antaŭ ili estis sur siaj ĉevaloj sidantaj kirasuloj, portante blankajn mantelojn.

Ili ne povis returniĝi.

Antaŭ ili estis ĉardo, en kiu bonhumoraj rajdantaj soldatoj kantonmentis. De interno aŭdiĝis gurdosono. Tiel ŝajnis, ke ili ankaŭ dancas. Antaŭ la pordo unu grupo staris.

Ekvidante la tri virinojn, kelkaj sovaĝmienaj buboj kuris al ili kaj ĉirkaŭprenis ilin.

– Ho, freneza, ho! – kriis unue sinjorino Bábi. – Ne formanĝu! Venos avino, kunportos terpomojn.

Sed la bravuloj havis bonhumoron kaj ne estis malgajaj pro la grimaco de la kadukulino kaj la pli junajn ĉirkaŭprenis. Unu satana okulo rimarkis, ke inter tiuj estas ankaŭ unu bela fraŭlino.

– Venu al ni por danci!

Sinjorino Baradlay flustris al Edita:

– Ni estas perditaj!

– Ni ne! – flustris Edita. Sed Riĥardo! Ĉi tie estas regimento de Ottó Palvicz. Tiu estas komisiite por kontroli sekrete la teamon de Riĥardo. Se ĉesos la pluvo kaj heliĝos, tiam ili rimarkos la malaperon de Riĥardo kaj persekutos lin. Dio mia! Ni devas fari ion!

Subite Edita flanken puŝis la kvereleman fraŭlon, forĵetis la dorsokorbon kaj respekton ordonante diris al la serĝento:

– Sinjoro serĝento! Anoncu min al la kolonelo. Kie estas kolonelo Ottó Palvicz? Ni estas senditaj al li. Diru al li: ĉi tie estas Brigitta.

– Kion vi faras? – diris flustre sinjorino Baradlay.

– Nun lasu min – aŭ sukcesos, aŭ ne.

– Ĉi tiu nun kunportas nin en la inferon – diris sinjorino Bábi.

La serĝento tuj plusendis la fraŭlojn kaj vokinte la armilan gardiston kaj inter glavoj akompanis ilin al la najbardometo kaj tien enlasis ilin. Li en la antaŭ­ĉambro lasis ilin, li iris al la kolonelo. Post kelkaj minutoj li denove ekaperis.

– La Brigitta-fratinoj envenu.

Sinjorino Baradlay kaj Edita paŝis en la ĉambron. La ĉefoficiro estis sola. Li estis alta kaj forta viro, liaj trajtoj estis severaj, lia nazo estis nekutime longa, liaj okuloj profunde sidantaj, lia lipo esprimis ironion.

Unue li longe rigardis ambaŭ virinojn kaj poste demandis ilin:

– Kion vi serĉas?

Edita rapide respondis:

– Kolonelon Palvicz.

– Palvicz estas nur subkolonelo – diris la oficiro.

– Hieraŭ li estiĝis kolonelo.

Ĉi tiu frazo mildigis la vangon de la dura sinjoro. Lia suspekto malpliiĝis.

– De kie vi venis?

– El Jeriko.

– Kiu sendis vin?

– Ráháb.

– Al kiu?

– Al Joĵua.

La ĉefoficiro kapjesis. Sinjorino Plankenhorst instruis ĉi tiujn frazojn al Remigia, ke ŝia delegito estu aŭtenta en la bivako de la sieĝantoj. Ili tion kredis tiam, ke Edita estas ebria kaj dormas.

– Kion ĝi mesaĝas? Gibeonita kaj Emoreus interkonsentas.

– Mi pensas! Ĉu ili iras, aŭ venas?

– Ili venas.

– Mi estos tie.

Ottó Palvicz tuj donis ordonon al la en alia ĉambro estanta armeohelpisto por envicigi la tutan regimenton. Dum tio li proponisis al ambaŭ damoj, sidiĝu ili ĝis lia reveno.

– Kio estis la senco de tiuj vortoj? Pri kio vi parolis kun ili? – demandis sinjorino Baradlay flustrante, kiam ili estis solaj.

– Jeriko = Vieno; Ráháb = ĉefo de la klostro; Joĵua = generalo; Gibeonita kaj Emoreus = husararoj kaj „aula”.

– Vi perfidis ilin!

– Ĉit! Oni delonge atentas ilin. Ili nur tion ne scias, kion volas Gibeon.

– Ĉu ĝi volas veni al Jeriko, aŭ volas iri al Kanaano? Mi tion diris al li, ke ili venas.

Sinjorino Baradlay tamen ne komprenis tion. Ŝia korpo sensentiĝis pro la tremtimego. Ottó Palvicz realvenis. Jam ne eblis demandi plu de Edita.

– Miaj damoj, ni ekiros. – Li diris ĝentile al ambaŭ damoj.

Tiuj tuj metis sur la dorson la dorsokorvojn.

– Kion vi mesaĝas reen?

– Mi salutas Rahab-on. Mi atendas ĉe la pordego la Gibeonita-n.

Post adiaŭo li akompanis la damojn kaj donis apud ilin du akompanantojn. Tiuj akompanis ilin el respekta distanco. Tiuj antaŭen sendis la komercistinon akompa­nante de la tria kavaliro, kiu atentigis la sinjorinon, ke ŝi ne rigardadu malantaŭen, ĉar ŝi povas havi tian sorton, kian la edzino de Lot. [40]

Subite la akompanantoj restis malantaŭe kaj ili tri atingis al la pordego de Lerchenfeld.

Ili ekhaltis por ripozi antaŭ la barikado lasita malplene lasita, la dorsokorbojn ili demetis sur ŝtonojn de la barikado kaj sinjorino Baradlay demandis Editan:

– Kio estos nun?

– Kirasuloj de Palvicz barikadas la vojon al Vieno kondukantan ĝis mateno, kaj kiam ili rimarkos sian trompiĝon, tiam jam Riĥardo gajnas kvarhoran vojon antaŭ ili kaj tiuj ne postatingos.

– Saĝa fraŭlino! – diris sinjorino Baradlay en sian sinon kovrante la infanon. – Mi tiel kredas, ke venos tempo, kiam viajn piedojn vi metos al la pordego de la domo Baradlay. Sed ĝis tiam ankoraŭ ni havos longan vojon por ni ĉiuj tri.

– Ni ekiros, mia sinjorino.

– Kial vi ne diras: „Mia patrino”?

– Mi ne diru tion. Mi estas superstiĉa. Se iu ĝojas, kiam devus malĝojadi, tiu kulpas tiel, kiel kiu ridas en la preĝejo. Mi ne havu ankoraŭ ĝojon! Povas esti, ke en tiu momento, kiam mi dirus: „Mia patrino”, tiam ni ne havus patrinon kaj vi ne havus filon. Lasu min en mia superstiĉo: Akompanu min ĝis la pordego de la klostro.

Ambaŭ virinoj akompanis fraŭlinon Edita ĝis la pordego de la klostro kaj dum ŝin oni enlasis, la kamparanvestaĵon de Edita sinjorino Bábi metis en sian dorsokuvon kaj forrapidegis kune kun sia sinjorino.

La hejmenalvenantan fraŭlinon Edita voĉo de la teruriĝo akceptis en la manĝejo de la klostro. La tuta personaro ne dormis tutnokte pro tiu sceno, dum Remigia sola alvenis per la kaleŝo kaj la pordo de la kaleŝo estis malfermita kaj fraŭlino Edita estis nenie. Oni demandis ŝin, kie estas Edita?

La teruriĝon pliigis tiu situacio, ke ne eblis brui por serĉi.

Jam tagiĝis, kiam Edita hejmenalvenis.

Ĉiuj rapidegis al ŝi. Kie vi estis?

– Baldaŭ mi prirakontas tion. Nun ne.

Tio ĉi estas senekzempla krimeco! Kiam la riproĉo ne rezultis, tiam aplikita estis la puno. Edita toleris ankaŭ tiun. La piaj virgulinoj teruriĝis, dum ili komencis senvestigi ŝin, ĉar ili ekvidis ŝian kotan, ŝiritan vestaĵon pro la vagado. Sed ili ne sciiĝis de ŝi, kie ŝi estis.

Ili uzis punvergon, vipon de Dio, vergon, butonan rimenon, sed ankaŭ tiuj estis senrezultaj. La juna fraŭlino, kiam la humiliga vergo faris sanga ŝian virgan korpon, kunpremis siajn dentojn kaj nur diris en si mem post ĉiuj batoj: „Kara Riĥardo!” – kaj pro la doloro ŝi svenis.

Kiam ŝi resaniĝis de la batoj, tiam ŝi nur kuŝis jam en lito, ŝia tuta korpo estis engluita per plastroj. Ŝi havis febron.

Sed spite de la febro ŝi povis rimarki, ke nun estas krepusko. Tuttage ŝi dormis. – Nu, mi diros, kie mi estis! – diris ŝi al la ĉirkaŭantaj.

– Nokte mi estis en gardistejo de la husaroj. Tie mi pasigis la tempon en ĉambro de mia amanto, la kapitano. Bonvolu nun tiun ĉi famon disvastigi.

La monaĥinoj kunfrapis siajn manojn pro la terura malkovro. Sed ili diris tion al neniu! Ili tiel sekretigis, ke tiu famo ne disvastiĝu ekster la muron. Se iu scius tiun ĉi famon, perdiĝus respekto de la korporacio. Sed laŭ tiu famo la monaĥino eksciis, kial mesaĝis kolonelo Palvicz tiun flatan frazon:

„Dio batu la tutan monaĥinejon!”

Nome, kiam la kurierino diris la konatajn signalvortojn kaj atentigis pri la alveno de la patrino de Gibeonita en masko persvadis sian filon je forlaso de la bivako, tiam Palvicz ekkriis kolerege:

– Mil diabloj! Ili jam forfuĝis. Mi mem lasis liberan vojon por ili kaj akompanis spionojn de la malamiko ĝis la pordego. Mi tre ŝatus scii, kiu estis la eta diablo en jupon vestita, kiu kondukis min je la nazo. Kompreneble tion oni diris al li neniam.


Sangoruĝa krepusko

Baldaŭ la suno subiras, la ĉielo estas kovrita de sangruĝaj nuboj. Kvazaŭ unu oceano ondruliĝus supre el arda lafo.

Inter fajrorandoj de la skarlataj nuboj videblas unu malgranda makulo de la ĉielo, kiu estas unu peco de helverda ĉielo.

Kial estas malferminte tie la ĉielo? Kiu scias? Kial estas verdkolora tiu ĉielaperturo? Povas esti, ke ĝi havas optikan kaŭzon, sed estas certe, ke dum tiu ĉi horo multe da animoj serĉas – animoj de mortintoj – la vojon inter la nuboj. Povas esti, ke pro ties palaj fantomoj la ĉielo estos topazkolora!

La suno ne kapablas ekorumi nur unu grandan nigran nubon, kiu leviĝas de la tero kaj pentras fulgajn ombrojn sur la sangan bazon. Tio estas la fumo de brulanta preĝejo.

La malvigla, malhela nubaro postulas lokon por si mem sur la ĉielo kaj donas melankolian konturon al la longa strato, sur kiu sunradias la krepuska sunradio. Kie la domoj havas ombron, tie jam estas malhelo kaj silento.

Tio estas silenta horo, kiu sekvas post la triumfo, sur la perdita batalkampo. La venkinto ankoraŭ ripozas, ordigas sin, kreas novan militplanon. La malven­kinto jam forkuris kaj klopodis malaperi. Inter la du estiĝis iom da distanco, morta silento.

Sur la longa strato videblas nur disĵetitaj armiloj. Kolektu tiujn la venkintoj! Kiuj havis tiujn armilojn, tiuj eskapis al parencoj, konatuloj, bonkoraj fremduloj por alivesti, por lavi ilin de la sango, por sekretigi la vundojn ke ili povu diri al la venkantoj: „Tio ne mi estas!”

La kanonado, la fusilpafoj finiĝis, bruo de la viroluktado ĉie mutiĝis. El tiu ĉi malhelo, kiun ombrumas unu nigra fumonubo de la brulanta preĝejo, unu sola figuro stumbladis sur la strato. Tio estas unu juna batalanto el la legio de la studentoj.

Li havas nur unu brakon, ankaŭ tiu ne portas glavon, per sia mano li tenas sur sia brusto la kunpremitan mantelon, li kovradis vundon, kaŭzitan de bajoneto. Tiu vundo ankoraŭ ne doloras. Ĉiujn liajn paŝojn signas lia falanta sango post li.

Li klopodas eskapi antaŭ ol liaj persekutantoj povos postatingi lin. Li maltrankviliĝas pro la sangogutoj, kiuj signas la vojon por tiuj al li.

Ja li ne devas iri malproksimen. Tie flirtas jam la konata trikolora flago sur la balkono de la domo Plankenhorst. Nur estu kapabla treni sin al la flanko de tiu domo. Tie karesemaj flegantaj manoj bandaĝadas la vundojn; ili kaŝos de antaŭ observantaj kontraŭuloj. Ho, la virinoj scias ĝian manieron! Kaj se la homo devas morti, tiam belege estos ellerni de la belaj okuloj kia povas esti la ĉielo de la paradizo; povas esti, ke el tiuj okuloj ankaŭ larmoj falos por priploregi lin; povas esti, ke li povos diri al ŝi per lasta spiro: „Mi amas vin!”

El ĉiuj fenestroj jam malaperis la flagoj, jen, sur la balkono de la domo Plankenhorst tiu flirtas ankaŭ nun. Ho, tiuj estas kreduloj ĝis la lasta momento, ĝis la lasta okulfermo.

Li devis ekhalti multfoje por kolekti forton, al la muro apogante sin. Li faris tion, ke dum ĉiuj ripozoj li kalkulis la sangogutojn. Tio estis lia horloĝo. Ĉe ĉiuj ripozoj li ripozis plu.

„21, 22, 23.”

Ĉe la dudektria sangoguto li atingis la pordegon. Sed tiu pordego estis fermita.

Nekompreneble estas! Ja la vilaĝa konsilantaro ordonis, ke ĉiuj pordegoj estu malfermitaj por ke kaŝu sin la vunditoj kaj la eskapintoj. Kial estas fermita la pordego de la domo Plankenhorst?

La unumanulo komencis brue frapadi perpugne sur la pordego. La brua frapado resonis sur la malplena verando, sed vekis neniun.

– Alfonsine! Alfonsine! – ĝemis la vundito.

Neniu aŭdis lin.

Nun jam la ricevita vundo ekdoloregis. Li timis la morton. Li deziras vivi.

Li memoris sian mallongan junecon; sian ne konfesitan amon, revon de sia animo.

Ĉi tiuj kaŭzas doloron por li. Li terenfalas antaŭ la pordego, komencas frapadi brue denove sur la fermita pordego.

Li flustras sian nomon:

– Ĉi tie estas Goldner! Mi estas Frederiko, la unumana bravulo!

Neniu respondas. Ĉu povas esti, ke neniu estas en la domo? Ĉu povas esti, ke ĉiuj forkuris de tie ĉi? Tio povas esti. Tiuokaze li almenaŭ volas morti sur ĉi tiu sojlo. Lia vundo jam estas varmega kaj lian cerbon narkotas nebula sonĝovido. Sur kubuton leviĝante li apogas sin al angulo de la pordego.

Dume li rigardas antaŭ sin fikse kaj kredas, ke la flago sur la balkono flirtas mallaŭte kaj tiel ĉi mildigas lian doloron.

La suno malaperis malantaŭ la fajromuroj de la domoj, kaj dum subiras, vesperiĝas, kaj la transa flanko ekheliĝas; la nigra fumonubo estos fajroruĝa kaj sendas ardajn kumulusojn sur la griziĝintan ĉielon.

La agonianta junulo jam nur unu objekton vidas: la trikoloran flagon. Ĉu ili forgesis forigi tiun? Ĉu estos bone por morti en ties ombro?

Lian ĝemon jam neniu aŭdas. La pordego de la adorita damo restis fermita.

Subite li vidas, ke la trikoloro leviĝas. Unu nevidebla mano tiras tiun internen.

Tamen ili estas hejme. Nur por li ili ne estas hejme. Mortoamareco regas ĉiujn nervojn. Nun jam ĉiuj liaj gutoj de falanta sango estas unu guto de fajro de geheno.

Ili estas hejme, sed ne malfermas la pordegon antaŭ li. Ili aŭdas lian ĝemon kaj ne donas al li indulgon. Ho, la virinoj tamen estas senindulgaj! Kaj post kelkaj minutoj li vidas, ke sur la sama balkono aperas alia flago en fenestro de la adorita virino, kontraŭ kiu li luktis antaŭ unu horo; pro kiu li ricevis sian mortan vundon, kiu petis kiel ofero sian junan vivon. Kaj nun ĝi kovras lian agonion per ties ombro.

La unumana junulo pro tiu ĉi vidaĵo lasas libere sian vundon kaj doloreme ekkrias al la ĉielo. Li batas sian sangan manplaton al la sojlo de la domo kaj ties sanga spuro restas sur la sojlo de la pordego. Poste li falis sur la ŝtonaron survizaĝe kaj tie li mortis.

La krepuskan lumon kovras la nubaro kaj nun la fajrolumo de la brulanta preĝejo lumas sur la stratoj. Multe da homoj ne povis vidi tiun fenomenon, ja kuŝas mortfalinte.


Tiu tria

Eŭgeno Baradlay pasigis ĉiun libertempon ĉe la familio Plankenhorst. Li tute enkantonmentigis sin tien. La ĉambristo vagadis inter la batalantoj, ties malplenan ĉambron oni meblis por li. Nokte-tage li povis esti ĉe la damoj.

La eksterordinaraj tempoj povas klarigi multe da eksterordinaraj situacioj. Kiam de la fajroludiloj forbruligitaj palacoj lumigas la nokton kaj la sonĝojn forpelas la bruoj de la bombado, tiam oni ne demandas, ĉu unu fraŭlo povas pasigi laŭ la etiketo la terurajn noktojn en senpatra domo kaj dum la malfortan volon havantaj virinoj svenante, teruriĝante kondutas, proponas sin por flegi. Eĉ fraŭlinon de la domo tiu brakumadas, dorlotadas, kuraĝigas dum la bombado, kaj dume la bela fraŭlino ektimegas, tiam li tiras ŝin al si mem pli strikte.

Eŭgeno kredis, ke la rilato inter li kaj Alfonsine ne estas sekreto. Li taksis sin kiel akceptitan fianĉon. Li brakumis, kisis ŝin ĉiam antaŭ ŝia patrino. La patrino de Alfonsine pardonis ĉi tiujn farojn, kiu pardono estis la beno kaj konsento. Sed nun jam ili devas tiun rilaton formigi iel, se venos ĝusta tempo. Sed nun ankoraŭ estas tremeto en ĉiuj koroj, kiu sorbas la lumon. Alifoje estus feina penso pasigi tri tagojn – tri noktojn en proksimo de la adorata damo! – Dum ĉiuj horoj, en ĉiuj situacioj li povas iri al ŝi. – Por veki ŝin el ŝia sonĝo kaj aliokaze lasis sin veki. – Por esti idolo de la adorata damo, kiun li amegas, kaj ĉiam deziras vidi, pro kies foresto li tremas, pro kies reveno li ĝojas. Por vidi amon, malĝojon de la damo, por senti ŝiajn tremeton, larmojn, en ŝiaj okuloj. Kaj kelkfoje en paŭzo de la sieĝo iomete ŝi ekdormas, tenante sian kapon en lia brakumo. Li rigardis ridetante la korpon de la fraŭlino dum horoj. Kaj se denove komenciĝas la kanonobruego, li vekas ŝin milde kisante ŝin, ke la bruo ne veku ŝin krude!

Tio estus idiila feliĉo, se ne regus la teruro, maltrankvilo, timego super la nervoj.

Sed se la kalikon de la plezuro kapablas amarigi malmulte da malĝojoj, nome tiu penso kaj demando: kio estos morgaŭo? Kion portos la morgaŭo?

La Vualo de Sais havas mil lingvojn; ĝi donas al la demandinto mil respondojn. Kaj povas esti, ke la milunuan, kiu okazos, tamen ne respondis.

Ankaŭ Eŭgeno aŭskultis la respondojn, je demandoj de sia maltrankvilo.

Kion portas la morgaŭo? Ĉu povas esti, ke la ribelo venkos? Ĉu povas esti, ke oni venkas super la ribelo? Ĉu oni reokupos ilian straton pere de atako? Ĉu ili batalos sub pordegoj, el balkonoj, fenestroj? Ĉu oni indulgas ankaŭ ne al virinoj kaj same ne al senarmiluloj? Ĉu oni masakros kaj lin kaj lian amantinon? Ĉu la urbo kapitulacos? Ĉu ili demetos la armilojn? Ĉu la homoj de la forpelita reĝimo revenos? Ĉu ili indulgos, aŭ venĝos? Kian sorton havos la familio Plankenhorst? Ĉu la potenculoj scias, ke la membroj de familio Plankenhorst havis eminentan rolon en la movado? Ĉu oni povas klarigi tion laŭ la ordonantaj cirkonstancoj? Ĉu la militaj juĝistoj povas kompreni laŭ la psikologio, idiosinkrozio kaj el impreso de nervoj de sinjorinoj ion? Ĉu eblos tion nei? Ĉu pli grandan parton de la gloro povas transdoni al la mortintoj, aŭ al la eskapintoj? Ankaŭ tiu estas ebla, ke kelkaj iamaj bonaj amikoj helpos ilin. Sed povas esti, ke tiuj estos la plej kruelaj persekutantoj. Ĉu oni starigi ilin antaŭ eksterordinara tribunalo? Ĉu oni kondamnos ilin? Ĉu oni enkarcerigos ilin? oni mortigos ilin?

Kian sorton havos Eŭgeno, se Vieno malvenkos? Pri tio ĉi li pensis malmulte.

Li faris tion, ke siajn cilindran ĉapelon kaj frakon kaj siajn bravajn insignojn sigelante laŭ unu fremda nomo li deponis ĉe la dommastrino de sia vera kvartiro.

Certe oni ne rimarkos lin. Ja dum la tuta tempo li faris nenion.

Sed ĝuste tie amuzis, kie la aliaj junuloj serioze pensis la aferon. Li nur la dezirojn de la bela damo taksis serioza. Sed li ne pensadis pri tio, ke la sorto de lia amantino estos sama kiel lia sorto. Tio estos plezuro, se ili devos morti kune. Ĉi tiu penso iomete malĝojigis lin, sed poste trankviligis.

En la pli lastaj monatoj la historion de la kontraŭrevoluciuloj ofte eblis legi ĉe la domo Plankenhorst. Eŭgeno legis multe da okazintaĵoj pri tiuj, kiam knabino kaj knabo kune iris supren al la fatala ĉaro, poste la amaso de la homoj kriis: „Vivu la libereco!” Li alkutimigis sian koron al tiu bildo.

Sed tion li decidis, se fraŭlinon Alfonsine atingus ia problemo, tiun li ne travivos.

Se oni enkarcerigus ŝin, li faros ĉion por elliberigi sian amantinon. Li petegos por ŝi; ŝi lasu sin fuĝigi el la malliberejo.

Se la sango de Alfonsine falus, kio estus ege terura, tiam fluu ankaŭ lia sango. La pistolo jam estis plenigita, sur la kuglo estas gravurita la nomo de Alfonsine, por ke sciu ŝia koro, dum frapadas al tiu, kiu salutegas.

Pri ĉi tiuj aferoj Eŭgeno pripensadis en paŭzo de la kanonado kaj la adoratta damo klinis sian kapon sur lian bruston kaj ekdormetis.

Dum la vespero de la tria tago la batalo finiĝis.

Grandparto de la defendantoj kapituliĝis. Malgrandaj armeoj ankoraŭ batalis unu de la alia disŝutinte en la malgrandaj stratoj, sed en la interna urbo marŝis antaŭen la triumfa armeo. En la ĉambrego de domo Plankenhorst estis nur tri personoj: la du damoj kaj Eŭgeno. La antaŭhieraŭaj homoj mortfalis.

Kiam muziko de la triumfaj armeoj aŭdeblis tra la fenestro de la domo Plankenhorst, tiam Eŭgeno aŭdis rapidantajn paŝojn sur la ŝtuparoj. Oni venas tien ĉi, rekte. Kaj la vidaĵo surprizis lin.

La malnovaj gekonatuloj venis unu post alia, ridetante, triumfe, ĉiujn akceptis la sinjorinoj de la domo salutante kun manpremoj; ili parolis pri la travivaĵoj fanfaronante; ili ridis, ridetis post la travivitaj peripetioj, kaj sentis sin hejme. La sinjorinoj de la domo tiel absorbigis sin en ĉi tiun situacion, kvazaŭ la tutaj ok monatoj estintus sonĝovido.

Pri Eŭgeno neniu okupiĝis.

Oni ne rimarkis lin kaj ne demandis, kio li estas en la mondo.

La alvenantoj restadis ne longe. Ili volis nur prezenti sin, montri, ke ili vivas. Anstataŭ la forirantoj alvenis aliuloj. La malnova societo venis post la armeo.

Subite Eŭgeno rimarkis konatulon, kiu tuj rekonis lin.

Tiu estis sinjoro Rideghváry. Li alvenis bruege, gratulis al la sinjorino, samtempe per du manoj skuis la manon, diris kelkajn vortojn al sinjorino Antoinette, okule serĉis ankaŭ Eŭgenon, kiu ĉe fenestro rigardis la scenon.

Apenaŭ alvenis konatulo, kiu okupiĝas kun la virinoj, Rideghváry tuj iris al Eŭgeno kaj afable alparolis:

– Saluton, mia fraĉjo! Estas bone, ke vi estas ĉi tie! Mi havas gravan parolon kun vi, kiu vin interesos. Bonvolu hejmeniri al via kvartiro kaj atendi min!

Ankaŭ en la koro de Eŭgeno estis veneno pro tiu ĉi ordono por apelacii.

– Per kio mi povas servi vin, mia sinjoro? Bonvolu resti ĉi tie, ĉar mia ĉambro estas en la domo dekstre de la ŝtuparo!

– Ho, tion mi ne sciis! – diris la ekscelenco, mirante – do, vi povas atendi min por priparoli.

La ekscelenco denove reiris al la damoj, poste Eŭgeno senŝate forlasis la ĉambregon kaj iris en tiun ĉambron, en kiu antaŭ kelkaj tagoj li bone fartis. Ĉi tiu lastfoje estis samtempe infero kaj paradizo, plezuro de la amo luktis kun gigantu­loj de la timego. Lian imagon regis la feliĉo kaj mortotimo, la fianĉinlito kaj ĉerko, samtempe. Nun ĉio finiĝis subite. Plu ne eskzistas infero kaj paradizo, nur estas ĉiutaga vivo.

Pri kio volas paroli tiu homo? Li ne volas paroli kun tiu. Li ne kapablis diveni kion volas tiu. Tamen li estis scivola.

La ekscelenco restadis longe inter la gastoj.

Dum Eŭgeno atendis senpacience la sonojn de la botoj, subite li aŭdis antaŭ la pordo sibladon de silkvestaĵo kaj Alfonsine enpaŝis en la ĉambron. Li kredis, ke ŝiaj sensoj ludas kun li! La damo venis al li sola, eskapinte de la societo. En ŝia rigardo videblis la ĝeno kaj kolero, aplombe, senhezite ĵetis sin al la brusto de Eŭgeno, trabrakumis lian kolon kaj tremante balbutis:

– Mia amiko! Oni volas forigi nin unu de alia!

– Kiuj? – demandis Eŭgeno, ektimante pro la diritaj vortoj kaj pro la brakumo de Alfonsine.

– Ili, ili! – ĝemis la fraŭlino kaj ekploregis, dume pli streĉe brakumis la ŝultrojn de Eŭgeno.

Eŭgeno nun pli forte estis timigita.

– Pro la cielo! Alfonsine, estu singarda! Rideghváry tuj venos tien ĉi kaj se li vin trovos ĉi tie!

Malfeliĉa bona knabo! Li pli bone gardis la renomon de Alfonsine, ol la sian.

– Tiu ne venos tien ĉi – Alfonsin klopodis informi lin – tiu priparolas kun mia patrino.

Ili decidis, ke vi devas tuj reiri al via kvartiro; vi ne povas resti plu ĉi tie. Ho, mi scias, kion ili volas! Ili volas forigi nin unu de alia!

La humoro de Eŭgeno iĝis nebula, lian volon ĉiuj vortoj rigidigis.

Sed la damo nun pli pasie alparolis:

– Sed mi ne permesas forigi min de vi; mi ĉiam restos la via, morte aŭ vive via virino, amatino, viktimo, kiu adoras vin, kiu por vi damniĝas!

Tiujn vortojn konsekris frenezumantaj kisoj; la damo – tiel ŝajnis – forgesis ĉion, klopodis enspiri sian animon al tiu de sia amanto. Ŝia vango ruĝiĝis, en ŝiaj okuloj brulis animon bruliganta fajro; en sama momento ŝi ridegis kaj ploris, ĉiuj ŝiaj korpopartoj tremetis, fajreris, tuŝe dum atingis al sia amanto. Kaj lin tute ekkaptis tiu ĉi pasiva narkoteco.

Kiel la spiritvokanto en la mil unu noktoj, antaŭ kiu la vokita feino leviĝas ĝis la nuboj, tiel ŝia mieno ankaŭ la spiritvokanton senkonscie ekkaptis. Eŭgeno tremante falis sur genuon al piedo de la damo, kaj trabrakumis pasie ŝin. Subite Alfonsine forpuŝis de si mem lin kaj nerve tremetis.

– Por la Dio, Eŭgeno! Estu ĉe cerbo! Mi perdis la mian! Kiu defendos min, se ne vi?

Nun sian vangon kovrante honteme, riproĉante sin, ekploris li kaj falante al la piedoj de Alfonsine petis pardonon de ŝi pro siaj kulpoj, kisis ŝiajn manojn pentofarante.

Poste Alfonsine ame levis sin kaj tremetante ordonis silenton al la emocio de sia brusto, kaj larmokule rigardinte al la ĉielo diris feste:

– Mi nun ĵuras antaŭ vi, mia amiko, amanto, ke mi estos ĉiam la via, aŭ la ĉerko havos min! En la mondo ne ekzistas tiu potenco, kiu povus forigi min de vi, mi neos ĉiujn miajn parencojn por vi, mi neos mian patrinon, se ŝi malhelpos nian vivon! Mi iĝos por vi almozulo, persekutato, sed en via sorto interdividos vivante, aŭ mortinte! Eŭgenon ĉi tiu momento senhavigis de la restaĵoj de la restinta menso. Ankaŭ li volis ĵuri. Sed la fraŭlino kovris liajn lipojn per sia karesema mano.

– Ne parolu! Ne juĝu! Mi loĝas en via koro. Vi estas viro, estu forta kaj ne ĵuru!

Poste ŝi premis lian manon ekscitite kaj foriris. Ĉe la malfermita pordo ankoraŭ unufoje ŝi turnis sin kaj sian ekscititan vizaĝon malantaŭen ĵetante al Eŭgeno, belege ridetis kaj ŝian fingron metante sur sian lipon, sendis kison.

Poste ŝi malaperis.

Eŭgeno tie restis narkotece. Nur liaj ideoj restis kun li. Ĉu ĉi tio estis iluzio, aŭ vera?

La kisoj de la fraŭlino ankaŭ nun bruligis liajn lipojn. Lia brusto estis malseka de la larmoj de la fraŭlino, vortoj ŝiaj ankaŭ nun aŭdiĝas en liaj oreloj, ŝia rideto brilis antaŭ li; ĉu amo kaj sinforgeseco, de la fraŭlino, fido kaj teruro de la fraŭlino, la freneza flugo el la infero ĝis la alta pudoro estis vera aŭ la fantazio?

Sed povas esti, ke tio estis nur komedio! Malfeliĉa kredema junulo estas li!

Vi estas aĵo de ludo de unu landa societo. Ĉi tiu ludo estas iu malgaja sanga ludo!

Alfonsine, lasante Eŭgenon, ne rerapidis en la ĉambregon, kie Rideghvary kaj sinjorino Antoinette priparoladis.

La ĉambristino Betti informis ŝin, ke Remigia atendas ŝin en ŝia dormoĉambro. Remigia volas paroli kun la fraŭlino, antaŭ ol ŝi parolos kun sinjorino Antoinette.

Alfonsine unue lavis sin de la larmoj, Betti helpis al ŝi aperigi ruĝan koloron de ŝia vango, uzante paligajn kremojn. Poste ŝi iris al Remigia.

Ili havis malmulte da vortoj por komuniki unu al alia.

– Ĉu Palvicz estas tie ĉi? – demandis Alfonsine.

– Li alvenis hieraŭ – respondis Remigia. – Vane li persekutis sinjoron Baradlay, ne estis kapabla postatingi lin.

– Ĉu li sendis respondon al mi?

– Tiu estas ĉi tie.

Remigia transdonis la leteron kaj tra la koridoro iris en la ĉambregon de sinjorino Antoinette. Alfonsine restis en sia ĉambro kun la letero. Ŝi fermis la pordon por ke neniu surprizu ŝin. Ŝi sidiĝis al la tablo, malfermis la koverton, elprenis la leteron kaj legis la sekvan:

„Mia sinjorino

Se vi kapablas ektrovi tiun, kiun vi forĵetis, tiam vi ektrovos tiun, kiun vi perdis.

Ottó Palvicz”[41]

La vango de Alfonsine ne bezonis plu paligajn kremojn, ĉar ŝi iĝis pala; sian manon metis sur la tablon, sian kapon apogis al la apogilo de la seĝo. La letero tremetis en ŝia mano.

Ŝi gapis fikse en la lumon de la lampo. La lampolumon iu lumo-ombrelo malpliigis, sur kiu estis konata bildo: iu anĝelo flugas sur la ĉielo kaj trabra­ku­mante kunportas dormantan etan infanon.

Eŭgeno atentis antaŭ sia pordo, kiam foriras la lasta gasto de sinjorino Antoinette. Poste li rapidis al ŝi. La sinjorino estis en sia ĉambro sola.

– Baronino – diris la plej juna Baradlay – hodiaŭ okazis multe da ŝanĝoj. Permesu al mi kredi, ke unu afero ne ŝanĝiĝis. Tiu rilato, kiu evoluis inter Alfonsine kaj mi antaŭ la baronino. Mi taksas tiun rilaton, kiel bazon de mia sorto. Mi petas vin, baronino, bonvolu diri al mi, ĉu vi konas diferencon inter hieraŭ kaj la hodiaŭo.

La baronino ne koleris pro la peto, kontraŭe ŝi agrable surpriziĝis pro la vireco de Eŭgeno.

– Kara Baradlay! Mi scias bone, kaj vi povas trankviliĝi, vi scias, ke mi tre amas vin. Vi ne povas sperti ŝanĝon kaj ne povos sperti alion. Mia filino sincere kroĉiĝas al vi, alian ne amas; por mi la kontakto kun familio Baradlay estas honoro. Kontraŭ ĉi tiu neniu havas kritikon. Sed unu ŝanĝon mi devas malkovri, kiu estiĝis pro la okazintaĵoj. Kaj ĉi tiu estas, kara Baradlay, ke vi... ĉu vi ne scias?

– Mi ne scias kion vi volas diri, baronino.

– Ĉu ne? Hm. Kio vi estas nun?

– Ĉu mi? Nenio.

Ĉi tion mi volis diri al vi, ja Vi estas de hodiaŭ nenio. La tuta mondo disiĝis je du teamoj kaj luktas unu kontraŭ alia por la triumfo. Kiu ajn povas venki, ambaŭ povas paciĝi. Sed tiu restas malvenkinto, kiu apartenas al neniu. La kancelario, en kiu vi laboris, ĉesis. Vi povas elekti: aŭ vi iras al Buda al la hungara registaro, kie viaj fratoj estas. Tie vi povas esti konsilanto, ministra sekretario, kiel viaj aliaj oficirkamaradoj. Aŭ vi elektus la malnovajn amikojn por iri kun ili kaj kune reveni. Nun vi povas esti io. Tio estas tute egala al mi. Ni, sinjorinoj iras tien ĉiam, kien oni portas nin kaj nian konvinkon tiu havas, kiun ni amas. Mia filino certe postirus vin al Peŝto, Buda, eĉ ankaŭ al la fino de la mondo kaj ankaŭ ŝi estus tiel, kiel la aliaj. Sed vi estis hezitema kaj nun vin neniu vidas. Pardonu min pro miaj sinceraj vortoj.

Eŭgeno mordis siajn lipojn, li ne povis kontraŭdiri al la virino. Lia sola ekskuzo estis, ke lia freneza amo ĉenis lin al tiu ĉi domo. Pri tio ĉi li ne povis elekti. Li sentis, ke tio ĉi ne estas ekskuzo.

– Kiel simpla ĝentlemeno, filo de hungara bienulo, ĉiam vi povas okupi sufiĉe distingitan lokon en la mondo; sed tion esplorante mi havas du maltrankvilojn. Unuaparte, ke vi ankoraŭ nun ne estas plenaĝa; duaparte viaj bienoj situas en Hungario. Vi konas la tieajn jurrilatojn. Ĉu vi legis la historion de la franca emigracio? Ĉu vi memoras la multe da markizoj, kiuj iĝis mizeruloj, kiuj iris al eksterlando? Nun iu venkanto okupas vian bienon, morgaŭ la alia venkanto. Pluse viaj parencoj, kiuj povas helpi vin, nin malamas nepacigeble. Mi ne estas sufiĉe riĉa por havi du domojn; kaj por miaj infanoj mi ne volas ĉesigi mian socian vivon. Mi diris tion ĉi treege sincere kaj klare.

– Vi pravas.

– Ne vidu en miaj vortoj rifuzon. Ni amas vin. Ni deziras la proponitan kontakton. Mi ne donas al vi limdaton por sep jaroj kiel Jakob; se vi povas okupi oficon en la mondo, kie vi estos elstara homo kaj elleviĝas el inter la nevideblaj homoj, tiam mi salutos vin unufoje. Povas esti, ke jam morgaŭ. ... Dio benu vin!

Eŭgeno ne povis ekskuzi sin, li devis akcepti la diritajn aferojn kaj komforte hejmen promenis al sia kvartiro.

Tie li povis pensadi, ke la sorto bonan ŝercon faris por li. Dum tiu kreis la estontecon el ĉiuj imageblaj teruroj de la poezio, sonĝis pri sia entombigo. La sorto trovis por li ĉiutagan katastrofon, kiu estis atendebla, sed vi ne pensis dum la lastaj tagoj pro la ekscitaĵoj. Kaj tio estis vera entombigo! Eŭgeno eksciis, kion signifas esti entombigita!

Kaj li ne povis defendi sin kontraŭ ĉi tiu sinjorino, kiu kuŝigas lin en la kavon kaj fine metas ĉirkaŭ la tombon verdajn terbulojn kaj ĉe lia kapo plantos salikarbon kaj kuraĝigas, ke li reviviĝos.

Ŝi diris al li: „Vi estas nenio.”

Kaj la „nenio”-n li ne povis nei.

Ankaŭ tion li rememoris, ke en la pasinta monato li ne ricevis monon de sia patrino kaj pro tio li havis financajn zorgojn.

La malplena monujo havas eliluziigan kamforodoron.

Lia koro ne kuraĝis dolori, ĉar la „nenio” ne havas rajton al doloro. ... Tiu restu senmova, ke li ne ĝenu sin kaj aliajn.

Li ne havis tempon por ĉirkaŭrigardi en sia hejma ĉerko, dum lia lakeo komunikis, ke sinjoro Rideghváry serĉas lin, kaj ĉu li ne volas rifuzi.

Eŭgeno rememoris tion, ke la entombigita homo havas unu kunulon sub la tero: la talpon. Tiu venu! De antaŭ tiu li ne volas eskapi.

Rideghváry sufiĉe streĉe kaj afable salutis Eŭgenon:

– Mi mem venis al vi, mia fraĉjo, ne mi vokigis vin al mi, ĉar mi loĝas ankoraŭ en gastejo kaj la parolo aŭdiĝas eksteren. Mi havas gravajn kaj intimajn komuni­kendaĵon por vi. Mi petas vin, ke vi sidu kontraŭ mi.

Sinjoro Rideghváry okupis lokon sur la divano kaj pro tio ĉi Eŭgeno devis sidi ĉe la transa fino de la cirkloforma tableto.

– Unue mi devas transdoni leteron. Via patrino sendas tiun. Metu tiun en vian poŝon, ĉar en tiu estas mono. Pli malfrue vi legu la leteron. Vi povas scii, ke la komandanto de la sieĝanta armeo ĉiujn poŝtsendaĵojn sekvestrigis por malpermesi sendojn de informoj inter la armeoj. Oni malfermis tiujn leterojn. La bezono ordonis tion. Oni ne rompis vian leteron, ĉar mi ekkonis la skribon de via patrino kaj mi ne permesis rompi tiun. Tiun oni donis al mi je mia ordono por transdoni tiun al vi. Neniu legis ties enhavon. Via patrino rakontos al vi pli detale pri la enhavo de la letero post kelkaj horoj.

– Ĉu mia patrino estas ĉi tie? – demandis Eŭgeno gapante.

– Ŝi estas ĉi tie, ĉar ŝi volas renkontiĝi kun vi, sed vi konstante sidas ĉe la familio Plankenhorst, kien ŝi ne povas iri. Ŝi serĉis vin preskaŭ dudek foje ĉe via kvartiro kaj ankoraŭ hodiaŭ serĉos vin ĉi tie.

– Kion faras ĉi tie mia patrino?

– Malbonon. Kaj tio estas la problemo, ke oni scias tion pri ŝi. Ŝia celo estas persvadi Riĥardon – vian pli maljunan fraton – hejmeniri kune kun sia teamo al Hungario.

– Ĉu ŝi persvadis lin?

– Jes. Oni persekutas nun Riĥardon de tri tagoj. Li eskapis de antaŭ la perseku­tantoj inter la montoj de Karpatoj; tie li ne povas iri trans la montojn sur ĉevaldorso. Via patrino restis en la urbo kaj ŝia aresto estas dekretita.

– Dio! – kriis Eŭgeno eksaltante de sia loko.

– Nur restu sur via loko; neniu problemo estos ĝis la morgaŭa mateno. La urbo estas jam okupita soldate, sed la civitana rajto ne estas instaliĝanta. Tio ne okazas subite. Polico, detektivo ankoraŭ ne aranĝas la aferojn. Nun ĉie estas kaoso. Nun ankoraŭ la eskapintoj libere povas serĉi por certaj lokoj, tiuj havas dudek kvar horojn. Post dudek kvar horoj ordo estos kiel antaŭ la bataloj estas kutima. Sed tiuj ne povas eliri el la urbo, kiuj ne havas novan instalan pasporton, tiujn oni arestas. La subskribon de la pasporto ne eblas imiti, ĉar ties sekretajn signojn nur la pretiganto konas kaj tiel li ekkonas la fuĝantojn. Do, de tie ĉi, el la urbo foriri estas malebla.

Eŭgeno sentis, kvazaŭ granda ŝarĝo premus lian bruston. Li kapturniĝis.

– Mi amare rememoras vian familion – daŭrigis Rideghváry, – sed mi ne povas permesi, ke la vidvino de via patro pereu tiel ĉi. Pro tio ĉi mi akiris pasporton por ŝi; kiam ŝi estos ĉi tie, tiam transdonu al ŝi tiun, per tiu ŝi povas eliri el la urbo. Tiu estas skribita laŭ la nomo de Lady Tankerwill[42]. Via patrino bone parolas angle. Ĉi tiel ne povas esti problemo.

Rideghvary povis priatenti e la rigardo de Eŭgeno tiun admiron, kiun li indukis en la junulo pri si mem.

– Kara mia fraĉjo, viaj patrino kaj fratoj senindulge forpuŝis min de si mem. Sed mi ne malamas ilin. Niaj bazprincipoj diferenciĝis, sed mi estimas la diversajn konvinkojn. Ni povas morti, mortigi unu la alian por la politikaj celoj, aŭ pro devigo, sed ni ne malamas unu la alian. Mi ne forgesis tiun promeson, kiun mi faris al via karmemora patro. Mi promesis al li, ke lian familion ĉiam mi defendos. Mi lasas ĉi tie tiun ĉi pasporton, decidu saĝe kaj savu vian familion.

Eŭgeno malvarmsentis pro la transpreno de la pasporto. Li timis tion, ke la sorto de la patrino estas en lia mano. Li timis, ke li ne povos defendi sian patrinon.

– Nun ni priparolu vian aferon, kara mia fraĉjo – diris Rideghváry. – Mi tion kredas, ke el via familio nur vi estas sola, pri kies sorto mi povas prizorgi. Ne miskomprenu! Viajn sentajn aferojn mi ne volas aranĝi. Mi parolas pri gravaj ekzistadaj aferoj. Vi restis en Vieno post la martaj tagoj kaj esprimis vian opinion pri la nunaj okazaĵoj. Vi esprimis la plej saĝan flegmon. Ankaŭ mia opinio estas sama. La saĝa homo ne povas ĵeti sin inter la pasion; ĉar ni ne povas decidi, ĉu la pasio estas vera aŭ ne, ĉu venkas aŭ ne. Sed geniulo ne povas perdi la karieron.

Eŭgeno estis emociiĝinta, ĉar de ĉi tiu severa kritikanto li nomiĝis geniulo.

– Tio estas bona, se vi diras opinion por neniu. Sed ne permesu rigidigi vian flugadantan animon. Feliĉe vi havas bonŝancon, ke ĝuste nun malpleniĝis unu ofico, kaj ĉe ties okupo mia opiniodono povas esti decida. Laŭ viaj kapabloj mi tenas vin plej taŭga por okupi tiun oficon. Ĉi tiu estus ofico de la unua sekretario ĉe la ambasadoro de Sankta-Peterburgo.

Eŭgeno iĝis ege ekscitita pro tio.

Lia patro multfoje diris, ke tiun oficon Edmundo ricevos.

– Tio estas tre bela kariero – daŭrigis Rideghváry – tio estas tute malproksime de la brua mondo; la homo povas eskapi de tiu ĉi socio, el kiu estas dolore elekti amikojn, malamikojn kaj fari kompromison inter devigoj kaj emoj. Tie vi superregas super tiuj ĉi. Tio estas eŭropa altaĵo, kiun ne atingas la ondoj de la departementaj uraganoj. Kaj tiu certigas sufiĉe brilan financan situacion: salajro estas dekdu mil forintoj kaj sufiĉaj moderaj elspezoj de la akceptado. – Poste donas brilan estontecon. Tio estas malproksimen rigardanta altaĵo! Ĉi tiu ofico estas certigita por vi!

Eŭgeno komencis kapturniĝi pro ĉi tiu propono. Pri tiu ĉi li ankaŭ ne povis sonĝi.

Rideghváry tiel faris, kvazaŭ li ne priatentus la efikon de siaj vortoj. Tiu rigardis sur sian brakhorloĝon, poste subite ekstaris.

– Longtempe mi restadis ĉe vi; sur iu loko certe oni atendas min. Vi havas tempon por respondi je mia propono ĝis la mateno de morgaŭo. Pripensu! Via decido determinas vian tutan vivon. Konsideru ĉiujn vidpunktojn; se vi renkonti­ĝos kun via patrino, tiam petu ankaŭ ŝiajn konsilojn koncerne de tiujn, tio povas esti, ke ŝi donos kontraŭajn konsilojn, tiujn komparu kun miaj vortoj kaj laŭ tio decidu. Bonan nokton, mia fraĉjo!

Poste tiu foriris kaj Eŭgeno restis sola.

La ekscelenco bone konis la efikon de siaj vortoj ĉe la junulo! La fraŭlo ne mencios antaŭ sia patrino ĉi tiun proponon!

Ĉefe tiam, se li legas leteron de sia patrino, kiun li ricevis al la mano helpe de Rideghváry.

Post la malfermo de la letero, lin pli forte interesis ties enhavo, ol la sendita mono. Li rekonis la skribon de sia patrino.

Kara mia filo!

Mi legis viajn liniojn, en kiuj vi alvokas, ke mi partoprenu vian feliĉon kaj ankaŭ mi amu tiun ulinon, kiun vi nomis via fianĉino. Se via koro feliĉiĝas, tiam ties transfluo plenigas la mian. – Por mi la rango, la havaĵo, deveno ne apartenas inter la objektoj de la feliĉo. – Se vi elektas ian knabinon el la nekonata popo­la­maso: simplan laboristinon, tiam akceptu mian benon; mi estos fiera pri ŝi. Kaj se vi elektas modulinon, kiu havas misfamon surmonde, aŭ koketan malŝparantinon, tiam mi petos Dion plibonigi la malbonon, kaj permesu al vi esti feliĉa. Tiam ankaŭ tiun virinon mi akceptos. – Sed se vi edzinigos fraŭlinon Alfonsine de la familio-Plankenhorst, tiun nupton benos nek Dio, nek via patrino. Tiuokaze vi adiaŭis ankaŭ min por eterno.

Tio estis la plej amara puŝpiko por ama koro!

Do, ŝi pli bone estimas modulinon, koketon, ol lian fianĉinon, kiun li adoras.

Kion pekis Alfonsine kontraŭ mia patrino, aŭ kontraŭ la tuta mondo?

La virinoj estas troigantoj, se ili miksiĝis en politikajn komplikaĵojn.

Se nun nur kontraŭ sinjorino Plankenhorst ŝi havintus kritikon; Alfonsine estas senpeka de ĉia diplamatia ruzaĵo.

Li rememoris la vortojn de Alfonsine:

„Mi neas mian kredon, familion, patrinon!”

Kaj li rememoris la erotikajn kisojn, la frenezajn brakumojn, kiuj antaŭis tiujn vortojn.

Alfonsine ne zorgas pri kolero, malbeno de sia patrino: „Mi estos almozulo, sed iros kun vi!”

Ĉu li ne havas kuraĝon por senti la saman, por diri samajn vortojn?

Ĉu super li lia patrino havas pli grandan influon, ol lia amantino? Kiu ordonas ĉi tie? Ĉu la forto, aŭ la malforteco ordonas ĉi tie? Ĉu ne malforteco estas kroĉiĝi al la patrino? Ĉu ne forto estas kroĉiĝi al la fianĉino, aŭ al la fianĉo?

Ja vi ne estas plu infano!

Tiu alia patrino kiom primokante diris: „Vi nun estas nenio!” Vi estas sensignifa homo! Kiu donus al vi edzinon? Estu grava homo kaj vi denove povos reveni. Povas esti, ke ankaŭ morgaŭ.”

Estus triumfo antaŭ la fiera, elita virino aperi tuj morgaŭ kaj diri, ke ankaŭ mi estas grava homo: „Ĉi tie estas la morgaŭo kaj ankaŭ mi estas ĉi tie. Mi estas grava homo kaj ĉiuj rimarkas.” Kaj post tio foriri de tie ĉi, aliloken; kien nenio sekvos, nur la feliĉiga amo. Forlasi la frenezajn, diskutantajn homojn, en kies bataloj mi povas partopreni; iliaj luktoj nur ekscitas vin kaj malĝojigas vin. La tuton necesas forlasi ĉi tie. Sed eblas resti sinjoro; por havi grandan influon, respekton en la mondo. Subite okupi la oficon, kie ne ekzistas ĉiutagaj homoj.

La kontaĝo de lia animo okupis siajn sensojn. Lia amo flamiĝis, lia vanteco brilis, lia timo varmiĝis ĉe ĉi tiu flamo. Li decidis la respondon, kiun li diros al Rideghváry, al sia bonfaranto! Neniam li forgesos lian bonfaron!

Se lia patrino alvenos kaj aplikos sian magian forton super sia filo, li tamen venkos. Estimo estas al la patrina amo ĝis la geedza para amo. De kiam la unua estas geedza para amo. „Vi estas viro, vi devas nur voli!” – diris la fraŭlino. Eŭgeno tion kredis pri si, ke alvenis la tempo, kiam li povas montri, ke li havas firman decidon!

Eŭgeno diris al la lakeo, ke tiun virinon, kiu plurfoje serĉis lin, kiam ajn li povas enlasi sen anonco. Sed li atendis vane. Lia patrino ne venis. Li maldormis ĝis malfrua nokto. Sian lakeon li plurfoje sendis al la dommastrino dum la noktaj horoj, sed lia patrino ne revenis.

Kial atendi plu? Li enlitiĝis; sed li povis dormi nur malbone; ĉiaspecaj malbonaj sonĝoj lin vekis abrupte. Li apenaŭ atendis la matenon. Nuntempe aŭtune la noktoj estas pli longaj, la matenoj venas pli malfrue. Jam ankaŭ nebulo estiĝis. Lia patrino fakte ne serĉis lin plian fojon. Povas esti, ke oni kaptis ŝin, aŭ ŝi forfuĝis jam. Li ne trankviliĝis ĝis li akiris informon.

Matene li mendis lukaleŝon kaj iris al Rideghváry.

Lia unua demando al tiu estis:

– Ĉu vi ne scias ion pri mia patrino? Ŝi ne venis al mi.

– Mi scias. Ŝi jam forfuĝis. Oni kaptis nokte la legomvendistinon, ĉe kiu ŝi kaŝis sin, kiu konfesis, ke en maskovestaĵo ŝi fuĝigis ŝin trans la legomĝardeno, tie kaleŝo atendis ŝin kaj nun ŝi jam estas en Pozsony[43].

La bruston de Eŭgeno forlasis granda inkubosonĝo pro tiuj vortoj. Do, lia patrino liberiĝis! Do, li liberiĝis de sia patrino!

Nun jam li povas voli kion ajn.

– Ĉu vi pripensis mian hieraŭan proponon? – demandis Rideghváry.

– Mi decidis pri tio. Mi akceptas la oficon de la ambasada sekretario.

Rideghváry manpremis kun li.

– Mi estis certa pri tio. Por ke vi vidu, ke mi fidis pri via kompreno, jen tie ĉi estas ĉe mi via pretigita nomumita diplomo.

Poste li eltiris tirkeston de la ŝranko kaj transdonis al li la dokumenton.

Eŭgeno estis ravita pro la aminda zorgado.

Ja ĉi tiel nur la feinoj zorgas pri siaj elektitoj.

– Vi ceremonie ĵuros morgaŭ, poste aranĝu viajn aferojn tute trankvile en Vieno al tiuj same, kiuj estos longtempon malproksime. Aranĝu viajn rilatojn, malligu, aŭ ligu.

Eŭgeno komprenis la teneran aludon.

– Ĉi tio ne okazos sen konscio de via ekscelenco.

– Mi komprenas vin. Do, hastu tien, kien viaj sopiroj kunportas.

Sinjorino Plankenhorst dum tiu ĉi tago treege frue finis la matenan tualeton, dank’ al tio, ke Eŭgeno ĝenis ŝin ne dum la kombado. Ja ankaŭ tie li surprizis ŝin.

Stranga estus, se iu membro de la kancelario, kiu nun ricevis pli altan rangan oficon ol la pli frua mil ducent forinta salajro estis, nun dekdumil forintan oficon ricevis, tiu volis rompi tiun Antoinette ŝajnigis sin miranta. Ankaŭ Eŭgeno pensis, li akiros surprizon al ŝi! Memfide li proksimiĝis antaŭ la damon kaj komencis la bone pripensitan, parolon:

– Sinjorino mia! Vi diris: „Se morgaŭ, do, morgaŭ.” Jen, la morgaŭo estas tie ĉi kaj mi estas jam io.

Kiel pruvaĵon li transdonis al sinjorino Antoinette la nomumigan dokumenton.

Sinjorino Plankenhorst legis tiun ridetante kaj manpremis kun Eŭgeno.

– Mi tre ĝojas pro tio.

Eŭgeno sentis, ke nun jam li povas esti fiera, ĉar li jam estas io.

– Ĉu mi povas demandi denove la hieraŭan demandon?

– Mi jam respondis je via demando – alparolis sinjorino Plankenhorst graceme. – Ĉu vi deziras, ke mi informu Alfonsine-n.

– Mi petegas pro tio.

Sinjorino Plankenhorst devis trairi al la najbara ĉambro, de tie man-en-mane kondukis Alfonsine-n antaŭ Eŭgenon.

Alfonsine montris sin kiel konfuzita, ŝi klopodis fari tiel, kiel tiu persono, kiu ne komprenas, kion oni deziras de tiu. Kaj la sinjorino kondukis ŝin antaŭ Eŭgenon kaj prezentis al ŝi la junulon:

– Lia sinjora Moŝto, sinjoro ambasada sekretario de Sankta Peterburgo.

– Ho! – Alfonsine nun kun salutanta rideto etendis siajn manojn al Eŭgeno, kiu tiun akceptis tremetante.

– Nu gardu tiun oficon – flustris graceme ridetante Antoinette.

Alfonsine subite alpremis sin al la brusto de sia patrino por kovri pudoran ruĝiĝon de sia vizaĝo. Eŭgeno hastis mankisi al sia estonta bopatrino, kiu donis kison sur lian frunton – frigidan kison kvazaŭ lignobildo.

Alfonsine jam ne volis honteme rigardi malsupren; nun jam ŝi estas antaŭ sia fianĉo.

– Kiam ni informu niajn kunulojn pri la okazaĵoj? – demandis Antoinette – Ĉu morgaŭ? Ĉu tagmeze? Ĉu mi faru tuj?

Eŭgeno ne trovis ĝustajn vortojn por esprimi sian dankon.

– Do, morgaŭ je la dekdua! Vi povas veni ankaŭ pli frue. Ĉu ne, Alfonsine?

– Nun denove ŝi kovris sian vangon inter la puntojn de sia patrino.

– Nu, respondu! Ĉi tio estas via afero.

Alfonsine apenaŭ aŭdante nur tion balbutis: „Jes.” Ja tiom frenezigas la ideojn de la pudora knabineto tiu penso, ke ŝi edziniĝos. Tio ĉi estas kruelo!

Sed Eŭgeno iĝis feliĉa pro la flustrita vorto. Preskaŭ li lasis la dokumenton sur la tablo de Antoinette. Ŝi devis porti post li tiun.

Almenaŭ ankoraŭ unufoje ŝi premis la manon de la estonta bofilo kaj diris:

– Mi estas fiera je vi!

Eŭgeno nun jam rapidis hejmen.

Li bonfartis, nun komencis vivi. Ĝis nun li vivis kiel la floroj. Li nun iĝis homo. Li atingis liajn ambaŭ kordezirojn hodiaŭ. Li iĝis sinjoro kaj fianĉo vera, kiun oni envias. La tuta mondo pleniĝis je novaj figuroj ĉirkaŭ li.

Sed io tamen maltrankviligis lian humoron. Tiu tago similis al postaŭtuna tago. La sunbrilo radias, sed antaŭ ĝi kuŝas unu maldika nebulo, kiu ne permesas brilon, varmigon.

Ĉi tiu nebulo estis deprima antaŭ la feliĉo de Eŭgeno, ĉefe pro tio, ke lia patrino nenion scias pri tio. Ŝi tion ne volis, ne ĝojis pro tio. Kaj li atingis tiun ĉi feliĉon sen tio, ke li estus luktinta kontraŭ argumentoj de sia patrino kaj persvadus ŝian amantan koron. Sed li forfuĝis, kaŝis sin de antaŭ ŝi. Li tre ĝojis malkuraĝe, ĉar li ne renkontiĝis kun ŝi. Sekrete li ĝojadis, ke lia koro ne devis batali.

Iu maltrankvila fantomo iras ĉiam malantaŭ li kaj trans la sonĝoj de liaj feliĉo kaj fiereco flustradas en lian koron iun sendormigan vorton: „Vi estas malkuraĝa!”

Vane li ekskuzadas sin kontraŭ tiu, dirante ja tio estas bona, ke lia patrino povis saviĝi. „Vi mensogas!” – flustris al li la pravon diranta memkonscio. – „Vi ĝojas pro tio, ke vi saviĝis de via patrino!”

Kiam proksimiĝis la vespero, pro la memakuzo li iĝis pli kaj pli deprima kaj li estis ne dormema. Ne povis resti hejme. Li pretigis sin por iri ien. Sed dum tiu ĉi tago ne estis multe da ebloj por amuzi sin en la stratoj de Vieno.

Kiam li staris antaŭ sia spegulo por korekti sian kravaton, tiu timegita fantomo, kiu ĉiam flustris la vortojn: „Vi estas malkuraĝa!” – nun subite ekviviĝis kaj venis al li.

– Mia patrino! – kriis la junulo teruriĝante.

Ej, ho, ve, ne tiu figuro staris antaŭ li, kiun li timegis, kiun li atendis kiel fieran, ordonantan sinjorinon. – Tiu estis unu el la figuroj de Golgoto, kiuj teren­faladas ĉe la subo de la krucifikso. Ŝia vango estis pala, ŝiaj okuloj estis malsekaj kaj turmentataj pro la ploro. Ŝia vizaĝo esprimis la doloron. Tio ĉi estis lia patrino.

La junulo nun estis kontenta, ĉar lia koro bone kondutis. Nur tion ĝi rimarkis, ke lia patrino estas en danĝero, kaj li ne rememoris tion, ke tiu ĉi virino ne tial venis ĉi tien, ke ŝi ataku liajn pasion kaj troambicion.

Li brakumis ŝin, kvazaŭ volus li kovri la amatan figuron.

Kaj li sentis sur sia vizaĝo la ardajn, febrajn, amegajn kisojn de sia patrino. Ho, ve, tiuj estis alispecaj kisoj, ol la kiso de la alia patrino!

– Kiel vi venis tien ĉi, mia kara patrino?

– Mi faris longan vojon.

– Oni diris al mi, ke vi eskapis kaj vi estas en Pozsony.

– Tio okazis tiel. Mi serĉis vin dum tri tagoj, sed vane; poste mi ĉesigis la serĉon, ne esperante plu kaj forlasis la urbon. Sed en Pozsony mi aŭdis ion kaj mi revenis.

– Vi revenis.

– Mi volis paroli kun vi.

– Kial vi faris tion? Ja, se vi estus sendinta mesaĝon por mi, mi estus ironta tien, kie vi estas. Kial vi ne ordonis al mi tion?

– Ej, mia filo, mi ne ordonas. Mi tion ne ellernis. Mi venis al vi por petegi. Ho, ne timu min! Mi ne estas fantomo, kiu staras inter vin kaj viajn sonĝojn. Mi volas malkonsili pri nenio, kion vi decidis, nur ploregi mi venis al vi.

– Mia patrino, ne parolu ĉi tiel, mi petas vin!

– Pardonon pro tio! Mi ne volas malgajigi vin. Antaŭ kelkaj tagoj mi havis ankoraŭ postulon al mia filo; nun jam ne estas. Mi skribis al vi leteron. Ĉu vi ricevis tiun? Tiu estas fiera, insultada letero. Disŝiru! Plu ne rememoru tiun! Tiun skribis iu fiera, kolera sinjorino. Plu tiu kolera sinjorino ne ekzistas. Nin sortobatoj treege humilas kaj tiuj ankoraŭ ne finiĝis. Ja mi estas nur funebranta vidvino, kiu petegas antaŭ fositaj tomboj de siaj filoj, sed ne scias al kiu. Povas esti, ke ŝi petegas al la tomboj, ke tiuj ne estu plenigitaj.

– Ho, mia bona patrino, ja viaj filoj ankoraŭ vivas!

Pro tiuj vortoj la okuloj de la virino inter larmoj ĵetis fulmojn. Ŝi ekkaptis la manon de Eŭgeno varmege.

– Ĉu vi scias, kie ili vivas? Unu filo nun puŝiĝas antaŭen farante novan vojon trans la Karpatoj en sian patrujon. Antaŭ li, malantaŭ li kaj ĉirkaŭ li estas persekutantoj. Sub li faŭkanta abismo, la ŝvelinta montoriverego, super li estas la tempesto kaj la vulturoj. Se oni ne kaptos, se li ne malsatmortos, se ne dronos en akvo de la riverego, tiam li povos eskapi sur la batalkampon. Tie mia alia filo atendas jam lin, kiu estas estro de unu teamo. Ĉu vi scias, el kiuj konsistas ĉi tiu teamo? Ĝi konsistas el infanoj, kiuj fuĝis de siaj patrinoj kaj de familiopatroj, kiuj forlasis edzinon, infanon. Iu terura ekscito forpelas ilin sur kampon de la morto. Ili ĉiuj perdiĝos tie.

– Kial ili devas perdiĝi?

– Ĉar ilia koro tre doloras kaj alimaniere ne povas resaniĝi.

– Ĉu povas esti, ke ili venkos, mia patrino?

– Ili venkos! Je mia Dio mi diras: ili venkos! Sed por ili la venko ne estos utila. Pro tio la danĝero pliiĝos. Ili faros miraklojn, devigos la mondon estimi ilin, iliaj stelaroj brilas super la tuta malheliĝinta Eŭropo. Ĉi tio estos malbona por ili, ilia kondamno estas dirite de la potenculoj de la mondo. Se ili ekmortos de unu bato, tio estas bona; se ili ne ekmortos, tiam ili ricevas plian baton, batojn, pro kiuj ili ekmortos. Ĉi tiujn mi eksciis en Pozsony el iliaj akiritaj leteroj. Pro tio mi revenis. Permesu al mi sidiĝi, ĉar mi faris longan vojon.

– Ho, ve, mia malfeliĉa patrino!

Eŭgeno sidigis sian patrinon apud sin sur la divanon kaj trabrakumis ŝiajn ŝultrojn.

– Mi tial revenis, ĉar mi volis vidi vin ankoraŭ unu fojon, lastfoje en mia vivo.

– Ho, ne diru tion!

– Vi iros malproksimen de ni kaj problemo estos via reveno. La fieraj homoj jam atendas la okazon kaj decidis venĝi sin kontraŭ min, kiu ilin minacis.

– Kiuj ili estas?

– Viaj amikoj, viaj protektantoj estas tiuj. Mi ne riproĉas ilin, ne timu. Ili faras al vi pli da bono, ol mi. Mi perdigus vin, ili savas vin. Mi farus por vi senĝojan vivon, sed ili donas al vi brilan karieron. Mi ne konkuras kun ili. Ne, mia filo! Kaj vi kaj ili pravas. Ni estas delikataj, kiuj donas por unu ideo vanan sonĝbildon, nian ĉion. Ni nin turmentas kaj mortas. Neniam provu kompreni nin! Estu feliĉa homo! Iru kun tiuj, kiuj nun ekiras en la imperion de Rusoj por serĉi aliancon kontraŭ sia indignanta patrujo. Ili ĉiuj estas Hungaroj kaj doloras ilia koro, kiam ilian teruran malamon ili sentas kontraŭ siaj patrinoj, gefratoj per invito de la alianco. Sed ili faras tion, ĉar scias, ke la patrinon, gefratojn devas konkeri. Sur la blazono de la familio Baradlay estiĝis du grandaj makuloj de hontoj: la nomoj de Edmundo kaj Riĥardo. Via nomo tiujn makulojn enorizos. Antaŭ la mondo estos brila refuto, se oni anoncos: kontraŭ la du malfidelaj Baradlay ilia frato, la tria ekiris por inviti la grandpotencan aliancon.

La vizaĝo de Eŭgeno iĝis pala kiel marmorstatuo. Rigide li gapis antaŭ sin. Ĉi tion oni ne diris al li pli frue.

– La rezulto ne estas duba, sed certa, – daŭrigis la patrino de Eŭgeno, gapante en la lumon de la kandelo kiel viziulo. – Ni perdiĝos. Sed vi restos. Kontraŭ du potencoj ni ne povas ekstari. Se ni estus el fero, ankaŭ tiam nin enterigus la sur nin verŝiĝanta lafo. Viaj fratoj mortfalos tie-ĉi tie. La morto estas malmultekosta. Vi estos feliĉa homo kaj vi fondos novan familion. Vi restas la ĉefo de la familio Baradlay. Vi estos la envia edzo de bela virino. Vi estos honorigata per brilaj distingoj por neforgeseblaj servoj. Vi estos elita viro. Vi estos la estonta fiereco de la nova epoko.

Eŭgeno sentis, kvazaŭ ŝtonoj falus sur sian kapon pro ĉi tiu amara glorigado.

– El inter simplaj homoj mi venos al vi por petegi. Vi faros multe da bono, ĉar vi havas bonan koron. Inter la petegantoj ne forgesu pri mia peto. Mi estis la unua peteganto.

Ho, kiom estis la junulo humiligita, ja lia patrino diris la veron!

– Mi petegas ne por mi, sed por viaj fratoj. Nin postatingas la destino. Riĥardo estas fraŭlo, neniu restas post li. Sed Edmundo havas du belajn filojn. La lasta nun naskiĝis antaŭ unu monato. Tio estas certa, ke vi estos honorigita abunde. Havaĵojn de viaj fratoj konfiskos la potenco. Tiu havaĵo estos la via.

Eŭgeno eksaltis terurate kiel Saul, kiam la animon de la profeto citis la magiistino de Endor.[44]

Lia patrino daŭrigis:

– Kaj kiam vi estos riĉa kaj potenca kaj nur vi havos tiun, kiun nun ni havas kune; dume vi estos ege feliĉa, tiam rememoru pri la petegaj vortoj de via patrino; mia filo, ne permesu almozpeti la infanojn de via pli aĝa frato!

– Mia patrino! – kriis ekster si la turmentata plej juna frato kaj hastis al sia skribotablo, el ties kesto elprenis la nomumigan dokumenton, tiun disŝiris kaj disŝutis ĉirkaŭ si.

Kaj poste li falis plorante en la sinon de sia patrino.

– Mi ne ekiros sur tiu vojo.

Ĉi tiuj vortoj plenigis per ĝojo lian patrinon. Kiom ŝi brakumis, kisis sian infanon, la plej junan, kiun ŝi amis plej arde. Ŝi ne timis diri al li, ke li estas la plej kara infano inter la tri.

– Ĉu vi venos kun mi, mia filo?

– Mia patrino, mi iros kun vi.

– Mi ne sendas vin por batali. Vi restos kun ni. Vi estos nia konsolanto. Mi tion volas, ke vi vivu. Estu feliĉa homo. Ĉu mi povas esperi, ke vi estos feliĉa homo?

Eŭgeno flustris. Li rememoris tion, kio nun finiĝis. La akvo ankoraŭ estas travidebla, en kiun tiu subakviĝas; sed tiu jam estas mortinta. Tio estas la bildo de la sonĝita feliĉo.

Li respondis nenion, nur ekkisis sian patrinon. Ĉi tiel li ne volis esti feliĉa, sed alie ne povis esti tia.

– Ni rapidu de tie ĉi tuj!

Li rememoris la pasporton.

– Mia patrino, ĉi tie atendas vin la pasporto, se vi estus veninta hieraŭ. Hodiaŭ vi povas uzi denove tiun.

– Kiu donis al vi ĉi tiun pasporton? demandis sinjorino Baradlay.

Eŭgeno pensadis, ĉar li ne volis mencii tiun nomon.

– Iu malnova kunulo de nia familio; tiu, kiu akiris al mi ĉi tiun dokumenton.

– Ĉu vi pensas, ke de ties mano mi akceptas ion?

Sinjorino Baradlay ĵetis la disŝiritan pasporton inter la paperĉifonojn.

– Kion vi faris? Kiel vi fuĝos? Ĉiuj vojoj, enirejoj estas gardataj.

La damo nun jam levis sian triumfan vizaĝon fiere.

– Mi superruzas ĉies cerbon! Mia filo! Survestu vian mantelon! Mi kunportos vin, ke la homaj okuloj ne rimarkos vin.

Sekvatage la ekscelenco vane atendis la novan ambasadan sekretarion por ĵurigi; vane atendis tiun la patrino de la fianĉino kaj la fianĉino kaj la gastaro por interŝanĝi gefianĉajn fingroringojn; tiu ne venis plu.

Vere, tiu terura sinjorino kaptis ankaŭ sian trian filon. Kie tiu povis eliri tra la barikadojn? Neniu eksciis iam ajn. Ja ĉiuj vojoj estis fermitaj.

Tion pensis neniu, ke la riverego Danubo estas bonega landvojo por homoj havantaj koron. Nokte en densa nebulo ili portigis sin de kuraĝa fiŝisto sur mallarĝa boato transe aliborden.


Antaŭe estas akvo, malantaŭe estas fajro

En kiu direkto eblas nun iri?

Ĉi tio estis vivo-morto-demando de la eskapinta husararo. Antaŭ ili estis la tuta armeo, kiu baras la vojon kaj el inter kies flagoj ili forportis la proprajn flagojn; de alia direkto ankaŭ du riveregoj estas antaŭ ili, kaj la montoĉeno de Karpatoj. Kie estas vojo kaj loĝita loko, tie estas troveblaj amasoj da soldatoj, apartenantaj al la ĉefa armeo; kie estas libera tereno, tie ne estas loko por ripozi kaj ne estas manĝaĵo.

Ili galopante marŝis dum unu kaj duonhorojn konstante sur kampovojo, ja ili sciis, ke tiu kondukas al Danubo.

La vento forblovis la nubojn, la pluvo ĉesis kaj ili povis orientiĝi. De dekstro jam ili povis vidi la riveron Danubo. Ties akvospegulo estis nigra pro la nuboj. Sur la dekstra bordo videblis forbruligita roddomo, kiun antaŭ kvin tagoj stiriaj ĉasistoj defendis kontraŭ kroataj taĉmentoj, kion dumbatale ili detruis.

Riĥardo direktis sian taĉmenton al tiu domo. Neniu gardis la fulgajn murojn de la konstruaĵo, en la vasta korto la tuta kavalerio havis lokon.

– Nu, knaboj! – diris Riĥardo, kolektante ĉirkaŭ sin siajn husarojn, – nun ni ekiris sur tiu vojo, sur kiu ni atingos hejmen, aŭ en la inferon. Ankaŭ vi scias, sed ankaŭ mi diras, ke ĉiu sufero de la homo estas antaŭ ni. Ni devas kuri nokte-tage, por naĝi en mildaj kaj torentaj akvoj, por surgrimpi montojn, por batali, ne povas dormi, ni devos malsatiĝi. Kiu terenfalas, tiu perdiĝas; se oni ekkaptis nin, oni nin mortpafos. Mi diras al neniu venu kun ni, sed mi iras antaŭen. Mi ne rigardas malantaŭen, ni ne kalkulas pri tiuj, kiuj venas kun mi. Mi ĵurigas neniun, kiu veni volas kun mi. Nun estas malhelo; kiu pripensis ion alian, tiu povas reiri. Sed kiu venas kun mi, tiu estas sub la leĝo de batalkampo kaj devas plenumi miajn ordonojn sen kontraŭdiroj. Do, kiu volas, tiu venu post mi! Sekvas la unua provo!

La unua provo estis taŭga por konverti la malkuraĝulojn. Kapitano Riĥardo serĉis vadejon trans la riveron Danubo. Li bone konis la ĉirkaŭaĵon, la fluajon de Danubo, ĝiajn rifojn, malprofundajn partojn, laŭ pli fruaj bivakaj militmanovroj, li kaj liaj kadukaj husaroj povis transiri la Danubon sen ponto, sed la plej junuloj certe memoris tion rigardante al la ĉielo, dum ĝuste unu stelo falis de sur la ĉielo, kaj kiam la unua ĉevalo vadis ĝis la ventro en la akvon – kaj antaŭ ili estis la tuta larĝa akvospegulo, trans kiu ili devis tranaĝigi en selo sidante. Sed tio ĉi estas nur ludo! Ju pli larĝa estas la akvo, des pli malrapida estas ĝia fluo, des pli malprofunda estas ĝia fluejo. Inter la du bordoj tri rifoj situas; tiujn la unua husaro ekkonas laŭ brilo de la akvo, sur tiuj nur devas vadi al la akvo, inter tiuj en la pli profunda akvo la ĉevaloj klopodas transnaĝi. Se iu rigardus ĉi tiun bildon, sur spegulo de la akvo tiel ŝajnis kvazaŭ unu arĝentkolora serpento estus serpentumata. La kapoj de la ĉevaloj kaj supera korpo de la husaroj videblis super la akvonivelo, kiuj duope naĝis unu apud alia laŭ longa vico.

Sur la transa bordo poplobosko akceptas la eskapintojn. Sur ties herbejo Riĥardo kolektas siajn sekvantojn.

– Nun ni kalkulu, kiomope ni estas!

– La serĝentoj kalkulas la soldatojn: ducent dudek.

– Tio estas malebla! – diras Riĥardo, ja du personojn ni lasis en la antaŭgvardio.

– Jam ili estas tie ĉi, – diris iu murmurante, en kiu Riĥardo ekkonis la vingustan voĉon de sinjoro Paŭlo.

– Ĉu vi estas tiu, Paŭlo? – diris la kapitano ekĝojante. – Ĉu vi ektrovis nin?

– Mi konas vian pensmanieron.

– Nu, tio ĉi estas brava afero. Kio estas la novaĵo en la bivako?

– Kiam mi ekiris, la kirasuloj ekiris kaj iris al la urbo, kvazaŭ ni volus eviti ilin; tiam mi pensis, ke ni ne devas gardostari, iru fraĉjo mia, post la aliaj.

– Ĉu vi nenian bruon rimarkis?

– Neniu brueto estas. La pluvo estingis la gardofajrojn.

– Kie estas la leŭtenanto kaj la standartisto?

– Tiuj havis aliajn opiniojn; ni fermis ilin en iun kripton.

– Ĉu vivante?

– Jes. Estas skribite sur la pordon, kiuj estas ili, kaj kiu volas, tiu povas porti ilin.

– Ĉu ankaŭ min vi fermus tien, se mi ne iras kun vi?

– Jes, mortinta.

– Kial mortinta?

– El estimo.

– Mi dankas. Nun metu en mian manon vian vivon, ĉar ankaŭ mi metas mian vivon en viajn manojn. Prenu en vian manon la standardon, kiun vi portados ekde nun. Staru ĉirkaŭ min!

La husartaĉmento faris kvarangulon, ties mezon Riĥardo okupis kune kun la standardisto. Sur la orienta flanko de la horizonto helflava linio komencis disigi la ĉielon de la tero. La malproksima kanonado signis la proksimon de la mateno. La sieĝantoj komencis sian laboron kontraŭ la barikadoj. Mateniĝas!

Ĉe la pala matena lumo kaj fajrobriloj ĵuris ducent dudek homoj meze de unu flavanta arbaro al sia estro senkondiĉan obeemon, kuraĝemon, finan ĉioriskon – ĝis la tuta hejmenalveno. Kiam la Suno kiel fajroruĝa bulo leviĝis de malantaŭ la montoj, tiam ili vidis, ke la meza flago estas trikolora.

– Antaŭen! Ni havas duontagan avantaĝon – ordonis Riĥardo al siaj kamaradoj – kiu rimarkos plej baldaŭ nian malaperon, tiu estos Ottó Palvicz, la majoro de la kirasuloj. Li persekutos nin sur tiu vojo, sur kiu ni eskapis. Nur ĉi tie li rimarkos, ke ni transnaĝigis sur la Danubo. Kirasuloj ne povas fari saman. Ili devas iri ĝis la ponto por veni al la transa bordo. Dum tio ni gajnas duontagan avantaĝon antaŭ ili. Se ni rajdos ĝis malfrua vespero, tiam niaj persekutantoj ne povos haltigi nin. Ĉi tio estas la tasko de la unua tago. La ceterajn ni ekscios pli malfrue.

Riĥardo la tutan monon ĉe li estantan disdividis inter la husaroj, ordonante al ili, se iu kien ajn iras por aĉeti manĝaĵojn, ĉiam pagu kaj ne ĉantaĝu la popolon.

Poste ili ekiris antaŭen el la poploarbaro por serĉi la vojon. Sur la proksima kampovojo ili atingis al sola sinjora kastelo.

Tiun kastelon havis iu ĉeĥa ĉefnobelo. Nur la sinjorino estis hejme. Ŝia edzo apartena al la partio de la t.n. „Koruna ĉeska”.

Riĥardo parolis kun la sinjorino kaj kiel rezulto la soldataro ricevis brandon, panon, fumaĵitan bukanon kaj la ĉevaloj ricevis en florkronon plektitan fojnon kaj porbestan grajnaĵon. Tie ili ripozis du horojn. Riĥardo ricevis de la sinjorino detalan karton, sur kiu ĉiuj kampovojoj estis notita ĝis la morvaa, – kaj hungara landlimoj. Tio ĉi estis multe bezonata!

Unu arbargardisto de la kastelo kondukis la taĉmenton sur ĉirkaŭvojoj ĝis la plej proksima arbaro. Tie li denove lasis ilin solaj, deziris al ili feliĉon kaj la eska­pantaj husaroj malaperis en la malhela nokta arbaro. Ili grimpis sur monto­dorson kaj poste sinjoro Paŭlo atentigis Riĥardon, ke sur la ĉirkaŭantaj montopintoj kelkloke fajroj brulas.

– Tio celas nin – diris Riĥardo. – Tiuj estas signalfajroj, per kiuj ili informas iun pri nia eskapo.

Post ne longe estis videble, ke la fajroj komencis flami ne nur malantaŭ ili, sed ankaŭ antaŭ ili. La tuta ĉirkaŭaĵo ĝis la limo estos ekscitita nokte kontraŭ ili. Unu fajro malantaŭ ili sur la kontraŭa montoflanko forte lumigas la pejzaĝon. Riĥardo rimarkis pere de sia lorno, ke ĉe la lumo de la fajro rajdantaj figuroj videblas.

– Ili supersekvas nin! Pli frue, ol mi kredus tion! Nun ni ne havas tempon por meditadi.

Li iris al profunda valo. Li konis tiun valon el la tempo de pli fruaj pelĉasadoj; tiun valon posedis aŭstra oligarko. Sur la flanko de la valo fluas reguligita monta rivereto, kiu fluas en basenon. De tiu unu parto estas fiŝlago, la alia parto funkciigas akvamuelejon kaj de tempo al tempo akvumas ankaŭ herbejon. Riĥardo tiel pensadis, se ili preteriras la muelejon, tiam ties digon rompu ke la akvon fluigu en la valon. Tiel la persekutantaj rajdantoj ne povas persekuti plu ilin, tiuj enrestos en la marĉo.

Sed li ne atentis pri io – pri tio, ke la saman faron ankaŭ la alia povis fari. Kiam ili atingis ĉe la valokurbiĝo al la muelejo, tiam sinjoro Paŭlo galopis reen antaŭe de la antaŭgvardio, anoncante, ke la tuta valo pleniĝis de akvo, la digo estas trarompita. La muelisto tion diris, ke la latifundia arbaristo disrompigis tiun antaŭ kelkaj horoj. Do, oni certe ilin volis haltigi. Riĥardo rajdis al la muelejo. La valo estis jam tute sub akvo, kaj tra la akvo nur unu mallarĝa palisa digo kondukis. Sed la digo preskaŭ tute estis malkonstruite, nur la palisoj videblis el la akvo. Riĥardo restis trankvila.

– Ne gravas. Ni devas depreni la pordegojn de la muelejo kaj devas meti tiujn sur la palisojn kaj ni havos ponton.

Lian ordonon la aliaj plenumis. Per la pordegoj ili faris ponton super la digo. OLa ponto bona estis por la homoj, sed la ĉevaloj ne volis suriri la ponton.

– Tiuj timas la ponton, ĉar estas blanka – diris sinjoro Paŭlo.

– Tiun ni devas kotumi – ordonis Riĥardo.

– Ne estos bone, tiel ni ne povas bruligi.

– Vi pravas, Paŭlo. Poste ni tiun devas bruligi, ke aliaj ne povu utiligi. Vi trovas en la muelejo pulvon.

Vere Paŭlo trovis unu barelon da pulvo. Tion ili verŝis sur la improvizitan ponton kaj disŝmiris sur tiu. Sed vane, ĉar nun tute ne volis transiri la ĉevaloj sur la ponto. Ties hufoj glitis kaj pro tio la ĉevaloj timis.

Paŭlo blasfemis kiel pagano.

– Ja, jene oni kaptas nin.

– Vi ne pravas – kuraĝigis lin Riĥardo. Ni ambaŭ du elseliĝu. Iu kuraĝigu ilin de malantaŭ, la alia konduku ilian kapon, dume ĉiuj restu en la selo.

Ĉi tio estis pagana laboro. Po unu ili tiregis la timemajn ĉevalojn sur la bruega ponto. La ĉevaloj, ekaŭdante la bruon sub siaj piedoj, furiozis, streĉis sin, la sur ili sidantaj blasfemis. Sinjoro Paŭlo petegis al ili, Riĥardo batis ilin de malantaŭo per palisoj. Ĉi tiel oni irigis la ĉevalojn al la transa flanko. Nu, tiun bruegon ĉiuj vivantoj povis aŭdi en la ĉirkaŭaĵo. Vere, post ne longe ankaŭ sur la transa monto videblis la signalfajroj. Iliaj persekutantoj jam estis tie.

Pere de la bruego oni ektrovas ilin. Riĥardo kaj Paŭlo tute malsekaj estis pro la ŝvito.

– Nu, sinjoro kapitano, mi finservis el la purgatorio duonon de la kapitulaco – diris la maljunulo, kiam la kavalerion li transportis sur la ponto. Ankoraŭ estis malantaŭe tridek per kolbrido kondukitaj ĉevaloj kaj tridek bravuloj.

– Mi aŭdas trumpetsonon malantaŭ ni – diris iu soldato – lasu la tridek ĉevalojn kaj ni klopodu plu.

– Nur akceptu mian ordonon – diris Riĥardo – eĉ ne unu ĉevalon ni forlasos; la taĉmento restu kune. Neniu iru antaŭen! Ĉiujn tridek obstinajn ĉevalojn tamen ni transportos po unu.

Jes, vere okazis tiel. La trumpetsono aŭdiĝis nun jam de proksimo en la valo kaj ili rimarkis la proksimiĝantajn blankajn mantelojn. Riĥardo ion flustris en orelon de Paŭlo kaj kun du fraŭloj foriris laŭ la digo. Poste Riĥardo portigis sur la ponton sekajn arbobranĉetojn, sur ĝin verŝis la gudrorestaĵon kaj surĵetis ardaĵon.

Ĉe la lumo de la flamo jam la du taĉmentojn vidis unu la alian. Riĥardo enseliĝis kaj ordonis al siaj husaroj por ekiri „Silente kaj atenteme sur la mallarĝa digo laŭ la valo!”

Li iris malantaŭe. La alia taĉmento ne marŝis laŭ la kutima fermita ordo. Dum la persekutado ili disŝutiĝis unu de alia. Kvaroble kvinopo de la regimento postrestadis tie – ĉi tie. Dum la persekutado Ottó Palvicz estis la unua. Lia purrasa ĉevalo estis bona persekutanto. La persekutado jam daŭris dum pli ol dudek horoj, sen nutrado.

Apud Palvicz estis ĉirkaŭ nur dudek homoj, ne eblas scii, kiam alvenas la aliaj. Sed Ottó Palvicz antaŭe de tiuj dudek homoj rajdis al la brulanta ponto kaj provis trovi sur ĝi lokon transiri. Sed la ĉevalo ne volas salti en la fajron.

Nun Palvicz kriis al Riĥardo:

– Kapitano Riĥardo Baradlay!

– Mi estas ĉi tie, majoro Ottó Palvicz!

– Kapitulacu senkondiĉe!

– Venu ĉi tien kaj kaptu min!

– Mi faros, estu certa!

– Sed hodiaŭ ne.

– Ankoraŭ hodiaŭ certe. Mi ne ripozos ĝis tiam.

– Ĉi tiu marĉo ripozigos vin.

– Dum unu horo. Dum tio ĉi mi ĉesigos la truon kaj denove mi estos en via spuro kaj vi ne povos eskapi de antaŭ mi.

– Baldaŭ vi ekvidos ties kontraŭon.

Dum tiu ĉi parolado muĝo aŭdiĝis de antaŭ la fiŝlago kiel muĝo de akvofalo kaj Ottó Palvicz rimarkis, ke iu nova torento fluegas al la digotruo, klopodante plilarĝigi tiun.

– Mi suprentirigis ankaŭ la herson de la fiŝlago, – diris Riĥardo –, vi ne nuligos tiun truon dum unu horo.

Ottó Palvicz perceptis, ke Riĥardo pravas.

– Tion mi rekonas, ke mi ne povas atingi vin, sed se vi estas ĝentlemena homo, restu tie kaj ni luktu unu kun la alia tra fajro-akvo, kiel bravaj soldatoj Ĉu vi akceptas la pistolon?

– Mi akceptas tiun.

– Ni pafos unu al alia ĝis tiam, ĝis el inter ambaŭ du iu defalos de la ĉevalo.

– Estas en ordo; sed unue viaj soldatoj iru trans pafdistancon; kial ni pafus anstataŭ ni mem ĉi tiujn bravajn knabojn?

– Vi pravas. Turniĝu dekstren!

– Turniĝu maldektren! Ekiru!

Ambaŭ estroj restis sur du bordoj de la akvofalo, super kiu brulis knarante la ponto; tio estis bona lumo al la nokta duelo. Ambaŭ portis blankan mantelon, kiuj estis bonaj celtabuloj. Ili pafis duoble unu al alia; kuglo de Palvicz traboris la ĉakon de Riĥardo kaj kuglo de Riĥardo batis konkaviĝon sur la brustokiraso de Palvicz.

– Denove ŝargu! – kriis Palvicz. Sed jam al tio estis nek tempo nek okazo. Sinjoro Paŭlo forigis la herson de la fiŝlago, pro tio la akvomaso fluegis al la muelejdigo, kunportis la brulantan ponton en la marĉon; dum unu minuto malheliĝis kaj ambaŭ kontraŭuloj devas eskapi dekstran kaj maldekstren de antaŭ la rapidega alfluo.

– Ni daŭrigu morgaŭ! – kriis Ottó Palvicz al Riĥardo.

– Mi estos tie! – diris ankaŭ Riĥardo.

La marĉo, kiu estis sangoruĝa antaŭ unu minuto, kiel limrivero de la Hadeso, sed nun nigriĝis, kiel Stikso. Tiu akvomaso retrenos la persekutantan kavalerion, dum taĉmento de Riĥardo plu povas eskapi. Sed en la ĉirkaŭaĵo la homoj estas ekscitinte kontraŭ ili. En la proksima setlejo la kamparanoj ne donis al ili manĝaĵojn, dirantaj „Vi havas ne bonan celon”. Kaj ili devis plu iri malsate, ĉar ne volis rabi.

Antaŭ unu ponto falĉista insurekcio akceptis ilin, kiu ne permesis trapasi trans la monta riverego.

– Sinjoro kapitano! Faru tiel, kiel antaŭ la monaĥinklostro!

– Ne eblas – diris Riĥardo – ni ne luktas kun la popolo de la Tero.

Tiujn per unu pafaro li povus dissendi, sed prefere ili serĉis alian vojon kaj faris du horajn ĉirkaŭvojon. Li ne volis verŝi sangon ĝis li atingos en sian patrujon. Ili ricevis manĝaĵon nenie, la popolo kaŝis ĉion. Tagmeze en iu drinkejo ili ricevis unun panon kaj brandon.

