Frank van Hertrooij
Scivolemo 30 Januaro 2019
Pliaj artikoloj
Inter la plej popularaj grupoj de bestoj estas la birdoj. Sendube entuziasmuloj estas kaptataj de la buntaj plumaroj kaj rekoneblaj krioj. La kaŭzo de tiu granda diverseco kaj kvanto de birdoj estas ilia evolua sukceso, kiu estas la rezulto de adaptiĝoj kiel la flugkapablo kaj la aktiva vivstilo. Estas do strange imagi ke birdoj perdus sian flugkapablon, sed ekzakte tio okazis plurfoje en malsamaj grupoj de birdoj. Unu el tiuj grupoj, la palaeognathae, havas membrojn en Oceanio, Afriko kaj Sudameriko kaj fosilioj estis trovitaj ankaŭ en Nordameriko, Azio kaj Eŭropo. Multaj el ili estas altaj, pezaj birdoj, kiuj kuras anstataŭ flugi kaj klare aspektas kiel dinosaŭroj.
Afriko
Strutoj
En Afriko ekzistis du malsamaj grupoj, nome la strutoj, kiuj daŭre vivas en diversaj partoj de kontinenta Afriko, kaj la formortintaj elefantbirdoj, kiuj vivis sur Madagaskaro. Strutoj estas tre konata parto de la Afrika faŭno kaj mirigas vizitantojn per sia grandeco. Plenkreskaj strutoj povas pezi 63-145kg. La maskloj iĝas 2,1-2,8m altaj kaj femaloj 1,7-2,0m altaj, kio igas strutojn la plej grandaj vivantaj birdoj. Ankaŭ la ovoj de la struto havas rekordon. Kun pezo de 1,4kg ili estas la plej grandaj ovoj de vivanta birdo kaj ili estas 15cm laŭ la longa flanko. Kompare al la korpo de la patrino tamen, ili estas etaj.
La korpo de la struto neniel taŭgas por flugado. Ĝi ankaŭ ne aspektas tre aerodinamika. Ĝi estas tre peza kaj ĝiaj flugiloj estas tro malgrandaj por porti tiom da maso. Aldone, la karino, al kiu la flugmuskoloj estas konektitaj en aliaj birdoj, ne ekzistas en strutoj kaj aliaj palaeognathae. Anstataŭe, ili havas platan sternumon. Laste, la plumoj ne estas taŭgaj por flugado. Kiam oni detale rigardas la plumojn de flugantaj birdoj, oni vidas ke la haretoj havas fiksan strukturon. Tio estas pro multaj etaj hokoj, kiuj konektas la haretojn. En strutoj, tiuj hoketoj tute mankas, kio igas la plumojn tre ĥaosaj.
Malgraŭ tio, ke ĝi flugas, la struto ne estas senhelpa. Flugado kostas multe da energio kaj certe estas evitinda, kiam oni ne bezonas ĝin. Anstataŭe, la korpo de la struto estas tute adaptita por vivi en la varma, ebena medio en kiu ĝi vivas. Ĝia plumaro estas tre bona izolaĵo por konservi varmon kaj per kovri siajn nudajn krurojn, ĝi povas mem reguli kiom da varmo ĝi volas perdi aŭ konservi. Tio estas tre grava, ĉar strutoj vivas en lokoj, kie la temperaturdiferencoj inter tago kaj nokto povas atingi 40°C. Aldone, strutoj ne bezonas timi predantojn. Se ili estas minacataj, ili povas kaŝi sin per sidiĝi sur la grundo, ili povas rapide forkuri aŭ ili povas eĉ ataki per siaj fortaj kruroj. La struto fakte estas mirinde bona je kurado. Ĝi povas kuri je 50km/h dum duonhoro kaj se ĝi vere kuras, ĝi povas atingi rapidojn de 70km/h averaĝe kaj eĉ 96km/h dum momento. Tio igas ĝin la plej rapida besto sur du kruroj. La flugiloj povas esti uzataj por rapide bremsi, aŭ por fari akrajn turnojn kaj ankaŭ la piedoj estas adaptitaj al kurado, ĉar malkiel aliaj birdoj, strutoj havas nur du piedfingrojn.
