Higinio Garcia
Monato 2000/01
Estis mi komparanta du tradukojn de la sama verko (la J—» korelŝira tragedio ..Hamleto") kaj ankoraŭ ne estis aperinta la gvidfadeno kapabla eltiri miajn pensojn el senfina rondirado ĉirkaŭ la temo rilata al la homa destino, se tiu vere estas la kerno de la senĉesa remaĉado de la pensoj ĉe ..Hamleto”. Rondiranta pensado similas al vermo per tio ke ambaŭ, kiam senelire sieĝataj, buliĝas; tiam malfacilas elpeli ilin.
Preta eltrovi novajn vidpunktojn, mi ĵetis la manon sur volumon pri la anglalingva beletro. Ĝia detala bibliografio sendas la leganton al, inter aliaj verkoj, ..Elektitaj paĝoj” , de la ĝis tiam por mi fora kaj nebula argentina verkisto Jorge Luis Borges. Impulsita de scivolo mi telefonis al amiko kiu okupiĝas pri literaturo dum la malmulta tempo kiu al li restas post ĉiutaga teda laboro en gazeto duaranga dediĉata al la serĉado de kulturaĵoj indaj je la etikedo ..naciaj”. Bonŝance la volumo troviĝis en lia plenplena biblioteko: la konversacio finiĝis post hasta adiaŭo miaflanka kaj svaga promeso lia prunti al mi la libron.
Sufiĉe strange estas, ke li tenis sian vorton, kio por li estas kvazaŭ puriga enmergiĝo en Jordanon. Neniu scias kiom da neplenumitaj promesoj forviŝis tiu malavara ofero, ĉar tiuj, kiuj tiel alte kiel li taksas la valoron de kiu ajn libro, ne kutimas pruntedoni siajn trezoraĵojn. La libro estis al li dediĉita de iu malpreciza komuna amiko el tiuj adoleskaj jaroj des pli forgesitaj ju pli oni ilin mencias, kaj tie mi trovis mallongan novelon, eseon, aŭ kiu scias kion, sub la klasifiko eseo sur la paĝo 117a. La alineoj kiuj altiris mian atenton tekstas: „...la unua teksto estas noto far Coleridge: mi nescias, ĉu li ĝin skribis fine de la 18a aŭ komence de la 19a jarcentoj. Ĝi tekstas: „Se homo enirus Paradizon dumsonĝe, kaj tie oni transdonus al li floron kiel ateston, kaj vekiĝinte li ankoraŭ havus enmane tiun floron, kio do?” La legado de ĉi alineoj forte impresis min: jam mi estis spertinta travivaĵojn kiuj inkluzivas, ekzemple, enfalon de floro en mian monujon dum surstrata aĉeto de Aspects ofthe Theory ofSyntax, de Chomsky; alia floro kuŝas netuŝita inter la paĝoj de libro kaj memorigas pri amo de neniu petita kaj por neniu interesa. Ĉi floro, kvankam velkinta, reruĝiĝas ĉiujare datrevene ...
Altiris mian atenton tio, ke ĉiuj vojaĝintoj al Paradizo mutiĝas en difinita, ĉiam la sama, momento. Tiun momenton oni rilatigas al neenvortigebla ekstazo aŭ al la pli proza kaj humana manko de inspiro. Mi konjektas, ke eble estas io plia kaŝita sub la bildo je poeto forĵetinta plumon post konstato, ke inspiro al li mankas. Kurioze estas ke, kiom mi scias, neniu el ili priskribas la revenon al ĉi mondo el koto kaj sango. Nur anonima aŭtoro de la 13a jarcento plendas pri la ĉi-monda eltrovado de sango kaj doloro eĉ en la pura ĝojo de la virgulinoj kaj sugestas la ekziston de pli diafana transmondo, eltrovebla eĉ dum la surtera vivo. Sed la teksto estas falsita per interpolaĵoj; mi suspektas mistifikon far pia kopiisto. Mi eĉ konjektas, ke la realo alias; eble iu revenis el Paradizo, sed ne kuraĝis rakonti kion li tie vidis.
Eble la vero kaŝiĝas malantaŭ metaforo: ne pro nenio oni komparas eternan amon al persista maro; amantoj substrekas la ekzemplon je konstanta fidelo; poetoj konscias pri tio, ke ne ĉiuj kapablas legi interlinie la adan insiston de la ondoj.
Anatole France dirigas rolulon en romano sia, ke nia Dio estas nenio alia ol demiurgo duaranga, kiu tenas sin per la sekreta espero, ke liaj neperfektaj kreitaĵoj povos, pere de sekskuniĝo kun la lumidoj, filoj de la vera Dio, superi liajn limigojn kaj naski idojn ĉiam pli perfektajn.
Tamen, rigardeblas alia vizaĝo de tia realo (kiom da realoj ekzistas en ĉiu momento? kiom da anĝeloj kapablas teni sin en ekvilibro sur pinglopinto?) kiun mi poste klarigos kaj kiu fingromontras al la ebleco, ke estaĵoj fride perfektaj humanigu pere de sekskuniĝo kun mortidevuloj. Tio sufiĉe bone klarigus la fakton, ke estas multe pli da viroj ol da virinoj proklamantaj eniradon en Paradizon. La lumidinoj volonte koncipus idojn kapablajn plori kaj malami kaj sindoni, anstataŭ naski olimpajn indiferentulojn kiuj rampos tra vivo sencela, kaj kiuj eĉ ne kapablas morti...
Mortidevulo kopulaciinta kun lumidino nepre perdus parton de la trajtoj kiuj lin humanigas, kaj lia morto prokrastigus tiom da jaroj, kiom da momentoj da plezuro Ii kredis trovi en kopulacio malpleniganta lin pli ol iu antaŭa sperto. El ĉio ĉi rezultas, ke li restos kondamnita treni plurjaran ekziston, kaj eĉ sub la impreso, ke li vizitis mirindan lokon ...
Ĉio ĉi malfermas la pordon al neenvortigebla vizio je universo kie realo ne estas tio, kion oni suspektas, kie lumo estas en vero ombro, kie nek vivo nek morto estas kontentigaj alternativoj por la homoj.
Se nur tiel, mi estus akceptinta ĉi universon de neniu el ni mendita; mi estus serĉinta konsolon en muziko aŭ estus ludinta per la vana, kvankam pompa scienco homa, kiun eble eraremo igas tiel konsola kaj komprenema. Sed estas plio: la realo akceptas multajn, eble sennombrajn interpretojn, same kiel kalejdoskopo montras neelĉerpeblan nombron da vidaĵoj. Ankoraŭ restas eĉ pli terura eblaĵo.
Estas libro atribuita al la alhemiisto Astarac (la rolulo de Anatole France), sed la referencoj rilatas al teda formullibro redaktita en malbonega latina lingvo kaj kies titolon mi elektis forgesi. Tie mi trovis la teruran sugeston, ke eble la Paradizo estas nenio alia ol la sumo de ĉiuj aberacioj homaj: iu apokalipsa labirinto el speguloj; sugeston pri Paradizo (ĉu plue uzi tian nomon?) abisma, sen komenco kaj fino, kiun oni prude vestas per lumo. Ŝildo kontraŭ tia imagaĵo estas tio, kio estis al mi instruita ekde mia infaneco pri anĝeloj kaj la bona, pardonema Dio kiu iam akceptos en si mian pekan animon. Al tiu Dio mi ne ĉesas preĝi, dum mi timas dormi, mi timas enfali en abismon el kie mi eliros kun velkinta floro en la mano kaj la certeco, ke ĉio homa estos fremda al mi.
Dmitrij Cibulevskij
Monato 2000/02
Jam trian horon li sidis rande de la vojo, atendante la plej altan. Li estis certa - tiu nepre baldaŭ preteriros, ĉar simple ne ekzistas alia vojo. Ĉiuvespere proksimume je la sama horo li revenante uzis ĝin.
Hodiaŭ estos la komenco. Hodiaŭ la unua el la triopo mortos kaj mortos li ne propravole. Tiel komenciĝos la venĝo.
La nomojn de tiu triopo Semjon ne sciis kaj eĉ ne interesiĝis pri ili. Kia diferenco, kiel oni nomis tiujn friponojn, tiujn krimulojn - tutegale baldaŭ ĉiuj ili mortos.
Kompreneble, ankaŭ li ne uzis plenleĝan manieron, ankaŭ li fariĝos iasence krimulo. Sed Semjon pretis eĉ trafi prizonon, tamen efektivigi la venĝon. Se ne ekzistas ebleco oficiale puni tiujn krimulojn, li mem fariĝos kaj juĝisto, kaj advokato, kaj ekzekutisto-mortiganto. Eble, la ŝtataj policanoj havas pli seriozajn okupojn kaj taskojn - deĵori en metroo, kapti senbiletulojn en elektrotrajnoj (ankaŭ tion lastatempe ili komencis fari) - sed ili ne havas tempon kaj intereson serĉi ŝtelistojn, rabistojn kaj perfortulojn, kaj la juĝistoj ne ofte efektive punas tiujn, sed plezure akceptas solidajn koruptaĵojn ...
Pasis jam du monatoj kaj duono, sed tiuj krimuloj restas ne punitaj kaj eĉ ne arestitaj; ili sentas sin perfekte. Ŝajne, kiel Semjon komprenis el la subaŭskultitaj fanfaron-paroloj, ili denove intencas ripeti la samon, kaj Semjon sentisjam devon nepre haltigi ilin, hastigante la venĝon. Ne plu okazu sinmortigo de perfortita junulino.
Denove antaŭ la okuloj de Semjon aperis la larmoplena vizaĝo de lia konatino. Ŝajne, nur li, krom ŝiaj gepatroj, scias la veran kaŭzon de la sinmortigo. Jes, tiu triopo kulpas. Ĝuste ili foje kaptis ŝin revenanta hejmen kaj perfortis. Tiun malhonorigon ŝi ne povis elteni ...
Ekaŭdiĝis ies paŝoj ... Ne, ne li estas. Liajn malcertajn paŝojn de ebria homo Semjon divenus tuj, diferencigus ilin de la pluraj ceteraj.
Kaj komenci li decidis ĝuste de tiu plej alta. Laŭaspekte la krimulo estis forta, atletika. Almenaŭ li fanfaronis tiel antaŭ siaj komplicoj. Sed Semjon bone konis tiaspecajn homaĉojn - tiu, kiu ŝatas fanfaroni kaj demonstri sian forton, efektive plej ofte estas tute malforta, precipe spirite, kaj timema.
Li nenion diros al la aĉulo. Semjon nur kaptos lin, forte ligos samloke, kie okazis la perforto kaj tutan horon tenos lin tia - ĝuste tiomdaŭre la krimuloj mokturmentis sian viktimon. Fine estos memorigata la evento kaj sekvos fulmrapida bato per kutima kuireja tranĉilo, sed ne per speciala akra ĉe ambaŭ flankoj kun mallarĝa klingo. Nur tiel Semjon volis iom longigi la suferojn. Li ne intencis fari ian sadisman murdon, nur veran venĝon.
La plej komplika afero estas ĉiam kaŝi la kadavron. Tamen, Semjon pripensis ankaŭ tiun problemon. Proksimas tombejo, kaj la kadavro rapide trovos sian baldaŭan eternan lokon en ies tombo, najbarante kun la antaŭe jam entombigita. Tombejoj ... Ĉiu tombejo havas siajn karakterajn trajtojn. Estas tiel nomataj ..prestiĝaj” , kie oni entombigas eminentulojn, havantajn iajn meritojn; estas ankaŭ tute malsamaj, kie oni povas entombigi ajnulon, eĉ tute nekonatan aŭ mortintan en prizono.
La tombejo, kie okazis la krimo, apartenis nek al tiuj ..prestiĝaj” , nek al la plej malbonaj. Sed ankaŭ ĝi estis jam malnova, abundis arbustoj, arboj. Apenaŭ triono da tomboj estis prizorgataj. Eĉ dumtage ĉi tie neniu dezirus promeni ...
Denove la silenton rompis ies paŝoj. Jes, nun Semjon jam estis certa - iras la atendato. Venis la tempo agi. Kompreneble, li ne aliros kun la stulta demando „Kie troviĝas biblioteko?” aŭ ia simila. Plej bone proksimiĝi kiel ..samprofesiano” , kiel drinkuloeksprizonulo ...
Ĉio okazis laŭplane glate. La "Altulo" tute ne suspektis ion danĝeran kaj facile "kaptiĝis”. Nur kiam li estis alligita al arbo en la mallumo de la tombejo, li komprenis, ke atendi ion bonan de tiu nekonato ne necesas. Li provis paroli kun Semjon, sed sensukcese; tiu ne respondis, nur atente rigardis, kaj en la okuloj eblis legi kondamnon.
- Ĉu vi memoras la junulinon, kiun vi ĉi tie perfortis? - la demando, farita per mallaŭta voĉo, estis subita kaj malbonpromesa.
- Ne!.. Ne mi... ne mi kulpas!.. Semjon antaŭvidis tiujn agojn. Kutime malfortuloj fizike kaj spirite strebas ŝajnigi al ĉiuj sian kvazaŭan potencon, fanfaronante pri iaj agoj. Sed efektive ili ĉiam timas ajnajn plifortulojn. Semjon povus fari la mortigon ankaŭ per simpla bato de la manrando laŭ orientbatala maniero (ankoraŭ dum la infaneco li komencis lerni orientajn specojn de bataloj kaj multe sukcesis pri tio; la lernitaĵo helpis lin dum la militservado, kiam li estis devigita partopreni la nekompreneblan militon en la Ĉeĉena Respubliko, la militon kontraŭ sia popolo, batalanta por la sendependeco). Tamen, ankaŭ tiu bato donus al la "Altulo” ian avantaĝon - li mortus tro rapide. Kaj Semjon uzis la pli frue elektitan manieron - la tranĉilon ...
Pasis semajno. Ĉiutage Semjon venadis en konatan kafejon, kie kolektiĝadis kutime la samaj homoj, ankaŭ la triopo da krimuloj. Sed dum tiu ĉi lasta semajno venadis, kompreneble, nur du el ili. Sidante en malprokima angulo de la halo, li ne povis aŭdi, pri kio parolis tiu duopo. Sed laŭ iliaj vizaĝoj li vidis, ke tiuj ne montris sian maltrankvilon pro la neantaŭplanita foresto de la tria, de la "Altulo". Eble, ili alkutimiĝis al similaj subitaj malaperoj?
Daŭre estadi en la kafejo Semjon ne emis - pli poste, dum eventuala esplorserĉado de policanoj povus aperi suspektoj pri la vizitantoj, kaj li tute ne volis, ke ankaŭ pri li kaj lin oni poste demandu. Krome, tempis daŭrigi la venĝon.
