Kara homo, dum serena somera nokto iru al la Malnovurbo de Vilnius, kiam la luno naĝas sur la dormanta urbo, kiam malhelaj ombroj kovras la stratojn,multegon spertintajn dum jarcentoj, kiam en lunlumo brilas la turoj de preĝejoj kaj silentas nigraj kastelmontoj transe de Vilnia (tradukista noto: enflurivero de la pli granda rivero Neris en Vilnius). Rapide fluas akvo en Neris, sed pli rapide fluas tempo. Pereas imperioj, eroziiĝas reĝaj tronoj kaj ostoj, sed ĉi urbo daŭre staras kaj la horloĝo de la sonorilturo de la Katedralo sur la placo senlace nombradas ĝiajn horojn. Kaj nun, kiam ĝi lante batas la mallongajn noktajn horojn, iru ni malsupren laŭ la Kastela strato. Silentas domoj, palacoj, silentas stratŝtonoj. Jen maldekstre staras la preĝejo de Sankta Johano, la luna oro fluas sur ĝian ondantan frontonon kaj ĉe la absido milde, kvazaŭ rivera meandro kurbiĝas la strato. Jam videblas la turo de la Kastelo, fleksiĝis la peziĝinta pro nokta roso la trikolora standardo. Strateto maldekstren, strateto dekstren, flagras la lanterno en la strateta arko. Ni turnos ĉi tien. La streta Kastela strateto meandras tra senfenestrajn murojn, la pordegoj en la kortojn estas fermitaj, mallumas la duobla tegmento de la palaco de Olizaroj, jen estas la domo, en kiu antaŭ longa tempo loĝis Adam Mickiewicz.
La strateto finiĝas, transformiĝante en malgrandan triangulan placon. Dekstras grandega kruta tegmento de la preĝejo de Sankta Mikaelo kaj antaŭe, rekte ĉe Vilnia, kies plaŭdado aŭdeblas en la silento de la somera nokto, suprenleviĝas severaj, seriozaj muroj de la Bernardana preĝejo. Flugetas foren la nuba ombro, plilumiĝas paciĝintaj ĉeriveraj arboj. La sonorilturo de Bernardanoj... Ĉu vidas vi, kiel el mallumo elnaĝas konstruaĵo de mirinda gracieco kaj leĝereco. La streĉita arko de fasado suprenlevas la centran turon, ĉiuj fasadaj linioj, kurbiĝante, tremante kuras supren, kaj ŝajnas, ke ilia movado ne ĉesas sur turopintoj, sed iras supren, pli supren, tien, kien strebadas la homa koro dum longaj jarcentoj. Estas tiom da libero, da leĝereco en tiu supreniro, ke spektante supreniĝas ankaŭ via animo, malpezas en via brusto kaj ekbrilas via spirito. Tio estas la preĝejo de Sankta Anna. Ĝi aspektas tiom malpeza, ke ŝajnas al vi, ke vi prenus kaj metus ĝin sur sian eltenitan polmon. La kurantaj jarcentoj ne aŭdacis tuŝi ĝian belecon, do eĉ hodiaŭ ĝi staras, kia estis konstruita antaŭ pli ol kvarcent jaroj. Rigardu pli atenteme. Ĉu vi vidas? La subo de la fasado estas glata, monotona, nur pli supre ekas la mirinda ludo de linioj. Kvazaŭ alia mano estus transpreninta la krajonon de la arkitekto, ĉu? Sidiĝu kaj aŭskultu.
Ĝuste je la fino de la 15a jarcento vivis en Litovio fama majstro Vaitiekus (elparolu – Vajtjekus). Konstruadis li Diajn hejmojn, konstruis palacojn por la dukoj de ĉi mondo, kaj disfamiĝis la majstro tra la tuta lando.
Sed homaj jaroj kuras tre rapide. Ne sukcesis li eĉ ĉirkaŭrigardi, kaj jen –blankiĝis liaj tempioj, jam tute neatendite ektremadis la mano, ne sufiĉe akra ekestis la rigardopovo. Ankoraŭfoje bedaŭris la majstro, ke Dio ne donis filon al li. Nur unusola filino Marija kreskis bela kaj rekta kvazaŭ tilio. Sed ne virina okupo estas konstrui kastelojn kaj preĝejojn. Al kiu estos transdonindaj la sekretoj de lia metio, kiu plenumos liajn intencojn, kiu daŭrigos lian genton kaj famon?
Laboris kun li juna submajstro Jonas. Vigla, observema kaj prudenta fraŭlo. Unufoje, levinte la okulojn de la desegno, ekvidis la majstro ilin ambaŭ antaŭ si, ruĝiĝintajn, sinĝenajn, timemajn. Ne kontraŭstaris la majstro, benis ilian unuiĝon. Verŝajne tia estis la Dia volo. Kia estis ĉies ĝojo, kiam baldaŭ naskiĝis bela kaj forta nepo. Rektiĝis la kurbiĝinta dorso de la majstro – jen estas, kiu transprenos la talenton kaj famon de Vaitiekus, jen kiu daŭrigos liajn laborojn!
Neatendite la majstro ricevis la mendon de la plej fama persono, la reĝo, la Granda Duko de Litovio – konstrui la preĝejon de Sankta Anna. Ektremis lia koro, ĉar antaŭsentis li, ke tio estos la lasta laboro en lia vivo. Kaj ekrevis li konstrui tian preĝejon, ke multegaj generacioj miru pri lia talento kaj menciadu lian nomon. La preĝejo devas postvivi multajn jarcentojn. Fortika, serioza, fiera.
Dum multaj noktoj flagris kandela lumo en la fenestro de la majstro, kuradis senlace sur la papero plumba krajono. Kaj la rezulto ne estis taŭga, ne estis. Neelteninte, ankaŭ bofilo ĵetadis rigardojn al la desegnaĵo.Unu vesperon, kiam ĉiuj jam dormis, kiam la urbaj pordegoj estis ŝlositaj, li iris en la ĉambron kaj diris:
- Patro, vi ĉiam penegas, penegas. Kial vi bezonas tiujn pezajn, fortikajn formojn? La preĝejo devas esti malpeza kiel homa penso, kiu strebas alten al la Dio. La turoj devas ŝvebi en la bluo de la ĉielo kiel revo kaj same kiel la homa revo ĝi samtempe devas neniel forŝiriĝi de la tero.
La bofilo prenis krajonon, folion de papero kaj rapide ekdesegnis.
- Jen. Longe mi pensis kaj cerbumis. Por kio estas tiu grandiozeco? Estu ĉio malpeza, gracia, malforta kvazaŭ la homa vivo sur ĉi tero. Kaj kvazaŭ la homa animo leviĝu tiu malforteco, strebu ĝi alten, alten.Kaj, - daŭris la ekrevinta bofilo, - mi konstruos ĉi preĝejon el tridek tri formoj de brikoj, tiom da formoj, kiom jaroj vivis surtere Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Kaj la formo de ĉiu briko prezentos unu jaron de lia vivo, kaj...
- Eble vi eldrinkis la grandan kornon da medo, ke tiajn sensencaĵojn vi parolas? Via preĝejo, - la majstro kolere forpuŝis la desegnaĵon, - ruiniĝos post la unua ekterno de bigotino. Gracieco, strebado alten! Sensencaĵo! La Dia domo devas esti fortika kaj eterna, same kiel li mem. Kaj vi ĉi tie desegnaĉis kvazaŭ infano sur sablo.
La bofilo ne cedis. Vort’ post vorto, vort’ ĉe vorto ili tiom ekdiskutis, ili tiom ekkriegis, ke la nepo en la ĉambreto transmure ekploris. Marija alkuris. La maljunulo ekkoleris tute serioze.
- Vi nur aŭskultu, tiu flavbekulo instruas min! Min, al kiu kliniĝis reĝoj kaj dukoj, min, kies konstruaĵoj staras sur la tuta Litova Duklando. Jen, - li ĵetegis sian krajonon, - ekkonstruu, se vi estas tia saĝulo.
- Bone, - subite diris Jonas. Lia vizaĝo estis blanka, la lipoj kunpremitaj, kaj survizaĝe estis tiom da decidemo kaj firma volo, ke eĉ la maljunulo por eta momento trankviliĝis. Sed forestis cedemo en lia karaktero, do li batfermis la pordon kaj foriris.
La bofilo ne detruis la ĝisnunan konstruitaĵon de la bopatro. Elkreskis ampleksa skafaldaro, laboregis masonistoj, laboregis ĉarpentistoj, la bofilo pasigis tagojn kaj noktojn en la konstruejo, tamen la bopatro eĉ ne rigardis tiudirekte. Sidadis li hejme moroza, neparolema, nur fojfoje vizitadis ian ajn drinkejon sur la Kastela Strato. Tie li aliĝadis aliajn maljunulojn kaj ili daŭre grumbladis: kia difektiĝinta estas junularo, kiel ili ne estimas la morojn kaj pliaĝulojn. Li revenadis hejmen eĉ pli kolera, pli moroza. Eĉ la nepa rido ne plu ĝojigis lin. Ĉie li vidis fantomojn de malico, malestimo kaj ĉiam ŝajnis al li, ke ĉiuj mokas lin. Vane provis konsoli lin la filino, vane provis diri interpacigan vorton la bofilo. La bopatro nur demandadis:
- Eble vi jam finis sian konstruaĉaĵon? – kaj aŭdinte, ke ankoraŭ ne, li kontente ridetaĉadis: - Ne finos vi. Vi ankoraŭ venos al la maljuna majstro Vaitiekus, vi ankoraŭ kisos lian manon.
Unufoje la bofilo respondis:
- Jes, mi finis. Nun postrestis nur la deskafaldigo. Kaj la interno atendas.
La maljunulo timskuiĝis, kaptis sian mantelon for de la hoko kaj ek – tra la pordo.
- Kien vi ekas, paĉjo? – provis haltigi lin la filino.
- For de vojo! Tio ne estas afero por virinaĉoj. Ni iru! Montru vian faritaĵon. Ekmirigu maljunan maltaŭgulon.
La majstro kuregis per tiaj longaj paŝoj, ke la junulo apenaŭ sukcesis kunkuri. Antaŭsentante malbonon, Marija urĝe vestigis la infanon, surmanigis lin kaj postkuris la virojn.
