Frank van Hertrooij
Scivolemo 3 Aprilo 2019
Pliaj artikoloj
La oceano plenas je grandaj fiŝoj. La rajo Manta birostris povas iĝi ĝis 7m larĝa kaj aspektas kiel buŝego kun naĝiloj. Ne timu tamen. Malgraŭ ĝia impona aspekto, ĝi estas ĝentila kaj nedanĝera se oni respektas ĝin. Kiel ajn, Manta birostris kaj ĝiaj proksimaj parencoj aspektas tute ekstertere, do indas demandi kial ĝi estas tia, kia ĝi estas.
Manta birostris estas rajo. Tio estas granda grupo de fiŝoj, kiuj plej proksimas al ŝarkoj kaj la Holocephali, kiuj estas multe malpli bone konataj. Tiuj tri grupoj kune estas la kartilagaj fiŝoj. La ĉefa eco de tiaj fiŝoj estas, ke ili ne havas ostojn. Ili havas skeleton, sed ĝi konsistas el kartilago. Tio estas fleksebla materialo, kiun homoj havas ekzemple en la nazo kaj oreloj. Bedaŭrinde, kartilago ne tiom facile kreas fosiliojn kiel osto, pro tio ke ĝi estas pli mola. Tio multe malhelpas paleontologojn, kiuj volas esplori la historion de ĉi tiuj interesaj bestoj. La skeleto ne estas la sola afero, kiu igas kartilagajn fiŝojn specialaj, krome. Ili ankaŭ ne havas naĝvezikon. Preskaŭ ĉiuj aliaj fiŝoj havas vezikon plenan je gaso. Tiu gaso malpli pezas ol la akvo ĉirkaŭ la fiŝo, kio igas ĝin flosi iomete. Tiun efikon oni povas mem testi per enspiri multan aeron kaj salti en naĝejon. Kun multe da aero en la pulmoj, oni malpli facile sinkas ol kun malmulte da aero en la pulmoj. Homaj pulmoj kaj fiŝaj naĝvezikoj fakte estas du specialigitaj variaĵoj de la sama praorgano. Rajoj kaj ŝarkoj ne havas tian naĝvezikon kaj trovu aliajn strategiojn por ne sinki al la fundo kontraŭ sia volo. Tion ili faras laŭ du malsamaj manieroj. Unue, ili multe pli aktive uzas siajn naĝilojn por puŝi sin supren. Due, ili havas tre grandajn hepatojn, kiuj enhavas oleon. Tiu oleo estas malpli densa ol akvo kaj ankaŭ iomete flosigas ilin. Kompare al gasoj, oleo fakte havas la avantaĝon ke ĝi ne estas facile kunpremebla. Tio signifas ke ŝarkoj kaj rajoj povas multe pli facile elteni la akvopremon je malsamaj profundecoj ol ili povus se ili havus naĝvezikon.