Elefantbirdoj
Elefantbirdoj vivis en la tuto de Madagaskaro, sed iam dum la mezepoko ili formortis. Estas sufiĉe klare ke la ĉeesto de homoj kaj hejmbestoj ludis gravan rolon en tiu formorto. Tio eble parte okazis pro ĉasado, sed multe pli grava estis la manĝado de la ovoj. Elefantbirdoj produktis gigantajn ovojn de 10kg kaj povis iĝi laŭ volumeno 160 fojojn tiom granda kiel la ovo de kokino. Tiom granda ovo povis nutri multajn homojn. Bedaŭrinde, elefantbirdoj kaj aliaj palaeognathae estas K-strategiistoj. Tio signifas ke ili ne havas cent etajn, malmultkostajn ovojn, el kiuj multaj ne travivos, sed anstataŭe havas nur kelkajn grandajn ovojn, kiuj havas grandan ŝancon de travivi. Tiu strategio povas esti tre bona, pro tio ke la grandaj ovoj signifas ke la idoj naskiĝas tre memstaraj kaj plenkreskaj. Kiam homoj ekmanĝis la ovojn tamen, la elefantbirdo ne povis produkti sufiĉe da ovoj por travivi kiel specio. Tio, kune kun aliaj faktoroj, kaŭzis ne nur la malaperon de la elefantbirdoj, sed ankaŭ tiun de aliaj neflugaj birdoj kiel la dinornito kaj la dido, kvankam la dido ne estas membro de la palaeognathae.
Oni pensas ke elefantbirdoj estis la plej grandaj birdoj en historio. Ili iĝis 3m altaj kaj atingis imponan pezon de 730kg. Ili verŝajne aspektis multe kiel strutoj el Afriko, sed multe pli grandaj kaj kun pli dikaj kruroj. Genetikaj analizoj montras tamen ke ĝi pli proksimas al la Novzelanda kivio, kiu tiom grandas kiel kokino. Estas interesa fakto ke la nomo elefantbirdo eble ne venas de la grandeco de la birdo, sed de araba legendo de la brido Roĥo, kiu estis tiom giganta ke ĝi povis kapti elefantojn.
Sudameriko
Nur unu grupo de palaeognathae vivas en Sudameriko. Temas pri la reaoj, aŭ nanduoj. Ili estas pli etaj ol strutoj sed por birdoj sufiĉe imponaj. Kvankam ili aspektas kiel strutoj, ili ne estas la samaj kaj tio videblas interalie kiam temas pri reproduktado. Virreaoj kolektas 2-12 femalojn kaj zorgas ke ili restas kune ĝis ili pretas por la reproduktado. Kiam alia virreao venas, ĝi povas minaci kaj imponi la masklon ĝis unu el la du estas fortimigata. En ĉi tiu video (ligilo) videblas maloftaj bildoj de du maskloj, kiuj batalas por la femaloj. La virreao montras sian intereson per kurado kaj montrado de la flugiloj kaj finfine dancas per la kolo. Kiam la reainoj pretas por la reproduktado, ĝi reagas pozitive kaj ili faras la agon. Poste, la ovoj de la femaloj estas kolektitaj en unu nesto kaj la masklo, ne la femalo, kovas ilin. Tion ĝi faras sole dum pli ol kvin semajnoj, dum kiuj ĝi estas ege protektema. La kostoj de la kovado estas tiom grandaj tamen, ke multaj maskloj ne eltenas kaj devas foriri por manĝi, kio rezultas je la morto de la ovoj. La femaloj intertempe jam trovis novan masklon. Tiel, ili pligrandigas la ŝancon ke almenaŭ unu el la maskloj sukcesos kovi la ovojn ĝis la fino. Strutoj estas multe pli kunlaboremaj kaj la maskloj kaj femaloj kovadas kune, unu post la alia. Ili ankaŭ akceptas ovojn de aliaj strutoj, kvankam ili ĉiam metas la proprajn ovojn en la mezo.
