David CURTIS
Monato 2002/01
Onklo Stano mortis. Onklino Nelo diris ke li subite sentis doloron en sia maldekstra brako, kaj tuj forpasis. Tiel Ned lernis kiel rekoni simptonon de koratako. Li preskaŭ forgesis tion dum la postaj jaroj, ĉar li estas ege sana kaj aktiva, manĝante rekomenditan dieton kaj neniam fumante.
Iun tagon en 1999, kiam li estis 72-jara, li vizitis sian lokan naĝejon por sia semajna naĝado.
„Estas tro da kemiaĵo en la akvo!” li diris al si, ĉar enirinte la akvon li sentis doloron en la brusto.
„Estas malfacile enspiri!” li pensis, sed energie kompletigis sian kutiman tridekon da longecoj. Al alia naĝanto li ŝerce komentis:
„Oni ricevu salajron por tio ĉi, ĉar ĝi estas pena laboro!” Semajnon poste, marŝante hejmen de la urbocentro, portante dorsosakon, li diris:
„Ambaŭ miaj brakoj sin sentas strange, kaj estas iom malfacile enspiri. Mi ripozigos miajn brakojn, tenante la rimenojn de mia dorsosako. Sajnas al mi ke mi havas bronkiton.”
Al sia edzino, Telmo, li raportis ke li eble havas bronkiton. „Sed ne plu estas malfacile enspiri, kaj miaj brakoj sin sentas normale. Verŝajne mi imagis la aferon!”
Monaton poste Ned devis gardi du el siaj genepoj, dormante en ilia domo dum iliaj gepatroj ĝuis ferian semajnon.
„Mi ne povas endormiĝi en tiu stranga lito,” li plendis al Telmo; sed li faris sian devon nokton post nokto. Semajnfine, dum li tondis unu el siaj grandaj gazonoj, li sentis doloron en la brusto. Telmo telefonis al sia kuracisto kaj Ned vizitis lin. „Mi ne povas trovi ian kaŭzon por via problemo,” diris dro Smit, „sedjen preskribo por piloloj kiuj eble helpos vin. Metu du el ili sub vian langon, kaj konsultu min se vi havos pluan problemon. Ce apoteko, ricevante la pilolojn, Ned legis ke ili povos kaŭzi vertiĝon. Tiun noktmezon enlite, sentante doloron en la brusto, li metis du pilolojn sub la langon.
„Tio faris nenion!” li post minuto kolere diris al si, ellitiĝante kaj starante.
Subite li trovis sin kuŝanta surplanke.
„Tio ĉi memorigas min pri kiam oni nokaŭtis min dum boksado-konkurso kiam mi estis deksesjara!” li murmuris al Telmo. „Mi ne plu havas doloron en la brusto, sed mi volas endormiĝi denove en nia lito.” Telmo helpis lin, sed morgaŭe ŝi insistis ke li revizitu d-ron Smit.
Frue en la posttagmezo, Ned denove spertis doloron en la brusto kaj telefonis al tiu kuracisto, sed tiu ne estas atingebla, ĉar okupata. Malgraŭ ke Ned metis la pilolojn sub sian langon ofte, la doloro pligrandiĝis. Li petegis telefone ke li parolu kun sia kuracisto, sed tiu ankoraŭ ne estas havebla. Ned kuŝis surplanke por malpligrandigi la doloron, sed vane. Li diris al si:
„Se mi nur povus forlasi mian korpon, mi ne plu sentus ĉi tiun doloron!”
Fine li parolis kun sia kuracisto kiu diris:
„Cu vi povos viziti min nun?
«Jes. Mi vidos vin post dek minutoj” diris Ned, kaj veturigis sin al la kuracistejo.
«Ŝajnas ke vi trafis friponan viruson - mi ne certas ...” komentis d-ro Smit. „Bonvolu porti ĉi tiun paperon al la loka hospitalo, kaj oni mezuros la staton de via koro.” Survoje al sia destino, Ned veturigis sin tre zorge, preta haltigi la aŭton flanke de la vojo kiam ajn li sentos sin ne sufiĉe forta por daŭrigi. Li iris tuj al la kriza fako por liveri sian paperon, sed funkciulino tie informis ke li iru al la ĝenerala enirejo. Marŝante tien, Ned diris al si:
«Ĉi tio estas unu el la plej malfacilaj marŝoj en mia vivo!” Sed li atingis la enirejon kaj transdonis la paperon al alia funkciulino.
„Iru al la kormezura fako, mi petas” ŝi diris.
«Kie ĝi situas?”
„Sekvu la verdan linion farbitan sur Ia planko!”
Ned ne atendis pli ol kvin minutojn por la ekzameno. Dum li kuŝis sur klinika benko, flegistino fiksis plurajn konektilojn sur liajn bruston kaj brakojn.
«Enspiregu! Tenu tiun enspiron! Dankon!” ŝi diris, kaj permesis al li foriri.
Ĉe la enirejo, Ned demandis kiam li ekscios la rezulton. „Post kelkaj tagoj via kuracisto ricevos tion kaj informos vin,” oni diris.
Tre zorge Ned veturigis sin hejmen. Tie li sentis sin pli bone kaj diris al Telmo ke ŝajnas ke la infekto malaperis. Tri tagojn poste li denove suferis grandan doloron en la brusto. Feliĉe lia filo povis transporti lin al d-ro Smit sen prokrasto.
„Ho, bone! Cu vi povus transporti vian patron al la hospitalo? Mi ricevis la ekzamenrezulton. Bonvolu doni ĝin al la krizo-fakisto!”
Alveninte en tiu fako, Ned aŭdis de tia fakistino:
„Bonvolu sidiĝi en ĉi tiu rulseĝo. Portisto puŝos vin al kuracisto en la hospitalo mem!”
Estis jam sep homoj en litoj en la ĝenerala fako kiam la portisto liveris Nedon al la flanko de malplena lito.
„Mi ne atendis ricevi liton,” diris Ned.
„Ho, ne estas certe ke vi bezonos tion. Dependas de la decido de la kuracisto,” informis flegistino. Kvin minutojn poste, ŝi prihurlis al li
piĵamon.
«Senvestiĝu, vestu al vi la piĵamon, kaj enlitiĝu, mi petas! La doktoro venas!” ŝi diris.
Baldaŭ alvenis la fako-kuracisto.
«Nu, ĉi tiu penetrilo donos al vi etan pikon,” trankvile li diris, kaj prenis sangon el vejno en la maldekstra brako de Ned per injektilo kiun li tiris anstataŭ puŝi. Li forportis la sangospecimenon, kaj revenis kun demandaro.
„Dum ni atendas la rezulton trovotan de la patologia laboratorio, bonvolu diri al mi pri vi mem. Ni havas viajn nomon, adreson kaj naskiĝtagon, sed kiajn aktivojn vi ĝuas?”
«Semajne, mi marŝas dek kilometrojn trifoje; mi naĝas tridek longecojn merkrede; ĵaŭde mi partoprenas gimnastikon laŭ muziko dum horo, inkluzive de triminuta kurado kiam la korpo estas sufiĉe varma. Mi helpas blindulojn kiel volontulo, kaj ĉiun monaton mi vizitas publikan, marbordan duoninsulon por volontule kolekti botelojnkaj aliajn rubaĵojn deponitajn de senzorgaj membroj de la publiko. Por mia loka konserva asocio mi aranĝas dek kvin prelegojn jare, dum kiuj mi projekcias diapozitivojn. Marde mi kunvenas kun kelkaj Esperantistoj, por laŭtlegi leterojn kaj novelojn, tradukante ilin de tempo al tempo, kaj ĝenerale diskuti kurantajn aferojn en tiu lingvo, dum du horoj, post kiuj ni kaftrinkas kaj parolas la anglan.”
«Tre interese. Mi neniam renkontis iun kiu povas paroli Esperanton. Kio pri via dieto?”
«Nu, mi estas preskaŭ vegetarano, sed manĝas viandon eble unu fojon en monato. Multe da fruktoj kaj legomoj mi manĝas tage.”
«Ĉu vi trinkas alkoholon?”
«Tre rare. Hejme estas plenaj boteloj ankoraŭ ne malfermitaj - donacoj de homoj kiuj ne scias ke mia edzino kaj mi ne trinkas alkoholon.”
«Bone. Ĉu vi fumas?”
«Ne plu. Mi ĉesis fumi antaŭ kvindekjaroj, kiam mi venis el la armeo, en kiu mi ricevis cigaredojn senpage!”
«Bone. Dankon!” diris la kuracisto kaj foriris. Glin, la filo de Ned, estis reirinta hejmen, informinte Telmon kaj siajn du fratinojn. Kun ili, li baldaŭ revenis kaj ili sidis flanke de la lito de Ned, kiu estis tre sprita, suferante nenian doloron, kaj imagante ke oni erare tenis lin en hospitalo. Estis la 25a de oktobro 1999.
