Noveloj - Monato 2016

Reen al ĉiuj noveloj

Tri oraj pomoj

Laure Patas d’Illiers

Monato 2016/01

En usona monta loko okazas ĉiujare kurado fama, ĉar ĝi estas testo de kuraĝo. Oni devas kuri senĉese dum pli ol kvardek horoj. Tial multaj spektantoj rigardas la kurantojn kaj kruele provas diveni, kiu sportulo haltos antaŭ la fino. Mia ĵurnalo sendis min por verki artikolon. Mi mallonge intervjuis multajn personojn. Finfine mi alparolis junulon, kiu finis la kuradon inter la lastaj. Li estis nigra, granda, maldika, kun longegaj kruroj kaj mallarĝa vizaĝo. Kiel ĉiujn kurintojn, mi demandis lin, kial li partoprenis la kuradon. „Por edziĝi”, li respondis.

Tian respondon mi ne antaŭvidis. Ĵurnalistoj estas scivolaj homoj. Ankaŭ plaĉis al mi lia kvieta rideto. Mi invitis lin en proksiman restoracion. Dum la vespermanĝo li rakontis ĉion. En lia etno en Afriko regas malnovaj kutimoj. Jam de multaj jaroj estis decidite de ambaŭ familioj, ke li edziĝu kun iu nekonata junulino. Por edziĝi li devas pagi doton al la familio de sia estonta edzino. Li estas malriĉa, kaj serĉis rimedon por gajni tiom da mono. Li aŭdis pri tiaj longegaj kuradoj, kie la plej rapida kuranto ricevas grandan premion. Do tutsimple, li decidis trejni sin kaj partopreni en kuradoj, ĝis sukceso. Tiu kurado estas la unua. Li tre fieris, ĉar li finis ĝin. „Mi nun daŭrigos mian trejnadon por progresi”, li deklaris, kun rideto plena je espero.

„Ĉu oni aĉetas virinojn en via lando?” Mi estis ŝokita. „Aĉeti? Kion vi diras? Ne temas pri sklaveco!” Li estis tiel ŝokita kiel mi. Nu, ni bezonis multe da tempo por reciproke klarigi niajn vidpunktojn.

Vere, estas ĉiaj homoj en la mondo, diversaj estas iliaj kutimoj. Ne sufiĉas paroli la saman lingvon por kompreni unu la alian.

Finfine, ni iĝis amikoj.

Mi rakontis al li tre malnovan rakonton el Grekio, la lando de miaj praavoj.

Atalanta estis belega princino, kiun multaj viroj amindumis. Ŝi kutimis forfuĝi, ĉar ŝi timis edziniĝon. Ŝi kapablis kuri tiel rapide kiel vento. Ŝi decidis, ke ŝi edziniĝos al la viro, kiu kapablas kuri pli rapide ol ŝi, sed la viroj, kiujn ŝi venkos, estos mortigitaj. Multaj junuloj provis kaj mortis. Hipomeno estis juna saĝa viro, kiu taksis ilian konduton absurda. Li venis ĉeesti unu kuradon, nur por vidi la belecon de Atalanta. Kiam li vidis ŝin kuranta en mallonga robo, kun la vangoj rozkoloriĝintaj pro la kurado, li tuj enamiĝis. Li prezentis sin al Atalanta, kiel princon de alia reĝolando, kaj kiel kandidaton al la kurado. Atalanta rigardis Hipomenon. Unuafoje en ŝia vivo ŝia koro estis tuŝita. Ŝi ne plu sciis, ĉu ŝi deziras venki aŭ esti venkita.

Hipomeno vokis Afroditon, la diinon de la amo, kaj petis, ke ŝi helpu la amon, kiun ŝi kreis en lia koro. Afrodito donis al li tri orajn pomojn.

La kurado komenciĝis, kaj la gejunuloj ekkuris antaŭ la popolo. Post kelkaj minutoj, Atalanta preterkuris Hipomenon. Tiam, la junulo ĵetis unu oran pomon antaŭ la piedoj de la junulino. Surprizita, ŝi haltis, kliniĝis kaj prenis la pomon. Dume la junulo antaŭkuris. Post mallonga tempo, Atalanta denove estis antaŭe. Hipomeno ĵetis la duan pomon, kelkajn metrojn for de Atalanta, kiu perdis tempon levante ĝin, dum li rapide kuris. La gejunuloj alproksimiĝis al la celo de la kurado. Atalanta estis la unua, sed ŝi ofte rigardis malantaŭe al Hipomeno. Li ĵetis la trian pomon al granda distanco. Tiam Atalanta konscie deturnis sin kaj kuris al la pomo. Portante tri pezajn pomojn, ŝi ne plu kapablis rapide kuri, kaj Hipomeno alvenis la unua al la celo. Tiel li sukcesis gajni kaj la kuradon, kaj la koron de Atalanta.

