Monato 2021/01
Marina estis feliĉa. En septembro ŝi komencos studi farmacion en la ĉefurbo.
– Vi jam estas studentino – diris Dara, ŝia patrino, - sed en la ĉefurbo vi devas lui loĝejon. Tie loĝas Klara, la filino de mia kolegino Mira. Mi petos ŝin, ke vi loĝu en ŝia hejmo. Kompreneble ni lupagos. Klara kaj ŝia edzo estas juna simpatia familio. Ili havas grandan loĝejon.
Dara kaj Marina veturis al la ĉefurbo, iris al la domo de Klara, kiu ekĝojis, kiam ŝi vidis ilin. Klara invitis ilin en la loĝejon, luksan apartamenton, mode meblitan. En la vasta ĉambro estis kafotablo, foteloj, bretaro, sur kiu videblis memoraĵoj el diversaj ekzotikaj landoj kaj urboj. Sur la muroj pendis abstraktaj pentraĵoj.
– Onjo Dara, bonan venon – diris Klara. – Delonge mi ne vidis vin.
– Via patrino eble telefonis al vi, ke ni venos.
– Jes – diris Klara.
– Marina estos studentino ĉi tie, en la ĉefurbo. Ŝi studos farmacion. Ni volas demandi vin, ĉu eblas, ke ŝi loĝu en via domo. Marina ne konas la ĉefurbon kaj estus bone, se ŝi loĝus ĉe konata familio kiel vi. Tiel mi estos trankvila – diris Dara.
– Kompreneble.
Dudekkvinjara Klara havis densan nigran hararon kaj brunajn migdalformajn okulojn.
– Nia loĝejo estas granda. Ni estas duope, Peter, mia edzo, kaj mi – emfazis Klara.
– Ni lupagos – diris Dara.
– Ne temas pri tio, onjo Dara. Peter kaj mi laboras. Ni ne bezonas monon.
– Almenaŭ ni pagu la kurenton, la hejtadon, la akvouzon.
– Bone, bone – ridetis Klara.
Dara forveturis trankvila, ke Marina loĝos ĉe konata familio.
Marina kaj Klara iĝis bonaj amikinoj. Klara zorgis pri Marina kiel pli aĝa fratino. Klara, Peter kaj Marina kune matenmanĝis, vespermanĝis. Klara kaj Marina aĉetumis, sabate kaj dimanĉe ili ekskursis, spektis teatraĵojn, koncertojn. Klara estis bankoficistino kaj konatigis Marina al siaj koleginoj, kiuj ofte gastis ĉe Klara.
En la familio de Klara kaj Peter Marina tre bone fartis. En la komenco tamen Marina ne rimarkis, sed post iom da tempo ŝajnis al ŝi, ke Peter estas tre afabla al ŝi. Pli aĝa ol Klara, Peter estis alta, svelta kun atleta korpo, blondharara kaj kun okuloj, kiuj havis ĉokoladkoloron. Peter laboris en internacia firmao, ofte veturis eksterlanden, kaj kiam li revenis li portis donacojn al Klara kaj memoraĵojn al Marina.
De tempo al tempo Peter diris iun komplimenton al Marina, ke ŝi estas bela aŭ ke ŝi havas ĉarmajn okulojn. Marina vere estis bela, kun gracia korpo, kun mola silka hararo kaj marbluaj okuloj, kies rigardo estis milda.
Iun tagon, kiam Klara ne estis hejme, Peter subite eniris la ĉambron de Marina. Ŝi deziras demandi, ĉu li bezonas ion, sed Peter proksimiĝis, ĉirkaŭbrakis ŝin kaj komencis flustri:
– Marina, vi estas la plej bela knabino, kiun mi vidis en la mondo. Vi sorĉas min kaj mi forgesas, kiu mi estas.
Marina provis delikate liberigi sin, sed Peter pli forte tenis ŝin. Tiam Marina forpuŝis lin kaj forkuris el la ĉambro. Konfuzita, ofendita, timigita ŝi ekploris. Ŝi ne sciis kion fari. Marina tute ne atendis tion de Peter. Ŝi estimis lin, sed tiu ĉi lia ago estis netolerebla. Marina ne deziris diri al Klara, kio okazis. Tio ege dolorigos kaj vundos ŝin.
Posttagmeze Klara revenis el la laborejo. Kiel ĉiam, ŝi kisis Peter kaj demandis lin, kiel pasis la tago. Ŝi komencis prepari la vespermanĝon.
– Ĉu Marina estas hejme? – demandis Klara.
Peter diris:
– Ŝi koleriĝis kaj eliris.
Klara miris, rigardante lin per larĝe malfermitaj okuloj.
– Koleriĝis? Kial?
– Mi ne deziras maltrankviligi vin – diris Peter, - sed la eta Marina provis tenti min. Hodiaŭ ŝi venis al mi, diris, ke ŝi delonge amas min kaj provis kisi min. Mi diris al ŝi, ke mi estas edzo, mi forpuŝis ŝin. Ŝi koleriĝis kaj eliris.
Klara kiel ŝtonigita rigardis Peter. Ŝi ne deziris kredi, ke tio vere okazis.
– Ĉu? Kiel? – balbutis ŝi.
Ŝia sango kiel ardega lafo bolis en ŝia kapo. Ŝia vizaĝo pli kaj pli ruĝiĝis.
– Tio estas terura! – diris Klara. – Mi opiniis, ke mi bone konas Marinan. Tiu ĉi fiulino aspektis modesta, silentema, naiva.
Post horo Marina revenis hejmen. Klara demandis ŝin:
– Kie vi estis?
– Kun amikino mi promenis en la parko – respondis Marina.
Klara komencis malrapide paroli.
– Mi neniam supozis, ke vi agos tiel. Vi provis tenti mian edzon. Vi – publikulino!
Marina ekploris. Kiel klarigi al Klara, kio okazis. Klara ne kredus al ŝi. Marina eliris. Ŝi eniris sian ĉambron, rapide ŝi metis siajn vestojn en sakon kaj foriris.