La kuracisto revenis kun la rezulto trovita de la patologo.
«Sinjoro, vi estas suferinta almenaŭ unu koratakon!”
„Kio? Kiel vi scias tion?”
„Kiam koro estas atakata, ĝi produktas enzimojn kiuj eniras la sangon. Estas enzimoj en via sango. Tial ni scias ke vi jam suferis mildan koratakon. Vi ripozu en tiu lito dum almenaŭ kvar tagoj. Cu vi konsentas?”
kornpreneble; sed tio estas al mi granda surprizo. Mi kredis ke mi suferis pro bronkito!”
„Jes. Ofte oni pensas tion. Estas malfacile diagnozi mildan koratakon.”
Telmo kaj la filino hejmeniris, sed dum la sekvaj kvar tagoj ili revenis, ofte kun aliaj parencoj kaj tiuj geamikoj kiuj ekkonis la novaĵon. Belaj kartoj alvenis, kiujn flegistinoj pinglis super la lito de Ned. Lia nomo estis klare skribita super lia kapo.
Du tagojn poste, nova flegistino estis preterpasonta lian liton, kaj li rekonis ion pri ŝia vizaĝo.
„Flegistino, ĉu la nomo ‘Dona Levendovski’ signifas ion al vi?”
„Jes! Tio estis mia nomo antaŭ ol mi edziniĝis!”
Rigardinte lian nomon, ŝi ekkriis:
„Ho! Vi estis mia instruisto, antaŭ tridek jaroj!”
Kiam Ned fine forlasis la hospitalon, la kuracisto diris al li:
„Vi ricevis averton. Malrapidiĝu!”
Kvin semajnojn poste, ĉar Ned ne rajtis veturigi sin, Andru, unu el liaj nepoj, transportis lin al fizioterapia kliniko. Alta viro portante hospitalan uniformon subite aperis antaŭ Ned kaj diris: „Cu ĝenus vin doni al mi vian nomon?”
Ned tuj diris sian nomon, kredante ke tio estas rutina demando. „Mi pensis tiel!” kriis la profesiulo, kaj trankvile klarigis: „Mi estas Gejŝon Siton. Antaŭ dudekjaroj vi helpis min venki disleksion, kaj pro tio mi povis diplomiĝi ĉe universitato!” Ned tre fieris pri tio, ĉar la profesiulo estis neniu alia ol la fizioterapiisto mem.
Gvidate de Gejŝon ĉiun ĵaŭdon matene dum la ses sekvaj semajnoj, Ned grade pliboniĝis korpe pro diversaj ekzercoj. Aldone, ĉiun semajnon, antaŭ la ekzercado, kaj kune kun kvindek aliaj pacientoj, Ned ĝuis prelegon de spertulo aŭ pri streĉo kaj malstreĉo, aŭ pri rilatoj kaj rajtoj, revivigo, brustangoro kaj medikamentoj.
Unu el la medikamentoj prenendaj estis gliceriltrinitrato, kiun Ned ŝprucigis sub sian langon anstataŭ la piloloj antaŭe prenitaj; sed li ne sciis la originon de tiu aĵo ĝis li spertis pluan teston. Ce la hospitalo oni fiksis konektilojn al liaj brusto kaj maldekstra pojno, dum li staris sur larĝa, longa, plasta strio nomita „paŝrado”. Kiam flegistino estis fiksinta ĉion, kuracistino diris al Ned:
„Kiam mi funkciigos la maŝinon, bonvolu marŝi tiom rapide kiom vi povos, sed ne kuru!”
La „paŝrado” ekmovigis malrapide, sed grade plirapidiĝis. Ned pli kaj pli rapide marŝis, sed, ĉar li ne rajtis kuri, lia marŝado fine iĝis tiom malfacila, ke li devis cedi. Tiam la kuracistino malŝaltis la maŝinon, kaj permesis al li kuŝi sur klinika benko.
Spasmospirante, Ned diris: „Ci tio memorigas min denove pri mia adolesko, kiam mi partoprenis kurado-konkurson, kaj estis tiom elĉerpita ke miaj okuloj serĉis lokon en kiu mi povus dece morti!” „Jen!” diris la kuracisto, pruntedonante al li injektilon de gliceriltrinitrato. „Ĉu vi scias kiel oni malkovris la bonan efikon de tio?”
„Ne!”
„Estis en eksplodaĵo-fabrikejo, dum la dua mondmilito. Suferantoj de brustangoro sentis sin pli bone en la fabrikejo ol hejme, kaj spertuloj decidis ke la kaŭzo estas la malgrandaj kvantoj da gliceriltrinitrato en la aero! La efiko estas plilarĝigi arteriojn, kaj tio plifaciligas la fluon de oksigenita sango al la koro, nur tridek sekundojn post injekto.
„Sed kial sub la langon?”
„Ĉar tie estas kvazaŭ vojkruco de vejnoj kiuj povas rapide absorbi la medikamenton kaj transporti ĝin al la koro!” Rezulte de tiu testo, Nedo devis vidi korspecialiston kelkajn monatojn poste, kiu informis lin ke necesas ekzameni lian koron tre zorge, por malkovri ĝuste kial ĝi ne bone funkcias. Ned tuj konsentis pri tio, sed li devis atendi dek monatojn antaŭ ol viziti tiun specialiston en korofako en ĉefurba hospitalo. Unu tagon antaŭe li devis eniri la lokan hospitalon kaj pasigi nokton en lito.
„Bonvolu diri al mi kion vi preferos por matenmanĝo,” diris flegistino, „sed memoru ke, post la matenmanĝo vi devos nenion trinki aŭ manĝi ĝis post la ekzameno!”
Tri horojn post matenmanĝo, portisto puŝis Nedon per rulseĝo al ambulanco enhavanta nur kelkajn personojn. Oni veturigis ĝin al multe da lokoj en la kamparo, por kolekti aliajn pacientojn, kaj fine alvenis al la ĉefurba korfakejo.
„Mi estas medicina zorgistino,” diris juna virino al Ned. „Bonvolu eniri ĉi tiun necesejon, senvestiĝu, metu viajn vestojn en ĉi tiun korbon, surmetu ĉi tiun kirurgan robon, kaj atendu min - mi revenos post kvin minutoj!”
Ned obeis, kaj fine kunligis la flankojn de la roboj malantaŭ si, per kelkaj ŝnuretoj, dirante al si: „Ho ve! La flankoj ne kunmetiĝas kaj miaj gluteoj ankoraŭ videblas!”
La zorgistino tute ignoris tion, sidigis lin en lian rulseĝon denove, kaj puŝis lin al mallarĝa koridoro, apud la ekzamenejo. Tie, kune kun tri viroj kaj du virinoj, li atendadis dum horoj. Kiam la virino apud li devis stari kaj formarŝi kun flegistino al la ekzamenejo, Ned ne povis ne vidi ke ankaŭ la flankoj de ŝia robo ne kunmetiĝis, ĉar ŝiaj gluteoj admireble videblis.
Tri horojn post lia alveno, Ned mem videbligis sian postaĵon survoje al la specialisto. Tiu kaj liaj flegistinoj kaj iksradiologo varme bonvenigis lin kaj kuŝigis lin sub brilaj lampoj kaj iksradiiloj.
«Ĉi tio nur piketos vin,” avertis la specialisto, d-ro Vejkli, donante al Ned lokan anestezilon apud arterio supre de lia dekstra femuro. Baldaŭ Ned nenion povis senti en tiu loko. „Bonvolu ne moviĝi, mi petas! Vi ne sentos ion, sed mi puŝos kateteron laŭlonge de via arterio ĝis la regiono de via koro, kaj vi povos vidi ĝian alvenon per ekrano supre. En ordo?”
«Kompreneble!” diris Ned, kaj li kun granda intereso vidis unuafoje sian propran koron pumpantan kvazaŭ je televidekrano - sed unukolore. Grade, de la dekstra flanko ekvidigis la katetero, kaj kiam ĝi estis apud la koro, d-ro Vejkli diris:
„Mi injektas tinkturon!” Nubo de tiu aĵo aperis ĉirkaŭ la koro. Iksradiiloj moviĝis kaj klaketis ripete, kaj kiam la iksradiologo kontentiĝis, d-ro Vejkli grade eltiris la kateteron, kaj komencis premadi la enirejon en la arterio.
«Estas necese fari tion,” li klarigis al Ned, «alimaniere sango ŝprucos ĉien, kaj nuntempe ne estas saĝe ke la sango de iu tuŝu alian!”
Post dek minutoj flegistinoj helpis transmeti Nedon sur alian benkon, sed d-ro Vejkli ne movis sian dikfingron de tiu arterio. Flegistino kaj d-ro Vejkli pasigis plian dudekon de minutoj kun Ned, kaj premante la arterion, la doktoro komencis konversacii:
«Kio estas viaj interesoj?”
