Frank van Hertrooij
Scivolemo 25 Oktobro 2017
Pliaj artikoloj
Kiam mi estis infano oni rakontis al mi kial la troglodito estas nomata ”Vintra Reĝo” en la Nederlanda. Laŭ la rakontoj estis kunsido inter ĉiuj birdoj. Ili malkontentis pri tio ke la landbestoj havis reĝon, sed la birdoj ne. Post longa diskuto kiu daŭris tutan tagon, ili decidis ke ili organizus konkurson. Tiu birdo kiu povas flugi plej alte, tiu rajtas nomi sin reĝo. Kiam la sekva mateno la konkurso komenciĝis, ĉiuj birdoj flugis kiel eble plej alte. Ne daŭris longe tamen, ĝis la aglo preterpasis ilin ĉiujn kaj flugis plej alte. ”Jen mi!”, ĝi kriis feliĉe, sed tuj poste eta voĉo sur ĝia dorso kriis ”Jen mi!”. Estis la troglodito kiu petveturis sur la dorso de la aglo kaj tiel estis la plej alta. Laŭ la reguloj la trogloditoo devintus iĝi reĝo, sed neniuj birdoj volis tian birdaĉon kiel reĝo. Ili ĉiuj koleriĝis kaj la troglodito fuĝis al arbo. Ĝi ankoraŭ krias ke ĝi estas la reĝo, sed nur faras tion dum la vintro, kiam la aliaj birdoj estas for. Estas bonŝanca por la troglodito ke birdoj migras, sed kial ili faras tion? Kaj kiuj aliaj bestoj migras?
En oktobro aŭ novebro, la malseka sezono komenciĝas sur la Kristnaska insulo. Tiu malsekeco estas bona novaĵo por la Kristnaskinsula ruĝa krabo, kiu povas iĝi pli aktiva sen morti pro sekeco. Milionoj da kraboj forlasas iliajn malhelajn truojn por migri trans la insulo al la oceano. Tiu vojaĝo daŭras ĉirkaŭ semajno. La vojoj sur la insulo havas specialajn barilojn kiuj gvidas la krabojn al tuneloj, por ke ili ne transiru la danĝerajn aŭtovojojn. Tamen kelkaj vojoj ankoraŭ estu fermataj pro la granda kvanto de kraboj. Kutime la virkraboj unue atingas la maron. Ili fosas truojn kiujn ili devas defendi kontraŭ aliaj virkraboj. Poste la krabinoj alvenas kaj amindumas kun la virkraboj. La tasko de la virkraboj estas finita, do ili reiras hejmen, sed la krabinoj restas. Ili atendas ĝis la luno estas en ekzakte la ĝusta pozicio por ke la tajdoj estas ne tro altaj, sed ankaŭ ne maltro. Tiam ili eniras la maron kaj provas teni sin per roko, por ke la ondoj ne forprenu ilin. Ili levas la korpon kaj lasas la akvon forpreni la multajn ovojn kiujn ili tenas sub la korpo. Kelkajn sukcesas en unu fojo, dum kelkaj bezonas tri aŭ kvar. Ĝi estas tre amuza danco por spekti. Aspektas kvazaŭ la krabinoj festas ke ili sukcesis. Ankaŭ la krabinoj foriras kiam ili finis la taskon. La larvoj restas en la akvo dum iom da tempo ĝis ili povas spiri surtere. Tiam ili eliras la maron kaj malrapide kreskas, ĝis ili mem povas kunmigri post kvar aŭ kvin jaroj.
