Rakontas historio antaŭ jaroj ducent'
ke l' avoj pro kolera, furioza sentiment'
pro troe altaj taksoj aŭ iu ajn malbon'
la grafon kiel porkon palisumis sur baston'.
Kaj ili prenis liajn propraĵojn de valor'
kaj trinkis en la kelo la vinon de l' sinjor',
pri la grafin' silentu- ne por ĉiu orel',
vidigis vojon hejmen brulanta la kastel'.
Nuntempe oni diras, ke estas tempoj for
por fari la ribelon, hodiaŭa humor'
favorus laboradon- de la malfeliĉul'
duoble ĝi favoras la bonstaton de l' klaĉul'.
Mi estas ordinara malklera kamparan'
vivanta per laboro de sia propra man',
mi iĝas pli nervoza kun ĉiu sekva tag',
ke tiajn antaŭulojn mi havas- estas fakt'.
En mi vekiĝi ekas ribela nun spirit',
vidante parazitojn mi vokas: Al milit'!,
milit' kun maljustaĵoj, kun de riĉuloj mok',
atendu, nur atendu, alvenos mezepok'.
Kaj kiam ĝi revenos, la ora antikva temp',
mi estos preta agi precize en moment',
forĵetis mi hakilon, jen mia nova il':
okazos senkapigo per nova ĉensegil'.