Dum la antaŭa serĉado de tiuj friponoj li eksciis, kie tiuj loĝas. La "Altulo” loĝis en loko tre konvena por Semjon kaj devis revenante nepre preteriri la tombejon. Sed la ceteraj…
Malfruvespere li decidis fini „la duan akton” de tiu drama teatraĵeto. Venis la vico de la sekva viktimo. Semjon atendis lin proksime de ties domo, en arbustoj. La lecionoj dum la infanaĝo alkutimigis lin tute senbrue paŝi, moviĝi en ajnaj kondiĉoj. Kaj tio helpis lin plurfoje, iam eĉ savante lian vivon. Ankaŭ nun tiu kutimo lin helpis. La ..Ruĝulo” - tiel nomis Semjon la duan viktimon pro la ĉiam ruĝeta koloro de la vizaĝo - ne aŭdis la proksimiĝon de Semjon, kaj rapida forta bato per manrando sur la kolon ĉe la dormiga arterio plene senkonsciigis lin. Semjon verŝis en la gorĝon de la ..Ruĝulo ” iom da brando, kiun li speciale kunprenis - se hazarde iu policano interesiĝos pri la stranga stato de la ..Ruĝulo", montriĝos, ke tiu estis tute ebria - senteblos la odoro de brando.
La vojo ne longis, ja la urbeto ne estas granda, kaj Ĉio troviĝis proksime. Semjon lerte kaj rapide portis sian viktimon al la tombejo kaj tra truo en barilo enigis ĝin. Feliĉe dumvoje estis renkontita neniu. Li venis al la sama loko, kie okazis la unua murdo. Kaj jam post kelkaj minutoj la ..Ruĝulo ” okupis la lokon de sia samgrupano, li estis ligita al la sama arbo, al la arbo, ĉe kiu estis vivanta la lastajn minutojn la ..Altulo ”.
- Kiu ci estas? - demandis la "Ruĝulo" , rekonsciiĝinte. - Kaj kie mi estas? Li ankoraŭ nenion komprenis. La alkoholo, kiu estis trinkita en la kafejo, kaj tiu, kiun aldonis Semjon, ne permesis rapide pensi.
- Kial ci min ligis? ~ po iomete en liaj okuloj aperis komprenemo. Ŝajne, li ekkonis la lokon, kie ili nun troviĝis.
- Kiu ci estas? - denove li ripetis la demandon. Sed en la okuloj jam aperis la unuaj signoj de timo. Li komencis kompreni, ke la semajna foresto de la amiko ne estis hazarda. - Ĉu ci mortigis Vaĉjon? Ci, aĉulo! ...
- Nu, ni konsideru, ke la aĉuloj estas ĝuste vi triope, ĉu ci memoras, kio okazis ĉi tie antaŭ tri monatoj? Ĉu ci memoras tiun junulinon, tiun knabinon, kiun vi perfortis ĉi tie? Ŝi mortis. Nun venis via vico. La unua, via Vaĉjo, jam atendas cin en tiu tombo, - kaj Semjon montris la elfositan tombon.
Tian krion, kiu sekvis, li ne atendis. Kompreninte, kio lin atendas, la "Ruĝulo" komencis krii per forta alta voĉo. Kiel bone, ke Semjon kunhavis glubendon, per kiu li rapide fermis la buŝon de la fripono. Post tio la krioj estis apenaŭ aŭdeblaj.
Post horo la "Ruĝulo" estis mortigita sammaniere - per fulmrapida bato per la tranĉilo.
Pri la subita malapero de tiu duopo oni komencis paroli komence en la kafejo, pli poste la onidiroj disvastiĝis tra la urbo. Iu hazarde aŭdis la noktan krion en la tombejo. Kiam homoj scias nenion, ili komencas elpensadi. Semjon decidis ne plu riski. Kia diferenco estas, kiel mortos la krimulo. Certe, li volis, ke tiu eksciu la., veran kialon de sia morto. Sed ... Unuavice gravas, ke la morto estu. "Malbono ĉiam devas esti punata".
Dum la militservado Semjon bone ellernis ankaŭ diversajn specojn de eksplodigiloj, ties konsiston. Bone sciante kemion, li komprenis, kiel eblas prepari mem doman bombeton el facile akireblaj kemiaĵoj tiel, ke ĝi dum Ia eksplodo povu mortigi nur certan personon. Kaj li faris tian bombeton, mai grandan, kiel alumetskatolo. eĉ malpli.
Li jam vidis, ke tiu tria restanta sola kaŝrigardas eventuale serĉante, de kiu flanko povas veni danĝero. Sed tiu ne povis rimarki, kiel iu ĉe vesttenejo metis en poŝon de lia mantelo ion malgrandan. Malfruvespere, elirinte el la kafejo, li prenis cigaredon kaj intencis ekfumi. La sekvanta eksplodo metis la lastan punkton en tiun draman spektaklon.
Konstanten KRYSAKOV
Monato 2000/03
La kafo en la stacidoma bufedo estis aĉa, samkiel la buterpano kun malfreŝa fromaĝo. Li naŭze fintrinkis lastan kafgluton kaj for-iris el la bufedejo. Ĝis la ekiro de lia trajno estis ankoraŭ tridek minutoj, kaj li ne volis tiom frue eniri vago-non. Kun kapdoloro li promenis tien kaj reen laŭ la kajo. Kapdoloro aperadis ĉiam kiam li estis sola kaj devis ion atendi. Estis iu pezega ŝarĝo en la tempioj, kiu dormigis lin, aŭ, se mankis eblecoj por dormi - simple turmentis lin dum longa tempo.
Finfine horloĝo montris ke restas kvin minutoj. Li venis al sia vagono, montris bileton, diris al la pola vagonservisto ..dankon” ukrainlingve (la polan li tute ne regis) kaj eniris sian kupeon. Oficaj aferoj devigis lin vojaĝi al Varsovio. Li havis multajn aferojn hejme, sed parte li ĝojis pro la vojaĝo - li tre ŝatis ripozi en trajnoj. Li ŝatis la odoron de longdistancaj trajnoj, la unutagan freŝecon de vagonaj littolaĵoj, la bruon de radoj. Dormado dum tiaj vojaĝoj ĉiam por li estis plej profunda.
La trajno ekveturis. Post dek kvin minutoj li jam kuŝis, legante libron. Feliĉe neniu krom li estis en la kupeo, kaj li ĝuis plenan solecon. Baldaŭ li eksentis dormemon, malgraŭ ke estis nur kvarono post la sesa ves-pere. Kion fari - kapdoloro daŭre ĉeestis. Plezure li fermis la libron, malŝaltis la lumon kaj ekdormis
Li vekiĝis. Lian bruston kunpremis iu stranga, malklara, nur ĝermanta deziro. Li kuŝis senmove kelkajn minutojn, provante aŭdi sian internon. Sed ĝi, la interno, nur reehis per iuj obtuzaj sonoj, kaj inter ili ne eblis distingi ion certan.
Ankoraŭ ne sciante ion pri la naskiĝanta torento de sentoj, li eliris el la kupeo. La trajno estis alvenanta al iu urbo. Li atente rigardis al la stacidomejo. Estis urbo kie la trajno devis stari plej longan tempon - ĉirkaŭ duonhoron. Post la halto li eliris al la kajo. Tie regis humida vento, tro varma por komenco de decembro. Estis profunda nokto, neniu krom li kaj policistoj troviĝis sur la kajo. Li pensis: „Kio, diable, okazas?" Tamen jam klaris por li kio okazas. Laca ina voĉo
ekfluis el stacidomaj amplifiloj: „Trajno numero NN restartos je la kvara kaj dudek kvin”. Li rigardis horloĝon - ankoraŭ dudek minutoj. Li decidis iom esplori la ĉirkaŭaĵojn, kaj eniris la stacidomejon. Nek en la atendohalo, nek en la kashalo iu estis, ĉio estis regata de marmorkahela silento. Li oscedis kaj jam ekintencis foriri dormi, sed la pordo subite knaris, malfermiĝis kaj enlasis iun homon. Li pigre sin demandis: „Ĉu virino?... Jes ... Interese, kion ŝi volas ... Ŝajnas ke dum la sekvaj du horoj neniu trajno estos, do ŝi strebas al ĉi tiu. Hm ... Bela, sed ne por mi”. Li turniĝis dorse al la kasejoj kaj al la proksimiĝanta virino, kaj ekmarŝis. Sed kiam li preskaŭ eliris, liajn orelojn atingis vortoj de la virino:
- Ĉu vere mankas?... (Evidente ke ŝi aŭskultis respondon de la biletvendisto.) Sed kiam mi povos preni la sekvan trajnon? Nur tagmeze ... Ege domaĝe ...
Li senhezite eliris, pensante: „Jen do ... Iu malriĉulino volas trafi la trajnon ... Bonŝance mi ne estis tre prok-sima, alikaze mi devintus proponi al ŝi monhelpon... Mi ja farus, sed ŝi komencus nei, kaj mi abomenegas tiujn ĝentilajn firifuzojn; poste ŝi postulus mian adreson por iam resendi al mi la monon ... Tede, banale kaj naŭze.”
Intertempe li revenis al sia vagono. Li staris apude, kaj repripensis ĉi tiun etan okazaĵon. Li rigardis al la pordo el kiu li eliris. Li kvazaŭ atendis ion. Kaj li tute ne miris kiam la pordo denove malfermiĝis, kaj la virino surpaŝis la kajon. Sur la tuta kajo troviĝis nur du lanternoj, kaj ŝi ekiris meze inter ili. Ŝia ombro dum la marŝado fantome pligrandiĝis, kaj li sorĉite rigardis al la ombro. Ŝiaj kalkanumetoj frapetis la asfalton.
Ŝi iris rekte al li.
Ŝi venis al li.
Li fulmrapide pensis: ..Gracia... Svelta...” Nenion plian li kapablis kon-scii tiusekunde.
- Ĉu mi povas helpi vin, estimata sinjorino? - li prononcis kaj teruriĝis: kian banalegaĵon li diris?
Sed la virino respondis per ekscit-ita kontralta voĉo:
- Jes ... Mi havas problemon ... eble stultan.
- Vi povas disponi pri mi laŭ via bontrovo - lia lango funkciis sende-pende de li.
- Dankon. Vere stulte. Mi bezonas
trafi Varsovion hodiaŭ matene ĉar mi havas gravan renkontiĝon ... Sed ...
- Ĉu ne sufiĉas al vi la mono? - kiel eblis plej ĝentile kaj delikate li demandis, iom timante ŝian reagon. Sed ŝi tute senofende diris:
- Tute ne ... Eĉ pli stulte: mankas kuŝlokoj en virinaj kupeoj, kaj en ĉi trajno forestas sidaj lokoj ĉar ĝi es-tas nokta, kaj nur preteriras ĉi tiun urbon - ŝi parolis rapide, kvazaŭ sentante iun neklarigeblan kulpon. Certe oni ne vendis al mi lokon en vira ku-peo. Mi vidas ke vi estas tre deca kaj afabla homo. Estas mia sola ŝanco ... Ĉu vi eble bonvolos ... Mi tute ne ĝe-os vin, vi povos dormi aŭ ne dormi - mi nur sidos sur seĝo kaj neniel malhelpos vin ...
Li staris dum tridek sekundoj sen respondi, sed liaj pensoj ne estis atingeblaj. Li ne kredis ke ŝi petas lin pri TIA afero. Li ne kredis ke li estos proksima al ŝi kvin horojn ... Li staris
kaj rigardis en ŝiajn okulojn, kie respeguliĝis nokta vento kaj volupta lumo de lanterno.
- Ĉu vi ne konsentas? - ŝi deman- dis malkuraĝe.
- Afi, pardonu, mi enpensiĝis tro profunde ... Certe, certe jes ... Kaj eĉ ne pensu, mi ne lasos vin sidi sur la seĝo, ĉar sur ĝi eĉ eta infano fartus maloportune. Ĉu vi estas el ĉi tiu urbo?
- Ne, mi alvenis ĉi tien vespere per alia trajno ... Mi estas tiom laca ...
- Vi dormos sur mia lito, mi paro- los kun vagonservisto kaj li ŝanĝos la tolaĵon ...
- Sed kio pri vi mem?
- Ne gravas, mi sufiĉe dormis jam.
- Dankon ... Sed ĉu vi certas ke tio eblas?
- Jes ja. Mi vidas ke vi bezonas ripozi!
- Mi certe repagos ... - ŝi diris, sed li faris tiom kruelan mienon (duonŝerce), ke ŝi silentiĝis kaj sek- vis lin, danke rigardinte rekte en liajn okulojn.
Ili eniris. Li tuj iris al vagonservisto, iom pagis al li, kaj li tuj ŝanĝis la litan tolaĵon. Li diris al ŝi:
- Bonan ripozon! Tridek minutojn antaŭ la alveno mi frapos la pordon por veki vin.
Ŝi denove provis protesti, sed li firme fermis la kupean pordon, de- nove dirinte ..Bonan ripozon".
Post Ia preskaŭ neperceptebla puŝeto de vagono, signifanta ke la trajno reekiris, li denove iris al al vagonservisto, petis de li kafon, kaj senhaste eltrinkis plenan tason, starante ĉe vagona fenestro kaj tenante la tason enmane. Pensoj forestis. Nur troviĝis iu nekaptebla, intuicie atendata antaŭsento de io ... io ...
Li mergiĝis en subkonscian lagon de emocioj. Li rigardis al preterflugantaj arboj, neĝoj, etaj stacioj, tute ne vidante ilin. Li mekanike frotis la vitron per unu fingro, kaj en tiu movo koncentriĝis ĉiuj liaj fortoj.
Liaj emocioj troplenigis lin. Li redonis la tason al la vagonservisto, kaj ekiris al sia pordo. La vagonservisto postrigardis lin, ruze ridetante kaj pensante: ..Interese, kion li fakte atendas?”
Li venis al la pordo. Se ĝi estus ŝlosita, li ege surpriziĝus. Tamen la pordo glate malfermiĝis. Li milde eniris. Ŝi ŝaltis lampeton super la lito.
- Ĉu vi dormas? - li demandis flus- tre.
- Certe ne, - same flustre ŝi res- pondis.
Li atente sidiĝis apud ŝi. Ŝi leviĝis. Li diris:
- Espereble mi ne ĝenis vin?
- Ne, - ŝi eĉ ne diris tion, sed el- spiris aeron, kaj el tio rezultiĝis la vorto.
Li malŝaltis la lampon. Subita tenebro kovris ilin. Ŝi senesperpasie brakumis lin ...
Ene de sentoplena uragano tem- po estis plej malgrava ero. Tamen ĝi ekzistas ... Sen imago pri kiom da mi- nutoj? horoj? pasis li rigardis la hor- loĝon.
- Post kvindek minutoj ni alvenos.
- Bone ... - ŝi diris, kaj feble aldo- nis - Bonvolu eliri ... Mi devas reordigi min.
Li eliris en la vagonan koridoron. Aŭdinte frapon de la pordo, el sia kupeo aperis kapo de la vagonservisto, demandante:
- Ĉu kafon?
- Jes, bonvolu ...
- Post unu minuto, - afable reefiis la servisto, kaj eĉ pli rapide - post duonminuto - li donis al sia pala pa- saĝero kafotason.
- Dankon... - indiferente kaj sen- emocie li diris.
