Noveloj - Monato 2001

Reen al ĉiuj noveloj


La peko de Ros

Julian Modest

Monato 2001/01

Estis la mezo de septembro. Friska vento lulis la branĉojn de la la arboj en la parko. Ros sidis sur benko kaj rigardis al la infanludejo, kie ludis ŝia kvarjaraĝa filineto Irena. Akra maltrankvilo turmentis Roson. Ĝi similis al birdo, kiu subite enflugis en ĉambron, freneze batas sin kontraŭ la murojn kaj ne povas trafi la malfermitan fenestron por elflugi denove libere eksteren. Ĉivespere la najbaroj, familio Mason, invitis Roson kaj ŝian edzon al vespermanĝo. Morgaŭ Emil, la filo de gesinjoroj Mason, iros soldatservi.

Ros kaj ŝia edzo nepre devis akcepti la inviton. Ili ne povis rifuzi. Plurjara amikeco ligis la du najbarajn familiojn, sed la koro de Ros timtremis, kaj ŝi ne sciis, kiel ŝi eltenos la vespermanĝon, dum kiu estos enuaj ŝercoj, malspritaj anekdotoj, superflua babilo. Sinjoro Mason kaj Gabriel, la edzo de Ros, iom ebriiĝos kaj Emil certe dum la tuta vespermanĝo profunde kaj silente fiksrigardos ŝin kaj tion nepre rimarkos ĉiuj ĉe la tablo. Teruro ŝin obsedis, ĉar Ros sciis, ke la alkoholaĵo estas malbona konsilanto kaj neniu povas antaŭvidi kiel agos homo sub la influo de la alkoholaĵo. Emil estis bona kaj serioza knabo, sed morgaŭ li forveturos malproksimen kaj dum unu jaro li estos for de la gepatroj, de parencoj, de amikoj. Povus okazi, ke ĉivespere li faros ion nepripensitan, kio estos fatala por Ros, por Emil mem kaj liaj gepatroj.

Nun Ros profunde bedaŭris, sed jam estis tre malfrue kaj nenion oni povis ŝanĝi. La vivo ne estas filmo. Ne eblas returni la bendon aŭ reĝisori denove iun epizodon, kiu estis fuŝe ludita aŭ kiu povus konfuzi la sekvajn epizodojn. Iuj diris, ke ni mem reĝisoras nian vivon, sed Ros ne kredis tion. Ŝi estis konvinkita, ke la homo agas laŭ ies ekstera volo kaj multfoje oni ne konscias kial agi iel aŭ aliel. Kio igas nin fari ian aŭ alian paŝon en la vivo, malgraŭ ke ni ĉiam bone pripensas niajn agojn? Aŭ eble Ros mem estis malbona reĝisoro de sia vivo.

Irena kuris, senzorge ludis kun la aliaj infanoj. Ros rigardis, sed kvazaŭ ne vidus ŝin. Irena estis la plej kara estaĵo en la vivo de Ros. Ros ne deziris amarigi ŝian infanecon, sed ŝi ne povis eĉ konjekti, kio surprizos ŝin ĉivespere dum la vespermanĝo ĉe familio Mason. Jes, Ros bedaŭris, kvankam ŝi bone sciis, ke estas tre malfrue.

Antaŭ unu jaro jam de la unua momento ŝi estis maltrankvila, sed io pli forta kaj pli potenca subpremis ŝian maltrankvilon. Nun la timo en ŝi vekiĝis kaj kiel raba falko terurigis ŝin. Ros ne deziris detrui sian familian vivon, ne deziris malbonigi la rilatojn kun la familio Mason, nek ĉagreniĝi Emilon. Nun ŝi vidas sin sur rando de abismo, al kies fundo ŝi baldaŭ ekflugos.

Ĉio komenciĝis pasintjare en iu trankvila septembra tago, kiun Ros neniam forgesos. La lernojaro ĵus estis komencita kaj la patrino de Emil, Natalia, petis Roson veki Emilon, por ke li ne malfruiĝu al la lernejo. Ros bone memoris, ke tiam ŝi kuiris ion en la kuirejo, kiam ĉe la pordo sonorigis Natalia. Ros afable invitis ŝin en la loĝejon. Ili estis tre bonaj najbarinoj kaj amikinoj. Ofte ili renkontiĝis, trinkis kafon kaj babilis. Natalia estis flegistino en la urba malsanulejo. Ros ne laboris kaj zorgis pri sia filino. Ankaŭ la edzoj de Natalia kaj Ros estis bonaj amikoj kaj plurfoje helpis unu al alia. La edzo de Natalia estis inĝeniero kaj de Ros - taksiŝoforo.

„Ros, pardonu min", petis ŝin Natalia. "Morgaŭ Emil devos esti pli frue en la lernejo. Mi iros al la laborejo antaŭ li. Petro oficvojaĝas kaj revenos malfrue vespere. Ĉu vi povus veki Emilon? Mi donos al vi la ŝlosilon de nia loĝejo. Emil jam estas en la lasta klaso de la gimnazio, sed li ankoraŭ ne povas vekiĝi sola matene. Kiam li dormas, nek vekhorloĝon, nek sonorilon li aŭdas."

"Senprobleme. Tio estas tre facila. Mi vekos lin, eĉ kafon mi kuiros por li,” konsentis Ros ridete.

„Mi kore dankas, kara. Ja, mi ege timis, ke li malfruos morgaŭ matene."

La sekvan tagon Ros vekiĝis frumatene. Gabriel, la edzo, ekiris al la laborejo. Ros kuiris kafon kaj iris en la loĝejon de la najbaroj Mason. Trankvile ŝi malfermis la pordon de la ĉambro kaj lasis la pleton kun la kafo sur la skribotablo. Poste ŝi atente proksimiĝis al la lito de Emil. La knabo dormis profunde kaj trankvile. Eble la vekhorloĝo delonge jam sonoris, sed Emil tute ĝin ne aŭdis. Ros klinis sin super Emil kaj ekis tuŝi lin. Subite ŝajnis al ŝi, ke nun unuan fojon ŝi vidis lin. Emil havis nigran buklan hararon, altan frunton kaj delikatajn brovojn, similajn al du hirundflugiloj, kiuj tuj ekmoviĝos kaj ekflugos. Lia nazo estis rekta, iomete akra kaj liaj malfermitaj lipoj tre sentemaj. Emil dormis nuda ĝis la lumbo. De lia tuta korpo radiis freŝeco, energio, forto. Ĝis nun Ros eĉ ne supozis, ke Emil ne plu estas knabo, sed jam juna kaj matura viro, sana, forta kaj belega.

Ŝia mano nevole etendiĝis al la frunto de la dormanta junulo kaj ŝi tenere lin karesis. Emil tamen ne eksentis la mantuŝon kaj ne vekiĝis. Ros denove lin karesis, sed vane. Ĉiu ŝia tuŝo kvazaŭ varmigus ŝin. Ie profunde en ŝi ekfontis impeta kaj freneza torento, kiu ŝin trenis, tondris en ŝiaj oreloj kaj nebuligis ŝian rigardon. La bela trankvila vizaĝo de Emil logis ŝin kaj Ros ne povis deŝiri rigardon de li. Ŝi deziris tuj forkuri, sed ja ŝi promesis al Natalia veki lin. Emil dolĉe kaj beate dormis. Tiam tute senkonscie Ros klinis sin kaj tenere kisis lian frunton. Emil lante malfermis okulojn kaj ekridetis. Ros neniam vidis tian mirindan sunrideton. Emil vere estis la plej ĉarma juna viro, kiun iam ŝi renkontis. Nun li mire ŝin rigardis kaj eble ne komprenis ĉu li vekiĝis aŭ ankoraŭ sonĝas. En lia rideto brilis kareco kaj sincero. Emil iom leviĝis de la lito, etendis brakon kaj karesis harojn de Ros, kiu ankoraŭ estis klinita super li. Ros ektremis, kvazaŭ tensio pasus tra ŝia tuta korpo. Ŝi instinkte provis deflankiĝi, sed ne sukcesis. Ŝiaj piedoj pezis kiel ŝtonoj. Emil eksentis, ke lia kareso plezurigis ŝin kaj lante li brakumis ŝin. Iliaj lipoj trovis unu la alian. Soifa longa kiso tremigis iliajn korpojn. Ros apenaŭ ne svenis. Antaŭ ŝiaj fermitaj okuloj estis nur la forta kaj muskola korpo de Emil. Ŝi image vidis liajn olivverdajn okulojn, kiuj kvazaŭ narkotus ŝin. Liaj sentemaj fingroj karesis ŝiajn harojn, lante glitis malsupren, karesis ŝiajn ŝultrojn, ŝian glatan dorson, koksojn, denove revenis al ŝia vizaĝo, al ŝiaj mamoj, kiuj iĝis pli kaj pli malmolaj kiel du maturaj pomoj, kaj poste al ŝia ventro, kiu pulsis kun la ritmo de ŝia koro. Infera fajro ŝin bruligis kaj Ros sentis, ke se tiu ĉi ludo daŭros ankoraŭ sekundojn, ŝi fandiĝos kiel neĝopilko en la varmaj manoj de Emil. „Mi amas vin” , flustris Emil. „Mi ĉiam amis vin, sed ĝis nun mi ne kuraĝis eĉ alrigardi vin." Ros ne aŭdis liajn vortojn. Liaj fingroj, polmoj, lipoj frenezigis ŝin. Ĉio en ŝi tremis kaj profunde neimagebla dolĉeco ŝin obsedis. Nun ŝi sentis sin en mirinda mondangulo, kaj la plezuro, kiun ŝi travivis, estis la plej bela kaj emocia en ŝia tuta vivo. Lante, kiel blanka mevflugilo, ŝia robo falis sur la plankon. Kvazaŭ sonĝe ŝi liberiĝis de mamzono kaj nuda ŝi kuŝis en la varman liton. Obsedis ŝin jubilo, ĝojo kaj ebrio, kvazaŭ du fortaj viraj brakoj tenere levus alten ŝin. Ros leĝere naĝis en la aero, simile al eta blanka plumo. Ŝi flugis supren, supren kaj de tie mire ŝi rigardis kio okazis kun ŝi malsupre, sur la lito.

Ros ne povis eĉ imagi kiel ĝis nun ŝi vivis. Kiel ŝi toleris la banalajn ŝercojn de sia edzo? Kiel ĉiuvespere ŝi renkontis lin,.preparis la vespermanĝon, verŝis brandon, faris salaton kaj poste laŭ la devigo kaj rutino ŝi kuŝis kun la edzo en la grincanta familia lito.

La ardantaj lipoj de Emil tuŝis ŝiajn brovojn, lipojn, orelojn. Tenere li flustris ion ege belan kaj mirindan. Lia voĉo sonis kiel melodio, kiel friska rojo, kiu ne ĉesas lirli en printempa frumateno. Ros neniam ĝis nun supozis, ke en tiu ĉi junulo estas tiom da tenero, energio kaj soifo. Emil estis nesatigebla. Li similis al homo, kiu dum tagoj vagis en dezerto kaj nun, kiam trovis akvon en friska oazo, li ne povas estingi sian soifon. Ju pli li trinkis, des pli forta kaj pli potenca li fariĝis. Ros bone komprenis, ŝi estas la fonto de la energio, kiu lin obsedis. Kaj tamen proksimiĝis la momento de la dolĉa laca fino. Iliaj korpoj falis ĝojaj kaj senmovaj kiel du persikoj maturaj, dolĉaromaj.

Kelkajn minutojn ili kuŝis feliĉaj kaj ebriaj de la dia nektaro. Kiam ili stariĝis, la kafo jam delonge estis malvarmiĝinta. Hodiaŭ Emil tro malfruis por la lernejo, sed Ros ne pensis pri tio.

***

Ilia mirinda travivaĵo ripetiĝis. Ros jam senpacience atendis la matenojn, kiam ŝi devis veki Emilon. Li vere kapablis frenezigi ŝin. Nur lia rigardo sufiĉis kaj Ros jam dronis en la profunda beata rivero de ebriiĝo kaj ĝuo. Ŝi sciis, ke tio, kion ili kaŝe faras, estas tre danĝera, sed Ros ne havis forton kontraŭstari. Ŝi sciis, ke ŝi kulpas. Ros estis dudektrijara kaj Emil nur deksepjara. Ja ŝi komencis la danĝeran ludon, sed eĉ por momento ŝi ne bedaŭris. Nun, kun Emil, ŝi travivis ion, kio neniam okazis kaj verŝajne ne plu okazos en ŝia vivo.

Ŝi edziniĝis al Gabriel relative juna kaj eble iom hazarde. Gabriel estis la unua viro en ŝia vivo kaj neniam ŝi intencis malfideli al li, tamen, kiam aperis Emil, ŝanĝiĝis ĉio. Ros ne meditis, kio okazos. Por ŝi pli gravis, ke Emil ekzistas.

Ofte, kiam Emil revenis de la lernejo, li eniris la loĝejon de Ros. En la fruaj posttagmezaj horoj, Gabriel kaj la gepatroj de Emil ankoraŭ ne revenis de la laborejoj. Irena, la filineto, dormis trankvile en la alia ĉambro, kaj Emil kaj Ros sidis en la kuirejo kaj longe konversaciis. Emil konfesis siajn planojn kaj revojn. Post la fino de la gimnazio li deziris studi. Li bedaŭris, ke pli frue li ne renkontis Roson. Ŝi nur ridetis al liaj fantaziaĵoj kaj ripetis:

„Kiel belege vi parolas. Se mi havus tempon, mi aŭskultus vin de mateno ĝis vespero.

”Ŝia rido kolerigis Emilon. Li deziris, ke ŝi kredu al li, kaj insistis, ke ĉio, kion li parolas, ege gravas, kaj malgraŭ ke li estas deksepjara, li rilatas al la vivo tre serioze kaj respondece.

Ilia ligo tamen iĝis tre komplika. Emil malbonigis siajn notojn en la lernejo. Li finis gimnazion, sed ne sukcesis ĉe la ekzamenoj en la universitato kaj ne iĝis studento, malgraŭ ke li ege deziris studi arkitekturon. Aŭtune li devis iĝi soldato. La penso, ke li eniros la kazernon kaj estos malproksime de Ros, teruris lin. Ĉiam, kiam li renkontis Roson, li ripetis, ke sen ŝi li ne povus vivi. Ros ridetis kaj provis klarigi, ke post la soldatservo Emil nepre estos studento kaj forgesos ŝin, sed Emil insistis kaj kelkajn tagojn antaŭ la ekiro al la kazerno li diris al ŝi:

„Mi ne plu kaŝos nian ligon! Al miaj gepatroj kaj al via edzo mi diros, ke mi amas vin kaj mi edziĝos al vi.”

Tiuj ĉi vortoj stuporigis Roson. Ŝi ne eltenis kaj komencis krii:

„Vi estas freneza. Vi ne scias kion vi parolas. Ĉiam vi diris, ke vi ne estas bubo, kaj nun vi agas kiel stulta bubo.”

Ŝiaj vortoj tamen ambiciigis lin, kaj firme li deklaris:

„Mi ne estas freneza, sed kuraĝa. Mi ne deziras plu kaŝi min. ĉiuj devas ekscii pri nia amo. La plej gravas, ke mi amas vin kaj vi min.”

Ros provis diversmaniere klarigi al li, ke li eraras, sed vane. Li estis obstina kiel infano, kiu insistas realigi sian deziron. Tio jam komencis maltrankviligi kaj teruri ŝin.

„Bone” , ŝi foje diris. „Faru kion vi deziras, sed vi bedaŭros. Se vi malkaŝos nian sekreton, vi perdos min por ĉiam. Mi forgesos vin. Se al iu vi diros ion, mi neos ĉion. Oni opinios vin freneza. Al vi neniu kredos. Oni kredos al mi. Mi havas familion. Neniam mi donis kialon por suspekto. Sed sciu, inter mi kaj vi tuj finiĝos ĉio!”

„Bone! Ni vidos!” minacis ŝin Emil. „Mi ne ŝercas!”

* * *

Nun Ros sidis en la parko kaj sencele gapis antaŭ si. Ĉu ĉivespere eksplodos la bombo, kiun ŝi mem ŝarĝis? Profunde en ŝia brusto ia ondo ĝue ŝin varmigis. Ja, estis iu viro, kiu pretas por ŝi fari la plej grandan kaj teruran frenezaĵon. Tamen ĉu Emil vere estos tiel kuraĝa?


Vetiha

Julian Modest

Monato 2001/02

Vesperiĝis. Venis la kvieta horo, en kiu la naturo, laca de la taga varmo, preparis sin ekdormi en la friska ĉirkaŭbrako de la somera nokto. Mi kaj Karlo sidis en eta kafejo en vilaĝo Kiten kaj trinkis malvarman bieron. Dum tiu somero, kiam ni ripozis ĉe la maro, ni ŝatis antaŭvespere trinki bieron en iu silenta kafejo, kie ne estis multaj homoj kaj ni povis trankvile babili. Ni ambaŭ ŝatis la malvarman bieron kaj la dolĉan babiladon dum la pigraj someraj antaŭvesperoj. Preter la kafejo pasis multaj homoj. Alflugis diverslingvaj vortoj, sed ni babilis kaj preskaŭ neniun ni rimarkis. La kaftabloj estis ekstere, sub la ombro de olda vitlaŭbo. De la maro blovis leĝera sala vento kaj agrable estis sidi kaj trinki la malvarman bieron.

Karlo lante levis sian plenan glason. en la helbluaj okuloj ekbrilis rideto. Mi konjektis, ke li rakontos ion interesan, kion eble al neniu ĝis nun li konfesis. Li trinkis el la glaso, reveme rigardis al la maro kaj mallaŭte ekparolis:

Tio okazis dum la terura jaro, kiam la bulgara registaro decidis ŝanĝi la nomojn de la turkoj, kiuj loĝas en Bulgario. Mi ne sciis kies estis tiu ĉi ideo, sed dum mallonga tempo ĉiuj turkoj devis havi bulgarajn nomojn. Tiam mi loĝis en malgranda urbo en la norda Bulgario, kie multaj loĝantoj estis turkoj. Mi laboris kiel pentristo en fabriko por modaj vestoj. Kiam oni komencis ŝanĝi la nomojn de la turkoj, la eta kaj trankvila urbo eksimilis al abelujo, plena de ekscititaj kaj koleraj abeloj. La turkoj komencis protesti kaj kontraŭstari al la perforta ŝanĝo de la nomoj. La urba administrantaro entreprenis reprezaliojn. Komenciĝis strataj bataloj kaj venĝoj. La bulgaroj kaj turkoj, kiuj dum lajaroj loĝis en amikeco kaj paco, nun ekstaris unuj kontraŭ la aliaj, kaj jam nenio povis pacigi ilin. En la urbeto iĝis terure kaj malsekure. Disvastiĝis famoj, ke la turkoj komencis sin venĝi al la bulgaroj. Oni parolis, ke vespere la turkoj embuskis kontraŭ la bulgaroj kaj ĵetis ilin en la riveron. La bulgaroj ne permesis al la turkoj trapasi la ĉefan placon de la urbeto. La malamo kreskis kaj densiĝis kiel hajlonubo kaj neniu povis eviti ĝin.

En la fabriko turkoj kaj bulgaroj daŭre laboris kune, sed jam ne konversaciis unuj kun aliaj. Tie la kudristinoj estis turkaj, kvietaj laboremaj virinoj, sed post la eksplodo de la eventoj, ili ŝanĝiĝis. En iliaj klinitaj malsupren rigardoj mi vidis malamon kaj ofendon. Antaŭe ili malmulte parolis sed nun eĉ vorton ne diris. En iliaj rigardoj kaj gestoj estis frido. Nun, kiam ili konversaciis unu kun alia, ili parolis nur turke, kvankam ili bone sciis, ke en la fabriko oni severe malpermesis paroli la turkan. Kiam mi pasis preter tiuj ĉi virinoj, kiuj klinis kapojn al la kudromaŝinoj, mi sentis min kulpa. Antaŭ tagoj ili rilatis al mi gaje kaj amike, sed nun ili rigardis min malame, malestime, kvazaŭ mi kulpus pri la decido de la registaro. Neniu el ili eĉ vorton diris al mi, kaj en iliaj okuloj mi vidis profundan kaj amaran doloron. Ili estis humiligitaj, primokitaj. Dum kelkaj semajnoj ili devis ŝanĝi siajn nomojn, kiujn ili ricevis en la tagoj de siaj naskoj. Dudek, tridek aŭ kvindek jarojn ili nomiĝas Fariha, Fatemeh aŭ Svediye kaj nun ili devis nomiĝi Maria, Anna aŭ Viktoria. Por ili, por ilia kredo tio estis nekomprenebla, netolerebla, ofenda. Tiuj, kiuj rezignis ŝanĝi siajn nomojn, devis tuj forlasi Bulgarion, forveturi al Turkio kaj lasi ĉi tie siajn domojn, posedaĵojn, parencojn, konatojn. Ilia tragedio estis granda, sed per nenio mi povis helpi al ili. Silente mi observis ilin. Mi vidis iliajn turmentojn, sed mi ne kuraĝis eĉ unu bonan aŭ amikan vorton diri al ili, malgraŭ ke mi sciis, ke en tiu ĉi momento mi devis trovi forton kaj kuraĝon diri al ili nur unu varman vorton aŭ amike ekrideti kiel ĉiun matenon antaŭe, kiam, veninte en la fabrikon,mi ridete renkontis ilin.

Sed iun matenon okazis io, kio igis min ektremi. Mi eniris la ejon, kie laboris ĉirkaŭ dudek virinoj. Regis silento. Nur la kudromaŝinoj monotone krakis. Mi pasis preter la kudromaŝinoj kaj mi rigardis la robojn, kiujn la kudristinoj kudris nun. Neniu el la virinoj levis kapon por alrigardi min. Mi estis kvazaŭ nevidebla. Tamen, kiam mi atingis la lastan kudromaŝinon en la vico, mi rimarkis, ke la junulino, kiu kudris per ĝi iomete levis sian kapon kaj ekridetis al mi. Mi ne kredis, mi opiniis, ke nur tiel ŝajnas al mi, sed mi ne kuraĝis alrigardi ŝin. Mi sentis, ke la aliaj kudristinoj atente sekvas ĉiun mian paŝon kaj ĉiun mian movon, malgraŭ ke ŝajne ili ne rigardas min. Mi daŭre paŝis malrapide kaj mi meditis maltrankvile: ĉu tiu ĉi junulino vere ekridetis al mi? Mi bone konis ŝin. Ŝi nomiĝis Vetiha kaj en bulgara ŝia nomo signifas „kun multe da amo". Vetiha eble estis dudekjara kaj nur antaŭ tri monatoj ŝi komencis labori en la fabriko. Ŝi estis gaja junulino kun kaŝtankoloraj haroj, malhelaj okuloj, similaj al du profundaj putoj. Io enigma kaj alloga estis en ŝia rideto kaj en ŝia mola varma rigardo. Antaŭe mi kutimis iom ŝerce babili kun ŝi, sed jam de monatoj mi ne kuraĝis eĉ alrigardi ŝin.

Dum la tuta tago nevole mi meditis pri ŝia subita enigma rideto kaj daŭre mi demandis min, ĉu ĝi estis hazarda. La sekvan tagon ĉio estis pli klara kaj nedubinda. Vetiha vere ekridetis al mi. Ŝi sola, inter ĉiuj inoj, kiuj laboris en la vasta ejo, kvazaŭ dezirus diri al mi, ke mi ne kulpas pri tio, kio okazis, kaj ni devas resti geamikoj kaj gekolegoj. Preskaŭ la samon mi dezirus diri al Vetiha, sed mi sciis, ke se mi alparolus ŝin, la aliaj virinoj forpelos ŝin el sia komunumo. Neniam ili pardonos ŝin, ke ŝi parolis kun bulgaro. Mi bone sciis, ke inter mi kaj Vetiha jam estis alta muro, kaj ne eblis ĝin neniigi.

La tagoj pasis, tamen la psikozo en la urbo ne ĉesis. Sur la stratoj videblis armitaj soldatoj kaj policanoj. Oni diris, ke la turkoj pafmortigis policanon. Tial en la urbon venis policanoj de aliaj urboj por zorgi pri la ordo kaj trankvilo ĉi tie. La pafmortigo de la policano estis nur famo, kiu celis veki en la bulgaroj malamon kontraŭ la turkoj.

La bulgaroj jam kutimis aĉeti de apartaj vendejoj, viziti apartajn kafejojn. La turkoj aĉetis de aliaj vendejoj kaj vizitis aliajn kafejojn en alia parto de la urbo. Oni ne permesis al la turkoj kolektiĝi kaj renkontiĝi sur la stratoj aŭ en la kafejoj.

De mateno ĝis vespero sur la stratoj videblis kamionoj kaj aŭtoj kun pakaĵoj, kun olduloj kaj infanoj, kiuj ekveturis al la suda limo de la lando. La turkaj familioj vendis malkare siajn domojn kaj forkuris. Multaj el ili ne prenis eĉ la plej necesajn aĵojn kaj lasis ĉi tie sian meblaron kaj ĉion, kion ili havis. La urbeto, kiu antaŭ monato estis trankvila kaj gaja, nun similis al dezerta urbo, tra kiu pasis pesto. De ĉie gvatis timo kaj prema senespero. La stratoj estis senhomaj, turpaj, la kafejoj malplenaj kaj neniu kuraĝis eniri en ilin, kvazaŭ tie eksplodus bombo.

En iu varma julia posttagmezo mi iris en la poŝtejon sendi leteron. Kiam mi eliris, iu rapide proksimiĝis al mi kaj eta ina mano ŝovis noteton en mian poŝon de la jako. Granda nigra tuko volvis la kapon de la virino. Videblis nur ŝiaj okuloj kaj laŭ la rapida irmaniero mi tuj devenis, ke ŝi estas Vetiha. Mi daŭrigis la vojon al mia domo sen elpreni la noteton, ĉar eblis, ke iu estis vidinta nin.

Nur kiam mi eniris la ĉambron, mi elprenis la noteton kaj tralegis ĝin: „ĉi-vespere je la oka horo mi venos en vian domon. Atendu min."

Mi ektremis. Neniam mi supozis, ke Vetiha kuraĝas tiel malprudente agi. Eĉ mi tute ne povis klarigi al mi kio igis ŝin fari tion. ĉu ŝi kaŝe amis min? Vere mi estis juna, fraŭlo, sed mi havis fianĉinon, kiu loĝis kaj studis en la ĉefurbo kaj ĉiun sabaton kaj dimanĉon mi veturis al Sofio por esti kun ŝi.

La noteto de Vetiha ĝojigis kaj maltrankviligis min. Mi tre bone sciis kio okazos, se iu el la parencoj de Vetiha ekscius, ke ŝi kaŝe gastis al mi. Ŝia patro kaj fratoj certe tuj mortigos ŝin. Iliaj moralo kaj familiaj leĝoj permesis tion. Eĉ ili min mortigos. La venĝo trafos min sendepende de tio kie mi troviĝas. Mi ne povis esperi indulgon. Mi miris. Kia estis la kialo pro la freneziĝo de Vetiha? Ĉu nekonfesita amo?

Mi fermis min en la domo kaj maltrankvile atendis la proksimiĝon de la oka horo. Mi loĝis sola en eta domo, proksime al la gimnazio. Mi sidis en la ĉambro, kvazaŭ sur dornoj kaj ofte oftege gvatis tra la fenestro de kie videblis la korto, la korta pordo kaj la strato. Mi eĉ ne kuraĝis ŝalti la radioricevilon. En la tuta domo regis tombeja silento, kvazaŭ ĉiuj mebloj senmove atendis ion teruran. La minutoj ege malrapide pasis kaj la horloĝmontriloj apenaŭ proksimiĝis al la oka.

Ĝuste je la oka, kiam jam komencis iom krepuskiĝi, malhela ombro rapide enŝteliĝis tra la korta pordo. La pordo apenaŭ ekgrincis, la ombro kure trapasis la korton kaj post sekundoj mi aŭdis, ke la pordo de la domo, kiu ne estis ŝlosita, malfermIgis.

Vetiha ekstaris antaŭ mi en la ĉambro. De la kapo ĝis Ia piedoj ŝi estis en nigraj vestoj. Nigra tuko volvis ŝian kapon kaj nur ŝiaj malhelaj okuloj videblis. Ŝi surhavis nigran sakpantalonon kaj neniu povis supozi, ke sub tiuj ĉi vestoj kaŝas sin junulino. Mi silentis kaj ne sciis kion fari. Per abrupta movo Vetiha forprenis la kaptukon kaj ĵetis ĝin sur la plankon. Kvazaŭ ŝi liberiĝus de io nenecesa, peza, kio ŝin sufokis. Ŝiaj grandaj humidaj okuloj fiksrigardis min kaj nesenteble mi dronis en ilia profundeco. Obtuze mi sukcesis ekflustri:

- „Vetiha... "

Ŝi proksimiĝis al mi kaj diris:

- ..Delonge mi devis veni. Miaj patro, frato kaj patrino rezignis ŝanĝi siajn nomojn... Post semajno ni forveturos al Turkio. Pentru min por rememoro.”

En ŝiaj vortoj estis peto, amaro kaj doloro.

- „Kiam?” - mi demandis.

- „Nun.”

- „Tamen.”

- „Nun!” - ŝi ripetis firme.

Ŝia rigardo sparke brilis kaj mi ne povis kontraŭstari.

- „Bone” - mi konsentis. - ..Sidiĝu ĉi tie, ĉe la tablo.”

Mi preparis la stativon, la paperon, la krajonojn kaj ekstaris antaŭ ŝi. Atente mi ekrigardis ŝian blankan kiel lakton vizaĝon. Ŝajnis al mi, ke nun unuan fojon mi vidas ŝin. Mi ne supozis, ke ŝi tiel belas. Ŝiaj vizaĝtrajtoj estis molaj kaj teneraj. Ŝiaj lipoj similis al framboj, maturaj, sukoplenaj. Se mi kisus ilin, ili tuj krevigus kaj sorĉa nektaro fluus el ili. ŝiaj brovoj estis maldikaj, iom kurbigitaj. ili preskaŭ tanĝis unu la alian kaj similis al fajnaj filigranoj. Sia nazo estis eta kaj rekta. Talenta skulptisto kvazaŭ ĉizus ĝin. Tamen la plej allogaj estis ŝiaj okuloj, grandaj, malhelaj. Mi ne povis ŝiri mian rigardon de ili. Nun el ili radiis decidemo, kuraĝo, tenero, varmo kaj amo. Tiuj ĉi okuloj, kiuj eble longe kaj kaŝe observis min, nun havis kuraĝon alrigardi min rekte kaj klare. Tiuj ĉi okuloj aspiris min, deziris min. La krajono en miaj fingroj ektremis.

Mi rigardis ŝin, penetris en ĉiun ŝian vizaĝtrajton kaj arde deziris pentri la plej belan portreton en mia vivo. Mi deziris montri al Vetiha, ke mi estas vera pentristo, ke ŝia beleco ekvivos sur la papero kaj kiu vidos ŝian portreton restos ravita kiel mi nun, kiu staras antaŭ ŝi. Vetiha mirigis min per sia kuraĝo kaj decidemo. Mi neniam supozis, ke en tiu ĉi fragila tenera junulino estas tiom da forto kaj volo. Verŝajne mi mem neniam estos tiel kuraĝa kiel ŝi. En mia portreto mi deziris montri ŝian firmecon. Ja, Vetiha estis preta venki ĉiujn obstaklojn por realigi sian celon. En la portreto mi emfazis la kuraĝon de Ja fragila Vetiha. Mi pentris la faldetojn ĉe ŝiaj lipoj, kiuj montris ŝian obstinan karakteron. Mi pentris la fajrerojn en ŝiaj esprimplenaj okuloj.

Mi aspiris Vetihan per mia konscio kaj korpo. Mi sentis, ke post ŝia forveturo, mi ne povus plu vivi. Mi pentris kaj pli kaj pli profundiĝis en la pentrado. De tempo al tempo Vetiha alrigardis min esploreme. Ŝi sidis trankvile kaj aspektis iom revema. Eble ŝi meditis pri la estonteco, kiu ŝin atendis. Aŭ eble ŝi rememoris nian urbeton, kie ŝi naskiĝis kaj loĝis. Ĉi tie restos ŝiaj amikinoj kaj konatinoj. Ŝi adiaŭos siajn travivaĵojn kaj rememorojn.

Unu ludema buklo de ŝia kaŝtankolora hararo falis sur ŝian glatan frunton kaj ĵetis sur ĝin etan ombron. Nun mi pentris tiun ĉi buklon kaj la apenaŭ videblan ombron sur la frunto. La tempo pasis. Mi maltrankviliĝis, sed Vetiha aspektis kontenta kaj feliĉa. Malofte la feliĉo povus tiel lumigi la okulojn - meditis mi. Ankoraŭ iomete kaj la portreto estos preta. Mi faris la lastajn korektojn. Mi sentis min laca, kvazaŭ mi plenumus malfacilan pezan laboron.

- „Jen ĝi estas preta" - flustris mi.

Vetiha stariĝis malrapide de la seĝo, proksimiĝis al mi kaj alrigardis la portreton.

- „Mirinde” - diris ŝi.

Poste subite ŝi brakumis kaj kisis min. Ŝiaj lipoj bruligis min.

- „Mi amas vin, ĉiam mi amis vin...”

- flustris ŝi.

El ŝiaj okuloj ruliĝis larmoj kiel pezaj pluvaj gutoj.

- ..Vetiha, ankaŭ mi amas vin, sed vi komprenas... ne eblas..."

- „Jes” - ŝi alrigardas min.

La ĝojo, kiu brilis en ŝiaj okuloj, dum mi pentris ŝin, nun malheliĝis, ŝi bone komprenis: La amo inter ni ne estas ebla. Por ŝi alia vojo ne ekzistas. La sola vojo gvidis al Turkio. Vetiha denove brakumis min kaj singultis. 5 ŝia kapo kuŝis sur mia ŝultro. Nenion mi povis diri al ŝi kaj mi nur ripetis:

- „Vetiha, Vetiha..."

Ŝi malrapide levis la kapon, viŝis la larmojn kaj gestis al la portreto.

- „Ne” - diris mi. - „Se vi prenos kaj portos ĝin hejme, via patro mortigos vin. ĉu vi scias kio signifas tion? Via kredo ne permesas al fremda viro vidi viajn okulojn, kio okazos kiam via patro ekscios, ke iu pentris vin. La portreto restos ĉi tie. Ĝi kaj mi atendos vin reveni."

Vetiha denove ekploris, sed mi estis firma. Ŝi volvis sian kapon per la longa nigra tuko kaj paŝis al la pordo.

- ..Adiaŭ” - diris ŝi. Ĝi estis ŝia lasta vorto.

Vetiha eliris kiel ombro kaj fandiĝis en la mallumon, kvazaŭ neniam ŝi estus ĉi tie.

Karlo eksilentis. Jam tute vesperiĝis. En la kafejo, kie ni sidis, restis malmultaj homoj. La zumo de la strato delonge silentiĝis. De la maro alflugis friska, tikla vento, kiu odoris je salo, fiŝoj kaj algoj.

La jaroj pasis, sed plu nenion mi eksciis pri Vetiha. Nur la portreto restis por memorigi al mi, ke tio, okazis ne estas sonĝo.


El la atesto de Mustafao Vanesavir', submastro

Higinio García

Monato 2001/03

dum laborkunveno por persona kreskado de mezaj kadroj la lOan de laboralo

Ĝuste: kvazaŭ diulo en sia mistika migdalo. Stefankarlo ĉiam ŝajnis al mi dio, kiam li sidis ĉe sia skribotablo, kadrita de la alta dorsapogilo de lia fotelo, milde lumigata de la ovala fenestro malantaŭ li. Li estis ĉirkaŭata de l' fumoj de sia pipo, kiuj dancis, oni dirus, laŭ la mallaŭta klasika etosmuziko. Li ĉiam estas ĉirkaŭata de etosmuziko, klasika kaj mallaŭta. Kaj de 1 ’ fumoj de sia pipo. Tio helpas al li sin koncentri kaj aktive aŭskulti. Li plaĉe ridetis, sed ne parolis al mi. Li, laŭkutime, aktive aŭskultis, ĉar li sentis ke mi bezonis esprimi min. Tio estis la vero, kaj mi malkovris al li ĉiujn miajn emociojn. Mi diris al li:

„Mi sentas ke se mi dirus al ŝi ke ŝi foriru, ŝi foriros, kaj ŝi neniam revenos. Sed mi neniam tion diros al ŝi. ĉar mi estas alkroĉita al ŝi, mi bezonas ŝin tiom, kiom ŝi bezonas mian vivsukon, mian vivon, ĉu vi scias, Stefankarlo? Ŝi ne havas propran vivon. Ŝi estas vampirino. Ĉu vi scias ke ŝi vivas elsuĉante, krom la sango, la ĝojon kaj la vivenergion de la aliaj? Kaj nun, mi ne scias kiel akumuli sufiĉe da energio por nutri tiun frenezon mian nutri ŝin ”.

Li, Stefankarlo, kun tiu saĝeco kiun li havas, elpompis fumon el sia pipo - kaj mi, malpie, mi tion konfesas al vi, malpie mi esperis ke ĝi estos estingita. Vane. Stefankarlo divenis miajn pensojn - kaj triumfe lanĉis zeniten iujn fumcirkletojn.

„Ne, Mustafao Vanesavir ’ ” , tion li diris al mi, „mia pipo ne estingiĝis. Fakte, ĝi estingiĝas nur kiam la tuta tabako jam forbrulis. Evidente, necesas ami sian pipon kaj bone scii kiel ĝin fumi... ”

Jam, nur rigardante la fumon, mi iĝis pli paca, pli serena. Kia mistero enestas en tiu pipo kiun Stefankarlo nur unufoje ekbruligas, kaj tamen ĉiam kaŝe brulas? Stefankarlo ankaŭ divenis kion mi demandas al mi mem. Li akomodiĝis plenigante la tutan fotelon (li ĉiam akomodiĝas por diri ion gravan, mi bone konas lin).

„...Kiel necesas ami kaj funde koni virinojn", li diris al mi, „se oni ne volas ke la amo estingiĝu. Jes. Vanesa suferigas vin. Sed, se ni pozitivizu la aferon, tio montras ke ŝi ne estas indiferenta por vi. Ke vi amas ŝin. Ke ŝi amas vin. Ke amo, eĉ senfume, brulas ”.

„Ĉu min? Ke ŝi amas min?” , tion mi demandis al li.

"Evidente. Ĉu ŝi ne ĉiufoje revenas? ĉu ŝi ne ĉiam rakontas al vi kun kiu ŝi estis kaj kion ŝi faris dum siaj eskapoj? ĉu tio ne montras ke, funde, vi estas ŝia plej intima komplico? Nur, vi havas tro varman sangon, kiu facile bolas: sangon de ĉasisto karnovora. Manĝu terpomojn kaj evitu viandon, ĉu vi scias ke Adam Smith asertis ke irlandaj junulinoj bonfartas fizike kaj anime ĉar ili sin nutras precipe per terpomoj? Kaj meditu, ĉu oni jam donis al vi mantron? Kredu min, Mustafao, ne divorcu. Ŝi ne meritas tion. Ni ĉiuj en la Departemento amas kaj ŝatas ŝin. Kaj ni ĉiuj ĵaluzas vin, ĉar ni scias kiom ŝi povas esti oferema kaj sindona” , tion li respondis al mi.

Stefankarlo pivotigis sian grandan fotelon, turnis al mi la dorson, kaj koncentriĝis en sia komputilo, por lasi al mi la tempon (mi bone konas lin) konscii miajn emociojn. Tiam, mi sentis kiom mi amas mian direktoron, mian amikon. Ne, ne kiel oni amas virinon, ne konfuzu ĉion. Ne kiel mi amas Vanesan. Kaj jes, mi amas Vanesan. Sed tio estas komplementa amo. Masklo kaj ino. Pozitivo kaj negativo. Jango kaj jino. Oni suferas kaj suferigas per tiaj altiroj. Kontraŭe, mi amas Stefankarlon per natura vibrado, per natura pozitiva kunvibrado inter mi kaj li. Per identigo. Mi bezonas lin kiel membro la korpon, kiel ero la tuton.

Mi jam sentis tion - ne ekzakte tion, sed ion iel kvazaŭ ion tian - antaŭlonge, en la Lernejo, dum Meditado, per la mantro kiun la guruo donis al mi: «imu-uri” (kiel sciis Stefankarlo ke mi havas mantron?). Kvankam ne estis necese, la guruo, kiu estis tre klera viro, diris al mi ke tio, en la antikva usona, signifas „Mi estas vi, vi estas mi(l)”. Nun, tiu mantro plene sencas. Oni povas diri ke mi kaj Stefankarlo havas la samajn emociojn, la saman manieron vidi la mondon... kvazaŭ mi kaj li estus du korpopartoj de unu sama estaĵo.

Ververe, ni ĉiuj estas la sinergiaj membroj de Natura Entrepreno, de la Uzino. Kaj, kiel ĉio en la Naturo, ni ĉiuj estas necesaj al ĉiu alia. ĉiu estas en ĉio ĉar ĉio ĉeestas en tio...: mi volis diri... sed vi komprenas min, ĉu? Mi konscias la Ĉion en mia koro, mistike kaj holisme(2).

Nu, Vanesa tiajn aĵojn ne komprenas. Ŝi eĉ ektimas min, ĉar ŝi insistas ke mi havas demonon. Jen vampirino kiu akuzas normalan viron havi demonon! Ĉu vi tion kredus! Certe, ŝi revenas al la superstiĉoj de sia naska sovaĝa stepo. Alifoje, kiam ŝi reprenas pli civilizitan vortaron, ŝi insistas ke mi havas «viruson”. Eble oni diradas tion al ŝi ĉe l' tavernoj de l' laboristaj kvartaloj, kie ŝi nun iras ĉasi siajn amorantojn. Ja, estas legendo ĉe l' simpluloj ke la pilolo de Profesoro Ŝvumka, la Direktoro pri Sentomanaĝerado, vi jam scias, tiu pilolo kiun la Uzino donacas al la edzo dum geedziĝoceremonio por plifortigi amon al la edzino, fakte plifortigas amon al la estro. Absurdaĵo. Ĉu necesas enmeti demonon aŭ viruson en pilolon por ke oni amu kaj obeu sian superulon? Ĉu homoj - almenaŭ, civilizitaj homoj - ne emas nature, volonte, spontanee, reflekse obei?

Estas vere ke, lastatempe, mia flarsenso tiel perfektiĝis, ke mi kapablas nun diferencigi la odorojn de Stefankarlo en distanco de dek metroj kaj percepti lian animstaton, liajn zorgojn kaj dezirojn, nur flarante la aeron. Sed ankoraŭ tio estas normala afero. Mi iam vidis holovidprogramon kie oni eksplikis ke animstato influas digestadon. Kaj ne necesas esti ia klerega Doktora Moŝto por kompreni ke oni digestas en la digesta aparato, kies ekstremo estas ĝuste la plej odorelsenda parto de l' korpo. Kie diable la demono? Kie estas la viruso? Ĉu ne simpla sens-akreco?

Ankaŭ estas vere ke, nun, mi flaras kion mi devas fari antaŭ ol Stefankarlo ion ajn indikos al mi. Tiel, ke oni dirus ke, ankaŭ li, ektimas min. Ne, Ii ne evitas min. Nia direktoro tro bezonas subulon kiu flaras la farendaĵojn antaŭ ol ili estas diritaj. Sed li estas maltrankvila. Ekzemple, kiam mi devas preni dosieron en la ŝranko malantaŭ li, mi jam rimarkis ke li manovras por neniam turni al mi la dorson. Eble, pro tio ke li ne volas ke mi eltrovu novan taskon tuj farendan.

Kaj, ĉar mi flaras ke Stefankarlo estas maltrankvila, ankaŭ mi estas maltrankvila.

„Sed diru, Mustafao, kio okazas al via kapo?"

„Mia kapo? Ĝi estas tie, kie ĝi estis ĉiam. Almenaŭ, tio estas kion mi pensas. Aliaj povas pensi alimaniere, ili estas liberaj, kaj mi respektas ilian opinion” , tion mi respondis al li. «Nu, kio do, pri mia kapo?”

„Hm...”


Kron-Put

Hori Yasuo

Monato 2001/04

Vjetnama bambua muzikilo

1

Aŭguston de 1999 mi vojaĝis al Vjetnamio por partopreni en la dua Azia Kongreso. Iun vesperon, promenante en la kongresejo, mi rimarkis, ke multaj gejunuloj kolektiĝas ĉe la akceptejo. Estas ne kutime, ke ni vidas tiel multe da gejunuloj en Esperanto-kunsido en Japanio, do mi tuj decidis paroli kun ili. En la angulo mi trovis kvar gejunulojn babilantajn. Mi alproksimiĝis al ili kaj alparolis: „ĉu mi rajtas paroli kun vi?" „Jes, jes, kun plezuro.” Ili kun granda ĝojo akceptis min. Mi, sidante inter ili, demandis kelkajn informojn pri ilia rilato kun Esperanto. Mi havis grandan intereson pri kial ili elektis Esperanton, ne la anglan lingvon. Unu junulo respondis, ke nun la angla ŝajnas esti internacia, sed en la estonteco certe Esperanto anstataŭos ĝin. Alia junulino respondis, ke Esperanto disvastigas ŝian kapablon. Alia diris, ke li volas havi amikojn en la mondo. Ili ĉiuj tre pozitive elektis Esperanton kaj ĝuis la etoson de la kongreso. Inter ili estis junulino, kiun mi anonime kaj provizore nomas Hue, la nomo de la antaŭa ĉefurbo de Guen-dinastio. Ŝi estis 25-jara, sed ŝajnis, ke ŝi estas 21-22. Ŝi prezentis sin kiel laboristino. Mi supozis, ke ŝi estas ordinara oficistino aŭ io simila, sed io en ŝi altiris mian atenton. Poste la gejunuloj invitis min al loka restoracio por manĝi pho, vjetnaman lokan nudelon. Ni kvinope vizitis najbaran restoracion. La restoracio estis senporda, por altiri multajn klientojn kaj ankaŭ freŝan venton. Ĉe la enirejo sidis dika virino kun tablo antaŭ si. Sur la tablo troviĝis diversaj ingrediencoj por meti sur nudelojn. Ni okupis longan tablon. Antaŭ ni estis bambuaj bastonetoj enmetitaj en bambua poto. Miaj geamikoj, krokodilante, decidis mendojn. Kelkajn minutojn poste niaj pho venis. Mia estis plej luksa kun pecoj de viando sur ĝi. Hue sidis apud mi, kaj tre kompleze prizorgis min, elpreninte bastonetojn el la poto kaj verŝante spicon sur mian pho. Ni ĉiuj komencis manĝi, sed dume mia pho fariĝis tro pika por mi. Kiam mi plendetis al Hue, ŝi tuj stariĝis, iris al la virino kaj revenis kun nova supo. Ŝi forĵetis mian oranĝkoloran supon kaj plenigis la tason per la nova. Hue ĉiam alparolis al mi per simpla Esperanto, rigardante mian vizaĝon desube, ŝi estis tiel aminda, ke mi senkonscie alparolis al ŝi: «Vi estas tre bela kaj ĉarma.” Ŝi iom honteme respondis: „Ne, mi estas normala.” La vorto ..normala” ne taŭgis al tiu situacio. Ŝi devis uzi vorton ..ordinara”. Sed tio ne estis grava. Ni povis kompreni unu la alian. Fakte, ŝi estis ..ordinara". Sia vizaĝo estis bruna kaj la buŝo estis iom granda, sed vere ŝi estis ĉarma. Mi ripetis: «Vi estas ĉarma, vere ĉarma.” Ŝi ridetis kun sia mano metita sur la buŝo. Por mia pho, miaj gejunuloj pagis. Tre bonkoraj junuloj. Ili ne permesis al mi pagi por ili. Survoje al la hotelo, pro danko, mi aĉetis por ili fruktojn, kiuj similis al budaa kapo. Ilia nomo estas na. Ili estis tre oportunaj por manĝi, ĉar oni facile senŝeligas ilin per la fingroj. Hue forĵetis la ŝelojn sur la stratojn. Mi sekvis ŝin laŭ la instruo de proverbo „En Romo faru kiel romanoj faras”. Surstrataj fruktovendistoj, montrante fruktojn en bambua korbo sur biciklo, senŝeligis grandan oranĝsimilan frukton, forĵetante la ŝelojn sur la straton. Meznokte oni kolektis tiujn rubojn kaj matene la stratoj estis senrubaj. Oni eĉ verŝis sur stratojn akvon per akvumaŭto por preventi venton forblovi koton. Sur la strato infanoj ludis. Ili vestis sin malriĉe, nudpiedaj. Ili ludus «ĉevalon” kaj «pordon”. Ambaŭ ludojn ni, japanoj, havas. Kiam mi provis foti la infanojn, tiuj tuj forkuris disen. Hue kaj ŝia amikino kolektis tiujn kaj mem ludis la ludojn kun ili. Kontraŭ malluma ĉielo Hue ridetis al mi. Kia aminda rideto! ĉe la pordo de la hotelo Hue kaj ŝia amikino adiaŭis al mi kaj forrajdis biciklon en mallumon.

2

La sekvantan tagon mi sola vizitis Literatur-Templon. Ĝi situis najbare de la hotelo. Ĝi estas fama templo kun malnova historio. En la ĝardeno staris multaj monumentoj, sur kiuj estis engravuritaj nomoj. La nomoj estis tiuj de sukcesintoj en ĉin-devenaj ekzamenoj kakyo, kiuj ebligis ilin fariĝi altrangaj oficistoj. Vjetnamio antaŭe estis sub la influo de ĉina kulturo, do ĝi adoptis la ĉinan sistemon. Pro tiu tradicio gestudentoj ofte vizitas la templon por preĝi por sukceso en ekzameno. En la profundo de la templo estis ĉefa domo kun budaaj statuoj, kaj tie kelkaj muzikistoj ludis vjetnamajn tradiciajn muzikilojn. Viro ludis unukordan kotoon. Kelkaj virinoj en vjetnamaj kostumoj ludis bambuan fluton, bambuan ksilofonon, ktp. Mi interesiĝis pri muzikilo, kiu konsistis el dekkelkaj dikaj bambuoj kunligitaj horizontale. Juna ludistino ludis ĝin kun sia vizaĝo klinita suben, sendante aeron per siaj ambaŭ manplatoj en la diverslongecajn tubojn de bambuoj. Ŝiaj manoj dancante kreis belegajn sonojn aŭdigantajn pon-pon. Kiam mi aŭskultis la muzikon, mi rememoris majon de la jaro 1976. Memore de la unua datreveno de la venko de la Socialisma Respubliko de Vjetnamio en la Vjetnama Milito, Societo de Laborist-Muzikamantoj en Japanio invitis trupon de muzikistoj kaj dancistoj el Vjetnamio. La trupo vizitis dekkelkajn urbojn en Japanio, inter kiuj estis mia urbo. Dum la milito japanaj pacamantoj multe helpis la vjetnaman popolon mone kaj spirite, do la venko estis ne nur ĝojo por la vjetnama popolo, sed ankaŭ nia ĝojo. La koncertoj, ege bonvenigite, sukcesis en ĉiuj urboj kun plenplenaj spektejoj. Tiam mi estis estrarano de la filio de la societo en mia urbo. Mi laboris por aranĝi la koncerton en mia urbo; mi bonvenigis la membrojn ĉe la stacidomo, prizorgis ilin en diversaj aferoj, kaj amikiĝis kun ili. Post la koncerto ni havis bankedon. Ili donacis al ni, la prizorgantoj, non, vjetnaman pajlan ĉapon. Dum la bankedo mi petis ilin skribi siajn subskribojn sur mian non. Ĝi eĉ nun sidas sur la ŝranko en mia ĉambro kiel memoraĵo de la koncerto. Rememorante la koncerton, mi atente aŭskultis la muzikon. Kiam la muziko finiĝis, la ludistino levis sian vizaĝon. Surprize ŝi estis Hue. Ŝi ankaŭ surpriziĝis, trovinte min antaŭ ŝi. Kiam ŝi estis en kongresejo, ŝi surmetis pantalonon kaj ordinaran ĉemizon, sed ĉi tie ŝi estis en vjetnama tradicia kostumo, sed ne aozai. Ŝi surmetis pale rozkoloran robon kun ruĝa zono. La zono pendis kaj flirtis antaŭ ŝia korpo. Ŝi surmetis bluan tradician ĉapon. Ŝi bele tualetis al si kun ruĝo sur siaj lipoj. Ŝi laboris kiel muzikistino en tiu ĉi templo dum la tago, kaj dum la libertempo en vespero ŝi venis al la kongresejo por helpi la kongreson. La muzikilo nomiĝis kron-put. Ŝi invitis min antaŭ la muzikilon kaj lasis min ludi. Komence mi ne bone faris la sonon, sed iom post iom mi kapablis fari belajn sonojn. Mi parolis al ŝi pri mia memoro pri la trupo, kiu vizitis Japanion antaŭ 23 jaroj. Pli surprize ŝi diris, ke la ludistino de kron-put en la trupo eble estis ŝia patrino. Kiam ŝia patrino vizitis Japanion, ŝi estis unujara. Poste ŝi ofte aŭdis pri la vojaĝo, koncertoj kaj bonkoreco de japanoj. Ŝia patrino trezoras la fotojn faritajn kaj donacojn ricevitajn en Japanio. Post kiam Hue kreskis, ŝi sekvis la saman vojon kiel ŝia patrino. Nun ŝi estas muzikistino de kron-put kaj staris antaŭ mi. Mi ne rememoris vizaĝon de kron-putludistino en la trupo, sed mi bone memoris belajn muzikistinojn en kolorriĉa aozai. Post la trovo de filino de tiama kron-put-ludistino, Vjetnamio fariĝis pli familiara lando. Mi aĉetis kron-put, paginte sepdek usonajn dolarojn, kiel grandan memoraĵon. Kiam ni adiaŭis, ni promesis rendevui ĉe nia hotelo tiuvespere. Kune vespermanĝis ni en restoracio en malnova urbo apud la lageto. Ĝi estis tre bona restoracio, kie oni ofertis al ni tre bongustan vjetnaman manĝaĵon. Post tio ni revenis al mia hotelo. Mi invtis ŝin al mia ĉambro, por ke mi povu sonbendigi ŝian kanton. En la restoracio, ŝi montris sian kajeron al mi. En Vjetnamio Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj estas tiel multekostaj kaj nesufiĉaj, ke kursanoj mem kopias tiujn. Ili ĉiam portas sian propran kajeron por skribi ĉion necesan pri Esperanto. Ankaŭ Hue, de tempo al tempo, petis min skribi vortojn kaj frazojn ne familiarajn en ŝian kajeron. Tiam foliumante ŝian kajeron, mi trovis kanton en Esperanto. Ŝi kantis ĝin mallaŭte en la restoracio. Mi ŝatis ĝin kaj volis sonbendigi ĝin. En mia hotelĉambro, komence mi ludis ŝakuhaĉi, japanan tradician bambuan vertikalan fluton. Delonge mi lernas la muzikilon kaj ĉiam kunportas ĝin. Mi ludis japanan melodion „La Luno super Ruina Kastelo” kaj poste kantis ĝin. Poste ŝi kantis al mi kanton titolitan „Sur la Ponto", kiu estis en ŝia kajero. Tiu estis amkanto de junulino. Vjetnama melodio kun simpla, sed emocia poemo.

Trans la ponto

  1. Al vi mi donos mian jakon.

Mensoge mi diros al paĉjo, panjo,

ke trans la ponto, ke trans la ponto,

Vento forblovis ĝin,

Vento forblovis ĝin.

  1. Al vi mi donos mian ringon.

Mensoge mi diros al paĉjo, panjo,

ke trans la ponto, ke trans la ponto,

Ondo forportis ĝin, Ondo forportis ĝin.

  1. Al vi mi donos mian ĉapon.

Mensoge mi diros al paĉjo, panjo,

ke trans la ponto, ke trans la ponto,

Vento forblovis ĝin, Vento forblovis ĝin.

Ŝi kantis bele. Ŝi estis lerta ne nur en kron-put, sed ankaŭ en kantado. Ŝi studis muzikon en hanoja Arta Universitato. Estis nature, ke ŝi havis bonan voĉon kaj kantis belege. Mi elprenis japanan kantlibron el mia valizo, kaj responde kantis al ŝi aliajn japanajn kantojn. Ĉar longjare mi apartenis al la Koruso de Naŭa Simfonio de Beethoven en mia urbo, mi iom fieris pri mia voĉo. Kiam mi vojaĝas al eksterlando, mi ĉiam kunportas japanan kantlibron, por ke mi ĉie povu kanti laŭ la peto de miaj amikoj. Ŝi rimarkigis al mi, ke mi aĉetis kron-put el la sako, muntis kaj starigis ĝin antaŭ ŝi. Ŝi ludis por mi! Rigardante kantlibron, ŝi ludis japanajn melodiojn per kronput, kaj kune mi kantis. Ŝi eĉ ludis ŝakuhaĉi. En ŝia universitato studentoj devas lerni ĉiujn tradiciajn muzikilojn. En la templo ŝi ankaŭ ludas vjetnaman bambuan fluton. Se oni ludas unu specon de fluto, oni relative facile povas ludi alian. Ni kantis, ludis kaj ludis kune ĝis malfrua vespero. Japana bambuo kaj vjetnama bambuo kreis dolĉajn melodiojn kaj harmonion. Interŝanĝo de muziko faris nin nedisigeble intimaj.

3

Kiam ni adiaŭis ŝin, mi diris al ŝi: ..Morgaŭ mi partoprenos en la postkongreso al Danang kaj Hue. Mi revenos al Hanoj en la 30a, do nepre vizitu min en la hotelo.” La sekvantan tagon mi ekvojaĝis. Mia vojaĝo estis tre interesa kun multaj vidindaĵoj, kaj mi multe ĝuis ĝin. Sed dum la tagoj mi ĉiam pensis pri Hue. Mi ĉiam rememoris ŝiajn ridetojn, ŝiajn gestojn, ŝiajn kantojn kaj ŝian kron-put. Mi estis tre senpacienca revidi ŝin. Je la planita horo en la 30a ni revenis al Hanojo. Vjetnamaj samideanoj atendis nin en la hotelo. Amikinoj de Hue venis. Sed ne Hue. Dum mi parolis kun miaj amikoj, mi rigardadis la pordon de la hotelo. Mi parolis, sed fakte mi ne parolis. Mi atendis ŝin. Fine por mia bedaŭro, venis la tempo, kiam ni devis ekiri al restoracio por vespermanĝi. Ni enbusiĝis. Mi rigardadis eksteren ĝis la lasta momento. Sed vane. Mi demandis de ŝiaj amikoj, sed neniu sciis, kial ŝi malfruiĝas. Neniu sciis ŝian telefonnumeron. En restoracio dum mi manĝis, mi estis malfeliĉa. Ĉu iu akcidento okazis al ŝi? La vesperon antaŭ ol ni ekiris, subite ekventegis kaj pluvegis, ĉu la malbona vetero malhelpis ŝin? Ni revenis al la hotelo. Kiam mi restis en mia ĉambro, aŭdiĝis frapoj ĉe la pordo, ĉu Hue. Ne. Venis kelnero. Li transdonis al mi saketon. Mi malfermis ĝin. Ĝi estis donaco kaj letero de Hue. La letero diris al mi: „Mi atendis vin unu horon, sed vi ne revenis. Ĉu vi forgesis min, ĉar mi estas komencanto de Esperanto?” Mi kriis en mia koro: „Ne, tute ne! Mi neniam forgesos vin! Pro tia stulta kialo mi neniam forgesos vin! Sed kial vi malfruiĝis?" Ŝia donaco estis malgrandaj lignaj rozfloroj en eta vazo, kaj flava, malgranda frukto. La frukto havis tre bonan odoron. Mi flaris ĝin foje. Mi metis ĝin foje. Mi metis ĝin sur la tablon. La bona odoro plenigis la ĉambron. La sekvanta tago estis mia adiaŭa tago al Vjetnamio. Japanaj grupanoj veturis al flughaveno. Vjetnamaj samideanoj kune venis, sed ankaŭ tiun ĉi fojon Hue ne venis. Atendante la pasportokontrolon, mi ĉiam rigardis eksteren, sed vane. Ŝi ne aperis. Malfeliĉa mi adiaŭis al Hanojo.

4

Unu semajnon post mia reveno al hejmo, letero de Hue venis. En ĝi ŝi skribis: „Mi ne povis iri al flughaveno, ĉar mi havis malvarmumon. Mi tre bedaŭras tion." Nun, mi komprenis. Mi povis imagi Hue en la pluvego de la 30a. Ŝi rajdis biciklon. Kvankam ŝi surmetis pluvmantelon, vento kaj pluvo estis tiel fortaj, ke la pluvmantelo ne bone protektis ŝin. Ŝi hastis al la pordo de la hotelo. Sed mi jam forveturis. Ŝi sola atendis min, sidante sur la sofo en la halo. Ŝi estis malseka de kapo ĝis piedoj pro la pluvo. Ŝia nigra hararo pli nigriĝis pro la pluvo. Ŝi tremis de malvarmo, kaj post unu horo ŝi revenis al sia hejmo. Ĉu ankoraŭ pluvis tiam? Jes. Ŝi revenis hejmen denove tra la pluvo kun malesperiĝo. Mi responde skribis leteron al ŝi, esprimante mian bedaŭron ne vidi ŝin. Post du semajnoj ŝia respondo alvenis. Ŝi skribis pri inundo, kiu atakis Vjetnamion, kaj ĉe la fino ŝi simple skribis „Same kun vi”. Tre simpla, sed mi komprenis. En la inaŭgura ceremonio de la Kongreso, la prezidanto de KAEM alparolis al partoprenantoj, dirante, ke dum la kongreso ni ne nur amikiĝu, sed ankaŭ amu unu la alian. Mi aŭskultis la paroladon kun mokrido, sed post la semajna kongreso, mi amis vjetnaman junulinon, pravigante lin. Esperanto, por mi, estis ilo por homamo inter popoloj, sed mi tute ne supozis, ke Esperanto estos ilo por privata amo por mi. Amo inter Hue kaj mi.


Zagrebaj solistoj en Bonaero

Spomenka Śtimec

Monato 2001/07

por Mario Saboleosky

Somera Esperanto-Kurso en Motovun en Kroatio. Aŭgusto nudigis la dorsojn de la virinoj. En eta poŝtoficejo de la urbeto poŝtistino ĉiun matenon enpikas stampilon por ŝanĝi ties daton. Per la tuŝoj de la pitolo ŝi mallongigas la someron. Ŝiaj klientoj obstine sendas bildkartojn por pruvi, ke la urbo reale ekzistas, ne nur fotita inter la nuboj.

En la hotelo Kaŝtel estas salono kun antikve ornamitaj muroj, stukaĵoj formas kornojn el kiuj fruktoj elverŝiĝas, abundaj kiel Ia vivo. Sur la verda tablo mi aranĝas librojn. Mi atendas lernantojn. Ili ankoraŭ ŝmiras buteron sur siajn pantranĉaĵojn. Estas la tempo antaŭ la leciono. La gelernantoj ankoraŭ ne konas unu la alian.

Kiu eniros? Franca, kun okulfrapaj orelringoj. Ŝia edzo mortis antaŭ nelonge kaj ŝi nun lernas la unuajn lecionojn de la sendependa vivo. Malfacila rekomenco. Facila rekompenco.

Anne estas marksisto. Ŝi vizitas la landojn kiuj devige estimis Marx por vidi, kiom restis el lia instruo. Malmulto.

Dionisio. Li estas komputisto, li venis por ekzerci la lingvon. Kiam li etendis la fingron dum la ekskursa tago, alflugis papilio. Li ne sciis, ke povas esti tiel simple, la lingvo, kaj la papilio.

Antonio kreskigas fruktarbojn en iu banloko kiu odoras je sulfuro. En la fruktĝardeno loĝas serpento. Nur unu. Amika. Kiel nomiĝas tiu frukto en la ĉokolado? Avelo? Nu, jes, li posedas aveletarbareton.

Lasta sidis Mario. Li estas vortavara en la unua leciono. Li apogis lambastonojn apud si. Li havas irhandikapon.

La kurso povus komenciĝi.

Instruisto komencas la kurson. La kurso komenciĝas.

Ekstere somero. Sunradioj vetkuras sur la foliaro sub la fenestro. Instruisto serĉas instruspicojn por vigligi la etoson. Interkona mateno. Kiu vi estas? Instruisto prezentas sin. - Mi venas el la urbo kiu nomiĝas Zagreb. ĉu iu konas ĝin?

- Jes. La ĉefurbo de Kroatio.

Iu travojaĝis. Iu haltis dum kelkaj horoj.
- Mi konas la Zagrebajn solistojn. - diris Mario.
- Ĉu vi konas muzikon de la Zagrebaj solistoj?
-Jes.
- Kie vi aŭskultis la Zagrebajn solistojn?
- Hejme, en Bonaero.

Lernantoj el Londono kaj Italio scias nenion pri la Zagrebaj solistoj. Lernanto el Argentino diras, ke li ricevis koncerton de la Zagrebaj solistoj.

- Oni diras: ricevi diskon. Iri al Ia koncerto. Muzikistoj muzikis en la koncertejo.

Mario ne estas kontenta pri la proponitaj vortumoj. Li ricevis diskon de la panjo. De la patro Ii ricevis la koncerton. Instruisto proponas plurajn solvojn por montri diversecon de la stilo.

- Kie okazis la koncerto?
- En la ĝardeno de nia vilao.

Scivolo kreskas en la klasĉambro. Instruisto pardonpetas. Ekzistas specialaj kazoj kiel tiu en Bonaero. Jes, oni povas ricevi koncerton. Por kiu okazo vi ricevis la koncerton? Okaze de kiu evento?

- Mi havis naskiĝtagon.
- Kiom da jaroj vi havis?
- Dek.
- Mi ricevis koncerton okaze de mia deka naskiĝtago.
Aŭ: Por mia deka naskiĝtago mi ricevis ...
- Por mia deka naskiĝtago mi ricevis la koncerton de la Zagrebaj solistoj en la ĝardeno de nia vilao.
- Vi estas mia unua lernanto kiu ricevis koncerton en sia ĝardeno por la deka naskiĝtago, ĉu tia donaco estas argentina kutimo?
- Ne, tio estis kutimo de mia patro.
- Kian profesion havas via patro?
- Li estis ĵurnalisto, artkritikisto. Li havis la kutimon inviti artistojn al nia hejmo. Mia fratino Noemi kaj mi rajtis esti ĉe la tablo kun la artistoj, ĝis ni laciĝis.

La kunklasanoj atente aŭskultas. Neniu sunradio delogas ilin.

- Mia patro aŭskultis la Zagrebajn solistojn en Novjorko.

Post kelkaj jaroj, kiam li aŭdis, ke ili gastos en Argentino, li invitis ilin por la festo velada al nia hejmo.
- Kio estas velada?
- Tio estas noktfesto kun kandeloj. Noktmanĝo. Ĝis mateno.
- ĉu vi scias kiel nomiĝis la orkestrestro?
- Antonio Janigro.
- ĉu vi memoras la programon?
- Kvar sezonoj, de Vivaldi.
- Ĉu vi estis feste vestita?
- Jes. Mi memoras. Mi havis veluran jakon kaj papilikravaton. Silkan tukon en la poŝeto. Mia patrino estis desegnistino. Ŝi desegnis niajn kostumojn por tiu vespero. Por mia fratino Noemi ŝi desegnis rozkoloran robon en la stilo de imperiestrino Sisi. Mia panjo ŝatis kostumojn. Ŝi portis robon el nigra veluro kun tri vicoj da perlĉenoj.
- ĉu vi havis guvernistinon?
-Jes.
- ĉu via guvernistino parolis france?
- Jes, unu guvemistino parolis france.
- ĉu vi havis du guvernistinojn?
-Jes.
- Kian lingvon parolis la dua guvernistino?
- La anglan.
- Kian lingvon oni parolis hejme?
- La hispanan. Mia avo estis pola judo.
- Kie vi lernis la italan?
- Hejme, mi havis italan instruistinon. Mia panjo estis italdevena, ŝi finis studadon de desegnado en artlernejo en Florenco.
- Kaj kie oni servis la manĝon en la ĝardeno?
- Kie? Estis tabloj en la ĝardeno.
- Kiu helpis servi la manĝaĵon?
- Servistinoj. Kiam ni havis gastojn, ni havis ses servistinojn.
- Kiom da gastoj venis al la koncerto?
- Eble cent.
- Nu, amikoj, parencoj, najbaroj. Ankaŭ la urbestro.
Mia panjo havis du fratojn muzikistojn. Kiam ili aŭdis, ke por la festo de velada en nia ĝardeno muzikos la Zagrebaj solistoj, ili venis el Germanio kaj Usono.
- Kia estis via ĝardeno?
- Ha, granda. Grandega.
- Kiaj arboj kreskis tie?
- Palmoj kaj cedroj, ekzemple.
- ĉu estis floroj?
- En unu parto de la ĝardeno kreskis blankaj floroj. Tiu parto gvidis al la domo. En la aliaj kreskis bluetaj jakarandoj. Tio estas tropikaj floroj. Iliaj bedoj estis ĉe la konstruaĵo por servistoj. Kune ili formis la argentinan flagon.

Instruisto plezure aŭskultis kiel la tabelvortoj grimpas el la desegnita kaĝo al la vivo.
- ĉu via familio ofte havis koncertojn en la ĝardeno?
- Ne ofte. Foje. Tiu por mia deka naskiĝtago estis la plej bela.

Antonio Janigro, la orkestrestro, estis la unuan tagon en la nova kontinento iom mishumora. Dum la longa flugvojaĝo lia piedo ŝvelis.

Li volis profiti kaj promeneti dum la unuaj liberaj horoj ĉirkaŭ la hotelo, antaŭ ol li komencos ekzerci kun la orkestranoj en la loka koncertejo. Li surpriziĝis kiam oni informis lin, ke atendas lin en la hotelsalono s-ro Saboleosky. La sinjoro ne estis de la Kulturministerio kiel kredis la muzikisto. La sinjoro estis la loka artkritikisto, kiu venis precizigi pri la programo en la ĝardeno. Nur tiam la muzikisto komprenis ke koncerto ĉe Saboleosky ne estas la nomo de iu koncertejo, sed la persona nomo de la invitinto. La ĉemizo de sinjoro Saboleosky tiom brilis en la sunlumo, ke Janigro palpebrume fortumis la rigardon. Li kontrolis, ĉu la afabla gastiganto konscias kiom da muzikistoj kunturneas. Sinjoro Saboleosky konis ĉiujn detalojn pri ili. Li tuj proponis, ke li aperos kun sia aŭto kaj kvar taksioj en la koncerna tago por gvidi ilin al la vilao. La Porsche-aŭto de sinjoro Saboleosky atendis je la interkonsentita horo antaŭ la hotelo kaj gvidis la taksian karavanon for el la centro al la ĝardenaj urbopartoj.

Ĉe la larĝa pordego atendis la servistinoj. Vento ludis en la blankaj organdiaj antaŭtukoj kiam ili ridetis. La knabinoj gvidis la muzikistojn al la ĝardena scenejo. Vjolo dumvoje ŝercis, ke hejme oni tiutempe partikunsidas, dum jen ili muzikos dum nokta velada. Enirinte al la ĝardeno la vjolo komentis, ke verŝajne sinjoro Saboleosky en sia antaŭa vivo estis ĝardenisto en la ĉielo. Iom ĉiele aspektis la ĝardeno. La dorlotata unua violono eklarmis je la vido de florgrapoloj. Nur jardekon poste oni tiajn larmojn nomos alergio. Kiam la orkestrestro vidis, ke la guvemistino helpas la etan knabon en velura jako veni al la solena sidloko, la emocioj sufokis lin. Sinjoro Saboleosky forgesis mencii, ke la naskiĝtaga infano estas invalida. Sed la Zagrebaj solistoj neniam antaŭe muzikis por handikaphava knabo. Ili sentis, ke la knabeto kaj ne la velada estas en la mezo de la vespero. La muzikistoj solene trinketis la bonvenigan trinkon el la etaj glasoj de la pletoj de ridetantaj servistinoj. Kiam silentiĝis la susurado de la ĝardeno kaj densiĝis la vakso de la kandellarmoj, la orkestrestro levis la muzikbastoneton.

La lumo splitiĝis en la orelringoj de la sinjorinoj. La muziko ekodoris el la kordoj.

Aplaŭdoj poste leviĝis al la steloj.

Kiam la matena vento eksusuris inter palmoj kaj cedroj, la panjo vokis Marion. - Venu, Mario, al la dormejo. Finiĝis la festo. Jam mateniĝas. Neniam plu vi estos dekjara. Jam vi eniris la dekunuan.

La unuan fojon vi maldormis ĝis la mateno. Noemi, en sia imperiestrina robo, apogita al seĝo jam endormiĝis.
- Tio estis la plej bela festo en Bonaero, kiun mi iam vidis. - ridetis la panjo kontente kaj rigardis tra la ĝardeno, kie la servistinoj jam malmuntis la scenejon.

En la fono de la ĝardeno, proksime al la pordo, la patro Saboleosky per sincera manpremo dankadis al sinjoro orkestrestro. Janigro tenis en la mano lian biblian versaron, dediĉitan al la naskiĝtago de Noemi. Tiu feste bindita poemaro estis la invitilo al la ĝardenfesto.

Vento ekmovis la foliojn de la cedraj branĉoj. Servistinoj per la longaj bastonestingiloj puŝestingis la kandelojn. Fajna fumo buklis ĉirkaŭ la kandeloj. La ĝardenfesto
leĝere ekodoris al fumo.

- Ek! Al la lito, Noemi! Jam mateniĝas, finiĝis la festo! - guvemistino puŝetis la endormiĝantan knabinon.

La panjo Saboleosky rigardis de la ŝtupetaro kiel fumetkurtenoj kovras la muzikeventon. Ŝi iomete skuiĝis. Tio estis ne pro la matena frisko, sed pro la muziko.

Silento en la klasĉambro.

Oni aŭdis, kiel kelnerino alportis manĝilaron sur la , terasan tablon. Alproksimiĝis la tempo de tagmanĝo. Dronintaj profunden en la ĝardenon de la vilao Saboleosky, ni havis la impreson ke la manĝilaro venas de la arĝentaj pletoj el Bonaero.

- Ĉu via familio ankoraŭ organizas koncertojn en la ĝardeno?
- Ne plu. Kiam la patro mortis, oni vendis la vilaon kaj la konstruaĵon por la servistoj.
- Kaj la ĝardenon?
- Oni dispecigis la terenon kaj aparte vendis la blankajn kaj aparte la bluajn bedojn.
- ĉu restis al vi nenio el tiu bela ĝardeno?
- Restis. - respondis Mario kaj paŭzis.
Ni pintigis la orelojn.
- Restis al ni la koncerto de la Zagrebaj solistoj. Kiam iu el la familio Saboleosky malgajas, tiu vespere aŭskultas la Zagrebajn solistojn.


La profeta kurso

Pejno Simono

Monato 2001/08

Zandero vivis en Svisujo, kie li posedis tre imponan multĉambran domon. Ĝi situis sur kruteta deklivo supervide de vilaĝo ĉe la «Saj sudpinta bordo de Lago Lemana. Rekte kontraŭe trans la klara akvo videbligis la fama konferenca urbo Ĝenevo. Ĉirkaŭ Zandero loĝis nur finance tre bonstataj homoj - entreprenistoj, borsistoj, financkonsilistoj, bankistoj. Interalie famaj aktoroj el la filma mondo najbaris.

Nur cent metrojn de lia naĝbaseno limis la grundo de Petro Ustinovo kaj ne treege fore iam loĝis la intertempe mortinta Karlĉjo ĉaplino. Zandero okupiĝis tamen nek pri financo, nek pri filmo. Li estis trejnisto de religiuloj pri direktoriko laŭ bibliaj principoj. Aldone al lia paletro apartenis la instruado pri superpova preĝado, mirakla sanigo kaj profetado. Kontraŭ po 2000 eŭroj por ĉiu kursano plus ĉiuj vojaĝkostoj li pretis flugi ien mondvaste por trejni junajn fervorulojn pri tiuj aferoj kaj verdire lia kalendaro estis sufiĉe rendevuŝtopita. Sola kondiĉo por lia vizito estis plensuma antaŭpago, mendita gastigo en minimume tristela hotelo kaj klaso kun almenaŭ kvin kursanoj. La kurso mem daŭris tutan semajnon, de lundo ĝis vendredo, kaj regis granda postulemo pri liaj kursoj - kaj en Usono, kaj en la industriŝtatoj de Eŭropo. Nu, eble Zandero ne estis la plej kostoŝpara trejnisto de homoj ambiciaj pri profetiĝo kaj efektive li sufiĉe publike transformis profetojn en profitojn. Sed ekde kiam li estis sukcesinta lanĉi sian libron pri Kristana entreprenestrado en pluraj Evangelikaj libroservoj, lia allogo en tiuj rondoj estis konsiderinde kreskinta.

Vere sensacie estis tamen, ke ekde ĉirkaŭ jaro liaj kursoj enhavis elementon, kiu ĉie mankegis en la kursoj de liaj konkurencantoj. Nur Zandero regule pruvis al la kursanoj, unue ke superpova preĝado bone kaj tuj funkcias, kaj, due ke mirakla sanigo estas ne nur por li ebla, sed ankaŭ por ĉiuj liaj kursanoj, kondiĉe ke ili sufiĉe klopodu pri tio. Jen tre instiga kaj vere grandioza sukceso por liaj lernantoj pri tiuj misterplenaj fakoj. Nur pri la profetaĵoj li ankoraŭ ne povis liveri vere konvinkan pruvon. Sed tio ne tre ĝenis, ĉar Zandero, sportista, iomete magra, ĉiam neformale tamen tre altkvalite kaj laŭmode vestita brunbarba kvardekjaraĝulo - aspekta mikso inter konsilisto pri geedzaj problemoj kaj banka direktisto - ĉiam zorgis pri tio, ke liaj profetaĵoj celu sufiĉe estonten kaj pro tio ne estos tre baldaŭ kontroleblaj. Intertempe ĉiuj predikistoj, misiistoj kaj kvestistoj en la Evangelika movado bone konis lian nomon.

Malpli bone oni konis liajn kurse elmontritajn pruvojn. Aliflanke, ne estis iu dubo pri tiuj, ĉar ĉiuj ekskursanoj ĵuris je mil biblioj, ke iliaj lernitaĵoj dum la kurso tuj kaj ege videble funkciis. Tamen oni ne rajtis paroli pri tio, ĉar Zandero devigis ĉiujn silenti pri siaj valoraj sekretoj. Laŭ liaj sufiĉe urĝe voĉitaj vortoj estis tiel, ke se iu malsekretos pri la vere frapa kursa rezulto - nome la praktika apliko de superpova preĝado kun demonstracio de mirakla sanigo, ĉio fare de la kursanoj mem - tiu perfidulo perdos siajn de li instruitajn novajn povojn. Do pro tio oni ne babilu pri tiuj ĉi sanktaĵoj. Evidente, perdi siajn povojn neniu volis - ne lastmotive pro la prezo akiri ilin. Sekve Zandero estis tre sukceshava komercisto kaj pro tio povis laŭe lukse rezidi sur la bordo de Svisa lago.

Kiel ofte, li atente aŭskultis ĉetelefone, notblokon enmane:

„Ankaŭ fratino Sandra estas, kiel ĉiuj aliuloj, ankoraŭ ne tridekjaraĝa. Jen ja juna skipo. Nu, ŝi sukcesis prokrasti sian ferian skiadon, tiel ke ŝi povos partopreni. Sciu, ne fore de tie ĉi, estas ĉi-vintre bona skiado.”

„Bone, frato Frederiko. Kiel vi diris, aldoniĝu nun unu kursano - fratino Sandra, la dua datumklavistino ĉe vi. Do mi ripetu la liston. Do jen frato Bodo, la transportestro, fratino Helena, la alia klavistino, fratino Ingrida, via sekretariino, frato Karlo, la komputilestro, frato Miĉjo, el Rusujo, via filino Karolina, plus la tri personoj el la horo, el kiuj unu devos malĉeesti lunde. Kaj memkompreneble vi mem, estimata frato Frederiko. Do jen dek personoj. Nu, mi donos al vi rabaton: vi pagu nur por naŭ personoj, jen 18000 eŭroj. Tiujn mi petas spezi al la konto piede de mia anoncilo."

Ĉe la alia fino de la lineo parolis tre ŝika kvindekjarulo en blanka kompleto - iomete laŭ la modo de la freneza sekto de specifa fratino Gabriela, kiu ĵus staris antaŭ tre ĉi-monda juĝistaro, akuzita pri fraŭdo de la impostejo pro ne deklaritaj vendoj de sankta sanigpova akvo - fakte rekte el ŝia akvokrano. Sed ŝian akvon la tre pia katolike edukita prokuroro el Bavarujo tute ne kritikis. Li celis nur alporti al la ŝtata kaso la impostojn kalkulitajn baze de la vendoj de la senefika akvo. Tre feliĉe fratino Gabriela fare de spontane spertita Dia rivelo - ŝi estis ja laŭ propra eldiro „la voĉo de Jezuo Kristo” - estis instruita anonci sin kulpa, pro kio ŝia ĉi-monda monpuno eble malgrandiĝu.

Same blankvesta Frederiko Tureko, eksa vendisto de asekuroj, estis nun la misiestro kaj ĉefo de unu el la multaj kvestejoj en Germanujo. Li estis lerninta sian novan fakon en mondvaste tre konata Usona misiejo, kiu jam prikvestis gigantajn monsumojn en Eŭropo. En tiu organizaĵo frato Frederiko sukcesis tre krute karierumi kaj dum nur du jaroj progresis ĝis la posteno de sekciestro por la Germanlingvaj landoj. Iun matenon Dio rivelis al li, ke li nepre ŝtelu ĉiujn adresojn de la donacantoj el la komputila centrejo. Tiun Dian ordonon li malfruvespere, kiam li estis tute sola en la misiejo kaj kun adekvata preteksto por tio, ke oni ne jam malŝaltu la komputilojn, sekrete realigis. Poste li tuj maldungigis sin kaj fondis propran misiejon. Post tri jaroj, danke al la kunportitaj 50 OOO adresoj de la plej naivaj donacemuloj de la tuta respubliko, li antaŭjare, do nur tri jarojn post lia sendependiĝo, enkvestis 4 milionojn da eŭroj - laŭreklame por aĉeti bibliojn en tiam ankoraŭ ekzistanta komunisma Sovetio. Ĉiuokaze, nun, konscie pri la fakto, ke nur 800 biblioj reale liveriĝis en la Regnon de Malbono, li fronte al la vortoj de frato Gido - jen la disĉipla nomo de s-ro Zandero - komencis dubi. Li iel maltrankviliĝis pro la proponita rabato, ĉar li timeme demandis:

„Sed la superpova preĝado vere centelcente funkcios kaj ankaŭ la demonstracio pri sanigo, ĉu? Vi garantiu pri tio, kaj, ke ni ja ricevu la kompletan kurson!”

„Jes, jes. Temas pri mia plena kurso, per kiu mi kondukas ĉiun kredantan infanon de Jesuo al superpova preĝado. El tio ja rekte sekvas la povo pri mantuŝa sanigo kaj plenumiĝanta profetado, ĉiu kredanto kapablas pri tio - post sufiĉe faka instruado kaj speciala inico. La tuta metodo baziĝas sur miaj dumvivaj esploroj pri la ĝusta interpretado de kelkaj misteroj el la Malnova Testamento. Cetere, ĉu vi jam legis mian novan libron pri tio?”

„Umm, huu, ... ne. Nur vian ‘Direktado de entreprenoj laŭ bibliaj principoj’ mi legis."

„Tute ne ĝenas, kara frato. Mi alportos por ĉiu kursano ekzempleron. Sed evidente tiujn vi pagu ekstre, ĉu?”

„En ordo. Mi transportigos vin de la Frankfurta flughaveno. Poste estos duhora veturado ĝis Marburgo, kie troviĝas nia misiejo. Do ĝis nia ekvido. Dio benu vin.”

„Nia Sinjoro gardu vin.”

Klakis kaj la lineo estis silenta.

--------------

La planita profeta kurso estis granda sensacio por la junaj subsalajritaj dungitoj de la misiejo. Ĉiuj laŭpove preparis sin per fervora preĝado kaj vespera legado de la biblio. Frederiko estis instiginta ĉiujn misianojn optimume antaŭstudi por la kurso. Li ne hontu pro ies biblia nescio. En lia malgranda misia mondo - enklavo tre for de ĉiu ajn realo - lia ĉiu vorto estis sankta leĝo. Rezulte Sandra kaj Helena nun komune genuiĝis por preĝi ĉiun tagmanĝan paŭzon - okupo iom diverĝanta de ilia normala ĉiutaga kutimo veturi en la urbon - la misiejo fakte estis du kilometrojn ekster Marburgo - por aĉeti tranĉojn de torto kaj fritkukojn. Normalokaze ĵaŭdo estis la oficiala tutdungitara prega tago. ĉiun ĵaŭdan matenon ĉiuj dungitoj devis kunveni por speco de rito, kiun frato Frederiko okazigis. En tiuj kunvenoj li longege kaj tre basvoĉe predikis. Ĉar li tre volonte aŭskultis sin mem, tiuj ĉi diservoj kutimis seninterrompe ĝisdaŭri la tagmanĝan paŭzon. Dum tiu prega kaj predika aktivado oni simple malŝaltis ĉiujn telefonojn, por tio, ke ne estu iuj ĝenoj.

Pro la venonta profeta kurso nun ĉiu tago iĝis preĝtago. Sekve neniu el la fervoraj misianoj plu okupiĝis pri la telefono. Feliĉe por la ĝenerala organizada fluo kaj trakto de komercaj aferoj du dungitoj de programada firmao laboris en la misiejo. Tiuj - tute ne kristanaj junaj viroj, ĉirkaŭ tridekjaraĝaj - okupiĝis pri novaj komputilaj programoj por la amasdissendo de kvestalvokoj kaj la pli rapida kontado de la ricevitaj monsumoj. Normalokaze ili laboris tre silente antaŭ kvar ekranoj en la komputilejo.

Programistoj estas tre adaptiĝemaj homoj. Tiaj ili devas esti, ĉar ili ekkomprenu sen iu ajn speciala branĉa edukado la laborfluon de tre diverĝantaj entreprenoj agantaj en neniel interrilatantaj laborterenoj. Tiel okazis, ke post tuta jaro da laborado ĉeloke tiuj du spritaj nekredantoj ĉiun preĝmatenon provizore traktis la telefonalvokojn de la plene frenezaj donacantoj kaj la eĉ pli frenezaj spiritaj kaj komercaj partneroj de la misiejo, celantajn la vere jam puninde frenezajn membrojn de la misiejo. Intertempe la helpema duo kapablas perfekte trakti tiajn alvokojn, ĉe tio ili taskkonforme kamuflis sin per la nomoj „frato" Petro kaj ..frato” Danjelo. Ilia sukceso ĉe tiu nekutima okupo estis tia, ke nur unu el dek alvokoj devis atendi la finpreĝadon de aŭtenta misiano por trovi sian solvon. Pro tio oni petis ilin dum la profeta kurso, kaj jam antaŭe, tuttage deĵori ĉe la telefonoj. La misiestro Frederiko estis tute kontenta pri tiu aranĝo kaj maldomaĝis la 500 eŭrojn, kiujn li ĉiutage pagis po programisto kaj kiuj nun ne plu fluis en la novan programon sed en telefonadon. Por li, jen simple speco de nerekta investo en superpova preĝado.

Frato Frederiko estis granda kredanto pri preĝado. Do se io malĝuste funkciis en la misiejo aŭ se pro iu maltrafa reklamado la fluo de mono iel ŝtopiĝis, li kutimis tuj kunvoki sian sekvantaron por komune tre laŭte kaj fervore preĝi pri rea pliboniĝo de la situacio. Lia preĝemo etendiĝis eĉ al teĥnikaj aferoj. Tiel kiam la du programistoj raportis, ke la projekto prokrastigos nur pro tio, ke la plurfaza retrorulo de la Informiksa datumbanko laŭŝajne ne ĉiam ĝuste funkcias, frato Frederiko, malgraŭ la evidenta enigmeco de tiu sciigo, tuj pregigis sian skipon pri baldaŭ riparita retrorulo. Laŭ lia logiko por tio neniel necesis, ke la preĝantoj sciu ion pri tiuj strangaĵoj. Plene sufiĉis, ke Dio scios tion. Fakte Dio dankis lian fidon per tio, ke la firmao Informikso tuj liveris ..sencimigitan", do riparitan version de sia pekinta produkto.

Intertempe la programistoj vivis en perfekta simbiozo kun la misianoj. Ili komencis jam eĉ memstare decidi pri diversaj ĉetelefonaj demandoj - „Jes, presu ĉi-monate 100 000 ekzemplerojn de ‘Kristanoj en marŝo”’ , „Ne, refaru la kovrilon” , Jes, tio estas en ordo, sed mi petas uzi alian tiparon por la subtitolo ‘Frato Frederiko vizitas orfejon en Ukrainio”’ , ..Nepre alsendu la adresbendon ĝis postmorgaŭ, frato Alfredo", „Ne, kara fratino je Jesuo, vi ja plu rajtas mendi. En nia libroservo la titolo ‘Sciencaj pruvoj pri la ekzisto de Dio’ tute ne estas elĉerpita", „En la presprovaĵo estas mistajpo ĉe la biblia verso piede de la lasta paĝo". Ofte estis ĝuste tiuj ĉi programistaj agoj kaj decidoj, kiuj dum la pasinta jaro tiom sukcesigis la misiejon. Evidente Frederiko estis konvinkita, ke temis pri la efiko de la komuna ĵaŭda preĝado. Pro tio li estis konkludinta, ke se komuna normala preĝado jam tiom bone efikis, do komuna superpova preĝado devos ja multoble efiki. Li revis jam ne plu pri monfluo de bagatelaj 4 milionoj da eŭroj, sed pri monfluo de 100 milionoj da eŭroj kiel ĉe la granda ..Diakonia Fondaĵo". Pro tio Zandero venu kaj instruu ĉiujn pri superpova preĝado.

Aldone li mem suferis iam kaj iam de tinito, tre ĝena fajfetado en lia maldekstra orelo. Eble oni povos per la kombino de komuna superpova preĝado kaj plurpersona mirakliga mantuŝo kuraci tion. Kaj la komputilestro, frato Karlo, jam junule, longe antaŭ la fondado de la misiejo, iam estis suferinta de leŭkemio. Post plurjara Kemia terapio li estis laŭdire resaniĝinta, sed estis principe ĉiam danĝero de remalsaniĝo.

-------------

Specifan lundon alvenis la profetotrejnisto Gido Zandero. Post mallonga bonvenigo Frederiko decidis montri al li ĉiujn ĉambrojn de la misiejo. Al tiuj apartenis memkompreneble ankaŭ la komputila centrejo kun la efektive tute nova komputilego. Do Frederiko kun sia sekretariino kondukis la gaston tien.

La du programistoj ne tuj rimarkis, ke oni eniris la ĉambron. Ambaŭ komune serĉis pri stranga fenomeno ĉe la kontada inversigo de alkontigaĵo okaze de nemona donaco. Ŝajne temis pri la ioma eraro de la damninda datumbanko, pri kiu ili ne respondecis. Eble Frederiko denove preĝu.

Frederiko kondukis sian gaston en la ĉambron.

„Jen frato Karlo, la estro de la komputiloj,” anoncis Frederiko.

Karlo, kiu rigardis trans la ŝultrojn de la programistoj al la sama mistifikanta ekrano, murmuris ion nekompreneblan.

„La komputilego estas tute nova," fiere rakontis Frederiko, ..temas pri Uniksa sistemo. Pli bona komputilo ne ekzistas kaj ni esperas tre multe de ĝi por nia Diserva laborado. Ni ricevas tute novan programon por ĝi. ĉio ĉi ege kostas.”

Intertempe la alparolita komputilestro kaj la du programistoj ekstaris kaj turnis sin al la direkto de la vizitantoj.

„Kaj jen frat... sinjoro...” - Frederiko haltis pro embaraso. Evidente tute ne temis pri fratoj. Fakte frato Petro estis inferon meritanta ateisto. Same pri Danjelo. Sed aliflanke Frederiko simple ne plu kapablas memori la familiajn nomojn de la du programistoj por adekvate nefratigi ilin. Ĝuste kiam lia fidela sekretariino, Ingrida, volis helpi lin, li klopodis denove per ĉiosolva gambito. Oni simple rezignu pri la fratigo.

Jen Petro kaj Danjelo, la du programistoj, kiuj ebligas ĉiujn ĉi komputilajn mirindaĵojn por ni. Mi komprenas vere nenion pri komputiloj, kaj por mi ĉio ĉi ĉiam restos enigmo.”

"Saluton," afable diris Petro, la pli parolema el la du. Lia kolego Danjelo mallaŭte eĥis lian saluton. Dume la senfratigita Petro cerbumis pri tio, ĉu li prefere adresu la jam de monato sufiĉe pompe anoncitan profetotrejniston per ..frato Gido” aŭ per „s-ro Zandero”.

„Saluton” , respondis frato Gido. Instinkte li sentis grandan danĝeron radiantan de tiuj du programistoj. „Sed ili ne partoprenos la kurson, ĉu?" li iomete mallerte aldonis.

„Ne, ne,” respondis la misiestro, „sed ili deĵoros la tutan semajnon ĉe la telefono. Fakte sen ilia afabla helpo, ni ne povus okazigi tutsemajnan seminarion kun ĉeesto de la tuta misieja skipo, frato Gido.” Petro intertempe decidis alparoli Zanderon per ..frato Gido", kaj post horkvarona demonstracio pri komputiloj kaj la avantaĝoj de la nova programaro la karavano kontente preterpasis por viziti la transportan sekcion etaĝon pli malsupre. Novdate oni kvestis ne nur por aĉeti bibliojn, sed ankaŭ por financi nutraĵtransportojn por malsatmortantoj en Afriko.

Dum la profeta kurso Petro kaj Danjelo plene rezignis pri plia programado. Unue la telefono senĉese sonoris. Due la posta diskuto pri la telefone spertitaj amuzaĵoj tiom ridigis la programistojn, ke simple ne plu eblis serioze okupiĝi pri io ajn. Aldone el la ĉambro, kie la profeta kurso okazis, ŝvebis alterne ĉantoj kaj kantoj. Se la himnoj iel paŭzis, aŭdiĝis ne plene kompreneblaj alvokoj kun postaj laŭtaj krioj de ,,Haleluja!”. Nur posttagmeze ĉio iomete pli trankviliĝis. Ne estis tiom da telefonaĵoj kaj en la profeta kurso oni estis laŭŝajne laciginta sin per la haleluja-ado. Supozeble jen posttagmeze Zandero malkaŝis siajn sekretojn. Kelkajn fojojn Ia du programistoj subaŭskultis la kurson rekte antaŭ la pordo de la ĉambro - orele ĉeporde. Sed tio, kion ili aŭdis, estis tiom konfuza, ke ĝi rezistis ĉiuspecan sanmensan priskribon. Poste ili inter la diversaj traktataj telefonaĵoj multe diskutis pri la frenezeco de la kursa enhavo.

ĉiun vesperon Petro intervjuis la partoprenintan Karlon pri la lernitaĵoj. Tiu tamen ne konfidencis ion ajn. Evidente li estis ricevinta rigoran ordonon silenti pri ĉiuj okazaĵoj en la kurso - kaj tre specife silenti pri tiuj al la du programistoj. Same statis ĉe ĉiuj aliaj kursanoj. Nur unu afero klariĝis. La kulmino de la kurso okazu la lastan tagon, vendredon.

Tiu silento estis iomete escepta situacio. Normalokaze la komputilestro multe diskutis kun Petro kaj Danjelo. Ekzemple pri Darvinismo. Aŭ pri la laŭvorteco de la bibliaj historioj. Entute pri kredo kaj nekredo. Iam kaj iam Karlo grumblis pri la plej novaj kapricoj de sia ĉefo, Frederiko. Ekzemple, ke li volis gajni proceson kontraŭ la urba konstrupermesa oficejo per preĝado, kvankam lia advokato konsilis al li tuj klopodi pri eksterprocesa interkonsento. Aŭ pri tio, ke Frederiko neniam ajn sciiĝu, ke specifa programeto en la Uniksa operaciumo de la nova komputilo nomiĝas ,.demon”. Se Frederiko vere iam malkovros pri tio, Karlo ĵuris, ke jen la fino de Ciuspeca komputilado en la misiejo. Frato Frederiko ĵetos la tutan aparataron tra la fenestro sur la unu etaĝon pli malaltan korton. Poste li tute persone forpelos ĉiujn pliajn demonojn el la komputila centrejo - inklude Petron kaj Danjelon.

Fakte la forpelado de diabloj estis la ne plu tute sekreta hobio de la misiestro Frederiko kaj li entuziasme kolektis ĉiuspecajn raportojn pri tiaĵoj. Aldone li korespondis kun du profesiaj malsorĉistoj kaj jam taksis sin spertulo pri elpelado de demonoj. Li avide atendis sian unuan kazon kun aŭtenta sorĉito. Pri tio plej bone sciis lia sekretema sekretariino Ingrida. Iam Petro demandis al ŝi, ĉu ŝi vere kredas, ke jen malantaŭ la granda kaŝtanujo sur la korto vespere kaŝiĝas malgranda diableto. Estis ja vintro kaj la noktoj estis sufiĉe malhelaj. Ŝi tuj ofendiĝis kaj kolere fiksrigardis lin. Ŝian fiksrigardon tre substrekis ŝiaj grandaj iomete bufece ŝvelaj okuloj.

Sandra, la datumtajpistino, tre bela virino kun iomete slavaj trajtoj kaj longaj nigregaj haroj, ĉiam rave kaj tute ne misiistine vestita, fronte al la sama demando pli lerte elturniĝis. Ŝi deklamis, ke ŝi jam principe ne tiom okupiĝas pri diabloj. Ŝi kredas je la bono kaj je la malbono. Punkto. Sandra estis entute lerta. Jam dum jaroj ŝi sukcesis kaŝi sian lesbaninecon antaŭ aliaj misianoj. Nur la du programistoj estis rimarkintaj ŝian sekreton baze de pluraj epizodoj, interalie okaze de ŝiaj sopiraj rigardoj al iomete maskleca kelnerino dum granda festeno en restoracio je la kostoj de ilia programada firmao. Verdire Sandra estis iomete frivola kaj ĝuste pro sia samseksa inklino ŝi povis tute senĝene ŝerci kaj ŝajnamindumi kun viroj. Aldone ŝi ne tiom rapide ofendiĝis. Kontraste, Ingrida estis iomete tro serioza. Kaj la piega filino de la misiestro, Karolina, estis tute ne ŝerce alparolebla. Eble pro ŝia eksterordinara malbelo. Kun Bodo, la transportestro, ne eblis ŝerci aŭ diskuti. Li estis simple tro stulta.

Ekde merkredo la du programistoj ne plu tiom interesiĝis pri la teretaĝa profeta kurso. Estis tro streĉe ĉiam subaŭskulti rekte antaŭ la pordo kaj ĉe tiu impertinentaĵo eĉ riski malkovron. Aparte de tio la senĉesa haleluja-ado jam komencis tedi. Nur pri la kulmino de la tuto ili plu iomete sciemis. Onidire estos iuj pruvoj pri la vero de la tuta afero. Sed ĉu iu konfidencos pri tiu ĉi zelota zenito al ili? Danjelo opiniis, ke certe ne, ĉar de ĉiuj kursanoj la lipoj restis ĝis tiam plene sigelitaj. Same ne sukcesis iel envolvi Zanderon mem en iujn interesajn debatojn dum la kursaj paŭzoj.

----------------

Vendrede ĉio ŝanĝiĝis. Matenkomence la jam kutimaj sonoj de fervora komuna preĝado, instigaj instruistaj alvokoj kaj komunumaj haleluja-krioj ŝvebis tra la aero de la ŝtuparo kaj koridoroj al la relative fora komputila centrejo. Tiun vendredon la telefonoj nekutime malviglis. Ne estis multe por fari rilate la ĝeneralan movtenon de la misiaj eksteraj aferoj. Pro tio Danjelo, la iomete pli juna el la programistoj, sidis sur la fenestrotabulo kun arkigitaj kruroj kaj, tedite, gapis al la malsupra malplena neĝkovrita korto. Jen la parkumejo de la misiejo. Kiel ĉiam staris kortrande deko da aŭtoj. Ĝuste en tiu ĉi momento alvenis nova aŭto. Sed ĝi ne apartenis al iu konato. Post jaro da ĉeesto en la misiejo, Danjelo fakte rekonis ĉiujn aŭtojn de ĉiuj kunlaborantoj, liverantoj kaj oftaj gastoj. Sed jen tute nova nekonata aŭto, flavete blanka „Opel Ascona”. Iel Danjelo konvinkiĝis, ke temas pri luita aŭto - sen precize scii la bazon de sia suspekto. Ambaŭ programistoj ofte devis post interurba flugo lui aŭton ĉeloke por atingi vokintan klienton. Eble pro tio Danjelo iel aŭtomate ekkonis ĝian luitecon, kvankam iu emblemo pri la lufirmao ne estis malkovrebla de supre tra la komputileja fenestro, ĉiuokaze, el luaŭtoj kutime elaŭtiĝas sur firmaa parkumejo - la misiejo estis laŭ lia takso speco de firmao, kvankam jure temis pri neprofitcela organizaĵo - specifa speco de persono - preskaŭ ĉiam bone vestita kaj entute finance bonstata. Tipe jen teĥnikisto, programisto, aŭ vendisto pri iu kosta oficeja tehnikaĵo. Aŭ eble ekonomia konsilisto aŭ kontrolisto.

El tiu aŭto elaŭtiĝis tamen tre magra dudekjaraĝulo en tre eluzite aspektantaj vestoj. Malgraŭ la ekstera malvarmo al li mankis mantelo. Li portis nur grizan someran jakon kaj ĝinzon. La nekonato aspektis entute iel bedaŭrinda. Li ŝlosis la aŭton, rigardis al sia brakhorloĝo kaj senhaste transiris la korton ĝis la angulo de la konstruaĵo rekte sub la fenestro. Tie li ekstaris, serĉis iomete en sia jaka poŝo, enbuŝigis cigaredon kaj ekbruligis ĝin. Tiun li ĝue fumis, starante rekte ĉe la murangulo. Danjelo iomete ŝanĝis sian sidpozicion sur la fenestrotabulo por pli bone studi lin. Jen strangulo. Veste li aspektis ege malriĉe, sed poze, ire kaj aŭte li impresis iel eleganta. Regis nedifinebla tensio inter liaj vestoj kaj lia cetero.

La stranga vizitanto rerigardis sian horloĝon, fingrolerte pafis la nur duone fumitan cigaredon teren kaj piedplatigis ĝin sur la unua ŝtupo de ŝtuparo, kiu kondukis plu ĉirkaŭ la angulon de la konstruaĵo al la precipa enirejo. Tiam li alprenis tute novan korpan teniĝon - fakte malteniĝon. Nome tiun de paralizulo, kiu apenaŭ plu kapablas marŝi. Vere kompatindege lamante, li trenis sian apenaŭ plu funkciantan korpon la ŝtuparon supren kaj per evidente senhoma volego sukcesis malrapide kaj tre ŝanceliĝe pluiri ĉirkaŭ la angulon.

Danjelo ekkriis pro surprizo. Vigle gestante al sia kolego, li rapidis al la alia fenestro por rigardi la daŭrigon de la spektaklo. La lamegulo nun ĵus atingis duan ŝtuparon rekte antaŭ la precipa enirejo. Ambaŭ programistoj kun granda ekintereso rigardis, kiel tiu ĉi sortbatita lamegulo kuraĝe okupiĝis pri tio, kiel li iel venku la ok ŝtupojn rekte antaŭ la pordo, spite al siaj apenaŭ stireblaj korpmembroj kaj tremegantaj manoj fine de plene torditaj brakoj. Petro decidis, ke la vizitanto devis disponi pri ostoj el kaŭĉuko por tiom tordi sin.

Ĉiuokaze, la povrulo nun perfekte elmontris, kiel malfacile estas premi la butonon de la elektra pordsonorilo, se oni havas korpon tiom ruinigita de kruela malsano aŭ tragedia misnasko. Fine, post la sesa kuraĝa klopodo, li tamen sukcesis premi la butonon. Sonoris.

Petro kaj Danjelo kuris el la ĉambro por kaŝe rigardi malsupren tra la Stuparejo, kiu spiralis ĉirkaŭ meza malplena spaco. Ili vidis, kiel la aliokaze tiom sobra Ingrida venis el la kursĉambro kaj tute ekscitite bonvenigis la torditon per la vortoj - „Ho, Dio mem sendas vin al ni. Danku al Dio! Danku al Dio! Ho, Sinjoro!” Ne estis tute klare, ĉu la "sinjoro" estis la ĉeesta tordito aŭ la malĉeesta Ĉiela Patro.

La lamegulo tamen ne respondis. Li nur gruntis. Evidentiĝis, ke parto de lia simptomaro estis ankaŭ la malkapablo pri normala homa komunikado. Li apenaŭ povis paroli. Kun granda peno li lamis de la enirejo tra la koridoro ĝis la pordo de la kursa ĉambro. Ĉe tio Ingrida klopodis laŭpove apogi lin, fakte cirkle kaj de ĉiam novaj minacantaj faldirektoj. Ŝi jam ploris pro kompato pri la terura stato de la juna viro. Ambaŭ malaperis en la kursan ĉambron kaj la pordo denove fermiĝis.

Petro kaj Danjelo kuregis suben ĝis la fermita pordo. Kio nun okazos, tio estis tuj al ili klara. Efektive, dum tuta horduono oni dankis al Dio, ke la superpova preĝado estis aŭdita. La tuta skipo evidente ĵus superpreĝis pri tio, ke iu povrulo hazarde venu al ĝi por mirakla kuracado. Kaj abrakadabre - jen kuracoto alvenis.

Laŭ la sperta kaj korŝira interpretado de Zandero - necesiĝinta ĉar la veninta bedaŭrindulo blekis tro mallaŭte, por tio, ke iu povos rekte kompreni liajn vortojn - temis pri vojaĝanto el fora Hamburgo, kiu hazarde nun volis viziti sian patrinon mortantan en malsanulejo en Frankfurto. Li ege timas sian viziton ĉe sia patrino, ĉar ĉiun fojon denove lia aspekto tiom malgajigis ŝin. Ĝuste mortlite Ia brava patrino tamen nepre ne aldone nur pro li malgaju. De ekstere oni aŭdis kiel ĉiuj kursaninoj komencis plori, ĉiuokaze, vojaĝe laŭ la aŭtovojo la juna viro subite aŭdis misteran voĉon en sia kapo. Tiu postulis de li, ke li tuj forlasu la federan aŭtovojon A5 kaj veturu Marburgon. Laŭ Zandero jen la voĉo de Dio persone, kiu navigis lin rekte ĝis antaŭ la pordo de la misiejo. Danjelo konkludis, ke tiu Dia navigado estis ne malpli altkvalita ol la plej moderna fajnbira satelita sistemo, ĉar por atingi Marburgon de la A5 estis necese celcerte transveturi amason da aŭtovojaj kruciĝoj.

La du programistoj konsterniĝis antaŭ la fermita pordo. Kion fari? Eniri kaj senmaskigi tiun tutan fraŭdon? La parolado de Zandero ĉesis. Denove oni murmuris preĝojn. Poste la kursestro rekomencis paroli. Nun li volis demonstracii, ke la partoprenantaro per lia kurso vere kapablos pri mirakla mantuŝa sanigo - memkompreneble nur helpe de Dio. La du antaŭ la pordo aŭdis, kiel la laŭta basa voĉo de Frederiko eklanĉis tondran trifojan ..Haleluja!” Ĉiuj aliaj kursanoj sekvis lian ekzemplon.

„Mi petas ĉiujn el vi stariĝi laŭ cirklo ĉirkaŭ tiu ĉi tablo," kriis la trompa Zandero.

Seĝoj ŝoviĝis. Evidente la paciento nun kuŝis sur la pretigita tablo.

„Mi vere ne scias, kion fari” , flustris Petro al Danjelo. „Se ni eniros, tiu Zandero eble eĉ kapablos influi siajn kursanojn mortbati nin. Ili kredegas ja ĉion, kion li diras. Ŝajne ili estas jam sub iuspeca hipnoto aŭ amashisterio."

Tra la pordo aŭdiĝas zuma Cantado. La du decidis retiriĝi en la normalecon de la komputilejo. Dek minutojn pli poste eksonis krioj kaj frenezaj aplaŭdoj de sube. Evidente la plena resanigo de la tordito estis sukcesinta. Al la ĝenerala jubilado aldoniĝis nova juna tre forta voĉo. Tiu de la mirakle sanigita vizitanto. Tiu nun kriis, ke ĝis nun li neniam estis kredinta pri Dio, sed ekde tuj li nepre volas iĝi Kristano. Do jen eĉ plia sukceso - freŝa konvertito! Iom pli poste la sanigito tute sole forlasis la kurson. Kompreneble pro sia nova sana stato li kapablis sen iuj apogoj glate atingi sian luaŭton. Li funkciigis la motoron kaj rapide forveturis.

Post plia horo da jubilado kaj dankpreĝado la profeta kurso triumfe finiĝis.

„Nu, Karlo, ĉu la kurso estas finiĝinta?" afable demandis Petro.

„Ho jes. Jen grandega sukceso kaj mi spirite gajnis multe el ĝi. Sed mi ne rajtas detale paroli pri ĝi. Kia domaĝo, ke vi ne apartenas al ni kaj ne same elkore kredas.”

„Ĉu mi ne aŭdis iun vizitanton veni mallonge post tagmezo?"

„Jes, efektive. Sed jen nenio grava.”

Petro silentis. Danjelo subpremis nuancon de rideto. Poste en sia hotela ĉambro ambaŭ programistoj preskaŭ la tutan nokton diskutis, kiel oni agu fronte al tiu afero. Ne estis eble trovi vere adekvatan elirejon. Kiu volas kredi, simple kredos. Ne helpos io ajn. Aparte de tio, kiel oni pruvu, ke la jam malaperinta sanigito, kies adreson supozeble neniu notis, neniam reale malsanis?

------------------

Tri monatojn pri poste la komputilestro Karlo tre subite gravege malsaniĝis. Pro la hernia terapio kontraŭ lia tiama leŭkemio la vandoj de liaj intestoj estis poreciĝintaj. Nun ili komencis simple disfali. La hirurgoj de la Marburga malsanulejo ne povis iel helpi, same ne iliaj kolegoj en la plej proksima universitata kliniko specialigita pri gastroenterologio. La tuta intestaro de Karlo estis ne plu iel kunkudrebla aŭ alie fiksebla. Unu intesto post alia simple krevis. Pro tio oni jam artefarite nutris lin per tratubigata solvaĵo. Ankaŭ aliaj organoj komencis disfali kaj aldone ekestis novaj kanceraĵoj iel sekve de lia leŭkemio.

Petro kaj Danjelo vizitis Karlon. Lia tuta aspekto post kvin sensukcesaj rapidsekvaj operacioj estis horora. Aldone la fakto, ke la ĥirurgoj lasis lian ventran haŭton nefermita, jam preta por la morgaŭa sesa senespera operacio - Karlo montris tion al ili - tiom ŝokis Petron, ke li devis fuĝi tra la ĉefenestra vitra pordo sur la apudan eksteran balkonon por vomi. Lia psiho ne plu kapablis regi sian korpon. La tuta aro da tuboj inter la vivtenaj aparatoj kaj diversaj lokoj kaj eksteraj organoj de la korpo de Karlo nevenkeble naŭzis lin. Daŭris dek minutojn ĝis li sufiĉe refortiĝis por reeniri la ĉambron.

Karlo rakontis, ke post horduono la tuta skipo de la misiejo vizitos lin kaj laŭ la Zandera rito sanigi lin. Li mem tamen laŭŝajne ne plu estis tiom certa pri ties sukceso. Aliflanke sen rekte diri tion, li evidente deziris, ke Petro kaj Danjelo reforiru por ne ĝeni la ceremonion. Plu li rakontis, ke la personaro de la malsanulejo jam estis permesinta okazigi tiun klopodon savi lian vivon. Evidente la kuracistoj estis rezignintaj kaj tial ne oponis tion. Ŝajne ili opiniis, ke ankaŭ eĉ la plej harstarigaj mistifikoj neniel ajn povos plimalbonigi lian staton. Do la du programistoj tiam decidis pro plene nova motivo plu prisilenti la fraŭdecon de la profeta kurso. Tre konsciante paroli kun mortanto, ili deziris al li baldaŭan resaniĝon.

Poste ekstere sur la parkumejo ili komune malbenis tiun krimulon Zandero, kiu tiom senhonte eluzis la naivon de tiuj ĉi vere infanecaj infanoj de Jesuo. Ili konsentis ankaŭ pri tio, ke ĉe la misiestro statis alie - li estis ne infaneca, sed iel dupersoneca - estante ja duone ege malnaiva kaj trompa kaj duone naivega kaj honesta. Forveturigante, Danjelo vidis en la retrospegulo, ke pluraj aŭtoj de la misiejo ĵus turniĝis de la strato en la enirejon de la malsanuleja parkumejo.

Tri tagojn pli poste Karlo estis morta.


Jarmilŝanĝo

István Ertl

Monato 2001/10

En oblikva kuŝpozicio, kun vidkampo precize limigita al la kelk-cola ekrano, li vidis pretersalti la flagrajn informerojn. Palpebrumo haltigis aŭ malhaltigis la tekstofluon, opaj okulfermoj regis la debiton. Kun rutina volego, li penis ignori la senton de juko en la stumpo.

Tiktako vekis lin je la sesa dudek. Li piedpintis al la pezaj pordoj, transe ŝaltis la komputilon laŭkutime. Konvenos tiel komenci, per fekundo dozita: dum dormas la infanoj, dum ronkas ankoraŭ la bogepatroj. Du alineojn li tradukis diligente, sed ĝisvenis sensencon kiun neniu interpreto superus. Pli bone, do, nun forredakti sin el ilia vivo - li intuis -, morgaŭ maleblos, nerefareble. Tamen de la garaĝo li retrohastis, estus ja stulte lasi perdiĝi la tradukon. Manke de disketo, li komandis paperan version, dampante la printil-bruon per kuseno.

En la lastaj jaroj sufiĉis malfermi la butikon je la sepa. De kiam la freŝaj bakaĵoj alvenis kamione el panfabriko, forestis la fruega aferumo ĉirkaŭ la praa forno. Eĉ tiel, ŝi vekiĝadis je la horo kutima dum jardekoj, por poste sinki en duone bonfaran soporon, dum la granda, kotbul-glua hundo en la korto ekfrotis la hundujajn latojn per sia grinca ĉeno.

Kun klare percepteblaj intervaloj, la hejtosistemo ree kaj ree proksimiĝis al sia povum-limo.

„Vi ne povas ŝati tion, vi estas infano.” ..Panjo ĵus foriris.” ..Tion ni povus rigardi iomete.” „Ni ne plu ŝatas la glaciaĵon.” "Kunportu nin ĉi tien plian fojon." ĉi-loke li malŝaltis la registraĵon, kaj lasis sin fali en torporon tiom longe atenditan. Kiam li alarme revekiĝis, unu feria foto sur la komodo estis falinta kontraŭ alian enkadraĵon. Sur ĉi lasta ili videblis ĉiuj kvar, ridante al estonteco tiam senduba.

La Volvo malfacile startis, sed la garaĝ-pordo glitis malfermen senprobleme. La eksterorda deĵoro devis komenciĝi post dudek minutoj. Praktike neniu aŭto pasis ĉi-hore sur la malĉefaj stratoj, kaj des malpli ju pli li proksimis al sia posteno. Li elpoŝigis cigaredon.

Ankoraŭ retoj specialaj protektis la viton de predemaj birdoj, ĝis la alveno de la rikolta trupo gaja, konscia pri la valoro de ĉiu tarda vinbero trovota. La kaŭĉukaj botoj solide ankris ilin al la ĉiesa grundo.

Trian fojon ŝi venis al la trinkejo por resti tutan tagon, malpli por konsumi ol por konsumiĝi ĉe la aŭtomato ĉiam mongluta, foje monŝuta. Ŝia eleganto perfektis por la koktela mondumo de ŝia edzo, sed ne estis mislokita ĉi-lokale. Tage ok mil frankojn kostis ŝia helpokrio, kiun neniu aŭdis krom la barestro, kaj eĉ tiun ĉi ĝi alvenis nur kiel ĉarma tintado de monera svarmo.

La vilaĝestro forŝovis siajn pend-dosierojn kaj malfermis plurajn el atendantaj kovertoj. La planoj kun la kvin eblaj traceoj de la aŭtovojo kuŝis sur aparta tablo, kiel kvin minacleteroj. La konsilianoj alvenos je la deka, kaj neniu forkonvinkos ilin de progres-paŝo marĝene suicida.

La pluŝkuniklo falis tra la kradoj el la liteto. Li ploris insiste por ĝin rehavi, sed la dikaj kverkaj pordoj dampis la sonoron pri kiu la gepatraj timpanoj lacis ĉiukaze. Bonŝance, restis la suĉilo por konsolo relativa.

La eksplodo estintus - kiel decas - subita, unufrapa kaj detruega. La fabriko dissaltus al pecetoj same kiel la trinkejo, kaj la puŝ-ondoj zorgus ke neniu muro restu stara en la vilaĝo. La vespera novaĵ-programo tiklus la nacian nervaron per la unua katastrofo de la nova jarmilo, kaj pli ol unu spektanto rezignus sian bovaĵon por minuto.

La montrilo. La horero. Tempo.

Kaj nenio, nenio, nenio estis sama - nek alia - dum la posta tago.


Tagmeze en Tuniso

Pejno Simono

Monato 2001/11

"Kie estas la damninda slipo? Jen sescent dolaroj, jen la flugbiletoj, sed kie estas la slipo? Tiun Kristinan mi murdos, mi ŝin masakros maĉete!"

ĉion ĉi pensis al si Davido Ruselo, kalva, dika mezaĝulo, dum li serĉis plu en la Kaoso de ilia komuna oficejo. „Eble sufiĉos simpla nudmana strangolado."

La strangolota Kristina estis lia sekretariino. Knabino deknaŭjaraĝa, beleta, ĉarma kaj vere aminda. Tamen iomete forgesema. Nu, Davido laboris kiel direktisto de eksportado koncerne Germanujon kaj Skandinavion. Lia propra ĉefo, Luko, estis alvokinta lin la antaŭan tagon malfrue vespere kun la tute ne atendita komisio frumatene flugi Tunizon. Davido okupiĝu pri la instalo kaj demonstracio de iu el iliaj komputiloj por la Tunizia Ministrejo pri Edukado. „Pro nia afero oni planas okazigi grandan kunvenon de ĉiuj ministrejaj sekciestroj, en tiu vi nepre partumu", estis dirinta Luko. ..ĉiujn detalojn mi estas jam rakontinta al via Kristina, por ke ŝi skribu slipon por vi", li estis daŭriginta. „Mi mem devas tuj rapidi al la flughaveno por atingi la maŝinon al Bankoko. Ĝis la!"

Nu, Kristina fakte estis studento kaj nur pasigis praktikon ĉe la entrepreno. Kiam Davido mem dungiĝis ĉe tiu Franca firmao, proksima al Parizo, Luko promesis, ..Davido, por vi ni havos sekretariinon trilingvan”. Davido klare memoras, ke tiu tiama eldiro estis tre trankviliginta lin, ĉar lia Franca vere ne estis tiom bona. Alveninte, Davido povis konstati, ke lia Kristina ja vere estis trilingva, simile kiel li mem. La promeso de Luko estis do tute valida. Bedaŭrinde tamen - kaj jen vere iom ĝena tameno - iliaj respektivaj trilingvecoj tute ne kongruis. Ŝi parolis - la Francan, la Hispanan kaj la Italan - li parolis - la Anglan, la Germanan kaj la Rusan. Ilia interkomunikado ĉe la verkado de iu komerca letero en la Franca al iu malkontenta kliento estis vere pli ol nur amuza. Memkompreneble Davido estis plendinta al Luko pri tiu lingva barilo, sed tiu simple ridegis, dirante - ke li promesis trilingvulinon, kaj jen ja trilingvulino. Davido plej bone sen prokrasto kontentiĝu. La cetero estos la problemo de Davido! Luko estis fininta sian prediketon per la vortoj, „Kaj entute, ĉu ŝi ne estas bela museto?"

La slipo ne troviĝis. Se „la bela museto” entute estis iam ajn skribinta ĝin en iu ajn el siaj tri disponebla! lingvoj, ŝi evidente tuj poste en bona spiona tradicio estis formanĝinta ĝin. Davido ekprenis la biletojn kaj la monon kaj rapidis for - flugmaŝinoj ne kutimas atendi.

Li veturis al la Orlea flughaveno Francstile - jen sinonimo por „je plena gaso kaj kun memdetruema kuraĝo limanta kamikazon". Li fakte atingis sian aviadilon kaj eĉ sukcesis akapari sidejon ĉe fenestro. Baldaŭ li estis en la aero super la nuboj survoje al nekonata Tunizo.

„Nu” , li pensis, „pro kio mi estas direktisto? Evidente pro mia senlima inteligento, mia senlima kombinemo kaj mia senlima lerto.” Tiu iomete malmodesta pensaro konsolis lin, dum li mendis en sia aĉa Franca glason da tomatsuko de la stevardino. Brava Davido eble pli konvene estu konfesinta al si, ke en la tiama momento li estis forgesinta adapti sian vicon da senlimaj naturdotaĵoj al la bagatela fakto, ke Tunizia ministro kutimas paroli la Francan, kaj, ke li, Davido, evidente devos aranĝi kaj demonstracii ĉion en ĝuste tiu lingvo. Plia nepreteratentinda realo estis la manko de tiu slipo. Jen nome ĉiuj liaj rendevuoj, ĉiuj adresoj, ĉiuj personoj kontaktigendaj, ĉiuj doganaj detaloj por la provizora importo de la komputilo kaj lastvice jen la nomo de lia hotelo. Hotelon Davido certe bezonos, ĉar, kiel li povis senpene dedukti de la revena dato de la flugbiletoj, la tuta operaco estis daŭronta plenan semajnon.

Nu, en ĉiu mezaĝa viro dormas ankoraŭ konsiderinda dozo da skolteco kaj evidente en dikventra direktisto estas sufiĉe da spaco por permesi eĉ la dekoblan kvanton kaŝiĝi. Magia genio kaŭris en Davido, jam dum jaroj saltoprete atendante la momenton eskapi de sia flakono. Skoltiĝinta Davido fiere deklamis al si mem, ke iel ajn li certe sukcesos trovi ĉion. Evidente la Tunizia ministrejo pri edukado devos esti sufiĉe facile trovebla. Tamen li direktiste ruze planis komenci ĉe sia nekonata hotelo - eble Kristina estos faksinta iujn detalojn tien. Tiurakontere estas menciinde, ke Davido havis sekretan kontrakton kun Kristina. Ŝi ĉiam enloĝigu lin en la plej luksan hotelon, kiun ŝi kapablas trovi. Memkompreneble tia strebo estis tute kontraŭa al la ekzakte malaj kaj klare vortigitaj instruoj de lia afabla sed iom ŝparema ĉefo Luko. ..Tiom da luksaj hoteloj ne povos ekzisti en Tunizo” , li pensis. „Sed Kristinan mi malgraŭe mortbatos!” li afable promesis.

Fakte la tuja dumsekunda mortbato je Kristina estus verŝajne la sola efektivigebla solvo por puni ŝin, ĉar ĉiu alia rimedo principe ne estus aplikebla. Se li kolere aŭ mishumore eĉ nur ekrigardis ŝin, ŝi tuj komencis plori. Kristina estis ankoraŭ tre junulineca kaj iom plorema. Luko, kiu tagmanĝe trinkis ege tro da vino, ofte ofendis Kristinan kaj apartenis al la regulaj devoj de Davido konsoli ŝin kaj trovi de ie ajn aldonajn papernaztukojn. Ĉe tio Davido ofte eĉ ne eksciis la tialon por ŝia lamentado, ĉar ŝi pro honto rifuzis ripeti la maldecaĵon, kiun Luko estis dirinta al ŝi. Nu koncize, tiajn spektaklojn Davido laŭpove klopodis eviti. Alivorte absolute nenio estis okazonta al ŝi, minimume ne tiom longdaŭre, kiom liaj ĵusaj mensaj minacoj ne per iu insida sorĉo senaverte vuduiĝis.

Fakte Davido estis sufiĉe afabla homo. Li kutimis iom pripatradi siajn sekretariinojn. Reveninte, li certe kiel ĉiam aĉetos por Kristina tagmanĝon, ĉar ŝi kiel praktikanto ricevis tiom malaltan salajron, ke ŝi senĉese troviĝis en stato de persona bankroto. Tian inviton Davido kutimis eklanĉi, postulante de ŝi, ke ŝi nepre akompanu lin, ĉar li sen ŝia helpo ne kapablos malĉifri la menuon. Ĉe tio la ege magra Kristina kutimis - laŭ la takso de Davido verŝajne jam de longe ekkonante lian ĉiutagan mensogeton - rigardi tute esperplene, ĉar evidente jam la matenmanĝo estis mankinta al ŝi. Kiel Luko estis vortiginta la aferon - jen la problemo de Davido. ..Espereble ŝi ne mortos pro malsato dum mia tutsemajna malĉeesto!” li iom zorgeme pripensis, suĉante sian pipritan tomatsukon.

*****

La flugo al Tunizo estis seneventa. La vetero estis belega, Alpoj estis belegaj kaj la vido malsupren al Mediteraneo estis belega. Eĉ la Franceca manĝo surtabligita - kiel kutime iom stranga afero kun viando ege drakunkola - aperis al li tute belega. Davido kredis, ke tio rezultis el lia situacio. Li nome jam pritraktis la aferon de ĝia sporta flanko. Li apenaŭ parolpova eksterlandano en fremdujo, sen iu informo, sen iu hotelo, sen iu komputilo, sen iuj datumoj pri rendevuoj devos venki ĉiujn problemojn tute per si mem. Jen tasko vere inda je lia direktisteco. Por io ajn li ja gajnu sian iom tro komfortan salajron. Fakte Davido tute entuziasmiĝis pri tiu testo de transvivpovo.

*****

La unua problemo de Davido estiĝis sur la sojlo de la flugmaŝina pordo antaŭ la pasaĝera ŝtuparo. En Parizo regis somero kaj la lastaj tagoj estis sendube sufiĉe varmegaj. Tunize oni estis alteriĝinta iomete post la tagmezo. Tio, kio nun embuskis por Davido ĉe la flugmaŝina pordo, tio ne estis iuspeca somero, tio estis laŭ lia identigo la atmosfero de Jupitero. Ĉe tiu ekkono lia unua eraro estis entute enspiri, ĉar poste li tute ne plu kapablis ree elspiri. Nur la premo de la pasaĝeroj malantaŭ li sukcesis ŝovi lian rondan korpon kaj lian kofreton sur la ŝtuparon malsupren. En la atendanta buso ĉiuj gajiĝis, nur ne li. Li batalis kiel fiŝo ekster akvo kontraŭ la malamika klimato de fremda planedo. Normale li ja respondecis pri Skandinavio, ne pri Afriko.

Eble lia persona klimata problemo iomete rilatis al lia figuro. Kiom Kristina estis maldika, tiom Davido estis malmaldika. Iun tagon ili kiel ŝerco estis mezurintaj siajn respektivajn taliojn per mezurbendo. Tiu eksperimento malkovris al la ĉirkaŭaj spektantoj, ke lia pompa periferio relative precize egalis al la adicio de du vespotalioj de Kristina. Tiu mezura rilato ricevis mil flugilojn kaj estis intertempe konata en la tuta firmao.

La flugkampa buso kun batsvingo ekveturis. Ĝi transportis la flugintojn apenaŭ kvindek metrojn kaj denove haltis, oscilante sur siaj risortoj. Kun siblo la pneŭmataj pordoj malfermiĝis kaj la gajularo elbusiĝis. Davido en stato de senfina mizero duone falis, duone rampis

post la aliuloj.

"Bonan tagon, sinjoro” , diris la uniformita doganisto, prenante la pasporton etenditan al li.

„Bnan tnon” , eligis Davido, tute nevole strange ĉinece. Je pli liaj voĉaj kordoj ne plu estis kapablaj. "Komerca vizito” , anoncis la doganisto, profesie taksinte lian kompleton, lian kravaton kaj lian diplomatan kofreton.

Davido ne respondis.

„En kiu hotelo vi tranoktos?” la doganisto afable demandis.

Nu, jen demando sendube sufiĉe interesa. "Dankon Kristina, mi korege kisas vin!” li silente ĵuris. "Evidente tiu doganisto estis samtempe membro de la sekreta polico kaj nun li plenumas iun registaran dekreton detale registri ĉiujn movojn de suspektindaj eksterlandanoj. Angloj kun Germana adreso venantaj de Francujo estis evidente tuj enkarcerigendaj.” Nome specife tia Franca Germana Anglo Davido ja estis.

"Certe en Hotelo Sahara”, la doganisto senpacience respondis al sia propra demando. Davido kuraĝe kape jesis, esperante, ke la doganisto estis pravonta. „Bone! Paŝu plu!”

*****

Ekster la flughavena konstruaĵo estis vico da taksioj. Li envagoniĝis ĉe la unua. Temis pri malnova flave bruna Mercedo.

„A1 Hotelo Sahara, mi petas", li vokis al la taksiisto, pregante, ke la aŭto senprokraste ekveturos. Nome ĝia sola klimatigo konsistis el ĝiaj ĝis maksimumo malsupren krankitaj fenestroj kaj Davido kalkulis, ke la tuja ekmovo de tiu taksio eble estis povonta lastminute savi lin de lia tute certa forpaso.

"Sahara!” eĥis la afabla Arabo antaŭ li kaj je la feliĉo de Davido per diable alta rapideco ekraketis.

La Araba taksiisto efektivigis sian veturadon kun la maldekstra brako senzorge pendigita el la fenestro en la aerfluo. Lian solan enaŭtan manon li premis firme kontraŭ la butonegon por aktivigi la laŭtan kaj misharmonian kornon. Laŭŝajne li bezonis nek iam ajn tuŝi la levilon por la rapidumoj, nek iel precize direkti sian taksion. Li veturis eksklude hupe kaj pedale.

La vojo inter la flughaveno kaj Tunizo estis sufiĉe longa. Ĝi kondukis kelkajn kilometrojn rekte paralele al la golfa bordo. Al la atmosfero de Jupitero nun aldoniĝis kelkaj tre Teraj odoroj. Evidente Tunizo bezonis ne iujn novajn komputilojn, Tunizo tute urĝe bezonis efikan fekaĵpurigan instalaĵon. La odoro estis sufoka. Baldaŭ tamen aperis la unuaj plattegmentaj pluretaĝaj konstruaĵoj de Tunizo kaj ili venis al la precipa urbmeza bulvardo. Ĝi estis kvarvoja kun meza laŭlonga stratinsulo kun razeno kaj altaj ombrodonaj palmoj. Estis sufiĉe multe da trafiko.

„Jen Hotelo Sahara!" diris la taksiisto kaj bremsis abrupte apud la trotuaro. Davido pagis lin. ĉe la flughaveno li estis fakte ŝanĝinta iom da mono, antaŭ ol li stumblis el la endoma ombro en la ardegon de la planedsistema centra stelo. Antaŭ la luksa hotelo staris taĉmento da soldatoj. Iom mirante, li eniris en la akceptejon rekte tra la mezo de la taĉmento. Ankaŭ interne ĉie estis militistoj kun maŝinpafiloj. La militema etoso tamen tute ne ĝenis lin, ĉar tiu hotelo havis unu por li evidentegan kaj decidigan avantaĝon. Ĝi estis plene klimatigita, do Jupitero restis ekstere malantaŭ la precipa enirejo. Davido nun troviĝis en Paradizo.

-----------

Li alproksimiĝis al la akcepteja tablego kaj alparolis la deĵorantinon.

„Ruselo Davido, firmao T2F, ĉu oni rezervis por mi?” li kvakis France.

„Hmm. Mi ne tuj trovas vin” , ŝi redonis, klavumante ĉe sia komputilo.

„Mi alvenas pro iu afero de la ministrejo pri ..." li komencis klarigi al ŝi. Sed ŝi tuj reagis.......Ho, pro la ministra konferenco, mi serĉos vian rezervaĵon pli poste. Vi povas rekte iri en la unuan etaĝon. Bonvolu rapidi, la afero jam komenciĝas.”

Post tre agrabla vojaĝeto per la lifto - Davido volonte ŝvebis lifte - li retrovis sin meze de dika longa ruĝa tapiŝo, kondukanta de la lifta pordparo al eleganta ruĝligna pordo. Ambaŭflanke postenis du batalpretaj soldatoj en kamuflaj kostumoj kaj kun oblikve tenataj maŝinpafiloj. Maldekstre de la longa ruĝa tapiŝo sidis ok policanoj grupiĝintaj ĉirkaŭ tableto antaŭ granda fenestro. Iliaj armoj estis apogitaj kontraŭ la apuda muro. Ili babilis. Davido malatentis pri la policanoj kaj alproksimiĝis al la gardata pordo.

„Ĉu la konferenco?” li demandis de la soldatoj.

Anstataŭ ol respondi la du soldatoj en perfekta samtempo kunbatis siajn kalkanojn, svingis sian armon ĝis la ŝultro kaj salutis. Nu, tian reagon Davido ne estis atendinta. Unu el la soldatoj paŝis iom antaŭen, militparade turnis sin kaj kiel meĥanika roboto malfermis la pordon. Davido trairis.

Jen longa luksega iom konservema konferenca salonego. Meze kaj laŭlonge de ĝi troviĝis giganta tablo, ĉe ĉiu flanko de la tablo sidis vico da Araboj, plej ofte en blankaj naciaj roboj. Nur ie kaj ie videbliĝis Eŭropstila kompleto. Sume sidis ĉirkaŭ kvindek kaftane vestitaj ŝejkoj ĉe tiu longa mahagona tablo. Kelkaj turniĝis en sia seĝo por ekrigardi la enveninton. Unu el ili febre signis per la mano, ke apud li troviĝis ankoraŭ ne okupata seĝo. Fakte tiu estis la sola ankoraŭ libera seĝo. Evidente oni atendis Davidon. Li ĝisiris ĝin kaj sidiĝis. La alvokinta najbaro indikis la tablomezan pleton kun malvarmaj trinkaĵoj. Davido kapkline silente salutis la kunvenintaron kaj prenis nigre purpuran ribsukon de la pleto. La alia najbaro de Davido, same ŝejkeca, transdonis al li botelmalfermilon. Li iom manipulis, kontente enverŝis sian glason kaj aferece elprenis kelkajn hazarde elektitajn dokumentojn el sia kofreto. Li ja nepre aspektu kompetente. „Nu kara Kristina”, li pensis, „tiel sukcesas direktistoj! Jen Tunizo, jen mia hotelo, jen la konferenco, jen mi kaj jen mia trinkaĵo. Por direktisto jen tute simpla afero."

Kiel komence raportite, pri la Franca Davido ne estis speciale sperta. Se temis pri pure komputilfakaj temoj, nu tiam li pli aŭ malpli sukcesis. Tute ĝenerale legi ankaŭ li sufiĉe bone kapablis, eĉ la utopiaĵojn de Julio Vemo. Tamen kompreni flue parolatan Francan jen iom alia afero. Tiumomente parolis tre dika Arabo - kiun Davido tuj pro lia dikeco intuicie ŝatis. Tiu nazalis France tamen kun forta Araba akĉento. Davido klopodis sekvi lian paroladon. Fakte la Arabo pli kaj pli ekscitiĝis pri io ajn. Davido mense batalis kun la malfaciloj de la Franca lingvo. Iom strange iu el liaj kutimaj komputilaj fakvortoj simple ne menciiĝis. Tute male. En ĉiu tria propozicio aperis minimume unu vorto, kiun Davido tute ne sciis. Iu el tiuj rememorigis lin pri la termino ..haringo". Jen refoje, tute klare - ..haringo”. Sed kiel je dudek didoj rilatu haringo al la ministrejo de edukado? Kaj entute kion faras haringoj tiom proksime al la Sahara dezerto? Iom pli poste li sukcese identigis la vorton "skombro" kaj poste sekvis ..moruo". Ju pli la dika Arabo ekscitiĝis, des pli lia afero fiŝece enigmiĝis.

La ŝejko kontraŭ Davido ĉe la alia tabloflanko afable ridetis al li de malantaŭ siaj nigraj sunvitroj. Davido, plu cerbumante pri diversaj fiŝoj, iom gape tamen same afable reridetis. Subite ĝisspina ŝoko trafis lin. Sen iu ajn dubo li estis malĉifrinta la frazon ,,3-mejla zono” kaj nur sekundojn post tio la frazon „dum tiu tutaraba naciestra konferenco". Ene de la sekvantaj tridek sekundoj pluraj pliaj lingvaj riveliĝoj klarigis al li, ke li nun partumis en la ..Tutaraba konferenco pri internaciaj fiŝadaj rajtoj"! Tiuj tutaj ŝejkoj estis fakte la prezidentoj kaj ministroj de siaj respektivaj ŝtatoj. Nur Davido ne estis rimarkinta tion, ĉar ĉiuj ŝildoj sur la tablo, starigitaj po persono, estis Arabalfabetaj kaj la scion legi la Araban Davido bedaŭrinde ne posedis. En sia nuna ektimigo li videble paliĝis. Do tial ĉi la hotelo estis plena je ĝis la dentoj armitaj gardistoj, soldatoj kaj policanoj. Tiuj armitoj sekurigis la gastigatajn ministrojn kontraŭ eblaj teroristaj atakoj! Tamen malgraŭ lia propra embarasego iu mensa diablo instigis Davidon cerbumi pri tio, kiun nacion li tie ĉi ĝuste misreprezentis. Ĉu eble iu nacio grava? Tamen kion fari?

Li rekonsideris sian kazon. Evidente, se li malkaŝos sian sekreton, la sekuriga taĉmento pritraktos lin kiel spionon aŭ atenconton. Li certe ne havos iun ŝancon kredinde klarigi sian eraron. Aldone li estas laŭŝajne senpermesile pasinta tri sekurigajn nivelojn. La fakto, ke neniu haltigis lin, evidente rilatis al lia aspekto. Verŝajne li similas al iu ankoraŭ atendata konferencano. Oni sendube arestos lin kaj, post sufiĉe longa tortura esplorado, ĵetos lin en iun malluman ĉelon. Eĉ se li iam ajn sukcese konvinkos la esploriston pri la fakta hazardeco de la okazintaĵoj, oni neniam inklinos malkaŝi, ke iu Tunizia elita gvardio simple permesis al li transpasi ĉiujn sekurkordonojn, eĉ ne demandante lin pri lia nomo. „Ho Kristina, kien vi sendis min? Al mia certa ekzekutigo!” li mense kriegis. „Kiom vi nun ploru! Luko certe komisios vin informi mian edzinon pri mia ekzekuto.” La najbaro dekstre de li, transdonante telereton da ĉokoladaj keksoj, kliniĝis al li kaj flustris ion en lian orelon, kion li tute ne komprenis. Ŝoke Davido revekiĝis el sia pensado, prenis la plej proksiman kekson kaj amike dankis.

Kion nun fari? Evidente iam ajn tre baldaŭ estis aperonta la invitile rajtigita posedanto de tiu seĝo, sur kiu li ĝuste tiom komforte sidis. Eble tiu gravulo estis jam antaŭ la pordo kaj jam diskutis kun la armitaj gardistoj. Eble oni jam scias pri la trompo. La korpe sufiĉe peza parolanto intertempe rekte ŝprucigis fiŝojn. Dekojn kaj dekojn da fiŝoj. Davido eĉ ne sciis, ke tiom da manĝeblaj fiŝspecioj ekzistas. Kaj entute, ĉu haringoj kaj skombroj loĝas en Mediteraneo? La tuto ŝajnis esti iu absurda teatraĵo. Sed kion fakte fari?

Helpos ne iuspeca klarigo, li decidis. Estis nur unu solvo. Li simple ekprenu sian kofreton, stariĝu kaj pokervizaĝe eliru el la ĉambro. Sed kio okazos ekstere? ĉu la soldatoj tuj ne miros pri li kaj iĝos suspektemaj, se iu tiom abrupte forlasos la konferencon? Davido ne sciis la respondon al tiu demando kaj ankaŭ tute ne kapablis diveni la respondon al ĝi. Eble li eĉ ne volis diveni la respondon. La fiŝArabo subite ĉesis vomi marbestojn kaj sidiĝis. Ĉiuj murmuris sian nepran aprobon al liaj fisajoj.

Davido akorde kunmurmuris ion tute nekompreneblan, eltrinkis sian sukon kaj fermis lian kofreton. „Nun aŭ neniam", li pensis.

Mem apenaŭ kredante pri sia propra kuraĝo, li ekstaris, tute normale enmanigis sian kofreton, ĝentile klinis la kapon al siaj du afablaj najbaroj kaj faris same al la kontraŭflankulo. Tiam li senĝene klinis la kapon al la tuta rondo kaj ekmarŝis en la direkto de la ĉiosava pordo. Ĝi ŝajnis esti neatingeble for, necesigante de li paŝon post paŝo post paŝo. Sen rigardi malantaŭ si, li malfermis la pordon kaj elmarŝis.

Ekstere, li simple firmpaŝe plu iris. Malantaŭ si li aŭdis, ke la du gardistoj kunklakigis la kalkanojn kaj li supozis, ke ili denove soldate salutis. Ne kuraĝante rigardi al la gardistoj, Davido afable gruntis iun adiaŭan formulon al la klakigantoj. Samtempe li observis la grupon da policanoj el okulangulo. Tiuj nun kun intereso pritraktis lin. Preskaŭ panikiĝinte, li malaperis en la tute hazarde jam prete atendantan lifton. La aŭtomataj ŝovpordoj helike malrapide fermiĝis. Li kredis vidi tra la lastaj kelkaj centimetroj de la fendo, kiel ĉiuj policanoj saltis al la fermiĝantaj liftpordoj, armon enmane.

*****

„S-ro Ruselo! S-ro Ruselo!” vokis la akceptistino de malantaŭ sia tablego, vidinte lin elliftiĝi. „Mi iom telefonadis pro vi kaj mi estas eksciinta de kolegino, ke vi efektive loĝas ne ĉe ni tie ĉi en Sahara. Estas rezervite por vi en Hotelo Interkontinenta! Oni jam atendas vin!”

Sed Davido ne plu aŭdis ion. Li fuĝis jam preskaŭ kure trans la akceptejo, komika figuro kun sia kofreto, sia dika ventro kaj siaj mallongaj kruroj. Nun li alvenis ĉe hotela svingopordo. La akceptistino tamen postkuris lin. Ŝi estis rezoluta persono, posedante gravan sciigon, kiun ŝi estis decidinta ĉiuokaze liveri. Perforte se necese.

"Sinjoro, vi loĝas en Hotelo Interkontinenta” , ŝi senspire stertoris, atingante Davidon meze de la gardista taĉmento sur la trotuaro rekte antaŭ la enirejo. Kiel donaco de iu nekonata pagana dio, staris nigra taksio rekte antaŭ la pordo, eĉ ne metron de li for. Baldaŭ oni alarmos kaj tiuj soldatoj tuj komprenos, ke estas li, kiu fuĝas. Li ne atendis unu momenton pli. Li saltis enen, eĉ ne demandinte, ĉu ĝi estas libera aŭ ne. Tiun tagon Davido efektive havis mirindan bonŝancon koncerne taksiojn. La soldatoj restis ĉeloke.

"Hotelo Interkontinenta! Rapidu!” li ordonis. Du soldatoj nun estis forlasintaj sian postenon kaj danĝere alproksimiĝis.

La taksiisto faris tamen nenion. „Mia fino! Mia fino! Jen mia fino!” pensis Davido.

„Do rapidu! Ek al Hotelo Interkontinenta!” La du soldatoj rigardis nun scieme tra la malfermitaj taksiaj fenestroj.

„Ĉu vi estas tute certa?” la taksiisto demandis.

„For! For!” krietaĉis Davido. Nun jam tria soldato el la taĉmento interesate gapis en la taksion kaj Davido jam vidis la aŭroran ekzekutadan taĉmenton antaŭ si. ..Ŝargu! Celu! Pafu!" Li jam sentis la kuglojn profunde penetri en sian korpon, ŝirante histon kaj frakasante ripojn survoje por agoniige trabori lian koron. Li teruriĝis.

„Sed estimata sinjoro, Hotelo Interkontinenta estas ...”, afable respondis la taksiisto kaj brake indikis el la stratflanka fenestro, „... tie rekte ĉe la alia flanko de la strato! Ĉu vi ne vidas ĝin?" La du hoteloj efektive strate kontraŭas sin. „Vi do plej konvene iru piede!”

Davido preskaŭ svenis. Apenaŭ rekonsciiĝinte, li eksaltis el la taksio ĉe ĝia stratotrafika flanko kaj zigzagis for, postlasante nodiĝon da laŭte hupantaj aŭtoj.

„Tiuj Eŭropanoj estas vere strangaj!” komentis la taksiisto. La tri gardistoj ridis. Dume Davido estis jam malantaŭ la ombra stratinsulo kaj dancis inter la bufroj de la aŭtoj sur la alia flanko de la bulvardo. Li troviĝis jam pli ol duonvoje laŭire al sia nova klimatigata haveno.

*****

Kristina, ĵus fininte sian matenan lernejon, staris nun sola en la oficejo, ĉe la ekrano de la komputilo de ŝia ĉefo pendis ankoraŭ la paperfolio, kiun ŝi estis skribinta la antaŭan tagon. Por la pretigo de la folio - slipo ja ne estus sufiĉinta - ŝi fakte devis labori plurajn horojn kaj multe telefoni Tunizien. La ĝisfine redaktita verko entenis pli ol dudek erojn kaj estis ambaŭflanke dense tajpita. En ties dekstra supra angulo estis kvar centimetrojn larĝa dika ŝoke ruĝa stelo desegnita per tre dikpinta feltskribilo. Ŝia stelo minacis venene kiel iu granda en sango trempita araneo el tropika arbarego. Davido ja nepre vidu la folion pendigitan antaŭ lia ekrano. Ĝi estis efektive sufiĉe videbla. La dolarojn kaj la biletojn ŝi estis metinta apud la klavaro de Davido, sed tiuj estis nun for.

„Nu”, ŝi pensis, ..Davido evidente enmemorigis ĉion! La folion li eĉ ne bezonis kunpreni! Fulmotondron!”

Post iom da cerbumo ŝi konkludis, ke direktistoj principe devas ja kapabli tiaĵojn. Eĉ se ili ĉiuj estas ja frenezaj. Dum la spontanea nasko de tiu nova filozofia maksimo pri direktistoj la intestoj de Kristina, iom premiĝe enspacigitaj inter ŝiaj plej malsupraj ripoj kaj ŝia famiginta vespotalio - cetere dekorata per ĉarma umbiliko, kiun ŝi tiam aerumadis en la oficejo spite al la ebria kaj atencema Luko - pro la atendota malsato grumblis mallaŭtan proteston. Ŝiaj intestoj iel sentis, ke Davido ne tiom baldaŭ estis revenonta.

*****

Sur la tegmento de Hotelo Sahara ekhurlis sireno.


La ikono

Julian Modest

Monato 2001/12

La vilaĝo estis eta, kaŝita ĉe la piedoj de Balkano. Oriente de ĝi vastiĝis densa kverka arbaro kaj okcidente - la kamparo. La homoj, kiuj loĝis ĉi tie, estis kvietaj kaj laboremaj. La vilaĝo havis la neordinaran nomon Kareso. Neniu el la loĝantoj povis diri kiu kiam donis tiun ĉi belan kaj poezian nomon al la vilaĝo.

Kiel por multaj vilaĝoj, tiel por Kareso, oni rakontis diversajn mirindajn legendojn. Iujn el ili delonge oni forgesis, sed unu daŭre okupis la imagon ne nur de la vilaĝanoj de Kareso, sed de ĉiuj kiuj hazarde preterpasis la vilaĝon aŭ venis en ĝin.

La homoj rakontis, ke ĉe la fino de la vilaĝo, ĉe la fonto, proksime al la vojo, kiu pasas tra la kampo kaj gvidas al la urbo, sur la senarbejo Patrino Larmo, iam nokte dum aŭgusto, kiam ne estas luno, aperas ia stranga brilo. Iuj diris, ke ĝi similas al kolora fajro, aliaj asertis, ke ĝi estas kiel fasko da oraj radioj, sed tre malmultaj homoj vidis tiun ĉi brilon.

Oni rakontis, ke tie estis enfosita la ortrezoro de turka  bejo. Kiam la turkoj fuĝis de Bulgario dum la rusa-turka milito, bejo, kiu tiam regis la vilaĝon, vidis, ke li ne povas forkuri kun sia tuta trezoro kaj ordonis, ke oni kaŝu tie parton de la oro, kiun li portis. Fama estis tiu ĉi legendo kaj multaj trezorserĉantoj ofte fosis sur Patrina Larmo, sed ĝis nun nenion ili trovis. Certe ĉio, kion oni rakontis estis nur fabelo, kiu fajrigis la imagojn kaj gardis la memoron pri pasintaj tempoj, vualitaj en mistero.

Pri Patrina Larmo oni rakontis ankaŭ alian legendon, tamen multaj homoj delonge ĝin forgesis. Oni diris, ke sur tiu ĉi senarbejo, ĉe la fonto, iam estis bela blanka monahejo, simila al kolombo, sidiĝanta sur la verda senarbejo, inter la jarcentaj kverkoj. Kiam la turkoj konkeris la vilaĝon, ili ruinigis kaj bruligis la monahejon kaj eĉ spuron ne restis de ĝi. Nun neniu scias kiel aspektis tiu monahejo.

Kiam li estis infano, Trajan plurfoje aŭdis tiujn ĉi legendojn. Lia avino kutimis rakonti ilin vintre. Tiam ŝi kaj Trajan sidis ĉe la varma forno en la eta vilaĝa ĉambro. De iom malfermita pordeto de la forno videblis la ludemaj flamoj ĵetis misteran lumon sur la sulkiĝintan kaj velkintan avinan vizaĝon. Tiam Trajan aŭskultis ŝin sinforgese kaj lia infana imago detale pentris la monahejon kaj la grandegajn flamajn langojn, kiuj malsate neniigis la monaĥejajn konstruaĵojn. Lia infana koro tremis kaj Trajan ne povis kompreni, ke dum la avino rakontis tiujn ĉi teruregajn historiojn, ŝi ruzete ridetis, ĉar ŝiaj fabeloj igis Trajan forgesi la ludojn kaj petolojn.

Delonge jam Trajan loĝis en la urbo, sed ofte li vizitis la vilaĝon kaj la gepatran domon. Somere li kutimis ripozi en la silenta kaj friska korto de la olda gepatra domo. Dum la lastaj jaroj, kiam lia vivo fluis kiel sablo, Trajan pli ofte venis en Kareson. Nur ĉi tie li povis vere ripozi, malproksime de la ĉiutagaj zorgoj kaj problemoj.

Ĉi-semajnfine, kiel kutime vendrede posttagmeze, Trajan preparis sin por ekiri al Kareso, tamen antaŭ la ekveturo, li rimarkis, ke la aŭto ne tre bone funkciis kaj li devis iom ĝin ripari. Nesenteble vesperiĝis.

Trajan stiris malrapide. Post horo li estos en la vilaĝo kaj jam antaŭsentis la plezuron de la ripozo; li eksidos en la korto, sub la olda pirarbo, preparos salaton de tomatoj kaj kukumoj, verŝos en etan glason iom de la hejma forta brando kaj en la nokta frisko li longe ĝuos la susuron de la arbfolioj. Trajan ŝatis la somerajn noktojn en Kareso, kiuj memorigis lin pri lia infaneco, pri liaj gepatroj kaj parencoj, kiuj delonge jam translokiĝis en la transon.

La vojo al Kareso estis dezerta. Videblis nek aŭto, nek kamiono. Eĉ lumo ne estis en ĉi agrabla aŭgusta nokto. Baldaŭ Trajan proksimiĝos al senarbejo Patrina Larmo kaj eniros en la silentan dormantan vilaĝon. Antaŭ la senarbejo estis vojkurbiĝo kaj Trajan iom reduktis la rapidecon. Ĝuste tiam li rimarkis ian fajron inter la arboj. Strange? Kiu bruligis fajron ĉi tie meze de la nokto? Trajan jam preskaŭ premis la gaspedalon, kiam ŝajnis al li, ke la fajro estas multkolora - blua, flava, roza, ora. Subite li opiniis, ke li haluciniĝas aŭ sonĝas. Trajan iom deflankiĝis de la vojo, bremsis kaj kelkajn sekundojn senmova sidis en Ia aŭto. La fajro aŭ la koloraj lumoj daŭre ludis inter la arboj. Li pli kaj pli konsterniĝis kaj ne sciis kion entrepreni. Ĉu li sonĝis, imagis aŭ tio estis ia ŝerco? Subite Trajan rememoris la legendon pri la enfosita ortrezoro de bejo kaj jam kredis, ke iu ŝercas. Trajan ne estis timema kaj decidis mem vidi kio okazas. Li eliris el la aŭto kaj ekiris al la arboj, kie videblis la stranga brilo. Li paŝis malrapide, singardeme, sed kiam li estis je du metroj de la brilo, ĝi subite perdiĝis kaj aperis denove iom pli flanke kaj pli malproksime de li. Tiel Trajan vagis tra la senarbejo Patrina Larmo kaj ne povis kompreni kio okazis. La brilo jen aperis, jen malaperis. Nenie videblis homo kaj ĉie regis profunda silento. Post duonhora vagado tien, reen, Trajan konvinkiĝis, ke ĉio estas sensenca kaj freneza. Li revenis en la aŭton, funkciigis ĝin kaj daŭrigis al la vilaĝo.

Ĉu li sonĝis aŭ tio vere estis la fajro pri kiu oni asertis, ke ĝi aperas tie, kie estas enfosita la trezoro? Sed tio estas nur legendo. Ja, trezorserĉantoj, kiuj venis de proksime kaj malproksime delonge plurfoje trafosis la tutan senarbejon Patrina larmo kaj trovis nenion.

Trajan eniris la gepatran domon, preparis salaton, verŝis iom da brando en etan glason kaj sidiĝis ĉe la tablo en la korto, sub la volbo de la vito. Li longe sidis kaj provis forgesi la neordinaran brilon. „Tio estis nur vizio - li meditis - Mi estas tre laca, aŭ eble mi jam sufiĉe maljuniĝis.”

Li estis sesdekjara kaj post du monatoj devis pensiiĝi. Lia edzino forpasis antaŭ dek kvin jaroj kaj lia filino kun sia familio loĝis en Burgas. Foje, foje en la jaro ŝi gastis ĉe li kaj ankaŭ Trajan foje jare veturis al Burgas por vidi la genepojn.

Ĉi-nokte Trajan malfrue enlitiĝis. En Kareso, kie la aero estis pura kaj ĉiam regis silento, li kutime bone kaj profunde dormis, sed ĉi-nokte li ne povis ekdormi. Dufoje li ellitiĝis, eliris el la domo, promenis en la korto kaj poste denove enlitiĝis. Je tagiĝo Trajan ekdormis kaj sonĝis strangan sonĝon. Li estis sur senarbejo Patrina Larmo kaj nenion oni povis vidi en la mallumo. Subite antaŭ li io blanka moviĝis. Trajan streĉis rigardon kaj vidis junan virinon, vestitan en longa blanka robo, pli ĝuste en longa blanka ĉemizo. Ŝi estis nudpieda, kun blondaj haroj, similaj al pezaj oraj fadenoj. La junulino kvazaŭ ridetus al li kaj logis lin postsekvi ŝin. Pezspirante Trajan rapide paŝis post ŝi, sed antaŭ ol esti atingita aŭ tuŝita, la junulino malaperis kaj poste tuj subite ŝi aperis malantaŭ li aŭ flanke de li. Trajan kuris inter la arboj, aŭ dekstren aŭ maldekstren, sed vane. Li ne povis proksimiĝi al la junulino. Li vekiĝis ŝvita, laca kaj senforta.

Dum la tago li provis fari ion, sed la laboro ne prosperis. Fin-fine Trajan ĵetis la ilojn kaj ekiris al la senarbejo Patrina Larmo. Li ne sciis kio tiris lin tien, sed deziris bone trarigardi la senarbejon je taga lumo. Li paŝis rapide kaj preskaŭ ne rimarkis la homojn, kiuj preterpasis lin kaj afable lin salutis.

Trajan venis al la senarbejo, trinkis akvon de la malvarma fonto kaj longe silente sidis ĉe la fonto. Nenio stranga videblis tie. Ĉio estis tiel, kiel li memoris jam de la infaneco. Trajan provis rememori sian sonĝon kaj ŝajnis al li, ke sonĝe li vidis la junulinon sub la branĉoj de la olda saliko, kiu kreskis ĉe la fonto. Jes, en la sonĝo, Trajan tre klare vidis la salikon.

Tamen li decidis, ke ne estas senco pli sidi tie kaj ekiris al la vilaĝo. Survoje io denove komencis tikli lian scivolemon. Ĉu vere ne estas trezoro, kaŝita tie? Kion signifas la koloraj flamoj hieraŭ nokte kaj la stranga sonĝo? Ĉiam li opiniis sin realisto, homo, kiu stabile staras sur la tero, tamen nun io forte igis lin preni fosilon kaj ŝovelilon kaj komenci fosi sub la olda saliko, ĉe la fonto sur Patrina Larmo. „Kion opinios liaj samvilaĝanoj? - meditis Trajan. - Eble ili diros, ke li freneziĝis.” Ĉiuj konis lin kiel saĝan kaj seriozan viron. Trajan finis universitaton, estis inĝeniero. Tre malmultaj vilaĝanoj finis universitaton kaj Trajan bone sciis, ke liaj parencoj kaj konatoj fieras pri li.

Trajan prenis la fosilon kaj ŝovelilon kaj kvazaŭ iu lin pelus, li ekiris denove al Patrina Larmo. Li ekstaris sub la jarcenta saliko kaj provis rememori kie ĝuste en la sonĝo li vidis la junulinon en la blanka robo. Ŝajne ŝi staris oriente de la fonto. Trajan komencis fosi je kelkaj paŝoj de la saliktrunko. Li fosis rapide, sen halti, spiris profunde, ŝvitis kaj salaj ŝvitgutoj ruliĝis sur lia vizaĝo. Trajan rimarkis, ke al la fonto proksimiĝis maljunulino, sed li ne ĉesis fosi, li nur ŝajnigis, ke li ne vidas ŝin. La maljunulino kliniĝis, trinkis akvon de la fonto. Iom ŝi observis lin kaj krucsignis. Eble ŝi opiniis, ke Trajan malsaniĝis aŭ freneziĝis kaj tial li fosas ĉi tie, ĉe la saliko, dimanĉe matene.

Trajan tamen daŭre fosis. La neordinara forto igis lin fosi kaj li ne sentis lacon. Li pli kaj pli ŝvitis kaj demetis la ĉemizon. Trajan ne memoris antaŭ kiom da jaroj li lastfoje fosis. La fosaĵo jam estis ĉirkaŭ duonmetron profunda, kiam la fosilo frapis ion malmolan. Ne estis metalo, sed ligno. Trajan ĵetis la fosilon, genuiĝis en la fosaĵo kaj malkovris lignan tabulon. Granda senrevigo obsedis Trajan. Ne estis la trezoro, sed eble ia putrita ligna tabulo, kiu hazarde troviĝis tie. Tamen la tabulo estis bone kaŝita, ĉar ĉirkaŭ ĝi videblis ege malnovaj restaĵoj de ia teksaĵo, delonge jam ŝirita kaj putrinta. Tiuj ĉi teksaĵaj pecoj verŝajne estis de kanaba sako. Evidente la tabulo estis diligente kaj atente volvita en ĝi, sed delonge jam la sako putriĝis kaj ŝiriĝis. Trajan elprenis la tabulon, viŝis ĝin per manplato kaj rigidiĝis. La tabulo estis ikono. Vere mankis iuj detaloj, sed bone videblis, ke ĝi estas ikono de Sankta Dipatrino. Trajan ektremis. Li sidiĝis, pli ĝuste falis sur la teron elĉerpita, senforta, laca. La Ikono tremis en liaj manoj. En lia kapo kiel en muelejo batiĝis sennombraj demandoj, supozoj, konjektoj. Kion signifis tio? Kiu kaŝis la ikonon ĉi tie? Kial kaj kiam oni enfosis ĝin? Kial ĝuste li devis malkovri ĝin? Trajan ne povis respondi al tiuj ĉi demandoj. Nur profunde en si mem li sentis, ke kun li okazas io stranga. Li ne estis pia. Tre malofte li eniris templon, sed nun iu granda interna forto obsedis lin. Ne estis hazarde, ke ĝuste li trovis tiun ĉi ikonon. Ja, tiom da trezorserĉantoj fosis ci tie kaj neniu ĝis nun trovis ĝin. Estis hazardaj nek la koloraj flamoj, kiujn li vidis hieraŭ nokte, nek la sonĝo pri la junulino en la neĝoblanka robo. „Kio estas la homo kaj kio povas okazi kun li?” - meditis Trajan.

Li stariĝis, atente volvis la ikonon per sia ĉemizo kaj ekiris al la vilaĝo. Trajan decidis iri al pastro Stojo kaj rakonti al li pri la okazintaĵo. Pastro Stojo estis serioza, edukita persono kaj certe li diros ion pli pri la ikono.

La pastro estis en la korto de sia domo sen sutano kaj okupiĝis pri la abelujoj. Trajan salutis lin.

- „Dio benu vin, mia filo,” respondis Stojo. „Kio gvidas vin al mi?”

Per kelkaj vortoj Trajan rakontis kion li travivis hieraŭ nokte, kiam li veturis al la vilaĝo. Li ankaŭ menciis sian sonĝon kaj diris pri la fosado sub la olda saliko sur la senarbejo Patrina Larmo. Fine Trajan elprenis la ĉemizon kaj montris la ikonon.

Pastro Stojo prenis ĝin per tremantaj manoj, krucsignis kaj longe ĝin rigardis.

- „Ĝi estas ege, ege malnova. Strange, kiu ĝin kaŝis tie? Eble oni deziris savi ĝin. Ja, la legendo rakontas, ke iam tie estis monahejo. Ĝia malkovro estas Dia signo. Sur Patrina Larmo ni devas konstrui templon aŭ kapelon.”

Trajan atente alrigardis lin.

- «Pastro, mi entreprenos la konstruon. Ja, mi estas konstruisto.”

- «Dio benu vin, filo mia. Via ago estos granda kaj benita.”

Jam dum la sekva diservo en la vilaĝa templo pastro Stojo diris al la vilaĝanoj pri la ikono kaj petis ilian helpon por konstruo de kapelo sur Patrina Larmo, tie, kie iam estis la bela blanka monahejo. La vilaĝanoj miris. Iuj diris, ke tio estas Dia signo, aliaj ne deziris kredi, sed ĉiuj bone konis Trajan kaj neniu supozis, ke li povus elpensi tion. La homoj estis konvinkitaj, ke nun venis la momento por la trovo de la ikono kaj Dio mem elektis Trajan por tio.

- „Jes,” - diris la vilaĝanoj - ..Trajan estas bona kaj honesta homo kaj nehazarde Dio elektis lin por trovi la sanktan ikonon. Nehazarde li vidis la koloran brilon kaj li sonĝis la mirindan sonĝon."

Multaj vilaĝanoj kredis, ke la ikono de la sankta Dipatrino havas sanigan forton kaj ili preĝis antaŭ ĝi. Pastro Stojo metis la ikonon je la centra loko en la templo kaj multaj homoj de aliaj vilaĝoj venis vidi ĝin kaj preĝi antaŭ ĝi.

Oni komencis rapide kolekti monon por la kapelo. La homoj malavare donis monon, konvinkitaj, ke la kapelo nepre devas esti konstruita sur Patrina Larmo, lli eĉ opiniis, ke delonge jam devis konstrui kapelon tie, por ke ‘ ĉiu sciu, ke iam sur Patrina Larmo estis monahejo.

Trajan estis la animo kaj la koro de la kapelkonstruo. Kiam la kolektita monsumo jam sufiĉis oni difinis tagon por la inaŭguro de la konstruado.

En la komenco de oktobro la kamparaj laboroj jam estis ĉe la fino kaj la vilaĝanoj ankoraŭ kolektis nur la vinberon. La homoj havis pli da libera tempo kaj multaj venis por la solena inaŭguro de la konstruado. Estis agrabla aŭtuna dimanĉo. Sur Patrina Larmo la arbfolioj jam flaviĝis kaj mola ora sunlumo brilis sur la tuta senarbejo.

Solene pastro Stojo komencis la akvosanktigan diservon. La homoj festvestitaj staris silente kun brulantaj kandeloj mane. Pastro Stojo ankoraŭ ne estis fininta la diservon, kiam proksime, sur la vojo, haltis nigra aŭto kaj el ĝi eliris tri viroj, kiuj rapide ekpaŝis al la homamaso. Antaŭe iris la partisekretario de la vilaĝo Stojanov, alta svelta persono. Stojanov proksimiĝis al la homoj, disigis ilin kaj ekstaris antaŭ pastro Stojo.

- „Pastro,” - diris krude Stojanov - „mi avertis vin! Ne inaŭguru la konstruon de tiu ĉi kapelo! Ni loĝas en socialisma lando kaj ne kapelojn, sed uzinojn ni devas konstrui!”

Post tiuj ĉi vortoj Stojanov severe alrigardis la homojn, kaj iom pli akre fiksrigardis Trajan. Estiĝis profunda silento. Pastro Stojo staris kiel ŝtonigita kaj nur la granda arĝenta kruĉo tremis en lia mano. La homoj maltrankvile rigardis unu la alian kaj ne sciis kiel agi. Iuj el ili eĉ komencis foriri.

Stojanov komprenis, ke lia subita apero ĉi tie havis efikon kaj li ne dubis, ke post kelkaj minutoj neniu restos sur Patrina Larmo. Kontenta Stojanov ekiris al la nigra aŭto, ĉe kiu atendis lin la aliaj du viroj, kiuj verŝajne ankaŭ estis partifunkciuloj eble el la urbo. Stojanov marŝis rapide al la aŭto, tamen subite li falis, kvazaŭ iu forhakus lin. La homoj de la senarbejo kaj la du viroj de la aŭto ekkuris al li. Kelkaj, kiuj unuaj proksimiĝis, kliniĝis super li kaj iu el ili time ekflustris: „Li mortis."

Sur la senarbejo estiĝis tumulto. Iuj el la homoj forkuris, aliaj provis levi la korpon de Stojanov kaj porti al la aŭto.

Trajan rigardis senmova kaj nevole meditis: „Ĉu tiel naskiĝas la legendoj?"