Dum mia junec' oni vivis belege
kaj ne tro rapide sed egale ĝojege,
la knaboj kantadis sub la balkon'
aŭ zorgis pri vino aŭ alia bezon'.
Vespere en gufujo, la kamaradaro
sin gloris, drinkadis, faradis komparon
vi sciu, unua mi en la drinkej'
aperis, sed lasis ĝin la lasta plej.
Gardu vin hasti la vivo forfluas
avido en viv' ĉion belan detruas
lante gustumi belecon vi devas
por ke vi ne velkas pli frue ol krevas
por ke vi ne velkas, antaux via temp'.
Ĉe mi la ĉeesto bonvenas fraulina,
satiĝi konvenas sinsekve ĉiuino,
eee, por ili necesas ne nur la insist'
eĉ plie necesas la taŭga persist'
Pri iuj junuloj la fraŭloj rakontas,
ke kiel la floro tro frue ekŝrumpas,
sed inoj asertas kun forta certec'
sin esti kontentaj kun mia firmec'.
Gardu vin hasti la vivo forfluas
avido en viv' ĉion belan detruas
lante gustumi belecon vi devas
por ke vi ne velkas pli frue ol krevas
por ke vi ne velkas, antaux via temp'.
Jes ja mi en vivo fortunon ĝuegis,
nun griza mi iĝas la filo prelegis:
Nu paĉjo vi aĝas jam preskaŭ jarcent',
bonvolu forpasi en baldaŭa moment'.
En la paradizo jam la kamaradoj
jam ĉiuj nun loĝas mi ŝatus paroladojn
kun ili, sed tie malestas la vin',
eee, mi plie atendu je la mia fin'.