Originalaj versaĵoj

Antanas Vaitkeviĉius


Enhavo:


Nigra

En densa mallumo de l'nigra infero
Ekzistis la gento de nigraj diabloj
Kaj koroj iliaj similis al fero -
Sen ĝojo, kompato, sen amokapablo.

Nur unu malgranda infandiableto
Pri io belega kaj nobla sopiris,
Decidis li pentri ĉielan steleton,
Sed devis unue pentrilon akiri.

Do prenis li pecon da karbo nigrega:
Nenion pli taŭgan sukcesis li trovi.
- Jen estos la stelaj radioj belegaj,-
Admiris verkoton l'aŭtoro senmove.

Kun penoj grandegaj desegnis li stelon,
Sed lumo forestis en nigraj radioj...
Pereis aspiroj, pereis altceloj -
Ne povis li ŝanĝi la nigran medion.

Kaj larmoj ekbrilis en liaj okuloj -
Por eta momento mallumo foriĝis,
Sed larmoj, la steloj de etinferulo,
Gutadis en polvon kaj ... remallumiĝis.

Blua

Dum la bluaj krepuskoj
Tremas bluaj folioj,
Al la lun’ svarme flugas
Bluaj noktpapilioj.

Min ĉirkaŭas la nokto,
Ĝia blua sekreto,
Flugas mi al la luno
Kvazaŭ papilieto...

Griza

Kornikoj kaj nuboj en griza ĉielo
Dancadas laŭ fluto de l' pluva venteg'
Forpasis somero senzorga kaj bela,
De l' griza aŭtuno komencis la reg'.

Kunpremas animon la fluto de l' vento
Kaj koron invadas malklara dolor'
Kaj sentas mi certe dum eta momento,
Ke pluvas,... ke pluvas... Jes, pluvas - en kor'.

Flava

En folian flavan maron
Subondiĝos mi silente,
Postsomeran vinon drinkos
Mi kun la aŭtuna vento.

Pro aŭtunnebul’ ebria
Mi ne haltos – iros, iros...
Kvankam la vesper’ ĉi-tie,
Kvankam mi pri l’sun sopiros.

La brakplenon de radioj
Mi kunprenos, mi kunprenos,
En la maron de folioj
La ripozo dolĉa venos.

Miaj versoj

Mi konas, miaj versoj estas de neniu bezonataj,
Sed malgraŭ tio paperon mi difektas.
Neniu vidas ilin, do ne estas ili mallaŭdataj,
Valoras ili, kvazaŭ sepa gambo al hundeto.

Mi spiras pli facile post la vers’ skribita,
La strofo pretas, he - eĉ vivo pliboniĝas,
Kvankam mi sentas oftajn akrajn renkolikojn
Kaj ĉiam pli kaj pli la korpa pez’ grandiĝas.

Fojfoje mi ekvidas kiel alte, alte flugas
Mizeriĝinta, sed malgraŭ ĉio, bird’ de poezio...
La kapo plenas per nesaĝaj pensoj kaj mi ekdubas,
Ĉu la kuler’ plej gravas en mia vivmedio.


Ruĝa (fabelo surrealisma)

Sur la alta monteto
Staras blanka palaco,
Dum la nokto, dum nigra
Najtingal‘ tie kantas.

En palaco la blanka
Eloviĝas birdidoj,
Najtingalo-patrinjo
Siajn idojn kantlulas.

Kaj aŭskultas birdidoj
Tra fenestroj serenaj:
En arbar‘ malproksima
Ĉevalino plorhenas.

Intermiksas la heno
Kun pepad‘ furioza,
Najtingalo- patrinjo
Ĉevalinon jam buĉas.

Sur la planko palaca
Ruĝa fluas rivero,
La rivero de sango,
De la sang‘ ĉevalina.

Ĉevalinon manĝegas
Grasaj najtingalidoj
Kaj patrinjo ilia
Kantas dolĉan kanteton.

Dum vesperoj someraj
Ĉarmas nin najtingaloj,
Sed aŭskultu! Jen henas
Ĉevalinoj buĉataj...


La unugamba kolombo

Ĉiuj malŝatas mian fian rampon,
Ĉar havas mi nur unu kriplan gambon.
Neniu sur la strat’ salutas min,
Kaj malrespektas min ja ĉiu bela kolombin’.
Veturas ĉiuj preter ankaŭ sen atent’
Kaj sufokigas min malpura urba vent’.
Mi ne batalas jam por mia ekzistad’
Forĵetindaĵoj taŭgas por mia manĝad’.
La urbrubejo estas mia nokta lit’,
Forpelis min vivantoj en la bonkvalit’.
Mi ĉiutage fie lamas tra la urbo,
Animo mia ankaŭ iĝis fia, kurba.
Por ĉiuj estas mi nur bagatela vagabondo
Kaj ĉiuj kovras min per la blasfema ondo.

* * *
Agnoskas mi
senvalorulo estas mi,
malamatulo,
kriplulo aĉa,
Tamen fieras mi -

MI POVAS FLUGI
EN LA ĈIELA BLUMEDI’!

Meznokta plendo

Ho, alvenu al tombejo
Kaj sidiĝu sub la kruco
Ĉe la tombo de mortinto,
De l'mortinto malfeliĉa.
Mi timigi vin ne emas,
Simple - min solec' turmentas,
La soleco de la tombo,
De la tombo malvarmega.

Mi ne trovis paradizon
Nek terurojn de infero:
Nur la tero min ĉirkaŭas,
Nur la nigra tomba tero.

Ne bezonas mi la preĝojn,
nur sidiĝu sub la kruco,
Nur sidiĝu kaj memoru
Niajn revojn kaj sopirojn.

Reviviĝos mi en pensoj,
En la pensoj de amiko,
Pensoj brilaj kvazaŭ steloj
En ĉielo de meznokto.

Puto

La sama mizerulo, kiel mi, vi estas
unuokula mia frato -
La akvo kaj sitelo truiĝinta
ja estas via nura posedato.
La nuboj de la mondo
ie alte vagas,
Kaj nur la ombro
de l' flugil' de bird',
ĉielvagulo,
Respeguliĝas etmomente
en via nura
nepalpebrumanta
tristokulo...

Kakto

Mi ne ridetos pro feliĉ', se estos karesata,
Ne ploros mi, sed vi, se provos bati min
Kaj floroj miaj ne odoros, se estos mi flarata.
Sin gardu! For de mi kun ia disciplin'!

Ne mortos mi, se mi ne estos akvumata,
Mi trovos energion en mia propra kor'.
Kun mia dornanimo mi vivos malamata
Ĝis kiam, kiel rubon, vi min ĵetos for.

Spegulo

Komforte estas ne posedi la vizaĝon
Kaj havi karakteron sen difin' -
Similas mi jen al persono aĝa
Kaj tuj aspektas cxarma belulin'.

Respeguligi povas mi la tutan mondon -
Ĉielon vastan, ondojn de la mar',
Eĉ nekonkereblajn altajn montojn
Posedi povus mi en mia propraĵar'.

Ekzistas tamen unu obstakleto ĝena,
Kiu detruas miajn revojn pri liber':
La mastro mia tre malofte tenas
Min en la manoj, por ke mi vidu ravojn de la ter'.