La unua haltinta estis la maljuna majstro. Tiam naĝis tra la ĉielo klara aŭtuna luno, same kiel nun, kaj en ĝia opala lumo la spertinta okulo de la majstro eĉ tra la densa reto de skafaldaro ekvidis la konturojn de la nova preĝejo, kaj malbona sento piketis lian koron. En sia tuta vivo li estis vidinta nenion similan. Malpezetaj turoj naĝis en lunlumo kaj ŝajnis ŝanceli antaŭ tuja terfalo. Li faris ankoraŭ kelkajn paŝojn kaj komprenis, ke la vidaĵo estas preĝejo de nekutima beleco. Ĉu lia tuta vivo, lia longa kaj malfacila laborego estis vana? Ĉu vere tiu flavbekulo per sia unua laboro, detruis, forstrekis ĉion, faritan de li, fama majstro Vaitiekus, pro kiu rivalis reĝoj kaj dukoj?
- Ni supreniru, - anhele elparolis li, - supren. Mi puŝetos permane, kaj viaj knabaĉaj turoj disfalos kvazaŭ karta dometo.
Vaitiekus kuregis supren tra skafaldaro. Supreniris ankaŭ Jonas.
- La diablo, la diablo, - anhelvoĉis Vaitiekus, - helpis al vi konstrui la preĝejon. Tio superas homajn fortojn. Helpu la diablo vin ankaŭ nun.
Kaj li frapegis la bruston de sia bofilo.
Tiu kriegis, provis kapti tabulon de la skafaldo. Kriegis ankaŭ Marija malsupre, premante la fileton al sian bruston. La korpo obtuze alfalis malsupren kaj verŝiĝis sur la ŝtonoj la juna sango.
Kaj Vaitiekus kun blanka distaŭzata hararo kuradis sur la skafaldaro provante forpuŝi, surterigi permane unu aŭ la alian turon. Li blasfemadis, pugnominacis al la ĉielo, ploris kaj forŝiradis siajn harojn. Nur sekvontmatene li estis kaptita de homoj. La maljuna majstro estis freneziĝinta. Neniu konas, kie estas lia tombo.
Jen tia estas ĉi malgaja rakonto. Ne efektiviĝis lia aŭguro – la preĝejo de Sankta Anna staras ĝis nun, kvankam ruinigis tiun landon pestoj kaj militoj, furiozis ŝtormoj kaj ventoj, bruegis tondroj kaj lumegis fulmoj. Ĝi staras kaj ĝojigas ĉiun, kies koro kaj animo estas belsentema.
Longe funebris Sigismondo Aŭgusto ( Li estis de 1548 ĝis sia morto reĝo de Pollando, kaj jam ekde 1529 grandduko de Litovio. Dum lia regado la du apartaj landoj Pollando kaj Litovio, unuiĝis al unu komuna ŝtato Pollando-Litovio kiel rezulto de la Lublina Unio (interkonsentita en 1569. - Vikipedio). pri sia edzino, reĝino Barbara. Frua prujno blankigis liajn tempiojn, perdis lumecon kaj brilon liaj okuloj, sed la plej terura horo venis al la reĝo, kiam foje li provis memori la vizaĝon de sia amatino kaj ne sukcesis tion fari. Li memoris la flustradon de ŝiaj vestoj, la sonon de ŝia voĉo, ŝian malpezan irmanieron, tamen la vizaĝo, rigardo, multfoje ame kaj milde akompanintaj lin, forgesiĝis en la nebulo de tempo kaj malgraŭ grandegaj penoj, la reĝo ne povis revivigi ilin en sia memoro.
Ekzorgis pri tio kaj ektristis la reganto. Li plendis pri tio al sia palacdoktoro, ordonis, ke la astrologo observu la situon de la steloj. Tamen senefikaj aperis la kuracherboj kaj la astrologo ĉiumatene asertadis, ke la stela disordiĝo ĉiam estas malĝusta, ke estas atendinde, ĝis Venuso transiĝos al la orbito de Saturno, ĝis la Malvarma Luno transveturos la sepan sferon, ĝis... Kaj la horoj ŝutiĝis kvazaŭ sableroj kaj tagoj fluadis kvazaŭ akvo... Sentis la reĝo, ke nelonge li jam tenos la sceptron en siaj manoj, ke nelonge jam liaj piedoj paŝados laŭ la vojetoj de ĉi tero kaj li nenion pli deziris ol almenaŭ unu solan fojon ekvidi la vizaĝon, kiu iam ege ekscitadis lian koron.
Jam transsaltis la suno la aŭtunan ekvinokson, jam plilongiĝis la mallumaj horoj, jam fortiris ventoj la lastajn flavajn foliojn en la reĝaj ĝardenoj, kiam nekonate el kie aperis en Vilniuso kaleŝo, trenata de kvar nigraj ĉevaloj. Poste homoj asertadis, ke la kaleŝo ne veturis la urbon tra la granda pordego, sed abrupte aperis en la Granda Strato. Malalteta lama servisto saltis de la seĝo kaj kompleze malfermis la kaleŝan pordeton. Elkaleŝiĝis alta viro kun nigraj akraj okuloj, ĉirkaŭvolvinta sin en longan vojaĝmantelon. Li diris ion en nekomprenebla lingvo al sia servanto, tiu humile elaŭdis, kliniginte sian kapon, kaj fie lamante malaperis tra la palaca pordo. Ĉirkaŭstarantaj gapuloj penis ekvidi la vizaĝon de la nekonatulo, preskaŭ tute kaŝitan sub longa kapuĉo, sed la okuloj de la viro tiel pikis, ke ili nevolonte turnis sin flanken. La saman vesperon en ĉiuj drinkejoj de Vilniuso oni parolis , ke estas veninta el Praho Tvardaŭskis, la granda sorĉisto kaj magiisto. Unuj parolis ke li jam daŭras vivi kelkcent jarojn, ke li mortas kaj revivas helpe de siaj sorĉoj kaj, kompreneble ankaŭ de diablo. Aliaj kalkuladis nevideblajn riĉojn de la sorĉisto, triaj asertadis, ke la urbo ne evitos minacantan malfeliĉon.
Sekvantmatene ĉe la pordego de la domo, kie estis la granda magiisto ekloĝinta, haltis la palaca kaleŝo kun reĝaj blazonoj. Tvardaŭskis‘on atendis en la palaco Sigismondo Aŭgusto mem.
La sorĉisto arogante iris tra la ĉambregoj de la palaco, kaj lia alta seka figuro ne respeguliĝis en la grandegaj speguloj.La korteganoj estime klinadis sin, interflustradis kaj perokule sekvadis Tvardaŭskis‘on. Sed la sorĉisto sekvis la viglan paĝion, tute ne atentante ilin.
Zigmundo Aŭgusto sidis sur mola seĝo, tegita per ruĝa veluro, apogante la laciĝintan kapon per dekstra mano. Ekvidinte la magiiston, li plivigliĝis kaj mansignis al la paĝio. La sorĉisto genuiĝis sur unu genuo kaj malalte klinis sin.
- Mi venis, via Reĝa Mošto, laŭ via ordono.
La reĝo longe rigardis al la sorĉisto kaj poste demandis:
- Ĉu vi povas fari, kion mi petis?
- Jes,- senhezite respondis Tvardaŭskis.
La reĝo kunplaŭdis la polmojn kaj enkuris la sama paĝio.
- Konduku lin,- la reĝo enpensiĝis, - konduku lin en la kvarangulan turon, rigardantan la riveron Neris. Momenton, - haltigis li la paĝion, prenante monujon de sur la rimeno, - donu al li.
Tvardaŭskis refoje malalte kliniĝis.
- Dum la Nokto de Mortintoj ĉio estos preta, Via Moŝto.
Ili amabŭ malaperis malantaŭ la pordo kaj la reĝo reapogis la kapon per mano.
La kvarangula turo de la Submonta Kastelo staris malantaŭ la Arsenalo kaj tra ĝiaj mallarĝaj fenestretoj videblis aŭtuna, superakviĝinta Neris. La magiisto ekloĝis en la supra etaĝo en malgranda volboplafona ĉambreto. La gardistaro de la kastelo nun ĉiunokte vidadis flagrantan flameton en la turaj fenestroj, kiu neestingiĝadis ĝis la malfrua aŭtuna aŭroro. Eniro en la turon estis strikte malpermesata.
Fojfoje malfrua pretervagulo ekvidadis ankaŭ la malserenan figuron de la magiisto mem, aŭdadis strangajn sonojn kaj enŝultriĝinte la kapon rapidigis sian paŝadon.
Malluman vesperon de Vesproj, kiam tremis sur tomboj kandelaj lumoj kaj en la Katedralo eĥosonis funebra meso, la reĝo, akompanata de neniu, eliris el la palaco kaj turnis sin en la direkton de la turo. La gardistoj malfermis pezan, fere ĉirkaŭforĝitan pordon, kaj la reĝo ascendis la mallarĝan spiralan ŝtuparon. Fajfis vento supre de la turo, tra la rapide flugantaj nuboj trembriladis pala, timiĝinta vizaĝo de la luno.
La magiisto, vestita per nigra larĝmanika kapoto, jam estis lin atendanta.
Lia tuta vestaĵo estis brodita per misteraj kabalistaj signoj. La muroj de la ĉambro ankaŭ estis tegitaj per nigra ŝtofo kaj sammaniere ornamentitaj per signoj.
Sen ia vorto la sorĉisto mansignis al apogseĝo, staranta en malluma angulo. Ĉe alia muro de la ĉambro staris eta sesangula tableto, sur ĝi kuŝis dika libro kun pergamenaj folioj kaj malserene trembrilis la lumo de soleca kandelo. Super la tableto pendis spegulo kadrigita per paliĝinta argenta ornamo.
La magiisto malfermis la libron, lumigis la kandelojn en la ĉespegulaj kandelingoj – la ĉambro ne plilumiĝis – kaj, turninte sin al la reĝo, diris:
- Via Reĝa Moŝto, hodiaŭ vi vidos, kion vi deziris, sed mi diras al vi – rigardu malvarme kaj senemocie. Ne movu, ignoru ĉiun neatenditaĵon.
La reĝa koro batis forte kaj rapide. Ŝajnis al li, ke la la tuta ĉambro reeĥas liajn korbatojn.
El grandegaj kalikoj, kiujn la reĝo ne estis antaŭe observinta, ekleviĝis aroma blanka fumo. La tuta ĉambro pleniĝis per blanka nebulo,turnanta la kapon de la reĝo. La nigra figuro de la magiisto miksiĝis kun la mura ŝtofo.
- Rigardu la spegulon, Suvereno, - aŭdiĝis kvazaŭ elforege la voĉo de la magiisto.
La magiisto ekflustris nekompreneblajn vortojn. Subite el la argenta profundo de la spegulo tra la aero rekte al la reĝo leĝere flugis blanka ombro de virino. Ĝi klariĝis, akirante formon. La reĝo ekvidis palajn manojn, etenditajn al li, poste vizaĝon, bonege konatajn lipojn, brovajn arketojn, okulojn, rigardantajn al li kun amo kaj tristo. Ili vokis, invitis lin. Forgesinte ĉion, la reĝo ekkriis: „Barbara!“kaj ĵetis sin antaŭen kun etenditaj brakoj.