Multaj monatoj pasis post tiu tago. Mia amiko sendis al mi leteron. Li revenis en sian landon kun iom da mono. Lia familio estas organizanta lian edziĝofeston, kiu okazos la venontan printempon.

Nun mi estas hejme, relegante la leteron. Kiam mi ricevis ĝin, mi decidis sendi al mia amiko miajn bondezirojn, kaj ankaŭ donacon. Sur la tablo brilas tri oraj pomoj. Fakte, ili ne estas tute oraj. Mi ne estas tiom riĉa. Estas pomoj el ordinara metalo, kovritaj per maldika tavolo da oro. Tamen, ili plaĉas al mi. Espereble ili plaĉos ankaŭ al mia amiko. Espereble li komprenos mian mesaĝon.


La miraklo de la parolo

Julian Modest

Monato 2016/02

Mi diris al panjo, ke mi iras serĉi mian ŝancon en la vivo. Nenion ŝi respondis. Ŝi nur kapjesis. Ŝi sciis, ke mi foriros por ĉiam kaj ŝi restos sola. Ŝi certis, ke tiel devas okazi. Iam antaŭ tre longe, antaŭ mia naskiĝo, ŝi same diris al sia patrino, ke ŝi foriras. Kaj ŝia patrino, mia avino, nenion diris, ne haltigis ŝin. Eble ankaŭ la avino nur kapjesis.

Mi sciis, ke loĝi en granda urbo ne estas facile, sed mi deziris konvinki min mem, ke mi estas forta, ke mi povas naĝi en la ondoj de la vivo kaj mi ne dronos. Mi ekiris de la fundo, kaj mi devis elnaĝi, atingi bordon. Mi ne havis alian eblecon. Aŭ mi restu en la vilaĝo ĉe panjo, aŭ foriru.

La granda urbo estas terura, sed mi diris al mi mem: mi ne ektimu. Mi estu kuraĝa. Mi estis dekokjara. Kiam oni estas dekokjara, oni opinias, ke ĉiuj pretas helpi onin. Mi posedis nenion, nur mian koron. Mi ne havis diplomon kaj monon. Mi estis sola. Mi luktos, neniu helpu min. Mi vidos, ĉu mi venkos.

En ĵurnalo, pli precize sur peco de disŝirita ĵurnalo, mi tralegis, ke en iu privata hospitalo oni serĉas sanitaristinon. Iom malfacile mi trovis la hospitalon. Mi veturis per tramo, per aŭtobuso, poste denove per alia aŭtobuso, kaj fin-fine mi trovis la hospitalon. Ĝi estis preskaŭ ĉe la urborando, proksime al arbaro. Mi eniris ĝin, kaj viro-pordisto haltigis min. Mi montris la peceton el la ĵurnalo, kaj mi diris al li, kial mi venis. La pordisto ekrigardis min de la kapo ĝis la piedoj. Li ne estis juna, lia vizaĝo estis kvazaŭ ĉizita el ŝtono. Liaj nigraj okuloj rigardis min suspekteme. Tutan minuton li silente observis min kaj poste telefonis al iu. Post dek minutoj venis dika virino kun blanka mantelo.

– Venu – diris ŝi al mi, kaj ni iris al ĉambro sur la dua etaĝo.

Ŝi komencis demandi min, kiel mi nomiĝas, de kie mi estas, kial mi deziras labori en hospitalo. Ŝi avertis min, ke la laboro en hospitalo estas tre malfacila. Mi zorgos pri malsanuloj, iuj el ili tre malsanaj, aliaj kapricaj, nervozaj, sincere dirite – frenezaj. La laboro estas malagrabla, malpura, kaj la salajro mizera. Mi respondis al ŝiaj demandoj mallonge. Kiam ŝi demandis min, ĉu mi estas edziniĝinta kaj ĉu mi havas infanojn, mi diris nur:

– Ne.

– Bone – ŝi alrigardis min. – Vi komencos labori ĉi tie. Via plej granda avantaĝo estas, ke vi junas. Ĝis nun venis nur pensiulinoj. Gravas, ke vi junas kaj belas. Ĉi tie, en la hospitalo, devas labori belaj junulinoj kiel vi, kiuj ridetu kaj donu esperon al la malsanuloj. La juneco estas espero, ke la mondo estas ĝojo sen doloro kaj turmento.

Mi komencis labori. Oni donis same al mi blankan mantelon kaj etan blankan ĉapelon. De la kapo ĝis la piedoj mi estis blanka. Kiam mi rigardis min en la spegulo, mi ne povis ekkoni min. Nur miaj okuloj brilis kiel du nigraj butonoj, kaj miaj brovoj similis al komoj.

