Frank Roger. Elnederlandigis: István Ertl
Monato 2004/02
La rozoj delikate disodoris en la ĵus malvarmiĝinta ekvespero. La lastaj sunradioj prilumis jam nur la nubojn alte super la horizonto. Nun iĝadis rapide pli malvarme, kaj la nuboj ŝanĝis koloron, de hel-oranĝo al karmezino kaj purpuro. La viro tamen plu staris en la malfermita verando. Reveme li rigardis la svagajn moviĝojn de la malhelo antaŭ si, dum la rapide nigriĝanta ĉielo ekmontris tie kaj jen siajn unuajn scintilojn stelajn.
Li eksidis en sia kana seĝo kaj prenis la glason da konjako de la ebura tableto. La ambrokolora likvo preskaŭ gagate nigris en la krepusko. Li igis la likvon ĉirkaŭflui en sia glaso kaj pensis pri nenio aparta. Tiam li levis la rigardon –
– kaj la unuan fojon ekvidis la brulantan virinon.
Ŝi pasis tre fore, je la limo de lia vidkampo, inter la arbustoj kaj arboj apenaŭ videblaj. Dum sekundo ŝajnis al li aŭdi eĥon de ŝia tinta rido tra la malluma aero nokta.
Sed tio devis esti eraro. Li dormis tute pace tiun nokton.
---
Kiam la postan tagon la suno subeniris en maro da flamoj, li verŝis al si konjakon kaj eliris el la domo. Ne blovis vento en tiu vespero. Li prenis sian kanan seĝon kaj iris sidiĝi malantaŭe en la korto. Eble duonhoron li restis tie, ĝis la konjako elĉerpiĝis. Li fiksrigardis la perfekte sennuban ĉielon, admiris la stelojn.
Poste li subite rigardis rekte antaŭ sin –
– kaj ree vidis la brulantan virinon.
Nun ŝi estis pli proksime, kvindekon da metroj for de li. Li sentis sian koron forte ekbati kaj ĉi-foje klare aŭdis ŝian kristalklaran ridon. Ŝajnis ke ŝi paŝas nudpiede, kaj sub la flagranta flamvesto ŝi portis travideblan robon pendantan ĝis la grundo. Ŝi paŝis rapide, tre rapide, multe tro rapide.
Tiun nokton li dormis tre bone. Li sonĝis pri kameno, en kiu oranĝegaj flamoj dancis ĉirkaŭ lignoblokoj.
---
La sekvan vesperon li atendis ŝin. Kun sovaĝe batanta koro li sidis en sia kana seĝo kaj alrigardis la mallumon. La malplenan domon kaj la stelojn li neniom priatentis. Eĉ la rozan odoron li ne sentis, kvankam ĝi plenigis la aeron. Li nur sidis kaj atendis ŝin.
Lian paciencon kronis sukceso –
– nun ŝi venis multe pli proksimen al li, kaj li povis vidi la flirton de ŝiaj longaj, fajre ruĝaj haroj, dum ŝi preterkuris flam-kadrate.
Finfine li sciis al kiu ŝi ridas; ne plu eblis ajna dubo. Ŝia leĝera rido plenigis la aeron, forpelis la rozodoron kaj la vesperan malvarmon. Malrapide li stariĝis el sia seĝo, faris kelkajn paŝojn antaŭen kaj postrigardis la virinon ĝis ŝi malaperis dancante el lia vidkampo. Lia pulso regajnis trankvilan ritmon. Morgaŭ, eble morgaŭ... Hodiaŭ ŝi jam estis proksime!
Kvazaŭ en tranco li paŝis en la malplenan domon, kunŝovis la dikajn velurajn kurtenojn, faligis sian rigardon al la polvokovritaj libroj sur la bretoj kaj al la ĉina vazo kun magiaj signoj, enspiris la malvarman vesper-aeron, kaj iris dormi inter satenaj littukoj blankaj. Morgaŭ, eble morgaŭ...
---
La postan vesperon li prefere ne trinkis glason da konjako. Blovetis fajna brizo. Li sidis trankvile en sia kana seĝo, kun nelegata libro sur la ĝardena tablo apude.
Kiam la suno malrapide sinkis sub la horizonton kaj grade riĉiĝis je pli kaj pli da koloroj, lia sango ekfluis pli rapide, kaj liaj pupiloj mallarĝiĝis. Hodiaŭ ŝi venos tute proksimen, eble ĝis apud lin...?
Jen ŝi denove –
– li vidis ŝin alveni de malproksime, saltadi super la etaj arbustoj, skuante sian longan, leĝeran robon en la aero. Ŝi retroĵetis siajn harojn kaj lasis la flamojn ludi sur ŝia korpo antaŭenkuranta.
Ŝia rido sonis laŭte kaj klare en liaj oreloj, kaj kiam ŝi proksimis al li jam nur je kelkaj paŝoj, ŝi ridetis kaj flustris: „Morgaŭ, morgaŭ,” forturnis sian rigardon kaj forkuris kiel torĉo da lumo kaj varmo. Li forviŝis la ŝviton de sia frunto, kaj faris kelkajn rigidajn paŝojn en ŝiaj spuroj. Li longe ŝin postrigardis, ĝis la fajnkontura silueto tro malproksimis por esti distingebla.
Tiun nokton li dormis tre maltrankvile. Li sonĝis pri arbaraj incendioj, brulŝtiparoj kaj la kaŭstika odoro de sulfuro. „Morgaŭ,” ŝi estis dirinta, „morgaŭ”. La flamoj ĉirkaŭlavis lin, kaj li grumble ruliĝis sur la alian flankon.
---
Kiam la postan vesperon li vidis ŝin preterkuri kiel torĉon de flamoj, li renversis sian glason ankoraŭ duone plenan. La ambrokolora trinkaĵo fluis de la tablo sur lian pantalonon. Li neniom atentis pri tio.
Li rigardis –
– kiel ŝi venas lin trafi laŭte ridante, kun etenditaj brakoj, kaj lia koro ekbatis pli rapide, li ŝanceliĝis, sed sukcesis resti stara, mem etendis la brakojn, kaj fermis la okulojn, kiam ŝiaj flamoj lin ĉirkaŭfermis kaj ŝiaj fajraj lipoj alpremiĝis al la liaj...
* * *
La infanoj sciis ke ili devojiĝis tro malproksimen, kaj ke hejme atendas ilin eble solida skoldo. Ili decidis unue iom ripozi ĉe la forlasita domo, antaŭ ol ekiri sur la revena vojo.
Unu el la knabinoj kuraĝis enpaŝi en la domon, sed ŝi vidis neniun. Ŝi vokis kelkfoje, sed respondo ne venis.
