Triglav mia hejm' per la fama nom'
ellogas vi min el la komforta dom',
somere en varmo en supra altec'
kor' ĝuas purecon de la naturec',
tra rokoj elfontas la frida river',
Triglav mia hejm' kulmina esper'.
Triglav mia hejm' la mondo malgraŭ
al mi blagis foje per čarma ĉirkaŭ',
min tentis fremdlando per sia dekor',
mi tamen nur pensis pri la via glor',
mi sonĝis pri vi dum la loĝ' en kastel'
Triglav mia hejm' kulmina esper'.
Triglav mia hejm', memoro pri vi
ne ĉesas kaj kreskas nur l' amo de mi,
mi kuŝu mortinta apude via pied'
ĉe vi mi sopiras trovi ripozet',
la birdoj anoncas en alta ĉiel':
Triglav mia hejm' kulmina esper'.