La laboro ne estis facila, sed mi estis diligenta, ĉar iam panjo ofte diris, ke ne estas hontinda laboro kaj mia pano estos dolĉa, se mi mem perlaboros ĝin. De mateno ĝis vespero mi estis inter malsanuloj, kaj mi provis esperigi ilin, kiel diris al mi la flegistino. Mi ridetis al ili, kaj de mia rideto iliaj vaksaj vizaĝoj ekbriletis, kaj iliaj sekaj lipoj flustris „dankon”. Mi ĉiam estis tie, kie oni bezonis min, kaj mi jam trankvile naĝis en la maro de la vivo, en kiun mi saltis, kiam mi ekiris de mia naska vilaĝo. Mi jam deziris esti flegistino.

Foje la ĉefkuracisto alparolis min. Jam antaŭe li vidis min, sed ĝis nun neniam alparolis min.

– Kio estas via nomo? – demandis li.

Mi levis la kapon kaj respondis:

– Jana.

Li estis nur tridekjara kaj jam ĉefkuracisto. Laŭ ĉiuj en la hospitalo li spertis solvi eĉ la plej malfacilajn problemojn. Li estis alta, svelta kun malhela krispa hararo kaj okuloj, kiuj similis al grandaj vinberoj. Lia nazo estis iom agla, kaj pro tio li havis severan mienon.

– Via voĉo estas bela – diris li, sed kvazaŭ al si mem.

Mi ne komprenis, kial li mencias mian voĉon. Mia voĉo havis nenion komunan kun mia laboro en la hospitalo. Mi lavis, purigis, puŝis invalidveturilojn, kaj mi preskaŭ ne parolis, ne konversaciis. Kial li interesiĝis pri mia voĉo?

Li demandis min:

– Ĉu vi povas legi?

Tio konsternis min. Ĝis nun neniu en la hospitalo demandis, ĉu mi povas legi. Mi alrigardis lin por konstati, ĉu li parolas serioze. Eble li ŝercis, sed en tiu ĉi tago mi ne havis bonhumoron por ŝercoj. Li tamen tiel rigardis min, kvazaŭ li deziris alrigardi mian animon. Mi respondis, ke mi povas legi, ke mi ne estas analfabeta, ke mi finis gimnazion kaj li ne pensu, ke mi estas iu, kiu nenion lernis.

– Bone – diris li. – La junulo, kiu kuŝas en la ĉambro numero kvin sur la dua etaĝo estas senkonscia. Mi havas ideon. Vi ĉiun tagon devas esti ĉe li kaj legi al li voĉe.

– Kion mi legu? – ne komprenis mi.

– Libron.

– Kian libron?

– Romanon aŭ novelaron – diris li iom abrupte. – Mi deziras vidi, ĉu la legado helpos lin rekonsciiĝi.

Mi jam opiniis, ke la doktoro estas tute freneza aŭ ĵus komencis freneziĝi. Ĉu eblas tio? Mi legos, kaj la malsanulo rekonsciiĝos? Kion opinias la ĉefkuracisto? Ja, la kuraciloj ne helpas lin, kaj ĉu la legado helpos? La hospitalo ne estas lernejo. Mi pretis ekridaĉi, sed la doktoro alrigardis min severe.

– Ĉio estas klara, ĉu ne? Morgaŭ matene vi komencos legi!

– Jes, sinjoro doktoro.

– Kaj ne legu rapide. Vi legu malrapide kaj klare.

– Jes, sinjoro doktoro. Mi legos malrapide kaj klare.

Vespere, kiam mi revenis hejmen, mi komencis cerbumi, kian libron mi legu. En la ĉambro, kiun mi luis, mi ne havis librojn. Mi ne alportis el la vilaĝo librojn. De kiam mi estis en la urbo, mi ne aĉetis libron. Mi opiniis, ke mi bezonos nek romanojn, nek novelarojn. Kial necesis al mi libroj, ĉu ili povis helpi min? Subite mi memoris, ke en la unua semajno, kiam mi alvenis en la urbon kaj mi konis neniun, mi estis en la urba bazaro. Mi sidis tie, sur benko; ĉe mi estis miaj du grandaj sakoj. La homoj preterpasis sen alrigardi min. Eble ili opiniis, ke mi sidis por almozpeti. Mia kapo estis klinita, mi estis laca pro la vagado tra la urbo. Subite iu haltis ĉe mi. Estis junulo, iom pli aĝa ol mi, eble studento, vestita en elfrotita nigra jako kun longa ŝalo kaj nigra ĉapelo. Liaj okuloj estis verdaj kiel siropo el mento. Mane li tenis libron kaj donis ĝin al mi.

– Prenu – li diris. – Mi tralegis ĝin, kaj ĝi plaĉis al mi.

