25 klasikaj Esperantaj noveloj

Redaktis: Sten Johansson literaturo.esperanto.net


1. EN LA TOMBO

Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko
Aperis en La Esperantisto 1892, ankaŭ en La maŝino kiu kriis, Pro Esperanto 1988

Kiam mi maldormiĝis kaj malfermis la okulojn, ĉirkaŭ mi estis absoluta mallumo. Mi kelkajn sekundojn kuŝis senmove, penante klarigi al mi, kie mi estas. Ĉirkaŭe estis profunda silento. Mi miris, ke mi ne aŭdas la iradon de mia poŝa horloĝo, kiun mi ĉiam metas apud mia lito sur la noktan tableton, kaj mi eltiris mian manon por preni alumetojn, sed mia mano tuj frapiĝis je la mureto.

Tio ĉi forte min mirigis. Mi restis ankoraŭ kelkajn minutojn sen movo, penante doni al mi kalkulon pri tio, kie mi min trovas. Mi metis atenton sur tion, ke mi kuŝas sur io malmola kaj malglata: tio ĉi ne povis esti mia lito. Per la maldekstra ŝultro mi ankaŭ sentis ion malmolan. Nenion komprenante, mi volis min levi kaj mi frapiĝis per la kapo je la baro.

Terura penso, elvokita kredeble per neklara ekmemoro, aperis kiel fulmo en mia kapo. Tiu ĉi penso estis tiel terura, ke mi ne kuraĝis eĉ formuli ĝin. Mi eĉ timis min moveti, por ne trovi jesigon de ĝi, kaj, ferminte la okulojn, mi komencis rememoradi, kio estis kun mi antaŭ mia lasta dormo. Sed mi absolute nenion povis rememori. Mi aŭskultadis – morta silento. Mi denove malfermis la okulojn kaj denove vidis nepenetreblan mallumon. Teruro komencis min kaptadi, teruro elvokita per penso pri io, kio prezentiĝis al mi tute komprenebla kaj kion tamen mi ne kuraĝis eĉ nomi al mi.

Fine mi decidis levi la manojn kaj palpi tion, je kio mi frapiĝis per la kapo. Per palpo mi eksentis supre lignan tabulon kaj tiajn samajn tabulojn ĉe la flankoj kaj sub mi. Estis tre klare, ke mi kuŝas en alnajlita kesto. Kaj kvankam la penso pri tio ĉi ĵus senvole aperis al mi, sed la ĝusteco de tiu ĉi supozo estis tiel neatendita kaj premanta, ke mi en la unua minuto perdis ĉian kapablon konsideradi. Mi palpadis per la manoj la muretojn de la ĉerko kaj ripetadis al mi: mi estas enterigita vive.

Kiam pasis la unua rigidiĝo, ĉe kies sola rememoro ankoraŭ nun atakas min frosto, mia unua penso estis, ke mi eble ne estas ankoraŭ enfosita, ke, se mi donos signon de vivo, oni eble aŭdos min, oni eble helpos al mi. Mi komencis frapadi en la kovrilon de la ĉerko kaj ekkriis per mia tuta forto, sed mia voĉo sonis tiel surde kaj sovaĝe, ke mi mem ektremis de ĝia sono. Kun streĉa haltigo de la spirado mi komencis aŭskultadi, penante kapti eĉ ian sonon el ekstere, sed mi aŭdis nur, kiel la sango kvazaŭ per marteloj batadis al mi en la tempioj. Mi ripetis kelkajn fojojn tion ĉi saman, kaj ĉiun fojon mi aŭdis nur teruran silenton. Tio ĉi estis efektive morta silento, silento de tombo, de tiu terura loko, kie la vivo ne ekzistas, kie absolute reĝas la morto. Tiu ĉi silento estis mia aljuĝo al morto, aljuĝo pli minaca, ol se ĝi estus subite elparolita per tondra voĉo, sed nur voĉo de viva ekzistaĵo. Ne povis esti ia dubo, ke mi estas enfosita en tombon, ke mi venis tien, kien venas nur mortintoj kaj de kie ne ekzistas reveno. Mi malvarmiĝis de teruro.

Estas io majesta, eĉ vigliga, en la trankvila konscio de neevitebleco de la morto. Tiel en la tempo de la franca revolucio centoj da homoj kun profunda trankvileco iradis sur la ekzekutejon kaj mortadis kiel herooj. Sed morti preskaŭ momente, iri al la morto, vidante super si la bluan ĉielon, enspirante la lastan fojon per plena brusto la vivigan aeron – kaj morti en malvasta kesto, enfosite en la teron, kaj esti atestanto de sia propra agonio – estas grandega diferenco. En la tombo ne ekzistas tiu vigla sento de vivo, kiu kuraĝe renkontas eĉ la ĝin neniigantan morton. La turmentoj de vive enterigita sekvas jam post la ekzekuto, kaj de ili estas liberigita ĉiu alia ekzekutita. Tiu ĉi iras en la tombon kun jam estingita konscio, en la tombon oni metas malvivulon, sed ne vivan homon. Kaj mi estis metita en ĝin viva, mi vekiĝis en ĝi kun pasia amo de l’ vivo kaj kun la terura konscio, ke mi estas elstrekita el la nombro de la vivuloj. Inter mi kaj la vivo estis tavolo da tero, nur unu tavolo da tero, kaj nur pro tio, ke mi ne povis ĝin levi, mi devis morti. Oni devas mem travivi tiun ĉi aŭ similan staton, por kompreni, kion mi devis elsuferi ĉe tiu ĉi penso. Denove min atakis rigidiĝo, rigidiĝo de malespero. Mi kuŝis tute trankvile, kaj komencis kun malvarma sango pripensadi mian situacion. Mi enfalis en letargion, al kiu mi ĉiam havis la emon, kaj oni prenis min por mortinta. Mi kondukadis izolitan vivon kaj neniam diris al iu, pri mia emo al tiu ĉi malsano. Estas vero, ke mia frato sciis pri tio ĉi, sed li loĝas en malproksimo de centoj da kilometroj kaj ne povis scii, kio fariĝis kun mi. Se li estus apud mi, li ne permesus min enterigi. Sed li ne estis, kaj oni min fermis en tiun ĉi keston kaj enfosis en profundo de du-tri metroj. Nenia sono de la supraĵo de la tero atingis al mi; sekve nenia mia krio povas atingi eksteren. Ekster tio, la mortintejo sin trovas ekster la urbo kaj prezentas tre izolitan lokon. Al neniu povis veni en la kapon la penso, ke mi estas enterigita vive. Mi estas aljuĝita al morto – tio ĉi estas klara. Mi eĉ elkalkulis kun malvarma sango, kiun mi nun mem ne komprenas, kia maso da tero kuŝas super mi: kalkulante la longecon de la tombo du metrojn, la larĝecon unu, la profundecon du metrojn, kaj supozante, ke sur la ĉerkon falas nur duono de la tuta pezo, mi divenis, ke – se tio ĉi havus sencon – mi devus levi pezon de pli ol 2000 kilogramoj: por tio ĉi ne estus sufiĉa eĉ la forto de Samsono. Sed kion povis al mi doni eĉ la forto de dek Samsonoj, kiam mi ne havis la liberecon de movado. Mi subite eksentis, ke estas al mi terure malvaste, kaj la konscio de tiu ĉi malvasteco komencis elvokadi en mi rekte fizikajn suferojn. La penso, ke super mi kuŝas dumetra tavolo da tero, faris sur min tiel premantan impreson, kvazaŭ tiu ĉi maso premus ne sur la kovrilon de la ĉerko, sed rekte sur mian bruston. Mi komencis sufokiĝi. En teruro mi turnadis min de unu flanko sur alian, premadis per la manoj kaj genuoj la kovrilon de la malbenita ĉerko, kun kolerego penadis deŝiri ĝin, kaj fine, perdinte la fortojn, mi eletendis min sur la fundo de mia malliberejo. Larmoj de furiozeco atakis min, kaj mi ilin ne retenis.

Mallumegaj, koleraj pensoj komencis min atakadi. Por kio mi devas elportadi turmentojn, kiuj superas ĉiujn elpensojn de la inkvizicio? Kial el centoj kaj centoj da miloj mi sola, ĝuste mi, ricevis ilin, mi, plena de fortoj, esperoj, atendoj? Mi kuŝas sub la tero kaj devas kalkuli la minutojn, kiuj apartigas min de La morto, vidi kiel ĝi pli kaj pli proksimiĝas al mi, dum dekoj da miaj konatoj senzorge babilas, gajas kaj tiel same malmulte pensas pri la morto, kiel malmulte ankaŭ mi pensis kiam mi estis inter ili. Ili vivas, kaj mi ne sole estas fordonita al la morto, sed estas ankoraŭ elmetita al la plej rafinitaj suferoj, kiujn nur povas havi homo. Kie estas la Justeco, mi demandadis min, kaj mi ne povis ne vidi, ke ne ekzistas situacio, en kiu la sensenceco de simila demando estus pli klara ol en la mia. Pri kia justeco povas esti parolo tie, kie la aferon decidas okazo? Ĉu ne per la fatala malkompreniĝo mi troviĝis tie, kie pli ĝuste devus sin trovi multaj el la restintaj sur la tero? Okazo, blinda okazo ludas kun ni, kaj ĉiuj ni estas tiom miopaj aŭ malkuraĝaj, ke ni ne vidas tion, kio frapas al ĉiu en la okulojn. Sur ĉiu paŝo ni mensogas al ni, trompas nin mem, kaj ĉio tio ĉi nur por fine diri al ni mem, ke ni estis memvolaj blinduloj. Por kio? En tiu ĉi minuto mi malamis tiun saman vivon, al kiu mi ĵus tiel pasie min ŝiris. Se mi ne estus naskita, mi diris al mi, mi nenion perdus kaj senfine multe gajnus jam per tio sola, ke mi ne suferus tion, kion mi devis suferi nun. Kaj tion ĉi, kion mi nun elportas, mi dankas al tiu krima malŝato, kun kiu la homoj sin tenas rilate la morton de alia, al tiu malnobla rapideco, kun kiu ili penas liberiĝi de siaj mortintoj. Senpotenca kolero min sufokadis, kolero kontraŭ la societo, en kiu estas eblaj tiaj okazoj, kontraŭ ĝiaj moroj, kontraŭ ĉiuj vivantaj, kontraŭ la tuta mondo.

Ĉio estis finita kun la vivo: mi pli ne apartenis al ĝi. Tie, supre, ĝi bolas, kiel ĝi bolis milojn da jaroj antaŭ mi, kaj kiel ĝi daŭrigos boladi post mi. Kio ĝin interesas, ke unu el ĝiaj portantoj estas ĵetita inter malvivulojn kaj post kelkaj horoj mem fariĝos malviva? Kion signifas por ĝi aparta persono? Milionoj da homoj mortadis antaŭ mi kaj milionoj deirados en la profundaĵon de la mortintejo post mi, kaj novaj milionoj, plenaj de pasio de vivo, okupados ilian lokon, kiel unu vico da ondoj anstataŭas la alian sur la supraĵo de la akvo. Mi ekmemoris la vortojn de Schopenhauer: la naturo zorgas nur pri la gento; la individuo estas por ĝi nulo. Kaj nur tie ĉi, en la mallumo de la tombo, forgesita de la vivo, kiu tute ne interesis sin je mi, mi komprenis la tutan maldolĉan ĝustecon de tiuj ĉi teruraj vortoj. Mi estas nulo por la naturo, kaj al ĝi estas tute egale, ĉu mi volas aŭ ne volas morti: laŭ ĝiaj leĝoj mi devas morti, sufokiĝinte de manko de aero. Por kio do estis tiuj jaroj de ekzistado tie, sur la supraĵo de la tero, jaroj plenaj de neefektiviĝintaj revoj, suferado, obstina batalado por la rajto vivi kaj maloftaj, maloftaj lumaj minutoj? Kian celon, kian sencon havis tiu komedio, kiu finiĝis per tia monstra fino? Tiu ĉi demando, kiu maltrankviligas ne multajn kaj eĉ de tiuj estas forĵetata kiel sencela, por mi, viva malvivulo, montriĝis sole ne senenhava demando. La tuta estintaĵo subite kun frapanta klareco leviĝis antaŭ mi; pentraĵoj el la estintaĵo pasis unu post la alia, kaj eĉ la plej palaj el ili elnaĝadis el la profundo de la senkonscia memoro kun tia klareco, kia ordinare estas ebla nur por impresoj de hieraŭ. Mi kuŝis, ferminte la okulojn kaj simple vidis, kiel scenoj el mia vivo kun magia rapideco sekvadis unu post la alia. Kaj subite mi ekvidis unu el tiuj scenoj, kies memoron oni ordinare pelas de si kaj kies rememoron oni ĉiam penas silentigi en si kaj kiuj en tiaj minutoj, kiajn mi nun travivadis, kun aparta forto eliras eksteren. Prezentiĝis al mi malbela sceno el la tagoj de mia juneco: mi, kolerigita per io tute flanka, senkompate batis mian hundon. Tiu ĉi hundo distingadis sin per granda kvieteco kaj sincere min amadis. Kaj mi ekvidis ĝian kvietan vizaĝon kun esprimo de sufero en la okuloj, kaj tiuj ĉi malgajaj okuloj bruligis min per silenta riproĉo, kaj mi sentis per la brulado de la vizaĝo, kiel koloro de honto denove ĝin kovris. Se krimo estas elaĉetata per turmento de la konscienco, mi fine elaĉetis tiun ĉi abomenan agon per tiaj minutoj da maldolĉa honto kaj brula sufero, kiajn mi neniam volus travivi denove. Per nekredebla streĉo de la volo mi forpelis de mi tiun ĉi teruran vidaĵon kaj koncentris mian atenton sur novaj figuroj kaj pentraĵoj. Mi vidis min jen kiel infanon, ludantan sur la korto de nia malnova domo, jen kiel knabon sur la benko de lernejo, jen kiel jam grandan homon – en la vojo, sur la ĉaso, en mia oportuna kabineto, el kie mi estis elportita kiel mortinto per la manoj de vivantaj. Kun aparta heleco prezentiĝis al mi du pentraĵoj: unu el la nemalproksima estintaĵo, la alia el mia infaneco. Mi vidis la arbaron, en kiu mi ofte ĉasadis antaŭ du jaroj, kaj subite blovis sur min malseka malvarmeto de ĝia densa internaĵo kaj ĝia potenca saniga aromato, kiun mi kun tia amo tiel avide enspiradis, kiam mi tutajn horojn vagadis en ĝi. Mi vidis ĝin en varmega tagmezo kaj en vespero, kiam la lastaj radioj lumis sur ĝia supro, kaj tiu ĉi detalo de sia flanko elvokis unu el la plej fortaj impresoj de mia infaneco. Mi ne scias kial, sed en mia infaneco la subiro de la suno ĉiam metadis min en silentan malgajon. Mi rampadis sur la tegmenton de la kelo kaj observadis de tie, kiel la estingiĝanta suno malrapide kaŝadis sin post la najbaraj konstruoj, kaj la stranga maltrankvileco min atakadis. Mia imago pentris tiun ĉi scenon kun tia forto, kvazaŭ mi alestus ĉe efektiva subiro de la suno. Kaj subite la antaa sopirado denove venis al mi kaj mi denove eksentis la tutan teruron de mia situacio. Mi denove eksentis, ke estas al mi malvaste, ke mankas al mi lumo kaj aero, kaj mi denove komencis sufokiĝadi.

Mi kuŝiĝis sur flankon kaj komencis aŭskultadi. Por kio? mi demandis min mem: tute egale, mi nenion povis aŭdi. Ĉu estas tago aŭ nokto, tie, supre? Mi ne sciis tion ĉi kaj ne povis sciiĝi. Surda, premanta silento kaj absoluta mallumo ĉirkaŭis min. Sur la tero eble eĉ estis tago, sed ĉe mi estis netrapenetrebla nokto. Sed se supre estas tago, iu povus viziti la mortintejon, eble povus aŭdi bruon el mia tombo kaj en tia aŭ alia maniero doni al mi helpon. Mi tre bone konsciis, ke tio ĉi estas simple infana penso, ke neniu povis min aŭdi, kaj tamen mi pasie min alkroĉis al tiu ĉi mizera lumeto de espero. Mi denove komencis batadi per la manoj kaj piedoj en la kovrilon de la ĉerko, akompanante mian frapadon per tia ĝemado, kiu kredeble tre malofte eliras el homa brusto, – kaj denove mi havis kiel respondon mortan silenton. Tio ĉi daŭris tiel longe, ĝis mi absolute perdis la fortojn. Atakis min sento, al kiu mi eĉ ne povas trovi nomon. Tiu ĉi miksita sento de sopiro, teruro, senhelpeco kaj malespero estis en tia grado monstra, ke mi ekploregis, kiel infano.

La morto, malbela morto, per grandaj paŝoj proksimiĝadis al mi, kaj mi per nenio povis haltigi ĝian proksimiĝadon. Oni ne devas pensi pri ĝi, mi diris al mi; oni devas pensi pri la alia. Sed pri kio mi povis pensi? Pri rimedoj de eliro el tiu ĉi foso? Eliro estis neebla. Laca de sopira malespero kaj de sovaĝaj sintiroj al la vivo, mi devis morti, sufokiĝinte en mia tabula malliberejo. Mi ne povas diri, ke mi tremis antaŭ la morto, kiel antaŭ fakto de neniiĝo. Mi volis vivi, sed ĉe sia tuta forto tiu ĉi deziro ne povus tute mortigi en mi tiun fizikan kuraĝon, kun kiu homo povas pli aŭ malpli trankvile atendi neeviteblan morton. Mi estis trankvila ĉe la penso, ke post negranda spaco da tempo por mi venos la stato de neestado; sed tiu cirkonstanco, ke mi devis perei ĝuste tiel kaj ne alie premis min. Terura estis por mi ne la morto mem, sed la maniero de morto. Sur la supraĵo de la tero mi povus renkonti ĝin kun deca firmeco: mi havas kaŭzon pensi tiel; tie ĉi sur la fundo de superŝutita foso, mi sentis min disbatita, dispremita, turnita en nenion. Mi eĉ mem volis ĵeti min en la brakojn de la morto, vidante en ĝi la solan eliron el miaj suferoj: aperis al mi penso de propravola ĉesigo de ili. Mi rememoris, kiel unu Roma hetero, en la reĝado de Nerono, kulpigita pro politika krimo, sufokis sin mem per nazotuko, kiam oni ŝin, lacan de turmentoj, portis sur seĝo por novaj turmentegoj. La penso pri tia rimedo de liberiĝo eĉ ektremigis min de ĝojo, kiel ektremas malliberulo ĉe la sciigo de liberigo. Mi devis havi sur mi zonan rimenon; mi povis fari el ĝi maŝon kaj sen la kuraĝeco sole sub la premo de malespero, sufoki min mem. Sed mia ekzekutado iradis kvazaŭ laŭ antaŭe pripensita plano: mi ne trovis sur mi la rimenon. Tio ĉi estis ankoraŭ bato, kiu ĝis fino min dispremis. Mi ekgrincis per la dentoj de furiozeco; mi ruladis min en mia malvasta kaĝo, batante mian kapon sur ĝiaj muretoj, ne sentante doloron, kiun mi ne sentis eĉ tiam, kiam mi en blinda kolerego komencis mordadi miajn manojn. Mi ĝemadis, kiel vundita besto, sed tiajn ĝemojn, miksitajn kun tiuj frenezaj malbenoj, kiuj flugadis de mia lango, ne facile povas elvoki el homa brusto fizika doloro.

Tia turmentego ne povis longe daŭri: per rapidaj movoj mi elvokis fortigitan enspiradon de aero, kaj baldaŭ laŭ la premanta pezo en la brusto mi eksentis mankon de ĝi. Tiun ĉi fojon ĝi jam ne estis frukto de la imago: mi efektive komencis sufokiĝadi. Terura sonorado estis en miaj oreloj; ĝi plenigis per si la tutan ĉerkon; ĝi sonoris kiel la bruo de centoj da sonoriloj. Fajraj rondoj sin montradis antaŭ miaj okuloj, fariĝante pli kaj pli grandaj, fornaĝante ien en malproksimon kaj turniĝante en gigantajn ringojn, kiuj brilis per minaca sanga lumo. Mi sentis, ke mia saĝo komencis malklariĝadi. La pensoj, kiel rapidega vento, flugadis tra mia kapo. Rememoriĝis al mi ial diversaj instruoj pri la ĉiopova potenco de la volo, kaj ŝajnis al mi, ke, se mi pasie ekdeziros eliri en la aeron kaj liberecon, mi en ia maniero povas liberiĝi. Kaj, kunpreminte la dentojn, mi penis koncentri mian tutan volon sur tiu ĉi punkto. Poste al mi, la nekredanta, aperis la penso, ke oni devas preĝi kaj ke tio ĉi necese min savos. Mi komencis elparoladi preĝojn, sed baldaŭ mi rimarkis, ke tio, kion mi kun febra varmego paroladis, estis ne preĝo, sed senliga kolekto da fragmentaj frazoj el diversaj preĝoj. Kaj mi diris al mi, ke tiel oni ne povas preĝi, ke tia preĝado nur kolerigos Dion. Subite mi aŭdis la demandon, elparolitan per raŭka interrompita voĉo: "Por kio?" Tio ĉi iom revenigis min al la efektiveco. Mi faris penon rekonsciiĝi, kaj mi rimarkis, ke en mi turnas sin la penso: por kio Dio min tiom persekutas, kaj ke tiun "por kio" mi, aŭ pli ĝuste mia lango, ripetis kelkajn fojojn laŭte. Sed tio ĉi estis la lasta peno; mi komencis perdadi ĉian kontrolon super mi. Sovaĝaj pensoj komencis interŝanĝadi sin kun sovaĝaj pentraĵoj. Grandega turo staris super mi, kaj tiu ĉi turo kun bruego falis, kaj mi volis kuri de sub la grandegaĵo, kiu flugadis sur min, kaj tiu ĉi grandegaĵo min jam atingadis… Iaj monstroj peladis min, mi faladis kaj subiĝadis en senfundan profundaĵon… Grandega martelo komencis batadi sur mian bruston, kaj mi sentis, kiel mia brusto enplatiĝadis, kaj la batoj de la martelo terure tondris en miaj oreloj. La batoj fariĝadis pli fortaj kaj pli fortaj, kaj nigra nubo ĉiam pli kaj pli min enkovradis… Mi perdis la konscion.

Malferminte la okulojn, mi ekvidis lumon kaj ies konatan vizaĝon klinitan super mi. Tio ĉi estis la vizaĝo de mia frato, al kiu mi dankas mian savon. Sciante mian emon al letargio, li tuj post la ricevo de telegramo pri mia supozita morto elveturis el sia urbo. Sed ĉar la telegramo, sendita de unu nia komuna konato, estis sendita nur la duan tagon post mia supozita morto, li malfruis kaj alveturis kelkajn horojn post mia enterigo. Mi restis sub la tero ĉirkaŭ ses horojn, sed mi ne povas diri, kiom da tempo pasis inter mia vekiĝo kaj sveniĝo: por mi ĝi estis kaj restos – al mi, tute egale, ili ŝajnas jaroj, kaj ĉe la sola rememoro pri ili mia sango glaciiĝas. Mi ne sole vidis la morton vizaĝo kontraŭ vizaĝo, mi estis en ĝiaj brakoj, kaj tiuj ĉi brakoj estis teruraj, monstraj. Mi estis enterigita juna kaj eliris el la tombo preskaŭ maljunulo.


2. EN LA BRIKEJO

Józef WAŚNIEWSKI

Aperis ĉe Tümmel 1898, Pro Esperanto 1988

Bruas la pintoj de l’ graciaj pinoj kaj de l’ verdaj belvestitaj betuloj, ĉar la vento hodiaŭ blovas supre kaj ne povas ŝanceli la tutan arbaron. Por tio ĉi estas bezona ventego, ventego larĝa, por ke ĝi povu atingi la kampeton, ekskuigi ĉiun apartan betulon, ekbruegi en la krono de ĉia aparta pino. Tamen tio ĉi ordinare havas lokon dum finiĝanta aŭtuno, pluvema, petola, dum aŭtuno riĉa je malvarmaj kaj fortaj ventoj. Nun, somere, nek la bruna pineto tiel povas brui, nek la longaj branĉligetoj de betuloj povas ricevi la kareson de vento. La branĉoj, ornamitaj de malgrandaj folioj, mallevas sin direkte al la tero, kvazaŭ senmove, simile je radioj de disblovita ŝpinaĵo, aŭ je harligoj de koketema knabino… Ili mallevas sin longaj, maldikaj, helaj kaj ploras ĉiumatene juliajn rosojn, ĵetante sur la teron ombron kaj malvarmeton, tiom multe serĉatan de homoj dum la somero, precipe, se la somero estas tiel varmega, kiel ĝi estis hodiaŭ en la meztago.

