Gŭido, kamarado, rakontu, ĉu vi floras?
Vi jam delonge lasis la lokon de naskiĝ',
vi estas nun sinjoro kaj vi eble ne memoras
ĉi tie post la Dia pug', vi vivis en feliĉ'.
Vi ĉiam amis babiladi, ĉiam amis klaĉi
vi sciis ĉiam ĉion, sen iu ajn scipov'
vi havis du maldekstrajn manojn pretajn laboraĉi
do fari politikon estis nur logika mov'.
Mi tute ne komprenas la popoldemokration,
ne kapablas scii mi de kiu vi estas frakci'
mi ĉiam konis nure la simplan ludpartion:
luditan en gufujo per kartoj kun pasi'.
Jes, bone do vi estas konservative liberala
kaj ete radikala, de dekstra politik'
maldekstra, se necesas, ideala kaj morala
duone bruna duonruĝa, taŭga por publik'.
Simplulo mi sinjoro vi, vi iĝis deputato,
vi supre kaj mi sube trenas mondon iom plu
vi gajnas monon per kravato, mi male per la ŝpato,
komandi kaj obei, tia estas de l' mond' flu'.
Mi legis en ĵurnalo pri via monsalajro,
kun plena pugo merdi ja estas plezureg',
la feko en vizaĝon falas de la ŝtatanaro,
de ĉiam estis tiel, ne estas via pek'.
Politikisto juna, Gŭid' porkidon jen similas
eta, kora, tuta ora, ne sufiĉas por kolbas'
sed poste ĉe l' staltrogo, ĝi manĝegas, malhumilas
fetoras, odoraĉas, iĝas riĉa per la gras'.
Bone, gardu Gŭido, kiam la manĝaĵo mankas
oni buĉas lastan beston, se ankaŭ bela brut'
kaj ke la vintro estos kruda la prognozo diras,
jen povas esti, ke por vi alvenas finminut'.