Al ĉiuj soldatoj Riĥardo donis saman kvanton el la pano, kiel vespermanĝon de la Sinjoro. Al la pano ĉiuj ricevis unu gluton da brando. Tiu estis ilia tagmanĝo, kiel ĉe la ŝiprompuloj, kiuj eskapas sur iu floso sur dorso de la maro. Posttag­meze ili atingis denove al iu riveretmuelejo. Tiu muelis ĝuste maizon. Tio estis eldorado! Maizopulisko estos por ĉiuj! Edena gastado! Kvankam al ĝi estas eĉ ne graso, eĉ ne lardo, sed ankaŭ sen tiuj estas regnestra vespermanĝo. Kiu ne konus ĝian guston? Se dum ĉasado ĉiuj manĝaĵoj elĉerpiĝis kaj pro la bona sorto oni trovis iun ŝafistkabanon, kie estis ĉio: akvo kaj maizpuliskofaruno. La husaroj elseliĝis, demetis la selojn de la ĉevaloj, kelkaj husaroj komencis hufferi la ĉevalojn, aliaj en la kuirejo laboris, en grandega kaldrono kirladante la helbrunan farunaron, kiu – dank’al la kuirarto – efike de la akvo estos simila al la kaĉo, kiun oni nomas pulisko.[45] Dum la pulisko pretiĝis, Riĥardo metis la antaŭgvardiojn, por ke la malamiko ne surprizu ilin.

Kiam pretiĝis la maizopulisko, la kaldronon ili metis sur bastonon por malvarmiĝi kaj sur la teron metis dek du husarmantelojn kaj metis sur ilin dek du porciojn, ĉar ili vane estis malsataj kiel lupo, ne povis manĝi la puliskon. Ĝuste ili volis komenci la manĝadon sur la manteloj, kiuj estis kune la primetita tablo kaj la pladoj, la antaŭgvardistoj venas galopante: „Ĉi tie estas la kirasuloj!”

Neatendite ili devis enseliĝi. La varmegan puliskon ili enmetis en la mantelon kaj poste ĵetis ĝin sur la selon. La puliskon tamen ne kapablis gustumi! Ankaŭ aŭdiĝis en la arbaro la multe da blasfemado! Kaj nun denove antaŭen kiel la ĉevalo kapablas iri! Nun jam Riĥardo ne serĉis la vojon, sed iris tien, kie li sciis la orienton trans la ebeno: sur kampoj, stoplejoj, plugitaj teroj; la ŝvito fluetis de la ĉevaloj ambaŭflanke.

– Ĉiuj niaj ĉevaloj pereos ĉi tie – murmuris sinjoro Paŭlo en si mem, rerigardante sur la hirte kurantan taĉmenton.

Kelkaj ĉevaloj ankaŭ terenfalis; ties rajdantoj saltis sur la kondukajn ĉevalojn.

Estis bone kunporti tiujn. Kaj poste ili klopodis postatingi la aliajn. Sed ankaŭ la persekutanta taĉmento estis en sama stato. Kvankam tiu postatingis la kontraŭulon, kiu devis serpentumi por postatingi la persekutatan taĉmenton, sur la plugitaj kampoj pli malfacile povis konkursi, ol la taĉmento de Riĥardo. Riĥardo bone pensis tion. La kirasa kavalerio nur malrapide povis iri antaŭen sur la mola tero, sed la husaroj povis iradi komforte. Tamen tiuj pli frue laciĝis. Riĥardo restis ĉe la fino de la taĉmento, por helpi la malantaŭe restantajn kamaradojn. Ĉi tiel li renkontiĝis ankaŭ dua foje kun Ottó Palvicz. La kirasa majoro lasis post si mem ankaŭ sian lastan akompananton. Li sole galopis post Riĥardo.

Riĥardo kelkfoje malantaŭen rigardis kaj permesis tiun por proksimĝi. Subite ili atingis unu la alian tiom proksime, ke ili povis aŭdi vortojn de unu la alia.

– Haltu por momento! – kriis Palvicz.

– Ankaŭ ĉi tiel mi aŭdas – respondis Baradlay.

– Se vi estas kuraĝa, ne kuru de antaŭ mi.

– Sed mi estos kuraĝa kuri de antaŭ vi.

– Tio estas malkuraĝeco. Mi vidas vian dorson!

– Tio estos ankoraŭ ankaŭ inverse.

– Ĉu vi ne kuraĝas lukti kun mi.

– Mi ne volas lukti. Dum nia lukto via taĉmento postatingos la mian.

– Ankaŭ tiel ĝi postatingos.

– Ĉu vi pensas tion?

– Mi scias certe. Vi estas stultaj! Ĉu vi vidas tie tiun salikejan limon? Tio estas bordo de la rivero March.

– Mi konas.

– Vi estos ĉirkaŭbarita tie. Ankaŭ ĉe la Danubo ni ne estis ĉirkaŭbarite.

– Danubo estas bona, sed March [46]estas malbona. Tion vi ne konas.

– Baldaŭ ni ekkonos tion.

– Pli bona estos la lukto unu kun la alia, ĉar se mi ekkaptos vin, tiam ne estos pardono por vi!

– Mi ankaŭ ne petis tion!

Ĉi tiu vortointerŝanĝo tute humure okazis inter la du bravuloj, inter kiuj estis tri ĉevallongoj de distancoj. Riĥardo ne volis tro proksimen rajdigi al si sian persekutanton. La husararo atingis la bordon de la rivero March. Tie ĝi ekhaltis.

– Ĉu vi vidas? – kriis Palvicz. Viaj husaroj ne kuraĝas iri al March.

– Tuj ili kuraĝos!

– Vi estas freneza. Ĉevaloj, homoj pereos en la malvarmega akvo.

– Kune kun mi ili pereos!

Poste li komencis galopi. Palvicz galopis post li. Ili atingis sur herbejan lokon, kie ambaŭ ĉevaloj facile kuris. Palvicz atingis iomete pli proksimen al Riĥardo. Riĥardo suprensaltigis sur la bordon de la salikejo. Riĥardo havis tempon du momentojn. Dum momento li rigardis la danĝeron, de kiu liaj husaroj ektimis. La rivero March estis ŝveliĝanta de la pluvo. Inter ties bordoj rapidegis la ondoj. Ĉi tiu estas loĝejo de la morto!

Dum la alia momento li kriis: „Post mi!” – kaj saltigis ĉevale inter la ondojn.

En lian spuron saltiganta Palvicz teruriĝante retenis sian ĉevalon.

Post unu momento kapoj de ĉevalo kaj husaro videblis inter la altaj akvoondoj. Riĥardo ridante kriis reen al sia kontraŭulo:

– Nu, venu post mi!

Pro tio la husaroj kriegis entuziasme: „Vivu!”, kaj saltigis la ĉevalojn en la rapidegan fluon kaj sekvis sian estron. Ottó Palvicz gapante rigardis ilin; li rigardis ilian lukton en la rapidega fluo – kaj eble ankaŭ maltrankviliĝis pro ili. Ĉiuj atingis la transan bordon. La malvarmega banado ne malutilis al ili. Ili ricevis novan forton. Sed la kirasuloj ne faris post ili tiun faron. Palvicz definitive ellasis la okazon por ekkapti tiujn.

– Baradlay! Ankoraŭ ni renkontiĝos! – kriis Palvicz transen.

– Mi serĉos vin – respondis Riĥardo.

Malseke ĝishaŭte la husaroj daŭrigis la rajdadon. Estis bona por ili la nova penado; ja, se ili ripozintus malsekaj, ili malvarmumus dum la aŭtuno-nokta malvarma vetero.

Ĉevaloj kaj husaroj vaporis. Baldaŭ sekiĝis sur ili la vestaĵo pro la malvarma vento.

Sur transa bordo de March mola tero akceptis la eskapintojn. La ĉevaloj estis ĝis la ventro en la koto. Tamen ili devis iri antaŭen; nun jam ili devis lasi la ripozon al ordono de la vivbezono. Estro kaj soldatoj kredis, se la sekvontan nokton ili ne povas pasigi sub tegmento, ĉiuj pereos; neniu dormis jam dum la tria nokto. Ili devas jam dormi kaj manĝi, ke ili havu sufiĉan forton.

– Nur unu setlejon portu antaŭ nin la Dio! – preĝis en si mem kelkaj junaj husaroj. Sed por la husaro ne estas bona la preĝado. Tio ĉi estas vivprincipo de sinjoro Paŭlo. Se dum batalo li ekvidas, ke iu nun preĝas, pro tio li kverelas: „Se vi preĝas, la kuglo trafas vin. Ĝi tion kredas, vi estas bona homo, do, beatiĝu!” Sed tamen ili preĝvokadas en si mem: „Nur alvenu jam iu setlejo!”

Kaj jen, bonrezultigis la preĝo; ĉar la bona sorto laŭ deziro de la husaro ne setlejon, sed urbon portis antaŭ ilin. Ili suprenirante sur unu monteton ekvidis antaŭ si en la valo belan sesturan kamparanurbeton. Sed tiun ili ne petis de la sorto, ke ili povu aliri ĝin, nur deziris iun setlejon. La kamparanurbeto estis ĉirkaŭbarita per ŝtonmuro laŭ malnova germana kutimo. Tien eniri ne estis konsilinde.

Kvankam eblis preteriri sur ĉirkaŭvojo, tamen tiun vojon regis unu bone videbla konstruaĵo. Rutinaj okuloj facile ekkonas, ke tiu konstruaĵo estas kavaleria kazerno. Tiel ŝajne, ke tiu urbo estas unu el la regionaj urboj, kie kantonmentas la rezervarmeoj. Povas esti, ke en ĝi ne estas soldataro. Sed ankaŭ povas esti, ke ĉi tie estas centrigita la soldataro.

Ne estis konsilinde pridemandadi. Ĉi tie neniu estas bona amiko. La unua homo, kiu rimarkas la eskapintojn, tiu perfidos ilin. Do, ili devas reiri al la arbaro, de kie ili venis. Tie ili devas atendi la nokton. Sed ili ne povas restadi longe, ĉar certe, Palvicz sendas kurieron per boato por atentigi la armeokomandantojn koncerne la eskapintojn.

Malheliĝante, la unua horo portis certan informon. En la kazerno oni trumpetis vespersignalon.

Efike de la konata trumpetsono la ĉevaloj maltrankrankviliĝis kaj streĉis la orelojn; alifojon tio signifis la nutradon kaj ŝanĝon de la kuŝpajlaĵo. Bedaŭrinde ĉi tio ne signifis tion!

La trumpetsono denove aŭdeblis kvaroble sur kvar anguloj de la kazerno. Poste okazis la tambursono. En la urbo oni tamburis la vespersignalon laŭ iu konata kanto, pri kiu la soldato imagis tion: „Du panojn, du panojn!”

Do, ankaŭ infanterio estas en la urbo. La urbon kaj kazernon ĉirkaŭiri estas tute malebla. En ĉi tiun torfan, marĉan, malfirman grundon eniri estus vivdanĝere, ja la ĉevaloj kaj rajdantoj perdiĝus.

Sed ien ili devas iri, ĉar ĉi tiu aŭtuna nokto estas tre malhoma.

Sed kien? Ĉu povas esti, ke tio estas demando? Ĉu ducent dudek hungaraj husaroj ne scias la respondon, kiam en sia mano estas glavo?

Sed ankaŭ tion oni devas pensi, ke tiuj bravuloj dormemaj, estis malsataj kaj iliaj ĉevaloj estas trolaciĝintaj, ties vestaĵoj estas malsekaj, ties korpopartoj rigidiĝintaj estis pro la malvarmego. La armeoestroj bone scias, ke en bataloj pro la malsato malvenkis jam multe da bravaj armeoj ĉar venkis ilin la malamiko bone nutrita.

Riĥardo sciis bone tion, ke sian husararon li ne povas porti trans la fajropro­von. Ili estas nun malfortaj morbuloj, por kiuj estas malpermesata la bravado. Baldaŭ li havos ankaŭ tiun tempon, nur la krizon li devas transvivi.

Kio venis finfine por helpi al ili? La senhoma aŭtuna nokto helpis al ili, kiun ili menciadis blasfemante. La senhoma aŭtuna nokto subite sendis treege densan, malfacile netravideblan nebulon sur la pejzaĝon, pro kio eĉ ne al dudek paŝoj oni povis vidi. Kvazaŭ ĝi dirus: „Mi enkovras vin!”

– Knaboj – diris Riĥardo bonhumore al siaj husaroj – nun ni faros strangan ŝercon. Ĉiuj ligu vestaĵon ĉirkaŭ la hufojn de siaj ĉevaloj, poste ni ekiru.

La soldatoj komprenis la volon. En duonhoro la ĉevalhufoj estis enkovritaj en selokovrilajn pecojn. Ĉi tiel ne aŭdiĝis la bruego de la hufferoj. Poste ili ekiris rekte al la landvojo. Kaj ili marŝis sur la landvojo, kvazaŭ ili estus en legitima servo.

Kontraŭ ili neniu venis. Nokte ĉiuj honestaj urbaj civitanoj jam dormas.

Ankaŭ ne ili povis vidi kie ili iradas. Ili iris antaŭen. Subite la husaroj aŭdis, ke la nova gardisto krias la dekunuan horon. Poste iu homo proksimiĝis per lampo al ili. Ĉirkaŭ kvindek paŝoj da distanco estis inter ili kaj tiu homo, kiam la gardisto kriis denove la dekunuan horon. Ekvidante ilin li certe kredis, ke ili estas fantomoj, kiuj senbruete iras en la nebulo.

Ili preteriris ankaŭ kelkajn blankajn domojn, en kies fenestroj lumis kandelo. Nur la hundoj tirbojis nekutime, dum ili marŝis apud la urbo. Ili timis la vekiĝon de la homoj.

Nun sekvos la plej danĝera loko, ja fine de la urbo laŭ la landvojo ili povas trovi barieron.

Pri tio ili tuj konvinkiĝis. Antaŭ ili je kelkaj cent paŝoj subite aŭdiĝis iu longa krio: „Ŝanĝu ni servadon!”

Estas tre bone. Nun sekvas la pikedŝanĝo.

Unu kavalerio vere proksimiĝis kun granda bruego.

– Tiuj ĉi rekte venas kontraŭ ni! – diris Riĥardo. – Glavojn eksteren!

Nun jam vere ne estis eblo por eskapi. Sed la kavalerio, antaŭ ol ili ekvidus unu la alian en la nebulo, mallaŭte foriris aliflanken kaj la bruego silentiĝis. Certe estas, ke tiu iris anstataŭi aliajn sentinelojn kaj iris al la urbo.

Poste Riĥardo daŭrigis sian vojon trankvile tra la malfermita bariero antaŭ la sentinelo. Tiu povis rigardi ilin en la malhelo kaj en la nebulo tiel, kvazaŭ ili estus lia taĉmento kaj gapis pro la plimultiĝo de la kavalerio. Dum tiu komunikis sian rimarkon ĉe sia komandanto, Riĥardo kaj lia taĉmento marŝis jam malproksime.

– Nu, knaboj, vi povas ekfumi pipon – diris Riĥardo post kvaronhoro – kaj vi povas depreni de la piedoj de la ĉevaloj la frapetojn malhelpantajn kovrilojn.

Pro tiu ĉi pompa ŝerco la knaboj iĝis bonhumoraj. Ankaŭ la ĉevaloj iĝis pli gajaj, ol antaŭe. Ili komencis nun troti. Unu juna fraŭlo komencis kanti en la malhela nokto:

„Ĉap’ mia ruĝvelura,
gaje pasas mia viv’.”

Sinjoro Paŭlo nur en si mem kantetis basvoĉe simile al ursa voĉo:

„Karulin’ brunharara,
florbukedon almetis.”

Tutnokte ili kantis. Sur la landvojo la marŝo estis pli facila, ol la hieraŭa kota vojo. Tio estis ripoziga. La monta vojo ĉiam pli kaj pli forte leviĝis, tiel ŝajnas, ke ĝi kondukas al monta regiono. Kiam estis sunleviĝo, la nebulo restis en la valo. Antaŭ ili altiĝis la montoj de Karpatoj. Trans tiuj estas jam la patrujo! Ili vidis belegan aŭtunan pejzaĝon. En la proksimo estas flavaj kaj ruĝaj arbogrupoj de fagoarbaroj surpentritaj de prujno, en la malproksimo estas eterna verdo de pinarbaroj, inter kiuj altiĝas neĝaj montodorsoj.

Sur la alia flanko estas la mondomaro! La okuloj vidas ĉie ondantan oceanon, sur la tero kuŝantan nebul-oceanon, kiu imitas kun blanka ŝaŭmo la maron. Nur kelkaj montopintoj estas videblaj kiel verdaj insuloj. Sur la subo de ĉi tiu maro kuŝas la tuta forlasita pejzaĝo, trans kiu marŝaĉis dum tri noktoj la eskapinta teamo. Kvazaŭ ĝi estus forlasinta la suferon sur la subo de la nebuloceano kaj subite havus bonhumoron. Neniu havis neniam plendon.

Pluse iu amikeca setlejo akceptas ilin, kie la popolo de la Tero havas kompaton pri la persekutatoj. Ĉies anoj – plenkreskuloj kaj infanoj bonvenigas ilin; ili malfermas la pordegojn de la draŝejoj, kie la ĉevaloj povas manĝi abunde fojnon, la mastroj helpas por hufferi kaj por konformigi la jungilarojn. Ili portas manĝaĵojn, drinkaĵojn. Ili ne estas riĉaj, ne havas multe da aĵoj, sed nun estas ĝusta ankaŭ la hordeopano. Ili buĉas kapreolojn por la armeo por ekrosti sur rostostango, kuiras flavan kaĉon kaj portas freŝan kazeon, spilis platan bareleton, en kiu estas juniperbrando kaj ili ne demandis, kiu pagos por tio.

Hej! Ĉi tio estos pli bona tagmanĝo, ol la hieraŭa! Sed tio estis sama. Ĉio estis duonrostita, duonkuirita, venas galopante la antaŭgvardioj, anoncante, ke ĉi tie estas la persekutantoj! Ili klopodis korekti la pasintnoktan fiaskon, ke oni ekŝercis ilin. Ili metis la infanterion en ĉarojn kaj antaŭen sendis la kavalerion kaj galopegis post la eskapintoj. Kun ripozitaj ĉevaloj facile antaŭas ili la trolaciĝantojn. Plu de tie ĉi!

Ĉu tamen ni devas kuri? Nun jam la husaroj diris kolere: „Ni interbatiĝos!” „Ni formanĝos ilin, aŭ ili formanĝos nin!” Tiel ŝajnis, ke alia eblo ne estas. La persekutanta kavalerio venis antaŭen malantaŭ ili, la sur ĉaroj alvenantoj iris super la setlejo, okupis la apudvojan arbaron por haltigi la eskapintojn. Estis verŝajne, ke la persekutantoj alvenos pli frue, ol la husaroj, kiuj devis ankoraŭ selumi. Sed la persekutantoj devis atendi la postrestantojn. Riĥardo eluzis ĉi tiun tempon por ĉirkaŭrigardi la pejzaĝon.

La landvojon ili nur malfacile pere de forta batalo povis okupi. Sed se ili okupos tiun, la kavalerio konstante persekutos ilin. En tiu batalo la husararo diseriĝus; neniu atingus al sia patrujo; ili mortus sen celo, sen sukceso. Sed estas ankoraŭ unu eblo. Rekte iri al la montoj! Eblas transiri sur la neĝmontoj, kie la glaciaj montopintoj blankiĝas.

– Ĉu estas vojo al la neĝmontaroj? – demandas Riĥardo al la dommastro. Tiu simpla anima homo estis la mastro de la ŝafoj, nome ŝafisto, kiu estis tre altaĝa.

– Mia sinjoro! Vojo estas kaj mi kondukos vin sur tiu, kaj mi transdonos vin al alia gvidanto; sur tiu vojo neniu persekutos; sed sur tiu vojo vi povas malsatmorti.

– Mi faros provon.

La husararo jam ordigis sin. La husaroj staris laŭ vicoj kun eltiritaj glavoj. Sur kelkajn glavojn estis pikita la ĝisduone rostita kapreolfemuro detranĉi de la rostostango. Povas esti, ke de tie neniu forŝtelos tiun.

– Glavon en ingon! – ordonis Riĥardo – poste turnu vin dekstren!

– Kien? – kriis la husaroj kolere. – Ĉu ni iros sur la muron ĉevaldorse? Prefere ni iru kontraŭ la diablo, se ĝi havas viandon!

Riĥardo eltiris sian pistolon decide el sia selarko.

– Kiu forgesis sian ĵuron: tiu oferu sian animon al Dio.

La malobeemaj silentiĝis.

– Kiu kredas en mi, tiu venu post mi, ja mi iros antaŭe!

La en ingon metitaj glavoj tintegis: „Do, ni iru!” – kriis la husaroj. Sed dum ili preteriris apud la ĝisduone kuirita manĝaĵo, ili diris la husaran tablan benon. Tion neniu povis taksi kiel malbonon.

Ilia gvidanto iris antaŭe, en lia mano estis hakilbastono, liaj botoj estis najlizitplandaj, kiuj estas taŭgaj por grimpi sur la neĝmontoj. Post la gvidanto iris Riĥardo, poste unu post alia marŝis la husaroj, fine de la vico marŝis la bravulo Paŭlo. La persekutanta kontraŭulo atendis la eskapintojn dum unu horo en batal-ordo tie, de kie ili volas eskapi el la setlejo. Sed subite la persekutantoj rimarkis la eskapintojn sur la kruta montoflanko sur unu monta vojo marŝi unuope sur flanko de la terura rokmuro. Estis tia monta vojo sur ties mallarĝa kornico, kie la posta piedo paŝis en la spuron de la antaŭa.

Oni neniam pasis tie sur ĉevalo. Kaj sur ĉi tiu terura vojo iris la husaroj. Sub ili estis grandega profundo, en ties subo fluegis la monta rivereto. Iu piedingo jam pendas super la profundeco, la alia atingas la rokmuron. Se iu kapturniĝas, aŭ iu paŝas malbone, tiam homo kaj ĉevalo falegas kaj frakasita kuŝos sur la subo de la fendego.

La persekutantoj gapadis, havis teruriĝon, koleron. Ili ne havis emon sekvi la husarojn. Sed ili ne volis forlasi la husarojn kaj per bonaj armiloj, pafiloj pafadis al ili. Kiel celtabuloj ili estis tre bonaj: la blanka kalkoŝtona rokmuro kaj sur tiu estas la malhelbluvestaĵaj rajdantoj. La kugloj resaltis de la rokmuro, tien kaj reen fajfinte apud la oreloj de la homoj. Estis terure marŝi super la profundegaĵo, ankaŭ la kugloj nervigis la husarojn.

Kaj dum tiu ĉi horo – la Suno varmege brilis sur la ardan rokmuron – la husaroj dormis en la selo kliniĝadante dekstre kaj maldekstre. Ili ne havis „kaŭzon” por esti maldormaj. Nur Riĥardo, la unua, kaj Paŭlo la lasta ne dormetis kaj kelkfoje murmuradis al siaj kunuloj: „Hej, ne dormu!”

Unu nova montoflanko kovris la eskapintojn de antaŭ la okuloj de la perseku­tantoj. Tie jam homo ne persekutos ilin. Feliĉe ili marŝis ĝisfine sur la roka vojo. Ĉi tie ili atingis iun pinarbaron, kiu estis solene eĥanta, kiel iu preĝejo. Ĉi tie la soldataro volis ripozi en la malvarmeto, sed ilia gvidanto rapidigis ilin. Ili devas rapidi en bona vetero, ĉar en proksimo de la neĝmontaroj la nebulo ofte surprizas la veturantojn kaj tiam estos tempo por ripozi, ĉar neniu povos orientiĝi.

Do, nur antaŭen kiel homo kaj ĉevalo kapablas iri! Posttagmeze ili atingis al iu ŝafistkabano. La ĝistiama gvidanto rekomendis la husarojn al la ŝafisto ilin por plu konduki. Tie ili trovis unu fojnostakon, tiun aĉetis por siaj ĉevaloj, almenaŭ la ĉevaloj satiĝu.

– Ĉu ne estas ĉi tie manĝaĵo por homoj?

La ŝafoj paŝtiĝis malsupre en la valo, el tiuj eblis porti tien ĉi neniom. Sed estis acida lakto, kiu pretiĝis tiel, ke la ŝafolakton ĉiutage oni versas en la saman vazon, post la pleniĝo en alian vazon dume konstante kirladas ĝin kontraŭ la koaguliĝo, kaj poste el tiu laktaĵo oni ĉerpadas. Tio estas malbona trinkaĵo, sed nutra. Tio ne estas bongusta por sinjoroj. De la husaroj ĉiu ricevis duonglason da laktaĵo kaj ankaŭ alion.

Ili ricevis betojn deponitajn en fosaĵo por vintro al la ŝafoj. Ĝi estis naŭza, aĉa manĝaĵo, sed tiam bona estis kiel nutraĵo. Nun ankaŭ per ĝi estis ili gastigitaj. Ili satiĝis de ĝi. Unu husaro skribaĉis ion sur la genuo en sian ruĝan ledan tekon.

– Hej, kion vi skribaĉas? – demandis bravulo Paŭlo.

– Mi prinotas ĉiujn okazintaĵojn, kiuj okazas kun ni, ĉar se ni atingos foje hejmen kaj tiun iu legas, tion diros: „Hej, kiom fripona poeto elcerbumis tiujn!” Se nur ni ĵuras pri tio.

– Sed ankoraŭ kiom multe da skribendaĵoj estas en tiun ledan tekon!

Vespere la Luno iomete komencis lumi, brili. Riĥardo volis entaŭen iri ĉe la lumo de la Luno. Ja ili estis ankoraŭ ĉe la komenco de la grandega fortostreĉo. Li kaj lia gvidanto ekiris antaŭen. La vojo nun jam konstante estis kruta. La pinarbaro komencis maldensiĝi. Post la pinarbaro sekvis la juniperarboj, kiuj kreskis en densa arbaro, kaj irante pli supren tiuj iĝis malpli grandaj kaj proksime de la neĝa pinto kreskas grimpemaj juniperoj kiel la etaj rubusgrim­potigoj. Apud tiuj estas la etaj vakciniarbustoj. Jam matene sur la montoflanko sur la vakcinioarbustoj estis la maturaj vakcinioberoj, kien ili grimpis supren. La ruĝaj kaj bluaj beroj donis al ili la matenmanĝon. Sed la sunleviĝo hodiaŭ ne estis tiel bela, kiel hieraŭ. Pintoj de la neĝmontaroj estis kovritaj de la nebulo kaj la Suno senlume ardis en lila vaporo de la horizonto.

La gvidanto profetis neĝoŝtormon.

Sur la kalva montoflanko supren irante malaperis la kreskaĵo, sur la pinto eĉ ne herbo kreskis, nur brunaj-grizaj likenoj disvastiĝis inter la krevaĵoj de la ŝtonoj. Sur ĉi tiu montopinto ili iris dum tagoj. Nek homo, nek birdo iris ĉi tie. Tio ĉi estis lando de la morto: pejzaĝo estis tiu el tomboŝtonoj.

Antaŭ ili neĝmontaroj leviĝis kiel minacantaj teruraj gigantoj, proksimiĝantoj al tiuj ŝajnis ĉiam pli kaj pli timigaj. Ĝis la rando de la horizonto ne estas videblaj homaj loĝejoj; de antaŭ valo ne videblas fumo, ne aŭdiĝas voĉo de koltintilo, paŝtistkorno kaj pafo de ĉasisto. Ĉi tie nur la nubo loĝas. Ĝi ne estas hejme. Tio estas granda feliĉo. Ĝi varmegas sin ie de la sunradio, aŭ suĉas akvon el la maro, aŭ dormas en iu valo. Sed se ĝi alvenas kaj ĉi tie trovas la migrantojn! La nubo estas treege kolera sinjoro en sia lando!

Tagmeze ĝi komencis malleviĝi en la valon, kaj kiel fantomo aperis antaŭ ili iu amorfa nebulamaso, kiu flirtis silente sur la flanko de la neĝmonto.

– Se tiu ĉi surprizas nin, tiam tie ni ripozas multe da tempo – diris la gvidanto al Riĥardo.

– Ni klopodu atingi en la valon, kie ni trovas arbuston; almenaŭ ni povas fari fajron, se estos malbona vetero.

La nebulo disvastiĝis, post kelkaj minutoj kovris la tutan teamon. La nubo estis hejme kaj tion demandas: „Kial vi estas en mia lando?” Kaj pro ĝia ordono ĉiuj devas ekhalti; post tio neniu vidas la vojon antaŭ si. La gvidanto proponas, ke li antaŭeniras kelkajn cent paŝojn kaj se la iro estas certigata, tiam rekrias kaj ili povas iri post li. Dum tio la husaroj ne moviĝis. La malvarma nubo subite ĉiujn kovris per blanka prujno, de kiu ĉies haroj, lipharoj iĝis blankaj.

Poste ili atendis iomete, sed ne venis krio de la gvidanto. Ankaŭ Riĥardo ekiris post li, delonge kriadis, sed ne venis respondo. Tiel ŝajnas, ke la gvidanto klopodis forfuĝi de la teamo; tiu ne volis perdiĝi kune kun ili kaj pro tio lasis ilin tie.

Nun ili estis forlasitaj en la lando de la nuboreĝo neinformite, kaŝiĝante de la malhela nebularo, malsataj, soifantaj, malvarmumantaj.

Neniu grumblis.

– Venu post mi! – proponis Riĥardo kaj komencis gvidi la trupon sub la fendegon.

Neniu sidis en la selo, sed gvidis sian ĉevalon per bridoj. La nubo estis sinjoro ankaŭ en subo de la valo. Sed post kelkhoraj danĝeraj stumbletadoj ili vere atingis sur iun montoflankon, kie dense kreskis la juniperarbustoj.

– Ni devas esti dum ĉi tiu nokto ĉi tie! Faru fajron!

Jam alvenis la nokto. Povas esti, ke la Suno ne subiris, sed en la valo jam noktiĝis.

Almenaŭ ili havas brulaĵon; Ili estos garditaj de la frostiĝo. Ili ligis la ĉevalojn unu al alia. Ili ne havis manĝaĵon, ankaŭ ilia mastro malsatiĝis tuttage. (Povas esti, ke ĝuste nun diris sinjorino Baradlay al ŝia plej juna filo: „via pli maljuna frato kuros persekutite, pelite; sub liaj piedoj estas kruta vojeto kaj la inunda monta riverego, super lia kapo estas la uragano kaj la vulturoj. Povas esti, ke oni ekkaptas lin, povas esti, ke li malsatmortas, povas esti, ke li frostiĝas!”)

(Ho, se ŝi povus vidi sian filon dum lia vagado!)

La husaroj ekbruligis gardistfajrojn kaj li kuŝis ĉirkaŭ tiujn. Ili estis morte lacaj; ili bezonis la sonĝon, nenion alian. Riĥardo ordonis, ke ĉe ĉiuj fajroj unu homo ne dormu, kiu atentu la fajron, ke ĝi ne ĉesiĝu.

Poste ankaŭ li kovris sin en sian mantelon kaj ekkuŝis apud iun fajron.

La juna husaro notadis en sian ruĝan ledotekon la sortoturnojn de la hodiaŭa tago kaj poste forte suspiris. „Ho, ve, mia Dio, Kreanto, kio venos ankoraŭ?”

Post nelonge ankaŭ li ekdormis kiel la aliaj. Superhoman faron deziris tiu, kiu tion deziris, ke iu homo ne dormu ĉe ĉiuj fajroj; La gardistoj tion kredis, se multe da ligno ili metas sur tiujn, tiuj ekbruliĝos ankaŭ sen gardo. Kaj ili dormis apud la fajroj.

Poste la dormantoj, kiuj sonĝis pri la hejmo, ne povis demandi: „Kiel vi fartas hejme?” – kiam terura kriego vekis ilin el ilia dolĉa sonĝo. Tio estis danĝerkriego de la ĉevaloj.

La vekiĝantojn akceptis terurvizio de la infero. De la forlasitaj fajroj ekbruliĝis la tuta juniperaro kaj tute brulis, kio alarmis la dormantojn. La flamo kiel lafo fluanta de la monto malsupren, disvastiĝis supren, helpate de la vento lumigis la nebulon kaj nokton. – Ni iru supren al la neĝmontoj! – kriis Riĥardo kaj kaptante sian ĉevalon je brido, klopodis fuĝi de antaŭ la fajro, kiu komencis jam fortiĝi ĉirkaŭ ili.

Estis jam lumigado! Ili povas vidi la vojon! Tio estis malbenita senespera vojo. Sed ili devis grimpi sur tiu. La findanĝero donis forton al homo kaj besto. Kelkloke ili devis vadi trans altaĵojn, la vento ardajn flamflokojn ŝutis sur sian vizaĝon. Hezitanto certe sufokiĝus en la fumo. Nur ili devas iri antaŭen sur la montopinton!

Post duhora fortostreĉa grimpado reenrigardante ili kapturniĝis. Ili ne kredis, ke ili sukcesis suprenveni tien ĉi. La tuta montoflanko estis kovrita de ardaĵo, kiu disvastiĝis kie ĝi trovis arbustojn. Nun ili staris vaporiĝante de la ŝvito en la frostiga nokto. Kiu ne volis morti en la frosta aero, tiu devis iri plu pro tio, ke li konstante movu sin. Ĉiu kondukis sian ĉevalon per brido. Kelkojn ili ne devis konduki, ja ili memvole iris post sia mastro. Ili jam povis paroli pri nenio. Ĉiuj iris antaŭen ĝis lasta forto.

Denove tagiĝis. Alvenis la plej kruela tago de ilia eskapo. Ĉie estis glacio­montoj, glacikampoj. Vojo ne estis, ne estis orientada punkto. Neniu manĝis ioman nutraĵon jam ekde du tagoj. Ili la soifon provis ĉesigi per neĝglobetoj. Sed poste la soifo pli forte turmentis. Sed estas io, kio pli malbona estas, ol la soifo kaj malsato. Kelkaj ĉevaloj jam ne donas vivsignojn. Ili pereis. Iliaj mastroj priploras ilin. Ankaŭ tiuj volas resti apud la ĉevaloj sur la malvarma tero.

Sed la bravulo Paŭlo neniun lasas perdi la vivon. Li iradas malantaŭ la bravuloj instigante, konsolante la husarojn, foj-foje blasfemante mallaŭdadas la diablojn. Li montras modelon al la junuloj. Li helpas eltiri el la neĝo la falintajn ĉevalojn. Kies ĉevalo mortis, tiu ricevas alian el inter la kondukataj ĉevaloj. „Neniu povas manki el inter ili, ĉar ni jam baldaŭ hejmenalvenos” – diris li.

„Hejmo! En la ĉielo” – flustradis la juna husaro, notante la finscenojn en sian ledotekon. Jam la batal-ordo ĉesis. La eskapuloj estis disŝutintaj unu de alia fore je distanco de duhora marŝado. Riĥardo malproksime antaŭe rompas la profundan neĝonpor fari vojon al la armeeto; Paŭlo vadas post li malantaŭe. Estas miraklo, ke ili ankoraŭ havas forton.

La vestaĵo estas dura kiel osto pro la frosto. La glavoj iĝis tro pezaj. La ungoj de la ĉevaloj estas frakasiĝintaj, la hufoj estas forlasitaj; ili ne havas jam ventron pro kio la ventrorimeno povas fiksi preskaŭ nenion. Kaj kie estas la fincelo!

La sorto tenis ankoraŭ unu provon por ili. Posttagmeze sekvis la neĝoŝtormo.

Malhel-lilakoloraj nuboj kolektiĝis ĉirkaŭ la pintoj de la lumigataj glacimontoj kaj de tie malleviĝis sur la neĝokampojn. La vento muĝante ĵetis en la vizaĝojn de la kurantoj la akran neĝon. Poste birdoplumo-grandaj neĝeroj komencis fali dense, kiuj kovris la spurojn de la antaŭe irantaj kamaradoj. Nun jam nur helpe de la kriadoj ili trovis unu la alian.

Kiu scias, kien ili atingos ĉi tiel? Se Riĥardon la hazardo kondukus en iun elirejon ne havantan valon, tiam ili ĉiuj pereos. Nome sur la montoflankoj grandegaj neĝbulegoj ruliĝas malsupren, kiuj kapablas kovri kaj homon kaj beston. Sed ili ne perdas sian memregadon. Io varmigas siajn animojn en la uragano, en la teruro.

Jam denove proksimiĝas la vespero.

Riĥardo rimarkis, ke ili iradas konstante malsupren. Subite ili atingis altan arbaron. Nun ankaŭ pinarbaro estas feliĉiga rifuĝejo. La uragano muĝas inter la trunkoj kiel terura orgeno. Sed Riĥardo atentas pri iu sono trans la terura muziko, kiu inter la teruraĵoj konsolas lin. Tio estas la sono de iu hakilbato. Ĉi tie ili renkontiĝas kun homo!

Ho, kiom ĝojinda estis vidi iun novan homvizaĝon! Por scii, ke ĉi tie ĉesiĝis la lando de la morto! Riĥardo kaj liaj kelkaj akompanantoj rapidis al la sono kaj tie trovis rimenŝuojn portantan homon, kiu de elhakita longa arbotrunko tranĉis la arbobranĉojn.

Riĥardo alparolis tiun moravlingve.

La alparolito respondis hungarlingve:

– Laŭdatu Jesuo Kristo!

La sinkaŝantaj armeetanoj antaŭenvenis kaj pro tiu hungara saluto ili brakumis, kisadis tiun rimenŝuojn havanton.

– Ĉu vi estas hungara? Ĉu ĉi tio estas hungara lando? – Kaj ili surteriĝis al tiu malvarma neĝa tero kaj kisis ĝin.

– Vere laŭdatu! Eterne! Amen! Poste tiu rimenŝuojn portantan kamparano diris al ili, ke oni atendas la militjunulojn en la urbo; tiu ne estas jam malproksime. Hodiaŭ tagmeze la gvidanto – kiu forlasis ilin – rapidis antaŭen por porti helpon al ili, ĉar li ne volis, ke ili perdiĝu.

Subite povis vidi tiun belan hungaran patrujon, por kiu ili venis de tiom tre granda malproksimeco!

Ĉu ili vidis tiun? Ĉu ili povis vidi? Tion diras nur iliaj larmoj.

Sub de la monto bela eta kampurbo situis. Sur la montoflanko serpentumis la vojo supren. Sur tiu vojo venis marŝantoj kun flagoj, muziko por saluti la alvenantojn. Ili jam de malproksimo povis vidi la flagojn, povis aŭdi la muzikon.

Riĥardo kaj liaj kunuloj per pafoj informis siajn malantaŭe venantajn kunulojn, kiujn ili ĝisatendis. Jam ili ne plu rapidis antaŭen. Ĉiuj alvenis; eĉ ne unu perdiĝis. Ili jam staris laŭ militordo, kiam la salutantoj atingis ilin.

Kio tiam okazis, tion refoje trasenti ne povas fortanerva homo sen larmoj.

En la urbo ornamfesteno estis aranĝita je la honoro de la alvenantoj; kaj la husararo, kiu ne dormis ses tagojn – ses noktojn – dum la sepa tago – tiu dancis ĝis la matena krepusko.

Ĉi tio ne estas nur elpensaĵo, ne estas laŭfantazia okazaĵo. Tiu juna husaro, kiu estas nun jam maljunulo, tiu notis la pri ili okazintajn okazaĵojn unu post la alia; kaj ankaŭ nun atestas, ke ĉio okazis kiel estas skribite.


DUA PARTO


Unu nacia armeo

Fabelrakonto!

Tio ne povis okazi!

Vero estis tamen, ke unu eta izolita lando kaj ĝia senparenca nacio iam kun propra militarmeo defendis sin triumfe, glore, kontraŭ atako naŭdirekta. Ĉar tiun povis venki nek la malamika grandega armeo, nek alia grandpotenco de Eŭropo, sed tiu mem devis kupitulaci por surtretigi sin!

Hej, do de kie akiris ĉi tiu nacio tiun pralegendan forton al la Nibelung-kanto[47] de la pli nova epoko?

Mi rakontas, kiel mi perceptis.

Unu senfina vekrio aŭdiĝis; tiu resonis de unu montoflanko de la lando ĝis la alia kaj kiam ĝi aŭdiĝis duafoje, tiam ĝi ne estis jam vekrio, sed militalarmo!

Ĉirkaŭ la elmetitaj flagoj kolektiĝis homoj.

La terkulturisto forlasis sian plugilon, la lernanto forlasis sian lernejon, la familiopatro forlasis sian feliĉan hejmon kaj iris al la flagoj.

Grupo de la dek tri- kaj dek kvar-jaraĝaj infanoj levis la pezan armilon, pro kiu iliaj ŝultroj kurbiĝis, apud kiuj estis sepdek-jaraĝaj grizharaj viroj.

Oni devis allogi neniun per mono; donaco estis nur unu trikolora kokardo, kiun ricevis la aliĝanto al la armeo.

Venis memstare dorlotitaj filoj de elitaj familioj, magnatoj, nobeloj kaj kune suferis elitaj kaj kamparaninfanoj dum pluva, tempesta vetero, ĉifone, en koto, en malpuraĵo sed glore!

Iu advokato forlasis sian oficejon, prenis glavon kaj dum la plej unua batalo portis antaŭe ĉe Pahrendorf kontraŭ la mitrajo, la torento. Fine li fariĝis kolonelo. Li neniam ellernis la militiradon.

Iu juna bienulo hodiaŭ aranĝis sian geedziĝfeston, sed sekvatage li devis iri batali. Ili sieĝis la romiajn remparojn. Tie li kiel unua marŝis antaŭe de sia armeo, kunportante la flagon. Oni mortpafis lin. Kiso de lia fianĉino ankoraŭ ne malvarmiĝis sur liaj lipoj.

El klostro de la cistercianaj fratuloj ĉiuj pastroedukatoj fariĝis patruj-defendantoj, krom tri edukatoj. La prioro preparis por ili nutraĵaron por la veturo sur la ĉaro. Kiam la prioro reiris en la manĝejon de la klostro kaj ekrigardis la tri edukatojn, gracemulojn, plorante diris al ili: „Kial vi restis ĉi tie, malkuraĝuloj?”

La advokatoj foriris; nun neniu volis procesi. Foriris la juĝistoj, ja neniu havis plendon. La inĝenieroj iĝis artileriistoj, pionirsoldatoj. La kuracistoj iĝis militiraj kirurgoj. En lito por morti ne estis nun laŭmoda. Famaj diboĉuloj iĝis famaj herooj. Silentaj homoj iĝis leonoj.

Ankaŭ la rabistoj konvertiĝis. Iu fifama banditestro de rabistoj petis amnestion por si mem kaj por siaj kamaradoj kaj varbis cent sesdek rajdistojn al la batalkampo, el kiuj la granda parto defendante la patrujon gajnis la morton, tiun ili meritis pro la pli frua malbonigo de la patrujo.

Iu magnato armis tutan husarregimenton. La alian husarregimenton la ĉefkapitano de la Jazigoj sendis al militiro dum du semajnoj. Armilo ne estis. Ili akiris de la malamiko. Unue ili batalis per falĉiloj, per manoj forprenis la ilojn de la batalo, poste ili luktis per tiuj. Iu modesta Sikulo divenis la metodon de la kanonfarado kaj povis fari la kanonpafilegojn. La ferfandejoj iĝis kanonpafilegojn farantaj uzinoj. Elĉerpiĝis kaj ne estis riceveblaj prajmoj al la pafiloj. Ĉe la armeoj estis apotekistoj, kiuj el papero faris prajmojn kaj ankaŭ ili estis taŭgaj por batali.

La eklezioj donis siajn sonorilegojn por fari el ili kanonojn.

Ĉiuj estroj akiris de la malamiko cent dek kanonojn iom post iom. La popolo de Szabadka (sabadka) sen armiloj akiris malnovan kanonon de la malamiko, kiu povis pafi ĝis duonmejla distanco. La nun formiĝinta bataliono jam sekvatage faris militmanovron kaj post unu semajno al la fajrobapto.

Sub la trikoloro ĉiuj estis fratoj, neniu estis primokata kiel slovaka, germana. Ili ĉiuj sentis, ke ili estas filoj de unu patrujo sub unu flago. La oficiro estis bona kamarado. Li manĝis, dormis, tramalsekiĝis kune kun siaj senranguloj kaj ili instruis unu al alia la patrujamon.

Fuĝanto ne estis. Kien tiu fuĝus? De ĉie oni forpelus la malkuraĝulon.

Malvenkinte ili ne diskuris. Ili klopodis kolektiĝi por daŭrigi la batalon.

Kaj ne nur la armitoj batalis; ĉiuj vivantoj batalis. La patrinoj kuraĝigis siajn filojn. Damoj iris al la fortikaĵoj por porti remparon. Ili partoprenis danĝerajn armilmaterialojn, kiujn nur la sinjorinoj ne povas malbonigi. La sinjorinoj estis la plej bonaj raportistoj. Ili flegis la vunditojn post la bataloj. Ĉiuj nobelaj domoj estis hospitaloj en proksimo de la batalkampo. La pastroj predikis de la predikseĝoj heroajn virtojn. Nek herezeco, nek ekleziokontraŭeco estis en tiu ĉi dogmo. Ĉi tiu batalo estis sankta kaj por kruco kaj por stelo.

Kaj la poeto, kiu kiel meteoro kuris sur la ĉielo, ne sonis pri alio, nur pri la sankta batalo; ĉi tio aŭdiĝis de la alto; ĉi tio estis lia lasta vorto, kiam de la nekonata horizonto li defalis antaŭ ni. – Ĉu li falis ne sur la Teron? Povas esti, ke ni ekvidos lin denove okaze de iu nova terorotacio, brilanta, tondranta super niaj kapoj.

Ĉi tiel estiĝis la nacia militarmeo.

Tio estas bona. Tio estas poezio; kie estas la prozo? Kie estas la mono? Tio pravas. Oni ne militas sen mono. Do, tio okazis, ke kiuj havis arĝentkuleron, arĝentspronon, tiuj kolektis tiujn sur unu lokon. Junaj knabinetoj siajn orelringojn, vidvinoj siajn ŝparitajn helerojn metis en la kason de la nacio. Kolektiĝintaj pensioj migris por la nacio. Kiu scius pripensi pri la pensio, se ne ekzistas patrujo?

Ĉi tio ne estis sufiĉa. Oni presis sur paperon: „Ĉi tiu papero estas mono de la nacio.” Kaj ĉiuj akceptis tiun. Neniu dubis pri tio. Ĉiuj diris: „La nacio estas grandsinjoro, kies blazono estas sankta, tiu estas la nia!” Kaj estis sufiĉe da mono.

Kaj poste – la financministro ne havis eĉ unu bonan mantelon.

La milita ferministro pli malmultekostajn cigarojn, aĉetis, la multekostajn ne povis aĉeti. Kaj la ĉefa milita intendanto al sia alia konato iris por tagmanĝi, ke li ne elspezu monon de la lando.

Kaj kiam tiun ĉi de larmoj sanktigitan trezoron oni transdonis en mono al Edmundo Baradlay, registara komisaro, tiam la nacio povis trankviliĝi pri tio, ke el tiu trezoro estos kaj pano kaj armilo kaj ke tiuj atingos tien, kien ilin oni sendis.

Ĉi tiel konserviĝis la nacia militarmeo.

Kaj post duonjaro la historio rakontas pri mirakloj de la nacia armeo. La etaj knaboj jam estas laŭrkronaj herooj. La etaj subleŭtenantoj jam estas generaloj kaj militestroj. La ŝirita trikoloro jam havas estimon de la mondo!

Tiuj eltenis la provon en la fajro, en la neĝtempesto kaj dum malesperaj monatoj de la perdo. Tiuj dancis sur remparoj de Komarom, dum la malamika kanonado.

Ĉe Szolnok[48] tiuj atakis per falĉiloj la kanonojn kaj okupis la murdantan fajrejon fermitokule. Ĉe Pákozd[49] la falĉilaj nacigardistoj ordonas al dekmil homoj demeti la armilojn. Ĉe Győr[50] (djoer) la 11-a bataliono forpelis kavalerion per bajonetoj. Ĉe Buda la husararo elseliĝante sieĝis la fortikaĵon. En Losonc[51] (loŝonc) unu supera juĝisto, kiu el subĵupano iĝis militestro, okupis kanonojn kaj tendarestraron de sesoble pli grandnombra malamiko en hela tago. Ĉe Piske la bataliono de Inczédi dum multaj tagoj defendas la disputitan militcelan ponton kontraŭ la dudekoble pli granda malamika armeo kaj venkas.

Kaj iliaj movoj kiom rapidaj, admirindaj kaj surprizaj estas!

Ĉe Szélakna[52] (Selakna) ili kaŝiĝante sub la tero iras trans la teritorio de la malamiko – ĉe Branyiszkó[53] (Branjisko) sur la kruta flanko de la monto iras trans la malamikan teritorion – ĉe Szolnok ili tranaĝas sur Tibisko! Malantaŭ la malamiko – ĉe Segesvár[54] (ŝegesvar) trans la fajranta urbo ili rapidegas per siaj pulvaj ĉaroj – ĉe Tiszafüred[55] (tisafured) oni ekhaltas sur la supron de la glacio antaŭ tiuj por diri tiam tie al tiuj: „Ĝis ĉi tie kaj ne plu!”

Kaj fine kolektiĝante la cent brakojn havanta nacio fiere krias al sia kontraŭulo: „Venu ĉi tien, nu, luktu kun ni!” Kaj post la lukto tiu provas fuĝi de la kontraŭulo!

Ĉu ĉi tio ne estis vera?

Kaj tio estas la plej grava, neniu forgesu, parolante pri nacia armeo, kio okazis antaŭ ĝi kaj post ĝi, kiel en armeo de Jehova: la popolo estis en la nebulo kaj en la fajro. La popolo, kiu troveme, artifike, bonvole, spirite defendas, rapidigas, atentigas, gardas sian adoritan armeon, protektas ĝin kaj teruratas la malamikon. Kelkloke ĝi disvastigas misinformojn, sed kelkfoje antaŭas sekretajn planojn de la malamikoj. Ĉe Ozora[56] unu homo piediras dufoje ĝis la tendaro de la malamiko kaj de tie reen por porti informojn por nacia armeo pri la movoj de la malamiko. Judaj butikistoj korespondas pri ne signifaj aferoj, sed el tiuj evidentiĝas la movoj de la kontraŭulo, ĉi tiel informas ili la naciajn gardajn estrojn. Se oni devis transporti nacian armeon, tiam estis tre multe da ĉaroj, sed se la alia armeo petis helpon, tiam eĉ unu ĉevalo ne estis. Kiam la nacia armeo bezonas nutraĵon, tiam estas ĉio, sed la alia armeo nenion trovas, ankaŭ la mastro malsatas.

Nur io mankis el la nacia armeo: konscio de sia forto. Ĉi tion oni devis instrui al ĝi, kaj la instrupagon ĝi devis pagi por tio!


La pseŭda registaro-komisaro

Zebulono Tallérossy (talleroŝŝi) havas tre bonan sorton. Post lia nomo estas tiu brilanta titolo: „Konstitucia registara komisaro kaj nacigardista majoro.”

Tio estas bonega ofico! Nun jam li ankaŭ ne protestas pro tio, se iu titolas lin sinjora moŝto. Li foriris de sia loĝloko kiel reprezentanto kaj revenis kiel konstitucia vicregistara komisaro kaj fidinda, stabilopinia oficiro!

Kiam oni sendis lin al Peŝto, tiam oni rekonis lin, ke li estas la plej fama ŝtatsaĝulo. Sed kiam oni resendis lin, tiam oni diris pri li, ke li estos tie la plej fama stratego. Ankaŭ li kredis ambaŭ aferojn. Cetere li sopirintus tiujn.

Mi rememoras unu individuan onidiron el tiu ĉi epoko. La nacia teatro havis bravan inspektiston, kiu ĝis sia maljuna aĝo neniam okupiĝis pri politiko. Poste en 1848, dum ankaŭ malantaŭ la kulisoj regis tiu spirito, ke ĉiuj okupiĝu pri aferoj de la ŝtatoj, ankaŭ tiun ĉi modestan viron ekkaptis ĉi tiu scienco kaj li sentis, ke estas homoj, kiuj priaŭskultas liajn opiniojn. Pro tio li kontente deklaris antaŭ siaj gapantoj: „Mi neniam estus kredinta, ke la politiko estas ĉi tiom facila!”

Ankaŭ Zebulono Tallérossy sentis, ke tiu ĉi militscienco estas pli facila, ol kiel homo povas imagi. Li nur devas ordoni kaj poste necesas, ke estu obeanto. Rekrutoj kaj bravuloj sufiĉas. Kiam oni rekrutigas ilin, gaje kantas. Sed ili ne havas pafilojn. Sed nun denove estas bonaj pafiluloj kaj malnovaj bravaj inter­batiĝantaj voĉvarbistoj, kiuj memstare formas liberajn teamojn. Tiuj faras la plej grandajn miraklojn. Pano sufiĉas, nur oni devas ordoni. Mono sufiĉas. Zebulono ne faras pri tio kalkulraporton. Li konas sin, ke li nenion ŝtelas el la mono de la lando. Kial estas bezonata la multo da skribaĉoj?

Li provis jam ankaŭ militiron. En iu najbara vilaĝo aperis konservativaj direktoroj, kiuj aperigis sin kiel tutslavajn fanatikulojn kaj volis varbi kontraŭliberajn teamojn. Zebulono tiujn el iliaj lokoj elloĝigis kaj preskaŭ li kaptis ilin. Pri tiu ĉi fakto li eldonis presitan oficialan anoncon.

Li estis ege kontenta. Li ne havis dubon pri tio, ke dum batalo ankaŭ li persistos brave. Tiu strategio estas tre facila scienco.

Nur la militestro devas sendi kontraŭ la malamiko duoble pli grandan armeon, ol la armeo de la malamiko. Poste li devas esti sur bona loko, kie oni lin ne mortpafas. Poste la aferoj okazas memstare. Oni faris tion tiel de Aleksandro la Granda[57] ĝis Napoleono.

Nun tuttage estas plenigita per homoj la kastelo de Zebulono, kiu situas ĉe la fino de la superregiona vilaĝo. Venis-iris kurieroj, galopantoj, liverantoj, libertea­mestroj, rekrutekzamenistoj kaj raportistoj.

Li estas okupita tuttage. Apenaŭ li povas esti ĉiun vesperon en familia rondo.

La bela familia rondo ankoraŭ estas tutnombra. La fraŭlinoj ŝajnas, kvazaŭ estas sep personoj, dum ili treege bruegas kaj la moŝta panjo havas ĉiam hemikranion kaj pluse tuttage manĝas kaj pro tio estas treege dikiĝinta. Pro tio ŝi sidas ĉiam kaj en tiu ĉi malagrabla pozicio eĉ ŝi pli bone dikiĝas. Ne pro tio ŝi sidas multfoje ĉar ŝi legus, ĉar Zebulono asertas, ke ŝi tute ne legas, ĉar ŝi tute ne konas la literojn. Sed nature ĉiuj homoj scias, ke antaŭ ol ŝi iĝis sinjorino moŝta – (nu, ĉar ĉiuj sinjorino moŝta estis io pli frue) – do ŝi la estimata edzino de Zebulono estis dum sia junaĝo kamparanknabino. Ni diru la veron: ŝi estis servistino ĉe sinjoro Zebulono; ĉi tiel li edzinigis ŝin. Sed ni ĉiuj estas demokrataj kaj pro tio ni ne indigniĝis. Sinjoro Zebulono havis bonan geedziĝon kaj almenaŭ tiun bonon li gajnis de la edzino, ke ŝi ŝatis iradi nenien. Pri aferoj de la lando kaj fortikaĵdepartemento li abunde povis informiĝi de siaj gastoj kaj ĉiuj kunportis ĉi tien ĉi tiun sciencon.

Sed ŝi sciis paroli pri princo Bolingbroke kaj pri la krueloj de hispana reĝo Filipo, la 5-a[58], kiujn ŝi bone konis de la scenejo. Ŝi ŝatis iradi en teatron. Tio estas saĝa penso, ke unue la sufloristo legas la teatraĵon por la spektantaro, poste diras ankaŭ la aktoroj. Ĉi tiel ĝi ne kaŭzas lacecon.

Ŝi edukis siajn filinojn, ke tiuj ellernis ankaŭ la francan lingvon.

Poste ŝi ellernis de aliaj sinjorinoj moŝtaj, kiel ŝi kapablos fari sin altranga sinjorino moŝta. La unua ĉi tia kapablo estas, ke ĉiam ŝi devas pri io plendi. La suferanta vizaĝo povas aperigi la elitecon. Se iu plendas pri tiu, ke tiu havas migrenon kaj estas ege nerva, multe da delikata situacio ŝi povas solvi. Vera sinjorino ankaŭ ne povas esti sen tio. Kaj pluse ŝi havas benitan bonan apetiton.

Matene jam antaŭ ellitiĝo ŝi matenmanĝas kaj vespere (ĉar pro la migreno ŝi devas enlitiĝi frue), antaŭ ol ŝi definitive dormus, ŝi vekigas sin por vespermanĝi kaj pro la ekscito manĝas porciojn de tri homoj.

Sinjoro Zebulono estis hejme sub la rego de sia edzino, ankaŭ li rekonis tion. Li asertis, ke nur hejme. Sed ankaŭ tion aldonis, ke ĉiuj fortvolaj homoj estas sub la rego de sia edzino; ĉi tio estas kompletigo de la forta volo. Tiu estas roko sur la politika batalkampo, sed hejme estas butere fandiĝema al la edzino, obeema. Li estas leono antaŭ la malamiko, sed antaŭ la edzino estas turto; tiu estas sinjoro moŝta antaŭ la tutmondo, nur por la sinjorino estas: „Vi, Zebi!”

Ĉi tio ne malforteco sed jam virto estas, kaj ĉi tiu virto havas ankaŭ la motivon: la sinjorino estas la sola estaĵo en la mondo, kiu havas kuraĝon diri la veron al la sinjoro moŝta, pri kio aliulo ne parolas. Sed la sinjorino ne nur kuraĝas diri la veron, sed ankaŭ volas diri diversajn veraĵojn. Ŝi ne konis la skribon, legon, sed sciis doni lecionojn, kiam ajn. Ĉi tiuj estis tre severaj ekzamenoj de sinjoro Zebulono. En kritikaj momentoj li kutimis peti konsilojn de la ĉiopova saĝo de Dodoma, kaj la ĉiam sidanta aŭguristino diris pli kompre­neblajn frazojn, ol la iamaj sibiloj.

Tiuj estas la plej kritikaj momentoj, kiam sinjoro Zebulono devas informi sinjorinon Anna, ke li invitis gaston al la domo.

Inter la virtoj de sinjorino moŝta Anna estas la perfekta ŝparado, pro tio ŝi ne ŝatas gaston. Ĉiuj homoj manĝu hejme. Tio estas sendia afero deziri de iu, ke la breditajn kaponojn aliulo formanĝu. Kaj la multaj kuradoj tien kaj reen! Kvankam sinjorino Anna ĉiam sidas sur la kanapo, la fraŭlinoj tuttage estas maltaŭgaj, kiam gasto venas al la domo. Ĉiam ili devas doni purajn tablotukon kaj buŝtukon. La kuiristino okaze de tiuj du horoj pli malfrue surtabligas, ol aliokaze, la gastoakcepto ŝanĝas la normalan vivordon. La homo devas malhavi sian posttagmezan sonĝon pro la gastoj; eĉ pro la vespermanĝo tiu devas resti sendorme. Kaj la okulojn de sinjorino Anna, kiam ŝi sentas la horojn de la preĝo, nur ŝi apenaŭ povas ilin malfermi por ne fermiĝi.

Ĉi tiujn kaŭzojn sinjoro Zebulono jam ege bone konas; tial se li volas anonci la alvenon de gasto, tiam unue li diras ŝercan novaĵon kaj poste li komunikas, kiu venos kaj kiom da horoj li pasigos ĉi tie.

Ankaŭ nun li rapidegis al sia sinjorino, enmane prenante malfermitan leteron.

– Nu, estas ĉi tie! Feliĉo estas en du ekzempleroj! Nur vane; min peladas la feliĉo, kien ajn mi kaŝis min! Mi esperas, ke ĝi trovas min. Ĉi tie estas la letero, legu! (Ĉu jes?) Ĉar ĝuste nun mi estas nomumita de la hungara kabineto kiel pseŭda registaro-komisaro, donanta al ĝi dumil kvincent forintan salajron kaj moŝtan titolon, kaj tutan potencon por ordoni super vivo kaj morto! Sed nun venas alia letero de Lia Ekscelenco, de mia amiko Rideghváry; tiu perregalas min registaro-komisaro ofico de Vieno, donante al ĝi kiel salajron sesmil forintojn kaj moŝtan titolon. Ĉi tie estas la letero, kiun portis Szalmás el Vieno, kiu iras multloke. Kion mi faru nun? Kiun mi akceptu? Ĉu tiun de la registaro de Peŝto, aŭ tiun de la registaro de Vieno?

Zebulono atendis, ke sinjorino Anna elektas la pli grandan sumon kaj okaze de tiu ĉi li estis preta diri patriotan oratoron, sed li tre trompiĝis, ĉar sinjorino Anna, – estante subnatureca, – respondis: „Por mi ne sukcesas ĉi tiuj oficoj!”

– Vi ne devus enmiksiĝi en tiujn aferojn, Zebi! Tio estas freneza mondo, tio ne estas bona por vi. Mi ne volas esti sinjorino moŝta, ĉar la gastigado bezonas multe da mono, sed vi ne scias tion, ĉar vi veturas ĉiam; sed mi estas hejme. Ĉiutage kvin-ses gastoj sidas ĉe nia tablo, ekde kiam vi iĝis sinjora moŝto. Ĉu vi ne scius trovi tian oficon, kiam ne vi manĝigu aliulojn, sed kiu venas al ni, tiu portu ion? Priatentu, la edzino de la ĉefjuĝisto havas bonan sorton. Antaŭ tio ankaŭ ni povis fari tion, kiam ni havis servutulojn; sed nun ankaŭ kamparanoj ne portas ovojn, buteron: ĉion ni devas aĉeti. La kamparaninoj jam ne venas en la ĝardenon sarki; ili diras, ke nun jam estas libereco. Almenaŭ dek sakoj da terpomoj frostiĝis en la tero, ĉar neniu kolektis tion. Bela libereco estas! Sole ni mortsatas. Sed la kamparanoj ankoraŭ ne plenumis la tricent tagojn de la servutulaj laboroj. Eĉ la tuton ili ne volas plenumi. Kaj nun vi portas niajn plej fortajn bienservistojn en la militarmeon kiel soldatojn kaj patruj-defendantojn. Baldaŭ ni mem devos melki, rastri kaj purigi la ĉevalojn. Krome post ne longe ankaŭ vi devos iri en la militon. Fine oni mortpafos vin kaj mi restos sola kun la knabinoj.

Sinjoro Zebulono komprenis, ke sinjorino Anna forte kontraŭas la gastigadon.

– Sinjorino, vi ne perceptas tion ĉi. Kion vi ne povas percepti, pri tio ne diru opinion. Ĉi tio estas speciala politiko.

– Kion mi ne perceptas? – Mi perceptas tiel, kiel vi. Mi konas la specialan politikon tiel, kiel vi!

Sinjoro Zebulono sciis, ke sinjorino Anna ne konas tion.

– Nu, diru, kio estas tio? – demandis li milde, moke.

– Diru vi unue! – replikis sinjorino Anna per ruĝiĝinta vizaĝo.

– Do, mi ankaŭ diras – alparolis sinjoro Zebulono. – Tio estas speciala politiko, kiel ni povas edzinigi ĉi tiujn kvin fraŭlinojn.

Nu, pri tiu ĉi demando ŝi lasis paroli Zebulonon.

– Ĉar ne pensu, ke mi havas pasion por vagadi tra valoj kaj montoj, soldatojn vicigi, tajligi soldatan uniformon, bakigi soldatpanon. Kion vi faras? Tihamér, fianĉo de Karolina Pia, foriris al la patruj-defendanta armeo, kie nun li estas kapitano; tie ne validas la kaŭcio. Laĉjo, kiu ekdeziris Adalgisa-n, ĝuste ricevis oficon ĉe hungara ministerio, nun jam li povas geedziĝi. La freneza poeto, kiu skribis al Libussa ampoemojn, redaktas gazeton en Peŝto; li estas dungita. Bendeguzella ankoraŭ povas atendi. Sed estas ankoraŭ Chariclea. Ni tiel nomis ŝin dum ŝia infanaĝo: „princino”. Ni instruigas ŝin ankaŭ por pianludi. Ni volis doni ŝin al iu nobelo. La feliĉo venis dum taŭga tempo. Mi diris ĉiam: de la malnova rilato ŝi ricevos fianĉon el la domo de Baradlay. La maljuna sinjoro estis mia bona amiko. Rideghváry estis mia samideano. Sed la maljuna sinjoro mortis, Rideghváry foriris, domo de Baradlay ŝanĝiĝis. La tutmonda iĝis liberala, patriota. Kion mi faru ĉi tie sola? Nun la plej junan Baradlay, la filon oni reportis el Vieno. La moŝta panjo iris por li. Tio estas stulta historio. Li volis edzinigi malbonan karakteran fraŭlinon, sed la familio tion ne permesis. Nun lin ili hejmen­portis kaj volas edzigi rapide kun bone edukita nobela fraŭlino por forgesi la malnovan fraŭlinon. Chariclea-n la vidvino tre ekŝatis, kiam la fraŭlino partoprenis la gefianĉiĝon de sinjoreto Edmundo. Nu, mia amiko, Edmundo, la ĉefregistara komisaro alvenos al mia domo hodiaŭ; diru al Chariclea! Ĉu vi scias tion? Ĉu vi jam perceptas tion? Ĉu jes? Mia kolombeto!

Zebulono feliĉe persvadis sian sinjorinon.

Damo Anna lasis kisi sian dikan vangon kaj mute ridetis.

– Ĉu vi vidas, mia kara kolombeto – diris sinjoro Zebulono batetadante kareseme ŝian globan vangeton. – Ĉu vi perceptis jam la esencon de la delikata politiko?

Sinjorina moŝto Anna anstataŭ rerespondo tintigadis la sur rando de ŝia antaŭtuko pendantan ŝlosilaron kaj kriadis al siaj filinoj aranĝi la aferojn de la manĝaĵkamero, kuirejo, kelo kaj kortbirdejo. Ŝi sendis Chariclea-n en la vestiĝejon. Sinjorino Anna estis konkerita.

– Ĉu vi vidas, mia kara kolombeto, – diris triumfe sinjoro Zebulono, – ĉi tio estas la delikata politiko; fianĉoj de miaj kvin filinoj militservas en la hungara armeo, kiel kapitano, aŭ ĵurnalisto, aŭ kiel pli juna frato de la ĉefkomisaro; pro tio ankaŭ mi devas fari ion; kaj tie, kie oni donas al mi ses mil forintojn. Mi devas esti patrioto. Kiu havas kvin filinojn, tiu devas koni la delikatan politikon.

Sed sinjorino Anna plu replikis kaj parolis pri la maltrankvilaĵoj.

– Jes. Sed se la germana registaro forpelos la hungaran registaron, se Tihamér-on oni mortpafos, se Laĉjon oni malliberigos, se Benjaminon oni forpelos kaj fli korkuros al Azio; se ankaŭ vin oni kaptos, kion faros la kvin filinoj? Kio okazos pri mi kaj pri vi?

Sinjoro Zebulono promenis en la ĉambro, dum aŭskultis la demandojn. Tiuj estis malfacilaj demandoj. Sed li devis respondi tiujn.

– Do, priatentu – li diris mallaŭte al sia edzino – ankoraŭ mi ne respondis al Rideghváry, al mia amiko. Mi parolos ankoraŭ ankaŭ kun Szalmás.

Sinjoro Zebulono faris tion amike, ke li al Rideghvary skribis dusignifan respondon kaj donis ĝin al Szalmás, kiu renkontiĝos iam kun Rideghváry. Sin gardante li subskribis la leteron per la du komencaj literoj de sia nomo. Povas esti, ke la letero atingos al ne la taŭga persono!

Sinjoro Zebulono estis treege kontenta pri ĝi, ke sinjorino Anna laŭ lia peto faris ordon en la domo. En la gastoĉambro oni metas novan kovrilon, la fraŭlinoj klopodas kaŝi la tie, – ĉi tie forĵetitajn kompleterojn. Ili deprenas de la anguloj la araneaĵojn, forviŝadas la polvon de eksteraj kornicoj de la vitroŝrankoj kaj tirkestaj ŝrankoj. Ili sendas la koĉeron, servistinon al la judo por porti kolorigan materialon (de la latinnoma Phytolacca Americana) por la torto; sur la korto ili forpelas anason, kaponon. Ĉie eblas flari odoron de la rostita kafgrajno kaj en la tuta domo aŭdiĝas pordofrapado. Ĉio ĉi okazas laŭ liaj ordonoj. Kaj tio estas vere agrabla sento, ke lia ordono estas plenumata ĉe lia propra domo kaj de lia edzino.

Ĉi tio estas regnestra feliĉo. Eĉ inverse: tio similas al tiu dolĉa miro, kiam reganto de la suverena popolo po dek jaroj unufoje plenumis deziron de la popolo.

Do, Edmundo Baradlay, se li vizitos la kastelon de sinjoro Zebulono, spertos, ke tie lin oni akceptos konvene al sia rango.

La kastelo de Tallérossy ne estas malestiminda sinjordomo. Li rigardate tiun de la landvojo ĝi estas etaĝa domo: ĝia dorso estas apud la montoflanko, do ĉe la ĝardeno la domo estas teretaĝa kaj la teretaĝo estas la kelo. La tuto konstruiĝis el argilbrikoj, sed tio ne estas problemo, ĉar tiu estas konstru­materialo de la nobla demokratio; kaj la stukado estas bone diskreta. Ĝia tegmentaro tial estas diverskolora, ĉar ĉi tiel estas laŭmode; kaj ne pro tio, ĉar ĉiam oni riparas la ŝindojn kaj pro tio ĝi similas al brunaj-flavaj brodaĵoj. Ĝi havas verandon kaj globo-forman angulkaĝon, kiujn la fraŭlinoj nomas rondbastionoj. Interne ĝi estas instalita komforte elegante. Estas tie kamenĉambrego, ĉambrego por pipfumi kaj pianoĉambrego; estas biblioteko kun malnovaj libroj, kiujn ĉiuj gapis unuafoje vidante. Ĉi tie Edmundo Baradlay povos amuzi sin ankaŭ dum unu semajno.

Nu, tamen la bona Zebulono trompiĝis pro tiu ĉi gastigado.

Edmundo Baradlay, kiel li ankoraŭ hieraŭ skribis, precize antaŭtagmeze je la dekunua horo alvenis. Li venis sur kamparanĉaro, sur kiu ne estis risortaron havantaj sidejoj. Li portis mallongan bekeŝon, longtubajn ĉasistbotojn kun spronoj kaj sur la sidejon ĵetita estis ŝafistpelto.

Zebulono plej mire gapis la rezervan ĉevalon, sur kies dorso estis kaj jungilaro kaj selo. Ho! Kiom ĝojis Zebulono pro la alveno de la kara gasto! Li ordonadis al la servistaro por porti la pakaĵojn de la sinjoro moŝta, porti la ĉevalojn en la stalon, manĝigi tiujn. Sed Edmundo informis lin, ke ĉio restu tie, kie estas, ĉar tuj ili iros plu.

– Ĉu tuj plu? – demandis Zebulono miregante. – Kien?

– Ni iru en la domon, tuj mi rakontos.

Zebulono kredis, ke tio ĉi estas nur ŝerco.

– Ĉu vi, mia kara amiko, volas tuj foriri? – li demandis, dum ili atingis en la pipfumejon. (anoj de la parlamento kutimis ciumi unu la alian.)

– Jes. Kaj ankaŭ vi venos kun mi. Nokte mi ricevis informon de la ĉefarmeo­komandanto, ke ni devas ekirigi ĉiujn armeojn tuj al Kaŝŝa[59]; Ni devas direktigi la nutradon. La afero ne toleras prokraston. Mi ordonis al la vicregistaraj komisaroj aliĝi al ni. Al vi mi venis, ĉar vi estas samvoje.

– Ĉu vi venis nur pro tio ĉi?

– Ĉu nur? Mia amiko, Zebulono, mi ne havis pli faman kaŭzon por veturi. La militarmeon oni koncentras kaj nia tasko estas, ke ĝi estu ĉiam nutrata; kontraŭe la armeon ne la malamiko venkas, sed la malbona nutrado. Pro tio preparu vin, ĉar via brigado hodiaŭ vespere en la ĉefurbo estos en tendaro kaj ni devos esti tie.

– Ja tio estas ses mejloj!

– Pro tio ni devas rapidi.

– Sed almenaŭ restu tie ĉi por tagmanĝi.

– Tiam ni ne atingos tien ĝis nokto.

– Sed mia edzino kaj miaj filinoj tre preparis sin akcepti vin.

– Mi esperas, ke alifoje mi havos ĉi tiun feliĉon, sed nun ni ne havas malŝparajn minutojn.

– Ho, vi estas severa homo, mia kara amiko!

– Pripensu, mi petas, ĉi tio ne estas amuzo, sed militiro.

Verdire, Zebulono nur nun komencis pripensi la samon. Ĝis nun li pensis, ke tio estos nur bonhumora demonstrado; el kio plaĉas, ke tion li rigardeblos de mal­prok­simo. Nur nun li komencis mediti pri tio, kion signifas, se iu homo zonas sin per glavo sur sian cejano-bluan koloran atilojakon[60]. Ja ĉi tio estas tre serioza afero.

Li sentis, ke en la pipfumejo estas tre malvarme. Liaj dentoj interfrapiĝas.

– Sed nun, ke vi jam ne perdu tempon – diris al li Edmundo – unue kolektu viajn kalkulraportojn; prenu al vi la kason, metu en la sakon kelkajn subvestojn; grandan pakaĵon ni ne povas kunporti. Zonu vin per via glavo; viajn pistolojn kaŝu en vian poŝon kaj akiru bonan ŝafistpelton, ĉar povas okazi, ke ni dormos sur la herbejo.

Ĉi tiuj vortoj estis tiaj instigoj, kiuj ne varmigis la bruston de Zebulono. Li serĉis la kaŭzon por longigi la minutojn de la dolĉa hejmesto.

– Almenaŭ mi zorgas pri iometa vojprovizaĵo. Mi parolos kun la fraŭlinoj.

– Ja vi estas nutrada komisaro! Via tasko estas la nutrado de kvar mil homoj. Ĉu vi prizorgis pri tiuj?

– Nu, jes.

– Ankaŭ ni ricevos tie nutraĵon, kie tiuj manĝos.

– Jes, sed tiuj ricevas soldatpanon kaj t.n. vodkon (la rusan brandon.)

– Ankaŭ ni ricevos soldatpanon kaj rusan brandon. Ni ne povas manĝi tritikpanon tiam, kiam la soldatoj manĝas sekalpanon!

Zebulono neniel povis percepti ĉi tiun logikon. Ĉu mia edzino?

– Sed mi ankoraŭ devas adiaŭi mian familion!

– Do, adiaŭ, sed faru rapide!

– Ĉu adiaŭi? Kion mi devas diri? Ankaŭ mi ne scias, kion mi faru!

– Faru kion ajn. Aŭ diru al via familio, ke vi iras en militon, kie oni mortpafaseblos, aŭ diru al neniu nenion, nur ŝtele fuĝu, sed agu rapide kaj estu preta post kvin minutoj.

Zebulono suspiris mizere. Li volis kaj adiaŭi kaj restadi. Li meditis: kiun li timu pli forte? Ĉu li timu la malamikon aŭ sinjorinon Anna? Ĉu li diru al sinjorino Anna, ke tagmanĝo ne estos, ĉar li devas iri en la militon?

Li tiel decidis, ke ekiris sen adiaŭo kun sia gastoamiko, kun kiu li povis drinki eĉ ne unu glaso da prunobrando.

Li portigis de servisto sian vojaĝvalizon, en kiun li mem pakis siajn kelkajn aĵojn kaj jam lia piedo estis sur la piedbreto de la ĉaro, kiam li demandis la serviston:

– Vi, Boriŝ, kie estas miaj filinoj?

Iu bakas-kuiras en la kuirejo, la alia vestas la trian, la kvara frizadas la hararon de la kvina per la kurba fero.

– Kion faras via moŝta sinjorino?

– Ŝi nun ligigis sin en la novmodan korseton de la porkaĵistino.

– Nu, bone estas. Diru al ŝi, ke ŝi ne atendu nin por tagmanĝi, por vesper­manĝi. Kiam mi hejmenvenos, tiam mi estos hejme.

Sed Zebulono ankaŭ ne kuraĝis rigardi malantaŭen, dum la ĉaro foriris klakbruante el la korto de la kastelo! Edmundo Baradlay kunportis Zebulonon ĝis malfrua vespero trans valojn kaj montojn. Dumvoje en la restoracioj ĉio elĉerpiĝis fare de la armeanoj. Nur en unu ĉardo ili ricevis unu tason da malbona nigra kafo.

Kvankam Zebulono instigis konstante lian karan amikon viziti la pastron en ĉiuj setlejo, dirante, ke „ĉe la pastro ni certe povas ricevi ion”, tamen Edmundo ne havis tempon por piadi, li ordonis iri plu.

Zebulono ankaŭ ĉagreniĝis, ke li ne obeis al sia amiko kaj ne kunportis pansakon, kiu diris al li: „Ne forlasu vintre vestaĵon, somere panon!” Poste posttagmeze ili renkontis varĉaron, kiu transportis panojn por la armeoj.

– Nu, nun vi povas ricevi nutraĵojn! – atentigis Zebulonon lia vojkamarado.

La registara pseŭdokomisaro donigis por si mem unu panon el inter tiuj panaĵoj, vulgaran soldatpanon, sed li tuj rompis la klingon de la tranĉilo dum la dispecigado de la pano.

– Ĉu estas bona tiu pano? – demandis lin Edmundo, dum Zebulono komencis manĝetadi ege preĝvokante.

Zebulono ne kuraĝis diri, ke tio estas „malbona”. Ja tio estas lia bakaĵo; pro tio li manĝis la panon kaj diris: „Ĝi estas ege bona.” Edmundo povis regi sin, ke li ne priridu sian vojkamaradon pro lia turmento. Sed li estis furioza, ĉar li ne volis esti malsata. Tiu ne toleras la malsatecon.

Sed la estonta rostaĵo ankoraŭ iris perpiede helpe de la pelantoj. Oni pelis la bovaron por la militarmeo. Por Edmundo tiel ŝajnis, ke la ĉefpelisto estas malnova konatulo lia.

Ju pli ili atingis la rezidan urbon, des pli densa estis la homamaso. Ĉaroj iris malrapide antaŭen, ŝarĝite per fojno, pajlo, vestaĵoj kaj aveno. Kaj estis diversar­milaj teamoj, inter kiuj ili povis iri malfacile. Ju pli ili progresis, des pli malfacila estis la antaŭeniro. Kun la ĉarestroj Edmundo havis ĉiam priparolendajn, pro kiuj Zebulono treege hontis; kial ili malhelpas la pluiradon de la homamaso?

Malfrue vespere ili atingis al la rezida urbo. Tie li ricevis kvartiron en la domo de la ĉefjuĝisto. „Nu ĉi tie almanaŭ ni trankviliĝos – pensis Zebulon – oni atendas nin por vespermanĝi.”

Nu, li trompiĝis denove. Alvenante, la nutradaj oficiroj venis al ili de ĉie. Tiuj sieĝis Zebulonon per demandoj, postuloj, belaj vortoj, aŭ malĝentile. Ili demandis unu post alia, kiam ili ricevos la panon, la vestaĵon, la botojn, la fojnon; Zebulono nur tion povis diri: „Baldaŭ ĝi alvenos.” Jes, sed kie kaj kiam venos ili?

Edmundo ekkompatis Zebulonon pro la multo da demandoj.

– Frato, tiel ŝajnas, ke ĉio estas ĉi tie; nur neniu scias. Foriru, enseliĝu mian ĉevalon kaj faru ordon en la deponejoj; donu disponojn ĉe la bariloj kaj min informu pri ĉio!

– Nu, nun ankoraŭ enseliĝi! Por sendi fojnon, pajlon, por dividadi soldat­panojn, por kontentigi malpacantajn soldatojn, por kvereladi kun malĝentilaj oficiroj! Ĉi tiujn aferojn Zebulono ne tro ŝatis. Li kredis, ke ĉion ĉi li povas fari de hejmo, en la sinjora kastelo, kuŝante sur la ledodivano, pipfumante. Kaj nun li devas enseliĝi.

– Post du horoj li hejmen alvenis. Teruraj aferoj atingis lin. Li volis rakonti liajn mizerajn travivaĵojn al Edmundo.

– Kara frato! Mi estas disŝirita. Mi miras pri tio, ke ili ankaŭ ne manĝis min.

– Bone estas! – interkriis Edmundo. – Nun venu por vespermanĝi, poste anoncu skribite, kion vi aranĝis.

Skriban anoncon! Ĉi tiuj vortoj amarigis ankaŭ lian vespermanĝon.

Li nenian ŝatis skribi. La skribon, se li povis fari, ĉiam forlasis. Kaj ankoraŭ li devas skribi post vespermanĝo! Ja tio estas kontraŭ la diaj kaj homaj leĝoj – skribi post vespermanĝo.

Sed tion li devas fari. Edmundo apenaŭ atendas, ke oni forportu la tablotukon, telerojn, glasojn; li tuj metis paperon sur la tablon, portigis inkujon, plumon kaj instigis Zebulonon fari detalajn raportojn.

Sed Zebulono tute ne sciis, kiel li devas fari tion. Ĉefe li estis scivola pri tio, kial estas bezonata tiu rektilo, kiun oni metis apud la paperon. Edmundo devas klarigi al li. Tiu devas fari la paĝkapon, titolojn de la rubrikoj.

– Nun en ĉi tiujn skribu la ĝustajn tekstojn!

Kaj Zebulono devas pensadi, kio sekvas unu post alia. Dum tio ĉi homoj venas – iras. En la ĉambro estas multe da homoj, laŭte paroladas. Ĉu li povas labori en brua medio?

Edmundo akceptas la homojn unu post alia; li transprenas iliajn anoncojn, aŭskultas iliajn plendojn, aranĝas iliajn problemojn; ĉion ĉi li faras ĝentile, noblanime, elegante kaj Zebulono gapante rimarkas lian sintenon. La raporto volas treege malfacile prepariĝi. Unufoje inter aliaj venas konatulo, pro kiu li devas ripozigi la skribadon.

Li demandas tiun, rapidegante en la ĉambro:

– Kie estas la pseŭda registaro-komisaro?

Zebulono komprenas la demandon kaj demandas:

– Nu, kion vi volas?

La interpelacianton ni konas el mondo de la elektokampanjo; tiu estas la famulo, kiu ŝatas ĉeesti ĉe la interbatiĝadoj; do, tiu certe volus partopreni iun freŝan militon. Kvankam tiu ne estas vestita laŭ soldatmodo; li portas viktoria-dolmanon kun metalbutonoj, sed flanke kupran sabron, en la zono estas du pistoloj, sur la ŝultro estas ringvipo, en ĝi estas plektita akra drato. Tiu estas sovaĝaspekta figuro.

– Nu, tio estas problemo, – diris la ĉefestro de la elektokampanjo – kial kuŝas la germanoj sur mia pajlo?

Pro tio ĉi Zebulono ĉesigis la skribadon kaj disetendis siajn du manplatojn.

Kiu povas kompreni ĉi tiun frenezulon?

– Ni komencu antaŭe, – diris Edmundo trankvile. – Kio vi estas? Ĉu vi estas taĉmentoĉefo?

– Jes. Taĉmentoĉefo. Mi estas komandanto de la dubajoneta bataliono.

– Do, ĉu vi estas bovpelisto?

– Jes.

– Nu, kio estas la problemo pri la Germanoj?

– Nu, ĉi tie estas unu taĉmento da germanaj studentoj. Tiel ŝajnas, ke tiuj fuĝis el Vieno! Sur ilia ĉapelo estas bildo de kranio de mortinto. Oni nomas sin kiel Mortintkrania Legio.

– Kio estas la problemo pri ili?

– Tio estas la problemo, ke tuttage mi ne vidas ilin, sed vespere ĉiam ili venas tien, kie mi ripozigas la bovaron; ĉar ili scias, ke tie ĉi estas ankaŭ pajlo kaj ili kiel unuaj ekkuŝas sur ĝin.

– Ĉu ili faras malbonon?

– Tutnokte ili kantas terure. Pro malsato, pro soifo ili nur kantas. Alia honora homo pro tiuj blasfemus. Ili rompas la pajlon, kiun mi devas doni al la bovoj.

Edmundo volis priparoli kun tiu ĉi homo saĝe.

– Kara mia amiko! Kial ni ĉagreniĝu pro tio, ĉar ĉi tiuj fremdaj knaboj volas ripozi iomete sur via pajlo, kiuj venis de malproksimo por verŝi sian sangon por la libereco de nia patrujo?

– Ej! Kiel povas helpi al ni ĉi tiuj popolanoj kiu scias de kie venintaj? – kverelis la eksestro de la elektokampanjo. – Ni ankaŭ sola venkos la malamikon. Mi jam partoprenis ankaŭ pli grandan bataleton, ol la hodiaŭan. Dum tio ni mortigis mil blankplumulojn. Oni faris naŭ truojn sur mia kapo. Rigardu, ĉi tie estis ties lokoj. Mi montros baldaŭ, kiel oni devas venki la husarojn! Mi batas ĉies olulojn per mia drata vipo. Kial estas inter ni la Germanoj kaj la Poloj? Sinjoro moŝta ĉefkomisaro, ne malbeligu per ili nian armeon!

Sed pro tio ankaŭ Zebulono iĝis furioza.

– Malaperu de tie ĉi tuj, ebria pendumindulo! Ĉar mi ĵetos al vi la inkujon! Se vi volas paroli idiotaĵojn, foriru!

Zebulono ne estis kapabla daŭrigi la preparon de la anonco post la energia forpelo. Sed li tre bedaŭris, ke efektive li ne ĵetis la inkujon al la ĉefpelisto. Nun li ne havus inkon.

Sed tamen li devis komenci la faron de la raporto, ĉar la ĉefkomisaro ne konis kompatemon kaj ne indulgis. Zebulono ŝovis siajn brovojn helpe de la fingroj, kvazaŭ pensadus, sed pro tio li faris tion, ke ne fermiĝu liaj okulharoj. Li volis provi, kiel ili povas esti sendorme per iu okulo kaj per la alia dormi?

Tio iĝis la rezulto, ke post la foriro de Edmundo, tuj aŭdas Zebulono la akran treniĝan voĉon de sinjorino Anna: „Kiam venos jam tiu gasto?” Nur tiam li vekiĝas abrupte, kiam Edmundo revenas por demandi ion.

Fine la senindulga ordonanto ekkompatis lin.

– Ĉu aŭdas min vi, maljunulo, aŭ ĉu vi ekdormis? Iru enlitiĝi kaj morgaŭ je la kvara mi vekos vin. Tiam vi povos fari la raporton.

Zebulono ĝojis pro la permeso. Tio estas ege bona, se en maljunaĝo la homo estos studenteto kaj atendas la permeson por ripozi.

Sed enlitiĝi kaj ekdormi estas du diversaj aferoj.

Ekzistas senindulga ĉina torturo, laŭ kiu du provosoj vekas la kondamniton, se tiu volas ekdormi. Zebulono spertis tion. Kiam li trankviliĝis, tiam iu venis nokte kaj tuj volis paroli kun la sinjora moŝto. Oni ĝenis lin per multe da demandoj; koleraj, senpaciencaj homoj kriadis en lian orelon. Fine li koleriĝis, fermis la pordon kaj ne interesis lin la frapado sur ĝi.

Iu granda tiktakanta murhorloĝo estis en la ĉambro, kiu atentigis lin po kvaronhoro ululante, ke la decidita tempo proksimiĝas kaj li klopodu dormi.

Post noktomezo je la dua iu terura okazaĵo vekas abrupte lin, dum li havis la plej agrablan sonĝon. Unue li kredis, ke la mondo disfalas.

Sed nur la germanaj universitatanoj marŝis sur la strato. Ili kantis antaŭ la fenestro la Vulpo-kanton:

Kiu venas tie de la monteto?

Ho, ve, Dio benu ilin pro tio!

Poste jam li tute ne povis dormi.

Alvenis alia taĉmento, eĉ la tria kaj ne eblis scii, kioma. Kaj ĉiuj teamoj marŝis sur la strato, batante la tamburon, pro kio la fenestrovitroj skuiĝis. Poste pezaj ŝarĝĉaroj venis, pro kiuj la tuta domo skuiĝadis. Pro ĉio ĉi estis malebla dormi.

Zebulono nur iomete povis esperadi pri tio, ke Edmundo nur post la kvara horo revenos por veki lin. Sed tio estis vana espero. La kukola murhorloĝo ne signis la tempon tiel precize, kiel la ĝentila frapado sur la pordo kaj aŭdiĝas la mallongaj vortoj: „Ellitiĝu, ni ekiras!”

Kaj ankoraŭ ni ekiris!

Edmundo informas lin, ke ili devas rapidi, ĉar la malamiko pli rapide iradis, ol tion antaŭe ili pensis.

Zebulono sin vestis dentoklakante kaj bedaŭris, ke li miksiĝis en ĉi tiun amuzan aventuron. Nun li komencis rimarki, ke se li volas naĝi, tiamli devas eniri en la akvon. Tion ĉi li ne estis kredinta pli frue. Ja li nun laŭgrade iras en la mezon de la milito. Nun jam militarmeo estas ĉirkaŭ li. Nun jam li devas iri antaŭen, ne povas returni sin; li devas iri ĝis la batalkampo, ankoraŭ povas aŭdi kanonblekadon. Li ne ŝatas la kanonadon.

Sekvatage de mateno ĝis vespero li veturis, kio estis vera torturo por li; la transportaĵojn li devis direkti por ke povu iri en ordo; li kverelis sufiĉe kaj li kredis, ke li bone faras la taskon.

Vespere ili tranoktis tie, kie estis la ĉefkomandejo. Zebulono vespermanĝis en tiu ĉambro kie manĝis la ĉefoficiroj. Ankaŭ li povis aŭdi, povis vidi, povis sperti, kiel ili pripensas la militplanon; ili montras unu al alia sur la landkarto la marŝadon de la malamiko. Ili priparolas tion, kie la malamiko volas neniigi pontojn kaj kie estos atendebla la grava atako.

Zebulono dum tio sentis, kvazaŭ lia koro konstante tremetus.

Poste la ĉefoficiroj komencis konsideradi, kian armilaron kunportas la malamiko (kiom da kanonoj, sed ankoraŭ ankaŭ raketojn). Pri la lasta Zebulono komencis atenti pli streĉe, ol pli frue.

Li legis pri tio en iu malnova konversacia leksikono, ke ĉi tiuj pafaĵraketoj estas ege danĝeraj! Nome se ties fajrujo falas sur iun, tiun ĝi transbruligas (haŭton, karnon, oston); tio estas veneno kaj fajro; de tiu la homo ne nur mortas, sed atingas la inferon. Kaj se cent homoj estas kune, tiam ĉiuj estas kondamnitaj al morto.

Zebulono pripensis ĉiun eblon fantazie, por ke li ne partoprenu ĉi tiun aventuron. Li enviis tiun junulon, kiun oni sendis kiel kurieron al Peŝto!

Fine li diris sincere al Edmundo:

– Kara mia amiketo, mi jam estas maljunulo. Mi malsanadas. Mi ne estas soldato. Mi ne povas bataladi. Mi havas kvin filinojn, ili ne povas esti solaj. Mi ne ŝatas iri al tiu loko, kie povas trafi min iu neatendita afero. Lasu min ie ĉe rezerva transportaĵo.

Edmundo aprecis lian deziron.