Tiam ili eniris ĉiuj. Iom timeme ili trapromenis la tutan domon, sed neniun trovis.
En la ĝardeno, male, ili trafis la kadavron de viro. Ĝi estis komplete karbiĝinta.
Garbhan MACAOIDH
Monato 2004/05/
Mi rememoras, ke en Suk [1]-el-Ĥemis
ni disputadis en kafej' malhela
kaj trista voĉo kiel sonoril' vespera
konsilis, ke mi al Providenco min submetu.
„Ho, koro mia, vane vi luktas kontraŭ Ĝi
ĉar ĉiu komenco, kaj ĉia fino
estas de Ĝi skribita jam”
(El Meftah bâbkum es-sabah („Pacienco, la ŝlosilo de via pordo”) de la gaela poeto Deòrsa Mac Iain Deòrsa [2])
Proksime al la fino de la dudeka jarcento de nia erao, diversaj scienculoj komencis spekulativi pri ebla ekzisto de alternativaj universoj. Ĉi tiu rakonto rilatas al iuj okazaĵoj en universo ekzistanta paralele al nia, kiu estiĝis pro Hawking-unikaĵo en la spaco-tempo kontinuaĵo.
* * * * * * * * * *
Alberto Figueroa sidis trinkante fortan araban kafon en la establo ibn Raŝd, la plej populara en la kordova suk. Li ĵus intencis fintrinki kaj reiri al sia loĝejo, kiam envenis liaj amikoj Ĥaim kaj Mahmud. Alberto salutis ilin duonarabe-duonhispane: „Salaam aleikum! Kion vi havas por rakonti?”
La du viroj eksidis apud Alberto.
Ĥaim grimacis. „Mi revenis nur antaŭhieraŭ de Sevilo kaj terure malbone dormis.”
Alberto ridis. „Ĉu tro da diboĉado, hej?”
„Neniel! Mi ne havis tempon por distraĵo – laboris la tutan semajnon en la biblioteko serĉante pli da specimenoj de ĥarĉaj. – Vi scias – tiuj antikvaj sefardaj versaĵoj, pri kiuj mi prelegis en la kolegio. Ili donas al mi inspiron por mia propra poezio. Aj! Al mi infere doloras la kapo.”
Mahmud mendis du mentajn teojn kaj regalis unu al Ĥaim. „Trinku tion, kamarado. – Bona rimedo kontraŭ kapdoloro! Ĉu tio estas la efiko de tro da poezio, do?”
Ĥaim ĝemis. „Delonge mi ne bone dormas. Ĉiunokte mi havas premsonĝon – ĉiam la saman, sed kun sinsekvaj epizodoj. Ĝi estas simila al malagrabla felietono, kiun mi ne volas legi.”
Mahmud kapsignis. „Al tiuj, kiuj ne povis dormi, mia avino ĉiam konsilis trinki tilian teon.”
„Ĉi-matene mi konsultis mian psikiatron kaj li rekomendas, ke mi verku detalan priskribon de miaj sonĝoj. Laŭ li, tio utilas kiel speco de mensopurigo. Mi dubas ... Tamen, mi provos ...”
* * * * * * * * * *
La renkontiĝo de la tri amikoj okazis en la heĝira jaro 1424 (2003 de la kristana epoko en nia dimensio de la kontinuaĵo). Tiam la hispana regno de Juan Carlos (Johano Karlo) ne ekzistis kaj, fakte, neniam estiĝis. La tuta historio de Hispanio estas alia. Neniu Don Pelajo sukcesis venki la maŭrojn en Kovadongo. Sen unuiĝinta rezisto, la Sendependa Emirato etendis siajn limojn en ĉiu direkto, ampleksante Magrebon, tutan Luzitanion kaj la insulojn. Abderamano III transformis la emiraton en la Kalifato de Kordovo, kaj liaj posteuloj Abderamano IV kaj V kreis sur tiu bazo la Imperion, kiu konservis la nomon de la abderamana dinastio longe post ĝia transformiĝo en respublikon. Kiel en la mezepoka Andaluzio, maŭroj, judoj kaj kristanoj kunvivis en harmonio. Neniuj katolikaj gereĝoj elpelis la judojn, do ilia amasa migrado en Malgrandan Azion kaj Nord-Eŭropon ne okazis. Ne estiĝis la jida lingvo, nek grandaj aŝkenazaj komunumoj.
Kelkaj sefardoj hejmigis sin en Palestino, kie ili paceme vivis kune kun siaj arabaj najbaroj.
La abderamana societo iĝis pli kaj pli tolerema, libera kaj egalema. Floris la filozofio, literaturo, arkitekturo, artoj, astronomio kaj pliaj sciencoj. Muziko, danco kaj la reprezentaj artoj estis praktikataj precipe de ne-islamanoj. Post la araba, la ĉefaj lingvoj de la imperio estis la hispana kaj la hebrea.
Navigistoj el Andaluzio malkovris la Novan Kontinenton kaj ambasadoroj el la kordova kortego establis rilatojn kun la imperioj azteka kaj inkaa. Iom post iom tiuj iĝis pli humanaj socioj, kaj la kutimo oferi homajn viktimojn al siaj gedioj ĉesis. En la norda parto de la kontinento, puritanaj kaj kvakeraj koloniantoj el Anglio faris pacan interkonsenton kun la Irokeza Federacio kaj aliaj indiĝenaj nacioj.
Granda parto de Eŭropo kaj de la tuta Nord-Afriko venis sub regadon aŭ influon de la Abderamana Respubliko. Laŭ la tuta marbordo de la Nigra Kontinento kaj de la Nova Mondo estis establitaj ĝiaj komercaj centroj.
En la heĝira jaro 1409, laŭ la Traktato de Granado, Abderamanio kaj la plimulto de arabaj, nordeŭropaj kaj mediteraneaj landoj kuniĝis por krei la Kordovan Federacion de Sendependaj kaj Aŭtonomaj Landoj.
Dank' al kunlaboro de la plej doktaj cerboj en la nova federacio, grandaj avancoj estis faritaj en la kampoj de kemio kaj tekniko. Al unu el ili, d-ro Abdullah al Sajegh, la principo de la norio, antikva araba inventaĵo, kiuj ĉerpis akvon per senfina ĉeno, sugestis sistemon por transporti homojn kaj varojn inter urboj kaj vilaĝoj.