- Kia virino! Ĉu? - ruze palpebrumante la vagonservisto de- mandis.
- Silentu, mi petegas - mallaŭte, sed furioze li ĝemis.
La vagonservisto kompreneme jesis kaj foriris, kvazaŭ tuj forva- poriĝinte el lia memoro.
Post iom da tempo ankaŭ ŝi eliris. Nun ili ambaŭ staris unu apud la alia, kaj silentis. Li pensis ke ili staros tiel ĝis la alveno, sed ŝi komencis paroli, ŝi komencis mallaŭte, sed poste ŝi pli kaj pli flamiĝis, kaj la lastajn vortojn ŝi preskaŭ kriis.
- Vi certe interesiĝas pri tio, kun kiu mi renkontiĝos en Varsovio. (Fak- te li vere ege scivolemis pri tio.) Do, mi diros ... Kun mia amato. Sed estos peza rendevuo. Peza, ĉar mi iniciatis nian disiĝon antaŭ kelkaj monatoj. Ni disiĝis, sed li plu amis min. Kaj amas, kaj li volontege denove rekuniĝus kun mi, sed lia fiereco ne permesas akcepti min sen pardonpetoj. Vi povas diri - kia problemo? Tamen mia fier- eco ne permesas al mi pardonpeti de iu. Speciale ĉi-okaze, ĉar mi ne kulpis pri nia disiĝo ... Jes, mi iniciatis ĝin, sed tio okazis ĉar mi estis trompita de alia viro. Do, tial mi ne sentas min kulpa antaŭ li, antaŭ mia amato. Vi vidas, ke la historio estas neimag- eble triviala. Sed kiam vi travivas ion tian, tiam ĉio okazinta ne vere ŝajnas al vi banala. Mi renkontiĝos kun li en Varsovio, en la urbo kiu donis al ni amon kaj iom efemeran feliĉon. Ni konatiĝis en iu kafejo centre de la urbo. Estis sunsubiro. La horizonto estis vermiljona, fajre-ruĝa, incendie- rufa. Denove - kiom kutime, tradicie, neoriginale, ĉu?... Sed tio banalas kiam vi legas aŭ aŭdas tion, sed se vi mem vidas tian ĉielon, vi ne pensas ke vi jam ie legis pri samkolora fir- mamento ... Vi simple ĝuas ĝin. Li si- dis ĉe apuda tablo, kaj senintermite rigardis preter mi ... Li ne rimarkis
min, sed mi - lin rimarkis. Ĉirkaŭ ni estis fabela cigansomera Varsovio, sed mi jen sentis min vintre pro la timo ke eble ni ne konatiĝos, jen - mi ŝvitegis pro streĉo kiam li estis ĵetanta al mi sian distriĝeman rigar- don ... Fine mi senesperiĝis ekkoni lin, kaj stariĝis por foriri. Sed tiam li tre- ege milde, neatendite ekparolis al mi
Li timis eĉ spiri, ĉar la historio sor- ĉe strangolis lin.
- Sed - ŝi krude ekridis, - mi ne plu rakontu kion li diris, kaj kio sek- vis. Ĉar tio estas tro dolora. Vi iom imagas kiamaniere ni disiĝis. Jes, es- tis tute stulte, sed oni komprenigis ke mi ne bezonas lin, malgraŭ ke mi fakte terure bezonis ... Do, sekvis neeviteblaj rutinaĵoj - longaj paroladoj, seniluziiĝoj, doloroj, malesperoj... Mi foriris el la urbo, ekloĝis en alia lando; dank’al mia pro- fesio mi ne havas problemojn translokiĝi. Sed mi provis neniigi, renversi la neoponeblan regulon de la vivo: ne eblas forgesi neforgeseblan. Li estis mia neforgesebla obsedo. Monatojn mi vivis en iu nebulo, nenion komprenante pri tio, kio okazas en la vivo min ĉirkaŭanta. La vivo similis la hodiaŭan matenon - io neklara, malserena duonblizardo. Sed ankaŭ tio ne estas interesa ...
Postfenestre aperis la kajo de la varsovia ĉefstacidomo. Kelkajn se- kundojn poste la trajno haltis. Sed ĝuste tiumomente ŝi daŭrigis ege laŭ- te, kvazaŭ ne vidante la alvenon.
- Kaj nun mi, hontante, iras al li. Kaj kion mi faris? Hazardo, mis- fortuno, malbonŝanco kunigis min kaj vin por kelkaj horoj. Sed ne pensu ke mi havis iujn sentojn al vi. Tute ne! Mi deziris nur trovi forgeson kun vi, ĉar plej teruras la tempo ĵus antaŭ io atendata. Sed mi ne trovis ĝin, la sopiratan forgeson. Mi simple uzis vin, samkiel mi mem estis uzata de aliaj. Mi ne kompatas vin. Kaj vi ne kompatu min. La linioj de niaj vivoj interplektiĝis por momento, sed tuj displektiĝos. Eble ni iam denove ren- kontiĝos, kvankam mi ne ŝatus tion. Sed la mondo estas, bedaŭrinde, mal- vasta. Mi nun diras iun deliraĵon ... Adiaŭ!
Ŝi kaptis sian sakon kaj rapide im- pete elkuris el la vagono.
Ankaŭ li prenis sian tekon, kaj lan- te elvagoniĝis. La animo morte malplenis. Troviĝante en la sama sta- to li trairis la stacidomejon, venis al la urbo kaj ekpromenis, direktiĝante li mem ne sciis kien.
Subite li rekonsciiĝis sur iu ponto. La kapon penetris ideo: „Se ekzistas tiom forta animo, do ĉu mi rajtas...”
Kaj li, kun teruriĝinta grimaco, supergrimpis la barieron kaj horore salutis la neeviteble proksimiĝantan.
Alberto Garcia Fumero
Monato 2000/04
Min transportas anĝeloj de mi mem revitaj... (El Bosco)
D-ro Zemeckis gratis al si la nazon kaj plu demandis: J „Kaj kiel Vi scias, ke ili estas anĝeloj? Ili povus esti demonoj, eksterteranoj..."
La paciento kapneis:
„Nu, bone, mi estos devigita rakonti al Vi ĉion denove, ekde la komenco. La afero ekas el tio, ke mi ŝatas rigardi la ĉielon. La noktan ĉielon, ĉu Vi scias? Amatore, kompreneble. Nu, kelkfoje mi pasigas la horojn surdorse sur la herbo, rigardante. Oni vidas interesajn aferojn. Estas kometoj, meteoroj... Oni spertas pacon. Vi devus provi tion.”
„Mi ja provos.”
La oldulo rigardis lin aprobmiene.
„Kaj Vi bone faros. Jes, sinjoro. Nu, mi havigis al mi iun el tiuj mapoj, kiu montras la nomon de ĉiu stelo, kaj komencis provi ilin identigi. Ili ja estas impresa afero. Ĉu Vi scias, ke ofte mi spertis la sensacon ion rememori? Mi kvazaŭ rememoris la nomon de kelkaj steloj, kelkaj konstelacioj...” La psikiatro ludetis per la krajono. Poste li demandis:
„Ĉu tiam alvenis la anĝeloj?"
La paciento ridetis: „Ne, hom’, ne! Unue mi aŭskultis la ridon...”
„Ridon?”
„Jes, rido. Ŝajnis, kvazaŭ geknaboj ludadus ĉirkaŭ mi. Mi provis ilin eltrovi, sed senrezulte. Mi eĉ pensis,ke temas pri la filoj de mia najbarino, tiuj fiuletoj. Ili ŝtonumas hundojn, priŝtelas nestojn...”
„Kaj definitive ne temis pri ili?”
„Ne, tute ne! Temas pri rido sincera, senmalica, kvankam dampita. Ŝajnis, ke ili ne deziras fari tro da
bruo..."
„Kaj kiel Vi sukcesis scii ĉion tion?”
„Nu, ne estas facile, tio. Kiam oni aŭskultas voĉojn kaj neniun vidas, Ia unua ideo, kiu venas en Ia kapon estas, ke oni freneziĝas...”
D-ro Zemeckis ne povis ne rideti, dum la paciento daŭrigis la eksplikon - „sed mi trovis, ke se mi restas senmova kaj silenta, ili alproksimiĝas. Ili ŝatas renkontiĝi tie, ŝajne. Ĝi ja estas vidinda loko. Kiam la ridoj alproksimiĝas, mi spertas sensacon, kvazaŭ blovus freŝa venteto. Temas pri la flugiloj, ĉu Vi scias? Sed tion mi komprenis nur poste...”
La psikiatro rulis dum momento krajonon sur la tablo, kaj demandis: „Kaj... kion ili faras tie?”
La paciento kvazaŭ disbrakiĝis (kiamaniere?) ene de la frenezjako:
„Kiu diable scias? Mi supozas, ke ili ankaŭ sidas por rigardi la ĉielon. Aŭ eble babilas... ĉiam estas la samaj uloj. Foje ni tanĝis unu la alian, ĉu Vi scias? Tio okazis en la komenco mem. Mi ekstaris, kaj kvazaŭ stumblis sur lumradion. Ĉu Vi neniam vidis lumradion lumigantan trafenestre polvoplenan ĉambron? La polveroj brilas, kaj ŝajnas esti kapteblaj per la mano, sed ne. Oni provas, sed ne eblas ilin preni. Ili estas tro maldensaj. Mi jam diris al Vi, oni devas preskaŭ diveni, ke ili alproksimiĝas...”
La psikiatro provis alian vojon:
„Ĉu ne estas strange, ke ili venas al Vi? Ili estas anĝeloj, kaj anĝeloj havas nenion komunan kun ni..."
La paciento rigardis lin per okuloj nekredeble bluaj:
„Sed ili preskaŭ ne vidas nin! ĉe ili okazas la samo...ili sendube trovas nin same strangaj. Por ili estis granda surprizo...”
D-ro Zemeckis alproksimiĝis al la fenestro kaj dum kelkaj minutoj dealte rigardis la pejzaĝon. Reveninte en sian fotelon, kaj kliniginte pli komforte, li demandis:
„Kaj poste Vi rimarkis, ke Vi iom post iom turniĝas en anĝelon?” La oldulo sin tordis, freneze (en vero...) provante liberigi sin, sed li estis forte ligita al la seĝo. Liaj krioj estis preskaŭ surdigaj. La pordo tuj malfernaiĝis, kaj flegistino akompanata de fortikulo aperis. D-ro Zemeckis elirigis ilin per mansvingo kaj stariĝis por refermi la pordon. La senesperaj krioj de la malfeliĉa kamparano resonadis tondre: „E1 kie Vi tiris tian ideon? Mi neniam diris tion! Vi ĉiuj frenezas! Helpon! Heeelllpooonnn!”
Iom post iom, elĉerpiĝo kaj raŭkeco venkis la oldulon, kaj Ii komencis korŝire plori. La psikiatro revenis al sia fotelo kaj diris kalme: „Laŭ D-ro Holmes...”
„Tiu kanajlo!"
„Nu, D-ro Holmes asertas, ke Vi tion diris. Ĉu eble li ne bone komprenis?”
„Li frenezas! Li trompis mian filinon, kaj ŝi sendis min ĉi tien!"
„Trankviliĝu, kaj klarigu al mi la aferon. Mi ja estas Via amiko.”
La paciento forte enspiris, kaj rigardis senespere la plankon. D-ro Zemeckis provis kuraĝigi lin:
„Kio okazis poste?”
La oldulo respondis, ne levinte la rigardon:
„Iom post iom ni ambaŭ komprenis, ke iu estas tie. Ili kondutas samkiel sciuroj. Ili scivolas pri ni, sed timas... la plej mirinda por ili estis mia brakhorloĝo. Ĝi aŭdigas muzikan alarmosignalon. Mi uzas la alarmon, por ne tro malfrue reveni hejmen. Mi devas ellitiĝi frue kaj pretigi la kamionon. Nu, bone, la muziko allogis ilin ... Laŭ la vendinto, komponis ĝin ruso. Ĉikoskij, Takoskij...mi ne rememoras. Ili multe ŝatas ĝin. Mi ja diras, ili devas esti geknaboj ...”
La psikiatro surpaperigis ion.
„Ĉu Vi povus priskribi ilin? Ĉu ili estis altaj, malaltaj, dikaj, blondaj...?”
La oldulo petegis:
„Ĉu Vi ne povus liberigi min? Mi ne frenezas...”
„Jes, mi scias, sed ĉion oni devas bone klarigi. Bonvolu priskribi ilin.” La paciento ŝajnis eĉ pli olda kaj elĉerpita. Per monotona voĉo li komencis paroli:
„Tri el ili venis preskaŭ ĉiutage. Plia ulo aliĝis al la grupo nur de tempo al tempo...En la komenco mi pensis, ke temas nur pri maskloj, sed mi kelkfoje spertis, kvazaŭ junulino tre delikate tuŝetus min...mi nomis ilin Ralph, Joey, Tommy kaj Linda. Post kelkaj tagoj, ili lernis siajn nomojn, kaj ĉio estis pli facila.”
„Sed laŭdire ĉe la anĝeloj ne estas seksoj."
La kamparano ne respondis, kaj nur obstine rigardis la plankon. D-ro Zemeckis komprenis, ke nenio pli estas eltirebla pri la afero, kaj demandis:
„Pri kio Vi konversaciis kun ili?”
La oldulo kapneis.
„Ili ne parolas. Eble ili ne kapablas uzi vortojn, mi ne scias. Vi nur spertas sensacon, kaj divenetas, pri kio temas.”
„Pri kio temas?"
La paciento respondis naive:
„Ili invitis min flugi. Por ili la afero estas normala, ĉu ne? Ili ŝajne ne komprenas, kial homo ne kapablas flugi. Kaj en vero, kiam oni unuafoje flugas...”
La psikiatro severmiene rigardis la oldulon:
„Do Vi flugis? Kial Vi mensogis?"
La malfeliĉa kamparano tordis sin:
„Mi ne mensogis! Mi ne estas anĝelo! Ili helpis min flugi. Ralph kaj Joey prenis miajn manojn, kaj Linda gvidis nin ĉielen. Dealte ĉio aperas belege, sed la nokta ĉielo mem estas la plej bela vidindaĵo. Kelkfoje Linda fingromontradis stelojn. Eble ili loĝas tie. Oni same montrus al vizitanto domojn kaj bienojn, ĉu ne?”
La psikiatro longtempe rigardis lin.
„Se ili prenus Vin denove...ĉu Vi scias, kien ili transportus Vin?" La homo en la frenezjako ridetis.
„Kien ili transportus min? Kiu scias? Ĉielen, aŭ kie ajn ili loĝas. Ili ne parolas, ne. Ili nur ridetas kaj etendas la manon. Kaj ĉio estas tiel bela, oni sentas sin tiel feliĉa...oni ja ne povas rezisti...”
„Kiom da fojoj Vi flugis?”
„Nur du. Mi havis esperon pli alten vojaĝi, sed tiam mia filino telefonis al tiu kanajlo...Nu, mi jam rakontis ĉion al Vi. Bonvolu liberigi min. Estas laboro en la farmo. Mia bofilo ne kapablos ĉion fari, li sola. Estu kompata! Kion Vi deziras? Kion mi devas fari? Diru, kaj mi tuj faros...” D-ro Zemeckis skuis la kapon.