– Estas bone, maljunulo; elektu por vi tian lokon, kie vi sentas vin en sekureco; unu parto de la nutrado restas ĉi tie; se vi volas, tiam vi povas resti ĉe ĝi. Sed mi atentigas vin pri tio, ke oni neniam povas esti dum milita mondo, kie oni ne renkontas la malamikon.

Zebulono devontigis sin pro la aranĝo, li estos eterne dankema. Li aranĝas la aferojn nun ekster la pafdistanco. Edmundo Baradlay iru en la mezon de la milito, ja vi ankoraŭ estas juna homo.

Edmundo jam aranĝis la aferon. La loko de ilia lasta kvartirejo estis dense loĝata hungara vilaĝo, kies loĝantoj proponis gardi la forlasitan nutraĵ­trans­portaĵon de armilaj gardistoj.

Edmundo volis lasi tie ankaŭ Gregorieton Bokŝa kaj lian dukornan batalionon, sed tiu protestis kontraŭ tio tute indignante.

– Kiel povas okazi la batalo sen mi, sen Gregorieto Bokŝa? Mi volas forrabi ses ĉevalojn de la malpeza kavalerio!

Edmundo permesis, ke Bokŝa iru kun la armeo, sed li pelu nur kvindek bovojn, la aliajn bovojn li lasu ĉi tie.

Matene la ĉefarmeo foriris; unu parto de la armeo foriris ankoraŭ dumnokte.

Zebulono tre ĝojis, ke li ne aŭdas jam tamburtakton. Pro tio li povis dormi sufiĉe, posttagmeze. Vespere jam li estis ripozata, demetis la botojn, surmetis la pantoflojn (ili estis ĉiam en lia aktujo), kaj povis fari la farendan raporton.

Ĝis nokto li faris ĉion, li volis demeti la plumon, kiam subite fusilpafoj vekis lin abrupte. Ĉi tie estas la malamiko! Ankaŭ Edmundo Baradlay diris tion pli frue.

Zebulono sciis, ke tio estas ne ŝerco, pro tio li prenis la monujon, la botojn, elsaltis li tra la fenestro kaj kuris en la arbaron; li ne rigardis reen, ĝis atingis al la najbara vilaĝo; tie li luis ĉaron kaj trezorojn promesis doni al tiu, kiu lin portos hejmen en sian vilaĝon.

Neniam li vidis plu la militarmeon. La kason li transdonis al la juĝisto. La raporto perdiĝis. Li neniun demandis pri la sorto de siaj homoj. Nur pli malfrue li ricevis hungarlandan ĵurnalon, laŭ kiu li komprenis la okazintaĵojn de la kritikaj tagoj kaj gapante legis en la milita oficiala anonco, ke Zebulono Tallérossy helpe de la popolo haltigis tutan malamikan divizion longe kaj dum tio savis la ĉe li estantan nutraĵon kaj militmonon.

Sed ĝis nun pli multaj okazaĵoj atingis la bonan sinjoron, kiuj tamen, tiuj sekvos unu post alia.


La unua instrupago

Kio okazis?

Mi elparolas sen hezitado – evitado. Oni venkis treege la hungaran militarmeon ĉe la urbo Kaŝŝa. La imperiestraj armeoj tiome frakasis tiun, kiel oni frakasis la usonan respublikanan militarmeon dum la plej unua batalo ĉe Bulls-run[61].

Mi nenion beligas.

La komandado estis malforta, la malaltrangaj oficiroj ne estis atentemaj, la artileriistoj malbone pafis kaj la senrangaj soldatoj ne toleris la pafadon; la malamiko venkis la hungarojn ludante; estis sufiĉe por pafi la sur landvojo irantajn soldatojn por disrompi la ĉefarmeon. La maljuna honora, bonkora, hungara militafera ministro sidis meze de la vojo kaj petegis siajn soldatojn, ke ili ne timu la kanonojn, ĉar la kanonpafaĵoj flugas super la kapoj. Sed tiuj forkuris. Tio estis malgaja batalo. Ĉiuj montris la dorson al la malamiko. Kiam post kelkaj tagoj la militafera ministro aperis dum la landkunveno, en la urbdomĉambrego de Debrecen, tiam ili tiel komencis paroli:

– Mi dezirus paroli el kelo, ĉar mi ege hontas. Ankaŭ nun ni sentas tiun honton, sed ekde tiam multaj sangoj forlavis tion, multaj brilaj lumoj orumadis tion!

Vere tiu honto estis plena kaj perfekta.

Kaj tiam iĝis tuta kaoso, kiam la imperiestra estro sendigis post la kurantoj la raketojn; kiam ĉi tiuj nekonataj teruraj ardaj iloj ekiris post la eskapantoj krepitante, knarante, dum tio trafis la eskapantojn kaj ŝutis teruran fajropluvon ĉirkaŭ ili. La kavaliero, arteliero, ĉararo, infanterio, rekrutoj, nacigardistoj miksiĝante, ne konante komandantan vorton premis unu la alian antaŭen kaj malhelpante fluis, ili obstaklis la antaŭen iradon por eskapi. La malamiko devis postsendi nur unu rajdistan taĉmenton por antaŭen porti la raketelpafilojn kaj por forrabi kanonojn de la kuranta armeo kaj por kaptadi iliajn taĉmentojn.

En ĉi tiu momento estas tre bona unu pensanta homo!

Edmundo Baradlay ne estis soldato, ne estis militestra talento, sed havis tiun donacon de la vivo, sen kio nenia talento povas venki.

Edmundo saltis sur sian selitan ĉevalon kaj kiam li vidis la fatalan finon de la batalo kaj tion, ke ĉiuj eskapas panike kurante, li volis savi tiujn ĉiamaniere. Li ne havis armilojn, nur estis en lia mano rajdovipo por rajdo, li havis nur naturan doton sian.

La rekrutojn ne eblis haltigi antaŭ la raketoj kaj nun kiam sur la landvojo la kavalerio de la malamiko alvenis, tiun atendis facila laboro.

– Ni malfaciligos ilian laboron! – pensis Edmundo kaj kriis inter la kurantaj taĉmentoj al la plej junaj knaboj:

– Knaboj! Ĉu ni lasu forporti niajn kanonojn?

Kelkaj ĉioriskaj junuloj haltis, aŭdante ĉi tiujn vortojn. Ili estis nur senrangaj soldatoj.

– Ĉu ni mortu por la aliaj? Bone! – diris ili kaj kontraŭstaris la vojon de la kavalerio.

Nun subite neatendita helpo alvenis por ili. De malantaŭ de la robinheĝo, kiu estis apud la landvojo, pafaro akceptis la kavalerion, pro kio, tiu turnis sin miksiĝante kaj galopis reen, dum ĉevaloj kaj rajdistoj mortis, aŭ vundite stumbladis sur la vojo.

La kaŝiĝanta taĉmento – la „kranio legio” – ĉe la heĝo kriegis „hura”-on. Ties estro estis la altstatura poeto, Mausmann, kiu sian ĉapelon en la mano balan­cante kriis al Edmundo:

– Hura, mia sinjoro patrono! Ĉi tio okazis barikadmaniere.

Edmundo ekpremis la manon de la ŝercema studento, kiu lin nomis patrono. Nome Edmundo zorgis pri tio, ke la studentoj estu nutritaj ĉe la militarmeo kaj la hungaraj knaboj interamikiĝu kun ili.

Ili estis indaj por interamikiĝi. Ili estis ĉiam bonhumoraj, harditaj batalpretaj fraŭloj. Ili timis nek la diablon, nek la raketojn; ili konis jam siajn malamikojn, kun kiuj ili renkontiĝis jam multfoje. Granda trezoro estas ĉi tiuj cent infanoj dum tiu ĉi horo.

Kune kun la cent volontuloj, kiujn Edmundo haltigis, ili kalkulis ĉ. ducent batalantojn. Tio estis eta taĉmento, sed ĉioriska.

La kontraŭulo, dume rimarkis la etan taĉmenton, apud la landvojo, kiel kavalerion. Nun tiuj volis fortimigi ilin, sed ankaŭ il irimarkis tiujn kiuj sendis la danĝerajn raketojn, nu ili komencis ludi per la raketoj unu kontraŭ alia.

Ĉu ludi? Nu, tiun ambaŭoj pensis ludo.

Ho! Tiuj raketoj estas malnovaj konataj iloj – ŝercadis Mausmann. – Dum vinberrikolto mi vidis sufiĉe el ili.Ĉiuj filistroj suprenigas tiujn. Rigardu, kiel iras tiuj en la teron. Ties nazo pleniĝis de sablo. Ho, la alia malsukcesis ĉar aliloken iris. Nu, ĉi tiu estos la vera. (La raketo vere defalis antaŭ ili krepitante. Mausmann saltis al tiu, kaj spite de la trembrilado, ekkaptis ties tenilon kaj ĵetis ĝin en la kavon kie ĝi eksplodis. Poste li diris al ĝi la kadencon:) Ni ne bezonas vin!

La rekrutoj ridis pro tio.

Ekde ĉi tiu rido ili iĝis herooj.

Ili mokridis la morton. Ili malkovris, ke ankaŭ la morto estas nur histriono, tiu plorigas, ektimigas la spektantaron kun grimacoj, patoso; sed estimas la kritikiston kaj tiun ne molestas!

Por la malamiko estis evidenta, ke la raketoj havas plu nenian efikon. Tiu ekirigis denove la kavalerion kontraŭ la kontraŭstaranta taĉmento. Nun jam iu skadro de pezrajdistaro alvenis.

La eta taĉmento faris triopan vicon kaj ĝi okupante la tutan landvojon, atendis la proksimiĝon de la rajdistoj. Dum la atendado Mausmann ekkantis la vulpo-kanton:

„Wer kommt dort von der Höh?[62]

Wer kommt dort von der Höh?

Wer kommt dort der ledernen Höh –

Sa, sa, ledernen Höh,

Wer kommt dort von der Höh?”

– – –

Kiu venas tie de la for’?

Kiu venas tie de la for’?

Kiu venas tie de la for’?

Ja, ja furza for’!

Kiu venas tie de la for’?

– – –

Poste Hura! Ili donis salutpafon de dudek paŝoj al la proksimiĝantaj! Pro tio la kavalerio polvofarante fuĝas malantaŭen kaj lasas malantaŭ si vunditojn, mortintojn!

Poste la eta taĉmento denove ŝargas la pafilojn, metas tiujn sur la ŝultro kaj mallaŭte marŝas sur la landvojo.

Kaj denove aŭdiĝas bruego de la persekutanta kavalerio. Ili volas ĉirkaŭpreni la ettaĉmenton.

La taĉmenteto subite faras rondon, meze de tiu estas Edmundo sur ĉevaldorso, la bajonetoj estas turnitaj eksteren, kiel dornoj de grandega erinaco. Kaj poste sonas aliaj versoj de la Fuchsliedo / Vulpokanto:

Es ist der Windischgraetz[63],

Es ist der lederne Windischgraetz,

Was bringt ver Windischgraetz?

Was bringt der lederne Windischgraetz?

Er bringt uns einen Fuchs,

Er bringt uns einen ledernen Fuchs”

– – –

Ĉi tiu estas Windischgraetz,

Ĉi tiu estas la ledo de Windischgraetz,

Kion portas Windischgraetz,

Kion portas la ledo de Windischgraetz,

Tiu portas al ni iun vulpon

Tiu portas al ni iun vulpoledon.

– – –

La atakanta kavalerio denove devis retiriĝi de antaŭ la pafoj de la gajaj buboj. Tiuj ne timas, ili ne havas ĉasisttremon, roltremon. Tiam ili pafas la malamikon, kiam la pafilkuglo certe trafas tiujn. Kaj dum la tre multe da strofoj de la vulpokanto estis kantataj pri tio kion faras la „Vulpo”. Ĉe ĉiuj strofoj la persekutanta kavaliero atakis la etan taĉmenton. Sed tiu batalis honore.

La „kranio legio” batalis fiere ankaŭ per bajonetoj kaj afustetoj. Kiu ricevis vundon, tiu bandaĝis sin, ne lamentis; kiuj mortfalis, tiujn la kamaradoj metis sur pafilojn kaj portis plu kaj ankaŭ tiam kriis: „Vivu la libereco!” Kaj ili signis sur la landvojo de Forró per siaj sangogutoj teron de la defendata Hungarlando. Sed, do, kio estas por ili Hungarlando?

Post la lasta kolera atakego Mausmann diris al Edmundo:

– Nu, mia sinjoro patrono, nun ni havas la lastan kartoĉon. Ni plu ne pafas. Ĉi tie malantaŭ niaj dorsoj estas ponto; tie ni ekhaltos kaj tie restos. En la kanejo la kavalerio ne povas veni malantaŭen de niaj dorsoj. Kaj nun, knaboj, nun ĵuru, ke vi donu la lastan pafon al la malamiko; poste ni batalos nur per bajoneto.

Kaj la ŝercemaj, bonhumoraj ekzaltitaj knaboj surgenuis sur la landvojon kaj levante la manojn al la ĉielo kantis la ĵuron el ĥorokanto de iu opero. (Tiel ŝajnas, tiu estas el la opero Beatrice.) Ili estas decidintaj sin, ke ili ludos serioze la teatraĵon. Tiu ponto estis kiel iu podio kaj tiun atingante la eta taĉmento povis ĉirkaŭrigardi la pejzaĝon.

Ĝis la kanejo ne videblis la neĝo, sed trans tiu sur la kampo estis blanka kovraĵo. Pli frue ŝtormaj ventoj blovis, kiuj portis la neĝon kaj faris dunojn. Pro kiuj en la neĝo la ĉaroj, kanonoj, municiaj ĉaroj ne povis iri plu. Iu estis renversiĝinta, alia estis ĝisduone eniĝinta, ĉirkaŭ tiuj estis miksiĝintaj la eskapintaj taĉmentoj.

„La malamiko ne povos vidi ĉi tiun vidaĵon!”

„Ne, dum ni vivas.”

La podion de la ponto la eta taĉmento okupis, kaj tie denove kantis la ĵurokanton, kiu sonĝis kaj flugis feste tra la ebeno.

Lilagriza malhela neĝuragano ombrumis la fonon, el kies verda ombro la eta heroa taĉmento aspektis, kiel en ĉielon iranta martirarmeo; la subiranta suno brilis sur la alten levitaj armiloj kaj la figuroj iĝis brilaj.

Dum ĥorokanto de la mortkondamnitoj sonis, sur la landvojo alvenis al la fina atakego la kavalerio de la malamiko. Kaj tiuj flugigis la mortigantajn raketojn al la starantoj sur la ponto super kapoj de ilia kavalerio. Sed la eta taĉmento staris antaŭ la pafado, antaŭ la atakego sen timo kaj kantis la kanton pri tiuj herooj, kiuj promesis, ke ili nur per bajonetoj batalos en la hodiaŭa batalo.

Edmundo Baradlay pensis pri sia juna edzino kaj siaj du babilemaj infanoj, pri sia maltrankviliĝanta patrino. – Kaj li instigis decidite siajn rekrutojn: „Ne timu, knaboj: nur unu kuglo trafos vin el inter cent kugloj!”

La menciita unu kuglo ĝuste trafis iun. Unu eksplodanta obusero ĝuste nun terenbatis junan patruj-defendanton apud li. Tiu tuj mortis.

Edmundo, sian animon ne perdante, kriis:

– Kaj se ĝi trafas, tio estas la plej bela morto.

– Vivu la patrujo! – kriis reen la tuta taĉmento.

La proksimiĝanta kavalerio malrapidigis konsternate la atakegon.

Sed ne de la krio de la junuloj konsterniĝis, sed de io alia. El la frostiĝinta kanejo, el la arbustejo unu husararmeo kuregis antaŭen sur la kampon. De tie neatendite ĝi aperis, kuregante rapide.

Antaŭ ol ĝia kontraŭulo ŝanĝus sian frontlinion, ĝi atakis de flanko kaj dum kelkaj minutoj disŝutis ilin, kunmiksis tiujn kaj la husaroj forpelis ilin de la landvojo. La disŝutita kavalerio galopante fuĝis de antaŭ la kontraŭuloj de flanko atakantaj.

Nun subite la husaroj lasis fuĝi la kavalieron kaj tutforte ekiris al la raketcentro.

La malamiko nun rimarkis la eraron, kiun ili faris. Nome, tro memfide ili portis malproksimen la raketcentron malantaŭen de la persekutitoj kaj nun ili ne povis iri al tiu.

Nun ne estas tempo por lamenti, sed ili devis savi la raketflugigan centron. Ĉi tiuj kadukaj soldatoj timas nenion. Devas paki kaj eskapi kun la municioĉaroj. Feliĉo estas, se la raketaro povas iri sub defendon de la infanterio; sed la skafaldon ne eblas savi; tiujn la husaroj jam okupas, rompas kaj persekutas la eskapantajn municioĉarojn.

Post fino de sia laboro, ili iris mallaŭte al la sur la ponto starantaj kamaradoj.

Ja estis finita dum tiu tago la laboro de tiu ĉi batalo. La kontraŭulo jam ne volis venki plu. Ili sonigis la retiriĝon. La antaŭen senditaj armeoj retiriĝis. La malvenkanta armeo povis eskapi plu.

La husartaĉmento venis rekte al la ponto. Ili estis pli ol ducent husaroj.

Ilia estro rajdis antaŭe, kiu estis atletforma, kavalira figuro, havis fieregajn lipharojn, viglajn okulojn, al aglo similan nazon, sur la vizaĝo fieregan rideton.

Du personoj estis sur la pinto inter la taĉmentoj, kiuj konis la estron de la husaroj: Edmundo kaj Mausmann.

La pli lasta rekonis lin pli frue. Li renkontiĝis kun tiu antaŭ kelkaj monatoj. Edmundo ne vidis lin ekde ses jaroj.

La studentbatalanto subite komencis diri:

„Kiu venas tie?” – sed li ne povis daŭrigi pro la ploro, sed ĵetis la ĉapelon alten kaj rapidegis al la proksimiĝanta kavaleriero, trabrakumis, kisis, preskaŭ detiris la estron de la ĉevalo.

– Hura, Baradlay! Hura! Riĥardo Baradlay!

Nur nun rekonis Edmundo sian fraton. Ili vidis unu la alian antaŭ tre longe. Aliokaze ili povus iri unu apud alia sur la strato kiel fremduloj. La batalkampo donas al ĉiu homo novan mienon.

Ambaŭ fratoj interbrakumadis. Edmundo ploris, Riĥardo ridis. Homoj de la tuta taĉmento ploris kaj ridis. Husaroj, patruj-defendantoj, legio de fremdaj volontuloj unu la alian brakumis, kisis kaj glorigis propralingve.

– La ĉielo sendis vin ĉi tien – diris Edmundo al sia pli juna frato.

– Sed ankaŭ la maljuna „sentaŭgulo” sendis min. Kiam mi anoncis al li mian alvenon kun mia armeo, tiam li diris: „Do, rapidu, via frato estas malantaŭe ie, renkontiĝu kun tiu!”

– Ja, se vi nun ne venus, tiam post unu horo vi estus la plej maljuna filo.

– Dio gardu ambaŭ nin. Sed la maljuna sentaŭgulo ankoraŭ diris ion: se mi trovas Edmundon, mian pli maljunan fraton, tiam riproĉu lin. Do, akceptu tion. Kial vi estas ĉe pafdistanco de la malamiko? Vi estas registarkomisaro, vi devas iradi antaŭe ĉe retiriĝo. La Parlamento sendis vin ne por bataladi. Vi havas junan edzinon kaj belajn infanojn. Ĉu vi ne pensis pri tiuj? Vi estas malbona homo! Ĉi tion mi diros al nia patrino!

Ĉe ĉi tiuj vortoj ĉesis lia ŝercada ŝato. Li ekpremis senteme la manon de sia frato kaj mallaŭte diris:

– Nia kara bona patrino! Kvankam ŝi estus sentinta tion kiam venis al mi kaj diris: „Iru tien!”

Dum ili pensis pri sia patrino, ambaŭ fratoj kisis unu la alian. Ja ŝi estis ilia zorgantino en infanaĝo, viroaĝo. Super la lulilo ŝi tiel prizorgis ilin, kiel sur la batalkampo.


La betjaro

Nu, ili devis nun organizi el la malvenkita amaso bravan, batalpretan armeon, kiu povas kontraŭstari, ataki kaj venki post du semajnoj: tio estis la magiado!

Post la batalo Edmundo kaj Riĥardo pasigis la nokton en la plej proksima vilaĝo. Tutnokte la taĉmentojn de la disŝutita armeo ili kunkolektis kaj faris ordon inter ili.

– Ni havu eblon por manĝigi ilin – diris Riĥardo, – ili kolektiĝos, se ekflaros la odoron de la rostita viando.

Sed ĉi tio estis la plej malfacila tasko. Tiun vilaĝon la malamiko prirabis jam dufoje kaj lasis tie malmulte da nutraĵoj. Kvankam pano estis ankoraŭ, ĉar ili savis la panajn ĉarojn, tamen viando ne estis.

– Bone estus, se Georgeto Bokŝa kaj liaj kvindek bovoj estus ĉi tie – diris Edmundo, ordonante Riĥardon ĉirkaŭrigardi en la najbara kanejo, ĉu Georgeto ne fuĝis tien kune kun la bovaro. Ja li havis sufiĉe da tempo por tio, ĉar li estis malantaŭ la armeo kaj ne batalis kontraŭ la malamiko per lia dubajoneta taĉmento.

Ili serĉis Georgeton Bokŝa kaj la bovojn, sed ne trovis tiujn ĝis malfrua vespero. Poste li venis sola. Sed li venis sen la bovoj; li kondukis la ĉevalon per kondukilo. Estis evidente, ke li venis perpiede por vidigi sian lamadon. Li ankaŭ ĝemis, kapbalancis, subfaligis sian mentonon kaj la hakilbastonon li uzis kiel lambastonon. Li portis la glavon sub la akselo. Li estis tute malsana.

Li sciis ĝemi, petegi gorĝovoĉe, ke oni estu kredanta tion, ke li tuj mortos.

– Nu, Bokŝa! Kio okazis? – demandis Edmundo la lamanton.

– Ho, ve! Kio okazis? – lamentaĉis la brava pelisto. – Ja kio okazis? Mi jam estas neniu. Mi havas finon eterne. Mia talio estas duonrompita de la kanon­kuglo. Ĝia pezo estas dudek kvar funtoj.

Mausmann kaj la aliaj junuloj terure ridis pro tio, Georgeto Bokŝa povis vidi, ke ili ne kredas tiujn.

– Kie estas la bovoj? – ĉiuj demandis urĝante la peliston.

– Ĉu la bovoj? Ankaŭ mi ŝatus scii tion!

– Sed pro la amo de la Ĉielo, kara mia amiko –, alparolis lin Edmundo, – mi donis al vi tian lokon, kie neniu ĝeno povis atingi tiujn; ĉu vi povis fuĝi kaj la bovojn ne sciis kunporti. Kial?

– Do, mia sinjoro, mi rakontos la okazintaĵojn. Kiam la batalo komenciĝis, mi prenis mian tranĉilon kaj la panon kaj lardon por manĝi iomete, subite la germana armeo kanonis tiom grandan kuglon, ke la tranĉilo, lardo kaj pano defalis de miaj manoj. Mi kredis, ke mi tuj abrupte mortas. Tio estis dudek ok funtojn peza kuglo, kies vento iĝis forta. Mi vidis tiun, dio min tiel helpu! Tiu estis ĉena kuglo. Du kugloj estis kunligitaj unu al alia. Ambaŭ havis barbojn.[64]

– Vi forkuris. Tion mi jam scias. Kio okazis pri la bovoj? Ĉu la aliaj pelistoj ne peletis ilin plu?

– Mi ne scias tion, mia sinjoro, ĉar dum mia kurego la germano kanonis kuglojn al mi kaj mi timis rigardi malantaŭen, ja la germano trafus mian kapon.

Kara mia pli aĝa frato, ni devas paroli aliel kun tiu! – alparolis Riĥardo antaŭen paŝante.

– Vi estas malkuraĝa bubaĉo! Vi nur fanfaronis kaj pro la timo vi forkuris aŭdante la unuan kanonpafon kaj vi lasis, ke la malamiko forportu la gebovaron. Kapolaroj! Portu benkon! Batu sur tiun homon kvindekon! Per vipo!

Georgeto Bokŝa, aŭdante pri la kvindek vipobatojn, lasis la kompaton instigantan konduton, subite levis alten sian kapon, li batis sur sian bruston per siaj pugnoj kaj spiteme protestis:

– Sed tiun traktadon mi ne toleras, ĉar mia nomo estas nobela Gregorio Bokŝa.

– Tio estas pli bona por vi – diris Riĥardo bonhumore, – ĉar tiam la hundoledo sentos la batojn kaj ne via haŭto.

– Mi informas la sinjoron kapitanon – diris Gregorieto Bokŝa, montradante per sia batalhakilo, – ke la majesta parlamento ĉesigis ĉiujn korpajn punojn ankaŭ ĉe la ne nobeloj.

– Vi povas apelacii, post kiam vi ricevis tiun. Ĉi tie ni ne pritraktas plu. Turnu dekstren! Malaperu! Forportu lin! Batu sur lin!

Kaj vere ekokazis, ke oni kuŝigis lin sur la benkon kaj la vipo klakadis sur la haŭto de Bokŝa, kio estis ege malagrabla. Li kriegis kiel behemoto.

Kiam finiĝis la malagrabla afero, laŭ kutimo li devis reiri al la kapitano por danki la favoran instruon.

– Nu, ĉu la germano kanonis grandan kuglon? – demandis Riĥardo lin.

– Tiu ne pafis – ekskuzis sin Bokŝa.

– Nun forprenu de li la armilojn, sidigu sur lian ĉevalon, poste li povas iri kien ajn. Tiu soldato meritas la punon per vipo, kiu ne hontas montri sian dorson al la malamiko.

Oni forprenis de Georgeto Bokŝa la kuproglavon, la batalhakilon kaj pistolon, oni metis ĉirkaŭ la kolon lian vipon kaj sidigis lin en sian selon. Poste forpelis lin kaj lian ĉevalon el la tendaro.

La malbenita germana studento, kiun Bokŝa malbenis, kaj kiu nun estis servanto, kriis post li:

– Paĉjo Bokŝa, ne lasu vin!

Ho! – li minacadis per sia pugno la studenton.

– Mi venĝos la ofendon!

Poste li batis per la vipo sur la ĉevalon kaj forgalopis. La nokto estis malvarma kaj nuba. Neĝetis kaj blovis kontraŭ la diro, ke tiuokaze ne neĝos pro la malvarma vetero.

El la tendaro laŭregule forpelita kavaliro kelkfoje rerigardis kaj blasfemis. Li volis fari ion. Li ricevis neniam riproĉon kaj bastonbaton. Li ricevis jam baton sur kapon, oni ĝisduone mortbatis, multfoje lasis lin sange apud la vojo, multfoje oni frakasis en drinkejo, aŭ dum elektado de ofico kaj neniu kredis tion: ĉu li estos ankoraŭ vivanta homo. Tiuj memoroj ne estis por li amaraj. Sed nun oni batigis lin kuŝigite sur benkon la punon antaŭ gapantaj soldatoj, antaŭ primokantaj germanaj studentoj, lin la nobelon! Ĉi tio estas venĝenda!

Li faris planon. Poste li prenis la pipon kaj la tabaksakon, demetis de la kapo la ĉapelon. Li rigardis en la pipon kaj en tabaksakon kaj en la ĉapelon. Poste li murmuris, ke „estas bone” kaj metis la ĉapelon sur la kapon, la pipon en la poŝon, la tabaksakon al la kutima loko kaj ekiris. Rekte li iris sur tiu vojo, sur kiu tage li fuĝis; li iris al la tendaro de la malamiko. Li povis orientiĝi ankaŭ malhelnokte sur la de neĝo kovrita kampo. Li renkontiĝis sur la vojo kun neniu. La tereno estis malplena inter la du tendaroj. Li forlasis la kanejon, de kie Riĥardo sturmis la malamikon, kaj tie supreniris sur la montopinton kaj ĉirkaŭrigardis. Sur la ebeno sur unu loko fajroj brulis, kiuj estis bivakfajroj. Li iris pli proksimen al la fajroj; liaj al nokto alkutimiĝintaj okuloj rimarkis, ke malantaŭ la fajroj estas unu farmo. Li subaŭskultis. Voĉoj de iu skuita koltintilo kaj longa muĝado estis aŭdebla. Laŭ tiuj li sciis, ke li estas sur la ĝusta loko. Nun jam li elseliĝis kaj la ĉevalon kondukis piedirante al la farmo.

Subite oni kriis al li:

– Kiu vi estas? Haltu!

Bokŝa ŝajnigis sin, kvazaŭ li ektimiĝus.

– Hej, nu, ja vi ektimigis min! Mi estas dezertanto.

La demandanto komprenis la respondon. Tiu estis la antaŭgvardio. Tiu ordonis al li, ke li restu tie trankvile, ĝis la patrolo forportos lin. Baldaŭe iu plotonestro kaj iu senrangulo alvenis. Bokŝa klarigis al ili, ke li estas spiono, fuĝanto kaj volas paroli kun la kolonelo. La kolonelo estis en la farmo kaj kartludis kun la aliaj estroj. Oni anoncis al li, ke iu fuĝanto estas ĉi tie, kiu venis el la malamika tendaro kaj volas paroli kun li.

– Enkonduku! – diris la kolonelo.

La stranga fraŭlo ege plaĉis al la oficiroj. Iu homo, kiu estas kaj malkuraĝa kaj obstina; kaj kolera kaj humila; kaj plendanta kaj furioza; ĉies manojn li kisas kaj insultas per blasfemoj la sanktulojn.

– Kial vi fuĝis el via tendaro? – demandis la kolonelo.

– Ĉar unu nova komandanto venis tien, kiu batigis min. Min, de kiu ankaŭ la sepdeksepa praavo estis nobelo! Neniam trafis bastono mian korpon kaj nun en mia maljunaĝo oni kuŝigis min sur punbenkon kaj kvindekfoje batis sur min kiel hundon, aŭ kamparanon, aŭ ŝteliston. Ja mi elektis dek ses vicĵupanon! Oni batis sur min, kiu ŝtelis eĉ ne unu butonon! Kaj pluse oni senhavigis de mia glavo, armilo, kiujn forpreni de nobeloj ne estas permesite! Kaj oni forpelis el la tendaro kiel ĉifonan kanajlon. Sed estas bone tiel! Ankaŭ aliloke estas mondo! Georgeto Bokŝa scipovas servi ankaŭ aliloke!

– Kiel vi servis tie? – demandis la kolonelo.

– Mi estis bovisto.

– Do, mi jam komprenas, do, ĉu vi ne apartenas al la interbatiĝantoj?

– Tio dependas de la interbatiĝo. Sed kie oni treege pafadas, tie iomete mi timas.

La oficiroj ridis pro la hontemo.

– Nu estas bone. Ni bezonas homon, kiu kapablas okupiĝi pri bovoj. Ni akiris bovaron de la malamiko. Vi povas esti apud ĝi bovisto.

Georgeto Bokŝa pro tio ekkaptis la manon de la oficiro kaj forte kisis tiun.

– Ho, la ĉielanaj sanktuloj benu la sinjoran moŝton por tiu ĉi bonaĵo! Mi estos via bona servanto, ĉar mi gardos ankaŭ eĉ unu vian haron! Mi iros por vi en fajron-akvon. Poste mi pruvos mian kapablon baldaŭ! Sed la kvindek batojn mi redonos al ili! Tiun ĉi Georgeto Bokŝa, la nobelo promesas!

La okuloj de la voĉvarbisto estis ekscititaj kaj larmaj rememorante la sian korpon atingintajn humilajn batojn, kiujn povis ricevi nur kamparano, kaj tiujn neniam li forgesos. Ankaŭ tiam estus la batoj humiligaj, se tiuj estus okazintaj nur per kano, aŭ silkolaĉo.

Georgeto Bokŝa montris sur sia dorso la pruvaĵojn de la batoj, kiuj pruvis la aŭtentikecon de la historio de Bokŝa.

– Kio estas la nomo de la komandanto, kiu vin batigis? – demandis la kolonelo.

– Mi vidis nun unuafoje, ĉar ne longe alvenis, sed tiu nomis la registaran komisaron sia pli maljuna frato, do tiu estas tielŝajne Baradlay.

– Ho, la fuĝanto! (Tiu nomo vigligis la ĉefoficiron.)

Jam li vere treege ĝisfunde pridemandis la boviston. Li portigis al Bokŝa vinon, por ke tiu iĝu pli parolema.

Bokŝa diris ĉion malbonan: la malvenka armeo ne havas panon; la infanterio ne havas armilojn; la tuta vojo estas kovrita de dorsosakoj, pafiloj, kartoĉujoj; po cent homoj estas unu oficiro; ĉiuj homoj estas senesperiĝintaj; sekvanokte ili fuĝos plu; ili timas la malamikon; la homoj grumblas kontraŭ la estroj; nur kruele severe ili povas malhelpi la ribeladon; la itala legio alie batalos; ili forpelis la vienan legion, ĉar kredas, ke ili estas perfiduloj.

Li diris tiujn, kiujn la venkanto ŝatas aŭdi. Georgeto Bokŝa plaĉis al la bravaj sinjoroj. La kolonelo promesis, ke li protektos lin. Bovisto devas esti ankaŭ ĉi tie. Soldatoj ne taŭgas gardi la bovojn. Ili ne kapablas pri tio. La homo devas koni la bovojn. La kolonelo sendis la armeohelpiston kaj servosoldaton por konduki Georgeton Bokŝa al la bovaro. Bokŝa denove kisis ĉies manojn kaj ploris, poste li drinkis la restintan vinon kaj ekiris por fari sian taskon.

La bovaro, kiun li devis gardi, estis en la korto de la farmo kaj konsistis el okdek bovoj. Ĉiujn bovojn oni ekkaptis de la malamiko, ĉar ĉiuj bovoj faris tiel kiel Georgeto: forkuris sen bovistoj.

Sed tiuj estis sufiĉe bone defenditaj. Nome la korto estas ĉirkaŭbarataj de kanobarilo, ĝia alteco estis du metroj. La bovo kredas, ke tie estas la fino de la mondo. Krome kvar rajdistsoldatoj gardas la korton ekster la barilo kaj malhelpas ribelon, aŭ eksteran atakon. La aliaj soldatoj tendumadas sur la kampo apud la korto; la ĉevaloj de la soldatoj estas ligitaj per longaj ŝnuroj. La soldatoj tie kuiras terpomon kaj viandon en kaldronoj. Tiu bovo estas milda, direktebla besto. Tiu kuŝas sur la malvarma tero, remaĉis kaj silentas. Por tiu kio estas indiferente, ke ĝi estis hieraŭ ĉe la nacia armeo, sed hodiaŭ ĉe la imperiestra armeo. Tiu devas doni ledon, viandon, oston por ambaŭ. Ĉirkaŭ la kolon de la plej bonegan kornaron havanta besto estis metita koltintilo, ĉar tiu kondukas la aliajn. Sed ne pro sia menso, sed pro sia korno. La aliaj simple akceptas ĝin kiel estron. Se ili devas pluiri, tiam unu junulaĉo mallaŭte peladas ilin helpe de bastono. Se ili devas iri pli rapide, tiam la junulaĉo uzas la vipon. Sur ponto ĉiuj volas iri meze de la ponto. Kiam oni elektas iun bovon el inter tiuj por doni al la homoj manĝaĵojn, aŭ ledon por fari boteton, tiam la aliaj rigardas ĝin mallaŭte, ne murmurante. Kiam ili vidas la sternitan ledon, tiam ili pensas: „Hodiaŭ ci estas tie, morgaŭ mi.” Kaj se unu besto longe muĝas, tiam tio nur signas soifecon. La koltintilon portanta besto skuas la koltintilon kaj denove estos silento.

Georgeto Bokŝa havos facilan taskon por zorgadi pri tiuj bestoj.

La helpoficiro konatigis la boviston kun la servofaranta kaporalo, kiu havis kvartirejon en la stalo. Sed Georgeto Bokŝa petis ĉi tion entuziasme, ke li kaj lia ĉevalo ŝatus dormi en la korto ekstere, ĉar la manĝaĵon la homo devas meriti. Ja li havas bonan ŝafistpelton. Sed tio estas la ĉefa afero, ke ekstere pipfumo estas permesata, sed en la stalo severe estas malpermesata. Oni permesis al tiu ĉi brava, entuziasma homo, kion li petis.

Georgeto nur atentis, de kie blovas la vento, ke la bovaro defendu lin de la vento. Poste tie li surlokiĝis kaj deziris bonan nokton al la bona oficiro, al la aliaj sinjoroj, al la kaporalo, al kiuj li rakontis plorante sian kruelan batadon en la malamika tendaro. Ili priridis lin kompatante. Povas esti, ke oni priatentis liajn agadojn en ambaŭ tendaroj.

Sed li faris neniun eksterordinaran aferon, nur prenis la pipon, la tabaksakon kaj demetis la ĉapelon. Povas esti, ke li ankaŭ preĝis antaŭ la enlitiĝo kaj deziris, ke la pipo estu en lia buŝo. Do, li plenigis la pipon per tabako, subpremis la tabakon per sia ungo, fermis la pipon per la obturilo kaj kiel honora homo kuŝis surventre, kaj pipfumis. Li tute ne volis kuŝi sur sian alian flankon, sed skrapadis la grasajn malpuraĵojn de sia ĉapelo. La skrapitajn malpuraĵojn li kolektis en sian manplaton. Tiu ĉapelo estas malnovaĵo, kiu toleris multe da ŝtormoj; ĝi estis tuberosa kaj eksmoda. Povas esti eble plaĉis al ĝi, ke ĝia posedanto skrapadas de ĝi la malpuraĵon. Poste kiam Georgeto multe da malpuraĵoj skrapadis de ĝi, tiujn li metis sur la brulan tabakon.

Efike de tio iĝis tia odoraĉo, kian eĉ ne la diablo povus fari en la infero. Kia interrilato estas inter la ĉapelgrasofumo kaj la biologia efiko de organismo de la bovoj? Tion scias eĉ ne Oven kaj eĉ ne Cuvier[65], sed ĉiuj ebenaj bovistoj scias, ke efike de tiu odoraĉo la bovo ĉesas esti bovo sed iĝas drako. Tiu subite soviĝiĝas, estos furioza, forkuregas, murdas, detruas kaj ne agnoskas, ne obeas la homon.

Dum la vento portis la odoraĉon al la bovoj, la estrobovo saltis supren, disstreĉis siajn piedojn, levis la kapon kaj flaraĉis, kaj komencis senti denove la odoraĉon de la infero. Ĝi skuis la kapon kaj la koltintilo tintis. Poste ĝi frapadis per sia vosto ambaŭ flankojn de sia korpo, raŭke mallonge muĝis kiel virbovo. Poste ĝi saltadis, movante la kapon kaj la aliaj faris samon. Ĉiuj timigite, furioziĝinte dorsen iris al la kontraŭa fino de la korto, siajn kornojn direktante al la fumo, ĉar de tie ili atendis iun teruran fantomon. Pro la dorsenirado la bovoj disfaligis la kanobarilon kaj forkuregis al la ebeno.

Pro la muĝo la oficiroj, kaporaloj kuregis kaj demandis Georgeton Bokŝa: kio okazas tie? Kvankam ĉiuj homoj povis vidi la okazintaĵojn, ĉar la furioziĝinta bovaro kuregis sen malhelpaĵo al la ebeno, vana estis la bato de la glavoj. La bovoj flanken puŝis la gardistojn, transsaltadis la bivakfajrojn kaj muĝegis freneze. Kial ili faris tion? Neniu sciis. Georgeto ne molestis tiujn. Ne li ekirigis la ribelon de la bovoj. Li kuŝis bele, trankvile sur sia pelto kaj pipfumis.

– Kio estas la problemo tie ĉi? Kio okazas tie ĉi? – kriis la kolonelo.

Georgeto Bokŝa honore demetis la pipon el sia buŝo kaj kaŝis tiun en la poŝon, konvene. Li saĝe informis sian superulon:

– La bovoj vidis miraklon.

– Kion ili vidis?

– Mia sinjoro, tio okazas multfoje. La bovistoj, buĉistoj scias; sed plie la bovo­paŝtistoj scias, ke la bovoj kutimas vidi kelkfoje miraklon. Nome la bovo same sonĝas kiel la homo. Tiuokaze ĝi frenezas, kuras ĝislaciĝe. Tiam oni devas scii kunpeli. Sed bonvolu permesi al mi solvi tiun ĉi problemon. Tio estas mia scienco. Se ili aŭdos klaki mian vipon kaj mi sendos post ili mian ĉevalon, tiam mi ekkaptos ĉiujn!

– Nu, iru post ili, ĉar ili iros malproksimen.

– Bone estas! Sed ordonu al la soldatoj veni kun mi, por helpi al mi kunpeladi la bovaron, ĉar la bovoj kuregas al okdek direktoj.

– Tie estas tiuj kvar gardistoj, ili helpu!

Bokŝa malfacile ĝemante enseliĝis. Sed poste li jam lerte sidis sur sia ĉevalo.

– Nu, mia sinjoro kolonelo, nur atendu, mi tuj revenos ĉi tien!

La kolonelo ne rimarkis, ke Georgeto diris la vortojn obstine, betjarvoĉe kaj ne plorante, ne kompatinde, kiel antaŭe.

– Mi tuj revenos!

Li klakigis sian vipon. La ĉevalo komencis kuregi saltante kaj portis lin tra la truon de la kanobarilo. La frenezaj bovoj kuregis al okdek direktoj kaj Georgeto permesis alkuri la soldatojn post ili; li sciis, ke la vipo estas pli utila, ol kvindek glavoj. Eĉ ne tri rajdistoj kapablas ekkapti unu frenezan bovon, kiu estas incitite. Tio estas vera hispana taŭrlukto! Sed la klakado de la vipo estis sukcesa. Georgeto Bokŝa kunpeladis lerte el inter la kurantaj bestoj proksimume kvindek bestojn. Li klakadis per la vipo kaj la kunpelitaj bestoj grupiĝis ĉirkaŭ la koltintilon portanta besto. Unu gardisto treege volis helpi al li, kiu estis ĉiam malantaŭ li kaj kriis al la sovaĝaj bovoj. Kiam la kuranta bovaro estis kune, Bokŝa galopegis en la mezon de la bovaro, surbatis la dorson de la koltintilon portanta bovo per sia dratpinta vipo. Efike de tio ĝi komencis kuri pli rapide.

La rajdista soldato nun jam vidis, ke Georgeto ne volas fari bonon kaj ordonis returni la bovaron. Kvazaŭ li estus parolinta al surdulo. Bokŝa nun ne komprenis germane.

Sed la soldato komprenis ankaŭ hungare, ĉefe por blasfemi. Tiun oni ellernis facile.

– La pigo vin piku! Ne pelu la bovon!

Bokŝa perfekte surdiĝis.

Sed la soldato pli forte kriis:

– Haltu, Betjaro, ĉar trafos vin la malbono!

Bokŝa pli forte batis la malrapide kurantajn bovojn. La soldato elpensis ion alian. Li prenis la pistolon kaj pafis. La kuglo foriris apud la orelo de Bokŝa.

Bokŝa rerigardis sur la soldaton.

– Nu, rigardu la frenezulon, tiu trafos min, ĉar li estas malracia. Nu, mi petas ankaŭ la alian kuglon, rapide!

La soldato pafis per la alia pistolo, sed ankaŭ tio ne trafis.

– Nu, venu nun kontraŭ mi per glavo! – instigis la soldaton Georgeto kaj flanken turnis sin en la selo kaj nur ŝercadis kun la soldato.

Sed li ne havis glavon, batalhakilon, pistolon, sed havis nobelan malĝojon en sia koro. Sed la soldato ne ŝercis, li ekkaptis la glavon kaj atakegis la betjaron. La betjaro batis tiun per la vipo sur la maldekstran flankon. La soldato preventis la baton, sed la vipo de la betjaro pikis la dekstraflankan vizaĝparton de la soldato. Kaj la betjaro batis ankaŭ la maldekstran vizaĝon de la soldato, ankaŭ kiun baton li same ne povis eviti. La soldato atakis per la glavo, sed la vipo denove pikis la maldekstran vangon de la soldato. Tiu vipo estas malbenita armilo. Tiu direktiĝas sur iun flankon, sed sur la alia flanko pikas. La soldato blasfemadis kaj germane kaj hungare.

La trian fojon Bokŝa pikis la nazon de la ĉevalo de la soldato, pro kio la soldatĉevalo subite baŭmis, faris pirueton, turnis sin kaj deĵetis sian ĉevaliston de si mem. Poste Georgeto Bokŝa ne okupiĝis pri tiu, ne interesiĝis pri la sorto de la soldato, sed postgalopis post bovaro kaj peladis tiun laŭ, propra volo: estis malhela, nebula nokto. La kolonelo atendis ĝis mallonga tempo la bovaron, sed poste enuis gapi la nokton kaj iris kartludi.

Ambaŭ Baradlay-fratoj tutnokte ne enlitiĝis, ĉar ili faris ordon inter la taĉmentoj. Tiuj ne povis interkonsenti unu apud alia. La husaro ne toleris la patruj-defendanton. „Ĝis mi purigas mian ĉevalon, tiu enlitiĝas, se mi alvenas laca, tiu primokas min.

Poste ĉiuj akuzas la aliajn pro la malvenko. „Se vi batalintus bone, ankaŭ ni bone luktantus. Se vi helpintus nin, ni ne perdintus niajn kanonojn.” Ili disku­tadis, interbatalis tutnokte. Ambaŭ fratoj devis fari justecon, ili devis arbitracii inter tiuj.

Kaj dume tute ne estis viando por la lacaj, malvenkitaj, humiligitaj taĉmentoj. Nur estis pano kaj brando. La fuĝanta loĝantaro kunportis ĉiujn bovojn.

Edmundo nur matene povis enlitiĝi sur la pajloliton. Riĥardo nur sidis ĉe la tablo, sur kiun klinis sian kapon. Li ankaŭ tiel povis dormi. Subite tagiĝe forta bovomuĝado kaj vipoklakado aŭdiĝis vekante la dormantojn. Riĥardo kuras al la fenestro kaj vidas Georgeton Bokŝa, elseliĝinta, meze de la bovaro.

La bovoj estis ŝvitantaj, kaj el siaj nazoj spruĉigis varmegan vaporon. Ili ne vidas jam miraklon, estis mildiĝintaj: ili iĝis obeemaj subuloj.

Riĥardo kaj Edmundo rapidis eksteren.

Georgeto Bokŝa anoncas soldate salutante:

– Ĉi tie estas la bovoj, mia brava sinjoro kapitano!

Riĥardo surbatas la ŝultron de la betjaro.

– Vi estas honorinda homo, sed ne ia ajn, Georgeto Bokŝa! Ĉu estas tie ĉi la bovaro?

– Kvindek bovoj.

– Nun jam mi honoras vin! Sinjoro Paŭlo, donu vian ladbotelon! Lasu drinki Georgeton je lia sano!

– Mi petas pardonon – diris Georgeto Bokŝa feste serioze, rifuzante la ladbotelon. – Unue mi havas alian aferon.

Kaj li turnis sin al la kapitano.

– Ĉu mi diris tion hieraŭ, ke la kvindek batojn mi ne akceptas senpage? Mi pagas nun por la kvindek batoj. Bonvolu doni al mi atestilon, ke la hieraŭaj kvindek batoj ne estis „justaj”.

– Pri kio mi donu atestilon, Bokŝa?

– Atestilon pri tio, ke la hieraŭaj batoj ne estis justaj, por ke mi montru al iu ajn, ke la batoj ne estas justaj.

– Estas bone, Bokŝa, mi donos tiun tuj.

Riĥardo iris en la ĉambron, el sia burso prenis paperon kaj skribilon kaj faris la atestileton kaj donis al Georgeto, kiu atestilo „deklaris” la kvindek batojn nevalidaj. Ĉefe la „deklaris” vorto plaĉis al Georgeto. Li treege ĝojis ankaŭ pro tio, ĉar la atestilon ankaŭ Edmundo subskribis. Bokŝa estis kontenta pri la afero kaj kaŝis la atestilon en poŝon de la dolmano. La fratoj redonis al li la glavon, la batalhakilon kaj la pistolojn.

– Nu, kie estas tiu ladbotelo?

Sinjoro Paŭlo donis sian ladbotelon. Bokŝa drinkis la tutan vinon el ĝi. Poste li viŝis sian buŝon per maniko de sia ĉemizo, ĉirkaŭrigardis inter la ĉirkaŭstarantoj kaj ekvidis, kiun li serĉis.

– Nu, nun venu, germano, kiu kriis tiun post mi: „Paĉjo Georgeto, ne lasu vin”, venu por lukti. Mi ricevis kvindek batojn, tutnokte mi sidis sur ĉevalo, pelis la bovaron; vi ripozis, tamen mi terenbatos vin.

La provokita, maldika, senliphara studentfraŭlo venis ridante kaj ŝerce diris: „Vi ne batos al la tero, oĉjo Georgeto!” Kaj kiam ili interbrakumadis, Georgeto jam ekkaptis la talion de la fraŭleto, tiam la studento jam kisis vangon de Georgeto. Poste Georgeto jam ne premis la talion de la fraŭleto.

– Mi jam vidas, ke vi estas fama bovisto. Mi ne estas kapabla terenbati vin. Nu, Dio portu vin, ni kisu unu la alian.

– Sed nun rakontu – demandis Riĥardo, – kiel vi povis reakiri la bovojn.

Bokŝa nur suprentiris sian ŝultron, flankentiris sian buŝon kaj nazon, korektis la rimenon, kuntiris brovojn kaj diris flegme:

– Mi nur iris al la germana kolonelo kaj petis redoni miajn bovojn. La germano estas bona homo, redonis ĉiujn senvorte. Tiu estimas sinjoron kapitano.

Li ne diris la ceteron. Tiu fanfaronanta homo, kiu de mateno ĝis vespero diris siajn bravajn aventurojn, nun diris nenion. Neniu eksciis de tiu, kion li faris dum la memorinda nokto.


En la Reĝarbaro

Ĉi tio okazis jam antaŭ tiom longa tempo, ke ĝian historion kovras jam la defalinta arbofoliaro de dudek aŭtunoj!El inter mil homoj unu homo, kiu scias, kio estas tiu Reĝarbaro!

Tio estas arbaro, de kiu ĉiu arbo estas historion rakontanta memoraĵo. Arbaro plenanta per solena flustrado, kie la arbofoliaro havas spiriton, kie la herbero rememoras, kie el la histoj de arboj likas ruĝsango de herooj, kie la verda musko estas eble vidanta sonĝojn kaj la susuranta arbofoliaro elbabilas tiujn.

Tiu arbaro estis tereno de la batalo ĉe Isaszeg (iŝaseg)[66], kiu daŭris de tagmezo ĝis noktomezo dekdu horojn. Tie la sovaĝrozujo havanta blankajn-ruĝajn florojn, kreskanta sur globa monteto, donas ombron por dek kvar bravuloj, kiuj estas entombigitaj tie samloke. La grandaj rokŝtonoj estas tial rulitaj tien, ke la sovaĝbestoj ne disportu iliajn ostojn.

Tie sur la flanko de tiu pli ol centjara fagoarbo tiujn du grandajn tuberojn kaŭzis du grandaj kanonkugloj. La arbo jam ĉrkaŭkreskis tiujn per sia ŝelo.

Ĉi tiuj disŝutitaj rokŝtonoj sur la kampo estas restaĵoj de tiu kalkoforno, sur kiun la soldatoj malkonstruis kaj ili jam ne havante kartoĉojn, ili ĵetadis ŝtonpecojn ĝiajn al la malamiko. Tie situas tereno el junarboj kies arbospecojn enkreskis grimpotigaro de rubuso, el kiu pli dikaj fulgaj, bruligitaj arbotrunkoj leviĝas antaŭen. Tiun ĉi lokon Jelaĉiĉ[67] (Jelaŝiĉ la reĝfidela kroata dignulo ansta­taŭanta la reĝon) ekbruligis por haltigi siajn persekutantojn. Tiu ĉi detranĉita arbotrunko servis kiel tablo, sur kiu la hungara estro skribis tiun tagan ordonon, kiu enhavis la sekvan: „Ni devas venki hodiaŭ, aŭ ni devas reiri malantaŭ la riveron Tibisko!”

En tiu loko estantaj malhelverdaj makuloj, kies terenoj neniam sekiĝas, ankaŭ nun kreskas bluaj sonorilformaj floroj, kvazaŭ ili volus anstataŭi la funebran sonorilon je ies psika feliĉo. Sur la mezo de granda kampo estas unu larĝa, ronda loko, sur kiu la herbo estas ĉiam seka. Tie interbatalis du malamikaj kavaleriaj regimentoj. Tiom ili surtretis la herbaron, ke ĝi estas ankaŭ nun kalva.

Tie okazis ne batalo, sed dueloj inter dek mil kaj dek mil viroj; dueloj estis perpiede kaj rajde, per kugloj, bajonetoj, glavoj kaj afustetoj, per ŝtonoj kaj nudmane. Tio estis grandega, enorma duelo, kie ĉiuj viroj sub ĉiuj arboj luktis, perdis solaj kontraŭ sia kontraŭulo; ĉiuj arbotrunkoj estis aparta fortikaĵo, ĉiuj arbustoj estis remparo, kiun oni defendis, malvenkis, reokupis. La kontraŭuloj jam ne havis kartoĉojn kaj nur uzis bajonetojn, sed ankaŭ tiuj malakriĝis. Pro tio tiuj taŭgis nur por bati per ĝi. Se la afusteto rompiĝis, tiu homo komencis lukti per la manoj kaj klopodis elpreni la bajoneton de la aliulo. Nun jam onin ne povis direkti la ordonvoĉo, ĉiuj batalis solaj. La arbojn ruĝigis la elŝprucanta sango. Dum ĉi tiu privata batalo ĉiuj estas estroj kaj soldatoj, la kanonoj rompas la arbotrunkojn. La kontraŭuloj kanonadas unu la alian. Kelkfoje anstataŭ la kontraŭuloj oni kanonadas siajn kamaradojn. Ĉi tiel helparmeoj de Aulich pafas siajn kamaradojn kaj de la alia flanko Montenuovo kanonadas inter ilin. Super la batalantoj oni kanonadas. La kanonado jam ne interesas la batalantojn.

Ĉiuj diras, ke ĉi tie oni devas morti, aŭ venki!

*

La Reĝarbaro situas de la ĉasejo de Gödöllő[68] al sudo je tri mil paŝa distanco ĉe la maldekstra bordo de la rivereto Rákos (rakoŝ). Kelkloke inter la rivereto kaj la arbaro estas pli ol mil paŝoj. Sed ĉe Isaszeg (iŝaseg) la plej eksteraj branĉoj de la arboj de la arbaro kliniĝas super la akvon de la rivereto Rakoŝ. Tri landvojoj kondukas tra tiu arbaro kaj tiuj renkontiĝas en Isaszeg kaj tie kuniĝante kiel unu landvojo kondukas plu al Peŝt. Ĉi tiu estas la pordo kies vojo kondukas al Peŝt. La hungara armeo volis vidi Peŝton! Tial ili interbatalas.

Ĉu povas esti iu, kiu ĉi tion ne komprenus?

La Reĝarbaro havas diversajn larĝecojn. Kie ĝi estas plej larĝa, ĝi havas tri mil paŝojn, sed kie ĝi estas la plej mallarĝa, tie mil ducent paŝojn. Ĝia longeco estas unu mejlo. Tiun arbaron ili devas forpreni de la kontraŭulo. La rivereto Rákoŝ fluas laŭ la plena longo de la arbaro. Tiu estas somere rivereto, sed printempe estas marĉo. La arbaro estas dum la batalo granda sinjoro, ĉar nur tie eblas transiri, kie ĝi permesas.

– Ĉi tia transirejo estas ĉe Isaszeg (iŝaseg) kaj de tie al nordo ĉe iu muelejo. La kontraŭulo de la hungara armeo posedas ambaŭ transirejojn kaj ĝi havas kvardek du mil batalantojn, ducent tridek du kanonojn, tri raket-artileriajn bateriojn kaj kvindek ses rajdistkompaniojn. Ĝi posedas la montetojn, kiuj estas la batalejoj. Krome ili forbruligis dum la batalo ankaŭ la setlejon Isaszeg, sur la stratoj la domoj brulas, pro la kanonoj oni ne povas eniri tien.

La batalo daŭras de tagmezo ĝis vespero en la Reĝarbaro kun ŝanĝiĝanta sukceso.

Unue la hungaraj armeoj el la suda parto forpelas la aŭstrajn armeojn kaj tiuj bruligas la arbaron. Poste la aŭstraj armeoj returnas sin, nun ili pelas la hungarojn, sed la brulanta arbaro haltigas ilin.

Dume alia parto de la hungara armeo okupas la nordan arbaron kaj atakas la muelejponton. Jam preskaŭ sukcesa estas la atako, sed la alia parto de la hungara armeo returnas sin de la okupita areo. Denove ili devas komenci ĉion. Dum defendado de la arbaro soldatoj de ambaŭ taĉmentoj intermiksiĝas. Ili povas okupi areon nur de arbo ĝis arbo. La disbatitajn taĉmentojn la estroj denove sendas por batali. Neniu forkuras tiel, kiel antaŭ tri monatoj. Ili retiriĝas de la superforto, sed kaze de helpo denove atakas la kontraŭulon. La siblegadon de la kuglo jam ĉiuj konas. Tio estas kutima kanto! La bruego de la kanonoj ne pulsadigis la koron. Pro ricevita vundo la vizaĝo ne paliĝas. Ne estas permesate rimarki.

Ili komencis la batalon jam antaŭ ses horoj. La kontraŭuloj ne povas diri, ke ili okupintus teritorion de la alia. Kie la obusoj surfalas, tiun areon havas ankoraŭ la malamiko. Nun subite ambaŭ taĉmentoj streĉas ĉiun forton. Oni vigligis la lacajn homojn; la vundojn oni bandaĝas kaj diras: „Ankoraŭ ne dolorigas tiu!” Oni entuziasmigas la malfortulojn, kolektas la rezervarmeon kaj rapidegas al la batalejo. La arbaro resonas de la ferocaj kriegoj; la estroj portas antaŭe la flagojn.

La aŭstra armeo faras sortodeterminan atakon kontraŭ la mezo de la hungara armeo. Dek ses kompanioj de la malpeza rajdistaro, dragonoj, kirasuloj, ses kompanioj da serĝentrajdistoj portis ok kanonkolonojn kaj du raketkolonojn kaj irante trans la vadejo de la rivereto Rákoŝ atakis la hungaran ĉefan armeon.

Sur iu ronda placo staris la hungara husararo en unu grupo. Tri mil husaroj estas kune! La rajdistoj de la kontraŭulo staris kontraŭ tiuj. Inter la rajdistoj de la kontraŭulo oni kanonadis la hungarajn husarojn. Nur unu ebleco estis por eskapi: rapidegi al la rajdistaro de la kontraŭulo kaj intermiksiĝi kun tiuj por ke tiuj ne povu uzi siajn kanonojn. Tio okazis tiel.

Ĉie, en la batalejo oni klarionis por stimuli la batalon. La arbaro resonis de la atakego, de la kriado, de resonoj de la ŝtalglavoj, dum la multaj glavoj komencis kisadi unu kun alia. La estiĝinta polvonubaro delonge kovris la tutan batalejon. Kaj kiam subite ventego ekkaptis ĝin, videblis epopeo de la praaj legendoj. Ses, aŭ sep kavaliroj intermiksiĝinte serĉis sian kontraŭulon. La ĉevaloj blekante baŭmis, glavoj renkontiĝis, ruĝaj ĉapeloj, metalĉapoj, angulaj ĉapoj estis unu apud alia kaj unu kontraŭ alia.

Tri grupoj de la amaso estas en la batalejo; la grupoj ondiĝas antaŭen – malantaŭen kiel mirinda maŝinaro, kiu havas du polusojn. Ambaŭ polusojn signas flagoj: la hungara trikoloro kaj la alia dukolora aŭstra flago. Ĉirkaŭ tiuj daŭras la plej kruelega batalo. La plej bonaj bravuloj volas forrabi la flagon de la kontraŭulo, sed ili mortas dum defendado de siaj flagoj. La intermiksiĝinta amaso similas al formikejo, en kiu la aŭstra kaj hungara rajdistaroj tiel svarmadas, kiel la formikoj en la formikejo.

Ho, iu rusa militestro certe scius la farendaĵojn tiukaze. Tiu kapablus direkti siajn sesdek naŭ kanonojn kaj ambaŭ armeojn neniigus.

Dum la aprila printempa ĉielo nun okazis la sunsubiro kaj de malantaŭ montaro Buda orradiojn ĝi disradiis sur la ĉielo. Efike de tio ĉio iĝis orkolora: la eliĝantaj burĝonoj de la arboj. La kornuso kaj acero ĝuste nun komencis flori. De la kavaliroj estiĝinta polvo videblis, kiel ornubo kaj la vizaĝoj de la herooj similis al orstatuoj. La herooj batalis tiel, kvazaŭ ili estus malpermesintaj la sunsubiron ĝis ĝi povas anonci al la oceanoj la venkantan taĉmenton. Ĉiuj brakoj streĉis sian forton, ĉiun baton oni tiel donis, kvazaŭ de tiu dependus la triumfo de unu lando, unu epoko, unu ideo. Tiu batalo estis agonio de du grandaj potencoj, de tiuj ĉiuj herooj estus unu miraklo.

Teruraj estas la pruvosignoj de tiu ĉi batalo, kiujn oni kolektis post la batalo: kaskoj duontranĉitaj, ferkirasoj transpikite, sangaj homoj kovritaj de dek-dekdu vundoj – kaj vivantoj restis. La polvo, la aero estis varmega pro la kolerego de la batalantoj.

En ĉi tiu sunbrila polvo kaj nebulo du homoj ekrigardis unu la alian en la amaso de la batalantoj. Ambaŭ estas pli altaj, ol la amaso.

La unua estas Riĥardo Baradlay, la alia estas Ottó Palvicz.

Ili havas unun penson. Sed ĝi ne estas penso: du fulmoj renkontiĝis. Ili transrapidegas inter la batalantoj. Ili serĉas unu la alian. La batalantoj lasas ilin renkontiĝi. Ĉiuj kredas, ke alvenis la lasta juĝo! La du bravuloj decidu, kiu havos la venkon. Ili faru solaj! La plej proksime starantoj faras spacon ĉirkaŭ tiuj. Finfine tiuj povas renkontiĝi. Ĉiujn bonajn viro-ecojn ili havas: ambicion de la batalanto, fierecon de la nobelo, memorojn de la suferigoj, dolĉan malamon kaj patrujamon. Tiuj ecoj pligrandiĝante pro la batala ekstazo plifortiĝas.

Ili kunfrontiĝis.

Ambaŭ samtempe frapis per la glavo, ne zorgante defendi sin kontraŭ alifrapon. Ambaŭ frapis tutforte kaj tutkolere. En la piedingo leviĝante, la glavon malantaŭen tenante ili bategis sur kapon unu de la alia. Ambaŭ glavoj celis la kapon. Ambaŭ bategoj okazis samtempe kaj ambaŭ herooj samtempe elfalis el la seloj.

Estas fakto, ke la batego de Ottó Palvicz sur Riĥardon estis tre bona. Se lia korpo ne trempintus en tiujn magiajn fontojn, en kiujn la karaj patrinoj trempis heroojn de Iliaso kaj Nibelungen, tiam Riĥardo ne plu estus vidinta la sunleviĝon.

Sed povas esti, ke ankaŭ la pli nova senmita epoko havas magiilojn, per kiuj la patrinoj balzamas la korpon de siaj filoj por defendi de la glavo. Povas esti, ke tio estas eterna preĝo, kiu defendas de la glavego de la mortanĝelo.

La glavo de Ottó Palvicz tratranĉis la ĉapon de Riĥardo per ĝia ercorandaĵo, sed la batego okazis ne per la akraĵo de la glavo, sed eble per ties plato. Tiu batego estis ege forta, pro kio Riĥardo senkonscie elfalis el la selo, sed sendifekte. Sed la batego de Riĥardo sur la kapon de Ottó Palvicz estis perfekta. Tiu similis al fulmofrapo de la ĉielo. Ĝi trapuŝis la ĉapelon, trafis la kranion, faris sur tiu faŭkantan vundon ĝis la tempio.

Kiam ambaŭ herooj defalis de sia selo, dum kelkaj momentoj estiĝis luktanta baraktado ĉirkaŭ tiuj. Ĉiuj volis savi sian estron. La brava sinjoro Paŭlo estinta ĉiam malantaŭ Riĥardo, desaltis de sia ĉevalo kaj ĵetis sin sur la korpon de Riĥardo por defendi tiun. La baraktantaj ĉevaloj la maljunulon tuj mortotretis. Sed li savis sian estron. Ja li havis malfeliĉan, kompatindan animon. Li havis nenian menciindan tioman talenton, kioman la maljuna klarionisto havis. Li nur estis kapabla ami Richardon. Li kovris per amo sian karan estron. Kaj li foriris morti anstataŭ tiu.

En la sekva momento oni ekkanonadis el direkto de la arbaro! Kio ĝi estas? La tuta Reĝa Arbaro resonis de la krio: „Vivu la patrujo!”

La rezervista armeo de la hungaroj alvenis kaj estis preta batali. La rezervistoj ekbatalis, la patruj-defenda armeo forpelis la malamikon el la Reĝarbaro. La sorto de la batalo estis decidita. La klarionistoj de la aŭstroj blovsignis retiriĝon. La luktanta rajdistaro disiĝis. Tasko de la hungaroj estis kolekti la mortintojn kaj vunditojn. Ankaŭ la estron Ottó Palvicz forportis la hungaroj, kiu ankoraŭ vivis.

La aŭstraj militaj teamoj retiriĝis al la dekstra bordo de la rivereto Rákoŝ.

Jam okazis la sunsubiro. Sed la tago ankoraŭ ne finiĝis. Flamo de la brulanta vilaĝo lumigis la nokton. La vilaĝon la venkanto devis akiri! Do, iru antaŭen kun bajoneto! En la mezon de la fajro! Jam oni batalas dum ok horoj, sed la batalantoj ne povas esti lacaj. La lacaj armeoj atakas, la flagoj flirtadas, „vivu!”- kriadoj sonas ĉie. La bajonetaro rapidegas en la mezon de la fajro el la arbaro kaj rapidegas tra la stratoj. Sur la brulantaj stratoj daŭras la lukto. En la malhela arbaro fusilpafadoj lumas. La bajonetoj ankoraŭ rapidegas antaŭen plu. Tiuj rapidegas sur la altaĵojn de Isaszeg. Tiuj forpelas ankaŭ de tie la malamikon kaj dum lunleviĝo nur la trikoloraj hungaraj flagoj estas videblaj.

Sed ankoraŭ en la Reĝarbaro daŭras la kruela lukto. La tie batalantojn oni ne kapablas disigi. Ĉiam novaj taĉmentoj atakas unu la alian en la malhela arbaro kaj ne volas kredi tion, ke la batalo finiĝis. Ili batalas nur pro la batalo, ne priatentas la signon de la retiriĝo kaj la ordonojn. Ili serĉas nur malamikon kaj batalas, kiam ili trovas tiujn. Nur la malfrua nokto ripozigas ilin. Sur la monteto malantaŭ la rivereto Rákoŝ la venkanto krias „Vivu!” kaj el la direkto de la monto de Gödöllő aŭdiĝas malĝoja invitado de la retiriĝintaj malamikoj; en la arbaro la vunditoj ĝemas, suspiras. Sur la muelejapuda kampo cigankanto sonas; ĉirkaŭ la bivakfajro kaj husaroj kaj patrujdefendaj soldatoj dancas varb-dancon. El kavoj de la kampoj flueto trafiltriĝas kaj ruĝiĝos pro tiu la akvo de rivereto Rákoŝ...

... Tio ĉi okazis en la Reĝarbaro.


Heredaĵo de la agonianta kontraŭulo

Jam estis malhelo, kiam Riĥardo Baradlay rekonsciiĝis el la profunda senkonscio.

Tiel ŝajnis al li, kvazaŭ tiu malhelo kiel granda densa pezaĵo troŝarĝus sian kapon.

Kiam li movis sian manon, tiam li sentis, ke la movon nenio haltigas.

– Ho, ho! – li kriis konvinkiĝante, ke ankaŭ lia lango moviĝas.

Kiam oni aŭdis lian eligitan sonon malfermiĝis la proksima pordo kaj eniĝis heleco al li. Ĉe la heleco Riĥardo malkovris la veron, ke lia kapo taŭgas por reme­mori. Tiel li rekonis, ke la helecon donas unu husarlampo; kaj ĝin tenas longa mano antaŭ longa vizaĝo. La posedanto de la vizaĝo estas nomata Mausmann.

Sed ankoraŭ li havis tiun senton, kvazaŭ li estus en la suno, kie pezo de la kapo de la homo estas mil tricent kvintaloj kaj tiu tie bezonas kvarcent dudek ĉevalpovojn por ekstari.

– Nu? Ĉu vi vekiĝis finfine? – demandis Mausmann ŝercante.

– Ĉu mi vivas?

– Eĉ ne unu ungo de vi mankas. Vi nur gastrolis en la Transmondo.

– Kie mi estas?

– En la muelejo de la rivereto Rákoŝ.

– Tiukaze ni venkis! – kriis Riĥardo kaj subite rememoris ĉion.

– Vi pravas. Ni havas la setlejon Isaszeg. La (baŭno:) vicreĝo rerajdis tute ĝis Gödöllő. La triumfo estas plenvalora.

Riĥardo jam ne sentis la kapon peza kia la plumbo estas, li ne bezonis suprensalti sur supran-aerpreman vapormaŝinon.

– Vere vi jam ekstaru! – instigis lin Mausmann. – Vi estas sana. Sur via kapo estas nur unu kontuztubero simila al pugno.

– Ĉu vi estas kuracisto?

– Jes – respondis Mausmann fiere. Mi estas doktoro de medicinaj siencoj kaj kirurgo. Mi flegis kaj kuracis vin. Ĉe vi problemo ne estas, nur unu eta kontuztubero kaj haŭtkrevaĵo troveblas sur via kapo. Per la plato batis vin la glavo.

Riĥardo palpadis sian kapon. Fakto estas, ke sur tiu estis unu granda tubero, sed li jam ne okupiĝis pri tiu.

– Tio ne videblos jam postmorgaŭ. Pro tio ne estas inde por flegadi min. Flegu la aliajn vunditojn. Por mi estas bezonata nur la malvarmakva kompreso, kiun povas fari sinjoro Paŭlo. Ĉu sinjoro Paŭlo? – demandis li Mausmann-on. Ĉu li ne estas ĉi tie?

– Li kuŝas same ĉi tie sur la koridoro de la muelejo. Kaj li dormas kaj dormos ĝis seterno.

– Ĉu li mortis?

– Jes, li estis kun vi, kie oni dividadis la morton malmultekoste. Kiam vi defalis de la ĉevalo, tiam la malfeliĉa maljuna fraŭlo ĵetis sin sur vin por ke ne piedtretu vin la ĉevaloj. Anstataŭ vi li iĝis piedtretita.

– Ĉu ne eblas kuraci lin?

– Li ricevis tiom multe da batoj, ke tiuj estus sufiĉaj al tri homoj por morti.

– Konduku min al li!

– Atendu, mi bandaĝos la vundon sur via kapo. Vi aspektas tiom bele kun la blanka tuko sur via kapo! Vi similas al kelta pastro. Prenu mian brakon, ĉar vi kapturniĝas ankoraŭ nun pro la flebotomio.

– Mausmann prenis la lampon kaj kondukis Riĥardon al la koridoro.

La viktimoj de la bataloj tie kuŝis vicorde, kiuj mortfalis proksime de la muelejo. Riĥardo tuj ektrovis la bravulon Paŭlo. Li havis ankaŭ nun trankvilan vizaĝon kiel ĉiam. Kvazaŭ li ne estus antaŭsentinta tiun teruran morton kaj por li tiu estus natura afero. Liaj lipharoj ankaŭ nun zig-zagliniis duflanke simile al ŝraŭbo de Arkimedo. Neniu vundo videblis sur li. Riĥardo surgenuis apud lin. Li prenis manon de la maljuna husaro kaj komencis veki:

– Mia brava Paŭlo! Mia kara fidela servisto! Vekiĝu, do! Ja vi nur dormas. Ne faru tiel, kiel mortinto! Ĉu vi aŭdas? Via majoro vokas vin! Via malnova mastro parolas al vi. Kial vi ne respondas?

– Li havas gravan kaŭzon por ne respondi – diris Mausmann – lia kranio estas rompita malantaŭe de unu hufoferbato.

Riĥardo ploris kiel infano apud la mortfalinta bravulo. Ja li estis tiom fidela al li. Li estis pli fidela, ol kiu ajn homo, aŭ fidela besto, kiu estas bomanima, kiel anĝelo estas.

– Entombigu lin en apartan tombon! – petis Riĥardo lian amikon. – Mi ŝatus lin trovi, se mi revenos ĉi tien.

– Ankaŭ vi povas ĉeesti morgaŭ ĉe la lastaj honoroj de la herooj. Ni entombigas ankaŭ la mortintojn de la kontraŭulo.

– Kio okazis pri Ottó Palvicz?

– Vi vundis lin kruele. Ankaŭ li kuŝas en la muelejdomo. La stabkuracisto mem okupiĝas pri li. Li scias, ke la ricevita vundo mortigos lin.

Ĝuste tiam venis la stabkuracisto el la muelejdomo, kiu rekonis Riĥardon kaj alrapidis lin.

– Vi havas feliĉon sukcese saviĝi, sed via kontraŭulo proksimiĝas al lia vivfino. Nun tiu ankoraŭ estas konscia, sed post kelkaj horoj komenciĝos la vundofebro kaj la gangreniteco de la vundo estas neevitebla.

– Ĉu ne estas espero savi lin?

– Neniom. Li estas preta morti. Lia unua demando estis, kiam mi eniris al li: kio okazis pri Baradlay? Kiam mi informis lin, ke vi statas bone, ĉar vi ricevis nur malakran baton, li petis min por serĉi kaj sendi vin al li, ĉar li havas komuni­kendaĵon.

– Se li deziras tion, tiam ni iru! Ankaŭ cetere ĝentila devigo estas viziti la vunditan kontraŭulon!

En alkovo de la muelistdomo kuŝis Ottó Palvicz. Kiam li rimarkis Riĥardon enpaŝi, li malfacile provis levi sin sur sian kubuton kaj petis ilin meti ion sub lian kapon por sidi rekte. Li manon etendis al Riĥardo.

– Bonan vesperon, kamarado! Kiel vi fartas? – demandis la agonianto sian kontraŭulon. Tio estas bagatelaĵo. Eĉ unu vorton ne meritas! Mi mortos. Ne malgajiĝu pro tio. Ne tiu unu bato mortigas min. Ho, mi havas malmolan kapon. Tiu ĉi kapo multon toleris jam. Sed la stultaj ĉevaloj treege piedtretis min. Mi mortos ĉar pro tio io ŝiriĝis en mia interno. Ne vi mortigis min, ne pensadu pri tio. Ni ambaŭ donis unu al alia unu baton. Ĉio estas egaligita. Mi finis mian vivon, sed mi havas unu honorŝuldon. – Nun li suspiregis kaj ripozis. Li kolektis forton. – Bonvolu peti ĉi tiujn sinjorojn lasi nin solaj. Ili jam faris ĉion en mia intereso. Nenion mi bezonas de ili!

– La kuracisto petis lin konduti trankvile, ĉar kontraŭe la vundoj disŝiriĝeblős. Ottó Palvicz promesis, ke post unu tago li iĝos tre silenta homo.

Kiam ili restis solaj, li kaptis rapide la manon de Riĥardo kaj kortuŝante diris:

– Kamarado, mi havas unu infanon, kiu morgaŭ ne havos patron. – Ĉe ĉi tiu konfeso la vizaĝo de la agonianto ruĝiĝis. – Mi rakontas ĉion al vi. Mi havas malmulte da tempo. Mi devas morti. Mian sekreton mi povas konfidi nur al iu nobelo, kiu komprenas kaj gardos tion. Mi estis via malamiko. Nun jam mi estas ĉies bona amiko. Mi estas bona amiko de ankaŭ la vermoj. Vi vivas kaj venkis. Via devigo estas por akcepti tradicion de via kontraŭulo.

– Mi akceptas tion – promesis Riĥardo.

– Mi sciis tion. Pro tio mi vokigis vin. Do, aŭdu mian sekreton. Mi havas filon, kiun mi vidis neniam kaj neniam vidos. Lia patrino estas elita damo. Kiu ŝi estas? Vi ekscios el tiuj dokumentoj, kiujn vi trovos en mia paperujo. Ŝi estas bela, senkora damo. Mi estis juna leŭtenanto, kiam ni konatiĝis. Ni ambaŭ estis frivolaj. Mia patro ankoraŭ vivis, kiu ne permesis la geedziĝon, kiu estus kuracinta la memforgeson de unu damo. Tute egale! Ŝi ne estus devinta elĵeti sian infanon sur la straton. La fraŭlino, kiu estis mia amatino antaŭ Dio kaj la naturo, forveturis kun sia patrino kaj revenante ŝi denove estiĝis fraŭlino. Mi scias nur tion, ke ŝi naskis filon. Kie estas tiu filo? Kien oni forĵetis lin en fremda lando? Mi ne scias. Pli malfrue mi fariĝis oficiro. Mia patro mortis. Mi iĝis sola. Tiel min helpu Dio, ke mi estus edziniginta tiun damon, se ŝi dirintus: kie estas mia filo? Ŝi nur sendadis al mi leterojn, volis renkontiĝi kun mi. Ŝi promesis ĉion. Mi respondis ĉiam al ŝi: „Trovu mian infanon!” Mi estis kruela al ŝi. Ŝi volis esti edzino de aliulo. „Mi ne permesis edzinigi!” „Vi edzinigu min!” „Ektrovu mian infanon!” Mi suferis. Sed ŝi estis senkora kaj ne sentis la suferigon. Ŝi diris, ke ŝi serĉis la infanon, sed ne trovis. Sed ŝi ne serĉis. Nome ŝi tiel klopodis kovri la spurojn de la etaj infanpiedoj en la sablo por ne trovi ilin. Sed mi tamen retrovis mian infaneton. Mi serĉis lin dum jaroj. Mi malkovris liajn spuretojn unu post alia. En iu loko mi trovis la baptoateston, aliloke unu dokumenton, unu etan kufon. Mi trovis unu vivantan atestantulon. Finfine mi ektrovis ankaŭ la lastan spuron. Sed mi devas ĉesigi la serĉon, ĉar mi devas morti.

La brusto de la bataltrejnita viro luktadis por ebligi pensadi. Tiu viro estis bonkora homo. Riĥardo kolektis ege atenteme la vortojn de la agonianto.

– Kamarado – petis la agonianta bravulo, – promesu, ke vi daŭrigos la de mi komencitan esploron, ĉar mi ne povas fari tion plu.

Riĥardo promesis tion etendante sian manon al sia vundita kontraŭulo.

– Vi ektrovos en mia paperujo la dokumentojn, kiuj donos informojn pri tio, kie estas tiuj personoj, kiuj kondukos vin plu. La infano estis lastatempe konfidita al kolportistino en la danuboborda setlejo Peŝt. Ŝi prizorgis lin. En Peŝto mi ne trovis tiun virinon, ĉar ŝi translokiĝis al Debrecen por porti ion al via registaro. Tien mi ne povis iri. Sed mi informiĝis, ke tiu virino donis la infanon al iu vartistino. Kien? Tion nur ŝi scias. Sed ŝia servistino scias, ke tiu vilaĝa servistino ofte kverelas kun sia mastrino, ĉar la pagata monsumo ne estas sufiĉa. La infano mizere ĉifonas kaj malsatas. – Ĉe ĉi tiuj vortoj la fingroj de la agonianto premis spasme la manon de Riĥardo. – La infano ĉifonas kaj malsatas. – Ŝi diris tion, ke li estas treege bela infano. La vartistino kelkfoje kunportis lin por pruvi, ke li vivas ankoraŭ.

La okuloj de Ottó Palvicz iĝis larmaj.

– La kolportistino ĉiam rigardis la bruston de la infano por kontroli lian identigon, ĉar sur lia brusto estas unu rubusforma denaska makulo. Ĉirkaŭ la kolo de la infano pendas sur ŝnureto iu duonrompita kupromonero, ĝia alia duono estas ĉe lia patrino. – Tiuokaze, se ŝi ne forĵetis ankaŭ tion. La infano estas ĉifona kaj malsatas. Li estas jam tri-jaraĝa. La servistino donas al la knabo kiel kompaton nigran panon, mastrino de la servistino, la brokantistino kiel kompaton pagas malmulte da alimentoj. La vartistino prizorgas nur pro kompato, ĉar lin la patrino jam forgesis. Kamarado! Mi aŭdos la ploron de tiu infano ankaŭ sub la tero.

– Estu trankvila, li ne ploros!

– Ĉu vi serĉos lin? Mian monon, kiun vi trovos en mia paperujo, rezervu por li, ke ne malsatmorti en lia infanaĝo dum li ne laboros.

– Mi serĉos kaj prizorgos lin.

– Vi trovas inter miaj dokumentoj rajtigilon, laŭ kiu li povas uzi mian nomon. Sed tion li neniam eksciu: kio mi estis. Mi estis malfeliĉa soldato. Instruigu lin por iu bona metio, Riĥardo!

– Estu trankvila, kamarado Ottó! Mi promesas al vi, ke mi tiel prizorgos lin, kvazaŭ li estus la infano de mia frato.

Sur la vizaĝo de Palvicz aperis eklampsioj de la ĝojo.

– Vi promesis kaj plenumos tion. Nun jam mi ne devas por atendi sur ĉi tiu mondo. Ho, ĉi tiu brulo estas tre bona en mia kapo.

Poste li komencis kanti.

Lia febro fortiĝis. Pro liaj paroksismoj li kantis operojn kiel frenezulo. La febro iĝis malalta kaj li denove parolis saĝe.

– Ĉar vi vidas, ke la suferego havas tiun gradon, kiam tiu estas agrabla.

Por Riĥardo terura estis vidi la lukton de la agonianto. Tiu agonianto mortfalis de lia mano. Sed li ne povis forlasi, ĉar tiu fortr premis lian manon. Kiam li volis eltiri sian manon, la fingroj de la agonianto premis pli forte kiel fera mano kaj li diris delirant-humore:

– Ho! Ĉu vi dezirus foriri de tie ĉi? Ĉu la vidaĵo ne plaĉas al vi? Ne agu tiel, kamarado. Se vi mortbaton donis, tiam rigardu ĝis la fino: kiel mi mortas. Ellernu kiel vi devas konduti, se ankaŭ vi estos agonianto! Kiel vi devas konvulsii, grimacadi kaj grincigi la dentojn.

Kaj li denove kantis, tion aŭdi terure estis.

La fama turmentanta majstro kelkfoje ne turmentis kaj dum tio li parolis mallaŭte:

– Tiu malfeliĉa infano havas nur unu ŝuon!

Pro tio ĉi lia brusto komencis stertori malfacile.

Poste subite li eksilentiĝis. Li kovris per siaj brovoj la okulojn, lia vango ne konvulsiis. Li alparolis mallaŭte, trankvile al Riĥardo. Tiel ŝajnis, ke li estas rekonsciiĝinta.

Sed... kamarado... tiu sekreto, kiun mi diris al vi, estas sekreto de unu virino... Promesu al mi, ke vi ne perfidos tiun virinon... Kaj vi ne diros al la filo la nomon de sia patrino... Tiu estas malbona virino! Tiun sekreton nur la tombo povas scii, kien mi iras nun.

Riĥardo solene emociita respondis:

– Mi promesas tion je mia honorvorto.

Je tiu ĉi promeso la agonianto premis pli forte la artikon de Riĥardo. La seriozaj, per brovoj fermitaj okuloj longe rigardis en la okulojn de Riĥardo. Sed subite li rimarkis, tiu, kiu atentas lin kaj premas lian manon, tiu estas mortinta.

La kuracistoj devis liberigi la artikon de Riĥardo el la perforta premo de la fingroj de lia kontraŭulo.


Sunlumo kaj Lunlumo

Idilio okazis dum la batalbruo.

Kiom estas bone, ke la tero ne similas al tio, figurita sur mapo de Herodoto, estanta: glata, rekta, plata. Kiom bone estas, ke la tero estas globforma. Kiom bone estas, ke la tero havas kelkajn lokojn, de kie sur la ronda horizonto ne videblas fumo de la brulaj vilaĝoj. La fleksiĝo de la terovolbaro kovras tiun kaj lasas, ke estu ankaŭ feliĉaj homoj en la mondo.

Se la tero estus plata kiel Herodoto kredis, tiam oni devus vidi de la insulo de la rivero Körös[69]: la brulojn de: Óarad, Újvidék[70], la eksplodon de Szenttamás, la ekflamiĝon de Temesvár[71], de okcidento fumadon de ruinoj de Abrudbánya[72], de oriento bruladon de Budapeŝto kaj de nordo la miloj da signalfajroj, kiuj signas nun proksimiĝintan milit-tendaron. Kaj oni devus aŭdi blekadojn de la kanonoj ĉe la setlejoj Arad[73], Temesvár, Pétervárad,[74] Gyulafehérvár, Komárom[75], Buda, Titel. Tio estus bruego de senpaŭza tondro donanta al si eĥon.

El ĉiuj ĉi nenio videblas, aŭdeblas, ĉar la horizonto kovras ĉion.

Ĉirkaŭe poploj de la insulo de la rivero Kőrös nun floras. Bela maja vetero estas. Post la benita varma pluvo la abundkreskaj verdaj herboj iĝas flavaj, bluaj de la floroj. Ie trans la arboj akrigado de falĉilo aŭdiĝas. Tie oni jam falĉas.

La tuta Kőrösrivera insulo estas eta izolita edeno, somerumejo de poetanima grandsinjoro, kie la arboj povas vivi, ĉar hakilo ne trafas iliajn radikojn. Ilia tasko estas nur foliaron kreskigi, por doni ombron kaj por doni hejmon al la birdoj. La tie estantajn difektitajn maljunajn arbojn oni lasas ripozi, oni lasas trankvile en la arbaro la sekajn, putrajn arbojn, ili ne estas ĵetataj sur la fajron. De tempo al tempo kovras tiujn lupolo kaj glekomo. Sub la arboj estas kvazaŭ sankta loko de la birdoj. Ĉiuj arbustoj havas loĝantojn. Migranta turdo[76], najtingalo tie trovas printempe sian forlasitan neston kaj fajfante anoncas la varmon kaj la amon. Sur ĉi tiu insulo pafo neniam sonas. Tie insekto ne turmentas la homon kaj arbon. Ĉiu dankemas unu al la alia. La homo defendas la arbon kaj la birdojn, la arbo defendas ambaŭ de la ŝtormo, de la forta sunradiado kaj la birdo defendas la arbon kaj la homon de la insektoj. Ho, tio ĉi estas ege saĝe organizita!

La insulrandon zonas praa bosko per arbaro maldensa el junaj arboj. La alnoarboj kreskigas densan foliaron ĝis la nivelo de la akvo kaj lasas enrigardi neniun en la boskon. Sed unu loko estas tie ĉe la ponto, kie la foliaro estas pli maldensa ol aliloke kaj kie oni povas rigardi en la insulinternon. Tie la pejzaĝo ŝajnas esti edena. Tie videblas – se estas sennuba ĉielo, – sunluma kastelo, konstruita laŭ la stilo de la skotaj kampaj domoj. La norda muro de la kastelo estas kovrita de malhelverda glekomo. Sur la orienta fronto kreskas fajroruĝkoloraj florantaj rozoj. Sur la suda flanko de la kastelo estas grandioza, ege maljuna tilioarbo, kiu estas duoble pli alta ol la muro de la konstruaĵo. Sur la blanka marmorpodio de la muro regnestra pavo sidas silente, dum sian orkoloran vostoplumon ĝi pendigas suben.

Kaj antaŭ la kastelo etendiĝas larĝa lago, en kies lazura spegulo la tuta bildo aperas denove: la ruĝa fronto, la glekoma flanko, la blanka marmorpodio. Kaj tri blankaj cignoj malrapide naĝas sur la akvo per larĝiĝintaj flugiloj, tirante sur ĝin arĝentlinion.

Sur la bordo tuta cervaro refreŝiĝas. Eta cervido lektrinkis la akvon kaj flirtadas per ĝia korpoformo en la akvospegulo. La maljuna cervo senmove staras alten levante sian kornaron. Ili estas malsovaĝaj, ĉar ne timas la homon.

Inter la freŝaj florbedoj ŝtoneta vojo kondukas al la pordo de la kastelo. De tie oni povas iri al arkaĵa verando, kie la gotikaj fenestroj estas koloraj kaj de la sunlumo la marmorplanko iĝas buntkolora.

Unu flankon de la verando kovras verda damasko-kurteno, kiu donas ombron kontraŭ la antaŭtagmeza sunlumo.

Tie en la ombro oni metis lulilon, sur kiun estis metita blanka kurteno. Suĉinfaneto dormas en tiu lulilo. Ties vangoj estas tiom dikaj, ke apenaŭ havas lokon la eta buŝo. Ĝi dormas tiel, ke estas malfermita ĝia buŝo.

Sur rando de la lulilo, eta kampalaŭdo sidas kaj kantas super la dormanto la marŝon-Rákóczi. Tio estas ridetinde belega, amuza! La plej alarma batala marŝo de la mondo laŭ sonoj karesemaj de la kanto de kampalaŭdo sonas pri feliĉo. Poste venas impertinenta muŝo volante surflugi sur la ruĝan vizaĝon de la eta dormanto – huŝ – la kampalaŭdo ekflugas kaj kaptas la muŝon. Poste reflugas al sia gardoloko kaj daŭrigas la kanton ĝis venas nova muŝo kiun ĝi kaptas, kaj poste plu kantas: „Kuraĝe iru al batalo, invitas la libereco!”

La patrino de la suĉinfano sidas ĉe la fino de la lulilo en kanoseĝo. Ŝia rigardo revadas tra la malfermita pordo en la malproksimon. Ŝi portas blankan puntonegliĝon, ĉirkaŭ ŝia talio estas larĝa blua rubando, ŝiaj bukloj senorde surfalas sur ŝiajn ŝultrojn kaj bruston, intermiksate kun rubando de la puntokufo.

Kontraŭ ŝi sidas juna viro antaŭ iu pentrostativo kaj pentras oleopentraĵon pri la damo.

En alia parto de la verando tri-jaraĝa infano okupiĝas kun grandega hundo de Nov-Fundland, sur kio li volas rajdi.

La virino, la du infanoj estas familio de Edmundo Baradlay. La juna viro estas Eŭgeno Baradlay.

Tiu juna virino tre malgajus, se Eŭgeno ne estus ĉirkaŭ ŝi.

Ĉiam ŝi pensus nur pri tio, ke ŝia edzo estas en proksimecon de la morto kaj dum multe da semajnoj ŝi ne aŭdas famojn pri li, poste ŝi imagas la danĝerojn, kiuj postatingu lin! Estas granda feliĉo, ke Eŭgeno ĉeestas. Li havas konsolajn pensojn kaj eltrovas ankaŭ ŝiajn pensojn. Ĉiujn ŝiajn maltrankvilojn li scias kvietigi. Li kelkfoje iras al la najbara urbo por porti informojn, ĉu bonajn, aŭ eble ne malbonajn? Eŭgeno ne estas kontenta pri la portreto, sed klopodas bone pentri ĝin. Li pensas, ke li havas talenton por pentri kaj ŝatus iri al Romo por lerni pentradon. Ili povas doni pravon al li.