Ĝis la heĝira jaro 1425, ekzistis reto de ĉenaj transportiloj, kiu kovris preskaŭ la tutan teritorion de la federacio. Draste reduktiĝis la kvanto de privataj veturiloj sur la ŝoseoj. Jam en la heĝira jaro 1345, hispana inĝeniero, nome Juan de la Cierva [3] inventis la aŭtogiron. Ekde tiam, flugmaŝinoj estis konstruitaj laŭ similaj, sed multe pli kompleksaj sistemoj. Por longaj vojaĝoj oni preferis aerŝipojn kaj direkteblajn balonojn. Surmare oni veturis per velŝipoj kun vent-turbinaj helpmaŝinoj. En domoj, anstataŭ la malŝpara kaj medi-malamika akva necesejo, oni disvolvis kaj ĝenerale adoptis modernan adaptaĵon de la araba seka necesejo. Elektro produktiĝis per generatoroj instalitaj en iom plibonigitaj tradiciaj ventmueliloj, aŭ funkciantaj per la movado de la tajdoj. Tiaj inventaĵoj multe kontribuis al la plibonigo de la medio kaj al la sano de homoj kaj bestoj.
Gravega faktoro en la ekonomio de la federacio estas la banka sistemo, bazita sur la sistemo de etika bankismo. La bankoj emisiis, distribuis kaj ŝanĝis monon, sed ne rajtis postuli interezojn, laŭ la admonoj de Korano kaj de Biblio. Tiu sistemo estis akceptita ankaŭ de la ne-islamaj nacioj.
La rajtoj de virinoj, infanoj, minoritatoj, eksterlandanoj kaj handikapitoj estis plene respektataj. Ĉiu etno rajtis uzi sian propran lingvon en ĉiuj cirkonstancoj, kvankam multaj ŝtatanoj de la federacio scipovis ankaŭ la araban, hispanan kaj hebrean. Samtempe oni konstatis renaskiĝon de vigla intereso pri iom modernigitaj versioj de la lingvoj latina kaj greka. Plie, la registaroj preparis leĝon por enkonduki helpan neŭtran neŝtatan pontolingvon kreita de juda filantropo.
Entute, la mondo iĝis pli agrabla kaj pli pacema. Malofte okazis militoj.
* * * * * * * * * *
Estimata d-ro Ŝahar,
Vi konsilis min skribi raporton pri la daŭra sonĝo, kiu delonge kaŭzas al mi tiom da angoro kaj mensa perturbo.
Kelkajn monatojn antaŭ mia lastatempa restado en Sevilo, mi havis teruran premsonĝon, kiu ĉiunokte ripetiĝis – aŭ pli ĝuste, rekomenciĝis nokton post nokto kiel longa plur-epizoda televida filmo. Laŭ via rekomendo, mi provis priskribi la sonĝon, kvankam mi tremas ĉiufoje kiam mi rememoras ĝin.
Mi sonĝis, ke en granda batalo, kiu okazis en la frua mezepoko, la hispanaj kristanoj venkis la maŭran armeon. Dum pluraj jarcentoj post tiu evento, la kristanoj popaŝe rekonkeris la teritorion okupitan de la maŭroj kaj detruis la civilizacion establitan en Andaluzio kaj en tuta Iberio. La tiel nomataj Katolikaj Gereĝoj elpelis ne nur la restantajn maŭrojn, sed ankaŭ ĉiujn judojn, kiu ne konvertiĝis al la katolika religio. Tiuj elmigris al aliaj landoj, precipe al tiuj de norda kaj orienta Eŭropo, kie, dumtempe ili enhejmiĝis, kreante siajn proprajn kulturon kaj lingvojn. Ofte, tamen, ili estis kruele persekutitaj.
Navigantoj el Hispanio kaj Portugalio malkovris transmarajn teritoriojn en la mezaj kaj sudaj partoj de la Nova Mondo kaj establis grandajn imperiojn tie kaj en Afriko, Azio kaj sur la oceaniaj insuloj. La hispanoj senkompate jugis la indiĝenajn popolojn kaj neniigis iliajn mirindajn civilizaciojn.
Intertempe forte kreskis la povo kaj influo de la ĝermanaj popoloj. La okcidentaj ĝermanidoj, nome la angloj, okupis la Nordan Kontinenton de la Nova Mondo, ekstermis la plimulton de la indiĝenoj, kaj post malmulte da jarcentoj iĝis grandega potenco.
Malmulte da jaroj post la komenco de la dudeka jarcento de la kristana erao, okazis horora monda milito en kiu mortis milionoj da homoj. De tiam, malofte estis jaro en kiu ne estis milito ie en la mondo. Unu el la plej kruelaj kaj sensencaj lokaj militoj okazis en Hispanio, kie fratoj mortigis fratojn, helpe de eksterlandaj militistoj.
En la heĝira jaro 1361, iu fanatike rasista aŭstro nomita Adolfo, kiu dum ekonomia krizo iĝis kanceliero, kaj poste diktatoro, de Germanio, invadis la najbarajn landojn kaj kreis la Trian Germanan Regnon. Ili decidis ekstermi en koncentrejoj ĉiujn tiel nomatajn „subrasojn”: judojn, ciganojn, slavojn kaj aliajn nedeziratajn homojn. Milionoj estis tie mortigitaj. La okcidenteŭropa Brita Regno deklaris militon kontraŭ Germanio, kaj kelkajn jarojn post la plej sovaĝaj bataloj, ankaŭ la ŝtatoj de la Nova Anglosaksio deklaris militon kontraŭ Germanio kaj ĝiaj aliancanoj, kiuj ekde la invado de la Granda Slava Patrujo fare de la germanoj, inkludis la grandslavanojn. Post terura sufero, venkis la kontraŭgermanaj aliancanoj. Pro la ekonomia malfortiĝo de preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj post la milito, la ŝtatoj de Nova Anglosaksio iĝis la plej granda potenco en la mondo. En la sekvaj jaroj, ĝi militis kontraŭ diversaj fremdaj landoj, kaj finfine restis mastro de la globo sub la regado de konservativa religie fundamentisma administracio.
Tiel finiĝis la civilizacio kaj kultura influo de la Malnova Mondo, kaj la homaro eniris novan Malhelan Epokon kaj la periodon de Neobarbarismo.
Ĉiumatene mi vekiĝis ŝvitante kaj tremante pro la timigaj scenejoj, kiujn mi ĉeestis en miaj sonĝoj. Mi esperas, doktoro, ke vi povos helpi min forgesi tiun koŝmaron kaj retrovi mian psikan sanon ...
* * * * * * * * * *
Ĥaim sidis en la konsultejo de d-ro Ŝahar. La doktoro rekuraĝigante kapsignis. „Ho, mia juna amiko! Vi devas ne konfuzi iluzion kun realaĵo. Sonĝoj konsistas el konfuza miksaĵo de fragmentoj de memoraĵoj el via maldorma vivo, kun mallogikaj kreaĵoj de via subkonscia imago. Ili neniel reprezentas la realon. Calderón de la Barca [4] ne pravis kiam li skribis la vortojn La vivo estas sonĝo. Tio, kion vi priskribis en via raporto ne okazis kaj neniam povus okazi.”