Kaj ĝi efektive estis varmega.

En la mezo de l’ kampeto, tie, malproksime, en la brikejo la homoj preskaŭ ne povis labori. Ili laciĝadis, malfacile spiradis kaj preskaŭ falis pro laciĝo. La suno verŝadis el la ĉielo efektivan fajron sur la teron.

La taglaboristoj per la manoj, malpurigitaj de argilo, viŝadis la ŝviton de siaj bruligitaj fruntoj, ili kovradis siajn brulumitajn kapojn per larĝaj pajlaj ĉapeloj aŭ per felto, malmoliĝinta sub la pluvo. Kelkaj laboristoj ombradis la ĉapelon, la kapon kaj la vizaĝon, bruniĝintan de la suno, per folioj kaj malgrandaj branĉetoj, por ke la varmego ne trabruligu ilian cerbon, por ne malsaniĝi, ne fali, ne morti.

Tio ĉi estis terura!… La dudekoka milo de l’ brikoj devis esti enmetata en la fornegon kaj tio ĉi estis preskaŭ superhoma laboro.

La suno brulis hodiaŭ pli, ol ĉiam, eble tial, ke en la fornego jam la dua klafto da rezinaj lignegoj brulis sub la dekkvara milo da krudaj brikoj kaj la forno estis tiel varmega, ke ne permesis proksimiĝi al ĝi! Kvar feraj pordetoj, preskaŭ blankaj pro fajro, elĵetas malgrandetajn fajreretojn, kaj interne estas vera kratero, en kiu brulas maro da flamo, kvazaŭ en la infero.

La kurbinta laboristo ĉiumomente kaŝas en la poŝon sian mallongan pipeton, viŝas per sia kalikota ĉemizo la ŝviton de l’ frunto, alĵetas en tiun ĉi inferon rezinajn lignegojn kaj per longa fera hoko movas la brulantajn pecegojn, vekante miliardojn da fajreroj kaj krakon de flamantaj ligneregoj.

Kaj supre, tra la fendoj de l’ fumita tegmento, la fumo estas puŝata kvazaŭ mallarĝaj riveretoj kaj elfluganta en la mondon, kiel densa, nigra nubego, malrapide ondanta pro la propra inercio kaj malforte levata de l’ kratera varmego.

Postmorgaŭ la dua fornego estos jam preta por povi esti hejtata. Tri taglaboristoj tre akurate enmetas tien krudajn brikojn, konstruante por pli oportuna fajrigado malgrandajn krutajn koridorojn kaj fumtirtubojn, kaj kvar buboj kuradas tien kaj returnen sur tabuloj, kvazaŭ sur mallarĝaj vojetoj, kaj movas puŝveturilon, plenan da brikoj, ŝanceliĝante sub la pezo de la ŝarĝo.

La homoj parolas inter si nek unu vorton, ĉar ili ne havas pri kio paroli; ili kuras silente, ĉiu okupita de sia laboro, kiu bolas, malkara laŭ sia takso, malfacila laŭ sia plenumo. La bruo de l’ mondo ne alkuras tien ĉi, longaj mejloj da interspaco apartigas tiun ĉi ermitejon de la bruado kaj de la moviĝo de l’ civilizacio. Senpense, en simpleco de l’ animo, fizike mizerigita, la homo penegas tie ĉi kaj laboras l’ argilon, ĉar morgaŭ li ree devas manĝi, ne atentante, ĉu tie, poste la brikejo, poste la montoj de l’ novesurŝutita argilo, poste la betula arbaro, estas ankoraŭ ia mondo, kiu ankaŭ devas manĝi morgaŭ kaj kiu ankaŭ ne atentas la sorton de siaj proksimuloj en la brikejo.

Ankaŭ la majstroj de la brikejo, ili ankaŭ parolas nenion, kvankam ili pensas kiom da griza argilo ili povos elfari en la brikojn antaŭ la sunmalleviĝo, ĉar ĉia milo da ili alportas al ili preskaŭ "tri paperetojn" *); tial ili rapidas, kvazaŭ tiu ĉi sekvonta milo signifas la finon de ilia laborego kaj kvazaŭ tiuj ĉi "tri paperetoj" malfermas la pordon al feliĉo kaj bonstato.

*) t. e. paperan monon.

Ili veturigas kaj veturigas argilon el la kavernoj, bruetante per la krakantaj radetoj de la puŝveturiloj sur la tabuloj, kondukantaj ĝis la larĝaj tabloj, sur kiuj aliaj laboristoj, ĉiumomente trempante la manojn en siteloj kun malpura akvo, kunpremas l’ argilon per la manplatoj ŝprucante ĝin ĉirkaŭe, kaj energie dislokante ĝin; poste ili enpremas l’ argilon en kvarangulan formon, ebenigas ĝin per ebenilo kaj, kaptinte la krucigitan flankon de tiu ĉi sama ligna formo, ili lerte laŭ vico elĵetas ĝian enhavon sur ebenan plataĵon.

Kaj tio ĉi estas unu briko pli inter la miloj, el kiuj la mondo konstruas domojn, kaj palacojn.

Bruas la pintoj de l’ graciaj pinoj kaj de l’ belkreskaj betuloj. En la brikejo, malgraŭ tiu ĉi estas preskaŭ ne aŭdebla brueto. La suno jam foriras posten la arbaro, ĵetante siajn lastajn rozetajn radiojn. Antaŭ la dometo duonnudaj infanoj sidas sub la ombro de l’ altokreskintaj loloj, kardoj kaj urtikoj; ili ludas pecetojn de seka argilo, kiujn ili ĵetadas senpense antaŭ si. Hundo kun flava palinta malpurigita lano enmetas tien sian nazon, kuŝas femure suben, kuntirinte sian korpon kaj dormetante, kaj de tempo al tempo rigardas per siaj sangruĝaj okulegoj la herbojn, la infanojn, la brikejon.

Sur la sojlo de l’ dometo sidas virino, volvita de ĉifonaĵo, kaj per rompita tranĉilo senŝeligas por la vespermanĝo terpomojn, ĵetante ilin en la pladon kun akvo.

La dike teksita ĉemizo, kaviĝinta sur la enfleksita brusto, malkovras ŝian sekan sulkitan haŭton bruligitan de someraj varmegoj; la manikoj, rulitaj poste la kubuto, montras lacintajn manojn, sulkitajn de dikaj kaj sekaj vejnoj. Ŝia vizaĝo estas senpensa kaj tiel elturmentita pro zorgoj por ĉiutaga pano, ke nenia medito kuraĝas reviviĝi en ŝia cerbo kaj montriĝi sur la vizaĝo por esprimi doloron aŭ kontenton.

Eĉ la amasoj de trabruligitaj brikoj, kuŝantaj kiel sanga makulo en la brikejo kaj atendantaj la plenumon de sia grava fonkcio en la mondo, eĉ tiuj ĉi senvivaj amasoj verŝas en la homan animon pli da ĝojo, ol tiu figuro de la viva virino.

Per tiuj ĉi amasoj da briko la homoj levas konstruaĵojn, grandajn konstruaĵojn.

Tiu ĉi senviva figuro de l’ virino estas ankaŭ angula briko en la konstruaĵo de familioj de la brikistoj. Ŝi senŝeligas terpomojn, ŝi muelas sur ŝtonoj sekalon, ŝi tranĉas per tondilego dikan tolon kaj per granda kudrilo kudras ĝin.

La malfacila vivo instruis ŝin je multaj ŝarĝoj, maldelikataj laboroj, je tiom multe, ke kelkaj el ŝiaj plifruaj delikataj deziroj kaj sentoj perdiĝis por ĉiam, kaj ŝi fariĝis tiel same kruda kaj maldelikata, kiel ŝia nuna vivo, kiel la elfosata argilo.

Ŝi ne zorgas, ke tiuj ĉi nudpiedaj malgranduloj, kurantaj sur la krutaj montoj de l’ argilo, pro petolo, povas ruliĝi de ili kune kun pecoj de l’ tero, kun la malsekaj trunkoj de l’ kreskaĵoj kaj kun la restaĵoj de l’ brikoj tien, malsupren, ĝis la bordo de la silenta, verdeta akvo, kie estas kaŝita la morto, tien, sur la fundon de l’ nemezurebla profundaĵo; ŝi ne zorgas, ke inter la arbaraj kreskaĵoj inter la loloj, en la rubo de la brikejo ŝia infano eble iras per siaj nudaj piedetoj sur nestoj de kolubroj kaj de viperoj; ŝi nu ne pensas laŭ kia vojo tiu ĉi infano iros poste tra la mondo kaj kie ĝi haltiĝos en tiu ĉi vojaĝo de l’ plendorna vivo.

Ĉe la tombejo, en la tombo… diras ŝi.

Tie ĉi la homa vivo fluas nur laŭ tiu ĉi vojo de l’ penso, ebene, senbrue, trankvile, kiel vento tra bruantaj pintoj de l’ arbaro. Unu tago estas simila je la alia, kiel unu profundaĵo de argilaj kavernoj je la dua, kiel brikoj kaj tegmentbrikoj el unu sama formo kiel vestoĉifonoj, traigitaj de argilo, sur la dorsoj de taglaboristoj.

La infanoj, libere petolantaj ĉiutage, timas sole fremdulon kaj kiam ili vidas lin, ili kaŝas sin en la faldoj de l’ malpura patrina jupo aŭ krie forkuras poste la gepatran dometon kaj malaperas tie inter florantaj papavoj en la ĝardeneto aŭ inter la loloj de l’ intermontoj. Iafoje ili elŝovas sin pli malsupren ĝis la laborita argilo, ili sidiĝas sur plenajn puŝveturilojn kaj, per la forto de l’ imago transportiĝante en ian misteran mondon, fantazias veturi, kuraĝigante per krio la imagatajn ventpiedajn Pegasojn, kiujn ili rapidigas per branĉoj de filikoj aŭ per seka trunko de lapo *). Aŭ ree ili provas levi la puŝveturilon kaj movi ĝin, sed la fortoj de l’ malgrandaj manoj ankoraŭ unu fojo trompas ilin.

*) Lappa major.

Tie ĉi, en la brikejo, estas aŭdata nur tia krio:

– La akcipitro forportis kokidon!

Aŭ ankaŭ alia voĉo, ripetata de ĉiuj:

– Lia moŝto sinjoro heredulo venis!

Tiam la infanoj, faletante sur la pecetojn de argilo kaj de brikoj, vundigantaj la nudajn piedojn per urtiko aŭ per pikiloj de kardo, forkuras en la intermontojn aŭ en la dometojn, kaj ploras, kiam ili falas dum la kurado.

La sinjoro heredulo tre malofte venas tien ĉi, ĉar li havas multnombran servantaron, kiu anstataŭas lin por tiu ĉi afero. Tamen la pejzaĝo de l’ arbaro, la verdaĵo de l’ betuloj, l’ aromato de l’ herboj kaj de arbaraj kreskaĵoj, la fantaziaj konturoj de l’ intermontoj, prezentantaj originalan pentraĵon, faras la lokon agrabla eĉ por la sinjoro heredulo kiu amas tie ĉi promenadi en eleganta malkovrita kaleŝo, tirata de altkreskaj blanke-grizaj ĉevaloj. Tiam la ĉefa brikisto kaj deko de aliaj laboristoj kun esprimo de timego kaj de senlima respekto malalte klinas siajn malkovritajn kapojn, preskaŭ tuŝante per la manoj la teron, sur kiu la piedoj de lia moŝto volis pro bonkoreco haltiĝi. Li mem iras tie ĉi rapide, demandas pri la nombro de l’ elfaritaj brikoj, duonlaŭte kalkulas la enspezojn de l’ brikejo, ekzamenas ĝian staton, tuŝetas per sia blanka fingro la malsekan argilon, prenas el la kradoj krudan brikon, sekiĝintan en la aero, pezas ĝin sur la mano, rimarkas la kvaroncolan etiĝon de ĝi post la trabruligo kaj, provas per sia pugna ekbato la sonoron de l’ preta tegmentbriko.

Sed li faras tion ĉi tre rapide, pro manko de libera tempo. Dume la infanoj, poste la kreskaĵaj trunkoj de loloj, elŝovas sin malkuraĝe, kun ravo rigardante la brilan kaleŝon, kies odoro de gudro, de oleo kaj de l’ ledo agrable pikas ilian flaron. Ili rigardas per ravitaj okuloj la ĉevalojn, frapantajn la teron per la hufoj, la jungaĵon, sonantan per brilantaj radetoj, la livreon de l’ veturigisto, la molajn kusenojn de la kaleŝo, la vipon… Precipe atente kaj dezirege la knaboj rigardas la vipon de l’ veturigisto.

Ha, se oni povus havi tian vipon, nenion pli en la mondo! Tian vipon svingadi, ludante ĉevalojn! per tia vipo forhaltadi la rozkolorajn kapetojn de l’ kardo! per tia vipo vergadi la abomenajn bufojn en la intermontoj! Per tia vipo eĉ ne estus ĉagrene ricevi vergadon sur la propran dorson, aŭ ekbaton sur la nudajn piedojn…

La vipo estas la idealo de l’ infanoj el la brikejo, objekto de interparolado, de revoj. En la imago de la petoluloj el la brikejo, la vipo fariĝas io granda, potenca, universa, kiu profunde eniĝas iliajn animojn, efikas ilin tage kaj nokte kaj dum la sonĝado aperas al ili kvazaŭ aŭreolo, tiranta al si la infanojn, kiuj daŭre la dormado celegas al ĝi, perdas larmetojn, ekkrias kaj vekiĝas.

La sekvantan tagon ili ligas al branĉo ŝnureton, aŭ ĉifonon el malnova jupo de iliaj patrinoj kaj batas per ĝi florojn, herbon, bufojn kaj papiliojn. Ho ve! tiu ĉi improvizita vipo ne forhakas, ne forpuŝas eĉ la penikojn de floretoj, sen paroli pri la plidikaj kapoj de kardo aŭ de lapo.

Kaj ĉe la vespermanĝo ili fine demandas la patron, humilaj kaj naivaj:

Patreto… ni volas vipon, tian vipon, per kia la veturigisto de lia moŝto batas la ĉevalojn… patreto… kaj la patreto malfacile spiras, duonfermas la okulojn, mallevas la kapon kun nigretaj pensoj sur lacintajn kaj malpurigitajn de argilo manojn poste turnas la okulojn al la edzino, levas iom la frunton kaj diras kvazaŭ al si mem:

Li estis… iradis, kaj kalkulis… kalkulis… Ĉien ĵetis la rigardojn… Poste li ensaltis en la kaleŝon, kaj forflugis, kiel vento, al la kampo.

Kaj la infano kun atentaj okuloj aŭskultas timeme, ne kuraĝante eĉ ekspiri per sia malgranda brusto.

Nur de tempo al tempo el la mallumaj anguloj de l’ ĉambro flugas tra la aero mallaŭta malkuraĝa diro de l’ infano:

– Estis la sinjoro heredulo.

Dume li tie, en sia palaco, ne alirebla por simplaj homoj, tute ne scias, ke tie ĉi, en la senbrua brikejo, li estas objekto de parolado de estimo kaj de revoj. Li ne scias, ke por la animo de infano de l’ brikejo, li aperas kiel supertera, fantazia, grandega fortulo, kiel majesta kaj rava meteoro, kiel brilo por la malriĉa imago, kiel aŭreolo de beleco kaj de sorĉo.

Kaj la sorĉo, elflugante de lia granda persono, fluas inter la grizaj sonĝoj de l’ homo, por kiu la brikejo estas la tuta universo, la bruo de l’ arbaro – ĉiama muziko, la intermontoj – mirindaj vidaĵoj, la suno – la sola lumo kaj la varmeco, amata de tiu ĉi eterna aŭtuno de la brikeja vivo.

Ĉar kio alia tie ĉi povas esti? La taglaboristoj, jungitaj per la severa postulemeco de l’ sorto, al la puŝveturilo kun la argilo kaj la sinjoro heredulo, veturanta en kaleŝo sur molaj kusenoj – jen kio plenigas la tutan ĉi tiean vivon.

*

Pli malsupre, en la arbaro, estas altaj formikejoj kun moviĝanta amaso de laborantaj insektoj; en la intermontoj loĝas bufoj kaj ranoj, varmigataj de la suno post ilia franda manĝego, la sola okupo de amfibioj.

Tio ĉi estas tuta mondo, ĉie kaj ĉiam egala. Jen en la rampareto, konsistanta el malgrandaj trunketoj, el pikiloj de abio kaj el sekaj herboj, la vivo bolas ne pli malrapide, ol en la brikejo inter la homoj.

Ekstere de l’ formikejo centoj da malgrandaj laboristoj kuradas sur malrekta vojo, kvazaŭ sencele; sed estas sufiĉe observi unu formikon por vidi kiel ĝi kuradas sole sur unu sama spaceto sur kiu ĝi plenumas sian devon, forŝovante trunketojn kaj pajletojn, kolektante ilin en alian lokon bonigante ilian pozicion kaj daŭrigante pluen sian vojon, aŭ haltiĝante; ĝi movas siajn kornetojn, aŭ kurante devigas aliajn kuri laŭ la ĝusta vojo. Kaj tiel ĉiu plenumas harmonie sian devon, ne deirante de l’ difina vojo, ne malhelpante unu al la alia.

Sed jen falas folio de betulo, alportita de la vento. La insektoj tuj kuras al ĝi, flaras ĝin, palpas per la kornetoj, iradas ĉirkaŭ ĝi. La folio falis ekster la formikejo kaj tial la insektoj ne tuŝas ĝin, kvazaŭ domaĝante la tempon por transporti la folion tra la limo de l’ rampareto, kaj ĉiuj revenas al siaj okupoj. Sed se ia branĉeto barus l’ eniron de la formikejo, la malhelpo tuj estus forigita per komunaj fortoj kaj laŭ bona ordo.

Kiam sciama homo mallevas sian vizaĝon pli proksimen al la formikejo, tiam la insektoj por unu momento haltiĝas, kvazaŭ enpensiĝe, sed baldaŭ sekvas plirapida kurado kaj normala movado. Tamen, se komencas gutadi pluvo, sur la ekstero de l’ formikejoj la movado plifortiĝas kaj apud la enirejoj en la koridorojn oni povas rimarki tumulton. Nur tiam la formikoj malaltiĝas ĝis la homaj moroj; ili ne atendas laŭvican ordon, ne kaŝas sin unu post la alia, sed ĉiu, atentanta sian propran danĝeron, celas kaŝi sin pli frue ol aliaj.

Tamen estas formikoj, al kiuj la pluvo faras nenian impreson. Tiuj ĉi per larĝaj vojetoj kaj toneloj malproksimiĝas de la formikejo por kolektadi dolĉajn kreskaĵajn sukojn; fruktojn, aŭ restaĵojn da afizoj *) aŭ l’ afizojn mem, kiuj, portitaj en la malliberecon, estas kondukataj en la formikejon. Ia formiko, malproksime de sia domo kaptita de l’ vento kaj rapide reĵetita sur la formikejon, staras kvazaŭ mirante, ke ĝi tiel subite revenis hejmen, ne plenuminte sian devon: ĝi ŝancelas la kornetojn, enpensiĝas kaj ree laŭ tia sama direkto, laŭ la antaŭa vojo kuras aŭ pelas siajn kolegojn. La tuta mondo post la formikejo, la mondo granda, vasta neniel interesas ilin. Ĉiu faras sian propran laboron, kun la sola celo subteni sian vivon, sian genton, sian formikejon.

*) Aphis.

Kiel en la brikejo… inter la homoj.

Tute alie vivas la bufoj kaj la ranoj. Glutante insektojn, sataj kaj multpezaj, ili sidas sur la bordo de postargilaj lagetoj kaj ektimigitaj, saltas en la malfreŝan putran verdan akvon por post unu momento dismeti la postajn piedojn, reaperi tuj el sub la fluidaĵo, elmeti la kapon, enspiri la aeron kaj per freneza salto aliĝi al la bordo, elrampi, kaj sidiĝi tie senmove, kvazaŭ malpurigita ŝtono. En la pli grandaj kaj ĉirkaŭlignitaj kavoj la bufoj kroĉas lignajn flankojn aŭ naĝantan duonputran pecon de arbo, aŭ sidante sur peceto de glita tabulo, naĝas kvazaŭ sur floso, movanta sur la supraĵo de l’ akvo per malfortiĝanta inercio, kaŭzita de la eksalto de l’ amfibioj. Iliaj streĉitaj okuloj, senmove kaj senpense direktitaj en unu punkton, ilia haŭto mirinde bela en siaj detaloj kaj abomena en la tuteco, ilia larĝa buŝego, de tempo al tempo avide malfermata, deturnigas observiston de tiu ĉi viva ekzistaĵo, kiu tamen ankaŭ havas rajton vivi tiel same kiel homoj, kies sola eksteraĵo ofendas nian estetikan senton.

La ĵetita peceto de argilo ne timigas ilin. Ili maldiligentaj, nenion farantaj, akceptas la baton pli malpli indiferente, iafoje nur movante la piedojn, aŭ renversiĝante malrapide flanken. Pli granda peceto de tero, ĵetita sur ilian korpon faras surdan resonon, kvazaŭ de ekbatita malplena haŭta tego; eĉ bato pli dolora elvokas nur mallaŭtan ĝemeton kaj tamen neniam movas de la oportuna loko la multpezan amfibion. Oni devas stariĝi antaŭ ili per sia tuta alta figuro, etendi al ili la bastonon, eĉ sen malbonaj intencoj, je kelka grado montrante koleron, kaj nur tiam la bufoj saltas en la akvon unu post la alia.

Kiel en la urboj… inter la homoj…

Bruas la pintoj de l’ graciaj pinoj kaj de l’ verdaj belevestitaj betuloj. La suno jam klinis post la arbaron sian helan kapon, en la arbetaro voĉas griloj kaj la botaŭroj *); sur la herbetoj krakas raloj **). En la malproksimo estas aŭdata brueto de l’ babilanta muilejo, diretoj de kanoj kaj bruetoj de l’ akvo en la riveretoj. El la marĉo elflugas surda ĝemo de ranoj, kaj la nokto malrapide volvas sian krepon ĉirkaŭ tiuj ĉi herboj kaj arbareto kaj la kanoj de l’ rivero kaj la arĝenta malrekta rubando de l’ fluida strio.

*) Botaurus. **) Rallus.

Super la horizonto jam ekpendis pala duonluno, la steloj unu post la alia komencas palpebri al la tero, super la herbo ondas malseka nebulo, kvazaŭ granda majesta baldakeno, sub kiu brilas la rosoj sur la herboj kaj flugas koraj sopiroj de homoj…

En la brikejo regas silento, kiel ankaŭ en la homa dormetanta animo, kaj en la pensojn eniĝas mirinda trankvileco…


3. TRA LA LOKO ENSORĈITA (Rakonto de rusa pastro)

Ivan Genadieviĉ ŜIRJAEV

Aperis en La Ondo de Esperanto 1912, ankaŭ ĉe Sezonoj 1992

Foje noktomeze mi ĵus finis la artikolon antaŭ longe promesitan al unu ĵurnalo, kies kunlaboranto mi estis. Rektiĝinte en la apogseĝo, mi, kun sento de kontentiĝo interna, ekfumis cigaredon kaj enpensiĝis. Ĉirkaŭe regis silento muta, nur ie sub la planko bruetis muso kaj pluvgutoj frapadis de tempo al tempo la feran tegmenton. Dormo persiste logis min en siajn brakojn.

Subite laŭta trudema frapado je la enirpordo tremigis min. En vilaĝo Kuvŝinovo okazis krimo: bubo juna, antaŭ nelonge edzigita, pro koleremo vundis sian patron per hakilo. La vundito pro granda sangoperdo svenis kaj nun, malgraŭ horo malfrua, oni invitis min por komunii lin. Rapide vestiĝinte kaj preninte objektojn necesajn, mi post unu-du minutoj jam sidis en glitveturilo.

Dum frua printempo la nokto estis varma kaj luma, kvankam duono de la ĉielo estis kovrita per nubo, el kiu falis nur maloftaj kaj malgrandaj pluvgutoj. Mia veturigisto – Jakov Petrov, unu el plej malriĉaj vilaĝanoj de la vilaĝo, kunfleksiĝinte iel nehome en antaŭa parto de la glitveturilo, ekfajfis akrasone kaj lia malgranda malgrasa ĉevalaĉo vigle ekkuris.

Kuvŝinovo estis la plej malproksima vilaĝo en mia paroĥo, kuŝanta en ses verstoj de la preĝejo. Antaŭ nelonge ricevinte tiun ĉi paroĥon, mi vizitis la vilaĝon ne pli ol kvarfoje kaj konis bone nur du-tri ĝiajn loĝantojn en kies nombro estis ankaŭ la veturigisto.