Alberto GARCÍA FUMERO
Monato 2021/05
Kiam Joĉjo ricevis surbruste la unuan baton, mi sciis, ke ni alfrontas problemojn. Vi ja scias, kion mi celas: kvankam la brusto-protektilo sorbis la plej grandan parton de la bato, la knabo stumblis kaj preskaŭ falis. De tempo al tempo oni dissendas la matĉon holovide, en la sporta kanalo, kaj ĉiufoje mi retenas la spiron tiumomente. Vere li ne estis je sia plenkapablo, sed tion ni jam ĝistede estis diskutintaj.
Ne la F-Kampo bategis lin tiunokte. Temis pri la knabino, kiu estis lia parulino tiutempe. Ĝuste pro tio, ke li provis ŝin fluge rigardi dum la matĉo, li ne divenis, el kiu direkto venas la bato. La polo Janowsky estis rapidega, fulmobata homo, kaj tiuvespere li estis je sia plejbono. Vere oni bezonis bonegajn refleksojn por ne kvarpiede fini la matĉon.
Mia knabo neniel atentis la trejnadon, lastsemajne. Kompreneble li ofendiĝis, kiam mi rimarkigis al li tion; tiu junulino igis, ke li ne koncentriĝu. Vere la junulino estis frandaĵo, sed matĉo per F-sorĉoj estas serioza afero. Oni ne enrubujigas tutan trejnadan duonjaron kaj eblan medalon. Kaj la uloj de la Batala Sporta Fako kontroladis nin, ĉiupaŝe. Ili bavegis je la nura penso pri tiu medalo.
La problemo fontis el tio, ke ŝi pasigis la tutan tagon parolante per tiu malbenita poŝtelefoneto. Kaj farante memfotojn. La aparateto estis unu el la unuaj 9G-modeloj – tiuj, kiuj jam kapablis projekcii hologramojn. Mi kredas, ke ankaŭ eblis konekti al ĝi 3D-printilon, kaj per ĝi printi la hologramojn. Nu, ĉiuj tiaj aferoj, kiuj estis tiam lastmodaj. Eble eĉ grati al si la dorson ŝi estus povinta per tiu aparateto, ĉar ĉiutage ŝi deŝutis novan apon. Sendube ŝi dormis kun la poŝtelefono sub la kapkuseno.
Sed ŝi ankaŭ pasigis horojn babilante kun tiu amiko, kiu voste sekvis ŝin. Vera senhontulo, tiu Omar. Kaj ruza kiel vulpo. Li vringis ŝin senhonte kaj kompreneble profitis ankaŭ el la mono de Joĉjo. Jam kelkaj estis tion dirintaj al ŝi, sed ŝi ĉiam defendis la ruzulon, ĉar ili kreskis en la sama stratbloko. Do, ili pasigis horojn babilante kaj sendante fotojn kaj mesaĝojn unu al la alia. Joĉjo ne eltenis la senhontulon, sed ne deziris perdi la junulinon, Norma, do li nur mienis.
Kaj tiunokte ŝi senhalte ludis, faris memfotojn, kaj sendis retaĵojn. Ŝi eĉ ne atentis la matĉon, se diri la veron. Jam dufoje Joĉjo rigardis al ŝi, ĉe la ĵurnalista budo, kie ŝi kutime sidis. Kaj mi perceptis, ke li koleras. Nu, mi lin trejnas de jaroj, de kiam li atingis la unuan nivelon.
La matĉo ne bele aspektis, vere. Sed la knabo ĉiam estis kuraĝa, kaj bone kontraŭbatis. Tio videblis je la sparkado tie, kie la du sorĉoj kolizias. Dum la unua raŭndo unu el la sorĉoj tanĝis la mandiblon de la polo, sed li fulme reagis, kaj ĝin evitis en la lasta momento. La forta ozona odoro naŭzis virinon sidantan en la tria vico de la sidlokoj – tiun parton oni neniam elsendas – kaj ŝi preskaŭ vomis sur la najbaron. Bonŝance ĝuste en tiu momento la sonorilo bate signalis paŭzon. Ŝi kuris al la necesejo kaj ne revenis.
Je la fino de la dua raŭndo – ĉiupaŭze ili interŝanĝas lokojn, kaj la mezuriloj estas ree alĝustigitaj – Joĉjo poentis sub Janowsky – kvin poentojn, laŭ mia kalkulo. La programisto de la sorĉoj, kiujn mi lanĉas permaŝine al Joĉjo dum la trejnadsesioj, ankaŭ sekvis la koliziojn de la sorĉokampoj per sia tabulkomputilo. Miene timema, kiel ĉiam, kiam li levas la rigardon el la komforta kaj sekura ekrano, li sciigis al mi, ke temas pri nur kvar. Dum unu el la atakoj Janowsky ne ĝuste kompletigis la movojn, kaj la rezultantan fortokampon malfacile rimarkus la arbitracianto.
Kiel ajn, temis pri malbonaj novaĵoj.
Mi profitis tiun lastan paŭzan minuton por kuraĝigi Joĉjon, kaj krome minaci lin per bela eksmoda vangofrapo, sensorĉa, se li ree ĵetos rigardon al la junulino. Tiom malkoncentrita mi lin trovis, ke mi ŝajnigis, ke estas difekto en lia maldekstra ganto, kaj petis reviziadon. Bonŝance la teknikisto trovis preskaŭ nepercepteblan fendon en la ganto, kaj decidis anstataŭigon. Tio havigis al ni kelkajn aldonajn minutojn. Dume mi fluge rigardis al la trejnisto de la polo – temis pri nova ulo, lin mi ne konis – kaj lin vidis konsili al Janowsky lanĉi pli da sorĉoj svinge, en la direkto al ... Vi ja scias. La ulo estis saĝa; li tuj komprenis, ke io tie malkoncentras Joĉjon. Prie, mi ne scias, kio estis al li, la trejnisto; neniam plu mi aŭdis pri li.
Mi ree minacis mian knabon per ĉiuj inferaj punoj se li rigardos tien, kien vi scias, kaj la matĉo rekomenciĝis.