La kandela lumo ŝanceliĝis, ekbrilis la respeguliĝoj de flametoj, la spegulo malsereniĝis kaj la ombro de la virino malaperis. La reĝo refalis en la apogseĝon kaj kovris sian vizaĝon per manoj.
- Ĉu vere ĉio en ĉi mondo estas nur ombro?
La magiisto riproĉe balancis sian kapon:
- Mi admonis vin, Via Reĝa Moŝto.
Post tio ne longe vivis la reĝo, kaj Tvardaŭskis malaperis same neatendite, kiel li estis montriĝinta. Oni parolis, ke li tamen ne sukcesis friponi la diablon kaj li devis fordoni al li sian nigran animon. La kvarangula turo rigardanta al la rivero Neris estis por longa tempo nomata la Turo de Tvardaŭskis. Kun la fluo de tempo ĝi ankaŭ detruiĝis kaj malaperis, kiel multaj aliaj konstruaĵoj de Vilnius. Nur en la legendo ĉio vivas, ĉio estas eterna.
Kuras jaroj kaj pasas jarcentoj, generacio ŝanĝas generacion, sed ne mallumiĝas la suno en la ĉielo kaj ne mortas la legendoj de la nacio. Ĉar en ili estas la memoro de la nacio, ĉar en ili estas la reviviga forto por la popolo dum malfacilaj horoj.
Jen jam sescent jarojn staras la Trakaja Kastelo sur la insulo de la lago Galvė, jam sescent jarojn loĝas karaimoj en Trakaj. Veturigis ilin el la malproksima Krimeo ĉe la Nigra Maro la granda litova duko Vytautas (prononcu ‘Vi-taŭ-tas) kaj loĝigis ilin en sia lando. Senpaca estis la tempo, senpacienca estis la granda duko. El okcidento per glavo minacis la kruckavaliro, per fero ĉirkaŭvestita, la sudajn teritoriojn de la duklando lavange atakadis la hordoj de tataroj, norde embuskis malica moskovito, kaj ankaŭ la envian mozuron la duko ne povis konfidi. Tamen la duko ĉiam povis fidi la fidelajn karaimojn. Ili akompanadis Vytautas’on en multnombrajn militajn entreprenojn, gardis la Trakajan kastelon, kaj neniam ilin tentis la flava oro de la kruckavaliro, neniam luldormigis iliajn orelojn la dolĉa lango de moskovito. Estimis kaj amis la karaimoj la grandan dukon, kaj la granda duko ankaŭ estimis kaj amis ilin.
Malfacila estis la vivo de la duko, rigora estis la karaktero de la duko, fermita estis lia koro. Reveninta el malproksima milita kampanjo, li ofte fermadis sin en la Trakaja Kastelo kaj dum monatoj la defensiva ponto restadis levita, kaj dum monatoj neniu vidis la dukan vizaĝon nek aŭdis lian voĉon. Neniu konis, kiaj pensoj lin malpaciencigis, kiajn militkampanjojn li antaŭvidadis. Vane blovadis la kornon mesaĝistoj el foraj landoj, ne descendadis la defensiva ponto kaj ili devis atendi kaj grasiĝadis iliaj ne rajdataj ĉevaloj... Ne ekzistis homo aŭdacinta ĝeni la dukon dum tiuj tagoj.
Sed resonas danĝeranonca korno, repenetras en Litovion tataroj el siaj stepoj. Selas la karaimaj militistoj siajn ĉevalojn, selas la ĉevalon de la duko, krakante malleviĝas la kastela ponto kaj bruas la hufoj de iliaj rapidkuraj ĉevaloj.
Kuras tagoj, iras monatoj, jam duonpasis la vintro, jam ekbrilis la printempa suno, sed ne revenas la karaimaj militistoj, ne revenas la granda duko. Eksopiris pri siaj edzoj la karaimaj virinoj, ekploris iliaj infanoj, malpacienciĝis kaj ekzorgis eĉ la centjaraj maljunuloj. Eble pereis en la malvarmaj stepoj la granda duko, eble pereis kune ankaŭ ĉiuj karaimaj viroj?
Kiam la riveroj ekfluigis glacipecojn, kiam ekdegelis neĝo en profundo de arbaroj, kiam ekporecis la glacio sur la lago Galvė, ununokte kun la unua printempa tempesto revenis la duko kun siaj herooj. Revenis kaj fermis sin en la kastelo.
Akvoriĉa estis la printempo de tiu jaro, dika estis la glacio sur la lago de Galvė. Fluis kaj fluis riveroj kaj riveretoj de degela akvo, jam degelis eĉ la dika glacio sur lagoj, kaj la akvo ne ĉesis levi sin. Elbordiĝis kvazaŭ maro la lago de Galvė, elbordiĝis Skajstis, altiĝis la riveroj Luka, Akmena, formiĝis ĉiuj en vastegan maron kaj la akvo levis sin plu kaj plu. Jam estis subakvitaj la karaimaj domoj, jam preskaŭ tute malaperis la plej altaj montetoj, kie rifuĝejon serĉis virinoj kun infanoj kaj dombestoj. Kaj la akvo levis sin ne intencante ĉesi.
Nur la kastelo staris senmove, malatentante la minacon de la amasiĝintaj akvaj ondoj. Tiam la karaimaj virinoj kuraĝiĝis. Forligis ili boaton kaj naviginte al la kastelo kun laŭta plorego ekvokis la dukon.
Malfacile, knarante malfermis ferkovrita pordego de la kastelo kaj aperis la duko mem. Lian blankan ermenpeltan mantelon taŭzis kolera ŝtorma vento. Ĉirkaŭrigardis li rigore la malglatajn ondojn, superaltiĝintajn akvojn kaj demandis la plorantajn virinojn:
- Kio okazis, miaj fidelaj karaimoj?
Kaj rakontis al li la virinoj sian grandegan malfeliĉon. Elaŭdis ilin la duko kaj diris:
- Boatu hejmen.
Tiel dirinte, li malaperis en la kastelo.
Malgajiĝis la virinoj, timo kaj malespero ekregis en iliaj koroj. Sed jen ili vidas – remalfermas la peza pordego kaj elrajdas Vytautas mem sur blanka ĉevalo. Rajdis la duko al la akvo kaj la ĉevalo klinis sin por trinki. Trinkis la ĉevalo kaj trinkis. Trinkis kaj trinkis. Jam la suno saltis tra duontago, jam vespera ruĝo aperis en la ĉielo kaj la ĉevalo trinkas kaj trinkas. Kaj ekmalleviĝis la akvo kaj revenis en siajn bordojn la rivero Luka kaj jam relokiĝis la akvoj de la lago Skajstis.
Tiam desaltis de la ĉevalo la duko, polmbatetis lian flankon kaj forgalopis la ĉevalo. Galopis la ĉevalo, peze tremis la grundo sub liaj hufoj. Kaj tiam ekkriis la homamaso:
- Tyrylgiej bijimiz! Vivu nia duko!
Oni diras ke de tiam en profundo de arbaroj ekestis lago. Stranga lago. Ne floras en ĝi akva lilio, ne plaŭdas fiŝo dum someraj vesperoj, eĉ birdo timas flugi trans ĝian akvon.
Kaj ankaŭ rakontas karaimoj, ke dum granda malfeliĉo, kiam vizitos ĉiujn teruraj malsukcesoj, el bluaj arbaroj aperos la blanka ĉevalo de Vytautas por savi ilin.
Bela estas Vilnius. Bela estas ĝi dum mateniĝo, dum la rapida kuro de la tago kaj dum la vespera enpensiĝo. Dum falas sur ĝin la leĝera verdo de printempo, aŭ regas la lanta litova somero en la parkoj, aŭ susuras la oraj aŭtunaj folioj sub la piedoj, aŭ malsupreniĝas en ĝiajn mallarĝajn stratetojn neĝo tra la blua nebulo – ĉiam bela estas Vilnius. Kaj vi ne perceptas, kiam ĝi estas pli bela. Multe spertintaj kaj multe vojaĝintaj homoj diras, ke malmultaj estas similaj urboj en la tuta bunta mondo. Kaj mi kredas, ke ili pravas.
La legendo rakontas kaj malnovaj analoj konfirmas, ke la lasta Gediminido, la granda duko de Litovio kaj la reĝo de Pollando Sigismondo Aŭgusto, el ĉiuj urboj de sia granda lando plej amis la grizan Vilnius‘on. Eble pro tio, ke ĉi tie lia prapatro duko Gediminas sonĝis la Feran Lupon, hurlantan potencvoĉe, kaj eble pro tio - laŭ la atesto de homoj de antaŭ longe pasintaj tempoj - ke Vilnius dum la jaroj de lia regado estis la plej bela urbo en la mondo. Flagris elegantaj palacoj, altiĝis blankaj turoj de preĝejoj, sur la monto staris la olda kastelo de Gediminas kaj transe de la rapida rivero Vilnja, transe de la sekreta Neris etendiĝis sur montetoj kaj verdis, kaj bluis grandegaj arbaroj, karesantaj la koron de litovo. Ekŝatis Vilnius‘on la reĝo kaj grandan parton de la jaro, malgraŭ la grumblado de Krakovaj sinjoroj, li pasadis ĉi tie.
Ekleviĝis grandega palaco ĉe la piedo de la Kastela monto, kurieroj de Sigismondo Aŭgusto traserĉadis la plej forajn landojn, kaj domaĝante nek oron, nek arĝenton, aĉetadis kristale klarajn Veneciajn spegulojn, maldikflankajn diafanajn ujojn el ĉina porcelano, pentraĵojn de famaj italaj pentristoj, tapiŝojn, brilantajn per ĉiuj koloroj de ĉielarko el la malproksima persa lando, mirinde gravuritajn pokalojn kaj pletojn el Aŭgsburgo, ĉar ĉion belan ŝatis la suvereno. En la ĉambregoj de la palaco sonis milda muziko, karesante la dorlotitajn orelojn de la reganto, senripoze knaradis la plumoj de poetoj, kreante belsonajn odojn, agrablajn por la koro de la reĝo. Neniam en Vilnius tiel prosperis arto kaj elegantaj metioj, neniam estis tiel gaje en Vilnius, kiel dum la regado de Sigismondo Aŭgusto. Mirinda estis la tempo! Ankaŭ nobeloj, strebante ne resti malantaŭe de la reĝo, ankaŭ konstruadis kaj ornamadis siajn palacojn, invitante metiistojn kaj muzikistojn el ĉiuj landoj. Palpebrum’ rapide plibeliĝis la urbo!