En la komenco de la vojaĝo mi eksciis de la veturigisto pri detaloj de la okazintaĵo kaj, mi konfesas, malvarmo ne unufoje kuris tra miaj membroj.

La ĉevalaĉo kuris ne longe. Baldaŭ la vojon ekbaris sennombraj kavoj kaj riveretoj, ofte neĝo malkompaktiĝinta ne povis elteni pezecon de la besto kaj ĝi trafaladis profunde jen per unu piedo, jen per la alia. Fajfado, krioj, eĉ vipbatoj helpis malbone – nia glitveturilo apenaŭ moviĝis antaŭen. La tempo malfrua, laceco kaj enuo, inspirita de la veturado malrapida, venkis min kaj mi ekdormis.

Ĉu mi longe dormis, mi ne scias. Kiam mi levis la kapon kaj malfermis miajn okulojn, mi longe ne povis konjekti, kie mi estas. Super mia kapo tra nebulo maldensa briletis steletoj malklaraj, malsupre je ambaŭ flankoj estis vidataj la senordaj vicoj de nigraj arbetaĵoj, ĉirkaŭitaj per nigra akvo kaj post ili ie malproksime kuŝis, kiel vestaĵoj fantaziaj de fantomoj, la neĝamasoj.

Rigardinte pli atente, mi rimarkis kun miro, ke la ĉevalaĉo laca staris senmove en la akvo ĝis la genuoj mem. La veturigisto forestis. Nenie estis ia signo de la vojo.

Mia situacio estis neenviinda: sen la veturigisto mi ne povis ien direkti la ĉevalon, ĉar, tute ne sciante la lokon, mi povus facile trafi en ian marĉon aŭ profundaĵon kaj pereigi la beston; – lasi la glitveturilon kaj daŭrigi la vojaĝon piedire mi ne povis ankaŭ. Kion fari? Kion entrepreni?

Singarde rektiĝinte, mi ĉirkaŭrigardis, esperante revidi la malaperinton, sed kien ajn mi rigardis, ĉie mi vidis nur nigran akvon kaj nigrajn siluetojn de arboj. Pro ĉagreno mi ekvipis la ĉevalon, ĝi ektremis, svingis la kapon. Vipita duafoje, ĝi ekbatis kolere la akvon per la piedo kaj ŝprucigis sur mian vizaĝon fontanon de akvo malvarma. Mi ĵetis la vipon kaj laŭte ekkriis:

– Jakov!.. Kie vi estas?.. He-e!..

Eĥo, kiel tondro, eksonis super la ebenaĵo akva. De proksima arbo leviĝis ia granda birdo maltrankviligita kaj, malfacile svingante per siaj flugiloj, farinte rondon en la aero, ĝi malrapide malaperis en la nebulo densiĝinta. Kaj ree ekregis silento.

Supozinte, ke la veturigisto foriris por trovi la vojon, mi, pli bone kovriĝinte per fela sutano, decidis pacience atendi lian revenon. Kompreneble, li ne povis malaperi senpostsigne.

Mi atendis ne longe. Baldaŭ aŭdiĝis akvoplaŭdado kaj el post la arbetaĵo aperis silenta figuro de Jakov. Li estis tute malseka. Sidiĝinte sur la randon de la glitveturilo, li ne rapidante formetis siajn botojn tute trankvile, kvazaŭ ĝi estis lia plej ordinara afero, renversis ilin kaj elverŝis la akvon.

– Ni perdis la vojon!.. – li diris kun mieno malkontenta. – Mi serĉis, serĉis la vojon – ne trovis!.. Apenaŭ kun Dia helpo mi retrovis vin. Mi pensis jam, ke mi mortos tie en marĉo… La loko estas tute nekonata. Certe ni trafis la lokon malbonfaman?.. Nun ni restos ĝis la mateno: ĉe matenlumo ni difinos la lokon kaj trovos la vojon.

Lia trankvileco indignigis min.

– Kiel? Ni restos tie ĉi malsekaj, ĝis la mateno?.. Ni povas malvarmumi!.. Kaj nia vundito?… Li mortos nekomuniita!..

– Kiel vi volas, patro! Sed sciu, ke tute egale – ĝis la mateno ni ne trovos la vojon. Ni troviĝas en la loko ensorĉita…

– Kion vi babilas?.. Kia loko ensorĉita?.. Ĉu vi freneziĝis? Instigu la ĉevalon!..

Jakov skeptike balancis la kapon, ekvipis la ĉevalon kaj ree kunfleksiĝis kiel erinaco. Sub batoj de la vipo la ĉevalaĉo ekiris apenaŭ movante la piedojn. La akvoŝprucoj, kiel pluvo somera, falis sur nin. La glitveturilo jen flue naĝis sur supraĵo de la akvebenaĵo, jen, tuŝinte ŝtipon, haltadis kaj, kliniĝinte flanken, minacis elĵeti nin en la akvon. Ni veturis longe kaj hazarde, sole fidante al instinkto de la besto. Branĉoj nudaj de arbetaĵoj senkompate vipis niajn manojn kaj vizaĝojn. Jakov senmove sidis sur sia loko kaj obstine silentis, de tempo al tempo formetante sian ĉapon kaj farante la krucosignon.

– Dio nin gardu!.. – li diris post longa paŭzo. – Ĉu vi, patro, aŭdas, ŝajne iu krias?.. Oni parolas, ke ĉiunokte ŝi krias… Mi timas…

– Kiu ŝi estas?.. – mi demandis kun rideto skeptika sur la lipoj.

– Nek la loko, nek la tempo, kara patro, permesas rakonton similan. En tiu loko vagas ŝi… animo ŝia neniam trankvila. Se iu, ekz. nun ni, venos nokte, ŝi nepre timigos per siaj ĝemoj kaj krioj ĝis la mateno… Iafoje ŝi penas eĉ pereigi vaganton en ia ŝlimejo aŭ marĉo senfunda… Nur la preĝo kaj… Jen ree estas aŭdata krio!..

– Mi aŭdas nenion… Hontu, vi estas ne knabo malgranda..!

– Vi, patro, nelonge vivas ĉe ni, do vi ne scias… Dio nin gardu!.. – li diris per rapida parolmaniero kaj, ree farinte la krucosignon, ekkriis:

– Trankviliĝu!.. Ni estas homoj… diaj.

– Kredeble ie krias noktbirdo kaj vi jam estas pretaj kredi superstiĉe al fabeloj virinaj pri iaj animoj vagantaj…

– Vi scias nenion… Tamen, kiel laŭte ŝi krias!.. Kredeble nun eĉ vi aŭdas, patro?..

Efektive, ia sono neordinara atingis mian aŭdon. Ŝajnis, ke jen iu pereas kaj petegas pri helpo, jen iu, simile al ni, perdinte la vojon krias, esperante trovi proksime lokon loĝatan. Nekutimaj impresoj, travivitaj dum la vojo, mistera humoro de la veturigisto kaj nokta tempo kreis ian fantazian elementon. Baldaŭ la krio ripetiĝis ie proksime antaŭ ni kaj post nelonge ree ripetiĝis kun nova forto jam flanke de ni. Ŝajnis, ke efektive ia animo malbona flugas supere jen tien, jen aliloken por timigi nin. La krio sonis ĉiam pli ofte kaj pli laŭte. Nun jam estis klare, ke krias homo, kvankam liaj vortoj estis nekompreneblaj. La veturigisto tremis pro timo, kiel tremolfolio dum vento, kaj kriis: – Ni estas diaj!.. Trankviliĝu!.. Ni estas homoj diaj.

Iom post iom la timo ekpenetris eĉ en mian koron kaj stranga antaŭsento de proksima danĝero kunforĝis miajn membrojn. Vane mi penis trankviliĝi, vane fikse rigardis: pro densa nebulo ĉio prezentis unu nepenetreblan grizan makulon. Havante nek pafilon, nek eĉ bastonon, mi pugnigis la manojn por renkonti malamikon ne sendefende.

Ĝuste tiumomente en kelkpaŝa distanco ripetiĝis la krio kaj aŭdiĝis ies paŝoj, sur la glaciigita neĝo. Teruro kripligis la vizaĝon, la manoj instinkte malpugniĝis kaj mi ankaŭ ekkriis tutforte:

– Ni estas diaj!.. Ni estas homoj diaj!..

Samtempe la ĉevalo haltis, kaj antaŭ mi subite aperis iu. Lia vizaĝo kaj korpo estis kaŝitaj en la nebulo, nur manoj longe etenditaj super nia glitveturilo, ŝajne, petegis pri io.

– For!.. Mi mortigos vin!.. – kriis la veturigisto.

– Malaperu!.. Ni estas diaj!.. – mi ripetadis furioze la vortojn de la veturigisto.

Kiom da tempo tio daŭris, mi ne scias; same mi ne scias kio okazus se mi havus ian armilon.

– Patro Johano! Ĉu estas vi?.. Ne timu!.. Ĉu vi ne rekonis min?.. Mi estas via konato… eks-poŝtisto Vasilij Sergeiĉ el Arĥangel…

Kvazaŭ granda monto falis de miaj ŝultroj, kiam mi ekaŭdis lian parolon bone konatan. Sur la vizaĝo aperis ŝvito varma kaj ia nekomprenebla nefalsita ĝojo anstataŭis la antaŭnelongan teruron.

La veturigisto ne tuj trankviliĝis. Li longatempe esploris la renkontiton per ambaŭ manoj kaj ne pli frue permesis sidiĝi en la glitveturilon ol dirinte antaŭ lia vizaĝo la preĝon por forpeli diablon kaj trifoje farinte la krucosignon super li. La renkontito, simile al ni, perdis la vojon. Longan tempon vagante tra la marĉoj senfinaj, li malsekiĝis, kiel spongo, kaj tremis pro malvarmo. Feliĉe post nelonge la ĉevalo trovis ian vojon, baldaŭ alkondukintan nin en Kuvŝinovon. La vunditon mi trovis ankoraŭ en konscio kaj komuniis lin.

Gastama Jakov liveris al ni sekajn vestojn kaj plifortigis nin per varmega teo kaj brando. Lia malgranda varma ĉambreto, kun karbiĝintaj muroj kaj plafono, post nia longa vagado meze de malvarmeco kaj malsekeco, ŝajnis al ni vera paradizo. Drinkinte po tri-kvar glasetoj, ni varmiĝis, forgesis antaŭnelongan timon kaj gaje interparolis. Vasilij Sergeiĉ ankaŭ nenion sciis pri malbona reputacio de la loko ĵus vizitita, kaj la mastro volonte rakontis al ni pri ĝi:

Antaŭ longe, dum la epoko de servuto en la vilaĝo najbara estis bieno de severa grafo Zmiev. Li estis fama per sia krueleco kaj senkoreco. En la sama vilaĝo loĝis fraŭlino Zoja – knabino neordinare bela. Ŝi havis fianĉon – ankaŭ samvilaĝan forĝiston, kiu amis ŝin ĝis sinforgesemo. Iliaj gepatroj estis kontentaj pri elekto de siaj infanoj kaj nur atendis senpacience la aŭtunon, por ke, fininte kamplaborojn, aranĝi la edziĝofeston. Venis, fine, la dezirata aŭtuno. Oni finis ĉiujn vilaĝajn laborojn kaj ekripozis post longa senĉesa laborado.

Laŭ la kutimo, ekzistinta dum tiu ĉi tempo kruela, la gefianĉoj devis antaŭ la edziĝo viziti sian sinjoron, peti lian konsenton por estonta edziĝofesto kaj prezenti al li donacojn. Kun koro timpremita, malkuraĝe ekiris la gefianĉoj al la domo de la grafo. Sur lia korto staris kelkaj veturiloj de najbaraj bienhavantoj – sinjoroj eminentaj, amasiĝis geservantoj kaj el la fenestroj de la domo sonis gaja kantado kaj muzikado. La grafo baldaŭ sciiĝis, ke venis al li la gejunuloj kaj ordonis tuj venigi ilin.

Unuavide la beleco de Zoja forlogis la grafon kaj ŝia sorto estis decidita senrevene. Kolere sulkiginte la brovojn, la grafo ekkriis kontraŭ la forĝisto senkulpa kaj aro de servantoj kun moko kaj laŭta fajfado forpelis lin de la korto. La knabino, decide rifuzinta partopreni en orgioj de la, sinjoro kaj lia gastaro ebria, post longa senfrukta admono estis vergita kaj dum la proksima nokto senhonorigita de ili.

Oni enŝlosigis la mizerulinon en la ĉambro malvasta kaj nudigis ŝin, por ke ŝi ne forkuru. Tamen foje ŝi decidis forkuri hejmen al sia amato. Trovinte ie longan ŝnuron, ŝi, tute nuda, nokte malsupreniĝis tra fenestro. Malfeliĉe ŝia forkuro estis baldaŭ rimarkita. Granda amaso de servantoj sinjoraj kun hundaro estis sendita ĉiudirekten por trovi kaj revenigi Zoja’n. En densa marĉa arbetaro oni atingis ŝin. La krio korŝiranta, petanta la kompaton, miksiĝis kun hunda bojado kaj malmodesta insultado de la malĉasta bando. Lastamomente, kiam ŝajnis, ke restis nenia espero pri ies helpo aŭ defendo, kiam la hundoj furiozaj estis pretaj sin ĵeti al la nudulino kaj disŝiri ŝin, de ie subite aperis la fianĉo. Kelkaj vortoj karesemaj, mallaŭte elparolitaj al ŝi, sukcesis tuj trankviligi ŝin kaj, pli frue ol la hundoj ekkaptis ŝin, li baris ŝin per sia figuro fortega. Poste li enbrakigis ŝin kaj laŭte ekkriis:

– Trankviliĝu!.. Ni estas diaj!..

En la sama momento dentoj de la hundoj eniĝis en la korpojn de la gefianĉoj. La grafo, informita pri la okazintaĵo, venis mem por rigardi la mortintojn. Li volis liberigi la korpon de la knabino el la brakoj de la amato, sed ĉiuj penoj estis vanaj: iliaj manoj, kvazaŭ feraj, estis nedisigeblaj.

Longan tempon iliaj korpoj kuŝis tie ne enterigitaj, ĝis kiam ia piulo entombigis ilin en la sama loko.

De tiam, – finis la rakontanto, – ĝis nun ŝia animo vagas ĉiunokte tra la arbaroj kaj marĉoj apudaj. Ŝiaj ĝemoj kaj krioj aŭdiĝas senĉese, jen petante la preĝon, jen minacante la venĝon. Estas malfeliĉa tiu homo, kiun ŝi renkontos sur sia vojo: ĝis la tagiĝo li ne trovos la vojon perditan, se li ne pereis pli frue en ia marĉo.

Nur, memore pri la amato, ŝi indulgas, kiam oni ripetas liajn vortojn lastajn: – "Trankviliĝu!.. Ni estas diaj!.."


4. KIEL MIHOK INSTRUIS ANGLE

Julio BAGHY

Unue aperis en Dancu, marionetoj, Budapeŝto 1927. Ankaŭ en Nova Esperanta Krestomatio, UEA 1991

Leŭtenanto Petroff singarde, iom post iom, ŝovis la kapon el sub la lana kovrilo, ĉirkaŭrigardis. Hela taglumo en la ĉambro. Ekstere sennuba ĉielo. Verŝajne frosto. Li rigardis la termometron. La enĉambra temperaturo estis dekkvin gradoj super la nulo.

– Brrr! Nur dekkvin gradoj… Ekstere estas certe minus dudek kvin…

Aperis antaŭ li la ekzercejo. Liaj dentoj ekklaketis. Li ĵetis rigardon al la senfajra forno, alian rigardon al la poŝhorlogo, vigle tiktakanta sur la apudlita ŝranketo kaj poste, kovrante sin per la lantukego li kuntiriĝis kiel piktuŝita raŭpo sub brasikfolio.

– Ankoraŭ tro frue… estus bone dormeti iom! – kaj por provi tion li forte fermis la okulojn.

Senbrue, kiel la ombro, ŝtelis sin en la ĉambron lia servisto Miĥaelo Mihok, pala stangostatura militkaptito. Sub la dekstra brako li premis al si faskon da ligno, sub la maldekstra – pajlaĵon en malnova gazeto, kaj en la manoj li tenis grandan samovaron. Li penadis paŝadi laŭeble senbrue kaj piedpinte. Ĉe ĉiu paŝknaro, glastinto, kulerfalo, seĝrenverso li time kaj respektplene palpebrumis al la lito, kie sub la kovrilo, kvazaŭ minace, montetiĝis la grasa kaj nenomebla parto de la sinjoro leŭtenanto.

Miĥaelo Mihok jam laŭnature estis timema, servema kaj ĝentila. La servemon kaj ĝentilecon li bone profitigis en sia civila profesio. Li estis tajlorlaboristo en provinca urbeto. Sed li ankaŭ estis timema. Precipe li timis leŭtenanton Petroff, kiun li konis nur de tri tagoj. Ho, kiaj tri tagoj! Vera malfeliĉo, ke oni komandis lin ĉi tien! Escepte kelkajn frazojn li ne komprenis la rusan lingvon. Bonvole li klopodis plenumi la dezirojn, sed la timo ofte paralizis liajn kapablojn. Ne mirinde, ĉar leŭtenanto Petroff estis fortika, grasa, bizonstatura kaj havis leonvoĉon. Certe li devas esti kruela tigro – pensis Mihok.

Ĉiumatene kaj ĉiuvespere ili havis konversacion. Tiaj eĉ pli firmigis lian opinion. Petroff klarigis ĉion per man- kaj piedgestoj, per mimiko kaj diversaj akrobatagoj por komprenigi sin kaj dume aŭdigis leonvoĉon. Mihok streĉis sian atenton, igis ekfunkcii sian etan fantazion por diveni la signifojn de tiuj misteraj manovroj, kiujn faris kun plena energio kaj fervoro la leŭtenanta moŝto. Tamen sinsekvaj miskomprenoj maldolĉigis lian vivon. Nu kaj tiuj turmentaj kapdoloroj, kiuj sekvis la atentostreĉon!? Ankaŭ tio estis iom pli ol nenio.

Sed kial ne lernis Mihok la rusan lingvon? Pro du kaŭzoj. Unue, ĝis nun li nur vidis la rusojn, sed ne vivis inter ili; due, ĉar li vere ne havis lingvistan talenton. Krom tiuj du estis ankoraŭ tria. Li estis revemulo. Tiu ĉi revemo instigis lin lerni Esperanton. Oni instruis tion en la militkaptitejo. Li do komencis kaj finlernis ĝin. Oni ne povu diri hejme, ke dum longa foresto li ne profitis ion pli utilan ol tiu malbenita nazkataro, kiun li nepetite ricevis en la subteraj barakoj de Tockeo. Tiu ĉi lingvoscio estis triumfo por li, ĉar malgraŭ penoj kaj elspezoj li ne kapablis lerni fremdan lingvon. La mono ĉiam formigris kaj lia cerbo nur nigris. Sed nun eĉ lia revemo havis freŝan nutraĵon. Li posedas lingvon, kiu egalvaloras ĉiujn, ĉar ĝi estas parolata ĉie, kvankam ne de ĉiu. Sed tio estas pretera bagatelaĵo. Li sentis sin grava persono, pioniro de kulturmovado kaj en sia revo li jam fondis la "In-Tu-As-Es-Ta-He"-n (Internacia Tutmonda Asocio de Esperantistaj Tajlorhelpantoj) kun speciala insigno: verda stelo, trapikita per pinglo kaj kudrilo. Li estos la prezidanto kaj tiam li provos sendanĝere svati la manojn de Rozinjo. Ho Rozinjo, Rozinjo, belega modpupforma filino de kruela majstro, kiu ofte mezuris la ulnon al lia dorso dum la lernojaroj, se vi konjektus la dolĉan sekreton de Mihok, tiam vi certe ne turmentus la patran koron per ĉiutaga "neniu edzinigas min… mi devas fariĝi maljuna fraŭlino kun papago kaj kun dekduo da katetoj". Pri la kruela majstro, kaj precipe pri la ulno subite venis ideo, kiun Mihok dorlote vartis en si. Li konsideris sin martiro de tiu ĉi movado. Ĉu ne estis martireco suferi vangofrapojn de kolonelo pro la kvinpinta stelo? Certe jes. La vangofrapoj koncernis verŝajne la kvinpinton kaj ne la koloron, sed tiaj bagateloj ne gravas. Martiro estos la edzo de la belega modpupforma Rozinjo… Tia vireto estis Miĥaelo Mihok.

Sed nun la neforpelebla realeco devigis lin servi ĉe tiu ĉi bizonstatura leonvoĉa leŭtenanto, kiu ĉiutage torturas lin per misteraj gestoj, grimacoj, nekompreneblaj akrobataĵoj. Hja, tia estas la sorto!

Li faris fajron en la forno, starigis la samovaron antaŭ ĝin, alĝustigis tubeton, kies finon li metis en la aperturon de la forno. Tie estis forta aertiro. Poste li pretigis ĉion por la sinlavado de la leŭtenanta moŝto; malplenan sitelon, sapon kaj glason da akvo.

Dume leŭtenanto Petroff transdonis sin al la kutima frumatena meditado pri la vivo, pri variado de ŝancoj. Antaŭ unu jaro en Petrograd li fiere paradis en sia nova uniformo sub fenestroj de bela vidvino de tiea komercisto. Li havis esperon kaj imponajn pagonojn, sed venis la revolucio kaj la vidvinon kune kun la kapitalo edzinigis prudenta komisaro. Liaj esperoj kaj pagonoj falis en la koton kaj la sinsekvaj bataloj pelis lin ĝis la ekstrema oriento. La pagonojn li denove havis, sed kia vivo?! Brrr! Li estas ja pacema kiel… kiel tajloreto kaj tamen ĉi tie… en la "inĝeniera bataliono…" Ĉe tiu vorto li ekmiris. Kial oni nomas ĝin "inĝeniera"? Eĉ unu inĝeniero ne troviĝas inter la oficiroj. Profesie li estas ja simpla dentisto, eĉ ne doktoro… La kapitano estas notario, la… Eble la kolonelo? Ne! Tute ne! Li havas kolbasfabrikon en Udinsk… Kial "bataliono"? Tridek ses oficiroj, kunpelitaj de revoluciaj ventegoj, jam estas bataliono? La soldataro konsistas el kvin dungitaj ĥinoj. Ili flegas ok mizerajn ĉevalojn en la staloj kaj ĉiumatene tiras du kanonojn sur la ekzercejon. Krome estas pli ol kvardek komanditaj militkaptitoj por servi ilin kaj kuiri nemanĝeblaĵojn por la oficiraj stomakoj… Bah, kia vivo? Pli profite estus eltiradi la dentojn de pacemaj veantoj en Petrograd ol ĉi tie tremadi por la propra vivo kaj ĉiutage prepariĝi por subitaj atakoj de bolŝevikoj… Kion fari? Jes, rifuĝi, sed kiel kaj kien?… Kaj ĉi tiuj dungitaj ĥinoj kaj komanditaj militkaptitoj eble…

Mihok plenumis sian taskon. Ĉio estis en ordo. Li paŝis al la lito, delikate tuŝis la leŭtenantan moŝton. Delikate, sed ne en feliĉa momento. La vigla fantazio de Petroff ĵus skizis teruran situacion, en kiu la ruzaj ĥinoj kun la militkaptitoj konspiris kontraŭ la oficiroj. Kiam Mihok ektuŝis lin, ĝuste en tiu momento li vidis sin trapikita de sia servisto. La tuŝon li sentis kaj por sin defendi kaptante la revolveron el sub la kusenoj li salte leviĝis kun domskua krio. La malfeliĉa Mihok pro teruro faligis la tason da teo, mortpale humile palpebrumis jen al la danĝera ilo, tenata kontraŭ lia brusto, jen al la terurtaŭzita mieno de la leŭtenanto.

Longminuta paŭzo. Petroff vidante la tremantan kapon de Mihok tuj embarasiĝis. Li sentis honton kaj, por kaŝi ĝin, laŭte ekridis. Mihok pensante, ke ridi estas devo, kiam la mastro ridas, ankaŭ li altrudis mucidan rideton je siaj kurbiĝintaj lipoj. Lia mieno similis al tiu de citron-glutanto, kiu volas ŝajnigi, ke la citrono estas mieldolĉa. Petroff nun plengorĝe kaj sincere ridegis, ĵetis la revolveron sur la liton, rigardis la termometron. Ĝi montris dudek kvin gradojn.

Haroŝo! (Bone!) – li diris kaj enlitiĝis.

Mihok kun tremantaj manoj kolektis la rompitaĵojn, zorge forbalais la splitojn, por ke ili ne vundu la piedojn de la leŭtenanta moŝto, pretigis teon en la glason kaj el respektinda distanco proponis ĝin.