Li ŝovis la libron en miajn manojn, kaj li foriris. Mi rigardis lian dorson, meditante, ke la frenezuloj iĝas pli kaj pli. Poste mi alrigardis la kovrilpaĝon. La titolo de la libro estis –Mara Stelo– de Julian Modest. Mi intencis ĵeti la libron en la plej proksiman rubujon, sed mi ne scias, kial, mi metis ĝin en unu el la sakoj. De tiam la libro kuŝis en la sako. Mi forgesis ĝin tie. Nun mi elprenis ĝin.

Venontmatene mi eniris la ĉambron numero kvin, kie kuŝis la junulo. La ĉambro estis hela kun unu lito. La junulo aspektis tridekjara. Lia vizaĝo blankis kiel kreto, kaj liaj okuloj estis fermitaj. Se oni ne scius, ke li estas senkonscia, oni opinius, ke li dormas profunde. Ĉe la lito estis seĝo. Mi sidiĝis kaj komencis legi. Mi tralegis la unuan novelon en la libro. Temis pri knabo, sen gepatroj, en lerneja pensiono. Mi legis sen deziro, kredante, ke estos nenia rezulto de mia voĉlegado. Tamen mi devis legi. La ĉefkuracisto povus veni kaj kontroli, ĉu mi plenumas mian taskon. Mi legis malrapide, kiel diris la doktoro, kaj iom post iom la legado iĝis por mi interesa. Mi imagis la knabon en la lerneja pensiono. Familio el Norvegio adoptis lin. Eble en la mondo vere okazas mirakloj. La knabo estis cigano. La norvega familio adoptis lin, zorgis pri li, li plenkreskis kaj iĝis inĝeniero. Verŝajne kun mi povos okazi io simila. Mi deziras estis flegistino kaj labori en tiu ĉi hospitalo. Poste eble mi edziniĝos al iu juna kuracisto, ni havos infanojn, kaj ni estos bona familio. Mi ne deziris multe de la vivo – nur havi laboron, familion kaj infanojn.

Mi legis dum horo, kaj de tempo al tempo mi alrigardis la junulon. Li kuŝis senmova sur la lito, kaj sur lia vizaĝo, glata kiel porcelano, eĉ ne unu muskolo ektremis. Mi opiniis kun bedaŭro, ke li neniam vekiĝos kaj neniam rekonsciiĝos. Vanaj estas la klopodoj kaj la eksperimento per la legado de la ĉefkuracisto.

La sekvan tagon mi denove eniris la ĉambron, kaj mi denove komencis legi. Mi legis, sed miaj duboj restis. Ĉu la legado havas sencon? Ĉu li aŭdas mian voĉon, aŭ eble lia konscio perceptas tion, kion mi legas, eble li komprenas la historiojn, priskribitajn en la noveloj. Verŝajne mia voĉo emocias lin, kaj li dezirus vidi min. Li dezirus malfermi la okulojn kaj vidi mian vizaĝon, miajn okulojn. Kio estas la senkonscia stato? Kia sekreto, mistero ĝi estas? Kiel la senkonscio trafas la homojn, kaj kiel post longa tempo ili rekonsciiĝas?

Kelkajn semajnojn mi legis, kaj la rakontoj el la libro allogis min. De tempo al tempo mi alrigardis la junulon, kaj mi parolis al li. Mi demandis, kiel li fartas, ĉu la rakontoj plaĉas al li kaj ĉu li kiel mi imagas la heroojn, pri kiuj temas en la rakontoj?

Iun tagon, post unuhora legado, subite ŝajnis al mi, ke la junulo iom moviĝis. Mi alrigardis lin konsternite. Mi sidis senmova sur la seĝo kaj strabis al lia vizaĝo. Ŝajnis al mi, ke li moviĝis, aŭ eble mi ege deziris, ke li ekmoviĝu. Mi denove eklegis, sed mi rimarkis, ke li vere moviĝas. Mi rigardis lin. Tre malrapide li malfermis la okulojn kaj alrigardis la plafonon, poste turnis la kapon al mi. Mi sidis kiel pajloŝtopita, kaj mi ne kuraĝis eĉ spiri. Antaŭ mia rigardo la junulo kvazaŭ reviviĝis.

– Kie mi estas? – demandis li flustre.

– En hospitalo – respondis mi.

– Ĉu en hospitalo? Kial? Kial mi estas ĉi tie?

– Bonvolu ne paroli – diris mi kaj tuj sonorigis por alvoki la deĵorantan flegistinon.

Post minuto ŝi eniris la ĉambron.

– La malsanulo rekonsciiĝis! – preskaŭ ekkriis mi.

La flegistino ne kredis miajn vortojn. Ŝi alrigardis la junulon.

– Jes – diris ŝi kaj tuj vokis la ĉefkuraciston.

Li venis, kaj liaj unuaj vortoj estis:

– Nekredeble! Mia eksperimento per la legado sukcesis!