Aŭstralio
Kazuaro
La plej ekstertera membro de la palaeognathae estas la kazuaroj kun iliaj bluaj koloj kaj strangaj ruĝaj pendaĵoj. Malkiel la kurantaj struto aŭ reao, aŭ eĉ sia samlandano, la emuo, kazuaroj ne loĝas sur grandaj, plataj terenoj, sed en densaj arbaroj. La tri specioj estas identigeblaj per la bridoj, kiuj pendas de la gorĝo. La plej granda specio havas du bridojn kaj iĝas 190cm alta. Ĝi vivas en Novgvineo kaj la nordorienta parto de Aŭstralio. La alia specio, kiu estas iomete malpli granda, havas nur unu brido kaj loĝas en la nordo de Novgvineo. La plej eta specio iĝas 150cm kaj vivas en Novgvineo. Kazuaroj havas fortegajn krurojn kaj ĉiu piedo havas tri piedfingrojn, el kiu unu havas gigantan ungon de maksimume 12cm. Tiuj ungoj estas uzataj por sindefendo, sed ankaŭ povas esti uzataj por levi fruktojn de la grundo. Se necesas, ili povas uzi ilin ankaŭ por kurado ĝis 50km/h kaj saltado. Pro tio ke ili ŝatas kelkajn fruktojn kun grandaj semoj, ili helpas la plantojn kun la disvastigado de tiuj semoj. Tio igas ilin grava parto de la ekosistemo. Kazuaroj povas esti tre minacaj. La femaloj eĉ atakas siajn proprajn idojn se ili renkontiĝas. Malgraŭ tio, la birdo ne estas tiom danĝera kiel oni ŝajnigas interrete. Se oni agas respektplene, ĝi faros nenion, sed se oni minacas ĝin, ĝi povas ataki. Entute nur unu homo estis mortigita de kazuaro kaj tio estis el memdefendo.
Emuoj
Emuoj estas genitike plej proksimaj al kazuaroj kaj loĝas en Aŭstralio. Malkiel kazuaroj, ili ne vivas en la arbaro, sed ofte sur plataj kaj sekaj terenoj. Tio igas ilian vivstilon pli simila al tiuj de strutoj kaj reaoj. Interesa diferenco estas la fakto ke la femaloj iniciatas la reproduktadon. Ili provas interesigi la masklojn per kurado kaj montrado de la plumoj kaj eĉ agrese batalas kontraŭ aliaj femaloj. Se la masklo interesiĝas, ĝi streĉas la kolon kaj plumojn kaj pikas la grundon per la beko. Poste ĝi ĉirkaŭiras ĉirkaŭ la femalo kaj frotas kontraŭ la femalo per la brusto. Tiam la femalo decidas ĉu ĝi ankoraŭ estas interesita kaj daŭrigas kun la reproduktado, aŭ forpelas la masklon per agreso. Kelkaj femaloj atendas dum la kovado kaj helpas la masklon, dum aliaj iras serĉi aliajn masklojn intertempe. Kiam la idoj eliras el la ovoj, la masklo iĝas tre protektema kaj eĉ forĉasas la patrinon se ili renkontiĝas.
Novzelando
Novzelando estas tiom izolita, ke antaŭ la alveno de homoj, preskaŭ neniuj mamuloj ekzistis sur la insulo. Nur kelkaj vespertoj kaj marmamuloj kiel delfenoj kaj fokoj povis atingi ĝin. Tio signifis ke birdoj ne bezonis konkursi kontraŭ mamuloj kiel en aliaj partoj de la mondo kaj ke ili provis preni iliajn lokojn. La rolo de granda herbovorulo estis prenita de la formortinta dinornito kaj tiu de talpo estis prenita de la kivio.
Dinornitoj
Kiel elefantbirdoj, dinornitoj formortis pro la alveno de homoj sur ilia insulo. Pro la granda fosiliaro kaj la kvanto de konservita DNA, neniu granda prabesto estis tiom profunde pristudata kiel la dinornito. Oni scias pro la analizado de la antikva DNA ke la populacioj estis genetike diversaj kaj stabilaj antaŭ la alveno de homoj, sed post tio, ili formortis tre rapide. Oni estimas ke ili eble nur eltenas jarcenton kun homoj. Verŝajne la problemo estis la manĝado de ovoj, ĉar kiel la elefantbirdo, la dinornito havis malmultajn ovojn. Ne estas kvazaŭ ili estis tute sekuraj antaŭ la alveno de homoj, tamen. Ili havis unu malamikon, kiu nomiĝas la aglo de Haast. La aglo de Haast estis la plej granda aglo surmonde kaj verŝajne iĝis tiom granda kiel respondo al la grandeco de la dinornito. Post la formorto de la dinornito, ankaŭ la aglo de Haast rapide formortis. Malgraŭ la paralelojn inter la dinornito kaj la elefantbirdo, ili ne estas tiom proksimaj. Fakte, la plej proksima parenco de la dinornito estas la tinamo, malgranda birdo, kiu ankoraŭ flugas. Ironie, la dinornito estas la sola birdo kiu tute perdis siajn flugilojn.