Sed tiu ĉi bildo ne volas esti bona. Io mankas de la bildo. Ĉi tiuj trajtoj sur ĝi estas vane bonege prilaboritaj, tamen la vizaĝtrajtoj restas fremdaj.

– Mia eta Béla (Adalberto)[77], mia eta pli juna frato, venu ĉi tien!

La eta knabo forlasis la hundon kaj iris al Eŭgeno.

– Mia Adalberteto, rigardu ĉi tiun bildon kaj diru: Kiu estas tiu?

La knabeto gapis la bildon per siaj grandaj bluaj okuloj.

– Iu bela sinjorino.

– Ĉu vi ne rekonas vian patrinon?

– Mia patrino ne estas tia ĉi.

Poste la knabeto reiris al la hundo.

Aranka volis konsoli Eŭgenon.

– Tiu bildo estas bona kaj karakteriza.

– Mi scias, ke ĝi ne estas bona. Kaj tio estas malbona pro vi. Ĉar vi nur sidas antaŭ mi kaj maltrankviliĝas pro Edmundo. Sed mi ne volas eternigi tiun mienon. Ni volas surprizi Edmundon kaj vi ne povas esti sur tiu bildo malgaja.

– Ĉu mi povas esti alia?

– Ja vi scias, ke Edmundo havas neniun problemon, ĉar „ili” venkas.

– Ĉu vi diras al mi tion ĉi?

– Ĉu vi ne kredas min?

– De kie vi scias tion?

– De mia patrino.

– De kie scias nia patrino? – Edmundo informas ŝin pri ĉio.

– Kial Edmundo ne skribas al mi?

– Ĉu vi ne estas ĵaluza pri mia patrino?

– Ho, ne. Sed almenaŭ portu al mi unu leteron, kiun Edmundo skribis al mia patrino.

Eŭgeno nenion povis respondi.

– Kial estas grava por vi tiu letero? Ĉu vi pensas, ke iun leteron, kiu venas trans la malamika regiono, tiun oni skribas tiel, ke ĉiuj povus legi? Tiu letero estas skribita laŭ sekreta alfabeto.

– Estas bone, mi kredas tion. Sed almenaŭ mi povus ekkoni lian manskribon. Vi estas kruela ne montranta al mi liajn literojn.

Nun denove li nenion sciis respondi.

Ha, ha, ha! – ridis li. – Vi kredas, ke tiuj literoj estas vulgaraj, kiuj montras ies manskribon.

Atentu, mi montros al vi tiujn literojn, kiujn ni uzas dum la sekretaj korespondadoj. Nia alfabeto konsistas el strekoj.

Li surpaperigis al Aranka la tutan sekretan alfabeton:

Ne pensu, ke tiujn ĉi literojn oni kutimas skribe surpaperigi, sed kudras tiujn per krucaj krudreroj sur iun poŝtukon. Ĉi tiujn ĉiuj povas vidi, sed ne komprenas. Sed kiu konas la sekreton, tiu povas legi per lupeo la mesaĝon. Kiel vi povus ekkoni laŭ tiuj ĉi strekoj manskribon de Edmundo?

Eŭgeno akiris perfektan ĝojon al Aranka per la sekreta alfabeto.

– Mi ellernos tiun tuj. Kaj mi korespondos kun Edmundo.

Kaj ŝi prenis plumon kaj komencis skribi per la sekretaj literoj.

– Rigardu! Ĉu vi scias legi mian skribon?

Eŭgeno deĉifris la skribaĵaĉon. „Kara Edmundo, mi amas vin.”

La vizaĝo de Aranka brilis de la ĝojo, ĉar Eŭgeno divenis la skribaĵon.

Sed tiu brilado estis tamen brilo sur la malgaja vango de la junulino. Ŝi ridetis hipnote. Kvankam ŝiaj okuloj ĝojis, sed trans la horizonto ili serĉis iun.

Eŭgeno nun demetis la penikon pensante: „Ne, tiun ĉi rideton mi tamen ne eternigas sur la tolo.”

Sed almenaŭ li donis iun taskon al la sinjorino por ellerni la sekretan skribadon, kaj ŝi ne maltrankviliĝados tiom multe pro Edmundo. Eŭgeno devis klarigon doni pri multe da demandoj:

„Kio estas la famo pri Edmundo?”

„Kiam li venos hejmen?”

„Kion skribas la ĵurnaloj?” „Ĉu okazis denove batalo?” „Ĉu ankaŭ Edmundo estis tie?” „Ĉu li ne vundiĝis?”

„Ĉu oni ne kaptis lin”?

„Kial ni ne vidas nian patrinon?”

„Kial ni ne iras pli proksimen al Edmundo?”

„Mi vidis ankaŭ ne mian patron ekde monatoj.”

Eŭgeno respondis al Aranka tiujn demandojn: ĉar estas ebla ricevi famojn de cis Tibisko; ĉar Edmundo estas proksime al la malamiko; ĉar ne estas poŝtisto, kiu portas la leterojn; ĉar el Debrecen venas la famoj; ĉar ne estas famoj, nur disputoj kaj okazintaĵoj de Kalifornio; ĉar la panjo havas zorgojn por nutri la armeojn, pro kiuj ŝi ne povas veni tien ĉi. Estis malfacile kredigi ĉi tiujn aferojn tiel, ke Aranka trankviliĝu. Li devis atenti la leterojn venintajn el Debrecen, ke Aranka ne trovu en la leteroj malbonajn novaĵojn. Li devis sekretigi sian malgajecon, kiam oni portis vundiĝfamon de lia pli maljuna frato, Riĥardo. Kaj li devis rakonti pri triumfaj tempoj, dum liakore estis la nigra nenio: la nekredeblo kaj malespero.

Tiujn teruraĵojn, pri kiuj la virino nur sonĝas, li jam kiel fakton konas: sed li instigas ŝin per ties kontraŭo.

Li vidas tion, ke ĉie en la lando, en la mondo kanonoj bruegas, setlejoj brulas. Li jam scias ilian finon.

Kaj la eta kampalaŭdo kantas la Rákóczi-marŝon.[78]

Sed nun iu nova voĉo petas atenton. Du globaj etaj manoj komencas moviĝi en la lulilo, movas sin la etaj fingroj, la etulo malfermas-fermas tiujn, mal­fermiĝas ĝiaj malhelbluaj okuloj, sed fermiĝas pro la granda sunlumo; kaj la al ĉerizo simila lipo malfermiĝas kaj aŭdigas tiun voĉon, per kiuj la anĝeloj laŭdas Dion: ĉe ĉiuj popoloj samforme kompreneblan, kaj per literoj neesprimeblan, ĉion dirantan voĉon: voĉon de la infano al sia patrino.

Kaj la patrino ekkomprenis bone tiun vorton, ŝi saltis al la lulilo kaj ellevas el la lulilo la etan homon kune kun ĝia kuseno. La infano unue volas plori, sed kiam la patrino kisas ĝian buŝon, tiam ĝi komencas ridi.

Poste ili kune ridas. Ili transdonas unu al alia la konvenecon, kiu estas parto de la beateco de la diaĵo.

La patrino nenion vidas, nur la ridetantajn infanvangojn. Ŝi sidas kaj tenas la infanon al sia sino. Sian brakon ŝi metas sub la kapon de la infano. Poste ŝi malbutonumas la broditan bluzon, sian mamon liberigas kaj suĉigas la infanon. Tiun faron povis vidi Suno, Homo kaj Dio kaj povas plezuri vidante tiun faron.

Ĉi tiu formo estas simila al la pura globa ĉielo kune kun la leviĝanta suno, ties ronda korto koncernanta ties belecon: mamo de la virino estas antaŭ lipo de ŝia infano.

Eŭgeno tuj ekprenis la penikon kaj ekpentris.

Ĉi tiu estas la vera vizaĝo de la virino. Ĉi tiuj trajtoj karakterizas ŝin.

Kaj la patrinon ne ĝenis, ĉar ŝiajn trajtojn Eŭgeno eternigas per sia peniko.

Kial ŝi hontus antaŭ Eŭgeno? Ja li estas frato! Kial ŝi hontus? Ja ŝi estas patrino!

Kaj Eŭgeno pensis en si tion, pentrinta tiun bildon, rigardante kaj la infanon kaj la patrinon: „Ĉu mi povus sendi vin por mizeri en la mondo?”

Sed ĉio ĉi, kion oni diris al la juna virino, ne estis pravo. Ĉirkaŭ ŝia edzo estas konstante teruro kaj danĝero. Ŝia patro ne povas veni al ŝi, ĉar li estas en tendaro. La sekreta skribo estas nur fabelo. Ŝi, la juna virino, estas malliberulino, izolita sur tiu ĉi insulo kaj ŝia bofrato, Eŭgeno, estas ŝia provoso kaj neniu povas iri al ŝi.

Ĉu ili defendis ŝin, de io? Jes. Ili defendis ŝin de tiu granda, danĝera konkeranto, de kiu ĉiuj batalantaj edzoj defendis sian hejme estantan edzinon, parencon: de la ĥolero.

Nome ĉirkaŭ la insulo la ĥolero malsanigas la homojn.

Nun estas malfrua nokto.

La luno tralumas tra fenestroj de la kastelo de Nemeŝdomb. La lunlumo surĵetis sin sur la muro pendantajn portretojn kaj tiuj aspektas kiel fantomoj de Macbeth, kiuj unufoje aperas, alifoje malaperas laŭ la irado de la lunlumo. Inter ili estas la plej minacanta la portreto de la ŝtonkora homo.

Ĉiuj portretoj rigardas fikse tiun virinon, kiu iradas antaŭ ili, portante blankan vestaĵon. Kvazaŭ la antaŭa kripta marmorstatuo flugintus malsupren por pruvi, ke ankaŭ li vivas, ne nur ili.

Kelkfoje iu dolora ĝemeto aŭdiĝas de ie, kiu iradas tra la kastelo; – iu ĝemo kaj dentoklakado kaj turmenta vekriado, iu silenta plorega plendovoĉo, iu kriegvoĉo de iu febra homo kaj iu terura stertorado. ...

Kiaj fantomvoĉoj estas tiuj, kiuj aŭdiĝas de la subo?

La kastelo de Baradlay estas nun tuta hospitalo. La mastrino de la kastelo disponigis tiun por vunditoj de la liberecbatalo. Unue nur la tereteĝaj ĉambroj, poste la etaĝaj nobelaj ĉambroj estis plenigitaj de vunditoj. Ĉiam pli kaj pli multaj vunditoj alvenis, kiuj okupis la salonegojn kaj fine ankaŭ siajn ĉambregojn disponigis ŝi por la vunditoj.

La vunditoj ĝemetadis, ĝemis, kriadis tutnokte en la silento fantomvoĉe. Povas esti, ke iu agonias el inter ili.

Sinjorino Baradlay okupigas du kuracistojn por la vunditoj kaj en la biblioteko iĝis apoteko, kaj la blazonĉambrego fariĝis operaciejo. Ŝi kaj ŝia servistino faras tuttage bandaĝojn. Tutnokte ŝi povas aŭskulti tiujn hadesajn turmentajn voĉojn, pro kiuj ankaŭ arkanĝelo povas teruriĝi. Ŝi estis konscia, kiam ŝian kastelon disponigis por vunditoj de la batalo. Unue ŝi sendis la edzinon kaj filetojn de Edmundo en sian kastelon sur la insulo Kőrös. Ŝi ordonis al sia filo Eŭgeno gardi ilin.

Al ili ne scieblis kio okazas en la praa domo. Tie entombigo okazas po du tagoj.

Kaj en ĉiuj ĉambroj kuŝas turmentantaj vunditoj, por kiuj estas bonaj kelkaj konsolantaj vortoj, ridetanta virina vango. La dommastrino iras ĉiutage en ĉiun ĉambron dufoje-trifoje, kontrolas la flegadon, prizorgas pri ilia bezono kaj kuracas per sia anĝela bona rigardo. Sed ankaŭ ŝi havas certe ŝtonkoron! Povas esti, ke ĝi estas ŝtonkoro, sed tamen estas diamantkoro! La diamanto estas tiu ŝtono, kiu havas animon.

Sinjorino Baradlay estis taŭga por fari ĉi tiun subliman taskon. Ŝi ne estis virino, ne estis edzino, sed estis sanktulino.

Ŝi estis sanktulino, al kiu la agoniantoj preĝas, pri kiu la resaniĝintoj kantas laŭdajn psalmojn, kaj kiun fingroj de la sanktulino ektuŝas, ties doloro estos plezuro.

Sed ĉiuj devas suferi por atingi tiun ĉi gloron!

Kiam la domo estis plenŝtopita de vunditoj, sekvis la alia zorgo: ĥolero aperis inter la vunditoj. La morto rikoltis sur la batalkampo. Sed tio ne sufiĉis, ja ĝi ektrovis alian armilon. Ekde 1831 en Hungario, la nomo de la ĥolero nur duan fojon aŭdiĝis. Ĝian famon oni konis nur laŭ fantombildoj antaŭ dek ok jaroj. Oni konis tiun nek tiam, nek nun. Kio ĝi estas? Ĉu estas kontaĝo? Ĉu estas pesto? Ĉu ĝi estas malsano de la tero, aŭ pestaĉo de la aero? Kio kaŭzas tiun? Ĉu povas esti, ke ĝi estas malbona spirito, aŭ bato de Dio? Aŭ ĉu inhalitaj besteroj, aŭ manĝitaj sporoj? Kiel kaj kial ĝi veturas de regiono al regiono? Kial ĝi elektas unun kvartalon, straton kaj la aliajn partojn ĝi ne malsanigas? Kiel ĝi iradas kelkaj homoj asepse kaj aliaj malsanas kaj mortas?

Oni povis respondi pri ĉi tiuj demandoj nek nun nek antaŭ dek ok jaroj. Singardemo kaj forta koro estas bezonate, sed oni ne povis doni alian konsilon. Oni ankaŭ nun perforis kaj fumaĵis la leterojn, sed multe da homoj ne korespon­dadis.

Sinjorino Baradlay pro tio neniam sendis leteron al Aranka kaj Eŭgeno, kiuj loĝis sur la insulo-Körös. Pro tio ŝi ne plu sendis leterojn de Edmundo al Aranka, ĉar en la milita tendaro ĉeestis la ĥolero. Pro tio ĉi ŝi ne vizitis sian bofilinon kaj siajn nepojn kaj ankaŭ ili ne povis viziti la kastelon. Nome tiu domo, kie loĝas sinjorino Baradlay, estas la reĝa nobeldomo de la morto!

Kaj ankaŭ ŝi ne foriris de tie. La noktaj horoj pasas, la plenluno lumigas la portretbildojn fantomeske. La dommastrino iras-iradas en la ĉambroj, aŭskultas la ĝemetojn kaj siajn manojn metinte malantaŭen ekhaltas antaŭ la plej minacanta bildo. Tiu estas la bildo de la ŝtonkora homo.

Kaj ŝi parolas al tiu:

– Ne! Vi ne forpelos nin de tie ĉi!... Mi solvas la taskon... Mi restas ĉi tie... Mi aŭdas vian riproĉon... Vi diras: „Ĉi tio estas via faro”... Mi ne neas... La de mi faritaj aferoj estas la miaj... Tiuj ĉi teruraj voĉoj lasas dormi nek min nek vin... Mi portis ilin ĉi tien... Mi devas aŭskulti ilin, ĉar ili parolas al mi... Se ilia lipo aŭskultus, tiam ilia malfermita vundo parolus... Ĉiu vundo dirus tion: „Mi apelacias al la Ĉiopovanto, al la Dio!”... „Mi ne timas aperi antaŭ Tiu”... „Ĉu mi ne povas apelacii al Tiu”... „Vi jam estas Transmonde kaj jam konas la estontecon. Kial vi faras al mi riproĉon?... Vi scias bone, ke la sango devis elflui, oni devis suferi. Vi scias, ke kiu volas reviviĝi, tiu devas morti...”

La virino denove promenas en la lunlumaj ĉambroj kaj reiras al sia diskutanta edzo. – Ĉu vi kredas, ke mi timas ĉi tie sole kun vi?... Sub mi kaj ĉirkaŭ mi estas la morto... sed super mi estas Dio... Mi kaj la morto rigardas unu la alian... Kiu ektimas de tiu, dum li diras sian nomon, por tiu ĝi aperas kiel monstro. Kiu salutas tiun, por tiu ĝi aperas kiel anĝelo. ... Sed la ĉielo komenciĝas ne ĉe la steloj, sed ĉe la pinto de la herberoj. Nia kapo iradas ĉie en la ĉielo... Mi ne timas tion, mi konas ĉi tion.

Ŝi denove promenis tra la ĉambroj kaj denove haltis kontraŭ la portreto.

– Vi demandas min: „Kion mi faris kun miaj infanoj?” Kontraŭan de via ordono... Tion vi diris, ke vi revenos kaj flustros en mian orelon tiun demandon... Mi aŭdas... Mi ne tion faris, kion vi ordonis... Miaj du filoj estas sur la batalejoj. Unu ricevis vundon, ĉiutage povas sekvi la horoj de ilia morto... Mia tria filo estas vivanta mortinto, malgravulo... Mi faris ĉion... Mi portis ilin ĉi tien... Mi ne bedaŭras!... La punon mi atendas trankvile... Miaj manoj laŭ mia volo aliigis la destinon... Povas esti, ke ĉiuj pereiĝas... Sed estas pli inda partopreni bonan malvenkon, ol malbonan triumfon... Mi naskis miajn filojn, mi suĉigis ilin. Ili povas morti unuiĝinte kun mia animo, sed kun mia animo ili ne povas vivi malamikan vivon.

Kaj denove ŝi promenas en la ĉambroj kaj aŭskultas la transmondajn demandojn. Ĉu povas esti, ke ankaŭ tiu aŭdas ŝiajn vortojn? Ŝi reiras denove al tiu bildo kaj sur ŝia vango videblis nun delikata rideto.

– Ho, se vi povas vidi tiujn belajn infanojn, dum ili ludas, babiladas, balbutas en la sino de dia patrino... ilin gardas kiel doma altaro... Ilin portas al ĝusta loko... Ho, Se vi povus vidi ilin, tiam vi ne havus koleran vangon... Ili estas heredantoj de pli feliĉa epoko. Ni foroferas nin por tio, ke ili estu feliĉaj. Vi ne volis, ke la suno brilu sur tiujn du ridantajn personojn. Mi volis tion... Ĉu vi vidas? Mi povis krei el sekretoj de la sorto ne nur morton kaj suferon, sed ankaŭ vivon kaj feliĉon... Ĉi tiun vivon kaj feliĉon mi portis sur tian lokon, kie senfina indulgo kaj mia preĝo defendas ilin. Mi ne lasis ilin ĉi tie antaŭ via kolera vizaĝo. Ili vivos, kaj kuracos niajn iamajn malsanojn. La virino meditis delonge pri ĉi tiu penso. Ĉi tiel ŝi fortigis sian koron kaj trankviliĝis.

Ankoraŭ unufoje sian kapon ŝi levante turnis sin al la portretbildo. Kion mi faris, mi bone faris... Kaj nun mi volas, ke vi iru dormi – ja ankaŭ mi volas dormi!

Ankaŭ la lunlumo forlasis la portretbildon, alian objekton lumigis arĝente. La bildo estis nun jam en malhelo.

Kaj la virino, kiu povis ordoni al la fantomo dormi, povis ordoni ankaŭ al si mem same. Kaj ŝi dormis trankvile. Sed ĉiuj scias, kiuj provis, ke la plej malfacila ordonvorto estas:

„Mi volas dormi!”


Malheleco

Oni aranĝis ĉe la domo de Plankenhorst tiujn intimajn vesperajn solenojn, kiujn ankaŭ la monaĥino Remigio kutimis partopreni kune kun sia disĉiplino. Ekde la kuraĝa fuĝo la monaĥino Remigio ne akompanis sole fraŭlinon Edita, sed apud ŝi estis ankaŭ alia virgulino de la monaĥejo. Ili certe povos gardi la fraŭlinon.

Edita informiĝis sufiĉe pri la hungarlandaj okazintaĵoj, kiuj certe malbonigos ŝian emon edziniĝi. Oni paroladis pri tio multe: kiomoble kaj kiel oni venkis la hungaran armeon, kiu fine estis tute neniigita. Pro tio ĝi devis kapitulaci. Kiel oni faligas en kaptilon la eskapintojn, de kie neniu povas liberiĝi. Ŝi povis aŭdi sufiĉon ankaŭ pri Riĥardo Baradlay. Li jam duafoje povis eskapi de la glavo de Ottó Palvicz, dank’al sia ĉevalo. Palvicz faris voton, ke vivante, aŭ mortante kaptos lin.

Edita povis elekti: ĉu ŝi volas vidi sian amanton vivanta en la ekzekutejo, aŭ mortante en la batalejo? Pro kiu ŝi preĝu? La familio Plankenhorst jam sciis pere de siaj kontaktoj, ke dum la hieraŭa tagmezo grava batalo daŭras en la Reĝarbaro.

La princo Windischgraetz tion telegrafis lastfoje vespere je la sepa horo, ke la hungaroj estas malvenkintaj kaj la ĝentila baŭno (subreĝo) nun ekiras por doni la mortpikon pro indulgo al la malvenkanta armeo. Ĉi tiel ĝi okazis ĝis la vespera sepa horo. La ĉefestro trankvile povis enlitiĝi, li venkis. La ĝentila vicreĝo matene je la sepa portis la famon, ke lia armeo alvenis kaj forlasis la batalejon al la kontraŭulo.

La famon oni telegrafis nur multe pli malfrue al Vieno. Tie ĉiuj povis kredi, ke la venko estos tuta – ĝis vespero de la sekva tago. Post la batalo de Isaszeg, vespere de tiu tago sinjorino Plankenhorst kaj ŝia filino, du monaĥinoj kaj Edita tetrinkis. La temo de la konversacio estis nature la hieraŭa batalo, kiel ĝin konis inicitaj damoj laŭ anoncoj de la ĉefkomandanto.

La kvar menciitaj damoj havis speciale gajajn humorojn hodiaŭ. Edita plie nur revadis. La monaĥino Remigia laŭ sia sperto ne havis simpation pri la likvoro, prefere ŝi verŝis hindian brandon al la teo. Ŝi kredas, ke de la brando ŝi estas freŝa. Ŝi estas treege parolema hodiaŭ.

La damoj klarigas unu al alia kia estas la batalejo. Tion Remigia komprenas plej bone. Sur la tablo ili metas pankrustopecojn kaj sukerpecojn, kiuj estas la armeoj.

La pankrustopecoj estas la hungaraj regimentoj, la sukerpecoj estas la aŭstraj regimentoj. Ĉi tiel ĉio estos plej facile komprenebla. Se ĉi tiu sukerpeco iomete iras antaŭen malantaŭ la pankrustopecojn, tiuokaze la pankrustopecoj estas kaptitaj. Tiu scias antaŭeniri sur la tablotuko dudek-centimetran distancon. Se la Rastich-brigado ĝustatempe ricevos ordonon por flanke ataki la malamikon; se la Colloredo-brigado atakos sur la landvojo, tiam neniu liberiĝos el inter la malamiko.

La damoj oratore brue klarigas tion ĉi unu al alia. La militajn artefaritajn vortojn ili treege lerte scias uzi. Dum tiu ĉi babilaĉo frapeto aŭdiĝas.

– Kiu estas tiu? Bonvolu enveni!

Tra la eta, per tapiŝo kovrita pordo, kiu nur por bonaj intimaj amikoj estis rezervita, sinjoro Rideghváry enpaŝis. La nobelo havis pergamenokoloran vizaĝon, lian buŝon nervozeco skuis. Sinjorino Plankenhorst kaj ŝia filino kuris al li, prenis liajn manojn, salutis brue, ridetis al li, kunportis al la tablo, sidigis en brakseĝon, poste ili konsterniĝis, kiam li sidis ĉe la lumo de la lampo. Li havis mumio similan formon.

– Kio estas la famo de la batalkampo? – demandis sinjorino Plankenhorst de ŝia amiko.

Rideghváry volis respondi, sed sentis, ke liaj lango kaj gorĝo estas sekaj kaj li ne povas paroli. Unue li trinkis iometan akvon. Poste li respondis:

– Ĉio estas malbona. Ni malvenkis.

Poste estiĝis longa silento.

Nur post longaj minutoj sinjorino Plankenhorst povis esprimi malfortan dubon:

– Tio estas malebla!

– Tio estas la realaĵo – diris Rideghváry.

Nun Alfonsine volis ekmontri, ke ŝi havas pli multan animforton, ol la aliaj, kaj ŝin ne interesas la okazintaĵo. Sed ŝi estis frivola.

– Ho, mia sinjoro! Tio ne estas certa. Vi nenion scias. Vi teruriĝas facile, aŭdante la misfamojn.

Rideghváry rigardis severe Alfonsine-n, kies rido neis la efikon de la teruriĝo.

– Sed jes, fraŭlino – li diris rigorvoĉe. – Tio estas la fakto. Tiu heroldo kunportis la informon, kiu ĉeestis tie, kie mortfalis Ottó Palvicz. ...

La rido tuj malaperis de la vizaĝo de la fraŭlino.

– Ĉu Ottó Palvicz? – balbutis la monaĥino Remigia. La aliaj ne eldiris tiun nomon.

– Jes. Tiu, kiun oni sendis kiel heroldo, ĉeestis dum duelo de Ottó Palvicz kaj Riĥardo Baradlay. Ili samtempe batis la kapon de unu la alia kaj samtempe defalis de la selo.

Du vizaĝoj malesperante, pale, teruriĝante turniĝis al la parolanto: la vizaĝoj de Alfonsine kaj de Edita. Rideghváry daŭrigis kruele kaj malrapide:

– Baradlay ankoraŭ vivas – Ottó Palvicz mortis. ...

Edita iomete trankviliĝante sidiĝis falante en sian brakseĝon, siajn manojn metis unu al alia sur siajn mamojn, iu kiu montras dankemon al iu. Sed Alfonsine kolere kaj malesperiĝante saltis de la seĝo, Sovaĝe rigardante la parolanton.

Ankaŭ ŝia patrino rigardis fikse, sed ne sur Rideghváry, sed sur sian filinon, teruriĝante: ĉu ŝi perfidos la timate garditan sekreton?

Sed la fraŭlinon ne interesis la personoj estantaj en la ĉambro, sed ekkriis perdante sian sinregon:

– Tiu estu malbenata, kiu lin mortigis! Tiu estu malbenata, kiu mortigis sinjoron Ottó Palvicz!

Kaj poste ŝi ĵetis sin al la tablo, rompante ĉion kaj komencis ploregi kolere, furioze, malesperiĝante. En tiu momento sinjorino Plankenhorst svenis, sed ne pro la mortfamo de Ottó Palvicz, sed pro tio, ke Alfonsine malkaŝis la grandan sekreton.

Sed Alfonsine-n ne interesis la ĉeestantoj enĉambraj, ŝi libere esprimis sian eksciton. Ŝi fariĝis elŝprucanta vulkano per sia erupcio ĵetadanta fajron al la fulmantaj nuboj kaj ŝtonojn ĵetanta al la ĉielo!

Unue ŝi batis la tablon per siaj frunto kaj pugnoj, poste ĵetis sin en brakseĝon kaj ploris kaj ploris, dum ŝia harplektaĵo malplektiĝis.

– La ĉielo, la tero, la homoj estas malbenitaj!

Kaj ŝi konvulsiis kiel mortvundita tigro. Poste ŝi prenis tranĉilon de la tablo kaj rapidegis al la pordo, freneze balbutante:

– Kiun mi mortigos? Mi mortigos iun!

La alprenita tranĉilo ne taŭgis por mortigi iun, ŝi ĵetis tiun al la tero, dirante: „Malbona ferpeco!” – kaj piedpremis sur ĝin. Poste ŝi rememoris ion. Ŝi apogis sin al la muro, rigardante la muron, kaj ploregis: „Ho, kara mia Ottó!” – kaj ŝi malrapide deglitis apud la muro ĝis la planko kaj kuŝiĝis sur ĝin.

Tie ŝi ploris longtempe, neniu havis kuraĝon levi ŝin, sed poste sola ŝi mem ekstaris. Ŝiaj okuloj estis sangaj pro la ploro. Ŝi ĉirkaŭrigardis.

La du monaĥinoj provis revivigi sinjorinon Plankenhorst, sed tio ne sukcesis al ili. Edita iris en angulon, prenis ĉapelon kaj ŝalon, kvazaŭ ŝi estas deziranta fuĝi. Nur Rideghváry staris trankvila, indiferenta dum la ŝtormo, siajn manojn metinte en poŝojn.

– La malsanulon enlitigu! Voku la servistinojn! – diris Alfonsine kruele kaj poste turnis sin al Rideghváry. – Mia sinjoro, neniu povas malami, timi pli forte en tiu ĉambro, en la urbo, en la mondo, ol vi kaj mi! Vi vidis min! Ĉu vi scias ĉion?

– Jes.

– Ĉu estas eble venĝpuni iun pro io en la mondo?

– Tio estas ebla.

– Ĉu vi ektrovos ties eblecon?

– Mi ektrovos ĝin ankaŭ en la infero.

– Ĉu vi komprenas min?

– Ni komprenas unu la alian.

– Nu, se vi bezonas unu koron por peti mortigantan venenon, ĉar via veneno elĉerpiĝis, tiuokaze pensu pri mi. Mi ŝuldas doni al vi iun prunte donitan inferon.

– Fraŭlino, ni venĝos la malvenkon, estu trankvila! Kapon por kapo! Ni venĝos la malvenkon ankaŭ tiuokaze, se la mondo disfalos. En Hungario ploroj estos de ni farotaj tiom, ke tri generacioj rememoros nin kaj oni portos funebrajn vestaĵojn dum dek jaroj. – Mi malamas mian patrujon! – Ĉu vi scias, kion signifas tio: „Mi malamas mian patrujon!” Mi malamas ĉiun herberon, ĉiun ĝian suĉinfanon!” Nun jam vi scias kiu mi estas, kiel ankaŭ mi scias kiu vi estas. Ni renkontiĝos tie, kie ni bezonos unu la alian. Kaj li prenis la ĉapelon kaj foriris, neniun salutante.

Kaj Alfonsine sidis apud la tablo, apud kiu neniu sidis. Ŝi kunplektis siajn manojn antaŭ sia frunto, kubutis kontraŭ la lampo, komencis paroli al la muta lumo, kiun ŝi fikse rigardis:

– Ĉu vi mortis? – Ĉu vi trompis min? – Ĉu vi forlasis min ĝiseterne? – Ĉu mi iru post vi? – Kiun mi sendu post vi? – Ĉiujn! Ĉu oni amas vin tie, kien vi, iris? – Mi ne forgesos vin! – Ho ve, malbone estas al vi, foriranto, kaj malbone estos al la sendanto, kiu forsendis vin! Vi ne estos trankvila en la tombo kaj mi ne estos trankvila en la lito. Ni ambaŭ fantomos unu la alian. Kaj ni kune fantomos vian murdinton. Ankoraŭ ekzistas unu malbenita loko, kiu estas pli funebra, ol la tombo: la ekzekutejo. Ni ambaŭ tri renkontiĝos – sed eĉ tie ne paciĝos. Ankaŭ la ĉielregno, ankaŭ ne ĝiaj sanktuloj kaj anĝeloj! Mi estas pli forta, ol la tuta infero kun ĝiaj diabloj kaj damnitoj. La damo parolis al la vitro de la globa lampo, kvazaŭ ĝi estus lumiga animo, kiu komprenas ŝiajn vortojn. Povas esti, ke ŝi kutimis paroladi al la muta lumo; alifoje mute, nun laŭte, forgesante pri si mem.

Dum tio ŝi fortigis la flamon de la petrol-lampo. Pro tio la flamo altiĝis super la lampovitron kaj subite la arda vitro disfendetiĝis kaj la varmegaj vitropecoj disŝutiĝis.

Alfonsine vekiĝis abrupte. Ankaŭ la disfendetiĝinta vitro signifas funebron. Iu mortis, pri kiu oni ĝuste pensadis. Kiel povas efiki la senkorpa animo, kiam ĝi la homon ne kapablas teni al la ĉielo, sed ankoraŭ kapablas disŝiri iun vitron? Tio estas superstiĉo, kiel diras la sciencistoj. Sed la transkorpa potenco de la animo estas superstiĉo.

La du monaĥinoj revenis el la ĉambro de sinjorino Plankenhorst. Ili enlitigis la histerian damon kaj ordonis al la servistinoj por gardi ŝin.

Monaĥino Remigia – laŭ kutimo – konsolis Alfonsine-n:

– Turnu vin al indulgo de la ĉielo. Dio konsolos vin.

Alfonsine respondis kun demona sovaĝa rigardo:

– Mi neniam parolos kun Dio! Mi neniam preĝos!

La monaĥino kunplektis siajn manojn kaj volis pacigi.

– Baronino, pensu pri tio, ke vi estas kristana!

– Mi ne estas plu kristana!

– Pensu pri tio, ke vi estas virino!

– Mi ne estos plu virino! Ankaŭ mi estas monaĥino. Kaj se estas tiuj, kiuj ĉesis por esti virinoj por preĝi, tiam estu ankaŭ tiuj, kiuj damnadas! La pli lastaj faras ankaŭ pli da malbono!

La monaĥino Remigia ektimante prenis la mantelon por fuĝi de la kulpaj vortoj, kiujn por aŭskulti estas skandalo kaj kompreni estas kunkulpulo. Sed ŝi komprenis tiujn. La monaĥino mute mansignis al Edita postiri ŝin.

Sed Alfonsine ne permesis Editan foriri. Ekscitite ekkaptis manon de Edita.

– Ŝi ne reiros al la monaĥejon. Ŝi restos tie ĉi.

La pacema monaĥino ne havis kuraĝon kontraŭdiri. Estas bone! Ŝi kaj ŝia kunulino tre ĝojis, ke ili povis eskapi sendifekte de tiu ĉi furio, kiu ekscitite blasfemadis. Kaj Edita ektimante demetis la ĉapelon kaj mantelon.

Kiam ili restis solaj, Alfonsine staris antaŭ al ŝi.

– Ĉu vi scias, kial mi restigis vin ĉi tie?

– Mi ne scias.

– Rigardu en miajn okulojn! Kion vi vidas en tiuj?

– Malhelecon.

Edita respondis. Ŝi diris bone. La kirliĝo de la infero ne estas pli malhela, ol la profundeco de la nigraj okuloj de Alfonsine.

– Sed ĉi tiu malheleco vivas kaj moviĝas kaj plene estas per diversaj figuroj kaj ankaŭ vi estas inter ili. Tiu mortigas tiun, kiun vi amas kaj ankaŭ mi amis! Mi mortigos tiun, kiun vi amas!

Kvazaŭ ŝi estus preninta en sia pugno unu venenitan ponardon, ĉar la vortojn ŝi diris minacante:

– Mi mortigos tiun! Miaj manoj atingos tiun ankaŭ tiam, se la tuta mondo estos inter ni!

– Ankaŭ tiam, se iu estos en la ĉielo, la alia en la infero! Nokte-tage mi pensadas nur pri tio, kiel mi povos mortigi tiun. Mi volas tion, ke vi estu malfeliĉa, kiel mi. Scipovu, ke mi estas treege malfeliĉa. Poste pensu pri tio, kiam vi estos tiel malfeliĉa kiel mi. Tutmonde nur unu homo estis, kiun mi amis elkore, pasie, kulpante; nur tiu povis fari min virino, anĝelo, aŭ dancistino, sed feliĉa homo. Tiun, unu filo de Baradlay m ortigis. Ankaŭ alia homo estis en la mondo, de kiu – kvankam li ne povis fari min feliĉa – sed mi povus fariĝi virino liberiĝanta de mi mem, tiun forrabis de mi iu alia virino Baradlay kaj ĝuste dum la tago de nia gefianĉiĝo. Ili mortigis min sekrete kaj vivanta entombigis, mortinta misfamigis, revivigis damniĝanta. De nun mi estos ilia diablo.

– Mi mortigos ĉiujn! Mi pereigos ĉiujn virojn de la familio; kaj kiun mi lasas vivanta, tiu estos la plej malfeliĉa por menciadi la aliajn! La malheleco, kiun vi vidas en miaj okuloj, jam estas imagita antaŭ mia animo! En tiu malheleco la tuta estonteco enestas. Kredu min, ke mi ne estas freneza. Kion mi promesis, tion mi faros. Mi prenas ilian forĵetitan kapon en mia mano. Mi donacas al vi la kapon de via amanto, kiel ankaŭ al mi oni donacis la kapon de mia amanto. Mi havas tutan planon en mia kapo. La tuta plano estas unu kristaliĝinta malheleco. Mi mortigos ilin kaj igos vin malfeliĉa. Pro tio mi restigis vin ĉi tie. Mi diros tion ĉiam, tutnokte, tuttage, ĉiumatene en viajn orelojn. „Mi mortigos vian amanton!” Mi volas vidi vin tiom malfeliĉa, kiel mi iĝis de vi, de la viaj. Ankaŭ vi estu malfeliĉa de mi, por vidi mian similecon, ĝis ni freneziĝos kaj ni piedbatos la kraniojn de la amantoj unu de la alia kiel kutimas dum la kegladoj. – Ho, kara Ottó!

La damo ĵetis sin al la divano kaj restis tie kuŝante.

Edita aŭskultis tremetante la frenezfuriozadon de Alfonsine, kiun ŝi ne povis venĝi. Kiam ŝi vidis silentiĝi Alfonsine-n, senbruete ŝi forlasis la ĉambron. Ŝi iris al la servistinoj. Ili enlitigis ŝin en sia ĉambro sur sian simplan liton, varmigis kusenojn ĉirkaŭ siaj piedoj kaj lasis ŝin dormi.

Tiel ŝajnis al Edita, ke en la malheleco nigraj figuroj vivas, moviĝas, kiuj videblas ankaŭ super ŝia kuŝejo kvazaŭ flustrus:

„Mi mortigos ilin ĉiujn!”


Ĉionatendanta Adamo

Ankaŭ ĉi tiu figuro estas historia persono. Mi ne mencias ties loĝlokon. Ĉiuj konas tiun.

Unu el la pereantaj praaj vivaĵoj, kiujn la pli nova epoko ne reproduktas. Tiu ne estas naskito de la vulkana kaj neptuna epokoj; sed ĝuste naskito de la epoko de Bakĥo, de la epoko de Dio de la vinoj.

Tiu estas vivanta enkorpiĝo de la ĝoja slogano: „Extra Hungariam non est vita; si est vita, non est ita.” („Ekster Hungario ne ekzistas vivo; se estas vivo, ĝi ne estas tia.”)

Lia loĝejo estas en tiu vilaĝo, kie oni respondis jene al la demando – en la fino de 1849 – „Ĉu malamiko estis ĉi tie?” – „Ĉi tie ne estis malamiko, sed en la najbareco estis ĉiuj tri: kaj germana kaj rusa kaj hungara.”

La praan domon konstruis lia avo al sinjoro Ĉionatendanta Adamo kaj ekde tiam oni metis al ĝi eĉ ne unu brikon. Ĝi estis teretaĝa, ĉar ili ne ŝatis iradi sur ŝtupoj. Per ŝindoj estis tegmenita tiu domo; ne pro tio, ke la ŝindoj estu ŝirmitaj, sed por ke la vinbero ne frostiĝu sub la varma tegmento. Sub la domo estas kelo, kiu havas tri partojn, por esti apartaj lokoj por la vino, por la legomo kaj por la glacikelo. Sur la flankoj orienta kaj okcidenta estas kolonaj verandoj, sur ili estas ledodivanoj. El inter tiuj divanoj defenditan, oni povas elekti laŭ la venbtoblovo direkto. En la tuta domo la kuirejo estas la plej granda loko, preskaŭ apartamento.

Ĉi tia kuirejo estas ege malofta dum la nuna kuir-fornon uzanta epoko. Ĝia fajrejo estas malfermita kaj malsupre kaj supre brulas la fajro. Oni kuiras super ĝi kaj sub ĝi bakas kukon. El inter la brulantaj krakantaj ŝtiparoj videblas la multhoka ferhundo, sur kiu unu fino tenas la rostostangon, sur kiun oni tiras virmeleagron por rosti; ne estas bezonata maŝino por turni la rostostangon, ĉar tiun turnas la bienservist-infano. Ĉirkaŭ la fajrejoj estas potoj, en kiuj estas kuiriĝantaj manĝaĵoj. La potoj estas ĝisduone kovritaj per fajencaj kovriloj.

De la fortego de la fajro iomete flanken tirite troviĝas iu argilpoto staranta sur ferpiedoj, kiu estas kovrita per triangulo-forma ferlado. Inter la ferpiedojn kaj sur la kovrilon estas metita ardaĵo. Certe en la terpoto (glazura argilpoto) bakiĝas tiu tavola kuko, kiun antaŭe surtable platigis du fraŭlinoj. Ili per lignaj ruliloj maldikigas tien-reen preme movigante la ilojn sur la pugno-granda pastaĵo ĝis ĝi ekhavos tablotukan grandecon, do ili atingos tabloplatograndan tre maldikan pastaĵon. Tiun laminatan „tablotukon” du fraŭlinoj povus survesti kiel romian Messalina[79]-tunikon, dum en Laponio oni povus fari el ĝi fenestrojn. En Hungario oni metas sur ĝin kremdensaĵon el densigita dolĉa lakto, muelitajn kremigitajn migdalojn, sekvinberojn, poste kunvolvas, rostetas sur malforta fajro laŭ hispana inkvizitora metodo kaj bedaŭras la barbarajn popolojn, kiuj ne konas tiun bongustegan bakaĵon.

Alia virinpersono ĉe la subo de la fajrejo ĉirkaŭprenas la poton per ardaĵo. En tiu poto altaj plektokukoj bakiĝas. Unu virino per kurba tranĉilo sur ronda lignoplado dispecetigas viandon, kies alian specon oni metis en brasikfoliojn. En tiu poto la brasikfoliaj rulaĵetoj jam kuiriĝas blovbruegiĝante de sub la argil-pota kovrilo de la kuirpoto. Dum tio en la alia poto la kolbasospecia viandaĵo atendas sian transformadon. Unu maltaŭga bubaĉo rompas mallaboreme ion en ferpistujo, kiel ŝajnas, pipron, ĉar li forte grimacigas de ĝi sian vangaĉon. Unu misevoluinta ĉambristino per batŝaŭmigilo kirlas ovoalbuminon en stano-ujo.

La ĉefkuiristino ĉie iras-venas kaj komandas la tutan kuiragadon. Ŝi verŝas grason sur la rostantan meleagron; ŝi ŝutas sur la tavolan kukon unue farunon, poste sukon. Ŝi gustumas la varmegajn manĝaĵojn kaj decidas, kion oni devas meti en tiujn. Laŭ tio ŝi ordonas porti salon, paprikon, muskaton. Ŝi malfermas la bakfornon, ekzamenas la bakiĝantajn kukojn, kaj la tavolkukon, ŝi enpikadas per forko en la rostiĝantan tripkolbason. Ŝi uzas ĉiuspecajn tranĉilojn el kupro, lado, ligno, instrumentojn, fritbulojn kaj dariolojn, ornaman ilon por tranĉi tripon, ilon al bakado de vaflo, kaldronon, rostpleton, ferkaserolon. Ŝi instruas la ĉambristinon lardizi la viandon. Ŝi sendas por raspi krenon la disputantan kuirhelpiston. Ŝi montras al la edzino de la hajduko turnadon de la fritbulo. Dume ŝi faras vermiĉelon per ege malnova tranĉilo ege rapide. Oni gapis ŝin, ĉar ŝi ne fortranĉas siajn ungojn. Kelkfoje ankaŭ la hajduko aperas, kiu devas porti vinon ruĝan al la rostaĵsaŭco kaj al la ŝaŭmsuko blankan vinon. Ŝi arte scias pecetigi la rostaĵon.

Ĉu povas okazi, ke la domanoj atendas gastojn?

Povas esti, ke iu venas. Oni povas veti kun iu ajn je tio, dek kontraŭ unu, ke la riĉhava manĝaĵa tablo ne estos senhonorigata. Sed niu venus, eĉ tiam ne malboniĝos, ne perdiĝos tiuj multaj bonaj manĝaĵoj. Nome Adamo kaj lia edzino havas bonan apetiton. Ankaŭ la pastro havas same. La domanoj neniam akiras honton per la manĝaĵoj. Jene okazas ĉio ĉiutage!

Kial ne povus okazi ĉi tiel? La homo havas tion propran, kion li manĝas. La aliaĵoj estas nur iluzio. „Manĝaĵo, drinkaĵo, sonĝo. Min feliĉigas tiu triopo.” Ankaŭ tio ĉi estas malnova orfrazo. Bona manĝado estas la plej bona amuzo. Bona apetito estas la plej feliĉiga speco de la espero kaj plena somako estas la plej trankviliga memoro de unu finita bona ago. La tablo kun la manĝaĵoj estas la sola vidindaĵo, kiun la anĝeloj povas envii de la homoj. Nome la anĝeloj neniam manĝas. La manĝado havas gloron. Kiu havas tablon plenigitan de manĝaĵoj kaj ankaŭ aliajn invitas kiel gastojn kaj ankaŭ mem sidas ĉe la tablo, pri tiu oni diras, ke li estas brava homo, kara homo kaj estiminda homo.

Li kaj lia edzino estas globformaj, dikaj, ilia vango brilas; oni scias, ke ili havas feliĉan familian vivon. Krom si mem ili devas prizorgi pri neniu. Dum Zebulono Tallérossy ĝemetante menciadis, ke siajn filinojn li ne scias edzinigi, la edzino de Adamo pensas: „Ho, tiom estas bono, ke mi ne havas filinon!” Kiam sinjoro Szalmás riproĉas sian bubaĉan, maltaŭgan filon, ĉar li forfuĝis el la lernejo, tiam la vizaĝo de Adamo diras ĝojante: „Ho tiom estas bone, ke mi ne havas filon!”

Ili havas neniun zorgon. Ilia zorgo estas nur manĝi bone. Kaj por la bona manĝado ĉio troveblas ĉi tie. Ilia tritiksemaro estas la plej bela. Ġin muelas la propra akvomuelejo. Ili havas reĝan privilegion, buĉejon, kie oni buĉas iliajn proprajn bovojn. La kort-birdoj kreskas en la birdkorto, en la ĝardeno legomoj, fruktoj produktiĝas. La grundo abundas per multe da nutraĵoj. Oni ne devas akvumadi. La vitmonteto donas vinon. La prunarbejo donas tre bongustan prunobrandon. Acidakvo fontas ĉe la piedo de la monto.

La porkaron ili manĝigas senpage la fagoarbaro kaj donas ankaŭ sovaĝ­bestorostaĵon, oni nur devas iri por mortpafi kapreolon. Tiu estas nenies havaĵo, ĉies, tiun havas la lando. La kvanto de la produktaĵo ĉiam estas pli, ol kiom estas bezonata. Ankoraŭ tri jaraj tritiksemoj estas en la grenejo. En la subtegmentejoj estas ankoraŭ tri jara lano. Ĝi estas valora ĉiam. Kaj mono neniam estas bezonata. Kial estus bezonata mono? Ĉu por aĉeti riĉajn ornamaĵojn? La edzino ne ŝatas sin – ornamvesti, ĉar ŝia staturo ne permesas. Kaj sinjoro Adamo nur tiun vestaĵon portas volonte, al kiu li jam bone alkutimiĝis. Li bone fartas en tiu brakseĝo, kiu jam sufiĉe iĝis komforta. Ili kutimis veturi nenien.

Hejme estas pli komforte, ol aliloke. Sinjoro Adamo kutimis kartludi kun la pastro, la ludmono estas la kreto. Kial ili gajnus monon unu de la alia? Kion li povus fari pri la mono? Se oni ekscius, ke li havas monon hejme, tiukaze oni perrabus ilin. Ĉi tiel povas veni la betjaro Joĉjo Ŝobri kiam ajn, la pordo estas malfermita ĉiam, tiu ricevas manĝaĵon-drinkaĵon, sed monon ne trovos. Adamo ne pruntedonas monon, ĉar la rentumon la ŝuldanto devas pagi, sed tiu ne pagas kaj la juĝa proceduro ne estas sana afero. Pri publikaj, landaj aferoj, fortikaĵdepartementaj historioj sinjoro Adamo estas indiferenta. „Frenezaĵo! Kial oni penadas pri publikaj aferoj? Ĉu por la ofico? Ĉu la homoj ne povus vivi pli bone hejme por mastrumadi, ol por vivi en la urbo?”

Sinjoro Adamo tiel mastrumadis, ke li kontrolis la semadon dum ĝi verdiĝis, kaj antaŭ la rikolto, dum ĝi flaviĝis. Dum tio li mortpafis unu koturnon, se ĝi flugis ĝuste antaŭ li. Li neniam pretendis oficon; li ne ŝatis ordoni al iu; sed li eĉ tion ne ŝatis, se iu ordonis al li. Se la distrikto havis ne ĝustan oficiston, aŭ la departemento havis ne taŭgan ĉefĵupanon, administranton, li voĉdonis nek por tiu nek kontraŭe. La lando povis havi administracian registaron, aŭ respondecan ministerion, tiuj ne ĝenis Adamon.

Li kun neniu disputadis. Se liaj gastoj havis aliajn konceptojn kaj ĉe lia tablo disputadis, li diris al ili: „Sinjoroj, ne frenezetu! La vivo estas mallonga; pro tio prefere drinku!”

Li tute ne portigis ĵurnalon. Li diris, ke la ĵurnalistoj skribas ne kompreneble laŭ stranga stilo kaj krome skribas pri ne kompreneblaj aferoj, kiuj lin ne interesas.

Li ne rimarkis la novaĵojn de la nova epoko. Pro tio li ne gajnis kaj ne malgajnis. Li ne havis servutulojn. Kiam la interna milito komenciĝis, li opiniadis: „Frenezaĵo! Kial ni mortigu unu la alian? Ankaŭ sen tio ni estas malmulte.”

Li neniel volis partopreni la internan militon. Nome tiu vilaĝo – kie li loĝis – estas fermita en iu valo inter montoj kaj oni devis iri sur malbonaj montaj vojoj por atingi la batalantajn kontraŭulojn. La vilaĝo estas ekster la batalejo. Li ne iros al la batalantoj, vane oni varbas en la tuta lando. Li ne aŭdas la trumpetadon. Li ne pripensas pri la sorto de la batalo. Pli-malpli frue paciĝas la kontraŭuloj, sed se ne, tiam ĝi estu ilia propra zorgo. Pro tio oni ne malbonigu lian posttagmezan sonĝon.

Dum malvarma vintra tago, kiam vere oni ne atendis gaston, tiam vakstol­teg­menton havanta ĉaro venis al la korto de Adamo. De sub la tegmento nia amiko Zebulono Tallérossy degrimpis.

Ĉe ĉi tiu domo tiu estas ege konata. La sinjoro kaj lia edzino bonvenigas la alvenanton. Tiu estas kara gasto, ĉar li venas en taŭga tempo. La edzino apenaŭ trovas sian lokon pro la ekscito. Zebulono estas ŝia baptano. Ŝi estas baptopatrino de ĉiuj filinoj de Zebulono.

– Bonvenon mia kara baptansinjoro! Al kio ni povas danki la nunan feliĉon?

– Nur simple mi venis por viziti mian baptaninon, se vi ne forpelos min de tie ĉi.

La edzino volis respondi bone tiun diron:

– Nu, tiuokaze vi somerumos ĉi tie.

– Nu, mi somerumos tie ĉi, mia baptanino.

– Sed vi donos vian vorton.

– Nu mi plenumos mian promeson.

– Jen, mi donos je tio mian manon!

– Jen, mia mano!

– Estu hundo, kiu ne plenumas tion!

– Nu, se vi pelus, eĉ tiam mi ne foriros de ĉi tie ĉi-jare. Kion mi diris, tion mi diris! – Nu, edzino, sufiĉis la ŝerco! – intervenis sinjoro Adamo.

– Nun faru vian laboron. Mia baptano veturis longe kaj malvarmumis. Kie estas la prunbrando? Poste povu, ke ni baldaŭ tagmanĝu!

La edzino hastis por ordoni al la servistinaro; kiam ŝi foriris el la ĉambro, Zebulono ridetiĝis, li iĝis serioza. Li timante ĉirkaŭrigardis kaj poste ekprenis la kolumon de sinjoro Adamo, kvazaŭ li estus timinta de tio, ke li terenfalas pro la ektimiĝo. Pro tio li flustradis:

– Ho, ve, estus bone, se estus ŝerco, kara mia amiketo. Sed mi ne volis paroli antaŭ la virino, ĉar mi vere restos ĉi tie, dum mi povas resti.

Sed sinjoro Adamo tamen ne ektimis pro sekretplena mieno de Zebulono.

– Venis mia fino! – klarigis Zebulono. – Mi estas koruptita!

– Kio estas via zorgo, mia pli maljuna frato?

Zebulono diris la sekvan timante:

– La germano pelas min...

– Ĉu nur ĉi tio estas la problemo? Mi kredis, ke vi forbrulis. Kial estas vi pelata?

– Ho, ve, mia amiketo, mi faris gravan aferon. Mi estris armeon dum la batalo de Kaŝŝa. Mi estis ĉiam malantaŭ la armeo, de tie mi direktis ĝin, tamen oni pafis post mi dum unu nokto. Mi neniam kredis, ke mi partoprenos tiun ĉasadon, kie mi estos la leporo. Oni rabis mian pelton, ĉaron. Mi povis kunporti nur miajn noktajn pantoflojn. Dum mi fuĝis mi ne spiradis ĝis hejme. Mi pensis esti bone hejme. Hejme mia filino, Karika, kunportis min al la prunarbejo kaj diris: „Mia paĉjo, estu Diobenata, kion vi faras tie ĉi? Ġuste nun estas ĉi tie la germanoj kaj serĉas vin. Se ili kaptos vin, ili mortigos, katenos vin. Forkuru de tie ĉi!!” Mi foriru! Mi pensis nenion! Mi prenis la pansakon, mi transsaltis mian propran barilon, mi kuregis al la arbaro kaj mi kaŝis min en la kalkforno. Mi kaŭris tie, ĝis Karika sendis post mi la ĉaron. Tie mi pentraĉis mian vangon per kalko al blanka kaj per fulgo al nigra por ne ekkoni prefere min. Apenaŭ mi sciis lavi min de la kalko kaj fulgo. Mi similis al la diablo.

Sinjoro Adamo prenis sian ventron pro la rido, aŭdante la historion.

Kiam la edzino revenis en la ĉambron, portante la malnovan prunbrandon kaj la freŝan molan kukon, ŝi kredis, ke Zebulono diris ŝercajn anekdotojn kaj pro kiuj ili ridas.

– Kial vi ridas? Ankaŭ al mi rakontu tion!

– Ho, tion la edzinoj ne povas aŭdi! – diris Adamo. – Zebulono rakontis petolajn aferojn. – Ho vi viroj rakontas unu al aliaj tiajn aferojn se vi restos solaj – riproĉetis ilin la pudora damo.

Poste ŝi rapide foriris el la ĉambro, ĉar ŝi timis aŭdi petolaĵon.

– Sed tio estas malgaja afero, mia kara amiketo! – daŭrigis Zebulono. – Aŭskultu plu!

– Prefere unue ni drinku el ĉi tiu prunbrando. Tiu ĉi estas bona, malĝojon forgesiga. Ĉi tiu estas la plej bona medikamento en la tuta mondo.

La instigo ne estis bezonata por Zebulono. Lia buŝo estis plena per la kuko, sed tamen li sciis daŭrigi la malĝojan historion.

– Mi rapidis sur la ĉaro al la najbara vilaĝo al mia konata amiko. Tie mi ripozis iometon, kiam alvenis aŭstraj senrangaj perpiedaj soldatoj serĉantaj min. Mia amiko kaŝis min en la kelo en barelo dudekkvar „akó”[80]-a. Vi povas imagi, se unu akó-a fluaĵ-kvanto estis inter la litroj 41,97 kaj 58,6 kiom granda estis tiu barelo enhavanta 24 „akó”-ojn da vino. Mi estis tie en la granda barelo du tagojn kaj du noktojn timegante, kiam volos la soldatoj gustumi ĝuste la tiubarelan vinon. Oni portis al mi manĝaĵon – drinkaĵon tien ĝis la soldatoj iris for.

Sinjoro Adamo, aŭdante la malgajan historion, ĵetis sin sur la divanon pro la ridego, dum Zebulono rakontis amare.

– Sed tio estas ne ridinda, mia kara amiketo, ĉar pripensu: sidi dum kvardek ok horoj en la granda barelo kaj timi la malkovron!

Ankaŭ ne tiu ĉi cirkonstanco povis seriozigi la vangon de sinjoro Adamo.

– Venu, mia maljuna amiko, ni ekfumu! Ĉe fumado la konversacio estas pli agrabla. Mi havas tre bongustan tabakon de la setlejo Verpelét.[81]

Kaj li metis en sian buŝon kaj en la buŝon de la gasto suĉtubetojn de la pipoj. Ĉe la alia fino de la etpipo estis la tabakbruliganta argilkaldrono. (Tiuj estis vulgaraj pipoj).

Sinjoro Zebulono prenis inter siajn dentojn la klarneton, ne sono sed fumo elvenis. Li bruligis ĉe flamo de la kandelo paperpecon kaj tiun metis sur la tabakon. Li fumis la suĉtubeton kaj blovis fumonubojn. Poste li daŭrigis la historion:

– Loĝi en barelo ne estas malbone. Ĝi estas nur ŝerco. Ankaŭ Diogeno loĝis tiel. Sed poste pli malbona afero sekvis. Kiam la soldatoj foriris, tiam mia amiko, kiu kaŝis min, diris al mi: Zebulono, vi ne povas resti tie ĉi, ĉar mi estos malfeliĉa, se oni kaptos vin. Vi devas kaŝi vin tiel, ke neniu rekonu. Ankaŭ mi pli bone ŝatas la inkogniton, ol loĝi en barelo. Tial mia amiko vestigis min en taglaboristvestaĵon kaj kunportis min al iu lufarmisto brandfarista, ĉe kiu mi iĝis taglaboristo. Nu, ĉi tie estos bone pensis mia amiko. Ĉi tie neniu rekonos min. Mi portis de tago ĝis malfrua vespero la porknutraĵan sitelon kaj manĝigis gras­bovojn kaj portis porkon kaj iradis ĝis la kolo en la fekaĵo inter la porkoj kiel unu porko, fine ankaŭ mi kredis, ke mi estas porko.

Sinjoro Adamo jam suferante pro la ridego, maĉis la suĉtubeton, sed timis la koleron de Zebulono, prefere li turnis sin.

– Sed mi ne toleris la taglaboristan vivon. Mi rememoris vin. Mi pensis, ke mi venu al vi.

Sed kiel? Ĉar la distanco estas granda. Ĉie estas germanaj soldatoj! Do, iufoje alvenas tien honora juda drinkejmastro sur ĉaro. Kun li estas lia juna juda edzino kaj la infanetoj. Malriĉa judo estas. La edzino suĉigis sian deknaŭan filinon. Mi promesis ĉion al ŝi kaj ankaŭ kvin forintojn, se ŝi fuĝigos min trans la germanan armeon kaj kunportos min al vi. Ŝi entreprenis la taskon. Sekvatage ŝi sidigis min sur la ĉaron kaj ni forfuĝis de la porknutriga loko. Ŝi diris, ke mi timu nenion. Fine la juda edzino ekkompatis min. Ŝi vestigis min kaj mi iĝis juda edzino. Ŝi sidigis la judan infaneton en mian sinon por suĉigi tiun. Ĉi tiel mi trompis la aŭstrojn.

Sed jam sinjoro Adamo ne povis regi sin, la pipo defalis el lia buŝo kaj li treege komencis ridegi.

– Ho, ve, kiom freneza vi estas, Zebulono! Kvazaŭ mi vidus vin premi al vi mem tiun judan infaneton! Ha, ha, ha! Ne rakontu malgajajn historiojn, ĉar mi mortos pro la ridego!

Poste ankaŭ Zebulono fariĝis gaja, vidante la gajecon de sinjoro Adamo.

– Nu, nun jam vi estas en sekura loko, kamarado! – konsolis lin Adamo. – Ĉi tie vi povas resti longtempon. Ĉi tie neniu serĉos, ĉar ĉi tiu setlejo ne estas sur la landkarto.

– Ĉu vere? – ĝojis Zebulono.

– Jes. – Mi aĉetis pro tio ĉi tiun karton, ĉar mi eksciis, ke mian setlejon landkartisto ne konis.

Tuj Adamo deprenis el inter la libroj, kiujn oni uzis por bruli la piptabakon en la pipo, tiun karton, kaj metis ĝin elfaldante sur la tablon. Li tuj ektrovis sur la karto la rezidejon de la departemento.

– Ĉu vi vidas? Ĉi tie estas la urbo, ĉi tie estas la najbara vilaĝo, ĉi tie estas la alia vilaĝo, ĉi tie estas la tria vilaĝo. Vidu: jen, ĉi tie estas du montoj similaj al vilaj raŭpoj. Ĉi tie estas la rivereto kiel malgranda vermo. Sed mia vilaĝo ne estas signita. Ni estas nenie.

Sinjoro Adamo memrespekte batis sur la karton. Bone estas loĝi en tiu setlejo, kiun la karto ne montras.

– Ho, estus bona, se ankaŭ la germanoj havus ĉi tian karton! – ĝemetis Zebulono.

– Tiu havas ĉi tian! – trankviligis lin Adamo, indignante, ĉar Zebulono estis naive stulta, kiu ne imagis, ke la kartoj estas samaj.

Dum Zebulono preskaŭ kuŝis sur la karto, li komencis klarigi al sia baptano:

– Nu, rigardu! Ĉi tie mi estis en tendaro. Mi estis multloke, ja mi faris kurban vojon ĝis mi alvenis ĉe vi.

Ĝi estis certe stranga veturo. Sinjoro Adamo tamen iĝis scivola pri ceteraj okazintaĵoj.

– Ĉu oni tute frakasis la hungaran armeon?

– Oni tute frakasis ĝin. Kiu havis ĉevalon, tiu povis eskapi. Sed la piedirantojn oni postatingis. Schlik kanonadis tiel forte, ke mian dorson batis la sono de la kanonado kaj la vitro de mia horloĝo rompiĝis. Sed tio ne estis ŝerco!

– Ĉu povas esti, ke hungara armeo ekzistas ankaŭ aliloke, kiu denove venkos? – demandis sinjoro Adamo, denove plenigante la pipon.

– Ja, tio povas esti, sed tiu ne havas emon batali. Tiu povis lerni el nia malvenko. Tion vi ne povas imagi, mia kara amiko, kun kioma forto atakas la malamiko kontraŭ ni! La ĉevaloj de la germanoj estas pli grandaj, ol la niaj. La kirasoj de la soldatoj estas faritaj el fero. Iliaj kanonoj estas pli fortaj, ol la niaj. Ĝiaj sonoj estas pli laŭtaj. La kanonoj la pafaĵojn flugigas pli malproksimen ol la niaj. Ilia armeo estas pli granda, ol la nia. Por mi tiu monsumo sufiĉus dum mia tuta vivo, kiun la militkomisiito forgesas pagi al la soldatoj. Nu, iliaj generaloj estas interesaj! Kiu venkis kontraŭ ni, tiu rigardas la batalon nur per unu okulo, la alian enkovras. Sed se alia generalo atakus nin, kiu rigardis la batalon duokule, tiuokaze ni havus finon. Bonan nokton! Saluton! Adiaŭ!

Sinjoro Adamo tiris ŝultron.

– Kion fari? Ankaŭ tio pasas for. – Forpasas, forpasas. Kio okazos pri mi?

– Mi diris jam. Vi restas ĉe mi longe.

– Ĉu jes? Ĝis la tago de la milita tribunalo.

Sinjoro Adamo ridetante suĉis la pipon.

– Tio estas bagatelaĵo. Vi neniun malbonon faris.

– Vi pravas. Sed mi estis ĉie.

– Vi neos tion. Mi donos al vi atestilon, laŭ kiu vi estis dum la bataloj ĉe mi kaj estis malsana.

– Tio ne estas bona. Mia nomumo estas en la Bulteno. La prirespondo estas ĉe ili. Laŭ tiu ili scias, ke mi estis ĉionfarulo! Laŭ tiu ili kondamnos min simple.

– Mi apelacias kontraŭ la kondamno.

– Al kiu ni apelacios? Seppersona korporacio jam ne estas.

– Sed tute egale! Pro tio oni ne pendumos nin.

– Ja mi ne faras tion, sed timas, ke aliulo faros tion. Oni faros tion nun facile, mia amiko!

Adamo jam ne povis konsoli post ĉi tio Zebulonon, nur tion diris: „Homo faras tiun ĉi taskon.”

– Sed mi ne ŝatus esti tiu homo, kiu faras tion!

Poste ploregante li daŭrigis – Ja se eblus marĉandadi kun la germanoj, mi akceptus du, aŭ tri jarojn kiel punon en facila kateno, aŭ sen tiu. Kaj se oni ne donas punon per bastono. La malfeliĉa Zebulono iĝis malgaja, dum li pripensis kiel rifuĝejo pri la korto de Neugebäud, kie la arestitoj ricevas tutan nutradon, dum ili plenigas la akvujon de la puto kaj ili ne devas timi la persekutadon.

Li treege timis, timante ĝemetis kaj petis Adamon, sian kamaradon fiksi tiun karton sur la pordon de la ĉambro. Li volis studadi konstante tiun: kien li povas fuĝi. Adamo donis al li najlon kaj martelon por fiksi la karton sur la pordon. Zebulono kiam komencis bati la unuan najlon kaj spertis, ke la pordo rebatis. Iu malfermis la pordon de ekstero kaj preskaŭ rompis la nazon de Zebulono.

Sed la ektimo nur nun sekvis, ĉar li vidis iun enpaŝi en la ĉambron. Tiu estis sinjoro Szalmás. Adamo ne informis Zebulonon, ke ankaŭ alia gasto estas la domo, kiu kiel Zebulono estas rifuĝinto. Ankaŭ tiu timas pri sia vivo. Sed sinjoro Szalmás venis de la transa flanko de la montoj, kie la hungaraj armeoj tendumas. La hungaraj armeoj kondamnis lin kiel komisiiton de la malamiko. Ankaŭ li rakontis al Adamo, ke estas ĉies fino. La armeoj de la ribelantoj plimultiĝas kiel fungoj. Lia vivo estas en danĝero. Se oni kaptos, lin oni tuj kapopafos. Sed li suferigis eĉ ne unun muŝon.

Kaj nun tiuj du rifuĝintoj staris unu kontraŭ la alia. Ambaŭ kredis, ke la aliulo volas kapti lin. De sia lasta renkontiĝo ili tiel konis unu la alian kiel homojn, kiuj elektis sian sorton. Ili elektis la kontraŭan, pro kio ili iĝis malamikoj.

Zebulono Tallérossy kredis, ke la bato sur lian nazon de la pordo estus embusk­murdista atenco de Szalmás. Sed la ektiminta vizaĝo de Szalmás esprimis tiun miskondamnon, ke Zebulono volus bati lian kapon per martelo.

Sinjoro Adamo ne volis rimarki ilian ektimiĝon. Li invitis sinjoron Szalmás al la prunbrando.

Nu, mia fraĉjo Szalmás! Drinku kun ni bonan brandon en tiu ĉi malbona vetero!

Szalmás malrapide proksimiĝis al la tablo, kaj ne transprenis la glaseton plenigitan per la brando, ĝis Zebulono ne demetis la martelon. Sed dum li drinkis la brandon li konstante gvatis la movojn de Zebulono suspektante.

Zebulono jam ne fiksis la karton sur la pordon, prefere li metis ĝin sur la tablon. Vidante sinjoron Szalmás, li aliiĝis, jam ne timis, eĉ li fariĝis brava.

Kvazaŭ lin ne interesus la nova konatulo, li daŭrigis la konversacion, kie ĝi ĉesis. Sed nun anstataŭ la malbona lamentado li komencis pli malbone blufi. Li fanfaronis kiel hejmenvenanta ne plu servanta soldato.

– Jes, mia kara amiko, nun turniĝis la kubo, ŝanĝiĝis la situacio. La malvenkantoj iĝis venkantoj kaj inverse. Niaj ducent tridek sesmil naŭcent homoj estas en la pusto Hortobágy kaj tie estas tridek trimil rajdistoj kun okcent kvindek kanonoj. Tiu neniigos la armeon de Windischgraetz, kvazaŭ ĝi ne estus ekzistinta.

Szalmás alsidis sur la fenestrobenketon kuntirinte sin kaj diris nenion.

Zebulono estis ravita pro la unua sukseso.

– Nia armeo akiris de la malamiko dudek ses mil arestitojn. Inter ili estis tricent konstantaj oficiroj kaj dek ok generaloj. La hungara ĉefestro diris, ke se la nobelojn trafos insultaĵo, tiukaze li faros duoblan venĝon.

Tion Adamo volis klare detaligi.

– Kiel vi diris, Zebulono? Ĉu por via unu kapharo oni eltiras unun kapharon de du generaloj, la du harojn de unu generalo?

– Tio estas tiel – daŭrigis Zebulono, sovaĝe rigardante sinjoron Szalmás – mia kapo estos asekurita duoble. Kiu kuraĝas tuŝi mian kapon, ĉiuj ties membroj estos ligitaj sur voston de ĉevaloj.

– Tiuokaze mi ne dezirus esti via frizisto – diris Adamo.

Sed Szalmás nenion alparolis. Tiu estis muta. Zebulon timis ekpensinte, ke tiu homo havas ian satanan planon! Li nur tial fanfaronis, ke li havu iun kontra­ŭfaron; sed Szalmás akceptis sen kontraŭdiro la sciigojn de Zebulono.

Zebulono ne volis rekte paroli al li. Tio ĉi signifus tion: „prodit metum” (malkaŝas timon). Nome li ne povas montri, ke tiu homo por li estas neniu. Tiu estas negrava bubo! Tiu estas vilaĝa notario, balota agitisto! Ĉu ne? Se tiu salutas tiam ankaŭ vi salutu!

Sed li timis tiun, kiel drakon.

Pro tiu timo li estiĝis militestro. Li montradis perfingre lokojn estantajn sur la karto.

– Ĉi tie estas sesdek mil soldatoj, tie estas sepdek mil homoj. Ĉi tien marŝas la „gros”: la granda parto kiel „ĉefarmeo”, ĉi tie estas la „pivot”: „la akso”, de tie ĉi foriras la avangardo, ĉi tie kolektiĝas la rezerva armeo. Ĉi tie renkontiĝas ĉiuj armeoj. Kiuj restas inter la armeoj, tiuj estas kaptitaj.

Neniu kontrolis lin. Li povis montradi sur la karto la okazintaĵojn laŭ liaj ŝatoj.

La dommastrino invitis la gastojn kaj la dommastron altabliĝi, ĉar sekvas la tagmanĝo. Ĉi tiu invitado interrompis la strategian klarigon de Zebulono.

Sed tiu fatalo okazis, ke Szalmás ĝuste sidis kontraŭ li kaj konstante devis vidi tiun, pri kiu li pensis, ke tiu volas kapti lin.

Dum la tagmanĝo Zebulono volis informi la dommastrinon pri la nuna militiro.

– Mi jam diris al mia baptano, ke mia celo estas en tiu ĉi regiono aĉeti dekmil ĉevalojn por la armeo.

La damo kredis ĉion.

– Ĉu ili estas bezonataj por la husaroj?

– Kaj al la lancistoj. Sesmil poloj aliĝis al ni. La poloj estas rajdistoj, sed ĉevalojn ili ne povis kunporti trans la montojn.

– Tiuokaze vi certe havas multe da mono.

– Nu! Tio estas danĝera aserto. En la mezo de la arbaro! Tion mi devas refuti.

– Mi ne kunportas monon. Tio ne estas kutimo. Mi nur havas unu dokumenton en mia poŝo. Per tiu mi povas ĝiri unu milionon da forintoj. Mi havas rajtigon pri tio. Tion oni pagas ĉe la kaso. Por kiu mi donas dokumenton kune kun mia nomo, tiu povas iri ĝis Konstantinopolo.

Li ankaŭ ne mensogis. Sed li tamen ne estis kapabla paroligi sinjoron Szalmás. Nome tiu fermis la buŝon ankaŭ dum la manĝado, por ke li ne rigardu en la buŝon de la aliulo.

– Tiuokaze mia baptano estas ege fama homo – diris la dommastrino mirante.

– Jes! Mi estas nun fama homo. Mi ordonas al ĉiuj. Por mi la ĉefprefektoj estas nur hajdukoj, la ministrojn mi salutas kiel kamaradojn! Kie mi aperas, tie oni sonorilas je mia estimo kaj blankan vestaĵon portantaj fraŭlinoj disŝutas florkronojn antaŭ min kaj diras salutan-parolon.

Adamo estis tre gastama kaj indiferenta, ĉar li ne demandis pri la fanfaronado de Zebulono: „Kion li manĝigis en la granda barelo? Pri kio parolis li kun la eta juda infano dumvoje?”

Adamo manĝis kaj aŭskultis la rakonton de Zebulono ridetante. La dom­mastrino eble estis ĉagrena, ĉar Zebulono ŝercadis kun ŝi, ke li volas resti ĉe ŝi ĝis somero. Ĉi tiu fama homo estas bezonata por la lando. Pro tio ĉi diris la opinion: „Ĉu povas esti, ke oni venkas la armeon kaj tiuokaze vi ne estos fama homo?”

– Ĉu oni venkas la armeon? – alparolis Zebulono, ĉirkaŭrigardante serĉante tiun kuraĝulon, kiu povus venki tion. – Kiu venkus tiun? Sed se iu venkus tiun, tiam venos cent sesdek mil turkoj por helpi. Sed venos la angla floto, kiu estas ĉe delto de Danubo. Sed ankaŭ la italoj helpos. Sed kaze de bezono, ekiros al ni Ledru Rollin el Francio kun tricent mil homoj kaj ĉion detruas. La tuta mondo estas ĉe nia flanko. Ĉu la rusoj? Ili ne kuraĝas movi sin en sia groto. Ili ĝojas, se ni ne suferigas ilin.

Kiam proksimiĝis fino de la tagmanĝo, Zebulono jam kompilis la tutan eŭropan koalicion.

Szalmás ankaŭ nun estis muta.

Sed ankaŭ tion klarigis Zebulono, tiukaze kia estos la mondosituacio. Kiel oni honoros la fidelajn patriotojn. Kiel oni punos la perfidulojn, kiuj kamaradis, insidis kun la malamikoj, dum li rigardadis severe al Szalmás kaj ili ricevos indajn punojn.

Szalmás nur aŭskultis lin mute. Eĉ Adamo ne parolis.

La aŭskultado kaj la neparolado estas du diversaj aferoj. La aŭskultado estas malico, la neparolado estas bonhumoro. Ekzemple: bonvolu imagi ministron, kiu silentas, dum oni demandas pri io, kaj reprezentanton, kiu ne parolas, kiam li devus paroli.

La aŭskultado de Szalmás signifis tion: „Estu ankaŭ vi nur sub mia potenco!” Kaj Adamo ne parolis pro tio, ĉar li ne volis ĉion al ĉiuj diri.

Posttagmeze en la ĉambro por pipfumi kaj vespere ĉe la vespermanĝo Zebulono daŭrigis la fanfaronadojn, sed li ne povis paroligi sian kontraŭulon. Tio treege amuzis sinjoron Adamo. Finante la vespermanĝon ili adiaŭis unu la alian, dezirante unu al alia bonan nokton kaj sonĝon. Forlasante la ĉambron Zebulono minacadis, li estis iomete ebrieta. La hajduko kondukis lin ĝis la dormoĉambro, helpi lin demeti liajn botojn, sed li ne permesis kunporti tiujn ŝajne purigi. La hajduko do ne kunportis la botojn.

Matene estiĝis evidente, kial ne permesis forporti Zebulono la botojn.

La matenmanĝo estis preparita kaj la dommastrino grumblis pro tio, ke la gastoj longe dormas.

– La laktokremo mucidiĝos – menciis ŝi.

Ankaŭ Adamo grumbladis kaj pro la senpacienceco manĝis tri tranĉaĵojn da ŝinkoj. Fine li sendis la hajdukon por rigardi la sinjorojn en siaj ĉambroj, veki ilin kaj voki ilin por matenmanĝi.

La hajduko revenis mirante.

– La gastosinjoroj estas nenie.

– Ĉu ili nenie estas?

– Tiuj ne estas en iliaj ĉambroj. Tiuj ne uzis la liton por dormi.

Sed tiun miraklon ankaŭ Adamo devis konsideri. Li eniris unue en la ĉambron de Zebulono. Estis koridoro inter la du ĉambroj.

– Jen! Ankaŭ la fenestro estas malfermita – rimarkis la hajduko.

– Jes, tiu estis malfermita.

Sur la tablo estis unu per krajono skribita letero, kiun Zebulono skribis al Adamo. Adamo legis la sekvan:

Mia kara amiko! Mi ne restas plu ĉi tie. Tiu mortiganta Szalmás volas kapti min. Li volas senkapigi. Mi konas lin. Mi iras al la arbaro. Dio benu vin kaj vian edzinon. Mian vivon havas la patrujo. Mi kuregas.”

Fakto estas, ke Zebulono foriris.

Poste Adamo iris en la ĉambron de Szalmás. Ankaŭ tie la fenestro estis malfermita. Iu teksto estis skribita sur la tablo per kreto, sed la skribaĵo estis forviŝita, kvazaŭ li ne volis lasi skribaĵon post si.

Neniu dubo estas, ke Szalmás, timante Zebulonon eskapis tra la fenestro.

Sinjoro Adamo kapbalancis.

– Jes, ili fuĝigis unu la alian. Sed ni treege bone amuziĝis. Nu, ne gravas, venos aliuloj.


Sian sorton neniu povas eviti

Por Adamo la historio estis finita. Li ne ekiris serĉi la eskapintojn en la arbaro. Cetere ili estas jam trans montoj kaj valoj.

Sed ni estu kompatemaj pri Zebulono kaj atentu lin.

Li ekiris nokte, malhele, en malvarma vetero al la arbaro, sekvante la fluon de la bela monta rivereto. Li sciis, ke ĉe la fonto de la rivereto estas kava arbo, en kiu estas sankta bildo, kiun la homoj bone konas. Pro tio al la arbo unu piedvojo kondukas de la transa flanko de la montoj. Tiun vojon li ektrovis facile.

Zebulono devis esti treege kuraĝa, ke li ekiru nokte, malhele en la arbaron, kie la lupoj manĝas ĉiujare kelkajn ĉevalidojn de sinjoro Adamo. Tiu arbaro estis fama pri tio.

Sed pro la timo li fariĝis kuraĝa. La pli granda timo superas la malpli grandan timon, kiel la de pikilo pikita fingro ne doloras en la varmega akvo. Li feliĉe ektrovis la fonton, trinkis de tiu bongustan akvon el sia ĉapo. Li trovis la de la sankta bildo ornamitan kavan arbon kaj laŭ tiu trovis la piedvojon. Poste laŭdadis sin, ke li estas tamen saĝa homo, ĉar li povis fuĝi de la danĝero.

La de Luno lumigitan vojon li povis vidi, ĉar li multfoje puŝis sin al la arboj.

Kiam proksimiĝis la tagiĝo li komencis sperti, ke li iras sur vojo de la kruta montoflanko. Por ke li povu iri pli facile, li tranĉis avelvergon, pere de kiu li povis grimpi pli facile sur la montopinton. Li jam plifacile pasis de sub la monto, la vergon li metis surŝultren kaj la vojaĝvalizon li metis sur la finon de la vergo.

Kiam fariĝis iomete pli hela, ĉar jam la Suno lumis, malaperis la timo el animo de Zebulono. Sed li komencis maltrankvilaĝadi pro alia afero. Nome la arbaro estis silenta kaj senhoma. En ĉi tiu granda ĝangalo multe da bestoj povas loĝi kaj ne ĉiuj estas mildaj.

Li rememoris verson de Aleksandro Kisfaludy, en kiu li verkas pri la lupo, kiu venis kontraŭ la pseŭda ermito. „Kaj ĝi kunportis unu grandan kranion de mortinto inter siaj dentoj al la roka montopinto.” Tiu povis esti terura renkontiĝo. Nome la lupoj ankaŭ nun okupiĝas pri la kraniologio[82]. Ankaŭ tio estas en tiu verso – se li bone rememoras tion – ke la lupo pro la ektimo faligis la kranion de la mortinto kaj ĝi falis de la monto al la piedoj de la ermito.

– Ankaŭ tio povas esti ne la plej agrabla renkontiĝo! Ho, estus bone, se la vojo kondukus al kampo.

Ankaŭ tiu lia deziro realiĝis. Sur la monta vojo kondukanta al la valo li vidis alian vojon, kiu krucis lian vojon. Ĉe la vojkruciĝo estis malplena placo. Kiam Zebulono atingis la placon, tiam el la arbustejo fantomo aperis antaŭ li. Ne estis la lupo kun kranio de mortinto, sed homo vivanta. Tiu estis sinjoro Szalmás! Ili ekvidis unu la alian samtempe. Sur la muska gazono ili ne povis aŭdi la paŝojn de iu la alia.

Antaŭ Zebulono iĝis evidente, ke sian sorton li ne povas eviti. La fato devas plenumiĝi kaj jam nenien eblas fuĝi. Ĉi tiu homo atingis lin sur ĉirkaŭvojo kaj nun lin kaptos. Li ne havas armilon, nur tranĉilon, kies pinto estas rompita, sed lia kontraŭulo certe havas pistolojn. Nu, Zebulono, denuncu vin!

Kun ĉi tiu rezignemo li demetis la vergon kaj ŝultrosakon kaj senhezite paŝis al Szalmás, kvazaŭ li estus dirinta: „Ĉi tie estas mia bastono kaj mi ne defendas min.” Dum li paŝadis al tiu, li rimarkis, ke tiu estas Macbeth kaj li estas ties fantomo. Tiu fiksante la okulojn, gapante, ĝismorte ektimante staris antaŭ li, kvazaŭ liaj piedoj en la teron radikiĝintus.

Ankaŭ sinjoro Szalmás prenis bastonon kaj ŝultrosakon.

Zebulono nun komencis ekkompreni la aferon. La situacio estis komika kaj fatala.

– Nu, Szalmás! Ni ne frenezigu unu kontraŭ alia! Mi ne volas suferigi vin ankaŭ vi ne suferigu min. Vi pensas, ke mi volas kapti vin, kaj mi kredis, ke vi volas kapti min. Mi kuras de antaŭ vi, vi kuras de antaŭ mi. Kaj nun ni denove renkontiĝis ĉe ĉi tiu vojkruciĝo. Estos pli bone, se ni ekkomprenas unu la alian.

Szalmás ankaŭ nun povis alparoli. Oni treege ektimigis ie lin. Nur lia mentono moviĝis, kvazaŭ parolus ion.

– Komprenu, sinjoro Szalmás – klarigis Zebulono, kion mi rakontis, tio estis nur ŝerco. Ne kredu min. Mi neniun suferigas. Nur oni lasu min vivi. Ni estas malnovaj bonaj konatuloj. Kial ni suferigu unu la alian, ja ni estas malnovaj konatuloj. Ambaŭ ni estas bonaj homoj. Ni estu amikoj. Ni estas ĉi tie, kiel du membroj de du malamikaj tendaroj. Ni helpu unu al alia, se ni havas ian problemon. Bone estas, se la homo havas amikon ĉie. Dio scias, kio okazos.

Ni ne malbonigu la malnovan amikecon. Mi ne malbonigis ĝin. Ĉu povas esti, ke estas ĉe vi ankoraŭ tiu letero, kiun mi skribis al mia amiko, Rideghváry? Nu, portu al li kaj transdonu kaj diru al li, ke mi salutas lin. Sed ne informu lin pri ĉi tiu hodiaŭa sceno. Li primokus nin. Ĉu ni ne koleras unu pri la alia, Szalmás? Nu, Dio benu vin. Sed nun diru, laŭ kiu vojo vi iros plu. Nome mi ŝatas vin ege, tion vi povas kredi, – sed tamen, – mi ne ŝatus iradi kun vi sur sama vojo.

Szalmás ankaŭ nun ne parolis. Povas esti, ke li havas voton, aŭ pro la ektimo mutiĝis, kiel la fianĉino de Roberto Tigriŝ[83]. Sed kiam li eksciis, ke li libere povas foriri, preĝvokadis kaj ekiris sur la pli proksima vojo.

Post foriro de la strangulo oni povas imagi tiun ĝojon, kiam Zebulono ren­kon­tiĝas kun hungara soldato! Tiu ne estas jam germano, aŭ lancisto, sed husaro, rajdanto, kiu faras polvon sur la vojo. Tiu estas nur kamparana husaro, portas rondan ĉapon, sur ĝi larĝan ruĝan rubandon, kaj tulipokoloran ŝafist­pelton. Sed tiu estas tamen husaro.

Zebulono preskaŭ detiris la husaron de lia ĉevalo pro la ĝojo. Li volis kisi ties manojn.

– Mia amiko! Filo de mia patrujo! Mia liberiganto! De kie vi venas?

– De tie ĉi! El la najbara vilaĝo! – respondis la demandita bravulo.

– Ĉu estas tie ankaŭ aliuloj?

– Jes. La tuta armeo.

– Kia armeo?

– Nu, la armeo-Bendeguz.

– Ĉu la armeo-Bendeguz? Ankaŭ mi havas filinon nomatan Bendeguzella. Ĉu ĝi estas libera armeo? Kie estas la alia armeo?

– Tiu estas ankoraŭ trans Tibisko kaj preparadas sin.

– Kion vi faras ĉi tie?

– Nia tasko estas maltrankviligi la malamikon kaj kaptadi la flataĉantojn. La unua ŝanco por fuĝo Zebulonon timigis. Li ne serĉis la leonon, nur ties spuron.

– Nu... ĉu estas proksime... malamiko?

– Tiu ne estas, sed estas blinde fervoraj servistoj de la subpremanta potenco.

(„Nu, unu tia servisto tie kuras sur la alia vojo en la arbaro” – li pensis en si mem, sed la husaron li ne sendis post tiu. Zebulono estis bonkora homo.)

– Do, ĉu ne estas malamiko en la proksimo?

– Ne estas tiu je dutaga perpieda trairloko.

– Nu, tiuokaze mi sidas sur randon de la vojo por ripozi. Kaj mi donas al vi unu forinton kiel drinkmonon petante vian trupestron sendi ĉaron por porti min. Mi estas Zebulono Tallérossy, la registara komisiito, pri kiu tiu famo disvastiĝis, ke mi mortfalis en la batalo kaj la malamiko kaptis min. Mi nek mortfalis, nek estas kaptita, mi feliĉe saviĝis. Nun mi estas ĉi tie, miaj piedoj treege doloras pro la piedirado. Sendu ĉaron, mi atendos ĝin ĉi tie.

La kamparana husaro portanta ŝafistpelton, transprenis la forinton kaj ekkompre­nante la taskon, regalopegis en la vilaĝon. Dum tio Zebulon serĉis herbejon kaj tie kuŝiĝante ĝoje ripozis. La husaro precize plenumis sian taskon. Apenaŭ post unu horo tiu revenis akompanate per varĉaro.

Zebulono kiel nobelo fiere grimpis en la ĉar-kradon. En tiu ĉi lando oni jam akceptas liajn ordonojn kaj ĉaron sendas por li!

Dumvoje li rakontigis la rajdanton kio okazis dum lia foresto. Li ege ĝojis pro la bonaj famoj. Tiuj estis pli bonaj, ol unu pelto.

– Ja, ni estas laŭ la sampartiaj sinjoroj! Kion diris la grupestro, aŭdinte mian nomon?

La rajdanto ridetis iomete.

– La estro diris, ke li bone konas vin. Vi bonvolu kvartiri ĉe tiu. Bonvenigas vin.

– Ho, tio estas granda honoro!

Zebulono klopodis ĝustigi sian vestaĵon kaj ĉar la botoj estis ege kotaj, iomete devis purigi tiujn de la koto. La sidloko de la ĉaro estis farita el pajlo. Li eltiris unu manplenon da pajlo kaj komencis purigadi siajn botojn. Dum tio li konversaciis kun la rajdanto:

– Ĉu via grupestro estas kapitano, aŭ majoro?

– Mi tiel pensas.

– Kio estas lia nomo?

– Sinjoro Gregorio Bokŝa.

– Ĉu vere Gregorio Bokŝa? Li estis mia bovisto.

Zebulono ĉesigis la purigadon de siaj botoj.

(„Nu, mi estus kredinta neniam – pensis Zebulono, – ke mi faru mian honorviziton ĉe Gregorio Bokŝa.”)

Sed poste dum la vojo lia akompananto multspeciaĵon rakontis pri batalaj virtoj de Gregorio Bokŝa: li elpelis bovaron de la malamiko; kaptis ankaŭ ĉarojn, heroldojn. Zebulono komencis konvinkiĝi, ke kiuj havas fortajn pugnojn kaj estas bonaj rajdistoj kaj estas kuraĝaj, tiuj meritas la honorigon en tiu ĉi milita mondo. Pro tio, alveninte en la vilaĝon, unue li ne iris al la ĉefkomandantejo de Bokŝa, sed iris al la korto de la mastro de la transportistoj por purigigi siajn botojn.

Lukso ne estis ĉe la domo de la mastro; sed oni grasis la botojn de Zebulono. Poste Zebulono interkonsentis kun la liveristo, ke tiu baldaŭ portu lin al Debrecen, en la nunan centron, do en la ĉefurbon, kontraŭ tridek forintoj. Poste li iris honorviziti ĉe Gregorio Bokŝa.

Tiu inda brava sinjoro ricevis permeson krei rajdistan gerilanaron kaj li povu elekti rangon. Li povas nomigi sin kapitano, sed se iu nomas lin majoro, tial li ne koleras.

Laŭ sinjoro Zebulono lia malnova konatulo treege ŝanĝiĝis. La Viktoriana dolmano[84] estas lia uniformo ankaŭ nun, kiun li portis dum la fuĝo, nur ĝiaj kubutoj kaj genuoj estas flikitaj. Sed sur la kolumon kaj manumon estas kudrita al manplato similaj larĝaj novaj orpasamentoj.

Poste lia suba vestaĵo estis simila al la ekstera vestaĵo: eluzita stupstolo, sur ĝi kudrite orpasamento. Ekvidante Zebulonon, tiu iĝis afabla kaj degnanta, orgojla kaj malĝentila samtempe. Li bonvenigis Zebulonon, sed ne montris pri li estimon.

– Ho, ankaŭ la sinjoro moŝta alvenis! Mi tre ĝojas, ke vi estas ĉi tie! Mi bonvenigas vin por tagmanĝi. Aliloke vi ne povas tagmanĝi. Bonvolu loksidiĝi komforte.

Dum la tuta akcepto la pipo estis en lia buŝo. Sed Zebulono treege ŝatis, ke li ne volis manpremi. Zebulono akceptis la regalon kaj eksidis sur la divanon.