Rajoj ne aspektas kiel tipaj fiŝoj. Granda parto el ili estas rondaj aŭ rombformaj kaj plataj kiel patkuko. La brustaj naĝiloj estas tre grandaj kaj larĝaj kaj sub ili troviĝas la buŝo kaj brankoj. La okuloj troviĝas sur la supro de la fiŝo kaj la vosto havas venenan pikilon. Aliaj rajoj aspektas iom malsame. Segilofiŝoj aspektas pli similaj al ŝarkoj ol aliaj rajoj. Ili havas krom la brustajn naĝilojn kelkajn aliajn naĝilojn, kiuj klare videblas kaj ili naĝas per la vosto kiel ŝarkoj. Kiam oni rigardas segilfiŝon de sube tamen, la diferencoj iĝas multe pli klaraj. Ĝia ventro estas tre plata, la brustaj naĝiloj estas grandaj kaj la buŝo troviĝas sub la korpo anstataŭ antaŭ ĝi. Ankaŭ segilfiŝoj do estas rajoj. Ilia plej rimarkinda adaptiĝo estas la segilo. Tio estas longa plata elkreskaĵo, kiu havas vicon de dentoj je ambaŭ flankoj kaj plenas je sensorganoj, kiuj interpretas elektrajn signalojn. Pri la uzo de la segilo ekzistis multaj mitoj. Oni eĉ pensis interalie ke segilfiŝoj povis duonigi homojn, sed tio ne eblas, ĉar homoj multe tro grandas por esti konsiderataj predoj. En 2012, la scienca revuo Current Biology publikigis esploron pri la manĝkondutoj de segilofiŝoj kaj trovis kelkajn interesajn aferojn. Ili povas uzi siajn segilojn por vundi fiŝojn. Tion ili faras per alproksimiĝi al la fiŝo kaj rapide svingi la segilon flanken. Ili ankaŭ povas manipuli la predon tiel, ke ili povas elekti ĉu ili volas gluti la kapon aŭ la voston unue. La segilofiŝoj ankaŭ reagis al artefarite kreitaj elektraj kampoj, kreitaj en la akvo. Tio pruvis ke ili uzas ilian senson de elektraj kampoj por serĉi predojn. La esploro ne trovis pruvojn por la hipotezo ke la segilo estas uzata por grati la fundon. Dum la ĉasado la segilo fakte estas suprenpuŝata en angulo. Ja eblas ke la segilfiŝo gratas la fundon per la dentoj por akrigi ilin.
La esploro pri la manĝkondutoj de segilofiŝoj
Alia speciala grupo de rajoj estas la elektraj rajoj. Ili aspektas tiel, kiel oni imagas rajon, sed ĝi naĝas per la vosto anstataŭ la brustaj naĝiloj. Ankaŭ elektraj rajoj uzas elektrajn kampojn por detekti predojn, sed ili povas pli. Ili povas krei elektrajn ŝokojn de 8-220V depende de la specio. En antikva Grekio kaj la Romia imperio, rajoj de la specio Torpedo torpedo estis uzataj por malseverigi la doloron de naskado kaj operacioj. La strangaj fiŝoj estis misteraj al multaj kulturoj antaŭ la malkovro de elektro, pro tio ke ili povas ŝoki onin sen tuŝado.
Plej grandaj estas la grupoj Myliobatiformes kaj Rajiformes, kiuj havas respektive 223 kaj 270 speciojn. Kiam oni pensas pri hazarda rajo, la ŝanco ke ĝi estas en unu el tiuj du grupoj estas tre alta. Tio veras ankaŭ por la grupo Dasyatidae en Myliobatiformes. Ili estas familio de rajoj, kiuj havas longan, maldikan voston. La vosto estas pli longa ol la resto de la korpo kaj havas venenan pikilon je la fino. Kvankam tiu vosto aspektas timiga, ili uzas ĝin por defendo anstataŭ atako. Oni eĉ ofertas ekskursojn al turistoj, ekzemple ĉe la Kajmana Insularo, dum kiu ili povas tuŝi la rajojn kaj interagi kun ili en malprofunda akvo. La rajoj tie alkutimiĝis al homoj pro la fiŝkaptistoj, kiuj ĵetis restaĵojn en la akvon. Nun oni povas nutri ilin permane, karesi ilin kaj eĉ doni kison.
La mallongvosta pikrajo, Dasyatis brevicaudata, estas sufiĉe proksima parenco de la rajoj ĉe la Kajmana Insularo, sed ĝi havas multe malpli bonan reputacion. Kiam la Aŭstralia bestoentuziasmulo, televida personeco kaj zoologo Steve Irwin mortis pro piko de la rajo, la novaĵo disvastiĝis tra la tuta mondo. Pikoj de ĉi tiu specio estas tre maloftaj, do oni ne bezonas timi ilin, sed en la kazo de Steve Irwin temis pri piko rekte en la koron. La morto de Steve Erwin estis granda perdo, sed ĝi restas nur unu kazo. Oni ne povas juĝi tutan grupon de diversaj specioj laŭ unu akcidento.
