Lozza ŝakprogramo - verkita de Colin Jenkins

Uzu tiujn butonojn:



La pecoj de ŝako estas:

Peono
Moviĝas antaŭen po unu fakon (el la komenca linio, eventuale po du), kaptas antaŭen irante, ne fronte, sed diagonale.

Turo
Longdistanca peco kiu moviĝas horizontale kaj vertikale.

Ĉevalo
Moviĝas en formo 2+1, kio signifas 2 fakojn horizontale aŭ vertikale, poste ortante 1 fakon. Ĝi povas transsalti pecojn.

Kuriero
Longdistanca peco kiu moviĝas diagonale.

Damo
La plej potenca peco. Longdistanca peco kiu moviĝas ĉiudirekten (horizontale, vertikale, diagonale).

Reĝo
La plej grava peco. Ĝi rajtas moviĝi ĉiudirekten, sed nur po unu fakon. Se la reĝo ne povas eskapi ŝakigan situon, la ludo finiĝas malgajnante per "mato"; se ĝi ne povas eviti eniron en ŝakan situacion, la ludo finiĝas egalece per "pato" (sendecida partio).


La pecoj escepte de la peono nomiĝas oficiroj. Ili kaptas sammaniere kiel ili moviĝas. La "longdistancaj" pecoj (t.e. damo, turo kaj kuriero) povas moviĝi laŭ siaj permesitaj direktoj en nombro de fakoj, kiun ili deziras, ĝis ĉeesto de alia peco, aŭ rando de la tabulo. Se la obstaklo estas malsamkolora peco, ili eĉ povas kapti ĝin, okupante ĝian fakon. Escepte de la ĉevalo pecoj devas halti antaŭ samkoloraj pecoj kaj ĉe alikoloraj pecoj (prenante ilin).

Specialaj reguloj: