Frank van Hertrooij
Scivolemo 15 Novembro 2017
Pliaj artikoloj
La Tero estas kiel neniu alia mondo en nia sunsistemo. Ĝi estas la sola planedo kun oceanoj da likva akvo sur la surfaco. Ĝi havas montojn kaj valojn, marojn, dezertojn kaj glacion. Tiu grandega diverseco estas plejparte la rezulto de geologiaj faktoroj. Kontinentoj ĉiam moviĝas kaj interagas, kio influas kiel ili aspektas. Novaj montoj blokas nubojn kaj la pozicio de la kontinentoj influas marfluojn, kiuj dividas la sunan varmon trans la Tero. Ni multe alkutimiĝis al tiuj konoj, kaj instruas ilin ĉie en la mondo, sed antaŭ cent jaroj, sciencistoj ankoraŭ primokis la ideon.
La nomo Alfred Lothar Wegener estas por ĉiam ligita al la evoluo de la surfaco. Li estis Germana sciencisto kun multaj talentoj, nome astronomio, meteorologio kaj geologio. Dum longa parto de sia profesia vivo, li esploris Gronlandon kaj kreis stacion por mezuri la veteron en la ekstrema medio. Li vojaĝis tien plurajn fojojn, ĝis li reiris por instrui en la universitato. Ŝajnas ke liaj lecionoj estis tre popularaj, pro tio ke li bone kapablis klarigi malfacilajn temojn simple. Malgraŭ tio ke li estis bonega meteorologo, lia plej influa malkovro estis en la fako de geologio. Kiam li rigardis mapon de la mondo en 1910, Li rimarkis ke la okcidenta marbordo de Afriko preskaŭ perfekte taŭgas kontraŭ la orienta marbordo de Ameriko. Estis kvazaŭ la du estis puzlopecoj de pli granda kontinento. Wegener ne estis la unua persono kiu rimarkis la similecon inter la marbordoj de malsamaj kontinentoj, sed li ja estis la unua, kiu liveris sciencajn pruvojn.
La Tero enhavas tri ĉefajn tavolojn: la kerno, mantelo kaj krusto. La parte fandita kerno konsistas el varmegaj metaloj kaj la mantelo el roko kiu ne estas likva, sed pro la alta temperaturo kaj premo ja estas facile deformebla. La altaj temperaturoj pli profunde en la Tero estas parte konservitaj de ĝia varma komenco kaj parte estas la rezulto de la defalo de radioaktivaj elementoj. Tiu energio devas iri ien, kio kaŭzas fluojn ene de la Tero. Varma materialo volas iri supren, pro tio ke ĝi estas malpli densa ol siaj ĉirkaŭaĵoj. Pli supre la temperaturoj estas malpli altaj kaj la materialo iras profunden denove. Tio kaŭzas rondirojn de materialo kaj energio sub la krusto. Tiu moviĝo tiras la kruston en diversajn direktojn. La rezulto estas grandaj tektonikaj platoj (Tektoniko venas de la Greka vorto por konstrui. En geologio ĝi referas al la konstruiĝo de la surfaco), kiuj moviĝas kaj interagas. Kiam du platoj moviĝas disen, la varmega ŝtono el la mantelo iras supren kaj malvarmiĝas pro la akvo. Tiel nova krusto estas kreata. En aliaj lokoj oceana plato renkontas kontinenton kaj estas puŝita sub ĝin, aŭ du maraj platoj renkontiĝas kaj batalas pri kiu iras suben, sed kontinentaj platoj ĉiam venkas oceanajn platojn. Ke tiu meĥanismo funkcias estis pruvita kiam oni malkovris longan suboceanan montaron kiu komenciĝas kelkajn centojn da kilometroj for de la norda Poluso, iras suben rekte tra islando kaj finiĝas proksime al Antarktio. Ĝi estas la plej longa montaro de la mondo kaj nomiĝas la Mezatlantika Dorso. Tamen la maniero per kiu ĝi formiĝis estas la malo de tiu de kontinentaj montoj. Tiuj kreiĝas kiam du kontinentaj platoj renkontiĝas kaj premas la rokojn kune. Ekzemplo de tio estas la Himalajo, kiu estas la rezulto de interagoj inter la Eŭroazia kaj Hindia plato. La kontinentoj do influiĝas de la fluoj en la mantelo, sed ili parte regas sian propran sorton. Ekzistas platoj kiuj pli rapide moviĝas ol la mantelo sub ili. Ekzemplo de tio estas la plato Nazca, oceana plato kiu ŝoviĝas sub Sud-Amerikon kaj tiel kreas la Andoj. La parto de la plato kiu jam ŝoviĝis suben kuntiras la reston de la plato, kio igas ĝin plirapidiĝi. Aliflanke ĝi ankaŭ blokas la fluon de la mantelo sub ĝi kaj puŝas la varmegan rokon suben. Tiuj efikoj kombine kaŭzas ke la plato moviĝas 10cm jare, dum la mantelo fluas nur 5cm jare.
