Noveloj - Monato 2006

Reen al ĉiuj noveloj


La revo pri cirko

Lena KARPUNINA

Monato 2006/01

Iun tagon ŝi venis al nia hejmo, kaj diris, ke ŝi volas konatiĝi kun mi. Ŝi vidis min en la televido, kiel mi prezentis miajn serpentulajn trukojn, kaj estis ravita. Ŝi, altstatura bonaspekta blondulino, havis tiam dek sep jarojn, mi – nur ok. Eble tio estis amo je la unua rigardo. Liza obsedite amis la cirkon kaj ĉion, kio iel ajn estis ligita kun ĝi. Kaj mi estis por ŝi malgranda cirka artistino, do, parto de tio, kion ŝi amis.

Cirko por ŝi estis festo, senĉesa festo, la bela ideo, por kiu ŝi vivis, la torĉo, prilumanta ŝian vivon. Por mi ĝi estis laborego, peza, ĉiutaga, de la plej frua infanaĝo. Jam kiel eta infano mi devis trejniĝi kvar-kvin horojn tage sub la severa kontrolo de mia patro. Mi malŝatis miajn trejnhorojn. Se la patro estis forveturinta, mi paŭzis, sed tiam miaj muskoloj, alkutimigitaj al certaj ŝarĝoj, doloris, postulante la necesan trejnadon. Mi estis juna talento, sed mia „pano” estis pagata per amara ĉiutaga ŝvito. Por mi la cirko estis ĉio alia ol festo.

Tiel komenciĝis nia amikeco, se oni entute povas tiel nomi niajn rilatojn. Verŝajne mi estis por ŝi samtempe fratineto, filino kaj amikino en unu persono. Ni komune vizitis sportlernejon, kie Liza trejnis sin en la nacia trampolinteamo de la respubliko, kaj mi faris miajn kutimajn akrobatajn ekzercojn, pri kiuj eĉ spertaj sportistoj miris. Ŝi kunvenigis min en kinejojn, gaste kun tranoktado al si hejmen, al siaj amikinoj kaj festoj. Kaj memkompreneble ni nepre vizitis la prezentojn de la cirkoj, kiuj gastis en nia urbo. Por tiuj okazoj ni diligente preparis nin: ni surmetis niajn plej ŝikajn vestojn, Liza kombis min aparte bele kaj zorge ŝminkis sin ... Ni ne forgesis aĉeti florojn por ŝiaj plej ŝatataj artistoj, multajn el kiuj ŝi konis laŭnome, kelkajn eĉ persone.

Kiam ŝi turneis kun sia nacia teamo en malproksimaj urboj de nia lando, ŝi sendis al mi leterojn kaj poŝtkartojn kaj, reveninte, ĉiam alportis por mi etajn suvenirojn. Mi ŝatis ŝiajn skribaĵojn pro ŝia elegante anguleca manskribo. Ĝis nun ĝi restas la plej bela skribmaniero, kiun mi iam ajn vidis.

Ni regule trejnis nin ĉe mi hejme, kaj mia patro helpis al Liza en streĉekzercoj por plibonigi ŝiajn spagatojn. Ŝi ofte tranoktis kaj manĝis ĉe ni, iĝis por ni kvazaŭ familiano. Mi memoras, ke plej multe en la mondo ŝi ŝatis kuketojn kun konfitaĵo, kiujn majstre fritis mia patrino.

La revo de Liza estis la mondkonata moskva cirko, ŝi nepre volis iam elpaŝi kiel trampolinsaltanto en la areno de tiu cirko. Tio estis ŝia dezirego, ŝia celo, ŝia ĉio. Iun tagon ŝi vojaĝis al Moskvo por elprovi siajn fortojn kaj ŝancojn. Ŝi neniam plu revenis en nian urbon. El ŝiaj leteroj ni eksciis, ke post multaj klopodoj ŝi sukcesis ricevi lokon en la trampolina trupo de la moskva cirko. Sed dum unu el la unuaj prezentadoj, farante duoblan mortosalton, ŝi krude falis kaj rompis al si unu gambon. Labori en cirko ŝi ne plu povis. Ankaŭ el mia cirka kariero finfine nenio rezultis.

Jarojn poste, dum kelktaga restado en Moskvo, mi renkontiĝis kun Liza. Ŝi loĝis kune kun sia plenkreska filino. La rilatoj inter ili estis streĉaj. Ili tute ne komprenis unu la alian, eĉ ne provis tion. Kaj dum iu momento mi pensis, ke la tutan amon, kiun devus ricevi ŝia filino, ricevis iam mi ...

Ni sidis en ŝia ĉambro kaj interparolis, Liza montris al mi novan videofilmon pri la fama ĉina cirko. Ĝis nun la cirko restas ŝia plej forta pasio. Mi sentis min tiel, kvazaŭ nenio ŝanĝiĝis dum tiuj kelkaj jardekoj, kvazaŭ ni neniam disiĝis ...

Ĉe la adiaŭo ŝi diris al mi: „Ĉu vi scias, ke mi neniam povis forgesi la kuketojn kun konfitaĵo, kiujn fritis via patrino? ...”


En fremda lando

Saliko

Monato 2006/03

Wen Xin malfermis la pordon de sia nova loĝejeto en studenta hejmo en Esbo. Ĉu vi ne scias, kie situas tiu moderna urbo? – En Finnlando, apud Helsinko. Nur dek tagojn Xin loĝos tie kaj poste transloĝiĝos en alian studenthejmon, pli proksiman al sia nova laborejo, kie ŝi restos almenaŭ du monatojn.

Tre moviĝema Xin devis esti dum la du pasintaj jaroj. Ŝi ĵus venis de Kardifo, kie ŝi studis dum duonjaro por plibonigi sian anglan vortostokon kaj fluecon. Nun ŝi sentis sin laca, ege laca. La loĝejo odoris fremde. Certe pro la fremda kuirarto, Xin opiniis. En ŝia hejmlando loĝejoj odoras malsame. Ankaŭ en Kardifo malsama odoro. Ĉu pro la spicoj? Aŭ ĉu la homoj mem malsame odoras en diversaj landoj kaj en diversaj hejmoj? Ĉu niaj manĝaĵoj igas nin odori, aŭ ĉu la detergantoj? Xin demandis sin. Aŭ ambaŭ? Aŭ la sapo kaj parfumoj? La vegetaĵoj, la tero mem?

Kien meti la pezan valizon? Kien la dorsosakon? Estis krepuske en la antaŭĉambro, sed Xin komencis vidi, ke ĝi ne tre plaĉas al ŝi. Ne nur pro la odoro. Xin serĉis la ŝaltilon de iu lampo. Jen ĝi: kaj lumo! La antaŭĉambro vere malplaĉe aspektis. Sur la planko kuŝis malnovaj gazetoj kaj kovertoj, sur la ununura seĝo ies ĝinzo, ŝtrumpetoj, mamzono. La persono, kiu luigis al Xin sian ĉambron, evidente ne havis tempon ordigi. Per la telefono ŝi diris nur, ke Xin rajtos uzi unu ĉambron en kvarĉambra ĉelaro, kaj la kuirejeton kaj la banĉambron, kompreneble. La prezo ne estis alta, 50 eŭroj por la 10 tagoj, sed ion pli agrablan Xin certe imagis, kiam ŝi pagis.

Malkontenta, Xin prenis la vestaĵojn de sur la seĝo, kaj faligis ilin surplanken. Ŝi sidiĝis kaj suspiris, deprenis la ŝuojn, la ŝikajn altkalkanumajn ŝuojn, kiujn ŝi aĉetis en Londono tuj antaŭ la ekflugo. Ili vere plaĉis al ŝi, kvankam ŝi divenis, ke ili ne estas tre komfortaj. Ŝi ankoraŭ ne deziris konatiĝi kun la provizora apartamento. Fermante la okulojn, ŝi unue provis malstreĉiĝi kaj ripozi, malgraŭ la soifeto, kiun ŝi de longe sentis en la gorĝo. En la domo estas varme kaj kviete. Strange silente.