(Gregorio Bokŝa havis sufiĉan militsciencon, ĉar li elektis en la vilaĝo la solan nobelan domon por ĉefkomandejo.) Poste fine ankaŭ Zebulono, elprenis el la poŝo la pipon por montri sian sinjoran konduton kaj ŝtopante la pipon per tabako kaj laŭ la malnova familia supereca voĉo alparolis:

– Mia kara pli juna frato, Gregorieto, donu al mi iometan paperpeceton.

Tio estas kritikema alvoko. Tion diri al orkoluma sinjoro, ke tiu donu paper­peceton por bruligi la tabakon en la pipo, tio signifis feŭdan signon de servemo. Se tiu faras tion, tiam li rekonas la suverenecon.

Gregorieto Bokŝa volonte kaj malĝentile elprenis el la interna poŝo presaĵon kaj transdonis la tuton al Zebulono.

– Ĉi tie estas, via sinjora moŝto. Vi povas kaj legi kaj povas uzi ĝin por la pipfumado.

– Kio ĝi estas? Ĉu tio estas ĵurnalo?

– Ĝi estas tio. La „Marto” titola ĵurnalo. Oni presas ĝin en Debrecen kaj sendas al ni.

– Tio estas bona! – diris Zebulono. – Mi ne legis ĵurnalon delonge. Povas esti, ke mi informiĝas pri la okazaĵoj, kiuj okazas en Debrecen.

Kaj antaŭ pipfumado li komencis legi scivole kaj avide la ricevitan ĵurnalon. Sed pro la legita teksto li iĝis malgaja, kion Gregorieto Bokŝa tuj rimarkis.

– Ĉu iu problemo estas, sinjora moŝto?

– Ne trairas la aero tra mia pipo.

– Ja ankoraŭ vi ne ekfumis.

– Vi pravas. – Poste li metis en la poŝon la pipon, demetis la ĵurnalon kaj longe gapis Gregorieton Bokŝa. Poste li kuraĝis demandi: „Mia kara amiko, Bokŝa, kio estas la danĝerleĝo, pri kio en la ĵurnalo oni skribas. Kia leĝo estas, kiun la Parlamento kreis?”

– Jes, mi scias. Tiu estas tia leĝo, laŭ kiu la patrujperfiduloj, la homoj amikiĝantaj kun la malamikoj kaj kunlaborantaj kun tiuj estas vokataj antaŭ venĝtribunalon.

– Kion ili komprenas pri la vorto „patrujperfiduloj”?

– Nu, ekzemple tiuj reprezentantoj, kiuj ne partoprenis la Parlamenton de Debrecen[85].

– Ĉu se ili estis malhelpataj? Kiel ankaŭ mi!

Bokŝa diris kuraĝigante:

– Ja, kiu ne povis iri tien, tiu povis akiri alibion. Kaj se tiu veras, tiam la tribunalo ĉesigas la akuzon kaj malkondamnos lin.

– Nu, tio ne estas bona! Ekde tiam mi konstante kuras, kiel la pelita leporo: mi kaŝas min en kelo, en barelo, en kalkforno kaj en kaptuko de judino. Mi portis porknutraĵon de tago al tago por tagsalajro, kaj kiam mi alvenis al Parlamento, tiam oni kaptas kaj akompanas antaŭ la danĝertribunalon. Tio estas „mirinda afero”.

– Sed ĉi tio estas la ordo. La „Marto” titola ĵurnalo klarigas tion bone. Oni devas kapti ĉi tiujn patrujperfidulojn! La homoj ŝanĝis sian lokon: hodiaŭ ili estas ĉe ni, morgaŭ ĉe la malamiko!

– Nu, mi tute ne estis ĉe la malamiko – ekskuzis sin Zebulono.

– Se tiu nur ankaŭ parolis kun la malamiko.

– Nu, mi parolis kun tiu neniam. Mi aŭdis nur ties kanonpafadon. – Zebulono ekskuzis sin kvazaŭ li estus antaŭ la tribunalo.

Kaj Bokŝa ankoraŭ pli forte provokis lin.

– Kaj se iu ankaŭ skribis al la malamiko.

Nu, ĉi tion Zebulono ne povis respondi tute trankvile, ĉar pro unu letero, kiun li skribis al Rideghváry pri frenezoj de Szalmás, li iomete estis maltrankvilaĵa. Sed Szalmás jam estas trans la Operencio[86] kaj tiu letero jam estis forĵetita; li ne devas maltrankviliĝi pro tio.

– Jes, dum ĉi tia milita tempo ne eblas indulgi al la krimon farantaj homoj, – daŭrigis Gregorieto Bokŝa kaj kuraĝis eksidi sur la divanon apud Zebulonon, siajn piedojn metis unu sur alian, siajn brakojn kunplektis sur sia brusto kaj pipfumadis – Dum tia ĉi milita tempo mi konas nek kamaradon, nek nobelon. Kaj se mia frato estus perfidulo, ankaŭ tiun mi ekkaptus kaj sendus al Nagyvárad[87].

– Kio estas en Nagyvárad?

– La danĝertribunalo.

– Ĉu tiu estas jam ekzistanta?

– Jes. Ĝi ekzistas kaj ankaŭ funkcias.

– Ĉu vi sendas ĉiujn perfidulojn tien?

– Mi sendas tiun ankaŭ tiam, se tiu estas filo de la sanktuloj. Sed Szalmás estis mia sufiĉe bona kamarado...

Zebulono treege konsterniĝis, aŭdante la konatan nomon.

– Sed la intrigulo estis spiono. Mi divenis. Mi postkuris tiun.

– Ĉu vi pelis sinjoron Szalmás? – demandis Zebulono hazarde kaj efike de tio Bokŝa demandis lin suspektante:

– Ĉu vi scias, ke mi pelis sinjoron Szalmás?

– Mi ne sciis; sed pelu lin plu.

– Sed mi ne pelas lin plu.

– Kial ne?

– Ĉar mi jam kaptis lin.

– Kiam?

– Antaŭ unu horo. Tiu aĉulo ĝuste venis al mi, dume li volis fuĝi de ie.

Zebulono sentis sin tiel, kvazaŭ li kapturniĝus sur la divano sidante.

– Kie estas nun Szalmás?

– Li estas ĉi tie en la lignotenejo, kiu estas fermita. Li estas treege danĝera homo. Multe da skribaĵoj estis ĉe li en la mantelon kaj en la botoplandojn enkudritaj. Mi ektrovis tiujn ankaŭ tie.

Zebulono tiel sentis, kvazaŭ Bokŝa tre atenteme rigardus ankaŭ liajn botojn.

– Tiuj skribaĵoj estis ĉe li, kiuj estas kompromintaj al multe da sinjoroj, – daŭrigis Bokŝa, skuigante siajn brovojn.

Nu, ja, ĉi tiun diradon sufiĉis aŭdi al Zebulono; tribunalo, al malamiko skribita letero, Debrecen, Nagyvárad, Szalmás, Bokŝa, kuglo kaj pulvo. Li diris al Bokŝa, ke li petas permeson de la majoro por iri al sia kvartiro por ŝanĝi botojn. Nome tiuj botoj estas malkomfortaj, tiuj ne estas spacaj.

Nome li sentis la malkonfortecon ĉe sia gorĝo. Sed tio ne pravas, ke Zebulono ne havas aliajn botojn.

– Oĉjo, tuj preparu la ĉaron kaj kunportu min de ĉi tie – diris li al la alvenanta transportisto.

– Kien mi portu vin?

– Kien ajn, sed ne al Debrecen.

Sed la transportisto deziris ekscii la celon de la vojo kaj la tempodaŭron de la transportado.

Zebulono tiel decidis, ke li iras ien, ĝis kie li povas iri, nun kiam oni pelas lin de ĉiu direkto, li povas resti nenie, la celo estas nur la forkuro. Se la germano kaptos lin, tiam tiu mortpafos lin, se la hungaro kaptos lin, ankaŭ tiu mortpafos lin; li estas ribelanto ĉe la germano, kaj ĉe la hungaro estas perfidulo; ĉiumaniere li estas mortkondamninta. „Mi movis min inter veraj pendumiloj” – ĉi tiel esprimis Zebulono sian kompatindan situacion, kiu trafis lin.

En la plej proksima stacio, ĝis la transportisto manĝigis kaj trinkigis la ĉevalojn, Zebulono petis tondilon kaj razilon de la drinkejestro. Li havis belan, longan barbon, en kiu meze estis grizaj haroj. Tiu barbo estis lia fiero, simbolo de lia sinjora reputacio. Tiun barbon li maldenaĵsigis nur kelkfoje per kombilo, de kiu estis bone deskuadi post tagmanĝo la sur ĝin falitajn bulkerojn. Nun li komencis fortranĉi per la tondilo, per razilo la tutan barbon, kiu estis la fiera blazono de lia vireco.

– Ho vi, kiuj ne portis barbon, tiuj ne povas imagi kia sento estas, se iu devas forigi sian barbon. Tio estas funebro!

Zebulono rigardis longe la forigitan barbon estantan en lia mankavo. Li iomete larmiĝis, poste en paperon metis la plej valoran gloriĝintan parton de sia korpo kaj kaŝis ĝin en mantelon. Almenaŭ li portadas ĝin tie.

Poste li rigardis en la spegulon kaj elŝovis la langon al la bonaĉa homo, kiu rerigardis sur lin kaj li turnis sin de tiu. Nun jam li devis vidi ĉiutage tiun malbonan homon en la spegulo, ĉar la foriga barbo donas iun sklavecon ĉiutage: ĉar ĉiutage oni devas razi sin.

Kiam Zebulono denove aperis antaŭ la transportisto, tiu treege gapis la plijuniĝintan Zebulonon. Dum ili estis en la drinkejo la transportisto diris nenion; sed post la ekiro tiu turnis sin al Zebulono kaj demandis:

– Ĉu vi dezirus nun iri tien, kie la mondo ne havas buŝon?

– Jes – respondis Zebulono.

– Mi komprenas – diris la transportisto. – Mi ne demandis ion alian. – Nu, mi portas vin tiel, ke neniu malbono trafu vin. Ĉu vi volas iri en Pollandon?

– Tien – Zebulono konsentis.

Li ankaŭ nun ne sciis la celon de la vojo.

– Mi jam portis iun sinjoron, kiu iris al la poloj. Mi portos vin tien trans tiajn regionojn, kie eĉ ne birdo estas. Poste de tie aliuloj portos vin al Pollando. Vi ne devas diri iun alian kiun al mi.

Nu, tion ĉi Zebulono devis aŭdi apud multe da malbonoj! Kaj nun oni suspektos lin pri iu pola konspiro kaj forportos inter la polojn de Krakovo!

Sed la transportisto portis lin laŭ promeso dum du tagoj – du noktoj sur fremdaj vojoj trans montoj kaj valoj al suspektindaj kvartiroj.

Dum la tria tago Zebulono enuis pri la gloro. Li ne volis varbi polan legion. Ekvidante unu preĝejturon ĉe antaŭo de iu valo, li haltigis la ĉaron, pagis al la transportisto por la livero; li resendis tiun por hejmeniri. Li volis iri plu sole, dirante, ke en tiu ĉi vilaĝo li havas specialajn aferojn.

La transportisto tre bedaŭris, ĉar li estus ŝatinta porti lin al Pollando!

Zebulono denove perpiedis kun la panosako. Li neniam priaŭdis pri tiu setlejo, kien li volis iri. Sed tiu setlejo plaĉis al li, ĉar tiu havis du preĝejturojn.

Iu turo, la pli malgranda apartenis al la romkatolika eklezio, la alia, kiu havis ladtegmenton havas la luteranoj. La lasta plaĉis al li.

Li iris rekte al la domo de la luterana pastro. La nomo de la pastro estis Valentino Schneiderius. Li estis brava sinjoro.

Zebulono prezentis sin al la pastro. La pastro estis klera homo, aŭdis pri Zebulono. Poste Zebulono konfesis ĉion al la pastro, kredeme. Li diris, ke li ne povas resti en tiu ĉi lando post la okazintaĵoj. Ĉar ĉi tie ĉies pafilo estas direktita al lia kapo.

Valentino Schneiderius estis ege saĝa kaj bonkora homo. Tiu tuj faris planon por liberigi tiun ĉi faman viron. Zebulon devas fuĝi al eksterlando. Sed al tio estas bezonata pasporto.

Nur la registara komisiito de la imperiestraj armeoj povas doni pasporton. Tiu estas nun en la urbo Eperjeŝ.[88] Tiu donas pasporton, se la homo havas specialan kaŭzon.

La kaŭzo ekestas. Valentino Schneiderius havas filon en Göttingen[89], kiu estas tie studento. Lia nomo estas Theophilus Schneiderius. Tiu skribis leteron al sia patro por sendi monon, ĉar li estas mortmalsana. Sed la maljunulo ne sendis monon, ĉar la „ruzulo” ne estas malsana, nur ebriega. Sed li povas peti pasporton al Göttingen el tiu celo, ke la malgaja patro viziti volas sian malsanan filon. Zebulono povas fuĝi al eksterlando pere de la pasporto de Valentino Schneiderius.

– Sed mia kara pastro, – diris Zebulono – en la pasporto estas ankaŭ personaj ecoj. Poste mia hararo estas helblonda al la kanabo simila kaj via hararo estas nigra simila al la apro. Tiun eblas, farbi, sed mia nazo estas simila al la aglo, kaj via nazo estas kuspita.

– Tio ne estas problemo, – diris la pastro, – iru al Eperjeŝ sub mia nomo kaj farigu pasporton.

– Ĉu mi iru tien? Ĉu en sutano? Kion mi faru pri miaj lipharoj?

– Tiun oni forigas.

Zebulono vespiris pro tio. Ĉu jam ankaŭ la lipharojn mi forigu? Ĉu tiun potencan ordonantan liphararon? Ekde la kazo de la „malbravuloj” ne okazis simila stumpigo ĉe hungara homo.

Zebulono petis la pastron pripensi pri tiuj aferoj. Post unu tago li tiel decidis, ke prefere la liphararon li forigas kaj ne la kolon, ĉar la lipharoj denove kreskas, sed la kolo – min helpu Dio! – ne. Pro tio li devis meti ankaŭ la lipharojn en la vestaĵopoŝon.

Dum li forigis siajn lipharojn, humiligite staris antaŭ la spegulo, li rekonis, ke li neniam vidis pli bonan protestantan pastron, ol kiun li nun vidis antaŭ si. Sed kiam estis sur li togo de la pastro, li surpriziĝis. Li havis emon por ridi, sed la rido estis malpermesita por ĉiuj, ĉar ĉi tio estas treege serioza afero, kaj la homo povas perdi sian kapon.

Valentino Schneiderius instruis al li la lernendaĵojn, por ne forgesi la nomon de la filo de Valentino kaj lian nomon kaj celon de la veturo kaj la setlejon, kie li loĝas: nomo de la setlejo estas Pukkersdorf. Tiujn li devas scii precize.

Zebulono ankoraŭ petis unu tagon por ellerni la sciindaĵojn. Alitage li ekiris al Eperjeŝ, kunportante la benon, sutanon de Valentino Schneiderius kaj plendan mesaĝon de „sia” filo. En Eperjeŝ multe da imperiestraj armeoj garnizonis, kiam Zebulono tien alvenis.

Oni ne molestis lin ĉe la bariero vidinte, ke li estas pastro. Sed oni donis skribaĵon por li reveni. Li iris rekte antaŭen de la kvartiro de la ĉefa registara komisaro. Lia koro batis forte, ĝi volis elsalti el sia loko, kiam li iris sur la ŝtupoj. Dumvoje li mallaŭte diradis la nomojn: Valentino Schneiderius, Teofilo Schneiderius, Göttingen, Pukkersdorf. Li tre timis, ke tiujn nomojn li forgesos, kiam necesus mencii ilin antaŭ la komisiito. Sed jam li ne povis retiriĝi. Oni sendis lin de ĉambro al ĉambro, ĉie nekonataj uloj laboris, fine oni sendis lin al la grandpotenca imperiestra komisiito.

La timo helpis Zebulonon, ĉar li povis maski sin humiliĝanta pastro. Kiam li enpaŝis en la ĉambron de la komisiito, li subtiris la kolon inter la ŝultrojn. Li metis siajn manojn sur sian bruston pie, unumane li prenis grandan cilindran ĉapelon, en la alia li tenis la pistolon. Li devis iomete fleksi siajn genuojn por ke la sutano atingu la plankon, ja Valentino estis pli malalta, ol Zebulono. Li tute ne volis rigardi supren, kiam li pie balbutadis la sekvan:

– Bonan matenon al vi, sinjora moŝto!

Sed li apenaŭ prononcis ĉi tiujn kvin vortojn, la registara komisiito komencis laŭte ridegi:

– Saluton, Zebulono! Mi salutas vin Zebulono!

Ĉi tiu salutado estis pli terura, ol fulmofrapo! „Mi salutas vin, Zebulono!”

Nia heroo tiel teruriĝis, ke li preskaŭ terenfalis.

– Kiu diablo portis vin ĉi tien en tiu ĉi pastra sutano?

Zebulono rigardis supren al la komisiito kaj rekonis tiun. Tiu estis Bence Rideghváry. Sed la ĉefnobelo ne rimarkis la gapadon de Zebulono. Tiu rapidis antaŭ lin, trabrakumis, manpremis kaj laŭdis lin.

– Nu, fine vi atingis min. Vi estas brava, rekoninda homo. Vian leteron mi ricevis de Szalmás. Ekde tiam mi atendis vian alvenon. Bone estas, ke vi venis al mi. Tiu ĉi sutano montras, ke vi travenis danĝerajn lokojn. Via fideleco ne restos sen rekompenco. Mi rezervis la promesitan oficon por vi. Krome vi partoprenos iun gravan mision. Zebulono, vi fariĝos granda homo de mi!

Zebulono ankoraŭ nun sentis sin, kvazaŭ li estus eltirita el akvo. Li ne revenis al si mem.

– Kaj nun venu tien ĉi kaj subskribu ĉi tiun paperon, ne demandante pri tio! Nur subskribu ĝin! Vi povas vidi, ke nomoj de la plej eminentaj viroj estas sur la papero.

Zebulono prenis la plumon kaj subskribis la arkon aŭtomate.

La papero, sur kiun li skribis sian nomon, estis tiu historia dokumento, en kiu la hungaraj elitaj nobeloj petegas la caron de ĉiuj rusoj, ke tiu bonvolu kolorigi al ruĝa la akvon de kvar riveregoj de ilia patrujo pere de liaj grandegaj armeoj.

Ĉi tiuj okazaĵoj al Zebulono kaŭzis sufiĉe da ekscito, pro kio li petis favoron, gracon por povi iri dormi. Li dormis ĝis mateno, kvazaŭ li estus suĉinta opion pli frue. Vekiĝinte li rimarkis, ke li strangaĵon sonĝas eĉ nun maldorme. Kiel li atingis ĉi tien, kien li ne volis veni. Kial li forfuĝis de la alia flanko, kie li volis resti? Kia stranga komedio de la sorto estas ĉi tio?

Li vestis sin kaj iris viziti sinjoron Rideghváry kaj sinjoron Szalmás, kiu jam tie estis. La artifika viro nature forfuĝis dum la unua nokto el la kaĝo de Gregorieto Bokŝa kaj malaperis de antaŭ la tribunalo. Szalmás ĝuste per tio amuzis la ĉefnobelon, ke li rakontis: kiel renkontiĝis li kun Zebulono. Rideghváry ridegis kaj opiniis, ke tio estas perfekta ŝerco. La ĉefnobelo petis Zebulonon rakonti tiun gajan historion ĉe la tagmanĝo: kiel ili provokis unu la alian li kaj Szalmás? Sed Zebulono restis serioza kaj nur en si mem diris verson de la sesa psalmo de la psalmaro: „Ni sidis apud akvoj de Babilono”.

Prefere mia lango gluiĝu al mia gingivo ti ol mi rakontu pri la demandita evento! Kaj de tiu ĉi penso Zebulono fariĝis serioza, ne babiladanta homo.

Pro tio la ĉefnobelo pli ŝate ridis pri li.


Unu sola kavaliro

En Peŝto estas granda melankolia silento. Jam estas mateno, sed la stratoj ankoraŭ malplenas.

Cetere Peŝto estas gaja urbo estas la tago de la semajna foiro, sed neniu ĉaro estas sur la foirplaco. Sunbrila tago estas, sed sur la stratoj tute ne estas irado-venado. Anstataŭ svarmado nur kelkaj homoj iradas sur la trotuaro sencele, kiuj devis eliri al la strato, aŭ ne konas ĝuste la situacion. Sur la stratoangulaj domoj mallongtekstaj afiŝoj estas gluitaj, kiujn oni gluis nokte. Kiu legis tiujn, tiu klopodas malaperi de tie.

La teksto de la afiŝoj estas minaco. Ĝi ne havas malnovajn turojn, restaĵojn de fortikaĵoj, kiuj povas rememorigi la malgajajn tempojn. Muroj de la lasta defenda bastiono estas konstruitaj inter la domojn. Ĝi ne havas antikvajn kastelojn, pri kiuj la popollegendo povas diri hororfabelojn. Ĝi ne havas sekretojn gardantajn klostrojn, el kies muroj teruraĵoj aperas. Ĝi ne havas brilajn ĉefnobelajn palacojn. Ĉi tie ne estas Bastille, Tower, Kreml kaj Louvre, aŭ pli granda templo. La urbo similas al hejmoj, kie homoj loĝas.

Mi parolas pri tiu urbo, kiu estis antaŭ dudek jaroj. Tiutempe ĝin ne ĉirkaŭis cent nigraj tuboj, el kiuj elvenanta fluganta fulgo skribas sur la ĉielon triumfojn de la tera vivo. Ĉirkaŭ la muzeo ne viciĝis domoj de la urbo; sed sur la bordo de Danubo ridetis longa konstruaĵvico, kiu konsistis el du-etaĝaj domoj. Tiu similis al brila dentaro de iu bela juna damo. La proksimiĝantan fremdulon jam la unua rigardo vokis. Nun oni devas pentri sur ĉi tiun damovizaĝon nur lipharojn por ne lasi rekoni ŝin de la fremduloj kaj por forkuri de ŝi.

Ĉi tiu liphararo estas pentrita sur la junan vizaĝon de iu damo: kiu estas kurbiĝadanta palisaro de la konstruaĵo de la nova kazerno ĝis la abutmento de la ĉenponto, kiun la imperia armeestro farigis tra la urbo ĝis Danubo kaj sur la bordo de Danubo. Inter la palisaroj estis pafaperturoj. Ĉe abutmento de la ĉenponto la palisaro ĉirkaŭprenis vastan korton, kiu etendiĝas ĝis la nuna konstruaĵo de Lloyd (tiama nacia kazino). Apud la korto ĉe la nuna kronada monteto estas ŝtipfortikaĵo, el kies aperturoj kanonoj kaŝrigardas antaŭen. Tiuj estas miraklo­monstroj, kies aperturoj samtempe estas komenca – kaj fina.

Ĉi tiu ŝtipfortikaĵo estigis la Danub-apudan domvicon sakstrato, kiu estis fermita ĉe duono de la strato. Sur la ĉenponto la civilaj homoj ne trafikas. Ĉe la abutmento de Buda, kie estas la komenco de la tunelfaŭko, estas metitaj dek du kanonoj, kiuj kiel orgenoj je unu signo povas alpafi la tutan ĉenponton.

La afiŝoj, kiuj de frumateno estis metitaj sur la dommurojn, anoncas al la loĝantaro, ke danĝere estas restadi sur la stratoj, aŭ rigardadi el la fenestroj la palisaron, ĉar tiu scivolemo pliigas la ŝancojn de la danĝero.

Sed tamen estis scivolemaj homoj, kiuj rigardis el la fenestroj la vicon de la palisaro kaj rigardis malantaŭ la palisaron. Ili ekvidis la bajonetaron, kiu konstante serpentumis kiel dornodorsa boao malantaŭ la palisaro sur la ĉenponto al Buda sen trumpetsono kaj sen tambursono. Sed kiu timis rigardi la scenon, tiu tutnokte povis aŭdi la konstantan bruegon, pro kiu la domoj skuiĝis, kaj tiu vekis la homojn. Pezaj kanonoj ruliĝis sur la pavimo. Sur la ponton-ponto longa vico de ĉevaltrupoj kaj varĉaroj klopodis pasi unu post alia tre rapideme. Ĉiuj angore demandas: kio okazas hodiaŭ?

Kiam transiris ankaŭ la lasta rajdistaro sur la ŝipoponto, subite ekbruliĝis ties fino atinganta la bordon ĉe Buda. Okcidenta vento blovis kaj ĉar sur la ponto estis stokita gudra pajlo, dum kvin minutoj la tuta ponto plenflamiĝis de unu bordo ĝis la alia. La blua Danubo ŝajnis esti kiel konvulsianta boao trapremita ĉe la talio per fajrozono.

Nun jam ĉiuj sciis, kio okazis.

La imperiestra militestro forbruligas la ponton malantaŭ sia dorso.

Ĉu „malantaŭ sia dorso”? La fiera ĉefnobelo, la orgojla ŝtatviro, antaŭ kiu nur la baronoj kaj la pli altaj ranguloj estas homoj, ne volis interkonsenti kun la hungara nacio, kvankam ĉi tiu nacio volis paciĝi. La tro fiera militestro, kiu antaŭ kvar monatoj ĵetis sian ĉapelon sur tablon de la reĝa apartamento de Buda kaj diris: „Jen! La komedio estas finita!”, kaj nun li forbruligas la ponton malantaŭ sia dorso; li fuĝas kurante de antaŭ la forpuŝita paciĝema mano, kiun li mem devigis manetendi por la glavotenilo.

Kiu venas malantaŭ lia dorso?

Samtempe, kiam la fajrozono de la brulanta ŝipoponto trabrakumis la bluan riveregon, unu sola kavaliro galopegas en la urbon sur la vojo de Kerepeŝ.

Nur unu husaro.

Tiel ŝajnis, se rigardi lian vestaĵon, ke tiu estas ĉefoficiro. Tiu sidas sur bonega purrasa ĉevalo, lia glavo estas en la ingo, la pistoloj estas en la selarko.

Tiu galopegas sola sur la longa larĝa strato.

Malproksime malantaŭ tiu unu eta husargrupo trotas. Ĝi apenaŭ vidas sian kuraĝan estron. La scivolaj homoj, aŭdante la bruegon de la kavaliro, elrigardas de la fenestroj. Kaj tiam – ege subite – post unu momento ŝanĝiĝas la bildo de la tuta urbo.

La unua husaro galopas tra la urbo!

Kiam li fingalopis, eksonis post ĝia spuro unu neesprimebla kriego, kiun Dio aŭdos tiam, kiam la trumpeto de la ĉefanĝelo stentoros: „Reviviĝo!” Tiuokaze multe da vekantoj deskuas de si la teron, sub kiu ili dormis dum jarcentoj kaj sonĝis pri hororaj fantomoj de la jarcentoj, kaj la malfortuloj fortiĝis, la fortuloj malfortiĝis, ĉiuj terbuloj havos animojn, la nivelo de la tero iĝos vivanta amaso, kiu amaso stentoras de angulo ĝis angulo: „Hosana! Hosana!”[90]

Tio estis ĉi tia kriego.

Tio estis terura kriego: „Vivu!”, kiu komenciĝis sur la strato de Kerepeŝ, aŭdiĝis ĝis la stacio, sur la bordo de Danubo kaj ankaŭ en la plej malvastaj stratoj. Poste la kriego leviĝis pli alten ĝis tute al la ĉielo. Tio estis freneza demona ĥoruskanto de pli ol mil cent liberiĝantaj malliberuloj! Tiu estis la salutanta kriego de malliberaj titanoj, kiuj deĵetis de sia brusto la montojn Pelion kaj Ossan![91]

Kiel tage de la reviviĝo, kiam la tomboj elĵetas siajn mortintojn, kaj ĉiuj terbuloj reviviĝas, subite ĉiuj stratoj pleniĝis de popolamaso, kiu estis furiozanta gajanta popolamaso. Kadukuloj, infanoj, viroj, virinoj, taglaboristoj, judoj, kristanoj, konatuloj brakumis, kisis unu la alian, ploregis, ridis, demandis, respondis kaj kriadis elkore la sanktan nomon de la patrujo. Ĉiuj fenestroj malfermiĝis, ĉe la fenestroj aperis la ridetantaj vizaĝoj de la damoj. Ĉiujn florojn de la vitrodomoj oni ĵetadis al la piedoj de la ĉevaloj de la husaroj.

Al piedoj de ĉevaloj de la unuaj husaroj oni ĵetadis florojn, kiuj fingalopis sur stratoj de Peŝto! Ĉevaloj kaj rajdistoj ne vidis la vojon pro la floroj, florkronoj. Antaŭ la husaroj genufalis la altrangaj damoj, nobelinoj kiel antaŭ la mesio kaj kisis la sunbrunigitajn manojn de la husaroj!

Kaj subite sur ĉiuj domoj aperis kaj ekflirtis la hungaraj flagoj, kun sur ili ruĝaj – blankaj – verdaj strioj kaj naciaj blazonoj, kiujn oni devis kaŝadi, por gardi sekrete ĝis nun, kiujn la virinoj portis sur sia korpo, sed ilin teni kaŝitaj estis ege danĝera afero. Sed nun tiuj aperis ĉie: longaj kaj etaj flagoj ekaperis tra truoj de subtegmentoj, en fenestroj, sur balkonoj, sur pintoj de turoj! Unu urbo kvazaŭ ricevus papilioflugilojn, kvazaŭ volus flugi al la ĉielo!

Kiu estis rimarkinta tiam super la brilo, ke el unu fumonubo unu malamika spirito plektas mortotukon. Fumo de la ponto etendas super sian nupton festantan juna urbo kiel unu malfeliĉa funebra vualo. La sola kavaliro, kiu ĉie antaŭis la popolamason, galopis al la strato Hatvan kaj galopis al unu flankostrato. Tie tiu malrapidigis la galopon de sia ĉevalo kaj serĉis iun domnumeron.

Kiam li ektrovis la serĉitan domnumeron, li deseliĝis, la ĉevalon kondukis al la korto de la domo tra la pordego. La dommastro, aŭdante la hufobruon kaj la spronosonon, aperis en la malalta vitropordo. Li havis sur sia kapo hirtan hararon.

Povas esti, ke li estis botisto.

– Bonan tagon! – diris la kavaliro.

Je tiu saluto la dommastro elfalis al la korto kune kun la dompordo. Unue li ekkaptis la oficiron kaj kisis ties manon. La oficiro retiris la manon, sed la botisto kisis la glavingon, sed la oficiro ankaŭ tion ne lasis. Poste li trabrakumis la kapon de la ĉevalo kaj kisis ĝian nazon. Poste li volis kuri al la strato, sed la oficiro kaptis lian kolumon, pro kio nur en la korto komencis kriadi: „Ĉi tie estas la husaroj! Ĉi tie estas la hungaroj!”

– Nu, civitano, ne kriegu tiom freneze! – silentigis la botiston la ĉefoficiro.

– Kiel vi venis ĉi tien, sinjora Moŝto, sinjoro generalo, Sankta Miĥelo ĉefanĝelo?!

– Nu, mi rakontos tion alifoje. Sed nun sendu min al tiu, kiu loĝas en ĉi tiu domo, ĉar mi volas paroli kun tiu.

– Unue diru al mi vian sanktan nomon, ĉar mi ŝatus scii, kiun mi vidas.

– Estas bone, oĉjo, mi diras tiun. Mia nomo estas Riĥardo Baradlay. Se vi permesas, ĉi tie estos mia kvartirejo. Sed unue sendu min al tiu persono.

– Ho, mia Dio! Kiom bela homo vi estas! Tiu ĉi estas husaro! Kaj tiu havas nacian glavon! Kial mortis mia edzino antaŭ unu semajno, nun ŝi povus vidi tiun ĉi homon! Ŝi ne volis morti ĝis ŝi vidos husaron galopi sur la strato.

Riĥardo devis atendi ĝis la botisto ploris sufiĉe. Finfine ploregante la dommastro demandis:

– Kion vi volas?

– Mi serĉas iun sinjorinon. Ŝi loĝas ĉi tie. Ŝia nomo estas sinjorino Bajĉik.

– Jes. Mi scias. Ŝia kvartirejo estas ĉi tie. Ĉu mi povas doni kukon al la bela ĉevalo?

– Lasu mian ĉevalon, civitano. Kiun pordon havas sinjorino Bajĉik?

– Ŝi havas la 21-an pordon sur la dua etaĝo. Per kio mi povas servi vin? Ĉu mi povas preni la bridon de via ĉevalo?

Riĥardo ridetis, ĉar la botisto taksis sin kiel patrioto. Nome li ne volis iri surĉevale sur la etaĝon, pro tio donis la kondukilon al la botisto. Kiam Riĥardo supreniris al la dua etaĝo al la 21-a pordo, la botisto portis sian matenmanĝon la kukon kaj la kafon kaj la kafan kukon al la ĉevalo kaj metis en la buŝon de la ĉevalo. Kaj li treege ĝojis, ke la ĉevalo akceptas kaj manĝas tiun. Subite Riĥardo kriis de la koridoro de la dua etaĝo:

– Ĉu la sinjorino ne estas hejme? Neniu malfermas la pordon.

La dommastro respondis de la korto:

– Ho, la sinjorino ne estas hejme.

– Ĉu ŝi ne havas servistinon ĉi tie?

– Neniu estas hejme.

– Ej ej, civitano, vi devus tion diri ankaŭ en la korto. Mi ne grimpintus sur la etaĝon!

La piulo artifike ridis. Ja li nur volis matenmanĝigi tiun belan ĉevalon.

Dum Riĥardo reiris al la korto, li tute ne volis kvereli kun la oĉjo pro la superflua irado, Li komprenis la ŝercon kaj tiun kutimis akcepti de ĉiuj. La leono ne uzas la ungojn por grati sin, kiel la hundo.

– Kiam alvenos hejmen la sinjorino?

– Mi ne scias.

– Kie ŝi estas nun? Kie mi povas renkontiĝi kun ŝi?

La botisto levis siajn malgajajn okulojn al la ĉielo.

– Ho, estus bone, se la ekscelenca sinjoro povus paroli dum tiu ĉi horo kun ŝi. Vi povus rompi tiun pordon, malantaŭ kiu ŝi loĝas!

– Kial? Kie ŝi loĝas?

– En Buda. En la kazamato.

– Kial ŝi loĝas tie?

– Ĉar ŝi estas enfermita tien. Iunokte oni venis por ŝi kaj arestis. Oni diris, ke ŝi helpas la niajn, al tiuj portas informojn. Tio estas fakto, ke ŝi ofte iris al Debrecen. Oni ekkaptis kaj ŝin kaj ŝian servistinon kaj kunportis ilin al Buda. Mi portis al ŝi plurfoje aĵojn. Sed oni ne lasis min eniri al ŝi. Ŝi estas apud la pordego de Fehérvári en la 1-a numera domo.

Riĥardo kolere frapis sur la tero per la fino de sia glavo. Li tial rapidis kaj tial forlasis la malamikon, ĉar li havas sanktan promeson, kiun li faris al unu brava kontraŭulo, dum tiu agoniis. Do, ne la glorkrono pelis lin, li ne volis ebriiĝi de la gloro.

„La ploro de via infano ne vekos vin de sub la tero!” – sonis la promeso.

Ĉi tiu promeso spronis lian animon ekde tiam. Li estris senpacience, kolere de tago al tago siajn rajdistojn en la batalon, kiu ĉiam komenciĝis denove en Peŝto kaj ĉiutage ĉesis antaŭ la barieroj. Tiuj estis nur pseŭdaj bataloj por kaŝi la formarŝon de la ĉefarmeo, kiu rapidis liberigi la urbon Komárom.

Kaj nun, kiam jam li preskaŭ atingis la celon, la celo estis pli malproksime, ol la infero. Li povas atingi tiun, sed nur damniĝinte. Kiun li serĉas, de kiu li devas ekscii la lokon de la infano de Ottó Palvicz, tiu estas en Buda en la fortikaĵo estas enfermita en prizono. Ĉi tiu malfeliĉa ulino kaŝludas kun la sorto. Kiam Palvicz serĉis ŝin, tiam ŝi estis en la hungara tendaro. Kaj kiam Baradlay serĉas ŝin, tiam ŝi estas arestita de la aŭstroj. Krom ŝi neniu konas la lokon de la infano. Oni ne kutimas rakonti al multe da homoj la historiojn de ĉi tiaj estaĵoj.


Duelo per fulmoj

Ĝiseterne oni diros la riproĉon tutlande – tiel longe kiel ekzistos hungarano – kial estis bezonata la sieĝo de Buda?

Ĉu oni estus povinta agi alimaniere?

Demandu: kial forigis la sinjorinoj de Kartago siajn longajn orflavajn buklojn por fari el tiuj pafarkojn? Kial entombiĝis la belaj amazonoj de punikoj (fenicoj), sub la ruinojn de la preĝejo de Dagon?[92] Kial sopiris rehejmeniri la popolo de Israelo el Asirio el la pendanta ĝardeno de la reĝino Semiramis al la ruinoj de sia sankta urbo? Kial faris dum duonjarcento du milionoj da batalantoj sur kontinentoj kaj akvoj pli ol mil mejlojn, kunportante krucifikson sur la brusto kaj en la mano glavon por reokupi Jerusalemon? Demandu, kial ekbruligis Moskvon la barbara patrujamo super la kapo de la triumfanta malamiko?

Kial defalis la glavo el la mano de Napoleono kaj la krono de lia kapo, kiam li trovis Parizon de malamiko okupita, Kial ekiras denove kaj denove kadukuloj kaj infanoj el ĉiu direktoj de la vento al la urbo de la sep montetoj por morti, aŭ por venki? Kial molestas la mondpacon freneze dezirantoj kun kolera kriego:

– „Roma o morte!” /Romo aŭ morto![93]/

Kaj kion respondos la kondamnanta korporacio de la mondhistorio je tiuj demandoj, tion respondu al tiuj, kiuj demandas nin: kial ni devis sieĝi la fortreson de Buda?

Povas esti, ke la plej supera tribunalo de la historio kondamnos nin kaj niajn kontraŭulojn same. Sed kondamnantoj de la poezio senkulpigos nin kaj pruvos nian pravon. Nome de la reĝo Davido ĝis Victor Hugo: „ne povis esti alie, sed ĉi tiel devis esti!” Kaj la vero, kiun la poeto diras estas eterna vero!

Kio estis Kartago por la popolo punika[94], Jerusalemo por Israelo, la Sankta Tero por la kristana mondo, Romo por la romianoj, Moskvo por la rusoj, tio estis por ni hungaroj la fortikaĵo de Buda! Tiu estis la pulsanta koro de nia patrujo...

Tiu estis la videbla vizaĝo de unu ideala kara patrino...

Tiu estis la honora nomo de patro de legitima naskito...

Ĉu eblis ne senti la pulsadon de tiu ĉi koro?

Ĉu eblis ne malĝoji pro funebro de tiu ĉi vizaĝo?

Ĉu eblis toleri primokadon de tiu ĉi nomo?

Mi aŭdis multfoje pri trankvilaj multaĝaj viroj, kiuj pensadas antaŭ sia faro: „Se iu batus mian vizaĝon, tiun mi elvokus al duelo; tiu mortigus min, aŭ mi mortigus tiun. Se ni ricevus vundon, ni resaniĝus kaj denove duelus. Tiun mi mortigus per tranĉilo, per pugno, per maŝo. Mi pikus, sufokus, dronigus; kaj sur la tero aŭ mi, aŭ tiu restus.”

Nu la sieĝo de la fortikaĵo de Buda estis por ni la sama vangofrapo.

Nu, ni trapensu: ĉu, se unufoje ankaŭ la titanoj povos mankapti la fulmojn, tiam Jupitero ne malvenkos?

– – –

Dek tagoj pasis de tiam, kiam la plej unua husargrupo fingalopis sur strato de Peŝto; tiuj tagoj estis tagoj de turmentoj de Tantalo! La tuta nacio sopiris ĉiujn ŝtonojn de la fortikaĵo de Buda kaj nun ĝi estis antaŭ ĉiuj kiel eta mizera nesto, kiu ne kapablas defendi sin, sed kion eblas detrui, venĝi. Tio estas ludo dum unu nokto por la novepoka strategio kaj tamen pereo, se tiun la venkanto okupos.

En ĉiun korton de la fortikaĵo de Buda oni povas enrigardi de la ĉirkaŭantaj montopintoj. La okupacianta malamiko tiel legas el ili kiel el malfermita libro, vidante la okazaĵojn en tiuj kortoj. Ties muroj estas malnovaj brikomuroj sen antaŭaj remparmuregoj. Trinkebla akvo ne estas tie, ĝia sola akvokondukilo estas sur la bordo de Danubo. Se la malamiko malbonigas tiun akvokondukilon, tiam la soifo elpelos la fortikaĵan gardistaron sekvatage.

Kio estis tamen la mirakloforto de la fortikaĵo de Buda? Ĝi en tio estas, ke Peŝto situas ĉe ĝiaj piedoj. Pro ĉiuj kugloj de la armeo sieĝantan Buda-n, la sieĝata armeo tiel respondas, ke ĝi Peŝton kanonas. Nome la ideo superas la homan koron! La atakito diras al la atakanto: „Se vi kontraŭ mi tiras glavon, tiam mi, per mia glavo, trapikas la koron de via filino, edzino, suĉinfano.”

Kaj tiu faris tiel.

Dum la deka tago post la forlaso de Peŝto husargrupo galopis sur la ĉefstrato de la akvaurba parto de Buda. Imperiestra infanterio staris sur la placo „Bomba” (bombo). Ĉe ili estis du kanonoj. Kiam la husaroj atingis en pafdistancon, ambaŭ kanonoj salutis ilin samtempe per mitrajlaj pafoj. La mitrajloj[95] saltadis sur la muroj de la domoj. Kelkaj scivolaj gastoj rigardis antaŭ unu kafejo la mortan ludon. Super iliaj kapoj siblegis la kugloj. Unu el inter la kugloj resaltis de la marmora sojlo de la kafejo kaj la sidantan kasistinon, la junan dekokjaran fraŭlinon mortigis.

La husargrupo retiriĝis al la banejo Császár (imperiestro) kaj la imperiestra infanterio same retiriĝis malantaŭ la barikadojn de la akvaj digoj. Nur tri husaroj galopis post ili ĝis la bariero, kiuj konsistis el pezegaj traboj. Ĉe la bariero ili precize rigardante ekzamenis la digojn kaj poste mallaŭte regalopis dum la kugloj siblegis. Ies ĉevalo glitis sur la glitiga trotuaro sed poste forgalopis. Tiun ĉevalon civitanoj ekkaptis, kiuj staris antaŭ la kafejo.

Je la dekdua horo kaj tridek minutoj, en sunbrila tagmezo, alvenis la unua grandnombra patrujdefendanta grupo kontraŭ la barikadoj de Buda. Tiu estis la deka bataliono. Ĉiuj oficiroj rajdis ĉe la avano de la militformacio.

Oni pafis ilin per dekfuntaj kanonoj de bastionoj de la fortikaĵo. Antaŭ la arsenalo estantaj mortieroj (kanonospecioj)[96] ĵetadis bombojn inter ilin. El inter la palisaroj konstanta pafilpafado akceptis ilin. Sed kontraŭ tio ili antaŭeniĝis.

Nun subite la klinbariero malfermiĝis duflanken kaj el la tieaj kaŝitaj kanonoj per mitrajloj oni ekpafis la batalionon.

La sieĝado estis rompita per la mortiga pafado. Unu parto de la sieĝantoj kuris al la domoj kaj de tie daŭrigis la pafadon kontraŭ la palisaroj, la alia parto eskapis al la rezerva 33-a bataliono. Nun ĉi tiu bataliono ekatakis. De ĉiuj bastionoj ili estis pafataj de nun. Sed tiu bataliono iris tamen antaŭen al la klinbariero. Sed ankaŭ ilin sama sorto atendis.

Nun unu kuraĝa hungara kanonistoficiro per kanonoj de la bordo de Danubo komencis pafigi de proksimo la klinbarieron. La plenkugloj knarante elŝiris la pezajn pordegojn. La malantaŭ ili kaŝitaj kanonoj iĝis malkovritaj kaj restis sendefendaj, la defendantaj armeoj eskapis de antaŭ la pafoj, kiuj trafis ilin neatendite. La proksimiĝanta bataliono kriis „vivu”-on kaj per bajonetoj atakis al la palisaroj. La disŝutita deka bataliono reviciĝis kaj rapidegis al la stratetaĉoj, kaj dum sama momento estis atakita la tuta palisarvico. Du raketflugigantaj kolonoj komencis ataki la digojn kaj la akvokondukilojn, putojn.

Nur ankoraŭ kvaronhoro estas bezonata! Nur ankoraŭ mallonga batalo necesas, mallongtempa fortostreĉo! Se la atakanto ne povus okupi la akvajn digojn, sed povus detrui la akvokondukilojn per aŭdaca atako, se ĝi ne estus plu, tiam la atakantoj gajnus tre valoran tempon, ja ne estus jam devo defendi plu la fortikaĵon.

Kaj nun alvenas ordono de la hungara ĉefmilitestro ĉesigi ĉie la batalon. La bonŝanco de la rapida sukceso estis ĵetita. Kial ili devis ĉesigi la batalon? Tial, ke la du militestroj interŝanĝu leteron. Ĉar la du bonaj soldatoj pruvis, kiaj malbonaj oratoroj estas ili. La stiloj de la bombadoj ne boniĝis dum du jarcentoj. Kiel en 1686 Karlo Lotharingen tiel stimulis Abdurrahman[97]-on, se tiu ne kapitulacos kun la tuta defendantaro de la fortikaĵo de Buda, tiam, la gardistaron de la fortikaĵo li „trasaltigos sur sia glavo”, samtiel okazis en 1849 kiam la patrujdefenda generalo Görgey agis kontraŭ la aŭstra imperiestra generalo Henczi.

Abdurrahman respondis tiel, ke kristanajn kapojn de cent malliberuloj li pikigis sur lancopintojn sur la bastionmuroj. Generalo Henczi kanonigis la sendefendan popolon de Peŝto. Ja tion li povis fari havante potencon.

Prefere li estus dirinta: „kion mi faris, tion mi faris: ĉar viaj ĝojoj ĉagrenas min, ĉar via ĝojjubilo indignigas min. Pro tio mi volas fari vundon sur la koro de via popolo, kiu ne saniĝos dum jardekoj. Ĉar mi malamas vin, mi volas estigi sangospurojn en sanktaj urboj de via lando, kiuj spuroj ne sekiĝos ĝis Dio sendos anĝelojn por malaperigi tiujn.”

Sed nur tiel li defendis sin, ke civitanoj de Peŝto kanonis al Buda! Ja se Herostrato tion estus dirinta siatempe a.K. en 356, ke li nur la kulojn volis fumeligi el la templo de Diana, kaj tio kaŭzis la tempobruliĝon, kial li ne povus legitimi sin same?

Tiu fortikaĵkomandanto ne konis sian superhoman potencon. Li, kiu ĉiutage kuraĝis donis vangofrapojn al la ribelanta giganto, al fajron vomanta miraklo de la Apokalipso, kiu lin disŝiros, kiu kuraĝis treti timante la gardatan trezoron de unu nacio, la adoratan ĉefurbon, ankaŭ li ne provas ekskuzi sin! Ja ĉi tio estis heroaĵo, aŭ krimo.

Se ĝi estis heroaĵo, ne estas bezonata ekskuzo, sed se ĝi estis krimago, ne estas ekskuzo por ĝi. Se ĝi estas laŭro, ĝi ne povas velki, sed se ĝi estas makulo, ĝi estos neviŝebla. Ne necesas kovradi ĝin. Ja la olimpiaj ludoj havis publikon. En Buda[98] estas la podio kaj en Peŝto estas la spektantejo. Inter ambaŭ la distanco estas apenaŭ 500 paŝoj. Tiu estas batala ludo, dum kiu vera sango fluas, veraj herooj rolas kaj estas ankaŭ piroteknikaĵo, kiu estas fortikaĵbrulego, bombofalo. Kiel oni povas imagi, ke la spektantaro de ĉi batala dramo restu muta kaj ne ekkriu rimarkante aperi novan kanonon sur la monto Gellért[99], kiu pafas kuglojn kaj la armita armeo eskapas de tie, kie la kugloj falas sur teron.

La popolo plenplenigis la bordon de Danubo de la insulo Margareta[100] ĝis la latinnoma Soldatedukanta Akademio nomita Ludoviceum (Hungara Reĝa Patruj­defenda Ludovika Akademio) kaj sonis dum la tuta batalo la entuziamiga stentorado!

Sed subite el la fortikaĵpinto estis ordonita silento: „Ĉit!”

– – –

Riĥardo vere enkvartirigis sin tien, kie la dommastro bone kaj kare akceptis lin. La gastiganto ĝojis.

Kiam la 4-an de majo aŭdeblis la unua kanonpafo, majstro Miĥelo forlasis la dommastran ĉambron; tiu gardu la domon, kiu volas fari tion. Poste li kuris eksteren. En la pordego li renkontis Riĥardon, kiu rapidis al sia militĉefo.

– Kien vi kuras, civitano? – demandis Riĥardo la botiston.

– Por rigardi la sieĝon.

– Gardu vin, ĉar oni pafos vian piedon.

– La kuglo ne venas trans la akvo! – instigis sin majstro Miĥelo.

– Nu, tion ĉi mi ne sciis.

– Sed mi scias. Ĝi havas fizikajn kaŭzojn. Ties kaŭzo estas la „altirforto de la akvo”. Tiu estas granda ĉe la akvo. Mi frekventis la lecionojn en lernejo!

Post du horoj Riĥardo denove renkontiĝis kun majstro Miĥelo. Tiam jam multe da homoj kuregis eskapante sur la stratoj; ankaŭ majstro Miĥelo anhelis.

La granda akvo ne altiris la kuglon. Oni mortpafis de bastiono de la fortikaĵo naŭ homojn el inter la gapantoj.

Poste la spektantaro malaperis, sed el la fenestroj, kiel el loĝioj rigardis plu la batalan ludon. Oni kredis, ke la kuglo ne trarompos la murojn. Kaj ili plezuris.

Poste subite la bastiono de la fortikaĵo diris: „Tremetu!” Kaj oni komencis ĵetadi de tie bombojn, fajroludilojn al la najbara urbo. Sur la sennuba vespera ĉielo, kiel falantaj meteoritoj flugis la bomboj havantaj fajrajn vostojn, anoncante eksplodante la homan koleron. Starante ĉe la pordegoj la homoj kalkulis 316 eksplodojn super sia kapo.

Ĉi tio ne estis puno kaj venĝo, estis nur admono. La bomboj ne ekbruligis. Ili nur komunikis al la popolo, ke la ĉielvolbaro estas nur fabelo kaj ne firmamento. Ĝi ne kovras la kapon de la bonaj kaj la malbonaj mortaloj, nome de neniu.

La fortikaĵo de Buda havis ankoraŭ nekonatan forton. Nome ĝia sieĝanto pensis, ke ĝi estis pli malforta, ol ĝi vere estis.

Tiu opiniis, se ĝi ektimigos la sieĝatojn, tiam li povas okupi la fortikaĵon.

Kaj tiu rimarkis, ke ne bombasto estas bezonata, sed bombo.

Ĉe la unua kuratako per dudek ok kanonoj la sieĝanto atakis la fortikaĵon kaj de tie naŭdek du kanonoj respondis. La kanonoj de la sieĝantoj estas batal­kanonoj, iliaj pezoj estas ses kaj dekdu funtoj. La kanonoj de la fortikaĵanoj estis fuzaĵoj, ilia pezo estas 24 funtoj. La sieĝantoj uzis sepfuntajn haŭbizojn, la fortikaĵanoj respondis per sesdekfuntaj bomboj.

La sieĝanto havis unu signalvorton apud la ĉapelo kiel faris patrino de Sparto[101]: „Se via glavo estas mallonga, longigu ĝin per unu paŝo!” Tiu devis iri proksimen al la kontraŭulo por respondi per siaj malgrandaj kanonoj. Kaj la sieĝantoj per tiuj malgrandaj kanonoj devigis retiri la defendantajn armeajn kanonojn. Tiu repelis de la monto Kalvario en la kazernojn la remparon defen­dantan infanterion kaj de la monto Gellért sukcesis forbruligi la ĉefgardistejon kaj la palatindeponejon.

Je tio estis granda ĝojkriado sur la peŝta flanko de la riverego Danubo. Pro tio sekviĝis bombado dum du horoj el la fortikaĵo. Kontraŭ tio ne estis helpo. Ĉi tio estis la unua vangofrapo. La sieĝanto sentis tion, ruĝiĝis, kaj dentogrincadis. La sieĝanto ne havis sieĝkanonon.

Dum la sekvataga militkonsilado estis decidite, ke la fortikaĵo de Buda ne estas nesto, sed fortreso, kiu postulas laŭregulajn okupacion, sieĝon, batalon. Estas bezonate portigi sieĝkanonojn kun kugloj el la Danubo-borda limgardejo Komárom. Ĝis ilia alveno, nokte ili devos konstrui sieĝkolonojn kaj por kaŝo de la konstruado, ĉiutage ili devas aranĝi pseŭdo-kuratakojn!

Elprovoj de la soldato estas la pseŭdo-kuratako: kurataki – retiriĝi, batali kaj doni-ricevi vundojn; per bataloj pasigi la tempon;

Dum unu paciencon laciganta tago Riĥardo diris al majstro Miĥelo:

– Civitano! Ĉu vi havas emon meriti ducent forintojn?

– Dependas de tio, kion mi devas fari! – respondis la majstro saĝe.

– Vi devas ŝteliri en la fortikaĵon kaj de tie porti informojn pri la tiea stato. Vi tion diris, ke tie vi povas orientiĝi.

– Mi povos fari tion, certe – respondis majstro Miĥelo – sed mi ne petas la ducent forintojn, ĉar mi faros tion el amikeco, senpage.

Riĥardo akceptis tiun amikan geston.

– Kiel vi povas eniri, civitano? Ĉar tion vi devas fari saĝe.

– Tio estas tre simpla afero. Mi ŝteliros en la fortika]on kun konataj kamparanoj de Hidegkút, survestos min kiel kamparano dum la semajna foiro. Ĉiumerkrede kaj ĉiusabate la kamparanoj iradas tien kaj portas ovojn, legomojn, buteron. Inter ili mi povos intermiksiĝi.

– Tio estas bona! Grava afero estas ekscii, kia etoso regas inter la fortikaĵ­gardistoj.

– Mi faras tion. Mi esploros ĉion.

– Ĉu vi parolas itale?

– Ne. Ankaŭ ne mia avo. Sed mi ekscios ĉion de ili.

– Poste du vortojn diru al tiu sinjorino, kiu tie estas malliberigita: kie kaj ĉe kiu estas tiu infano, kiu estis doninta al ŝi. La baptonomo de la infano estas Karlo, ĉirkaŭ kies kolo estas duonrompita kupromonero.

– Jes. Ĉu ankaŭ vi serĉas tiun infanon? Ankaŭ alia oficiro interesiĝis pri tiu infano. Ĉu tiu oficiro ankoraŭ vivas?

– Ĝuste tial mi serĉas tiun infanon, ĉar tiu oficiro mortis.

– Bone, mia sinjoro. Mi informiĝos pri tiu. Tiu alia oficiro regalis min de mil forintojn, se mi iras al Debrecen post sinjorino Bajĉik. Mi ne iris tien. Vian peton, kara ĉefnobelo, mi plenumos senpage. Mi serĉos sinjorinon Bajĉik en la kasamato.

En la sekva merkredo majstro Miĥelo ŝteliris en la fortikaĵon kiel iu ŝvaba kam­parano. Li revenis ĝoje. Riĥardo atendis lin senpacience. Riĥardo ĉirkaŭbra­kis lin, kiam li alvenis.

– Mi estis ĉie. Oni ne suferas mankon en la fortikaĵo, ĉar ne estas multe­kosteco. La civitanoj ankoraŭ ne volas foriri el la fortikaĵo. La artileriistoj aĉetas ĉiujn delikataĵojn. Por ĝi ili pagas bone. Ĉe la pordegoj de la fortikaĵo estas sablosakoj por defendi tiujn, sed ĉe la akva pordego oni libere povas trafiki. Ĉe la Fiŝkaptista bastiono oni faris tranĉetojn por la soldatoj.

– Kiaj estas la artileriistoj?

– Orgojlaj.

– Kiaj estas la aŭstraj infanterioj?

– Bonhumoraj.

– Kiaj estas la kroatoj?

– Koleraj.

– Kiaj estas la italoj?

– Evitemaj.

– Ĉu ili ne montras senesperiĝadon, aŭ ne ribelas apud ni?

– Ne.

– Kia estas la etoso de la italaj soldatoj, civitanoj?

– Dum aĉetado de cepoj, terpomoj ili metas tiujn en buntajn poŝtukojn, ĉar ĉiu havas buntan poŝtukon.

– Ĉu la poŝtuko estas la bazo de via studado?

– Tio estas tute aŭtentika. Se ili pensus pri tio, ke la fortikaĵo kapitulacus, tiam ili portadus blankan poŝtukon. Se foje malfacilos la situacio, tiam dum la lasta horo ni povos kalkuli je ilia helpo. Sed ĝis tiam ne. Se niaj sieĝeskaloj estos ĉe la muro, tiam ili helpos por suprengrimpi, sed antaŭ tio ili pafos nin. Ho, mi konas ilin. La italo estas sangvina amanto, sed malvarmsanga bona amiko.

– Ĉu vi povis paroli kun sinjorino Bajĉik?

– Mi ne povis atingi ŝin. Oni forportis ŝin ankaŭ el la malliberejo, ĉar ŝi malsaniĝis kaj oni portis ŝin en la hospitalon kun ŝia servistino, kiu same malsanas.

– Kio estas ilia malsano?

– Tifo.

Riĥardo ektimegis. Tio estas granda moŝto, ĉar ĝi rapide forportas la homon!

– Tiuj estas du malamikoj: la tifo kaj la ĥolero sieĝas la fortikaĵanojn. La mortinton oni metas en arkaĵejon, ĉar la fortreso ne havas tombejon.

– Ĉu vi ne povis paroli pro tio kun la sinjorino?

– Nur ĝisduone. Mi demandis ŝin skribe, sed mi ne ricevis respondon. Sed mi certe scias, ke la slipon, kiun mi skribis al ŝi, ŝi ricevis, sed respondo ne venis, vane mi staraĉis antaŭ la pordo. Ĉar la aliajn kamparanojn oni forsendis el la fortikaĵo, ankaŭ mi devis foriri. Dum la sekvontsemajna foiro mi denove eniros tien kaj pri la ceteraĵoj informiĝos.

Tiel ŝajnas, ke turmenta afero estas sieĝi fortikaĵon kaj stari dum semajnoj antaŭ unu stulta muro por tiuj homoj, kiuj portadas spronojn sur la piedoj kaj en la koroj, dum la kontraŭulo montradas la langon al tiuj. Dum la tria tago de la sieĝo la naŭdek procentoj de la sieĝantoj jam ne havis paciencon. Ili volis kurataki ĉiuflanke al la pordegoj. Ilia vango brulis pro la honto kaj ilia koro koleris. En la militkonsilantaro estis granda eksciteco.

– Kurataku! –Venis la preskaŭa ordono.

Ekscititaj scenoj okazis. La plej bonaj amikoj malkonkordis unu kun alia. Ili nomis unu la alian, al du partioj apartenante: „Malvarmsanga partio” kaj „sangvina partio”.

Ĉi tiel renkontiĝis unu kontraŭ alia la du fratoj Baradlay. Edmundo kompre­neble apartenis al la malvarmsanga partio, kaj Riĥardo al la sangvina partio.

Ili tiel interkverelis dum la kunsido de la kvara tago de la sieĝo kiel du veraj malamikoj. Kvazaŭ ambaŭ fratoj estus signintaj unu la alian kiel celtabulon de la alia.

Ĉi tio estis la vera bildo. Frato kontraŭ frato batalas. Kial ili batalis? Ĉu ili konkuris, kiu ŝatas pli fidele la patrujon? Kiu estas la plej kuraĝa? Kiu trovis la ĝustan vojon? Pro tio ili ĉagreniĝis unu kontraŭ alian!

– Ni devas fini la sieĝon! – diris Riĥardo, dum la opiniadoj diversiĝis.

– Ni devas komenci tiun! – kontraŭis Edmundo – de ĉiuj flankoj ni kurataku!

– Sed nun nur tri flankoj estas liberaj, la kvaran fermas Peŝto.

– Ankaŭ de Peŝto ni povas kurataki. Trans Danubo ni povas rompi la akvo­kondu­kilon per niaj kanonoj kaj povos kurataki la Akvan urbon).[102]

– Sed dum tio kanonoj de la fortikaĵo povas pafi Peŝton, kiu iĝus ruina.

– Peŝto ne interesas nin! Antaŭ dek unu jaroj estis inundo kaj tie estiĝis kotomaro! Ni denove rekonstruis tiun. Hodiaŭ ĝi forbruliĝu! Post dek jaroj ĝi estos pli bela, ol iam. Nun unu gajnita semajno estas eterneco, tuta mondo, en kiu Peŝto estas nur unu atomo. Se ni malfruos kaj ne sieĝos, tiam ni malvenkos la tutan militiron. Pereu, brulu niaj kvindek milionoj de havaĵoj, mortfalu niaj kvinmil homoj, sed la fortikaĵon de Buda ni devas okupi dum kvardek ok horoj.

– Kio estos la rezulto, se ni perdas la kvindek milionojn da havaĵoj kaj la kvin mil homojn?

– Tiam ni povos sieĝi la fortikaĵon ankaŭ de la orienta direkto.

– Ĉu sur la kruta fortikaĵmonto?

– Jes.

– Mi jam informis fakulojn de la militkonsilantaro pri tio, kion mi esploris. Kontraŭ la reĝa palaco ĝis la Danubo estas subtera kanalo, kiun konstruis la turkoj. Dum la sieĝo unu armeo povas eniri. La kanalo kondukas al la palaco Aleksandro. Inter la viena pordego kaj la akva pordego estas unu kovrita ŝtuparo, sur kiu unu ĉioriska elita sieĝanta taĉmento povas atingi la etan pordegon kaj tiun pere de unu petardo oni povas disrompi. Sub arboj de la fortikaĵĝardeno la ĝardenistdomo ĉe la suda rondforma bastiono facile okupeblas. Sub la 4. kaj 5. numeraj bastionoj estas du keloj, kiuj plufoseblas, kaj plenigite per pulvo en aeron eksplodigeblas kune kun la super ĝi estantaj muroj. Kiam ni kuratakas de ĉiuj direktoj la bastionojn, ni povos trovi la italan regimenton, kiu ne batalos serioze, vidante nian seriozan atakon.

Edmundo respondis al li:

– Ankaŭ mi studis la menciitaĵojn kaj mi scias, ke la subtera kanalo estas terple­nigita. Krome ĉiuj pordegoj – escepto la akva-urba – estas barita per sablosakoj ĝis la volbaro. Oni forigis el la kovrita ŝtuparo okdek ses ŝtupojn. Ĝis la ĝardenistdomo oni devas surgrimpi tri balustradojn. Inter la fortikaĵmuro kaj la finoj de la menciitaj keloj la distanco estas dek klaftoj. Ni devas fosi dek kvin klaftojn da distanco, kio ne estas dutaga laboro, kaj mi ne kutimis kalkuli je timo de la malamiko.

La okuloj de Riĥardo nun jam estis ekscititaj. Li sentis, li nepre devas diri al iu ian malĝentilaĵon por faciligi sian animon.

Li streĉis siajn pugnojn al la seĝo, sur kiu li sidis, kaj ekstarante de tie demandis sian pli maljunan fraton:

– Ĉu la bravecon de niaj propraj taĉmentoj vi ne kalkulas?

Kaj Edmundo respondis trankvile kaj pripensante:

– Eĉ ne tion, se temas pri matematikaj kalkuloj kiel ĉe fortikaĵsieĝo.

Efike de tio Riĥardo kolerante kaj fiere ĵetis reen la vortojn:

– Ĉar ankaŭ vi estas malkuraĝa kiel ĉiuj civiluloj!

Li bedaŭris tuj la diritaĵojn, sed li faris tiel, kvazaŭ li treege brave estus respondinta.

Edmundo paliĝis kaj per siaj entuziasmaj okuloj fikse rigardis al sia pli juna frato kaj diris mallaŭte, sed durvoĉe:

– Ĉi tion ankoraŭ neniu diris al mi.

Ĉi tiun scenon subite io interrompis. Dekdu funta kuglo trarompis la muron de la etbiena agrikultura domo nomita pri la posedanto Laslovsky kaj tra la alia muro elflugis super la kapoj de la konsilantoj.

Baldaŭ venis alia kuglo, kiu la tegmenton kunportis.

Kaj ankoraŭ bombo alvenis, kiu diseksplodis sur la korto de la etbieno.

– Ĉi tio estas perfido! – kriis la membroj de la militkonsilantaro, saltante de la seĝoj – Iu perfidis al la malamiko la lokon de la ĉefkomandejo kaj nun tutforte tiu pafas la etbienon.

– Ĉi tie ni ne povas resti plu – konstatis la estro. – Iru, Riĥardo Baradlay, donu ordonon al la rajdistaro marŝi al Zugliget.

Riĥardo rigardis al sia pli maljuna frato.

Edmundo restis sola sidante ĉe la tablo. Li ne movis sin, ne atentis la muron rompantajn kuglojn. Iu plumo estis en lia mano.

Riĥardo hontis. Lia pli maljuna frato estis fanfaronanta sangvina, kiu estis afektulo. Sed ankaŭ ion alian li sentis pri li.

– Nu, bone estas, oldulo – li alparolis al li paŝante – mi rekonas, ke vi estas kuraĝa homo. Sed ne restu sidanta tie ĉi, ja ni iras plu.

– Tial mi restas sidanta tie ĉi, – diris Edmundo frigide, – ĉar mi estas protokolisto de la militkonsilantaro kaj volas aŭdi la rezolucion. Kion mi skribu en la protokolo de la kunsido?

– Li havas pravon – diris ĉiuj. – Unue ni devas decidi, antaŭ tio la kunsido ne finiĝas.

– Do, ni balotu!

– Ĉu ni kurataku la fortikaĵon hodiaŭ, aŭ morgaŭ?

– Ĉu jes, aŭ ne?

– Bonvolu eksidi sur viajn lokojn kaj ekstaru por respondi!

Ili denove sidis al la tablo. Dum la baloto la kanonoj de la fortikaĵo pafis la supron de la etbieno. Ĉiuj balotis jeson. Ankaŭ Edmundo. Poste ĉiuj rapide foriris el la pafata domo.

Edmundo unue faris la protokolon pri rezolucio de la hodiaŭa kunsido. Riĥardo ne forlasis lin.

– Venu de tie ĉi! – li instigis sian fraton. – Ja ĉiuj rekonas, ke vi estas brava knabo. Vi ne estas malkuraĝa. Ankaŭ mi rekonas.

Edmundo fiere kiel iu romia patricio kolektis siajn dokumentojn kaj diris al sia pli juna frato:

– Ankoraŭ ni priparolados pri tio ĉi unu kun alia.

Kaj li eltiregis sian brakon el la mano de Riĥardo.

– Ĉu vi volas dueli kun mi?

– Baldaŭ vi ekvidos li diris, poste li turnis sin de Riĥardo fiere.

La kuratako estis planita por la sekva tria tago.

La plano estis la sekva:

De Peŝto oni devas ataki la kontraŭulon en la akvaurbo de Buda. La pali­sarvico, kiun konstruis la kontraŭulo, bone forbaris la atakantajn kanonojn ĝis la kuratako. Sed kontraŭ la kanonoj de la fortikaĵo oni ne povas defendi sin longtempe. Tri stratoj de la Lipót-urbo de Peŝto tiel situas, ke el la fortikaĵo oni povas pafi per fajroludiloj sur la peŝtajn urbopartojn, kiujn facile eblas liveri trans la stratoj.

Por defendi tiujn stratojn oni metu lanajn sakojn kaj sablosakojn. Tiujn sakojn kvincent volontulaj taglaboristoj portu dum la ĝusta momento al la ĝusta loko.

La 9-an de majo la kanonoj de Buda kaj la peŝtaj fajroludiloj samtempe komencas pafi kontraŭ la fortikaĵo. Dum tio du batalionoj kurataku la fortikaĵ­ĝardenon kaj du batalionoj la akvokondukilsistemon.

La aliaj korpusoj kurataku la pordegojn de Fehérvár kaj Vieno.

La plej gravan sieĝon tiu brigado faros, kiu sieĝas la fortikaĵĝardenon.

Dum la atakantaŭa tago la patriota domprizorgisto denove ŝteliĝis en la fortikaĵon kiel ŝvaba kampulo.

Li havis malbonhumoron, kiam li revenis al Riĥardo.

– Perfidulo estas inter ni! – diris li. – Ĉion, kion ni planas, oni scias pli frue en la fortikaĵo. – De kie vi scias tion, civitano?

La domprizorgisto timante ĉirkaŭrigardis kaj diris flustrante:

– Mi renkontiĝis en la fortikaĵo kun Szalmás[103].

– Kiu estas tiu?

– Iu misfama spiono.

– Kvazaŭ mi aŭdintus iam ties nomon.

– Povas esti. Tiu estis maldungita notario en Nemeŝdomb.

– Jes, nun jam mi rememoras tiun.

– Tiu estas danĝera homo. Tutvintre tiu fuĝadis inter la du tendaroj kaj multfoje estis en Peŝto[104]. Mi sciis tion, ke tiu estas spiono. Unufoje mi piediris post tiu ĝis Cibakháza[105] por anonci al iu gerilano. Tiutempe oni ekkaptis tiun, sed nokte li forfuĝis kaj nun denove estas en la fortikaĵo. Mi rekonis tiun, spite de tio, ke tiu havis lipharojn tonditajn mallongaj, portis belan frakon por aspekti nobelo. Mi tremetis, dum tiu preteriris min, ĉar ankaŭ tiu rekonis min. Foje mi premadis lian gorĝon en unu kafejo. Ni konas unu la alian. Mi ne kuraĝas iri al Buda, aliokaze. Sed tiu certe venos ĉi tien. Tiam mi ekkaptos lin kaj tiuokaze li havos malbonon. Sed nun atentu, bravaj sinjoroj, ke tiu homo ne povu kaŝe transkuri inter la gardostarantoj al la kontraŭulo, ĉar tiu unu homo povas fiaskigi la planojn de la tuta sieĝo.

Riĥardo ridetis, ĉar la civitano montris sin grava kaj maltrankviliĝadis. Sed la civitano – tiel ŝajnis – pravis.

Dum fruvespere Riĥardo rajdis al la bordo de Danubo sur la ŝipoponto, kiu estis farita ĉe la fino de la insulo Csepel[106] sur la rivero. La domprizorgisto jam estis tie. Li amikiĝis kun la soldatoj. Ĉiuj soldatoj konis lin. Li estis fama oratoro.

Post vesperiĝo la civitano ekserĉis Riĥardon.

– Venu al la bordo, ĉar mi montros ion.

Riĥardo lasis sin inviti.

– Rigardu al la peŝtaj domoj de la Danub-bordo. Tie vi vidos duetaĝan domon, kiu havas kvin subtegmentajn fenestrojn. En la kvin fenestroj kvin kandeloj lumas, nome por ĉiu fenestro unu kandelo.

– Mi vidas.

– Nun atentu la kandelojn ĝis la kvaronhoro. Unue unu, poste alia kandelo lumas, poste ĉesas la lumo. Kelkfoje aperas en unu fenestro ankaŭ du kandeloj. Ĉu vi scias, kion signifas tio?

– Tio signifas, ke en tiuj mansardoj tiuj homoj loĝas, kiuj vizitas unu la alian.

– Ĉi tio estas iu sekreta telegrafo. Kaj tiuj kandeloj estas signojn donantaj literoj, per kiuj ili informas la fortikaĵanojn.

Sed nun jam Riĥardo ne nur ridetis, sed ridis. Tamen la civitano denove pravis. Vespere je la deka ekiris la kuratako de tri flankoj kontraŭ la fortikaĵo. La patrujdefendantaj batalionoj marŝis ĝis la muroj. La haŭbizoj komencis ŝuti kuglegojn sur la fortikaĵon. Post unu horo jam duloke flamis la strato Úri en la fortikaĵo. La fajron estingantaj soldatoj en la nokta fajrolumo aspektis sur la brulantaj muroj kiel nigraj gnomoj. Kuratakon de la tri flankoj oni planis por la noktomezo: atako de Peŝto[107].

En ĉi tiu momento la bomboĵetanta kanonspecio knalis, kies bombo surfalis sur la placon de la teatro, kie estis metitaj la artileriaj baterioj de la ludraketetoj. La diseksplodantaj pafaĵoj timigis la artilerion, kiu eskapis sur la vojo al Vác[108] ĝis la placo Széna (fojno). La dua bombo alfalegis la placon Jozefo, kie la taglaboristoj plenigis la sablosakojn. La taglaboristoj forkuris. La tria bombo surfalegis sur placon-Nova, kien la lansakoj estis metitaj. La bombo bruligis la lanaron. La bomboj estis direktigitaj tre tre precize, kvazaŭ ili estus invititaj tute tien. Vere okazis tiel, ĉar ĉiu ero de la prepariĝo estis perfidita. La kontraŭuloj montris tion, kion ili povas fari kaj kion kuraĝas fari. Ili bombardis la ĉefurbon ĝis mateno. Ĝiaj pafilegoj atingis ankaŭ la plej malproksimajn partojn. Oni detruis kaj bruligis. Pro kvincentdudek bomboj kaj kugloj la ĉefurbo ne dormis kaj ĉiuj povis vidi, ke en la urbo ne estas rifuĝejo. Pro tio la loĝantaro kuris al la Urba Arbaro kaj de tie gapis la danĝeron de la urbo. Ĉi tio estis por la sangvina partio terura jurisdikcio. La varmsanga partio mutiĝis, kapitulacis. Ĝi devis rekoni, ke ili devas komenci la sieĝon, ne fini. Oni devas portigi la sieĝpafilegojn kaj sieĝkano­nojn el Komarom kaj regule devas okupi la fortikaĵon. Anstataŭ la entuziasmiĝo ĉion estris la serioza elkalkulado.

Majstro Miĥelo anoncis al la instanco, kion li spertis dum la fatala nokto kaj la instanco konsideris la aferon de la lumigitaj subtegmentaj fenestroj. Tio estis nedanĝera afero. Kvin fraŭlinoj loĝis en tiuj kvin mansardoj. La enigmoj de la lumigitaj kaj estingitaj kandeloj facile estis klarigitaj kaj tiun civitanon oni priridis.

Triatage la sieĝkanonoj alvenis, sed anstataŭ naŭdek ses nur naŭ.

Sed estis bezonataj multe da tagoj por starigi tiujn malfacilajn kanonojn. Sur la montoflanko oni devis elhaki la arbojn por fari lokon por la kanonoj. Oni faris la laboron dum noktoj, ke la bruegon la kontraŭulo ne aŭdu. Ili faris konstante pseŭdajn atakojn por deturni la atenton de la kontraŭulo. Nokte daŭris la batalo, sieĝo, kanonado; dum tio la sapeistoj faris silente en la montoflankon lokojn por la kanonoj.

La 13-an de majo unu grenado surfalegis sur la Fiŝisto placon en la pulvan turon apud la konstruaĵo de la registara kamero. Kiel eksplodanta vulkano leviĝis la flamo al la ĉielo, ĵetadante la brulantajn ardaĵojn kaj la disŝiritajn homajn korperojn. La ĉirkaŭantaj domoj krevadante ruiniĝis. La eksplodo kunportis la supron de la ĉefpreĝejo. La sieĝanta tendaro ĝojegante vivuadis kaj rigardis la flugantajn ardaĵojn. La fortikaĵkomandanto faris teruran venĝon pro tio!

– Nur cindro restu el Peŝto!

La ordonon oni terure plenumis.

De vespero ĝis noktomezo la kanonoj pli ol mil fajrokuglojn pafis sur la sende­fendan urbon. La kanonado daŭris kvar horojn sen paŭzo kaj en la bela urbo estis flamomaro. Sur la bordo de Danubo tridek du palacoj brulis samtempe. Inter tiuj estis la konstruaĵo „Vigadó”[109] (amuzejo) kaj la historie fama domo de la Parlamento[110], kies kolonhalo estis detruita, la volbaroj rompitaj. La tron­plafo­no, seĝoj de la ministroj, benkoj de la reprezentantoj iĝis ardaĵoj. La sieĝantoj rigidiĝis pro la vidaĵo. Ĉio mutiĝis: kanonoj kaj lipoj. Sed en tiu rigardo, kiu leviĝis al la purpurruĝa ĉielo, estis unu terura voto, kiu estas pli terura, ol kiu ajn krio, juĝo, malbenado. Tio estis la muteco de iu vangofrapita diostatuo.

En la granda urbo neniu bruo estas, nur siblado de la flamoj, krakado de la traboj kaj la disfalo de la muroj. La urbo estas malplena. La vivantoj forkuris. Ankaŭ la armilaj armeoj foriris. La stratoj, domoj estas forlasitaj, malplenaj. La pordegoj, pordoj estas malfermitaj. Kiu ajn scivolemulo, amiko, rabisto povas iri en la domojn de la teretaĝo ĝis la subtegmento kaj povas elekti el inter la forlasitaj objektoj. La eskapintaj loĝantoj lasis malfermaj la ejojn por facile eniri por la najbaroj, amikoj, eĉ ŝtelistoj okaze de incendio. Sed nun estas nek bona amiko, nek najbaro; nek ŝtelisto eniris ilin. Arda fumo de la tridek du palacoj faras sangoruĝan plafonon super la mortinta ŝtonaro, kiu similas al Pompeji post la elfosado de la multjarcenta percindra kovrado.

Sed inter la brulantaj palacoj sur la bordo de Danubo estas unu konstruaĵo, en kies kvin subtegmentaj ĉambroj ankaŭ nun lumas la kvin kandeloj. Kelkfoje unu ne lumas kaj poste denove lumas. Ĉi tiun domon trafis eĉ ne unu kuglo. La apud la domo estanta unuetaĝa domo estas ruinigita de la pafegoj, ankaŭ kies keloj estas disŝiritaj. El la fenestroj flamo ekaperas.

La sendifekta domo estas duetaĝa. La loĝantoj de tiu domo forfuĝis. Ĝiaj pordoj estas malfermitaj, ja neniu povis scii, ke la kugloj ne trafos tiun.

Kiu bruligadas tamen denove tie la kandelojn? Kiu demandus tion dum tiu ĉi terura horo?

Unu homo tamen estas, kiu atentas tiun domon. Tiun homon neniu kaj nenio forpelas, nek bomboj, nek kugloj. Tiu homo apogas sian dorson al la konstruaĵo de la malnova pontkapo kaj de tie gvatas. Tiu gvatas tiujn kvin kandelojn. Tiu estas la civitano, majstro Miĥelo. Tiu rigardis la tutan detruadon. Kiel la ateista demono pereigas kion la kreanto de la paco konstruis dum duono da jarcentoj.

Kaj tiu tie faris aforismojn kritikantajn la ĉielon.

„Se fulmas, tondras, oni diras, ke Dio parolas. Se la bomboj tondras, tio estas parolo de la reĝoj.” „Tion jam la sciencistoj divenis, kiel ili povas ekkapti la koleron de la ĉielo, la fulmon. Sed la teran koleron, la bombon ili ne povas kapti.”

„Kiel ni kuraĝas preĝi al Dio, kiu estas same reĝo de la reĝoj?”

Ĉu la mastro de tiu ĉi domo faris iun malbonon al tiu artileriano „kiu bombon flugigis tien ĉi, kiu rompis la etaĝon kaj kelon kaj bruligis la tutan domon?”

„Ĉu se la maldekstra mano tranĉas la dekstran, tiuokaze kiel venĝu la dekstra mano la maldekstran? Ĉu tiuokaze la homo ne havas duoblan kaŭzon por veadi?”

– Se mi, havanta nenion en la urbo, havas treege grandan doloron pro la pereo kaj saman ĝojon, tiukaze kiom da ĝojoj faras la kaŭzanto de la damaĝo?

Kiam la tondro ĉesis, tiam la botisto ne filozofis, prefere okupiĝis pri la labortagaj aferoj. Kiu estas tiu tie en tiu domo, kiu metis la kandelojn en la fenestron? Tiu estas la perfidulo! Tiu penso trankviligis lin, ke li devas ekkoni tiun homon. Neniu estis en la proksimo – malproksimo. Fajron estingi nun ne eblis en proksimo de la kanonoj de la fortikaĵo. La botisto ekiris por ekkapti sola la donanton de la sekretaj signoj.

La sendifekta domo estis forlasita kiel la aliaj. Ĝia pordego estis malfermita. Domprizorgisto, loĝanto ne estis en la domo. La pordoj de la loĝejoj estis malfermitaj. En la ĉambroj vestaĵoj estis disŝutitaj kaj arĝentaĵoj disĵetitaj, kiujn la posedantoj eskapante ne povis kunporti. Tiuj lasis ĉion por gardo de Dio, aŭ de la bonaj homoj.

La botisto majstro enrigardis en ĉiujn ĉambrojn por serĉi homon, kiu sopiras helpon. Sur la du etaĝoj li trovis neniun. Nur unu hundeto hurlis ie en iu kuirejo, kiun la mastro forgesis kunporti. La botisto devis stumbladi ĝis la mansarda­parta­mento, kie – tielŝajne – la kvin fraŭlinoj loĝis. Li malfermis la unuan pordon. Neniu estis tie. La ŝrankoj estis malfermitaj kaj malplenaj, oni forportis ĉion. Sed unu kandelo lumis en la fenestro.

Ĉiuj mansardoĉambroj estis malplenaj, li ne vidis homojn. Sed la kandeloj lumis en aliaj fenestroj. La kvin kandelingoj estis kvin terpomoj. En tiu tuta kvartirejo ne estas kandelingoj. Sur unu kaduka tablo li trovis dokumenton. Tiu estis ia alfabeto, en kiu la kvin lumigitaj kandeloj signis kvin punktojn. La estingitajn kandelojn signis haltostrekoj. Tio estas vera telegrafo el unu urbo al la alia.

La civitano ĉirkaŭrigardis ŝanceliĝadante. Kiu faris tion? Kiu ordonas tie ĉi?

En la kvina ĉambro li rimarkis tapiŝpordon. Li eniris.

Trans tiu jam estis malhelo. Tie estis subtegmenta koridoro, kiu kondukas al la mansardoloĝejoj. Li plu stumbletadis en la malhelo. La brulo de la najbara domo ne atingis la lignotabullabirinton de la domo.

Iuloke li vidis denove lumon.

Tiu lumo venis de fajromuro, sur kiu estis unu alta fenestro kaj de tie li povis vidi sur la najbaran domon. Ĉe ĉi tiu fenestro iu sidis. Tiu sidis sur la kornico de la fenestro, la fajromuro estis la piedbenko por liaj piedoj. Sub liaj piedoj en la profundo ardis ardaĵmaro. Tio estis vortico, kies ŝaŭmo estas flamo, kies ŝlimo estas ardaĵo, kaj super ĝi la vento pelas bluan fumon. Kelkfoje la vento levas la cindron. Sub la fajro kiel ia orfonto bolas ia brila lageto. La posedanto de la loĝejo estis feraĵkomercisto kaj la fandiĝanta fero ondiĝas sube en la kelo.

La botisto ŝteliris en la botoj piedfingre pli proksimen kaj gapis. Li gapis la homon sidantan ĉe la fenestro. Sur ties vango brilis infera plezuro. Tio estis ironio. Tiu homo plezuriĝis super la pereo. Tiu homo metis la kubutojn sur siajn genuojn, metis sian mentonon sur pugnon kaj kelkfoje kraĉis en la fajron. Subite li levis sian vangon al la arda ĉielo, kaj ridegis, kaj poste li etendiĝadis kiel satiĝinta homo konvulsias de plezuro. Sur lia vizaĝo la arda lumo bone estis videbla, kiu radiiĝis de la subo de la fajro.

Poste subite du fortaj manoj ekkaptis ties brakojn de malantaŭe. Tiu kaptita homo teruriĝante rigardis reen.

La botisto kriegis en ties orelojn:

– Bonan matenon, mia sinjoro! Jam vi devas elŝalti la kandelojn!

La ektimigita homo faris malesperan fortostreĉon por reiri al la subtegmento. Sed la kornico de la najbara fajromuro, sur kiu li apogis sin, disfalis sub ties piedoj, sed la botisto tiel prenis liajn brakojn, kiel du tranĉtenajloj.

– Ĉu vi rekonas jam min? – demandis la botisto, dum li fikse rigardis ties vizaĝon per ekscititaj okuloj.

La atakito havis subite en la terura momento iun savantan penson.

– Mi havas dek mil forintojn! – raslis li raŭke.

– Tiu mono estas la kosto de la kandeloj! – kriegis la botisto.

Kaj poste li forpuŝis tiun el la fenestro.

Sube la ercolago en la fajro dummomente malhele fumis – kaj poste plu brulis.

Kiu estis la malaperinta homo, la sekreta telegrafanto? Neniu iam ajn sciis. Sed tio estas certa, ke sinjorino Szalmás ekde tiu tago vane atendis reen sian foririntan edzon.

*

Tri tagojn daŭris la morta silento. La estro de la bombardita fortikaĵo supozis, ke la kontraŭulo preparas sin por eskapi de antaŭ la proksimiĝanta liberiganta armeo. Ĝi pensis, ke li metos obstaklon en la rifuĝvojon de la sieĝantoj, rompante la ponton-ponton. Li ekirigis militŝipojn kaj ŝtonojn portantajn barĝojn sur la riveron. El inter tiuj du ŝipoj subakviĝis pro sia alpuŝiĝo al la Ĉenponto. La aliaj estis subakvigitaj post sia kaptiĝo.

Je la tria tago matene dum bela rozkolora sunleviĝo, neatendite detonaciis la sieĝkanonoj, pasintnokte starigitaj de la sieĝantoj. La roko ekskuate ĝis la fundamento, anoncis al la sieĝatoj, ke nun la ne tute venkita giganto Enkelado[111] frapadas! Kontraŭ la longa bastiono staras truojn farantaj monstroj kaj flanke detruanta la artileriajn bateriojn. Laŭ ties agado la muro ruiniĝas, la respondo finbalaas la defendantajn artileriajn bateriojn.

Nun jam fulmon por fulmo! Nun jam giganto kontraŭ giganto! Oni luktas ŝultro kontraŭ ŝultro! Forton ekstreĉate! Du fabelaj genioj, du fe-mondaj ĝinoj, kiuj deŝiras brulantajn stelojn de la ĉielo kaj meteoritojn ĵetadas al la ŝildoj de unu al la alia. De kies piedbruo eĥiĝas la tero, en kies manoj la armiloj klakadas, kiuj ruliĝas unu sur alia luktante unu kontraŭ alia kaj dum la duelo ili tranĉas la nubojn, plugas la teron, frakasas la rokon kaj fajron vomas unu al alia. Ġis je la fino unu iĝos tute rompita kaj neniiĝas.

La tempo de la longo de duelo estas inda al gigantoj. Ġi daŭris ne nur momentojn, kiel la eposo de la facile mortantaj herooj, sed kvar tagojn kaj kvar noktojn daŭre neĉesiĝante. Tiu duelo kontinuis kvar tagojn kaj kvar noktojn senpaŭze. Unu el la du gigantoj havas kvar mil animojn; ĝis tiuj mortas ili devas ricevi kvar mil vundojn kaj dumtempe ili kvarmiloble murdas la kontraŭulon.

La terura orgenludo sonas kvar tagojn kaj kvar noktojn, ĉiuj el kies akordoj estas fulmotondroj. Tio estas dia koncerto trakrianta al la najbaraj steloj. Tio estas muziko de cent kvindek kanonoj, kiu komenciĝas ĉe la ĉieltondro al la inferaj malaltaj voĉoj, kiu ĉiam saltos pli malalten, ĝis la terura baso de la vulkana erupcio. Ĉio brulas en la fortikaĵo, plej forte flamas la fortikaĵpalaco: la palaco de la reĝo Matiaso. Tio estas malĝojiga venĝo al la finbruligita Peŝto! Sed iu bruligis la sakrementon, alia bruligis la altaron! La artileriaj baterioj defen­dantaj la fortikaĵon jam estis forpelitaj de la bastionoj. La longa bastionmuro estas preskaŭ tute detruita, grandpartoj de la domoj estas okupitaj, la rondforma placo estas proksimigita de la domoj, sed tamen la sieĝataj ne kapitulacas. Ĝi daŭrigas la batalon, per fajro kaj glavo respondas kontraŭ la atako. Nokte ĝi ŝtopas la truojn sur la muroj kaj pri la mortintoj ne faras kalkulojn.

Ambaŭ kontraŭuloj vidas brilantan triumfkronon super sia kapo kaj klopodas leviĝadi super la kapon de la alia. La herooj de ambaŭ kontraŭuloj meritas pritakson, honoron, ĉar dum tiu grandega batalo ili ĉiuj atingis la gloron samtempe. Ĉar oni batalis per egalvaloraj armiloj, pro tio la historiistoj kaj poetoj ne nomas ilin bonaj amikoj aŭ malamikoj: nur nomas ilin herooj. Ili staras jam vid-al-vide, same kiel la kanonoj unu kontraŭ alia. Por havi la fendon oni povas batali; defendi aŭ ataki ĝin. Ili povas batali plu.

La stabo de la armeestroj forĵetis la plumon, lornon, kvadrantilon kaj eltiris la glavon. Ili donis ordonon komenci la lastan kuratakon.

– Venu post mi! – kriis la hungara estro (Kleinheinz), kaj ekkondukis la sieĝantajn armeojn al la truo. Tri kugloj mortpafis tiun ĉe la subo de la teren­falinta muro.

– Venu post mi! – kriis la aŭstra estro (Pollini), kaj li sola montris kuraĝon al la plej kuraĝuloj, kiuj ligis ŝnuregojn ĉirkaŭ siajn taliojn kaj malleviĝis al la truoj por enŝtopi la truojn per la propra korpo.

Tiun estron duonŝiris dudekkvar-funta kuglo.

Ambaŭ estroj de la du armeoj mortfalis. Ili finis siajn laborojn. La fortikaĵ­muroj, la artileriaj baterioj kuŝis ruine. Ambaŭ batalantaj kontraŭuloj staris unu kontraŭ alia en bajoneta distanco.

Alvenis la tempo de la ĉion decidanta kuratako.

Morgaŭ estos la lasta tago. Iu giganto ne ekvidos plu la brilon de Suno!


Zenito

Do, morgaŭ.

Dum tiu tago la pinto de la glavo de Atilo batos sur la ĉielo la stelfiguron de la gloro.

Estis ordonita ĝenerala kuratako.

Je la nokto de la 21-an de majo okazos pseŭdo-atako kontraŭ la bastionoj, sed poste la grupoj retiriĝos. Kiam la kontraŭulo pensos, ke denove estas gajnita unu tago de si, je la frumatena tria horo al signo de kanono, ekiros la ĝenerala sieĝo per bajonetoj, eskaloj kontraŭ ĉiuj bastionoj, pordegoj.

La plej malfacila lukto atendas tiujn, kiuj devas supreniri sur la ruinaj muroj kaj tiujn, kiuj devas grimpi sur murojn de la fortikaĵĝardeno, kaj tiujn, kiuj grimpos sur la ŝultroj unu de la alia al la granda rondplaco, ja tien ili ne povas porti eskalojn kun si.