„Oni devas plu esplori la aferon, Kompreneble, Vi restos ĉi tie dum kelkaj tagoj. Ne timu, oni bone flegos
Vin.”
Timo aperis en la okuloj de la oldulo.
„Mi ne frenezas!”
„Mi ja scias. Ne timu, oni baldaŭ klarigos ĉion.”
La psikiatro alproksimiĝis al la pordo, malfermis ĝin, kaj enirigis la fortikulon. Tiu malligis la piedojn de la paciento, kaj delikate, sed firme gvidis lin porden. La malfeliĉulo baraktis, sed inter la brakoj de la giganto li estis nura pupo. D-ro Zemeckis refermis la pordon kaj ekbruligis cigaredon.
Noktiĝis...
Mi bezonas feriadi. Baldaŭ mi mem freneziĝos, pensis la psikiatro. Kia ideo, anĝeloj! Sed, en vero...bruo, aŭtoj kaj pliaj aŭtoj, konstruaĵoj, stridaj reklamoj, ĉiea poluado, perfortoj, murdoj, razkapuloj, ĉio ĉi konsistigas kaĉon manĝeblan nur de hardita urbulo. Frenezige! Ne mirinde, ke naiva, olda kamparano kredas havi aferojn kun anĝeloj, li pensis. D-ro Zemeckis oscedis, residigis kaj demetis de si la okulvitrojn. Eltirinte flakonon el valizeto (jes, mi ja promesis al Manjo ne plu drinki, sed ...), li provis ordigi siajn pensojn. Afi, kiom mi lacas ...
Tiam li rimarkis ion sur la planko, kaj senpripense kaŭriĝis por ĝin preni. Ora, preskaŭ travidebla plumo brilis dum momento inter iaj fingroj kaj turniĝis en polvon. Aŭdiĝis petola rido, kaj la psikiatro sentis sin levata en la aero, elportata tra la fenestro.
Li baraktis, dum la arboj, la konstruaĵoj aperis ĉiam pli foraj kaj malgrandaj...
Bedaŭrinde, la teruro ne permesis al li rigardi la stelojn.
Albisturo Kvinke
Monato 2000/05
Antaŭ la alveno de la televido kaj nia aliĝo al la eŭropa komunumo, ĉi tiu estis malkomplika kaj kontenta lando. Tiam la terura vorto ..sekso” ne ekzistis, kaj ĉiuj sciis, ke la infanoj estas donaco de la bona Dio. Oni ja rekonis du malsamajn rasojn, nome la viran (superan) kaj la inan (malsuperan), sed tio neniel rilatis al la afero.
Do la vivo de la popolo estis simpla kaj feliĉa. Anstataŭ la nuna Babelo, aŭdiĝis nur du lingvoj kaj praktikigis nur du religioj: unu vera, la alia malvera (ateistoj mankis). La nacia kuirarto ampleksis nur du sanajn pladojn: lardon kun brasiko, kaj brasikon kun terpomoj. Krom teo, la preferataj trinkaĵoj estis nigra biero (portero) kaj bruna biero (elo).
Sed la televido kaj nia eŭropiĝo neinversigeble ŝanĝis la trankvilan etoson de nia sekura mondeto. La juna generacio pli kaj pli forlasis la sanktajn valorojn kaj tradiciojn de siaj gepatroj. Oni hontas konfesi, ke multaj preferas maldecajn televidprogramojn kaj diskotekojn al la sankta meso kaj la... Ah, vaisin Jean, quand te et me etemes gargons dans nos jeunes temps ...
Tout est change; j’apprends du sens.
(...Ah, najbar’ Johan’, kiam ci kaj mi estis knaboj en nia juna tempo...
Ĉio ŝanĝiĝis; mi lernas prudenton.)
Antaŭ nia aliĝo al la eŭropa komunumo, oni malofte vidadis eksterlandanojn. Post sendependiĝo de la nacio, la anglaj loĝantoj preskaŭ tute forlasis la landon. La someraj turistoj konsistis el usonanoj de irlanda deveno - do fremduloj, sed „niaj” fremduloj. Sed iom post iom, ĉeflandaj eŭropanoj komencis enveni, kelkaj kiel vizitantoj, kaj aliaj kun intenco resti. Multaj, precipe el la dense loĝata Nederlando kaj la multekosta Germanio, aĉetis domojn kaj bienojn inter ni.
Malmulte da tiuj envenintoj vivas en Bailenambeann, sed estas sufiĉe multaj en la ĉirkaŭaĵo. Komunumo de maljunaj kaj mezaĝaj nederlandanoj formiĝis enLaŭŝajne, tamen, niaj germanaj najbaroj ne havas similan emon eviti la kompanion nek de aliaj germanlingvanoj nek de irlandanoj. Kelkaj ŝatas imagi, ke ili apartenas al tute alia nacio. Eble la plej interesa ekzemplo de tiu lasta fenomeno estas la familio de nia amiko Wolfgang Mayer. Li, simpatia kaj populara homo, estas emeritiĝinta kantisto. Li kaj lia aminda edzino Irma loĝas en bela malnova domego ĉirkaŭata de granda bieno kun altaj maturaj arboj. La familio, kiu konsistas el filoj, bofilinoj, genepoj, hundoj, katoj kaj elegantaj ĉevaloj, ankaŭ loĝas sur la bieno, sed en apartaj konstruaĵoj. Wolfgang instruas kantadon al studentoj irlandaj kaj eksterlandaj. La lastaj venas precipe el germanlingvaj landoj. Kun la lokanoj li komunikiĝas per agrabla miksaĵo de angla kaj germana. Ne ĉiu fremdulo estas ŝatata de la najbararo, sed la Gemajeroj estas ĉie bonvenaj. Tio estas ŝerco inter kelkaj eŭropaj esperantistoj, kiuj uzas ekz. „GePlutniakoj” anstataŭ „familio Plutniak”.
La filoj de Wolfgang havas originalan manieron gajni la ĉiutagan panon. Ili, kiel kelkaj aliaj germanoj aliloke en la lando, funkciigas sur parto de la irlanda bieno de la gepatroj tion, kion la usonanoj nomas „dude ranches”. La veraj nordamerikaj ranĉoj estas brutbredejoj, sed la „dudaj” estas establoj por turistoj el la urbegoj, kie en siaj infanaĝoj ili estis spirite nutritaj per dieto de „Westerns” , alinome, filmoj pri vakeroj kaj indianoj, kaj la romanoj de Zane Grey [zejn grej], aŭtoro de Rajdantoj trans la purpura salvio, ktp. Tie, la urbanoj, vestitaj kiel holivudaj herooj de filmoj „Wild-West”, povas pasigi Ia feriojn aŭ la semajnfinojn, tuttage rajdante kaj vespere sidante apud fuma kampara fajro, manĝante porkaĵon kun meksikaj fazeoloj, kaj aŭskultante neaŭtentan kaŭbojon, kiu kantas kaj ludas gitaron por la feriantoj.
Dum sia juneco, Wolfgang estis fanatikulo pri la romanoj de Karl May (Winnetou, ktp), kaj kiam li estis plenkreskulo kaj iĝis patro, li konstante legadis kaj rakontis vakerorakontojn al siaj propraj filoj. Eĉ hodiaŭ, lia granda persona biblioteko konsistas ekskluzive el originalaj kaj tradukitaj libroj pri vakeroj kaj indianoj. La tuta familio ŝatas vesti sin per larĝrandaj Stetson-ĉapeloj, vakerkostumo kaj altkalkanumaj botoj, kaj rajdi en la kamparo. Do kial ne gajni la porvivaĵon per „dude ranch” en Irlando?
La klientoj de la ranĉo ne devenas de la lokana rondo, sed de aliaj landoj, kie la familio havas personan kaj profesian kontakton, nome, Germanio, Aŭstrio kaj Svislando. Al la indiĝenaj najbaroj, la spektaklo de bone nutritaj germanaj burĝoj en vakerkostumo, rajdantaj tra la irlanda kamparo kaj konversantaj en sia stranga lingvo ŝajnas iom bizara, sed ili rigardas ilin kun ĝentila indiferenteco. Finfine, ili ne aspektas pli, nek malpli, absurdaj ol eĉ pli korpulentaj usonaj bankistoj, bienperistoj aŭ makleristoj, afektantaj esti veraj vakeroj. Eĉ la fakto, ke la klientoj de la majera ranĉo parolas germane, ne estas tro maloportuna, ĉar la historiistoj asertas, ke dum iom da tempo la nombro de la germanaj enmigrintoj en Nord-Ameriko estis preskaŭ egala al tiu de anglosaksa deveno, kaj estas nura hazardo, ke la germana ne iĝis la ĉefa lingvo de Usono. En tiu okazo, la vakeroj, kies tradicioj estis hispandevenaj, parolus germane. Tiel bunta estas la kulturo de la homaro ...
Kompreneble, gastigado de turistoj estas sezona afero, precipe en Irlando, kie la somero estas ne tre longa, la suno ne ĉiam brilas, kaj la ofta pluvado igas rajdadon malpli plezuriga. Do ekster la turisma sezono, la plej aĝa filo de Wolfgang kaj Irma, kiu estas lerta ledaĵisto, faras luksajn tradiciajn vakerselojn el la plej altkvalita importita ledo. Ili estas mane faritaj laŭ la bezonoj de la kliento (kaj kredeble laŭ la dimensioj kaj formo de la klienta postaĵo), do la minimuma prezo por unu selo, kiun la filo povas postuli, estas pli ol mil irlandaj pundoj.
Kutime la familio Mayer ŝatas siajn somerajn gastojn, sed escepto estis viro, kiu nomis sin Gerhardt von Winkelheim. (Tio ne estis lia vera nomo, kaj oni ne devas konfuzi lin kun alia samnoma persono, se tia ekzistas.) Li estis altstatura, aroganta viro, kiu faris sin nepopulara inter la aliaj vizitantoj. Iun vesperon, post la kutima taga ..preria” rajdado de la kvazaŭvakeroj, en kiu ankaŭ li partoprenis, okazis improvizita koncerto en la domo de la gepatroj Mayer. La filoj ludis gitaron kaj Wolfgang kantis diversajn ariojn kaj en la germana kaj en la itala. Kiam la aŭskultantaro petis bison, li regalis ilin per tradicia israela melodio. Ĉiuj aplaŭdis, krom Winkelheim, kiu demandis, sulkante la brovojn, kial Wolfgang volis kanti judan melodion, aldonante, „Ĉu ne estas sufiĉe da bela arja muziko?"
La ĉeestantaro silentiĝis, embarasite kaj ĝenite.
Dum la vespermanĝo, Winkelheim konstante parolis pri si mem. Li fiere informis la kunularon, ke li posedas vastajn bienojn, kaj havis ampleksajn komercajn interesojn en Kolombio kaj Venezuelo. Plie, li diris, ke li venis al Irlando por aĉeti ĉevalbredejon en la sudirlanda graflando Cork.
„Miaj ŝatokupoj konsistas el ĉasado, rajdado, ĉevalbredado kaj poloo. Ofte mi partoprenas matĉojn eksterlande ... en Argentino, Irlando, Angl10 ... Mia teamo gajnis plurajn trofeojn. Elstaran rekordon ni havas.”
Dieter, la plej aĝa filo, grimacis. „Mi gratulas.”
Li ne aŭdacis komenti plu, ĉar la antaŭan tagon, Winkelheim mendis al 11 specialan selon por sia plej ŝatata ĉevalo. Dieter trovis liajn postulojn iom strangaj. La fanfarona bienulo volis, ke la selo havu nevideblan malfermilon, permesante, ke lia persona selisto en Kolombio povu aldoni aŭ elpreni remburaĵon, por kompensi iun ajn pliiĝon aŭ malpliiĝon de lia pezo. Li klarigis, ke li ĉiam maldikiĝas pro la varmega klimato, kiam li estas en Sud-Ameriko, kaj inverse, ĉiam redikiĝas, kiam li estas en Eŭropo.
Dieter protestis, ke tio povos difekti lian zorge faritan laboron, sed Winkelheim insistis, do li ŝultrotiris kaj cedis. „Bone, vi estas ja la kliento, kaj oni diras, ke la kliento ĉiam pravas."
Pasis kelkaj monatoj, post kiuj la speciala selo estis finfarita kaj liverita al la nova posedaĵo de Winkelheim en Cork. Intertempe, Dieter havis aferojn por fari en la ĉefurbo Dublino, kie li iun tagon renkontis judan amikon. Dum konversacio en la fama tradicia kafejo Bewleyis, Dieter menciis, ke li estas faranta selon por germano el Sud-Ameriko. Ankaŭ lian nomon li menciis.
Chaim, la amiko, rimarkis, ke la nomo Winkelheim memorigas lin pri io, kion li legis en artikolo sendita al li de amiko en Vieno. Poste, kiam Dieter estis for, li skribis leteron pri la konversacio al la sama amiko. Baldaŭ venis respondo, en kiu la amiko informis, ke li kontaktis la judan esplorcentron en la aŭstra ĉefurbo. Oni sciis nenion pri iu Gerhardt von Winkelheim. La dosieroj inkludis la nomon de iu Reinhard Winkel, iam alta funkciulo en la Nazi-partio, kiu post la dua mondmilito eskapis al Paragvajo kun grandega sumo da mono konfiskita disde viktimoj de la koncentrejoj. Tamen, neniu en la dokumentoj indikis, ke estis rilato inter tiu Winkel kaj Ia menciita Gerhardt von Winkelheim. Plie, ŝajnis, ke von Winkelheim neniam estis en Paragvajo.
En la sekvanta somero, li reaperis por mendi novan selon kaj pasigi du semajnojn rajdante sur la bieno de la familio Mayer. Oni ne tute komprenis, kial li tiom ŝatis rajdi sur tiu relative malvasta tereno en la malgranda Irlando, kiam li ĉiam havis okazon libere galopi sur la vastegaj sudamerikaj ebenoj kaj pampoj. Hazarde, estis samtempe vizitanta la bienon iu germana kuracisto, kiu dum multaj jaroj praktikadis inter la indiĝenoj kaj la enmigrintaj menonitaj komunumoj en Paragvajo kaj Argentino. Ankaŭ li ŝatis rajdadon kaj ofte ekskursis kun la aliaj gastoj.