Rekonsiderante sian eventoplenan tagon, Xin estas kontenta, ĉar la intervjuo ĉe la dungisto sukcesis. Ŝi rajtas gratuli sin. Ŝi sukcesis konvinki la dungiston de multnacia konstrufirmao pri siaj kapabloj paroli angle, traduki tekstojn ĉinen kaj el la ĉina, pri sia fidindeco kaj laboremo, pri siaj scioj. Ne vane ŝi diligentis dum la studjaroj, unu kaj duono en Finnlando kaj la ĵusa duonjaro en Britio. De ĉie ŝi havis bonajn atestojn. Kaj ĉi-matene ŝi longe staris antaŭ la spegulo en la necesejo de la flughaveno, taksante sian aspekton. Strikta jupo helbruna, ne tro mallonga, helflava longmanika bluzo, la novaj ŝikaj ŝuoj, nur iom da ruĵo. Ŝiaj nigraj brovoj kaj okulharoj ne bezonis ŝminkon. Ŝi aspektis kompetenta, memfida, kvankam tre juna. Ĉu juneco estas avantaĝo aŭ male? Ŝia vizaĝo estas preskaŭ infaneca, tion ŝi scias, sed pri sia ĉineco ŝi ne hontas. Ŝia glata brile nigrega hararo ĉie kaptas atenton, same ŝiaj okuloj. En la okcidenta mondo Xin sentas sin ekzota kaj ofte eĉ admirata, kvankam kelkfoje okazas miskomprenetoj pro la lingvoj: finna, sveda, angla, ĉina. Nur unu-du esperantistojn ŝi renkontis.

La pepado de poŝtelefono vekas Xin. Ŝi ne tuj memoras, kie ŝi estas kaj kio okazas. Kaj kioma horo estas? Ĉu jam mateno? Ne estas malhele. Ŝi iom dormetis, kaj sonĝis pri Ŝanhajo, pri siaj hejmo kaj gepatroj. Gefratojn ŝi ne havas. La unu-infana politiko, vi scias. La gepatroj atendas multon de la inteligenta filino, ili investis en ŝi, ili ne estas malriĉaj, sed kaj al ili kaj al Xin la plej granda ofero estas la plurjara disiĝo. Fakte, tio estas kvazaŭ vetludo je danĝere altaj sumoj. La telefono repepas kaj Xin komprenas, ke ĝi estas la ŝia. Ŝi elpoŝigas ĝin kaj vidas, ke estas iom post la 22a horo kaj ke iu al ŝi sendis tekstmesaĝon dufoje. La mesaĝoj estas en la angla. Would you like to have lunch with me tomorrow? (Ĉu vi ŝatus lunĉi kun mi morgaŭ?) La sendinto ne metis sian nomon. Tio ja ne estas ĝentila, Xin iom timas mesaĝojn de nekonatoj. Antaŭ longe en Ŝanhajo iu viro bombadis ŝin tekstmesaĝe kaj telefonvoke per pli kaj pli aŭdacaj proponoj kaj demandoj. Tiam ŝi decidis ŝanĝi sian telefonnumeron. Estis komplike kaj ege malagrable. Xin ĉion tion memoras tro bone. Ĉu denove? Rilate virojn ŝi estas tre singarda. Ne, ŝi ne volas kontaktiĝi. Nepre ne! – Ĉu la ĵusa mesaĝo povus esti eraro, ŝi ja ne facile donas sian numeron al homoj? Malŝaltante la telefoneton, ŝi provas konvinki sin, ke ne al ŝi estis la mesaĝo.

La plifortiĝanta soifo pensigas Xin pri la kuirejo. Kiu pordo kuirejen? Ĉu tiu kun malpura viŝtuko surporde? Xin malfermas: jes, jen la kuirejeto, sed ĉiel malorda. Nelavitaj teleroj kaj tasegoj sur la lavtablo, sekiĝintaj kaseroloj sur la elektra fornelo, uzitaj forkoj kaj kuleroj. Kial ili ne purigis antaŭ ol ekferii? Kvankam la luprezo estis malalta, ili ne rajtus trakti la luanton tiel ĉi. Xin ekkoleras. Ŝi rigardas en la fridujon. Ĉu ili lasis ion en ĝi? Sukon, botelakvon. Xin ne scias, ĉu la kranakvo ĉi-urbe estas trinkebla. Staras skatolo da suko sur unu el la bretoj, sed la odoraĉo de la fridujo naŭzas ŝin. Acidiĝinta lakto, tranĉaĵoj de dubinda viandaĵo, ŝimantaj karotoj kaj pano, makuloj de rompiĝintaj ovoj ... Xin rapide fermas la pordon, tiun sukon ŝi ne trinkos. En la dorsosako ŝi havas oranĝon kaj pomon. Tio sufiĉu, kaj la kranakvon ŝi trinkos, supozeble ĝi estas trinkebla, laŭdire ĉie en Finnlando tiel estas. Xin enrigardas en la kvar ĉambrojn. Nur unu estas ordigita, kaj sur la tablo ŝi trovas papereton por si. „Bonvenon, WEN Xin! Estu kiel ĉe vi!” Kaj iu nomo. Xin ne bone rekonas ĉi-landajn nomojn, se ili ne estas tajpitaj. La ĉambro havas grandan fenestron. Ekstere brilas la suno trans blua akvovastaĵo. Tio devas esti la Golfo de Finnlando. Belege, sed se Xin ne scius, ke tio estas la maro, ŝi pensus, ke tio estas granda lago kun verdaj arbarkovritaj insuletoj. La suno preskaŭ tuŝas la arbosuprojn en la horizonto. Pli proksime videblas du blankvelaj ŝipetoj. La vidaĵo estas nekredeble trankvila. Se ŝi malfermos la fenestron, ŝi ne plu sentos la mucidan haladzon de la apartamento. Sed ĉu ŝi povos endormiĝi en tiu ĉi fremda lumo, kiu falas oblikve sur la liton? Nek persieno nek ŝutro troveblas.

Xin vekiĝis. Plu estas lume. Kia stranga nokta lumo! La horloĝo montras la unuan horon. Ĉu eblas? El la korto aŭdiĝas ritma bruo de tamburo kaj viraj voĉoj. Xin rigardas el la fenestro. Sur la asfaltita senaŭta parkejo dancas kvino da nigrahaŭtaj altaj viroj. Devas esti afrikaj studentoj el iu alia studenta ĉelaro. Neniam Xin vidis tian fortegan dancadon. Kaj apud la tamburego staras trinkboteloj. Ĉu ili drinketis? Kial ili tiel bruegas? Certe ankaŭ ili sentas sin solaj en fremda lando kaj provas forgesigi al si la hejmsopiron. Surprize, ke neniu venis malpermesi la tamburadon. Subite la poŝtelefono en la ĉambro sur la noktotablo repepas. Denove la mesaĝo de la nekonato: Ĉu ni tagmanĝetu kune? Kaj neniu nomo, nur nekonata numero. Ĉu iu el la sovaĝaj dancantoj vokis ŝin? Ne, ŝi ne ŝatas pensi pri tio, ŝi ne ŝatas aŭdi la tamtamon, nek vidi la preskaŭ nudajn korpojn, ritme moviĝantajn. Ŝi ektremas pri sia sekureco. Kiam estos vera lumo, normala tago? Ne plu eblos dormi, nur pensadi, tremadi, atendi matenon. Ŝi bezonas freŝan trinkaĵon kaj ion por manĝi. Ŝi devigas sin koncentriĝi kaj plani la sekvan tagon, por ne paniki.

