De longe en Ljubljana fraŭlinoj belegas,
ke Urška plej bela- loĝantoj ne negas,
de ŝia beleco komuna konsento,
por tio necesas neniu argumento.
Egale al stelo en frua ĉiel'
ŝi estis elstara virina model'.
De multaj fraŭlinoj, de kelka virino
okuloj larmiĝis sekrete sen fino,
ĉar plejan al Urška la viroj dediĉis
inklinon- la maskloj al ŝi ne sufiĉis.
Se ie en urbo aperis belvir',
ŝi tuje klopodis pri nova akir'.
Ŝi sciis promesi, ŝi sciis rifuzi,
ŝi estis afabla, kapablis konfŭzi
la korojn de knaboj iliajn gepatrojn,
ŝi kaŭzis korvundojn, dolorajn cikatrojn.
Ludantan kun viroj longtempe sen hont'
atendis kun iu pli forta renkont'.
Sur placo en urbo, sub verda tilio,
trumpetoj muzikis dancadis hom' ĉiu,
dimanĉe feliĉaj junuloj tagmeze
el tuta Ljubljana dancadis freneze.
Reĝino de balo- de Urška belec',
sed ŝi ne dancadis pro troa vantec'.
Petita de multaj ŝi čiujn rifuzas
dancadon rezignas- ekskuzojn ŝi uzas,
dum Urška hezitas, jam sun' malleviĝas,
mallum' proksimiĝas, jam nokto fariĝas.
En turo jam batis vespersepa hor
tuj kiam ŝin tuŝis dancema humor'.
Ĉirkaŭrigardanta iun elektanta
ekvidas: ĉe tablo sidas eleganta
junulo, al kiu neniu egalus,
en lian brakumon fraŭlinoj enfalus.
Lin ĉarmi ekstaras aspiro en ŝi,
okulojn kokete ŝi turnas al li.
Li tion rimarkas, aliĝas al Urška,
"Ĉu vi volas danci?" kun voĉo li bruska
demandis, "Ĉe enfluo de Sava rivero
kaj Donava mi aŭdis pri vi, jen mistero,
jam Uršika bela, vin, mia ideal',
mi, Uršika bela, invitas al bal'.
Li tion dirante sin klinas profunde,
ridetas la bela knabino aminde,
"Ĝis nun mi ne dancis eĉ ne unu paŝon,
ĉar vin mi atendis, jen veran malkaŝon.
Ni dancu ĝis kantos la najtigal'
la suno subiras, finiĝas la bal'.
Ŝi prenis la manon de bela junulo,
kaj ili ekdancis antaŭ la okuloj
de ĉirkaustarantaj enviaj virinoj,
egale se ilin portadis flugiloj.
Ne estas videbla, ĉu tuŝas la pied'
la teron simile al kirloŝtormet'.
Miregas vidantaj ne kredi povantaj
kaj tuj muzikistoj eĉ ludi ĉesantaj,
trumpetoj la voĉon ne plue eldonis,
per piedoj junulo batante brusonis.
"Ne ŝatas mi arton de la violon'
ektondru alia terurega son'!
Tuj tuj proksimiĝis la nigraj nebuloj,
ektondris ĉielo, ekbrilis la fulmoj,
olrelsurdiganta de ventoj muĝado,
eksonis de la riveretoj zumado.
La haroj de ĉiuj ekstaris pro tim'
Ho ve, ho ve, Uršika, povra anim'!
"Ne timu, mi Urška, rapide nur saltu,
ne timu," li diras "ne timu, ne haltu
ne timu riverojn bruege zumantajn,
ne timu vi ventojn fortege muĝantajn.
Rapide turniĝu la piedoj en danc',
rapide, rapide eĉ pli ol la lanc."
"Oh, nur iomete ni haltu mi kara,
por ke mi ripozu, eksterordinara
laceco min tedas." "For estas Turkio,
ni devas nin streĉi, ne helpas nenio.
La ondoj vin vokas de Sava river'
en blanka Turkio, de mi naskiĝter'."
Post tio dirita tuj ili rapide
pli fore pli fore dancadis senbride,
sur bord' de Ljubljanca turniĝis trifoje,
dancantaj sin ĵetis en akvon malĝoje.
Ekvidis la homoj vorticon en flu'
sed la belulinon neniu iam plu.