Joĉjo mobilizis sin dum la tria raŭndo. Pli-malpli je la unua minuto kaj duono li lanĉis iun sukhoi, kiun ni estis ĝislace provintaj. La sparkado pro la kolizio de ambaŭ fortokampoj estis spektakla, kaj la polo stumblis. En liaj okuloj mi vidis koleron pro tio, ke li stumblis en matĉo, kiun li opiniis gajnita. La ĉeestantoj retenis la spiron, ĉar temis pri tre eleganta sorĉo, kaj la knabo kompletigis la movojn senriproĉe. La sorĉo finiĝas per riverenco al la kontraŭulo. Beleco: jen la vorto. Sed, se vi ne faras ĝin ĝuste, vi restas sendefenda.
Nu, plian poenton. Sed Janowsky ĵetis sin antaŭen, preta formanĝi Joĉjon kruda. Li lanĉis tutan serion da interplektitaj lazzas, kio ankoraŭ nun mirigas min, eĉ post tiom da jaroj. Ili aspektis artfajraĵo. Joĉjo defendis sin samkiel renversita hibrida kato, kaj kontraŭatakis per ĉio.
La ĉeestantoj ekstaris. Temis pri nekredeble nervoskuaj momentoj; tiam validis la malnova regularo, kaj ĉiu raŭndo daŭris kvin minutojn. La kontraŭuloj detenis sin, kvazaŭ interkonsente, kaj rigardis fikse unu la alian.
Tio aspektis kiel unu el tiuj malnovegaj filmoj pri vakeroj, kiujn de tempo al tempo oni dissendas per la holo, kiam la du kontraŭuloj alfrontas la finan batalon.
Poste venis kvazaŭa trajnkolizio.
Kiu ajn el la du povus esti gajninta la matĉon. Subite Janowsky lanĉis sorĉon, kiun mi nek antaŭe nek poste vidis, kaj mia knabo ekkaŭris. Mi memoras, ke mi levis miajn manojn al la kapo ...
Joĉjo krucis antaŭ si la brakojn kaj balbutis iun sorĉovorton. La polo lanĉis la finan sorĉon. Almenaŭ tion li pensis.
Kiam la du sorĉokampoj koliziis, aŭdiĝis forta zumado. Joĉjo ŝvitis kvazaŭ oni estus ĵetinta al li sitelplenon da akvo. La interfaco inter la du kampoj videble vibris, kaj malrapide retroiris, ĝis ĝi trafis la polon. Aŭdiĝis sono, kvazaŭ oni malkorkus botelon, kaj Janowsky estis forpelita el la tatamo. Li trafis angulon de la halo kaj tie restis, skuante la kapon kaj balbutante ion nekompreneblan.
La matĉo finiĝis.
Ĉion ceteran Vi jam konas. Frenezo. Inter aplaŭdoj, krioj kaj brakumado, kiam la informadikisto kaj mi triumfe kunportis Joĉjon, alvenis lia koramikino kaj tute senhonte diris al li, ke ĉiam ŝi fidis je lia venko, kaj eĉ ne momenteton de la matĉo ŝi pretervidis. Ŝi profitis la ŝancon fari novan memfoton, kaj, kompreneble, rekomencis la telefonadon ...
Nu, mi preskaŭ forgesis tion, kion mi deziras komenti. Antaŭ kelkaj tagoj alvenis mia filo kun miaj nepoj. Kiam ili ĉiuj babilis en la kuirejo kun mia edzino, la infano, Mario, kiu estas vera uragano, prenis revuojn, kiujn mia bofilino estis alportinta el la esplorinstituto por studado dum la semajnfino, kaj komencis deŝiri paĝojn. Mi kuris, fortiris la revuojn el liaj manetoj kaj logis lin per kukoj, ĝis mia edzino venis lin bani. Poste, dum ŝi filtris kafon, mi profitis la ŝancon okulumi la revuojn. Mia scio de la angla estas, se diri la veron, ridinda, sed la titolo de unu el la artikoloj altiris mian atenton. Mi demandis al mia bofilino. Ŝi diris al mi, ke esploristo trovis, ke en difinitaj kondiĉoj, fluo 9G eble povus misformi – ŝi uzis ĝuste tiun vorton – sorĉokampon, kaj eĉ ĝin inversigi.
Kaj nu, tio pensigas min.
Monato 2021/07
La fiŝkaptista ŝipo Balkan jam du monatojn estis sur oceano. Ni fiŝkaptadis ĉe la bordo de Gvineo. Esti maristo ne estas facile. Dum monatoj ni ne vidas bordon. Ĉirkaŭ ni vastiĝas la senlima oceano.
En la fiŝkaptistaj ŝipoj ne ĉiuj estas maristoj. La kapitanoj ofte dungas ŝipanojn, kiuj laboras en la ŝipoj pro la pli alta salajro. Iuj el ili havas ŝuldojn, aliaj monhelpas siajn infanojn, kiuj studas en universitatoj, triaj deziras aĉeti loĝejojn.
Same en la ŝipo Balkan laboris kelkaj ŝipanoj. Dum la multmonata naĝado ni ĉiuj tamen iĝis amikoj. Kiam ni ne havis laboron, kiam ni ne devis fiŝkaptadi aŭ prilabori la kaptitajn fiŝojn, ni konversaciis, rakontis unu al alia pri sia vivo, parolis pri niaj estontaj vivoplanoj.
En la ŝipo estis viro, kiu aspektis ege stranga. Tridekses- aŭ trideksepjara, li estis alta, svelta kun densa nigra hararo kaj nigraj okuloj, brilaj kiel karbo. Lia nomo estis Rumen. Li laboris diligente, sed evitis konversacii kun ni. Silentema, li ĉiam estis sola kaj neniam venis al ni, kiam ni kune manĝis en la vasta ŝipmanĝejo, kie kutime post la fino de la laboro ni sidis kaj konversaciis.