Bedaŭrinde, en sia perturbita stato, Ĥaim ne akceptis la kuraĝigajn asertojn de la psikiatro.
Plie, en lia mondo, neniu iam ajn postulis la ekziston de universoj kaj dimensioj alternativaj, aŭ de unikaĵoj en la spaco-tempa kontinuaĵo.
Franz-Georg RÖSSLER
Monato 2004/09
Kadavrosimile li ŝvebis sur la varma akvo de la kuracbaneja baseno. Kutime li longe, eĉ por minutoj, povis reteni la spiron, sed nun jam post sekundoj li relevis sian kapon el la akvo, ĉar li tute ne volis perdi sian sakon el la observado, al kio li jam dediĉis sin – krom la ĝuado de la sanigaj fortoj de la mineralakvo – tutan horon. Kaj li restos almenaŭ du pliajn horojn.
Inter multaj aliaj, lia sako modeste kaj sensignife pendis ĉehoke. Nenio distingis ĝin disde la aliaj, eĉ ne ĝia iom nekutima ŝveliĝo, kiun ja povus kaŭzi vestaĵoj kaj tukoj. Sed ne temis pri vestaj kaj sekigaj ŝtofoj. Neniu povis diveni, ke plenigis la sakon drogaĉoj en la valoro de pluraj milionoj da dolaroj. La homo ne plu volis memori, kiamaniere li akiris ilin, ne revoki la eventojn, kiuj kostis preskaŭ lian vivon. Li nur pensis antaŭen, estontecen, antaŭĝojis la senzorgan vivon, kiun li havos danke al la sakenhavo, la strandojn, ruĝajn sunsubirojn apud varma maro en senlima libereco alikontinente. Kompare al tio tiu ĉi akvobaseno povis esti nur forlasinda surogato. Ne la kuracbanejo sanigos lin, sed ja la posedaĵo en tiu ĉi modesta sako ĉe la muro.
Li tute ne volis malŝpari sian tempon uzante la kuraclokajn instalaĵojn, sed lia partnero, kun kiu li interkonsentis ŝanĝi la drogaĉojn en valutojn, tro malfrue mesaĝis al li, ke la interŝanĝo povos pro trookupiĝo okazi ne tagmeze, sed nur fruvespere je la sesa. Rekomendinde estus utiligi dumtempe la ofertojn de la loka kuracbanejo.
Ĉar li de la infanaĝo ŝategis varman akvon, li opiniis taŭga la ideon, pasigi tiun ĉi horojn baneje. Sed kie lasi la sakon, de kiu dependis lia tuta estonta vivo? Al la gardisto li ne fidis, des pli ne al la apenaŭ ŝloseblaj ŝrankofaketoj. Prefere li mem zorgos pri la gardado de la sako, ne lasante ĝin ekster observado. Ja facila tasko, kiel evidentiĝis nun. El ĉiu direkto videbla, la kara objekto pendis ĉe la muro inter multaj aliaj. Kure neniu povus deŝiri ĝin, eĉ se oni scius pri la enhavo. Sed neniu supozus ion, ĉar neniu ĉi-urbe konis lin, kaj neniu sciis, kiel li transportis la trezoron. Tamen li ĉiam nur por sekundoj restis subakve, kvankam li ja povus resti sube senspire dum minutoj.
Poste inter la multaj maljunuloj apud li en la baseno li rimarkis junulinon beletan kaj ĉarman. Evidente ŝi atendis kun iom da enuo la finon de la kuraciste preskribita kuractempo. Ankaŭ li intertempe sentis iom da enuo. En tiu ĉi decida tago ja tute ne inklina eĉ nur al aventureto, li tamen sentis emon al agrabla distrado. Do poiome li proksimigis sin al la juna virino kaj facile trovis kontaktigajn vortojn, kiujn ŝi ne rifuzis. Ŝi prezentis sin ne vere malsana, sed laca pro profunda studado kaj sekva ekzameniĝo. Ankaŭ ŝi ŝatis babili kaj distriĝi kun sprita homo. Ŝia konduto inter saĝeco kaj naiveco ravis lin, kaj li volonte impresis ŝin per sia plonĝa arto. Rekompence ŝi dividis kun li siajn bonbonojn, kiujn ŝi en diversaj gustoj kaj konsiderinda kvanto kunhavis. Dum tiaj ludetoj li tamen ne forgesis atente observi sian trezorejon ĉemure.
Rapide pasis la tempo. Foriris la maljunuloj por atingi la vesperan buson. La lastajn forsendis la basenestro, kiam li malfermis la akvodefluigilojn. Rimarkinte en angulo la amindumantan paron, li kompleze kaj komplice indikis per fingrosignoj, ke li nur post horduono revenos, kiam la tuta akvo estos defluinta.
Ŝanĝiĝis la etoso en la halo, fariĝis tute silente. En milda duonlumo li sidis apud ŝi, aŭskultis ŝiajn ne tre profundajn, sed altagrade distrajn vortojn. Tute trankvila li nun estis, nenia danĝero minacis plu lian sakon. Sola ĝi pendis ĉemure, ne plu observenda. Ja neniu plu estis en la konstruaĵo krom ili ambaŭ kaj la ie laboranta maljuna basenestro. Lastajn bombonojn li frandis, la lastajn minutojn li ĝuis senmove apud ŝi. En tiuj ĉi sorĉaj momentoj li eĉ aludis, ke li taksas ŝin simpatia kaj ke li ŝatus iam veturi kun ŝi al tropika lando. Pri la financa bazo jen ĉemure li memkompreneble nenion perfidis.
Subita ombromovo vekis lin el liaj revoj. Jen li vidis sian kontraktulon, kiu laŭkonsente atendos lin post horduono en apuda parko, senhaste aliri la sakon. La viro lerte detranĉis ĝin de la hoko, ridetis al li, mansignis al la junulino kaj jam estis for. Kiam la prirabito volis ekkrii, eksalti kaj postkuri la rabiston, nenio krom la cerbo kaj la spirado funkciis ĉe li. Interne li eksplodis, sed sen ia movokapablo li nur povis rigide rigardi al sia kunulino. Ŝi ĉiam ankoraŭ ŝajnis esti tre trankvila, ridetis preskaŭ same kiel la ŝtelisto. Malrapide ŝi proksimigis sian buŝon al orelo lia kaj dolĉavoce flustris:
„Kara knabo, volonte mi ŝatus vojaĝi kun vi en tropikan landon. Vi ŝajnas esti agrabla homo. Sed mi jam longe kune kun mia amiko planis la saman. Ĝis nun nur mankis la mono. Mi estas senfine dankema al vi pro via malavareco. Sed mi ne iros kun vi. Vi restos tie ĉi. Almenaŭ min la kuraca akvo sanigos. Al vi mi nur povis dolĉigi la adiaŭon per bombonoj. Sed ili devis esti venenaj, vi komprenas. Tamen ne tro damnu min: Ili helpos al vi, pli frue atingi vian revolandon ol ni la nian. Fartu bone!”