Gospodin… eto ĉaj… ĉaj… pitj (Sinjoro, jen, teo, tetrinku!).

Nu, haroŝo… blagodarju vas… (Nu, bone, mi dankas).

Petroff trinkis, Mihok staris ĉe la forno. Kun premegita koro li pripensis la ĵus forpasintan teruraĵon. Lia timemo vestis la estontecon en nigran funebron, ĉar li estis nun tute konvinkita, ke la sinjoro leŭtenanto estas tigro.

Dum la tetrinko Petroff projektis kelkajn planojn por la rifuĝo. Malagrable estus kuŝi traborite per kuglo, tiradi dentojn estus pli prudente. El la planoj taŭgis neniu. Hazarde lia rigardo trafis Mihok-on, dancanta je unu piedo al la alia kaj hundokule observante liajn movojn, kaj nova ideo venis, facile efektivigebla. Onidire la militkaptitoj baldaŭ hejmeniros. Estus bone vojaĝi kun ili en Eŭropon. Bedaŭrinde krom la rusa li ne konas alian lingvon. Nu li devas lerni! Sed de kiu? Memkompreneble de Mihok. Li estas eŭropano, aspektas inteligenta, li nepre devas scii kelkajn lingvojn. Tiu ĉi nepre tuj fariĝis lia fiksa ideo.

Herr Mihok… govoritje pa germanski? (Sinjoro Mihok, ĉu vi parolas germane?) – li komencis leonvoĉe.

Mihok ektremis. Li komprenis nenion krom la vorto "germanski". Verŝajne la leŭtenanta moŝto bonvolis interesiĝi ĉu li vidis jam germanon? Li vidis ja. Kion fari? Eble ne estas kulpo vidi germanon kaj humiltone li informis la tigronaturan sinjoron.

– Da! (Jes!)

Nu haroŝo… i pa francuski? (Nu bone kaj france?)

Mihok iom pripensis la demandon, esploris en siaj memoroj. Kie li vidis francon? Ah, jes! En la modgazetoj ĉe lia majstro. Certe tiuj bildoj figuris francojn, ĉar la gazeto venis el Parizo.

Da, da! – li respondis post ioma konsidero.

I toĵe pa angliski? (Kaj ankaŭ angle?)

Mihok embarasiĝis. Nun jam li tute ne komprenis la leŭtenantan moŝton, sed por daŭra pripensado li ne havis tempon, ĉar okuloj kvazaŭ trapikis lin. Li rapidis do respondi.

Dadada!

Ĉto dadada? (Kio jesjesjes?)

Niĉevo! (Nenio!)

Ĉto niĉevo?

Niĉevo dadadada njet! (Nenio jesjesjesjes ne!)

La sensenca respondo pruvis, ke Mihok miskomprenis lin, sed tamen Petroff pensis, ke eŭropano nepre devas paroli tiujn lingvojn. Mihok aspektas inteligenta, estas eŭropano, li do parolas tiujn lingvojn. Petroff provis alimaniere komprenigi sin. Li montradis al diversaj objektoj de la ĉambro kaj leonvoĉe demandis, pensante, ke la tono plialtigita helpas en la interpretado.

Pa germanski… pa francuski… pa angliski?

Mihok iom post iom ekkomprenis pri kio temas kaj tiam elbalbutis la lastan frazon de sia rusa lingvoprovizo.

Ja nje znaju! (Mi ne scias!)

Leŭtenanto Petroff ne volis kredi je siaj oreloj, eble li malbone aŭdis. La konsterniĝo kvazaŭ tondris en lia voĉo.

Ĉto vi nje znajtje? (Kion vi ne scias?)

Pizograndaj ŝvitgutoj aperis ĉe la tempioj de Mihok. Li pensis, ke tiu ĉi terura homo certe mortpafos lin, se li ne scias ĉion, kio estas postulata. La malesperiga situacio donis al li genian ideon, kiu savos lian vivon almenaŭ por la momento. Kiam Petroff persistis plu en montrado kaj demandado, volante scii germane la vorton seĝo tiam li senhezite respondis.

– Das seĝungen.

Pa francuski?

– Le seĵ.

I pa angliski?

– The siĝ.

Petroff estis kontenta, sed por tute konvinkiĝi li komencis novan provon montrante tra la fenestro al tureto, kiu staris sur la ekzercejo de la urba fajrobrigado.

Nu, Herr Mihok, pa germanski?

– Der turung.

Pa francuski?

– La Eiffel.

Pa angliski?

– Krevu tuj, se mi scias! – eliĝis la amareco el Mihok.

– Krevutuj… Da, da, da… oĉĉĉen interesni (tre interese!)… Krevutuj…

La apetito de Petroff ĉiumomente pliiĝis por la fremdaj lingvoj. Li decidis formanĝi ilin. Per gestoj, grimacoj kaj akrobataĵoj li tuj klarigis al Mihok, ke li devos ĉe ĉiu sunleviĝo preni libron kaj instrui lin, kaj Mihok komprenis, ke li devas la sunon forŝteli de la ĉielo, meti ĝin en la Biblion kaj per la Sankta Libro li devos kelkfoje bati la kapon de la leŭtenanta moŝto. Sed kiel li kuraĝus fari tion? Bati la kapon de la sinjoro leŭtenanto?!

Petroff ellitiĝis, lavis sin per plenbuŝo da akvo kaj post la finvestado li amike frapetadis la ŝultrojn de Mihok, kiu preskaŭ terenfalis pro tiu ĉi intimaĵo. Kiam Petroff estis ekster la domo, li surgenue, kiel bona katoliko, promesis dekduon da kandeloj al Sankta Antonio, se li forkondukos lin sana kaj nekripligita el la manoj de tiu ĉi tigronatura sinjoro.

La tagoj pasis. Ĉiu mateno alportis sian kvarlingvan torturon. Petroff demandis, Mihok respondis kaj ĉe la fino li promesis ĉiam unu dekduon da kandeloj.

Iun tagon Petroff surprizis lin, ke li decidis lerni nur la anglan lingvon kaj li jam aĉetis kajeron, krajonon por noti ĉion necesan. Mihok sentis batadi la koron en sia gorĝo. Kion fari? Ĝis nun estis facile, ĉar la leŭtenanta moŝto nenion notis kaj forgesis ĉion ĝis la alia mateno. La kajero kaj krajono malebligas la devigatan trompon. Li decidis konfesi, ke lia angla scio egalas la nulon, sed en la lasta momento rigardante la bizonstaturan leŭtenanton li rememoris pri la revolvero kaj rezignis. Venu, kio devas veni! Ankoraŭ kelkaj funtoj da kandeloj pli aŭ malpli al Sankta Antonio ne multon diferencos kaj li sisteme komencis instrui Esperanton nomante ĝin angla lingvo.

Petroff montriĝis entuziasma anglofilo. Li diligente lernis ĉie: en la kazerno, sur la ekzercejo, en la oficira manĝejo, en la intima ĉambreto de… sed tio ne apartenas al tiu ĉi historio.

Foje dum promeno li rimarkis ilustritan revuon, kuŝantan sur la trotuaro. Kelkaj ĉifitaj folioj de la malnova "The London News". La titolo frapis lian atenton.

– Londono estas metropolo en Anglujo – li komencis konkludadi – tio estas certa. Nun ĉar la titolo diras "London", pli ol verŝajne la gazeto venis el London kaj se ĝi venis el London, sekve ĝi estas angla gazeto. Nu, ni kontrolu nin!

Li levis la foliojn, singarde glatigis ilin kaj provis legi kelkajn liniojn. Li ne komprenis. Iom ekscitite li rigardis ĉiujn paĝojn kun la espero, ke li trovos almenaŭ unu kompreneblan frazeton. Ne, ne kaj ne! Pro diablo, kiel povas okazi, ke eĉ vorteton li ne komprenis.

Konsternite li rapidis hejmen. Certe Mihok povos klarigi la kialon. Mihok estis puriganta liajn botojn kaj silente malbenadis la ciron, kiu bezonas tiom da kraĉoj. En Eŭropo oni purigas botojn per lakkremo kaj ne devas elsputadi la pulmon por fari la botojn spegulbrilaj. Petroff ekhaltis antaŭ li, iom hezitis kaj fine metis la foliojn antaŭ la nazon de Mihok.

– Kijo estas tijo ĉi?

Mihok iom indiferente rigardis la foliojn.

– Verŝajne gazeto.

Petroff eksplodis. – Nje verŝajnje, sed tutje certje… Sed kija, dijru Mihok, kija gazeto?

Mihok eklevis la ŝultrojn, gapis al la folioj, kiujn Petroff minace svingis antaŭ lia nazo.

– Mi ne scias, – konfesis sincere Mihok.

– Vi nje scijas, Mihok, nje scijas? – kriis Petroff kaj kunfrapis la manojn. – Angla gazeto, Mihok, angla gazeto… Nun vi scijas.

Sub la haŭto de Mihok la frostotremo komencis kaŝludon.

– Ne diru, sinjoro leŭtenanto… ĉu vere?

– Sed jes, mi djiras… angla gazeto… Legu! The-London-nje-vs… Mi ne komprenjis eĉ vorton… Legu!

Mihok transprenis la foliojn, rigardis ilin kun terurstreĉitaj okuloj, sed post momento maŝinrapide fluis vortotorento el lia buŝo.

– Enlamondonvenisnovasento… tralamondoirasfortavoko… perflugilojdefacilavento…

Ĉe Petroff admiro sekvis la koleron kaj dubon.

– Vi scijas legi. Tutje bonje vi scijas legi! Kijel, ke mi nje scijas?

– Vi forgesis verŝajne, sinjoro leŭtenanto, ke la angloj ne tiel skribas, kiel ili parolas. Ekzemple, ili diras: "Bonan matenon, sinjoro" kaj ili skribas "The Szentantalkam, segits meg!" (hungare: Sanktantonĉjo helpu min!) Ĉu vi komprenas? – kaj por konvinki la miregantan leŭtenanton pri sia pravo li serĉis inter la ilustraĵoj unu, kiu figuris ekzotikan tribestron kaj anstataŭ la subbilda teksto li komencis legi la Historion de Homaro el lernolibro de E. Privat. Tion li sciis parkere kaj la teksto, se iom lame, tamen taŭgis: "Kiam la maljuna reĝo de Persujo mortis, lia filo, la juna princo Zemir eksidis sur la tronon…"

Petroff kontentigite foriris. De tiu tago Mihok skrupule atentis la horizonton, ĉu ia anglo ne aperos por renversi ĉion? Tiuokaze la leŭtenanta moŝto certe ekspedos lin afrankite al la alia mondo… eble sen kapo. Ĉiutage li promesis novan dekduon da kandeloj kaj pasis longaj monatoj sen notinda okazintaĵo.

Petroff jam bonege parolis la anglan lingvon kaj ankaŭ Mihok rekonis en sia leŭtenanto la ĝeneralan bonkorecon de la rusoj kaj flameman entuziasmon por belo kaj bono. Li decidis konfesi sian kulpon, se venos bona okazo.

Okazo venis, sed ne bona, ĉar homo projektas, Dio direktas. Ĵus kiam li ne estis preparita por eventualaĵoj, venis hejmen Petroff kun fremda rusa oficiro. La malfeliĉa Mihok sentis sian kuraĝon paralizita kiel en la unuaj tagoj.

– Mihok, parolu kun tiu ĉi sinjoro, sed tuj! – komencis Petroff kaj lia voĉo tremis pro la retenitaj kolero kaj indigno. Li asertas, ke li parolas angle… Parolu kun li angle… Tiun anglan lingvon mi ne komprenas.

La haroj stariĝis sur la kapo de Mihok. Nu Sankta Antonĉjo nun helpu – li komencis preĝi en si, – kvintalon da kandeloj mi bruligos por vi post hejmreveno. Li klare vidis, ke nun la pentvoĉa konfeso neniel utilos. Se li komencis ĉi tiun altruditan tragikomedion, li devas finludi ĝin. Nur la impertinenteco povas helpi kaj Antonĉjo. Riskante ĉion je unu kubĵeto li ŝajnigis trankvilon.

– Kie kaj de kiu lernis la sinjoro tiun ĉi anglan lingvon?

– Ĉi tie, de soldato el la amerika armeo.

– Ah, jes! – Mihok plenblovis sin. La timo, kiel multajn, faris lin aŭdaca en la minutoj de danĝero. Li mem ne konjektis, ke tiom da kuraĝo nestas en li. Kun rideto li daŭrigis. – La sinjoro lernis la amerikan dialekton de la angla lingvo, dum ni parolas la klasikan lingvon de la londona aristokrataro. Jen la diferenco… Je mia Dio, mi tre ŝatus paroli ankaŭ tiun lingvon, sed mi pensis, oni devas scii unue la klasikan, la aristokratan, kaj poste la popolan… ĉu ne, leŭtenanta moŝto?

La kolero de Petroff vaporiĝis, forflugis kaj eĉ aprobe li balancis la kapon. Tre imponis al li la aludo pri aristokratoj. Li interpretis la vortojn de Mihok, sed la fremda oficiro dube ridetis kaj faris demandon. Petroff tradukis.

– Kie oni povas uzi ĉi tiun lingvon ekster la aristokrataj kvartaloj de London, se la popolo parolas alian lingvon?

En Mihok vekiĝis la propagandisto.

– Ĉie! En ĉiu lando de la mondo! Eĉ en tiu ĉi urbo!! Ĉu vi ne volas kredi? Mi pruvos tion. Bonvolu veni kun mi dimanĉe en la urbon kaj konvinkiĝu, kiu valoras pli: via amerika dialekto aŭ nia klasika angla lingvo?

Petroff denove interpretis kaj ili decidis, ke dimanĉe triope vizitos la urbon.

Mihok sincere ĝojis, sentis sin pli facila, ĉar li estis sur la plej bona vojo malkaŝi ĉion sen fiasko. En la urbo estis granda societo, kie ĉiudimance amase kunvenis babiladi la esperantistoj. Vera internacia societo: germanoj, bulgaroj, turkoj, hungaroj, japanoj el la diverslandaj armeoj; ĉarmaj virinoj, agrablaj viroj el la urbo mem.

Mihok zorge preparis sin por la publika konfeso. Ĉe la pordego de la domo ankoraŭ unu funto da kandeloj kaj Mihok kondukis sian leŭtenanton kaj la fremdan oficiron en la societon. Ilin surprizis la diversnacieco kaj tiu amika intimeco, kiu kvazaŭ sklavigis la vizitantojn. Mihok prezentis ilin al ĉiu ĉeestanto aparte.

Jen turko, alparolu lin! Jen polo, alparolu ŝin! Jen ĥino, alparolu lin! Jen japano, alparolu lin!

Petroff havis kapturnon pro feliĉo, ke li komprenis ĉiujn kaj estis komprenata de ĉiuj. Male lia akompanato, ĉar escepte du amerikanajn soldatojn neniu komprenis lian "dialekton". Li estis devigata rekoni, ke la "aristokrata" angla lingvo superas la popolan.

Kaj Mihok en solena silento publike konfesis sian kulpon, petis indulgon de leŭtenanto Petroff, kiu pro ia neklarigebla sento forgesis pri ĉio ĉirkau si kaj kun vera rusa flamemo li ĉirkaŭprenis sian serviston, kisis trifoje lian buŝon por sigeli la fratecon… Tiel instruis Mihok la anglan lingvon kaj tiel fariĝis Petroff entuziasma samideano.

Tamen la fino de ĉi tiu historio ne estas tre kontentiga. Mihok, kiel bona katoliko, du jarojn laboris por la kandeloj, promesitaj al Sankta Antonio kaj dum tiu tempo la belegan modpupforman Rozinjon edzinigis lia kolego. Tiam li riproĉis iomete Sanktan Antonĉjon, sed kiu scias, ĉu ne la sanktulo savis lin el tiu infero, en kiun la alia falis. Ni scias nur, ke Mihok restis sola kun la revo "fondi la In-Tu-As-Es-Ta-He"-n kun speciala insigno: verda stelo, trapikita per pinglo kaj kudrilo.


5. APUD STACIDOMO VICTORIA Skizeto pri Amikeco

Kenelm ROBINSON (K R C Sturmer)

Aperis en Se grenereto, 1930

Estis post la danco en Westminster, ke ni staris kune en la arkaĵo de la subfervoja stacio, sen parolo, sen deziro disiĝi. Dum iom da tempo ni staradis ankoraŭ, lasante nin trempiĝi en la milda nokta aero. Preterpasis nin homoj ĉiaj, geamantoj, malrapidante sencele tra la arkaĵo kaj reen, geedzoj malpli revemaj, tiom pli kontentaj, senhejmulo senvorte etendanta skatoleton da alumetoj, altkreska, fortika policano rigardanta lin minaceme, gazetvendisto esperanta vendi la lastajn ekzemplerojn de la vespera ĵurnalo, loĝantoj de la eksterurboj rapidantaj al la ĉefstacidomo por trafi la malfruajn vagonarojn, kiujn oni aranĝas speciale por la sabata vespero.

"Venu," mi diris al Joĉjo, tuŝante lian brakon, "ankoraŭ unufoje tra la stacidomo – morgaŭ estos dimanĉo, ĉu ne?"

"Kaj tamen mi volas frue leviĝi," li ridetis, tamen ekmoviĝante.

Estas io, pri la ĉirkaŭaĵo de la stacidomo Victoria, al mi escepte alloga. Ĉiam estis tiel, de kiam mi unue venis al Londono, ĉe la komenco de la mondmilito, kiam la butikoj estis etaj, malnovaj, kaj malpuraj. Nun, kiam oni vidas ĉie grandajn, novajn magazenojn, nokte brilantajn je lumreklamoj ĉiukoloraj, nun ankoraŭ la etoso estas al mi alloga, mistera, romantika, simpatia. Ĝenas nur la noveco de la bierejo "Windsor Castle", el tiaj lokoj mi preferas ĉiam la intimajn, malnovajn, same kiel oni amas pipon vere forĵetendan.

Estis jam post la dek-unua, do neeble eniri la tetrinkejon Lyon’s, (tiun kiu estas rekte kontraŭ la subfervojo, ne tiu apud la muzikhalo; la unua estas multe pli interesa, tie per dupenca taso da teo [laŭ dimanĉa tarifo tripenca] oni povas sidadi kaj observi "la mondon kaj lian edzinon", laŭ nia frazo) krome mi sentis, ke Joĉjo, same kiel mi, estas en moviĝema humoro, kaj ni direktis niajn paŝojn tra la strato Wilton, preter la itala kafejo kie Joĉjo unuafoje citis al mi el Hohlov: "Jen ĝi brilas, mia lumo…"

Estis en la vespero de tiu tago, ke mi kuniris kun li al lia loĝejo, kaj ke li pruntedonis al mi la volumeton, kaj en tiu vespero, ke li konigis al mi la poemon de Baghy. Kara Joĉjo, kiom mi ŝuldas al li! Li havas nur dudek-kvar jarojn, estas do malpli aĝa ol mi je tuta jaro, sed mi ĉiam lasis lin esti la gvidanto en la ĝardeno de la poezio, al mi li ĉiam konigis siajn eltrovaĵojn.

"Ĉu mi ne pravis?" li nun diris. Mi komprenis, ke ankaŭ li memoras pri tiu babilado.

"Kiam vi avertis min, ne atendi trovi en la Esperanta poezio la amon, kia oni konceptas ĝin en la angla? Jes, kompreneble. En nia ĝisnuna poezio oni trovas ofte la vorton "amo" sed en efektivo nur la memoron pri ĝi aŭ la korpan pasion. Oni neniam trovas tiun ekstazon, kiun donas "Helen, thy beauty is to me…" el Poe, aŭ "My dear, your lips, adorable", el Rupert Brooke. Eble tiu nekorpa ekstazo estas propra al la angla literaturo?"

"Mi ne scias. Tamen, mi ne dubas, ke la angla prudemo, kiun ni tiom ofte malbenas, liveris al ni belaĵojn nekonatajn en landoj, kies ideologioj estas malsamaj. Ekzemple, vi memoras de Joseph Hergesheimer ’The Lay Anthony’", li rave ridetis, "jes, kompreneble, nu, tuta ĝia beleco devenas el kaj dependas je la koncepto, ke Antonio bele agas, restante virga, pro la memoro de sia amatino."

"Jes, la idealigo de la ĉasteco pro estetika aŭ almenaŭ senreligia motivo, tio naskis multon belan en la angla literaturo, ekzemple de Meredith…", mi recitis verson el ’Modern Love’, kiun li daŭrigis.

Subite mi kaptiĝis de ekscito, pensante al la ĵus legita ekzemplero de ’Al Torento’, kuŝanta en la brustpoŝo de mia surtuto. Ĉu tuj, nun, mi konigu ĝin al li? Mi konsideris la aferon, ĉu nun liveri al li la volumon, aŭ ĉu ankoraŭ, almenaŭ ĝis la morgaŭo, egoisme, nejuste, teni al mi tiom da beleco. Mi bildigis al mi lian plezuron, lian entuziasmon, lian dankemon. Granda estis la tento, premi la verkon en liajn manojn, diri: "Jen, Joĉjo, jen la plej alta belo, la plej simpatia kompreno, laŭ niaj vidpunktoj!"; sed ne, ankaŭ por tiu nokto mem, por relego en la propra lito mi volis konservi ĝin. Efektive, mi ne agas nelojale al li, almenaŭ pri tio mi provis konvinki min.

Ni marŝis sen pluaj vortoj en la stacidomon tra la flankenirejo.

Estis preskaŭ senhome. Ni vagis tra la granda korto, preter la atendsalonon, kie ni sidis post la lasta danco en Westminster, kiam ni akompanis la fraŭlinojn Brett al ilia vagonaro, la vesperon kiam Joĉjo ŝajnigis ne scii, kio estas kamizolo, kaj Anjo proponis klarigi al li la aferon, por reciproka informo pri tio, ĉu la famo veras, laŭ kiu li ne portas kalsonon, eĉ dum vintro! Preter kajo ok, kie en 1926 ni renkontis la du germanajn samideaninojn vojaĝantajn al Edinburgo, kun kiuj ni pasigis bonegan amuzvesperon en Londono.

Ni rigardis la grandan horloĝon, sub kiu mi renkontis tiom ofte lin kaj aliajn geamikojn.

"Dek antaŭ la noktomezo?"

"Jes, tio lasas al mi tempon – je kvarono post, la lasta foriras."

"Do, restas tempo por kaftrinko."

"Jes, li ridetis, "ne necesas timi, ke altoficisto de mia firmo vidos min tie!"

Ni ambaŭ ridis. Vere, kiam mi pensas al la lokoj, kiujn ni frekventas! Kiujn nia amikeco beligis. Ni eniris, mendis kafon, rigardis kun amuzo la brunan fluidaĵon kiun oni metis antaŭ nin.

Mi donis al li la sukeron. "Ĉu vi rimarkis tiun fraŭlinon kun kiu Mason dancis unufoje, tiun kiu portis verdan robon?"

Liaj lipoj ekmoviĝis de ekstazeto. "Belegan korpon ŝi havas, jes. Kaj kiel ŝiaj haroj kuŝis sur la nuko…" Ni sidis silente, bildigante ŝin al ni denove.

"Sed se oni volas paroli pri kruroj…"

"Nu?" mi diris, trafante liajn okulojn, ridetantajn de ĝojo. En nia rondo, oni ŝercas pri Joĉjo, ke se oni volas havi juĝanton pri kruroj…

"Ĉu vi ne vidis?"

"Multajn," mi ridetis, "sed… tiu?"

"Portis arĝentan robon, dancis ĉiam kun tiu judo en la bruna vestaro. Dio, kiom belaj ili estis!"

"Sciu, Joĉjo, estas bela trajto ĉe vi, tiel vi povas paroladi pri la belaj kruroj, kiujn vi vidas, sen la plej eta…"

"Karulo, ĉu vi ne scias, ke jen la sola afero, kiu povus instigi min mem verki poemon?!"

"Ke mi estu permesata legi ĝin," mi diris.

"Se vi estos bona knabo," li amik-incitis.

Tie ni sidadis inter malpuraj laboristoj, aŭskultante senatente ilian obscenan lingvaĵon. Envenis publikulino, mendis kafon kaj sandviĉon, manĝis kvazaŭ malsata. Kredeble ŝi ja estis. Kontraŭ ni taksiveturigisto grunte leviĝis por pago. Mi rigardis la horloĝon.

"Kvin post noktomezo."

"Bone, ni iru."

Li serĉis monon en sia veŝtpoŝeto laŭ maniero, kiun mi bone konas, maniero, dum kiu li plej bela aspektas. Mi estis jam paginta, metis la manon sur lian brakon, kune ni eliris.

"Nu, jen denove en la arkaĵo. Vi havas tempon?"

