Maljunec' pli fias ol ebri'

Saša Lošić
Traduko, ludado kaj kantado: Gregor Markič
Jutuba kanalo

Se pri vi pripensi,
vi maljuna am'
mi bedauras ke ni estis
nur mallonga amika flam'.



Sed vivo flugas, flugas,
kurta la junec'
estas, ĉio tuj finiĝos,
restos ĝi en estontec'.



Maljunec' pli fias ol ebri'
maljunec' pli fias ol ebri'
ke ni amis nin ne scias tion dolĉa vin',
maljunec' pli fias ol ebri'.



Komence de la vintro
en neĝo kaj glaci',
mi atendos vin pupinon,
ĉe unua gimnazi'.



Vi ne volos veni,
mi restos sen ĉagren'
kutimiĝis esti sola,
eble estas tio ben'.



Maljunec' pli fias ol ebri'
maljunec' pli fias ol ebri'
ke ni amis nin ne scias tion dolĉa vin',
maljunec' pli fias ol ebri'.