Post tenera kiso ŝi puŝetis lin ĉe la ŝultro. Malrapide li glitis tutakorpe en la akvon, renversiĝis kaj ŝvebis kapalfunde tri minutojn en la malrapide defluanta akvoresto. Tiom longe li povis reteni la aeron. Poste li elspiris. Aerovezikoj kirlis la akvosurfacon. Denove li devis enspiri. Sed liaj pulmoj ne pleniĝis je freŝiga aero, sed je malpura basenakvo. Tiam la knabino jam ne plu estis apud li.
Post dudek minutoj la basenestro proksimiĝis, kaptis la kadavron, tiris ĝin al la apuda hejtejo, malfermis la pordon de la fornego, enĵetis la mortinton. Tra luko li observis la rapidan dissolviĝon de la korpo. Nenio plurestis.
Poste li akurate purigis la basenon, plenumis lastajn taskojn, malŝaltis la lumon kaj forlasis la banejon. Kontenta li zumis melodieton. Li ne plu revenos. Morgaŭ li jam estos ĉe siaj filo kaj estonta bofilino en la tropikoj, ĝuos puran aeron, puran akvon kaj neniam plu pensos pri sia tagtaga vivo en la malvasteco de la banejo en malpura aero apud malsanaj homaĉoj. Finfine ankaŭ por li la kuracejo montriĝos kuraca ...
Lena KARPUNINA
Monato 2004/10/
Moviĝante de Uralo en la profundon de Siberio, oni malkovras malantaŭ la altaja montĉeno misteran landon, kiu per siaj neĝkovritaj pintoj kunfandiĝas kun la nuboj. Tio estas la Monta Ŝorio. Ankaŭ mi malkovris ĝin iam ...
En la jaro 1948 ĉekistoj [1] pelis brutarvagonaron, plenŝtopitan de malliberuloj, en la Kuzbasan [2] regionon. Oni eltrajnigis la kompatindulojn ĉe la prizona transsendejo Abagur. Dum la sekva tago oni distribuis la alportitojn en grupojn, kiuj de tie iris piede tra intermontejoj kaj ŝtonaj altebenaĵoj, kovritaj per virga tajgo.
Ankaŭ nia okdekpersona grupo estis pretigata por la etapo: oni elkondukis nin el la zono kaj disdonis la nutraĵon: iom da pano kaj sekan, salitan fiŝon. La komandanto diris: „Unu paŝo dekstren aŭ maldekstren estas konsiderata kiel fuĝo. Ni pafos senaverte.”
Komence ni marŝis en kolonoj po kvin. La vojo iĝis pli kaj pli mallarĝa: ni paŝis triope, poste duope. Kiam ni eniris la tajgon, tie sterniĝis nur padetoj: komence homaj, poste bestaj kaj finfine neniaj. La kolono iĝis ĉeno, ni movis nin anservice. Fuĝo estis neebla ne nur pro la mallarĝeco – tro da armitaj soldatoj gardis nin.
La komandanto marŝis antaŭe kun kompaso kaj mapo, esplorante ĉiun kanjonon. Neatendite en unu el la intermontejoj la vojon baris rivero, defluanta de glaĉero. Ni, la arestitoj, estis embarasitaj: ĉu oni kondukis nin en sakvojon, el kiu ne ekzistas eliro? ...
Sed la komandanto diris kuraĝige: „Homoj! Ne perdu la fidon!” kaj kiel la unua eniris la akvon. Post li enakviĝis la malliberuloj. Tiel la kolono sin trenis supren kontraŭ la glacimalvarma akvofluo. Ĝi moviĝis kvazaŭ surfunde de giganta ŝtona lavkuvo.
Neniu el la arestitoj lamentis, falis, dronis. Ili estis ankoraŭ fortaj. Oni alpelis ilin ĉi tien de la „granda tero”, el malliberejoj en la centro de Ruslando. Antaŭ la fortransporto en Siberion kuracista komisiono en malliberejo „taksis la kvalitojn” de la arestitoj: oni forelektis la maljunulojn, malsanulojn, malfortulojn, kaj por la longa vojaĝo estis elektitaj la plej junaj kaj fortaj, la tiel nomata „kategorio A”.
Ĉe iu montfendo inter du rokoj oni kondukis la etapulojn el la akvo kaj faris bivakon ĉe la bordo. La komandanto denove konsultis la mapon kaj diris: „Nu, jen, ni estas hejme.”
Li montris per fingro al la pinto de monto kaj aldonis: „Ni devas nur surgrimpi ĝin, tie estos la fino de nia marŝado.”
Suprenirinte la monton, ni vidis altebenaĵon, surkreskitan de densa tajgo kaj baritan de ŝtormfaligitaj arboj.
Por transvivi ĉi tie, subteno estis bezonata. Per radiotelefono oni petis helpon. El Kemerovo alflugis helikopteroj, kiuj, ne povante alteriĝi en la tajgo, elĵetis de supre segilojn, hakilojn, panon kaj salitan fiŝon. Ni devis urĝe elhaki en la arbaro alteriĝan kampon por la helikopteroj kaj konstrui ĝis la komenco de la vintro sanitarejon, bakejon, banejon kaj barakon por la divizio. Ni devis establi nian propran malliberejon kun ĉiuj ĝiaj akcesoraĵoj. Ni estis kondamnitaj kaj bone konsciis: se ni ne faros ĉion ĉi – neniu transvivos la venontan vintron.
Ni konstruis ĉion. Krome, ni elhakis arbarvojon, sur kiu la indiĝenaj loĝantoj – ŝorianoj – alkondukis de ie ĉevalojn de la mongola speco. Laŭlonge de la rivero sur la ebenaĵon suprengrimpis traktoro, alportanta generatoron, kiu donis la elektran kurenton. Oni eĉ konstruis malgrandan kinejon. La loko ricevis la nomon Norda Alĵeras. Post nur kelkaj jaroj la malliberejo neniel diferencis de centoj da aliaj.