Matene, serĉinte vendejojn ŝi povas nur konstati, ke ĉiuj estas fermitaj, kun blanka slipo sur la pordo „Juhannuksena suljettu”. Kutime ili sabate estas malfermaj de la 9a matene ĝis la 18a, sed nun „suljettu”. Fermitaj! Ĉiuj! Kioskoj fermitaj, poŝtoficejo fermita, kaj neniuj lokanoj en la strato. Kion signifas „juhannuksena”? En la vortaro troveblas nur „juhannus”, somermeza festo. (Nur poste ŝi scios, ke ĝi estas la dua plej granda festotago de la jaro, kiam urboj senhomiĝas, ĉar finnoj ferias kampare, mare, ĉe lagoj.) Sur pluraj flagostangoj flirtas la landa blublanka standardo, sed tio ne gajigas Xin. Malcerto kaj timo ĝermas en ŝia koro. Ŝi ne multe dormis post la unua horo. La fremdeco turmentas ŝin. Nun ŝi sentas sin malforta kaj malsata. Eĉ la bela vetero ne ĝojigas. Rapide ŝi paŝas preter la tamburego kaj la malplenaj boteloj. Ili odoras je vino. Ŝi nur deziras ŝlosi sin en la luita ĉambro. Se nur sian nazon ŝi povus ŝlosi ...

Ĉe la pordo ŝi resentas la haladzon, memoras la naŭzajn kuirejon kaj fridujon. Kiam ŝi kuŝiĝas sur sia lito kaj fermas la okulojn, la tamburado rekomenciĝas, plifortiĝas, plirapidiĝas. Eĉ sen elrigardi, Xin en sia kapo vidas la nigrajn atletajn korpojn, kiuj en ŝorto kaj sen ĉemizo kaj ŝuoj ritme moviĝas. Estas varmege, sed ŝi tremas, ekploras. Ĉiuj ŝiaj geamikoj loĝas alilande. Ŝi ne volas telefoni al ili, lasi ilin rimarki, ke ŝi ne plu kapablas regi sin. Ŝiaj studado kaj nova posteno ja devas esti venko, io, pri kio oni ĝoju, kion oni enviu. Neniu sciu, ke la sukceso minacas maliĝi. El ŝia gorĝo eliĝas plorego. Timante, ke ŝi ne povos bridi sian kreskantan timegon, Xin komprenas, ke ŝi nepre kontaktu iun por elverŝi sian koron. Se ne, paniko kaptos ŝin. Malrapide ŝi serĉas la numeron de la maljuna esperantistino, kiun ŝi renkontis antaŭ duonjaro multe pli norde en la lando. Ĉu ŝi respondos? Ĉu iu respondos en tiu ĉi ŝajne senhoma medio?

La amika voĉo de la sinjorino igas Xin ekplori denove. Ne tuj estas facile kompreni unu la alian. Kion la sinjorino povus fari? Ŝi loĝas 500 kilometrojn for de la urbo Esbo. Almenaŭ kompreni kaj komprenigi la situacion al Xin ŝi provas, kvankam malrapide kaj ne kun kompleta sukceso. Ĉe Xin, malsato, soleco, tro da fortaj travivaĵoj dum mallonga tempo, laco kaj komenciĝanta teruriĝo; en la lando, feriado, festego pro la somera solstico; nur lunde la vivo normaliĝos. Feliĉe la sinjorino havas fratinon kaj bofraton en Esbo. Xin nur donu sian adreson, kaj ili venos vidi, ĉu eblas iel helpi. Xin absolute povas fidi ilin. Ŝi trankviliĝu, atendu duonhoron. La tamburado kaj krioj aŭdeblas eĉ tra la telefono.

Oni sonorigas ĉe la pordo. Tra la malgranda elrigardilo Xin vidas mezaĝajn virinon kaj viron. Ili prezentas sin, kaj ŝi malfermas. Ŝi preskaŭ ĵetiĝas al ili por saluti, la virino malpeze ekkaresas ŝian hararon, provante trankviligi la knabinon per malrapidaj sekurigaj vortoj en Esperanto. Iom post iom ili interkompreniĝas. Xin venu al la esperantistoj por ripozi kaj manĝi. Ne vera regalado, ĉar ankaŭ ili feriis, pagajis en la arkipelago por celebri juhannus, sed en ilia urboparto estas kviete, kaj Xin sentos sin sekura ĉe ili. La aŭto atendas en la parkejo. Xin malŝaltu sian telefonon por ne plu ricevi tekstmesaĝojn de la sintrudanto. Ŝi nur prenu sian dentobroson kaj piĵamon, kaj ek!

Lundon matene, kiam Xin eliras el sia ĉelaro, ŝi renkontas unu el la afrikanoj, kiu salutas ŝin per pardonpeta rideto: „Ĉu ni ĝenis vin? Vi estas nova. Ni eble tro bruis antaŭhieraŭ. Tio ne ripetiĝos.” En la oficejo de la konstrufirmao, la vira sekretario de la dunginto salutas Xin: „Kial vi ne respondis miajn tekstmesaĝojn? Mi deziris plifaciligi vian semajnfinon en tiu ĉi fremda lando, sed vi nur malŝaltis. Mi vere ŝatus konatiĝi kun vi, Wen Xin. Ne estas facile alkutimiĝi al fremda urbo, precipe ne dum finna Johano-festo. Sed ni parolu pri tio pli poste, ĉu ne? Nun mi konatigos vin kun niaj oficejo kaj labormanieroj.”


Tenebro

Albisturo KVINKE

Monato 2006/04

Ĉe la subiro de la suno ... jen timego pro la granda mallumo atakis lin (Genezo 15:12).

La vilaĝo Geashill vere ekzistas. Kiam la britoj regis la landon, ĝi estis parto de grandega bieno de angla barono. Se vi rigardos mapon de Irlando, vi trovos ĝin sur la ŝoseo R420 inter la iamaj hugenotaj urboj Portarlington kaj Tullamore, kie antaŭe estis distilejo de la fama viskio Tullamore Dew. Ankaŭ ĝia malnova stacidomo vere ekzistas. Ĝi situas sur la fervoja linio inter Dublino kaj Galway.

La stacidomo distas proksimume je tri kilometroj de la vilaĝo mem, do en la pasintaj du jarcentoj, kiam en la kampara Irlando estis malmulte da veturiloj, homoj devis piediri sub ofta pluvo aŭ malofta suno sur malglata vojo inter dense arbariĝinta pejzaĝo, se ili deziris pertrajne vojaĝi aŭ renkonti alvenantajn pasaĝerojn.

Ekde longe – eble kvindek jarojn aŭ pli – la stacidomo ne estas uzata. Ĝi ne plu estas haltejo survoje al Galway aŭ Dublino. Laŭ onidiro, familio loĝas en ĝi, sed el la trajnoj neniu estas videbla en aŭ apud la domo, kaj tie estas neniu signo de vivo. Supozeble, ĝi ankoraŭ apartenas al CIÉ, la irlanda fervoja instanco. Iam mi serĉis en la telefonlibro la numeron de nia stacidomo, kaj sub la titolo CIÉ estis indikitaj la numeroj de ĉiu fervoja haltejo en nia regiono, inkluzive de tiu de Geashill. Ŝajnis al mi strange, ke telefonnumero de ne plu uzata stacidomo estas ankoraŭ publikigita. Mi demandis min: Kio okazus, se mi telefonus kaj demandus, kiam haltos en Geashill la venonta trajno de oriento aŭ okcidento? Ĉu iu respondos? Certe oni pensus, ke mi estas frenezulo aŭ farsulo. Sed mi neniam provis telefoni al ĝi ...