La vivo de kraboj estas tamen nenio kompare al salmoj. Salmoj naskiĝas en etaj riveretoj en montaroj kaj komencas la vivon ankoraŭ tenante parton de la ovo por nutri sin. Post iom da tempo ili iĝas pli grandaj kaj povas zorgi pri si mem. Ili ekhavas malhelajn striojn por kaŝi sin kaj kuraĝas naĝi iomete ene de la fluo en kiu ili naskiĝis. Tiel ili vivas ses monatojn ĝis tri jarojn. Nur dekono de la salmoj atingas la sekvan fazon de iliaj vivoj en kiu ili perdas iliajn striojn kaj ekhavas helan, arĝentan koloron. La ĥemio ene de ilia korpo adaptiĝas al travivi en pli sala medio. Tio preparas ilin por ilia posta vivo en la oceano. La transformiĝo okazas malrapide, sed tio ne gravas, ĉar la salmo havas multe da tempon. Kiam ĝi estas ankoraŭ en la monta rivereto, ĝi aspektas multe kiel ĝiaj striaj samspecianoj, sed ĝi malrapide ŝanĝiĝas ĝis ĝi atingas la oceanon tute hele. En la oceano salmoj loĝas en grupoj dum unu ĝis kvin jaroj. Finfine estas problemo kiam la tempo venas por reprodukti, ĉar salmoj lasas iliajn ovetojn en montaroj. Ili do devas reiri la tutan vojon. Je ĉi tiu periodo en la vivo ili denove ŝanĝiĝas. Kelkaj ekhavas pli grandajn dentojn aŭ la formo de la mandiblo ŝanĝiĝas, sed ĉiuj salmoj ekhavas malpli helan koloron. Salmo scias ekzakte kie ĝi naskiĝis kaj naĝos la tutan vojon reen, eĉ se tio signifas ke ili naĝu pli ol mil kilometrojn aŭ grimpu du kilometrojn. Grimpi monton signifas ke la fiŝo devas naĝi kontraŭ la fluon kaj salti trans kastorajn akvobaraĵojn, ŝtonojn kaj eĉ akvofaletojn. Ne estas bona por la salmo esti en la sensala akvo kaj nur malmultaj salmoj travivas por sekvafoje reprodukti, sed estas por bona celo.
Unu tre speciala migranto estas Pantala flavescens. Insektoj kutime ne estas tre migremaj, kvankam ja ekzistas kelkaj kontraŭekzemploj kiel specifaj papilioj kaj libeloj. Ĉi tiu estas troigema tamen kaj tiel iĝis la plej disvastiĝinta libelo sur la mondo. Ĝi vivas sur ĉiu kontinento krom Antarkto, sed maloftas en Eŭropo. Tio verŝajne estas pro tio ke la aero super la Saharo ne taŭgas por libeloj pro ĝia sekeco. Kontraste, ĝi konkeris ĉiujn aliajn kontinentojn sen peno. Pantala flavescens flugas je ĉirkaŭ 5m/s kaj je alteco de 2m super insuloj aŭ 3-4m super kontinentoj. Tion ili eltenas dum horojn sen surteriĝi. La kapablo de longdistanca flugado donas al ili la eblecon rapidege disvastiĝi. Ili estas la plej alte trovitaj flugantaj libeloj je 6200m en la Himalajo kaj la unua specio de libeloj kiu atingis la Bikini atolon post la nukleaj testoj de Usono. Sciencistoj eltrovis ke la libeloj flugas longajn distancojn por reproduktado, kio signifas ke ilia genprovizo estas tutmonda. Ankaŭ ŝajnas ke individuaj libeloj povas transiri la maron inter Barato kaj Afriko. Tio estas granda defio eĉ por pli grandaj bestoj.