Ni segis la arbojn kaj flosigis ilin malsupren sur la rivero Alĵeras. Malsupre, en Abagur, aliaj malliberuloj tiris la arbojn el la rivero kaj prilaboris ilin. La prilaboritajn trunkojn oni disveturigis al la karboŝaktoj de Kuzbaslag [3] La karbon el la ŝaktoj elminigis ankaŭ malliberuloj. En tiu regiono tricent mil prizonuloj laboris ĉe arbofaligado kaj en la ŝaktoj de karbominejoj.
Tiu tago estis ordinara labortago. Bato de hakilo kontraŭ peco de relo anoncis la finon de la laboro. Grupetoj, distribuitaj en nia arbarparcelo, kolektiĝis por iri al sia restadejo en Norda Alĵeras. Post kiam la gardistoj kalkulis nin, ni ekmarŝis.
Unufoje semajne oni alportis filmon en la malliberejon. La unuan tagon ĝi estis montrata al deĵorantoj en la prizono kaj al la soldatoj de la divizio. La sekvantan tagon la prizonuloj povis spekti la filmon. Ĉiufoje, kiam la arestitoj sciis, ke ili vespere spektos filmon, ili iom pli frue ĉesis labori kaj je la unua hakilbato senprokraste aperis el la arbaro kaj viciĝis en kolonon. Por pli rapide esti en la prizonejoj, ili foje petis la antaŭajn gardistojn: „Ni kuru!” La gardistoj, sidantaj la tutan tagon ĉe la lignofajro, volonte rekuretis en la tendaron. Se la filmo devis okazi en garnizonejo ĉe la soldatoj, tiam la prizonuloj kuris pro la gardistoj. Tio estis bona kutimo.
Ankaŭ en tiu tago la unua mitraletisto proponis survoje: „Ni kuru, ĉu?”
Sed iu el la malliberulvico ekkriis: „Vi sidis la tutan tagon, sed ni – laboregis! ...”
Tio okazis ne ofte. La soldato minacis per la pugno:
„Nu, atendu, feĉuloj, kiam vi nin petos – ankaŭ ni ne kuros ...”
Nia malliberulbrigado ekmarŝis laŭ la padeto, piedpremita en la profunda neĝo, kiu sekvis la kreston de la montĉeno.
En unu el la ravinoj, preter kiu ni supre marŝis, ni vidis la nigran truon de nia prizonejo sterniĝinta kiel gangrena vundo sur la blanka neĝo. Desupre ĝia timiga internaĵo estis bone videbla. Dufoje tage ni preterpasis ĉi tie, kaj ĉiufoje, kiam ni rigardis en tiun abismon, niaj koroj premiĝis ...
La prizonejo estis konstruita en formo de longa rektangulo. Interne ĝi estis ankoraŭfoje dividita en tri samgrandaj rektanguloj, kies areoj estis facile kontroleblaj de pafistoj. Sur la gvatturoj estis lokitaj grandkalibraj mitraloj. La barakojn oni konstruis paralele al la trapafeblaj strioj: tial en okazo de alarmo ĉiu punkto de la barakoj estis atingebla por la mitraletista pafado.
Kutime la zono estis senhoma: pro la kvardekgrada frosto neniu emis forlasi la barakojn. Sed en tiu tago, paŝante sur la montkresto, ni rimarkis ian moviĝon en la prizono kaj ekaŭdis flanke de ĝi strangan bruon. Supozeble aliaj, pli frue revenintaj brigadoj, faris ĝin. La gardistoj rigidiĝis: bruo en la tajgo, des pli en la prizonejo, aŭguris nenion bonan. Ni komencis malsupreniri de la montoĉeno, kaj la zono malaperis el nia vido. Sed ju pli ni proksimiĝis al ĝi, des pli forta iĝis la bruo.
Ribelo!.. Tio estas ribelo, konkludis ĉiu el ni. Ni sciis: tuj ekkrakos la mitraloj, kaj neniu el la ribelantoj restos viva. Eĉ se iu savos sin portempe malantaŭ la arbotrunkoj, oni poste mortpafos lin ...
Ni akcelis niajn paŝojn, sed suririnte tiun parton de la padeto, de kie ni denove povis vidi la zonon, ni haltis, apenaŭ kredante al niaj okuloj. Ni vidis neimageblajn, absurdajn bildojn: ĝojebriaj malliberuloj interfratiĝis, dancis, ĵetis siajn ĉapojn en la aeron, kriis „Hura!” ...
Estis konsterne observi la histerion de ĝojo tie, kie je mil kilometroj ĉirkaŭe regis nur la morto kaj senlimaj suferoj.
Kio kapablis levi de iliaj dormtabuloj tiujn ĉi malfeliĉulojn, troturmentitajn de la taga laboro? Kio ekscitis kaj entuziasmigis tiun ĉi ŝtoniĝintan, nigran prizonjakularon? Ĉu amnestio?!.. Neeble ... stalina amnestio ne koncernus ĉiujn ... Mondmilito! Jes, certe komenciĝis mondmilito ... Kaj ni iĝos legianoj, kiujn nun bezonas Stalin ... Legianoj, kiuj konas la modernan militteknikon, kiuj en la prizono lernis timi nenion kaj scipovas dormi, starante en kvardekgrada frosto ... Legianoj, kiujn ne timigas la antaŭaj montopintoj, nek la mitraloj malantaŭ iliaj dorsoj.
Unu el la kolono ekkriis: „Ni kuru!” Kaj la soldato kun la mitraleto, kiu antaŭe minacis al la kolono per pugno, ekkuris antaŭen.
Alveninte en la prizono, ni ĉiuj rapidis al la anonctabulo. Tie estis skribite, ke „... je la deka vespere okazos la kunveno, dediĉita al la morto de Stalin ...” La vorto „morto” estis skribita per grandaj dikaj literoj, kaj sub ĝi – la vorto „stalin” minuskle kaj per tiel etaj literoj, ke oni apenaŭ povis ilin legi. Tamen ĉiuj bone sciis, kies morto signifas la vivon, la savon por milionoj ...
Vespere, post la oficiala kunveno, ni kolektiĝis en la kutime malplena klubejo. Ĉiuj estis gaje ekscititaj. Ĝis la dormsignalo ni dancis „Ciganoĉka” [4], deklamis versojn de Jesenin [5], „La fervojon” de Nekrasov5 kaj „Reviviĝu, Iljiĉ [6], rigardu niajn suferojn ...”, versojn, ŝatatajn en la punlaborejo.
Tiel mi memoras tiun tagon, la tagon, kiam mortis la tirano.