Multaj rakontoj kaj mitoj postvivis tiun tempon. Jen unu el ili. Ni ĉiuj scias, ke Sigismondo Aŭgusto kontraŭ la volo de la polaj sinjoroj sekrete edziĝis je Barbara Radziwill, laŭ la atesto de tiutempuloj, virino nekutime bela. Tio okazis komence de somero en la Reĝa kapelo de la Katedralo, kiam super la urbo naĝis hela plenluno per orkoloro lumiganta kastelojn, palacojn, turojn de preĝejoj. Dum du jaroj malfavoris tion la sinjoroj, ne agnoskante Barbara’n Radziwil reĝino, sed finfine, en la jaro 1550 en Krakovo ŝi estis solene kronigita. Tamen ne longe ĝuis sian feliĉon Sigismondo Aŭgusto. Post unu jaro Barbara Radziwill mortis. Estis homoj, kiuj flustre klaĉadis, ke ŝi estis venenigita de Bona Sforza, patrino de Sigismondo Aŭgusto, kiu ege kontraŭstaris la edziĝon de sia filo. Laŭ la antaŭmorta volo de la reĝino, ŝi devis esti entombigita en ŝia naskolando. Lante rampis la sepulta procesio el Krakovo al Vilnius, kaj la tutan longan vojon Sigismondo Aŭgusto piedire sekvis la ĉerkon de sia edzino. La reĝino estis entombigita en la kelo sub la granda altaro de la Katedralo. Tie ŝi ripozas ĝis nun.
Ekde tiam malaperis gajeco en la reĝa palaco, la Malsupra kastelo. Sigismondo Aŭgusto ordonis, ke la edzina ĉambro estu tapetita per nigra veluro kaj tie longajn horojn li pasadis en silento, neniun permesante alproksimiĝi. Silentiĝis la palaco, nur en la malplenaj ĉambregoj reeĥadis la lacaj paŝoj de la reĝo. Dum la lunaj noktoj de la komenco de somero la reĝo ofte supreniradis la turon de la kastelo de Gediminas kaj profunde enpensiĝinta rigardadis al la urbo, kie pasis la plej feliĉaj tagoj de lia vivo.
Sigismondo Aŭgusto mortis en la jaro 1572, vivinte apenaŭ kvindek du jarojn, tamen tiomaĝa li jam aspektis malsanema, malforta maljunuleto.
Kiam pasis unu jaro post la reĝa morto, kiam super la urbo naĝis la unua somera plenluno, en la turo de la kastelo de Gediminas aperis figuro, ĉirkaŭkovrita per longa mantelo. La urbanoj tuj rekonis la reĝon. Li rigardis al la urbo, la Katedralo, en kiu iam okazis la sekreta geedziĝo, al ĉirkaŭita de mirinda ĝardeno palaco de Radziwill, en kiu iam loĝis Barbara Radziwill, kie li kaŝe vizitadis ŝin, al la Malsupra kastelo, kie pasis la mallongaj horoj de ilia amo.
Tio ripetadis ĉiun jaron. Post la leviĝo de la somera plenluno, la urbanoj ekvidadis malluman figuron de la reĝo en la turo de la kastelo. Nur ĉiujare lia vizaĝo iĝis pli kaj pli malgaja. Pro neglekto malaperis la Radziwilla palaco kaj la ĝardenoj, estis rekonstruita la Katedralo, poste estis ruinigita la palaco de la Malsupra kastelo. Kaj la reĝo staradis kaj gvatadis la malaperantan en lia rigardo urbon, kiu iam estis tiel ĉarma. Ekruiniĝis ankaŭ la turo de la kastelo de Gediminas. En nokta silento pumfaladis la mura ŝtono kaj susurante tra alta herbaro, ruliĝadis de kruta deklivo en sube fluantan rapidan Vilnian. Nur ĝi sola ne ĉesis porti sian akvon en la enpensiĝintan riveron Neris. Detruiĝis la turo kaj fajfadis vento tra ĝiaj malplenaj fenestroj.
Kaj venis tempo, kiam la reĝo plu ne aperis kaj depost tiam neniu plu vidis lin.
Eĉ la potenculoj de ĉi mondo iam ŝatas ŝercadi. Oni diras, ke la duko de Birĵaj kaj Nesviĵjus Karol Radziwill, pro sia kutimvorto nomata Sinjor‘ Afabla, tre ŝatis ŝercojn. Onidire pro sukcesa spritaĵo li ne domaĝis grandegan monsumon aŭ sakon da oro.
Radziwill vivis en la dua duono de la 18 jarcento, kiam la Litova-Pola respubliko jam estis disfalanta. La arbitro de magnatoj atingis la plej altan punkton. Ĉiu deziris esti sia propra sinjoro, sia propra reĝo. Kvankam minacis la levanta Ruslando, Pruslando, la avida Aŭstrio, la sinjoraro droninta en aroganteco kaj lukso, malzorgis pri la lando, aŭ eble la antaŭsento de la pereo de la regno amarigis iliajn korojn kaj igis ilin serĉi sinforgeson en la kapturno de baloj kaj amuziĝoj. Kiu nun povus kompreni?
Karol Radziwill famiĝis pro siaj strangaĵoj ne nur en Respubliko, sed ankaŭ en la tuta Eŭropo. Fabelaj riĉoj, multego da bienoj, la nombron de kiuj eĉ la duko ne konis, kaj Radziwill mem, altstatura, korpulenta, mirigis ĉiujn per sia forto kaj eltenemo ĉe la festena tablo. Li ŝercante kapablis rektigi hufferon, pro la drinkita vino ruĝiĝis nur lia vizaĝo, sed la mano ĉiam restis forta, la menso kutime hela. La grandega kastelo de Nesviĵjus, kiu postvivas ĝis nun, mirigis gastojn per sia eleganteco.
Ĉi tie staris oraj naturstaturaj figuroj de dekdu apostoloj, unu ĉambrego estis dekoraciita nur per arĝento – arĝentaj estis la seĝoj, arĝenta estis grandega tablo, arĝentaj estis spegulkadroj, ujoj, eĉ la muroj estis kovritaj per arte dekoraciitaj arĝentaj platoj. Karol Radziwill estis tre gastama. Kiam la gasta kapo peziĝadis pro la drinkita vino, malfermiĝadis grandega peza pordo kaj aperadis ursoj, vestitaj per dukaj livreoj. Sur grandegaj pletoj ĉiu portadis po centon da grandegaj pokaloj da vino. Kiam la ursoj kapskuante ĉirkaŭiradis la tablojn, la haroj ekstariĝadis sur la kapoj de timiĝintaj gastoj.
Iam, junginte ses ursojn , Radziwill alveturis al la Sejmo (parlamento de Pola- Litova Respubliko – klarigo de la tradukinto) en Varsovion. Ekestis ega tumulto. La timiĝintaj bojaraj ĉevaloj ekstaris sur malantaŭaj gamboj, elseligis la rajdantojn, rompadis kaleŝojn, disŝiradis la jungilaron. Radziwill ridegis kaj lia servisto senavare disdonadis orajn dukatojn por ĉiu suferinto.
La haŭto de grandega virbovo ne sufiĉus skribe registri ĉiujn spritaĵojn kaj aventurojn de la duko, do mi rakontos nur unu.
Unu malfruan aŭtunon Radziwill enue pasigis la tempon en la kastelo de Nesviĵjus. Lin tedigis ĉasadoj kaj drinkado kaj krome la senfina aŭtuna pluva vetero turmentis la dukon. Sulkiĝinta kaj ĉikanema Radziwill promenadis tra sennombraj ĉambregoj de la palaco kaj nenio lin ĝuigis. La kuiristo trosaligis la pasteĉon, la ĉevalisto malsanigis lian plej amatan ĉevalon, kaj kiam tremanta pro timo barbiro tranĉetis la dukan mentonon, Radziwill ekkoleriĝis entute:
- Mi ne estas buĉota de vi porko. Malsaĝulo, animalo sencerba, Radziwilla sango ne estas akvo.
Kaj tiel orelbatis la timegiĝintan hometon, ke tiu transkape flugis tra la pordo. Nur por mallonga tempo la evento plihumorigis la dukon. Radziwill forŝvitis la ŝaŭmon de aroma sapo kaj ordone invitis sian sekretarion Mikutis‘on. Neniu pli bone ol Mikutis konis la ŝanĝeblan karakteron de la duko. Li silente sin klinis kaj atendis ĝis kiam ekparolos lia plej alta sinjoro.
- Kial vi staras, kiel palison traglutinta? Ĉu vi ne vidas? Ĉu nun mi devas ĉie aperadi duone senhaŭtigita, duone razita?
Mikutis reklinis sin kaj, nenion dirinte, nenion demandinte, foriris. Post kelke da momentoj la levponto malsupreniĝis kaj, ŝprucigante la kotiĝintan vojon, tra la pordego elflugis kaleŝo.
Mikutis reaperis nur vespere. Radziwill jam estis rompinta kvar seĝojn kaj ĵetinta tra fenestro pezan kverkolignaĵan tablon.
- Nu, montru vian majstron! – tondravoĉe kriis la duko.
Ankaŭ ĉi-okaze Mikutis prononcis nek unu vorton. Li foriris silente kaj revenis kun ruza, malgranda judeto. La barbo de la judeto estis tiom abunda, ke tra ĝi preskaŭ tute ne videblis la vizaĝo, nur brilis nigraj ruzaj okuletoj el sub la brovoj, same abundaj kaj nigraj kiel la barbo.
- Tiu, - ekridegis Radziwill, - tiu ne ĝisatingos mian mentonon.
- Li surseĝiĝos kaj sukcese atingos, - trankvile respondis Mikutis.
- Kaj vi, Moŝke, - alparolis la mizeran judeton Radziwill, - ĉu vi povos razilon teni?
- Mi povos ĝin teni, - kuraĝe respondis la judeto,- ne pli malbone ol via moŝto tenas la sabron.
- Oho, - ekmiris la duko, sed li ŝatis la impertinentecon de la judeto. – Nu, montru, kion vi scipovas. Se vi nur vane fanfaronis, mi ordonos puni vin je cent vergbatoj. Cerbumu. Estas ankoraŭ tempo por rifuzi.
- Mi jam fincerbumis, - respondis Moŝke. – Kial mi estus veturinta tiom longe?
Estis alportita bovlo da varma akvo, apogseĝo por la duko, kaj seĝeto por la judeto. La razilo ekbrilis kvazaŭ tondro en la lertaj manoj de Moŝke, kaj lia lango aperis eĉ pli akra ol lia razilo. La judeto laboris, kaj la duko ridegis el sia tuta potenco, sed samtempe vigle observadis, ĉu ne tremos la mano de la judeto. Sed la judeto sukcese ekzameniĝis.