Al ĉi tiuj tri kuratakoj oni elektis la plej kuraĝajn batalantojn, kiuj memvole aliĝis al la unuaj kuratakantoj. Granda honorigo povis esti la ĉeesto inter la unuaj kuratakantoj. Ili povis ricevi unue hajlon de la kugloj de la kontraŭulo, ili malakrige la akraĵon de la bajonetoj kaj ili eblis enŝtopi la kavojn per siaj kadavroj tiel helpante la post ili alvenantojn!

Pli ol mil volontuloj petis tiun honorigon. Artileriistoj, kiuj ne estis lacaj; husaroj, kiujn lacigis la longa nenifaro; primokitaj nacigardistoj, familihavantaj patroj, subtaksitaj civitansoldatoj klopodis esti antaŭe de la sturma taĉmento.

Jam ne ekzistis sangvina kaj malvarmsanga partioj, ĉiuj havis saman opinion. Blankaj kaj ruĝaj plumoj konkuris kiu el inter ili estos pli baldaŭ sur la pinto de la bastiono.

Vespere de la antaŭa tago Edmundo Baradlay vizitis sian pli junan fraton, Riĥardon. Tiu tiam jam restadis en la rajdistara tendaro ĉe la piedoj de la monto Gellért. Ili ne renkontiĝis ekde la hodiaŭa kverelado. Inter ili ia tensio restis. Riĥardo tre ĝojis ekvidinte sian pli maljunan fraton. „Tamen li estas pli saĝa. Li komencas paciĝi” – li konstatis en si mem. Pro tio Riĥardo klopodis akcepti la paciĝan volon.

Edmundo sama estis kiel aliokaze: ne pli gaja, ne pli malgaja.

Nun li portis nacigardistan uniformon. Tial li portis tiun uniformon, ĉar la soldatoj ne rigardis volonte la civitanan vestaĵon. Ili opiniis, kiu ne portas glavon inter ili irante ĉi okaze, tiu estas malbravulo.

– Ni ekiros morgaŭ matene al la ĉion decidanta kuratako – diris Edmundo al Riĥardo.

– Mi scias, mia pli maljuna frato. Noktomeze estos pseŭdo-atako, kaj tagiĝe la sieĝo.

– Ĉu via horloĝo estas preciza? – demandis Edmundo.

– Mi ne rigardadas tiun – respondis Riĥardo flegme. – Kiam la kanono donos signon, tiam la danco komenciĝos.

– Vi ne scias bone. Duonhoron antaŭ la unua kanonbruo la volontulaj taĉmentoj devas ekiri, el inter kiuj la 3a korpuso kuratakos la grandan rondplacon kaj la 2a korpuso la fortikaĵĝardenon eksieĝos. Bonvolu alĝustigi vian horloĝon al la mia, kiu montras la precizan tempon laŭ la horloĝo de la ĉefkomandantaro.

– Nu, estas bone frato mia, mi faras tiel.

Riĥardo ankoraŭ estis iomete fiera kontraŭ sia pli maljuna frato. Tiun econ ne povis ĉesigi tiuj homoj, kiuj estis bravaj soldatoj kontraŭ aliaj simplaj civitanoj, kiujn ili estimis, honorigis, sed kiuj ankoraŭ ne sentis pulvon. Kaj Edmundo trankvile respondis al li:

– Kaj nun aŭskultu mian direndaĵon. Vi diris al mi antaŭ kelkaj tagoj unu vorton, kiun mi ne volas ripeti.

– Ho, ĉu vi estas persista en kolero kaj rememoras tion?

– Tiu estas tia vorto, kiun neniu povas diri senvenĝe al iu Baradlay, eĉ ne alia Baradlay. Tiu vorto estis dirita, kiun neniu povas forviŝi, nur tiu Baradlay.

– Do, kion vi volas? Ni ne rajtas dueli!

– Ni duelos. Ni duelos dum la plej serioza duelo, kiu kutimas okazi inter viroj. Ĉi tio estos fratoduelo, kiu okazas inter unu la alian amantaj, de unu al alia ne pardonantaj fratoj. Vi iĝis volontulo, kiu sieĝos per bajoneto la fortikaĵĝardenajn bastionojn. Mia grupo kaj mi sieĝos la rondbastionon. Se vi aŭdas la unuan kanonobruon, tiam komenciĝos la duelo inter ni. Mi ekiros sur la eskalo kaj vi trans la ĝardeno. La renparo estas la bariero. Kiu paŝas pli baldaŭ sur la supron de la fortikaĵo, tiu havos la kavalirecan kontentigon.

Riĥardo ekkaptis terurate la manon de sia pli maljuna frato.

– Vi ŝercas, mia pli maljuna frato! Vi volas timigi min! Vi, kiu estas pli saĝa, ol mi, volas batigi vin per kolbo, volas grimpi sur la eskalo kune kun la soldatoj kaj neniu povos helpi al vi, ĉar tiuj iros al la morto. Vi volas ĵeti vin inter la bajonetojn, vi, la fiero de nia familio, helpanto de nia patrino, espero de nia patrujo. Ho, tio estas kruela puno, kiun vi elpensis por mi. Ĉi tiun kuraĝon neniu deziras de vi. Ĉi tiu batala laboro ne estas inda al vi. Tiun laboron faru tiuj, kiuj estas duraj homoj kaj ion alian fari ne estas taŭgaj. Vi estas la animo de nia armeo, ne volu esti ties manoj-piedoj. Ni estimas la intelekton, kvankam vi fanfaronadas, ke ni estas kuraĝaj. Vi ne volu venĝi tiujn pro unu ne pripensita vorto, sur mi kiu amas vin. Punu min, se vi koleras min. Sendu min en kanon­tubon. Mi iras tien, sed mi ne kunportas vin. Diru tion, ke vi volis nur minacadi kaj ne faros tion.

Edmundo decidite respondis:

– Kion mi diris, mi tion faros. Sed vi faru tion, kion vi volas.

Kaj li volis ekiri.

Riĥardo haltigis sian fraton; li ne lasis foriri tiun.

– Edmundo! Mia pli maljuna frato! Mi petas pardonon! Pensu pri viaj patrino, edzino, infanoj!

Edmundo estis neŝancelebla kiel bronzostatuo.

– Mi pensas pri tiu ĉi „ĉi tie” (kaj piedbatis), kaj mi defendas miajn edzinon, infanojn „tie” (kaj li montris al la supro de la bastiono.)

Edmundo ekiris.

Riĥardo flankenstaris, forturnis sin de li. Li ne kontraŭadis.

Riĥardo larmiĝis vidante sian pli maljunan fraton ekiri kaj siajn manojn etendis al li. Ĉu la fratoj dum tiu kriza momento povus brakumi unu la alian? Edmundo ne etendis sian manon. Antaŭ duelo la kontraŭuloj ne kutimis premadi manon.

– Se ni renkontiĝos sur supro de la bastiono – diris Edmundo al sia pli juna frato – vidu la tempon sur la horloĝo, kiam vi estos sur la bastiono.

Kaj Edmundo foriris.

Edmundo estis fiera kiel Azazel; la anĝelo de la morto, se li estas ofendita, eĉ kontraŭ sia frato!

Jen la horo tria! Tagiĝas!...

La artilerioj staras apud la kanonoj kaj atentas la horloĝojn. Nun estas dormiga silento. Najtingaloj kantadas en boskoj de la monto Ŝvabo, kio aŭdeblas bone. Precize je la tria tondras kvindek naŭ kanonoj kaj poste aŭdiĝas ĉie kriego: „Vivu la patrujo!”

La sieĝo ĉe ĉiuj lokoj rekomenciĝis.

La suno ankoraŭ ne lumas, sed la pafilegoj de la sieĝitoj lumigas.

Eblas vidi de la monto Ŝvabo la 34 patrujdefendantan batalionon, kiu grimpas kiel formikaro sur la ruinaĵoj de la truo. Ilin akceptas de la supro de la bastiono mitrajlaro. Efike de tiu ili retiriĝas kaj poste denove grimpas antaŭen. Bajonetoj batalas unu kontraŭ alia. Ili atingis la remparon, sed poste la kontraŭulo forpuŝas ilin de la truo. Sed la oficiroj de la sieĝatoj restis mortigitaj. La 19-a kaj la 47-a batalionoj kuratakas antaŭen sur la eskaloj. Inter ili estis la volontuloj. De la rondplaco kaj el la fenestrotruoj oni kanonas ilin. Sed vane: la eskaloj estas apogitaj al la muro kaj la bataliono grimpas supren sur la eskaloj. Tiujn soldatojn ne eblas forpeli, nur eble mortigi. Edmundo Baradlay grimpas sur iu eskalo supren. Li prenis en la dekstra mano sian glavon. Li estis la unua grimpanto sur tiu eskalo. Li ne permesis preteriri lin. Tie la fortikaĵmuron unu grupo de la itala bataliono defendas. Ili faras bone.

Dum la patrujdefendantaj soldatoj apogis la eskalojn al la muroj, ili devis trapaŝi suprenirante tra la kadavroj de siaj kamaradoj. Ili povis aŭdi multe da vekriadoj, dum la mortpafitaj bravuloj subfalis. Sube la subfalantoj falis en la bajonetojn de siaj kamaradoj. Tio estis multobla morto. Edmundo iris supren indiferente, kvazaŭ nur pro voto li grimpus sur ŝtupoj de unu egipta piramido, kie li volus pruvi, ke li ne kapturniĝas.

Supren rigardante Riĥardo vidis, ke ĉe la supra fino de la eskalo ĝisduone kaŝite staras soldato, tenante la armilon por pafi. Ĉi tiu estas lia „kontraŭulo”.

Kiam Edmundo grimpas meze de la eskalo, sub siaj piedoj subite krias al li konata voĉo:

– Hej ho! Mia sinjoro patrono! Ankaŭ mi estas ĉi tie!

Edmundo ekkonis laŭ la voĉo tiun krianton: Tiu estis Mausmann.

La gimnastikista bravulo grimpas supren de subo apud sia kamarado, preteriras Edmundon. Tiu montras sian bonkapablon. Tiu grimpas tiel supren kiel kato kaj baldaŭ saltas super la kapon de Edmundo, poste krias al Edmundo triumfante ridante:

– Tio ne eblas, mia sinjoro patrono, ke vi iru antaŭ mi. Mi estas kapitano, vi nur senrangulo.

Sed Edmundo denove volis preteriri tiun. En li estiĝis konkurada instinkto. Kiam la legionano iris antaŭen, malforte li premis la ŝultron de Edmundo per manplato.

– Mia sinjoro patrono! Lasu min iri antaŭen! Mi havas neniun en la mondo!

Kaj poste subite li saltis sur la eskalo super Edmundon kaj permane subpremis ŝultron de tiu por haltigi. La supre estanta soldato per sia pafilo celis malsupren.

Mausmann rimarkis tiun. Li kriis al tiu flegme:

– Bone celu, makarionio-manĝanto, ĉar vi trafos min!

En la sekva sekundo la itala soldato pafis. La manoj de Mausman forlasis la eskalon, sian kapon li turnis al Edmundo kaj kriis al li:

– Atenton!

– Kio okazis?

– Tio, kio pri mi neniam okazis pli frue. ... Mi mortos.

Kaj li dors-al-tere falis suben trans la kapon de Edmundo.

Tiu soldato plenigis sian armilon kaj celis per la pafilo al la kapo de Edmundo. Edmundo povis rigardi en la tubon de la pafilo.

Ĝis la supro de la bastiono estis ankoraŭ unu klafto la distanco. Sed tiam la soldato mallevis la armilon kaj ligis blankan poŝtukon sur la pinton de la bajoneto.

– – –

La 16-a bataliono sieĝis transflanke de la fortikaĵo, flanke de la fortikaĵ­ĝardeno.

Ili trarompis la muron de la domo nomata Gros (granda), kiu situis ĉe la muro de la fortikaĵĝardeno. Tra la estiĝanta truo ili enatakis en la fortikaĵĝardenon.

La reĝan fortikaĵon de Buda plurcentjaraj arboj ombras, la vojoj estas borderitaj de bukso-arbustoj. Ĝia suda flanko estas iomete dekliva, sur la orienta flanko situas tri terasoj, leviĝantaj unu super la alian kaj en pacaj tempoj ili estis kovrite de vinberlaŭbo kaj heĝo el figarboj. Hodiaŭ mankis la vinberlaŭbo kaj figarboheĝo.

La sieĝantoj grimpis paŝante supren sur la ŝultrojn de unu al la alia, aŭ la bajonetojn ili pikis en la muron kaj sur ĉi tiuj ferŝtupoj pasis supren. Apud la arboj inter la ornamarbustoj batalis viroj kontraŭ viroj. La sieĝantoj okupis ankaŭ la pordon de la dua teraso. De tie ili antaŭeniĝis sur la ŝtonŝtupoj. La sieĝitoj eskapis sur la trian terason. Iam la soldatoj volis sieĝi la trian terason, kiam subite kontraŭ ili kuratakis de serpentumo de la fortikaĵo unu nova kontraŭa taĉmento.

Tiuj estis la plej bravaj batalantoj de la kontraŭulo: kvar plotonoj de la regimento-Vilhelmo. Tiuj venis de la akvokondukilo, kie la palisarojn la sieĝantoj jam okupis kaj la defendantoj kapitulacedante sian fortikaĵsuban batalejon, rapidegis al la supera fortikaĵo por forpeli de tie per fina fortostreĉo la venkantojn.

Ambaŭ grupoj renkontiĝis sur la teraso de la fortikaĵĝardeno.

Tiu placo, kie tiuj renkontiĝis, estis kvarangula korto, simila estas al iamaj regnestraj leonkaĝoj, en kiujn okaze de batalaj ludoj oni lasis iri la sovaĝbestojn, leonojn, tigrojn, panterojn, virbovojn, rinocerojn por batali ĝismorte kun ili.

En tiun leonkaĝon atingis ambaŭ malamikaj grupoj. Ili rimarkis unu la alian inter la arbustoj nur tiam, kiam ili saltadis sur la terason. Ili vidis, ke la kaĝo ne havas pordon. Ili estis unu de alia nur je tridek paŝoj.

– Kapitulacu! – kriis la patrujdefendanta majoro.

– Pafu, direktu bajoneton antaŭen! – respondis la aŭstra kapitano.

Kaj ambaŭ grupoj pafis unu al alia.

Efike de la pafoj mortfalis la aŭstraj kapitano kaj leŭtenanto kaj ricevis vundon la hungara majoro kaj unu oficiro.

Neniu atentis la mortintojn. Riĥardo ekkaptis unun senmastran bajoneton kaj rapidegis sur la meza vojo.

Tiu vojo estis ege mallarĝa, tie nur kelkaj homoj povis batali per bajonetoj. Super kaj sub la teraso estis glitiga herba krutaĵo, kie ne eblis batali. Do, tie devis batali ambaŭ taĉmento ĝismorte, kiel la en kaĝon fermitaj bestioj, ĉar ne eblis eskapi de la teraso.

Riĥardo fiksis siajn piedojn inter la buksoarbedoj. Li estis bonega skermanto pri bajoneto. Li sciis tion, ke li ne fordonos facile sian vivon. Sed tamen oni eble povos depreni tiun. Se li puŝpikos dek homojn, la 1-a homo povos mortigi lin. Ankaŭ la penso estus terura entrepreni tion, ke li mortigu ĉiujn soldatojn de la kontraŭulo kaj nur li restu vivanta.

Starante kontraŭ la kontraŭulo Riĥardo konsterniĝis: „Ĉi tie mi devas morti!” Kaj dum unu momento adiaŭis ĉion, kio estis kara por li: triumfan ĝojon, belan fianĉinon, kiu estas en la monaĥejo, la poreterne dormantan kontraŭulon, al kiu la de li faritan promeson li ne povos plenumi.

Ĉi tie ni devas morti certe. Li forpuŝis la unuan atakanton per la bajoneto sub la terason. La alian li repuŝis vundante inter siajn kamaradojn.

La tria subite retiriĝis kaj montris per la bajoneto al la supra teraso. Sur la tria teraso, kiu estis super ilia kapo, videblis brilado de proksimiĝadanta vico de bajonetoj.

Nova grupo proksimiĝas al la kaĝo de leono.

Kiujn ekatakas tiu bajonetaro, tiuj estos mortintaj. Kiu havas tiun bajoneta­ron?

La leviĝanta Suno respondis la demandon.

Kiam la radioj de la Suno aperis de la malantaŭo de la nuboj, ĝi lumigis inter la bajonetaro flagrantan hungaran trikoloron.

– Vivu la patrujo! – aŭdeblis la kriego sur la tria teraso.

La nun alvenanta patrujdefendanta grupo transsaltis la parapetojn kaj kiel neĝlavango kunsvarmadis tuj kun la malamiko. Ili ruliĝis al la suba barilo, kie la aŭstraj grupoj el ĉiuj direktoj ĉirkaŭprenite kapitulacis.

Tiu, centaŭreo-bluan koloran uniformon portanta figuro, kiu flugas kiel savanta anĝelo de la teraso al Riĥardo, estas Edmundo Baradlay.

Tie poste ili trabrakumas unu la alian.

– Mi senlime koleras vin – diris kolereme Riĥardo kaj pro la kolero pli forte brakumis sian fraton.

Li tre ĝojis vidi la ridon de Edmundo. Tio estas rara aperaĵo.

– Kiel vi venis ĉi tien?

– Trans la fortikaĵon.

– Ĉu ni estas en la fortikaĵo?

– Sur ĉiuj lokoj.

– Kie estas la fortikaĵkomandanto?

– Tiu mortfalis.

– Ho, vi rikoltis ĉiujn laŭrojn!

– Ĝi havas ankoraŭ unu folion. Savi la Ĉenponton[112]!

– Vi pravas, kamaradoj! Ni iru antaŭen al la Ĉenponto!

– Adiaŭ! Hodiaŭ ankoraŭ ni renkontiĝos. Mi rapidas al la pordego de Vieno, tie estas unu obstina grupo, kiun mi devas senarmigi kaj kapitulacigi. Ne lasu ni iri tiun al la Ĉenponto.

Tiu Ĉenponto estas fieraĵo de la lando, majstroverko de la arkitekturo, mondomiraklo kiel la Koloso de Rodoso[113]. Nun tiu estis en danĝero.

La fortikaĵkomandanto diris al peticia delegitaro de Buda, ke se la fortikaĵon ili perdos, tiam la majstroverkon de la mondo ili flugigos en aeron, ili eksplodigos. Liajn vortojn oni eternigis en protokolo de la urba konsilantaro, en kiu ankaŭ nun legeblas kaj tiu ĉi minacado estis dirata serioze. La kugloj, kiuj mortigis la fortikaĵkomandanton antaŭ la ĉefa gardistejo, malhelpis fari tiun krimon. Sed la testamenton iu volis plenumi. Tiu estis kolonelo Alnoch, protektanto de la akvokondukilo. Tiu defendis la palisarojn ĝis sunleviĝo. Ankaŭ tiu ekrigardis la hungaran trikoloran flagon sur la supro de la fortikaĵo kaj haltigis la kanonadon.

Kurantaj eskapintoj informis lin, ke la fortikaĵkomandanto mortfalis. Tiu decidis, ke li finos la katastrofon. Tiu hastis al la Ĉenponto kaj atingis iomete pli frue, ol la patrujdefendantoj. Tiu antaŭen kuris, siajn soldatojn lasante post si. Riĥardo Baradlay atingis plej proksimen al li. Ambaŭ kuris rapide unu post alia kiel la lupo post la kapreolo. Ambaŭ sciis la celon de la kuro. Alnoch atingis la celon pli frue. Unu ŝranko estis metite en la mezon de la pontokolono. Tiu suprensaltis la ŝrankon. Sur la ŝranko estis truo de la fajromingrenado, plenigita de kvar kvintaloj da pulvoj. Tiu estus kapabla ruinigi la tre masivajn kolonojn.

Apud la fajromingrenado staris soldato, en lia mano per brulanta meĉo.

– Kamarado! – kriis Riĥardo al la kolonelo.

– Mi ne estas tiu!

– Kapitulacu!

– Venu por mi ĉi tien!

– Vi estas malvenkitaj!

– Mi ankoraŭ ne!

– Mi certigas vian vivon, se vi venos al mi.

– Kaj mi certigas vian morton, se vi venos pli proksimen. Sub mi estas la fajromingrenado.

Riĥardo ne diris ceteron, sed paŝis al tiu pli proksimen.

Nun la kolonelo turnis sin al la soldato.

– Bruligu la fajromingrenadon!

La soldato ĵetis la meĉon en Danubon kaj forkuris. Riĥardo paŝis pli proksimen al la kolonelo. Tiu eltiris el sia rimenzono sian pistolon, direktis tiun al la fajromingrenado kaj rigardis la proksimiĝanton. Riĥardo tiel sentis en la sekva minuto, kvazaŭ la leviĝanta Suno zig-zage deŝiriĝus de la ĉielo kaj la tuta universo surfalus sur lian bruston kaj li estus surdiĝinta kaj mutiĝinta kaj mortpremita, blindigita.

Kiam li post longa tempo rekonsciiĝis, li trovis sin inter kolono de la Ĉen-ponto kaj balustrado de la ponto. Super lia kapo videblis granda fumaro, kiu leviĝis ĉiam pli alten kaj dissterniĝis kiel foliaro de palmoarbo.

Li rigardis supren sur la kolono de la Ĉen-ponto.[114] Ĝi staris sendifekte. Sed sub la volbaro kuŝis nigra amaso. Tiu estis iam homfiguro, sed nun estas unu peco da karbo, sen manoj, sen kapo, ne konebla.

Ambaŭflanke de la ponto la patrujdefendantoj rapidegis al la scenejo.

Riĥardo miris, ke li ne aŭdas kion kriegas la soldatoj.

– – –

Estis la matena sesa horo. Sur ĉiuj bastionoj de la fortikaĵo de Buda flagris la trikolora hungara flago. Sur ĉiuj stratoj de Peŝto furioze ĝojplena triumfkriego flugis al la ĉielo!...


La forĵetita animo

Sur ĉiuj stratoj de la fortikaĵo de Buda fluetis la sango en la kanaloj. ...

La mortintoj kuŝas senorde unu sur alia: hungaroj, germanoj, italoj, kroatoj. Ĉie oni povas vidi mortintojn: sur la fortikaĵmuroj, sur la rondplacoj, sur la promenejo, inter arbustoj de la fortikaĵĝardeno, sur György placo (Georgo), antaŭ la kavalirlernejo, ĉe la ĉefgardistejo, sur la placo nomita Dísz (Ornamo), ĉe la tri pordegoj, sur la bastiono József (Jozefo), sur la strato Úri (Nobela), sur la strato Parlament (Parlamento), kelkloke estis multe da kadavroj, ekz. ĉe la fortikaĵmuraj fendoj, kie estis plej senindulga la batalo.

La reĝa fortikaĵo ankaŭ nun flamas. La pli fruaj ruinoj nun jam nur fumis, la stratoj estis kovritaj per ruinaĵoj, karbiĝintaj traboj. Muroj de la domoj estas enrompitaj de pezaj obusoj. La tegmentoj estas disŝiritaj. La fenestroj estas senvitraj. La pavimo de la stratoj estas plugitaj de la bomboj. Inter la disŝutitaj gabioj kaj rompitaj kanonoj estis mortintaj artilerianoj Super la tuto montriĝas pigre flugetanta fumonubo; miksita fumo de pulvo kaj brulanta fulgo.

En la tagmezaj horoj Riĥardo Baradlay marŝas sur ĉi tiuj malĝojaj stratoj.

La refreŝiga malvarmeta banado kaj la bongusta matenmanĝo povis forgesigi, ke hodiaŭ matene li danĝere ludis kun la morto. Ĉe la lasta ludo miraklo estis lia saviĝo. Li volis kovri la vulkanon Vezuvio per paperfolio antaŭ la eksplodo. La paperfolio forbrulis, sed lia mano ne. Tiu antaŭ nelonge havite nevidebla silkovualo gardis lian kapon, ke la rompita kolono de la Ĉenponto ne frakasu ĝin. Nome la fajromingrenado eksplodis malsupren kaj flanken. Pro tio li povis resti vivanta, sed lia kapo ankaŭ nun turniĝas. Tamen la unua estis, pri kio li rememoris, la malsana virino en la hospitalo. Ŝi povos sendi lin al la infano de Palvicz. Li drinkis glason da tre forta sekalbrando por sedativi sian narkotecon (kontraŭ la narkoteco ĝin li sciis tre bonefika) kaj rapidis al la fortikaĵo. Li devis transpaŝadi la kadavrojn, kanonojn, tegolojn, trabojn por trovi la serĉitan lokon.

En la urbo, kiun oni sieĝis dum dek sep tagoj, ne estis facile orientiĝi. Kelkaj bone konataj lokoj nenie estis. Ili malaperis.

Li vidis iuloke funebran nigran flagon kaj sciis, ke tie estas la serĉata domo. Nome civilizita homo ne pafas al tiu domo, sur kiu estas nigra flago por atentigi la batalantojn.

Sed oni ne permesis al li eniri en tiun hospitalon. La patrujdefendantaj gardistoj respondis al li, ke estas malpermermesite eniri tien.

– Kiu ordonis tion?

– La teritoria komandanto.

Li iris al la teritoria komandanto.

– Kial estas malpermesita la eniro en la hospitalon?

– Ĉar tie estas epidemio: gangreno.

– Sed mi timas nek tion, nek la nigran morton, nek la orientan peston. Mi devas eniri tien.

– Sed la diablo forportos vin.

– Ĝi ne forportos min. Mi ŝtopis miajn piedojn en ties fumtubo kaj ĝi tamen ne kaptis min. Mi timas eĉ ne la aeron.

– Kian aferon vi havas en tiu hospitalo?

– Aferon de honoro.

– Nu, eniru! Sed se vi mortos, ne lasu viajn orfojn al mi.

Riĥardo reiris en la hospitalon kunportante la permesilon de la teritoria komandanto.

Tiutempe en la hospitalo ne estis militiraj kuracistoj. Ĉiuj estis ĉe la morte vundita fortikaĵkomandanto. Riĥardo povis paroli nur kun unu maljuna flegistino.

– Ĉu estas ĉi tie iu sinjorino nomata Bajĉik?

– Jes.

– Kie estas la kaso de la virinoj?

– Ĉi tie.

– Konduku min al ŝi!

La kaduka maljunulinaĉo malfermis pordojn al ĉambroj havantaj sufokan aeron. En tiujn paŝante Riĥardo pensis, ke la fajromingrenado estis kamentubo de la infero, sed ĉi tiu estas la kuirejo de la infero. Oni ĉi tie kuiras la morton.

La flegistino akompanis Riĥardon al kurtena lito. Ŝi flankentiris la kurtenon. Sur tiu lito kuŝis homfiguro, kies hararo estis tondita mallonga kaj kies vango estis livida.

– Ĉi tiu estas tiu.

– Ĉu ŝi dormas? – demandis Riĥardo.

– Ŝi mortis – respondis la flegistino.

– Kiam?

– Hodiaŭ matene.

– Ĉu la servistino?

– Ŝi mortis hieraŭ nokte.

Riĥardo gapis antaŭ sin. Kvazaŭ li volus diveni enigmon, kiu malaperis al la transmondo. Li klinis sin al la mortinta tifa virinfiguro kaj rimarkis, ke sur la muro apud la lito estas skribita iu infaneca skribo.

Li deĉifris la skribaĉon:

„La duonkupromono estas – en la vilaĝo Monor – sinjorino Kasza (kasa) – 73.”

Tion li volis scii.

Li retiris la kurtenon, kiu denove kovris la liton. Li donis ormoneron al la flegistino kaj klopodis rapide foriri el la domo de la morto.

Elpaŝante el la domo li ĝoje enspiradis la freŝan aeron, kiu estis plenigita de pulvofumo kaj fulgoodoraĉo.

Sur la placo Dísz (ornamo), li renkontiĝis kun Edmundo. Edmundo rapidis antaŭ lin kun ĝojo.

– Ne venu pli proksimen! – restu de mi je ses paŝoj! – kriis Riĥardo – mi venas nun el la hospitalo, kie estas tifo-epidemio. Kiun mi amas, tiu ne proksimiĝu al mi.

Edmundo rapide foriris de apud li.

Riĥardo serĉis fiakron kaj portigis sin al Monor. Li forlasis Peŝton triumfebrie.

Li ne povis aŭdi la milionojn da vivuadoj kaj perdis kelkmilojn da kisoj.

Li iris serĉi prefere la „mortigan instituton”.

Kio estas la mortiga instituto?

Tuj ni ekscios.

En Ĉinio, kiel Kristoforo Wagner priskribas, tio estas la ĝenerala, leĝe akceptita kutimo, ke se laŭ la tutjara averaĝo, per dek procentoj pli da knabinoj naskiĝas ol knaboj, tiam ĉi tiun mankon oni ekvilibrigas tiel, ke la superfluajn suĉinfanojn dum unu antaŭdecidita tago oni kunkolektas, portigas al la insulo Lileu Ping, tie ilin benas, sanktigas, kaj poste ĵetas en la „flavan riveron”. La bordo de la flava rivero estas marĉa, tie multe da krokodiloj vivas inter bambuoj, kies kapoj estas super la nivelo de la akvo. Tiuj bestoj havas cent dentojn. La etaj infankapoj naĝas iomete super la akvonivelo, sed kiam ili atingis la marĉon, tie jam nur videblas la kapoj de krokodiloj sur la akvonivelo.

Poste la mandareno dankas pro la donaco al la centmana Viŝnu, ĉar li donacis multe da vir – kaj virinnovnaskitoj ĉi-jare al la ĉiela imperio: „Jen la diferenco estas sendita estime.”

Ĉi tiel la socio kaj naturo estas egaligitaj. Ĉe ni tiun egaligadon oni nomas infanmurdo. La puno por ĝi estas kvin jaroj da enfermiteco en malliberejo.

Tiun ĉi aferon oni finas pli rafinite.

Ĉe la ĉina barbara scivolemo oni dirus al la superflua de Dio donita vivaĵo: „Vi, ploranta varo, kiu ne estas bezonata al tiu, de kiu vi naskiĝis; vi eĉ ne scias, kio vi estos, aŭ ne estos; vi eraris la celon, ĉi tie neniu konas vin. Via patro ne volas havi vin, via patrino ne havas tempon por eduki vin, ŝi estas servistino, kiu laboras ĉe aliula domo. Via patrino estas modulino kiu estas damo vestiĝas laŭ la unua modo ĉe kiu via lulilo ne havas lokon; povas esti, ke ŝi estas malfeliĉulino, ĉar via esto estas honto; povas esti, ke ŝi estas dommastrino, kiu devus pagi multe da mono por vi. Iru reen helpe de Dio! Naskiĝu sur alia planedo, kie eblas naskiĝi sen privilegio. Vi estas en polvon falinta dia fajrero, ĝermo de la animo kaj el nenio estiĝinta nenio. Subakviĝu, flugu supren al la ĉielo kaj diru al Viŝnuo, ke vi estis ankaŭ ĉi tie.” – Ĉe ni oni prefere bone aranĝis doni la infanon al vartistino.

Ĉi tio estas la „mortiga instituto”.

Oni ne mortigas tiujn senkuraĝigitajn etajn anĝeletojn, nur vartas ilin.

La ĉirkaŭ Peŝto estantaj vilaĝoj estas plenigitaj de vartistinejoj. Tiujn oni ne registras, pri tiuj ne estas statistiko. Ĉu iu reatingis de tie el inter tiuj, kiujn oni sendis tien? Respondo estas malfacila.

Riĥardo, enpaŝante en la domon indikitan de la virino, malfermis la pordon de la apudkuireja ĉambro kaj preskaŭ forkuris de tie. Estis atakitaj samtempe ĉiuj liaj sentorganoj. Tia netolerebla odoraĉo estis en tiu ĉambro, kie oni certe neniam ventumas kaj en la malalta terplanka ejo kolektiĝis la miasmo, ŝlimo kaj malpuraĵo! La mortovapora aero de la tifa hospitalo ne postrestis ĉe la aero de tiu ĉambro.

Tiu acida humideco iritas la homan haŭton kaj la homo sentas la proksimi­ĝantan malsanon en la nervoj. Eblas senti la naŭzan guston de la aero. Kaj en tiu odoraĉa, humida ĉambro estas kvar litoj kaj unu lulilo. En la lulilo estas lamenta­ĉantaj, plendaĉantaj, histeriantaj, kriegantaj, ploregantaj infanetoj, el inter kiuj tiu estas plej bone prizorgata, kiu estas nuda, sur kiu ne pendas malhonora ĉifono.

En unu litaĉo estas tri infanoj dense kiun oni uzas ĝis ĝi disfalas pro tutputriĝo. Ili ruliĝas, luktante baraktas, kondutas kiel senpovaj bestidoj. Ili estas grand­parte unu – kaj du – jaraĝaj.

La dektrian suĉinfanon en lulilo lulas tri kaj duonjara infano, kiu perlaboranta per ĉi tiu infanlaboro servas sian kuiritan terpomon, kiun tiu manĝegas avide el sia mankavo. La suĉinfano havas broditan vestaĵon kaj sub ĝia kapo estas rubanda kuseno. Tiu ne ploras, ĉar suĉilo estas metita en la buŝon. Oni trompas tiun per ĝi anstataŭ la patrina mamo. Apud la forno unu du-jara knabo lamentaĉas, kies piedoj estas bandaĝitaj. Certe ili estas vundohavaj.

Riĥardo ĉirkaŭrigardis teruriĝante en tiu malvasta ejaĉo. Kiu povas esti el inter la malfeliĉaj infanoj tiu de Ottó Palvicz? Unu estas pli abomena, ol la alia. Li povis longe rigardadi, ĉar multe da tempo pasis ĝis la posedantinon de la instituto el la ĝardeno oni povis antaŭen voki, ja ŝi plantis ajlojn. Ŝi ne volas gardi tiujn idetojn ĝis la vespero en la ĉambro. Sufiĉas ilia manĝigado ĉiutage tri fojojn.

Sinjorino Kasza estis granda, osteca, forta homino. Sur ŝi neniu malico videblis. Ŝi decidis fari ĉi tiun laboron kiel ekzistantan malgravaĵon, kiun ne ŝi elpensis.

Ŝi estis alkutimiĝinta al la vizitadoj kaj ne surpriziĝis pro la vizito de Riĥardo. Kvankam la viro malofte vizitas la domon, tamen kelkfoje tio okazas tamen.

– Ho sinjora Moŝto, bonvolu enveni en mian puran ĉambron de tie, el tiu ĉi odoraĉa malvasta ejaĉo!

– Vi pravas! Sinjorino Kasza! Ĉi tio estas abomene malvasta ejaĉo! Sed ni restu ĉi tie!

– Vi pravas! Mi ne povas doni palacon al ili kontraŭ dek ok forintoj, kiujn mi ricevas ĉiujn monatojn – replikis la homino.

– Ĉu oni pagas nur tiom? Jes, sinjora Moŝto! Kaj ankaŭ pro tio ĉi mi devas batali. Mi ricevas de la servistinoj pli facile tiujn kvin forintojn, ol de la damoj. Ĉar ankaŭ sinjoraj infanoj estas tie ĉi. Ne pensu malbonon! („Kial vi ne lulilas pli bone tiun infanon, vi, penduminda ekzekutisto?”) – Ĉi tio estas la ideto de iu bonstata komercistedzino, kiu havas bravan edzon, belan kvartirejon, kaleŝon, iradas en silka vestaĵo, sed ne toleris la diskuton de la vartistinoj. Nome vartistino estas ĉe sinjora domo. Prefere ŝi donas al mi prizorgi. Tio estas vera, ke ŝi donas al mi dek du forintojn. Ĉi tiu infano devas esti pura kaj ĉiu monate mi devas porti al ŝi la infanon en la urbo por kontroli mian laboron.

– Ĉu vi ne dungas vartistinon apud tiu ĉi?

– Ja tiu ne tolerus tion. Ne estus sufiĉaj la dek du forintoj.

– Per kio vi manĝigas tiun?

– Ho, tiu vivas tre bone. Tiu ricevas ankaŭ kaĉon kaj en lakton trempitan nigran panon. Estas bona la nigra pano, ĉar ĝi purigas la ventron de la infano. Ja, mia kara, mi ne povas doni al tiu biskoton, ĉar por la aliaj idetoj oni pagas nur tri forintojn.

– Ĉu tri forintojn? Kiu estas tiu kruela homo, kiu tri forintojn donas por nutri unu infanon? – Ho, ve, mia kara sinjora Moŝto! Tiun sumon donas la urba konsilantaro. Kiam oni portas forĵetitan ideton al la konsilantaro, tiam la urba polico invitas prizorgi la vartistinojn kaj donas al tiu, kiu plej malmultekoste entreprenas la infanojn. La kosto ne povas esti prefere alta. Poste pri multe da infanoj oni forgesas tie ĉi. Multe da infanoj forfuĝas de mi kaj mi eĉ tion ne scias, kie mi serĉu ilin. Ankaŭ tiu infano forfuĝis kiu nun kriegas. „Ne kriegu!” Tiun ĉi mi nutras, prizorgas senpage ekde dek kvar monatoj.

– Kian malsanon havas tiu ĉi infano?

– Tiu estas bubaĉo. Nome mi kuiris supon al tiu, ĉar estis dimanĉo. Kaj tiu bubaĉo detiregis la poton sur sin kaj brogis ambaŭ siajn piedojn kaj sur ili estiĝis vundoj.

– Kial vi bandaĝis la piedojn de la malfeliĉa knabo per kotonĉifono? Tiu povis suferi pro tio.

– Ĝi ne damaĝas tiun! Cetere tiu ne estos plenkreskulo, ĉar li ricevis hernion pro la multe da kriego. Li mortos pro tio. Liaj patro, patrino ne interesiĝas pri tiu. Tiuj estas koĉero kaj la edzino de koĉero. Ili estas malriĉaj homoj. Jam tiuj ne loĝas ĉi tie.

La animo de Riĥardo senŝarĝiĝis. Tio ne estas la infano de Ottó Palvicz.

– Mia sinjorino Kasza[115]. Mi serĉas ĉe vi unu infanon, por kiu oni ne pagis jam longe. Sinjorino Bajĉik transdonis al vi tiun. Ties nomo estas Karlo, kaj ĉirkaŭ lia kolo estas duon-kupromonero kaj sur lia brusto estas livida denaska makulo.

– Jes, mia kara animo, vi faros bone, se vi pagos por la kara Karleto.

– Kiu estas tiu el inter tiuj ĉi.

– Ho, tiu ne estas inter tiuj. Tiu estas ekstere sur aparta loko.

– Ĉu sur aparta loko? – Riĥardo komencis pensi bonon pri sinjorino Kasza.

– Mi tuj portos tiun. Bonvolu eniri en la puran ĉambron!

– Sed mi volas iri al tiu. Mi volas kunporti tiun infanon.

– Ĉu? Ho, tio estas alia afero. Sed unu problemo estas. Karleto estas forte malsana.

– Kian malsanon tiu havas?

– Liaj okuloj doloras. Mi tial metis lin en apartan ĉambron, ke li ne povu infekti la aliajn. Ankaŭ li infektiĝis de alia knabo, kiu mortis pro tio pasintsemajne.

– Kial vi ne kuracas tiun?

– Ni provis tion fari ĉiumaniere. Mi metis kupran sulfaton en liajn okulojn, sed ĝi ne utilis.

Dum la parolado ŝi kondukis Riĥardon tra la kota korto ĝis la stalo, de tie en malhelan lignotenejon. Riĥardo tie vidis iun infanfiguron, kiu duonnuda kuŝis kaj estis kovrita per ĉifona ŝafistpelto. La etulo kuŝis fermitokule, dolorate. Tiu infano, kiu ekaŭdis brueton de la paŝoj, komencis ĝemetadi: „Ho, donu al mi iom da akvo, mi soifmortos.”

– Mia kara animo, sinjora Moŝto, mi metis tien ĉi tiun knabon, ke ne malutilu la heleco.

– Iru, portu al tiu akvon!

– Ho ve, mia kara animo, sinjora Moŝto, malsanulo ne povas trinki akvon. Mi neniam donas akvon al malsanulo, ĉar ĝi malutilas.

Nun Riĥardo tiom forte kriis al ŝi, pro kio ŝi preskaŭ falis surdorsen.

– Tuj portu akvon!

Post tio sinjorino Kasza rapide portis jam la akvon en tolokruĉo.

Riĥardo metis la kapon de la infano sur sian genuon kaj la kruĉon li alĝustigis al la buŝo de la infano. La malfeliĉulo eltrinkis duonon de la akvo. Riĥardo kareseme lavis la vangon de la infano, pro kio li ekridetis. Riĥardo per blanka poŝtuko, kiun li elprenis el sia poŝo, bendis la malsanajn okulojn de la infano. Poste li levis tiun el inter la furaĝeroj kaj segaĵo en kiuj tiu kuŝis kaj kovris lin en sian mantelon dum li diris en si mem: „Nur unu ŝueto estas sur unu lia piedo.” Li portis tiun al la taga heleco. Tie vidante la staton de la knabo li konvinkiĝis, ke Ottó Palvicz havis teruran kaŭzon por ne edzinigi tiun patrinon, kiu sian infanon forlasis tiom malvarmsange. Se Ottó Palvicz estus ektrovinta tiun knabeton ĉi tie, tiam li certe estus mortiginta tiun hominon kiu portis lian gefianĉiĝan ringon.

Riĥardo en sia sino portis la malgrandan knabon al la kaleŝo.

Sinjorino Kasza akompanis tiujn al la kaleŝo dume diradante:

– Vi ne povas kunporti la infanon sen pago de la alimento.

Kiam Riĥardo metis la knabeton sur la sidejon de la kaleŝo, elprenis el sia monujo aron da mono kaj ĵetis tion al la homino.

– Tie estas la premio de la vartado.

Sinjorino Kasza tre ĝojis, ĉar ŝi ricevis duoblan monsumon kaj volis danki mankisetante.

Sed Riĥardo antaŭis ŝin:

– Atentu, sinjorino Kasza! Mi nur tion bedaŭras, ke ni ne povas rigardi nia­tempe la forbruligon de sorĉistino. Nome ankaŭ mi povus rigardi vian forbruligon.

La homino diris: „Adiaŭ!” kaj poste Riĥardo adiaŭis la „mortigan instituton”.

Forlasante la vilaĝon li rigardis atenteme la vojapudan tombejon, en kiu li vidis etajn tombojn, kiujn oni signis nur per malgrandaj blankaj, bluaj krucoj. Ĉi tiuj krucoj estas la kapoj de la kajmanoj en la marĉo de Jangĉekiang. Sed kion faras la kajmanoj dum unu minuto, al kio ĉi tie estas bezonataj turmentoj de multe da jaroj.

Riĥardo tuj portigis sin al Peŝto al la infanhospitalo.

Tiu ne estas ŝtata instituto. De donacaĵoj de bonkoraj civitanoj ĝi povas funkcii. Sed la ŝtato faras nur tion, ke el la donacaĵsumo ĝi subtrahas kelkmil forintojn da laŭenspezaj impostoj, senhaviginte la plej kompatindajn membrojn de la homaro de tiu ĝojo, pro kiu oni donacis la monsumon. Tiuj kompatindaj homoj estas infanoj, malriĉuloj kaj malsanuloj. Sed „la terura demonsinjoro de la kvardek-spirita legio Astaroto”[116] malsatas. La budĝeto enmanĝegas ankaŭ en la infankaĉon.

Riĥardo ektrovis la plej bonan lokon al la infano de Otto Palvicz. Tie oni redonos lin al la homaro. Li deponis tioman monsumon ĉe la ŝparkaso, el kies interezo eblos varti, guverni tiun infanon.

Li registrigis sin ĉe la urba konsilantaro kiel zorganton de la infano. Nun jam Ottó Palvicz povas dormi trankvile sub la tero.

– – –

Sekvatage bonegaj festoj okazis en Budapeŝto. Oni entombigis la mortfalintajn heroojn dum triumfa pompo, kiu koncernas la triumfantajn naciojn. Oni distingis la bonege batalantajn bravulojn. La dankemaj civitanoj de Peŝto gastigis per elstara festeno la festatajn heroojn de la tagoj.

Riĥardo atendis senpacience la finon de la festeno. Li rapidegis en la infanhospitalon.

Ĉu Karleto fartas jam pli bone?


Efialto (Ephialtes) la perfidanto

„Mi malamas mian patrujon!”

Ĉu povas esti pli akra, senfunda, kanajla, abisma, pli abomenega, pli peza diro ol ĉi tio?

Ĉu ĉi tiu diro povas havi konvenan senton?

Ĉu povas esti egoo, en kiu ĉi tiu sento povas enkorpiĝi?

En la historio estas gigantaj figuroj, kiuj eldiris tiujn ĉi vortojn, sed tiuj pentis jam la diron.

La forpelita roma generalo Koriolano[117] turnante sin kontraŭ sia patrujo malame, frapfermis la pordegon de Romo kaj kiel ploranta infano revenis al la pordego, kiam li volis venĝi.

La reĝo Salomono malbenante forkuris de la batalejo, kie la popolo de lia patrujo senhavigis lin de lia krono, kaj kiel pentofaranta ermito li revenis al la sojlo de la preĝejo de la urbo Fehérvár por beni sian patrujon.

Belizaro la bizanca generalo trifoje malbenis sian maldankeman patrujon, sed kiam la malamiko proksimiĝis al ĝi, li savis ĝin trifoje de la fina danĝero. La lasta malĝojo mortigis tiun.

La koro de la kaduka doĝo Foscari ĉesis pulsi pro malamo kontraŭ sia patrujo. Bolivar ĵetis sian kronon al la malbenita patrujo, sed ne batalis kontraŭ tiu. Paŭlo Béldi prefere mortis en la karcero, sed pere de fremda helpo ne volis esti regnestro de la malamata patrujo.

Kaj Kristo, kiam li batalis kontraŭ la morto, diris: „Mia patro, pardonu miajn gefilojn de mia patrujo!” Tiujn filojn, kiujn antaŭ tri tagoj tiu malbenis dikolere!

Tiujn diron ĉiuj, homoj, diabloj, dio devas penti, kiuj portis polvon de la tero, kiun ili volis malami.

La patrujon ne eblas malami. Al la malamo la animo ne estas sufiĉe granda. Sed la patrujo estas forvendebla. Al tio ne bezonatas animo. Ephialtes ne estis demono. Efialto /Ephialtes/[118] ne malamis Helason, li nur vendis ĝin.

Ni ne volas meti piedestalon sub nanojn por montradi tiujn kiel demonojn. Certe Pausanias (la venkanta militestro de la batalo de Plataia en 470 antaŭ Kristo) neglektis iun ĉe la asigno aŭ distribuo okazis ĉe iu ofico, aŭ eble la grekagentaj Tesbianoj (thesbianoj) venkis kontraŭ tiu dum la Olimpio. Povas esti, li volis edzinigi riĉan vidvinon, sed ŝi rifuzis la edzinigpeton. Sed povas esti, ke tiu estis posteulo de Epikuro kaj ne havis sufiĉe da mono. Povas esti, ke liaj kredioaroj ekscitis tiun kaj la ekzekuciistoj ne estis liaj protektantoj. Kaj poste Kserkso instigis tiun, se li povos okupi Helason, li elektigos tiun al plej potenca gubernatoro de Tesalio. Certe ĝi estis tiel ĉi.

Efike de tio Efialto tion diris, ke li malamas sian patrujon. Sed tiu ne pravis – ja li volis nur vivi bone helpe de sia patrujo.

La ĝojjubilo, kiu aŭdeblas el inter la muroj de Budapeŝto, havas ankaŭ eĥon.

Ĉi tiu eĥo, kiun la rokoj de Karpatoj eĥas, estas la rusa himno.

La budapeŝta triumfa voĉo krias: „Vivu la mondolibereco!”

La eĥo de Karpatoj muĝas reen: „La caro estas ĉiopova!”

– – –

Unu gaja societo amuzas sin dum drinkado de vino, aŭskultante muzikon sur iu altaĵo de Karpatoj, kiu situas ĉe trimil sescent piedoj super la marnivelo.

Tre bela panoramo estas de tiu altaĵo al la malaltaj regionoj. Duflanke estas pinarbaroj, en la fono malproksima nubo videblis, tra kiu aperis ĉielarko havanta tutan duonrondon. En la interna pli brila duonrondo la tuta pejzaĝo ricevis magie brilan koloron. Ĉiuj objektoj havis transteran vivantan emajlon kaj kie la travi­debla lumo de la ĉielarko kovras la regionon, tie la objektoj iĝis ĉielarkkoloraj. Pro tio videblis orruĝa arbaro, oraj verdaj turoj, lila-kolora lago. En ĉi tiu ĉiela ravo eblis nombri en la valo dudek du vilaĝojn disŝutitajn. Riveretoj fluetas en la arbaroj briletantaj, kvazaŭ estus disŝutitaj multe da spegulpecoj. Tio estas Dio benita regiono, kie la semadoj verdiĝas „kiuj pliigas la belecon de la ĝangalo de la terproduktado de la homoj”. Ni povas vidi inter la semadoj landvojojn kaj turojn senhavantajn urbojn. De la valo aŭdiĝas batoj de martelegoj de ferfandejoj, kiuj anoncas, ke ferindustrio funkcias tie.

La Suno iom post iom malleviĝas, la ĉielarko leviĝas, la nubo malproksimiĝas, la pejzaĝo etendiĝas kaj sur la horizonto videblas tiu al vulkano simila monto, sur kiu bele kreskas la bonan vinon donanta vinbero.

Tio estas la vidindaĵo kiun Dio montris al Moseo, kiam li lasis ekrigardi Kánaánon de la montosupro de Nebo[119].

Ĉi tio estas Hungarujo!

La societo amuzanta sin sur la montosupro rigardas la vidindaĵon ravate. Ili estas viroj, soldatoj, oficiroj de regimento de Orenburg, rusaj korpgardist­kavaliroj, ĉerkesaj kaj mahometanaj elitaj bravuloj. Ankaŭ du civitanaj viroj estas inter tiuj, kiuj estas hungaraj homoj. Iu estas Bence Rideghváry, la alia estas Zebulono Tallérossy.

La societo konversacias germane. La germana lingvo estas deviga por la rusoj, kiel la franca lingvo devigatas por la prusoj. – Rigardu! – alparolis Bence Rideghváry, kiam li vicigis la nomojn de la urboj, vilaĝoj, kiuj estis disŝutitaj antaŭ iliaj piedoj. – Rigardu, tiu vojo kondukas al Konstantinopolo!

– Hura! – kriego resalutas liajn vortojn:

– Vivu la caro!

La glasojn plenigitajn per vino ili kunfrapigadis kaj post la sonoradoj de la glasoj la societo ekkantis la rusan popolhimnon.

Rideghváry kantis kun ili. Li jam ellernis la rusan himnon. Ĉiuj demetis la ĉapelon dum la kantado.

– Ĉu vi ne kantas, Zebulono? – demandis Rideghváry la revadantan maljunulon.

– Mia voĉo estas kiel de pavo, raŭka – respondis la malgaja viro.

La himno resonas de la altaĵo malproksimen super la regiono. En la valo sur la longa landvojo marŝas multe da ĉevalistregimentoj de la caro de ĉiuj rusoj. Tiuj daŭrigas la aŭdeblan himnon, tiun nacian kanton, kies vortojn homo ne kompre­nanta la rusan lingvon povas kompreni laŭ la ŝanĝiĝanta melodio, kiu estas kaj emocia, kaj timplena, kaj mistika kaj minacanta, timiga poste malgajege malsereniĝa. La melodio montras, ke tiu kanto estas kanto de la rusaj sinjoroj, kiu direktiĝas al la aŭdacaj popoloj, kiuj fieras, ke ili ankoraŭ ne estas sub jugo. Tiu estas la kanto de Góg kaj Magóg[120] malantaŭ de la rokoj.

– Rigardu! – alparolis Rideghváry, tirante al si Zebulonon. – Kvar ĉevalist­regimentoj marŝas antaŭ ni sur la vojo. La unua apartenas al la Olga Nyikolajevna-husarregimento (sur grizaj ĉevaloj), la dua estas la Cesareviĉ-husarregimento (sur flavaj ĉevaloj), la tria estas la piklanca regimento (sur nigraj ĉevaloj), kaj la kvara estas la mahometana ĉevalistaro (sur helflavaj ĉevaloj). Poste venas la kozakoj de Don, kaj piklancanoj de Vosnesensk. Poste la kanonoj venas. Post tiuj marŝas la infanteria regimento kaj fine la ĉarotendaro. Sume estas okdek mil homoj.

Kaj Rideghváry premis la manon de Zebulono.

– Nun sekvas la tagoj de nia triumfo! Nun ni piedpremos niajn malamikojn! Ili disiĝos je la efiko de nia forto.

Kaj lia vizaĝo brilis.

Li paŝis sur la randon de la krutaĵo por ĝuegi la vidaĵon. La krutaĵo kvazaŭ cent dudek piedojn alta muro estis kiu leviĝis el la pinarbaro kaj sur la altaĵo estis gazono.

Kaj Zebulono Tallérossy rigardinta malsupren de la krutaĵo, pensis teruraĵon: kio povus okazi, se lian karan amikon li nun ekkaptus kaj kune kun tiu li saltus en la profundon kiel Titus Dugoviĉ[121] faris kun la turko en 1456?...

Tiel min helpu Dio!

Se mi ne havus hejme kvin filinojn!

La suno estis jam sub la horizonto. Tiu fajroglobo, kiu ardas sur la ĉieloj, jam ne estas la Suno, nur ties optika falsa bildo. La ĉielarko ankoraŭ vidiĝas sur la ĉielo, sed jam ne estas sepkolora, sed estis unukolora, fajroruĝa.

Sur vojoj de la valo la himno ankoraŭ plu aŭdeblas. La rusaj rajdistoj marŝas kantante en la urbon anstataŭ muziksono.

– – –

Tute ne plaĉis jam tiu stato al Zebulono Tallérossy. Ĝis nun li ŝatis la amuzaĵon, kiam en societo de sia kara amiko kaj apoganto li devis veturadi tien kaj reen, por ekkoni gravajn virojn, por entrepreni gravajn taskojn, por distingigi sin kaj por politiki grandsignife.

Li kredis, ke la politiko faras ĉion bele, silente, saĝe.

Li kredis, ke la rusa diplomatio baldaŭ intervenos la politikon kaj la kontraŭuloj akceptos la bonan konsilon.

Li pensis, ke oni abolicios la danĝerleĝojn, ĉesigos la nunan ministerion, maldungos la ĉefprefektojn, aliulojn nomumonte anstataŭ ili, akceptigos ducent milionojn da ŝtatŝuldoj de la sekva parlamento oni eble sendos al Ameriko kelkajn potencajn homojn.

Sed poste li jam vidis, ke estos pli granda problemo, pro kiu jam li ne havis emon plu politiki. Tiun ĉi li ne tiel imagis.

Tion li ne estus bedaŭrinta, se Gregoreton Bokŝa kaj la aliajn similajn homojn oni reprudentigus, sed kial oni devis forbruligi tiun tutan karton, kiun li rigardadis, li ne komprenis. Post la bonetosa majfesto, kiun li ĝuis kun la elitaj fremdaj sinjoroj, kun Rideghváry li hejmen veturis per kaleŝo ĝis la urbo situanta en valo.

Dumvoje li paroladis kun Rideghváry sincere.

– Mi ne scias, oni kiel povos kontraŭstari en la lando.

Rideghváry diris fanfaronante rikane:

– Fuimus Troes! Ruet Ilium et ingens gloria Parthenopes! (Ni estis Trojanoj! Falos la enorma gloro de Ilium kaj Parthenope!) Kaj kio okazos pri la venkintoj? – Vae victis! /Ho ve, al la malvenkitoj!/ – respondis Rideghváry.

– Kiun sorton havos la venkitoj?

– Ĉu oni ne umados kun ili forte? (Li ne kuraĝis eldiri la ĝustan vorton.)

– Ense recidendum immedicable vulnus. (Ni devas forigi la nekuraceblan vundon per fero/glavo).

– Forportu la tataro vin – pensis en si Zebulono – kune kun viaj latinklasikaĵoj, parolu kun mi hungare!

Poste li demandis rekte:

– Nu, mi demandas: kion ni faros pri Edmundo Baradlay, kiun ni ŝatis, honoris tutlande. Lia patro estis nia bona amiko, ni promesis antaŭ lia patrino, ke ŝiajn filojn ĉie ni defendos. Li faris siajn agadojn ne pro profito, sed konvinkiĝinte, kvankam tio ne plaĉis al ni. Li estas talenta kaj saĝa. Li povos esti utila por la lando, apoganto por la trono. Ĉu ne?

Poste Rideghváry citis germanan klasikan frazon al Zebulono anstataŭ la latinlingva frazo:

– Mitgefangen, mitgehangen! /Kunkaptita, kunpendumita kun aliaj sendistinge!/

Poste jam Zebulono parolis nenion jam dum la tuta vojo. Sed kiam Bence Rideghváry vespere ekrigardis la pasportblanketojn en la tirkesto de sia skribo­tablo, li tiel spertis, ke el inter tiuj la plej supera blanketo mankas. Tiu estis angla pasporto sur kiu estis gravaj subskriboj kaj legitimita de markoj de legacioj de landoj, nur la nomo kaj personpriskribo mankis sur tiu. Tiuj pasportoj estis rezervitaj por misiaj komisiitoj. – Tiun nur Zebulono povis forŝteli. Por kiu li forŝtelis ĝin?

Rideghváry ridetis pro la malkovro.

Irante – venante li kaj Zebulono veturis en sama kaleŝo kaj ili dormis en la sama ĉambro. Kvazaŭ li timus, ke Zebulono forfuĝos. Kia amikeco estis inter Rideghváry kaj Zebulono? La klarigo estas simpla. Rideghváry ne komprenis la lingvon de tiu regiono, kiu estis grava por ili. Sed Zebulono estis vera ĉiopovulo de la tiea popolo. Tie tiuj ŝatis lin kaj kiel profeton estimis. Li estis vera Aarono apud Moseo. Rideghváry devis diri nur la temon kaj Zebulono kolorigis tiun. Ĉe la nuna ekspedicio Zebulono estis bezonata kiel panpeco. Zebulono povis komprenigi la indignantajn homojn, ke la ĉi tie tramarŝanta rusa armeo kaj la armilaj gastoj ne estas malamikoj, sed bonaj amikoj, fratoj, samrasanoj.

Tio ĉi estis la misio de Zebulono. Li sentis tion jam longtempe! Kaj tio ne plaĉis al li!

Rideghváry estis treege singarda dormigante lin en sia ĉambro, ĉar Zebulono certe jam estus forfuĝinta pli frue.

Zebulono cerbumadis, kiel li povus forlasi sian grandpotencan protektanton. Sed tio ne estis ebla! Li provis interkvereli kun tiu, sed tuj oni pacigis lin. Rideghváry estis ĝentila kaj ne povis koleri pri tiu. Post la plej lasta diskuto Zebulono decidis serioze, ke li ekfuĝos de sia kara amiko.

„Se vi ne lasos min fuĝi, tiam mi fuĝigos vin de mi” – decidis li.

Zebulono havis planon jam delonge. Tiu plano estiĝis en li vidinta la unuan kozakon manĝi nekuiritan flavan kukumon, je malplena stomako. La kozako manĝis la kukumon kiel karan delikataĵon.

Al sia plano li utiligis la kuirarton de la frandemuloj, de la rusa tendaro: nome ili tranĉis furaĝkukurbojn, furaĝbetojn, miksis tiujn per ruĝa faruno kaj per varmega akvo. Poste kelkajn kandelojn oni enmergis en la varmegan sukon. Efike de tio la kandelo iĝis pli maldika, sed la buljono iĝis tute bongusta.

La plano de Zebulono perfektiĝis tiam, kiam en la rusa armeo estiĝis ĥoler-epidemio. La pereo estis pli granda, ol la perdo de la malvenka milito. Ili havis 2108 mortintojn kaj post ĉiuj siaj ripozejoj unu novan tombejon kaj hospitalon (por mil homoj).

La brila kariero de Rideghváry havis ĉi tiun ombron. Tiu timis la ĥoleron kaj tamen li devis movi sin sur ĥoler-epidemia teritorio. Nu, tiu ne estis konvinkiĝinta, ke la ordeno Sankta Vladimiro defendos la homon de la malbono.

Ekde tiam tiu kunportadis ĉiuspecajn kuracilojn. Li metis sur sian bruston kamforon en saketo, ĉirkaŭ sia talio ligitan ŝalon, li metis en siajn botojn sulfuron, sian ĉambron seninfektigis per klorkalko. Li drinkis ruĝan vinon, ĉiun matenon rizobrandon. Tiu mordetis dumtage pingrajnojn. Li malpermesis al ĉiuj paroli pri mortintoj pro ĥolero. Oni ne rajtis sonorigi por mortintoj, ne estis permesata entombigi brilatage, kie li kvartiris.

Do, Zebulono konis tiujn ĉi malfortigojn de la ĉefnobelo.

Dum vespero post la majfesto Zebulono iris al la apoteko kaj petis vomigan tartron. La apotekisto unue protestis, sed Zebulono riproĉis:

– Doktoro! Nun ne vi ordonas! Nun mi ordonas! Nun estas escepta kazo. Tiu medikamento estas bezonata!

La apotekisto ektimis. Tiu pensis, ke nun estas vere teruraj tempoj. La kozakaj sinjoroj trinkis diluitan vitriolon. La tuto elĉerpiĝis kiel delikataĵo. Do, la apotekisto donis al li tartron dividita ĝin al malgrandaj dozoj. Zebulono kovris tion sub lian mantelon.

Nokte, kiam Rideghváry jam dormis kun li en la sama ĉambro, li englutis el ĝi du dozojn. Miaj sinjoroj! Ĉiuj homoj havas sian bravecon. La ago de Zebulono estis heroaĵo!

Li faris al si misan ĥoleron dum ĉi tiu danĝera tempo.

Lia plano sukcesis perfekte.

La katastrofo, kiu estiĝis pro la tartro, vekis sinjoron Rideghváry.

Tiu saltis el la lito sur la mezon de la ĉambro. Ĉi tie estas la ĥolero! – li kriegis kaj kuris al la koridoro.

Tiu lasis siajn vestaĵojn, dokumentojn, pakaĵojn, kiuj estis en la ĉambro kaj tiujn li fumigis. Poste li petis kaleŝon kaj nokte forfuĝis el tiu urbo. Pro la timiĝo li ne haltigis la kaleŝon ĝis la najbara vilaĝo. Li ektimis de la danĝero kaŭzita de Zebulono.

Kaj Zebulono, kiam la tartro finis sian efikon, ekdormis kaj ronkis ĝis mateniĝo.

Se iu ne estus malferminta la pordon, tiam li ne estus vekiĝinta. Iu malgranda, malalta homo alvenis en la ĉambron. La ĉemizmanikoj de la homo estis refalditaj, lia hararo estis nekombita, sur la piedoj estis pantofloj kaj li portis viran antaŭtukon. Tiu estas lignaĵisto, kion pruvis la rezinrestaĵoj sur siaj ungoj.

Zebulono kuŝis en la lito, ankoraŭ li estis ege dormema kaj de sub la peplomo gvatis la malgrandan homon.

La lignaĵisto paŝis al la lito, prenis faldeblan mezurilon.

Kaj dum Zebulono kuŝis sur la lito, kaj liaj piedoj estis videblaj de sub la peplomo, la eta homo komencis mezuradi lian korpon de la kapo ĝis la plando.

Sed kiam la malgrandulo komencis fingrumi ĉirkaŭ lia nazo, Zebulono ne toleris la mezuradon, subite ekkaptis la hirtan hararon de la hometo, kaj taŭzis la malaltan figuron tiel, ke tiu estis nek vidanta nek aŭdanta pro la ektimiĝo. Sed kiam Zebulono jam ne prenis ties hartufon, tiu genufalis kaj balbutis konsterni­ĝante:

– Jesuo kaj Maria! Sankta Anna! – kaj li batis sian bruston per siaj du manplatoj.

Kaj Zebulono eksidante sur la rando de la lito, metis siajn manojn al siaj koksoj kaj draste alkriis:

– Do, vi, pendumindulo! Kial vi mezuradas mian korpon?

– Ho, ve! Jesuo de Nazareto, ne forlasu min! – balbutis la hometo ektimante kaj liaj dentoj klakis.

– Tuj mi sendas vin en Nazareton, bubaĉo! – kriis Zebulono saltante. – Kial ne plaĉas al vi la longo de mia korpo?

Sed la hometo rimarkis, ke Zebulono serĉas apud la lito la kanan bastoneton pro kio minacas lin granda danĝero. Do li rapidis ekskuzi sin.

– Mi petas pardonon! Tiu sinjoro, kiu foriris de tie ĉi, mendis fari por la mortinto – estanta en ĉi ĉambro – unu ĉerkon. Tiu pagis la koston de la ĉerko.

Zebulonon nun jam komencis honti pro la riproĉado.

– Nu, tio estas bona. Mia amiko prizorgis pri mi, ĉar li mendis al mi ĉerkon. Sed tio ne estas bezonata. La koston de la ĉerko drinku je mia sano. Sed diru al neniu la bonan ŝercon, ĉar tiu priridos nin. Prefere nur ni ridu.

La malfeliĉa ektiminta lignaĵisto estus ŝatinta kaj ridi kaj plori.

– Mi ektimis treege. Miaj intestoj ankaŭ nun tremetas. Ĉu vi ne estos malsana? Mi kredis, ke vi jam mortis. Krome mian hararon premante mian kapon vi ekskuis.

– Nu, tie ĉi estas botelo da rizobrando. Drinku el ĝi. Tiel! Kio estas via nomo?

– Marteno Strupka.

– Nu, estas bone, mastro Marteno. Drinku ankoraŭ. Ĉi tie estas unu forinto. Tion ĉi mi donas. Serĉu al mi ĉevalon, sed ne ĉevalon de Sankta Miĥelo. Nome sur ĝin ankoraŭ mi ne volas sidi. Akiru al mi ankaŭ jungilaron, por ke la jungita ĉevalo povu porti min al Pukkersdorf. Mi volas iri tien al la evangelia pastoro, kiu estas mia tre bona amiko.

Kiam Marteno Strupka sciiĝis, ke Zebulono estas luterana, li estis repaciĝinta. Ties timo pasis, dankis pro la forinto kaj kisis manon.

– Tuj mi estos ĉi tie kaj li portos konatan koĉeron. Ankaŭ mi iros kun tiu por montri la vojon. Mi bone konas la pastoron, ĉar dum tri jaroj mi estis tie eklezi­servanto.

Zebulono tre ĝojis pro la akompano.

Tio estus kontraŭdiranta al ĉiuj psikologiaj kaj etnografiaj bazprincipoj, se Marteno Strupka ne estus dirinta al Zebulono, ke ankaŭ li estas „nostras” /sampatrujano, estanto kiu venigos lin inter la siaj/.

Kaj per ĉi tiu mortsalto Zebulono povis desalti de la horizonto.

– – –

Kaj Ephialtes la perfidanta greko kondukis la „senmortan armeon” plu tra la Termopiloj.

– – –


Perihelio

Kiuj havas ankoraŭ la 1849-an jaran hungaran ĵurnalon (oni presis malmulta el ĝi kaj ankaŭ tiom estiĝis neniigita), tiuj trovas en ĝi mallongan sciigon, laŭ kiu videblis sur la ĉielo la 20-an de junio inter la 10a kaj 12a horoj grandioza haloo.

Certe estas homoj, kiuj rememoros ĝin. Tio estis la plej granda perihelio[122], kiu estis videbla.

Samtempe videblis la sunkrono, la sunhaloo kaj la flanka suno.

La sunkrono nur unu fojon estas videbla dum unu generacio. La sunhaloo en jarcento nur unufoje. La tri fenomenoj kune aperintaj estas ĉiela miraklo, pri kiu la natursciencistoj verkas librojn – dum aliaj pacaj tempoj.

En junio, 1849. natursciencistoj ne estis en Hungarujo, kiuj estus priskribintaj la tiaman flankan Sunon.

Ho ve, tiutempe ni ne rimarkis la „duoblan sunon”, ĉar nia nokto estis duobla!

– – –

Tiutempe ducent kvardek mil rusaj soldatoj inundis al Hungarujo. Tio estis ripozinta, reguligita, batalhardita armeo.

Tio estis terura kaj malesperiga.

Estis optimistaj homoj, kiuj kredis, ke nia venko estos ebla ankoraŭ.

„Ni estis tiuj.”

Ni devos ataki la ducent kvardek mil homojn per duonmiliono da homoj.

Ĉiuj homoj, kiuj vivas kaj povas movi sin kaj kiuj estas viroj, ekiru! Ĉiujn ilojn, kiuj estas fermaterialoj kaj havas akraĵojn, oni uzu kiel armilojn. Ĉiuj homoj mortas nur unu fojon! Ĉu vi viroj ne volas vivi poreterne? Kruca militiro estis anoncata kontraŭ la invadanta malamiko. La pastroj, pastoroj predikis tiucele de la predikseĝoj kaj petis benon kiel dihelpon al la armiloj.

Tiu „ruĝa kruco” havas fortan efikon en tiu ĉi terura epoko.

Tiun insignon almetis ĉiuj homoj sur sian bruston sendepende de la konfesioj. Ili estis kaj reformaciaj kaj katolikoj kaj judoj. Tion la nacio ordonis!

En la krucinsigno vidis ili nenion alian landan protestadon kontraŭ la atako de unu terura fremda potenco. La religio-diferenco kaj dogmoj estis bagatelaĵoj apud la terura danĝero.

Bartolomeo Lánghy kunportis la krucan flagon antaŭ la ribelanta popolo kaj li kunvarbis jam grandegan armeon. Li estis protestanta pastoro. La registaro anoncis la krucan militon kaj la protestantaj pastoroj ne kontraŭadis kiel la skismuloj de Konstantinopolo por disputi pri la sieĝo, sed imitis Petron de Amiens. Multaj malamikoj pentis pri tio. En la tendaro ĉiuj homoj armis sin per falĉiloj, lancoj, hakiloj. Li estis la estro. Li ne bezonis por kurataki la malamikon. Ne pripensi la morton. Por bati, por tranĉi la kontraŭulon. Al tio estas bezonata sufiĉa riskemo, malesperiĝo. Tiujn ili havis.

Ilia tasko estis malhelpi la transiĝon de la malamiko trans la riveron Tibisko. La malamiko ne povas transiĝ tra la sankta Tibisko, kiam ĝi estis frostiĝinta, kiu estis ĉiam la limo inter hungaroj kaj ne-hungaroj. La celo estis, ke la maldekstran bordon de la rivero ne piedtretu la malamiko.

La 20-an de junio la popolribelado okupis la Tibisko-apudan ebenon. Tiutage varmega vetero estis, la tersurfaco radiis la varmegon kaj la ĉielo paliĝis. Ĉirkaŭ tagmezo miraklaj fenomenaĵoj aperis sur la pala ĉielo.

La haloo de la Suno forviŝiĝis kaj ĉirkaŭ ĝi angulaj spokoj aperis. Ĝia nomo estas sunkrono. Poste, de la Suno malproksime videblis unu rondforma lumsurfaco, alie lumhaloo[123] ĉirkaŭ la Suno, la mezo de la haloo estis paleruĝa, de la Suno eksteren estas paleverda kiel la ĉielarko. Tio estas la haloo. Sur la orienta flanko de la lumhaloo paliĝis alia Suno. Ambaŭ estas palaj, havas punktitajn randojn. Pro tio oni ne povis diferencigi la veran Sunon. La popolo estis teruriĝanta pro la vidaĵo. Neniu homo vidis ion similan al tio. La kleraj homoj nur laŭ la scienco konas tiun fenomenon kaj konsterniĝas vidantaj unufoje tion dum unu jarcento.

„Signo de la fina danĝero estas sur la ĉielo!” – flustradis la superstriĉuloj. Bartolomeo Lánghy vidis bone, ke la popolo vidas malbonan aŭguron kaj ĉi tiujn ĉielajn signojn li ne povas forviŝi de tie per homaj manoj. Tiujn signojn oni devas legi kuraĝe! Kaj oni devas alkrii, kiel Konstanteno la Granda faris tion dum la batalo: „Ĉi tiu signo signifas la venkon!”

La grizharara pastoro ekkaptis la krucan flagon kaj aliris la 5-10 metrojn altan artefarite levitan altaĵon similan al monteto – deveninta el la 8-9 jc. – nomita Kunhalom, [124] kaj forĵetis sian ĉapelon. Li volis paroli kun Dio.

– Vi, kiu montradas al ni de supro signojn! Ĉu vi aŭguras por ni nian triumfon, aŭ malvenkon? Ĉu vi montras al ni, ke ankaŭ la Suno havas malamikon, kiun apogas, aŭ forviŝas via mano de tie? Kies tagon vi forviŝos de tie hodiaŭ? Ho, certe vi lasas esti sur la ĉielo tiun Sunon, kiu benas, lumigas, vivigas, varmigas. Certe vi lasos no la al vi obeantan, aŭ tiun, kiu nigriĝis kaj sangon fluigis el sia brusto, kiam via sankta filo gloriĝis sur la krucifikso. Aŭ tagon de mia patrujo, kiu anoncas vian diecon. Certe vi gardas tion! Mia animo vivas, ĉar tiu fenomeno signifas la gloron de nia Suno.

La pastoro estis treege ekscitita pro la longa instigo de la homoj. Siaj arterioj erektiĝis sur liaj tempioj. Sur lia vizaĝo radiis transmonda gloriĝo. La popolo emociite aŭskultis lian parolon al Dio.

– Ho, se ne viaj signoj montrus gloron de nia Suno, tiam mi neniam vidu vian Sunon. Ne estu mi vivanta tie en tiu lando, kion mi ne povus nomi plu mia patrujo. Mi mortu tie, kie falos el mia mano via flago.

Post tiuj lastaj vortoj li elfaligis la flagon el lia mano, kiu terenfalis sur monteto de la Kunhalom, kaj mortis. Dio plenumis lian deziron kaj faris bonon pri li, ĉar li ne estis punita rusamaniere. Nome li evitis kiel punon la kvindek batojn per knutoj kaj deportadon al Siberio. Dio savis sian serviston kaj al si levis lin.

Tio ne estas miraklo-fenomenaĵo, la patologio povas tion bone klarigi. La vetero estis tre tre varma, la pastoro estis ekscitita kaj ekhavis apopleksion.

Sed tiu okazintaĵo dispelis la krucan armeon, la popolo hejmeniris.

Nur unu kruco restis tie por helpi.

La glavtenilo estis tiu kruco. Sed eĉ tio ne helpis.

El inter du sunoj de la periphelio ne la malnova suno restis sur la ĉielo.

Ĉi tion la astronomoj ne rimarkis – sed mi scias tion.


Malnovaj bonaj amikoj

Estis nokto de la 13-an de aŭgusto.

Edmundo Baradlay rigardis la stelfaladon el fenestro de sinjordomo de la vilaĝo Világoŝ.[125]

Estas malnova enigmo: kial falas tiom multegaj steloj la 13-an de aŭgusto kaj kial estas ĉi-nokte tiu mirakla piroteknikaĵo pro la meteoritoj?

Edmundo nun jam sciis, kial estas ĉi-nokte tiu ofta stelfalado. Pri ĉiuj falantaj steloj li sciis, kies stelo estis tiu. Kaj poste li plu meditis.

El inter tiuj asteroidoj, kiuj flugas sur la ĉielo desegnante fajrolinion, ne ĉiuj falas sur la teron. El inter tiuj multe da steloj ekbrulas pro la frotiĝo kaj flugas plu sur la ĉielo. Sur propra vojo. Kiom da steloj estas sur la ĉielo, kiuj flugas plu, kaj ne subfalas al la tero por entombiĝi en teron, en maron? Sed ili daŭrigas propran vojon kaj denove aperas por renkontiĝi. Edmundo ne kalkulis sian stelon inter tiujn. Tiu jam finis la propran kuron. Kiam la homo ne estas bezonata sur la tero, tiam estas bone fali.

La hungara armeo kapitulacis dum ĉi tiu tago. Edmundo ne iluziis sin. Li sciis, ke alvenis ĉies fino. Sed la ideo vivas kaj vivos. Kiuj luktis por tiu ideo, tiuj devas morti. Ĉi tiu generacio finis la rolon kun honoro. Ankaŭ tiuj devas morti, kiuj jam nenion povas fari por la ideo. Ĉi tio estis la sorto de ĉiuj apostoloj.

La martir-florkrono estas ilia krono. Golgoto estas kronada monteto de la ideo.

Edmundo skribis adiaŭajn leterojn: al sia patrino kaj al sia edzino. Li informis ilin, ke li atendas sian fatalon trankvile kiel faris tion la patroj de Romo.

Multe da damaĝo trafis lin. Ne decas lamentadi.

Baldaŭ la infanoj estos plenkreskuloj kaj la mondo denove iĝos granda.

Edmundo konstatis tion trankvile kaj ne faris tiel kiel liaj multaj samtempuloj, kiuj serĉis la eblon fuĝi. Lin ne interesis la eksterlanda pasporto. Li tre estimis la „bramanojn”, ĉar ili neniam fuĝas. La „parioj” fuĝas.

Dume li diradis en si mem la nomojn de la kurantaj steloj, kiam iu nekonata figuro ekhaltis antaŭ lia fenestro kaj alparolis lin.

– Ĉu ĉi tie estas sinjoro Edmundo Baradlay?

– Mi estas tiu. Kiu vi estas?

– Mia nomo estas Valentino Schneiderius, evangelia pastoro el Pukkersdorf. Mi portis al vi leteron.

– Envenu al mi!

– Tio ne eblas. Mi rapidas. Mi ne volas resti tie ĉi. Ĝis la rusoj estas malantaŭ ni, mi povas iri, pli malfrue ne. Ĉi tie estas la letero. Adiaŭ!

La fremdulo transdonis la leteron al Edmundo kaj foriris. Edmundo portis la leteron al la tablo, sur kiu lumis kandelo. Sur la koverto li ekkonis la manskribon de Tallérossy.

Li deŝiris la koverton. El ĝi li elprenis la leteron kaj unu ornamitan presaĵon.

La enhavo de la letero estis la sekva:

Mia kara amiko!

Mi neniam forgesas viajn multajnbonfarojn. Mi dankas vin, ke vi savis mian vivon. Se vi ne estus lasinta min malantaŭe, certe mi estus jam mortinta. Mi estis bona amiko de via mortinta patro. Sed mi ne povas toleri vian pereigon trankvile, ĉar vi estas vera patrioto. Ho, estus bone, se mi povus helpi aliajn patriotojn. Pro tio mi sendas al vi tiun ĉi pasporton, en kiu estas ĉiuj subskriboj kaj viaj personaj indikoj. Vi ne devas forigi vian barbon, ĉar tiun vi ŝatas. Ankaŭ al mi estis malbone kiam mi forigis la mian. Ĉi tiun leteron forbruligu.

Via iama maljuna amiko:

Ĉu vi scias, kiu mi estas?

Sekvis postskribo:

Se vi fuĝas, tiam fuĝu al Pollando, kie neniu konas vin. Aliloke iu povos ekkoni vin. La rusoj neniam vidis vin. Al tiu vi povas diri, ke vi estas Algernon Smith; ili ne konas tiun.

Ankaŭ alia postskribo estis:

Pripensu ke en eksterlando vi povas esti utila por nia malfeliĉa patrujo.

Edmundo enmanigis la pasporton. Vere, ĉiuj necesaj indikoj kaj subskriboj estis sur ĝi. La lasta nomo estis la nomo de la rusa ĉefministro. La pasporto aspektis iomete eluzita.

Edmundo ĵetis tiun sur la tablon. Li hontis pro tiu ĉi penso.

Kial li fuĝu? Kial li fuĝu pro la kompato de Zebulono Tallérossy, kiun li tute ne pritaksis kiel honoran homon, kiu estis laŭ li ridinda, kiun li neniam devontigis pri si mem? Ĉu nun li estu dankema al tiu por sia vivo? Por kia vivo?

Ĉu ĉi tiu vivo estas inda je tio, ke por tiu iu estu dankema? Sed vane li klopodis esti malmolkora. Vidante la fuĝeblon, li malfortiĝis. Nur forta volo povis kontraŭstari. Li ekmemoris, ke li havas ankoraŭ feliĉigindajn amantojn. Li havas patrinon, edzinon, du infanojn, frateton. Ĉu ne estos bone vivi por tiuj?

Kion Zebulono skribis en la fina postskribo?

Zebulono diris pravon en tiu lasta postskribo. Tiu estis la lasta kaŭzo, la plej grava. Ĉu povas esti, ke li povas esti utila al sia patrujo? Tiuj iluzioj aperis antaŭ lia animo, kiujn ĉe aliaj personoj li priridis, primokis. Ĉu tiuj iluzioj povas esti veraj? La tento estis granda. Li ne povis kontraŭstari. Denove li trarigardis la pasporton. Li vidis sur tiu unu nomon, la nomon de Rideghváry. Li teruriĝis. Ne! Tiu homo ne havu triumfon, ĉar li povas flustradi liajn okulojn primokante, malicĝoje:

„Jen, ĉi tiu estas la lasta ŝtupo al tiu altaĵo!”

Li prenis la leteron de Zebulono kaj la leterojn liajn skribitajn al sia patrino kaj edzino kaj forbruligis tiujn en la kameno. Poste li vokis sian ĉambriston kaj ordonis al tiu, ke li tuj iru hejmen al Nemeŝdomb kaj informu lian patrinon, ke li fuĝas eksterlanden. De tie ili atendu liajn informojn, adresitajn al Eŭgeno.

Poste ĉiujn proprajn dokumentojn li forbruligis, ke tiuj ne trafu manojn de fremduloj. Subite li faris etan pakaĵon, enmetante la plej bezonatajn aferojn. En la pasporton enskribis la nomon de Algernon Smith laŭ la ideo de Zebulono. Tiun metis en aktujon, jungigis, kaj nokte forlasis la setlejon Világos.

Li tre ĝojis, ke estas malhelo kaj neniu vidas lian hontruĝon. Lia unua renkontiĝo kun la kontraŭulo estis feliĉa. La estro de la avangardo kontrolis la pasporton, subskribis tiun kaj lasis lin plu iri.

Li alvenis baldaŭ al la setlejo nomita Gyapjú[126], kie li denove devis montri sian pasporton. De tie li volis iri al Várad, Sziget kaj Galicio. En Gyapjú oni kondukis lin al la kvartirejo de la regimentkomandanto. Edmundo montris trankvile la pasporton. Multe da homoj estis en la ĉambrego.

Oni diris al li, ke li atendu, ĉar tuj venos la regimentkomandanto.

Edmundo indiferente atendadis. Dume unu helpoficiro kontrolis la pasporton, ties personajn indikojn kaj diris, ke ĉio estas en ordo. Sinjoro kolonelo tuj vizos. Jen tiu venas jam.

Ekvidante la kolonelon, Edmundo teruriĝis. Kvazaŭ trafus lin bato de torento, kiu estis kaj ĝojplena kaj terura.

Tiu estis la rusa kolonelo Leonino Ramiroff. Leonino iĝis soldata, batala, batalhardita, muskola figuro dum la pasintaj jaroj. Soldata severo karakterizis lian vizaĝon anstataŭ la juna frivoleco.

La helpoficiro diris al tiu, ke la pasporto estas en ordo, li nur devas vizi.

Leonino enskribis sian nomon kaj poste la pasporton donis al Edmundo.

La, sango de Edmundo komencis frostiĝi, ĉar la rigardo de tiu estis penetrega.

Leonino staris antaŭ li fikse, en laŭordona distanco de li. Kaj de tie li alkriis durvoĉe angle:

– Vi ne estas sinjoro Algernon Smith! Vi estas sinjoro Edmundo Baradlay!

Edmundo ion kredis, ke li malaltiĝas sub la teron!

– Kiel? – li alparolis Leoninon. – Ĉu vi povus perfidi min?

– Mi kaptigas vin!

– Ĉu vi? Ĉu vi Leonino Ramiroff? Ĉu tiu, kiu estis mia amiko? Ĉu vi, kiu akompanis min tra tondroj, bestioj kaj rapidegis post mi sub la glacion por savi min, riskante sian vivon?...

– Mi estis tiutempe korpgardistleŭtenanto – respondis Leonino froste.

– Ĉu nun vi transdonos min al miaj plej senindulgaj malamikoj? Ĉu vi ĵetas min en la plej mizeran hontindan morton? Ĉu vi ĵetas min al la venkanto por priridi, primoki?

– Sed nun mi estas kolonelo de la piklancanoj.

Poste tiu duonŝiris la pasporton kaj ĵetis ĝin sur la tablon.

– Forportu kaj gardu lin!

La helpoficiro prenis la brakon de Edmundo kaj forkondukis lin. Ĉiujn ĉambrojn de la domo la oficiroj kaj iliaj ĉambristoj okupis. Pro tio oni portis Edmundon en lignotenejon, kiu estis apud la stalo kaj la pordo iĝis fermita. Antaŭ la pordon oni starigis piklanculon havantan karabenon.

Edmundo nun eksentis kion signifas „esti nenio”.

La malvenkita homo, kiu ne lasis sin forsendi, ankoraŭ estas „io”. Sed la fuĝanta homo, kiu falis en kaptilon, tiu estas „neniu”, kaj „nenio”. Li lasis sin elsaltigi el tiu iluzio, en kiu li estus restinta ĝiseterne sendifekta: ĉe la memestimo. Nun jam li perdis ankaŭ tiun. Nun jam li ne povas paŝi antaŭ la ekzekutiston, ĉar li forkuris de tiu. Li forkuris kaj nun kriis en kaptilo kiel la stulta koturno. Tio ĉi estas terura puno, humiligo pro iometa malfortiĝo! Tio estas la puno de malkuraĝo!

Por esti ekkaptita, por esti kaptito, por esti enkarcerigito en iun malpuran lignotabulbudon kiel iu ajn fuĝinto! Ho, similis al glora altaĵo tiu alta podio, de kie li forkuris. Estus bone, ke li atingu tiun ankoraŭ unu fojon! Nur lia ektimigo ne estus okazinta!

Ho! Tiom estus majesta la vizaĝo de sia grizharara kamarado, kiu paŝas antaŭ la lin serĉantan kamaradon, dirante al li, ke oni vokis lin. Li fiere faris tion, kion faris. Kaj li etendis la manon al la kateno. Kaj li tie ĉi suferas en iu hontinda kaĝo, ĉar oni ekkaptis lin pro rifuzo de la majstro.

Ankaŭ la apostolo Petro ploris, kiam la koko duafoje kokokriis. Sed tiu serĉis la malbonon. Kaj li ŝanceliĝis pli frue.

Kaj tio estis la plej granda malbono, ke li ne fidis la homon, Dion! Tiun kredon li perdis post la lasta renkontiĝo. Iu silkofadeno restas en mano de la turmentata martiro, kiu suprentiras tiun al la ĉielo. Ĉi tiu fadeno estas kredo de senmorteco de sia animo, de la transmonda justico, kaj de la eterna dieco. Ĉi tiu fadeno disŝiriĝis en la mano de Edmundo. Se tio povis okazi, ke la bona amiko sian bonan amikon perfidis terure, malvarme, tiam la pri dio, animo, transmondo diritaj aferoj estas nur kruelaj fabeloj. Damno estas nur sur ĉi tiu mondo, – sed nur por la veraj homoj. Jam vespero estis. Neniu serĉis Edmundon. Po tri horoj estis ŝanĝinta la gardisto. De la taĉmentestro donita ordono al la gardisto, de Edmundo estis bone aŭdita, ja Edmundo bone komprenis ruslingve: „Se tiu volas fuĝi, tiam mortpafu.”

Vespere je la naŭa estiĝis tempesto. Tiam oni ŝanĝis denove la gardiston. Pluvegis. En la urbo dufoje okazis fulmofrapoj. Edmundo vidis ĉe lumo de la fulmo la gardiston inter du lignotabuloj. Tiu rigardis al la pordo de la kaĝo, ties pafilo estis preta por pafi. La pluvoakvo fluetis el la vestaĵo de la gardisto. Tiu staris en la koto. Tiu staros tie senmove ĝis la ŝanĝo.

La tempesto pluiris, la fulmo brilis, poste estiĝis malhelo. La turhorloĝo signis la noktan dudekunuan horon. La stalistoj ronkis en la stalo. Malantaŭ la stalo estis provizora konstruaĵo, kie ĉevaloj de la kozakoj manĝadas.

Tiel ŝajnis al li, kvazaŭ iu estus alparolinta lin flustrade, kvazaŭ li sonĝus tion. Edmundo bone aŭdis tion.

– Mia sinjoro Baradlay!

– Kiu alparolas min?

– Mi.

La gardisto alparolis.

– Ĉu ankaŭ vi konas min?

– Mia sinjoro, vi certe rememoras tiun koĉeron, kiu veturis kun vi en la prerio de Mohilev kaj la lupoj volis manĝegi min. Tiutempe vi savis min kaj nun mi helpas al vi por fuĝi. En la kaĝo malantaŭe estas unu lignotabulo, kiun vi povas forigi. Tie vi facile povas eliri. Malantaŭe estas konstruaĵo, tie estas hufkatenitaj la ĉevaloj de la kozakoj. Ankaŭ mia ĉevalo estas tie, ĝia vosto estas blanka kolora. Ĝi estas la plej bona galopanto, kiu estas bridita. Sidiĝu sur ĝin. Malantaŭe estas ĝardeno. Trans tiu estas la prerio. Galopu post la tempesto. Tiu estas bona gvidanto. Tiu iras la ĝusta direkto. Ne maltrankviliĝu pro mi. Mi pafos post vi. Tio estas mia devo. Tio ne estas mia eraro, ke la flanko de via kaĝo estas malbona. Atentu! Se vi volas galopigi mian ĉevalon, tiam premu ĝian flankon, sed ne batu ĝin. Se vi batos ĝin, tiam ĝi haltos. Multe da ĉevalŝtelistoj havis malsukceson pro tio. Diru al ĝi: „Ljubica!” Tion ĝi ŝatas. Sed se vi diras al ĝi: „Kara Ljubica!”, tiam ĝi galopegos rapide.

Edmundo rericevis la vivoforton.

Se li ne elektis la morton de la libera homo, tiam li povas elekti la morton de la libera bestio kaj sian mortpafigon dum la persekutado. Tiel lin ne postatingos la morto de la rato, sufokante lin en la kaptilo.

Rapide li ekagis laŭ la propono de sia estinta „koĉero”. Trovinte la lignotabulon li ĝin facile forigis kaj elŝovis sin tra tiu. La lokon de la ĉevaloj li atingis baldaŭ, kie la kozakoj dormis apud siaj ĉevaloj. Li ektrovis la ĉevalon havantan blankan voston, apud kiu neniu dormis. Edmundo surĉevaliĝis kaj turnis ĝin al la korto. Tuj li premis flankojn de la ĉevalo kaj flustradis al ĝia orelo: „Hura, Ljubica!” La ĉevalo ekgalopegis trans la ĝardenon.

La gardisto eksaltis, aŭdante la bruon, kaptis al sia vizaĝo sian armilon, sed murmuris en si mem: „Sankta Georgo defendu lin!” – poste pafis post li.

Ĉiuj dormantoj eksaltis, aŭdante la pafbruon.

– Kio okazis?

– La kaptito forfuĝis.

– Iru tuj post li!

Ĉirkaŭ dudek ĉevalistoj enseliĝis kaj ekpersekutis tiun en la nigra nokto. Ĉe kelkaj fulmolumoj ili vidis la ombron de iu ĉevalisto galopegi sur la ebeno kaj ili galopegis post li. La bona stalono de Volhinia postatingis la tempeston, kiu estis bona pasaĝero. Ĝi kovris la kuranton per pluvegtalaro.