* * * * *

Iun malhelan vintran nokton mi estis en trajno revenanta hejmen de Dublino. Inter la ĉefurbo kaj Clara, kie situas mia domo, estas kvar haltejoj, kvankam ne ĉiu trajno haltas ĉe ĉiuj. Antaŭ la disvastiĝo de la privata aŭtomobilo estis pli da stacidomoj, kaj fakte preskaŭ ĉiuj urboj kaj regionoj en la lando estis atingeblaj per la fervojo.

Mi estis duondormanta en la varma vagono, sed sufiĉe vigla por aŭdi la voĉon, kiu per la laŭtparolilo anoncis la venontan haltejon. Tamen, mi tute vekiĝis kaj preskaŭ elsaltis de la seĝo, kiam oni diris: „Geashill, venonta haltejo ... Elirantaj pasaĝeroj bonvolu pasi al la antaŭaj vagonoj de la trajno.”

Kvankam mi ne estis tute certa, mi kredis, ke mi ekvidis kelkajn ombrojn, kiuj moviĝis antaŭen, kaj ie ajn malfermiĝis vagonpordo. Mi ne povis rezisti la tenton sekvi ilin por konstati, kio okazas, ĉar mi sciis, ke Geashill ne estas uzata haltejo, nur neglektata fantomo de antikva stacidomo. Preskaŭ senpripense, mi eliris tra la malfermita pordo kaj tuj trovis min sur la grundo antaŭ la stacidomo. Kajon mi ne vidis. Neniu lampo brilis kaj laŭŝajne neniu deĵoris en la stacidomo. Apud la giĉeto de la biletejo estis neniu horaro de la trajnoj, kaj neniu afiŝo, ŝildo aŭ anonco pendis sur la muroj.

Mi vidis nur unu signon de vivo. Sur la planko kuŝis stumpeto de cigaredo, kaj dum momento mi supozis, ke ĝi ankoraŭ subbrulas kaj eligas fumon, sed eble tio estis nur imago mia. El la pasaĝeroj, kiuj supozeble elvagoniĝis, mi vidis neniun. Mi estis sola en forlasita stacidomo. Mi volis reenvagoniĝi, sed la trajno jam estis for. Mi sidiĝis sur benko por atendi la alvenon de la sekvanta trajno. Dum du horoj mi atendis, sed alia trajno ne alvenis. Mi tiam rememoris, ke mi veturis per la lasta trajno. Ĉiuokaze, la fakto, ke ĝi ĉi-nokte nenormale haltis tie, tute ne signifas, ke alia trajno iam same faros.

Mi subite ekkonsciis pri la malvarmo de la nokto, kaj decidis piediri ĝis la vilaĝo, kie mi esperis trovi iun ajn transportilon. Mi komencis marŝi, sed la malkreskanta luno malaperis malantaŭ la nuboj, kaj estis malfacile vidi la vojon. Por malplibonigi la situacion, frosta nebulo ĉirkaŭis min. Dum kelkaj horoj mi malrapide marŝis, palpante antaŭ mia vizaĝo por eviti nevideblajn obstaklojn. Subite mi konstatis, ke mi ne estas sola. Malgranda hundo aperis el la malhelo kaj trotis flanke de mi. Ĝi apenaŭ meritis esti nomata hundo. Ĝi estis mizera, hirta hundaĉo, kiu pli similis eluzitan skraptapiŝon. Sed mi estis danka pro ĝia kompanio. La hundo akompanis min ĝis arbaro, kie ĝi silente malaperis.

Mi esperis atingi la ĉefvojon al la vilaĝo, sed tio ne okazis. Post longega tempo mi rekonis la lokon, en kiu mi troviĝis. Kun malĝojo mi konstatis, ke pro la malhelo kaj la nebulo, mi senscie estis revenanta al la forlasita stacidomo. Evidente, mi piediris en granda cirklo. Refoje mi formarŝis kaj persistis dum plia horo aŭ du, sed por mia angoro mi refoje troviĝis en la apudeco de la stacidomo. Ŝajnis, ke mi ne povas eskapi el tiu diabla cirklo. Tute elĉerpita, mi sinkis sur stacidoman benkon kaj konsideris, kion mi povas fari por eliri el tiu situacio. Intertempe, mi sentis malsaton, soifon, malvarmon kaj malesperon. Mi serĉis en mia valizo ion por manĝi kaj trinki, sed trovis nenion. Serĉante, mi ne rimarkis – sed poste konstatis – ke el la valizo falis sur la plankon letero kun mia nomo kaj adreso, kiun mi tiun matenon perpoŝte ricevis.

Tiam la ĉielo iomete estis heliĝinta, kaj la nebulo estis for. Mi povis vidi kelkajn stelojn de la Granda Ursino. La Polusa Stelo ne estis videbla, sed mi pli-malpli divenis, kie ĝi troviĝis, kaj decidis sekvi ĝin ien ajn. Refoje mi komencis marŝi.

Post penige longa tempo, mi havis la impreson, ke mi rekonas la padon, sur kiu mi estis. Temis pri unu el la tiel nomataj „vojoj de la malsato”. Dum la katastrofaj jaroj de la Granda Malsato (1845-1850), kiam ĉirkaŭ 1,1 milionoj da irlandanoj mortis kaj miliono elmigris, lokaj aŭtoritatoj kaj kelkaj riĉaj bienuloj igis la mizerulojn konstrui nenecesajn vojojn, murojn kaj turojn kontraŭ pago per bovlo da supo aŭ kelkaj moneroj. Iuj „vojoj de la malsato” kondukis nenien kaj finiĝis en la torfejoj aŭ en forlasita kamparo. Sur tia vojo mi troviĝis. Pro mia maltrankvila kaj laca stato mi imagis, ke la spiritoj de la malsataj laborantoj plenigas la lokon kaj sekvas min, petante manĝaĵon. Mi timis, ke mi deliras, sed baldaŭ mi konvinkis min, ke mi ne perdis mian mensan ekvilibron, malgraŭ mia elĉerpiĝo kaj malsato.

Finfine, mi ekvidis elektrajn lumojn kaj rekonis, ke mi troviĝas en la vilaĝo. Ĵus kiam mi alvenis, haltis granda kamiono ĉe la krucvojo, kiu dividas la vilaĝon. Mi trovis sufiĉe da energio por kuri ĝis la pordo de la veturilo, kaj mi demandis de la aŭtisto, kien li veturas, kaj ĉu li permesas, ke mi kunveturu. Li respondis, ke Galway estas lia celo kaj ke mi ensaltu. Mi sentis grandegan senpeziĝon, ĉar Clara, mia hejma urbo, situas sur la ŝoseo inter Geashill kaj Galway.

Je la sunleviĝo mi troviĝis jam en mia domo. Mi manĝis iom, trinkis tason da teo kaj enlitiĝis.

Bedaŭrinde, tio ne estis la fino de mia malagrabla aventuro. Je tagmezo forta frapo sur mia pordo vekis min. Mi ellitiĝis kaj malfermis la pordon. Sur la sojlo staris du gardaí (policanoj). Ili demandis, ĉu mia nomo estas A... K...

Mi jesis, kaj ili postulis, ke mi akompanu ilin al la policejo. Tie ili montris al mi la leteron, kiu evidente falis el mia valizo, kiam mi troviĝis en la forlasita stacidomo.

Laŭŝajne, dum la pasinta nokto iu vagabondo estis trovita mortinta – supozeble murdita – en la proksimeco de la stacidomo. Ili klarigis, ke la ŝoforo de la kamiono – al kiu mi rakontis survoje mian tiunoktan sperton – sciis, ke mi estis en la fervoja domo. Plie, la trovita letero estas konfirmo pri tio, kaj do mi estas suspektinda kaj devas resti en la policejo dum la krimesploro.