Unue ni preskaŭ ne rimarkis lin, sed poste ni komencis demandi unu la alian, kiu li estas. Petro, la ŝipmaŝinisto, supozis, ke la stranga viro estis en malliberejo, sed post la fino de la puno li ne trovis alian laboron, kaj tial li iĝis ŝipano. Mi mem opiniis, ke li estas introvertito kaj ne ŝatas komuniki kun aliaj homoj. Ja, estas similaj personoj. Tamen mia scivolemo pri tiu ĉi stranga viro pli kaj pli kreskis. Mi deziris ekscii, de kie li estas, kie li loĝas kaj kial li decidis esti ŝipano. La aliaj maristoj kaj ŝipanoj evitis paroligi lin, sed mi deziris konversacii kun li kaj foje mi sukcesis.
La ŝipo ankriĝis ĉe la haveno de Konakrio, la ĉefurbo de Gvineo, kaj tuj al la ŝipo proksimiĝis infanoj, kiuj komencis peti de ni manĝaĵon. Ni havis konservaĵojn kaj Rumen donis al la infanoj du el siaj konservaĵoj. Tiam mi diris:
- Estas triste rigardi malsatajn infanojn.
Li nur flustris:
- Jes.
- Ĉu vi havas edzinon, infanon? – demandis mi.
Mi certis, ke li ne respondos, ke li turnos sin kaj foriros, sed li ekparolis:
- Mi havas nek edzinon, nek infanon.
- Kial vi iĝis ŝipano? – demandis mi.
Li iom hezitis, ĉu daŭrigi konversacii kun mi aŭ eksilenti, sed li komencis paroli. Eble la nudpiedaj gvineaj infanoj, en kies grandaj okuloj videblis malsato, emociis lin.
- Mia fratino – diris li – edziniĝis juna, sed ŝia edzo estas ebriulo kaj hazardludanto. Ili havas sesjaran filinon, sed la edzo fordrinkas kaj forludas ĉiun monon. Mia fratino devas mem lupagi la loĝejon kaj vivteni la familion. Mi decidis monhelpi ŝin. Tial mi iĝis ŝipano.
Post tiu ĉi mallonga konversacio ni plu ne parolis. Li daŭre silente laboris kaj komunikis kun neniu. La ses monatoj pasis. Ni revenis. La maristoj kaj la ŝipanoj disiĝis.
Foje mi kaj mia amiko Vasil kafumis en kafejo „Lazuro”, proksime al la mara parko. La junia tago estis agrabla, suna. La tabloj de la kafejo staris ekstere. Subite mi rimarkis, ke sur la strato, ĉe la kafejo, pasas Rumen, mia eksa kolego, la ŝipano. Mi preskaŭ ne rekonis lin. Nun li estis ege eleganta, vestita en blua kostumo kun hela ĉemizo, ĉerizkolora kravato. Li afable salutis min kaj mi respondis al lia saluto.
- Ĉu vi konas lin? – demandis Vasil.
Mi diris, ke Rumen kaj mi servis en la fiŝkaptista ŝipo Balkan.
- Tial mi ne vidis lin duonjaron – rimarkis Vasil.
- Ĉu ankaŭ vi konas lin?
- Mi ne konas lin persone, – ekparolis Vasil – sed mi scias, ke li estis vicdirektoro de la fabriko por akumuliloj. Tamen li estis pasia hazardludanto. Li forludis ĉiun sian monon. Lia edzino ege suferis. Ili havas sesjaran filinon. Tamen pasintjare li ie malaperis kaj dum ses monatoj li ne estis ĉi tie. Nun mi komprenis, ke li estis ŝipano. Post la reveno li ne plu hazardludas. Nun li zorgas pri la familio kaj entute li dediĉas sin al la edzino kaj al la filino.
Garbhan MACAOIDH
Monato 2021/08-09
Ĉi tiu rakonto estas parte aŭtenta, kaj parte fikcia. Kio estas vera, kaj kio malveras, ne tre interesas la bonajn loĝantojn de Bailenambeann.
Bailenambeann [baljenamjan] estas trankvila kampara urbeto en Irlando. Kutime nenio grava okazas tie, sed en la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento alvenis fremdulo, kiu nomiĝis Albisturo Kvinke. Kiam oni demandis, de kie li devenas, li diris, ke li estas ĉiliano. Li ne klarigis la originon de sia stranga nomo. Laŭŝajne Albisturo fuĝis al Irlando kun grupo de ĉiliaj rifuĝintoj, kiu eskapis de la persekutado fare de la diktatoro generalo Pinochet. Albisturo rakontis, ke kiam li estis juna studento, li registris sin por fari specialan kurson en Bonaero. En tiu jaro (1973) okazis la puĉo kontraŭ Salvador Allende, la demokrate elektita prezidanto de Ĉilio. Ŝajnas, ke iutage, tuj antaŭ tiu ŝtatrenverso, Albisturo renkontis sur strato en la argentina ĉefurbo iun anglan instruiston, kun kiu li konatiĝis en Santiago. Tiu viro, kiu estis tre dekstra konservativulo kaj tute ne ŝatis la socialisman Allende, kontente diris al Albisturo, ke baldaŭ la usona registaro instigos la forigon de la ĉilia prezidanto. Poste tio fakte okazis, malgraŭ tio, ke Allende estis demokrate elektita. Albisturo, kune kun grupoj de siaj universitataj kolegoj en Bonaero, kiuj konsistis el kaj argentinanoj kaj ĉilianoj, provis vojaĝi al Santiago por marŝante apogi la ĉiliajn studentojn, kiuj tiam surstrate manifestaciis kontraŭ la puĉo. Nur Albisturo sukcesis trapasi la landlimon, kaj tuj li estis arestita. Feliĉe, influhava amiko de lia patro ebligis lian liberigon, kaj Albisturo sukcesis veni al Irlando, kie li ricevis azilon.
Grupo de ĉiliaj rifuĝintoj jam loĝis en la sud-irlanda urbo Port Láirge, kaj li aliĝis al ili. En tiu urbo li sukcesis trovi taŭgan, kvankam modestan postenon.
Post pluraj jaroj en la sudo, li emeritiĝis kaj translokiĝis al Bailenambeann, kie li, pro sia simpatia karaktero, baldaŭ estis akceptita de la loĝantaro.