Ekde tiam Radziwill eĉ unu tagon ne povis elteni sen Moŝke. Jen tediĝas li pri gastoj aŭ ĉasado, li tuj ordonas venigi la judeton. Kaj tiu, kutime ĉifoniĝinta, kutime impertinenta, scipovis amuzi la dukon pli bone ol iu ajn alia. Ne malakriĝis lia razilo, ne malakriĝis lia lango, kaj senfinaj estis liaj gajaj rakontoj. Ĉiujn lokojn li estis vizitinta, ĉion li estis vidinta, ĉiujn klaĉojn de la vastaj dukaj reglandoj li estis aŭdinta, ĉiun bojaron li konis, li povis boji leporhunde, kluki kovkokine, li momente scipovis imiti la voĉon kaj pozon de unue renkontito.
- Montru, kiel ebria Sventickis en Sejmo oracias, - Radziwill ordonas.
La judeto surseĝiĝas, blove troigas sian mizeran ventreton, priordigas la forestantan sabron, kaj ŝancelstarante, komencas:
- Fratoj bojaroj! Kiu... ik!- volas forpreni de ni ...ik!... la sanktan rajton de ĉiu bojaro... liberum veto (latinlingve – rajto de malpermeso, mi malpermesas- noto de la tradukinto)... ik! Tiu hundsenfeliganto, tiu filo de ĉevalŝtelisto Czartoryski (iama Ministro pri Eksteraj Aferoj de la Rusa Imperio)... ik!
- Ho ve Moŝke, ho ve judeto, - kriegas Radziwill kaj ĵetas al li oran dukaton.
-Aŭskultu, - unufoje diris Radziwill,- mi ĉiutage ĵetas al vi po unu dukaton, kaj vi ne ĉesas esti ĉifonulo.
- Nenion mi profitas el tiu dukato, - respondĵetis la judeto. – Edzino Sara, infanaro...Se mi Sluck‘on (urbo de tiama Pola-Litova Respubliko, nun en Belorusio) regus, estus tute alia afero...
- Vi... regus... Sluck‘on? – ekridegis Radziwill. – Kaj kiel vi alproprigus ĝin?
- Jen tiel, - respondis la judeto kaj alpremis la tranĉrandon de la razilo al la duka gorĝo.
Eĉ ne palpebrumis Radziwill, nenia muskolo de lia vizaĝo movis.
- Bezonatas dokumento, - nur ridis li. – Mi invitos Mikutis‘on, li skribaĉu ĝin.
- Ne bezonas vi Mikutis‘on, - respondis la judeto kaj tiris la antaŭpreparitan dokumenton el sia poŝo.
Radziwill legas kaj ne povas fidi siajn okulojn. Ĉio belege finskribita, nur lia subskribo mankas.
- Nu, kion vi opinias, via moŝto?- demandas Moŝke kaj neforprenas la razilon.
- Vi venkas, - ridis la duko. – Sluck‘o estas via.
Subskribinte li forĵetis la plumon.
- Ho, kia ruza vi estas Moŝke, kia ruza! La vorto de Radziwill estas sankta. Havu Sluck‘on.
Ekĝojis la judeto, kisis la manon de la duko kaj elkuris tra la pordo. Anhelante li kuras tra la ĉambregoj, tra la kastela kortego, nur la baskoj de la ĉifonsurtuto flirtas. Malfermiĝas la pordego. Moŝke jam estas sur la levponto. Kaj tiam Radziwill prenis pafilon de la muro, alŝultrigis ĝin. La kuglo estis pli rapida ol la judeto...
Aŭdinte la pafon, enkuris servisto.
- Rigardu! – montris la duko sangoverŝitan kadavron. – Portu al mi la dokumenton, kaj lin... en la defendfosaĵon.
Eĉ la potenculoj de ĉi mondo iam ŝatas ŝercadon, tamen ne ĉiuj iliaj ŝercoj bone rezultiĝas.
Napoleono kun sia stabo staris sur altaĵo kaj spektis, kiel sennombraj taĉmentoj de la armeo, levante polvon, kiun apenaŭ dispersadis la varmega finjunia vento, transpasadis riveron Nemunas. Jam nokte pioniroj eketendis pontonajn pontojn. Nun ili balanciĝis kaj krakis pro kanonoj, kestoj de municio, pezega veturilaro. Husaroj, ulonoj,dragonoj fierante pri sia braveco antaŭ la imperiestro, transadis la riveron naĝe. Henis ĉevaloj, bruis radoj de veturiloj, sonis blasfemado kaj krioj en lingvoj de la diversnacia armeo.
Trans Nemunas tra polvonuboj malklare videblis Kaŭnas, en la bluo de arbaroj, malklariĝis la rivera meandro.
Napoleono staris, kun siaj malgrandaj manoj laŭkutime metitaj malantaŭ la dorso, nur fojfoje levante al la okuloj la brilan tubon de la binoklo, kiun havigis al li laŭ la senso de liaj okuloj, mamluko (el araba lingvo mamlūk - blankrasa sklavo, malliberulo, soldato en Osmana imperio - klarigo de la tradukinto)Rustano. La imperiestro rigardis surokcipiginte la triangulan ĉapelon, liaj etaj polmoj firme tenis la tubon de la binoklo. Tiuj etaj polmoj jam tenis kunpreninte preskaŭ tutan Eŭropon.
La laciĝinta tagmeza lumo, apenaŭ blovetanta vento, la bluo de la ĉielo, griziĝanta norde, strange influis Napoleonon. Lia voĉo mallaŭtiĝis, la ordonoj iĝis malpli akraj, adjutantoj kuregis al la armepartoj kun vortinstrukcioj, kaj la lando transrivere ŝajnis ne rimarki tiun kolosan homan formikaron. Silentis arbaroj, silentis rivero, silentis kampoj. La imperiestro sentis ĉi silenton en la muĝado de la movanta armeo, kiu atingadis la altaĵon, sur kiu li staris. Rusoj tute forestis.
- Ĉu ĉi loko estas loĝata? – demandis la imperiestro la adjutanton.
- Onidire, nur de ursoj, sire, - tiris la ŝultrojn la oficiro.
- Kaptu unu. Ni provos paroligi ĝin.
La adjutanto forkuregis.
La kamparano staris antaŭ la imperiestro kaj rigardis en liajn okulojn. Timo aŭ subiĝemo forestis en lia vizaĝo.
- Kie estas la armeo? – demandis Napoleono.
- Rusa? – ĝustiĝis la kamparano. – Retiriĝis.
- Kien?
La kamparano tiris la ŝultrojn.
- Respondu, kiam vi estas demandata, - ekkriis la interpretanta pola oficiro.
- Mi ne konas. Kiel mi povus koni?
- Nenion vi tiros el li, sire, - kuraĝis interrimarki la adjutanto. – Ĵemajto (reprezentanto de la litova etna regiono Ĵemajtio - tradukinta noto).Dispecigu lin, sed tio ne helpos informiĝi el li.
La trian de aŭgusto la armeo de Napoleono marŝis en Vilnius.
-------------
Pasis apenaŭ tri monatoj. Napoleono, pala, kun magriĝinta vizaĝo, sidis en sledo, volvinta sin en dikan zibelpeltaĵon. Fojfoje li malfermadis la febrantajn okulojn – ĉirkaŭe etendadis la samaj blankaj disrabitaj areoj, postrestaĵoj de vilaĝoj, neĝokovritaj, rigidaj kadavroj ĉevoje, eĉ tage hurlis lupoj en arbaroj kaj senĉese, almenaŭ tiel ŝajnis al li, en tiu pike silenta dezerto de frosto kaj morto, fajfadis neĝa ŝtormo, per akraj nadloj hakante la vizaĝojn de la eskortantaj husaroj. Adjutanto Vonsoviĉ sidis antaŭe, ne aŭdacante alparoli la imperiestron. La sledo flugis sur la neĝkovrata vojo, klakadis la hufoj de la eskortantaj ĉevaloj.
Mateniĝis. La aŭroro estis malfrua, malvarma, ambaŭflanke de la vojo en malvarma nebulo levadis kaj malaperadis montetoj, pinarbaroj, buklaj pro prujno kaj frosto. La imperiestro malfermis la okulojn kaj demandis:
- Vilnius?
- Jes, via moŝto, - respondis Vonsoviĉ, - jam Vilnius.
Napoleono kriatentigis la koĉeron kaj la sledo haltis. Li eliĝis. La husaroj ankaŭ haltigis la ĉevalojn kaj iliaj rigidiĝintaj vizaĝoj pliviviĝis. La imperiestro mansignis, la koĉero pelis la ĉevalojn. Napoleono paŝadis post la sledo, protektante sin de malvarma vento. Grincis la neĝo sub liaj botfortoj, leviĝis la sanga suno, disiĝadis la nebulo. Napoleono iris per rapidaj, energiaj paŝoj, ŝovinte la manplaton sub la peltaĵa refaldo. Vonsoviĉ ne aŭdacis resti en la sledo do li iris apude, postrestante je unu paŝo. La imperiestro iam ŝatis esti sola, precipe lastatempe.
- La malvarmo malpliiĝas, - ekparolis la adjutanto.
- Nenia utilo, - grumbletis Napoleono.
Pro la radioj de levanta suno la ondeca ebenaĵo koloriĝis ruĝe, ruĝiĝis ankaŭ pintoj de neĝokovritaj pinoj, ankaŭ la prujno sur ĉevalaj muzeloj, nur okcidente la ĉielo des pli mallumiĝis kaj akiris koloron de ŝtalo.
Ili supreniris altaĵon kaj en la ŝtala ĉielo subite ekleviĝis blankaj turoj de netersimila urbo. Majestotaj, malproksimaj, fabelaj ili altiĝis sur la fono de pinkreskintaj montetoj.
-Vilnius, - ripetis Vonsoviĉ.