Mi feliĉis. Mi ankoraŭ ne kredis, ke mia legado vivigis la junulon, aŭ eble ne la legado. Tamen io profunde en mi certigis min, ke la legado faris miraklon, ke la parolo estas miraklo.


La hundido kaj la ŝtelistoj

John BENTLEY

Monato 2016/03

Unu tagon, antaŭ longe, kiam mi unue malfermis mian bestkuracistan entreprenon, mi eniris mian ekzamenoĉambron kaj trovis malkutiman aferon. En la seĝo antaŭ mia ekzamenotablo, maljuna nigra viro sidis, kiu havis, laŭŝajne, parton de aŭtomotoro sur siaj genuoj. Li diris al mi, „Doktoro! Vi devas helpi al mi. Mi pensas, ke mia hundido baldaŭ mortos!”, kaj li levis la aŭtoparton kaj metis ĝin sur mian ekzamenotablon. Klonk! Mi sekve povis vidi, ke la aŭtoparto estis transmisiila tegaĵo. Mi povis ankaŭ vidi etan kapon ene, kaj etan korpon malantaŭe.

„Ŝia kapo estas kaptita en tiu tegaĵo. Mi ne povas eltiri ŝin. Mi provis tuttage, Doktoro, kaj nun ŝia kapo ŝvelas, kaj mi timas, ke ŝi baldaŭ ne povos spiri!”

Mi turnis la tegaĵon al la lumo, kaj mi povis konstati, ke la vizaĝo de tiu hundido estas ja ŝvelinta. Fakte, ŝiaj okuloj estis tre ruĝaj, kaj ŝia spirado estis jam pena pro la ŝvelinta kolo en la truo de la tegaĵo. Mi rimarkis ankaŭ, ke la hundido ŝajne ne zorgas. Ŝi provis nur leki mian vizaĝon, kaj ŝia vosto svingegis, kvankam ŝi ne povis levi sian kapon de sur la tablo. Ŝi provis boji, sed pro la premo sur ŝia kolo, nur eta pepo eliris el ŝia buŝo. Tio tute ne malkuraĝigis ŝin, kaj, kiam mi metis mian manon en la tegaĵon por palpi ŝian kolon kaj la grandecon de la truo, multaj pepoj rezultis. Ŝi estis la plej gaja mortanta hundido, kiun mi iam vidis.

Tamen mi opiniis, ke, se mi ne povos liberigi ŝin tre baldaŭ, ŝi malrapide strangoliĝos.

Mi rimarkis, ke mia mano, post mia ekzameno, estis tre ŝlima kaj nigra. La hundido-posedanto vidis mian manon kaj diris: „Kiam mi trovis ŝin, mi provis eltiri ŝin, sed ne povis. Do mi verŝis nafton sur ŝin kaj provis denove. Sed ŝia kapo estis jam tro ŝvelinta, kaj mi ankoraŭ ne povis eltiri ŝin.”

Nu, mi tuj forĵetis mian propran planon por verŝi lubrikaĵon sur ŝin. Mi ne povis imagi, kiel ŝi povus esti pli ŝlima, ol ŝi jam estis. Mi pensis, ke eble mi povus tranĉi la tegaĵon de sur ŝia kolo, sed ekzameno de la tegaĵo certigis, ke tio ne eblas pro la dikeco de la metalo. Mi havis metalsegilon, kaj mi provis segi ĝin, sed post kvin minutoj mi eĉ ne skrapvundis ĝin. Mi konstatis, ke tio postulus horojn, kaj mi havis nur minutojn.

Mi elparolis miajn pensojn: „Se mi nur havus elektran metalsegilon!”

Trankvila, ĝentila voĉo, kun hispana akĉento, el mia atendoĉambro demandis: „Ĉu tiu hundido mortos?”

Mi turnis min al la voĉo, kaj rimarkis tre hardaspektan, haŭtpentritan junulon en mia atendoĉambro. Li portis „roto-kaptukon” kaj havis senemocian vizaĝon. Fakte, li ŝajnis iom danĝera, kaj mi maltrankviliĝis, kiam pli frue li eniris tiumatene.

„Se mi ne povos eltiri ŝin aŭ forhaki tiun tegaĵon de sur ŝi tre baldaŭ, jes”, mi diris al li.

Li rigardis la plankon momente, kaj poste li diris: „Mi pensas, ke mi konas iun, kiu povas helpi. Lasu min telefonvoki.”

En tiu tempo malhaveblis poŝtelefonoj, do li uzis nian telefonon sur la skribotablo. Li premis kelkajn numerojn, kaj atendis momenton. Laŭŝajne, li sukcese konektiĝis, kaj parolis tre rapide hispane. Mi povis aŭdi ridon de la alia ulo, sed la junulo estis tre emfaza, kaj post kelkaj aliaj rapidegaj hispanaj vortoj, li finis.