Iuvespere, li revenis al la domo kune kun irlanda amiko, inspektoro de la Garda (civila polico), kun kiu li kutimis trinki en loka trinkejo post la ĉiutaga rajdado. La du viroj turnis sin al Wolfgang, dezirante private paroli al li. Sekvis longa konversacio en lia kabineto. La tagon post tiu renkontiĝo, von Winkelheim reiris al sia irlanda proprietaĵo en Cork, kaj nenio pli okazis ĝis la fino de la jaro, kiam la gazetaro raportis, ke iu Gerhardt Winkel - alinome Gerhardt von Winkelheim - estis arestita en Sud-Afriko, baze de informoj ricevitaj de Interpol. Li asertis, ke li estas en Sud-Afriko por partopreni poloomatĉon, kaj fakte, li tien vojaĝis kun sia favorata poloo-ĉevalo, transportata, kiel kutime, en aviada ĉeval-kontenero. La sudafrika polico malkovris grandan kvanton da kokaino, kaŝita en specialaj fakoj ene de la kontenero. Plie, en la selo, kiun Winkel kunportis, kaj lokis apud si sur la aviadila sidloko, kiun li speciale mendis por ĝi, ili trovis grandan kvanton da safiroj. La aresto okazis danke al informoj ricevitaj de la germana kuracisto pere de la Garda en Irlando kaj Interpol. Oni konstatis, ke Gerhardt Winkel estis nepo de la fifama Reinhard Winkel. Lia konstanta hejmo estis en Paragvajo, kie li estis ano de grupo da naziistoj, kies patroj aŭ avoj eskapis post la milito al Sud-Ameriko.
Dum posta revizito de la germana kuracisto al la bieno de la familio Mayer, Wolfgang demandis de li, kiu estis la origino de lia suspekto pri Winkel.
„Mi klarigos," respondis la doktoro, „mi suspektis lin pro io, kio okazis, kiam ni kune rajdis en kampo, kie estis pluraj tuneleniroj de melejoj. Mi kaj Winkel pretergalopis la aliajn rajdantojn, kiuj malrapide trotis sur pado. Mi observis, ke Winkel ne rimarkis melejon antaŭ la hufoj de sia ĉevalo kaj mi avertis lin pri la danĝero. En Sud-Ameriko mi ofte vidis akcidentojn, kiam ĉevalo tretis en kuŝejo de vizkaĉo - tiu estas ronĝulo iom simila al leporo - aŭ en la tuneloj de aliaj malgrandaj bestoj. Iam tio okazis, kiam mi rajdis kun paragvaja indiĝeno al la kabano de paciento. Vi eble scias, ke en Paragvajo - kaj nur en Paragvajo - la indiĝena lingvo, nomata gvarania, ĝuas preskaŭ egalan statuson al la oficiala hispana, kaj eĉ paragvajanoj de eŭropa deveno ofte parolas ĝin tiel bone kiel ili parolas la hispanan. La prezidanto mem ne malofte prelegas en la gvarania lingvo.
Kiam mi vidis la melejon antaŭ la ĉevalo de Winkel, mi subite forgesis, ke mi ne estas en Paragvajo, precipe ĉar la du situacioj estis tiom similaj, kaj tute spontane mi kriegis averton. Dum momento mi ne rimarkis, ke mi kriis, ne en la germana, sed en la gvarania. Simile senpense, mi supozas, Winkel respondis en la sama lingvo: „Bone! Mi vidas ĝin!” Poste en la trinkejo, mi menciis mian suspekton al mia irlanda amiko, la inspektoro, kaj li decidis fari enketon. La reston vi scias ...
Estis Wolfgang, kiu rakontis al mi pri la okazaĵo. Nun ankaŭ vi scias, kunulo. Ĉu ni trinku plian glason da portero?
Higinio Garcia
Monato 2000/06
1
"Ci reu", iŝi diris. Surprizite, mi atente ŝin rigardis. Kredu min aŭ ne, mi estis ĵus perfortinta ŝin.
„Ci reu” , ŝi ripetis, malfermante la buŝon kun grimaco, kiu vidigis ŝiajn akutajn kojndentojn, ankoraŭ ruĝajn pro l’ sango de l’ hundo.
„Ci reu...” , ŝi murmuris gorĝofunde, dum ŝi porne lulis la koksojn. Ŝi estis tute nuda, kun la manoj kaj la piedoj alligitaj kruce, kaj mi havis enmane mian laserglavon. Kaj tamen, tiu, kiu timis, estis mi. Ne, mi ne timis esti mordita. Ŝi portis, evidente, siajn ladajn kojndentojn, por suĉi sangon. Sed mi jam alligis ankaŭ ŝian hararon al tero. Kredu min aŭ ne, mi timis... mortigi ŝin.
Ŝi tion divenis, kaj rigardis min moke kaj sovaĝe, rekte en la okulojn. „Ci reu” , obstine ŝi defiis min. Kiamaniere ŝi sciis, ke mi ne povos? Ja, mi perfortis ŝin. Sed tion mi faris, dum ŝi estis senkonscia. Nun, ŝi rigardas min. Kaj mi timas ŝin,Vere bela kapo. Ŝia vizaĝo estis tiel fiere sovaĝa, ŝia mieno tiel kruela, ĝuante la suĉadon de viva sango, ke, kion vi volas, ke mi faru! mi ekscitiĝis kaj fikis ŝin, dum ŝi dormis, kaj mi donis al ŝi la tempon vekiĝi kaj ŝanĝi sian mienon. Se mi tranĉintus al ŝi la kapon dum dormado, prefere ol fiki ŝin, mi havintus unuakvalitan vampiran kapon. Sed tia estas mi, mi ne sufiĉe malfidis mian molan koron.
La Lojala Konkurenco scias, kiel estas malfacile havigi al si valoran kapon. Se oni ne kontentigas sin per tombakoj, kiajn oni trovas ĉe porturistaj bazaroj por dek kreditoj, oni devas mem ĉasi. Ne ĉe l' freŝdataj senlaboruloj, ankoraŭ civilizitaj, kies deprimitaj mienoj ripetiĝas ĝis naŭzo. Krome, tio ne estas ĉaso: estas buĉado. Tiuj malfeliĉuloj, antaŭnelonge laboristoj, komercistoj kaj eĉ funkciuloj (entreprenaj maldikigoj povas atingi ĉiun ajn), kiuj nun sin nutras nur per rubaĵoj, ĉar ili ankoraŭ eĉ ne kapablas ĉasi ratojn, kaj loĝas en la kavernoj sub la tentakloj de la Uzino aŭ en tolaj kaj kartonaj domaĉoj alkroĉitaj al la eksteraj muregoj, estas preskaŭ feliĉaj, kiam ili vidas la laserglavon, kiu finos ilian mizeron. Ili eĉ ne kuras, eĉ ne krias. Ili mortas kun tiu stulta rideto, kiun oni vidas ĉe ĉiu bazara kapredukto. Bonvolu diri al mi, ĉu tio estas ĉaso! Kaj ankoraŭ pli malfacile estas diri, kiom vera ĉasisto malestimas tiujn buĉistojn, kiuj provizas la bazarojn! Ili alkroĉas siajn alojn ie ajn, eniras en domaĉon, senkapigas maljunulojn, plenkreskulojn kaj infanojn, kaj revenas kun unu aŭ du kapoj dekretitaj malpli enuigaj. Sen iu ajn konsciencriproĉo... ĉar ili ne havas konsciencon. Nek ekologian, nek ekonomian. Tamen,Kaj ‘stos facile. Mi havas enmane mian laserglavon. Ŝi jam ne rigardas min. Rezignacie, ŝi fermas la okulojn. Ŝi estas bona knabino.
2.
Mi genuiĝis sur ŝi kaj malligis ŝian hararon. Kial? Pro kio mi faris tion? Ŝi grimacis kaj montris siajn kojndentojn. Mi saltis dorsen kaj reprenis mian glavon. Sed ŝi rigardis min en la okulojn kaj diris: „Ci dentformetu Vanesan." Kial? Pro kio mi faris tion? Ŝi larĝe malfermis la buŝon, kaj mi metis la manon kaj fortiris ŝiajn kojndentojn. Ŝi povis mordi min. Sed ŝi ne mordis. „Ci ne ĵetu", ŝi diris. „Ci gardu”. Mi malligis ŝiajn piedojn kaj ŝiajn manojn, sed ŝi restis kuŝanta sur la dorso. Kial? Pro kio mi ne mortigis ŝin? „Ci okulenrigardis Vanesan” , ŝi rikane diris al mi. „Okulenrigarda predmortigo neeblas. Post ĉas’ nemorta Vanesa inas cin. Nun viru Vanesan". Kaj tiom volupte ŝi rigardis min, duonmalfermis la buŝon, disigis la gambojn, lulis X « la krurojn, ke mi V viris ŝin.
3
Ŝi donis al mi tiom da plezuro, ke mi plu jam ne bezonis ŝian kapon: mi bezonis ŝian tutan korpon, mi bezonis ŝin viva.
Ŝi kondukis min al sia kaverno, kie mi pasigis tri tagojn, la tempon, kiun donis al mi miaj nutrokonservoj.
La kvaran tagon, mi surmetis miajn alojn por foriri. Ŝi diris nenion. Ŝi nur rigardis min.
Kaj, kredu min aŭ ne, mi sentis en mia sekso, en mia tuta haŭto, en la du etaj truoj, kiujn ŝi faris al mi ĉe la gorĝo por suĉeti iom da sango, dum ni kune kuŝis, ke la ideo malhavi ŝin teruras min.
Tamen, miaj aloj ne povis subporti nin ambaŭ. Kaj ni estis almenaŭ tridek kilometrojn for de Uzinurbo.
"Vanesa kuniros hejmenirantan cin” , ŝi flustris trankvile.
„Estas facile diri. Sed kion mi manĝos dum piedvojaĝo de tri aŭ kvar tagoj ĝis Uzinurbo? ĉu hundsangon, kiel vi? ĉu rubojn? Ĉu ratojn? Aŭ senlaborulojn, kiel la kanibaloj?”
„Uloj terkulturas. Mi kojndentotimigu, aŭ ci cerbatandormigu. Ci vegetalnutros cin."
Kion vi volas, ke mi faru! Mi aŭskultis ŝin.
Mi bezonis nek mian cerbatanon, nek mian laserglavon. Kiam, kaŝita trans rubamaso, Vanesa flaris iun malgrandan legomĝardenon, ni eniris, ŝi nur montris siajn kojndentojn, kaj la proprietulo malaperis. Mi prenis, kion mi bezonis, kuiris kaj manĝis.
Tiel, ni miellune trapasis tridek kilometrojn da stepo kaj rubejoj, kaj manenmane ni eniris Uzinurbon, de kie iu el ŝiaj praavoj iam estis ĉasita pro senlaboro.
„Kiel vi vin sentas retrovante viajn radikojn?" mi ĝentile demandis de ŝi. Ŝi surprizite rigardis min, kaj respondis:
"Vanesa ne radikas, kaŭze ke Vanesa ne legomas".
4.
Post kelkaj monatoj, ŝi jam komplete adaptiĝis al nia urba kulturo. Si mastris ĉiujn domajn robotojn kiel sperta konkubino, sed precipe, ŝi ellernis butikumi kiel avida pikkalkanumulino. Eĉ se, tempaltempe, mi surprizis ŝin kaŭre sidanta en ĉambrangulo, frandeme suĉanta la sangon de naiva hundo altirita ĉedomen, aŭ de rato surprizita hejme. Fininte festeni, ŝi demetis la kojndentojn, ilin deponis en sia mansaketo kun siaj kondomoj kaj mia kreditkarto, malaperigas la restaĵojn, kaj sin banis. Ŝi rapide forlasis la strangaĵojn de sia stepa lingvo (precipe, ŝi forgesis tiun nekutiman „ci” kaj adoptis nian „vi”), kvankam, okaze, dum vesperfestoj kaj orgioj ŝi ilin reprenis, kun siaj kojndentoj, por impresi ekzotike. Kaj ŝi tiel impresis kaj brilis, ke la mieno "sovaĝa vampirino” furoris, kaj porti eburajn aŭ orajn kojndentojn iĝis lastamoda devo. Antaŭe, oni neniam rigardis min kiel originalan aŭ spritan ulon nemalhaveblan ĉe mondumaj eventoj: tute male, ofte oni forgesis inviti min. Sed nun, danke al Vanesa, kiel kunulo de Vanesa, mi iĝis nepreterirebla. Kial, pro kio mi faris tion? Kial diable mi embarasas min per senlaborulino, prefere ol senkapigi ŝin?, oni demandas al mi ridante. Kaj mi respondas: ne... ne ĝuste, ĉar ŝi belegas, kaj ĉar ŝi sovaĝas fike; sed, kredu min aŭ ne, ĉar mi freneze enamiĝis al ŝi. Kaj oni ridas, kaj oni kredas min, ĉar vere ŝi belegas, kaj tiel ŝi brilas en diskotekoj kaj festkunvenoj, ke preskaŭ ĉiu povas certiĝi, ke vere ŝi sovaĝas fike.
5.
Kiam ĉe verperfesto ŝi certigis Stefankarlon, la Direktoron de l' Departamento pri Neniigo, kie mi laboras, ĉi tiu konsilis al mi edzinigi Vanesan.
„Ne, konkubiĝi, eĉ laŭrite, ne sufiĉas. Al vi necesas edziĝi. Vi bone scias, ke la Uzino rigardas edziĝintan laboriston - kaj des pli, ke vi ne estas simpla laboristo, vi estas Submastro kaj la plej bona teĥnikisto de T Departemento, kaj antaŭnelonge, mi certas, vi iĝos Funkciulo, jes, la Uzino rigardas edziĝintan laboriston kiel stabilan kaj bone strukturitan psike. Ni fidas geedzojn pli, ol tiujn, kiuj sekse malstabilas: kun la seksproblemoj solvitaj, oni laboras tutkape.”
Stefankarlo estas homproksima funkciulo. Li postulas, ke oni alparolu lin per lia antaŭnomo, kaj salutas ĉiun per la lia, se li ĝin memoras. Se ne, li diras „Ha Io, vi!” por personigi sian saluton. Li estas naturdotita por malgrandigi distancojn, por sin meti en la nivelon de l' homoj, por permesi al ĉiu sin esprimi, partoprenigi siajn ideojn, esti pozitiva, malfermita kaj kreiva. Tial, antaŭ ol mi montros negativan sintenon, li daŭrigis:
„Jes, vi diros al mi, ke Vanesa estas nur sovaĝa senlaborulino." Jes ja, mi volis diri ĝuste tion al li. Kiel li sciis,6.
Evidente, por ke oni ne prenu min por antifeminisma antikvaĵo, por antaŭenigi mian karieron kaj por ne senti min kulpa kontraŭ la Uzino, mi libere elektis edzinigi Vanesan.
Ni interŝanĝis niajn promesojn, niajn ringojn kaj la feliĉpilolojn donacitajn de Stefankarlo nome de la Uzino. Oni donacis al ni ĉion, kion ni enskribis en la donaclistojn de l' butikoj. Kaj nun, ŝi estas Vanesa Mustafaoa, laŭleĝa edzino de Mustafao Vanesavir’ , laŭleĝa edzo de vampirino.
Estas vere, ke vampiroj nutras sin precipe per sango. Sed tio estas negrava detalo. Malgraŭ la popola kredo, ili preferas ratan aŭ hundan sangon al homa, krom okaze de ekstrema seksa ekscito. Memoru, ke vampiroj nepre ne estas mutaciintoj, kaj, tute ne, vivantaj mortintoj. Male, ili estas tiel vivaj kaj vivoamaj, ke ili adaptiĝis al ekstermerkataj kaj senenspezaj vivkondiĉoj, same kiel faris ratĉasistoj, rubkolektistoj kaj kanibaloj: krom ke ĉi lastaj manĝas homan karnon, kiun ili reale ne amas, malgraŭ si, nur por montri, ke ili tiom superas la aliajn senlaborulojn, kiom ĉi tiuj superas ratojn; male, vampiroj vere ŝatas sangon. Sed tio estas alia afero. Mi ne intencas ĉasi kanibalinon. Mi jam havas unu edzinon, mi tute ne bezonas duan. Mi diris do, ke nur okaze, dum granda seksa ekscito, vampiroj amas homan sangon. Tiam, nur tre malofte, ŝi instalas en la buŝon siajn metalajn hokdentojn, iom pikas min, kaj elsuĉas kelkajn sangogutojn. Sed tio estas nur seksludo, ne nutrado.
7.
Kial, kiam ŝi malbonhumoras, mi min sentas tiel malvarma, tiel malplena, sola kaj seka? Kiam ŝi paŭtas dum tagoj, aŭ, plejofte, malaperas dum semajnoj, tiam mi petegas de la Diino Lakŝmia, de la Budho de l' Feliĉo, de Sankta Valenteno, ke Ili alportu ŝin al mi... mi deziregas, ke ŝi elsuĉu mian sangon, ke ŝi manĝu mian mjelon, ke ŝi forŝiru miajn nervojn per siaj ungoj... nur ke ŝi venu. Sed ŝi ne venas.
Kio okazis al ŝi? ĉu ŝi foriris al sia stepo, ĉu ŝi trovis alian viktimon?
Mi fine konvinkiĝas, ke, jes, ŝi foriris al sia stepo, ke, jes, ŝi trovis alian viktimon, ke mi ŝin perdis.
Post iom da tempo, mi retrovas iom da kvieteco, mi koncentriĝas super mia laboro, iom da energio revenas, kaj mi entreprenas la novajn taskojn, kiujn Stefankarlo donas al mi.
„Vi gigantas labore, oldulo” , li diras, varmigante min per frapeto sur la dorson. „Ĉu vi scias? al neniu krom vi mi tion konfidintus: ili ne estintus sufiĉe efikecaj.” Stefankarlo, pli ol estro, estas amiko. Aŭ amika estro. Kiam mi vidas, ke estas por li tempo paŭzi, mi kuras al la kantino, kaj alportas al li tason da kafo kun tiu kuko, kiun li amas. "Dankon, oldulo. Vi divenis.” Kaj la estro ridetas al mi, kaj montras al mi ne hokdentojn, sed tiun egalan kaj blankan protezon, kiu ŝajnigas lin holovidstelulo, kaj kiu enirigas en la animon iom el la feliĉo de l' riĉaj kaj famaj.
8.
Kaj tiam ŝi reaperas. Subite. Kiam mi ne plu atendas ŝin. Kiam mi jam trankviliĝis, kaj bone plenumante la taskojn, kiujn konfidis al mi Stefankarlo, mi frandas ties komplimentojn, kiel li mian kukon... Ŝi revenas.
Ŝi eniras en la ŝrankon sub la kuireja lavtablo, kie troviĝas la ĝenerala ŝaltilo de l' domo, elŝaltas ĉiun energifonton por sono kaj lumo, tiras al si la klapojn, sidiĝas kaŭre kun la kapo sur la genuoj kaj la brakoj ĉirkaŭ l' gamboj, kaj restas tie, obstine silenta aŭ singulte ploranta dum tagoj, dum pli ol semajno...
Ĉiutage, kiam mi revenas el la Uzino, mi trovas hejme mallumon, silenton kaj singultojn. Kun ĉiu lampo elŝaltita, ĉiuj kurtenoj kuntiritaj, ĉiu sonmaŝino silentigita, ŝi singultanta sub la lavtablo. Ĉu vi jam vidis veran mallumon? Tiun mallumon, kiun lasas elŝaltita holovido? Ĉu vi jam aŭdis realan silenton, putina uzino de l' porka merkato! tiun silenton, kiu venas el elŝaltita sonsistemo? Oni vidas ombrojn, aĵojn, umojn, kiujn oni neniam atentis. Oni aŭdas siajn paŝojn, sian spiron, sian koron, kiu batas pro timo kaj kolero... kaj oni volas pensi. Sed mi havas nenion, pri kio pensi, kaj fine mi vidas, kaj mi aŭdas nur tiun vakuon kaj tiun silenton, kie Vanesa reehas siajn singultojn.
Mi frapas la ŝrankoklapojn, sed ŝi ne respondas. Mi provas malfermi la pordon: ŝi ĝin altiras al si per sia tuta forto, kiu, strange, estas pli granda ol la mia. Mi afable demandas de ŝi, kial ŝi ploras: ŝi nur pli laŭte singultas.
Mi perdas mian memregadon, freneza kolero donas al mi la forton malfermi la pordon de l' ŝranko, kaj mi batas ŝin per la pugnoj, per la piedoj: ŝi ricevas miajn batojn senmove, sendefende, la kapon sur la genuoj, la brakojn ĉirkaŭ l' gamboj. Fine, senespere, mi decidas kuŝiĝi, malgraŭ ke mi ne povas dormi. Mi rigardas la senbildan holovidon, kaj aŭskultas la silenton de l' sonsistemo. Mi restas etendita surdorse, kiom plej longe mi povas etendi mian korpon. Ĉar mi sentas en miaj muskoloj la kunstreĉatajn muskolojn de Vanesa en la ŝranko.
Mi ne dormas. Mi revas pri la morgaŭo, kiam la laboro liberigos min.
9.
Post mi ne scias kiom da tagoj, kiam miaj fortoj estas elĉerpitaj, mi endormiĝas revante pri laboro, kaj tiam mi sonĝas. Mi sonĝas, ke la Uzino, Stefankarlovizaĝe, Stefankarlopipe fumante siajn plej belajn verdajn fumojn, frapetas al mi la dorson, metas la manon sur mian ŝultron, kaj diras al mi: „Vi gigantas labore, oldulo”. Ni supreniras grandan ŝtuparon ĝis salonego lumigita per vitraloj, en kies mezo staras mia maŝino, la maŝino por kontroli la laboristojn, kiuj neniigas la superflue produktitajn varojn. Mi ŝaltas ĝin, sed ĝi faras nekutimajn bruojn: piedetkurojn, akutajn kriojn, elsuĉadon... Muzikon.
Mi vekiĝas, leviĝas, kaj iras al la kuirejo. Vanesa ĉasis raton. Ĉar nun, pro troa ĉasado de senlaboruloj, estas ratoj en la urbo. Ŝi ŝaltis la holovidon kaj la sonsistemon.
Ŝi sidas ĉetable viŝante unu okulon per unu mano, tenante sian raton kontraŭ la buŝo per la alia, suĉante ĝian sangon kaj sorbante siajn larmojn, timida, ĝentila, humila.
Ŝi diras al mi, ke ŝi bezonas min. Ke mi devas pacienci. Kompreni ŝin. Ŝin akcepti, kia ŝi estas, ne juĝi kaj ne celi ŝanĝi ŝin. Ŝi rajtas esti ŝi mem. Ĉu mi iam vivis ĉe l' senlaboruloj? Ĉu mi scias, kiel oni sin sentas? Ĉu mi iam provis eniri enen de iliaj haŭtoj? Ne. Mi estas tro okupata de mia laboro en la Uzino, mi ne havas tempon... - ŝi parolas triste, sed neagrese - kaj mi estas ĵaluza, ĝuste kiam ŝi plej bezonas mian komprenon.
Kial, kial mi faris tion? Kial mi ne tranĉis al ŝi la kapon? Ĉu ne estis por tio, ke mi ĉasis ŝin,...Sed ŝi estas tiom sendefenda, tiom dolĉa, ke mi prenas ŝin en miaj brakoj, kaj kisas ŝin. Kaj ŝi rigardas min dankeme.
Ne estas vere, ke mi estas ĵaluza. Mi simple estas maltrankvila, mi ne ŝatas, ke ŝi kuŝas kun iu ajn ulo, ĉar mi bone scias, kiom Uzinurbo estas nesekura. Male, kiam ni ĉeestas vesperfeston, eĉ ekscitas min, ke ŝi dumtempe malaperu kun iu deca funkciulo. Poste, kiam ŝi rakontas al mi, kion ŝi faris kun li, ne nur mi ne estas ĵaluza, sed ankaŭ enapetitiĝas.
Mi vere amas ŝin. Mi scias, ke amo, vera amo, apogiĝas sur la akcepto de l' personeco de la alia. Ŝi pravas: necesas akcepti ŝin, kia ŝi estas, ne juĝi ŝin kaj ne celi ŝanĝi ŝin. Ŝi estas mia edzino. Sed tio ne volas diri, ke ŝi estas mia ekskluziva proprietaĵo. Vera amo ne estas posedema, malpermesema, ordonema amo. Almenaŭ, miaopinie. Nur, mi ne volas, ke ŝi trafu malsanojn kun malaltklasuloj. Oni scias, ke malaltklasuloj ne ŝatas kondomojn, se ne paroli pri aliaj danĝeroj. Tio estas ĉio.
„Ĉu vi pardonas min?” , ŝi humile diras al mi.
„Ne estas kialo por pardoni.”
„Eĉ se mi kuŝis kun la Anarĥiisto?" Ŝi lekas al si la lipojn, ĉar mi sentas kvazaŭ pugnobaton en la cerbo, kaj sango aperas sur mia vizaĝo. La Nevidebla Mano bugru la Liberan Merkaton per la longa fingro! La Anarĥiisto! La sola el miaj subuloj, kiun mi ne kapablas elteni. Tiu, kiu kaŭzas al mi alergion.....Mi jam scias. Ĝuste tion vi ne povas pardoni. Ĝuste tion vi ne kapablas kompreni...” Bone. Bone, bone.
„Eĉ tion mi komprenas. Ĉiu povas erari, sin trompi...”
"Tamen, ne estas eraro, nek trompo. Mi ĝuste bezonis lin. Mi bezonis sovaĝan katon, veran bestomasklon... Li, almenaŭ, ne komprenas min.” ..Momenton... Li ne komprenas vin.
La Anarĥiisto ne komprenas vin. Li ne komprenas vin? La Anarĥiisto ne komprenas vin, kaj pro tio vi fikas kun li?” Nun, sango kongestas miajn okulojn, kaj ruĝigas ĉion.
Ŝi taksas ties kvaliton kaj fajfas:
„Ne. Li ne komprenas min. Li admiras kaj deziras min. ĉu vi nun komprenas?" Ne, mi ne komprenas. Mi nur sentas mian centran grandan nervon rabotita de ŝia rezonado. Mi nur vidas, ke miaj manoj, per propra volo, malrapide iras al ŝia gorĝo...
Kaj nun, subite, rekte, sen transiro, ŝi min ĉirkaŭbrakas, kisas kaj faras al mi, kion mi plej amas: ŝi delikate pikas al mi la gorĝon per siaj kojndentoj, kaj liberas min de mia troa sangopremo.
Kiel ĉifonpupo, kun la nerva sistemo kurtcirkvitita pro samtempaj furiozo kaj plezuro, mi lasas ŝin fari.
Vanesa ronronas pro ĝuo, ĉar vampiroj amas sangon, kiel homoj amas bieron: bele ŝaŭmanta.
Notoj de l' kronikisto
Jouko Lindstedt
Monato 2000/07
Kiam mi estis infano, mi neniam vidis helikojn - nur malgrandajn senkonkajn limakojn, en pluva vetero. Sed dum la du-tri lastaj jaroj aperis helikoj en la ĝardenoj de nia kvartalo, kaj ne nur aperis, sed eksplode multiĝis ĝis ili svarmis ĉie. Ili maĉis laktukojn, grimpadis sur ribujoj kaj frambujoj, kaŝis sin en ĉiu herbejo.
Ilia precipa okupo estis transiradi nian straton. Estis neeble kompreni kial - ambaŭflanke la ĝardenoj estis tute similaj, kaj ĉiam oni povis trovi proksimume egalan nombron da konkuloj irantaj kaj revenantaj. Eble ili estis kiel homoj, kredantaj ke ĉiam ie aliloke la aferoj statas pli bone. Tio estis multekosta kredo por la helikoj: aŭtoj fraka-sis amason da ili, tiel ke la tuta strato estis makulita de iliaj senformaj kadavroj. Kiam pasis bicikloj, oni povis aŭdi la kraketadon de la rompiĝantaj konkoj.
La ĝardenposedantoj de nia kvartalo estis incititaj ĝis perforta militemo. Oni elpensis diversajn kaptilojn kaj ekstermilojn, evidente vane. Nia dekstra najbaro rakontis al mi, ke helikoj tre ŝatas bieron; sufiĉas plenigi grandan pelvon per biero kaj atendi, ĝis la helikoj venas ebriiĝi kaj droni. Tamen mi neniam vidis lin elverŝi bieron por la helikoj. Nia maldekstra najbaro estis pli efika. Li permane kolektis centojn kaj centojn en sitelojn, kiujn li poste plenigis per varmega akvo. Dozo da sapo certigis, ke la ekstermatoj ne povu forgrimpi. La sekvan tagon en la site-loj restis nur viskoza maso, kiun li fi-ere prezentis al mi trans la barilo. Mi klopodis ne rigardi tro proksime.
- Tamen - li diris emfaze - tamen la plej efika maniero estas falĉi ĉie la altajn herbojn, sub kiuj ili ŝatas nesti kaj generiĝi.
Ni rigardis motorajn gazonilojn bruaj kaj energimalŝparaj, kaj neniam aĉetis tian. Ĉar nia ĝardeno estis grandeta, ni tondis per senmotora ilo nur parton de ĝi, kaj lasis la herbojn libere kreski en la pli foraj anguloj. Nia kvarjara filino Maria ŝatis ludi en tiuj altaj nun herbejoj, se ni devis konsideri ilin cefe kiel helikejojn, de kiuj la mukhaŭtuloj firampis al ĉiuj najbaraj ĝardenoj. Nu, kompreneble ankaŭ sur niajn proprajn legomojn kaj berarbedojn. Ni do rezignis tiun parton de nia ekologia principaro kaj aĉetis motoran gazonilon.
Helikmortigado iĝis centra parto de niaj ĝardenaj laboroj. Mia edzino Laŭra surmetis botojn eĉ en suna tago kaj surtretis: kraki kraki La konkoj rompiĝis kaj io simila al intesto aŭ stomako eliĝis el ĉiu frakasita kadavro.
Mi malŝatis frakasi la helikojn, sed al la malgranda Maria tio tre plaĉis. Eĉ kiam ni promenis laŭ la trotuaro, ŝi paŝis sinue por surtreti kiel eble plej multajn. Min kaj Laŭran iom ĝenis ŝia senkulpa mortigemo.
- Ĉi tiuj helikoj ne estas en nia ĝardeno - mi diris. - Vi ne bezonas frakasi ilin.
- Sed mi povas neintence paŝi sur kelkajn - ŝi diris kaj forte piedpremis unu, el kiu (kraki) restis nur etaj konkeroj kaj ŝlima makulo sur la asfalto.
Iun varman posttagmezon Mariai paŝetadis inter berarbedoj, gustumante ruĝajn, blankajn kaj nigrajn ribojn kaj j la plej dolĉajn grosojn. Sur iu ribfolio ripozis en sia konkol heliko, kiu falis surteren kiam Maria deŝiris apudan grapolon.
- Hopi - diris Maria, kontuziĝis?
Ŝi prenis la konkon sur sian man-platon kaj rigardis proksime. Post kelka tempo la heliko elŝovis siajn antenojn kaj kapon, kiu komencis malrapide ŝanceliĝi ĉiudirekte.
- Estu pli singarda! - Maria admonis, imitante mian kutiman tonon. - Kie estas viaj gepatroj?
Ŝi serĉis sub la arbedo kaj decidis, ke du helikoj iom pli grandaj estas la panjo kaj la paĉjo de ŝia unua konato. Baldaŭ sur ŝia manplato kaj brako rampis kvarpersona familio, ĉar ŝi trovis ankaŭ fratineton. Tiu nomiĝis Petra, kiel la malgranda fratino de Maria.
Dum la tuta posttagmezo Maria ludis kun la helikoj, serĉante por ili agrablajn humidajn nestojn en ombrejoj. Kiam Laŭra venis en la ĝardenon, kun Petra surbrake, Maria rigardis ŝiajn botojn kaj diris firme:
- Oni ne rajtas rompi helikojn, Ili ne ŝatas morti.
Laŭra rigardis sian filinon mirigite, sed frakasis neniujn helikojn dum tiu posttagmezo
Malfrue vespere mi staris dum kelka tempo en Ia ĝardeno farante nenion, kiel estis mia kutimo en varmaj helaj somervesperoj. Petra jam dormis en sia kradlito. La pordo de la domo malfermiĝis, kaj Laŭra elvenis portante sitelon da forĵetaĵoj el la kuirejo. Ŝi preterpasis min sur sia vojo al la kompoŝtujo, rigardis min kaj ridetis per siaj okuloj. Mi rigardis ŝiajn knabinecajn krurojn kaj meditis, ĉu mi iam memoros ĝuste ĉi tiun vesperon aŭ ĉu ĝi forgesiĝos sen lasi spuron sur mia cerbo, malgraŭ la magia krepusko kaj fortaj odoroj en la aero poiome malvarmiĝanta.
Revenante, ŝi haltis ĉe mi kaj metis la malplenan sitelon surteren. Estis silente, laŭ la strato pasis neniu. Mi prenis ŝian manon kaj suĉetis ŝiajn fingropintojn. Ŝi ĉiam aspektis alloge en ŝorto kaj ĝardenaj botoj.
- Maria manĝas fragojn en lakto - ŝi diris. - Sed ŝi parolas nur pri la helikoj. Ili estas nun ŝiaj amikoj.
Mi rigardis al la apuda ĝardeno, kie la najbaro kun timiga pacienco plukis helikojn en grizan sitelon.
- Post kelkaj tagoj ŝi eble denove ekŝatos frakasi ilin. Ŝi estas nur kvarjara - mi diris. - Sed nun ŝi plorus, se ni mortigus eĉ nur unu helikon.
- Kion fari - diris Laŭra kun leĝera suspiro. - Ni devos mortigi ilin, kiam ŝi ne vidos.
Mi metis brakon ĉirkaŭ ŝian talion, lasante mian manon gliti de ŝia kokso en la malantaŭan poŝon de ŝia Sorto. Ni ambaŭ rigardis al la domo.
- Infano ne rajtas vidi amoradon kaj mortigadon - mi provis filozofiumi. Ne facilis pensi pri amorado, kiam oni pensis pri frakasitaj konkoj kaj eliĝintaj intestoj, kaj pri la senespera svarmado en la sitelo de la najbaro. En la kuireja fenestro aperis la vizaĝo de Maria, ruĝigita de fragoj. Mi provis imagi, kiel ni aspektas al ŝi, en nia krepuska ĝardeno.
Alberto Garcia Fumero
Monato 2000/08
Eric profitis la okazon iomete malstreĉiĝi dum la teknikisto kontrolis ion. La nova elektrodporta kasko estis komforta, sed komplike funkciigebla. Kaj krome, ĝi estigis jukadon. Tamen, la komenco estis tiel fantazie simpla...
La elektra cerba aktiveco povas esti kaj surbendigata kaj analizata; elektroencefalografio konsistas el tio. Emocioj, geniaĵoj kaj perfidoj, ĉio ĉi povas esti entenata de kelkaj metroj da magneta bendo. Se poste, per konvena procedo, la homon oni stimulas per lia propra surbendigaĵo, proksimume la samajn rezultojn oni atingas. Almenaŭ teorie. Jen afero sufiĉe simpla.
Do, aplikante la saman principon al profesia telepatiisto kiel estis Eric Clapp, la rezulto estis spektakla. Eric, stimulita per sia propra elsendo “aŭskulta” (kiel ĝin nomis la teknikistoj) , rimarkinde plialtigis la kvaliton de sia perceptado. La “selektado” estis pli fajna.
Tiel komenciĝis ALFA ONDO. Nu, bone, en la komenco tiu ne estis la nomo, sed iu ĝin proponis, la nomo montriĝis sufiĉe alloga, kaj baldaŭ la facilvendebla vizaĝo de Eric komencis aperi sur la paĝoj de la fakrevuoj. El ili ĝi saltis al la televidekranoj. Alvenis famo, kaj dolaroj.
Ho, bonege.
Ĉiuj ŝajnis interesiĝi pri ALFA ONDO. CIA, FBI, NASA. Kio pri la implicaĵoj? Enviciĝu, ankaŭ por Vi estas io.
Pluvis dolaroj, same kiel planoj.
Kaj kio pri la stimulado al Eric per * iomete* pliintensigita elsendo? La aŭskulta kapablo de Eric same pliakcentiĝos, opiniis la spertuloj. La propono estis varme akceptita de ĉiuj interesitoj. CIA frotis al si la manojn, kaj serĉis iom pli da mono. La ĉefa afero estis nur eltrovi, kion signifas * iomete *.
Kaj jen ili, esplorante...
“Ĉio pretas, kompan”’ anoncis la teknikisto post la entajpado de la lastaj kodoj. “T-tempo minus unu minuto. Bonŝancon!” Eric ricevis la informon per starigo de la poleksoj kaj turnis la klinseĝon por alfronti sian “aŭdoton”. Li preskaŭ ĝissufoke misglutis.
CIA insistis ĉiam pri tio, ke la “aŭdoto” estu nekonato, kaj pri tio konsentis la fakuloj. Pli bone tiel, ili diris. Nu, bone, neniam antaŭe temis pri virino.
Kaj TIA virino! Eric ĝisrande plenigis al si la okulojn per tiuj neeble perfektaj kruroj, tiu mielkolora hararo, tiuj kobaltbluaj okuloj. Li ridetis varme - liaj refleksoj ĉiam estis rapidaj - kaj ricevis ankoraŭ pli varman rideton.
Je T - minus 45 sekundoj ideo formiĝis en lia menso.
La ĉefa malfacilaĵo por galantulo konsistigis banalaĵon por Eric. Kial li ne pensis antaŭe pri tio? Se post plukado de ĉiuj ŝiaj pensoj li ne estos kapabla faligi ŝin en liton, nu, bone, li estus nemezureble stupida...li ludus per signitaj ludkartoj: ĉiam li scius la uzendajn vortojn, la necesan geston. Kaj li ĉiam povus ensorĉi ŝin per fabelaĵoj pri la soleco de homo kun tiel strangaj kapabloj, ktp. Eric ridetis denove, kaj la respondo estis trifoje pli varma. Jen dinamita virino! Kiel bonŝanca Vi estas, Eric, pensis li fermante la okulojn.
Alvenis la kutima zumado, la fulmo enmensa. Jen ĉio: infanaĝo, ludoj, lernejaj jaroj, amintoj. Ĉio. Eric lekis al si la lipojn, ankoraŭ okulferme. Subite li konsciis pri la nenormala silento ĉirkaŭ si kaj malfermis la okulojn. Ĉu ĉiuj rigardas min?
Ĉiuj restis senescepte senmovaj, esprimante per la vizaĝo emociojn gamantajn de senlima miro ĝis la plej sovaĝa timo. La kobaltbluaj okuloj ne agordis kun tiu masko je senbrida hororo. Eric enspiris malkviete kaj rimarkis la nekutiman pezon de la mamoj. Tiam li komencis krii.
Julean Modest
Monato 2000/09
Vesperiĝis. La tago malrapide sopire foriris. Post ĝi silente venis la senfina nokto. Marta staris ĉe la kradfenestro en la ĉelo, rigardante senmove la ĉielon, kiu iom post iom malheliĝis. Ŝi ne sciis kiom da horoj ŝi jam staris ĉi tie, ĉe la kradoj, kiuj apartigis ŝin de la ekstera libera mondo. Malantaŭ ŝi, en la ĉelo, la virinoj bruis, laŭtvoĉe konversaciis, iuj legis ĵurnalojn. Jam de du semajnoj Marta estis ĉi tie, sed eĉ vorton ne komprenis de la nekonata lingvo. De tempo al tempo ŝi provis aŭskulti la konversaciojn de la virinoj, tamen ŝi nenion komprenis. Dum la unuaj tagoj la malliberulinoj provis alparoli ŝin, verŝajne ion ili de ŝi demandis, sed de kiam ili konvinkiĝis, ke Marta komprenas nenion, ili ne plu ĝenis ŝin. Tamen en iliaj rigardoj Marta vidis, ke la virinoj kompatas ŝin kaj deziras iamaniere helpi al ŝi. lli provis per gestoj kaj vizaĝmovoj orienti ŝin en la ĉiutagaj malliberejaj postuloj, sed ne ĉiam ili sukcesis.
Marta fartis tre malbone. Ŝajnis al ŝi, ke ĉio estas koŝmara sonĝo, kiu baldaŭ ĉesos kaj ŝi vekiĝos, sed ĉio bedaŭrinde estis koŝmara realo. Jam plurfoje Marta travivis la okazintaĵojn, kaj ne povis ekkredi, ke ĉio okazis al ŝi.
En aŭgusto Marta kaj ŝia amikino Aniko decidis somerumi en Turkio. Delonge ili revis pasigi du semajnojn sur la turka marbordo. Iliaj konatoj rakontis, ke tie estas fabele bele.
Marta kaj Aniko decidis veturi per la aŭto de Marta. Tiel ili estus sendependaj, povus halti tie, kie ili dezirus, kaj survoje trarigardi iujn bulgarajn urbojn. Ekveturante ili ne rapidis, stiris ŝanĝante unu la alian, babilis, ridis kaj fartis kiel ĉiuj junaj virinoj, kiuj ekiris ripozi.
La hotelo en la turka mara ripozejo estis moderna kaj oportuna. La plaĝo ravis ilin. La maro per siaj varmetaj ondoj karesis iliajn korpojn kaj Marta kaj Aniko plezure naĝis en la mola mara ĉirkaŭbrako. Senzorge ili promenadis, amuziĝis, estis senlime feliĉaj, ke ili ripozis en tiu ĉi paradiza anguleto de la mondo. En la tago, kiam Marta kaj Aniko devis forveturi, ili tute ne emis adiaŭi la maron, la ravan naturon, la afablajn posedantojn de la hotelo. La du virinoj deziris resti ankoraŭ ĉi tie, sed bedaŭrinde ĉio havas finon. Ili ekveturis al Bulgario kvazaŭ flugante. En iliaj okuloj ankoraŭ brilis la blueco de la maro kaj iliaj korpoj estis bronzkoloraj. Bonorde ili atingis la turkan-bulgaran limon kaj, kiam ili opiniis, ke la doganaj formalaĵoj rapide finiĝos, okazis io neatendita. La doganistoj komencis iri tien-reen ĉirkaŭ la aŭto.
Eĉ nun, post tri monatoj, Marta ne povis kompreni, kio vekis la suspekton de la doganistoj. Unue ili seke klarigis angla-lingve al la du virinoj, ke necesos pli detala kontrolo de la aŭto. Post kelkaj minutoj oni venigis specialan hundon, kiu tuj komencis flari ĉirkaŭ la aŭto. La pordoj de la aŭto estis larĝe malfermitaj. La hundo kelkfoje eniris kaj eliris el la aŭto kaj finfine ekstaris sur la malantaŭa sidloko kaj ekbojis. La doganistoj tuj eniris la aŭton kaj komencis dispartigi la malantaŭan sidlokon. Videblis, ke plurfoje ili faris tion, ĉar tre rapide kaj lerte ili agis. Ne postlonge el la dispartigita sidloko ili elprenis kel-kajn pakaĵojn kun blanka pulvoro. Jam estis klare, kio okazis. Marta kaj Aniko staris kiel ŝtonigitaj. Ili ne kom-prenis, nek povis imagi, de kie aperis en la sidloko tiuj ĉi pakaĵoj.
Oni tuj arestis Martan kaj Anikon kaj komencis pridemandi ilin. Marta tute ne povis klarigi, kiu kaj kial kaŝis la heroinpakaĵojn en ŝia aŭto. Tamen pro la fakto, ke la aŭto estis ŝia, Marta devis respondeci pri la okazintaĵo. Oni liberigis Anikon, kaj ŝi forveturis al Budapeŝto. Kontraŭ Marta komenciĝis juĝproceso. La verdikto estis klara. Laŭ la bulgaraj leĝoj oni kondamnis ŝin pasigi tri jarojn en bulgara malliberejo.
Nun, en la malliberejo, Marta havis plurajn tagojn por pripensi ĉion, kio okazis. Dum la tuta restado en Turkio la aŭto estis en la garaĝo de la hotelo. Nur du aŭ tri fojojn ili uzis ĝin por mallongaj veturoj. Ĉu eblas, ke iu en la garaĝo malŝlosis la aŭton kaj kaŝis en ĝi la heroinon? Tio ŝajnis ebla. Verŝajne la narkotikotrafikantoj
esperis, ke la aŭto de Marta senprobleme atingos Budapeŝton kaj poste tie la aŭto subite malaperos. Oni ŝtelos ĝin kaj post du aŭ tri tagoj la polico trovos ie la forlasitan aŭton. Jes, tio aspektis tute ebla, sed aliaj suspektoj komencis maltrankviligi Martan, kaj plej terure, ke tiuj ĉi suspektoj estis ligitaj al Aniko.
Marta kaj Aniko konis unu la alian jam de la studentaj jaroj. Post la fino de la universitato Marta iĝis instruistino, sed Aniko ne sukcesis trovi konstantan laboron. Unue ŝi estis tradukistino, poste jurnalistino kaj dum la lastaj monatoj ŝi tute ne laboris. De tempo al tempo Aniko kutimis telefoni al Marta kaj ili renkontiĝis por trinki kune kafon. Fojefoje Aniko pruntis de Marta la aŭton por viziti sian patrinon, kiu loĝis en pro-vinca urbeto. Nun, kiam Marta meditis pri tio, ŝi rememoris iujn okazintaĵojn, kiujn antaŭe ŝi tute ne rimarkis. De tempo al tempo Aniko aspektis distriĝema, ŝia rigardo erarvagis, kaj en ŝia parolo kvazaŭ mankis logiko. Ankaŭ la viroj kun kiuj Aniko ofte aperis ŝajnis strangaj. Estis tagoj, kiam Aniko elspezis multe da mono, Kaj estis tagoj, en kiuj ŝi havis eĉ ne unu forinton. Kiam Aniko havis monon ŝi ŝatis aĉeti diversajn nenecesajn bagatelaĵojn. Nun Marta rememoris la tagon, kiam Aniko proponis, ke ili kune somerumu en Turkio. Estis frua printempo en la mezo de marto. Ili sidis en kafejo “kara” en la urbocentro kaj gaje babilis. Kvazaŭ hazarde Aniko demandis Martan: Kie vi ripozos ĉi-somere?
Ho, mi ankoraŭ ne decidis - respondis Marta.
Ĉu vi scias, ke en Turkio estas belege? Miaj konatoj ripozis pasintsomere tie kaj ili estis ravitaj de la maro, de la naturo, de ĉio. Ĉu vi deziras, ke ni kune somerumu ĉi-somere tie?
Mi ne havas monon - provis eviti la proponon Marta.
Ne maltrankviliĝu - ekridetis Aniko - Gravas, ke nun mi havas. Mi pruntos al vi. Ni fartos tie mirinde.
Ili decidis veturi per la aŭto de Marta, kaj Aniko proponis organizi ĉion: la akiron de la vizoj, la luon de la hotelo, ktp. La preparo pri la veturado okazis rapide kaj la tago de la ekveturo proksimiĝis nerimarkeble.
Jes, nun Marta komprenis, ke ĉio estis atente kaj detale preparita, kaj Marta sensuspekte falis en insidan kaptilon.
Ekstere tute vesperiĝis. La ĉielo ne plu videblis de la kradfenestro. De ie la vento alportis densajn nigrajn nubojn, kiuj kvazaŭ peze premis Martan. En la ĉelo regis silento. La virinoj jam ne konversaciis. Verŝajne ili dronis en siaj zorgoj kaj problemoj. Komenciĝis ankoraŭ unu longa kaj turmenta nokto.
Michel Marko
Monato 2000/10
Diri ke spirito povas vojaĝi sen korpo homojn mokridigas. Tio estas ŝanco ĉar, tiel, mi povas vidi scenojn kiujn homojn eĉ ne imagas. Spiriton neniu vidas, neniu aparato detektas ... Do, foje mi enŝoviĝis en salonon de granda, luksa hotelo staranta en parko proksima al granda urbo. Kiu urbo? Mi ne plu memoras, ankaŭ ne la daton.
En tiu hotelo mi vidis tri homajn specojn: La hotelan laboristaron, fortajn virojn ŝajnantajn nenion fari, sed observantajn ĉiun, rondirantajn en kaj ekster antaŭ la parka pordejo kie kroĉiĝas afiŝtabuleto „plena”, kaj trian specon, ankaŭ pli strangan, homojn ĉiam gravemajn kvazaŭ ili havus la taskon porti la tutaĵon, ofte ĉeestantajn kaj debutantajn, ankaŭ konsultantajn multe da paperoj. Ili strange parolas en siaj ĉeestoj. Jen mi aŭdis:
Ĉio bone iras, kiel ni antaŭvidis. La marŝala plano bone funkcias. Per ekonomio ni koloniis Usonon kaj Usono kolonias Eŭropon. Baldaŭ ni regos la tutan Mondon per Usono kiel instrumento. Organizi la mondan militon, helpante Hitleron per bankoj estis genia projekto.
Jes! Ĉiu sin submetas al Usona horo, muziko, filmoj, konsumada kulturo kaj modo ne pensadi ekster mono. Do, per monda merkato, ni ekdonas bonan, ununuran pensmanieron. Tion, kion ne sukcesis Mezepoko kaj la oficialaj feŭdestroj, ni sukcesos: Popolaj amasoj sklave obeos, neniam revolucionte, ĉar ili ne scias, kiu regas.
Jes. Sed la prezo je homaj vivoj estis peza en tiu milito.
Oni ne faras ovaĵon sen rompi ovojn! Ĉu?
Li pravas! Ni scias, la gepatroj kaj la familio de via edzino malaperis en tiu milito.
Jes! Nazioj forprenis ilin kun aliaj judoj. Kial? Ĉu vi antaŭvidis tion? Kial tiom da murdoj?
Ne. Mi ne antaŭvidis. Mi konsentas: Hitlero faris iomete pli, ol ni demandis. Estas ĉiam la sama risko, kiam aktoro ekprenas potencon. Sed la neatendita abomeno ne tute vanis. Popoloj konsentis la militon kiel justan militon, ĉefe usonanoj. Kial vi edzinigis virinon ekster nia grupo? El nia grupo neniu malaperis!
Mi amis kaj amas ŝin! Vi devis elekti ĉu amon, ĉu potencon kun nia grupo. Feliĉe ŝi iomete malvigliĝas.
Kiel vi...
Ni scias! Kaj vi scias, iuj informoj ne devas eliri ekster nian grupon. Ŝi konas iujn informojn per vi kaj via sentimento. Ĉagreno pri perdita familio povus ekveki ribelon kaj instigi ŝin paroli eksteren. Ni devas kontroli malcertajn personojn. Vi bone scias: Ekstari en nia grupo estas akcepti ĝiajn regulojn, ne paroli, ĉar nia venko venos per ombro, kie popoloj ne scias kiu regas. Ne forgesu! Jen vi estas en nia grupo. Nur morto povas eligi iun.
Kie estas Libero? Kie?!
Jam tro malfrue por ŝanĝi la elekton. Atentu!
Jes, mi scias. Ĉu vi komprenas, ke paroli pri mia sufero faras al mi plibonigon?
Ni bone komprenas, sed tempo ne permesas al ni paroli pri sentoj. Nia tasko multe pli seriozas!
Mi ne konfidos.
Sten JOHANSSON
Monato 2000/12
Kristnasko alproksimiĝas. En ĉiu buiko oni bombardas la klientojn per Paca Nokt’ kaj Jula Land', dum mi preparas min por travivi la festotagojn sen dispeciĝi.
Pasintjare mi pasigis Kristnaskon ĉe mia familio. Pli ĝuste estus diri: mi pasigis ĝin kurante inter miaj familioj. Do, ĉi-jare mi decidis resti hejme kaj anstataŭe inviti la parencojn. Mi pensis, ke tio estos pli trankvila. Mi eĉ opiniis, ke mi nun rajtas je iom da trankvilo, ĉar en tiu ĉi jaro mi unuafoje patriniĝis. La knabeto naskiĝis malfrusomere, li nomiĝas Kamilo kaj estas mirinda miraklo, do ankaŭ li rajtas havi belan, kvietan Kristnaskon. Lia unua Kristnasko! Eble li ne precize memoros ĝin dumvive, sed iel mi pensas, ke estos bone, se li havos feston sen kurado kaj urĝo. Ankaŭ Bruno, lia patro, opinias tiel.
Mi estas la dua infano de mia patro, sed la unua de mia patrino. Mia pliaĝa duonfrato, Fredrik, havas tri jarojn pli ol mi. Kiam mi havis kvar aŭ kvin jarojn, mi ĉiam volis havi fratineton; mi eĉ memoras, ke mi petegis miajn gepatrojn pri tio. Sed ili ne emis plenumi mian deziron. Efektive, antaŭ ol ricevi fratineton, mi ricevis pliaĝan fratinon!
Nu, mi anticipas la rakonton. Unue okazis tio, ke miaj gepatroj, anstataŭ doni al mi fratineton, decidis eksedziĝi. Mi restis ĉe Panjo, dum Paĉjo kaj Fredrik malaperis al propra apartamento. Mi ne memoras, ke tio estis tro granda ŝoko. Mia ĉefa memoro estas, ke mi ne volis viziti ilin, ĉar troviĝis nenio por fari tie. Sed tion mi kompreneble ne diris al Paĉjo, nur al Fredrik.
Poste okazis ŝanĝoj, kiuj skuis min pli multe. Patrino ekhavis novan vitis, sed Fredrik rakontis pri ŝi, kvazaŭ ŝi estus lia kaptaĵo. Feliĉe ŝi ne havis infanojn - tio jam estus tro komplika - sed anstataŭe ŝi baldaŭ ekhavis grandan ventron, kaj iutage aperis - ankoraŭ unu fratineto, Mikaela. Fredrik malkontentis, ĉar li preferus fraton, sed li diris, ke certe poste venos frato, ĉar Evita, la nova edzino de Paĉjo, ne estas tiel maljuna kiel mia panjo. Jes, tiel diris Fredrik! Li vere estis idioto! Kaj cetere tiu Evita ege malamis Panjon, kaj ŝi ne volis permesi, ke Paĉjo parolu kun ŝi, eĉ telefone! Imagu, kia fieraĉa ino!
Nu, Fredrik tamen pravis, ĉar post tri jaroj vere naskiĝis eta Isak, sed tiam Fredrik jam havis dek kvar jarojn kaj perdis la intereson pri fratetoj. Cetere, li ne longe loĝis kun sia frato, ĉar iutage ankaŭ Evita divorcis de nia Paĉjo kaj foriris kun Mikaela kaj Isak. Du aŭ tri jarojn poste Fredrik rakontis, ke ŝi jam vivas kun nova viro kaj baldaŭ havos trian infanon.
Nu, mi kreskis, ĉiuj aliaj kreskis, mi vizitis elementan lernejon, mezan lernejon kaj pedagogian altlernejon. Mi fariĝis instruistino. Mia vic-fratino Sara, kiu komence estis tiel malica, iom post iom fariĝis pli prudenta. Tamen ne tro saĝa, ĉar, kiam mi studis en la altlernejo, ŝi ekloĝis kun iu pico-bakisto, kaj baldaŭ la pano fermentis en ŝia bakforno. Naskiĝis knabeto, kiun ili nomas Peleo, kaj post iom da cerbumado mi deduktis, ke li estas mia vic-nevo.
Mi faris ĉion en la ĝusta ordo: mi ekzameniĝis, ekhavis laboron, ekloĝis kun mia kunulo Miko, naskis bebon kaj edziniĝis. Nu, eble vi kutimas je alia ordo, sed ĉe ni tio estas laŭ Ia normo. Nia bebo estas Kamilo, ron, Tomas, kiu ekloĝis kun ni. Kaj ĉe ni kelkfoje loĝis lia filino Sara, kiu havis duonjaron pli ol mi, kaj kiu estis vere aĉa knabino, laŭ mia opinio. Mi ne volis permesi al ŝi tuŝi miajn pupojn, kaj ĉio ĉiam finiĝis per granda kverelo inter mi kaj Panjo.
Baldaŭ mi tamen ricevis tiun fratineton, kiun mi tiel deziris, kaj ŝia nomo estis Hanna. Iom malbona afero kompreneble estis, ke ŝia patro ne estis Paĉjo, sed tiu nova Tomas. Nu, tio tamen ne tre gravis, sed plej aĉe estis, ke ankaŭ Sara pensis, ke la bebo estas ŝia fratineto. La stultulino!
Intertempe Paĉjo kaj Fredrik renkontis novan virinon. Nu, kompreneble Paĉjo estis tiu, kiu ŝin renkonli naskiĝis ĉi-jare, kaj en aŭgusto ni aranĝis kombinitan geedziĝon kaj baptofeston.
Tiu festo cetere estis vera komplikaĵo. Unue Paĉjo kaj Panjo kverelis, ĉar Panjo opiniis, ke mia vicpatro Tomas devus konduki min al la altaro. Poste estis la sama problemo ĉe la bapto, ĉar kvar virinoj decidis, ke ĝuste ŝi rajtas esti la baptopatrino de Kamilo: mia patrino, mia vicfratino Sara, mia duonfratino Hanna kaj mia alia duonfratino Mikaela.
Mia edzo Bruno estas sola infano, kaj miaj bogepatroj estas tre ordemaj homoj, kiuj kredeble neniam eĉ pensis pri la ideo rigardi iun alian „por deziri ŝin”, kiel diras la Biblio. La plej aventurema en lia malgranda familio estas iu duononklo, kiun ŝajne neniu vidis, ĉar li elmigris al Ameriko antaŭ kvindek jaroj. Iufoje Bruno komencis desegni strukturan diagramon pri mia familio. Post duonhoro li devis forĵeti la paperon por preni pli grandan, kaj post unu horo li informis min, ke mi estas mia propra vicbofratino. Nu, tio estis nura misaĵo, kaŭzita de iuj strekoj, kiuj implikiĝis.
Sed mi revenu al la Kristnasko. Mi ŝatus festi ĝin kun miaj edzo kaj filo, la gepatroj kaj gefratoj. Tamen ne montriĝis facile tion aranĝi. Se mia duonfratino Mikaela vizitos min, venos ankaŭ ŝia patrino Evita, kaj en plej malbona okazo ankaŭ ŝia vicpatro kaj duongefratoj. Ĉar Evita malamas Panjon, kaj cetere nuntempe ankaŭ Paĉjon, kaj Panjo ne tre ŝatas Mikaelan, tiuj ne povos samtempe veni. Aliflanke Paĉjo rifuzos veni, se ĉeestas Sara, mia vicfratino. Kaj mia duonfrato Fredrik ĉiam kverelas kun mia vicpatro Tomas. Do estas ege komplike elfari la vizitprogramon. Tamen, kio definitive faris neeblan taskon el la familiara Kristnasko, tio estis la sciigo de Cecilia, ke ŝi volas viziti min kun sia filo. Cecilia kompreneble ne povos veni samtempe kun Fredrik, kaj plue ŝi malamas Panjon depost mia edziniĝo, kiam ili kverelis pri io.
Ho, ĉu mi forgesis prezenti Cecilian? Pardonu min! Ŝi estis la edzino de mia duonfrato Fredrik - do, mia duonbofratino - kaj ŝi estas tia homo, kiu ĉiam devas ĉion organizi laŭ propra kapo. Ĉi-aŭtune ŝi kaj Fredrik cetere divorcis, do ŝi nun estas nur eksduonbofratino, sed ne kredu, ke ŝi rezignis la aspiron enmiksiĝi en nian familion! Nun ŝi tute nepetite anoncis, ke ŝi venos viziti min ĉi-kristnaske, por ke ŝia filo Eddie, kiun ŝi havas ne kun Fredrik sed kun pli frua kunulo, povu vidi Kamilon, kiu estas lia - pardonu min, mi devas sidiĝi por iom cerbumi! - Hmmm. Nu, se mi ne eraras, temas pri-- bovicduonekskuzo! Nu, por veni kun tiu ekskuzo ŝi vere bezonus bonan ekskuzon!