«Mi havas multajn, kaj pro unu el ili mi konas du el viaj konatoj.”
«Vere? Kiuj ili estas?”
«Ĝojs kaj Dik Hinton.”
«Membroj de mia horo?”
«Jes!”
«Kial vi konas ilin?”
«Ili estas membroj de mia Esperanto-rondo.” «Cu vi parolas Esperanton?
«Jes, semajne dum du horoj kun ili kaj kvar aliaj.
«Ĉu tiu lingvo estas vaste parolata?”
«Bedaŭrinde ne.”
«Kial?”
«Mi opinias, ke ĉar lingvoinstruistoj ne volas instrui pri Esperanto, timante ke ili perdos siajn postenojn!”
«Mi povas kompreni tion, sed estas domaĝe, ĉu ne?”
«Jes, ĉar fakte per Esperanto ili povus plipopularigi fremdajn lingvojn kaj plimultigi siajn postenojn.”
Al si, Ned pensis ke estas strange diskuti internacian komunikadon kuŝante en hospitalo dum korspecialisto premis sian dikfingron sur lian femuron.
Kvar monatojn poste, Ned vizitis s-ron Ciol, korokirurgo, en la ĉefurba hospitalo.
«En tri el tiuj arterioj, kiuj provizas oksigenitan sangon al la muskolo de via koro, estas blokoj de ateromo, kaj mi proponas trapasi tiujn blokojn, kun via konsento. Mi devas averti vin ke estas duprocenta ŝanco ke la paciento ne revekiĝos post tia operacio, sed vi estas alimaniere en bonega sano, kaj pli ol mil sukcesaj tiaj operacioj estas faritaj jare en ĉi tiu hospitalo; do, por vi estas pli ol naŭdekok procenta ŝanco de sukceso. Kion vi opinias?”
«Mi konsentas kontente!”
«Bone. Bedaŭrinde ne estos loko por vi ĝis post naŭ monatoj. Cu en ordo?
«Mi ne havas elekton, ĉar mi ne povus toleri la elspezon de privata hospitalo.”
«Mi komprenas. Do, mi antaŭĝuas vidi vin la venonta januaro. Ĝis revido!”
«Ĝis revido, s-ro Ciol- aŭ ĉu vi estas doktoro?
«Oni nomas min ‘sinjoro’ , ne ‘doktoro’.”
«De kiam tiu kutimo daŭras?”
«De la dek-sesa jarcento. Tiam oni fondis la Reĝan Kolegion de Kirurgoj, kaj oni volis distingi inter doktoroj kiuj estas membroj kaj doktoroj kiuj ne estas.”
«Tio estas tre interesa. Ĝis revido, s-ro Ĉiol!” Jam pasis dek ok monatoj de kiam Ned spertis sian koratakon. Multaj el liaj parencoj kaj geamikoj plendis pri prokrasto, sed Ned kontente prenis siajn medikamentojn kaj atendadis. Iun tagon letero alvenis de Usono, en kiu unu el liaj amikoj metis artikolon de Wall Street Journal, pri stentoj. Laŭ la ĵurnalisto, oni povas eviti gravegan koroperacion, ĉar eblas enmeti plastan tubeton, stento, en korarterion, platigante ateromon per balono enmetita same kiel katetero. Tiel oni povas pasigi nur duontagon en hospitalo, sen gravega kirurga operacio. Ned dankis sian usonan amikon, kaj sendis kopion de la artikolo al s-ro Ciol, por komentoj.
„Kiel vi diris,” komentis s-ro Ĉiol, en letero dusemajnon poste, „tiuĵurnalo havas altan reputacion. Gi ankaŭ estas reklamoperilo por famaj produktistoj de drogoj. La drogo, Rapamycin, menciita en la artikolo, estas bone konata kaj ĝiaj unuaj rezultoj estas kuraĝigaj, sed eĉ kun tiu drogo ne estas ĉiam eble platigi ateromon per balono. Korarterio estas ege delikata strukturo, kaj la proceduro traŭmigas la enon de la arterio; aldone, la stento povas damaĝi la randon de la koro mem. Malfacilaĵo komenciĝas. Tiu kiu havas nur unu blokon povus profiti per stento, sed eĉ tiam la risko estas 15-20-procenta. Por paciento ricevonta tri stentojn estas risko de malsukceso dum ses monatoj, kio necesigos plian kirurgion kaj eĉ malfermitan koroperacion. Reirante al la artikolo, tiuĵumalo estas evidente la perilo per kiu drogo-kompanioj entuziasmigas certajn sekciojn de la merkato, kaj logas investontojn por aĉeti akciojn. Pro tio Wall Street Journal havas bonan reputacion el komerca vidpunkto, sed la medicina rezulto de stentado estas ankoraŭ disputebla.” Ned letere dankis s-ron Ĉiol, informis sian usonan amikon, kaj malstreĉiĝis, atendante la venontan januaron en 2002. Nur du monatojn poste, la sekretario de s-ro Ĉiol telefonis al li:
„Ĉu vi ŝatus eniri privatan hospitalon por via operacio sub s-ro Ĉiol en julio, anstataŭ la venonta januaro, senpage?”
„Jes!” diris Ned, apenaŭ kredante siajn orelojn.
„Nu, invitletero alvenos post du tagoj por ke vi eniru la 24an de julio. Intertempe, ne plu prenu aspirinon!”
Tiun tagon, ĝuste antaŭ la dek-sesa horo, kiel invitite, amiko de Ned lasis lin en la enirejo de luksa hospitalo en la ĉefurbo, ĉi similis al hotelo, ĉar oni donis al li lian propran ĉambron kun banĉambro kaj necesejo. Mola tapiŝo silentigis preskaŭ ĉion. Kviete, unu post la alia, diversaj spertuloj venis por testi lin kaj informi lin. De ili li malkovris ĝuste tion kio okazos. S-ro Ciol venis por klarigi ĉion kaj Ned subskribis por li interkonsenton. Flegistino de la intensiva fako venis:
„Via operacio okazos ĉirkaŭ la sepa vespere. Sro Ciol prenos vejnon el via maldekstra kruro. Spertintoj de la operacio ofte diras ke tiu estas la plej ĝena parto de la afero. Post la operacio, aŭ mi aŭ s-ro Ĉiol telefonos al via edzino, do: ne maltrankviliĝu!”
Fakte, Ned tute ne maltrankviliĝis, ĉar li estis tiom feliĉa, ke fine li ne plu spertos brustangoron, ke aŭdinte pri sia edzino kaj maltrankviliĝo - kion ŝi certe spertas - li ekploris!
„Ne maltrankviliĝu!” murmuris la flegistino. „Ĉu vi timas?”
„Ne! Ne! Ho! Kia embaraso!” diris Ned. „Estas heredaĵo de mia patro, ke kiam mi estas kortuŝita, mi ekploras. Ĉio estas en ordo! Mi estas ege felia. ca!
„Mi estas d-ro Rajda!” diris tre amikema viro. „Mi estas la anestezisto kiu prizorgos vin morgaŭ. Mi tre bedaŭras nian terure maljustan sistemon, pro kiu vi devis atendi tiom longe!”
„Mi ne plendas, ĉar mi pretis atendi multe pli longe, ĝis la venonta januaro, kaj eniri publikan fakon, ne privatan ĉambron, kun miaj propraj banĉambro kaj necesejo.”
„Bone, sed mi ankoraŭ bedaŭras ke du sistemoj ekzistas.”
„Nu, mi povas memori kiam oni starigis ilin, kaj mi scias kiu devigis la tiaman registaron konsenti pri privata sistemo,” diris Ned, memorante la jaron 1948, kiam la kuracista profesio rifuzis kunlabori ĝis la registaro ebligis al tiu profesio perlabori multe da mono per dua sistemo, havebla al tiuj kiuj volas pagi pli ol la civitana kontribuo al nacia sansistemo.
„Bonvolu demandi de mi ion ajn,” diris la doktoro, „sed unue mi demandu, ĉu vi estas alergiema al salmo?”
„Ne. Mi havas alergion al herbopoleno kaj konkulo, sed ne salmo. Kial vi demandas?”
„Ĉar unu el la ingrediencoj kiujn mi planas inkluzivas esencon de salmo.”
„Mi havas nur unu demandon,” diris Ned, „kiam s-ro Ciol prenos vejnon el mia maldekstra kruro, kiel li konektos la du partojn lasitajn en la kruro?”
„Li finligos ĉiun parton.”
„Sed kiel sango povos traflui poste?”
„Ne necesos, ĉar la vejno estas superflua. Gi estos tute forprenita. La tranĉo etendiĝos de via genuo ĝis via maleolo.”
„Dankon. Mi ne sciis ke mi havas superfluan vejnon.”
„Estas simile kun niaj apendicoj. Ankaŭ ili estas superfluaj.”