„Ili helpos al vi. Mi kondukos vin al la adreso. Lasu min paroli, kaj ne diru ion, ĉu bone? Kaj, Doktoro, estus bone, se poste vi ne plu memoros la adreson, ĉu?”

Do, mi, mia kliento, kaj la junulo, nomita Alejandro, portis la tegaĵon kun la hundido al mia ŝarĝaŭto. Mi kaj la hundido sidis en la kargujo, dum Alejandro stiris, kaj la posedanto sidis apud Alejandro.

Ni veturis tra la stratoj al tre malriĉa parto de la urbo Mobile. Mi estis tre nervoza, ĉar ĉiuj, kiuj rimarkis nin, malamike mienis pro nia ĉeesto. Finfine ni haltis antaŭ mezgranda konstruaĵo kun granda rulpordo. Mi konstatis, ke Alejandro verŝajne kondukis nin al aŭtoŝtelistoj, kaj ĉi tiu konstruaĵo estis loko, kie ili dishakas aŭtojn en pecojn por vendi la partojn. Anglalingve, tio nomiĝas chop shop. Certe ili havas la ilojn por liberigi la hundidon, kaj miaj esperoj leviĝis iomete. Alejandro eniris la konstruaĵon tra normala pordo apud la granda pordo.

Post kelkaj momentoj la granda pordo leviĝis kun multe da batadoj kaj bruoj. Mi ne povis vidi enen, ĉar la suno brilegis ekstere, kaj estis tre mallume ene. Malrapide, kelkaj junuloj eliris. Ili ĉiuj portis samajn rotokaptukojn kiel Alejandro kaj havis multe da haŭtpentraĵoj. Ili ĉiuj ŝajnis tre danĝeraj kaj certe ne kontentaj pro la ĉeesto de mi kaj mia kliento.

Junulo alproksimiĝis kaj indikis per kapklino al la tegaĵo sur miaj genuoj. Mi memoris, kion Alejandro instruis al mi, kaj mi diris nenion. Mi malrapide turnis la tegaĵon por pli bone montri la etan kapon de la hundido ene. La junulo etendis sian manon, kaj la hundido provis leki liajn fingrojn kaj malforte pepis. La vosto de la hundido malforte svingis unu-dufoje. Mi timiĝis pro la malforto de la respondo, kaj mi sciis, ke ni ne havas multe pli da tempo.

Mi fikse rigardis tiun junulon kaj trankvile diris: „Ŝi mortos baldaŭ. Bonvolu, ĉu vi povas helpi?”

Li kapjesis, kaj lia hardaspekta vizaĝo subite rompiĝis pro grandega rideto. Li turnis sin kaj kriis: „Ni savos la hundidon!”

Tuj, ĉiuj aliaj junuloj komencis ridi kaj rideti. Multe da rapida hispana lingvo fluis ĉirkaŭ mi, kaj du junuloj prenis la tegaĵon kun la hundido en la aŭtomobilejon.

La unua junulo turnis sin al mi kaj la posedanto kaj diris, tre ĝentile: „Ĉu vi volas eniri? Estas tre varme hodiaŭ. Venu kaj sidiĝu en klimatizita ĉambro. Mi havas kokakolaon aŭ teon, se vi soifas.”

Ni eniris, kaj povis vidi, tra fenestro, Alejandron kaj tri aliajn junulojn kun grandega, elektra segilo. Ili metis bantukon ĉirkaŭ la kapon kaj korpon de la hundido, kaj subite la aero estis plenplena je fajreroj kaj kriĉanta bruo, kiam ili komencis segi. Unu el la junuloj kuŝis surplanke kaj karesis kaj parolis kun la hundido, por ke ŝi ne estu tro timigita.

Alejandro estis laŭŝajne mastro de tiu segilo, kaj post nur kelkaj momentoj ili turnis la tegaĵon kaj la hundidon al la kontraŭa flanko, kaj komencis segi denove.

Subite la bruo haltis, kaj la silento estis tre bonvena post tiu grandega kriĉado. Ŝajnis, ke Alejandro tre lerte regis sian tranĉon. Li haltis, tuj antaŭ ol tute trapenetri la tegaĵon. Nun li prenis metalĉizilon en unu manon kaj grandan martelon en la alian. Mi devis konstati, ke li aspektis kiel kirurgo en operaciejo. Tre zorge, li metis la ĉizilon en la tranĉaĵon kaj frapetis unu, du fojojn per la martelo. Li ripetis tion laŭ la tranĉaĵo kaj poste iomete pli enprofundigis la ĉizilon.

Kun laŭta krakado kaj Klonk!, la duonoj de la tegaĵo falis surplanken, kaj ĉiuj el tiuj junuloj hurais. Alejandro turnis la kapon al ni kaj mansvingis kun grandega rideto sur la vizaĝo. Ne zorgante pri la nafto, kiu malpurigis liajn ĉemizon kaj brakojn, li lulis la hundidon, kaj portis ŝin al ni.

