Frank van Hertrooij
Scivolemo 18 Oktobro 2017
Pliaj artikoloj
Ke oni regule lavu la manojn nuntempe estas kutima scio. Por kuracistoj tio certe veras kaj ni atendas ke ili faru multe pli kiel steriligi la instrumentojn. La fakto ke malsanoj estas disdonataj de mikroorganismoj tamen ne ĉiam estis konata. En la deknaŭa jarcento tio havis tristajn konsekvencojn je la kosto de la vivo de multaj patrinoj, sed eĉ dum ili vidis virinon post virinon morti, kuracistoj ne volis kredi la novajn ekkomprenojn.
Ignaz Semmelweis estis Hungara kuracisto kiu vidis multajn virinojn morti post naski infanon. Ne estis multaj kuracistoj tiutempe, do unu kuracisto havis ofte malsamajn taskojn. Pro tio, ne estis malofta okazaĵo ke kuracisto kiu ĵus distranĉis mortulon, devis helpi virinon akuŝi infanon. Semmelweis detale priskribis la malsanon, kiu nomiĝas “puerpera febro”. La unua fazo estis alta febro de kvardek gradoj, post kio sekvas intensan soifon. Fine purpuraj makuloj ekaperas sur la haŭto kaj plej ofte la virino mortis. Mikroorganismoj jam estis malkovrataj antaŭ sufiĉe longa tempo, sed kuracistoj ne kredis ke ili povis esti kaŭzo de malsanoj, kio donis al ili neniun kialon por pli severajn higienajn regulojn. Semmelweis hipotezis ke steriligitaj instrumentoj kaj bona persona higieno povintus malaltigi la riskojn kaj faris malgrandskalajn eksperimentojn en la lokoj kie li laboris.
Semmelweis observis du malsamajn klinikojn. Unu el ili havis kuracistojn kaj studantojn kaj en la alia laboris nur akuŝistinoj. Kio surprizis lin estis ke la kliniko en kiu kuracistoj laboris havis mortelcentaĵo de 10% dum la alia havis nur 4%. Virinoj eĉ pli verŝajne travivis se ili naskis la bebon hejme aŭ surstrate. Semmelweis tre detale observis kaj komparis la klinikojn kaj analizis multajn malsamajn faktorojn kiel kiom da homoj laboris sur kvadratmetro kaj la medion. Li vidis tamen ke la teĥnikoj de ambaŭ klinikoj estis preskaŭ tute samaj. Kiam amiko de li akcidente vundiĝis de uzita tranĉilo kaj mortis, la konkludo estis simpla: Kuracistoj kiuj laboris kun mortaj homoj havis ”mortpartikojn” sur la manoj, kiuj povis infekti la sentemajn patrinojn. Li tuj igis la homojn kiuj laboris en la kliniko lavi la manojn kaj la kvanto de virinoj kiuj mortis falis de 10 % al 1%. Ĝi ankoraŭ estas unu el la plej influaj medecinaj ŝanĝiĝoj.
Tamen la tiutagaj teorioj estis forte tenataj de kolegoj. Estis pluraj manieroj por ekspliki malsanojn, sed mikroorganismoj ne estas unu el ili. Tion la scienca komunumo diris. Mikroorganismoj ne estis larĝe konataj kaj tiuj kiuj konis ilin certe ne vidis ilin kiel danĝeron. Kiel io tiom eta povus malsanigi homon? Anstataŭe la kredo ke malsanoj venis de malbonaj odoroj estis pli vaste akceptata. Kiam oni loĝis en parto de la urbo kun malbonaj odoroj, oni havis pli grandan ŝancon de malsaniĝi ol kiam oni estis en parto de la urbo kiu pli bone odoris. Cetere la Kristana kredo estis tre grava en tiu tempo kaj regiono. Homoj kredis ke malsanoj estis puno de Dio kaj Dio ne bezonas mikroorganismojn por fari liajn taskojn. Oni povus, eble per iom da fantazio, kompreni kial kuracistoj pensis tiel, influite de ilia propra mondo. Tamen la plej granda problemo estis eble sociala. Doktoroj en Eŭropo estis tre riĉaj, altstatusaj homoj, ĉar kutima homo ne ricevis la ŝancojn por studi medicinojn. Kompreneble ili ja volis helpi homojn, sed ili nepre ne volis aŭdi de eksterlandano ke ili estis malpuraj kaj agis malbone.
Semmelweis estis bona kuracisto, sed li ne bonis je popularigi sian sciencon. Li neniam kapablis disvastigi lian malkovron antaŭ granda publiko kaj eĉ malpli konviki ilin. Lia rekta influo ne estis pli granda ol la lokoj kie li mem laboris. Neniuj estimataj kuracistoj volis kredi lin kaj tio estis granda bato por li mense. Ĉiu morto kiu rezultis de lia febro estis preventebla al li, sed li ne kapablis helpi la viktimojn. Li estis maldungita kaj la leteroj kiujn li verkis kaj sendis al estimataj kuracistoj iĝis pli kaj pli agresemaj. Li eĉ nomis kolegojn ”murdisto”. Kiam li iĝis pli aĝa, liaj mensaj problemoj iĝis pli severaj kaj li ekhavis simptomojn de Alzheimer. Li estis ĵetita en mensan malsanulejon kaj regule batata. Li poste ekhavis sangovundojn kaj mortis en 1865. Ironie estis pro sepso, la disvastiĝado de bakterioj en la sango. Hodiaŭ la situacio ŝanĝiĝis. Semmelweis finfine ricevas la honoron kiun li meritas kaj la plej grava universitato de Hungario estas nomata laŭ li. Ankoraŭ estas kazoj de virinoj kiuj estas infektataj de puerpera febro pro higienaj eraroj aŭ ĉar ili jam havis la bakterion en la korpo antaŭ la nasko. Malgraŭ tio ni vivas en mondo kie gravidaj virinoj preskaŭ ne pensas pri la malsano kaj tio bonas. Finfine, gravideco devas esti ekcitiga tempo, kaj kiel eble malplej timiga.
La scienco de kuracado estas unu el la malplej facilaj sciencoj pro la granda kvanto de faktoroj kaj kiom malfacilas fari bonajn eksperimentojn. Aliflanke ni ne timu la malfacilaĵojn, pro tio ke la aplikoj estas tre influaj kaj gravaj. Tio estas ekcitiga, sed oni ja estu zorgema kaj la rakonto de puerpera febro povas instrui al ni gravajn lecionojn. Plej klaras ke oni ĉiam agu kiel eble plej hiegiene, sed krom tio oni restu ĉiam objektiva, ĉar sciencaj komprenoj povas ŝanĝiĝi post ĉiu malkovro. Fine, oni neniam estu tro kuraĝa kaj ne pensu ke oni komprenas ion tute. Ĉiam povas esti danĝeroj kiujn oni ne antaŭvidis.