«Jen via matenmanĝo, sinjoro” kviete diris flegistino la morgaŭon, la 25an. „Post tio bonvolu ne manĝi, kaj post tagmezo, ne trinku ion. Bonvolu duŝi vin uzante specialan kirurgian sapon, kaj vestu al vi ĉi tiun kirurgan robon. Pretigu vin por esti kuŝanta antaŭ la dek-sesa horo sur via lito.” Estis senprobleme esti sola en tiu komforta ĉambro, ĉar Ned povis amuzi sin spektante sian propran televidilon. Post la kvina, kiam Ned ekpensadis ke oni forgesis lin, flegistino alvenis.
„Cu ĉi tiuj detaloj estas ĝustaj?” ŝi demandis, montrante liajn nomojn, naskiĝtagon, adreson, telefonnumeron, nomon de la edzino kaj tiel plu.
„Jes!”
„Cu ĉi tiu estas via subskribo?” ŝi demandis, montrante la interkonsenton subskribita por s-ro Ĉiol.
„Jes!”
„Ĉio estas en ordo. Bonvolu engluti ĉi tiun pilolon kaj endormiĝi.” Ŝi donis al li pilolon kaj akvon. Li englutis ambaŭ kaj tre baldaŭ profunde dormis.
Meze de la nokto li ekvekiĝis kaj trovis sin ĉirkaŭita de kvar virinoj, en stranga, malluma lando. Konvinkite ke li spertas unu el siaj aventuroj en Esperantio, li prezentis sin per Esperanto al la ĉirkaŭantoj kaj donis al ili siajn adreson, kaj kialon por viziti ilin. Ili nur ridis, kaj li endormiĝis denove. Poste li vekiĝis, konstatis ke li erare parolis al siaj flegistinoj en Esperanto, kaj longe pardonpetis. Ili nur ridis, kaj li endormiĝis denove. Li estis en intensiva flegfako. Feliĉe kaj komforte li pasigis matenon tie, antaŭ ol oni puŝis lin ankoraŭ en lia lito al lifto, kaj per tio al observado-fako, kie li vidis viron kiu spertis la saman operacion dum la antaŭa posttagmezo. Ned povis vidi ke sur la brusto de la viro estas longa serio de suturoj, etendiĝanta de la subo de la kolo al la supro de la abdomeno. De tiu abdomeno venis du plastaj tuboj konektitaj al boteloj sublitaj. Aliaj plastaj tuboj venis el la nazo de lia samĉambrano, konektitaj al oksigencilindroj malantaŭ la lito. Dratoj fiksitaj al la brusto de la viro konektis lin al ekranoj supre, kiuj montras la ritmojn de la koro.
„Mi estas dentisto,” diris la viro, prezentante sin, „kaj unu el miaj hobioj estas longdistanca kurado. Subitaj enbrustaj doloroj necesigis ke oni haste operaciu por savi mian vivon.” Ned kaj li ne povis multe konversacii, ĉar la distanco inter ili estis tro; sed estis avantaĝe vidi iun spertintan la saman operacion. Similaj tuboj kaj dratoj venis de li aŭ eniris lin. La nura tubo nevidebla estis tiu kiun Ned povis senti en sia uretro. Li ne maltrankviliĝis pri urinado, ĉar per tiu tubo lia veziko drenigis al sublita botelo.
„Jen via tagmanĝo!” diris flegistino. „Ĝuu ĝin!” Poste ŝi helpis Nedon ellitiĝi kaj sidi en seĝo flanke de la lito. Estis malfacile pro la tuboj kaj dratoj. Ned vidis unuafoje ke ambaŭ liaj kruroj estas kovritaj de blankaj, kirurgaj ŝtrumpoj por egale subteni la sangopremon, pro la vundo en la maldekstra.
„Mi estas Keli, kaj mi estas student-flegistino, sinjoro!” diris uniformitajunulino al Ned. „Oni permesis al mi vidi vian operacion hieraŭ, kaj mi testis
ĉu mi povas toleri tian vidaĵon.”
„Bone! Kaj ĉu vi povis?”
„Jes, ja. Fakte tio multe helpis min decidi esti tia flegistino kiam mi finstudos mian kurson, post tri jaroj. Mi povus diri al vi pri via operacio, se vi
volus.”
«Bonvolu.”
«Nu, s-ro Ĉiol prenis malgrandan tranĉilon, tranĉis tra via brustosto, malfermis vian bruston kaj subite mi povis vidi vian pulmosakon. Li tratranĉis tion, kolapsigis viajn pulmojn, kaj sube kuŝis via koro! Greftinte la preterpasilojn, li kunkudris la du partojn de via brustosto per drato. Estis admirinde!”
«Dankon, Keli! Tio tre interesis min” diris Ned, kaj volis ke ŝi daŭrigu sian rakonton, sed iu alvokis ŝin kaj ŝi devis foriri por helpi pacienton en alia ĉambro. Baldaŭ poste vizitantoj alvenis, kaj Ned juĝis pro la infanoj de sia samĉambrano ke li estas ne pli aĝa ol kvardek-jara, multe pli juna ol Ned. Telmo kaj la familianoj de ĉil, ilia dua filino, ĉirkaŭis Nedon, kaj apenaŭ povis kredi ke jam pasis nur dudek horoj de kiam Ned estis operaciita. S-ro Ĉiol kviete aperis. Ned prezentis lin.
«Kiel vi fartas?” diris s-ro Ĉiol al Ned.
«Tre bone, dankon, s-ro Ciol. Mi tre dankas pro via lerteco! La studentflegistino jam priskribis la operacion. Kian draton vi utiligis?”
„Ne dankinde. Mi celis preterpasi viajn tri blokojn; do, mi trapasis tri blokojn. Mi utiligis senmakulan ŝtaldraton. Vi sentas vin bone nun, sed memoru, ke nun via sango estas plena de adrenalino pro la anestezilo, sed poste vi eble deprimiĝos.” La morgaŭon oni movis Nedon kaj lian liton al lia originala, privata ĉambro, en kiu li feliĉe loĝis, legante sian romanon, spektante televidon, aŭ aŭdante radioprogramon. Li neniam deprimiĝis, sed io alia ĝenis lin. Kun ĉiu manĝo kaj ĝuste antaŭ endormiĝo, li devis engluti du kontraŭ-dolorajn pilolojn.
«Mi ne sentas ian doloron” komentis Ned, kiu konsciis ke sur liaj brusto kaj maldekstra kruro estis longaj vundoj, kaj ke la kruro estas grande ŝvelinta.
„Tial vi devas preni tiujn pilolojn,” diris la flegistino. Ĉiun tagon oni forprenis de lia korpo iun plastan tubon. La plej interesa estis tiu en lia uretro. Flegistino alvenis kun malinjektilo.
«Vi ne sentos ion,” ŝi diris, metante ĝin en tiun tubon. „Mi penetrigos globeton preter la elirejo de via veziko. Estis tio kio retenis la tubon en via uretro.”
„Ho!” diris Ned. „Mi demandis min kiel oni fiksis tiun tubon tie!” «Nu,” diris la flegistino, «penetriginte la globeton, mi forprenos de ĝi akvon, kaj ĉar ĝi kolapsos, mi povos fortiri ĝin kaj la tubon. Jen!”
Kiam la du tuboj de lia abdomeno estis forprenitaj, Ned estis mirigita, ĉar ili estis sufiĉe longaj por atingi la supron de lia brusto. Tri tagojn post la operacio, flegistino demandis: „Sinjoro, ĉu vi malfermis vian inteston post la operacio?”
„Ne!” diris Ned, kiu tute forgesis pri tio. La flegistino donis al li dolĉan, siropan medikamenton. La morgaŭon Ned urĝe sidis sur sia propra necesejo, kaj kiam lia intesto malfermiĝis, la sperto memorigis Nedon pri la trapaso de rompita vitro. Por la unua fojo, li sentis doloron, kaj kompreneble li dankeme englutis la kontraŭ-dolorajn pilolojn. Sed, ne konsciate de li, flankefiko de tiuj estis kaŭzi mallakson, kaj siavice la mallakso kaŭzis hemoroidojn.
Tri fizioterapiistoj helpis Nedon tage. Ĉar liaj pulmoj iam kolapsis, li devis enspiregi kaj tusegi por purigi ilin. Lia maldekstra pulmo ne plenumiĝis tiel bone kiel la dekstra, sed post kelkaj tagoj, ĉio estis en ordo. Li devis fari kontrolitajn, ĉiutagajn ekzercojn por milde streĉi la ŝultrajn, brakajn kaj dorsajn muskolojn. Dufoje tage, kun fizioterapiisto li devis marŝadi laŭlonge de la koridoroj, kaj fine grimpi ŝtuparojn, antaŭ ol s-ro Ĉiol decidis ke li povus hejmeniri, la 30an de julio.
