Papo kaj sultano
Christian Ludwig Noack
Traduko, ludado kaj kantado: Gregor Markič
Jutuba kanalo
Mi volus vivi kiel pap',
kaj suferi pro ebria kap',
ĉar la plej bonan vinon hom'
trinkas en Vatikana dom'.
Sed papo vivas en mizer'
ĉar sen ajna vivas amafer'
li kuŝas sola en la lit'
escepte kun sankta spirit.
Sultano vivas en lukseg'
ĝuanta en seksuma pek
mi ankaŭ estus la sultan'
kun piĉoj mil en akompan'.
Povrulo estas la sultan',
ĉar li kredas je sankta Koran'
ne trinki vinon pro la kred'
ne estas vivo sed ofend.
Mi taksas sortojn ambaŭ du
ne vivindajn, samajn al enu',
komponi du de ĉiu vir',
duonojn estas la dezir'.
Mi sidus sur la papa tron'
kaj mi estus de sultan' duon'
kie nun estas la vinglas',
de la knabinoj la amas'?