"Ĝuste tri minutojn," li respondis.

Ni staris minuton rigardante al la malseka strato, briligata de la reklamlumoj. Mi ŝtelrigardis al li. Tiom bela kaj aminda li aspektis, ke ĉiuj rememoroj pri nia amikeco kunfluis en la menson, pikvibrigante la sangon.

Subita impulso kaptis min. Mi suprenetendis mian vizaĝon al lia, premis liajn lipojn per miaj.

"Do, bonan nokton, Joĉjo, ĝis morgaŭ!" kaj mi forglitis sur la straton, tra la brilo; preter la alumetvendisto.

*

Ĉe renkonto la proksiman tagon li neniel ŝajnis ofendita. Li estis en tre gaja humoro, estis trovinta ravan poemon de Bridges, kaj vidinta survoje paron da kruroj… Niaj okuloj ridetante renkontiĝis en amika kompreno.


6. EDZIĜPROPONO

L. N. NEWELL

Aperis en Bakŝiŝ: skizoj el la vivo de egiptoj, Literatura Mondo 1938, Dua eldono Iltis 1983

La ŝipego nepercepteble proksimiĝis al la kajo. Fone, Port Said kuŝis plata, preskaŭ senkolora pro la blankega sunlumo de tagmezo. Etaj figuroj en galabijoj diskuris senombre, sen videbla ordo aŭ celo.

Jam de du tagoj la vetero ĉiam pli varmiĝis, spite la marventon. Eĉ mia familiareco kun Egiptujo en aŭgusto ne estis povinta forigi neracian esperon, ke estos malpli varme surtere. Sed, kiel ĉiam antaŭe, Port Said tuj seniluziigis min; kaj mi malgajiĝis, pensante pri la longa relveturo al Kairo.

La tempo inter la eniro de l’ ŝipo en la havenon, kaj la surteriĝo de la pasaĝeroj estas ĉiam tedega; oni sentas sin perdita inter du vivoj: oni ne plu estas unu el la pasaĝeraro, oni jam adiaŭis kvartagajn konatojn, kiuj pluiras al Hindujo; sed oni ankoraŭ ne havas la liberecon kaj amuzaĵojn de terano. Mi ekpromenis laŭ la ferdeko, esperante trovi alian perditan animon, kun kiu pasigi ĉi tiun unuhoran hadeson.

Baldaŭ mi vidis grupon bone konatan, por kiu evidente la atendo ne estis teda: s-ino Molard, la franca vidvino, Madeleno Molard, ŝia filino, kaj juna egipto, 1a fianĉo de Madeleno. Ili avide rigardis ĉiun detalon de la diskurado sur la kajo, la egipto ĉar li unuafoje en kvar jaroj revidis sian patrujon, la francinoj por ion scii pri sia nova hejmo.

Mi estis rimarkinta tiun grupeton jam en la haveno de Marsejlo. Kiam oni (aŭ, eble pli ĝuste, kiam anglo) suriras ŝipon, oni tuj observas la aliajn pasaĝerojn por vidi, kiujn oni devos eviti, kaj kiujn oni povos alparoli sen danĝero de tedado. Ĉiam (por anglo) la dua klaso estas multe pli malgranda, ol la unua. Al s-ino Molard mi tuj altiriĝis; ŝi estis parizanino, kun la spriteco, energiaj opinioj kaj inteligenteco de siaj samurbanoj. Ŝi havis, supozeble, kvindek jarojn, kaj ŝiaj haroj estis jam grizaj; sed ŝi estis konservinta sian firman karnon, ŝiaj mamoj ankoraŭ ne platiĝis, kaj ŝi havis rondajn brakojn, kiujn oni preskaŭ povus nomi belaj. Ŝiaj grandaj okuloj estis palgrizaj, rapidaj kaj komprenemaj. Mia restado ĉe la parizaj esperantistoj instruis al mi aprezi la francan spiriton; kaj spite la oftajn provincanecon kaj obstinon de la franca menso, mi sentis la bezonon, ofte min trempi en 1a franca animo, tiu kuraĝa, realista acido kiu ĉion provas. Mi do kaptis la okazon por alparoli s-inon Molard kiam mi trovis min apud ŝi ĉe la manĝotablo, kaj ŝi varme respondis, precipe tial ke ni estis sur angla ŝipo, kaj mi estis preskaŭ la sola persono kiu parolis la francan lingvon.

Ŝi havis ne tre precizajn, sed vastajn konojn, kaj ĉion priparolis kun refreŝiga skeptikeco. Kiel decas al bone edukita francino de ŝia aĝo, ŝi estis ateisto, pacifisto dum oni ne atakas Francujon, kaj politike radikala, preskaŭ socialista. Kaj, ankaŭ kiel decas al francino de ŝia aĝo, ŝi parolis tre multe, en tre klara, bonstila franca lingvo; niaj konversacioj estis por mi granda plezuro.

Mi malpli ofte vidis Madelenon; tiutempe ŝi kompreneble tre okupiĝis pri sia fianĉo. Ŝi estis delikate formita, kun nigraj haroj, brunaj okuloj kaj tre pala haŭto. Ŝia korpo estis gracila, sed tro maldika, kaj ŝi estis tre platbrusta: ŝi portis okulvitrojn. Ŝi tiam havis proksimume dek-naŭ jarojn, kaj tre romantike amis sian egipton.

Ĉi tiu nomiĝis Muhammad Abd er-Rahman, sed Madeleno kaj ŝia patrino ĉiam nomis lin Moaméd, kun tiu franca provinceco, kiu ĉiam misprononcas fremdajn nomojn, kaj firme kredas, ke la vera nomo de la itala pentristo estas Le Corrège, kaj nur malkleraj italoj nomas lin Correggio. Muhammad estis bela junulo, dudek-kvarjara, alta, gracila, kun la larĝaj malgrasaj ŝultroj de egipto, kiujn akcentis la tajlora stilo de la Latina Kvartalo. Li tre franciĝis en Parizo, kaj oni povus kredi lin marsejlano. Mi ĝuste divenis lian historion; cetere, tia historio estas ne malofta ĉe parizaj studentoj, sed kutime finiĝas en pli frua stadio. Studento pri juro aŭ medicino loĝas en Parizo ĉe franca familio, kiu devas akcepti pensione gaston por streĉi siajn enspezojn ĝis la fino de la monato. En la familio estas filino: parizanino, kiun la egiptoj imagas al si la fonto de ĉia volupta plezuro, kaj por kiu multaj interŝanĝus eĉ la huriojn de paradizo. Ili ekamas unu la alian; fianĉiĝas; post la studjaroj, la studento (egipta aŭ alia) reiras hejmen, por sciigi sian familion pri la edziĝo – kaj tie la afero finiĝas. Ke en tiu ĉi kazo ĝi iris ĝis la fino, tion mi atribuis al la forta karaktero de s-ino Molard.

Kiam mi rigardis Muhammad-on, kaj notis denove lian agrablan brunan vizaĝon, kun belegaj nigraj okuloj, blankegaj dentoj kaj iom mallonga mentono, mi recertiĝis, ke nur la subtila insistado de Henrikino Molard povus doni al li la kuraĝon, prezenti fremdan, nemahometanan fianĉinon al siaj gepatroj. Certe, Madeleno ne havas sufiĉan forton por tio, kaj estus facile permesinta al sia kavaliro forkuri. Madeleno estis inteligenta; nure, ŝia patrino monopolis la energion de la familio.

Mi aliris al ili apud la pavezo, kaj salutis s-inon Molard arablingve por ŝin inciteti: ŝi neniam volis lerni tiun lingvon, eĉ por kunvivado kun egipta familio, kaj post kvarjara restado en Egiptujo ŝi ankoraŭ parolis nur tri vortojn, kun fortega franca akcento. Ĉu mi ne diris, ke ŝi estas vera francino?

"Said’ah, ja sit! Inti mabsuta delŭa’ti? Saluton, O virino, ĉu vi estas nun kontenta?"

"Se tio volas diri, ke mi ĝojos foriri de la ŝipo, mi jam ne estas certa. Sur la maro oni ĉiam povis esperi ŝtormon kun malvarma pluvo, sed tie ĉi eĉ glaso da biero vaporiĝus inter tablo kaj buŝo. Vi ne povas imagi al vi, s-ro Mansell, kiom mi sopiras al la koto kaj pluvo de Parizo. Mi eĉ ŝatus vane atendi malplenan aŭtobuson AI bis, dum la gutoj ruliĝas de kolumo al kalsono."

"Sed, mamam," diris Madeleno, "ĉu vi ne memoras viajn blasfemojn pri la malvarma kaj malseka vetero? Vi ĉiam diris, ke vi preferus iri inferen, ol sidi sur malsekaj nuboj en la ĉielo?"

"Opinioj, preferoj – ili estas nur geografiaj demandoj. Cetere, ne estas dece, ke filino malkaŝu la nekonsekvencecon de sia patrino."

"Vi trovos la egiptajn domojn tre malvarmaj," interrompis Muhammad. "Multaj havas tre dikajn murojn, kaj la fenestroj estas ĉiam fermataj dum la varma parto de la tago."

Sencele, mi demandis al mi, kiel li diris "egiptaj domoj" , anstataŭ "mia – aŭ: nia – domo". Mi supozis, ke li ne kuraĝis averti la familion, ke li revenos kun estonta edzino; kaj antaŭtimante malpacojn, li ne volis turni siajn pensojn al sia hejmo eĉ en tia banala frazo. La timema menso scias sin protekti de la turmentaj aludoj.

Je tiu momento mi vidis la portistojn grimpantaj sur la ŝipon, kaj mi adiaŭis miajn kunulojn, promesante retrovi ilin sur la vagonaro ironta al Kairo. Mi ne proponis helpon, ĉar Muhammad ja kapablis pli efike kaj malpli kare laborigi egiptan portiston, ol mi.

Post la polva lukto de la doganejo, mi iris kun malsekaj vestoj al la vagonaro, kaj facile retrovis miajn amikojn, kiuj, dank’ al la arablingvaj malbenoj de Muhammed, estis liberiĝintaj pli frue ol mi. S-ino Molard kaj Madeleno sentis varmegaj, kaj ŝvitis, sed kiam la vagonaro ekiris, ili rapide reviviĝis por vidi la novan, misteran landon.

Por tiu, kiu devos vivi longe en Egiptujo, ne estas bone eniri la landon tra Port Said. Pli bona estas Aleksandrio; de tie oni laŭiras la Nilan valon, kaj ĉie vidas verdegajn kampojn, gracie altajn palmojn, bubalojn, vilaĝojn romantikajn kaj sufiĉe malproksimajn por ke oni ne vidu la malriĉecon de la enloĝantoj; mallonge, de tiu relvojo oni vidas nur tion, kion montras la turistaj poŝtkartoj.

Sed irante de Port Said, oni devas trapasi dezerton; senfinan, senkoloran, senvivan; oni ne vidas eĉ unu karavanon kun kameloj kaj tintantaj sonoriloj. Sed oni vidas kelkajn urbojn de proksime, el kiuj la plej granda estas Zagazig. Mi konfesas, ke mi neniam vidis Zagazig-on krom de kupea fenestro; eble ĝi estas agrabla urbo. Sed vidate de vagonaro, ĝi estas timiga: kunpremiĝantaj domoj el kotbrikoj, ĉio griza, fenestroj ofte senvitraj, apenaŭ unu palmo por variigi la monotonecon. Kaj muŝaro eniras la vagonon, egiptaj muŝoj, kiuj ne kutimas esti forpelataj, kaj tute simple rifuzas foriri de oniaj buŝo kaj okuloj. Eble sur la perono oni vidas la bebon de malriĉulino, kun dekoj da muŝoj algluitaj al ĝiaj okuloj, kiun nek la patrino, nek la infano pensas forviŝi. Kaj oni estas surdigata de la kriegoj de portistoj, limonadvendistoj, knaboj, kiuj ŝajne utilas por nenio krom pliintensigi la bruon. Oni preskaŭ svenas en la senaera stacidomo, kaj oni subite konstatas, ke oni estas en tre, tre fremda lando, el kies lingvo oni komprenas eĉ ne unu vorton, kaj oni sentas sin senpova kaj tre vundebla antaŭ ĉiu eventuale danĝera konato. En tiu momento, oni sin demandas, ĉu valoras vojaĝi, kiam oni povus trankvile resti hejme.

Jen la unua impreso; tute falsa, aŭ pli ĝuste, tre unuflanka: Egiptujo estas vere bela kaj gastama lando, kie ekzilitoj kredeble povas vivi pli feliĉe, ol en tre multaj aliaj landoj. Sed kiel tion povas scii la noveveninto? Kiel li povas scii, ke li baldaŭ ekamos la landon, kaj ĝin forlasinte, ĉiam sopiros reveni? Li konscias nur varmon, kaj muŝojn, kaj polvon kaj nekompreneblajn frazojn, kaj lia koro peziĝas.

Mi observis la francinojn, kaj povis vidi la kutiman efikon de tiu veturo; mi bone komprenis la sperton, ĝin trapasinte mem antaŭ kelkaj jaroj. Muhammad evidente ne komprenis tion, kion ili sentis; por li ĝi estis lando konata, hejmlando – kaj kiu konscias la bonaĵojn kaj malbonaĵojn de sia propra lando, aŭ ties efikon sur la fremdulo?

Mi provis forigi la malgajon, parolante pri la belaj grandaj butikoj de Kairo, kie oni povas aĉeti parizajn robojn; pri la ŝikeco de la urbaninoj; pri la parkoj, kaj la belaj pejzaĝoj apud Nilo. Tiu gvidista parolado ne multe feliĉigis ilin, sed almenaŭ ĝi fortiris ilian atenton de la terura dezerto ĉiam forradanta preter la kupea fenestro.

Post unu-du horoj la suno subiris, kun ĉiuj koloroj nekredeblaj de la turista poŝtkarto, la giganta egipta luno arĝentis, kaj la aero malvarmetiĝis. Baldaŭ ni komencis trairi kampojn, kaj povis vidi la lumetojn briletantajn en la kabanoj de la vilaĝoj. Tio estis por la ekzilitoj la plej bona medikamento: la mondo aspektis al ili pli familiara kaj pli komforta: ili komencis reordigi siajn harojn kaj forventumi la polvon de siaj vestoj. Madeleno reruĝigis siajn lipojn.

Mi adiaŭis ilin en la stacidomo de Kairo, sed zorgis havigi al mi ilian adreson, kaj ankaŭ la permeson de Muhammad, ke mi vizitu ilin. Mi sciis, ke ili konas neniun krom Muhammad, ke ĉi ties familio parolas nur la araban lingvon, kaj ke la francinoj urĝe bezonos paroli kun iu ajn eŭropano post kelkaj tagoj. Eĉ se oni estas feliĉa kun fremduloj, oni nepre devas paroli kelkfoje kun samlandanoj; kaj por ili, meze de egiptoj, franceparolanta anglo estis samlandano.

Revidante miajn amikojn, preparante mian laboron por la estontaj monatoj, mi forgesis ilin dum kelka tempo; sed post unu semajno, mi trovis min libera unu posttagmezon, kaj decidis utiligi la permeson de Muhammad. Mi serĉis ilian adreson en mia notlibreto, kaj rimarkis, ke la domo situas en la plej malnova parto de la urbo, tio estas, la malplej eŭropaneca. Tio jam maltrankviligis min, ĉar eĉ tiu, kiu konas kaj amas Egiptujon, se li estas eŭropano ne povas feliĉe vivi en tiuj mallarĝaj, dense enloĝataj kvartaloj. Mi ektimis, ke mi trovos ilin sufiĉe malgajaj, sed la realo superis mian supozon.

Mi paŝis zorge tra la senaeraj, senpavimaj stratetoj. Ĉiuflanke troviĝis butiketoj, sur kiuj sidis turke vendistoj, fumantaj senfinajn cigaredojn. De tempo al tempo mi devis paŝi en pordotruon por ne esti renversita de la korbegoj portataj de trotanta azeno aŭ kamelo. Mi preterpasis multajn moskeojn, pli bone zorgatajn ol la domoj, kun la plej delikataj arabaj desegnoj ĉizitaj sur siaj muroj.

Ju pli mi proksimiĝis al la domo de Muhammad, des pli mallarĝaj iĝis la stratoj, kaj des pli ofenda estis la odoro de la rubo ĵetita sur la vojon. La domoj havis kvar-kvin etaĝojn, kaj oni vidis la sunlumon alte superkape; sur la strato oni marŝis en eterna ombro.

La domo estis granda, kvaretaĝa kiel la aliaj; konstruita el brikoj kun stuko, sur kiu oni reprezentis brikojn per kradlinioj kaj la nigrajn kaj blankajn ŝtonojn de araba arkaĵo. Demandinte, mi trovis la apartamenton sur la dua etaĝo; la ŝtuparo kiun mi supreniris estis delonge nelavita, kaj multaj ŝtupoj estis rompitaj.

Mi frapis sur la pordo du-trifoje, sen rezulto. Fine, venis kaj ĝin malfermis dek centimetrojn juna knabo, en galabijo malpura; li rigardis min senesprime kelkajn sekundojn, kaj refermis la pordon. Konante tiun kutimon, mi atendis pacience ankoraŭ kvin minutojn, kaj tiam la knabo revenis por diri, ke mi eniru. Li montrogestis min en saloneton, kaj min lasis tie. Tipa ĉambro de la meza klaso egipta: senpolura trabplanko, tre pura, kun kelkaj persaj tapiŝoj; eŭropaj seĝoj brakaj kaj senbrakaj, kaj unu kanapo, ĉiam kovritaj per blankaj tolkovriloj, falantaj en rektaj linioj; muroj farbitaj blue, kun kelkaj familiaj fotoj, kaj du-tri sentimentalaj francaj poŝtkartoj, montrantaj geamantojn, kapon ĉe kapo, kun tre idiotaj esprimoj. Sur kadroj, rozkoloraj kaj blankaj bantoj; sur tablo kaj piano, multaj etaj brodaĵoj, tute senutilaj. Tiaj ĉambroj donas al eŭropano la impreson pri ekstrema malkomforto, malgraŭ la pureco kaj la multaj mebloj.

Mi ne atendis longe. Baldaŭ eniris junulo dek-kvinjara, videble frato de Muhammad. Li salutis min angle, kaj demandis, kion mi volas. Mi klarigis, ke mi deziras vidi s-ron Muhammad aŭ la francajn sinjorinojn.

"Jes, bone. Nu, mi ne scias, ĉu ili estas tie ĉi, mi iros vidi."

Ĉi foje mi longe atendis, kaj mi baldaŭ komprenis la kialon. De malproksima ĉambro sonadis disputo kolera; mi aŭdis virajn voĉtonojn – verŝajne de Muhammad – kaj virinajn, rekoneble tiun de s-ino Molard. De Madeleno mi nenion aŭdis. En mia ĉambro estis kompleta silento, eĉ la horloĝo sur la piano ne funkciis; nure, de tempo al tempo, la pordo malfermiĝis kelkajn centimetrojn, virina nazo enŝoviĝis dum ono de sekundo, kaj tuj retiriĝis, kaj la pordo fermiĝis senbrue. La mahometanaj virinoj ja ne povas renkonti kaj alparoli la virajn vizitantojn, sed ili ne estas sen scivolemo pro tio.

Kaj mian scivolemon – ĝin mi malfacile mastris. Estas netolereble aŭskulti kverelon pri kiu oni eĉ ne scias la kaŭzon, kaj en kiun oni ue rajtas interveni. Mi krucigis kaj rekrucigis miajn krurojn; volis fumi cigaredon, sed ne kuraĝis, ĉar en la ĉambro ne estis cindrujo. Tiel daŭris duonhoron.

Subite la bruo plilaŭtiĝis. Verŝajne oni malfermis pordon. Mi klare aŭdis la voĉon de s-ino Molard:

"Monsieur Moaméd, vi estas netolerebla. Estas hontinde! Vi trompis viajn gepatrojn, vi trompis min, vi trompis mian filinon. Monsieur, vi estas fripono!"

"Ha!" mi pensis, "’Vi trompis min.’ La fianĉino ŝajne ne ludas gravan rolon."

Paŝoj aŭdiĝis ekster la pordo, kaj envenis s-ino Molard, kun fajrerantaj okuloj kaj ruĝetaj vangoj. Ŝin sekvis Madeleno, kurbe, senbrue, kun ruĝaj okuloj. Oni apenaŭ rimarkis ŝin. Kaj post kelkaj sekundoj envenis ankaŭ Muhammad, kun pardonpeto kaj forglitemo esprimataj per ĉiu linio de lia korpo kaj ĉiu gesto.

S-ino Molard ne atendis por saluti. "S-ro Mansell, ĉu vi iam aŭdis pri afero simila! Tiu ĉi sinjoro (la senfunda malestimo en tiu ce monsieur!) tiu ĉi sinjoro amuzis sin per tre gaja ludo. Imagu al vi: li ne kredis necese, ke li informu siajn gepatrojn pri nia alveno. Fianĉino tute ne kalkuliĝas kiel gravaĵo!"

Ŝi marŝis tien kaj reen leone. Ŝi pugnigis siajn manojn, kaj momente mi ektimis pro Muhammad. Nekonsekvence mi rimarkis, ke eĉ en sia kolero ŝi parolis tre korektan, senslangan francan lingvon.

"S-ro Mansell, vi havas viajn sentojn pri la honoro. Eĉ post tiu fia ago, vi ne povas imagi al vi kion li faris al ni. Sinjoro, tiu bela sinjoro jam havas edzinon!"

Uf! Jen la afero; mi ja aŭdis pri similaj okazoj. Mi ekrigardis Madelenon: ŝi sidis kun klinita kapo, sur la kanapo; ŝiaj manoj kuŝis renversitaj sur ŝiaj genuoj.

"Ĉu vi iam aŭdis similajn aferojn?" S-ino Molard sin turnis subite al Muhammad, kiu sin retiris. "Kaj vi, se vi kredas, ke vi povas fari tiajn malhonestaĵojn, se vi kredas, ke tia konduto decas al bone edukita persono, permesu al mi vin informi, sinjoro, ke vi eraras!"

Muhammad suprenlevis 1a ŝultrojn kaj ridetis, laŭ la kutimo de egiptoj, kiuj volas sin senkulpigi, kaj diris "Ma’aliŝ!"

Inter siaj mil aliaj signifoj, tiu vorto ma’aliŝ signifas ankaŭ "ĝi ne gravas" aŭ "pardonu"; sed ĝia ĉiama efiko ĉe koleraj eŭropanoj estas tute senvortigi ilin pro kolero. Tiel ĝi efikis ĉe s-ino Molard; ŝi marŝis al la fenestro, levis la brakojn, kaj sufokate diris: "Mia Dio, mia Dio, mia Dio!"

Muhammad kaptis la okazon por diri al mi "Permesu!" kaj eliris el la ĉambro. Reveninte de la fenestro, S-ino Molard ŝajnis iom trankviliĝi; la ĉeesto de Muhammad estis nur ĵetinta pluan karbon sur la fajron. Madeleno restis senmova; ŝi ŝajne ne rimarkis la foriron de Muhammad.

Iom post iom, el la vortoj de s-ino Molard, mi komprenis, kio okazis. La gepatroj de Muhammad ne sciis eĉ la tagon de lia alveno en Kairo, kaj kiam li kun la francinoj eniris la domon, ilin renkontis senkomprena silento, baldaŭ sekvata de senvorta malaprobo. La veturo tra la mallarĝaj stratoj, kaj la kreskanta malbonodoro, sufiĉe malgajigis la sinjorinojn; tia akcepto, kaj la konstato, ke eĉ ne estas por ili litoj en la domo, tute platigis ilin. Oni lasis ilin solaj en la saloneto, kaj ili pasigis du-tri malsatajn horojn, aŭskultante la kvereladon en apuda ĉambro. Mallumiĝis; oni ne alportis lampon; ili ekdormis sur seĝoj. Fine, Muhammad alportis kelkajn egiptajn manĝaĵojn kaj kafon; oni de ie trovis kelkajn lantukojn, kaj ili kuŝiĝis unu sur la kanapo, kaj la alia sur la planko. Ili estis tiom lacaj, ke ili ne povis postuli eksplikojn.

"Vi komprenas bone", daŭrigis s-ino Molard, "ke la proksiman matenon mi volis scii pri kio temas. Nu, li diris, ke liaj gepatroj baldaŭ alkutimiĝos al la afero, kaj ni devas pacienciĝi. Mi bone varmigis liajn orelojn, sed kion vi volas? Ni devis akcepti. Li montris al ni du-tri ĉambrojn de la domo, sed gvidis tiel, ke en aliajn ni ne iru. Tiam mi ne suspektis la kialon. Li denove prezentis al ni sian patron, sed tio ne multe utilis; li ne komprenis la francan lingvon, kaj mi eĉ ne povis plendi al li."

