Unu glaso de vin'
Iztok Mlakar
Traduko, ludado kaj kantado: Gregor Markič
Jutuba kanalo
Unu glason de vin'
verŝu antaŭ ke iĝos
la aceto de ĝi
mi ĵus malfianĉiĝis
bela vi kelnerin'.
Estas sola mi- jen
estas fin' de rakonto
diros mi sen ĉagren'
kaj sen iu ajn honto:
mi koniĝis kun pen'.
Bonvolu iri
trovu iun pli bonan,
ne disfalos la mond'
pro bankroto persona
ne okazos la mort'.
Bonvolu iri
Dion havu ĉe flanko
mi ja amis vin tro,
mi por vi sentas dankon
ne bedaŭru ion.
Jam mallumas ĉiel',
belaj astroj aperas
kiom estas? sciem'
min turmentas, suferas
se estingiĝas la stel'.
Lumo estas malpli
post la via foriro
drinki hodiaŭ mi
volas, mia deziro:
vojon montru la vin'.