„Ĉu ŝi estos en ordo, Doktoro?”

La ĉambro estis tute silenta, dum tiuj duonsovaĝaj junuloj atendis mian respondon. Mi rimarkis, ke la okuloj de la hundido jam estas malpli ruĝaj, kvankam ŝia tuta kapo estis grave ŝvelinta. Sed ŝi tuj provis leki mian vizaĝon, kaj provis gaje boji. Ŝi ankoraŭ povis nur pepi, sed estis tiom ĉarme, ke ĉiuj el tiuj malmolaj junuloj ridis kaj hurais denove.

Nia gastiganto subite aperis, portante botelon da tekilo, bovlon da limeopecoj, kaj salujon. Ni ĉiuj celebris nian venkon per kelkaj „pafoj” de tekilo, limeopeco kaj salo. Ni ĉiuj bone festis. Poste, nia gastiganto petis, ke mi donu al li la numerojn de ĉiuj el miaj aŭtoj. Li diris, ke mi neniam devos zorgi pri miaj aŭtoj post hodiaŭ. (Fakte, mi neniam zorgis, ĉar miaj aŭtoj estis tiom malnovaj kaj kadukaj, ke, se ŝtelistoj provus ŝteli unu el ili, ili verŝajne lasus al mi kelkajn dolarojn sur seĝo pro kompato. Iamaniere, neniu el miaj aŭtoj iam ŝteliĝis ekde tiam.)

Do, duonebrie, mi veturis reen al mia kuracejo kun la hundido kaj la posedanto. Enirante la antaŭan pordon, mi vidis la sereniĝintan vizaĝon de mia akceptistino.

„Mi tre ĝojas revidi vin. Mi preskaŭ vokis policistojn. Kio okazis?”, ŝi demandis.

Mi rakontis ĉion, eble iomete ebriavoĉe, kaj ŝi ridis multe.

„Mi supozis, ke mi devos nuligi la ceteron de via tago, ĉu ne?”

Mi konsentis, kaj, sentante la komencon de grandega kapdoloro, mi ridetegis kaj diris: „Mi certas, ke mi havas la plej bonan laboron en la tuta mondo!”


Dialogo en la kosmo

Laure Patas d’Illiers

Monato 2016/12

„Nun finiĝas nia kunsido. Ĉu vi deziras trinki iom da vino aŭ da biero?” demandis la riĉa, malalta voĉo de Hans, la spacoŝipestro. Tuj li aldonis „aŭ fruktosuko?” al Ines. Ŝi kapjesis kun unu mano sur sia graveda ventro kaj la alia sur la genuo de sia edzo Atanas. „Dankon, alkoholon mi ne trinkas, por ke nia bebo kresku sana, fortika, klera, kaj iam kapablu paroli tiel bele kiel García Lorca.”

„Sed via infano neniam parolos kiel García Lorca. Ĉiuj infanoj en nia spacoŝipo, via bebo kaj la venontaj aliaj, parolos nur la anglan, kompreneble.” Harry, la sekretario, kutimis korekti la erarojn de siaj kolegoj. Lia lentuga vizaĝo ne montris ĝin, sed ene li fieris pro la precizeco de siaj vortoj kaj pro sia perfekta kembriĝa akĉento.

Atanas ekridis. „Tutcerte ne! Al mia bebo mi lernigos la bulgaran. Mi kantos la lulkantojn de mia infaneco, mi rakontos la mirindajn malnovajn fabelojn de mia lando!” Li ne plu aspektis kiel specialisto de protonomotoroj. Liaj okuloj fariĝis revemaj, li subite aspektis multe pli juna, pli dolĉa.

La akuta voĉo de Harry malkompate laŭtis. „Ni estas nur 12 en tiu ĉi spacoŝipo. Kiam ni atingos la planedon Kepler-22b, depende de la nombro de naskoj, ni verŝajne estos pli-malpli 20. Nia grupo devos klopodi pluvivi kaj kreski en malfacila medio. Estus stulte, eĉ krime, perdi tempon pri malutilaj lingvoj.”

Neniu respondis. Dum longa momento, la grupo restis senmove. Ĉiu rigardadis nur sian glason. Kompreneble Harry pravis. Tamen...

Subite Manoela ekparolis. „Nu, jes, ni bezonas nur unu lingvon. Kaj nuntempe, en la spacoŝipo, ni parolas angle inter ni. Sed sur Kepler-22b, estos alia afero. Eblas elekti alian lingvon. La portugala estas tiel muzika, la portugala poezio estas...” Ŝi ne plu povis aŭdiĝi. Ĉiuj parolis samtempe, en konvinkonta tono. Plej forte supersonis la voĉo de Mikhaïl, arde deklamante rusajn versojn, kun vibregaj „r”.