«Survoje hejmen,” diris la ĉefa flegistino, «bonvolu aranĝi ke via propra kuracisto vizitu vin tiom frue kiom eble, kaj neniam forgesi preni viajn kontraŭ-dolorajn pilolojn. Ĝis revido, sinjoro!” Kompreneble, Ned, kun la helpo de unu el siaj bofiloj, sekvis tiun instrukcion, sed bedaŭrinde la ĉefa flegistino eraris, ĉar ŝi ne bone konis la nacian sanservon. Kiam kuracisto venis du tagojn poste, li ne sciis kial li devis viziti Nedon, kiu ankaŭ ne sciis.
„Ĉu vi sentas ian doloron en la brusto?” demandis la kuracisto, kaj zorge notis sur la paperojn de Ned, ke ne. Li foriris, misterumite. Dume, la mallakso pli doloriĝis. Pro tio Telmo devis aĉeti de apoteko siropan laksilon, sed preninte tion, Ned suferis turmentegon kiam ajn li vizitis sian necesejon. Post tri semajnoj lia maldekstra kruro grade malŝveligis, sed, ĉe la subo de la vundo, sepso evoluis. Telmo telefonis al la kuracistejo, kaj petis la helpon de vizitanta flegistino, kiu alvenis la morgaŭon.
«Kiam vi informis min pri via edzo,” ŝi diris, «mi konkludis ke li estas falinta tra la reto. Normale, kiam paciento venas de hospitalo post gravega kirurgio, Ia detaloj estas transdonitaj al mi, kaj mi vizitas la pacienton post nur du tagoj. Evidente la stabo de privata hospitalo ne sciis tion.”
„Nun mi povas kompreni kial la kuracisto estis misterumita!” diris Ned. La vizitanta flegistino zorge pansis la sepsan vundon.
«Ĉu vi havas pluajn problemojn?” ŝi demandis.
„Mi suferas pro hemoroidoj!” honte diris Ned.
„Ne hontu pri tio. Ne estas via kulpo. Ĉu vi prenas kontraŭ-dolorajn pilolojn?”
«Jes. Po ok en tago.”
„Ĉu vi sentas doloron en via brusto aŭ kruro?”
«Ne.”
„En tiu okazo, ne plu prenu tiujn pilolojn, ĉar multaj homoj trovas ke ili kaŭzas mallakson, kiu siavice kaŭzas hemoroidojn. Jen skatolo de kuraciloj kiujn vi povos meti en vian rektumon. Viaj hemoroidoj malaperos post kvin tagoj. Mi revenos tiam por vidi vian kruron.”
Tagon post tago, Ned sentis sin pli bone. Li ne estis ekzercinta sin sufiĉe dum semajnoj, pro la konstanta, elĉerpa turmentego de la hemoroidoj, sed antaŭ ol la flegistino revizitis lin, li tage marŝis malsupren kaj supren de deklivoj apud sia domo. Li notis ke, pro la operacio, li povis fari tion multe pli facile ol antaŭe. La flegistino notis ke ĉio estas en ordo, kaj estis komprenite ke ŝi ne plu vizitos lin, krom se li bezonos ŝin. Ned telefonis al la sekretario de s-ro Ĉiol kaj aranĝis vidi lin la lOan de septembro: preskaŭ ses semajnojn post la operacio. Li decidis diri al la kirurgo ke la plej dolora parto de la tuta afero estis nek en la brusto, nek en la kruro, sed en la rektumo.
Al Telmo li diris: „Oni diras ke, tri monatojn post la operacio, mi regajnos normalan sanon. Tiam estos la 25a de oktobro: ĝuste dujarajn ekde kiam mi travivis koratakon, sed mi ankoraŭ ne sentis tion kio afliktis Onklon Stan.”
«Kio?”
«Doloro en la maldekstra brako!”
Alberto Garcia FUMERO
Monato 2002/02
Dum kelkaj minutoj S-ro Abel restis senvorta. Li provis gluti, fiaskis, reprovis, rezignis pri tio, kaj fine lame parolis: „Sed, karulinjo! hieraŭ mem Vi diris, ke Vi revas aspekti kiel Sandra Mitchell.” „Karul’ , jam ĉiuj miaj amikinoj aspektas kiel Sandra Mitchell.”Nu, nenio povus kontraŭstari tiun frapan respondon. Jes, ververe ili ĉiuj aspektas kiel Sandra Mitchell... kio signifas, ke ĉiuj estas kompatinde maldikaj kaj ostomontraj, ĉiuj havas la saman rufan kaj hirtan hararon, la samajn tro verdajn lipojn. Bonege. Si do ne deziras aspekti samkiel tiu monstro. Sed... sed-sed ... Li tremetis. Ne. Fakte li spertis ion pli proksiman al teruro... Ŝi diris, ke ŝi deziras... Karely Win estas eĉ pli hororveka! Kial Pamela, ne malbela reprezentantino de mezaĝaj, seninfanaj edzinoj, ne elektis, ni diru, plaĉe frizi al si la hararon, aŭ iomete sportumi, maldikiĝi ĉe la talio, aŭ io simila? Eĉ tio sufiĉus... S-ro Abel konsciis pri tio, ke rilate al virinoj li estas sufiĉe eksmoda, sed ... Kial diable ŝi ne elektis aspekti kiel, ekzemple, Mariah Carey? Tio estas tiel facile, en ĉi damna virtuala mondo ...
Dume S-rino Abel daŭrigis, miele: „Kaj krome, estus tiel... emociplene provi tiujnnovajn ĝemojn...” „Vi celas genojn, ĉu? Sed kara, artefaritaj supergenoj estas ankoraŭ eksperimenta afero! Mi ne deziras, ke Vi akiru verdan haŭton, aŭ...” S-ino Abel daŭrigis, eĉ pli miele:
„Ilijam perfektigis la procezon, karulo. Ĉu Vi ne rigardis la programon de Victoria Quan hieraŭ? Ŝi aperis tiel... ĉarme! Neniu povus diri, ke ŝi oldas je 73 jaroj. Neniu falto, karni’ , neniu falto! Ĉu Vi ne deziras, ke Via reĝineto aspektujuna kaj ĉarma? Ĉu Vi rifuzos tion al Via reĝineto?”
S-ro Abel pripensis la aferon ... sed ne multe da tempo. Lia edzino neniam lasis al li tro da tempo por pensi ion. Eble pro tio li enfalis tiel facile en la edzigan kaptilon ...
„Do mi povos, karul'” demandis (fakte asertis) lia edzino. S-ro Abel fermis la okulojn, sukcesis gluti, kaj eligis la devigan, kvankam fakte nenecesan frazon: „Jes, karulinjo...”
******
En la oficejo, ĉio iris kuspe. De antaŭ kelkaj tagoj, lia ekrankasko misfunkciadis, kaj S-ro Abel estis devigata alĝustigi ĝin ĉiun duonhoron. Ne facilas kunsidi, kiam ĉio aspektas neeble blue. Sed definitiva, serioza riparado estis nepensebla, almenaŭ dum la monato. Voki la ripariston, por ke li iru hejmen ĝin ripari, estis nepensebla afero. Neniu riparisto venus pro tio, ke jam oni tute ne kutimas iri en la hejmon de la kliento. Kion oni ne povas tele-aŭ-virtualreale ripari, difektita restos por eterne. De kiam oni ne promenas, aŭ ne iras fiŝkapti- ne, ne pere de tiaj programaĉoj, sed en vero - de kiam? Uf! kiu memoras pri tio? De kiam okazis tiu afero rilate al virusoj, ĉu? Aĉetu novan, avarulo! kriegis ĉie la reklamoj. LLAJ reklamoj, fakte, ĉar tiu estis lia laboro ...
Kaj vere, ĉar temas pri sufiĉe olda modelo, estus pli malmultekoste aĉeti novan ... nur tio, ke la prezoj de virtualrealaj kompletoj estisjamtrafintaj la nubojn. S-ro Abel permesis, ke dum momento la tridimensiaj bildoj de Ia katalogoj eniru lian vidkampon kun la espero, ke estas modeloj iom pli malaltprezaj. La plej modestaj magazenoj estas tiuj proksimaj al la metroa enirejo. Rapida okulumado de la prezoj ne donis esperon... Dum momento li ne plu kunsidis, sed flugis senbride tra Ia reto. Nur dum momenteto... (Uf! Nun li rigardas min! Kio do?)
„Cu nur 10 milionojn en la lasta semajno? Kion Vi faras, S-ro Abel? Ĉu hazarde Vi venas ĉi tien dormi anstataŭ labori? Nur 10 mizerajn milionojn!” Lia (ŝajne) blua superulo, S-ro Craxi, (S-ro Spellbinder, laŭ laĵurnaloj) tondradis per la kutima, ĉiama plendo. Lia unusola kaj ĉiopova dio, Reklamo, estisja postulema. Oni povus esti vendinta 100 milionojn da lavmaŝinoj („Senlaca, la unusola lavmaŝino kiu turnas lavadon en plezuron”), sed S-ro Craxi plendus same. Nenio kontentigas la oldan avarulon, pensis Sro Abel sen tro da intereso. Kion mi faras ĉi tie? Aĉ, mi revis esti poeto, kaj nun vidu... reklamisto! Kiom da mensogoj mi jam diris ĝis nun?