Feliĉe, la periodo de mia aresto ne longe daŭris. Iu najbaro mia, kiu estis sur la sama trajno kiel mi, atestis, ke li vidis min, kiam mi envagoniĝis en Dublino kaj serĉis sidlokon. Pri halto ĉe la antikva Geashill-haltejo li sciis nenion. Li plie asertis, ke tio ne eblas, ĉar neniu trajno iam haltas aŭ haltos en Geashill. Do mi ne povis esti tie kaj certe ne estas implikita en la afero. La polico akceptis lian ateston, kaj mi estis liberigita.

La sekvantan semajnon mi estis refoje en Dublino. Mi demandis ĉe la informejo en la stacidomo Heuston, ĉu trajno iam ajn haltas en Geashill. La komizino respondis, ke tiu nomo ne aperas sur la fervoja mapo, nek en la horaro de la trajnoj. Se mi dubas, mi demandu de la stacidomestro en lia oficejo sur la kajo 1. Tion mi faris. La stacidomestro kapneis. „Mi naskiĝis en Portarlington, la haltejo plej proksima al Geashill, kaj mi povas aserti, ke eĉ dum la vivo de mia patro neniuj trajnoj haltis tie. Eble dum la tempo de mia avo la antikva stacidomo en Geashill estis ankoraŭ uzata. Pri tio mi ne estas certa.”

Mi diris al li, ke antaŭ semajno la lasta trajno el Dublino ja haltis en Geashill kaj mi fakte elvagoniĝis tie.

La stacidomestro ridetis. „Ne, ne, amiko. Absolute ne. La Geashill-stacidomo ne plu estas uzebla. La kajo estis antaŭlonge malkonstruita, kaj se la fervoja instanco intencus remalfermi la stacidomon, estus necese rekonstrui la tutan domon, instali signalojn kaj refari la kajon. Neniu pasaĝertrajno haltus, kie ne estas kajo nek signaloj. Estus tro danĝere. Mi povas certigi vin, ke vi eraras. Certe vi celas haltejon Portarlington aŭ Tullamore. Verŝajne vi ne rimarkis la nomon de la haltejo.”

Sed mi ne eraris; mi ne freneziĝas. Ne surprize, Hortensio, mia edzino, asertas, ke mi estis ebria. Sed kiam mi estis en Dublino, mi trinkis nur kafon, do ne temis pri alkohola deliro. Cetere, la leteron, kiu falis el mia valizo, mi havas ĉi tie kaj mi povas montri ĝin al vi. Ĉu tiu ne estas pruvo, ke mi pravas?


Negro iĝis nigrulo

Sen Rodin

Monato 2006/06

Je la dua posttagmeze, post seshora deĵoro antaŭ la damnita komputilo, Mikela eliris de la oficejo kaj rapidpaŝis al la proksima rapidmanĝejo VEG-SAN. Ŝi hastis pro pluraj taskoj de la tago: je la tria rendevuo kun sia advokato ĉe la alia urboflanko, je la kvina inaŭguro de ekspozicio en la galerio EKIDEOJ, je la sepa ĵudo-kurso ĉe la gimnastikejo SUNLEVIĜO ... Plenŝtopita posttagmezo, kiel ĉiam. Do nepenseble reveni hejmen por manĝi. Oni kontentiĝu pri la kutima rapidmanĝejo, kiun cetere ŝi ŝatas pro ĝia vegetarana kuirejo, garantiite ekologia.

Mikela eniris, enviciĝis antaŭ la servotablo kaj kontente rimarkis la ĉeeston de manĝaĵo de ŝi multe ŝatata: fundoj de artiŝokoj farĉitaj per maĉitaj fungoj, vera bongustega frandaĵo, specialaĵo de la restoracio. Ŝi plenigis teleron per dekduo da artiŝokoj, superŝutis ilin per la aroma konsomeo kaj, post esplora ĉirkaŭrigardo, atingis liberan tablon. Sur ĝin ŝi demetis la pleton, alkroĉis sian mantekon al la seĝodorso kaj sidiĝis, antaŭgustumante la amatan frandaĵon.

Sed jen malagrablaĵo: ŝi forgesis preni forketon. Estante kapabla kaj preciza virino, ŝi malamis tiajn malatentojn. Hodiaŭ mi stultas, ŝi pensis. Ĉagrenite ŝi reiris al la servotablo, nun okupita de vico da klientoj. Post kelkminuta nervoziga reviciĝo ŝi fine havigis al si forketon kaj reatingis sian manĝolokon kaj tie ... senmoviĝis pro la surprizo, preskaŭ ne povante kredi al propraj okuloj. Ĉar ĉe la kontraŭa flanko de la tablo, ĝuste antaŭ ŝia telero, trankvile sidis mezaĝa belstatura negro! Kiu eĉ estis proksimiginta al si la teleron, kaj estis evidente pretiĝanta ekmanĝi ties enhavon, kvazaŭ ĝi estus lia propraĵo!

Je la unua momento Mikelan skuis forta indigno. Nu, vidu kian aferon! ĉu eblas io simila?! Ŝi jam estis protestonta ... sed ne povis: ŝian rigardon rekte renkontis la okuloj de la negro: grandaj lumaj okuloj tiel pacaj, tiel bonvole ridetantaj, ke malamika sinteno montriĝis tute neoportuna.

Rapida esploro certigis ŝin pri la senduba civilizo de la negro: li vestis simplan konvenan ĵerzon, ĉe kies supro aperis blanka ĉemizkolumo: preterlasante lian haŭtkoloron, li povus esti iu ajn indiĝena oficisto, tiom pli, ke sur la apuda seĝo li estis apoginta oficistan ledan tekon.

Eble senvola miskompreno, pensis Mikela, kaj pretiĝis klarigi la aferon ... sed ne povis. Per afabla gesto la negro indikis al ŝi la kontraŭan seĝon, evidente invitante ŝin sidi. Liaj movoj estis amikecaj, senstreĉaj, eĉ elegantaj; ŝi ne povis rifuzi. Preskaŭ senvole ŝi trovis sin sidanta rekte antaŭ li, kaj antaŭ sia telero, kiu troviĝis proksimume je la mezo de la tablo, sed nun iom pli proksima al li ol al ŝi. La tuta sceno disvolviĝis en plena silento: vortoj superfluis.

Nun de Mikela, sociema verva virino, malaperis ĉia indigno, anstataŭite de surprizo, scivolemo kaj, jes, eĉ ia amuziĝa kompliceco, kvazaŭ temus pri ludo. La simpatia aspekto de la negro, lia evidenta sendanĝereco, kaj la humura situacio tiklis ŝin. Verŝajne li ne havas monon por pagi la manĝon, ŝi pensis. Nenio grava, ne pro tio mi fastos. Sen rompi la silenton, jam iĝintan ludregulo, ridetante ŝi proksimigis al si la pleton, per la forko enpikis artiŝokon kaj portis ĝin al sia delikata rozkolora buŝeto, ĝin mordetante kun evidenta plezuro: unua ludmovo.

La negro ne prokrastis la kontraŭmovon: same ridetante, per milda, timema movo, li remetis la teleron ekzakte centre de la tablo, kaj imitante ŝian geston, siavice enpikis alian artiŝokon kaj senĝene enbuŝigis ĝin tutan tra siaj dikaj lipoj brilnigraj kiel polurita ebono.

Nu, li jam havis forketon preta, pensis Mikela, do ĉio estis programita. Sed tio, anstataŭ rekolerigi ŝin, pliintensigis ŝian amuziĝon. Bone, mi memvole nutras negron sen esti perfortata, ŝi gaje pensis, tio almenaŭ impresos mian patrinon!