Ŝi silentis momenton, kolere revivante tiujn scenojn.

"Ni restis en tiu ĉi ĉambro preskaŭ la tutan tempon. Ni ne povis eliri la domon, ĉar ni ne konis la urbon kaj ne parolis la lingvon. Kaj ja ne temis pri promeno kun tiu honorindulo, sinjoro Muhammad! Mi diris al Madeleno, ke ŝi ne plu povas ami tiun friponon, kaj ju malpli ni vidas lin, des pli bone!"

Sin interrompis timena frapeto ĉe la pordo, kaj la plej juna frato eniris, portante pleton kun tri tasetoj da kafo kaj tri glasoj da akvo. Eĉ meze de interna milito, egipta familio ne povas forgesi siajn gastamajn devojn. S-ino Molard senpense prenis sian, kaj ankaŭ Madeleno trinketis.

"Tiel daŭris ĝis hodiaŭ matene", reparolis s-ino Molard. "Mi estis scivolinta, kial oni ne permesis al ni eniri la aliajn ĉambrojn, kaj kial oni kuris por fermi pordojn, aŭ iun foraverti, ĉiufoje kiam ni ekpaŝis en la koridoron. Ĉi matene, post demandado, li iom post iom konfesis, ke li estas tute libera por edziĝi al Madeleno, sed ke estas ia ĝenetaĵo – neniel grava! – li jam havas edzinon egiptan. Li edziĝis antaŭ ol foriri al Francujo."

Mi demandis, kiam ili intencas reiri al Parizo; evidente, ili ne plu povus konsideri edziĝon kun Muhammad.

"Al Parizo? Mi tion volus! Sed, sinjoro, mi elspezis miajn lastajn centimojn por la vojaĝo kaj la necesaj vestoj! Mi konservis sufiĉe por mia reiro, sed, kiel vi rimarkas, ni estas jam du por reiri. Se mi vidos Francujon denove, mi estos dankema!"

Mi demandis pri parencoj, amikoj, en Francujo; pri helpo flanke de la franca konsulo.

"Pardonu, sinjoro, sed ĉu mi estas almozulino? Ĉu mi akceptos helpon de homoj kiujn mi plejparte malestimas? Nu, ne! Ni devos mem eltiri nin el tiu ĉi afero. Sed mi plendos al mia konsulo, mi skribos al influaj homoj, oni faros bruon pri tiu ĉi skandalo! Jen la rezulto de tiu malsaĝaĵo, enpermesi ĉiajn barbarojn en Francujon!"

Mi provis mildigi ŝian koleron. Mi klarigis, ke Muhammad estas mahometano, kiu ja rajtas havi samtempe kvar edzinojn. Estas vere, ke la modernaj, edukitaj egiptoj tre malofte havas pli ol unu, tamen, Muhammad, laŭ sia moralkodo. faris nenion prihontindan, nenion kontraŭleĝan. Sed nenio povis mildigi ŝian indignon; cetere, mi ne tro multe insistis: la indigno estas tre bona bazo por la kuraĝo, kaj mi antaŭvidis, ke ŝi bezonos multe da kuraĝo. Tamen, mi ne menciis mian suspekton, ke ŝi mem grandparte kulpas; mi imagis, ke estis ŝi, pli ol Muhammad, kiu persvadis Madelenon al edziĝo; ke nur pro timo al ŝi Muhammad daŭrigis la aferon ĝis vojaĝo al Egiptujo, kaj ne kuraĝis konfesi la veron pli frue.

Ŝi informis min, ke ŝi intencas resti en tiu domo por ioma tempo, pagante luon de la ĉambro el sia malmulta havaĵo, kaj serĉi laboron kiel tajlorino por sinjorinoj; jam ŝia profesio en Parizo. Ŝi ne plu estis ekscitita, sed mi vidis en ŝi brulantan kuraĝon kaj decidemon, kaj mi ne plu timis pro ŝi.

Pri Madeleno mi estis sufiĉe maltrankvila. Dum nia interparolado, s-ino Molard kaj mi forgesis pri ŝi – la persono plej koncernata en la afero: fakto signifoplena. Estis io, pli grava ol la nuna ŝoko, seniluziiĝo, malfeliĉo: rigardante ŝin, mi sentis, ke la risorto en ŝi rompiĝis. Si kvazaŭ nevidebliĝis en la ombro de sia patrino: malsaneca stato por ĉia ajn fraŭlino.

Nu, mi nenion povis, krom viziti ilin de tempo al tempo, kaj diskrete flustri ion pri ili al miaj konatinoj, por ke ili mendu ĉe s-ino Molard siajn robojn. Tion ili efektive komencis fari, ĉar ŝi havis la bonan guston, la modecon de la parizanino; kaj ŝiaj roboj ne estis multkostaj.

Eĉ la parencinoj de Muhammad mendis ĉe ŝi robojn, post senfina marĉandado, ĉar ankaŭ la mahometana virino kiu neniam eliras sen vualo, scias pri la parizaj modoj, kaj nur malofte havas la okazon farigi ilin ĉe ververa pariza modistino.

Inter la Molard-oj kaj la familio de Muhammad stariĝis ia militpaŭzo; ili neniam estis amikoj, sed ili tolere traktis unuj la aliajn. Unufoje, kiam mi iris al la domo, mi trovis kun ili egiptan kuraciston, kiu, studinte la medicinon en Parizo, parolis la francan lingvon tre flue. Li estis onklo de Muhammad: viro altstatura, proksimume kvindek-kvinjara, kun grizaj haroj, maljunula voĉo, kiu tamen portis sin tre rekte. Li ĉiam surprizis min kiam li parolis: lia aspekto, kun fezo, estis la aspekto de egipto, sed la opinioj esprimataj estis la senreligiaj, skeptikaj opinioj de franco. Alian fojon mi tie renkontis egipto-judan advokaton, kies amatino aprezis la laboron de s-ino Molard; aŭ unu el tiuj virinoj, oftaj en Kairo, kiuj povus esti italaj, francaj, sirianaj, grekaj aŭ judaj, kiuj parolis la specialan francan lingvon de Kairo, kun tute speciala kaj abomeninda akcento.

Tamen, mi neniam renkontis ĉe s-ino Molard francojn; mi suspektas, ke ŝi intence evitis ilin, por eviti samtempe help-proponojn kaj kompaton.

Post kelkaj monatoj, kun la kunlaborado de Madeleno, kiu ankaŭ estis kompetenta kudristino, ŝi havis sufiĉe grandan klientaron por translokigi sin al la eŭropana kvartalo, kie la stratoj estas larĝaj kun multaj arboj, kaj kie loĝas la serĉindaj klientoj.

Ne ĉiam la aferoj marŝis bone; estis monatoj, laŭ mia scio, kiam ĉe la fino ne restis unu piastro por manĝaĵoj. Sed ili konstante rifuzis helpon, kaj dum la lastaj du-tri tagoj de la monato, kiam ili atendis la salajrotagon kiam klientoj povas pagi sian konton, ili tute simple ne invitis gastojn, kaj tute simple ne manĝis.

Mi fariĝis intima amiko al ili, kaj tre ofte iris al ilia eta apartamento por babili, kaj aŭskulti la opiniojn, juĝojn kaj memorojn de s-ino Molard. Mi ekkonis ŝian aventur-plenan vivon; instruistino, laboristino en fabrikejo, popeca faristino de mansakoj, zonoj kaj aliaj desegnaj ledaĵoj; organizantino de franca hospitalo dum la milito kaj flegistino proksime de la fronto; instruistino pri vestotranĉo; sukcesa modistino en Parizo. Kiel ofte ĉe la rakontemuloj, ŝi plurfoje ripetis la saman historion, kaj Madeleno, kiu atente aŭskultis ĉiun rakonton eĉ la dekan fojon, ofte interrompis por diri, "Sed ne, maman, vi faris tiun ekskurson dum vi estis en Compiègne en 1917; en januaro 1918 vi estis jam en Parizo", – aŭ similan korekton pri detalo. Ke Madeleno iam havis vivon propran, kun privataj interesoj, pensoj kaj aventuroj, tion mi neniam sukcesis eltrovi.

Madeleno refortiĝis grade, kaj, mi kredas, tute forgesis sian seniluziiĝon pri Muhammad. Post longa serĉado ŝi trovis laboron por iu efemera revuo; ŝi skizis desegnetojn por reklamoj. Tio iom kuraĝigis ŝin; ŝi korektis la rakontojn de sia patrino pli gaje, kaj eĉ kelkfoje eldiris rekte siajn proprajn opinietojn – ĉiam kun rigardo al la patrino ĉe la fino, kaj pardonpetema "Ĉu ne, maman?"

Sed tiu laboro ne daŭris longe; mi kredas, ke la direktoro de la revuo postulis tro intiman servon, krom la rutina desegnado; kaj Madeleno, serioza fraŭlino, estis senlabora. Ŝi longe serĉis alian okupon, sed ne trovis, kaj reiris al kudrado por la patrino. Rekompence, nelonge poste, s-ino Molard dungiĝis kiel sub-instruistino en iu franca lernejo por knabinoj: laboro malpli laciga ol kudrado, kun enspezo pli certa.

Bona afero, mi pensis; ili jam staras firme sur la piedoj. Tamen, mi ankaŭ rimarkis de tiu tempo subtilan ŝanĝon en la rilatoj inter patrino kaj filino. S-ino Molard laboris ekstere la tutan tagon; Madeleno, domestrino, restis hejme, kuiris, purigis, kudris robojn kiam tiajn oni kelkfoje mendis: ili ne gajnis sufiĉe por dungi indiĝenan serviston, kiel ĉiuj aliaj eŭropanoj. S-ino Molard parolis pli tenere al Madeleno, provis paroligi ŝin, kiel karan malfortulinon kiun oni devas kuraĝigi; indulgis ŝin. Madeleno interesiĝis tute pri sia mastrumado, ŝajnis eĉ pli dependa de sia patrino. Mi ofte havis tiutempe antaŭ miaj mensaj okuloj la bildon: Madeleno sidanta kun klinita kapo, kudrante, dum ŝia patrino diskutas pri politiko, scienco, religio, kun la viraj vizitantoj.

Kun io simila al la malespero, mi subite konstatis, nome, ke la rilato inter tiuj du virinoj ŝanĝiĝis al la rilato de edzo kaj edzino. La forta karaktero, la energio, la protektemo de 1a patrino, pliemfazis la virinan rolon de ŝia filino, samtempe neniigante ŝian esencan virinecon. Mi tremis kiam mi pensis pri tiu hejmo.

Mi deziris, ke Madeleno edziniĝu, sed kion fari? Ilia ekzisto estis tia, ke ili neniam renkontis junulojn edzigeblajn. Kion fari? Mi ne povis altiri junulojn per la haroj, kaj ordoni, ke ili edziĝu al Madeleno Molard.

Tamen, estis io; kvazaŭ malespera espero. Preskaŭ ĉiufoje, kiam mi vizitis la Molard-ojn, mi trovis d-ron Sajed, la onklon de Muhammad, jam instalita en la malgranda saloneto, parolanta facile kaj amike al la du francinoj. Li havis kvindek kvin jarojn, kaj mi ĝenerale abomenas la edziĝojn de maljunuloj kun junulinoj; aliflanke, li estis fortika, inteligenta, mense eŭropana, kaj mi pensis, ke eĉ tia mezaĝulo estas preferinda kiel kunulo por Madeleno, ol ŝia patrino. Kaj ankaŭ miaj ŝato kaj respekto al li helpis modifi mian abomenon. Mi do aprobe observis la progreson de la novaj rilatoj, kaj esperis.

La rezulta ŝoko estis tiom pli granda. Post kelkaj monatoj, mi ricevis unu matenon leteron. Ĝi tekstis jene:

Mia kara amiko.

Mi nun skribas por anonci al vi mian fianĉiniĝon al d-ro Sajed Ali, kiu estas malnova amiko komuna al vi kaj al ni. Nia edziĝo okazos post tri semajnoj, kaj estas al mi plezuro anonci ĝin al vi antaŭ ĉiu alia, por ke vi partoprenu mian feliĉon, ĉar vi ja estis nia unua amiko en Egiptujo. Mi esperas, ke vi povos ĉeesti la ceremonion, kaj mi poste sciigos vin pri la detaloj pri loko, dato, k. t. p.

Ĉiam via amikino,
Henriette Molard.

Ŝoko tio ja estis. Ĝi tute senspirigis min dum kelka tempo. Kiel mi povis esti tiel blinda? Kiel mi povis supozi, ke iu ajn rimarkos tiun mildan knabinon, kiam ĉeestas tiu fonto de energio kaj forto, ŝia patrino?

Nu, demandoj kaj supozoj neniel ŝanĝos aferojn; mia devo estis iri kiel eble plej frue por gratuli la feliĉan edziniĝontinon. Mi iris la saman vesperon, sed trovis Madelenon sola en la domo; ŝia patrino estis elirinta por anonci la novaĵon al aliaj amikoj.

Madeleno estis ŝanĝita. Ŝiaj okuloj brilis, ŝiaj vangoj estis ruĝetaj pro ekscito.

"Ĉu ne belega afero, s-no Mansell? Mi estas tiom ekscitita. Mi restis hejme ĉi vespere por daŭrigi la kudradon de la edziĝ-robo; kiel vi rimarkas, estas jam tre malmulte da tempo. Rigardu ĝin! Ĉu ne bela? Mi intencas brodi ornameton tie ĉi; ĝi estos aminda robo, kredu al mi!"

Mi iom babilis kun ŝi; ŝajnigis entuziasmon; petis, ke ŝi esprimu al la patrino miajn gratulojn; kaj foriris – resti longe kun ŝi estis ekster mia povo.

Sed dum sufiĉe longa tempo mi ne povis forgesi tiun knabinon tute ekscititan pri edziĝ-robo – de sia patrino.


7. MALJUNULO MIGRAS

Stellan ENGHOLM

Aperis ĉe Eldona Societo Esperanto en 1943, ankaŭ en La lupo sur Kapitolo, IEM 1997

Duonhoron post la kvara vekis lin la bruo de la fornoringoj, kiam la edzino surmetis la kafopoton. Post kelkaj momentoj la bruo estis sekvata de admono:

– Ellitiĝu, Nilsson! Estas tempo iri al la arbaro.

Dum ilia tridekjara kunvivo la edzino ĉiam nomis lin nur per la postnomo, en parolo kun aliaj homoj kaj en rekta alparolo.

Li ellitiĝis kaj vestis sin. Dume la voĉo de la edzino lamentadis senĉese kaj kvazaŭ aŭtomate. Ĉiam ŝi lamentis pri la bagateloj de la ĉiutaga vivo, de frua mateno ĝis enlitiĝo.

Tio estis por li eltenebla, kiam li ankoraŭ estis for de la hejmo la tutajn tagojn en sia ĉarpentista laboro. Pli malfacile fariĝis, kiam aĝo limigis lian agadon kaj li devis resti hejme preskaŭ ĉiam. Ankoraŭ pli turmenta fariĝis por li la vivo, kiam transloĝiĝis al ili fratino de Stina. La bofratino estis plendema kiel Stina kaj krome avarega. Stina estis iom pli ol ŝparema, sed post la alveno de la fratino ŝi fariĝis pli kaj pli simila al ŝi ankaŭ en tiu rilato.

Ĉiuj tri sidigis sin ĉe la tablo, manĝis kelkajn panpecojn sen butero kaj trinkis po du tasojn da kafo. Tiu havis palan koloron kaj gustis preskaŭ kiel varma akvo.

– Kaj nun vi ne restu sidanta tie ĉi, deklaris Stina, kiam li estis trinkanta la lastan guton el sia taso. Hodiaŭ vi devas nepre fini la hakadon, ĉar ni bezonas vin por aliaj laboroj.

Li nenion respondis al tiu admono sed levis sin, surmetis jakon kaj ĉapelon kaj prenis paketon kun kelkaj buterpanoj por la matenmanĝo. Poste li iris al la pordo sed jen turnis sin kaj iris al spegulo sur la muro kaj dum kelkaj momentoj rigardis sian vizaĝon.

– Ŝafokapo, kial vi tiel gapas antaŭ la spegulo? demandis Stina.

Sen atenti pri ŝia forpela rigardo li rigardis sin dum ankoraŭ kelkaj momentoj kaj poste sen urĝo eliris kaj direktis sin al la lignejo.

Kiam li estis ĉe la angulo de la lignejo, li momente rigardis returne. La du virinoj ankoraŭ estis interne. Li preterpasis la angulon kaj eniris. Ĉe la muro staris malnova, granda kesto. Li iris al ĝi, levis la kovrilon kaj elprenis mezgrandan lignobendan korbon. Ĝi estis grizpentrita, sed ĝi estis markita de longa uzado, kaj en kelkaj lokoj la farbo estis foruzita.

Kun la korbo en la mano li tuj eliris, sen kunpreni hakilon kaj segilon. Tra barilpordo malantaŭ la lignejo li eliris el sia bieneto kaj komencis sekvi arbaran vojeton.

Post nemultaj paŝoj li haltis, turnis sin kaj restis staranta inter la arboj, rigardante la bieneton.

La kampoj kuŝis freŝverdaj kaj prosperaj en la matena sunlumo. Li rigardis ilin kaj balancis la kapon. Kiom li tie laboris! Estis virga kaj malfekunda tero, kiam li antaŭ tridek jaroj komencis kulturi. Dika kaj preskaŭ metroalta ŝtonbarilo ĉirkaŭ la bieneto atestis pri liaj klopodoj post la fino de la ordinaraj laborhoroj. Ankaŭ Stina laboris, laboregis. Tiam ili estis feliĉaj.

Kaj meze inter la kampetoj kuŝis lia domo, kiu similas al neniu alia en la tuta regiono. Ĝi tute similas al tiuj domoj, kiujn li en sia junaĝo vidis kaj mem konstruis en Usono. Bela ĝi ŝajnis al li, kiam ĝi estis preta, kaj bela ĝi ankoraŭ ŝajnas.

Apud la domo estas la ĝardeno, enkadrita de heĝo kun grosoj, riboj, rozoj kaj diversaj aliaj floroj, kaj super ĉio etendas sin la florplenaj kronoj de la pomarboj. Multe da penado li havis ankaŭ tie sed ankaŭ multe da ĝojo.

Li amas la hejmon, kiun li per propraj manoj kreis, kaj li vivus feliĉe tie, se ne estus tiuj du virinoj, kiuj estas frenezaj pro avaro kaj lamentemo. Turmenti lin kaj gardi monon estas ilia sola gajo. Kaj li ne povas defendi sin. Atakis lin maljunaĝo, tremetas la kapo, tremetas la manoj, forto mankas.

Larmoj komencis gliti malsupren sur liaj vangoj, sed kiam li rimarkis tion, li tuj viŝis la okulojn per la dorsoflanko de la mano kaj daŭrigis sian iradon.

Kun sia korbo en la mano li sekvis la vojeton dum kelka tempo kaj poste iris laŭ diversaj aliaj arbaraj vojetoj. Rapide li ne marŝis, sed ankaŭ ne malrapide. Iam li estis bonega iranto, kaj la piedoj kaj kruroj ankoraŭ funkciis sufiĉe bone.

Estis bela mateno kun klara ĉielo kaj varma sunlumo. La aero estis plena de odoro de betulfolioj, arbopingloj kaj floroj, kaj la arbaro resonis de birdovoĉoj.

Unue li ne atentis pri tio; sed iom post iom li rimarkis la triladon de la birdoj, flaris la odorojn, sentis la varmeton karesi la haŭton. Li levis la kapon, rektigis la korpon, kaj lia vizaĝo iom heliĝis. La paŝoj fariĝis pli facilaj, la iro pli rapida.

– Estas agrable libere promeni! li murmuris kun kluka sono, kiu iom similis al rido.

Post kelktempa zigzaga irado sur arbaraj vojetoj li atingis ŝoseon. Li rigardis la horloĝon. Estis duonhoro post la kvina. Poste li atente rigardis al ĉiuj flankoj kaj tuj komencis iri suden per firmaj paŝoj.

Denove sonis la kluka nelaŭta rido kaj li murmuris en maljunaĝa maniero:

– Nun ni vidos, ĉu la afero sukcesas. Eble mi fine trompis la kanajlinojn!

Li kondukis sian manon al la vizaĝo, palpis la vangojn kaj la mentonon, iom glatigis kaj tordis la grizajn lipharojn. Poste li ekzamene rigardis sian jakon, la pantalonojn kaj la ŝuojn.

– Nu, mi verŝajne povas taŭgi, li murmuris. Bone, ke mi memoris razi min hieraŭ. Estas egale, kion homoj pensas, sed oni ne devas aspekti tro vagabonda.

Plejparte estas arbaro sur la flankoj de la ŝoseo, sed li preterpasas ankaŭ kelkajn bienojn. Li tamen renkontas neniun konaton kaj neniu ŝajnas rimarki lin. Kompreneble li povus ion inventi por klarigi sian fruan promenon, se iu demandus. Sed estas ankoraŭ pli agrable, se neniu scias, ke li foriras.

Post unuhora marŝado sur la ŝoseo li jam lasis malantaŭ si la najbaraĵon de sia hejmloko kaj venis al regionoj, kiujn li vizitis nur antaŭ deko da jaroj. Tie li preskaŭ neniun konas kaj neniu lin. Ĉio estas por li nova: la vojo, arboj, domoj, kampoj kaj la pejzaĝo. Li rigardas kun intereso ĉirkaŭ si kaj foje eĉ malrapidigas siajn paŝojn por pli bone rigardi kaj samtempe iom ripozi.

La marŝado donis pli rapidan movon al lia sango kaj pli da aero al liaj pulmoj. Li sentas sin gaja, libera kaj en bona marŝadhumoro.

La maljunulo ridetas. Dum dudek jaroj li ne forlasis sian hejman paroĥon, sed nun la horizonto per ĉiu paŝo fuĝas kaj ŝanĝiĝas. Estas agrable ankoraŭ unu fojon rigardi la mondon.

Li eĉ sentas en si malfortan revibron de junaĝa aventuremo.

Sufiĉe longa estas la vojo antaŭ li, longa por sepdeksesjara kadukulo. Se li nur havus iom pli da forto. Li havas najbarojn, pli ol okdekjarajn, kiuj estas fortaj kaj viglaj kiel sesdekjaruloj. Kial ĝuste li estas malbenita per tia kadukiĝo? Sed feliĉe la piedoj ne estas malbonaj, kaj certe li sukcesos. Sperto ne mankas. Pli longajn kaj malfacilajn vojaĝojn li faris ol tiun ĉi.

Kaj baldaŭ finiĝis ankaŭ la hejma ŝoseo, kiu estis negranda kaj havis malmulte da trafiko. Ĝi aliĝis al la granda ĉefŝoseo al la sudo.

Tiam kaj tiam preterveturas lin aŭtoj. Li ne ŝatas tiujn veturilojn. Grandan trafikon li iam spertis en Novjorko kaj Ĉikago, sed tiam liaj oreloj estis pli akraj ol nun kaj lia korpo estis rapidmova. Tre singarde li iras kiel eble plej ekstreme sur la dekstra flanko de la vojo. Tiel lia vido helpos al li eviti la danĝerojn, kiuj venos de antaŭe, kaj li ne estas en la vojo de la monstroj, kiuj venas de malantaŭe, kaj kiujn li eble ne ĉiam aŭdos.

Jen aperas trajno kaj brue preterpasas tute proksime. Li rimarkas, ke fervojo kuras paralele kun la ŝoseo. Por momento li sopire rigardas al la malaperanta trajno kaj suspiras.

– Se ili ne estus tiel diable avaraj kaj kaŝus sub seruro ĉiun moneron, mi estus povinta havi bileton kaj sidi en tiu trajno, mi kiel aliaj homoj, kiuj volas vojaĝi, li gruntis, kaj la vizaĝo malheliĝis. Imagu, kvin horoj sufiĉus por tiu distanco, por kiu mi nun bezonos mi ne scias kiom da tagoj.

Sed li rezignis kaj aldonis:

– Sed estas egale. Kaj estas interese ankoraŭ unu fojon migri en la mondo tute libera.

Iom post iom li komencis senti lacon kaj ankaŭ malsaton. Kiam li trovis konvenan restlokon apud la vojo kun herbo kaj kelkaj arboj li sidigis sin tie en la ombro. Li tiris el la poŝo la paketon kun la buterpanoj por la matenmanĝo, sed li ankaŭ malfermis la korbon kaj malfaldis sian poŝtranĉilon. Li ridetis kontente, kiam li vidis la enhavon de la korbo. En ĝi kuŝis granda peco da ŝinko, kelkaj kolbasoj, sufiĉe granda provizo da pano kaj kafotaso plena de butero.