Per lerta palpebrumo li alklakis kaj malfermis pendomenuon angule de lia persona vidkampo. Neniu krom li kapablis ĝin vidi (feliĉe!) kaj li povis fulme konsulti dosieron. Jen. Ĉi tie estas la informo. Li premis butonon (nun temas pri butono, kvankam virtuala) kaj komencis aŭtomate montri kartojn, diagramojn, lumbildojn. La procezo estis ĉiam la sama.. Post montrado de sufiĉe da pruvoj pri pena kaj detalatenta planado de la kampanjo, la tondrado mallaŭtiĝis kaj nur kelkaj pluveroj frapadis la kapon de la malfeliĉa kampanjestro. Nu, bone, iam temis pri hajlo... kiam okazis tiu fiaskoje la aŭtomobiloj Sarker, tremete rememoris S-ro Abel. La malfeliĉa Direktoro pri Sloganoj neniam sukcesis trovi novan postenon. La lasta, kion oni scias pri li, estas ke li revenis al sia kampara urbeto kaj dediĉas sin al terkulturo ... (jes, estas kelkaj, kiuj kuraĝas tion fari.)
Sed verŝajne ĉi-fojejam la plej malfacila parto de la komedio estis pasinta, kaj eble lia superulo ne postulos tutan replanadon de la kampanjo, sed nurreverko de la sloganoj ŝerce de pli frapaj ciferoj...
Hmmm. Ŝajne ne.
„S-ro Abel! Ĉu vi aŭskultas min?”
Li hastis respondi:
„Jes, kompreneble, S-ro Craxi ...” (Pri kio temas nun? Kion mi preteratentis? Mi ja devas esti pli atenta!)
„Bonvolu do informi nun al mi pri la kampanjo. Kiel eble pli detale, sed en nur kvin minutoj.”
„Jes, la kampanjo ... Vi vidos, S-ro ...”
„Iru rekte al la afero, S-ro Abel. Kio pri niaj tomatoj?”
La sloganisto provis reordigi siajn pensojn. (Diable, li nun parolas pri la tomatoj! Mi estis preskaŭ informonta denove pri la lavmaŝinoj!). Kun kata lerto, li refalis sur siajn piedojn kaj komencis paroli pri la nova kampanjo, direktita al la disvendado de genetike modifitaj tomatoj, garantiitaj...
Tie la aferoj iris multe pli glate. La kampanjo estis relative facila; bonaj planado kaj esplorado estis glatigintaj la vojon. Kaj kiam la emfazo falas sur la temon „vereco” , merkato aperas. Vidu, neniu plu deziras aĉeti modifitajn tomatojn, sed kiam la modifo garantias, ke ili estas „veraj” , ne modifitaj” ... (Jes, temas pri afero iom komplika. Sed ne tro. La „veraj” modifitaj tomatoj jam ne plu estas tiuj, kiujn Vi kutime mendas en la virtualrealaj vendejoj: grandaj, furioze ruĝaj, sanaj. Temas pri iom malgrandaj, ne tiel false bonaspektaj vegetaloj; fakte, se ili ne estus modifitaj, ankaŭ neniu aĉetus ilin, ĉar ili aspektas mizere. Ĉu Vi komprenas? Ne? Bone, ne tro zorgu.) S-ro Abel devis konsulti paperslipon nur unufoje, kaj lia monavida superulo eĉ unufoje grumblis aprobe. Poste oni kontrolis pliajn aferojn, kaj S-ro Abel kuraĝis pli komforte sidi...
Ne tro longe.
„Nun, f-ino Frida, parolu al ni pri nia sekreto” ordonis la ĉefsacerdoto de Reklamo. Timo aperis en la okuloj de ĉiuj, dum ili rigardis en la direkto al Craxi (Ve al mi! Kio nun? Kion mi preteratentis? Ĉu mi pretas por tio, kio venos?)
F-ino Frida, fakte same frida kiel sia nomo, komencis paroli per unutona voĉo:
«Kompreneble Vi scias nenion pri tio, ĉar temas pri unu el niaj plej bone garditaj sekretoj. Morgaŭ nia senatano prezentos la projekton pri komerca propagando sur monbiletoj kaj moneroj”. Ŝi paŭzis dum momento, por ke ĉiuj povu esprimi admiron, kaj daŭrigis per la sama unutoneco: „Jam sufiĉe da voĉoj estas aĉetintaj, kaj la leĝo estos aprobata sendube jam morgaŭ. Kompreneble la unuaj, kiuj eltiros profiton de la afero, estos niaj klientoj. Jam Universal Chips kaj Everyware, Ine. pretas aperigi dum la semajnfino la unuajn monerojn. Tiuj je unu, kvin kaj 10 cendoj portos propagandon pri Universal. Everyware deziras stampi tiujn je 20 kaj 25 cendoj. Tiuj lastaj estos triangulaj. La ceteraj moneroj kaj la monbiletoj restas ankoraŭ nealjuĝitaj. Kompreneble, temas pri afero tiom sekreta... sed Intel, Sanyo, DuPont estas bonaj kandidatoj.” S-ro Craxi demandis:
„Kio pri flankaj kampanjoj?”
F-ino Frida ridetis reve:
„Everyware profitos la okazon surmerkatigi novanĵinzon kun speciala poŝeto por tiaj moneroj. Ni jam zorgis pri la merkatesploro. Se Vi permesas al mi prezenti manekenon...” kaj antaŭ ili aperis bluhara junulino. Siaj maldikaj kruroj svingadis la ŝtofon de A laĵinzo. Si haltis antaŭ ili, ŝanĝante de unu vango al la alia la maĉgumon, dum la fingroj rapide ruladis cigaredon. Ĉiuj aplaŭdis. La manekeno rigardis la spektantojn per kataj okuloj, bluaj kaj flavaj, kaj kraĉis. F-ino Frida direktis la atenton de la kunsidantoj al la dizajno de laĵinzo, la bunta ŝir-ĉemizo, kiu ne sukcesis kovri la mamojn ...
S-ino Abel sidis pli komforte sur la fotelo. La televidprogramo estis ĵus komenciĝinta, do ŝi kiel kutime kombis al si la harojn per la fingroj. Tia hararo! Afi, sed baldaŭ ŝi aspektos malsame, bonŝance! La vizaĝo de Arnold Svamberger aperis ridete sur la mura ekranego, kaj ŝiaj pensoj flugis. Jen viro! Kial ŝia edzo neniam pensis pri ŝanĝo, li mem? Kvankam ŝi lin amis, estus bona afero, ke li iomete pli vire aspektu ... samkiel Arnold, ekzemple. Nu, temas nur pri iom da tamburado sur la klavaro. La najbaroj tion faras preskaŭ ĉiun duonjaron ...
Jen viro, ŝi pensis denove.
Sur la ekrano la fortikulo prezentis invititojn al la programo. Ili ĉiuj, modifitaj de la genetistoj ĉe Bodyware, estis unikaj. S-ino Abel tremetis je emocio vidante iun S-inon Hwak gracioplene moveti vosteton laŭ la ritmo de la fona muziko. Afi, se ŝi kuraĝus! Sed bone, ŝi jam estis ricevinta permeson, restis nur elekti...
Kaj jen Arnold fingromontras al reklamo, kaj la ekrano eksplodas je koloroj. La subliminala mesaĝo glate fluis, kiel ĉiam, kaj S-ino Abel enkape enlistigis aĉetadon de nova murtelevidilo. La afero, ke ankoraŭ la nune uzata ne estas tute pagata, ne kongruas kun subliminalaj mesaĝoj, do restis ignorata. ******
Cinokte S-ino Abel longe ploradis. Preskaŭ ĉiunokte tio okazis. ,JKial ĉio devas esti tiel? Kial oni devas nur revi pri aferoj? Vi sendorsiĝas laborante dum la tuta tago, kaj nenio ŝanĝiĝas, neniam sufiĉas la mono, kaj ...”
La edzo ĉirkaŭbrakumis ŝin:
„Sed Vija scias, ke ĉio estas mensogoj.”
Ŝi tralarme rigardis lin: «Kiaj mensogoj?”
„Nenio estas reala. Ĉio estas nur bildoj ... se ni estus demetintaj nun la kompletojn, kio pri nia hejmo? Ĉu Vi kapablus rekoni ĝin? Ĉu Vi kapablus rekoni min? Aŭ Vin mem?”
S-ino Abel tremetis:
„Ĉu demeti la kompletojn? Sed...”
Li rigardis ŝin rekte en la okulojn:
„ Jes, demeti la kompletojn. Ĉu Vi scias, ke mi jam ne rememoras kiaj estas Viaj VERAJ okuloj?”
«Bluaj...” ŝi diris naive.
„Jes, eble. Sed mi ne rememoras ilin pro tio, ke Vi elektis aspekti kiel mi ne scias kiu monstro el la televido. Kaj kio pri la miaj?”
«Bone, Vi...”
S-ro Abel ridetis, kaj subite prenis decidon.
«Ne, ne demetu la ekrankaskon!” , ŝi kriis. Tro malfrue. Li jam tenis ĝin inter la manoj, kaj rigardis ŝin.
„A1 kukolo! Ĉu Vijam scias, kiaj estas miaj okuloj?”
Si nur kapablis rigardi lin, intense. Li daŭrigis:
„De kiam ni ne amoras?”
Si tumis la vizaĝon, dubis, kaj prenis liajn manojn:
«Demetu al mi la kompleton ...”
Ŝi helpis lin, tamen.
*****
Kion Vi atendas, kara leganto? Mi vere ne scias, ĉu ili amoris dum la tuta nokto, ĉu ili poste promenis manenmane tra la dezertaj stratoj, kie eĉ hundoj ne plu vagas ... sed mi ege dezirus tion pensi.
Kelkfoje mi revas, ke finfine mi kuraĝis fari la samon. Afi, se mi kuraĝus!
Jes, eble ĉi-nokte ...
Lena KARPUNINA
Monato 2002/10
Tio okazis en „Vjatlag”, punlaborejo ĉe la rivero Vjatka. El la laborregiono, ĉirkaŭita de soldata kordono, forkuris du malliberuloj. Kiel ili tion efektivigis, estis enigmo: sur la arbarvojo, kiu dividis la laborparcelon de malliberuloj kaj la reston de la arbarego, dense staris armitaj gardistoj. Tamen du kaptitoj sukcesis tragliti tiun severan kontrolĉenon. Kiam vespere, antaŭ la reveno en la malliberejon, oni nombris la arestitojn, evidentiĝis, ke du mankas. Oni komencis serĉi, kuri tien-reen ... La afero ŝajnis esti serioza: la arestitoj nek simple malfruiĝis, nek perdiĝis ie en la laborparcelo.
Nur malofte okazis, ke iu sukcesis forkuri. Sed ... okazis.
Post la konstato, ke la fuĝintoj estas jam ekster nia laborareo, la soldatĉeno ĉirkaŭ ĝi estis retirita. Oni tuj alarmis la garnizonon kaj la tutan regionon. Nin, malliberulojn, oni kolektis kaj pelis, kiel brutaron, tra la arbaro en la zonon, al niaj barakoj.
Nu, jen, pasas unu tago, pasas la dua ... Nenio nova pri la fuĝintoj: ĉu oni kaptis, ĉu revenigis ilin? Fakte, oni preskaŭ neniam iun el ili revenigis: post la kapto ili estis mortpafitaj en la tajgo. Sed kutime ĉiuj tuj eksciis, se la fuĝintoj estis trovitaj - la administracio ne kaŝis tion, eĉ fieris pri tio: tiom da fuĝintoj oni ekzekutis! Tio estu leciono por la aliaj: ni kaptis ilin, mortpafis en tajgo, kaj punktofino!
Sed nun estis iom alie. Pasis preskaŭ monato, sed ni nenion aŭdis pri la du fuĝintoj. Mi sidis tiutempe kune kun la aliaj en karcero, ne en la zono, kiel ĉiuj arestitoj, sed en izolejo. Mi ofte estis tie, preskaŭ mian tutan tempon en malliberejo. Ĉar mi rifuzis labori.
Nu jen, ni dormas en la karcero, kaj proksimume je la dua nokte ekbruegis la seruroj, kaj ni aŭdas, ke oni enĵetas iun homon en nian ĉelon. Estis infere malhele en nia damna truo! Nek lumon, nek elektron tiam havis la malliberejoj ... Kaj ni nur aŭdas, ke tiu, kiun oni enpuŝis en nian kameron, palpas permane ĉirkaŭ si, serĉante liberan lokon surplanke ...
„Kiu estas tie?” demandis ni duondormante.
„Mi ...” diris tiu persono.
„Kiu: mi?”
„Estas mi, Maksim ...” respondis malforta voĉo.
„Hej!.. Maksim! Kaj ni jam pensis, ke vi ĝuas la liberecon ... Kaj nun vi estas denove ĉi tie ... Kie oni kaptis vin?” surŝutis ni lin per demandoj.
„Aĥ! ...” diris li, „Mi ĉion rakontos al vi morgaŭ ... mi nun ne povas ... mi estas morte laca ...”
Kaj vere: estis profunda nokto, kaj li estis apenaŭ viva pro ricevitaj batoj. Kun peno li trovis liberan lokon sur la nuda planko kaj rapide ekdormis.
Sekvamatene li rakontis al ni la jenon:
– Ni forkuris duope. Kaj ie, post kelke da kilometroj, nin komencis persekuti linko. Kaj mi sciis, ke linko sekvas sian viktimon proksimume dum du diurnoj. Kaj se dum tiu ĉi tempo ĝi ne sukcesas ekataki, tiam ĝi rezignas kaj revenas al sia hejma teritorio. Tiu ĉi kutimo estas konata al ĉiu ĉasisto, kaj vi mem verŝajne jam aŭdis pri ĝi ...
Nu, do, ni sciis, ke ĝi ĉasas kaj observas nin, kaj ni konstante kun timo sekvis ĝin per la okuloj ... Ĝi ne aŭdacis ekataki du homojn. Se estus nur unu, ĝi jam delonge disŝirus lin. Sed nin du ĝi timis, tamen sekvis nin laŭ la arboj, saltante kiel monstra sciuro de unu branĉego al la alia. Ni rimarkis: kiam ni haltis, haltis ankaŭ ĝi kaj kaŝiĝis. Tuj post kiam ni rekomencis moviĝi, la linko denove reaperis kaj sekvis nin.
Tiel pasis du noktoj kaj tagoj. La linko ne plu estis videbla. Ŝajne ĝi malaperis. Ni rigardis ĉiuflanken - ĝi estis nenie! Nu, ni antaŭvidis tion, kaj atendis, ke post du diurnoj ĝi lasos nin en trankvilo. Ĝuste tiel okazis. Kaj ni, estante certaj, ke ĝi forkuris, ĉesis esti daŭre singardaj pro ĝi - fuĝante, ni ja havis sufiĉe da aliaj zorgoj ...
Kaj jen mia kamarado diras al mi: „Maksim, rampu por preni akvon, ĝis la rivero Vjatka ...”
Rektiĝi, memkompreneble, tie ne eblis, ĉar ĉio estis gvatata kaj kontrolata de tiuj, kiuj serĉis nin. Pro tio ni povis nur rampe moviĝi. En kazo de fuĝoj la tuta tajgo estas dividita je kvadratoj, kiel ŝaktabulo, kaj ĉiu kvadrato estas trakribrata kaj mitrale trapafata. Ĉiupaŝe vin povas atendi embusko. Kaj ni tion konsciis.
Ĝis nun ni ne havis okazon por havigi al ni iom da akvo, ĉar nian tutan atenton okupis tiu damna linko, kiu minacis nin. Ni estis malsategaj kaj soifis. Por ne perdi la ĝustan direkton, ni la tutan tempon ne tro malproksimiĝis de la rivero, kiu estis nia sola orientilo. Foje ni eĉ povis aŭdi ĝian bruon. Sed aliri la riverbordon estis tro danĝere, oni tuj kaptus nin. Tie, laŭlonge de la bordo de Vjatka insidis mitraletistoj, ĉie, ĉie, je cent kilometroj ĉirkaŭe atendis nin embusko.
Mi ekmoviĝis direkte al Vjatka, tien, de kie mi aŭdis la plaŭdadon de la rivero. Mi trovis flankan rojeton, trinkis el ĝi ĝis sensoifiĝo, poste plenigis gamelon per akvo kaj rerampis tien, kie mi lasis mian kamaradon. Kaj jen mi vidas - li kuŝas morta! La linko evidente sursaltis lin, tramordante lian kolan arterion. Onidire linkoj ĉiam tiel agas ... Verŝajne ĝi nur suĉas la sangon, ĉar homan karnon ĝi ne manĝas. Almenaŭ mi neniam aŭdis pri tio.
Nu, jen, mi rigardas: li kuŝas morta antaŭ mi, mia amiko, nenio ĉe li estas formordita, nenio formanĝita ... Aŭ, eble, tiu diabla besto aŭdis min reveni, kaj forkuris, postlasinte la kadavron ...
Kio nun? Tio estis la fino, la definitiva fino de nia fuĝo. Ĉu mi vagu sola tra la tajgo? Neeble! La linko baldaŭ mortigus min same kiel ĝi hodiaŭ mortigis mian amikon. Per kio mi defendu min? Male la mitraletistoj: ili ĉiuj surhavas - defendocele kontraŭ linkoj - specialajn kuprajn kaskojn kun kresto kiel ĉe koko. La krestoj konsistas el akraj tranĉiloj. Do salti sur iliajn ŝultrojn estas vivdanĝere por la linko.
Rigardante lin, mian mortan kunulon, mi pensis: longan kaj danĝeran vojon ni faris kune, ni tiom suferis, kaj nun restas al mi nur unu eliro: kapitulaco. Sole iri tra la tajgo ne eblas!
Fakte, preskaŭ tiel okazis al mi poste. Por ne resti en la danĝera arbarego, mi iris laŭ la bordo de Vjatka. Mi foriris ne tre malproksimen.
„Haltu!..” ekkriis al mi mitraletisto el embusko. Mi haltis. „Kie estas la dua?”
Mi diris:
„Linko mortmordis lin ...”
„Kiu linko?! ... Ci mem formanĝis lin! Kion ci do manĝis dum la tuta tempo?”
„Nenion ... preskaŭ nenion ...” respondis mi, „Foje berojn, se estis iuj sur nia vojo, foje krudajn fungojn ...”
„Ci mensogaĉas! ... Iru ni tuj! Montru al ni, kie cia linko lin mortmordis?! ...”
Mi serĉis, serĉis ... ne povis trovi! Estas ja tajgo, arbardensaĵo, ĉu oni povas tie ion retrovi?
Ili ne volis kredi al mi, akuzante min pri kanibalismo. La soldatoj brutale batis min, tamen nun ili ne rajtis mortpafi min kaj reveni en la prizonejon sen klaraj pruvoj, ke la alia fuĝinto ne estis forkurinta kaj eble viva. Ili devigis min konduki ilin al la restaĵoj de mia kunfuĝinto. Mi devis nepre montri al ili la kadavron de mia kamarado.
Kaj jen duonmonaton ili trenis min tra la tajgo: mi devis serĉi tiun ĉi lokon ... Kaj la tutan tempon ili batis, batis, kruele bategis min ...
Finfine mi retrovis la rojeton, el kiu mi prenis la akvon kaj mem sattrinkis, kaj ne tro for de ĝi - la fatalan lokon: „Jen ...”
Li ankoraŭ kuŝis tie, mia amiko. La kadavro komencis jam putri, tamen estis klare videble, ke nenio de ĝi estis formanĝita aŭ fortranĉita - ĉiuj korpopartoj estis surloke. Kaj sur lia kolo - spuroj de linkaj dentoj. Nu, ili fotis lin, la mortinton, de ĉiuj flankoj.
„Kaj tiun ne mortpafu,” diris la oficiro, montrante al mi. „Ni bezonos lin dum la juĝesplorado kaj proceso, kiel atestanton, ke vere linko mortigis la duan fuĝinton ...”
Pro tio mi restis viva kaj denove estas ĉi tie, en la prizona karcero ... – finis sian rakonton Maksim.
Dmitrij CIBULEVSKIJ
Monato 2002/11
„... Kaj peza metala pordo brufermiĝis malantaŭ li” – mi finlegis la verkon kaj ekkunmetis ĉiujn dismetitajn surtable paperojn kun la printita teksto.
Ekregis la silento.
„Mi petas la aŭtoron ne ofendiĝi. Al mi tre plaĉis la verko.” Tiel komencis sian parolon mezaĝa viro, kiu jam verkis plurajn romanojn kaj estis konsiderata eminenta verkisto. „Estas bone prezentitaj ne nur la ĉefaj herooj, sed ankaŭ la duagradaj. Mi plezure atentis la priskribon de la naturo. Tiel ĝin prezenti povas aŭ vera specialisto, aŭ persono, kiu ‚amikas’ kun ĝi, ofte ĝin vizitas ĉu turisme, ĉu por kolekti fungojn, ĉu simple por ripoze promenadi. Sed al mi ŝajnas, ke la verko kvazaŭ ne estas finita. Mi persone la finon de la verko ne eksentis. Ĉu la aŭtoro ne emas ĝin daŭrigi?”
„Jes, jes”, aldone enmiksiĝis tre juna viro, kiu, ŝajne, simple emis ion diri. „En la verko la eventoj evoluis tre malrapide, sed jam preskaŭ fine estis sentebla tuja finalo. Kvazaŭ la aŭtoro ne havis tempon por pli bone pripensi ion por la finaj paŝoj.”
Komencis paroli iu jam ne juna virino, kiu ŝajne tute hazarde trafis en tiun kompanion:
„Mi ne estas specialisto pri literaturo, sed mi bone orientiĝas en medicinaj aferoj. Ie en la teksto mi rimarkis jenan frazon: ‚Bonvolu doni vian manon, mi kontrolos la pulson ... La pulso estas en normo. Ĉu vi mezuris la temperaturon? - Jes, ĝi estas 38,4 ...’ Permesu ekspliki. Se la temperaturo plialtiĝas je unu grado, la pulso hastiĝas je 10 korbatoj. Ĉiuokaze la koro faras 94 - 100 korbatojn (se la temperaturo estas 38,4 - 39,0). Mi uzus 96 korbatojn. En normo la koro faras 70 - 80 korbatojn. La kuracistoj skribas ĉiam parnombran kvanton da korbatoj: 72, 80, 96, 120 ... Laŭ mia opinio, la teksto multon gajnus ankaŭ dank' al medicine kompetenta teksto.”
Maljuna kalva, sed ege samtempe fama verkisto ne restis flanke de la pridiskuto:
„Mi ... komprenas emon de la aŭtoro sin prezenti. Tion vi sukcesis. Mi konsentas kun la antaŭe parolintoj – la verko ne estas malbona. Sed mi volus atentigi – bonvolu uzi laŭeble pli da vortoj. Sufiĉe ofte mi aŭdis en la teksto la ripetadon de la samaj vortoj, samaj esprimoj. Serĉu sinonimojn ... Tio prezentus la verkon en multe pli bona varianto. Pli ofte rigardu diversajn vortarojn ... Krome, mi ĉiam negative rilatas al fiaj frazoj en teksto, en ajna teksto. Ofte tiujn oni metas simple por iom longigi la verkon. Ankaŭ ĉe vi mi rimarkis interesajn ‚perlojn’. Mi speciale aŭskultas legadon kun krajono enmane. Do, kiel eblas kompreni:”
„... lamante ekiraĉis al la fenestro ...”,
„La hundo rigardis al la viro kun granda miro ...”,
„Kun fia rideto ŝi respondis rifuze ... ”,
„Amaraj sentoj post dolĉa vespermanĝo ... ”,
Mi supozas, tiujn frazojn nepre necesas eviti, anstataŭigi per iaj aliaj. De tio la verko nur gajnos.
„Kaj al mi ŝajnas”, daŭrigis la parolon relative juna virino, kiu plejparte estis fama pro siaj versoj, „en la verko abundas enlitaj momentoj. Mi komprenas, ke nun tiel nomata cenzuro kaj cenzuristoj ne plu estas, sed necesas ja ankaŭ iajn elementajn normojn de moralo regi. Per niaj verkoj ni edukas ankaŭ nian junularan, junan generacion.”
„Multe ili bezonas nian literaturon”, replikis alia neaĝa virino. „Kie vi vidis nun vere legantan junularon? Ili ne legas eĉ klasikan literaturon, ne legas eĉ tion, kion ili devas legi laŭ lernejaj programoj ...”
„Ne, ne. Temas eĉ ne tiom pri la enlitaj momentoj, kiel pri ties prezento. Kvazaŭ la aŭtoro ... ” alia ne tiom juna virino svingis sian brakon.
„Min iom mirigas la pacienca ‚kunvivado’ de perfekta prezentita bildo de amsentoj, kiujn bone prilumis la aŭtoro preskaŭ komence de la verko, kaj la supre menciitaj enlitaj momentoj. Estus bone rerigardi kaj renormigi tion. Kompreneble, ni povas nur rekomendi ...”
„Do, bone”, kvazaŭ sumigis la pridiskuton eble la plej aĝa el la ĉeestantoj, vere eminenta literaturisto, ĉefe famiĝinta pro siaj prozaj verkoj, iasence „patriarko” de la landa literaturo. „Mi atente aŭskultis ĉies parolojn kaj provos fari ian konkludon. Mi opinias, ke povas esti, ke ĉiuj parolintoj pravas. Sed tutegale tio estas nur personaj opinioj de la parolintoj. Entute ni povas juĝi, ĉu bonas aŭ malbonas la verko, nur kiam la legantoj disaĉetados la librojn. Kaj laŭ poste aperontaj recenzoj. Certe, la saĝaj ...”