Oni ne nur povas detekti platlimojn surbaze de submaraj montaroj. La limoj de platoj estas tiom forte ligitaj al katastrofoj, ke oni povas trovi ilin simple per desegni la lokojn de vulkanoj kaj tertremoj sur mapon. Tertremoj povas okazi en la mezo de kontinento, sed 95% el ili okazas ĉirkaŭ faŭlto, kie du tektonikaj platoj frotas unu la alian. Kutime tiu frotado okazas tre malrapide kaj kaŭzas nur etajn tremojn kiujn oni apenaŭ sentas. En aliaj kazoj la platoj fiksiĝas kaj ne plu povas moviĝi. La premo grandiĝas ĝis unu el la platoj ne plu eltenas. Tiam la plato rompiĝas, kio liberigas multe da energio. Tio kaŭzas fortegajn tertremojn kun multe da damaĝo. Okazas ofte ke tiuj tertremoj okazas en la maro, kio povas kaŭzi tre altajn ondojn, kiuj nomiĝas cunamoj. Cunamoj kaj fortaj tertremoj estas relative oftaj ĉirkaŭ la tuta Pacifiko, specife ĉe la Azia flanko. La rondo, kiu komenciĝas en Aŭstralio, iras laŭ Azio al Ameriko, havas 452 vulkanojn, el kiuj 128 estas aktivaj kaj 62 estas konsiderataj danĝeraj. Tial la randoj de la Pacifika plato ankaŭ estas nomataj la ”Pacifika fajra rondo”.
Platotektoniko sendube estas la ĉefa faktoro kiu influas la geologion de la Tero, sed en nia sunsistemo estas multaj aliaj mondoj. La kvar planedoj kiuj estas plej proksimaj al la Suno estas rokaj. La planedoj en la eksteraj regionoj de la sunsistemo konsistas pleje el gaso kaj glacio kaj funkcias tute malsame ol la Tero. El la plej proksimaj planedoj, Merkuro estas malplej interesa. Ĝi estas tre eta kaj tro rapide malvarmiĝis por esti geologie aktiva. Ankaŭ Marso ne montras multan aktivecon. Ĝia plej granda vulkano, Olympus Mons, estas kun pli ol 25km la plej alta monto en la sunsistemo, sed ĝi kaj ĉiuj aliaj vulkanoj de Marso estas jam dum longa tempo mortaj. Olympus Mons ne estas la konsekvenco de platotektoniko, ĉar Marso ne havas platojn. Anstataŭe, la vulkano naskiĝis same kiel tiuj de Havajo. Varmaj punktoj en la Termantelo foje erupcias kaj formas vulkanajn insulojn, sed la moviĝo de la krusto forpuŝas la insulojn de la punkto, kio mortigas la vulkanojn. Sur Marso la krusto ne moviĝas, kio donis al la vulkano milionojn da jaroj por kreski. Ankaŭ Venuso havas geologian historion. La planedo provis ekiigi platotektonikon, sed ne sukcesis, pro tio ke la krusto estis tro dika. Venuso ja havas vulkanojn kaj lafofluojn. Tre interesa diferenco estas ke kontraste al la Tero, kiu havas ŝtonojn el ĉiuj epokoj, la tuto de la Venusa surfaco estas same aĝa. La konkludo estas ke antaŭ 500 milionoj da jaroj, la tuta surfaco de Venuso estis renovigita. Venuso estas ankaŭ la planedoj kun plej da vulkanoj. El la 1600 la plejparto estas morta tamen.
Kvankam la ekstera parto de la sunsistemo ne havas rokajn planedojn, ĝi ja povas esti interesa al geologoj. La lunoj de foraj planedoj estas multe pli aktivaj ol ili ŝajnas. Unu ekzemplo estas Titano, la plej granda luno de Saturno kaj la sola luno kun densa atmosfero. Kiam la Cassini-sondilo vizitis la lunon, ĝi eltrovis multon pri la geologio, kiu similas al tiu de juna Tero. La plej granda diferenco inter Titano kaj la Tero estas la temperaturo. Ĝi estas multe tro malvarma por subteni likvan kernon, sed sciencistoj kredas ke la surfaco povas tamen resti aktiva per glaciaj vulkanoj, kiuj funkcias per akvo kaj amoniako anstataŭ lafo. Ankaŭ aliaj lunoj en la sunsistemo montras signojn de subteni glaciajn vulkanojn. Tamen la manko de sunlumo ne signifas ke foraj mondoj nepre estu glaciaj. La gravito de grandaj planedoj streĉas la rokojn ene de la lunoj, kio varmigas ilin. Tiu varmo sufiĉas por subteni oceanojn da likva akva akvo sub la surfaco de la lunoj. Oni pensas eĉ ke Eŭropo, luno de Jupitero, havas multe pli da likva akvo ol la tuta Tero. Sur Io, la luno kiu plej proksime ĉirkaŭiras Jupiteron, la tajdaj efikoj estas tiom fortaj, ke la luno povas subteni lafajn vulkanojn. La lafo konstante renovigas la surfacon, kio kaŭzas ke oni ne vidas la ŝpurojn de pasintecaj meteoritoj. La luno havas pli ol 400 aktivajn vulkanojn, sur surfaco kiu estas malpli vasta ol centono de tiu de la Tero. Ĝi sendube meritas la titolon de plej aktiva astro en la sunsistemo.
La Tero ne estus sama sen tektoniko kaj kvankam la ŝanĝiĝoj ŝajnas ignoreble etaj dum homa vivo, ili estas drastaj kompare al la vivo de la Tero. Platotektoniko decidis kiel la surfaco de la Tero aspektu dum miliardoj da jaroj kaj ebligis vivon, sed kvankam ĝi donis komfortajn kontinentojn kiel loĝlokon, ĝi restas senkompata. Oni neniam scias kie la sekva katastrofo okazos. Gravas ke ni respektu la Teron kaj provu kompreni ĝin, por ke ni povu kiel eble plej longe ĝui ĝin.