12.03.03
Franz-Georg RÖSSLER
Monato 2004/11
- Karega Anjo mia, certe ankaŭ vi ne forgesis la memorindan vesperon antaŭ jam pli ol ses jaroj, kiam ni, tiam ankoraŭ preskaŭ infanoj, en solena etoso verkis kaj subskribis kontrakton? Kaj certe ankaŭ vi konservis ĝian tekston en via koro. Mallonga, sed decida ĝi estis: „Ni, Petro kaj Anino, promesas reciproke, ke ni dum la venontaj jaroj dece kaj respekteme interrilatos, gardos puraj niajn korpon kaj animon kaj post konvenatempa geedziĝo restos ĝismorte fidelaj ĉiu al la alia.”
- Jes, karulo Petro, kaj mi aldone volas atentigi vin, ke ni senescepte plenumis la unuan parton de nia promeso malgraŭ nemaloftaj logoj de la korpo, fojaj tentoj de la malĉasta ĉirkaŭmondo, kaj kontraŭ nekompreno kaj mokado de konatoj kaj familianoj.
- Tial, karulino, ni havas hodiaŭ la feliĉon, purakonscience komenci nian geedzan vivon kaj ĝui la reciprokan ekkonon ankaŭ de niaj korpoj, kion ni tiom longe sopiris kaj prokrastis ĝis tiu ĉi unua trankvila vespero post la geedziĝfestaj ceremonioj.
- Jes, dolĉa Petro, pro tio ni decidis pasigi la unuajn plene komunajn noktojn en tiu ĉi hotelo, tute inkognite, for de la cetera mondo.
- Do, ni ne plu hezitu. Venu al mi, ĝuu vian novan staton kiel edzino. Mi tenos vin firme en miaj brakoj, neniam mi forlasos vin!
- Ankaŭ mi sentas, ke en tiu ĉi momento komenciĝas nova vivo, kiu interligos nin eterne!
Longe ili kisetis, kisis, kisegis, brakumis, amindumis reciproke, sidis unuafoje tute nudaj kune en granda bankuvo. Poste Petro kondukis sian ekedzinon al la granda mola lito. Rea kisado, amindumado, ardaj tuŝoj, vervaj luktetoj, fajraj incitoj, ŝtormaj ekscitoj, langaj, okulaj plezuroj, infanoj ili ja ne plu estis. Subite, preskaŭ samasekunde ili konstatis, ke mankas io al ili, io, kion ili ĝis nun ne bezonis, libervole evitis. Sed hodiaŭ estis urĝe necesa kondomo. Ili ja volis ekhavi infanojn, plurajn, multegajn. Sed en tiu ĉi jaro ili finos siajn studojn, translokiĝos, instalos la unuan komunan hejmon. Poste ili volonte akceptos infanojn, sed ne nun en tiu ĉi transira fazo. Do bezona, nemalhavebla estis kondomo, se ili ankaŭ korpe volus fariĝi veraj geedzoj. Kaj intertempe ili treege volis.
Kavalirece Petro petis pardonon pro la interrompo, eliris la liton, surmetis rapide kelkajn poreksterajn vestaĵojn, kovris tenere plumkusene la ektremetantan korpon de sia edzino, fingrotuŝis ŝiajn lipojn, konsolis ŝin, aŭguris, ke li revenos post nur kvin minutoj, trovinte en la proksima ĉirkaŭaĵo aŭtomaton kun la bezonaĵo. La pordo disigis ilian antaŭĝojan okulumadon.
Petro trakuris la koridoron, serĉis publikan necesejon. Sed tie ne troviĝis tia aŭtomato, eĉ nenialoke en la tuta hotelo. Ekstere surstrate li vidis en kelka distanco lumigitan ŝildon, indikantan restoracion. Tie oni unue devigis lin trinki grandan glason da biero, antaŭ ol oni permesis al li eniri la necesejon. Finfine li ekvidis antaŭ si la aŭtomaton. Li enĵetis ĝustan moneron, sed la aŭtomato ne reagis, eĉ ne redonis la monon. Obstine ĝi rifuzis funkcii. La deĵoranto povis ĝin nek malfermi nek ripari.
Denove surstrate, Petro subpremis sian decemon kaj alparolis la plej unuan pasanton, rekte demandante pri kondomoj. La fremdulo tuj komprenis kaj respondis ridetante:
- Se ti vi problem hodivesper, facil mi pov solvi. Venu min!
Kaj li gvidis lin al sufiĉe malproksima domo. Gigantulo iom stulta malfermis kaj tuj proponis duoblan brandon. Petro ne kuraĝis rifuzi sub la rigoraj rigardoj de la fortulo.
- Tiĉi ni est ŝustalok, brilarigarde nun diris la akompaninto kaj, kvazaŭ en la propra hejmo, malfermis pordon al malhelruĝe iluminita salono. Gajaj kvikoj sonis el obskura angulo. Per amikeca frapego la eksterlandano ŝovis Petron trans la sojlon. La devigaj alkoholaĵoj jam efikis forte al la nervoj de la kutime abstinema kondomserĉanto. Malfirmapiede li stumblis tra la ĉambro kaj faletis sur ion molan, dolĉahaŭtan, kio memorigis lin al la jam antaŭ horo forlasita edzino.
- Ki mi povas aŝeti kompomo?, pezalange li demandis. Responde li aŭdis rideksplodon de virino, kiun eĥis almenaŭ du aliaj.
- Tie ĉi, mia stultuleto, vi ne bezonas kondomojn, tie ĉi regas la nuda naturo, memkompreneble nur, se vi adekvate pagas nian specialan servon!, lirlis la malĉasta koruseto kaj tiris lin inter sin.
Petro perceptis la sekvajn scenojn kvazaŭ tra nebulo, kiun restigis, densigis la konstanta alfluo de alkoholaĵoj. Oni invitis lin per logaj sonoj, skuaj frotadoj, incitaj vidigoj. Li ne plu povis defendi sian honestecon, ne plu rezisti al la ekstremaj signaloj korpaj. Orgio komenciĝis, dum horoj daŭradis. Tie ĉi, en jena obtuza salono, li fariĝis viro, ne inter senmakulaj litotukoj, pure kaj pie kun la propra ĵusa edzino.
Anino longe revis en la lito, imagis plezurojn longe sopiratajn, plupensis estontajn ekscesajn variaĵojn, ĝojoplenan geedzan vivon. Longe ŝi tute ne maltrankviliĝis pro la forestado de Petro. Ŝi ne havis kialon dubi pri li. Li estis foririnta pro ambaŭutila celo. La hotelo estas granda, kaj se tie ĉi ne troviĝas la varo, li certe trovos ĝin en iom pli fora loko. Do, zorgo nenecesa. Post horo da revoj ŝi tamen fariĝis malpacienca, ellitiĝis, surmetis kelkajn vestaĵojn kaj forlasis la ĉambron, intence al surpriziga apudlifta atendado de la edzo. Post kelkaj minutoj malfermiĝis la liftopordo. Ne eliris Petro, sed mezaĝa eleganta viro. Afable li salutis kaj malaperis en la malhela koridoro. Sed post sekundoj ŝi aŭdis malrapidiĝi liajn pasojn, turnadon de la direkto, la reiron. Li reaperis decidapaŝe en la lumon de la etaĝa vestiblo.