Napoleono ne respondis. Nur antaŭ kelke de monatoj, dum la bonkresko de la maturiĝanta somera verdeco, li, plena da forto kaj altiĝanta angoro, sentata antaŭ ĉiu granda kampanjo, eniris ĉi tiun urbon. Sonoris la preĝejaj sonoriloj, ilia kupra bruo ondumis sur la samaj, nune jam blankaj, malvivaj montetoj, kaj nun tie, en mallarĝaj, kurbaj stratetoj malvarmiĝadis, faladis sur la pavimon kaj mortadis la etaj postrestaĵoj de lia Grandarmeo, revantaj pri panpeceto, varmo, patrujo, ĝis kiu estis centoj da mejloj de mizeriga marŝado. Napoleono staris kun manoj kunfolditaj malantaŭ la dorso, kaj en lia memoro aperis Italio, ĝiaj urboj, iel similaj al tiu ĉi, elstaranta sub liaj piedoj.Tiam li estis juna generalo de la revolucio, plena da forto, entreprenoj kaj ambicio, lia stelo rapide supreniĝis. Malsatiĝinta, ĉifoniĝinta franca armeo, plena da entuziasmo, miriganta la malamikon, atingadis venkon post venko. Trejnigita, bone armita aŭstra armeo ne kapablis kontraŭstari subitajn, fulmosimilajn atakojn de Napoleono. Li venke marŝadis tra Italio. Floroj, buntaj virinaj vestoj, feliĉaj vizaĝoj – la lando salutis liberigantojn. Kaj nun tiu ĉi urbo konturiĝis en la blanka vintra pejzaĝo nereala, fantastika, kvazaŭ sonĝo de junaĝo. La imperiestro neniam ŝatis pensi pri pasinteco. Li konis nur unu vorton – antaŭen. Kaj tiamaniere, nur antaŭen, li iris dum tuta sia vivo. Eŭropaj kampoj estis kovritaj per miloj de liaj soldatoj. Venko post venko. Vagram, Marengo, Aŭsterlitz, - li provis memori. Li permesis por si memori nur venkitajn batalojn. Ŝajnis nun ĉio ŝanĝonta. Sed li persistis en sia kredo malgraŭ la pereo de la armeo. Ja ekzistas li mem, Napoleono, pro la sono de kies nomo, paliĝadis vizaĝoj de reĝoj, ja ekzistas la malnova gvardio, akompaninta lin de batalo al batalon.
- Diable, - li grumbletis. Streĉiĝis husaroj sur la ĉevaloj. La imperiestro enslediĝis, Vonsoviĉ turnis sin malantaŭen – post ili flugis subtila,seka polvosimila neĝo.
Veturinte al la antaŭurboj de Vilnius, la imperiestro mansignis dekstren. Vonsoviĉ surpriziĝis:
-Via moŝto, estas danĝere veturi tra la urbo.
- Mi konas, - hake respondis Napoleono. - Turnu preter tiu, kiel ĝi nomiĝas, malgranda preĝejo.
-Mi konas, mi konas, - incitiĝeme ripetis Napoleono.
Vonsoviĉ silentiĝis. Napoleono neniam forgesadis, kaj tre malŝatis esti rememorigata.
Ree li staris, kiel tiun aŭguston, antaŭ malgranda ruĝbrika preĝejeto.
Ree, kiel tiam, li estime ekmiris pri la kuraĝo kaj genieco de la nekonata majstro. Tiu nekonata arkitekto, tute same kiel li, senhezite rompis ĉiujn kanonojn, ĉiujn regulojn kaj faris ŝajne neeblan. Tute same, kiel li, ordinara leŭtenanto de la francia armeo. Kiu estus aŭdacinta pensi, ke en la jaro 1793 li estiĝos la imperiestro de Francio. Kaj li dum kelkaj jaroj kreis grandegan imperion, la komplikan mekanismon de funkciuloj, kiu pro nura lia volo turnis sin kaj movis same precize, kiel la dentradoj de horloĝo. Li sole ĉirkaŭprenis ĉiujn zorgojn pri la imperio– de vojoj en Vendée ĝis la furaĝo por la armea ĉevalaro. Li sole!
La preĝejo de Sankta Anna altiĝis sur la fono de neĝkovritaj montetoj kiel vizio – stranga, fantazia kaj eterna en sia rigidiĝinta movo. Nur antaŭ tre nelonge, li deziris preni ĝin, etan kaj varman, sur sian polmon kaj transigi ĝin en Parizon. Ekventetis rigidiga antaŭsento. Ĉio elmaniĝas. Ĉio. Li eĉ sentis kiel malfermadas liaj polmoj. Kaj la preĝejo staros sen ia penado por longaj jarcentoj. Subite Napoleono sentis malamikecon al ĝi. Li neniam prokrastadis siajn decidojn. Ankaŭ nun li vokis husaran suboficiron:
- Georgo, restu ĉi tie. Trovu marŝalon Ney. Estu ĝi eksplodigita. Senprokraste.
Georgo kun tremanta koro pro la fakto, ke la imperiestro memoras lian nomon, atente aŭskultis la ordonon.
Ĉe la Pordego de Tagiĝo la imperiestro ŝanĝis la ĉevalojn. Lia vojo el Vilnius meandris ĝis Waterloo.
Georgo turnis sian ĉevalon en strateton de la Malnovurbo. La urbo amasis per malsataj, furioziĝintaj soldatoj. Ili prirabadis domojn, ruligis vinbarelojn en la stratojn, ĉefajre drinkadis ĝis senkonsciiĝo, faladis en flamojn kaj bruladis tie, senespere strebante forpeli la malvarmon, ĝisoste traiĝantan tutajn iliajn korpojn.
Ĉe la Kastela strato Georgo estis haltigita de du personoj.
- Ha, la gvardio, - malame diris juna subleŭtenanto kun ĉebruste per bandaĝo fiksita mano. – Ĉiam en varmeco ĉe la imperiestra flanko. Vidu, kia grasa nutrigitulo!
Lia kuniranto, kun vila kamparana ĉapo surkape, tiris pistolon el sub la rimeno.
- Ŝarlo, je Dia amo, ĉevalo! He vi, stultulo, surteriĝu!
- For! Je nomo de imperiestro. Kie estas marŝalo Ney?
- Pisas mi sur vian marŝalon kaj imperiestron. Forĉevaliĝu!
Georgo pelis la ĉevalon. Bruegis la pafo.
Li falis sur piedpremitan neĝon. Tuj post la stratturniĝo en la fono de arĝentblankaj montetoj leviĝis en la malvarman vintran ĉielon tri nevidite graciaj ruĝaj turoj de la preĝejo de Sankta Anna.
(Noto de la tradukinto: Antaŭ pli ol 30 jaroj ni vivis en Sovetio, kie plejmulto de niaj naciaj tradicioj, precipe religiaj kredoj, estis neniigataj, grandparte malpermesataj, kaj religiemaj, patriotemaj homoj - persekutataj. Ĉi fabelo estis motivigita de la spertoj de la aŭtoro, kiu vivis en tia socio kaj li volis la junajn legantojn en akceptebla formo sciigi pri la tiama malagrabla vivomedio.)
Mi vivis en la lando, en kiu ne estis Kristnasko. Ĉio estis en tiu lando: lagoj kaj riveroj, kaj arbaroj, kaj birdoj, kaj katoj, sed Kristnasko ne estis. La lando, en kiu ne estas Kristnasko ne estas bona por vivi. Nenio estas farenda, kara homo, se vi devas vivi en tia malgaja lando. Iu ajn devas vivi ankaŭ en ĝi.
Foje, reveninte hejmen, mi bruligis la fajrejon, sidiĝis en la fotelon, kies ĉiuj risortoj kaj unu kruro estis rompitaj, plenigis mian pipon kaj ekrigardis en la straton, en kiu neniu atendis Kristnaskon. Tie, ekster la fenestro, unu post la alia estingiĝadis lumigiloj, ĉar en la lando, kie mi vivis, homoj frue enlitiĝadis kaj strebadis ne vekiĝi laŭeble longe. Ĉar kio estas farenda en la lando, kie ne estas Kristnasko? Do, estingiĝadis lumigiloj, griziĝadis la ĉielo, la aero fariĝadis pli kaj pli pura kaj mi ekaŭdis – komence tio ŝajnis al mi fantomado – iu mallaŭte mallaŭtete flustras: Kristnasko Kristnasko Kristnasko. Ne tuj mi komprenis, ke tion kaŭzis neĝeroj.
Estis malvarme, mi fermis la fenestron. Fajro, kiel konate, tre malamas froston, ĝi pli gaje krakis en la fajrejo kaj ĝiaj rebriloj falis sur la muron, fotelon kaj tablon. Tiam mi ekflaris: tre agrabla aromo. Io bonege konata. El mia infanaĝo. Subite mi konsciis – odoras malgranda Kristarbeto.
Io ekbrilis sur mia tablo. Mi aperis erarinta. Odoris ne Kristarbeto, sed picea branĉeto, metita en malheliĝintan arĝentan florvazon. Mi neniam posedis arĝentan florvazon kaj neniam envazigis picean branĉeton. Mi suspiris, prenis de sur la vazoŝranko unu ruĝan kaj alian flavan pomon kaj pendigis ilin sur ĝin. Mi ne konas , kial mi tion faris. Tio ne estas vero. Mi faris tion tial, ke en la lando de dormemuloj, kie ne ekzistas Kristnasko, mi ofte malsukcesis ekdormi, do mi pripensadis diversajn amuzojn.
- Ankoraŭ pendigendas du greknuksoj, volvitaj en falsoran papereton, - subite mi ekaŭdis maldikan krieton.
- Nepre, - mi respondis, - sed la kondiĉo estas, ke unue oni devas posedi ilin.
- Do, sincere bonvolu, - mi reaŭdis la saman krieton kaj nur tiam mi rigarde serĉis la parolinton. Mia kara amiko, vi ja konas , ke ju pli homo kreskas, des pli senatenta li iĝas. Kaj kiam li atingas plenmaturon, li iĝas tute senatenta.Kaj tia observo precipe taŭgas por la lando de dormemuloj, en kiu ne ekzistas Kristnasko.
Do, la parolinto estis malgranda bruna museto. Tre akurate vestita kaj tre pura. Ni kutime kune vespermanĝadis. Sed mi neniam estis rimarkinta ĝian parolkapablon.
La museto malaperis en kaverneton, kaj post eta momenteto revenis, portante du grandegajn greknusojn, similajn al du piedpilkoj. Rebrilis la nuksoj kvazaŭ arĝentaj en la lumludo de la flamo de la fajrejo, ĉar ili estis volvitaj en falsarĝentan papereton.
Mi pendigis ankaŭ ilin sur la branĉeton. Nun ĝi aspektis tre bela. Ne estus ebla imagi ĝin pli belan. Tiam mi memoris posedanta kandelereton, per kiu mi vaksadis fadenon antaŭ la reparo de miaj konstante breĉiĝantaj ŝuoj. Eble vi konscias, ke en la lando, kie ne ekzistas Kristnasko ŝuoj tre repide breĉiĝas. Kaj la ŝuisto, apenaŭ preninte alenon en siajn manojn, jam estas ekdorminta. Nenio farenda, vi mem devas repari la ŝuojn.
- Pardonu... – mi ne konis la nomon de la museto.
- Bonvolu adresi min kiel fraulino Mice, - tuj komprenis la museto.
- Fraŭlino Mice, mi ne konis, ke vi parolpovas.
