Fore estas la printempo por ni

Adi Smolar
Traduko: Daleč je za naju pomlad
Ludado kaj kantado: Gregor Markič
Jutuba kanalo


Nia aĝo jen videblas,
ŝarĝas nin de jaroj pez'
ni nun estas tre vundeblaj,
la mond' abundas je frenez'

Ni promenas nur apude
restas ĉiam en la hejm'
por ni oldaj en la mondo
ne ekzistas komprenem'.

Fore estas la printempo por ni
venis kun la aĝ' aŭtun'
antaŭ longe diris mi al vi: Mi amas vin,
tia estas la Fortun'.

Fore estas nia dolĉa junec'
sed bedaŭras mi malpli
ol grandegas mia kora neces'
iĝi aĝa sed kun ŝi.

Ni rakontas la memorojn,
vivo estis akra spert',
ni forgesis la dolorojn,
daŭris dum unu moment'.

Poste softe ni ridetas
ni kontentaj pro feliĉ'
bonhumore murmuretas:
esti kune estis riĉ'.

Ni meditas vivromanon,
"Enlitiĝu!" flustras ŝi
prenas mian feblan manon
en lito kuŝas pace ni.

Kuŝas ŝi kun mi dumnokte,
mi ja konas tuŝojn jam
akran penson pelas foren
kies estos lasta flam'?