Ioma paco
Bernd Meinunger
Traduko, ludado kaj kantado: Gregor Markič
Jutuba kanalo
Kiel la floro dum vintrokomenc'
kaj kiel la fajro en la frida vent',
kiel la koro haltinta sen bat'
mi fartas en iu tag'.
Mi vidas la nubojn en alta ĉiel',
birdkantoj resonas en mia orel',
mi kantas en nokt', por ke vivu la ter'
sen timo kaj sen danĝer'
Ioma paco, malmulta suno
por tiu tero, malmulta lumo,
ioma paco, malmulta ĝojo
ioman varmon deziras mi.
Ioma paco, la mondo floru
por ke la homoj ne plue ploru
ioma paco, malmulta amo
nur la esperon ne perdu ni.
Mi scias ke mia mizera kantad'
ne savos la mondon, ne ĉesos pafad',
mi sola similas al birdo en vent',
al de ŝtormo antaŭsent'.
Kantu kune ĉiu hom'
por ke vivu pace l'mond'