Lasta ĉapitro

Marius Claude, Haitio
El la kvara novelaro Kie vojoj renkontiĝas de la Interkultura Novelo-Konkurso (INK)

Vendredvespere, kiam la kafejo preskaŭ malpleniĝas, mi observas lin de mia loko
apud la forno. Li venas ĉiutage je la kvara, sidiĝas ĉe la angula tablo, malfermas la
tekkomputilon kaj laboras ĝis la fermo. Sofia demandas: “Same kiel ĉiam?” kvankam ŝi jam
preparis lian trinkaĵon – granda kafo kun lakto kaj tri kuleroj da sukero, precize okdek gradoj.
Li trinkas ĝin glacie, kvazaŭ li tempigus iun ritmon.

Hodiaŭ li aspektas pli laca. Liaj fingroj hezitas super la klavaro – kutima gesto
lastatempe, sed nun pli rimarkebla. Li alfrontas la ekranon kiel oni alfrontas ion, kion oni
timas nomi malamiko. “Li skribas libron”, diras Sofia al la posedantino, foririnte de la tablo.
“Jam kelkajn monatojn li venas ĉiutage. Ĉiam diras, ke baldaŭ finos.” Mi scias. Mi scias
ankaŭ, ke li ne skribas. Lia ekrano montras la saman blankan paĝon dum horoj; mi vidis ĝian
reflekton sur la vitroj de la fenestro. Kursoro pulsas kiel nerva koro.

Je la sepa li leviĝas por iri al la necesejo. Sofia reordigas la seĝon ĉe lia tablo; la
komputilo restas malfermita. Mi glitas inter la tabloj kaj proksimiĝas. Sur la ekrano ne estas
tekst-prilaborilo, sed retejo. Titolo brilas: “NovelAI – Via persona verkasistanto”. Malsupre
frazoj aperas unu post la alia, glataj kaj perfektaj. Li revenas al sia seĝo kaj rigardas min kun
forpuŝanta mieno. Mi malproksimiĝas, kaj deflanke vidas lin kopiadi la ĵus aperintajn frazojn
al nova dokumento, malfermi retmesaĝon kaj aldoni la dosieron: “Ĉapitro 12 – finita. La
eldonisto atendas ĝin.” Li tremas dum li premas “Sendi”.

Post iom da tempo Sofia alproksimiĝas al li. “Pardonu, sinjoro, sed ni baldaŭ
fermiĝos…” Li pakas siajn aĵojn, dirante: “Jes, kompreneble. Diru al la kuiristo… al… pardonu,
mi forgesis lian nomon. Diru al li, ke lia kafo estas perfekta. Ĉiam perfekta.” Sofia ridetas
konfuzite. “Ni havas neniun kuiriston. Estas nur mi kaj la posedantino.” Li hezitas, rigardante
ĉirkaŭen, kaj por momento liaj okuloj renkontas la miajn. “Strange”, li diras mallaŭte. “Mi
ĵurus…” Li ne finas la frazon. La sono de sciigo ĉe la tekkomputilo interrompas liajn vortojn.
Nova mesaĝo ĵus alvenis, kaj la ekrano montras respondon de la eldonisto: “Ĉapitro 12 –
problemo.” Lia mano tremas, lia koro ŝajnas halti; la mesaĝo estas mallonga kaj severa: “Ĉi
tiu ĉapitro estas plagiato. Ni bezonas klarigon.” Li sidas silenteme, kvazaŭ statueto; nenio
moviĝas krom lia spiro, kaj ĉiu rigardo al la ekrano ŝajnas peza de konsekvencoj.

Sed tio estas problemo lia, ne mia. Nuntempe, la luno lumigas mian felon, kaj io pli
grava bezonas mian atenton. Tra la fenestro estas birdo sur branĉo, ridinde malproksima de
sia nesto: 42 paŝojn for, se mi kalkulas ĝuste.