La fulmotondro estis pli forta, ol la hufobruo. Pro tio la persekutantoj ne aŭdis la hufobruon de Ljubica. Tiel la tempesto helpis la fuĝanton.

Oni ne kaptis lin.


Nadiro

Kiu komencas kuri, tiun ekkaptas la sopiro de la kuro. Tiun kiel ciklono, vertiĝo portas kun si plu. Tiu ekŝatas la kuron. La tagiĝo trovis Edmundon meze de la prerio, meze de la neloĝata ebeno. Ĉie estas videbla nur tero kaj ĉielo. Sur la ĉielo unu preria aglo rondflugas kaj sur la ebeno sola ĉevalisto trotas.

Vojo ne videblas sur la prerio. Samforma dezerto estas ĉie.

Nur tre tre malproksime videblas du putforkoj rigardantaj unu la aliajn, kiuj formas kune unu grandan literon „M”. Ĉu ankaŭ tiu signifas tion: „Rememoru la morton!”

Edmundo direktis la ĉevalon al la baskulputo. Ankaŭ ĝi estis soifa kaj pro tio trotis pli rapide. Atingante la puton Edmundo ĉerpis akvon el la puto en la sitelon kaj trinkigis Ljubica-n. Poste li ĵetis la kondukilon ĉirkaŭ ĝian kolon kaj lasis ĝin paŝtiĝi, por serĉi manĝaĵon sur la prerio. Sed la prerio estis ne tre gastigema.

La somera varmega suno sekigis la surfacon de la tero, ĉar ĝi iĝis fendi­ĝadanta. Ĉirkaŭ la puto aliokaze povis esti tromalseka loko, kion pruvas la en ĝi enkotiĝintaj bovospuroj. Sed la tie stagnanta preria floro velkinte klinis sian kapon super siajn arĝentajn foliojn. Pli malproksime estas soda tero, sur kiu estas nur seka foliartavolo, sur ĝi kreskas nur la sekecon tolerantaj kamomiloj kaj varmegorezista, laktosimilan sukon produktanta floro, kiu kreskigas arbuston kaj estas venena. Por manĝi al bestoj ĝi ne estas taŭga. Vojo ne estas, spuroj de radoj de ĉaro ne videblas. Edmundo havis tempon, li eksidis sur la malaltan putorandon kaj de tie gapis al la mondo ĝis Ljubica ripozis, sed perdis la iluzion, ke ĝi paŝtas sin sur la seka foliartavolo.

Edmundo sentis sin kiel polveron estante sur la mezo de la prerio, kiu konsciiĝas, sentas kaj rememoradas.

Li rememoras, ke antaŭhieraŭ li estis ero de unu vivanta giganto. La giganto neniiĝis, cindriĝis kaj tie ĉiuj polveroj forflugas pro la vento. Li sentas morton de la Giganto, sed ĝi vivas plu post sia morto. Sur la horizonto la varmega aero lulas miraĝon. Unu leviĝanta monteto aperas, kiel naĝanta insulo: verda, ombra insulo. Kaj tio ne estas reala. Ankaŭ la naturo mensogas.

Ĉiuj triumfoj subite finiĝis! Ĉu ankaŭ tiuj estis nur fantasmagorioj? Tio estis grandioza lukto, havanta historie memorindajn triumfojn. Tiuj poste neniiĝis. Ĉu ĉi tiujn memorojn eblas nei? Diri, ke tio ne okazis? Edmundo sopiris ĉe ĉi tiu penso – por dekuri de la tero. Estus bone kuri tage, flugi nokte kaj nenie ripozi. Forfuĝi de si mem. El sia meditado li konsciiĝis, aŭdante ĉevalblekon de la stalono. Li ĉirkaŭrigardis. La atentema kozaka stalono rimarkis sur la prerio proksimiĝantan ĉevaliston. Ĝi informis sian mastron kaj samtempe venis pli proksimen al li, kvazaŭ ĝi proponus la plukuron.

Alkubutinte la selon atendis Edmundo la proksimiĝantan ĉevaliston. Tiu ne povas esti malamiko. La malamiko ne vagadas sola. Povas esti, ke tiu estas ia kunvojaĝanto. Povas esti, ke tiu estas simila fuĝanto, kiu kuras de antaŭ la manoj de la sorto. Ankaŭ tiu iris al la puto, kiu estas lumturo de la prerio.

Inter ili la distanco povis esti ĉ. mil paŝoj kaj li vidis, ke tiu estas demorali­ziĝinto de iu gerilotaĉmento. Sur lia ĉapelo jam videblis de proksimo la ruĝa rubando.

Kiam tiu venis pli proksimen, Edmundo rekonis tiun. Tiu estis Gregorio Bokŝa.

Li tre ĝojis pro la renkontiĝo. En la prerio estas finfine konata homo. Kvankam tiu estis fihomo, pri kiu li ne sentas amikan senton, dum tiuj teruraj tempoj tiu estis pli valora, ol la plej bona amiko, kiu senkore perfidis lin.

Li salutis la proksimiĝanton.

Ankaŭ tiu ege ĝojis pro la renkontiĝo ekvidante Edmundon.

– Ho, ve, mia ĉefsinjoro! Estas bone por mi trovi vin! Benu vin Dio! Vi faris bone, ke vi foriris de tie. Malbona mondo estas ekstere trans la limo. Ankaŭ mi povis fuĝi nur malfacile.

Poste tiu elseliĝis kaj batadis la kolon de la ĉevalo.

Povas esti, se la blanka ĉevalo ne galopegas tiom rapide, tiam oni estus ekkaptintaj min. Imagu, kiam mi vidis la kapitulacon, mi pensis, ke tiujn cent bovojn, kiuj estis ĉe mi, mi vendos al la rusoj! Nokte mi peletis ilin ĝis Várad trans la arbaro de Belényeŝ. De mia dolmano mi demetis la orpasamenton, mi kaŝis en la arbaro mian glavon, pistolojn kaj iris al la rusoj, dirante, ke mi havas cent bovojn, mi vendos tiujn al ili se ili aĉetos tiujn. La frenezaj rusoj kaj mi interkonsentis. Ili donis asignilon por iri al sinjoro Rideghváry por pagigi al mi la sumon.

– Ĉu Rideghváry estas en Nagyvárad? – demandis mirante Baradlay.

– Tie! Sed mi ne iris al tiu por la mono, sed ĝojis, ke mi denove enseliĝis kaj malaperis kiel la kamforo. Rideghváry vane volos min ekkapti.

La animo de Edmundo tre faciliĝis.

Se Rideghváry estas en Nagyvárad, tiam ankaŭ dufoje Leonino Ramiroff savis lin de tio, ke li kuru rekte al la ĝismorta malamiko. Ĉu povas esti, ke Leonino sciis tion ĉi? Ĉu povas esti, ke nokte tiu fuĝigis lin? Ĉu povas esti, ke tiu ordonis la koĉeron, ke tiu helpu lin por fuĝi? Ĉu povas esti, ke tiu estis nun lia plej bona amiko? Tio povas esti. Tion faris rusoj, sed noble.

Sed tio povas esti, ke okazis ne tiel. Sed Edmundo persistis apud tiu klarigo, ĉar tio redonis al li lian kredon, en Dio, en la homoj, en la eterna justo kaj en la eternaj sentimentoj.

Li ektrovis trankvilon de la fatalismo en tiu klarigo de sia forfuĝo. La homoj havas mision. Ekzistas tiaj homoj, kiuj devas vivi laŭ ordono de la sorto. Kial tiuj devas vivi? Kion volas atingi la sorto de ili?

– Mi treege dankas al vi pro tio – alparolis li al Bokŝa – ke vi informis min pri Rideghváry. En la tuta mondo nur tiun homon mi klopodas maltrafi, mi neniam kapitulacos antaŭ tiu.

– Ĉu ne?

– Mi serĉos iun aŭstran generalon por diri mian nomon kaj tion, ke mi estas respondeca por ĉio.

Tiu diro ne plaĉis al Gregorieto Bokŝa.

– Nu, mia sinjoro! Tio ne estas saĝa penso. Mi estas naivega homo, sed mia opinio estas alia. Nome la venkanto unue disŝiras la malamikon. Kial oni devas rapidi por morti?

– Mi ne volas kaŝiĝi longe en la marĉo kiel en la prerio vivantaj betjaroj kaj peligi min de limo ĝis limo.

– Mi ne diras, ke vi faru tion. Kvankam mi faros. Sed vi, kiu estas nobela sinjoro kaj konas regulojn de la bona societo, povas fari tion, ke nur tiam vi iru, se oni vokos vin.

– Ĉu ĝis tiam mi loĝu en la marĉo atendante la invitleteron?

– Mi ne diras tion. Ne loĝu tie ĉi. Vi havas belan sinjoran kastelon. Iru hejmen kaj dece, al sia rango inde atendu la soldatojn por aresti.

– Mi ne volas veneni tiun toporon, kiu detranĉos mian kolon, kaj mi vidu ĉiutage mian patrinon, mian edzinon, miajn infanojn kaj mi turmentu mian animon, ĉar ili nur kelkajn tagojn povas esti feliĉaj, kaj mi aŭskultu ilian veadon, ĉar oni portos min por ekzekuti. Ĉi tiun suferigon eĉ mia malamiko ne povas deziri.

– Kiam vi vidis lastfoje vian familion?

– Antaŭ kvar monatoj mi estis en Nemeŝdomb.

– Do, antaŭ la grandaj bataloj.

– Ekde tiam mi ne havis tempon por hejmeniri.

– Kiam vi estis en Körössziget? (insulo sur la rivero Kőrös.)

– Neniam. Tio estas nur somera amuzejo, kiun mia patro akiris, kiam mi estis eksterlande, kaj ekde kiam mi estas en Hungarujo, ne estis tia somero dum kiu estus eble amuziĝi.

– Nu! Estas bone! Mi tute komprenas vin! Mi povas percepti, – mi estas malsaĝa, – ke vi dezirus elekti: Antaŭ kiu vi ŝatus kapitulaci? Vi ne volas kaptigi vin al kiu ajn kie ajn kaj la malamiko ne volas priridigi vin. Pro tio mi proponas ion al vi: mi kondukas vin al la domo de mia bona konatulo trans senhomaj marĉoj, prerioj. Tie vi skribos leteron al la aŭstra ĉefestro, laŭ kiu vi atendas la soldatojn por aresti. Povas esti, ke oni ne invitos vin. Multaj aferoj povas okazi. Ne rapidu al la morto! Mi farus tion, se mi estus sinjoro.

– Mi akceptas vian pensmanieron. Tio estas bona. Kunportu min kien ajn.

Edmundo gapis la eringion de la vento ruligitan sur la ebeno. Kia kompatinda planto estos el ĝi kiam la vento elŝiras ĝian radikon. La vento blovas ĝin norden, suden. Sed tiu estas dura, obstine minacanta planto, se ĝi havas radikon kaj ĝiaj dornoj estas akraj.

Edmundo sentis sin simila al tiu eringio, ja jam de du tagoj la tria homo movas lin de lia loko. Tiuj estas ne gravaj homoj, kiujn li aliokaze ne priaŭskultis kaj nun ili pelas lin sur la ebeno, kiel la vento la eringion. Tiuj tri homoj estas: Tallérossy, la koĉero kaj Bokŝa. La malbeno de la gravaj homoj vidi sian neniiĝon, dum nur la malgravaj homoj ne ŝanĝiĝis. Edmundo Baradlay nun povis envii pro io Gregorieton Bokŝa. Tion, ke tiu estas ankaŭ nun Gregorieto Bokŝa.

– Do, ni bridumu niajn stalonojn kaj ni ekiru.

La fatamorgano estis hodiaŭ fanfaronema. Ĝi montradis sur la horizonto palmoarbarojn. Sed ne estis tie alio, nur marĉo. Ankaŭ tio estas bona rifuĝejo al la migranto vaganta sub la varmega somera ĉielo sur la senherba prerio. Post kiam ili atingis la marĉon la miraĝo malaperis kaj sur la tuta suda horizonto okupis la senfina malhelverda ebeno. En proksimeco de la marĉo grandan terenon kovris pala natro, kiun ellavis la inundo de la akvo kanelinte. Inter la kaneloj estis kelkaj junkoj, kiuj ankaŭ dum floradoj similas al sekaj tigoj montrante, ke nur ĉe la akvo komenciĝas la vivo.

La senfina terura prerio plenas per vivo fremda de homo.

En la kanaro estas multe da panikloj, kiuj ondadas en la vento kiel sur la plug­kampo la semaĵo de diablo. Multe da senfruktaj spikoj estas, kiuj ne produktas ĝermojn havantajn semojn! En la marĉo estas sekreta silento kaj melankolia flustrado. La vento flustras, tage estas silento, ja la loĝantoj de la marĉo tage dormas.

En ĉi tiun trankvilan mondon eniras nun la kuraĝuloj.

Sed Bokŝa konis jam ĝian trairan vojon. Ĝi estas lia hejmo. La ĉevaloj iris en ĝi kelkfoje ĝis sia brusto. Multfoje li estis en tiu ĉi marĉo, li konis ĉiujn partojn ĝiajn. Li sciis kie estas senfunda koto, bona ponto, enpremiĝema grundo. Laŭ tio Bokŝa povis konduki la ĉevalojn, bovojn trans la marĉon por ke ne perdiĝu homoj, bestoj en labirintoj de la marĉo. Kaj li sciis kie estas ripozejo en la marĉolando, kie estas paŝtejoj por la ĉevaloj kaj kanokabanoj por la homoj.

– Kiu venas post mi, tiu ne timu!

Ĉi tion diris Gregorieto tiom fiere, kvazaŭ li scius, ke sur tiu ĉi vojo li estas la sinjoro. Ĉi tie komenciĝas la lando kie neniu ordonas, kiu teritorio neniam estis konkerita. Ĉi tie ĉiuj militestroj de la rusa caro devas halti. Li vivas en la marĉo kiel hejme.

La nivelo de la akvo atingis ĝis la brusto de la ĉevaloj. Sur unu loko ili devis tranaĝi kiel riveron, ja vojo ne estis. La betjarojn kondukis kelkaj kreskaĵoj, kiuj montris la profundecon de la akvo. Li povis orientiĝi inter la arbustaro. Mirinde.

Kelkloke li kaj lia ĉevalo tiom konis la vojon, ke li ne devis atenti la ĉevalon, ja ĝi mem tre bone konis la vojon, trankvile ĝi kapablis denove iri memstare. Dume ili povis babiladi unu kun alia.

La betjaro instigis Edmundon, fidu li, ke ne estas fino de ĉio. Tuta kalejdos­kopo estis li en lia kapo kaj tial li revadis. „Komrom ankoraŭ povas defendi sin dum tri jaroj! Ĝi ankaŭ faras tion! Dume la mondo ŝanĝiĝos.” „Sed se ĝi kapitulacos, ĝi diros kondiĉojn, ke ĉiuj ricevu amnestion.” „Tio estos certa, ke la rusa caro ordonis persekuti neniun post la venko kaj estu valida la malnova konstitucio.” „Tio estas sufiĉe kredebla, ke nun la rusoj kaj aŭstroj interkverelados. Pri tio la rusaj oficiroj priparoladas. Ĉi tiel estos nova ŝanĝo.” „Kaj ankoraŭ multe da homoj ne kapitulacas, ili foriris en marĉojn, arbarojn kaj de tie daŭrigas la gerilo-batalon.” „La gravaj homoj forfuĝas en Turkion, ili petas la turkojn helpi, kiel dum la tempo de Thököly. La turkoj ne povos lasi la rusojn ion ajn fari, do ili estos devigataj enveni.” „La turkojn helpas Anglujo kaj Francujo kaj tiuj kuratakos la rusojn.” „La hungaran kronon oni volas doni al la pli juna filo de la angla reĝino, kiu tiun akceptas.” „En Azio estas ankoraŭ sepoble tridek mil batalantoj, kiuj pratempe ne venis kun ni en Hungarion, tiujn la maljuna Mészáros kunportas.”

Kaj pri ĉi tio Gregorieto Bokŝa rakontis fanatike konvinkiĝinte al Edmundo Baradlay.

Edmundo ne kontraŭdiris, nur pensis en si mem:

„Ĉu ankaŭ min atingos iam ĉi tiu sankta deliro-furiozado?”

Jes! Tiu surprizis ĉiujn! Kaj ne estis unu homo, kiun ne surprizis tiu furiozado.

Kaj mi demandis la spiritojn: Kio okazos pri ni?

Mi klarigis niajn sonĝojn! Kiujn? – Ĉiujn.

Nur tio estas la diferenco, ke iu povis sekretigi tiun malsanon kaj la alia jam elbabilis. Tio estis terura fantaziado de iu mortmalsana nacio! Ho! Ĝi delonge estis malsana!

Jam estis tagmezo kiam ili atingis iun marĉoinsulon, kiu estis ripozejo en la neloĝata regiono. La insulo estis ronda spaco, ĝia diametro estas 5-6 klaftoj kaj estis ĉirkaŭbarita de arbustoj (genistoj kaj erikoj).

Meze de la spaco estis malbona kanokabano. Kanogarboj estis starigitaj unu apud alian kaj ligitaj per mato.

– Tie ĉi ni ripozu, mia sinjoro – diris Gegorieto Bokŝa, desaltante de la selo. – Ni devas ripozigi la ĉevalojn.

Sur la spaco estas abunda herbejo, la ĉevaloj trovis bonan nutraĵon.

– Ĉu vi ne sentas ion?

– Nenion – respondas Edmundo, ne komprenante la demandon.

– Ekzemple malsaton.

– Tion mi povas toleri jam longe.

– Baldaŭ ni serĉos ion. En la akvo ĉiam estas io.

Gregorieto Bokŝa demetis la botojn, refaldis la manikojn de la ĉemizo kaj iris en la akvon. Post kelkaj momentoj li revenis kaj en lia ĉapelo estis multe da kankroj.

– Tiuj estas tre bonaj en la monatoj sen la litero „r”.

Poste tiu faris ŝtiparon el junko sub kaldronon metitan en la teron, poste en la kaldronon li metis la kankrojn kaj bruligis la ŝtiparon. Post iom da tempo li elprenis la kankrojn el la kaldrono, forigis de ili la flugcindron. La kankroj estis ruĝaj ĉar ili estis bakiĝintaj.

La kankrojn poste li metis – por manĝi ilin – antaŭ Edmundon. Kaj Bokŝa komencis manĝi la pliajn krankojn. Edmundo ne manĝis el tiuj, kontraŭ la laŭdoj de Bokŝa. Kiam la betjaro finis la manĝadon, li turnis sin al Edmundo:

– Ĉi tio ne estos bona! Ni devas iri ankoraŭ dudek kvar horojn. Ekde hieraŭ vi nenion manĝis. Vi ne havos forton. Mi jam vidas, ke vi ne ŝatas la apudvojajn delikataĵojn. Mi jam alkutimiĝis al tiuj. Al mi sufiĉas la nekuirita heliko kaj la trapo. Sed tiujn stomako de la saĝa homo ne ŝatas. Baldaŭe mi helpos. Mi devas iri du horojn kaj atingos la setlejon Komádi. Mi iros tien kaj vi restos ĉi tie, kaj atendos min. Dum mia foresto dormu, sed metu arbobranĉon sur la fajron por forpeli la kulojn. Certe vi ne dormis dum multe da noktoj. Ĝis vespero mi revenos kaj kunportos nutraĵon. Poste ni povas iri plu ĉe la bela lunlumo. Ĉu bone?

Edmundo akceptis ĉion. Ekde la malvenko li ne havis volon. Do, Bokŝa bridumis improvize kaj malaperis al nordo en la kanejo. Li nun komencis senti, ke li estas vere sola. Li estis ekster la mondo. Li estis sola sur unu eta insulo. Sur la insulo estantaj plantaĵoj similas al la ekzilitoj de la socio, kiuj fuĝis pro malbonfamo de la loĝataj regionoj al la neloĝataj lokoj. Sur la neloĝataj lokoj kreskas la venena cikuto, la daturo, la veratro, kiuj kaŭzas morton al la vivantoj. Ĉirkaŭ la insulo estas senfina akvo, kiu faras la insulon malfermita universo. Sur la akvonivelo videblas la nimfeoj, kies floroj montras, ke la akvoprofundeco estas pli ol unu klafto. Flava floro de la lilio atentigas jam de malproksimo, ke sur tiu loko estas profunda ŝlimo. Mirinda malliberejo estas ĉi tiu loko, ĝangalo de la naturo.

Edmundo Baradlay bone estis fermita ĉi tien, kvazaŭ li sidus sub plumbo­tegmento.

Se lia foririnta gvidanto ne venos reen, se oni kaptus tiun, aŭ pereigus, aŭ fortimigus. Edmundo devas tie ĉi pereiĝi, ja el ĉi tiu marĉo li ne povas eliri sola.

Kial li timis la prerion nun?

La prerio post nelonge pleniĝis per vivaĵoj, viviĝis la silento, dume jam tute vesperiĝis. Ardeoj flugis en la sunbrilo. Botaŭro komencis muĝeti en la malproksi­mo, la akvohundo akvohundblekis (simile al la miaŭaĉo) antaŭ sia kaverno[127]. La sovaĝanasoj gakis (hapis), la sovaĝanseroj gakis, la pluvioj kvivitis, la ranoj kvakis. En ĉi tiun ĥorkanton kelkfoje la lupo de bosko malsate tirbojis. – Sonorigado aŭdeblis de neniu loko. Certe estas tre malproksime setlejo. Sed al Edmundo ŝajnis, ke krom la ĉi-tieamondaj bruetoj estas aŭdeblaj de la mal­proksimo ia, teron bateganta tondrado, eble devenanta de kanono. La kanono denove aŭdeblis sinsekve. Li rememoris la fantasmagoriojn de sia gvidanto.

Jam antaŭ tri tagoj ankaŭ la lasta batalkapabla armeo kapitulacis. Kie ili kanonas?

– Ĉu povas esti, ke la du aliancaj armeoj kanonas unu la alian?

Kaj li pensadis plu, kiam subite li vekiĝis abrupte, liaj sonĝoj ĉesis. Li ne komprenis, kiel povas freneziĝi homo pro la izoleco. Li rekonsciiĝis. Jam tute malheliĝis. Li komencis senti malsaton kaj malvarmunon. Meze de la marĉo la vespero estas malvarma. Sed Bokŝa ankoraŭ ne revenis. Ĉu tiu pereis? Ĉu tiu lasis tie ĉi lin intence? Tiun homon jam oni punis pli frue antaŭ liaj okuloj. Riĥardo batigis tiun. Nun estas tie ĉi la tempo de la venĝo. Tiu devis forgesi lin meze de la marĉo.

La Luno leviĝis sur la transa flanko de la marĉo. Edmundo, rigardante al la Luno, en ĝi vidis iun moviĝantan homfiguron. Iu proksimiĝas. Tiu estis korvo de la profeto Elio, kiu portas panon al sia majstro dum tempo de la granda mizera malsateco. Post nelonge aŭdeblis en la marĉo la konata fajfado de Gregorieto Bokŝa. Tiu fajfis konatan batalkanton. Nur la kanto restis eterna.

Edmundo flamigis la fajron por ke tiu trovu lin pli facile.

La sako de Bokŝa estis plenigita per manĝaĵoj, kiuj estus sufiĉaj por tuta ekspedicio.

– Mi estis for longtempon, – li ekskuzis sin ankoraŭ ne elseliĝante. – Preskaŭ granda malbono okazis. Sed prefere nun ni manĝu!

Poste tiu demetis de la ĉevalo la akiritajn aĵojn: freŝan panon, fromaĝon, ŝinkon kaj plenigitan ladbotelon. Poste tiu eltiris el la sako vilan peltan mantelon kaj metis ĝin sur ŝultrojn de Edmundo.

– Tio estos bona dumvoje. Mi vidis, ke vi ne havas varman mantelon.

– Dankojn.

– Tio estas bagatelaĵo. Ĉio estas senpage – diris Bokŝa mistere ridetante.

– Kiel?

– Mi rakontos tion. Sed prefere ni manĝu. Ne timu, mi ne ŝtelis tion. Tiel min helpu dio!

Honeste mi atingis ĉion. Sed ankaŭ ne nur mi manĝis el tiuj.

– Post tio Bokŝa loksidiĝis apud la manĝaĵojn kaj pruvis, ke ankaŭ li ne manĝis el la portitaj manĝaĵoj.

La betjaro enbuŝigis tiome grandajn manĝaĵpecojn, ke ilin li apenaŭ povis engluti.

Sed li ekridis dum la manĝado. Li drinkis el la ladbotelo kaj donis ĝin al Edmundo.

– Nu, mi jam povas paroli. Mi tre ĝojas, ke mi iris al Komádi. Engalopegante al Komádi, mi povis iri sen malhelpaĵoj, neniu haltigis min. Mi povis iri ĝis la urbodomo. Mi vidis, ke sur la vendoplaco estas multe da kozakoj. La tuta urbo kaj ĝiaj domoj estas plenigitaj de kozakoj. En la urbodomo estas la ĉefkoman­dejo. Jam mi ne kuraĝis forkuri. Nu, Gregorieto, elektu, aŭ vi venkos, aŭ oni venkos vin!

– Nu, kio okazis?

– Do, mi venkis! Mi trotis al la pordego de la urbodomo kie mi ordonis al iu kozako gardi mian ĉevalon ĝis mi revenos. Mi demandis la gardiston, kie estas la generalo. Ne estas certe, ke estis generalo. Mi kriante ordonis al tiu. Mi sciis, ke oni sendis la kozakojn al Komádi, ke ili akiru nutraĵojn por la ĉefa armeo. Mi montris al tiu la hieraŭan asignilon.

„Mia sinjoro – mi diris al tiu, – mi vendis bovojn al vi. Laŭ tiu ĉi asignilo pagu.”

La piulo ektimis treege. Mi postulis grandan monsumon. Tiu ekskuzis sin, dirante, ke la ĉefkaso estas nur en Nagyvárad, mi iru tien. Sed mi pli forte protestis, ja la mono estas bezonata tie ĉi al mi, ja mi ankaŭ tion ne scias, kie estas Nagyvárad. Mi devas pagi al la aliaj. Ni interkonsentis kaj el la mono mi donos al li tridek procentojn. Li treege ĝojis kaj pro tio brakumis. Tiu pagis al mi sepdek procentojn, ĝi estas en mia poŝo. Mi neniun trompis. Nome mi vendis miajn bovojn, kiujn ili ekkaptintus alie, sed oni ricevis tiujn pere de aĉeto. La malfeliĉa generalo ricevis tridek procentojn, tamen li ĝojis pro la mono, ja li estas familioestro kaj havas infanojn. Dio benu tiun ĝiseterne! Kaj Bokŝa tranĉis ankoraŭ unu pecon da ŝinko kaj pano.

Edmundo enviis tiun homon, ĉar ankaŭ dum la katastrofo li havis humuron.

– Kaj nun ni ekiru! – diris Bokŝa post la manĝado.

La iradoplenlumo favoris al la kaŝvagadantoj. En la marĉo estis plurloke senarbejoj, kie eblis iradi pli rapide, sur tiuj estis abunda herbo por manĝigi la ĉevalojn. Matene ili atingis la bordon de iu riverego. Tie ambaŭ povis ripozi en kabano de konata fiŝisto. La fiŝisto kuiris por ili paprikan fiŝsupon. Bokŝa donis al tiu spican brandon. Post la matenmanĝo post tri noktojn longa maldormado Edmundo ekdormis kuŝante sur mato.

Vekiĝante, li vidis Gregorieton sidi antaŭ la kabano.

– Kioma horo estas? – demandis Edmundo.

– Vesperiĝas.

– Ĉu mi dormis longe? Kial vi ne vekis min?

– Kulpo estis tio, ke Vi estis hejme dum via sonĝo kaj paroladis kun via fileto.

Efike de tio ĉi Edmundo malĝojiĝis. Bokŝa divenis lian sonĝon facile. Poste ili iris plu pasante laŭ la kurbiĝadanta rivero. Apud la ne reguligita riverego ĉie estis montetoj. Radikoj de arboj de la arbaroj preskaŭ tutjare estas en akvo, kie oni povas trafiki nur per boato, aŭ sur ĉevaldorso. Ĉi tie kverko- aŭ alno arboj, la branĉaro de la arboj atingas unu la alian kaj sub la branĉaro fluegas la riverakvo.

Jam vesperiĝis, kiam ili atingis al iu pli granda insulo, de kio ponto kondukis al la norda bordo, kie ili estis.

– Ni tuj alvenos – diris Bokŝa – al la loĝejo de mia konatulo, al kiu mi promesis akompani vin.

– Kio estas ties nomo?

– Baldaŭ vi ekkonos tiun.

– Ĉu tiu akceptos min bonkore?

– Certe.

Ili mallaŭte rajdadis trans la ponto. Ĉe la pontkapo la praa bosko estis mal­fermite ja en du direktoj kaj sub la arboj kiel unu verda preĝejarko eblis vidi la internon de la insulo. Tie videblas kastelo lumigita de Luno. Sur la murojn estas kreskigita glekomo, rozo, la pli lasta floras dufoje. Apud la domo estas grandega tilioarbo, antaŭ la domo situas larĝa blukolora lago. En la spegulo de la lago denove ekaperas la bildo de la domo.

Al Edmundo tiel ŝajnis, kvazaŭ li vidis ĉi tiun lokon ie pentrate.

Sur la verando de la domo lampo lumigas kaj la lumo de la lumigataj fenestroj tremetas sur ŝaŭmo de la lago. La du kavaliroj mallaŭte iradis sur la ŝtona vojo kondukanta al la kastelo.

Ili elseliĝis antaŭ la verando. Stalisto prenis la kondukilojn de la ĉevaloj kaj la du novalvenintoj ekiris sur la marmoraj ŝtupoj.

Kaj kiam Edmundo Baradlay haltis sur la sojlo de la verando, li rigardis tra la lumigata fenestro. Li vidis funebrovestaĵon portantan junan virinon apud tablo, en kies sino kuŝis dormanta suĉinfano. Kaj li vidis alian marmorvizaĝan virinon, kiu senmove legis la Biblion. La tria homo estis juna viro, sur kies genuoj sidis knabeto, kiu sur nigran tabulon desegnis literojn.

Tiel ŝajnis al Edmundo, ke li konas tiujn homojn. En la angulo kuŝis granda hundo de Nov-Fundlando (Tero-Nova), kiu subite levis la kapon kaj rikanis, sed ne bojis. Ĝi ridis kiel la petolema hometo. Ĝi sciis, ke boji ne estas permesate, ĉar la suĉinfano dormas.

Vidante la maltrankviliĝon de la hundo, ĉiuj rigardis al la vitropordo. Ili ne vidis eksteren, ĉar estis malhelo.

– Kie mi estas? – balbutadis Edmundo al sia gvidanto.

– Hejme!


La nemontrita letero

Tre bone konjektis Edmundo, ke tre doloreman feliĉon akiris al li tiu, kiu kondukis lin hejmen al lia familio. Tiu vivo de la familio estis ĉiutaga agonio. Edmundo, kiel li jam antaŭdecidis tuj post sia hejmenalveno sciigis la plenpotencan ĉefestron, ke li estas hejme kaj tiu disponu pri li, do li atendos ties ordonon. Ĝis ĝia alveno ili povos ĝoji unu kun alia!

Kiam ĉiuj kisoj povas esti adiaŭo, kiam inter ĉiuj brakumoj enigas sin frida ombrofiguro flustranta: „Ĉu eble morgaŭ oni portos Edmundon por ekzekuti,” tiam Aranka suferas aflikton de damnita anĝelo.

– Ne restu ĉi tie! – ŝi flustradas al sia edzo. – Foriru! Forfuĝu! Kaŝu vin! Min ne interesas via fiereco, fameco! Estu por mi humiligita, malgrava persono, sed restu la mia! Kuru dum vi povos kuri! Ĉu vi donis vian honorvorton? Se vi rompas centoble vian promeson, mi adoras centoble! Iru eksterlanden, mi postiros vin. Se vi ne volas tion, mi restos hejme kaj estos via funebranta vidvino. Mi plu portos la funebran vestaĵon, sed vi restu vivanta. Ne lasu teruran heredaĵon al viaj du infanoj! Ne baptomergu viajn du filojn en sangon! Ni iru kune por almozpeti en la mondon. Min ne interesas viaj famaj familiaj nomoj! Forĵetu vian nomon! Mi amos vin ĉiam! Mia patrujo estas tie, kie vi estas. Ni iru al Ameriko! Mi estos tie apud vi servistino, taglaboranto, aŭ ĉambristino. Aŭ mortigu min pli frue. Edmundo ne obeis ŝian voĉon. Li atendis sian sorton. La juna virino estis treege ekscitita. Se la pordo malfermiĝis kaj fremda voĉo aŭdeblis en la antaŭĉambro, tiam ŝi ektimiĝis: ĉu oni portos jam nun ŝian edzon por ekzekuti?

Kaj nokte, kiam ĉiuj dormis, ŝi nombris la horojn kaj iradis en la ĉambro, demandante ĉiujn: ĉu oni ne aŭdis iun brueton? Ĉu iu ne frapadas sur la pordo? Ĉu ili ne aŭdis ekstere armiltintadojn?

Eŭgeno ĉiunokte renkontiĝis kun ĉi tiu tenta figuro, kuntiranta sian nokto­negliĝon sur sia brusto. Ŝi iris mallaŭte de verando al verando, vidante viglajn sonĝojn, kiel frenezulino, aŭ lunatiko. Eŭgeno trankviligis ŝin kaj instigante persvadis al ŝi reiri en sian dormoĉambron, ĉar estas silento, ĉio kaj ĉiuj trankvilas. Nenio aŭdeblas. Poste ĉiutage kiam la poŝtaj sendaĵoj alvenis, la familio avide esploris la leterojn. Kiu ricevis leteron? Kion enhavas la letero? Ĉu letero venis al Edmundo?

La tagoj pasis kaj respondo ne alvenis.

Iun posttagmezon, kiam la poŝtoĉaro alvenis al la kastelo de Kőrössziget, inter la leteroj estis iu letero, kiu estis germane adresita.

„Herrn EŬGEN von Baradlay.” /Sinjoro Eŭgeno Baradlay./

La letero estis transdonita al Eŭgeno.

Eŭgeno malfernis la koverton, legis kaj kaŝis la leteron surbruston. La tuta familio ĉeestis. Lia patrino demandis, de kie venis la letero? Kio estas ĝia enhavo?

Eŭgeno respondis:

– Mi devas foriri de tie ĉi!

Lia patrino demandis lin:

– Kien? Kial?

Eŭgeno decidis pri si kaj anoncis:

– Mi ne povas plu rigardi ĉi tiun situacion. La familio Baradlay neniiĝos. Ĉio estas pereiĝinta kaj vi ne povas helpi plu. Viaj esperoj ne plenumiĝis. Viaj streĉoj malutilis al ni. Pri mia pli aĝa frato mi nenion aŭdis, mia alia, la pli maljuna frato atendas areston. Mia patrino ne parolas tuttage. Mia bofratino proksimiĝas al la freneziĝo. Ĉi tiu vivo mortigas min. Vi faris ĉion, sed ion alian ne povas fari. Nun mi sekvas, mi faros la bezonatan.

– Kion? – demandis lia patrino frostotreme.

– Mi scias tion.

– Sed ankaŭ mi havas rajton ekscii tion, ĉar iu ano de mia familio nenion povas fari sen mia konsento.

– Vi ekscios tion, kiam okazis.

– Ĉu se mi diras tion: „Ne estas bone?”

– Tiam vi jam ne povas ŝanĝi tion.

– Tiuokaze mi jam pli frue malpermesas tion.

– Vane. Mi ne obeas viajn ordonojn. Mi estas viro. Mi povas agadi libere.

– Sed vi estas kaj knabo kaj frato – interparolis Edmundo.

Eŭgeno rigardis malĝoje sian plej maljunan fraton.

– Baldaŭ vi ekscios tion – li diris flustrante mallaŭte.

La patrino prenis la manon de Eŭgeno kaj demandis lin:

– Ĉu vi pensas savi nian familion?

– Mi pensas pri tio kaj faras tion.

– Ĉu mi divenu vian penson?

– Mi ne lasas tion.

– Mi konas vian animon. Ja mi konsideris vin ekde via suĉinfanaĝo. Vi estis simila al libro, el kiu ĉiujn ĉapitrojn mi konas. Vi nun pensas pri tio, ke vi forlasos nin kaj reiros por renovigi viajn malnovajn kontaktojn, por apogi niajn malamikojn.

Eŭgeno interparolis amare:

– Ĉu por poste akiri la konfiskitajn havaĵojn de miaj pli maljunaj fratoj?

Lia patrino tre ege ekkompatis lin:

– Ne! Mi kulpigis vin ne pro via kruda koro, plie pro via granda amo pri ni. Vi volas oferi vin por savi nin. Tio estas pli terura, ol la pereo.

– Tio povas esti, sed estos certe terura, sed ni alkutimiĝos.

– Ĉu al kio?

– Mi ne diris. Vi scias.

– Mi scias. Vi reiras al la familio Plankenhorst!

Eŭgeno malĝoje ridetis.

– Ĉu vi legis tion ĉi en mia koro?

– Vi volas edzinigi tiun fraŭlinon, ke tiu familio savu viajn fratojn!

– Ĉu vi pensas tion?

– Vi volas edzinigi tiun fraŭlinon, kiun mi malamas, kiun via patrujo malbenis, kun kiu Dio batos vin!

Aranka ĵetis sin sur la bruston de sia bopatrino.

– Mia patrino, ne diru tion pri li, certe li amas ŝin!

Edmundo akompanis reen sian edzinon al ŝia sidloko.

– Ne interparolu, mia amantino! Nun pritemas pri multe da gravaj aferoj, kiujn via anĝela animo ne kapablas percepti. Se iu el inter ni devas iri por peti pardonon nudpiede, kun ŝnurego ĉirkaŭ la kolo, tiukaze mi povus diri: tio povas esti, ja tio okazis ankaŭ pri la reĝo. Se iu devas penti sian promeson en la templo antaŭ la popolo, mi tion dirus, ke tio povas esti, ja tion faris iu saĝulo! Sed por aĉeti vivon, feliĉon kontraŭ la amo de iu virino, kiu estis inspiranta diablo de la katastrofo trafinta nian patrujon, kiu kaŭzis malamon inter la nacioj, kiu estis spiono kaj kalumnianto, kiu ribeligis la civitanojn kontraŭ la trono kaj la ribeligitajn homojn transdonis al la ekzekutisto, kiujn aŭskultante du landoj priploros kaj neniam resaniĝos. Ĉi tiun fianĉinon Baradlay ne povas porti en la domon de siaj prauloj. Kaj tio povas esti, ke li trovos alian, kiu ne volas vivi tiel.

La patrino plorante trabrakumis la kolon de Edmundo. Liaj vortoj estis voĉoj de ŝia fiera animo. Eŭgeno nenion diris, nur ridetis malĝoje kaj deziris foriri.

Aranka rigardis lin kun granda kompato.

– Ĉu ankaŭ vi ne bone konsideras min? – flustris Eŭgeno al ŝi, dum li ekiris.

– Faru tiel, kiel via koro ordonas – ĝemetis la juna virino.

– Mi ĵuras! Tion mi faras!

Lia patrino ne volis lasi foriri lin. Ŝi surgenuiĝis antaŭ li.

– Mia filo! Ne foriru! Mi petegas. Mizero, morto, torturo atingu nin, tion ni toleru sen plendoj! Ja dekmiloj da homoj mortis por la ideo! Sed nian animon ne lasu mortigi! Ja ni ĉiuj suferis torturon kaj Dion neniam malbenadis. Lasu min iri al la ĉielo!

– Mia patrino, mi petas vin, ekstaru!

– Ne! Se vi foriras, mia loko estos en la polvo. Vi ĵetas min tien.

– Vi ne komprenas min. Mi ankaŭ ne volas, ke vi komprenu min.

– Ĉu? – diris kunĝoje la patrino. – Ĉu vi pensas ne pri tio, pri kio mi akuzas vin?

– Mi ne respondas.

– Nur unun vorton mi diru al vi – petis Edmundo, – se vi volas trankviligi nin, montru la enhavon de tiu letero.

Eŭgeno ektimante metis la manon al sia brusto, kvazaŭ li estus domaĝinta, ke ili volas forpreni tiun leteron. Konfuzite li diris:

– Mi ne motras ĝin!

– Mi volas legi ĝin! – ordonis Edmundo.

Nun Eŭgeno iĝis ekscitita.

Edmundo Baradlay! Ĉi tiun leteron Eŭgeno Baradlay ricevis. Mi estas Eŭgeno Baradlay.

Kaj li deturnis sin fiere.

– Nia patrino bone ektrovis tion! – diris Edmundo.

La patrino ekstaris de siaj genuoj. Ŝi forte larmiĝis, sed ŝia vizaĝo estis fiera.

– Do, foriru! Iru tien, kien, via obstina kapo portas! Lasu min tie ĉi, malespe­riĝanta, larmiĝanta. Kaj eksciu tion! La kapoj de niaj filoj estas sub la toporo. Sed mi ne tiujn plorigas, kiuj perdiĝas, sed vin, kiu restas vivanta.

Eŭgeno rigardis sian patrinon milde ridetante efike de la grava diro.

– Mia patrino, rememoru tion, post kiam mi foriris, mia lasta vorto estas: „Mi amas vin.”

Adiaŭ!

Kaj li foriris. Li de neniu ricevis adiaŭkison, nur de la eta nevo, kiu ludis en la herbejo. La nevo kisis lin kaj demandis: „Kiam vi revenos, mia onklo?”

– – –

En la letero ricevita de Eŭgeno estis skribite:

Eŭgeno Baradlay, sinjoro registarkomisaro!

Tuj anonciĝu antaŭ la milittribunalo de Peŝto, en la dua pavilono de la nova konstruaĵo.”

Tiu letero estis subskribita de la militjuĝisto.

Cetere alia eraro ne okazis, nur tio, ke la hungaran nomon „Edmundo” oni tradukis malbone el germana lingvo kaj ĝi estiĝis „EŬGENO”.

Tiutempe ĝi okazis ne unu fojon.


La homo, kiun ĝis nun ni ne konis

Eŭgeno Baradlay anonciĝis laŭ la voko antaŭ la militjuĝisto en la 2-a pavilono de la nova konstruaĵo.

Li devis pruvi la aferojn: vere li estas EŬGENO Baradlay kaj vere li estas asignita. La cetero jam okazis laŭ la reguloj. Oni enkarcerigis lin. Poste tie li atendis la alvenon de sia vico. Li ne devis longe atendi, ĉar lia nomo estis la unua. Kiel povis okazi tia eraro?

Dum tiuj tempoj ĉio povis okazi. Tiu tuta homa socio estis en anarkio. Tiutempe ne estis publikvivo, gazetaro kaj publikeco. La individua vivo estis rompita. Ĉiuj familioj vivis solaj. Preskaŭ el ĉiuj familioj iuj mankis, kiuj kaŝvagadis, fuĝis aŭ estis arestitaj, aŭ mortfalis.

Multaj virinoj ekiris serĉi sian edzon. Tra la tuta jaro, aŭ foje plurajn jarojn ŝi serĉis ĝis ŝi sciiĝis, ke ŝi estas vidvino. Aliaj virinoj neniujn informojn havante pri la edzo funebris sian edzon, ne plu havantaj esperon denove ili geedziĝis, poste ili eksciis, ke ilia edzo vivas.

Ĉiuj estis malkonfidaj unu al alia, timegis la potenculojn kaj la estontecon. Mil kaj mil homoj vivis malproksime de sia loĝloko uzinte pseŭdonomojn dum liaj kaŝvagadoj. La tuta nacio estis akuzita! Kaj dum procesoj de la cent mil akuzitoj jurisdikciis iu fremda korporacio, kies membroj neniun konis tie ĉi. La akuzantoj estis la j (furioj), kiuj bezonis sango fluon, kaj gravis, ke tiu estu varma. Sed ne estis grave de kiu venis tiu sango. Sed tiutempe tute ne estis ĉarmaj virinaj okuloj, kiuj larmus por amnestio. Multfoje okazis, ke ne tiu pereis kiu batalis antaŭ la armeo kaj batalis brave, sed tiu, kiu pli frue malvenkis kaj iun ofendis el inter la akuzantoj. Okazis tiu, ke iu homo mortis, ĉar fanfaronis pri io, kion li neniam faris, ne partoprenis tion, nur la fanfaronado plaĉis al tiu. Okazis, ke alia liberigito kuraĝe asertis, ke tiu akuzito ne estas li. Dum la homoj serĉis lin, pasis la tempesto kaj li liberiĝis. Okazis, ke iun akuziton oni jam lasis iri libere kaj pli malfrue postiris kaj poste oni kondamnis lin. Okazis, ke unu kondamnito ĉeestis ankaŭ persone kaj kiam lian nomon oni signis sur la pendumilon, neniu sciis, ke li estas tie.

Okazis, ke el inter du samnomaj homoj la akuzito saviĝis, la ne akuzito estis kondamnita.

Multe da homoj, kiuj estas feliĉaj, povas danki sian vivon al iu miraklo, por ne aŭskulti de malsupro kiel kreskas la herbo. El inter la akuzantoj kaj juĝistoj neniu vidis Edmundon kaj Eŭgenon Baradlay pli frue. Tiutempe ne estis savitaj foto-kolektaĵoj pri famaj homoj.

La du nomojn oni ofte intermiksis dum la traduko. Multe da homoj ne povis diferencigi Edmundon kaj Eŭgenon. Oficialaj dokumentoj pruvas tiun eraron. En kelkaj dokumentoj ne la germana, sed la hungara tradukisto intermiksis tiujn du nomojn.

Ambaŭ akuzitoj estis izolitaj unu de alia kaj ne povis malkovri unu la alian.

Ĉi tiel povis okazi, ke Eŭgeno Baradlay povis denunci sin, kvazaŭ li estus la kondamnita registarkomisaro. Nome la rubriko de Edmundo jam estis okupita, pro tio li vane atendis la leteron, vane serĉis sian nomon en la oficiala gazetaro. Lin neniu molestis.

Post kelkaj semajnoj sekvis la priaŭskultado de Eŭgeno. Dum tiu oni kolektis la kulpigajn indikojn kontraŭ li. Oni diligente kolektis la faktojn, kiujn li krimis, ankoraŭ la plej etajn malbonajn farojn oni divenis. Ĉi tiuj faroj pruvis, ke laŭ tiuj la puno estos la morto.

Ĉiuj ŝtupoj estis tie, kiuj kondukis al tiu altaĵo de ŝtupo al ŝtupo, kies nomo estas morto.

– Ĉu vi estas Eŭgeno Baradlay?

– Mi estas tiu.

– Ĉu vi estas edziĝinta? Ĉu vi havas infanojn?

– Mi havas edzinon kaj du filojn.

– Ĉu vi estis registarkomisaro ĉe la ribelanta armeo?

– Mi estis tiu ĝis la fino!

– Ĉu vi estas la sama Eŭgeno Baradlay, kiu la departementan administratoron forpelis de la ofico?

– Mi estas la sama.

– Ĉu vi aperis en Vieno antaŭe de la hungara delegitaro kaj tie diris ekscitajn parolojn antaŭ la popolo?

– Mi ne neas.

– Ĉu vi rememoras tiujn vortojn, kiujn vi diris tie?

La militjuĝisto el sia aktujo elprenis paperfolion kaj laŭtlegis al Eŭgeno ĝiajn tekston.

Eŭgeno tre bone konis tiujn vortojn, ja Alfonsine subskribis tiujn sub la balkono de la domo Plankenhorst, kiam ili kune aŭskultis la oratoron de Edmundo. Ŝi skribis la famajn diradojn sur lia ŝultro – por la albumo de Alfonsine.

Tiam li ektremetis pro la malvarmiga flustro en sia animo, ke pro la brilo de ĉi tiu tago iu devos pagi iam. Iu tre suferos. Nun tiu staras tie ĉi. Tiu memorinda balkono estis la dua ŝtupo al la profetita altaĵo. Sur la lasta ŝtupo staras nun Eŭgeno.

Eŭgeno redonis trankvile la paperfolion.

– Ĝi estas prava. Ĉiun ĉi mi diris.

La juĝistoj kapjesis. „Ĉi tion li ne devis konfesi, ĉar unu atestanto atestis kontraŭ li.”

La proceduro daŭriĝis.

– Ĉu vi havis fraton ĉe la gvardio, pli malfrue ĉe la husaroj kaj li kaj lia taĉmento forlasis la militarmeon je via efiko.

(Ho! Tiun agon oni ne konas. Ĉu oni ne scias, kiu faris tion? Ĉu eble oni metas ĉiujn ŝarĝojn de la familio al unu homo, kiu respondecos por ĉio, ke la patrino priplorigu siajn filojn?)

Eŭgeno respondis rapide:

Jes, mi faris.

Li respondis tro avide kaj la priaŭskultanto komencis suspektadi.

– Ĉu vi havas ankaŭ alian fraton, aŭ Edmundon, aŭ Eŭgenon?

– Jes. Hungare estas Eŭgeno, kaj germane estas Edmundo.

– Ĉu ne estas inverse? Edmundo kaj Eŭgeno? Pri tio ĉi mi aŭdis diskutadi.

– Ni scias pli bone tion ĉi. Mi diris bone.

– Ĉu ankaŭ tiu via frato malaperis el Vieno, kun la alia? Kial?

– Mi kredas tion, ke ĉesis ankaŭ lia ĉefkomandejo, kiel la kancelario kaj tial li ne havis kaŭzon restadi en Vieno.

– Kien malaperis via plej juna frato?

– Dum la tuta militiro li estis hejme. Li atentis la mastrumadon, partoprenis neniun ribeladon, okupiĝis per pentrado, muziko kaj ludis kun mia infano kaj instruis lin.

– Ĉu vi dum tio ĉi kreis gerilgrupon proprakoste?

– Jes. Tiu enhavis ducent ĉevalistojn, tricent infanterianojn. Mi estris la ĉevalistaron dum la batalo de Kápolna.

– Vi antaŭis. Ĉu vi ne partoprenis la parlamenton de Debrecen?

– Sur du lokoj samtempe mi ne povis esti.

– Vi pravas. Sed vi estis ĉe la militarmeo kiel registarkomisaro.

– De komenco ĝis fino.

– Post la batalo ĉe la setlejo Forró[128] vi helpis entuzisme kolekti la disbatitan ribelantan armeon.

– Tiel okazis.

– Vi estis energia homo dum tio ĉi. Kiel vi povis krei dum du semajnoj unu batalkapablan batalionon? Bonvolu informi nin ankaŭ pri tio!

Eŭgeno havis malĝojan feliĉon, ĉar ĉi tion li sciis precize.

– Mi informiĝis, ke unu kargon de drapo oni portas por la kroataj gardistoj. Tiun kargon mi ekkaptis dumvoje. Saman brunan drapon ni utiligis ankaŭ al la pasamentita jako de nia patrujdefendanta soldataro.

La respondoj de Eŭgeno donis informojn pri ĉio, kion li estis devinta diri. Li montris ne nur trankvilon, sed ankaŭ vivenuon. La militjuĝisto provkontrolis lin, ĉar li estis iomete suspektema, serĉadis inter la flankenmetitaj akuzaj aktoj. Li trovis ion.

– Ĉi tie estas skribite, ke vi dum la militiro de la minejurbo el la ŝtata monpregejo konfiskis ĉiun ercaron por vi mem.

Nun jam koloro de la kolero ekkovris la vizaĝon de la junulo. Li ekkriis ekscitite:

– Tio ne pravas! Tio estas malbonaĉa kalumnio. Tion ne faris iu Baradlay!

Ĉi tiu ekscito sigelis lian morton.

Tio pruvis, ke li estas la efektiva akuzito. Nur tiu povas esti kolerega, kiu sentis la veron de la akuzo, tiu povas esti nur Edmundo Baradlay.

Oni demandis lin ankoraŭ pri malgravaj detaloj. Li sciis la respondojn. Li konis la leterojn de Edmundo, kiujn li skribis al sia patrino.

Sed estis faritaj demandoj, kiuj rilatis al aliaj personoj. Tiujn demandojn li ne respondis.

– Kion mi faris, tion mi konfesas, sed kontraŭ aliaj mi ne atestos.

Li timis, ke oni eble intervidigos kun aliaj akuzitoj kaj tiu malkovrus lian identon. Li volis, ke la procedo rapide fluu kaj post mallonga tempo finiĝu. Li atingis celon. Oni finis rapide lian pridemandadon.

Ankoraŭ sekvis la lasta akuzo.

– Vi duelis kun via frato, Riĥardo, ĉar pro io vi interkverelis.

– Ĉu ni? – ektimis Eŭgeno paliĝante. Pri tio la leteroj de la du fratoj, kiujn ili skribis al siaj patrinoj, ne raportis.

– Jes. Oni nomas ĝin „revolucia duelo”. Tio estis ofta dum la „franca revolucio”. Se du kamaradoj interkverelis, tiam la disputon ili solvis tiel, ke ambaŭ estris siajn grupojn al la sieĝata fortikaĵo, aŭ kontraŭ batalvico de la malamiko ĝis iu mortfalas, aŭ venkas. Vi, tie, sur la eskalo estis unua, antaŭis vian fraton. Ĉu tio pravas?

La koro de Eŭgeno kunpremiĝis. Kiel povis fari tion liaj du fratoj? Li ne povis kredi tion. Ĉu povas esti, ke tio ne pravas? Kion li respondu je tio?

– Baradlay ne kutimas fanfaroni!

La respondo estis bona.

Oni estis kontentaj pri la respondo.

– Kion vi povas diri por savi vin?

La junulo respondis fiere ankaŭ anstataŭ siaj fratoj.

– Niaj faroj defendos nin. La posteularo prijuĝos.

La militjuĝisto ekserĉis la ĵurigan tekston. La asizoj ekstaris kaj diris post la juĝisto tiun tekston en ĉeesto de la akuzito.

Poste oni kondukis lin al la antaŭĉambro. Membroj de la asizoj estis: unu kolonelo, unu majoro, unu kapitano, unu ĉefleŭtenanto, unu subleŭtenanto, unu serĝento, unu kaporalo, unu ĉefkaporalo kaj unu senrangulo. Unue la senrangulo voĉdonis kaj lastfoje la kolonelo. Post kvaronhoro oni revokis lin.

La militjuĝisto laŭtlegis antaŭ li la kondamnon.

Liaj agoj estis kunkalkulitaj, konfesitaj kaj pruvitaj. Tiujn li ne akceptis, kiujn oni ne diris antaŭ li. Ankoraŭ restis sufiĉe da akuzoj. Pro la denombritaj akuzoj li devos morti.

Li kapjesis, ke ĉio estas ĝusta.

La ekzekuto okazos morgaŭ matene.

Li preĝvolis senŝarĝiĝante. Li atingis la celon. Li petis nur permeson, ke dum la lasta nokto li povu skribi leteron al siaj edzino, patrino kaj frato.

Tio estis permesita. Li dankis pro la permeso. Sen larmoj li milde ridetis, rigardante siajn juĝistojn.

Sed la juĝistoj larmiĝis. Ja ili estis senkulpaj pro tio, ke la Eŭmenidoj (furioj) soifas la venĝon, ĉar la ĉefa furio Dirak bezonas la sangon.


De la Transa Mondo

Konstantiĝis la aŭtunaj pluvaj veteroj. La familio Baradlay relokiĝis al la kastelo de Nemeŝdomb el la somerdomo de Kőrössziget[129].

La kastelo de Nemeŝdomb jam ne estis hospitalo de vunditoj. Oni forportis tiujn aliloken. La ŝtato disponis pri ili. La militaj tempoj jam forpasis, nenia spuro restis post tiuj en la kastelo.

Ĉi tiu pejzaĝo estas vivanta bildo de la melankolio. Sur la korto kuŝas multe da flavaj folioj de la platanarboj. En la parko ĉiuj arboj havas ruĝajn, flavajn foliojn. Du trionoj de la kastelo estas neloĝataj, ĝiaj fenestrotabuloj estas enmetitaj. Ĉarospuro ne estas sur la korta vojo. Nun gastoj ne venas! Kaj la domanoj nur estas en siaj ĉambroj, Dolorige estas vidi la naturon! Nun la libera aero estas deprima. Estas bone restadi en la ĉambro. Ĉiuj ĉambristinoj portas nigran vestaĵon. Nun la domanoj funebras nur la patron de la juna sinjorino. Ankaŭ la eta nepo portas nigran vestaĵon. Tio estas kruela penso. Por portigi al la infaneto nigran vestaĵon por ekkoni la melankolion. Ankaŭ la plej juna infano ploras tuttage, li havas ion malbonan, kiu malutilas al la eta infano kaj pro tio li suferas.

La tuta familio kune estas de tago al tago inter si. Ili apenaŭ paroladas kaj se samtempe komencas paroli ambaŭ virinoj, tiam ili parolas pri la sama temo, ĉar ambaŭ pensis la saman, kiel tiuj, kiuj nur unu temon konas.

Dum tiu ĉi silento la libro estas la sola bona amiko, en kiu la literoj aŭskultante konversaciadas. Ĉar estas literoj, kiuj ne aŭskultas. Inter la vicoj de la libro sonas vekriado, ĉieltondro, funebrosonorigado! Vicoj, kiuj retondriĝas, kiel la basaj tamburoj!

Ĉi tiuj vicoj troveblas dum la aŭtunaj monatoj en la gazetoj. Efike de la legado de ĉi tiuj vicoj Aranka tremetante brakumas sian edzon, kvazaŭ kredus tion, ke tiel oni ne pereigos lin. Kaj ĉiuj vizaĝoj estis tre palaj.

La malgranda knabo subite demandis sian patrinon:

– Ĉu mia patro mutiĝis?

Dum tia ĉi silenta kunesto, malfrue vespere Giant, la hundo de Novfundland (Novlando) eksaltis de sia loko kaj kolere bojante rapidegis al la pordo.

En la flankoĉambrego bruaj paŝoj aŭdeblis.

Giant obeadis al neniu, bojegis forte kaj saltadis al la pordo. Giant kondutis kontraŭnature, kiun oni edukis alimaniere.

Edmundo devis ĝin retiregi de la pordo pere de ĝia kolringo. Poste la pordo malfermiĝis kaj la gasto enpaŝis sen anonco. Tiu gasto ne kutimis anonci sin. Tiu havis rajton por enpaŝi ĉien: en sanktejon, en dormoĉambron de la sinjorino kiam ajn, tage, nokte, dum tagmanĝo, dum dormado, dum preĝo kaj ne petas permeson, tiu povas enpaŝi kun ĉapelo kovrita kapo: tiu estas ĝendarmo.

Sur ties kapo estas kupropinta ĉapelo. Tiun ĉapelon la hungaroj gapis ĉe la rusaj korpgardistoj kaj tiel ŝajnas, ke tiu gapado estas eternigita ĉe la ĉapeloj de la novaj ĝendarmoj. Pro tio la popolo nomis tiujn ŝerce „Rusa ĉapelo”. La ĝendarmo salutis ĉiujn soldatmaniere, levante sian manon al sia kapo kaj alparolis:

– Mi petas partdonon, ke mi alvenis pli malfrue, sed mi portis telegramon de Peŝto al sinjoro Baradlay, el la Nova Konstruaĵo, el la dua Pavilono.

– Do, tio estas tie ĉi!

Edmundo ekprenis la kandelon de la tablo.

– Mi estas tiu. Bonvolu akompani min en mian ĉambron!

– Mi petas pardonon. Mi portis leteron al ambaŭ sinjorinoj, al vidvino sinjorino Kazimiro Baradlay kaj sinjorino Edmundo Baradlay.

Do, ĉiuj ni tri? Do, kune!

Efike de tiu ĉi penso sur vizaĝoj de ambaŭ damoj eta rideto briletis. Sed nur momenton. Poste Aranka timege surmetis sian suĉinfanon. Sinjorino Kazimiro Baradlay timante kovris per siaj manoj la kapon de en sino kaŝata eta nepo.

– Kio okazos pri tiuj ĉi? Kiu prizorgos la suĉinfanon, se oni arestas lian patrinon?

La ĝendarmo demetis de sia ledoaktujo la leterojn kaj transdonis tiujn al la adresitoj.

– Mi atendos ĉi tie en la antaŭĉambro ĝis viaj pluaj ordonoj.

Poste li denove honorsalutis, turnis sin kaj eliris.

Ĉiuj tri rigardis paliĝante la adresojn, sigelojn de la ricevitaj leteroj, kiel oni kutimis ĉirkaŭrigardi la minacantajn leterojn, antaŭ ĝi tiujn ili estos rompintaj. Sur la sigeloj estis stampo de la militjuĝistaro, ĉe la adreso estis dufoje substre­kitaj tiuj vortoj: „De la instituto sendita estis.” Aranka kuŝigis sian infanon en la lulilon. Poste ŝi malfermis sian leteron.

Kiel la adreso ankaŭ la teksto estis bele skribita:

„Mia devo estas sendi al vi la aldonitan, kontrolitan forsendeblan dokumenton.”

Sub la teksto estas ne legebla skribaĉo kiel nomo.

En la aldonaĵo estis leteroj de Eŭgeno.

La enhavo de la letero al Edmundo estis la sekva:

„Kara Edmundo!

Mi hodiaŭ finas tion, por kio mi vivis. Mi mortas por miaj principoj. Ĉi tiu kazo ne ĝenu vin. Mi mortas fiere. Mi lasas ĉi tie mian benon kaj kunportas mian kredon. Nia elfluanta sango ne falos sur nedankeman teron. Ĝi estigos freliĉon pli malfrue por nia patrujo, la homaro. Vi konstruos el la ruinoj la patrujon. Pli-malpli frue la ŝipon vi manovros. Niaj tombŝtonoj signas la rokojn, al kiu vi ne devas manovri la ŝipon. Mi estas kontenta kaj paciĝante mortos. Miajn bonan edzinon, etajn infanojn mi konfidas al vi. Apud unu bona frato kiel vi estas, mi ne devas maltrankviliĝi pro ilia sorto. Forviŝu la larmojn de Aranka, kisu la etan Adalberton kaj Edömér[130]-n anstataŭ mi. Se ili demandas, kie mi estas, diru al li, ke mi estas en via koro! Diru al ili, ke mi estas hejme – ĉe domo de mia patrino – en la tombo de la patrujo! Sed estu viro, ne senkuraĝiĝu!

Vivu por nia familio, kiu vivu longe kaj vivu por la patrujo, kiun Dio gardu ĝiseterne!

Via frato, Eŭgeno

En la letero de la juna virino estis la sekva teksto:

Mia kara amata Aranka!

Mia animo aŭdas ankaŭ nun viajn karajn vortojn: „Faru tiel, kiel via koro ordonas!” Mi faris tiel. Mi petas pardonon de vi pro tio, ĉar mi mortas. Mi deziras tion, ke vi estu konsolata de mi! Ne malgajigu viajn etajn infanojn, ja ili timas vian malĝojan vizaĝon kaj ne ĝojos, ridetos. La etan portreton enkovru per vualo por rememori la pasinton. Estu bona al mia patrino, al miaj fratoj, ili prizorgos vin. Longe mi ne suferigas vin per mia letero, mi dezirus morti tiel, ke mia morto ne estu doloriga al vi. Mi sendas al vi kison tra la aero, ĉielo. Povas esti, ke vi ricevos tiun. Dio gardu ĝiseterne!

Ankaŭ trans la tombo amanta

via Eŭgeno

La juna virino levis sian vizaĝon al la ĉielo kaj se vere flugas spiritoj, ŝi devis senti tiun kison tra la aero, tra la ĉielo dum flugo de la spiritoj.

Ĉi tio estis amkonfeso, kiu alvenis de la Transmondo, tio estis vera amo el la ĉieloj, kiel amoj de la anĝeloj, spiritoj, fratanimoj.

La al lia patrino skribita letero de Eŭgeno estis la sekva:

Mia kara adorata bona patrino!

Mi foriris de vi kaj revenis al vi kun samaj vortoj: „Mi amas vin!” Mi estis ĉiam via obeema filo. La infanoj de Aranka ne almozpetos. La sorto faris ĉion bone kaj saĝe.

Kiu mortas, al tiu la morto estas bona. Vi havas fortan koron, fieran animon. Ne estas bezonate konfidi ion. Iliajn mortigitajn filojn la patrinoj de Grakĥoj[131] metis en ilian sinon, – kaj tamen ili ne ploris. Tiujn, kiuj mortas glore, ne priplorigas ilia patrino! Vi diris tion.

Do, ne priploru min! Estu kristana kaj diru: „Patro nia, tio estas via volo!” Kaj donu pardonon al ĉiuj pro mia morto.

Pardonu al tiu, kiu rapidigis mian iron al la tombo, surprenante la akuzon. Pli malfrue diru al tiu, ke li faris gravaĵon kaj bonon. Tiu plifaciligis la morton. Mi dankas al tiu.

Mi estas paciĝante kun ĉiuj kaj kredas, ke ĉiuj pardonas min.

Post unu horo mi estos ĉe mia patro. Vi, ambaŭ amis min plej varme. Dum mia infanaĝo, kiam vi diskutadis, multfoje mi estis inter vi la paciganto. Mi estos tiu ankaŭ nun.

Mia patrino, oni vokas min. Adiaŭ!

Via amanta filo

Eŭgeno

Ili legis la leterojn unu de la alia kaj dum tio silente ploretis. Ili ne kuraĝis ploregi laŭte, ĉar fremdulo estis en la antaŭĉambro kaj tiu povis aŭdi ĉion!

Ili devas demandi tiun, kial li atendas.

Kiu demandu tiun pri tio? Kiu havas rajton paroli en tiu ĉi momento? Kiu povas ordoni al si mem nun?

Edmundo metis sian frunton sur la tablon kaj restis senmova. Aranka surgenuis al la piedoj de Edmundo kaj en ties sinon kaŝis sian plorantan vizaĝon. La pli aĝa knabo ankoraŭ ne perceptis la malbonojn de la vivo kaj teruriĝante iris al la lulilo de sia pli juna frato kaj trankviligis lin, ĉar nun ne estas permesate ploreti!

Plej frue la vidvino povis ordoni al si mem.

Ŝi forviŝis siajn larmojn. Ŝi ekstaris.

– Ne ploru! Sidu sur viaj lokoj trankvile!

Ŝi montris, kiel ili devas esti trankvilaj, poste iris al la pordo, tiun melfermis kaj diris al la soldato:

– Mia sinjoro, jam vi povas enveni.

La ĝendarmo enpaŝis en la ĉambron. La ĉapelo estis sur lia kapo kaj lia maldekstra mano estis sur lia glavo.

– Ĉu vi havas ankoraŭ iun komunikendaĵon por ni?

– Mi havas tiun diris la ĝendarmo kaj nun deprenis el sia vestaĵo unu etan falditan pakaĵon.

– Ĉi tiu estas.

Sinjorino Kazimiro Baradlay disvolvis la pakaĵon. En tiu estis unu blua silkveŝto. Tiun Aranka brodis iam. Sur ĝi estis konvalo-girlandoj kaj inter ili estis tri truoj, kiujn kutimis kaŭzi pafilkugloj. La randoj de la truoj estis bruletigitaj kaj sangaj. Ili eksciis laŭ la brodaĵoj la nomon de la „sendinto” kaj laŭ la tri truoj, de kie ĝi venis.

La ĝendarmo nenion diris, nur por unu minuto demetis la ĉapelon, dum la virino disvolvis la pakaĵon. Sinjorino Baradlay fortigis sin. Ankoraŭ ne estas permesate plori! Ŝi iris firmdecide, memfide al sia ŝranko, deprenis el tiu en paperon envolvitan rulaĵon kaj donis al la ĝendarmo. En tiu estis cento da ormoneroj!

– Mi dankas al vi! – tiu diris.

La ĝendarmo efike de tio parolis ion pri Dio (neniun komunan li havas kun tio) kaj denove honorsalutis. Poste tiu forlasis la ĉambrojn.

Nun jam estas „permesate plori!”


Antaŭ la ŝtonkora homo

Nun jam permesata estas la ploro!

Al la patrino estas permesate kuri freneziĝante tra la ĉambregoj kune kun la sangaj vestaĵoj de sia infano, ĝis ŝi atingas la portreton de la ŝtonkora edzo kaj terenfali, montradi ploregante antaŭ sia edzo tiun vestaĵon.

„Rigardu!... Rigardu!... Rigardu!...”

Poste estas permesate doni multe da kisoj sur la vestaĵon kaj banigi tiun en siaj larmoj.

„Li estis la plej kara filo!”

La patrino sentis rajton al furioz-riproĉanta kontraŭdiradi al la bildigita edzo. „Kial vi forprenis de mi lin? Vi forprenis lin de mi! Ĉu li kulpis iam kontraŭ iu? Li estis senkulpa kiel infano, kiel knabino! Min neniu amis tiel, kiel li! Li estis apud mi, kiel infano, kaj venis al mi laŭ mia invito, kiel viro! Li forlasis sian amantinon, rangon, gloron por veni al mi. Kial li devis morti? Kial oni disŝiris lian koron, kiu estis milda kiel kolombo? Kolero neniam estis en lia koro! – Ĉu mi forpelis lin en la morton? Tio ne pravas! Mi ne forpelis lin tien.– Estas vere, ke la forsendataj vortoj estis ofendaj: „Mi plorigas, ne tiujn filojn, kiuj pereas, sed vin kiu ekrestis!” – Sed li ne estus devinta fari venĝon pro miaj vortoj. – Laŭ mi tiu penso ne povis esti en sia animo. – Tiu penso similas al viaj pensoj. Vi volis terenfaligi min. Mi kuŝas surtere. – Vi volis piedpremi min sub viajn plandojn. – Mi estas tie. – Vi volis pruvi, ke ankaŭ post via morto vi povos bati min per viaj manoj. Mi sentas tion, ke mi konvulsias pro viaj manoj. – Mi ne mensogas antaŭ vi superhoman forton, ja mi estas mizerulo, kiel patrino povas esti, kiu sepultas. Sed vi estas kruela, kiel tiu patro, kiu siajn filojn vokas post si en la morton. – Estu indulga pri mi! – Mi ne batalas kontraŭ vi, mi submetiĝas. – Ne kunportu la aliajn, ankaŭ mia alia filo staras sur la rando de sama tombo. Ne puŝu tiun per viaj teruraj manoj. – Ne kunportu de mi ĉiujn, ne kunportu la aliajn, ankaŭ mia alia filo staras surla rando de la sama tombo! Ne vizitu min ĉi tiel, kiel vi promesis dum via morto-horo. – Mi volis bonon. Mia atestanto estas Dio. Mi ne sciis, ke ĝi doloros tiom forte.”

Kaj ŝi restis sveninte kuŝanta antaŭ la portreto. ...

La patrino ankaŭ tion povis fari.

Sed la portreto nenion respondis.

La fato estis plena kaj neŝanĝebla. Edmundo vane estus kriinta al la mondo: „Mi estas Edmundo, ne la alia!”

Tio nun jam estus ne nur malsaĝaĵo, sed ankaŭ kruelo al lia familio, ĉar li estas la unu sola subtenanto de tiuj, li estas la familiestro.

Li ne povis fari ion alian, ol respektplene klini sin antaŭ la memoro de la frato oferinta sin. „Eŭgeno estis la sola heroo inter ili.”

Kaj tion li diris bone, ĉar morti por unu afero, kiun ni adoras kaj en kiu ni kredas – estas homa ambicio; sed morti por unu afero, kiun ni adoras, sed ni neniam kredis, – estas superhoma ofero. La pli antaŭaj estas bravaj homoj, sed la pli lastaj, kiel ankaŭ Eŭgeno, tiuj estas „herooj”.

Ĉu ĉi tiu sanga eraro evidentiĝis iam? Povas esti! Ambaŭ kontraŭuloj havis tiom da sekretoj, ke neniu povis disfamigi tion. En la tempo kiam la pia trompo povus iĝi evidenta, tiam jam oni klopodis forgesi la okazintaĵojn. Nome unu homo por alia homo jam mortsuferis. La ŝuldo estis jam pagita. Edmundo jam estas kaŝita bone.

La roloj ŝanĝiĝis dum unu magia momento. Eŭgeno havis heroan finon. Al Edmundo restis la silenta laboro, la rigardado izolite de la mondo, la esperado kaj la aŭskultanta vivo.

– – –

Kio okazis ankoraŭ pri Riĥardo?


Telegrafejo de la karcero

Ĉu Eŭgeno ne informis Riĥardon?

Ho, jes. Ankaŭ li estis arestito samloke, kie Eŭgeno. Tie la karcero havis telegramsendan eblon, kiu funkciis ĉiam en ĉiuj ĉeloj. La arestitojn oni ne povis senhavigi de tiu, ĉar tiu estis la muro.

Ne ekzistas tia dika muro, tra kiu la frapado ne povus esti aŭdebla. Unu frapo signifis la literon „A”, du frapoj unu post alia estis la litero „B”, tri frapoj egalis al la litero „C”, ktp. (Pardonu min, pacienca leganto, ke mi instruas al vi la kompletan alfabeton en tiu „granda” lernejo.) Ĉi tiu telegrafado estis preciza, ĉi tiel okazis la muta parolado, kion ĉiuj komprenis. Unu demandado, kiu ekiris el iu ĉelo de la konstruaĵo, tiu iris ĝis la lasta ĉelo, ĝis ĝi ektrovis tiun ĉelon, de kie oni respondon donis al tio.

Dum la lasta tago de Eŭgeno, venis la demandoj tra la muroj:

„Kio estiĝis?”

Revenis la respondo:

„Kondamno je morto.”

„Kiu?”

„Baradlay.”

„Kiu?”

„La maljuna.”

Ankaŭ Riĥardo aŭdis en sia ĉelo la demandojn kaj denove demandis:

„Kio estas la baptonomo?”

Ankoraŭfoje ripetis la respondon donanta muro:

„La maljuna.”

Riĥardo kutimis nomi ĉiam sian pli junan fraton „maljuna”. Li faris tion ŝerce, ĉar Eŭgeno kondutis kiel tro serioza homo. Tiu nomiĝo estis kutima inter junaj homoj.

Se tiuj intermuraj paroladoj per signoj restintus reliefoj, tiam la arkeologoj pli konus ĉion de la reliefoj, ol la muroj de Ninive.


La unua ponardpiko

Survizaĝe kaj en la okuloj per briloj de la satigita triumfebrio de la volupto ĵetis Alfonsine Plankenhorst la sciigon antaŭ fraŭlinon Edita.

– Ĉi tie estas. Jen, legu!

La malfeliĉa fraŭlino kiel ŝafido antaŭ la tigro ne defendis sin kaj ne tremetis, ŝi nur lasis sian kapon kliniĝi. La sciigo anoncis aŭtentike, oficiale la morton de Eŭgeno Baradlay, alinome Edmundo, eksa registarkomisaro.

Tiun Edita ne konis. Nome la veran.

Tamen ŝi bedaŭris tiun, ja tiu estis frato de Riĥardo.

Sed ŝi ne kuraĝis plori. Tio estus kulpo! Tion ne permesas la paragrafoj.

La bela diablino siajn rozruĝajn lipojn levante de siaj belaj dentaroj, siajn fajrerajn grandajn okulojn malferminte je pli ronda, flustris en la orelon de sia parencino Edita:

– Unu mi jam mortigis!

Kaj ŝi batis per pugno en la aeron, kvazaŭ ĝi premus la nevideblan ponardon, kies venenita pinto povus atingi el kiom ajn granda distanco ŝiajn viktimojn.

– Ĉi tiun mi jam mortigis. – Mi! – Kaj per pugno ŝi batis sur tiun admirinde belan bruston, en kiu povus loĝi la tuta ĉielregno plena de anĝeloj.

Poste ŝi ekprenis la ŝultrojn de Edita kaj forte enrigardante en ties okulojn, alparolis tiun per siaj okuloj similaj al venigantaj ponardoj:

– La filino de la pastoro estas jam vidvino. Nun jam la alia sekvos, nun la via!

Kaj estis kruela faro donaci al Edita rulaĵon da ŝtofo de nigra krepo.

– Ĉi tie estas la ŝtofo de via funebro-vestaĵo! Ekkudru!

Kaj Edita dankis pro la donaco.

... Se Alfonsine estus sciinta kiun ŝi mortigis. Tiun, kiun ŝi inundis, ardigis per siaj kisoj, kiu ŝin amis plej bone iam, kiu amis ŝin ĝis sia morthoro kaj ankaŭ tiam li pardonis ŝin, kiam li rekonis la manon kuŝiganta lin en la tombon.


Dum tago de la kapokramfoj

La tutpotencon havanta gubernatoro havas kapokramfojn. Tiu ricevis tiujn dum la sieĝo de Breŝo (Brescia). Kiam li enmarŝis en la okupitan urbon, el iu fenestro ia monaĥa fratulo pafis du fojojn al lia kapo per du tubojn havanta armilo. La pafoj ne trafis. Sed kiel venĝon la generalo faris hekatombon el la ĉefaj civitanoj de la urbo. Sed la kugloj de la armilo tamen trafis ion en lia kapo. Kiam la teruraj kapokramfoj pulsadis, aspektis la tuto tiel, kvazaŭ ili estus donintaj renkontiĝon al tiuj kugloj en lia cerbo al tiuj, per kiuj li „mesaĝis” al aliuloj.

Dum tiuj horoj ne estis konsilinde proksimiĝi al tiu grava homo. Tiu furiozis pro la doloro kaj koleris eĉ pri sia plej kara homo. Ĉe ĉiuj trovis li eraron, ĉiuj estis suspektindaj kaj por neniu li estis kompatema.

Ja ankaŭ la nevidebla demono ne estis kompatema al lia kapo, kiu streĉis torturbenkon al la grandpotenculo. Tiu demono alfiksas ĉirkaŭ lian frunton la hispanan diademon (la pezan kapornamon) kaj batas per marteloj liajn tempiojn, kiu enmergas en varmegan inferaeron lian kapon kaj antaŭ liaj okuloj per fajro pentras kolora la mondon. Vane oni venas tiuokaze al li por peti amnestion, oni vane klarigas la verecon brilan kiel la suno! Ĉu lia torturanto amnestias al ili? Ĉu la medikamentoj helpas al li por ĉesigi la suferegon?

Jena estis tiu homo, kiu juĝadis super la malvenkita nacio.

La homo suferegata per la kapokramfa demono malfrue vespere sidis sola en sia ĉambro kaj jam multfoje ĵetis al la tero la medikamenton, kiun dek fojojn li vane uzis kontraŭ la kapokramfoj. Li furiozis. Dum horoj de la suferegoj estis malpermesata denove eniri al li. Ankaŭ la kuracistojn li forpelis. Kial oni ne kapablas venki kontraŭ lian persekutanton? Li ne povis enlitiĝi, ĉar ankaŭ kuŝante li sentis la teruran doloron. Pro tio li sidis, aŭ promenis. Ĉambristo tamen kuraĝis iri al li, marŝante sur la piedfingroj.

– Kiu estas? – kriis la grandpotenculo kolerante kiel ĝenata tigro.

– Iu volas paroli kun vi, sinjora Moŝto.

– Forpelu!

– Iu virino estas.

– Ĉiuj veantaj sinjorinoj iru en la inferon! Mi ne volas vidi miaŭantajn figuraĉojn! Hodiaŭ mi forĵetas ĉiujn, kiuj petegas por amnestio. Ankaŭ la virinojn mi ne akceptas!

Tiutempe multe da virinoj piedtretis lian sojlon, kiuj estis funebrajn vestaĵojn portantaj virinoj.

– Tiu damo estas baronino Alfonsine Plankenhorst – la ĉambristo kuraĝis eknoti.

– Ĉu ŝi ne povas resti en la infero?

Ĉu min eĉ la baronino Alfonsine devas viziti nokte?

– Ŝi diras tion, ke ŝi havas urĝan parolendaĵon kun vi, eĉ se vi kuŝas duonmortante, ankaŭ tiam vi devas paroli kun ŝi.

– La damo havas fortan volon. Lasu ŝin enveni al mi! Ja ŝi ne estas virino, sed diablo.

Poste li eksidis en la brakseĝon, ĉirkaŭ lian kapon estis ligita malseka tuko. Tiel li eĉ atendis la vizitanton.

Alfonsine enpaŝis, ŝi surhavante vojvestaĵon zorgeme fermis la pordon post si.

– Mi petas vin, baronino, parolu malmulte, ĉar mia kapo doloras.

– Bone, sinjoro generalo. Mia dirindaĵo estos mallonga. Mi informiĝis, ke vi estas eksigota el via ofico, de la reĝimo.

– Ha! – Ĉi tiu anonco povis esti kanonpafo por tiu malsana homo. – Ĉu mi? Kial?

– Oni devas ĉesigi vian rigorecon kaj la registaro devas informi la mondon, ke la rigoro ne estas eraro de la registarpolitiko, sed la via estas nur persona troa fervoro.

La malsanulo premis siajn manplatojn al siaj tempioj. Io volis erupcii eksteren el tiuj.

– Alia reĝimo regos de morgaŭ. La mortpuno ĉesos kaj la kondamnitoj ricevos nur malliberon.

– Ho! Mi treege dankas pro la informo baronino, mi tre dankas!

– Mi klopodis hasti por informi vin dum ĝusta tempo, ja je la matena kvina horo vi estos maldungita. Vi havos ankoraŭ unu nokton por doni mortpunojn, dum tiu tempo vi povos fari multon.

– Mi faros tion! Mi ĵuras!

– Ĉu vi scias, kio ligas min al vi? La venĝo. Mi volas vidi tiujn homojn humili­gitaj, disŝiritaj, kiuj primokis, atakis nin kaj volis nin pereigi. Tiujn idojn ni devas pereigi, ĉar se ili restus vivantaj, tiam ili denove ribelos kaj mordos. Venĝo estas bezonata, ĉar multe da nobela sango elfluis kaj malsekigis tiun ĉi malbenitan teron. Mi adoras vin tial, ĉar vi faris tion.

– Jes! Ankaŭ vi antaŭhelpis mian laboron. Vi estis mia plej bona spiono, pri kiu unu ministro povis sonĝi. Vi povis kolekti ĉiujn indikojn, primokantajn kantojn, laŭ kiaj indikoj la estrojn ni povis malhelpi atingi la pekliberigon. Ne estu pardono, ĉar ni pardonas la vundon, sed la mokadon ne. Vi bone agis, kiam oni faris la fajron. Estas bezonata tio, ke estu samaj homoj ĉirkaŭ la Suno kiel vi, kiuj faras ombron sur la tero, kiuj venenas la vundojn kaj venĝoplanojn cerbumas. Tiujn venĝoplanojn viroj neniam farus. Tiuj sinjorinoj estas bezonataj, en kiuj loĝas la animo de la diablo.

– Vi flatas min, generalo. Mi fieras, ke mi sonĝis la planojn de mia malamo.

– Kaj estas bone por vi, ke ekzistas unu ĝisduone freneza homo, kiun turmen­tas kapkramfoj de geheno, kiu kiam lia sango bolas en lia kapo kaj kuiriĝas lia encefalo en tiu ĉi kaldrono, kapabla estas mortpafigi sian fraton. Estas bone, ke ekzistas tiu homo, kiu realigas viajn sonĝojn. Nuntempe tiu ĉi homo havas sangajn horojn. Sangomaro estas ĉirkaŭ tiu. Ties brulanta kapo deziras trinki sangon. Povas esti, ke morgaŭ matene tiu ne turmentos, ĉar li ne havos potencon. Kion mi faru nokte, anĝelvizaĝon havanta bela damo?

– Ĉion! La cent kapojn havanta lutro havas nun nur unu kolon. Ĉi tiu kolo estas en via mano. Donu al ĝi premon kaj la laboro estos finita! Poste la kolombo de la amnestio povas flugi kun la branĉo de la olivarbo. La vespertoflugiloj flugis pli rapide!

– Ĉu mi devas rapidi? Ĉu mi devas utiligi la mallongan tempon? Estos tiel! Nun estas la deka horo, nokte. La heroldo ne alvenos pli frue, ol antaŭtagmeze je la deka. Mi havas duontagon, kaj la tutan nokton. Eblas fari multajn noktojn el unu. Ĉu ne?

La grandpotenculo sonorigis:

– Venu ĉi tien, mia adjutanto!

La adjutanto ekaperis.

– Iru rapide al la ĉefmilitjuĝisto – kolonelo. Mi ordonas, ke hodiaŭ antaŭ la dekdua horo la militjuĝisto antaŭpretigu la procesojn estantajn ĝuste nun en manoj. Tagmeze ĉiuj milittribunaloj kunvenu. Je la morgaŭmatena tria horo, ĉiuj kondamnoj estu ĉi tie ĉe mi. Je la kvina horo ĉiuj akuzatoj ĉeestu por priaŭskulti sian kondamnon. La garnizono estu armita! Rapidu!

Post la foriro de la militadjutanto, la grandpotenculo turnis sin al Alfonsine.

– Ĉu vi estas kontenta pro la rapideco?

Alfonsine demandis la ceteron de tiu:

– Ĉu Riĥardo Baradlay estas inter ili?

– Li estas inter la plej unuaj arestitoj.

– Ne forgesu, ke tiu homo faris pli grandan damaĝon, ol mil homoj. Li tiel iradis en la sango de niaj herooj, kiel demono de la amasbuĉado. Li priridis la milittribunalon kaj tiel parolis al ili, kiel la roma generalo Koriolano al la Volskuŝoj antaŭ Kristo vivanta popolo. Li estas la plej potenca malamiko, kiu kapablas renovigi ĉion, dum li vivas.

– Baronino, mi konas lin bone laŭ la dokumentoj. Liaj dokumentoj estas en la unua vico.

Alfonsine tre ĝojis, ke ŝi povas legi la nomon de Riĥardo Baradlay en la longa nomlisto. Lia nomo estis substrekita per ruĝa inko.

– Lia ruĝa sango estu la tria! – ŝi petis.

– Nun mi dankas al vi pro la informo, fraŭlino! Kiam vi venis, mia kapo volis disfali, sed nun jam mi tiel sentas, kvazaŭ mia kapo estus interpremiĝinta inter la tero kaj iu kometo. Nun lasu min sola! Nun mi devas disŝiri ion kaj tiam neniu estu apud mi!

– Bonan nokton.

– Ha, ha, ha! – bona nokto atendas min. Bonan vojon!

– Mia vojo estos bona diris Alfonsine kaj foriris.

La kapkramfojn havanta homo fakte trovis ion por disŝiri. (Dum tiuj tagoj famo alvenis, ke ŝtelistoj rompŝtelis en lia kvartirejo kaj ŝtelis ĉiujn liajn glavok­vas­tojn. Ceteron ne. Tio estas nekredebla historio.) Tutnokte li iradis maltrankvile en sia ĉambro tien kaj reen, forte ĝemis, stertoris, kio aŭdeblis tra la duobla pordo.

Ankaŭ Alfonsine Plankenhorst ne dormis tutnokte kaj terura ĝojo kaj rava ekscito forpelis ŝian sonĝon. Fru-matene ŝi volis veturi per frua vagonaro al Vieno.

Kaj ĉi tio estis nur antaŭaĵo de la plezuro. La volupto atendas ŝin hejme: Malespero de la alia fraŭlino. Ŝi nombris la horojn sendorme.

Nun estas la dekdua horo... Nun la milittribunalo kunvenas... Oni laŭtlegas la pekojn de la akuzito... Nun oni demandas tiun: „Ĉu vi havas iun senkulpigon en la mondo?...” Mi ne havas tion... Oni nun akompanas reen lin en la karceron.

Nun estas la unua horo... Oni diskutadas pri li... Neniu povas senkulpigi tiun... Oni nun voĉdonas... Nun estas la horo dua... Oni preskribas la kondamnojn... Oni portas rapidante tiujn al la tutpotenculo.

Nun estas la horo tria... La kapokramfon havanta homo subskribas la kondamnojn. Tiu vidas fajron antaŭ si mem. Tiu skribas. Tiu skribas sur fajrofolion sangoliterojn.

Estas la kvara homo... Ĉio estas preta... Kiu povis dormi nokte, tiun oni vekas. ... Oni diras al tiu, ke vi rigardu la mondon ankoraŭfoje. ... Tiu rigardu la tagiĝon, ĉar ĝi poste jam neniam rigardeblas.

Alfonsine ne povis resti inter tiuj muroj. Ŝia fiakro atendis ŝin tutnokte en la korto de la gastejo. Ŝi portigis sian vojaĝvalizon kaj portigis sin al la ĉefmilit­juĝisto-kolonelo. Ankaŭ tiu estis ŝia bona konatulo, kiel amiko de la tombisto estas la mortintportanto. Ŝi sciis, ke tiu estas nun hejme, sendorme. Oni enlasis ŝin al tiu. Ĉiuj timis tiun, kiel la vampiron.

Tiu estis treege serioza, flegma, malpli parolema viro.

– Ĉu finiĝis la nokta laboro?

– Jes.

– Kion enhavas la kondamnoj?

– Morton.

– Ĉu ĉiuj?

– Senescepte.

– Ĉu Riĥardo Baradlay?

– Li estas inter ili.

– Ĉu li estas kondamnita?

– Lia kondamno estas morto.

Alfonsine ekpremis la manon de la viro.

– Bonan nokton.

La viro ne rekompencis la manpremon, nur diris:

– Jam estas mateno.

Nome la viro ne salutis ŝin per manpremo.

Alfonsine rapidiris al la fervoja stacidomo.

La vagonaro ekiras frue. Ŝi aŭdis la kvina-horan sonorigadon jam en la fervoja stacidomo.

Tio estis la anim-sonorigado por ŝi.

Oni nun laŭtlegas lian kondamnon. ... Nun li turnas sin al la ridetanta tagiĝo trans la fenestro por peti prunte iometan ruĝecon. ... Nun oni rompas bastoneton super lia kapo. ... (La tradukinto: diris al li la mortkondamnon)... „Baldaŭ Dio amnestios vin!”...

Dum tio la disko de la suno leviĝis super la horizonton. Ĉirkaŭ la vagonaro la vojaĝantoj iradis tien kaj reen kaj paroladis pri la malvarma vetero. Alfonsine ne sentis malvarmon. Ŝi demetis la kravaton, ĉar ŝi havis varmegon. Ŝi turnis sin, la suno vidis ŝian dorson. Ŝi tiel rigardis la urbon kovritan de nebulo. Povas esti, ke ŝi atendis, ke el la nebulo iu vizaĝo elleviĝas kaj inter ties okulojn ŝi rigardos ridetante kaj primokante.

La vagonaro forrapidegis.

Estis la kvina horo kaj kvardek minutoj.


Pinto de la ponardo estas rompita

La vaporlokomotivo ne rapidegis sufiĉe rapide. Alfonsine estus dezirinta vojaĝi fulmrapide. La vespertoflugilo flugis pli rapide, ol la vaporlokomotivo.

Ŝi estas senpacienca. Ŝi volis jam esti hejme. Ŝia animo rapidis antaŭen.

Ŝi tre ĝojis, ke ŝi ne havas kunvojaĝanton kaj devas kun neniu paroladi pri indiferenta temo. Ŝi povis volupti pri siaj pensoj.

Ĉe la stacidomo de Vieno ŝia kaleŝo atendis ŝin. Ŝi trarapidis la homamason por baldaŭ eliri el la stacidomo. Ŝi urĝis ankaŭ sian koĉeron.

Alvenante hejmen ŝi kuris sur la ŝtupoj.