Pro la kovim-viruso Albisturo dum preskaŭ tuta jaro apenaŭ povis forlasi la domon, sed feliĉe, danke al la ĝenerala vakcinado kontraŭ la viruso, li lastatempe povis ricevi limigitan nombron da vizitantoj en sia hejmo.
Pasintsomere la vetero estis sufiĉe bona por ebligi, ke li sidu en la ĝardeno, do lia amiko Pat Breathnach [branaĥ], kiu en pli normalaj tempoj venadis ĉiujaŭde por babili kaj trinki glason da biero, iutage decidis spiti la viruson kaj refoje viziti la hejmon de Albisturo. Do la duopo troviĝis trankvile sidante sub la ombro de la pomarboj en lia ĝardeno. Kune, laŭkutime, ili klopodis solvi la pli gravajn problemojn de la mondo, kaj filozofiis pri la signifo de la homa ekzisto.
Pat komencis la konversacion.
– Mi ne tro ŝatis la lastan prezidanton de Usono, sed mi esperis, ke la nova – laŭŝajne milda kaj modesta sinjoro – estos malpli pretendema ol lia antaŭulo. Tamen, kiam li estis en Eŭropo por la pinta konferenco, li asertis, ke nun lia lando estas refoje la Gvidanto de la mondo. Laŭ mia opinio tio ŝajnis iom pretendema.
Albisturo interrompis:
– Aĥ! Haltu, Pat!! Sed ĉu li ne pravis? Usono estas ja la plej potenca kaj influhava el la nacioj, do li rajtas almenaŭ nomi sin ĉefo de la demokrata okcidento.
– Absolute ne, mia kara Albisturo! – respondis Pat. – Usono estas tre vasta lando kun impona forto, sed la terminoj „granda” kaj „grava” tute ne rilatas al dimensioj aŭ milita potenco. Napoleono estis homo de malalta staturo, tamen la historiistoj rigardas lin granda viro.
– Napoleono ankaŭ posedis grandan kaj potencan armeon.
– Malprave ... Pri Napoleono, jes, ja. Sed tio estas senrilata ĉikanaĵo. Mi iam legis libron, kiu rakontis, ke en Afriko estas grupo de tribanoj, kies dio estas eta insekto kiel grilo, tamen por ili ĝi estas potenca diaĵo.
– Ni ne parolas pri izolitaj tribanoj, sed pri civilizitaj popoloj kiel ni.
– Ĉu vi scias, kiu nacio estas la plej granda el ĉiuj? – demandis Pat.
– Jes, – diris Albisturo. – Ĉinio, aŭ eble Rusio.
– Malprave! Tio estas Irlando.
– Stultaĵo! Kiel vi povas aserti, ke eta insuleto je la okcidenta ekstremaĵo de Eŭropo estas grava aŭ granda?
– Facile. Unue, Irlando estas la nacio, kiu savis tutan Eŭropon de barbarismo kaj establis la civilizacion. Tio estas pruvita. Ĉu vi ne legis la libron de Thomas Cahill Kiel la irlandanoj savis la civilizacion? Tiu libro furoras en Usono. Cahill rakontas, kiel la sanktulo Patriko instruis alfabetigon kaj kleron ĉi tie en Irlando, kreante la kondiĉojn, kiuj igis nian landon „insulo de sanktuloj kaj kleruloj”, konservante la okcidentan kulturon en epoko, dum la barbaroj svarmis tra Eŭropo. Tiel la kontinento evoluis de la klasika roma periodo al la mezepoka.
– Ĉu tio ne estas troigo?
– Absolute ne! Sen la irlandanoj tiu transformado ne estus ebla. La irlandaj monaĥoj kaj skribistoj kopiis manuskriptojn de grekaj kaj latinaj verkistoj, kaj paganaj kaj kristanaj. Samtempe Eŭropo estis perdanta por ĉiam siajn bibliotekojn kaj kleradon. Irlandaj klerikoj kaj kleristoj eliris por kunporti tiun kulturon al la tuta kontinento.
– Kiuj, ekzemple?
– La irlanda sanktulo Kolumbo civilizis Skotlandon. De la eta insulo Iona, la kristana kulturo disvastiĝis al norda Anglio, danke al homoj kiel sankta Aidano, al Svislando per sankta Galo, al Italio per sankta Kolumbano, kaj tiel plu, kaj tiel plu. Finfine, la kristana civilizacio kaj ties kulturo atingis eĉ la forajn landojn de Rusio kaj Skandinavio.
Albisturo ridetis.
– Ĉu ankaŭ al la amerika kontinento?
Pat kapjesis.
– Kompreneble!
– Sed la tiel nomataj kristanaj nacioj faris multe da damaĝo en Ameriko. Ili mistraktis la indiĝenojn, ŝtelis ilian teritorion, kaj detruis iliajn proprajn kulturojn.
– Konsentite, sed pri tio ne kulpis la mezepokaj irlandanoj.
– Kaj kion vi diras pri la modernaj irlandanoj?
Pat ridis.
– Rigardu, estas preskaŭ neniu lando en la mondo, en kiu ĉiujare ne estas festo por la nacia tago de Irlando, la tago de sankta Patriko. Oni celebras ĝin en Novjorko, Berlino, Parizo, Moskvo, eĉ en Pekino! Tio ne okazas en iu ajn alia nacia tago. Nur en la irlanda!
– Fakte, kiam mi vojaĝas, mi surpriziĝas pro la fakto, ke en ĉiu lando, kiun mi vizitis, estas irlanda trinkejo, kie oni povas trinki glason da irlanda portero.
– Brave, amiko Albisturo! Vi ja pruvis, ke Irlando estas grava lando! Eĉ pli notinda estas tio, ke la verko, kiu plej influis la mondan literaturon, estas la romano Uliso de la irlanda aŭtoro James Joyce.
– Ĉu la unua kaj plej influhava romano ne estis Don Kiĥoto de Cervantes?
– Eble iam. Sed mi parolas pri la moderna literaturo.
Albisturo ridis.
– Bone, Pat. Vi konvinkis min. Do ni kune konsentas, ke Irlando estas la plej grava nacio en la mondo. Unu el la plej grandaj herooj de mia lando, Ĉilio, estis irlandano, nome, Bernardo O'Higgins. Krome la fondinto de la mararmeo de Argentino estis alia irlandano, admiralo Brown.