„Dooonng!” La metala kruĉo, kiun Hans ĵus frapis per kulero, silentigis ilin. La ŝipestro koleris. „Ĉu vi estas skipo da teknikistoj aŭ aro da blekuloj? Estas reguloj respektendaj ĉi tie. Bonvolu paroli kviete, laŭvice.” Li etendis fingron: „Ines, komencu!”

„Kial ni parolu la anglan en la estonteco? Mi ne konsentas pri tio.”

Harry levis la manon kaj prononcis, malrapide, kiel profesoro al lernanto: „Nia spacoŝipo deflugis el Usono, kaj la plimulto el ni studis en usona universitato. Vi ja scias, ke Usono estas la plej potenca nacio el la tuta mondo.”

Ines ŝultrumis. „Nur el la tuta tero. Tio ne plu gravas. Ekde kiam ni ne plu kapablis komuniki kun la tero, ni fariĝis sendependaj. Nun ni obeas nur al ni mem.”

La okuloj de Harry serĉis ĉirkaŭe kaj fiksiĝis sur Julia. Ŝi kuntiris la brovojn, hezitis, kaj finfine diris, ne rigardante lin: „Nu, mi estas usona civitanino, sed... Sciu, mi naskiĝis en Tijuana, en Meksiko. Mia unua lingvo estis la hispana. En Usono estis devige paroli la anglan, sed ĉi tie ne plu.”

La sinteno de Harry iom ŝanceliĝis. La malgranda, diketa virino, kiu estis staranta ĉe li, afable ridetis al li. Ŝia milda voĉo ŝajnis trankviligi lin. „Harry, mia kara, kiam mi renkontis vin, mi preskaŭ ne komprenis la anglan. Mi lernis ĝin, mi vivis kun vi en Anglio. Vi ne bezonis lerni eĉ unu korean vorton. Ĉu vi konscias, ke en nia spacoŝipo vi estas la sola homo, kiu parolas sian denaskan lingvon? Provu kompreni niajn opiniojn.”

„Kim, mi aŭdis vin.” Harry serioze respondis. „Sed bonvolu rezoni. Inter ni ekzistas 12 denaskaj lingvoj! Ne eblas kontentigi ĉiujn skipanojn.” Lia voĉo fariĝis pli memfida. „Ne ekzistas alia solvo, krom plu uzi la anglan.”

„Ni organizu baloton!” proponis Mikhaïl. „Tiel ni demokrate elektos la lingvon.”

„Stultaĵo!” tuj tondris Hans. „Ĉu vi ne antaŭvidas la rezulton? Kompreneble ĉiu voĉdonos por sia propra lingvo. Tiu diskuto estas nur senutila babilado. Nu, malplenigu vian glason, kaj ek al la laboro!” li ordonis.

Tiam, malforta kristala voĉo demandis „Ĉu mi rajtas paroli?”. Kiyoko malofte partoprenis en diskutoj. Ŝi interesiĝis pli pri la kosmo ekster la ŝipo ol pri la vivo ene. Kiel la sola astronomo en la skipo, ŝi nelacige kaj silente laboris. La surprizitaj skipanoj rigardis ŝin kaj atendis.

„Kiam mi estis juna, en Tôdai, en Japanio, mi lernis la anglan. Estis malfacile, mi studis jaron post jaro, tamen mi malbone regas tiun lingvon.” La aliaj interŝanĝis embarasajn rigardojn. Kutime neniam Kiyoko parolis pri si, neniam ŝi publike plendis pri io ajn. „Kio helpis min tiam, estis alia lingvo. Estas strange, sed veras. Mi lernis tiun lingvon, kaj poste la lernado de fremda lingvo fariĝis atingebla. Tiu lingvo estis miraklo por mi. Ĝi estas tiel facila! Laŭdire, ĝi estas dekoble pli facila ol ĉiuj aliaj lingvoj. Homoj de ĉiuj landoj rapidege lernas ĝin.” Ŝi ne plu parolis per sia kutima malvarma voĉo, ŝia tono estis tute nova. „Mi povas instrui vin dum la vojaĝo. Antaŭ nia alveno sur Kepler 22b, ni ĉiuj flue parolos. Fidu min, mi petas...” Longe ŝi paroladis, meze de la fascinitaj skipanoj.

Kiam ŝi ĉesis paroli, silento mallonge ŝvebis. Hans laŭtis „Ĉu vi konsentas provi lerni tiun lingvon de Kiyoko, nomatan Esperanto? Mi ja konsentas!”. Unu post la alia, aŭdiĝis la konsentoj de la skipanoj. Nur unu mankis. Harry staris senmove, rigide, kun duonfermitaj okuloj. Silente Kim tuŝis lian brakon, tre malforte, preskaŭ kiel kareso al timanta infano. Harry levis sian rigardon, hezitis, finfine flustris sian respondon.

„Jes”.