Tiun tutan provizon li en la pasinta vespero ŝtelis en la provizejo, kiam ambaŭ virinoj estis ekstere por kelka tempo. Kiel eble plej lerte li kaŝis la postesignojn de sia faro, metis la manĝaĵon en sian korbon kaj kaŝis tiun en la lignejo.

– Mi tamen trompis ilin, la kanajlinojn! li murmuris kontente kaj karese rigardis la enhavon de la korbo. Dum multaj jaroj li ne havis tiom da manĝaĵo por laŭplaĉa dispono.

Tamen li fortranĉis nur etan pecon de la kolbaso kaj manĝis ĝin kun la preskaŭ senbuteraj buterpanoj.

Li kalkulis: la vojo havas ducentkvardek kilometrojn. En plej bona okazo mi iros tridek kilometrojn tage. Minimume ok tagojn mi bezonos, kaj tiom longe devas sufiĉi ankaŭ la manĝaĵo.

Liaj pensoj reiris al la hejmo. Ĉu la kanajlinoj jam malkovris lian ŝtelon? Se jes, ili tamen ne suspektas la veran interrilaton. Ili ne havis iun ajn kaŭzon iri al la lignejo, ĉar multe da ligno li enportis en la kuirejon, ili ankoraŭ ne trovas, ke la hakilo kaj la segilo restas hejme. Nur tagmeze ili komencos miri kaj demandi sin, kial li ne venas hejmen por manĝi. Sed nur kelkajn horojn poste ili fariĝos vere maltrankvilaj, iros al la arbaro por serĉi lin, kaj nur vespere ili eltrovos, ke li forkuris. Sed kien, ili tute ne povos diveni, kaj ili ne trovos lin. Kaj se ili fariĝos vere konsternitaj kaj maltrankvilaj, tio estos nur iom da deca rekompenco por ilia konduto.

Li ripozis unu horon en tiu loko. Antaŭ la foriro li tranĉis al si bastonon el betuleto.

Kiam li nun havis sekuran distancon inter si kaj la hejmo, li komencis iri pli malrapide. Li devis ŝpari la forton, iri metode. Post ĉiu dua aŭ tria kilometro li iom ripozis. Tiamaniere li ne elĉerpis la forton. Kelkajn fojojn li soifis kaj devis longe iri, antaŭ ol li trovis riveretojn kun trinkebla akvo. Ankoraŭ li ne kuraĝis peti pri akvo en la domoj ĉe la vojo.

Tagmeze li denove manĝis kaj dormis unu kaj duonan horon en arbaro apud la vojo.

Ĉirkaŭ la sesa vespere li komencis senti sin tre laca. Sed samtempe li estis kontenta kaj iom fiera. Li sukcesis iri proksimume tridek kilometrojn kaj plenumis la taskon de la unua tago.

Li haltis, manĝis kaj komencis demandi sin, kiel li pasigu la nokton. Dume kaptis lin nekontraŭstarebla kafosoifo. La hejma kafo ne meritis la nomon, sed tamen ĝi donis ian stimulon, kies foresto forte sentiĝis post tagolonga abstino. Li rigardis en sian monujon. Troviĝis tie kelkaj kupraj moneroj kaj kelkaj negrandaj arĝentaj. Tason da kafo li povas permesi al si.

Li daŭrigis kaj post malmultaj paŝoj venis al malgranda bieneta domo, kiu ŝajnis invita. Tie li eniris, kaj kafon li ricevis post iom da atendo, bonegan kafon, kian li dum longa tempo ne trinkis. Pagon ili ne volis havi, sed li obstine insistis, ĝis ili konsentis akcepti kelkajn oerojn. Ili ankaŭ volis regali lin per manĝaĵo, sed li rifuzis.

Kelkajn stultajn demandojn ili faris pri li, pri lia vojaĝo kaj liaj ceteraj cirkonstancoj, sed li respondis mallonge kaj ne pli ol konvene. Kiam li diris, ke li estas survoje al Stokholmo por viziti filon, ili ege miris. Li klarigis, ke li multe vagadis en sia junaĝo, kaj ke li ankoraŭ unu fojon volas fari vojaĝon per propraj piedoj.

Li ankaŭ ricevis permeson tranokti en la fojnejo de ilia ĉevalstalo. Kvankam estis frue en la vespero, li tuj iris tien, ĉar li estis laca kaj volis daŭrigi frue en la venonta mateno.

Malgraŭ la laco li ne baldaŭ endormiĝis. Doloris en la kruroj kaj preskaŭ en la tuta korpo pro la troa kaj nekutima moviĝo dum la tago. Sur la piedoj estis vezikoj kaj frotvundoj kiuj brule doloris, kiam io tuŝis ilin. Lia cerbo estis maltrankvila de ĉiuj bildoj, kiuj dum la tago preterpasis liajn okulojn.

Ruĝa lumo de la subiranta suno envenis strie tra la fendoj inter la murtabuloj. Kiam tiuj strioj malaperis, restis hela krepusko en la fojnejo, kaj venis granda silento kaj trankvilo, foje rompita de preterpasanta aŭto. Trankviliĝis ankaŭ liaj doloroj, kaj la bildoj de la tago ĉesis peli unu la alian en la cerbo.

Tamen li ne endormiĝis. Subite li konsciiĝis pri la stranga en tio, ke li, kaduka maljunulo, kuŝas en fojnejo en tute fremda loko, kie neniu konas lin, kaj kie li neniun konas. Sed en tia situacio li multfoje troviĝis en sia junaĝo, kaj li ne longe atentis pri tio. Eble estas iom kurioze nun, kiam li estas maljuna, sed li ja estas survoje al sia filo.

Kaj li pensis pri sia hejmo. Kiel vizio brulis en lia interno la memorbildo, kiun ĝi postlasis, kiam li foriris en la mateno. Li pensis pri sia laborado en tiu loko. Li pensis pri la filino, kiu fariĝis fiera kaj koketa kaj neniam volis labori sed fine kaptis junulon per siaj junulinaj artaĵoj, edziniĝis kaj transloĝiĝis al alia provinco. Paco estu kun ŝi! Kelkajn fojojn ŝi vizitis la hejmon, sed neniom da ĝojo donis al li tio.

Alia estis la memoro pri la filo. Jam kiam li ankoraŭ ŝanceliĝis sur siaj malfortaj piedoj, li estis kune kun la patro sur la kampoj, en la arbaro, en la lignejo. Tre laborema ankaŭ li ne estis, sed li ja tiam estis nur knabo. Tamen li estis bona filo, lia sola konsolo, kiam la edzino komencis fariĝi lamentema kaj teda. Kiam li estis dekokjara li foriris. Poste li tamen almenaŭ unu fojon en la jaro vizitis la hejmon kaj tiam estis festo por la patra koro. Sed dum la lastaj du jaroj li ne estis hejme. Li ne ofte skribis al la patro, unu fojon aŭ du en ĉiu jaro. Li ne ŝatis uzi plumon.

En la lasta jaro, kiam la virinoj fariĝis por li tro turmentaj, li skribis tri fojojn al la filo, priskribis sian situacion kaj petis lin veni hejmen por helpi. La unuan leteron kaptis la virinoj antaŭ la forsendo. Kelkaj senespere maldolĉaj tagoj sekvis post tio. Poste li kondutis pli singarde kaj sukcesis sekrete poŝti leteron kun ankoraŭ pli insista peto. Ĉar respondo ne venis, li sendis ankaŭ duan. Sed vane li atendis la filon. Eble perdiĝis la leteroj. Antaŭ unu semajno venis letero de li, skribita kaj por la patro kaj por la patrino, sed en tiu estis neniu mencio pri la peto de la patro. Tiam li ekhavis la penson, ke li mem iru al la filo.

*

Koko vekis lin frue en la mateno. Li pensis, ke estas tempo foriri, por ke li povu fari siajn tridek kilometrojn ankaŭ hodiaŭ. Tamen li ankoraŭ longe restis kuŝanta en duondormo. Liaj kruroj estis rigidaj kaj laco katenis lin. Je la sesa li venis el la fojnejo por daŭrigi, sed la bonaj homoj vokis lin kaj regalis per kafo kaj multe da bona kafopano.

Kaj jen li denove troviĝas sur la vojo, kun freŝa betula bastono en unu mano kaj sia griza manĝaĵkorbo en la alia. Sed nun li pli malrapide marŝas ol en la unua mateno. La koksoj doloras, la kruroj preskaŭ rifuzas funkcii pro rigido, la difektoj de la piedoj ne reboniĝis. Post kelka tempo la rigido cedas, sed tiel kiel en la unua tago li ne plu povas iri.

Kaj nun venis vico da tagoj, kiujn li baldaŭ ne povas diferencigi unu de la alia, estas nur unu senĉesa kaj obstina irado kaj sintrenado antaŭen. Li iras siajn du, tri kilometrojn, ripozas iomete, daŭrigas, manĝas, kiam venas la horoj, kiam li hejme manĝis, trinkas el la riveretoj aŭ petas akvon en la domoj apud la vojo, foje aĉetas tason da kafo, dormas en fojnejoj.

Dume vagas ankaŭ liaj pensoj, tra pli ol sep pasintaj jardekoj en la hejmlando kaj en malproksima okcidento. Tiam foje okazas, ke li tute forgesas la kaŭzon kaj celon de sia irado kaj dum horoj estas for en siaj memoroj. Sed jen li vekiĝas el siaj pensoj, rigardas kun miro la fremdan pejzaĝon ĉirkaŭ si kaj demandas sin, kial li tie ĉi iras. Poste li rekonsciiĝas, memoras la virinojn kaj la filon.

Je la fino de la kvara tago li sentis sin tre elĉerpita, kaj li komencis timi, ke homoj malhelpos lian pluan iradon, se ili rimarkos lian malforton. Tial li ne kuraĝis peti pri tranoktejo sed serĉis dormlokon en la arbaro. Estis bona vetero, sed tamen li post kelkaj horoj komencis tremi pro malvarmo. Timante ke li povos malsaniĝi, li levis sin kaj kun interrompo de kelkaj mallongaj paŭzoj iradis dum la resto de la nokto. En la mateno li ne kapablis plu, kaj kiam varmo revenis, li serĉis trankvilan ripozlokon iom for de la vojo kaj dormis tie grandan parton de la tago.

En la vespero li daŭrigis. Sed ankoraŭ pli pene kaj malrapide li iris. Li ne plu rigardis la pejzaĝon ĉirkaŭ si, liaj lacaj, vualitaj okuloj estis direktitaj al la tero aŭ rekte antaŭen. Nur kiam li venis al vojmontriloj, li levis ilin kaj legis nomojn kaj ciferojn por distancoj.

En la sekvanta mateno li manĝis la lastajn pecojn de sia manĝoprovizo. Ankaŭ tiun tagon li dormis en la arbaro.

Kiam li daŭrigis en la vespero, li venis al vasta, senarbara ebeno. Liaj pensoj komencis konfuziĝi, lia konscio malheliĝis. Li vagas sur prerio. Subite li memoras – li venis por elekti por si teron por bieno. Senkoste li ricevos ĝin, kaj estas fabele fekunda tero, kia nenie ekzistas en la malnova lando. Li ĝojas pro la bona ŝanco, sed tamen li hezitas, io retenas lin. La prerio estas tiel timige vasta kaj ebena, mankas arbaroj, mankas lagoj, mankas la bluaj montoj de lia hejmregiono. Ne, tie ĉi li ne volas havi bienon eĉ senkoste, en alia regiono kuŝos lia hejmo.

Lia konscio funkcias kvazaŭ li troviĝus en febra sonĝo. Post la irado sur la prerio li revenas al la realo kaj memoras. ke li estas survoje al sia filo en Stokholmo. Li provas per sia tuta volo teni tiun penson, sed baldaŭ ĝi iel malaperas, kaj li denove vagas sur la senfina, timiga prerio.

Ĉirkaŭ la kvara matene, kiam la suno komencis bele brili, li denove klare ekkonsciis kaj pri si mem kaj pri sia irado, kaj samtempe li falis pro elĉerpiĝo. Li trenis sin kelkajn metrojn for de la vojo al loko kun kelkaj malgrandaj arboj sur peco de nekulturita tero. Duonkonscie li deprenis siajn ŝuojn, kiel li ĉiam faris je pli longa paŭzo, por ripozigi la piedojn. La jakon li deprenis kaj metis ĝin kiel kovrilon sur la supran parton de la korpo, kaj la kapon li kovris per sia ĉapelo.

Kiam li vekiĝis post kelkaj horoj, la jako kaj la ŝuoj estis for. Aŭ iu vaganto ŝtelis ilin, aŭ iu pro stulta ŝercemo ie kaŝis ilin. La maljunulo longe serĉis, sed kiam la serĉado restis vana, li sidigis sin sur la teron. Aŭtomate li malfermis sian korbon por manĝi peceton. Trovante ĝin malplena li memoris, ke la provizo elĉerpiĝis jam hieraŭ.

Li restis sidanta, ĉagrenita kaj senforta. Fine li deprenis siajn ŝtrumpojn, kiuj cetere jam estis tute ĉifonaj, kaj metis lin en la korbon. Poste li levis sin kaj daŭrigis sian iradon.

Stranga aspektis la senjaka, nudpieda figuro, kiu ŝanceliĝe sed obstine trenis sin antaŭen plej ekstere ĉe la dekstra rando de la vojo, kun sia korbo en unu mano kaj la betulbastono en la alia. La kapo tremis, li rigardis antaŭ si kvazaŭ nenion vidante. Lia vizaĝo havis esprimon de grandega laco kaj aspektis samtempe preskaŭ timiga pro nezorgado, malpura kaj kun longaj barbostoploj. Kiam infanoj vidis lin, ili terurite kuris for de li, kaj plenkreskaj homoj kun miro kaj interna ektremo rigardis la maljunulon.

Ĉirkaŭ la deka horo subite haltigis lin voko.

– Hola, Nilsson, atendu, atendu, kriis voĉo malantaŭ li. Venis al li nekonata persono, kiu salutis kaj demandis, ĉu li estas Johano Nilsson.

La maljunulo respondis angle, ke li estas tiu persono, kaj krome li diris kelkajn aliajn konfuzitajn frazojn en la sama lingvo.

– Kien vi volas iri? demandis la viro.

La maljunulo ŝajnis kvazaŭ vekigi, suspiris kaj ĝenite rigardis la homon antaŭ si.

– Pardonu, mi iris en pensoj, kaj ŝajnis al mi, ke mi estis en alia lando, li diris malforte. – Mi estas tiel laca, ke mi kvazaŭ sonĝis, kvankam mi ne dormis, li aldonis klarige.

– Sed kien vi volas iri?

– Mi estas survoje al Stokholmo, al mia filo.

– Certe vi estas tro laca kaj malforta kaj tro malbone ekipita por nun daŭrigi tien, diris la viro. Eble vi ankaŭ estas malsana.

– Jes, mi estas en malbona situacio, murmuris la maljunulo, eĉ ŝuojn mi nun ne havas. Tamen mi devas daŭrigi, spite al ĉio.

– Tio vi tamen ne povas, vi ne povas iri ankoraŭ cent kilometrojn en tia stato. Oni petis min serĉi vin kaj akompani vin al via hejmo. Kompreneble ni iros ne piede sed per fervojo. Sed unue vi bezonas iom da manĝajo kaj alia prizorgo. Venu! Vi bezonas iri nur duonan kilometron. Sed se vi estas tro malforta mi venigos aŭton.

La maljunulo komencis tremi en la tuta korpo, kaj li ŝajnis frapita de teruro.

– Ne prenu min hejmen, ne devigu min iri hejmen! li petis plorante. Tiuj virinoj turmentus min ĝis freneziĝo. Lasu min iri, mi volas iri al mia filo, al mia filo!

La prokuroro rigardis la mizeran figuron, komprenis, ke li ne senkaŭze tiel forkuris kaj eksentis kompaton por li. Li cerbumis dum kelkaj momentoj.

– Nu, nu. Ĉu ne estus pli bone peti vian filon veni hejmen por helpi vin?

La vizago de la maljunulo heliĝis kaj li ridetis.

– Se vi tiel povos aranĝi, mi volonte iros hejmen. Sed vi devas certe aranĝi tion, tute certe.

Kiam la maljunulo estis ricevinta necesan prizorgon, revenis al li la prokuroro.

– Mi ĵus parolis telefone kun la prokuroro en via distrikto, li diris. Via filo jam estas vokita kaj venos hejmen jam hodiaŭ aŭ morgaŭ. Sed nun vi devas unue dormi kaj morgaŭ vi povos veturi hejmen.

En la sekvanta tago la maljunulo estis regajninta tiom da forto, ke la prokuroro povis sendi lin hejmen sen akompano. Oni donis al li abundan tagmanĝon kaj ekipis lin per ŝtrumpoj, ŝuoj kaj jako. Jen li estis preta por nova irado. La prokuroro akompanis lin al la fervoja stacio, kondukis lin en kupeon, petis la konduktoron zorgi pri li, se estos bezonate, kaj elirigi lin ĉe la ĝusta stacio.

Estis malmulte da homoj, kaj li sidis sola kaj neĝenita ĉe unu el la fenestroj kaj rigardis la pejzaĝon, kiu preterglitis ekstere. Li ŝajnis observi kaj trankvile mediti, sed interne li tremis pro ĝojo kaj atendo. Post malpli ol tri horoj li atingos la hejman stacion, renkontos sian filon kaj kune kun li metos siajn piedojn sur la propran terpecon.

Rapide preterglitis kampoj, biendomoj, arboj, preĝejoj. Kvankam li estis tiel laca kaj neatenta dum la lastaj tagoj de sia irado, li jen kaj jen rekonas iun lokon. Kaj kvankam li estas plena de atendo kaj ĝojo, li sentas piketon de melankolio kiam preterglitas kaj malaperas malantaŭ li unu loko post alia laŭ la vojo de lia penado.

Finiĝas la ebeno, aperas la unuaj altaĵoj kaj nealtaj montodorsoj, la grandaj arbaroj. Estas lia regiono, lando kie li sentas sin hejme.

Jam kvaronhoron antaŭ la alveno al la hejma stacio, li prenas la korbon de la breto, metas ĝin sur la genuojn kaj premas pli firme sian bastonon. Kvin minutojn post tio li levas sin kaj iras al la pordo, kie li poste restas staranta.

Haltas la trajno, kaj li eliras. Momente li restas staranta sur la kajo kaj ĉirkaŭrigardas. Kaj jen, jen venas lia filo!

Li per rapida movo metas la korbon kaj la bastonon sur la teron apud si, lia vizaĝo ekbrilas de ĝojo kaj kun etenditaj brakoj li faras kelkajn paŝojn renkonte al la filo.

– Ho, estas vi, Eriko, estas vi! Vi ne povas kompreni, kiel mi ĝojas!

Li volas ĉirkaŭbraki la filon, sed la filo salute kaptas lian manon.

– Bonan tagon, patro! Kiel vi fartas?

– Bone, bone, nenio danĝera ĉe mi! Kaj nun, nun mi povus salti kaj danci kiel junulo.

– Nu, nu, certe estas pli saĝe resti trankvila. Atendu momenton, mi telefonos kaj mendos aŭton, post kvin minutoj ĝi venos.

– Ne! Ne faru tion! diris la patro tiel decide, ke la filo haltis. Mi tute facile povas iri piede, kaj nenio urĝas nin.

La filo rigardis lin pritakse.

– Eble vi povas. Sed estas ja stulte iri, kiam oni povas veturi.

– Kion vi diras? Stulte iri? Ne, ne, Eriko, iri per propraj piedoj estas pli bona ol ĉiu alia irmaniero. Kaj nun mi volas iri kune kun vi, kiel antaŭ multaj jaroj, kaj ni kune babilu kiel tiam.

La filo cedis, sed lia mieno montris, ke ne volonte li tion faras.

– Eble vi timas, ke mi tro malrapide iras, sed por unu fojo ankaŭ vi povas iri iom malrapide. Estos por mi tiel agrable iradi kune kun vi, kaj ni povos trankvile paroli pri la aferoj.

Ili ekiris kaj post malmultaj minutoj forlasis la stacian lokon kaj eniris sur nelarĝan arbaran veturvojon.

Estis agrable freŝe tie sub la betulaj kronoj, kaj la ombro donis ripozon al la lacaj okuloj de la maljunulo. La vojo havis iom da radosulkoj sed estis cetere ebena. Ĉar ĝi estis malmulte uzata, kreskis multloke herbo sur ĝi, kaj ĝi estis agrabla por la piedoj.

– Ĉu vi ne sentas, kiel agrable estas iri tie ĉi, diris la maljunulo kaj turnis sin al la filo. Tio estas alia afero ol la malmola kaj polva ŝoseo.

– Nu, mi supozas, ke vi spertis kia la ŝoseo estas. Estas ja malagrabla historio, ke vi tiel forkuris. Estis stulte farite de vi tiel malaperi sen postsignoj. Vi kaŭzis ĝenon al multaj per tio.

– Stulte, stulte? Kaj mi kaŭzis ĝenon! Ĉu tion diras vi? Nu, parte vi ja pravas! Sed kion mi estus farinta? Miaj vortoj ne havas forton plu por silentigi kaj obeigi la virinojn, kaj mi ne povis elteni vivon en tia atmosfero. Mi ja volis iri al vi por serĉi helpon, al vi, Eriko!

– Sed vi estus povinta trovi pli bonan manieron aranĝi la aferojn. Vi ja estus povinta paroli kun iu el la najbaroj.

– Nu, Eriko, eĉ kun bona najbaro kaj amiko mi ne parolas pri tiaj aferoj, ne mi. Cetere mi ja provis ankaŭ alian manieron. Tri fojojn mi skribis al vi. La unuan leteron prenis la virinoj, kaj mi havis mian punon pro ĝi. Sed poste mi sukcesis sekrete poŝti du aliajn. Ĉu vi ne ricevis ilin?

– Jes, mi ricevis ilin, respondis la filo, tirante la vortojn kaj kvazaŭ serĉante en sia memoro. Jes, vi ja skribis pri tio. Sed mi pensis, ke vi troigas, ke vi estis ekscitita, kiam vi skribis, ke la plendo ne estas proporcia al la kaŭzo. Kaj vidu, mi pensis ankaŭ tiel: Se mi nun skribos al patrino kaj admonos ŝin, ŝi fariĝas kolera kaj traktos patron ankoraŭ pli malbone tute egale ĉu lia plendo estas rajta aŭ ne. Kaj tiel mi nur plimalbonigos la situacion.

– Aha, tiel vi pensis, diris la maljunulo. Nu ja, vi ja povis pensi ankaŭ tiel. Sed ĉu mi ne ankaŭ petis vin veni hejmen? La filo kapklinis.

– Tion vi faris, certe. Sed vi ja komprenas, vi havis mem laboron, ne estas facile forlasi sian laboron por forveturi. Certe li povos iomete atendi, mi pensis. Mi veturos, tuj kiam mi povos. Jes, verdire mi intencis veturi hejmen dum somermezo. Se vi estus atendinta nur kelkajn semajnojn…

– Jes, jes, diris la maljunulo nelaŭte, ŝajne mi agis iom stulte.

Post tio li silentis kaj iris kun klinita kapo. Kaj tre malrapide li iris. Apude iris la filo kaj fumis cigaredon post cigaredo, tedita de tiom malrapida takto.

– Sed nun vi tamen povas ĝoji, patro, diris subite la filo, kiam la patro montris nenian signon de parolemo. Post tio ĉi vi vivos bone kaj trankvile hejme kaj havos neniajn malagrablaĵojn de patrino kaj onklino.

– Ĉu jes? demandis la patro kun nuanco da intereso sed nekredeme.

– Estu certa! asertis la filo. Unue ili tiel teruriĝis pro via forkuro, ke ili preskaŭ perdis la racion pro tio. Poste venis la prokuroro kaj kelkaj aliaj aŭtoritatuloj kaj tiel kondamnis kaj admonis ilin, ke ili neniam reprenos tian manieron. Fine ili ricevis dozon ankaŭ de mi.

– Bone, bone, se estos tiel, murmuris la maljunulo kaj kapklinis al la filo, ĉar mi estas tro maljuna por interŝanĝi vortojn en tia maniero.

Poste li denove iris silenta, malrapide kaj meditante:

– Vidu, patro, estis malsaĝe, ke mi ne mendis aŭton. Vidu, kiel laca vi nun estas!

Kvazaŭ ne aŭdante la rimarkigon la maljunulo iom turnis sin al la filo kaj demandis:

– Kaj kiom longe vi restos hejme?

– Nu, kiel vi komprenas, mi devas reiri kiel eble plej baldaŭ, kaj ĉar vi nun feliĉe revenis kaj ĉio estas kontentige aranĝita, mi devos veturi postmorgaŭ. Oni ne devas perdi tro multajn laborhorojn.