– Sed mi devas foriri. Dankon pro la trinkaĵo kaj ĝis revido!
Bedaŭrinde, baldaŭ post tiu renkontiĝo Albisturo diris al Pat, ke li intencas reiri al Ĉilio por pasigi la reston de sia vivo kune kun siaj familianoj. Li rakontis, ke kiam li estis tre juna viro, li enamiĝis al indiĝena knabino, kiu poste naskis infanon, kies patro estis Albisturo.
Kiam Albisturo faris novan hejmon en Irlando kaj finfine trovis bone pagatan postenon, li sendis monon al Ĉilio, por ke la filo povu studi en universitato. La filo diplomitiĝis kiel juristo, kaj decidis dediĉi sin al la misio plibonigi la vivkondiĉojn kaj statuson de la indiĝena popolo de sia patrino. Albisturo estas nun tro maljuna por kunlabori en tiu misio, sed almenaŭ li esperas povi doni moralan apogon al la filo. Al ambaŭ ni deziras feliĉon kaj sukceson!
HU Shenghao
Monato 2021/11
La Printempa Festo, kiu okazas en la unua tago de la unua monato laŭ la luna kalendaro, estas tre grava tago por ĉinoj, kaj ĉi-okaze preskaŭ ĉiuj familianoj reunuiĝas por kune ĝui familian vespermanĝon kaj celebri la alvenon de nova jaro. Ja pro tiu kialo, mi revenis al la hejmo, kiu troviĝas en Wuhan, la ĉefurbo de Hubei-provinco, por pasigi la feston.
Kiam mi alvenis hejmen malgraŭ longa distanco, jam estis la 21a de januaro. Ĉar la Festo de 2020 estis ĝuste en la 25a de januaro, restis nur kvar tagoj antaŭ la novjara vespermanĝo. Pro manko de sufiĉa tempo kaj multeco de homoj, mia avino decidis mendi kelkajn bongustajn pladojn ĉe restoracio, kiu situas tuj malantaŭ nia domo. Ĉi tiujn detalojn ŝi mem diris al mi, kiam mi, demetinte la bagaĝon kaj sidiĝinte sur sofon, parolis kun ŝi pri io kaj alio.
„Ankaŭ viaj geonkloj kaj kuzino revenos hejmen ĉi-jare”, ŝi diris. „Ili telefone diris al mi hieraŭ vespere, ke ili alvenos morgaŭ matene. Mi kaj via avo jam maljuniĝis, kaj viaj gepatroj estas tre okupitaj pri sia laboro. Pretigi bonan vespermanĝon estas tre malfacile kaj penige por ni ĉiuj. Pro tio, mi interkonsiliĝis kun via patro, ke ni mendos dek pladojn ŝatatajn de ĉiuj, kaj li jesis pri tio. Kiam ili revenos, ni kune konsultos la menuon kaj decidos, kiujn pladojn ni mendos.”
„Faru ĉion laŭ via bontrovo, avinjo. Mi pensas, ke estas inde vin senigi je peza laboro okaze de la Nova Jaro. Se la manĝo plaĉos al ĉiuj, ne gravas, ĉu ĝi kostos multe aŭ ne.”
Do ni interkonsentis pri la afero. En la sekvanta tago, la geonkloj kaj kuzino revenis hejmen, kiam ni jam purigis la tutan domon. Ili ne plendis pri la laciga vojaĝo; male, mia onklo diris, ke kvankam lia kuzo plurfoje avertis ilin kontraŭ la danĝero de la viruso, kiu cirkulas en Wuhan, ili, precipe li mem, insistis pri reiro.
Mia avino parolis al la onklo pri la vespermanĝo, kaj li, kune kun ŝi kaj mia patro, elektis kaj mendis entute dek pladojn ĉe la restoracio. La afero estis plenumita, kaj restis nenio por fari. Tuttage ni sidis en la ĉambro kaj babilis unu kun alia pri ĉio, kio okazis post la lastfoja renkontiĝo.
En la antaŭvespero de la Printempa Festo, ni kune manĝis la bone pretigitan vespermanĝon. Ni volis manĝi ĉe la restoracio, sed publika amasiĝo estis malpermesita de la registaro. Tial ni ne havis elekton alian ol porti ĉiujn pladojn hejmen, kaj ili okupis la tutan manĝtablon. Meze de la tablo estis granda poto, en kiu estis kuiritaj frandindaj bovaĵoj. Ĉirkaŭ ĝi metiĝis kelkaj teleroj, sur kiuj sterniĝis diversaj bongustaj pladoj. Ni ĉetabliĝis laŭ vico kaj diris reciproke kelkajn vortojn de bona deziro.
„Kio ajn jam okazis, ni manĝu laŭplaĉe! Supozeble vi jam sentas malsaton”, diris mia avino. Ŝi prenis pecon da bovaĵo kaj metis ĝin en la bovlon de la avo. La onklo, surhavante maskon, prenis iom el ĉiu plado en du grandajn bovlojn kaj tuj haste sin retiris en sian ĉambron.
„Kial ili sin enfermas en la ĉambro anstataŭ manĝi kune kun ni?” demandis mia patro, kiu ĵus revenis de sia laborejo kaj sciis nenion pri la situacio.
„Ĉi-matene, la bofratino sentis malfacilan spiradon. La frato sendis ŝin al hospitalo, kaj oni ŝin retenis tie ...” eksplikis mia avino kun suspiro.
Antaŭ ol ŝi finis diri tion, mia patrino surprizite intermetis: „Ĉu oni pensis, ke ŝin trafis la viruso?”
„Neeble!” replikis mia avino kun firma tono. „La bofratino diris al mi antaŭ enhospitaliĝo, ke ŝi parolis al neniu survoje. Kiel ŝi povus esti infektita!”
„Do ja kio okazis?” diris mia patro. En lia tono mi rekonis, ke li sentas ekscesan maltrankvilon.
„Ni ankoraŭ ne sciis. Mi esperas, ke la Nova Jaro ne alportos al ni misfortunon.” Parolante, mia avino turnis sian rigardon al la diaj statuoj starantaj sur la preĝtablo.