Ankaŭ mamuloj migras. Tio okazas trans la tero, tra la maro kaj tra la aero. La plej spektakla ekzemplo estas la granda migrado de la Serengeti en tiu migrado partoprenas 1,7 milionoj da gnuoj kaj aliaj herbmanĝantaj bestoj kiel zebroj kaj gazeloj. Ekosistemo de 40 mil kvadratkilometroj estas regata de la ĉiujaraj migradvojoj de tiuj bestoj. Ili serĉas pli da herbon kaj pli bonan akvon kaj intertempe naskas infanojn, kiuj tuj kunmarŝu. La rondvojo estas granda risko. 250 mil gnuoj mortas dum la vojo pro elĉerpiĝo, manko de manĝo kaj akvo aŭ pro ĉasado. La plej riska parto de la migrado estas la transiro de la rivero kie la krokodiloj jam atendas. La gnuoj devas kuri tra la akvon kaj havas neniun defendon krom ilia kvanto. La nura strategio estas esperi ke la krokodiloj kaptas vian najbaron anstataŭ vi. Tute malsama speco de mamula migrado estas tiu de balenoj. Multaj grandaj balenoj trovas ilian manĝon en la polusaj regionoj. Tie ili manĝas krilon. Temas pri grandegaj grupoj de etaj krustuloj kiujn la baleno ensuĉas kaj filtras el la akvo. Por iliaj beboj, la polusoj estas tro malvarmaj, do por kreskigi la idojn, balenoj migras al la ekvatoron. Balena migrado dependas de la sezono, do pro tio ke la sezonoj estas inversitaj sur la norda kaj suda partoj de la terglobo, balenoj de la malsamaj polusoj verŝajne ne renkontiĝas. La plej longa migrado inter balenoj kaj mamuloj ĝenerale estas tiu de la griza baleno. Sciencistoj pensis dum longa tempo ke la eta grupo de grizaj balenoj kiuj vivas ĉirkaŭ Rusio estis tute izolita de la grupo kiu vivas ĉirkaŭ Nordameriko, ĝis ili trovis inan balenon kiu migris la tutan vojon de Rusio ĝis Meksiko. Tiu vojo estas pli ol 22 mil km kaj daŭris 172 tagojn. Grizaj balenoj emas naĝi proksime al la marbordo, kie la akvo ne tro profundas. Tio ne ĉiam eblas tamen, kio igas ilin tre vundeblaj, ĉar orkoj pli facile kaptas ilin tiel. Ankaŭ homaj minacoj kiel balenrigardado povas ĝeni la bestojn, pro tio ke la komunikado inter ŝipoj zorgas ke ili povas tre efike trovi la balenoj, kio estas tre streĉiga. Ankaŭ la sonoj de motoroj povas esti ege ĝenaj, ĉar balenoj aŭdas bone.
Kiam oni pensas pri la plej granda mamula migrado, oni eble pensas pri gnuoj en Afriko, aŭ karibuoj en Nordameriko, sed oni forgesas rigardi supren. Ĉiujare en Kasanka Nacia Parko en Zambio, dek milionoj da vespertoj de la specio Eidolon helvum surteriĝas. Ili videblas de oktobro ĝis la mezo de decembro. Foje la tuta ĉielo nigriĝas pro la abundeco de vespertoj. Bedaŭrinde oni ne scias multe pri la la kialoj malantaŭ la migrado, sed ĝi restas vidinda spektaklo kaj bona reklamilo por logi turismon.
Migrado povas kosti multan energion kaj por multaj bestoj ĝi estas tre riska. Kiel gnuo oni neniam scias ĉu oni atingos la finon de la vojo. Ke bestoj tamen faras ĝin montras ke ĝi ne nur estas ferio, sed vere havas utilon. Bestoj faras ĝin por trovi pli da manĝo aŭ por serĉi sekuran lokon por kreskigi la idojn. Al homoj migrado povas esti leciono pri kiom kompleksaj ekosistemoj estas. Ni devas pripensi tion kiam ni konstruas vojojn tra naturaj regionoj, aŭ kiam ni volas spekti la bestojn sen ĝeni ilin. Kiel ĉiam en scienco oni estu specife zorgema kiam oni ne jam tute komprenas ion, sed se ni estas respektemaj, la birdoj revenos somere kaj ĉiu venkos… krom la troglodito.
Se vi volas vidi la vespertan migradon de pli proksime, videblas filmeto farite de la BBC sur la retpagxo de la nacia parko. Ankaux videblas aldonajn bildojn:
http://kasankanationalpark.com/explore/things-to-do-and-see/witness-the-bat-migration/
La pagxo estas en la Angla, sed la bildoj estas universala lingvo. Por rigardi la filmeton, klaku la verdan butonon kun la teksto ”Watch BBC Bat Migration Footage”.