Duono bela baldaŭ de la horoj,
vi tagoj de juneco, baldaŭ pasis,
naskigis vi por mi malmultajn florojn,
eĉ ili tuj velkintaj min forlasis.
Malofte por mi brilis sun' de gloro,
pli ofte ŝtormoj muĝis kaj frakasis.
Al vi juneco: Adiaŭ bonfartu!
La koro ĝemas: Dio ke vin vartu!
Gustumis frue mi la frukton- konon,
mortigis ĉiun ĝojon ĝi venena,
konstatis mi, ke konsciencon, bonon,
decidis damni mondo malkonvena,
mi sonĝis ami iun ajn personon,
sed fuĝis fru matene esper' malplena.
dezertan, tristan vidis mi justecon
sen doto forlasitan kaj saĝecon.
Boaton vane lau la vent' direktas,
al kiu la destino malfavoras,
la fato tiun tute ne protektas,
jam se en lullito malfeliĉa ploras.
Riĉulojn nur la fia mond' respektas
ne homo, oro iom nur valoras
Kaj ŝajnas ke estimiĝi sole indas,
menzog' ke menzogul' en vortojn vindas.
Viditaj tiuj aĉaj maljustaĵoj
ofendis mian koron per sangvundoj
sed tamen la juneca korbonaĵo
suferas pacience en profundo
el koro igas foren malicaĵojn,
forgesas malbonaĵojn en sekundo,
oazojn verdajn en dezert' starigas
en menso pentras kaj sin mem blindigas.
Ne havas la juneco la kapablon
imagi, ke mallonge ĉio daŭras,
kastelojn ĝi starigas el la sablo,
esperas kaj nenion ĝi bedaŭras,
sed tamen la oldaĝa
lernigas nin, kaj juste nin salajras.
Al vi juneco: Adiaŭ bonfartu!
La koro ĝemas: Dio ke vin vartu!