Mikela ne havis grandan sperton pri negroj. Ŝi ŝanceliĝis inter du kontraŭaj skoloj: unuaflanke la patrino, de ĉiam ligita al dekstreca movado, daŭre furiozis kontraŭ „tiuj simioj, kiuj venas por ŝteli nian laboron kaj perforti nin virinojn”; duaflanke la ĉiutaga socia sperto. En Satandonja la negroj delonge plimultiĝis; en la oficejo de Mikela laboris senegalanino, en la ĵudo-kurso partoprenis du niĝerianoj; surstrate, en superbazaroj, kinejoj, lernejoj svarmis vizaĝoj kun ĉiuj nuancoj de nigreco; ilia konduto, tute normala: nur maniulo povus ankoraŭ dubi pri ilia egalrajta civitaneco. Pro tio en Mikela, kiu intense frekventis la socian vivon, la patrinaj ideoj jam ne plu efikis. Escepte de unu apartaĵo: la vorto „negro”. Ŝi konstante uzis ĝin. Ŝi diris „la negrino el la oficejo ...”, „la du negroj el la ĵudo-kurso ...” Iafoje ŝia edzo rimarkis: „Tiu vorto elvokas negativan nuancon, prefere nomu ilin ‚nigruloj’, samkiel vi estas ‚blankulino’.” „Ne,” ŝi protestis, „mi ĉiam diros ‚negroj’: tiaj ili estas, eviti tiun vorton estas hipokrite!” Nu, faru laŭplaĉe, diris la edzo ŝultrumante.

Kaj nun la „negro”, ŝia silenta ludkomplico, formanĝinte duonon de la artiŝokoj, prenas la malplenan teleron, mansignas ke ŝi atendu, kaj post nemulte revenas kun telero da kukurbetoj je petroselo, kiun li demetas sur la tablocentron. La ludo rekomenciĝas, la kukurbetoj malaperas en la du diverskolorajn buŝojn tute same kiel la artiŝokoj, kun egala plezuro. Post kio la negro releviĝas, ĉi-foje por foriri. Li prenas sian tekon, silente salutas la blankulinon per larĝa rideto kaj eleganta kliniĝo, kaj rapide foriras. Mikela, superinte la surprizon, decidas siavice foriri. Per la mano ŝi serĉas la mantekon, sed ... ĝi ne plu troviĝas ĉe la seĝodorso! „Kio?! Do tiu negro ...” Ŝi jam estas krionta : „Kaptu la ŝteliston!” ... sed blokiĝas: per la okulvosto ŝi ekvidas sian mantekon pendanta de alia seĝodorso, du tablojn malantaŭ sia sidloko; kaj sur tiu tablo troviĝas pleto kun telero da artiŝokoj jam malvarmaj, kaj sur tiu pleto ne vidiĝas forketo ...

Fulmrapide ŝi ekkonscias pri tio, kio okazis. Ne la negro manĝis de ŝia telero, sed ŝi manĝis de la lia; kaj aldone ŝi ricevis kromfrandaĵon: ĉio senpage!

La evento pensigis ŝin dum la tuta posttagmezo.

Vespere, en la litĉambro, ŝi diris al la edzo: „Hodiaŭ trafis min kurioza okazo: nigrulo regalis min per bongusta manĝo!” „Ĉu nigrulo?” surprizite demandis la edzo. „Jes, simpatia, ĝentila nigrulo” ŝi konfirmis.


La velka rozo

Bunmi OSHO-DAVIES

Monato 2006/07

Estis nur tri vortoj, kiujn li revis aŭdi, kaj nur de unu persono. Sed eĉ la vespera vento ne blovus la vortojn en lia direkto, kiam li solece promenis. Kien li iris? Neniu sciis. Plejeble ankaŭ li ne sciis, ĉar lia mieno montris, ke li ne havas celon. Sed certe li volis iri for de iu ajn homo, kaj jam post 30 minutoj de sencela promeno li sukcesis. Li ekvidis bele freŝajn rozojn, sed nun ne povis renkonti ilin kun la rideto, kun kiu homoj kutime renkontas rozon. Ŝajnas, ke ili nur profundigas lian solecon.

Homoj ĉiam deziras pluki kaj meti ilin en la manojn de iuj kiel demonstracio de amo. Sed nun li ne povis fari tion. Multfoje li jam diris al ŝi, kiel li sentas. Li jam esprimis sian esperon, ke ili povos kunesti dum jarmiloj. Tiu belulino, kvazaŭ ŝi posedus la tutan povon dikti lian sorton, nur fojfoje diris, ke ŝi bezonas tempon por pripensi la aferon. Ĉu mankas al ŝi koro? Kiel ŝi ne povas senti la tremon kaj doloron en lia koro? Kial ŝi ne scias, ke tia prokrasto mortigas homon tre rapide? Estus bona novaĵo por li, se ŝi reciprokus lian senton eĉ unuprocente. Sed ŝi sentis nenion kaj ĉiam diris al li, ke li iom atendu kaj esperu.

Li klinis sin por pluki rozon, kiun li neniam povos meti en la manon deziratan.

Li memoris tiun ludon, per kiu oni povas esplori pri amo. Tio estas tro superstiĉa kaj naiva. Li ne kredis al ŝanco aŭ al iu ajn afero, kiun oni ne povas kalkuli per matematika precizeco. Kaj tia estas amo. Se li povus tiel kalkuli aman senton, li ne havus tiom da zorgoj, li nur kalkulus kaj tuj scius la elirejon el tia situacio. Sed nun li, pro manko de alia maniero solvi la problemon, decidis esplori la senton de la belulino per la ludo, kiu ĝis nun estis al li sensencaĵo.

La rozo havis multajn petalojn, kaj li sciis, ke la lasta estas tre grava, ĉar tiu determinos lian sorton rilate la aferon. Diradi „ŝi min amas” kaj „ŝi ne amas min”, deŝirante unu petalon dum ĉiu diro. Tio estas sensencaĵo! Li forĵetis la rozon rezigne kaj serĉis konsolon sub iu arbo, sed la arbo proponis nenion, ĉar tute mankis al ĝi folioj. Tamen ne necesis beno de ombro en tiu tempo, ĉar jam vesperiĝis, kaj la suno jam ekripozis en la patrineca sino de la horizonto. Tamen, li sidiĝis sub ĝi kaj ripozigis sian dorson kontraŭ ĝi kaj fermis siajn okulojn. Tio tute ne helpis. Li ne povis elpensi bonan solvon al sia problemo. Eble tiu ludo helpus, sed li ne volis reiri por trovi la forĵetitan rozon.

Kun la okuloj ankoraŭ fermitaj, li stariĝis kaj permane sentis la trunkon de la arbo. Laŭ la sento, la arbo jam perdis la lastan folion eble antaŭ tri jaroj, sed ĝi ankoraŭ havas branĉojn. Ankaŭ li trovis, ke la arbo ne estas tre alta. Eble per tio li povas diveni sian sorton. Li provos ...

„Ŝi amas min”, li diris, deŝirante unu tre sekan branĉon. „Ŝi amas min ne”, kaj per tio li deŝiris alian.

Nun li ne bezonis, ke oni diru al li, ke li estas freneza. Li mem sciis, ke li jam perdis la kapablon rezoni aŭ pensi normale, sed li jam ne povis agi alie. Li deŝiris alian branĉon: „Ŝi amas min.”

Li ekploris. Li ne sciis, kiom da branĉoj restis, kaj nun la ludo fariĝis danĝera, ĉar la branĉoj dum ĉiu deŝiro preskaŭ vundis lin. Fine li trovis, ke lia mano povis tuŝi nur unu restantan branĉon. Li jam pensis pri tio, ke ŝanco neniam favoros lin. Li ne ludos la ludon. Nu, li deŝiris la lastan branĉon kun la diro, kiu eskapis el lia buŝo nur kiel profunda ĝemo, kaj en absoluta malespero li tute ne sciis, ke la lasta branĉo estis akompanata de granda branĉo, kiu jam multajn jarojn pendis sur alia najbara arbo, kaj la celo de la malbeninda branĉo estis lia kapo.