- Ĉu vere vi ne konas, - miris fraŭlino Mice, - ke dum antaŭkristnaska nokto ĉiuj animaloj, bestoj, birdoj kaj kelke da homoj parolkapablas. Krome, bonvolu ne uzi maldecajn vortojn, kiam truiĝas via maldekstra aŭ dekstra ŝuo. Vi estas jam tute matura kaj maldeca parolado estas tre malbela, precipe en ĉeesto de damoj.
Mi ruĝiĝis, precipe la oreloj. Kompreneble, mi pardonpetis fraŭlinon Mice kaj promesis neniam plu paroli tiamaniere.
Ni kovris la tablon per blanka tuko. Mi havis kelke da krakenoj kaj du tetasojn kun bluaj randoj. Interalie, la blua rando de unu taso estis fendiĝinta.
- Eble, vi regalus sin per varma teo, - la tekruĉo sur la fajrejo jam delonge sibladis.
- Dankon, - diris fraŭlino Mice.
Mi prenis la tekruĉon kaj pardonpetis lin, ke mi tiom longe lin atendigis.
- Bagatelo – gluglis la tekruĉo. – Rigoriĝi pro tia bagatelaĵo ĉi vespere... Bonvolu trinki. Tre bongusta teo. El la plej verdaj, la plej aromaj mentfolietoj. Por ke ĝi odoru kiel mielo kaj somera herbejo, mi aldonis timianon. Por ke ĝi estu flava, mi enmetis tri floretojn de tilio. Bontrinkon!
Apenaŭ mi kaj fraŭlino Mice sidiĝis por trinki teon kaj manĝi krakenojn, super la pordo saltetis brilpurigita kupra tintilo.
- Tik tik! – li tiktikis. – Gasto malantaŭ la pordo. Rapidu lasi lin internen. La gasto estas el malproksime.
Mi neniel povis memori, ke mi estus brilpuriginta la pordotintilon, do irante por malfermi la pordon, mi pardonpetis lin.
- Tik tik, - respondis li. – Kia bagatelo! Ĉi vespere! Sed estus bone, ke vi almenaŭ malofte memorus pri mi.
Mi iris al la pordo kaj turmentis mian kapon, penante diveni, kiu tie povus esti. Verŝajne mia najbarino, veninta por plendi, ke fajroligno en mia fajrejo tro laŭte krakas, ĝenante ŝian dormon.
Tamen tie ne estis najbarino. Malantaŭ la pordo staris eta maljunuleto. Lia barbo, atnganta lian talion, estis arĝentkolora kun diamantaj steletoj. Li estis vestita en grandega, atinganta la grundon, peltpalto, ĉirkaŭkovrita per lazuraj neĝeroj. Mi jam menciis, ke tiuvespere en grandaj pecoj falis lazur’ lazura neĝo. Mi ĝentile salutis lin kaj tre miriĝinta, diris:
- Mi pardonpetas, sed mi ne konas vin.
La eta maljunuleto tute ne estis surprizigita. Li paŝis tra la pordo, starigis grandan sakon sur la plankon, kion mi sendube ne rimarkis, permane glatigis sian grizan barbon, kaj la diamantetoj en eklumigis la tutan ĉambron.
- Mia nomo, - li diris, - estas Santa Klaŭso.
Mi ankaŭ sin prezentis. Ni ĝentile klinis sin unu al la alia. Kaj fraulino Mice, kiu jam estis lavinta la manojn kaj sidiĝinta ĉe la tablo ( ŝi estis malpacienca kaj scivolema, kiel ĉiuj virinoj), demandis:
- Kaj kiajn donacojn vi, Santa Klaŭso, portis al ni?
Mi eĉ ruĝiĝis. Iam virinoj, precipe fraŭlinoj, estas ne tre ĝentilaj. Tamen mi ankaŭ sciis, ke viroj, precipe maturaj viroj, devas tion ne rimarki. Do mi ne rimarkis, kaj la eta maljunuleto, je la nomo Santa Klaŭso, diris:
- Karuloj, mi portis al vi Kristnaskon kaj kristnaskajn donacetojn, - kaj komencis elsakigadi ilin.
Kaj kion li alportis, vi povas ekvidi, se vi diligente serĉos, matene de Kristnasko,.
Dum Santa elsakigadis la donacetojn, subite en la tuta urbo eksonis sonoriloj. Sonoris ili viole, sonoris ili ruĝe kaj sonoris ili flave. Sed vere ilia sonado, kiel asertas spertuloj kaj nespertaj poetoj, estis kupra.
Ekde tiam ankaŭ en la lando , kie mi vivas, homoj festas Kristnaskon.Kaj ekde tiam homoj dormas pli mallonge.Kaj ekde tiam la ŝuisto ne ekdormas, preninte alenon en la manon. Kaj ekde tiam ĉi fabelo iĝis Kristnaska.
(Traduko el la litova lingvo de Antanas Vaitkevičius)- Verŝajne tio ne bezonatas, ĉar la traduko aperos en mia paĝo kaj jena informo estus superflua.
Dum Antaŭkristnaska vespero, kiam tre frue malheliĝas, el la arbaro eliris malgranda kapreolineto. En la ĉielo forestis steloj, kaj forestis steloj sur la blanka neĝo, kiu blankadis ĉie: en arbaroj, sur kampoj, sur montetoj, sub montetoj eĉ sur la glaciiĝinta lago estis blanka neĝo. Neĝo forestis nur sur malgranda fonteto, kies akvo meandris tra la blanka, kiel ĉio alia, herbejo. Nigra fonteto en nigra nokto inter la blankaj bordoj.
Eliris la kapreolineto el la arbaro, transiris la blankan herbejon. Ekaŭdis la fonteto, kiel ŝi klakas per siaj hufetoj kaj neelteninte ekparolis:
- Ĉu vi deziras trinki?
- Mi deziras, - respondis la kapreolineto.
Kliniĝis la kapreolineto por trinki, kaj ŝiaj okuloj estas tiel nigraj nigraj, la kolo milda, kaj la malgrandaj oreloj kaptadis ĉiun susureton. Kliniĝis la kapreolineto por trinki, kaj sur ŝia kolo eksonoris malgranda arĝenta tintilo. Ĝi sonoris tiel bele, tiel serene eĥis, ke la voĉo de la fonteto ektremis pro scivolemo:
- Kial vi bezonas ĉi tintilon?
- Por Kristnasko, - respondis la kapreolineto kaj eliris sur la vojon. La vojo turnis sin preter kapeleto, en kiu, apoginte sin sur la tenilo de ligna plugilo, meditis plugisto Izidoro. Liaj virbovoj, levinte siajn kapojn de sur la sulko, rigardis la proksimiĝantan kapreolineton.
- Feliĉan Kristnaskon, - diris la kapreolineto.
-Feliĉan Kristnaskon, - respondis Izidoro, la plugisto.
- Feliĉan Kristnaskon, - ripetis liaj virbovoj.
La kapreolineto malsupreniĝis en la vilaĝon. En ĉiu fenestro de la domoj kvazaŭ ora kandeleto flagris lumigilo. En ĉiu domo ĉe blankaj tabloj sidis infanoj, grizharaj avoj, fraŭlinoj, viroj. Sur la tabloj estis multe da salaj faboj, salaj pizoj, sala haringo kun fungoj, po granda povlo da kristnaskaj krakenetoj kaj po unu kruĉo da frukta amelaĵo por kvietigi la soifon post salaĵoj. Flirtis flamoj en fornoj, el kamentuboj pigre leviĝis kaj disiĝadis fumo. Silentis enbudiĝintaj hundoj, remaĉadis bovinoj en varmaj staloj, interŝanĝante per kelkaj vortetoj.
- Mi memoras, kiam mi estis nur bovidino, - parolis Buntulino, - la Kristnasko estis tiom malvarmega, ke akvo glaciiĝadis dum ĝi estis elputigata kaj portata al la stalo.
- Neeebla, - miris la ŝafo en ĉirkaŭbarejo kaj la etaj ŝafidoj, ankoraŭ ne vidintaj neĝon nek glacion, aŭskultadis kaj miradis:
- Paaanjo, kaj akvo tiam estas dura dura?
- Jes, - volonte eksplikadis la bovino, konstante movante sian dekstran orelon. – Dura, kvazaŭ ŝtono.
La kapreolineto migris de domo al domo, ĉiam rigardante al festemaj, atendantaj homoj, kaj ĉe ĉiu domo ŝia arĝenta tintileto silente silente eksonoradis. Tiel silente, ke neniu, eĉ ŝi mem, ĝin ne aŭdis. Sed tiu sonorado reeĥadis en ĉies koro. Trankvilo kaj festo iris en ĉiun animon.
Tiamaniere la kapreolineto iris ĉiam pli kaj pli foren. Jam breĉis la nigro de la ĉielo kaj eklumis en tiu nigro steleto alte alte. Ĝiaj radioj fluis en la silentan teron. Jam ekŝanceliĝis la frapiloj de sonoriloj en grandaj kampaniloj de grandaj urboj, jam en la ligna vilaĝa sonorilejo ekĉanceliĝis la frapilo kaj tuj tuj frapos la kupron de la sonorilo kaj tuj eĥos tra kampoj kaj arbaroj la kupra sonorila sono.
La kapreolineto atingis dometon en la plej fora loko de la vilaĝo.Ĉi dometo estis plej malgranda, la lumigileto en la dometo estis plej malserena. Ankaŭ ĉi tie la tablo estis kovrita per blanka lina tuko kaj en la angulo staris Kristarbeto, ornamita per kelke da nuksoj kaj paradizpometoj. Ĉe la tablo sidis malgranda knabeto kaj maljuna avineto. La avineto estis vivinta multajn multajn jarojn, posedis multe da prudento kaj sperto kaj konis, ke Santa Klaŭso portos al la nepo nur argilan katideton kun striita vosteto, bluaj okuletoj, volvitan en arĝentan paperon de teo. Kaj por ŝi Santa Klaŭso portos paron da dikaj grizaj lanaj gantoj.
Kaj kiam ŝi pensis pri tio, tra la kampoj alflugis la kupra sonorila sono, la kapreolineto klinis sin ĉe la fenestro, eksonoris ŝia malgranda arĝenta sonorileto. Sed kiel dirite, neniu aŭdis ĉi sonoron. Eble nur la steleto en la alta ĉielo. La tintileto eksonis ĝuste dum la Kristnasko kaj la avino diris al sia nepo:
- Fermu viajn okulojn, infaneto, kaj kiam vi malfermos ilin, Santa Klaŭso jam estos veninta kaj alportinta donacetojn al ni.
Fermis la okulojn la nepo, eĉ kovris ilin per siaj polmetoj.Fermis la okulojn la avineto, eĉ la fajro en la fajrejo iomete mallumiĝis, kaj la tintilo de la kapreolineto ĉiam sonoris, sonoris.
