Virkokon havis mi, li estis tre perfekta
sub pluvo kaj kun vent' staradis tute rekta
bruegis la kverel', en la aer' plumaro,
en nia domo estis sufiĉo da ovaro.
Virkokon havis mi, kondutis li bufone,
kokinojn bekopikis, trafanta tute bone,
kokinoj estas strangaj, ilia koro batas,
por iu perfortulo, lin ili ĉiuj ŝatas.
Al li ne gustis bone nure la kokinoj
alsaltis anserinojn kaj eĉ anasinojn
meleagrinojn se hazarde iu ŝanco
alvenis, li ne zorgis pri tia nuanco.
Virkokon havis mi, li estis tre indigna
dormema dum la tag' sed nokte tute vigla
la inoj de l' vilaĝ' sciis pri l' maniul'
pro tio ankaŭ mi fariĝis glorfamul'.
Al li ne gustis bone nure la
alsaltis anserinojn kaj eĉ anasinojn
meleagrinojn se hazarde iu ŝanco
alvenis, li ne zorgis pri tia nuanco.
Virkokon havis mi li estis ĉampiono
ne kiel hodiaŭaj estras kokduonoj,
hodiaŭ ŝajnas esti ĉio tre diverse,
koketoj prancas nun, por mi estas perverse.
Mi aĝas sesdekkvin: aŭtuno de la vivo,
ni ĉiuj maljuniĝas, havas la motivon
la mia koko unufoje en monato
se kantus estus bona rezultato.
Vi audŭ la konsilon, de la olda viro,
kaj lasu vian kokon esti pioniro,
havigu liberecon, kaj igu lin flugadi
poste estos tro malfrue por li plue flirtadi.