- Sinjorino, mi vidis vin iom senkonsila, eble eĉ maltrankvila. Ĉu mi povas helpi vin?
- Dankon, ne. Mi atendas mian edzon, kiu eble mistrafis la vojon al nia etaĝo. Tamen mi fakte estas iom maltrankvila, ĉar jam pasis pli ol unu horo.
- Trankviliĝu, mi telefonos al la pordisto, ĉu li ion vidis.
Li malŝlosis sian ĉambron por telefoni. Ŝi sekvis en distanco.
- Ĉu mi rajtas regali vin per glaseto da likvoro?
Volonte ŝi akceptis, ĉar ŝi, maldike vestite, sentis malvarmon. Kaŝe ŝi atendis ankaŭ iomete da alkohola instigo por la postaj geedzaj faroj. La voko al la pordisto klarigis nenion.
- Bonvolu resti tie ĉi iom da tempo. Vi ne estu sola. Certe via edzo tuj revenos. Ni lasu la pordon duone malfermita. Jen la likvoro. Senĝene servu vin. Kaj rakontu iom pri vi mem, tio pli facile pasigos la atendadon.
Ekestis agrabla babilado. La mezaĝulo efikis al ŝi jen fidinda patro, jen alloga viro. Li montriĝis klera, kulturita, bonkonduta, ĉarma, sprita. Sorĉite ŝi aŭskultetis liajn vortojn, sekvis okule liajn elegantajn moviĝojn. Dumbabile ŝi preskaŭ forgesis, ke ŝi propre ja atendis la kulminon de ŝia nuptonokto.
Post horo li denove proponis telefoni, nun al la polico kaj al malsanulejo. Ŝi aŭdis lin longatempe paroli per la aparato en la apuda ĉambro. El la tono de lia voĉo ŝi povis konkludi, ke io malagrabla okazis. Reveninte li sciigis:
- Estu forta. La sanservo devis transporti en la malsanulejon viron, kiu laŭ la priskribo sendube estas via edzo. Ili trovis lin kun rompiĝinta brako, plenaebria antaŭ ruĝlampa domo en misfama kvartalo.
Anino plion ne plu volis aŭskulti. Ŝi eĉ ne ploris. Post tia seniluziiga sciigo nerezisteble ŝanĝiĝis ŝia percepto. Ne, ŝi ne plu sentis sin forlasita. Varmigis ŝin la glasoj da likvoro, trankviligis ŝin la sincera konduto de la sinjoro. Jam longe for estis Petro, liaj promesoj, la pasinta vivo. Malrapide ŝi leviĝis kaj firmamane ŝi fermis la ĉambropordon.
Petro la venontan matenon ekvekiĝis surplanke en la enirejo de la domo, kien la kompleza eksterlandano estis kondukinta lin. Nun ĉio aspektis griza. Neniu homo estis en la proksimeco. Per dolorzumanta cerbo li konstatis, ke almenaŭ oni revestis lin. Nur eksterdome li rimarkis, ke iu forprenis lian monujon. Li strebis al la hotelo. Kion diri al Anino post tiom da pekoj, tia granda kulpo, ne plu permesantaj senbalastan geedzan vivon? Fuŝo komenca sen espero je iama forgeso. Per lifto li atingis la etaĝon, kuris al la apartamento. Post frapo la pordo sensone glitis flanken; ĝi ne estis firme riglita. Neniu troviĝis en la ĉambro. Je voko neniu reagis.
- Eble ŝi promenas, matenmanĝas ensalone aŭ pridemandas la policon, la hospitalon. Dum tia cerbumado li ekvidis paperon, se ne leteron sur la tablo.
- Jen ŝi mesaĝas al mi, ke ŝi serĉas min, ĝojas revidi min, pretas komenci denove, li mallaŭte sugestis al si mem. Sed ne estis la manskribo de Anino, kion li legis. Estis viro, kiu alparolis lin nemiskompreneble:
- Petro, kiel alparoli vin? Eble „Kara kolego”, ĉar antaŭ virinoj ni ĉiuj estas samsortaj kolegoj? Sed estas diferenco inter vi kaj mi, inter hezitemo kaj agemo. Nun vi tro malfrue venas. En la decida momento vi ne estis surloke. Mi havis la avantaĝon, esti ĝustatempe je dispono, sed mi ankaŭ tre konscie utiligis mian ŝancon.
Eble ne estis via kulpo, ke vi akurate en la nuptonokto havis eksterdoman okupiĝon. Sed mi tute ne povas kompreni, pro kiaj ideo kaj idealo vi dum jaroj rifuzis rilati tutege, tutakorpe kun tia ĉarma kaj saĝa junulino. Sciu: Dum pli ol du horoj mi povis sperti, kiom memdona, aminda, grandanima ŝi estas, kaj dum nur unu horo mi povis konvinki ŝin, ke apud mi ŝi havos kontentigan, ĉiuflanke riĉan vivon. Ŝi decidis sekvi min al miaj posedaĵoj en pli agrabla lando. Ŝi ne volas riproĉi vin pro tio, ke ŝia geedziĝa nokto fariĝis tute alia ol ŝi antaŭvidis. Jam estas egale al ŝi. Ne, ne tute. Mi mem fieras, ke ŝi pri la alternativo vere ne plendas ...
Mi ja ŝatus ekvidi vin, tiom malagrabla vi ne povas esti, ĉar Anino tiom longe eltenis kun vi, sed prefere ni evitu nin estonte, por ne perturbi ŝin. Por fini: „Ĝis revido” mi ne povas diri sen ia antaŭa renkontiĝo kun vi. Do, fartu bone. Kaj ne tro plendu: estas ankoraŭ aliaj edzinigindaj virinoj en la mondo. Sed ne tro longe hezitu, granda estas la konkurenco ...
Via feliĉa anstataŭulo N. N.
PP 1: Pardonu al mi la trukon, kiu ĉetelefone ŝajnigis vin viktimo de volupta entrepreno en misfama malĉastejo. Mi devis elpensi trompeton. Sen tia manipulado mi estus tamen perdinta Aninon. Fidela al vi ŝi estis ĝis tiu ĉi momento.
PP 2: Mi nur povas rekomendi al vi, dum via venonta provo fariĝi edzo, ne forgesi kondomojn!