Alia membro de la Myliobatiformes estas la antaŭe menciita Manta birostris. Ĝi estas la plej granda rajo kiu ekzistas kaj la kvina plej granda fiŝo entute. Malkiel multaj aliaj rajoj, mantaoj naĝas en malferma akvo, anstataŭ tuj super la fundo kaj nutras sin parte per filtrado. Pro tio, mantaoj havas iom malsaman korpon ol aliaj rajoj. La okuloj, ekzemple, troviĝas je la flankoj de la kapo anstataŭ sur ĝi kaj por kamufli sin, la ventro estas blanka kaj la dorso malhela. Por kapti planktonon, la buŝo de Manta birostris estas tre granda kaj troviĝas je la antaŭo de la korpo anstataŭ la subo. Ĝi lasas la akvon eniri kaj flui trans la filtriloj, kiuj kaptas planktonon, kiun ĝi poste glutas. Apud la buŝo troviĝas du loboj, kiuj povas direkti la akvon kiel funelo dum ĝi nutras sin. Molekulaj esploroj montras tamen ke mantaoj ne nur manĝas planktonon. Sciencistoj mezuris kiom pezaj la atomoj en la korpo de mantaoj estas kaj konkludis ke la rilatumo inter atomoj de malsamaj pezoj nur povis esti klarigata se ĝia dieto konsistus por ĉirkaŭ 27% el planktono. Tion oni ne sciis antaŭe, pro tio ke oni observis la rajon ĉe la surface. Por ĉasi siajn aliajn predojn, ĝi devas iri inter 200 kaj 1000m sub la akvosurfacon.
Mantaoj ankaŭ estas inteligentaj. Rajoj ĝenerale havas grandajn cerbojn kompare al la korpo kaj Manta birostris havas unu el la plej grandaj cerboj de ĉiuj fiŝoj. Ili estas scivolemaj kaj kiam ili vidas sin en spegulo, ilia konduto ŝanĝiĝas. Oni faris eksperimenton kun du mantaoj. Dum 16 tagoj, oni observis la rajojn dum ili naĝis tra ilia akvario. Foje oni metis spegulon en la akvarion kaj foje oni turnis la spegulon, por ke ili nur vidu la blankan, nereflektan flankon. Dum tiu eksperimento, la esploristoj observis ke la mantaoj naĝis en cirkloj ĉirkaŭ la spegulo kaj kondutis sin malkutime. Tio povas esti pro tio ke ili komprenas ke ili rigardas sin mem anstataŭ aliulon kaj volas kontroli tion. Bedaŭrinde la eksperimento estis farata per nur du ekzempleroj, sed ĝi povas esti la bazo de pli grandaj esploroj.
Mantaoj ne estas danĝeraj se oni respektas ilin. Pro tio ke ili tiom grandas, mantaoj nur estas minacataj de la plej grandaj predantoj, kiel grandaj ŝarkoj kaj orcinoj. Ili ankaŭ sufiĉe rapide forfuĝas, malgraŭ ilia malrapida aspekto. Foje ili ja estas atakataj kaj plenkreskaj ekzempleroj ofte havas spurojn de ŝarkaj atakoj, sed almenaŭ ili travivis.
La plej bela konduto de Manta birostris ankaŭ estas unu el la plej misteraj. Foje, ili saltas ĝis 2m en la aeron kaj ŝvebas dum kelkaj sekundoj, post kio ili falas plate sur la ventron kun laŭta bato. Tio okazas dum grandaj renkontiĝoj kun centoj da ekzempleroj kaj povas daŭri tutan tagon. Kun tiom da mantaoj, ili saltas kiel pufmaizo. Neniu certe scias kial ili saltas tiom. Povas rilati al reproduktado, manĝado aŭ komunikado. Verŝajne estas aro da faktoroj, kiujn oni ankoraŭ ne komprenas. Ĉiukaze, la vido de tiom granda besto, kiu tiom elegante saltas el la akvo estas mirinda sendepende de ĉu oni komprenas ĝin.
Licencoj de bildoj: