Frank van Hertrooij
Scivolemo 3 Julio 2019
Pliaj artikoloj
Krokodiluloj, la grupo kiu konsistas el krokodiloj, aligatoroj, kajmanoj kaj gavialoj, estas interesa grupo de reptilioj. Ili estas respektindaj predantoj, ili povas iĝi gigantaj kaj ili estas adaptitaj al vivi inter la akvo kaj la tero. Kvankam oni ĉiam pensis ke ili estas primitivaj bestoj, oni nun lernas ke ili povas esti tre inteligentaj bestoj kaj ke ili estas tre bone adaptitaj. Eĉ la evolua historio de ĉi tiu grupo estas mirinda. Malgraŭ ilia aspekto, ili pli proksimas al birdoj* ol al ajna alia reptilio kaj antaŭ milionoj da jaroj, ili ne nur kuŝis en la akvo, sed kuris kaj grimpis. Se iu do diras ke vi krokodilas, vidu tion kiel komplimenton.
*Kvankam birdoj klasike estis konsiderataj kiel aparta grupo, ili rekte devenas de dinosaŭroj, do laŭ moderna paleontologio ili estas dinosaŭroj kaj ili estas reptilioj.
Kiaj krokodiluloj ekzistas?
Kvankam la kvanto de krokodiluloj ne estas granda, oni ne tute certas pri kiom da specioj ekzistas. La limoj inter la specioj fakte ne vere ekzistas, ĉar ili estas artefaritaj, do novaj genetikaj esploroj daŭre ŝanĝas la branĉon. Kutime ĉirkaŭ 25 specioj estas rekonataj kaj ili estas distribuitaj laŭ kvar gravaj grupoj.
Aligatoroj kaj kajmanoj estas proksimaj parencoj kaj multe similas. La diferenco inter ili kaj krokodiloj multe pli klaras. Aligatoroj kaj kajmanoj havas pli grandan maksilon ol makzelon. Tio signifas ke oni vidas nur la suprajn dentojn, kiam la buŝo estas fermita. La maksilo kaj makzelo de krokodilo same longas, kio signifas ke la dentoj de ambaŭ videblas. Ili ekzakte taŭgas unu apud la alia, kvazaŭ en zipo.
La gavialo estas la plej rekonebla krokodilulo. Temas pri unu aŭ du specioj en propra branĉo, kiuj ambaŭ havas ege maldikan buŝon. Ankaŭ la okuloj, kiuj estas tre elstaraj sur la kapo kaj rigardas disen, estas rimarkindaj. Krom tiaj etaj diferencoj, la malsamaj krokodiluloj estas tre similaj. Preskaŭ ĉiuj el ili estas grandaj predantoj, kiuj restas en la akvo dum granda parto de la tempo. Ili estas tiom adaptitaj fakte, ke oni malfacile imagus ke ili iam farus ion alian ol tio.
Fosiliaj krokodiledoj
La malmultaj specioj de krokodiluloj, kiuj vivas hodiaŭ, estas nur eta restaĵo de tre diversa grupo. La praavoj kaj proksimaj parencoj de la krokodiluloj, la Crocodylomorpha, estis tre sukcesplenaj kaj plenigis ĉiajn rolojn en la ekosistemo. Ilia rakonto komenciĝis en la mezozoiko, la epoko reptilioj.
Vivantaj reptilioj estas dividitaj laŭ kelkaj grupoj. Unuflanke estas la tre diversaj Lepidosauria, kiuj enhavas ĉiujn serpentojn, lacertojn kaj la tuataron. Aliflanke estas la Archosauria, kiuj enhavas krokodilulojn kaj birdojn. Laste estas la testudoj, kies origino ne estas tute klara. Krom la vivantajn krokodilulojn kaj birdojn, Archosauria enhavas ankaŭ la formortintajn pterosaŭrojn, nebirdajn dinosaŭrojn kaj la formortintaj parencoj de la krokodiluloj. Tio signifas ke la ekstera aspekto de krokodiluloj estas misgvida, ĉar iliaj plej proksimaj vivantaj parencoj estas birdoj, ne lacertoj.
La praavoj de la krokodiluloj jam frue disiĝis de ĉiuj aliaj Archosauria kaj iĝis tre diversaj. Unu indiko de tiu diverseco estas la formo de la dentoj de fosilioj. Kiam oni rigardas hodiaŭan krokodilon, oni vidas ke ĉiuj dentoj aspektas pli-malpli same. Malkiel tiuj de homoj, la dentoj de krokodilo ne havas malsamajn taskojn. Fosiliaj dentoj en Crocodylomorpha, la grupo el kiu la krokodiluloj evoluis, estas multe pli diversaj kaj indikas malsamajn ĉasstrategiojn kaj dietojn. Tiu diverseco estas ilustrata bone de Pakasuchus, kies dentoj estis specialigitaj por malsamaj taskoj kaj la movigeblo de la makzelo ebligis maĉadon. Tio indikas ke Pakasuchus estis herbovorulo kaj ĝi fakte ne estas la sola ekzemplo. Oni trovis plurajn sendependajn ekzemplojn de herbovoreco en malsamaj kontinentoj, kio indikas ke herbovoreco ne estis hazardaĵo, sed avantaĝa strategio. Ankaŭ estis multe pli da diverseco kiam temas pri akvemo. Vivantaj specioj povas iri el la akvo, sed surtere ili estas multe malpli elegantaj ol en la akvo. Dum la mezozoiko tio ne veris. En la komenco, Crocodylomorpha estis malpezaj kaj aktivaj bestoj, kiuj ĉefe vivis surtere. Tio ŝanĝiĝis dum la ĵurasio, la meza periodo de la mezozoiko, kiu komenciĝis antaŭ pli-malpli 200 milionoj da jaroj. Ekde tiam Crocodylomorphadisvastiĝis en novajn habitatojn, kiuj inkludas kaj dolĉan akvon kaj salan akvon. Interesa ekzemplo estas la Thalattosuchia. Membroj de tiu grupo plurfoje iris de nesalaj al salaj medioj kaj reen kaj ili bone adaptis sin. Dakosaurus, ekzemple, restis en la maro dum sia tuta vivo (krom eble por reproduktaj celoj) kaj havis tre hidrodinamikan korpon kun naĝiloj. Ili estis la ĉefaj predantoj en siaj ekosistemoj kaj tiel ne bezonis konkursi kontraŭ aliaj Crocodylomorpha, kiuj ĉefe manĝis etajn fiŝojn. Ankaŭ modernaj krokodiledoj aperis dum la mezozoiko kaj do vivis apud la dinosaŭroj. La plej fruaj krokodiledoj vivis dum la fino de la kretaceo, la lasta periodo de la mezozoiko.
Je la fino de la mezozoiko okazis la kretacea-paleogena evento, la dua plej terura amasa formorto en la historio de la Tero. Oni ĝenerale parolas pri la evento kiel la formorto de la dinosaŭroj, sed ĉirkaŭ tri kvaronoj el plantoj kaj bestoj formortis. Eĉ la ”travivantoj” kiel mamuloj kaj birdoj estis severe damaĝitaj kaj ankaŭ multaj Crocodylomorpha formortis. Post la evento tamen, je la komenco de la paleogeno, estis granda ekologia malpleno. Ĉiuj roloj en la ekosistemo, kiuj antaŭe estis plenigitaj de bestoj kiel nebirdaj dinosaŭroj, subite estis malplenaj kaj tio donis eblecojn al aliaj bestoj. Multaj grupoj de bestoj rapide diversiĝis por preni la lokon de la formortintaj bestoj kaj inter ili estis la modernaj krokodiluloj. Estis lokoj en kiuj pluraj malsamaj krokodiluloj vivis kune, kio kreas premon al ŝanĝi sian vivmanieron, ĉar se ĉiuj krokodiluloj manĝas la saman, ili multe konkurencas. La Planocraniidae reagis al tiu premo per forlasi la akvon. La plej disvastiĝinta membro de grupo estis Boverisuchus kaj oni vere ne volus renkonti ĝin.
La dentoj de Boverisuchus estis plataj kaj tranĉilecaj, malkiel tiuj de vivantaj krokodiluloj. Tio kongruas kun ĝia vivstilo, ĉar ĝi ne uzis la dentojn por tiri bestojn en la akvon. Ĝi devis severe vundi siajn predojn rapide kaj tranĉilecaj dentoj estas tre utilaj por tio. Alia stranga adaptaĵo estis la kruroj, kiuj multe pli longis ol tiuj de vivantaj krokodiluloj kaj estis uzataj por kurado. La longaj kruroj eĉ konvinkis esploristojn pri tio ke ĝi eble kuris sur du kruroj anstataŭ kvar, sed tiu hipotezo perdis forton, ĉar ĝi verŝajne ne povis balanci sian longan korpon sur du kruroj. La krurojn ne havis akrajn ungojn, sed strukturojn, kiuj iom aspektis kiel hufoj. Ĝi verŝajne kuris sur la pintoj de la piedfingroj, same kiel ĉevalo, kun unu hufo sur ĉiu piedfingro. Boverisuchus estis sukcesplena surtere, pro tio ke ĝi plenis je relative grandaj birdoj kaj mamuloj kaj aliaj grandaj karnovoruloj ankoraŭ ne evoluiĝis. Oni povas vidi tamen ke hodiaŭ, la grandaj karnovoruloj ĝenerale estas mamuloj kiel leonoj. Tiu transiro okazis dum la eoceno, kiam mamuloj komencis adapti sin al grandaj karnovoraj roloj kaj la klimato malvarmiĝis, kio estis tre maloportuna por reptilioj. Unu post unu, ĉiuj krokodiluloj formortis, ĝis nur la hodiaŭaj specioj restis. Tio ne signifas ke ilia batalo finiĝis tamen. Hodiaŭ estas parto de historio kaj kio okazas hodiaŭ determinos la estontecon de la krokodiluloj.
Ankaŭ modernaj krokodiluloj mojosas
Ke krokodiluloj venas el la tempo de la dinosaŭroj vekas la impreson ke ili estas primitivaj kaj ne adaptitaj, sed tio kompreneble ne veras. Unu ekzemplo de tio estas kiel krokodiluloj spiras. La vojo laŭ kiu aero trairas la pulmojn estas pli kompleksa ol en mamuloj, kio ebligas unudirektan fluon de aero. Tio signifas ke la krokodilulo konstante ricevas oksigenon anstataŭ nur kiam ĝi enspiras. Krokodiluloj ankaŭ povas bone regi la fluon de sango en siaj korpoj. Estas truoj en la koro, kiuj fermiĝas kaj malfermiĝas depende de la situacio, en kiu la besto troviĝas. Tio helpas ĝin konservi oksigenon kiam ĝi naĝas subakve kaj malaltigi sian metabolismon. Interesa diferenco inter mamuloj kaj reptilioj estas ke la nazo kaj buŝo kutime estas konektitaj en reptilioj, kio signifas ke ili ne povas manĝi kaj spiri samtempe, io kion mamuloj ja povas. Krokodiluloj sendepende akiris tian dividon kaj tio tre utilas por ilia vivstilo, ĉar pro ĝi, ili povas malfermi la buŝon subakve kaj samtempe spiri tra la nazo. Krokodiloj do estas ege bonaj je spiri kaj tio estas tendenco en Archosauria. Ankaŭ dinosaŭroj ekzemple, spiris tre efike, kio ebligis tiom aktivajn vivstilojn kaj eĉ flugadon en birdoj.
Krokodiluloj estas multe pli inteligentaj ol ili aspektas. Ilia cerbo fakte estas tiom granda kiel juglando, sed ili uzas ĝin tre efike. Oni povas trejni ilin por fari aferojn kiel rekoni sian propran nomon kaj pli bone kunlabori kun la bestokuracisto, sed eble la plej interesan konduton, ili instruis al si mem. Oni observis la uzadon de iloj per sistema rigardado de krokodiloj en pluraj lokoj. Krokodiloj povas balanci bastonojn sur sia kapo kaj kuŝi senmove en la akvo. Birdoj, kiuj senespere serĉas bastonetojn por fini sian neston estas logataj de tio, sed kiam ili alproksimiĝas por preni la bastonon, la krokodilo mordas! Tiu ĉi konduto estas interesa el si mem, sed oni ankaŭ observis ke ĝi pli ofte okazas en la sezono kiam birdoj konstruas siajn nestojn. Oni kompreneble ne povas scii kio okazas en la cerbo de la besto, sed la komplekseco de la ĉasstrategio estas vere mirinda.
La lasta interesa diferenco inter krokodiloj kaj aliaj reptilioj estas ke ili estas bonaj patrinoj. La solaj aliaj reptilioj, kiuj prizorgas siajn ovojn kaj infanojn estas iliaj plej proksimaj parencoj, la birdoj. Aliaj reptilioj simple lasas siajn ovojn kaj foriras. La plej fama ekzemplo de tio estas martestudoj, kiuj metas la ovojn en la sablo sur strando kaj reiras en la maron. Krokodiluloj fosas truojn por enmeti siajn ovojn. Tio gravas, pro tio ke la temperaturo devas esti ĝusta. La temperaturo de la ovo influas la sekson de la idoj, do por havi bonan mikson, la patrino bone atentu pri kiom profunde ŝi fosas. La patrino ĝenerale ankaŭ gardas la neston, sed ja povas foriri por nutri sin. Tiaj momentoj estas tre danĝeraj, pro tio ke predantoj povas provi ŝteli la ovojn dum la patrino estas for. Alia interesa fenomeno estas ke testudoj povas provi meti siajn ovojn en la nesto de la krokodilulo, por ke la krokodilulo protektu ilin. Kiam la idoj eliris el la ovoj, la patrino daŭre protektas ilin kaj prizorgas ilin. Partoj de la buŝo de la patrino fakte estas tiom sentemaj kiel homaj fingropintoj, do la patrino eĉ povas levi la idojn per la buŝo kaj transporti ilin sen vundi ilin.
Krokodiloj do estis multe pli diversaj antaŭe ol ili estas nun, sed tio ne signifas ke la hodiaŭaj krokodiloj ne plu estas interesaj kaj studindaj. La fakto ke nur tiom malmulte da specioj restas fakte signifas ke unu sciencisto povas studi ĉiujn speciojn, kio rezultis je tre detala kono de la grupo. Krokodiluloj havas kvalitojn, kiujn oni ne vidas en aliaj reptilioj kaj ili montras la rilaton inter birdoj kaj aliaj reptilioj. La historio de la grupo ja montras tamen, ke bestoj povas esti tre flekseblaj kaj ke ili povas plenigi ĉiajn ekologiajn rolojn, eĉ se ili ne aspektas taŭgaj por ili. La rakonto de krokodiluloj havis bonan komencon kaj bonan mezon kaj espereble ĝi ankoraŭ ne atingis sian finon.
Aldona legmaterialo:
Scientific Reports: “Evolutionary structure and timing of major habitat shifts in Crocodylomorpha”
Ethology Ecology & Evolution: ”Crocodilians use tools for hunting”
Current Biology: “Repeated Evolution of Herbivorous Crocodyliforms during the Age of Dinosaurs“
Bildlicencoj: