Frank van Hertrooij
Scivolemo12 Septembro 2018
Pliaj artikoloj
Balenoj kaj delfenoj (la ordo cetacoj aŭ ”Cetacea”) estas tre bela ekzemplo en la studo de evoluo. Ilia branĉo de la arbo de vivo ilustras kelkajn gravajn ideojn ene de evolua teorio, kiuj estas esencaj por bone kompreni kiel evoluo funkcias. Ili montras ke evoluo ne sekvas ekzemplon kaj iras en ĉiujn direktojn.
Multaj bildoj de la sinsekvo de specioj estas misgvidaj en la senco ke ili montras iun strebon. Kompleksaj animaloj kiel homoj estas montrataj kvazaŭ ili estas la finpunkto, en kies direkto ĉiuj organismoj kreskas. Ke iu organismo, kiu jam atingis la sekan teron, reirus en la maron, tio do ŝajnas tre stranga ideo. La vera funkcio de evoluo estas tute malsama tamen. Ŝanĝiĝoj en organismoj dependas de mutacioj en iliaj genoj, kiuj estas tute hazardaj. Tio signifas ke organismoj ŝanĝiĝas en ĉiuj direktoj samtempe. Estas faktoroj en la medio kiu decidas kiuj el tiuj ŝanĝitaj organismoj travivos kaj reproduktos sin. La konsekvenco de tio estas ke la naturo sekvas neniun ekzemplon kaj ke evoluo eblas en ajna direkto, se la medio permesas tion. Oni eĉ povus argumenti ke la kondiĉoj por puŝi organismojn reen en la akvon ne estas tiom raraj. Ne nur delfenoj kaj balenoj reiris en la akvon, sed ankaŭ aliaj vertebruloj. Ekzistas vivantaj mamuloj kaj reptilioj kiel fokoj, testudoj kaj sirenoj, kiuj (preskaŭ) tuttempe vivas en akvo, sed ankaŭ formortintaj bestoj kiel mozasaŭroj kaj iktiosaŭroj (fiŝosaŭroj). Aldone, oni povus diri ke multe pli da organismoj vivas iomete en la mezo, kiel lutroj, krokodiloj kaj hipopotamoj. Vivi en akvo do ne estas tiom stranga ideo kiel ĝi ŝajnas.
Por kompreni kiel balenoj rilatas al la mamuloj sur seka tero, oni unue komprenu kio fakte distingas balenojn de fiŝoj. Ne estas malfacile konfuzi balenojn kaj fiŝojn, specife se oni neniam antaŭe vidis tian beston. Por vidi la diferencojn, oni devas rigardi ilin de pli proksime. Unu el la malsimilecoj estas la vosto. Fiŝoj havas vertikalajn vostojn, kiujn ili movas flanken por antaŭeniri. Balenoj kaj delfenoj anstataŭe havas horizontalajn vostojn, kiujn ili movas supren kaj suben. Tiu diferenco ne estas malgrava. Kiel organismo moviĝas povas rakonti multe pri ĝia evolua historio. Kiel oni povas mem rimarki kiam oni kliniĝas antaŭen, la dorso de mamuloj estas tre taŭga por moviĝi antaŭen kaj malantaŭen, sed ne flanken. La reptilioj, kiel lacertoj kaj serpentoj, amfibioj, kiel salamandroj kaj fiŝoj movas la dorson flanken kiam ili moviĝas. La vertikala moviĝo de la balena vosto do pli similas al kurantaj mamuloj kiel lupoj kaj leonoj, ol kiel kripanta lacerto aŭ naĝanta fiŝo.
Alia grava distingo inter mamuloj kaj aliaj vertebruloj estas la haŭto. Estas klare ke la haŭto de balenoj kaj delfenoj ne estas kovrita de skvamoj kiel tiuj de fiŝoj kaj reptilioj. Kio malpli klare videblas estas ke ili ja havas harojn. Balenoj ne vere bezonas harojn, pro tio ke ili uzas grason por resti varmaj. Glataj bestoj naĝas pli bone, do haroj nur malhelpus. Estas pro tio ke ili perdis siajn harojn kiam iliaj praavoj adaptis sin al vivi subakve. Malgraŭ tio, la idoj de kelkaj specioj ankoraŭ naskiĝas kun haroj, kiujn ili perdas poste. Inia geoffrensis, Sud-Amerika riverdelfeno, fakte ankoraŭ havas etajn harojn sur la vizaĝo, kiuj eble estas uzataj por senti, kaj kompensas la malbonaj okuloj.