La unua ne eltenis kaj malfermis okulojn la nepo, aplaŭdis per manoj kaj ekkriis:
- Avino, avino, rapidu malfermi viajn okulojn! Santa Klaŭso estis ĵus veninta. Mi aŭdis, kiel krakis la fermata pordo.
Malfermis la okulojn la avineto, rigardis al la Kristarbeto angule, starigita en duonfalĉitan napon kaj aplaŭdis permane.
La Kristarbeto lumis, flagris per multego da kandeletoj kaj multego da plej belaj ornamadoj. Ĉi tie pendis oraj kaj arĝentaj globoj, diamantaj steloj, fabelaj princoj kaj miraklaj rajdĉevaloj, nenie viditaj birdoj flugadis inter la branĉoj. Kaj sub la Kristarbeto Santa Klaŭso estis lasinta neimageblajn donacojn...
La kapreolineto turnis sin de la fenestro kaj laŭ la sama vojo, preter la sama fonteto, preter la kapeleto foriris en la arbaron. Antaŭ ol malaperi en la arbara densaĵo, ŝi turnis sin kaj rigardis al la vojo, la kapeleto, al la vilaĝo en la valo. La arĝenta tintileto Kristnasko.
La Blizardo vekiĝis nokte. En la fenestroj de vilaĝaj kaj urbaj domoj flagris lumigiloj kaj ĉio odoris per Grasmardaj flanoj.
- Fajjjf,- lertigis muskolojn la Blizardo, - vere longe mi dormis. Bezonatas ioma moviĝo.
Leviĝis la Blizardo kaj kuris tra kampoj, arbaroj, neĝkovritaj arbopintoj...
Kuris ĝi kaj petolis. Kuris kaj bruis. Fajfante ĝi neĝkovris vojon, ĵetis plenmmanon da neĝo en la okulojn de malfruiĝinta vojiranto, ridegis kaj muĝis en kamentubo, provis fortiri la tegmenton de animalejo, frapis la ŝutrojn kaj forkuregis, forflugegis.
Flugis, turnis sin, fajfis, skuis neĝon de arbobranĉoj. “Vekiĝos tiuj dormemuloj frumatene kaj mire gapos. Ĉio estos glata kaj blanka. Neniaj vojoj, neniaj vojetoj. Ĝisfenestre neĝdunojn mi metos. Kiom da klopodoj ili havos! Kiel mi ridegos, kiam infanoj ne eblos iri al la lernejon!’’ – ridetis la Blizardo.
Bruis ĝi, bruis kaj tediĝis pro la bruado. Eĉ la kapo ekturnis pro tio. Alflugis ĝi al malnova urbo, fajfetis iom en mallarĝaj stratetoj, provis frakasi lumigilon sur fosto, sed mankis jam la forto. Tiam ekvidis la Blizardo malnovan turon en la urba placo. Turnis sin kelkfoje ĉirkaŭ ĝi kaj tordiĝis sur lla tegmento por ripozi.
Dormetas la Blizardo kaj aŭdas, ke io ĉiam tik-tak, tik-takas. Poste subite din- dan, din-dan ekbruis sonorilo. La Blizardo vekiĝis.
- Kio estas ĉi tie? – diris ĝi ektimiĝinte kaj silente fajfetis.
- Ĉi tie estas mi, la urba horloĝo, - raŭkvoĉa respondo venis el la turo kaj ankoraŭfoje aŭdiĝis –dan!
- Kial vi sonoraĉas?- pli kuraĝiĝis la Blizardo. - Kial vi incitas mian dormon?
- Mi anoncas horojn al ĉiuj, - respondis la horloĝo.
- Maltaŭgas viaj horoj, kiam ĉiuj dormas, - miris la Blizardo. – Estus pli bone, se vi mem dormu kaj ne ĝenu aliajn personojn.
- Mi ne povas dormi, - respondis la horloĝo. – Tempo neniam dormas. Mi ankaŭ neniam dormas. Jam estas pli ol tricent jaroj, kiam mi kalkulas sekundojn, minutojn, horojn, tagojn, monatojn, jarojn. Tempo ĉiam iras, iras, kaj neniam revenas. Neniam ripetiĝas la horo, sonigita de mi. Venas alia horo, alia tago, nur por ke ĝi ankaŭ ne revenu. Mi ne memoras, kiom da horkvaronoj mi estas soniginta dum mia vivo. Vidu, - eksplikis la horloĝo, unu horkvarono estas unu sonfrapo, duonhoro aŭ du kvaronoj estas du sonfrapoj, tri kvaronoj - tri sonfrapoj.
- Kaj kio pri la horoj? – iom ekinteresiĝinta demandis la Blizardo.
- Horojn mi sonfrapa per la granda sonorilo. Kiom horoj, tiom frapoj. Tuj vi povos aŭdi, kiel mi sonigos tri kvaronojn. Poste mi aldonos kvar frapojn per malgranda sonorilo kaj tiam per la granda – nombron de horoj.
Kaj ekis:
- Din-dan, din-dan.
- Kial tiom malmulte? – senesperiĝis la blizardo.
- La noktaj horoj estas mallongaj. La tagaj horoj estas longaj, - volonte eksplikis la horloĝo.
- Vi diras, ke ĉio pasas, - dube eldiris la Blizardo.
- Jes, - firme respondis la horloĝo. – Jen mi sonigas la horojn. El ili konsistas tagoj, monatoj. Pasos vintro, venos printempo kaj vi plu ne estos.
- Kiel do mi ne estos? – indignis la Blizardo. – Mi plu estos.
- Venos printempo, - pacience prelegis la horloĝo, - degelos la neĝo, ekfloros florplantoj, kaj vi plu ne estos. Poste estos somero, - daŭrigis la reviĝinta horloĝo.
- Atendu, atendu, - diris la Blizardo. – Poste estos aŭtuno, kaj post aŭtuno refoje estos vintro kaj mi denove estos! – ekkriis ĝi kaj pro ĝojo trifoje turnis sin ĉirkaŭ la turo. – Kio estus, se mi neniam plu ekzistus? Nu, diru, diru!
La malnova horloĝo tiom embarasiĝis, ke ĝi almenaŭ sonigis kvaronhoron antaŭtempe.
- Jeees, - murmuris ĝi subnaze, - estos printempo, poste somero, poste aŭtuno, poste vintro. – Vi pravas. Kaj vintre ĉiam estas blizardoj. Jeees. Sed tio ne estos vi, - subite ĝi diris ekĝojinte. –Tio estos jam alia blizardo.
- Kiel mi povas esti alia? – ofendiĝis la Blizardo. Mi ĉiam estas la sama. Alia, - imitis ĝi la horloĝon. - Ha, mi iom dormetemas, kaj miaj ostoj doloretas, - kaj ĝi oscedis. Mi dormetos unu horeton. Kaj vi sonigu siajn horkvaronojn. Nur ne tro laŭte. Aaaa, - kaj ĝi ekdormis.
Kaj la vento jam trankviliĝis, iom post iom turnis sin okcidenten, el okcidento suden, kaj antaŭ la mateniĝo super la urbo ekodoretis printempo. Ĝian mildan spiradon eksentis la parkaj arboj, la rivero sub la glacio, eĉ malgranda semeto de leontodo, kuŝinta sub profunda neĝo, sentis ensonĝe, ke io ŝanĝas, io nova kreiĝas. Matene la venteto iĝis pli forta, breĉis la dika griza tolo de nuboj, el malantaŭ ĝi aperis suno. Ĝia varma radio, sopirinta pri lumo, rapide kuris tra la urbo, rigardis al la tegmentoj, rigardĵetis eĉ interne de la turo, en kiu staris la horloĝo, premis sian varman polmon al la tegmento kaj ...
La unua guto de la printempo ruliĝis ĝis la rando de la tegmento, por eta momento varmis sin en sunlumo, kolektante fortojn.
- Ho, tero! – ĝi krietis. – Tero! Mi tuj fariĝos rivereto. Mi tuj fariĝos la unua rivereto de printempo!
La guto deŝiriĝis de la rando de la tegmento kaj faletis sur la teron.
Ne gravas kia estas via aĝo. Gravas, ke vi sukcesis – Vi jam malfermis libron, plenan da mirakloj kaj sekretoj. En ĝi vi trovos ĉion, kio estas neaŭdebla, nevidebla, neflarebla. Sed samtempe – aŭdebla, videbla kaj permane tuŝebla. Mi donas unu konsilon al vi: ne rapidu. Legu lante, ĝuu. Se vi deziras ĵeti rigardon en pasintecon – kiu tion ne deziras – alia rimedo ne ekzistas.
Sukcesis ankaŭ mi: mi konis la verkiston Antanas Ramonas. Mi konas, ke li jam forestas. Mi konas, ke ekde aŭtuno de la jaro 1993 Antanas Ramonas ripozas en la tombejo de Bernardenoj sur la alta deklivo de la rivero Vilnia. Sed iam ŝajnas al mi, ke li ankoraŭ rigarde esploras Vilnius’on, urbon amitan de li. Kaj liaj fabeloj, mitoj, legendoj – ĉiam estas pri la ĉefurbo...
Antanas Ramonas en la ĉefurbo sentis sin kvazaŭ en la trono – li vagadis tra la urbo dum nokta mallumo, trovante misterajn forajn lokojn, rigardante nur por li sola videblajn fantomojn, interparolante kun ili.
Longan tempon Antanas Ramonas estis konsiderata verkisto de plenaĝuloj. Kaj tio tute ne estas vero... Li verkis por ĉiuj. Simple, li verkis. Simple, li malavare dividadis tion, kion li mem spertis. Veturinta en Vilnius’on el montetoj de Ĵemajtio, li retrovis – montetojn. Kaj mi, leginte la manskribaĵon de ĉi libro, supreniris la altan monteton de Verkiai, rigardis al Vilnius kaj komprenis: la Vilniusan ĵemajton Antanas, lian vorton, liajn rakontojn ĉiu trovos siamaniere.
Antanas Ramonas kapablis ne nur vidi kaj esplori. Li kapablis aŭdi. Agrabla kaj vera estis lia silento. Kaj ŝajnis, ke li mem, enaŭdiĝinta, enrigardinta, fariĝis kvazaŭ nevidebla...
Jen tiel... el silento kaj soleco, el noktoj kaj nebuloj, el antikvaj libroj kaj neglektitaj domoj de la malnovurbo, nin kaŝe atingis la legendoj, mitoj kaj fabeloj de Antanas. Ekaminte Vilnius’on, vi ekkonos Antanas Ramonas. Aŭ aliel: ekaminte la libron de Antanas Ramonas, vi trovos Vilnius’on.
Agrablan vojaĝon al vi, leganto, tra la mirakla mondo de Antanas Ramonas.
Gintarė Adomaitytė