Dume mia avo, surda kaj tial neatentema al ĉio okazanta ĉirkaŭ li, atakis la pecon de bovaĵo per siaj manĝbastonetoj. Tamen al mi mankis apetito, kaj mi nur trinkis iom da biero. Eble nur en ebrieco oni renkontas nenion malagrablan. Antaŭe mi ridis pri nesciado de mia avo, sed tiumomente mi ekadmiris lin, kiu nur ĝuis frandaĵon kaj ne zorgis pri la reala vivo.
„Nenio malbona okazos!” mi ekparolis por konsoli ĉiujn. „Ekde hodiaŭ ni ne eldomiĝu, kaj malsano certe ne trafos nin.”
„Tamen mi devas labori! Iu en la kompanio diris, ke la trafiko estos limigita, kaj ke nur kelkaj vojoj estos malfermitaj. Se tio okazos, estos tre malfacile por mi iri al la laborejo”, plendis mia patro kun malkontenta tono, sulkante siajn brovojn.
„Vi devas bone zorgi pri vi mem. En la kompanio estas multaj laborantoj, kiuj kontaktas multajn homojn vizaĝon al vizaĝo ĉiutage, kaj vi ne scias, ĉu ili estas ĉiuj sanaj aŭ ne”, atentigis mia avino.
Mia patro ne respondis. La avo jam konsumis la bongustaĵon en sia bovlo kaj demetis siajn manĝbastonetojn. Rigardante nin kun miro, li mallaŭte demandis: „Kial vi ne manĝas? Ĉi tiuj pladoj baldaŭ malvarmiĝos.”
Ĵetante rigardon unu al alia, ni komencis manĝadon. Ni silentiĝis, kaj neniu parolis. La vaporo leviĝanta el la poto preskaŭ blindigis miajn okulojn, tiel ke mi apenaŭ povis vidi klare la vizaĝon de la avino, kiu sidis fronte al mi. Mi metis pecon da fiŝaĵo en la bovlon kaj ĝin gustumis. Verdire, ĝi estis sufiĉe mola kaj spica, sed pro ia kaŭzo mi sentis nek malsaton nek manĝemon. Tamen necesis manĝi, se eĉ nur iomete, ĉar laŭkrede novjara vespermanĝo alportos al homoj feliĉon kaj fortunon.
La onklo eliris el la ĉambro kaj rapide ekprenis du bovlojn da rizaĵo de sur la tablo. Farante tion, li diris al la avino: „Oni ĵus telefonis el la hospitalo, dirante ke ŝia sanstato jam pliboniĝis iomete, sed ŝi ankoraŭ devas resti tie por du semajnoj. Morgaŭ mi portigos kelkajn necesaĵojn al ŝi.”
Aŭskultante, mia avino ne respondis, kvazaŭ pensante pri io alia. Ŝajne vekiĝinte el sia meditado, ŝi demandis: „Laŭdire oni efektivigos kvarantenon morgaŭ. Ĉu vi povos eldomiĝi?”
„Mi kontaktos komunuman laboranton, kiu certe helpos min transporti objektojn.” Dirinte tion, la onklo hastis en la ĉambron.
„Ĉu vi povas peti forpermeson de via estro? La situacio estas tre danĝera kaj maltrankviliga. Estos bone kaj sekure, se vi povos resti hejme dum pluraj tagoj. Kiam la situacio pliboniĝos, vi povos rekomenci vian laboron”, diris la avino al mia patro.
„Neeble. Hodiaŭ la estro diris, ke ĉiu dungito restu ĉe sia posteno malgraŭ la malfavora situacio. Forestado estas absolute malpermesata.”
„Ĉi-okaze vi devas kontakti kiel eble plej malmulte da homoj.”
Mia patro eligis sonon tra la naztruoj anstataŭ diri ion. Ŝajne konsciinte ion, li diris al la avino: „Ĉar ekde morgaŭ vi ne povos eldomiĝi por aĉeti manĝaĵojn, mi aĉetos tion, kio mankos hejme. Nur diru al mi ĉiutage, kio necesas al ni.”
„Ĉu tio ne estos tro peniga por vi? Vi devos hasti al ĉiovendejo post laborado.”
„Tio ne gravas. Nur se vi estos sanaj, mi volos preni sur min ĉian familian respondecon. La situacio ne daŭre malboniĝos, kaj la malfacilaĵoj estas portempaj.”
„Se nur tiel estus!”
Post kiam ni finis la vespermanĝon, mi kaj la avino kune ordigis la tablon kaj seĝojn, dum la gepatroj metis la nekonsumitajn pladojn en la fridujon kaj lavis la manĝilaron. La avo, sidante komforte sur la sofo, spektis la televidajn programerojn.
La avino bruligis kelkajn incensbastonetojn kaj plantinte ilin en la forneton antaŭ la diaj statuoj, ŝi mallaŭte preĝis: „Baldaŭ venos nova jaro. Mi esperas, ke Vi benos ĉiujn familianojn dum la jaro, por ke neniu fariĝu malsana.” La rito estis plenumita kun pieco, kaj restis nenio farenda.
Mi sidiĝis sur la sofon kaj rigardis eksteren tra la fenestroj. Laŭkutime oni bruligas artfajraĵojn, kiuj briligas la tutan ĉielon, sed ĉi tiu jaro ŝajne estis escepto. Mi povis rimarki nur la mallumon, sed videblis en kelkaj lokoj palaj lumoj de ŝaltitaj lampoj.
„Kiam vi reiros al la universitato?” Fininte sian aferon, la patro sidiĝis apud mi kaj demandis.
„Mi ankoraŭ ne scias. Estas eble, ke en tia situacio mi devos reiri pli malfrue. Ni devas atendi ĝis la tago, kiam la viruso malaperos. Vi scias, ke neniu povas foriri el la urbo.”
Li balancis la kapon kaj diris nenion. Ankaŭ la patrino kaj avino sidiĝis, plenuminte sian ĉiutagan mastrumadon.
