Estis ili du kuŝantaj
sur herbaro dum la maj'
"Mi amegas vin" flustrantaj,
li kisis ŝin kun granda gaj'.
Ĉirkau ili kantis griloj,
gajaj pro de l' paro plan',
sub la varma suna brilo
koncipiĝis nova infan'.
Kiam havis ili bebon
amis ili sin eĉ pli,
instruadis lin per strebo
kontentiĝi kun malpli.
Kun plezuro promenadis
ili ĝis la verda herbar'
kaj belecon admiradis
instruis per homama far'.
Jen nia ter',
belegas kiel bela revo,
pensu, ke la viv'
estas dono kaj ricevo.
Ĝojon al vi
ne forprenu zorgo kaj ĉagren',
ĝi haveblas se vi
vivos kun paca mien'.
Jaroj kuris tre rapide
kaj la bebo iĝis knab',
"Gardu vin," ili konfide
diris ĉe la pordotrab'.
Vi malkredu al vanteco,
tenu tion en memor',
kion vi lernis en juneco
por havi ĝojon en la kor.
Mi miregas, se mi vidas
la orgojlon pri riĉec',
la posedaĵon se vi fidas,
vi ne vivos en eternec'.
Mi pri l' viv' alie decidas,
mi ridegas pri l' monomank',
sur herbaro, jen mi sidas
kaj mi diras: bela tag.