Interne ekzistas multe pli da diferencoj inter fiŝoj kaj balenoj ol ekstere. Kiam oni rigardas la skeleton de baleno, oni tuj vidas ke ĝi venas de marbesto. Ĝi estas tiom granda ke ĝi bezonus la akvon por levi ĝin kaj ĝi havas du gigantajn naĝilojn. Kiam oni rigardas ilin pli detale, oni vidas tamen ke oni rigardas la skeleton de mamulo. Ĝi ja havas naĝilojn, sed malkiel tiuj de fiŝoj, tiuj de balenoj enhavas dikajn ostojn. Oni povas rigardi eĉ pli detale kaj rimarki ke la ostoj korespondas kun tiuj en homa brako kun unu supra osto, du subaj ostoj kaj multaj etaj ostoj kie la mano devus esti. La unuaj mamuloj jam havis tiun strukturon kaj nek balenoj, nek multaj aliaj bestoj kiel talpoj, ĉevaloj kaj vespertoj perdis ĝin, kvankam ĉiuj el ili uzas siajn brakojn laŭ malsama maniero. Eĉ pli mirinda estas la fakto ke balenoj havas pelvon, malgraŭ tio ke ili nur havas antaŭajn naĝilojn. Sub la pelvo ankoraŭ videblas la restaĵoj de malantaŭaj kruroj. El tio oni povas konkludi ke balenoj antaŭe havis kvar krurojn, sed malrapide perdis la malantaŭajn, pro tio ke ili ne bezonis ilin. En tia situacio ekzistas evolua premo kontraŭ organismoj kun grandaj malantaŭaj kruroj, ĉar ili malŝparas energion per nutri ilin, kiun ili ankaŭ povus uzi por pli utilaj celoj. Hodiaŭ restas nur restaĵo kiu aŭ ne plu ĝenas la balenon, aŭ estontece tute malaperos. Oni trovis ankaŭ skeletojn de pli antikvaj membroj de la evolua branĉo de la cetacoj. Oni povas vidi kiel la unikaj adaptaĵoj de balenoj malrapide aperis per kompari la speciojn. Oni povas vidi kiel la kruroj ŝanĝiĝis al naĝiloj kaj kiel la naso malrapide ŝanĝiĝis al la spirorifico (blovtruo) sur la supro de la kapo. Aldone oni vidas specifajn adaptaĵojn kiuj estas komunaj inter la specioj. Ekzemploj de tio estas la pli densaj ostoj, kiuj preventis ke ili flosus supren. La ostoj en la oreloj adaptiĝis por aŭdi sub akvo kaj la piedartikoj havas unikan adaptaĵon por pligrandigi la liberecon de moviĝo. La nuraj organismoj kun tiaj piedartikoj kiuj ne estis cetacoj estis Indohyus, la plej proksima parenco de cetacoj kiu mem ne estis cetaco. Indohyus estis malgranda parhufulo kun granda kapo kaj maldikaj piedoj. La plej proksima parenco de balenoj kiu ankoraŭ vivas estas la hipopotamo.
Aliaj maraj mamuloj ne estas rektaj parencoj de balenoj kaj delfenoj. Sirenoj pli proksimas al elefantoj kaj restis herbovoruloj. Fokoj kaj rosmaroj dume pli proksime rilatas al ursoj kaj Musteloidea (furoj, lavursoj, mefitoj kaj ruĝa pando). Ke ne ĉiuj maraj mamuloj rilatas, estas klara pro pluraj kialoj. Unue, ili anatomie malsamas kaj havas malsamajn kondutojn. Dum balenoj uzas la voston por naĝado kaj la naĝilojn por balanco kaj stirado, fokoj uzas la malantaŭajn krurojn. Fokoj havas ofte densan hararon, specife idoj, dum sirenoj kaj balenoj estas praktike kalvaj. Fokoj povas moviĝi kaj reprodukti sin sur la plaĝo, dum sirenoj kaj balenoj mortas sur la plaĝo. Malkiel balenoj, sirenoj manĝas nur plantojn kaj havas adaptitajn dentojn por tio. Aldone, ekzistas fosilioj kiuj montras la malsamajn evoluajn vojojn kiujn la mamuloj prenis. Por la malsamaj grupoj de maraj mamuloj, tiuj vojoj gvidas al malsamaj originoj. Plej grava tamen estas molekulaj pruvoj. Oni povas pruvi ke balenoj kaj delfenoj pli proksimas al hipopotamoj ol ajna alia mara mamulo, pro tio ke oni povas kompari la DNA de vivantaj organismoj. Tion oni faras per legi la kodon de la DNA de ambaŭ specioj kaj kalkuli la nombron de diferencoj. Tiuj diferencoj korespondas al mutacioj. Per analizi kaj kompari la DNA per komputilaj programoj, kiuj enkalkulas grandajn ŝanĝojn kiel kopiado de tutaj genoj, oni povas vidi kiuj organismoj havas similan DNA. Pro tio ke organismoj kiuj antaŭ nelonge havis komunan praavon ne havis tiom da tempo por mutacii, oni povas konkludi ke tiuj kun simila DNA estas proksimaj parencoj kaj la rezultoj kongruas kun aliaj pruvoj kiel fosilioj, embriologio kaj morfologio. Per kombini ĉiujn pruvojn, oni malrapide konstruis familian arbon kaj ĉiu nova pruvo korektas aŭ pligrandigas ĝin. Ĉiuj pecoj de la puzlo surprize bone taŭgas unu kun la alia kaj tio donas fidon al sciencistoj.
La rakonto de balenoj kaj delfenoj montras ion tre klaran. Evoluo prenas oportunojn kaj laboras kun tio, kion ĝi havas. Estas ankoraŭ multe kion oni ne scias pri kial balenoj ekzistas. Eble iliaj praavoj uzis la akvon por kaŝi sin de predantoj, aŭ eble ili estis la predantoj, kiuj vidis la akvon kiel novan fonton de nutraĵoj. Kio gravas estas ke la nova vivstilo funkciis. Post tio, evoluo faris la reston per premi ilin al esti pli efikaj. Neniu organismo estas perfekta tamen kaj balenoj daŭre portas la pezon de ilia historio kiel teraj bestoj. Kiu dezajnus fiŝon kiu bezonas spiri? Malgraŭ tiaj malavantaĝoj tamen, balenoj restas granda sukceso kaj ili ne estas la nuraj bestoj, kiuj prenis tiun vojon.