En foiro de l' orient'

Angelo Branduardi
Traduko, ludado kaj kantado: Gregor Markič
Jutuba kanalo

En foiro de l' orient'
por du moneroj
blankan museton
aĉetis la paĉj'.

Kaj venis la kato
kaj voris la muson,
kiun paĉjo aĉetis
en foir' de l' orient'.

En foiro de l' orient'
por du moneroj
blankan museton
aĉetis la paĉj'.

Kaj venis la hundo
kaj mordis la katon
kiu voris la muson,
kiun paĉjo aĉetis
en foir' de l' orient'.

En foiro de l' orient'
por du moneroj
blankan museton
aĉetis la paĉj'.

Kaj venis la bastono
kaj frapis la hundon
kiu mordis la katon
kiu voris la muson,
kiun paĉjo aĉetis
en foir' de l' orient'.
 

En foiro de l' orient'
por du moneroj
blankan museton
aĉetis la paĉj'.

Kaj venis la fajro
kaj bruligis la bastonon
kiu frapis la hundon
kiu mordis la katon
kiu voris la muson,
kiun paĉjo aĉetis
en foir' de l' orient'.

En foiro de l' orient'
por du moneroj
blankan museton
aĉetis la paĉj'.

Kaj venis la akvo
kaj estingis la fajron
kiu bruligis la bastonon
kiu frapis la hundon
kiu mordis la katon
kiu voris la muson,
kiun paĉjo aĉetis
en foir' de l' orient'.

En foiro de l' orient'
por du moneroj
blankan museton
aĉetis la paĉj'.
 

Kaj venis la virbovo
kaj trinkis la akvon,
kiu estingis la fajron
kiu bruligis la bastonon
kiu frapis la hundon
kiu mordis la katon
kiu voris la muson,
kiun paĉjo aĉetis
en foir' de l' orient'.

En foiro de l' orient'
por du moneroj
blankan museton
aĉetis la paĉj'.

Kaj venis la buĉisto
kaj mortigis la virbovon
kiu trinkis la akvon,
kiu estingis la fajron
kiu bruligis la bastonon
kiu frapis la hundon
kiu mordis la katon
kiu voris la muson,
kiun paĉjo aĉetis
en foir' de l' orient'.

En foiro de l' orient'
por du moneroj
blankan museton
aĉetis la paĉj'.
 

Kaj venis la morto
kaj prenis la buĉiston
kiu mortigis la virbovon
kiu trinkis la akvon,
kiu estingis la fajron
kiu bruligis la bastonon
kiu frapis la hundon
kiu mordis la katon
kiu voris la muson,
kiun paĉjo aĉetis
en foir' de l' orient'.

En foiro de l' orient'
por du moneroj
blankan museton
aĉetis la paĉj'.

Kaj venis la Dio
kaj prenis la morton
kiu prenis la buĉiston
kiu mortigis la virbovon
kiu trinkis la akvon,
kiu estingis la fajron
kiu bruligis la bastonon
kiu frapis la hundon
kiu mordis la katon
kiu voris la muson,
kiun paĉjo aĉetis
en foir' de l' orient'.