Kivio
La plej eta kaj ĉarma membro de la palaeognathae estas la kivio. Ĝi estas la lasta, kiu restas en Novzelando kaj iĝis grava parto de la kulturo. Oni tuj rimarkas ke ĝi ne estas kiel siaj parencoj kaj la kialo verŝajne estas la dinornito. Pro tio ke la dinornito prenis la rolon de granda herbovorulo, la kivio havus tro da konkurenco se ĝi pligrandiĝus, do ĝi restis eta. Ĝi iĝis noktulo kaj ĉiomanĝanto. Aldone, ĝi fosas truojn por dormi kaj kovi. La okuloj de la kivio estas preskaŭ senvaloraj. Ili estas tre etaj kaj ne helpas ĝin en la malhelo. Anstataŭe, la kivio uzas siajn naztruojn kaj estas la sola birdo kun naztruoj sur la pinto de la beko, anstataŭ sur la bazo. Pro tiu vivstilo, ĝi estas komparata interalie al talpoj. Ankaŭ la kivio havas rekordon. Kompare al la pezo de la kompatinda patrino, kiviojn havas la plej grandajn ovojn. La ovoj povas iĝi 450g, 20% de la pezo de la patrino, kaj 65% de ĝi estas ovoflavo. Ili enhavas tiom da nutraĵoj ke la idoj kutime ne aŭ apenaŭ bezonas esti nutrataj. Pro tio ke la ovo estas sesfoje tiom granda kiel estas kutima por tiom eta birdo, oni pensas ke la kivio eble estis pli granda antaŭe kaj ke la birdo malgrandiĝis, sed ne la ovo.
Disvastiĝo
La palaeognathae do estas disvastiĝintaj trans pluraj kontinentoj, sed kiel tio okazis? Kiam la grupo unue disvastiĝis, Gondvano, kiu konsistis el la hodiaŭaj sudaj kontinentoj, disiĝis. Tio instigis longan diskuton, pro tio ke oni ne sciis kiam la palaeognathae perdis sian flugkapablon. Povas esti ke ili jam dekomence ne povis flugi kaj marŝis al la diversaj partoj de Gondvano, kie ili post la disiĝo aparte evoluis. Tiu teorio estis specife populara en la komenco, kiam oni nur povis uzi la aspekton de la bestoj kaj fosilioj por trovi la rilatojn inter ili. Alia teorio estis ke la kontinentoj jam disiĝis kaj ke ili estis atingitaj de flugantaj prauloj, kiuj poste sendepende perdis sian flugkapablon. Tiu lasta teorio sonas stranga, ĉar la ŝanco ke du organismoj evoluus ekzakte same estas tre malgranda, sed la faktoroj sub kiuj ili vivis estis tre similaj. Ili vivis en mallonga tempofenestro, dum kiu ili havis ankoraŭ neniujn konkurencojn surtere kaj ne bezonis forflugi por fuĝi. Nuntempe multaj DNA-analizoj estis faritaj kaj kombinitaj kun anatomiaj esploroj por objektive kompari la malsamajn grupojn kaj oni eltrovis ke la rilatoj estas transkontinentaj. Eĉ pli surpriza estas ke la flugantaj tinaboj ne estas gefrata branĉo de ĉiuj neflugaj palaeognathae, sed ke ili estas rekte en la mezo de la evolua branĉo, tuj apud la dinornitoj. Pro tio ke multaj birdoj el tute malsamaj grupoj perdis la flugkapablon, kiel didoj kaj pingvenoj, sed neniu alia birdo regajnis sian flugkapablon post kiam ĝi perdi ĝin, la ŝanco ke la palaeognathae sendepende perdis sian flugkapablon estas pli verŝajna.
Resumo de 19 jaroj da DNA-analizado pri la dinornito, kiu estas tro longa por esti detale priskribata, troviĝas per tiu ĉi ligilo
Eble ili do ne estas tiom belaj kiel tukanoj aŭ elegantaj kiel cignoj, sed palaeognathae certe estas specialaj. Per sia gigantismo kaj promenemo, ili montras tute unikan vojon, kiun evoluo povas preni kaj ili sendube estas sukcesplenaj. Eble la strategio estas eĉ tiom sukcesplena ke milionoj da jaroj post la formorto de homaro, birdoj daŭre ĉesos flugi.
Kovrilbildo: https://www.flickr.com/photos/ijsendoorn/379148971