La plej strangaj gepatroj

Frank van Hertrooij
Scivolemo 18 Aprilo 2018
Pliaj artikoloj

Estas sufiĉe da fiŝoj en la maro, sed ne ĉiu fiŝo samas. Kelkaj aspektas eĉ tiom malkutime, ke oni ne tuj rekonas ilin kiel fiŝoj. Al tiu kategorio apartenas la hipokampo, ankaŭ konata kiel la marĉevaleto. La nomo venas de la Grekaj vortoj por ĉevalo kaj marmonstro. La kapo de la unika besto aspektas multe kiel tiu de ĉevalo kaj kontraste al preskaŭ ĉiuj aliaj fiŝoj, hipokampoj havas klare distingitan kolon. La besto vekas la impreson ke ĝi estas escepto en ĉiu kategorio kaj tiu observo ne estas tiom stranga. Ĝi naĝas vertikale anstataŭ horizontale, ne havas skvamojn kaj ne la patrino, sed la patro gravediĝas. Tiumaniere, ĝi montras ke neniu tendenco en biologio estas universala kaj ke ĉiu regulo kiun ni elpensas estas malpli simpla realvive.

La hipokampo en mitologio

Hipokampoj povas esti tre belaj, sed ili ne aspektas tre praktikaj. Ili perdis la vostan naĝilon kaj, pro tio ke ili naĝas vertikale, bezonas antaŭenpuŝi sin per la dorsa naĝilo. Tio igas ilin tre malrapidaj naĝantoj. La malplej rapida fiŝo surtere eĉ estas hipokampo. Por ne esti fortirata de akvofluoj, ili do uzas sian kurbigitan voston por preni plantojn aŭ koralojn tiel, kiel simio prenas branĉon. Ilia malrapideco igas ilin facile kapteblaj, sed la ostaj ringoj kiuj kovras la tutan korpon igas ilin malfacilan manĝaĵon. La ringoj formas eksteran skeleton aldone al la interna skeleto kaj la kvanto da ringoj povas esti uzata por rekoni la specion. Ilia malrapideco ne malhelpas la ĉasadon tamen. Kvankam ili aspektas ĉarmaj kaj afablaj, hipokampoj estas senkompataj ĉasantoj. Preskaŭ 100% el la predoj kiujn ili celas, ili murdas, kio estas multe pli da sukceso ol ŝarkoj aŭ tigroj havas. Malkiel la pli timigaj ĉasantoj, ili celas malpli grandan predon tamen. Ilia plej ŝatata manĝaĵo estas etaj krustacoj. Tiuj povas esti multe pli rapidaj ol la hipokampo, sed la hipokampo havas sekretan sukcesmetodon. La krustacoj estas tre sentemaj al la nuancaj ŝanĝiĝoj de akvofluo, do kiam alia besto alproksimiĝas, ili povas senti tion. La kapo de la hipokampo estas tiel formita tamen, ke ĝi ne kreas sovaĝajn akvofluojn kiam ĝi naĝas, kio igas ĝin praktike nevidebla. Tiel la hipokampo povas alproksimiĝi ĝis tre proksime, post kio ĝi subite tiras sian kapon kaj ensuĉas la krustacon per la speciale adaptita buŝo. Tiu buŝo ne enlasas tro grandajn predojn kaj ĝi ne havas dentojn, do la hipokampo povas nenion fari krom ĉasi nur la plej etajn bestojn. Pro tio, la hipokampo faras preskaŭ nenion krom manĝi, por tamen akiri sufiĉe da energio.

Hipokampo

Unu el la plej eksterordinaraj kondutoj de la hipokampo sendube estas la reproduktado. Ekzistas pluraj patroj en la naturo kiu bone zorgas por la idoj, sed la hipokampo levas tion al tute nova nivelo. Unue necesas ke la virhipokampo trovu inon. Kiam tio okazas, la paro restas kune kaj dancas, kune naĝas kaj tenas unu la alian per la vosto. Tiel la hipokampoj kapablas samtempigi siajn moviĝojn kaj vidi ĉu la alia estas taŭga kiel partnero. Ili eĉ povas ŝanĝi sian koloron dume. Oni povas distingi la du seksojn per rigardi la ventron. Inoj havas malmolan ventron kiu similas al la resto de la korpo, dum la virhipokampo havas molan sakon. Kiam la paro pretas, li puŝas la sakon eksteren por imponi la inon. Ŝi ne havas sakon, sed specialan tubon, kies elirejon ŝi puŝas en la sakon de la partnero. Tiel ŝi povas meti ĝis 1500 ovojn en la sako. La sala akvo kiu povas eniri stimulas la patron al fekundigi la ovetojn, sed ekde kiam li estas graveda, la patro komencas reguligi la salecon en la sako kaj provizi oksigenon kaj nutraĵojn per la sango. La gravedeco povas daŭri ĝis 45 tagoj kaj ĉiun matenon la hipokampino vizitas lin. Kiam la idoj pretas por naskiĝi, la patro puŝas ilin eksteren per la muskoloj. Tio plej ofte okazas dumnokte kaj okazas ke kiam la patrino salutas lin la matenon poste, tuj denove gravedigas lin. Post la naskiĝo, la gepatroj ne plu prizorgas la idojn, kiel estas kutima por fiŝoj. La idoj aspektas preskaŭ precize kiel plenkreskaj hipokampoj, sed ili estas multe pli etaj. Tio igas ilin tre vundeblaj, ĉar ili facile estas manĝataj, aŭ forpuŝataj de akvofluo al lokoj kies temperaturo estas malĝusta, aŭ kiuj ne havas la ĝustajn manĝaĵojn. Tio signifas ke el ĉiuj mil hipokampoj averaĝe nur kvin travivas ĝis plenkreskeco, sed se ili atingas tion, ili vivas dum kelkaj jaroj

Graveda virhipokampo

Ke graveda patro estas escepto en la naturo estas klarigata de la principo de Bateman. Tiu principo uzas la diferencojn inter la malsamaj gametoj (seksĉeloj) por klarigi kiom da energio organismoj elspezus por helpi la idojn. Produkti spermatozoojn kostas relative tre malmulte da energio. Ili estas tre malgrandaj kaj maskloj (virbestoj) produktas milionojn da ili. Ovoj estas multe pli grandaj, do relative malmulte estas kreataj. Tio signifas ke por la masklo la plej bona strategio por transdoni genetikan materialon estas produkti kiel eble plej da spermo kaj fekundigi kiel eble plej da femaloj (bestinoj), dum por femalo la ĝenerale plej bona strategio estas mala. Ili zorgu kie ili saĝe uzas la ovojn kaj nur reproduktas sin kun la plej bonaj patroj. En la naturo tio plej ofte signifas ke la maskloj estas tre konkursemaj, aŭ ke ili havas tre grandajn, belajn partojn kiel plumojn por montri kiom sanaj ili estas (kaj kiom sanaj la idoj do estos). La femaloj tamen, estas tre specifaj elektantoj kaj elspezas multe pli da energio por certigi ke la ido travivu, ekzemple per kovado. Je la unua rigardo, la mondo de hipokampoj do ŝajnas tute inversa, sed kial tia strategio disvastiĝus? Tio estis granda demando en scienco, ĝis oni mezuris kiom da energio gravedeco vere kostas. Oni uzis la kvanton de oksigeno kiun virhipokampo foruzas por kalkuli kiom da aldona energio estis necesa dum la gravedo kompare al antaŭ la gravedo. Tion oni komparis al la energio kiu estus necesa por produkti la ovojn, do la energio kiun la patrino elspezas. Kio evidentiĝis estis ke la patrino elspezas multe pli da energio ol la patro, malgraŭ tio ke ŝi ne estas graveda. La demando kiu restas estas kial la hipokampino ne faras ambaŭ taskojn. Verŝajne tio estas, pro tio ke ĉi tiu sistemo estas pli bona por ambaŭ seksoj. Dum la patro estas graveda, la patrino povas jam rekomenci la produktadon de novaj ovoj, kiuj pretas kiam li naskas la bebojn. Se anstataŭe ŝi iĝus graveda, ŝi devus unue atendi ĝis la idoj naskiĝis, antaŭ ol ŝi povus krei la novajn ovojn. Ĉi tiel la hipokampoj do povas pli ofte reprodukti sin en la sama tempo, kio rezultas je pli da idoj. Ke ili estu kiel eble plej efikaj estas grava, ĉar se nur kvin el mil idoj travivas, oni havu kiel eble plej multe.

Bedaŭrinde, akvofluoj kaj aliaj bestoj ne estas la sola danĝero al hipokampoj. Pro homaj influoj, populacioj en multaj lokoj draste malkreskis. La kialoj verŝajne estas la detruado de la vivmedio, senintenca fiŝkaptado kaj la uzado en diversaj tradiciaj medicinoj. Hipokampoj de alta kvalito povas esti laŭpeze preskaŭ tiom valoraj kiel oro. Feliĉe multaj landoj igis la merkaton de hipokampoj kontraŭleĝa kaj oni pli kaj pli provas protekti la medion de la besto. Oni eĉ kaptas la bestojn kiam ili estas idoj kaj vartas ilin por poste liberigi ilin. Tiel ilia ŝanco de travivi estas pli alta. Kompreneble tiu solvo nur estas dumtempa, sed ankoraŭ ekzistas espero por tiu ĉi malkutima besto.

Sekigita hipokampo kiel uzata en medicino