„Ne sentu deprimon. Espereble ĉio boniĝos en la venonta jaro”, diris la avino.
„Jes, tio estas senduba. Ni devas kredi tion”, eĥis la patrino.
Ni silentiĝis, kaj ŝajnis, ke neniu el ni volas rompi la silenton.
Monato 2021/12
Ĉio komenciĝis en fora aŭtuno. Mi estis lernantino, dekokjara. Milena, Nadja kaj mi iris en la novan kafejon „Vieno”, kiu estis ekster la urbo, en parko ĉe la maro. Oni diris, ke la kafejo estas bela, moderna.
Ni triope renkontiĝis je la kvina horo posttagmeze en la ĝardeno ĉe la stacidomo. Mi iris tien pli frue. Estis suna septembra tago. La kaŝtanaj arboj similis al altaj gvardianoj en verdaj uniformoj. Mi sidis sur benko, rigardante la krizantemojn en la ĝardeno. La ĉielo helbluis, sennuba kiel grandega spegulo. Estis dimanĉo, mi ne devis esti en la lernejo kaj mi povis amuziĝi. Dekokjara mi deziris aspekti pli aĝa. Antaŭ la iro el la domo, mi ŝminkis min. Plaĉis al mi, ke la knaboj jam amindumas min. Ja, miaj okuloj estis helverdaj, mia hararo kaŝtankolora, mia korpo svelta. Mi estis sportemulino – mi naĝis kaj partoprenis en konkuroj, ricevis medalojn.
Milena kaj Nadja venis, ni ekveturis per buso, kaj post dudek minutoj ni estis en la parko, kie troviĝis la kafejo, vasta, hela kun separeoj, dancejo kaj fortepiano. Ne estis multaj homoj. Ni sidis ĉe tablo, proksime al la fenestro, tra kiu videblis la maro. Ni decidis trinki kafon kaj viskion. La kelnero, juna kaj memfida, rapide alportis la trinkaĵojn, kaj li ne forgesis demandi nin, kiomaĝaj ni estas. Kompreneble ni mensogis al li, dirante, ke ni estas dudekjaraj. Ni gaje konversaciis kaj rigardis, ĉu en la kafejo estas knaboj, kiuj altirus nian atenton.
Mi rigardis al la pordo kaj konsterniĝis. La kafejon eniris mia patro kun dudekjara junulino. Paĉjo surhavis elegantan bluan kostumon. La junulino estis vestita en ruĝa robo, tre mallonga, kaj ŝiaj belaj kruroj bone videblis. Ŝi havis blondan hararon kaj bluajn okulojn, similajn al vitraj globetoj. Mi sidis muta kaj senmova kiel ŝtono. Paĉjo ne rimarkis min. Li estis tute obsedita de la blondulino. Mi meditis maltrankvile. Hieraŭ paĉjo diris, ke li veturos ofice al la ĉefurbo kaj revenos post du tagoj. Tamen nun li estis en la kafejo „Vieno”.
Li kaj la juna blondulino sidis en malproksima separeo. Milena kaj Nadja ne konis mian patron kaj ne rimarkis mian maltrankvilon. Mi diris al ili, ke mi malbone fartas, kaj rapide mi foriris.
En mia kapo furiozis ŝtormo. Mi ne deziris kredi, ke mi vidis paĉjon kun la nekonata blondulino. Ja, li diris, ke li oficvojaĝos. Li mensogis. Ĝis tiam mi opiniis, ke paĉjo neniam mensogas. Li estis la plej zorgema, la plej bona patro en la mondo. Neniam mi supozis, ke li havas amatinon. Ja, li amas panjon. Kio okazis? Mi estis kolerega. Ĉu mia patro estas hipokritulo? Nun li surhavis bluan elegantan kostumon, tamen hieraŭ, kiam li forveturis, li surhavis brunan kostumon. Ĉu ie estas loĝejo, en kiu estas aliaj liaj vestoj? Mi iĝis pli kaj pli kolera. Mi deziris reveni en la kafejon kaj vangofrapi la blondulinon. Tamen kiun mi vangofrapu unue – ĉu paĉjon, ĉu la blondulinon? Eble paĉjo delonge mensogas al panjo kaj mi. Estis klare, ke li tre bone konas la blondulinon kaj ofte ili estas kune. Mi deziris tuj reveni, ekstari antaŭ paĉjo kaj diri al li la plej ofendajn vortojn, kiujn mi konis.
La ŝtormo en mia kapo ne ĉesis. Miaj okuloj larmis. Ĉu paĉjo vere amas panjon? Aŭ eble li ludas teatraĵon, kiam li asertas, ke li amas panjon kaj min? Mia povra panjo eĉ ne supozas, ke paĉjo havas amatinon. Ja, panjo penas, agas, ke ĉio hejme estu en ordo. Ŝi laboras, kuiras, zorgas pri ni.
Mi iris, kaj mi demandis min, ĉu mi diru al panjo, kion mi vidis. Nerimarkeble mi atingis la marbordon, kaj mi paŝis sur la sablon. La ondoj plaŭdis. Mi rigardis la senliman maron, meditante, ke la vivo estas terura kaj aĉa.
Mi diros ĉion al panjo! Ŝi devas scii! Tamen tuj mi decidis nenion diri al ŝi. Mi diros al paĉjo, ke mi vidis lin en la kafejo. Mi hezitis. Al kiu mi diru, ĉu al panjo aŭ al paĉjo? Mi ne deziris, ke miaj gepatroj divorcu. Ni daŭrigu vivi triope kiel ĝis nun. Mi ploris, miaj larmoj, salaj kiel la maro, fluis sur mian vizaĝon. Kiel panjo reagus, se ŝi ekscius, ke paĉjo havas amatinon?
Mi revenis hejmen. Mi diris nenion, nek al panjo, nek al paĉjo. Mi demandis min, kiu estas la blonda junulino kaj de kiam ŝi estas amatino de paĉjo.
Tamen neniam mi eksciis, kiu ŝi estas. Panjo kaj paĉjo ne divorcis. Post tiom da jaroj mi ne certas, ĉu mi bone agis aŭ mi eraris. Mi ne scias.