Tiun saman vesperon la belulino ordigis aferojn en sia eta salono. La nokto estis tre profunda, kaj oni havis la penson, ke la suno ne leviĝos dum jarcento. Ankaŭ pluvis.

Li aperis en la enirejo de la loĝejo de la knabino, kiun li amis kun ekstrema amo. Ŝajnis, ke li nun jam trovis manieron solvi la problemon kaj trovis, kion diri por igi ŝin deklari sian amon al li. Li nun ne ploris, sed lia malĝojo estis eĉ pli evidenta ol antaŭe. Li la freŝajn rozojn en siaj manoj donos al ŝi kaj diros, ke ili signas lian amon al ŝi. Kiam ŝi turnis sin en lia direkto, li tuj genuiĝis kaj, levinte la rozojn, li solene diris: „Bonvolu diri al mi nun, kiel vi sentas pri mi, mia pacienco elĉerpiĝis, kaj mi rapide mortas.”

Sed je lia surprizo ŝi diris nenion, nek rigardis la rozojn. „Ĉu do vi ne amas min? Ĉu do vi nur igis min atendi senfrukte?” Ŝi ŝajne ne konsciis pri lia ĉeesto. Neniu povis esti tiom malbonkora. Subite la telefono sonoris, kaj ŝi tuj prenis la aŭskultilon kaj ricevis mallongan informon. Ŝi ne povis reloki la aŭskultilon, kaj ŝi falis sur la plej apudan sidilon.

„Kio? Ĉu vi estas laca?”

Sed ŝi ne respondis.

„Vi jam tute ŝanĝiĝis. Nun vi eĉ ne alparolas min.”

Kion li sole faris tie? Kiel tio okazis?

Kiu? Kio okazis?

La belulino kliniĝis kaj ekploris. Tiumomente li rigardis la rozojn en siaj manoj kaj trovis, ke ili estis senvivaj. „Ho ve! Neniu ricevos ilin. Kaj kiel mi ne tuj sciis, ke ili velkis? Pardonu!” Nun plorante laŭte, la belulino stariĝis kaj ekpromenis en lia direkto, sed montriĝis, ke ŝi tute ne vidas lin.

„Ho, ĉu ŝi ne vidas min? Ve, kio okazas?” Li ĵetis la velkajn rozojn sur la plankon. „Nun ne utilas deklari amon al mi.” Ekstere en la profunda nokto homoj amasiĝis, klaĉante pri junulo, kies kadavron oni ĵus alportis al la najbara hospitalo. „Alia rozo jam velkis!” oni diris.


Mallonga historio de la evonima milito

Albisturo KVINKE

Monato 2006/08-09

Ĉar estas evidente, ke, post tiom da jaroj, multaj personoj ne precize konas la fonon kaj cirkonstancojn rilate al la milito inter Evonimo kaj Ponkanio, mi decidis registri ĉi tiujn detalojn, kiel malgrandan kontribuaĵon al la kronikoj de nia kara lando.

En la dua jaro de la dudeka nacia prezidanteco, okazis la internacia konferenco de Cacilhas por subskribi la samnoman traktaton pri kunlaboro ekonomia kaj milita inter la koncernaj landoj. Unu el la kondiĉoj postulataj de la plej potenca partnero, nome la Ponkana Unio, estis tio, ke, ĉiu subskribanta lando senkondiĉe akceptu la principojn de la okcidenta libera merkato, ponkana demokratio kaj senbrida kapitalismo. Tio precipe implikis, ke en tiuj landoj, kie ankoraŭ ekzistis iuj ajn ŝtataj entreprenoj, ili devis esti tuj privatigataj.

Dum la diskutoj, la ponkana reprezentanto minacis, ke estos gravegaj konsekvencoj por landoj, kiuj ne obeos ĉi tiun kondiĉon; alie, ekzistas la ebleco, ke la viruso de komunismo refoje estiĝos en ĝia zono de influo, kaj kapablos infekti la tutaĵon. Li klarigis, ke laŭ la difino akceptita de sia registaro, la termino komunismo kompreneble inkludas ĉiujn rilatajn ideologiojn, i.a. socialismon, laboristan solidarecon, liberalismon, kooperativismon, mutualismon, kaj egalrajtismon.

Nia reprezentanto ĉe la konferenco asertis, ke, kvankam preskaŭ ĉiuj el la publikaj servoj en nia respubliko (de transporto, poŝto, sano, radio, televido, elektro, gaso kaj akvo) estas provizataj de ŝtataj instancoj, kaj entreprenoj do apartenas al la popolo kaj ne rajtas esti privatigataj, tio ne povas prezenti minacon al la integreco de la aliaj subskribantoj. Li emfazis, ke malgraŭ la fakto, ke nia lando ne estas la plej malgranda en la mondo (pli malgrandaj estas, ekzemple, Vanuatuo, Tuvalo, Liĥtenŝtejno kaj San-Marino), ĝi ja estas tro eta por iĝi fokuso de malintegriĝo.

Estas evidente ke, kontraste kun nia lando, la Ponkana Unio estas giganta. Por tiuj, kiuj malmulton scias pri geografio de nia planedo, mi donu kelkajn detalojn ĉi-rilate. Ponkanio okupas la plej grandan loĝeblan parton de insulego aŭ pli ĝuste kvazaŭan kontinenton inter Kazohinio kaj Dalfunto. La plimulto de la loĝantoj estas altstaturaj kaj de pli vasta ĉirkaŭmezuro ol la indiĝenoj de tiuj najbaraj landoj. Ili nutras sin precipe per fiŝoj, porkaĵoj, fazeoloj kaj dolĉaĵoj. Tiom estas ilia konsumo de la laste menciita, ke granda proporcio suferas de diabeto, sed alie ili estas forta kaj sana popolo. La lando estas riĉa pro agrikulturo kaj industrio, sed ĝia ekonomio precipe dependas de financaj institutoj kaj de tiel nomataj muzikaj bankoj, similaj al tiuj priskribitaj en la romano Erevono, de la angla aŭtoro Samuel Butler. Ĝia armeo estas la plej granda en la mondo.

Post tiu klariga parentezo, ni revenu al nia temo, nome la intertraktado ĉe la konferenco en Cacilhas. La ponkana reprezentanto rifuzis akcepti la sintenon de nia registaro rilate al ĝenerala privatigo de publikaj servoj. La konsekvenco estis tio, ke la plej potenca partnero en la grupo de subskribantaj nacioj decidis ataki nian liliputan landon por „liberigi nian popolon de la jugo de ŝtatismo”. Tiel komenciĝis la unua kaj espereble la lasta milito inter nia Serenega Respubliko de Evonimo kaj la Ponkana Unio.

Nia registaro kunvenis por decidi, kiel rezisti tiun kolosan malamikon. Profesian armeon ni ne posedas. Nia mararmea floto konsistas el unu fiŝejprotekta ŝipo, unu rapidboato kaj du remboatoj sur Lago Novalo. Ni havas unu aviadilon, sed ĝi ne portas armilojn. Do ni ekipis niajn kuraĝajn volontulojn per pafiloj, kaj postenigis ilin sur la suda flanko de la lando. Niaj militaj fakuloj kalkulis, ke la malamiko ne invados tra la okcidenta lago, nek tra la Neĝaj Montoj en la nordo, nek el la oriento. La sola facila enirejo estus tra la ponto super la suda etendaĵo de la Brozna Rivero. Granda nombro da volontuloj do staris pretaj laŭ la riverbordo, kun fiksitaj bajonetoj, atendantaj invadon el la sudo.