Ŝi kuris tra la ĉambroj kaj ektrovis fraŭlinon Edita, kiu kudris sian fune­brovestaĵon.

Alfonsine rapidegis al ŝi kaj kun triumfa rideto de la plensukcesa venĝo ĵetis la amarajn vortojn al la koro de Edita:

– Mi mortigis lin!

La fraŭlino doloreme rigardis supren post sento de la mortpuŝo trafinta ŝian animon. Sur ŝia vizaĝo estis tiu glorkrono, kiu lumas el la rigardo de la sankta virgulino la okulojn levanta al la krucligno. Kaj poste ĝemetante ŝi kapklinis kaj la manojn metis en sian sinon. Sed ŝi ne ploris, ne malbenadis.

– Mi mortigis vian amaton!

Ankaŭ sinjorino Plankenhorst aperis, kiam ŝi vidis la alvenon de sia filino. Poste Alfonsine rakontis al sia patrino la tutan historion. Ŝi rakontis ĉion: ĉe kiu ŝi estis, kion ŝi faris, kion ŝi parolis. Ŝi diris la rapidan sukceson. La glaso de la venĝo tute pleniĝis.

Ambaŭ damoj ridetis, ĝojis kaj brakumis unu la alian, flatadis, dorlotadis unu la alian, kiel tiuj, kiuj triumfadis, kiel patrinoj kaj filinoj ĝojas havante feliĉon.

Kvazaŭ tiuj estus forgesintaj pro la feliĉo pri la tria persono.

Ĉu la viktimo ne konvulsias?

– Kial vi ne ploras?

La testudo vivas ankoraŭ, se oni forigas ties encefalon. Ĉu la koro de la fraŭlino estas pli forta, ol la koro de la testudo? Ĉu povas esti, ke ŝi ne perceptis tion?

– Via Riĥardo mortis!

La fraŭlino nenion respondis. Ŝi metis la manojn sur sian bruston kaj rigardis sian funebrovestaĵon. Kaj ŝi ne ploris. Ŝia doloro estis pli forta, ol ŝi povus esti larmiĝinta. Kaj la teruro estis pli granda, ol ĝi povus ekmovi sin.

– Vi estas idioto! Ĉu vi ne komprenas? Via amato estas mortigita, kiel ankaŭ la mia!Vi estas vidvino. Ĉu vi konas jam tiun ĉi doloron? Ĉi tiu doloro estas mia ĉiutaga kundormanto. Sur mia kuseno estas la kapo de la sanga fantomo. Jam ankaŭ sur via kuseno estas tiu fantomo.

Edita restis indiferenta. Ŝi estis alkutimiĝinta al tiu terura revaĵo. Ja ŝi vidis konstante tiujn terurajn revaĵojn.

Alfonsine iĝis furioza pro tiu senlarma muteco. La trankvilo de la suferanto senhavigis ŝin de la triumfo. Ja ŝi rapidegis hejmen por vidi fraŭlinon Edita ĵetigadanta sin, por malbeni Dion kaj la homojn kaj por vidi ŝin memmortigi sin.

Kontraŭ tio la humiligita infano ne frenezfuriozas, ne ploregas, ne konvulsias.

Pro tio la vespertoflugilon havanta animo plie estis incitita.

– Pensu vi malfeliĉa, ke li mortis en la plej malhonora maniero kiun honto estus menciadi! Nun oni fosas iun fosaĵon por senglore puŝi lin en ĝin. Kaj oni ĵetas sur lin, la teron piedtretas kaj neniu diras preĝon por li. Vi neniam ektrovos la tombon!

La fraŭlino en penso ĝemetis kaj respondis: „Dio prenis al si mem kaj mi funebros ĝiseterne.” Sed ŝi ne estis kapabla eldiri la vortojn pro la doloro.

– Do, ploru! – kriegis la bela Alfonsine kaj piedbatis la teron, siajn pugnojn kunpremis, ŝiaj bukloj konvulsiis ĉirkaŭ ŝia ekscitita vizaĝo. – Ploru! Ploru!

En la sama momento la ĉambristo malfermis la pordon kaj anoncis:

– Sinjoro Riĥardo Baradlay estas ĉi tie.

Ĉe la pordo Riĥardo Baradlay staris, portante civitanan vestaĵon.

– – –

Se ĉio ne estus okazinta jene, tiam vi povus diri, ke tio estis teatra sceno. Sed la okazaĵoj sekvis unu la alian.

La kapkramfojn havanta homo denove esploris la procesojn de cent dudek akuzitoj, kies kondamnoj estis morto. Tiu homo donis al tiuj homoj amnestiojn. Tiu homo povis fari, ĉar li havis tutpotencon. Tiu homo ne nur ŝanĝis ilian punon, sed tute ĉesigis la punojn donante tutan amnestion al ili. Tiu lasis ilin iri libere. La homo de la kapkramfoj dum tiu terura horo fakte venĝis. Tiu venĝis ne kontraŭ a malvenkitojn, sed kontraŭ la ministron, kiu volis piedtreti sur lian kapon. Tiu ĵetis la multe da amnestioj inter la akuzitojn. Ĉi tio estis ties respondo je la mesaĝo de fraŭlino Plankenhorst.

Alfonsine studadis malbone la psikologion. Ŝi konis malbone la homojn. Kaj ĉefe ŝi esploris malbone la efikojn de la venenoj!

– – –

Kiam oni informis Riĥardon pri la amnestio, kiu alvenis al li neatendite, la ĉefmilitjuĝisto vokis lin al si.

– Kvankam vi ricevis amnestion kaj iĝis libera – tiu diris al li – tamen vi ne rajtos resti en Hungarujo nuntempe. Vi povas resti en iu imperia urbo, ekzemple en Vieno.

– Tio estas tute egala.

– Do, vi akceptos Vienon. Sinjoro marŝalo, kiu donis al vi amnestion, mesaĝas al vi, ke en Vieno, vi bonvolu diri dankon al la damo Alfonsine Plankenhorst, kiu petis amnestion por vi. Sen tiu damo vi ne iĝintus libera. Do, danku al ŝi!

– Ĉi tio estos mia devo.

– Mi dezirus diri ankoraŭ ion! Via frato estas Eŭgeno, nome Edmundo, kiu iĝis viktimo.

– Tion mi jam aŭdis, sed mi ne scias, ke la germana kaj hungara nomo... Tiu interparolis abrupte:

– Unue: vi nenion povas aŭdi, ĉar vi estis arestita kaj kiu informas la arestitojn, tiu estas perfidulo. Due: mi ne petis de vi filologiajn instruadojn, sed tion, por ke vi priaŭskulti min.

– Poste tiu elprenis iun etan paperujon el sia tablokesto.

– Via frato fortranĉis unun buklon el sia hararo kaj tiun lasis al vi. Kunportu!

Riĥardo disvolvis la paperujon kaj alparolis gapante:

– Sed tio ĉi estas...

Denove tiu interparolis:

– Ni ne havas alian direndaĵon. Adiaŭ!

Kaj poste tiu forpuŝis lin el la ĉambro.

Li preskaŭ eldiris, ke tiu ĉi estas blonda buklo; sed la hararo de Edmundo estis nigra.

Laŭ la ordono li hastis al Vieno. Li alvenis dum ĝusta tempo, kaj povis envagoniĝi en la matenan trajnon. En la sama trajno li vojaĝis, kiel Alfonsine. Li sidis en tria-klasa kupeo kaj Alfonsine en unua-klasa. Nome li estis malfeliĉa amnestiita homo. Dum Alfonsine voluptis pro plezuro de la venĝo, Riĥardo provis diveni la enigmojn:

Unua enigmo estis: „Kion signifas la blonda buklo kaj la per nomo Eŭgeno identigita Edmundo”?

Dua enigmo estis: „Kiel li povas danki sian liberiĝon al Alfonsine Planken­horst?”

Tria enigmo estis: „Kie li trovos fraŭlinon Edita kaj kio okazos pli malfrue?

Li ne povis diveni tiujn enigmojn.


La ŝtonkora homo respondas

Ĉiutage la vidvino perdinta sian filon kuŝas vizaĝalteren antaŭ la portreto de la ŝtonkora homo.

Ĉiutage ŝi petegas tiun: „Ne forigu ĉiujn niajn filojn!”

Ŝia monomanio estis ĉi tiu batalo kontraŭ la pentrita bildo.

Sed tiu pentrita bildo estas ege senkora kaj silentanta.

Kaj la vekriantaj voĉoj, kiuj informas pri funebro-sonorilego, tamburado, pli novaj mesaĝoj el la direkto de la nuba ĉielo, ĉiutage venas pere de la ĵurnaloj.

La familio kune estis denove dum unu pluva malvarma vespero. Estis nekutima malvarma vetero sur la ebeno. Ili ĉiuj sidis ĉirkaŭ la kameno, kiam denove aŭdeblis paŝoj de armilhavanto en la antaŭĉambro, Gianton, la hundon incitantaj. Kaj denove iu gasto alvenas, kiu ne frapadas: „Ĉu estas permesate enpaŝi?”

Tiu estas la sama ĝendarmo, kiu portis hodiaŭ la leterojn. Tiu ankaŭ nun havas soldatan vizaĝon, kiu neniun eksciton konfesas.

– Unu letero estas al sinjorino Kazimiro Baradlay el la nova konstruaĵo kaj el la dua pavilono.

Ĉiuj ekstaras antaŭ la soldato, tremetante.

Tiu estas la mortobirdo.

La nomita virino iras al la soldato ŝanceliĝadante kaj ĝisduone freneziĝante kaj volas transpreni la leteron.

Poste siajn brakojn ŝi levis antaŭ sian vizaĝon, kovras siajn okulojn, kvazaŭ ŝi ne estus volinta vidi tiun leteron.

– Legu tiun! – ŝi diris kaj la leteron transdonis al Aranka. Kaj ŝi denove sinkas en sian brakseĝon.

Aranka jam havas patenton por legi terurajn leterojn.

Ŝi rompas la sigelon, disvolvas la koverton, el ĝi elmetas la leteron kaj laŭtlegas la tekston:

Mia patrino!

Mi estas libera!

Riĥardo

La patrino ne kredas, kion ŝi aŭdis. Kaj ŝi volas vidi tion.

Ŝi ekkaptas la leteron el la mano de sia bofilino kaj rigardis la skribaĵon.

Jes. Ĉi tiuj estis liaj literoj! Lia skribaĵo estas tiu! Li vivas! Li skribis! Li liberiĝis!

Tio estas fakto. Tio ne estas sonĝo.

Kaj ŝi forkuras kun la letero. Ŝi iris en siajn ĉambrojn. Ŝi iris en tiun ĉambron, kie estas la portreto de sia edzo. Ŝi ploregante eksidas sur la kanapon kaj denove kaj denove legas la mallongan leteron. Poste ŝi montras tiun al la portreto por legi. Kaj finfine ŝi ekkisas la manon de la pentrita portreto. Tiun manon ŝi kisis, kiu pardonis kaj kiu jam ne punas.

La malgranda infano, kiu estis helpanto kiel infano, kvankam li havis diskutojn kun la gepatroj, jam estas en la ĉielo kaj denove pacigis ilin!


La svatiĝulo

Riĥardo tute trankvile kaj bonhumore paŝis en la ĉambregon de familio Plankenhorst kiel al malnovaj konatoj.

Li ne rimarkis la fantomon vidantan teruriĝon sur la vizaĝoj de la damoj Plankenhorst. Li vidis nur, ke Edita rapidegas al li kun ĝojego kaj sinforgese falas al la brusto de Riĥardo. Ŝi brakumis lian kolon kaj lin forte premis al si mem. Poste ŝi balbutis sublimiĝante: „Riĥardo, kara Riĥardo!”

Ŝi jam povis plori. Bezonata estis tempo, ĝis ĉiuj povis konsciiĝi post la eksciteco, ĝis la brakoj de Edita lasis la kolon de sia amanto, ĝis Alfonsine konvinkiĝis pri tio, ke ŝi vidas vivantan homon kaj ne fantomon.

Sed Edita ne lasis libera la dekstran manon de Riĥardo, ŝi prenis ĝin ambaŭmane, decidinte, ke ŝi neniam lasos foriĝi de si tiun manon. Laŭ Riĥardo tio estis natura kaj memkomprenebla, ja la fraŭlino estas lia fianĉino. La fianĉo reviviĝis. Ili havas kaŭzon por ĝoji eksterordinare, nekutime.

Tion li povis diveni, kial estas tiom pala Alfonsine.

Pri la morto de Palvicz ne ŝarĝas peko lian animon. Inter ili estis honora batalo. Kaj lin tute ne interesas la domo Plankenhorst. Ŝipo kaj ankro disiĝis unu de alia.

Sinjorino Plankenhorst komencis paroli kiel unua post la regajno de sia memorkapablo.

Unue ŝi direktis vortojn al Edita:

– Fraŭlino Edita! Kial vi kondutas tiom sinforgese kaj ravite koncerne de iu fremda viro? – kaj sin al Riĥardo turnante daŭrigis:

– Kial vi venis ĉi tien, sinjoro?

Edita ruĝiĝante okupas sian lokon, sed nun jam rigardas la kudritan funebran vestaĵon plezurante, dum kio Riĥardo antaŭen paŝas kaj afable turnas sin al Alfonsine.

– Mia devo portis min ĉi tien. Hodiaŭ tagiĝe mi ricevis mortpunon kaj en la sama horo ricevis amnestion. La gubernatoro tute senkulpigis min, igis min libera kaj petis min esprimi mian dankon al vi. Sen vi mi estus ricevinta dek kvin-jaran malliberecon. Bonvolu akcepti mian dankon!

Tio estis piedtreto sur la kapon de serpento! Doni dankon pro la liberiĝo al Alfonsine Plankenhorst! Danko de tiu homo, pri kies perdo ŝi sonĝis, cerbumadis, klopodadis jam longtempe!

Kaj Alfonsine ekkomprenis la enigmon, kiun neniu komprenis. Ŝi jam komprenis tute.

Ja multfoje okazas, ke la fulmo rebatas de la tero al la ĉielo.

Ŝimŝono[132] la blinda tiregis sur sin la aron da palestinanoj, kiuj volis ludi kun li.

Kaj ŝi, Alfonsine, nun vidas jam kion ŝi faris. Pro sia mania kolero ŝi liberigis tiun homon, kiun ŝi volis neniigi. Se ŝi estus lasanta suferi tiun homon pro kapkramfoj tiun nokton, se ŝi ne estus portinta famon al tiu, se ŝi estus lasinta okazi la aferojn laŭ ties natura ordo, tiam Riĥardo estus restinta arestita en karcero. Kvankam li ne mortis, tamen estas entombigita dum dek kvin jaroj. Post dek kvin jaroj li estus jam maljuna homo dum Edita estus fraŭlino. Kaj ŝi malbonigis ĉion!

Ŝi malfermis la pordon de tiu kripto, en kiun Riĥardo estis entombigita, ĉar ŝi ne estis kontenta, ke li kuŝas en la ĉerko, sed ankaŭ volis, ke li estu mortinto. Tiel ŝi liberigis lin.

Nun jam ne restas alio por ŝi, ol la polviĝo antaŭ ĉi tiu afable salutanta vizaĝo.

Nun al sinjorino Plankenhorst venis la vico por persisti. Ŝi estis jam senpasia.

– Sinjoro! Vi miskomprenis ion, kion oni diris al vi ne serioze. Tiun servon, kiun vi mencias, nia familio ne povis fari al vi, ĉar en tiu afero ni ne estas kompetenta. Ni vivis retiriĝinte de la publikvivo, parolante kun neniu pri landaj aferoj. Niaj ĉambregoj estas fermitaj por la societoj. Tion ĉi mi devas anonci ankaŭ antaŭ vi aplombe, senhezite. Mi kredas, ke vi povas kompreni, ja vi estas klerulo.

– Mi komprenas vin, baronino, kaj mi certigas vin, ke mia nuna vizito estas la lasta.

– Kaj mi esperas, ke ĝi estos mallonga.

– Ankaŭ tio eblas. Mi informas vin, ke fraŭlino Edita estas mia fianĉino. Mi fianĉigis ŝin antaŭ unu kaj duon jaroj.

– Pri ties konsekvencoj vi jam ne povas pensi.

– Kial ne?

– Tion klarigi al vi, vi ne deziru.

– Sed tion mi devas scii.

– Do, vi povas aŭdi ankaŭ de mi. Kiam okazis la gefianĉiĝo, tiam vi estis kapitano kaj nobla sinjoro. Sed nun jam vi perdis rangon. La marŝalo ne povis redoni vian havaĵon, rangon, ĉar li ne havis rajton al tio. Tiu povis redoni nur viajn vivon kaj liberecon. Do, vi nun ne estas oficiro, ne estas sinjoro, ne estas nobelo.

– Sed mi estas Riĥardo Baradlay! – diris la junulo per sia tuta virsento de sia memrespekto.

Sinjorino Plankenhorst paŭte tordis malestime sian lipon kaj rigardis lin subtaksante de supro.

– Vi estas libera, kiel birdo! Sed fraŭlino Edita ne estas libera. Ŝi havas familion. Kaj tiu familio havas rajton por elekti, rifuzi kiun ajn. Fraŭlino Edita Liedenwall estas membro de la familio Plankenhorst kaj estas sub ties super­regado.

– Mi demandas fraŭlinon Edita Liedenwall: Ĉu tio pravas ankaŭ laŭ ŝi?

Edita skuis sian kapon mute, sed ŝi ankoraŭ nenidiris.

Sinjorino Plankenhorst denove interparolis:

– Edita agos laŭ nia volo. Ni havas rajton kaj devon decidi pri ŝia sorto. Vi venis malfrue por svatiĝi pri knabino. Vi agis degnante pri ni kaj nun volas leviĝi al ni.

– Mi ne volas aparteni al vi. Mi povas doni al mia edzino nomon, koron kaj panon! – diris Riĥardo firmdecide.

– Mi petas tiun ĉi virinon kaj poste ĉesos la kontakto inter ni.

– Vi devas elreviĝi. Ni ne lasas fraŭlinon Edita sen zorgado. Ĉu vi kredas tion-, ke ni lasus atendi ŝin dek kvin jarojn, ĝis vi revenos? Ni jam zorgis pri ŝia sorto. Vi jam estas entombigita. Edita havas feliĉon. Edita havas jam svatiĝulon.

Riĥardo rigardis gapante fraŭlinon Edita.

Li, vidante la gapantan, senscian vizaĝon de la fraŭlino, demandis:

– Kiu estas tiu?

– Vi estas tro scivola. Sed tio ne estas sekreto. Vi certe rememoras tiun junan sekretariiston, kun kiu vi renkontiĝis ofte. Tiu estas nun nobela sinjoro. Tiu estas departementĉefo. Tiu estas granda feliĉo por Edita.

– Ĉu Edita konsentis tion?

– Ne momu ŝin laŭ ŝia baptonomo! Tio estas libereco. Plie tiel: fraŭlino Liedenwall! La fraŭlino donos sian manon al tiu, al kiu ni volas doni ŝin!

Sed nun Edita ekstaris kaj alparolis:

– Edita Liedenwall ne donos sian manon al alia homo, nur al tiu, kiun ŝi amas.

Sinjorino Plankenhorst restis trankvila.

– Fraŭlino Edita! Ne faru teatran scenon! Ne koleregu min! Vi estas mia zorgatino. Laŭ leĝo mi havas rajton super vi.

Sed Edita jam ne lasis sin silentigi. Ŝi komencis la batalon. Ŝi luktis.

– Mi ne volas esti via zorgatino. Mi estos ĉambristino. Ĉe via domo mi jam ellernis tion. Mi povas doni mian manon, al kiu mi volas.

– Mia kara! Mi prizorgis pri tio, ke vi ne povu esti ĉambristino. Kredu min, ke vi estas sub bona prizorgo. Ĉio estos laŭ nobela ceremonio, ĝis vi surgenuos antaŭ la altaro. Se vi ploros dum la ceremonio, tio estos kompletiga parto de la ceremonio.

– Sed mi ne ploros! – diris la fraŭlino kaj ekscitite paŝis antaŭen. – Mi faros ion alian. Se fakte estus tiu homo, kiu volas edzinigi min laŭ viaj ordonoj kontraŭ mia volo, tiam mi rakontos al tiu antaŭ la geedziĝo, ke mi forfuĝis foje el la monaĥejo en iun soldatan tendaron al mia amanto. Mi pasigis tie duonnokton en lia ĉambro. La soldatoj vidis ĉe la bivakfajro kaj la kantinistino en la strato Singer. Tion scias la monaĥinoj de monaĥejo Brigitta kaj scias ankaŭ Remigia, la ĉefino de la monaĥejo. Ili batis min pro tio, ĉar mi forfuĝis el la monaĥejo al mia amanto. Kaj spuroj de la skurĝoj videblas sur mia ŝultro.

Kaj ŝi detiregis la vestaĵon de siaj ŝultroj. Fakte tie videblis sur ŝia blanka haŭto la du rozkoloraj spuroj de la skurĝobatoj.

– Ĉu vi sinjorino volas, ke ankaŭ aliuloj povu vidi la spurojn de la skurĝobatoj, kiel tiu, pro kiu mi iĝis batita?

Sinjorino Plankenhorst estis mutigita de teruriĝo.

Edita daŭrigis:

– Kaj se estus tamen iu malfeliĉulo, kiu post ĉi tiu malkovro tamen akompanus min al la altaro, tiam mi krius antaŭ la tuta nupta festantaro, kiam li surgenuas: „Vidu tiun malkuraĝulon! Tiu scias, ke lia fianĉino pasigis unun nokton kune kun sia amato en kazerno kiel monaĥino, kaj kontraŭe li tamen volas edzinigi ŝin!” – kaj tiam poste mi tiel vangofrapos, ke li eterne ne havos emon por mensogi antaŭ Dio kaj antaŭ la sanktuloj.

Adorinde bela estis tiu fraŭlino estante ekscitita. Ĉiuj ŝiaj movoj, trajtoj estis forto kaj fulmo. Riĥardo gapis plezuriĝante ĉi tiun miraklan fenomenon. Ŝi kalumnias sin, ĉirkaŭprenas sin de venenaj vaporoj de la infamio! Sed Riĥardo scias plej bone, ke tio ne veras. Veras kaj ankaŭ ne! Tio veras, ke ŝi estis ĉe sia amanto, sed ne sola, sed kun lia patrino. Sed ne por amoradi ŝi estis tie, sed por savi lian vivon. Pro tio oni batis skurĝante ŝin. Oni batis tiun ĉi karan korpon, tiun malfortan estaĵon! Kiu povas havi rajton por pacigi ĉi tiun fraŭlinon pro la bato, kiel tiu, pro kiu la bato okazis?

***Sinjorino Plankenhorst tre ektimegis pro la kolero. Tiuj aferoj estis novaj aferoj, pri kiuj ŝi ne sciis pli frue, pri kiuj ŝi nun aŭdis. Tiuj superis ŝiajn imagon, konceptadon kaj pro tio ŝiaj virto, orgojlo, volo rompiĝis. Ŝi jam sentis, ke tiu fraŭlino estas pli forta, ol ili ĉiuj. Ili estas nur demonoj, sed la fraŭlino estas mem la „legio!”

Ŝi provis deturni la sorton. Ŝi ne Riĥardon riproĉis, sed fraŭlinon Edita.

– Vi, malfeliĉa knabino! – alparolis ŝi rigardante al la ĉielo! Ĉu vi scias, ke ĉi tiu homo estas flirtemulo. Vi estas lia viktimo. Ĉi tiu homo estas ne nur via amanto. Li havas virinon, al kiu li donis nomon, honoron, kiu havas antaŭrajton. Tiu forpelos vin kaj priridegos.

– Ĉu mi havas virinon? – demandis Riĥardo gapante.

– Nu! Ĉu vi kuraĝas nei, ke vi prizorgas iun infanon, tiun flegas, amas, kuracigas.

Sinjorino Plankenhorst triumfebrie kiel malkuraĝulino donis finan baton al la kapo de Riĥardo.

– Ĉu vi miksas la sorton de iu senkulpa infano al nia malĝoja diskuto? – demandis Riĥardo mallaŭte, milde kaj petante.

– La infano estas senkulpa, sed la gepatroj ne! – alparolis la akuzanto, montrante per fingro al Riĥardo.

„Vi diris.”

– Estas bone, sinjorino, – alparolis Riĥardo. – Mi rakontos al vi la historion de tiu infano.

Dum unu batalo mi mortvundis iun mian bravan kontraŭulon. Mia kamarado, kiun mia glavo vundis, dum sia agoniado vokis min al si. Li konfesis, ke li havas unu filon, kiun jam delonge li serĉis kaj nun ektrovis. Tiun knabon lia propra patrino forĵetis. Li petis min, ke mi serĉu la knabon. Mi promesis al li por serĉi tiun kaj prizorgos tiun, kvazaŭ li estus infano de mia frato. Mi serĉis la knabon kaj ektrovis. Mi trovis tiun en mizero. Tiu havis pli malbonan sorton, ol senmastra hundo. Ho! Se ties patrino estus vidinta tiun!

Alfonsine Plankenhorst fikse gapis al Riĥardo.

– Mi ektrovis la infanon, kiu estis mortmalsana. Mi iĝis ties patro anstataŭ lia patro, kies nomo estis Ottó Palvicz.

Alfonsine kovris sian vizaĝon inter la kusenojn de la divano. Kaj sinjorino Plankenhorst ektimante dorseniris por kovri ŝin kaj paliĝante, terurate rigardis al Riĥardo.

Riĥardo daŭrigis trankvile:

– Mi havas ĉiujn dokumentojn, kiuj pruvas la devenon de la infano. Mi havas ĉiujn leterojn de la patrino kaj la baptoateston. Mi povas montri al ĉiuj, kiu ajn demandas tion.

Ĉiuj korpopartoj de sinjorino Plankenhorst tremetis kaj preskaŭ genufalis. Sed Riĥardo fiere levis sian kapon:

– Sed mi promesis al mia agonianta kontraŭulo, ke mi al neniu diros la nomon de patrino de la infano. Mi promesis tion je mia nobela vorto. Kaj ĉar mi estas nobelo ankaŭ nun, pro tio mi povas diri tion ankaŭ ne al vi!

Sinjorino Plankenhorst ekspiris. Sian gorĝon jam ne premis tiu mano.

Sed Edita paŝis al Riĥardo kaj diris kiel anĝelino, milde:

– Kiu ajn havas tiun infanon, al kiu vi promesis esti ties patro, mi estos ties patrino!

Kaj Edita trabrakumis Riĥardon kaj sian kapon metis sur lian ŝultron.

La malvenkita sinjorino levis siajn du manojn super sian kapon per movo de malbenanta kaj ekscitate tremetante stertoris:

– Kunportu do ĉi tiun en la nomo de ĉiuj diabloj de la infero!

Sed pri tiuj vortoj ridetis ĉiuj anĝeloj de la elizeo.


Komedio de eraroj

„Kien ni iru nun jam?”

Jes! La koĉero de la lukaleŝo direktis al Riĥardo la supran demandon, kiu atendis, ĝis Riĥardo kaj Edita brakumante unu la alian, hastis al la strato.

La ĉefa demando estis: „Kien ili iru nun?”

– Vi kaj mi ne havas konatulon, parencon, ĉe kiu ni povas esti ĝis la tago de nia geedziĝo. Kaj mi ne rajtas forlasi Vienon.

– Kunportu al vi min – petis la fraŭlino – ĉu mi ne estis ĉe vi en la soldata tendaro? Tage ni estos kune kaj vespere ni deziros unu al alia bonan nokton.

– Kaj inter ni estos la glavo de la egipta reĝido Saif (seif) Al’Muluk.[133]

Tiu estas la heroo de legendo de sultano de Ŝehrazad[134], kiu kvankam hejmenportis la fianĉinon sur unu floso tamen, kiam ili dormis unu apud alia, lia glavo estis metita inter ilin.

Ĉar en la vivo alie okazas, ol en la teatro, kie oni benis, aŭ malbenis la amantan paron. Ili donis unu al alia sian manon, tiujn ili metis unu sur alian kaj ĉio estis preta.

Kie estas la pastro?

Post la dramo iu tri-akta komedio sekvas: la komedio de la eraroj.

Ja la respondo povus esti la plej simpla diro de la juna paro, kiuj estas fianĉo kaj fianĉino, je tiu demando: „Kien ili foriru?”, do, „Rekte al la pastro!” Rekte! Tien oni ne iras rekte!

– Nu unue bonvolu malfermigi en la gastejo „Hungara reĝo” du unu apud alia estantajn ĉambrojn, kie inter la ĉambroj estas pordo, unu ĉambron por Edita kaj la alian por Riĥardo. Kaj poste bonvolu pasigi multe da tagoj amuziĝante, por diri unu al la alia karaĵojn, por nomi unu la alian amanto kaj por sendi unu al alia kisojn trans la lignotabulo. Dume estu inter ili la glavo de princo Saif Al’Muluk. Ĉar la sankta geedziĝo bezonas multe da ceremonioj.

Unue la pastro de Vieno devas anonci trifoje unu post alia la nomojn de la geamantoj. Pli precize dum tri dimanĉoj, ĉar nur la dimanĉo estas la aŭtentika tago de Dio.

Poste per la pastro de Nemeŝdomb li devas pruvi, ke la triobla anonco okazis ankaŭ tie. Sed la pastro de Nemeŝdomb devas doni permesilon, ke al lia grego apartenanta ŝafo povu geedziĝi en Vieno, ĉar la fianĉino loĝas tie kaj pro tio oni ne lasas ŝin foriri de tie. Kaj ĉar nun en Nemeŝdomb pastro ne estas, – la maljuna mortis – la vicparokestro ne havas rajton geedzigi, pro kio ili devas peti la eklezian distrikestron, ke li rajtigu la vicparokestron doni permesilon, ke la geedziĝo povu okazi en Vieno.

Sed laŭ la eklezio-distriktestro tio estas superflua, ĉar ĝi ne troveblas en la kanono de la kolektaĵo de juraj dokumentoj eldonita en 1533 de la bibliopresejo kun la nomo Benedek Komjáthy. Kaj li volis pruvi, ke al li ne ordonas la pastro de Vieno, pro kio li ne donas rajtigilon.

Pro tiu proceduro, Riĥardo iĝis treege ĉagrena, ja li kredis, ke la geedziĝo estas verko de Dio, sed la Diablo faris al tio la ceremoniojn.

Sed la ceremonioj ankoraŭ ne finiĝis.

La leĝo postulas permesojn de la gepatroj kaj kuratoroj. La leĝo havas multe da varioj. Ĉe katolikoj ne gravas la permeso de kuratoroj, sed la gepatroj kaj kuratoroj ne devas geedzigi la gefianĉojn. Do, pro tio estas bezonata la permeso. Ĉi tiujn menciitajn dokumentojn la gefianĉoj devas prezenti antaŭ la pastro.

Ĉu ili atingis la celon tiel?

Ne!

Poste sekvas landa interkverelo por decidi, ĉu la geedziĝo estas permesita tiuokaze, se la gefianĉoj havas diversajn religiojn?

La pastro de Vieno diras, ke tio ne estas ebla.

Laŭ la civitana leĝolibro tio povas okazi.

La pastro de Vieno volas geedzigi ilin nur tiel, se la fianĉo donas interkonsenton, laŭ kiu li rezignas pri ĉiuj siaj rajtoj kaj nur en katolikan preĝejon iros por preĝi kaj siajn infanojn bapti en katolika preĝejo.

Efike de tio la fianĉo furiozis kaj diris, ke li iros al la rabeno kaj ili estos gejudoj.

Poste oni diris al li, ke nu, la diablo kunportu vin, venu ĉi tien, mi geedzigos vin, sed ne benas vin. Poste ie en iu privata ĉambro dum pipado la pastro laŭtlegas antaŭ ili la geedzigan formulon. „Nu, vi jam nun geedzoj estas, vi povas foriri!”

Nu, ja, tiu pastro estus povinta komenci tuj ĉi tiel.

Riĥardo raportis en letero dum la vespero de sia liberiĝo al sia patrino la okazintaĵojn.

Li havis multajn notindajn aferojn pri tiu tago. Matene morto, vespere fianĉino, dume amnestio kaj malbeno. Li ricevis respondon post unu semajno. (Kelkajn leterojn oni kontrolis detale.)

La letero estis tre mallonga. Ŝi ĝojis pro tio, ke Riĥardo vivas, aprobis lian geedziĝon. La ceteron la oficisto diros, kiu baldaŭ iros al Vieno. Riĥardo atendis senpacience la oficiston. Li ĝojegis, ke la oficisto kunportis sian edzinon. Li diris, ke sian edzinon li lasos ĉe fraŭlino Edita ĝis la tago de la geedziĝo, dirante, ke ŝi survestos la fraŭlinon en fianĉinajn vestaĵojn. Nature la oficisto aĉetis la fianĉinan vestaĵon en Peŝto. Tiu faris tre bone, ĉar Edita ne kunportis vestaĵojn de la familio Plankenhorst.

Poste la bona maljunulo rakontis al Riĥardo la okazintaĵojn. Tiu raportis pri la granda danĝero, kiu interŝanĝis la du fratojn: Edmundon kaj Eŭgenon. (Nun jam Riĥardo ekkomprenis kion signifas la blonda buklo. Malfeliĉa knabo! Riĥardo ne pritaksis lin alte dum sia vivo, sed nun jam alte taksis lin!)

– Li faris sin nia pli maljuna frato!

Poste la oficisto rakontis pri la hejmaj aferoj: la vidvino volis veni al Vieno por partopreni la geedziĝon de Riĥardo, sed kiam ŝi petis pasporton (ĉar nun oni petas pasporton al la veturo ankaŭ al la najbara vilaĝo), oni informis ŝin, ke ŝi estas deportita al Nemeŝdomb de kie ŝi povos iri nenien. Poste la juna damo volis veni, sed ŝia fileto malsaniĝis, pro kio ŝi ne volis lasi lin sola. Kaj Edmundo havas kaŭzon por ne veni al Vieno. Pro tio nur la oficisto povis esti nuptoatestanto kaj lia edzino fariĝis la „patrino” de la fianĉo. Riĥardo ankaŭ tiel tre ĝojis.

La oficisto informis lin, ke iliaj havaĵoj oficiale estas konfiskitaj.

Kvankam tio ne estas definitiva, ĉar oni povas konfiski nur havaĵpartojn de la du filoj, sed parton de la tria filo oni ne povas konfiski. Sed ĉar tiu procedo daŭras longtempe kaj la enspezojn ili devas sendi al la ŝtato, kiu donas monate al la familio malmulte da alimentoj. Pro tio ankaŭ sinjoreto Riĥardo formu siajn elspezojn laŭ la cirkonstancoj.

Laŭ Riĥardo tio estis tute komprenebla.

La potenco pridonacis lin per la vivo. Kaj li povas ĝoji pro tio, ke oni nur senhavigis lin de la havaĵoj, sed lasis lin vivi. Dio volis tiel. Almenaŭ tiu kontentigan senton oni instruas en la lernejoj. Ĉi tiel finfine li povis atingi sian amantinon.

Ĉar sciindaĵo estas, ke du geedziĝontaj homoj estas du malbonfarantoj. Tiujn gepatroj, kuratoroj devas teni unue sub policistan kontrolon – por peli, disciplini, ekkapti, turmenti, priaŭskulti, geedzigi, kondamni al morto por meriti pli bone la ĉielregnon. Riĥardo almenaŭ gajnis de Edita la ĉielregnon.


Ŝlosilo por solvi la suferojn

Riĥardo gajninta la ĉielregnon, pensis, ke foje li devos reveni al la tero.

Li komencis rakontadi al sia edzineto pri teraj aferoj:

– Mia kara edzino, ĉu vi scias, ke ni estas malriĉaj homoj?

Edita priridis lin.

– Kial ni estus gemalriĉuloj, ja vi estas la mia kaj mi la via?!

– Tio estas du milionoj! Sed sen interezo! Ni devas malpliigi niajn elspezojn. Ĉu vi scias, kiom da monataj enspezoj ni havas entute? Sume tio estas cent forintoj. Mi povas ricevi nur tiom de mia patrino, ja ankaŭ ŝi havas monmankon.

– Tiuj cent forintoj estas multe da mono! Al kiuj ni povos elspezi ĝin?

– Mi devas diri al vi ion sincere. Ni havas vere nur kvindek forintojn. Mi havas ŝuldojn en tiu ĉi urbo el la pli fruaj tempoj, do tiuj estas ŝuldoj de honoro. Mi ŝuldas al honoraj metiistoj, liverantoj, kiuj ŝuldaĵoj estas bagatelaĵoj en pacaj tempoj, sed nun ili signifas pezan ŝarĝon. Tiujn kompatindajn homojn mi ne povas damaĝi. Mi volas repagante kontentigi ilin, al ili lasante la duonon de mia monata enspezo.

– Jes. Tio estos bona. El kvindek forintoj ni vivos kiel regnestroj. Mi estos la kuiristino Vi povos sperti kiom bone mi kuiras! Ni havos nur unu ĉambristinon por lavi la telerojn, manĝilarojn kaj sufiĉos via enspezo.

– Ĉi tio ne daŭros longtempe. Mi ne estos nenifaranto, ĉar mi serĉos dungon aŭ ĉe la fervojo, aŭ ĉe iu publika instituto por kompletigi la mankantajn kvindek forintojn.

– Mi kuiros manĝaĵon nur per unu plado. Ni ne havos ĉambristinon, mi lavos la telerojn kaj manĝilaron. Kaj ne serĉu dungon, prefere restu hejme apud mi.

Riĥardo kisadis sian karan edzinon kaj transdonis al ŝi la kvindek forintojn por mastrumadi.

La junedzineto prenis paperon kaj krajonon. Ŝi kalkulis la kostojn de la vendoplacaj nutraĵvaroj. Kaj ŝi ricevis la rezulton: restas po dek kvin forintoj por dormejo, vestaĵoj monate.

– Ĉi tio estas pompa buĝeto! Sed tamen mi devas serĉi iun laboron. Pripensu! Nun ni ambaŭ estas du, sed baldaŭe estos tri membroj de la familio.

– Ne diru, vi estas petola!

– Nu, vi ne devas ruĝiĝi! Ja ankaŭ nun ni estas tri personoj ĉar la filon de Ottó Palvicz mi devas portigi al ni mem.

– Vi pravas. Serĉu iun laboron. Mi kudros por mono.

– Ho, tion mi ne lasas. Tion mia etulino ne povas fari! Prefere mi entreprenos duoblan laboron.

– Nu, tion ne! Tiuokaze mi estus hejme kaj vi mankus al mi. Ni dividu la taskojn.

Poste ili konsentis, ke ili entreprenos kaj malbonon kaj bonon.

Riĥardo petis permeson foriri ĝis li trovos laboron. Edita permesis tion ordonante, ke je la unua horo li estu hejme, ĉar ŝi atendos lin por tagmanĝi kune.

Ili havis nur unu poton kaj unu svedan fornon. Unue ŝi kuiris supon, tiun verŝis en tason kaj flankenmetis iun parton de ĝi sur la forno por resti varma. Poste en la sama poto ŝi kuiris la saŭcon al la viando kaj ankaŭ tiun flanken­metis. Finfine ŝi kuiris la farunaĵon. Ĉio estis tre bongusta.

Riĥardo alvenis precize je la unua, kaj vere atendis lin la preta tagmanĝo.

Ĝi bongustis! Li manĝis kiel malsata lupo.

„La imperiestro malhavis pli fajnan tagmanĝon!”

Kaj la popola lipo kutimis diri tion ne pro la malestimo pri la dinastio, sed tial, ke tiu laŭdu la „manĝaĵojn de la bela edzino!”

Kaj tio ĉi plaĉas al la edzinoj!

La viŝpurigita telero estas la krono de la artistino.

Ja ĉi tio estis pompa tagmanĝo! Ĝi kostas nur po tridek kvin krejcerojn en unu monato!

(Ni ne manĝis ĉiutage, kiam sinjoro Paŭlo estis la kuiristo! Dio donu al li trankvilon!)

Riĥardo vere meritis la bonan tagmanĝon. Oni dungis lin ĉe iu maŝinfabriko, nur tage li devis labori kaj lia salajro estis po kvindek forintoj monate. Tio estis gloro.

Jen, ankaŭ caro Petro la 1-a, kiam li fariĝis iutage taglaboristo, el la ricevita salajro aĉetis al sia edzino fromaĝon, kaj kiom fiere li diris al la carino Katarina: „Jen, mi povas vivteni vin ankaŭ tiam, se caro mi ne estus!”

Riĥardo aranĝis ankaŭ la ceterajn aferojn.

Li faris viziton ĉe la brokantisto en la strato Porcelano. Li petis la bonan Salomonon aranĝi liajn monaferojn, por konsenti kun la kreditoroj. Kvankam lia ŝuldo certe estas kelkmil forintoj, tamen povas esti, ke li povos pagi en detaloj. Sed ili ricevos ĉi tiel la tutan ŝuldon.

La maljuna Salomono promesis tion, ke li venos inter la posttagmeza unua kaj dua horoj, kiam la vendejo estas fermita, al ili. La maljunulo alvenis akurate. Estis tridek minutoj post la unua horo, kisam li jam estis antaŭ la pordo. Edita ankoraŭ viŝadis la kuirejajn ujojn, manĝilaron. La fenestroj estis malfermitaj por venigi freŝan aeron en la solan ĉambron, kiun ili uzas ankaŭ kiel kuirejon.

– Ho, bela sinjorino – alparolis la maljuna brokantisto komplimentante, – lasu min kisi viajn belajn manojn. Kun ĝojo mi kisas tiujn manojn, kiuj laboras. Mi ne ŝatas tiujn, kiuj movas nur la ventumilon. Vi loĝas ege bele en la malvasta loĝejo, sed pli proksime unu al alia. Mi kredas, ke vi ne timas la solecon. Ĉi tie ne eblas sekretadi unu antaŭ alia, ĉi tio estas la avantaĝo de la malvasta loĝejo. Tie la homoj ne devas serĉi unu la alian. Multe da bonaj homoj trovas lokon sur malvasta loko. Dio benu ĉi tiun loĝejon. Do, sinjoro vickolonelo! Por mi vi estas vickolonelo. Ĉi tie neniu aŭdas tion! Ni komencu nian taskon aranĝi. Pro tio mi estis vokita. Se vi havas nur unu seĝon, tiam mi povas stari.

Sed ili havis plian seĝon. Kvankam oni uzis tiun kiel bufedtablon. Ili trovis lokon ankaŭ sur unu seĝo, ĉar Edita povis sidi en la sino de Riĥardo. (Oni povas peti patenton por fari ĉi tiun inventaĵon.)

– Do, ni komencu, sinjoro vickolonelo. Mi petas, ke ni povu paroladi en ĉeesto de Edita, ĉar ŝin ne ĝenas nia afero.

– Tiu afero estas via komuna afero.

La brokantisto prenis unu kreton.

– Do, bonvolu dikti al mi la nomojn de la kreditoroj.

Riĥardo rememoris tiujn bone. Li sciis ankaŭ la sumojn de la ŝuldoj. Salomono skribis tiujn sur la tablon unu sub alian.

– Tio estas multe da mono – diris Salomono, movante sian ĉapelon pere de siaj brovoj – multe da mono! Kaj li suĉis el sia nigra naztabaka metalskatoleto. Li regalis ankaŭ Editan. Ŝi dankis por tio. Ŝi ne ŝatas la naztabakon.

– Baldaŭ vi alkutimiĝos al tio, se via edzo ne estos hejme. La bonaj edzinoj alkutimiĝas al naztabako. Tiu pruvas la fidelecon al sia edzo. Nu, poste pli malfrue! Do, sinjoro vickolonelo, mi tion pensas, ke vi ne estis plenaĝa, kiam la kreditaĵojn vi ricevis.

– Sed mi estis ĉiam honora! – Ho, ĉi tio estas grava diro. Tion mi povas noti.

– Mia honoro neniam estis infanaĝa!” Vidu, mia sinjorino! Via edzo estas malŝparulo! Lia honoro estas pli valora, ol dumil forintojn. Ne amu lin!

Edita nur ridis kaj ekkisis Riĥardon.

– Estas bone, sinjoro vickolonelo. Sed ekzistas unu ĉiutaga kutimo. La homo, kiu ricevis la krediton, konsentas kun la kreditoro, ke nur iun procenton de la monsumo li repagu. Ambaŭ havas bonŝancojn, ĉar la kreditoro rericevas parton de sia mono kaj la alia homo devas repagi malpliigitan monsumon. Tio estas honesta marĉando.

– Sed mi ne marĉandas. Mi donas forintojn por forintoj, kiel oni donis tiujn al mi. Mi ne havas rajton forrabi de tiuj malriĉuloj, al kiuj mi donis mian honorvorton. Mian honoron ne eblas aĉeti por heleroj. Prefere mi suferas mankon.

– Vi estas neplibonigebla homo! Sed vi havas familion, vi povas havi pli bonan penson. Nu, estas bone, mi nenion diris. Se nun vi havus glavon, tiam ni duelus! Diru nun la eblecon de la partopago. El kiu monsumo eblas repagi?

Poste li faris du rubrikojn sur la tablo per kreto. Super la plenan rubrikon li skribis: „ŝuldo”, super la malplenan rubrikon: „kapitalo”.

– Do, mi ricevas de mia patrino cent forintojn, kies duono amortizas unu parton de la kredito.

– Ĉu ties duonon? Ĉu la sinjorino konsentas?

– Ho, jes! – respondis Edita rapide.

Salomono skribis la monsumon sub la „kapitalo”.

– Poste mi ricevas kvindek forintojn por mia maŝinfabrika laboro, kies duonon mi donas al amortizo de la kredito, kies alia duono restas por mia edzino por aĉeti vestaĵojn.

– Ho, kial ĝin mi devas havi? – interparolis Edita. – Ja, nia bona patrino sendis al mi multe da vestaĵoj kiel donacojn, ke tiuj sufiĉos ĝis la fino de mia vivo. Skribigu la tutan monsumon!

Kaj Edita restis malmolnuka kaj fine Salomono skribis la tutan monsumon sub la „kapitalo”, poste la maljuna brokantisto preparis sin por refaldi la ĉemiz­manikon, kvazaŭ li volus diri ion gravan:

– Al tiu ĉi aldoniĝas ankoraŭ fianĉina doto de fraŭlino Edita Liedenwall: tricentmil arĝentforintoj.

Kaj li skribis tiun monsumon per numeroj sub la „kapitalo”. Ambaŭ rigardis la maljunulon. Ili kredis, ke li nur ŝercas.

Poste la maljuna brokantisto prenis ilian manon.

– Mia sinjorino! Mia sinjoro! Mi deziras al vi feliĉon unu al alia. Kion mi skribis sur la tablon, tio estas serioza afero. Mi rakontas al vi dekreton de viaj sortoturnaj vivoj. Bonvolu sidiĝi apud min. Estas ankaŭ unu seĝo. Kiel vi kutimis fari: vi ambaŭ sidu sur unun seĝon. Mi ŝatas vidi tion.

– Kion vi travivis – komencis la brokantisto, tio ne okazis senpage. Tio estas la kapitalo! Ne kredu tion, ke iu nur tial faras malbonon, ĉar tiu volas amuziiĝi. Ankaŭ tial la homoj faras malbonon, ĉar tiu portas procenton. Ĉar tio havas utilon. Ĉiuj havas tiun opinion. Mia opinio estas alia. Laŭ mi la honoreco estas la plej bona negoco. Ne la malbonfaro. Sed mi komencu por raporti pri la historio. Vi havis onklon, lia nomo estis Alfredo Plankenhorst. Li estis riĉa, fraŭlo kaj fiera kurioza homo. Mi konis lin bone, ĉar mi estis lia bankiero kaj konis la aferojn de lia familio. La maljuna barono faris testamenton, laŭ kiu sian havaĵon: vienan palacon kaj kapitalon li heredigis al sinjorino Plankenhorst kaj al sia filino. La maljuna barono longe vivis. Nome la riĉaj maljunaj homoj vivas longe sed dume la junulino miksiĝis en iun leĝan am-aferan miskomprenon.

Tiu okazis. Ġi ne estas malofta kazo.

La maljunaj baronoj estas skrupulaj. Unue tial, ĉar ili estas maljunaj, due, ĉar ili estas baronoj. Alfredo Plankenhorst faris alian testamenton. Li vizitis orfan filineton de sia malproksima parenco, fraŭlinon Edita Liedenwall kaj ŝin komisiis por eduko al sinjorino Plankenhorst. Tiu lia alia testamento estis la sekva:

„Se Alfonsine Plankenhorst honore edziniĝos kaj konvene al sia ranga vivmaniero ŝi forgesigos sian eraron, tiam ŝi ricevos la duonon de la kapitalo.

Se poste ankaŭ Edita Liedenwall edziniĝos, tiam ŝi ricevos la alian duonon de la kapitalo. Se Edita Liedenwall edziniĝos pli frue, tiam ŝi ricevos la tutan monsumon.

Se Edita Liedenwall restos sen edzo, se ŝi iros al monaĥejo, se ŝi faros ian malbonon de la mondo ne pardoneblan, tiam ricevos la tutan monsumon la monaĥejo Brigitta-virgulinoj, sed dum vivos la damoj Plankenhorst, ili povus ĝui nur la interezojn.”

Neniu povis koni la testamenton, nur mi, kiu aranĝis ties plenumadon. Sed la sekretario perfidis al la damoj Plankenhorst. Nun rememoru la okazintaĵojn, kiuj okazis inter vi de la unua renkontiĝo ĝis la forpelo. Vi ektrovos la klarigon de ĉio.

Kiam oni fermis vin en iun forlasitan loĝejon, kiam oni volis mortigi Riĥardon kiel fianĉon de Edita Liedenwall, kiam fraŭlino Edita estis forpelita en monaĥejon por esti monaĥejvirgulino, kiam la ribelantan fiamason oni incitis al la monaĥejo de Brigittoj, kie estis Edita Liedenwall, kiam la ekzekutisto volis senkapigi Riĥardon, la fianĉon de Edita Liedenwall, kial okazis? Por akiri la kapitalon! La diablo volis akiri cent procentan utilon!

Mi ĉion ĉi vidis, sciis, atentis. Ni, en polvo rampuloj havas treege bonan policon. Ni envidas en domojn, en korojn kaj en la poŝojn. La pli lasta estas la plej grava. Tion helpas ĉiuj angioj, nervoj. Ĉi tiu malkovro vin trankviligos, koncerne de viaj kredoj pri la homaro.

La homoj ne estas malbonaj senpage, nur ĉar ili ŝatas la malbonon.

Ne veras tio, ke la satano estas malbona animo, nur estas malsata animo.

Se ĝi ne volus utilon, tiam ĝi ne farus malbonon, nur ripozus hejme.

Ankaŭ ĝia plej unua faro estis la spekulacio.

Kiam ĝi donis pomon al la unua edzino por manĝi tiun, spekulaciante ĝi diris:

„Se nur tiuj du homoj vivos en la mondo, tiam mi estos ege malriĉa. Estiĝu unu milionoj da homoj kaj ankaŭ mi ricevos iometan komforton.”

Sed laŭ mi la diablo havas la rajton vivi. Aliaj opiniadas alie. „Vivi kaj lasi vivi!” Poste ĝi estu kontenta pri la kapitalo. Ja ĝi havas vastan kvartirejon kaj hejtaĵon. Tio estas sufiĉa!

La familio Plankenhorst havas plue domon en la interna urbo. Ankaŭ tio estas taŭga posedaĵo. Post dek jaroj ili tiun domon amortizos. Sed nun neniu pensas pri tio, kio estos post dek jaroj. Kiu survestos liliojn de la kampoj kaj damojn de la baleto, tiu prizorgos ankaŭ pri Alfonsine. Ni ne envios ŝian feliĉon. Ja ankaŭ ni havas tiom, kiom ne havas lokon en unu giganta ĉambrego.

– Nu, sinjoro vickolonelo, sinjorino vickolonelo! Ĉu plaĉas al vi la ĉi maniera aranĝo de la aferoj?


Post dudek jaroj

Alvenis la fino de nia historio, do nun jam nur la kalkulado sekvos. La kalkulado: pri la pereintaj kaj regajnitaj animoj.

La filon de Otto Palvicz kiel propran infanon Riĥardo Baradlay edukis plu.

Karleto estis saĝa kaj lernema knabo. Iomete li estis obstina, sed la bona edukado povis mildigi kaj formi ĝin al karakteriza trajto.

– Ankaŭ mi estis obstina dum mia infanaĝo. – Riĥardo ekskuzadis sin.

De tempo al tempo alvenis etaj gefratoj apud Karleton, sed neniu rimarkis iam ajn en la familio de Riĥardo, ke estas tie adoptita infano.

Karleto estis malsana multfoje. Li longe sentis la mizerojn de la unuaj tri jaroj. Edita pasigis noktojn apud lia lito, kiam li estis malsana. La knabeto tre amis siajn edukgepatrojn.

Dum lia dek dua jaro lia humoro malboniĝis.

Li ne volis lerni, ĉagrenis la edukgepatrojn. Li estis kruela pri la pli junaj infanoj. Ĉie en la domo li volis fari damaĝon kaj kontraŭdiris al siaj edukgepatroj.

Riĥardo tiel opiniadis, ke tio estas pro la pubereco. Ĉiuj bubaĉoj estas malbonaj, ĝis ili atingos la plenkreskintecon. Tio estas simila al la krizo de la dentokreskado ĉe la infanoj. Nu, ja! Kial oni devus forĵeti la infanon, se ties dento elkreskadas kaj pro tio tiu estas malbonhumora tuttage? Ili ne devis forĵeti Karleton tra la fenestron, ĉar li forfuĝis sole si mem. Li kunportis arĝentaĵojn de la familio kiel vojaĝkoston.

Riĥardo postiris kaj ekserĉis lin.

Li ektrovis lin en diboĉejo. – La arĝentaĵoj kaj la vestaĵoj, kiujn li forportis, jam ne estis ĉe li. Anstataŭ la bela vestaĵo malpuraj ĉifonoj estis sur li. Tiu diris, ke la belan vestaĵon oni forŝtelis de li.

Riĥardo kunportis hejmen la knabon al sia domo. Li alparolis kare, milde al la knabo. Li ne batis tiun kaj ne riproĉis. Li metis tiujn ĉifonajn vestaĵojn en la ŝrankon kaj kiam la knabo denove freneziĝis, li montris la ĉifonojn al la knabo, dirante:

– Ĉi tiujn vi akiris, ĉar vi estis obstina!

En la sekva jaro tiel ŝajnis, ke la knabo boniĝis. Sed Riĥardo povis rimarki, ke kvankam la knabo humiliĝis, li tamen estis ŝajne pentanto sed insida, intriga.

Iutage, kiam Riĥardo forestis longe, la knabo malaperis. Sed li nun nenion kunportis. Sed la ŝlosilo de la ŝranko, en kiu estis la ĉifonaj vestaĵoj, estis rompita en la seruro. Tiel ŝajnis, ke la knabo volis malfermi la ŝrankon kaj la malĝustan ŝlosilon li rompis en la seruro.

Kion volis fari la knabo pri la vestaĵoj? Kial tiu volis atingi la ĉifonojn inside?

Pro tio Riĥardo esploris tiujn ĉifonojn. Li trovis leteron enkudrita en la subŝtofon de la mantelo. En tiu letero estis skribite la sekvaj:

– Via edukpatro mortigis vian patron kaj prirabis lin. Pro tio tiu tenas vin ĉe si mem, ĉar boradas lin la konscienco. Via patro estis nobelo: kolonelo Ottó Palvicz. Via patrino estas elita damo en Vieno. Vi nun devus esti sinjoro anstataŭ kisi la manojn al mortiganto de via edukpatro.

Riĥardo facile divenis la nomon de la leterskribanto. Kiu estas tiu estaĵo en la mondo kiu estas preta fari venĝon kontraŭ li kaj la infano de Ottó Palvicz?

Ĉi tiu letero ŝanĝis la humoron de Karlo Palvicz.

Riĥardo denove postiris lin por serĉi kaj reporti la knabon. Povas esti, ke li povas informi la knabon pri la enigmo. Li serĉis la knabon kaj finfine informakiris pri tio, ke la knabo fuĝis al la domo de sia patrino.

Kiel povis tiu ektrovi ŝin?

Laŭ la onidiro pri la sekretoj, kiujn konas tri homoj, tiuj jam ne estas sekretoj.

Do, Karlo Palvicz ektrovis la domon de sia patrino. Tie ili bonkore akceptis lian aperon, sed ne por longa tempo. La patrino de la knabo klopodis zorgi pri sorto de la knabo kaj enskribigis lin al la militmaristaro.

Post unu jaro Riĥardo ricevis de la knabo leteron, en kiu li plendis, ke lia sorto estas malbona. Ĉe la domo de Riĥardo eĉ la plej lasta servisto estas sinjoro, ne tiel, kiel li, ĉar lin ĉiuj batas kaj li malsatas. La knabo riproĉis sian patrinon, kiu portis lin tien. La dek-kvin jaraĝa junulo jam prijuĝis sian patrinon. Ŝi estas mondumanino, ĉe kiu unu bubo ne havas lokon. Ŝi estas senkora damo. Ankaŭ sian avon ŝi neniigis, ĉar ŝi pruvis, ke li iĝis freneza. Ŝi sendis sian patrinon en frenezulejon. Ŝi faris tion ankaŭ pri sia filo. Ŝi frenezigis tiun tiel, ke enskribigis lin al militmaristaro, kie li estiĝis militpaĝio por monata salajro. Fine tiu fariĝis vulgara ŝipano. – Li tre tre petegis Riĥardon, ke tiu liberigu lin de la terura situacio. Li estos ĝiseterne lia obeema filo, eĉ servisto!

Sur la maro ĉiuj ellernas preĝi.

Riĥardo postiris kaj elaĉetis, liberigis lin.

Sed Riĥardo ne kunportis lin plu al sia domo. Li sendis tiun al edukejo kaj pagis ties kostojn. Nature la knabo loĝis en ĉiuj edukejoj de Peŝto, ĉar oni toleris nenie lin pli longe ol duonjaron.

Finfine Riĥardo tamen reportis tiun al sia domo. Li decidis, ke li mem edukos la knabon al brava homo! Li tenis tiun en sia ĉambro, ĉien kun si portis, irigis lin, instruis, konigis siajn ideojn al li. Li klopodis eduki tiel, ke li estu liberala.

Tiel estiĝis fino de la eksperimento, ke la knabo perfidis sian edukpatron, kiel danĝeran ribelantan estron. Tiutempe oni serĉis kaj arestis tiujn.

Oni arestis Riĥardon kune kun aliuloj, priaŭskultis, pridemandis lin dum unu kaj duon jaroj, poste lasis hejmeniri libere, konsilante, ke aliokaze li pli bone elektu la homojn antaŭ kiuj li politiku, ĉar multaj perfidantoj ekzistas.

Kontraŭ tio Riĥardo tamen ne sciis malami sian adeptitan filon, nur malbenis en tio la „sangon de ties patrino”. Li pensis multe, kion li ektrovu koncerne la estontecon de la knabo.

La problemon solvis tiu mem, ja li fariĝis volontula soldato. Oni varbis subite unu regimenton. Tiutempe oni rekrutigis ĉiujn infanojn. De tie la knabo skribis penteman leteron al Riĥardo. Ne plaĉis al la knabo la tiea vivo! Tiam jam li ne postiris, nur sendis la elaĉetpagon. Li lasis la knabon decidi: li mem elektu honoran vivkarieron. Li subtenos tiun, kiun ajn li elektos – diris li al la knabo.

La knabo elektis. La plej honoran. Tiu fariĝis financisto.

Tie tiu bone fartis. Riĥardo klopodis helpi al li ankaŭ tie. Li eluzis siajn kontaktojn kun la konstituciaj reprezentantoj, ke lian adoptitan filon oni avancigu kaj tiel ŝajnis, ke tiu laboro estos kontinua, kvankam li havis financajn malagrablaĵojn, sed tiujn la edukpatro aranĝis dum ĝusta tempo. Ĉi tiel la tagoj pasis, ĝis li atingis sian plenaĝon.

Iutage antaŭtagmeze, kiam en la longa ĉambrego, kiun oni nomis buroo, kune kun siaj kolegoj li kalkulis, venis en la buroon la ĉefo de la buroo kaj diris al li:

– Atentu! Eskstere iu sinjorino estas, kiu serĉas vin.

– Ĉu ŝi estas juna?

– Mi ne scias. Via laboro koncernas la alkoholon. Prenu la alkoholprocent-mezurilon kaj mezuru!

– Ĉu ŝi estas eleganta?

– Tria kvalito.

Palvicz eliris al la antaŭĉambro por la virino, kiu serĉis lin.

Tiu estis unu eluzita elegantvestaĵa juna virino.

Kiam Karlo Palvicz elvenis el la buroo, tiam la virino trabrakumis ties kolon kaj ekploris.

– Nu, mia sinjorino! Nur silente. Povas esti, ke vi serĉas aliulon. Karlo Palvicz!

– Jes.

– Mia filo!

– Diable! Mia damo! Kiam ni renkontiĝis unue, tiam vi ne estis ĉi-tiome eluzita. Kiel mi povas helpi vin?

– Ho! Mi estas tre ege malfeliĉa.

– Mi tuj pensis tion. Kio okazis pri vi?

– Mi fariĝis mizerulino.

– Tio estas bela metio. Oni devas esti kompetenta pri tio. Vi ne devas pagi laŭenspazan imposton. Kio okazis pri via palaco?

– Ho, la satanaj homoj, la kreditoroj forprenis tion de mi.

– Malbenitaj kreditoroj! Vi ne devus paroli kun ili. Sed mi vidis ankaŭ grafojn kaj baronojn ĉe via domo, kiam vi sendis min al la maro. Ĉu ankaŭ ilin la kreditoroj forrabis?

– Ho! Kiam iun atingas la malfeliĉo, neniu volas rekoni tiun.

– Nu! Vi povas vidi, ke la homo iĝos saĝa je la fino de sia vivo.

– Mi nun ne havas liton, kien mi vin enlitigu. Nur vi estas por mi, ĉe kiu mi povus loĝi.

– Nu, tio ne estus helpo por vi. Tio estus granda problemo, se nun vi vivus kiel ŝarĝo ĉe mi.

– Mia filo! Mia kara filo!

– Sed dum vi havis bonan sorton kaj estis riĉa, vi ne diris, „mia filo!” „Mia kara filo!”. Mi ankaŭ sola apenaŭ vivas. Mi nenion povas doni al vi. Se vi volas almozpeti, faru tion. Sed ne almozpetu de mi. Mi protestas en taŭga tempo.

– Ne estu kruela al mi, ja mi estas via patrino:

– Sed mi tion ne povas fari por vi, kion vi faris kontraŭ via patrino: vi sendis ŝin al frenezulejo. Mi ne havas kontaktojn.

– Karlo! Mia filo! Mi estos via ĉambristino. Mi faros ĉiujn domajn laborojn ĉe vi, nur lasu min loĝi ĉe vi.

– Nu, ja, ĉi tiu feliĉo, estus bezonata por mi. Ĉar tiuj kurucoj informiĝus, ke vi estas mia patrino, ja ankaŭ cetere vi ne ŝatas min; ĉu vi scias, ke via nomo estas ege malbenita en tiu ĉi lando? Ankaŭ la infanoj scias tion, kion vi faris. Lastfoje oni malamas vin ankaŭ en Hungarujo, ĉar ribelantojn vi denuncis, finfine de ĉie oni forpelis, kaj nun kiam vi estas priridenda kaj malaminda, vi venas tien ĉi al mi kiel ŝarĝo. Mi ne kunportas vin. Se iu ekscias, ke mi brakumadis kun mia patrino, mi kaputiĝos! Se mi donas ses forintojn, tiam mi ne ricevas multekostan krompagon, ĉar mi estas malŝparulo. Serĉu pli riĉan junulon, ol mi estas.

Unu maljuna oficeja servisto en la antaŭĉambro ne povis superregi sin pro la senkora parolo kaj alparolis Karlon:

– Ej, mia sinjoro! Vi ne devus paroli ĉi tiel kun via patrino!

Karlo Palvicz surrigardis tiun. Li estis timema. Li kuraĝis riproĉi neniun viron.

– Nu, estas bone! Ni ne povas paroli kun vi ĉi tie. Venu al mi posttagmeze je la dua, tiam ni povos diskuti. Jen, prenu mian adreson de mia loĝejo.

Poste li transdonis sian vizitbileton al la homino kaj reiris al la oficejo.

– Kiu estis?

– Imagu: mi ricevis patrinon!

– Kion vi faras kun ŝi?

– Mi sendos al ia vartejo.

Post nelonge la ĉefo de la buroo denove envenis.

– Palvicz! Vi havas grandan feliĉon! Via edukpatro serĉis vin!

– Kial li ne envenis?

– Li ne volis ĝeni vin dum via laboro.

– Kion li portis?

– Monon.

– Ĉu multe da mono?

– Treege multe.

– Li faras tion, ĉar li estas freneza. Kiom da mono?

– Kvin mil forintojn, jen prenu, ĉi tio estas tio.

Karlo Palvicz gapante transprenis la leteron kun la mono. En la letero kelkaj linioj estis skribitaj:

Karlo Palvicz! Vi fariĝis plenaĝa, kaj mi ekde nun ne estas via edukpatro. Via patro antaŭ sia morto al mi transdonis sian monon. La monsumon vi vidos laŭ la atestilo. Via patro deziris, ke ĉi tiun monsumon mi transdonu al vi tiam, kiam vi estos plenaĝa. Tiu sumo estis ekde tiam en ŝparkaso, al kiu la interezoj adiciiĝis. Nun mi transdonas la tutan monsumon. Utiligu tion ĝuste!

Riĥardo Baradlay

Ho, ha! – ekkriis Karlo Palvicz. Iu onklo de Brazilo, kiu mortis! Kamaradoj! Ni ĉiuj hodiaŭ tagmanĝos ĉe Frohner. Estos ĉampano kaj ostro. Venu tien je la tria, ĉar ĉiujn mi gastigos hodiaŭ.

– Ĉu ankaŭ vian karan patrinon? – flustris al li la maljuna servisto de la buroo.

– Nu, nature.

Poste la multe da libroj pri la kalkuladoj per kiuj li laboris tiutage, li fermis, metis en iliajn lokojn, li prenis la ĉapelon kaj forkuris el la buroo. Oni ne klopodis reteni lin.

Sed li ne gastigis sian patrinon kaj kolegojn. Ne iris al la restoracio Frohner por tagmanĝi, sed kuris rekte hejmen, en sian kofron li pakis ĉiun sian aĵon kaj rapidis al la stacidomo. Tie li envagoniĝis. Tiu vagonaro post kelkminutoj ekiris rekte al Triesto. Plue li ne rigardis malantaŭen.

La damo portanta eluzitan vestaĵon precize je la posttagmeza dua aperis ĉe la kvartirejo de sia filo. La kvartirejo estis fermita. La ludonanto, de kiu Karlo Palvicz luis unu ĉambron, transdonis al ŝi lian nomkarton, sur kiu estis skribite:

Sinjorino!

Mi iras en Amerikon. Mi esperas, ke vi ne venos post mi tien!

Adiaŭ

La nomkarto ne estis fermita en koverto.

La malfeliĉa sinjorino terenfalis ĉe la sojlo. La mizeroj korpa kaj anima rompis ŝin.

La malfeliĉa virino ektrovis sian lastan azilon en iu flegejo, kiun fondis „hungaraj mastrinoj”. Kelkaj entuziasmaj virinoj, kiuj mem suferis multe, venĝinte la sorton klopodis mildigi aliulajn suferojn.

La patrino de Karlo Palvicz atingis ĉi tiun flegejon. Kiam oni portis ŝin tien, tiam ŝi estis senkonscia kaj febra.

Dum ŝia rekonsciiĝo okazis la kutima kuracista vizito kiam la kuracista komitato vizitis la apartamentojn de la flegejo.

La kuracisto menciis, ke estas enportita nova malsanulino, kiu tre suferas kaj ŝia malsano ŝajne estos longdaŭra, sed por ŝi la fondaĵo jam ne povas doni lokon ĉi tie. Kion ili faru pri ŝi? Ili devos transdoni ŝin al alia hospitalo.

La damo en la kuracista komitato estis alta, dignoplena figuro, havanta palan matronvizaĝon. Ŝi estus aspektinta juna, se ŝi ne portus ĉiun arĝentaĵon sur si: la hararon, la brovojn, la okulharojn kiuj maljunigis ŝin.

Ŝi estas ankaŭ nun idealo de la beleco – kiel sesdek-jaraĝulino.

La malsana virino kiam ekvidis tiun virinon, ŝi iĝis ekscitita. Ŝi ekkonis la proksimiĝantan virinon. Tiu estis sinjorino Kazimiro Baradlay.

– Kiel oni nomas la malsanulinon? – demandis sinjorino Baradlay la kuraciston.

La kuracisto flustris al tiu la nomon.

Sinjorino Baradlay gapis la vizaĝon de la malsanulino kaj dubante ŝancelis sian kapon. Ŝi diris al la kuracisto franclingve.

– Tio ne eblas! Mi konas tiun damon tre bone, tiu estis idealo de la beleco.

La malsanulino komprenis franclingve kaj efike de tio paliĝis.

Do, ŝi perdis la belecon tiome, ke oni ne rekonas ŝin.

Ĉi tio estis la plej dolora turmento inter la estantaj suferadoj.

La altstatura, grizharara damo paŝis poste al ŝi, prenis ŝian manon kaj milde demandis ŝin:

– Ĉu vi suferas delonge?

La malsanulino ne respondas, nur fermante la okulojn, animon, por ne atingigi al si la alian animon.

– Estu trankvila kaj ne maltrankvilu pro via sorto!

Ŝi turnis sin al la kuracisto.

– Sinjoro Doktoro! Je memoro de la hodiaŭa fama tago mi instalos novan liton en tiu ĉi instituto kaj petas flegi ĉi tiun malfeliĉan suferanton kies kostojn mi pagos.

La kuracisto estis scivola, kial la sinjorino nomis ĉi tiun tagon fama tago.

Sinjorino Baradlay respondis milde, trankvile:

– Hodiaŭ mi eltombigis la cindrojn de mia filo Eŭgeno el la tombejo de strato Kerepeŝi kaj portigis tiujn al la familia kripto. – Ĉu cindrojn de Eŭgeno? – demandis gapante la kuracisto. – Do, ĉu ne Edmundo mortis kiel martiro?

– Fatala nomŝanĝo okazis, pro kiu Eŭgeno rapidis aperi anstataŭ Edmundo kaj mia plej amata filo oferis sin por helpi la familion de sia pli aĝa frato!

Nun jam ŝi ne larmis ĉe la vortoj pri Eŭgeno. Ŝiaj sentoj transformiĝis al trankvila ĝojsento.

– Nur unu mankavo da cindroj, kelkaj konigaj platenaj ĉemizbutonoj pruvas tion, ke tiuj cindroj estas liaj kaj inter la cindroj estantaj tri plumbokugloj.

La damo montris unu kuglon. Ŝi portis tiun sur nigra ĉeno ĉirkaŭ sia kolo. Tiujn vortojn akompanis ŝia rideto, sur ŝia vizaĝo glorlumo vuale vidiĝis. Ŝi ne ploris.

Sed tiu alia sinjorino kuŝanta sur la hospitala lito, trasuferis preskaŭ ĉiun inferan turmenton dum ĉi tiuj kelkaj vortoj.

Do, ŝi ne povas esperi eĉ la morton kiel trankvilon; eĉ ne la transmondon kiel azilon; eĉ la senfinan indulgon de Dio ŝi ne povas peti; ĉar se Dio tamen pardonus ŝin, sed ŝi neniam pardonas al si mem pro sia faro!

La grizharara damo foriris el la ĉambrego, tamen la malsanulino restis sola, kun la neniam dormantaj fantomoj de sia animo.


Finvortoj

Multe da jaroj pasis ekde la granda batalo! – Dudek jaroj! – Tio estas kvinono de unu jarcento: unu junaĝo.

Nova generacio formas renovigon de la homaro, kiu informas nin, kion ni ne volas kredi, ke ni maljuniĝis.

En la fortikaĵĝardeno de Buda, en verda abundherbera herbejo kreskas la herbo – kaj tie dum ora sunradiado, per blanka ŝafideto ludas ridetanta infano plektanta florkronon el bluaj kaj blankaj herbejaj floroj, ĉirkaŭ la kolon de la ŝafideto. ...

... Dio estas bona! – Ĝi donas verdan herbon al la tero per sango irigaciita, blankan ŝafidon al la verda herbejo, balzamon de la forgeso al la profunda vundo – esperon de la pli bona estonteco al la kompatinda hungara nacio.

FINO

Miŝkolc, la 30-an de aprilo 2022-a.

[1] La familio nomon bonvolu elparoli: baradlai.

[2] La familonomon elparolu: ridegvari.

[3] Pri Nabukodonozor estis reganto de Babilono. Vidu pri li la wikipedian artikolon: https://eo.wikipedia.org/wiki/Nebukadnecar_la_2-a

[4] La nomon elparolu: langi.

[5] La familionomo Tallérossy elparolendas: taleroŝi.

[6] La loknomon elparolu: sunjoglag.

[7] La nobela nomo elparolendas: taleroŝi.

[8] La familionomon Talérossy bv. elparoli: taleroŝi.

[9] La virina nomo elparolendas: jeza, laŭ la esperanto-akcento.

[10] La vorto signifas, ke la knabino povas perokule eksorĉi, kaŭzi eĉ ankaŭ malbonon.

[11] La nomo Mazepa estas titolo de rusa tri akta opero, verkita de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij.

[12] La nomsignifo estas: ĉion tre atentanta. La Árguŝ nomo estas la hungara varianto de la greka Argos, pri kio vi povas legi en la Eo-wikipedia artikolo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Arguso

[13] Baranya estas nomo de hungara departamento, elparolendas baranja.Vidu pri ĝi abunde ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Baranya

[14] La „pesce canella” estas itala manĝo: fiŝo kuirita kun, inter aliaĵoj, ekzemple cinamo.)

[15] Pri la Lavater-a fiziognomiko legeblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Johann_Kaspar_Lavater

[16] La loknomon Nemesdomb elparolu: nemeŝdomb.

[17] Al la nomo Rideghváry, ĉi nomigo estas moka nomado, ĉar ĝi signifas:iu el la kastelo de la Diablo.

[18] La signifo de la vorto: mamzel, estas: fraŭlino, la nomon Betty elparolu beti.

[19] La signifo de la vorto bakfiŝ estas dekkelkjarulino, adoleskantino.

[20] La nomon Palvicz elparolu: oto palvic.

[21] La signifo de la fremda vorto estas: drapopantalono.

[22] Pri la Teŭtonoj legeblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Teŭtonoj

[23] Pri la nuna jarcento, temas pri la 19-a.

[24] La nomo elparolendas: salmaŝ

[25] La virina nomo Bendeguzella estas misnomo donita de ŝia patro Zebulono, post la patronomo de la (ne hungara sed) huna reĝo Atilo. Laŭ la hungaraj devenfabeloj la patronomo de reĝo Atilo estis Bendeguz: https://hu.wikipedia.org/wiki/Attila_hun_kir%C3%A1ly

[26] Pri la nobelo murdita en 1330 post lia sensukcesa provo por mortigi la hungaran reĝon Karlo Roberton la unuan kaj lian familion: https://en.wikipedia.org/wiki/Felician_Z%C3%A1h

[27] La nomo Gergő estas la karesnoma formo de la nomo Gregorio. La nomo Gergő elparolendas laŭ esperanto prononco: gerge, tamen ĝi ne redonas la originan sonon. Pli bonas la ekdiro gergoe... aŭ gergo.

[28] Inter la hungraj departamentoj estis ankaŭ Szatmár (satmar) noma: https://eo.wikipedia.org/wiki/Szatmár_(historia_departemento)

[29] La ribelon de la nobela klaso, la regnestro Francisko Rákóczi la dua subpremis, kelkaj nobeloj mortigitaj estis en 1707 en la kamparurbeto Ónod, en departemento Borŝod: https://hu.wikipedia.org/wiki/%C3%93nodi_orsz%C3%A1ggy%C5%B1l%C3%A9s

[30] Pri ĝi vi legeblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Krakeno_(mitologio)

[31] Pri li povas legi pli multe ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Erik_Pontoppidan

[32] Pri la mara figo mi ne trovis notojn, sed pri la ordinara, vi povas legi ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Karikfikuso
tamen ĝi povis esti eble fuko – laŭ la supozo de la kontrolanto de ĉi teksto.

[33] Jen la tunikulo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Tunikulo

[34] La urbonomon Pozsony elparolu poĵonj. Pri ĝi vi legeblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Bratislavo

[35] La Rákóczi-marŝon prilaboris kelkuloj, ekz: Nikolaus Scholl, Hector Berlioz, Ferenc Liszt (list) kaj Ferenc Erkel: https://hu.wikipedia.org/wiki/R%C3%A1k%C3%B3czi-indul%C3%B3

[36] La fajranta, ardanta rivero de la Hadeso estas nomita Phlegeton (flegeton).

[37] Pri la germana poeto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio:Diskutejo

[38] Pri li: https://eo.wikipedia.org/wiki/Hans_Sachs

[39] La tekston poetike bone esperantigi maleblas, tial mi nur la enhavon notas simple ĉi tie:

Kaj eterne memoras kaj rememoras la patrujo

La lastajn dek de la kvara regimento... Aj aj aj!

[40] Pri la edzino de Lot, en la biblio legeblas: https://eo.wikipedia.org/wiki/Lot_(Biblio)

[41] La virnomo Ottó Palvicz eldireblas: oto palvic.

[42] La nomon elparolu: tankervil

[43] La loknomon elparolu: poĵonj.

[44] Endor estas urbonomo laŭ la kristana Biblio. Éndór H. cain = La nomsignifo estas: Fonto de la setlejo, pli frue: Fonto de la gento. La historion bonvolu serĉi en la kristana Biblio: https://www.arcanum.com/hu/online-kiadvanyok/Lexikonok-keresztyen-bibliai-lexikon-C97B2/e-e-C9B2A/endor-C9BF3/

[45] Pri la pulisko: https://eo.wikipedia.org/wiki/Polento

[46] Pri la rivero March: https://eo.wikipedia.org/wiki/March

[47] Pri Nibelungoj legeblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/La_Kanto_de_la_Nibelungoj

[48] Pri Szolnok legeblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Szolnok

[49] Pri Pákozd legeblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Pákozd

[50] Pri Győr legeblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Gy%C5%91r

[51]Pri Loŝonc legeblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Lu%C4%8Denec

[52] Pri Szélakna vi legeblas ĉe Selmecbánya: https://eo.wikipedia.org/wiki/Banská_Štiavnica

[53] Pri Branyiszkó eo, wikipedia artikolo ne ekzistas. (Slovake Pod Braniskom) La setlejo troveblas sur la teritorio de la nuna Slovakio. Tie luktis sian venkan batalon la hungara armeo kontraŭ la reganta Habsburga-dinastia milita armeo: https://hu.wikipedia.org/wiki/Branyiszk%C3%B3_(telep%C3%BCl%C3%A9s)

[54] Pri Segesvár legeblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Sighișoara

[55] Pri Tiszafüred vi legeblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Tiszafüred

[56] Pri Ozora vi legeblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ozora

[57] Pri Alesandro la Granda, bv. legi ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Aleksandro_la_Granda

[58] Pri la hispana reĝo Filipo la 5a, pli abunde bv. legi ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Filipo_la_5-a_(Hispanio)

[59] Pri Kaŝŝa bv. legi ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Košice

[60] Ĉe hungaroj oni nomas la pasamentan mallongan jakon: Atilo-jako, ĉar la historio de ĝia eltrovo kaj surmeto reiras en tempon de la huna reĝo Atilo, laŭ la popolkredo, sed ĝia disvastigita uzo okazas ekde la 16-a jc. Jen bildoj pri ĝi: https://www.google.com/search?q=Attila%20ruhadarab

[61] Pri tiu malvenko vidu la wikipedian artikolon angle: https://en.wikipedia.org/wiki/Army_of_the_Potomac

[62] Vere, ĉi tiu kanto estas plurjarcenta studenta ŝerca kanto por la akcepto de cikonioj alvenintaj ĝuste nun per la estro de la cikonikapitano. La ledern vorto ĉi tie ne vulpon sed cikonion signifas. Laŭ la tradicio la „maljunaj” studentoj subtaksas, malestimas la freŝbakintajn studentojn.

[63] Pri Windischgraetz, oni legeblas ĉe:
https://hu.wikipedia.org/wiki/Windisch-Graetz_Lajos

[64] Pri tiuj kanonaj kugloj vi povas legi ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Kanono

[65] Pri Oven, konvenan tekston mi ne trovis, sed pri la kune menciita homo Cuvier, vi povos legi ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Frédéric_Cuvier

[66] Pri Isaszeg vi povas legi ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Isaszeg

[67] Pri la historia persono vi povas legi ĉe: https://hu.wikipedia.org/wiki/Josip_Jela%C4%8Di%C4%87

[68] Pri la reĝaj ĉasterenoj kaj pri la setlejo vi povas legi ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Gödöllő

[69] Pri la riveroj Körös legeblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Körös

[70] Pri Újvidék: https://eo.wikipedia.org/wiki/Novi_Sad

[71] Pri Temesvár: https://eo.wikipedia.org/wiki/Timi%C8%99oara

[72] Pri Abrudbánya: https://eo.wikipedia.org/wiki/Abrud

[73] Pri urbo Arad: https://eo.wikipedia.org/wiki/Arad_(urbo)

[74] Pri Pétervárad, vidu la artikolon: https://eo.wikipedia.org/wiki/Petrovaradin

[75] Pri Komárom: https://hu.wikipedia.org/wiki/Kom%C3%A1rom_(Magyarorsz%C3%A1g)

[76] Pri la birdo: Migranta turdo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Migra_turdo

[77] La hungara virnomo Béla, estas esperantlingve Adalberto, se temas pri knabeto, esperantlingve oni nomas Adalberteto.

[78] La Rákóczi-marŝon multaj prilaboris, adaptis. La dirigento Nikolaus Scholl verkis ĝin en 1820, poste sekvis Ferenc Erkel kaj Ferenc Liszt (list), sed plej konata iĝis la muziko de Hector Berlioz. La Aŭstra-hungara interkonsento estis politika kompromiso de hungaraj kaj aŭstraj politikistoj en 1867, post kiam estiĝis la tria plej grava muziko de la hungara nacio: la Rákóczi-marŝo, apud la Himno de Ferenc Kölcsey, kaj la Proklamo de Mihály Vörösmaty: https://hu.wikipedia.org/wiki/R%C3%A1k%C3%B3czi-indul%C3%B3

[79] Pri la romia Messalina: https://eo.wikipedia.org/wiki/Mesalino

[80] La hungarlingva prinomo „akó” estas eŭropdevena mezurunuo, kion oni uzis por mezuri la kvanton de la vino. Kvanto de unu „akó” estis inter la litro-kvantoj 41,97 kaj 58,6. La latinaj nomoj de la kvanto mezurunuo estis: urna, tinna; la germana: Eimer. Pri la temo pli abunde vi povas legi ĉe: https://hu.wikipedia.org/wiki/Ak%C3%B3

[81] Pri la setlejo Verpelét: https://eo.wikipedia.org/wiki/Verpelét

[82] Pri kranioj okupiĝanta scienco.

[83] Mi ne trovis spuron de la historio, kiu eble estis ia fabelo.

[84] La Viktoria dolmano estis: supera jako ornamitaj per plumboskvarmoj.

[85] Pri la urbo Debrecen vi povas legi ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Debrecen

[86] Operencio (aŭ operancia maro) estas nomo de hungaroj imagita fabela lando aŭ maro. Tamen la nomo povis kreiĝi el la nomo de la malnova nomo de la aŭstra landlimo ĉe la rivero Enns: „Österreich ob der Enns”, kiun nomon unue uzis hungaraj husaroj, kiuj eble misaŭdis la nomon: https://hu.wikipedia.org/wiki/%C3%93perencia

[87] Pri Nagyvárad: https://eo.wikipedia.org/wiki/Oradea

[88] Pri urbo Eperjeŝ: https://eo.wikipedia.org/wiki/Prešov

[89] Pri Göttingen vi povas legi en la artikolo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Göttingen

[90] La origina signifo de la vorto estas malhela, sed ĝi iĝis la biblia esprimo de la ĝojo kaj la glorigado kiel ĝojkrio en la judaj liturgioj.

[91] Pelion estas fama monto sur la Orienta flanko de Tessalia, kune kun Ossa ligiĝas al la greka mitologio.

[92] La historion vi trovos ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Dagon

[93] Ĉi tiu diro estis la slogano de Garibaldi:
https://wikiszotar.hu/ertelmezo-szotar/Roma_o_morte

[94] La Punoj estis nomitaj ankaŭ punikoj (ekzemple en PIV 2005a): https://eo.wikipedia.org/wiki/Punikoj

[95] La mitrajlo konsistas globetojn pakitajn en saketon, nu la tuto estas arteleria pafaĵspeco: https://hu.wikipedia.org/wiki/Kart%C3%A1cs

[96] Ĉi tiuj kanonoj estas specialaj, bv. legi pri ili ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Kanono

[97] Abdurrahmán Abdi Arnaut (1616-1686) paŝao estis albandvena turka militstro: https://hu.wikipedia.org/wiki/Abdurrahm%C3%A1n_Abdi_Arnaut_pasa

[98] Budapeŝto iam havis du apartajn partojn situantaj sur la du partoj de la Danubo. Pri Buda, la historion vidu ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Budao_(urbo)

[99] En Budapeŝto la Danuboborda monto- Gellért estas prinomita de la episkopo Gellért, pri kiu vi legeblas en la artikolo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Monto_Gellért

[100] Pri la ĉefurba Danubinsulo Margareta: https://eo.wikipedia.org/wiki/Insulo_Margareta

[101] Pri la signifo de la esprimo vi povas legi ĉi tie: https://eo.wikipedia.org/wiki/Leonidaso_la_1-a

[102] Akva urbo estis/estas parto de Budapeŝto, pri ĝi vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Víziváros

[103] La nomon elparolu salmaŝ

[104] Pri Peŝto, parto de la hungara ĉefurbo, kiel historia setlejo, legeblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Pe%C5%9Dto

[105] Cibakháza estas setlejo, pri ĝi legeblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Cibakháza

[106] Pri la danuba insulo Csepel (ĉepel), vi povas legi en la artikolo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Insulo_Csepel

[107] Pri la alia parto de Budapeŝto, pri la historio de la setlejo Peŝto bv. vidi la artikolon: https://eo.wikipedia.org/wiki/Peŝto

[108] Pri urbo Vác: https://eo.wikipedia.org/wiki/V%C3%A1c

[109] Pri la konstruaĵo de Vigadó legeblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Palaco_Vigadó

[110] Pri la hungara Parlamento legeblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Parlamentejo_(Budapeŝto)

[111] Pri la giganto Eskelado: https://eo.wikipedia.org/wiki/Encelado_(luno)

[112] Pri la Ĉenponto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Sz%C3%A9chenyi-%C4%88enponto

[113] Pri Rodoso: https://eo.wikipedia.org/wiki/Rodoso

[114] Pri la Ĉenponto SZÉCHENYI legeblas ĉe:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Széchenyi-Ĉenponto

[115] La familionomo kasza elparolendas kasa.

[116] En demonologio Astaroto estas, en la kristana literaturo, princo de la Infero. Pri Astaroto: https://eo.wikipedia.org/wiki/Astaroto

[117] Coriolanus /Coriolano/ estis Romia Imperia militestro pri kies vivo William Shakespeare inter 1605 kaj 1608 verkis tragedion. La dramo bazita sur la vivo de la legenda militestro: Caius Marcius Coriolanus (a.Kristo. 5. jc.) Aleksandro Petőfi hungarigis la historion en 1848. Operon el ĝi Beethoven komponis. Laŭ la wikipedia artikolo: https://hu.wikipedia.org/wiki/Coriolanus_(sz%C3%ADnm%C5%B1)

[118] Efialto /Ephialtes/ estis la nomo de giganto en la greka mitologio, kiu estis la perfidulo de la Spartanoj cxe Thermopylae, kiu la persan armeon gvidis malantaŭ la grekojn: https://eo.wikipedia.org/wiki/Batalo_de_la_Termopiloj https://mek.oszk.hu/03400/03410/html/2829.html

[119] Pri la monto Nebo legeblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Monto_Nebo

[120] Gog kaj Magog estis iam vivantaj batalantoj, ili estis nomitaj: Galato-j, en libro de profeto Jeĥezkelo (Ezekielo) (38.15, 39:3-9): https://www.gotquestions.org/Magyar/gog-magog.html https://alfahir.hu/magog_a_szkitak_ura

[121] Pri la heroo Titus Dugoviĉ legeblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Titusz_Dugovics

[122] La signifon de la vorto Perihelio bv. vidi en la PIV paĝo 862-a.

[123] La haloo estas ĉirkaŭ la Luno aŭ la Suno aperanta optika fenomeno. Pri ĝi legeblas ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Haloaj_fenomenoj

[124] Kunhalom, estas praa faritaĵo. Ĝia deveno estas ne tute klara. Unuj arkeologoj diras ĝin loĝejo praa, aliuloj akceptas ĝin kiel tombon: https://eo.wikipedia.org/wiki/Tumulo

[125] Világoŝ estas vilaĝnomo en la departemento Arad enbla nuna Rumanio, rumane Șiria, germane Wilagosch, Hellburg ‘Magyarvilágos’ kaj Schiria ‘Románvilágos’). Ĉi tie kapitulacis la hungara armeo antaŭ la rusaj armeoj, en 1849, la 12-an de aŭgusto, kiun sekvis la sangoplena venĝopunaro de la viena kortego pro la liberecbatalo de hungaroj : https://hu.wikipedia.org/wiki/Vil%C3%A1gos

[126] Gyapjú (elparolu djapju) estas setlejo sur la teritorio de la nuna Rumanio de Oradea en sudokcidenta direkto apud la rivereto Inándi: https://hu.wikipedia.org/wiki/Gyapju

[127] Pri la akvohundo mi ne trovis montreblan datumon, sed mi supozas laŭ ĉi tiu priskribo, ke eble temas pri resovaĝiĝinta hundospeco jam ne servanta la homon, ĉar la hejma besto ne tiel aspektas kaj blekas. En la vikipedio menciata speco same ne egalas per ĉi tiu. La meksikia aksalotlo (akvahundo) ne vivas, ne vivis en Hungario. /Noto de la tradukinto./

[128] Pri la historio de la setlejo Forró: https://eo.wikipedia.org/wiki/Forró_(vilaĝos)

[129] La elparolo de la loknomo ne redonas la veran eldirmanieron, sed diru ĉ. jene: kereŝsiget aŭ koroŝsiget.

[130] La virnomo verŝajne estas praturko (kumano) devena, kiun la patrujkonkeranta hungararo portis kun si. Supozeble ĝ povis esti la nomo de iu estro kumana: https://hu.wikipedia.org/wiki/Ed%C3%B6m%C3%A9r

[131] Pi la (Gracchus-oj) Grakĥoj: https://eo.wikipedia.org/wiki/Sempronio_Grakĥo

[132] Pri la blinda Ŝimŝono: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ŝimŝono

[133] Pri la reĝido (sultano), wikipedian artikolon nur ĉi tie mi trovis: https://www.google.com/search?q=Saif%20(seif)%20Al%E2%80%99Muluk

[134] Pri Ŝehrazad: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ŝehrazad