Virinojn li ĉiujn konkeris
nun kuŝas li en la tomb'
lia ostar' malaperis
humile kaj sen granda pomp'.
Al li l' homaferoj ne gravas,
nenion valoras la glor',
mortintoj la kulpon ne havas,
meritas ke ploru la kor'.
Turniĝas nia ter'
de l' fru' ĝis la vesper'
iu paŝas sur la grund'
iu kuŝas en profund'.
Li ŝatis kantadon, muzikon
nun kuŝas li en lia tomb'
gitaron postlasis amikan,
humile kaj sen granda pomp'.
Al li l' homaferoj ne gravas,
nenion valoras la glor',
mortintoj la kulpon ne havas,
meritas ke ploru la kor'
Fojfoje mi lacas de l' vivo
kaj ŝajnas pli bona la mort'
la viv' estas kruta deklivo
min helpu persisti la sort'.
Post kiam mi estos mortinta
vi diru pri mi sur la tomb'
ke mi estas bone vivinta
bonulo kun kelka aplomb'.