Ponkanio transportis per siaj jetaviadilegoj grandan kvanton da soldatoj, tankoj, alteriĝaj boatoj kaj alia militmaterialo al la landlimoj de nia respubliko. Evidente ĝi decidis ne uzi bombaviadilojn, ĉar en Evonimo ne estas grandaj urboj, industriaj instalaĵoj aŭ similaj strategiaj celoj. Niaj centroj de loĝado estas nuraj vilaĝoj. Ni posedas nur unu fervojan linion inter Skandro, nia ĉefvilaĝo Borova, kaj la nordorienta finstacio Volova. Finfine, eĉ la tankoj ne eniris nian landon, ĉar la ponkanoj, kiuj ne estas aparte kruelaj homoj, ne volis pisti kaj premmortigi niajn defendantajn volontulojn, kies armiloj estis nuraj malmodernaj pafiloj kaj bajonetoj. En tiu afero, la ponkanoj montris iom da sporta lojaleco.

Nia registaro, tamen, ne intencis trakti la militon kiel futbalmatĉon. La milita konsilantaro decidis apliki iun ajn taktikon – eĉ la plej nekonvencian – kontraŭ la malamiko. Ĉar la Serenega Respubliko ne estas subskribinto de la Ĝeneva Konvencio, kaj Ponkanio plurfoje malrespektis ĝin, ni agis drakone. Niaj policanoj kaptis kelkajn ponkanajn skoltojn, kiuj sukcesis trapasi la landlimon kaj enŝteliĝi en la landinternon. En la ponkana armeo tute mankis interpretistoj aŭ lingvoinstruistoj, kaj neniu ponkano parolis nian lingvon, do estis facile rekoni la entrudiĝintojn. Pri traktado de la kaptitoj, nia registaro imitis metodon uzatan de la ponkanoj dum alia milito. Ĝi deklaris la skoltojn ne laŭleĝaj soldatoj, sed „neleĝaj malamikaj batalantoj” kaj transportis ilin al provizore konstruita malliberejo sur insulo en Lago Novalo. Tie oni vestis ilin per ĉielarko-koloraj kompletoj, ligis iliajn maleolojn per pezaj ĉenoj, metis ilin en tigrokaĝojn (pruntitajn de la zoologia ĝardeno en Borova, sed kompreneble sen tigroj), kaj nutris ilin per avenkaĉo kaj similaj sanaj kaj bongustaj manĝaĵoj. La ponkanoj mem malkovris, ke tiuj, kiuj manĝas avenkaĉon, longe vivas kaj ĝuas eksterordinaran bonan sanon.

Dum la ekzercadhoroj en la korto de la malliberejo, la gardistoj devigis la malliberulojn nudpiede marŝi tien kaj reen sur cementplanko dum konstanta kantado de nia nacia himno. Ĉar ni estas humana popolo, oni ne postulis, ke ili kantu la tekston en nia malfacila lingvo aŭ en eĉ pli malfacila Esperanto, sed provizis ilin per ponkana traduko. Tio certe estis granda senpezigo por la kaptitoj. Samtempe, ĉiu kaptito ricevis senpagan ekzempleron de la skribaĵoj de la inspira verkisto Norman Vincent Peale. Estas atestaĵo pri la senpartia konduto de niaj aŭtoritatoj la fakto, ke kiam unu el la malliberuloj malrespekte traktis tiun noblan tekston, li estis severe punita.

Tamen, ankoraŭ restis la grava problemo: kiel defendi nin kontraŭ tiom forta malamiko? La solvon trovis d-ro Vanĉo Arnam, direktoro de la centra malsanulejo en Borova. Antaŭ nelonge estis publikigitaj en la monda gazetaro maltrankviligaj raportoj pri grava morbo nomata hipertrikoza febro, kiu unue aperis sur insulo en la Pacifika Oceano, kaj estas senescepte mortiga. Neniu kuracilo aŭ antidoto estas efika kontraŭ ĝi. La bona doktoro legis la raportojn kaj plie konstatis, ke la ponkanoj ege timas, ke tiu malsano eniros ilian landon kaj kaŭzos epidemion. Do li proponis, ke oni uzu tiun timon kiel armilon. Sekve, la aŭtoritatoj rekrutis grandan nombron da rekrutoj, kiuj devis vesti sin kiel kuracistoj, geflegistoj, pastroj kaj funebraĵistoj. Sur la enirejo de unu alo de ĉiu malsanulejo oni pendigis dulingvan anoncon en la evonima kaj la ponkana, indikantan, ke tie estis kvarenteno pro hipertrikoza febro. En ĉiuj vilaĝoj, la falsaj kuracistoj kaj flegistoj vizitis domojn ŝajnigante, ke ili serĉas viktimojn de la morbo. Ĉe la landlimo establiĝis sanitara kordono. En ĉiuj tombejoj, la „pastroj” kaj „funebraĵistoj” ceremonie enterigis malplenajn ĉerkojn. Policistoj rondiris sur la stratoj kriegante dulingve „Danĝero! Febrorisko!” Kompreneble, la loĝantaro jam estis informita per flugfolioj en la evonima lingvo (kiun neniu ponkano kapablas kompreni), ke temis pri artifiko, ne realaĵo. Multaj evonimanoj, precipe infanoj, tre amuzis sin ŝajnigante sin febraj pacientoj. Kelkaj eĉ surmetis barbojn kaj longharajn perukojn, ĉar nemormala hara kaj vila kresko estas rigardata kiel unu el la simptomoj de tiu morbo.

Verdire, post la fino de la milito, ne eblis trovi pruvojn, ke hipertrikoza febro fakte ekzistas. Intertempe, la ruzo estis multe pli sukcesa ol povis esperi la evonimanoj. Nia volontula armeo kaptis multajn ponkanajn spionojn. Tiujn oni ne sendis al la mallibereja tendaro sur la laga insulo por pasigi la Kristnaskon kun siaj samlandanoj, sed malliberigis ilin ĉe la landlimo, kaj lasis ilin reiri al la ponkanaj vicoj por rakonti pri la terura epidemio en la respubliko. La efiko estis tuja. La ponkanoj replenigis siajn aviadilegojn per soldatoj, tankoj kaj alia militmaterialo, kaj reflugis al sia lando sufiĉe frue por povi ĝui la vintrajn festojn kune kun siaj familianoj kaj amikoj.

Feliĉe, ambaŭflanke neniu mortis kaj neniu vundiĝis. Kelkaj el la plej venĝemaj membroj de nia parlamento volis reteni dum nedifinita periodo (eĉ eble tutvive) la malliberigitajn malamikajn batalantojn sur la insulo, kaj pridemandi ilin dum torturo. Tio ne eblis, ĉar en nia lando mankas torturistoj, kaj ne estus praktike sendi kaptitojn al niaj najbaroj en Juglando, kie la ofico de torturisto estas respektata profesio. Plie, la evonimaj civitanoj, kiuj estas afablaj kaj humanaj homoj, insistis, ke eĉ niaj malamikoj estu permesitaj kuncelebri la jarfinajn festivalojn kaj la nacian feston (Pantagruelan Tagon) en sia lando. Do ĉiuj estis pardonitaj kaj repatrujigitaj je la granda ĝojo de la ordinaraj ponkanoj, kiuj neniam tutkore apogis la militon. Kiel ĉiuj normalaj personoj, ili multe pli ŝatas manĝi kaj amori ol batali kaj mortigi. Do, je la fino, la du landoj pli malpli amikiĝis, kaj neniu el niaj publikaj servoj aŭ ŝtataj entreprenoj estis privatigitaj. Oni decidis finfine, ke ĉiu lando rajtas elekti sian proprajn ideologion kaj politikan sistemon.

Tiel finiĝis la plej glora epizodo en la historio de nia Serenega Respubliko. D-ro Arnam estis honorigita per la plej alta ordeno de nia nacio, nome la Kruco de la Ora Marmoto kun Kverkaj Folioj kaj Purpura Rubando, kaj per statuo en la centra placo de ĉiu vilaĝo. Eterne vivu la Serenega Respubliko de Evonimo!