– Jes, mi komprenas. Sed eble vi revenos dum somermezo. Ŝajnas al mi, ke vi ion diris pri tio.

– Nu, mi ne scias. Mi ja nun faris tiun ĉi vojaĝon, pagis bileton kaj perdis labortagojn. Sed ni vidos…

– Jes, ni vidos. Sed ĉu vi ne aludis, ke mi estas laca? Ne, laca mi ne estas. Sed mi komprenas; ke tedas vin iri tiel malrapide, kaj tial mi volas akceli miajn paŝojn. Iam mi estis bonega iranto, kaj ankoraŭ mi ne estas tute kaduka.

La maljunulo rektigis sin kaj komencis paŝi tiel rapide, ke la filo baldaŭ trovis la takton tute kontentiga. Sed la vizaĝo de la maljunulo fariĝis malmola kaj li kunpremis la lipojn.

Ili ne parolis plu. Nur kiam ili estis tute proksime al la hejmo, diris la filo:

– Patro, vi ne estas kontenta pri mi!

La patro malrapidigis la paŝojn kaj turnis sin al la filo. Li konservis sian rektan teniĝon, kaj kvankam la kapo tremetis kiel antaŭe, la esprimo de la vizaĝo estis firma kaj forta.

– Ni ne adaptiĝis unu al la alia tiel, kiel mi antaŭe kredis, li diris. Sed ĉiu homo havas sian naturon, kaj mi ne rajtas juĝi vin pro tio, ke vi estas alia, ol mi imagis. Estas bone, ke vi tamen venis por serĉi vian patron.

Kiam ili atingis la korton, venis la edzino kuretante renkonte al la edzo, kaptis liajn manojn kaj flustris plorvoĉe:

– Ho, vi do tamen revenas viva kaj sana! Dankon al Dio, kiu vin protektis! Sed kiel vi povis tiel forkuri de ni sen eĉ unu vorto? Vi ne povas imagi kiel ni teruriĝis kaj maltrankvilis pro vi. Dum la tuta tempo ĝis hieraŭ ni ne dormis eĉ unu nokton kaj nur ploris.

Tuj poste venis la bofratino kaj salutis lin en la sama maniero, nur kun pli da reteniĝo.

La maljunulo nenion respondis, nur murmuris ion kio apenaŭ havis difinitan sencon.

Subite alkuris la kato kaj kun atentiga amikeco frotis sin kontraŭ liajn piedojn. La maljunulo tuj klinis sin kaj metis ĝin sur sian brakon, karesis ĝin kaj komencis babileti kun ĝi kiel kun malgranda infano.

– Nu, nu Grizulo, kiel vi nun fartas? Kion vi faris dum la tuta tempo? Jes, jes, mi lasis vin, sed tiel longan vojon vi ne povis iri, tion vi ja povas kompreni.

– Ho jes, diris la edzino. La kato estis nekonsolebla la tutan tempon. Ĝi ne volis manĝi sed nur ĉirkaŭiris kaj ĉien rigardis kaj miaŭis tute korŝire.

Interne atendis ilin tagmanĝo, kaj ili tuj sidigis sin ĉe la tablo. Estis bona kaj abunda manĝaĵo, kaj bona estis ankaŭ la kafo, kiun ili poste trinkis.

– Kaj nun vi kuŝigu vin kaj ripozu iomete, diris la edzino, kiam ili levis sin de la tablo.

– Ne, mi ne estas laca, li murmuris kaj sidigis sin sur la sofon en la kuirejo. Grizulo tuj saltis sur liajn genuojn kaj kuŝigis sin tie. La maljunulo karesis ĝin, kaj baldaŭ ĝi kontente ŝpinis kun fermitaj okuloj. Sed la maljunulo sidis kun medita mieno kaj malmulte atentis pri tio, kio estis ĉirkaŭ li. Pasis tiel kvaronhoro en plena silento.

Sed iom post iom fariĝis enue por li tiel sidadi. Li turnis sin al la edzino, kvazaŭ li estus ekmemoranta forgesitan aferon, kaj demandis:

– Ĉu ankoraŭ restas hakita ligno en la lignejo?

– Restas, asertis la edzino. Sufiĉos por ankoraŭ du, tri tagoj.

– Mi tamen iros eksteren. Mi volas iom rigardi, kiel fartas la kampoj.

Li levis sin kaj eliris, kaj la kato sekvis lin.

Li iris unue en la ĝardenon, kie la folioj de la pomfloroj nun kuŝis brunaj kaj ŝrumpintaj sur la tero. Li fleksis branĉon kaj proksimigis ĝin al siaj okuloj por esplori la fruktiĝon. Li rigardis la berarbustojn, la legombedojn kaj la florojn. Poste li sekvis la randojn de la kampoj kaj rigardis la kreskaĵojn: terpomojn, rapojn, grenon, furaĝokreskaĵojn. La tutan tempon sekvis lin la kato kiel hundo.

Fininte sian inspektadon li sidiĝis ĉe la rando de la sekalkampo. Tie li restis dum kelka tempo, rigardante ĉirkaŭ si kaj al la malproksimo. Foje li mallevis la kapon kaj ŝajnis paroli kun la kato, kiu denove kuŝis sur liaj genuoj.

Poste li levis sin kaj malrapide kaj kvazaŭ en pripensoj direktis sin al la lignejo. Li eniris tie, kaj post kelkaj minutoj eksonis batoj de hakilo.


8. LA VEKIĜO

Ferenc SZILÁGYI

Aperis en Koko krias jam, Régulo 1955

Super la domo, kie la junuloj interparolis, la atmosfero estis maltrankvila. Flugatakoj skuadis la urbon.

– Ili komencas denove. Ne gravas! Kaj kiel estis poste?

– Nu vi scias, ni estis tute junaj, preskaŭ nur buboj, tuj post la abiturienta ekzameno. Viglaj kaj ludemaj. Hundidoj sen pripensoj kaj sen respondeco. Ni promenis en la granda urbo, kiun ni ne konis, kaj kien ni alvenis la saman tagon. Subite ni eksentis la bezonon por nova societo. Mia amiko proponis, ke ni alparolu po unu knabino sur la strato, sed mi riproĉis lin pro absoluta manko de vera aventuremo. Alparoli knabinon surstrate, kia banalaĵo! Sed mi diris al li: "Nun ni vizitos familion kaj interkoniĝos kun la ĉarma filino de la domo". Mia amiko faris ŝvebajn gestojn ĉirkaŭ sia tempio kaj grimacis demande. Li diris ke mi tiel ade praktikas la idiotecon, kvazaŭ mi estus profesia idioto, idiotisto. Ni same ne konas tiun ĉi urbon, kiel Kuvajton. Mi demandis, kio estas Kuvajto. Li diris, ke ĝi estas urbo ĉe la Persa Golfo. "Vi volas fanfaroni pri via scio", mi diris, "sed vi havas malpli da fantazio ol virga pediko. Mi montros al vi, ke ni vizitos hodiaŭ familion en tiu ĉi urbo". Li rimarkis, ke mi jam havas planon, kaj iĝis pli respektema al mi. Li ne montris tion ankoraŭ; li bruis kaj insultis min laŭ la stilo de knabaĉoj, sed kun kreskanta admiro. Li argumentis, ke ni ne povas scii en kiuj familioj estas belaj knabinoj, kaj sekve la tuta afero estas stultaĵo. Sed mi insistis, ke ne gravas. Ni ja povas provi la bonŝancon kaj li ne timu: mi aranĝos la reston. Mi havas ja pli da fantazio ol abiturienta pediko. Mi efektive posedis fantazion en abundo. Mi volis uzi la recepton de la detektivromanoj kaj iri ien, kie ni rolos kiel kontrolantoj de la akvomezura instituto, kaj se ni havos bonŝancon, ni komencos agrablan interrilaton kun iu el la troveblaj virinoj. Sed pri tio mi ne parolis. Ni vetis. Mia tasko estis eniri en fremdan loĝejon kaj pasigi tie kvaronhoron kaj adiaŭi en plena amikeco. Inter la kondiĉoj estis, ke mi ne rajtas komenci ĉe la eniro per artifiko kaj diri, ke ni vetis kun mia amiko kaj tiel plu, kaj ke devas esti la unua loĝejo kiu estos la scenejo de la privetita agado. Tiel estis.

– Nu, kaj?

– Nu, kaj ni eniris telefonejon por elekti adreson. Mi elektis bonsonan nomon, arkitekton; ne estis malfacile trovi sur la urbokarto, kie estas la strato: la familio loĝis ĉe la ĉefa strato, kaj tute simple mi sonorigis sur la pordo.

– Ni nur baldaŭ povos supreniri – diris tiu, kiu aŭskultis la rakonton.

– Ni restu prefere ĉi tie. Vi vidos, ke ili revenos.

– Nu, bone. Daŭrigu do… Estas streĉa historio.

– Jen la daŭrigo:

Ĉambristino malfermis la pordon. Ŝi estis modelo de ĉarmaj kaj samtempe impertinentaj ĉambristinoj. Mia kamarado havis emon halti ĉe la enirejo kaj resti ĉe la ĉambristino. Sed mi ne cedis al liaj rigardoj. Mi estis "en bona formo". Mi demandis, ĉu fraŭlino N. estas hejme? Mia kamarado ridaĉis malice. Nun montriĝos, ke fraŭlino N. ne ekzistas. Sed mi estis certa kaj efektive mi havis bonŝancon. Fraŭlino N. ekzistis kaj eĉ jam venis el la ĉambro por akcepti nin. Ŝi demandis: "Ĉu vi jam alvenis" kaj ŝi aldonis tre afablan "koran bonvenon!"

Tiu akcepto embarasis min kaj eĉ pli mian, cetere aŭdacan kamaradon, kvankam lia kuraĝo havis iaspecan socian limon. Li estis komencanto en la fako de Casanova, sed liaj viktimoj estis ĉiam servistinoj. Li tute ne estis intelekta tipo. Ni sidis tie hezitemaj kaj timantaj. Ankaŭ mi estus preferinta esti ekstere. Ni ricevis strangan helpon de la hazardo. Nun la problemo estis, ĉu ni povos eluzi ĝin aŭ ne. Kiujn atendis la knabino? Mi estis tiel konfuzita, ke mi eĉ ne sciis, kia ŝi estas; mi ne alrigardis ŝin, nur aŭskultis la unuajn konvenciajn vortojn, kaj sub mia embaraso la melodia, juna voĉo sorbiĝis en mia konscio, kiel tre agrabla plezuro: Agrabla, sed danĝera, mi pensis. Ni estis jam en la bela salono de la familio…

– de kie oni baldaŭ elĵetis vin – diris la aŭskultanto de la rakonto. – Vi pravis, la eroplanoj revenas. Estas denove alarmo!

– Ni restu do trankvile ĉi tie. Ĉu mi daŭrigu? – Kompreneble.

– Ne estis tiel simple. Neniu elĵetis nin. Ni eksidis en la salono, kies detalojn mi ne perceptis, nur ĝian kulturan etoson; dum ni konversaciis, mi cerbumis, kiel ni povus ekscii kiuj nun ni estas. La fraŭlino komencis demandi pri siaj amikoj, Antono kaj Katerina, kaj mi diris, ke Antono fartas bone, tamen li bezonas ion da ripozo post la printempa ĉefsezono… mi time alrigardis ŝin, sed mi ne diris ion stultan… mi diris, ke Katerina malvarmumis (mi supozis, ke Katerina ne estas tiel kontraŭstara kiel Antono, kiam temas pri malvarmumoj), sed ĉiukaze ŝi jam fartas tute bone kaj ili ambaŭ kore salutas ŝin kaj ke ili jam antaŭe estis nin certigintaj, ke ni havos grandan plezuron interkoniĝante kun fraŭlino N., kion ni nun vere povas aserti. Mia amiko funkciis kiel bas-akompano kaj ĝis nun ĉio progresis bonege. Nun mi jam kuraĝis eĉ rekte alrigardi ŝin; ŝi ne povis esti pli maljuna ol 23-jara kaj verŝajne ne pli juna ol 19. Ŝia varma, agrabla, ne elstare bela vizaĝo kaj ŝia mallaŭta, bela kaj kultura voĉo vekis unue la sentojn kaj ne tuj la sensojn. Ŝi estis unu el tiuj virinoj, kiuj vere uzas siajn okulojn kiel fenestrojn de la animo. Ŝi gajnis de momento al momento pli kaj pli da simpatio. En la rulfajro de la demandoj mi ne havis tempon por ekhonti kaj pensi pri nia stulta ŝerco. Mi eĉ sentis ekscitan plezuron: jen estis ekvacio kun multaj nekonatoj, kaj jen ili komencis malpliiĝi. Ni proksimiĝis al la kompleta solvo. Jes, tio venis. Ĝi venis tiel, ke ŝi subite kaj bonhumore diris ion, per kio ŝi rigidigis la rideton sur nia vizaĝo. Nia sango haltis en niaj vejnoj: "Mi tute forgesas" ŝi diris "ke ni estas esperantistoj! Kial ni ne parolas Esperante?" Tie sidis mia kamarado, subite paliĝinta, kaj tie sidis mi, atendanta la finon de la mondo. (Aŭskultu, nova signalo… Ili baldaŭ denove estos ĉi tie! Ne gravas, mi daŭrigas). Mi ne havis intereson pri Esperanto; eĉ malpli mia kamarado. Li havis tute aliajn ideojn ol la interfratiĝo de la homoj. Li estis forta ŝovinisto kaj poste li iĝis konvinkita partiano inter la brunĉemizuloj. Sed mi havis kuzon, kiu studis kaj propagandis Esperanton. Multe li ne kapablis paroli kaj iam mi aŭdis; ke li respondis al alparolo: "Pardonon, mi estas nur komencanto". Per tiu ĉi frazo mi mokis kaj incitis lin konstante. Tiu ĉi frazo savis min por tiu ĉi momento. La alia esprimo, kiun mi konis en Esperanto, "Ĝis revido!", ankoraŭ ne estis aktuala. Sed la unuan mi povis uzi, kaj sendante dankesprimon al la ĉielo pro la mankohavaj scioj de mia kuzo, mi diris al ŝi: "Pardonon, mi estas nur komencanto". Mia kamarado, komprenante, ke la lasta vorto havas ian senkulpigan gravecon, diris kun la plej malbela prononco de la Esperanto-vorto: "Kommensando". Tiel ni savis nin, kaj la afero ne prezentis komplikaĵojn dum la sekvaj du-tri minutoj, kvankam ni jam sciis, ke ni estos senmaskigitaj, kaj miaj genuoj komencis tremi, dum mi pensis pri la lasta, sed drama sceno, kiam mi devos forlasi tiun ĉi belan hejmon kun ĝia animo. Ni vidis neniun el la aliaj familianoj. Miaj sentoj varmiĝis kun danĝera rapideco. Ŝajnis, ke ankaŭ mia kamarado moliĝas. Sed nun abrupte aperis la komenco de la fino. La knabino diris: "Sed strange, ke vi venis preskaŭ tutan horon pli frue, ol Katerina menciis en sia letero: Laŭ tiu vi devus veni precize je la kvara". Mi rigardis mian horloĝon. Mankis dek minutoj ĝis la kvara. Post proksimume kvaronhoro alvenos la veraj atenditoj, kaj ni estos stampitaj kiel trompistoj. Terura situacio! Vi ridas ĉi tie, sed tiam tio estis multe pli terura ol tiu bruo supre. Almenaŭ al ni. Oni povis pensi nur pri tuja foriro, sed tio estis neebla; la tablo estis jam kovrita kaj ni sentis la vaporon de la freŝe rostita kafo. Dum la cerbumado pasis pluaj, multekostaj, du-tri minutoj. Mi komprenis, ke nur kuraĝa operacio povas savi nin. Mi ekstaris kaj diris al nia nova amikino: "Fraŭlino N., mi ŝatus kun v paroli inter kvar okuloj ". (Mi ne volis kavi atestanton al mia konfeso, eĉ ne mian amikon). Ŝi sekvis min kun mirantaj okuloj en la alian ĉambron.

Mia konfeso komenciĝis per tio, ke mi prezentis min; efektive ni ne prezentis nin komence, sed nek ni nek ŝi tion rimarkis. Post tio mi lasis tempon nek por interjekcioj, nek por rimarkoj. En unu spiro mi konfesis, pardonpetis, denove pardonpetis, ripete konfesis, kaj apenaŭ mi atingis la finon de miaj rakonto kaj klarigo, ni aŭdis sonorigon. La esperantistoj, kies lokon ni uzurpis, alvenis.

– Kiel ŝi akceptis vian historion.

– Estis tre interese. Komence ankaŭ ŝi ne sciis, kion diri, sed fine ŝi ridis, ridegis; ŝiaj larmoj same perlis pro la rido, kiel ŝia rido mem. Mi kredas, ke ŝi sentis sin feliĉa: ni ambaŭ estis bonaspektaj junuloj, tute ne sen sprito.

– Precipe vi, ĉu ne?

– Mi ne scias, ĉu tio estis ŝia opinio, sed ŝi estis feliĉa, ĉar ŝi povis pruvi al ni la pravon de Esperanto. La aliaj du gastoj estis simpatiaj junuloj kaj dum la tuta posttagmezo ni restis kune. Ŝi gardis nin tre afable, tute ne parolante pri nia friponaĵo. Ni estis gastoj el alia direkto; pli multe la aliaj ne sciis pri ni. Sed io kaptis min tiam. Tiu ĉi historio estas pli ol okjara, sed mi bone memoras ĝuste pri io speciala. Antaŭ nia foriro de ili mi demandis ŝin pri io, ĉar mi estis ekstreme skeptika. La societo intertempe pligrandiĝis, ni interkoniĝis kun ŝia tuta familio, tiel, ke efektive estis okazo al mi diskuti nur kun ŝi: Mi formulis mian demandon proksimume jene: "Sed ĉu povas esti, ke vi vere kredas pri la paciga forto de via Esperanto?"

Ŝi respondis: "Nu, jen: al mi ĉiuspeca fanatikeco estas fremda, eĉ timiga. Tio, kion ni vidas ĉirkaŭ ni sufiĉas, por ke ni timu la ekzaltecon. Mi iĝis iam esperantisto, ĉar tiam mi estis tute juna kaj idealisto: eble ankaŭ tio havis decidan gravon, ke mi esperis multe da plezuroj, facilaj plezuroj. Por mi malfermiĝis la mondo, kiam ĝi malvastiĝis por la aliaj. Kiel esperantisto mi travivis ravajn epizodojn, surprizajn por ĉiu pesimisto. Daŭrus tre longe paroli pri tio. Sed unu afero estas certa: ke el tiuj mozaikeroj jam elformiĝas tute klara konvinkiĝo. Ĝi ne estas plu supraĵa bildo; ĝi havas profundon kaj perspektivon. El la plezuroj fariĝis taskoj kaj konscio, el la konscio konscienco; respondeco pri ĉio, kio okazas en la mondo… "

"Dostojevski" mi diris.

"Jes iel, kiel Dostojevski komprenas kaj komprenigas la respondecon de ĉiu unuopulo. Nun mi eble ne scias, ĉu mi povas kredi pri la proksima sava rolo de Esperanto; patentmedicino ĝi ne estas. La tempoj estas pli kaj pli malhelaj: kio povas sekvi, pri tio mi eĉ ne volas pensi. Sed tamen mi kredas – jes, mi kredas… sed cetere la demando ne plu povas esti, ĉu mi kredas, ĉar mi tute simple vivas en Esperanto".

Proksimume tiel ŝi diris. La aŭskultanto demandis:

– Kiel estis poste?

– Poste mi mem iĝis esperantisto.

La bruo plifortiĝis. Sed tio estis la propraj kanonoj. La aliaj nun certe estis proksime. Ĉu la celo estis la stacidomo? Nu, tiu spektaklo ne daŭros longe. Estis eksplodo ie pli proksime. Ne gravas.

– Kaj poste?

– Nenio estis poste.

– Ĉu vi enamiĝis al ŝi?

– Jes, iel simile. Sed ŝi preferis mian amikon. Ŝi ne povis esti feliĉa. Li tiriĝis al aliaj magnetoj.

– Kie li nun estas?

– Li kuŝas en amastombo en Balkano. Li estis volontulo.

– Kaj ŝi?

– Ŝia patro estis gvidanta liberpensulo. Malamiko de la nacio, kiel oni diras. Mi ne scias, kie ŝi povas esti. Eble ŝin savis ŝia bona stelo.

– Kion vi pensas do nun?

– Mi havas nur unu brakon kaj povus havi kaŭzon por esti amara. Sed mi ne estas tia. Mi ofte pensas pri tiu ĉi epizodo. Estis interese interkoniĝi kun tiu knabino. Estus bone scii, kie ŝi estas. Estus bone scii, kie estas niaj similuloj. Sentimentala mi ne estas, sed mi havas la guston de bela, homa travivaĵo en mia animo. Mi pensas ofte nun pri la vortoj de Dostojevski: "Ĉiu el ni estas respondeca por ĉiuj kaj por ĉio, kio okazas sur la tero". Mi kredas, ke ankaŭ nun formiĝas tiaj mozaikoj; ankaŭ nun, dum tiuj ĉi senhontaj tempoj maturiĝas homaj pensoj, kiuj signifas Esperanton, aŭ simple fratajn ideojn. Kio ajn okazas, mi kredas pri tio.

La infera klakado de la flugmaŝinoj subpremis ĉiun penson kaj ĉiun vorton.

– Nun ili estas super ni. Ho –

* * *

El la bombŝirmejo de la vilao oni elfosis du junajn virojn. La unubrakulo, la rakontinto, jam ne plu vivis, sed la alia militkriplulo jes. Baldaŭ klariĝis, ke liaj vundoj estas malgravaj. Rekonsciiĝinte li baldaŭ retravivis la lastajn vortojn de sia kamarado. Li ne plu estis videbla al li; li vidis nur sangon. Li ne sciis, ĉu estas lia propra aŭ tiu de la kamarado. Rigardante la ruinojn, li murmuris al si frazon, kiun li volis eldiri antaŭ la eksplodo. Estis alia frazo, citaĵo el la Kulpo kaj puno de Dostojevski. Li ne havis tempon diri ĝin kaj nun li provis per ĝi formi ponton super la abismo, kiu disigis la vivanton de la mortinto:

"Mi klinas mian kapon ne antaŭ vi, sed antaŭ la suferoj de la homaro".

La vivo volis vivi kaj sekvis novaj taskoj.


9. PREĜO DE M’ SAUD

Jean RIBILLARD

Aperis en la nica literatura revuo, 1/6 1956. Ankaŭ en Vagado sub palmoj, UEA 1956

Dio bona, kiel fervore tiu bastono draŝas mian skeletan spinon! De la opala tagiĝo ĝi superŝutas min per obstina timpanado. Ĉu ĝi prenus mian pelvon por ne rompebla gongo ?

Mi ja agnoskas, ke mi estas nur malnova azenaĉo, kiu urĝe bezonas riparon, sed kiu tamen meritus pli da estimo pro longedaŭra servuto. Ĉi matene mi aŭdis viron flustranta pri mizerulo: "Li spertas hundan vivon". Se tiu kreteno scius, kio estas vivo de azeno! Sed veĝemi ne mieligos mian faton. Amiko, samvoju kun mi ĝis la bazaro, kie mia kruela mastro vendos siajn fabetojn… se mi ĝin atingos. Babilante mi forgesos mian nigran sorton. Antaŭ longlonge, dek jaroj eble, mi naskiĝis en la palmaro de Colomb-Béchar, iun koralan aŭroron, inter florplena oleandro kaj bedo el hirtaj kardoj. En tiu vergilia lulilo kaŝe sidis duobla aŭguro, kiu sigelis mian destinon.

Mi estis rava hufuleto, la ĝojo de la ĝardeno, la trezoro de mia panjo. Mi rapide admirigis la tutan najbararon, kun fidebla piedo, perlgriza nazo kaj la plej ĉarmaj oreloj, kiujn oni iam vidis. "Vera rozkapeto", asertis la kompetentuloj. Pro tio oni baptnomis min M’ saud (1). Mi floradis en gracio kaj belo, kiam mortis mia kara patrino, foruzita de malmoderaj traktoj. Tiam ĉesis miaj senzorgaj infanjaroj, kaj mi devis perlabori mian vivofojnon. Ŝarĝite per du vastegaj junkokorboj mi trotetis al la oficira klubo, kie mia mastro ĉiutage liveris siajn frumaturajn legomojn. La edzino de Lia Kolonela Moŝto min vidis. Al ŝi mi plaĉis. Post nur formala marĉando ŝi aĉetis min por rajdigi sian sepjaran filon. Tiel mi eniris en la afrikan armeon.

(1) Araba nomo, kiu signifas: feliĉa.

Dio komplezema, liberigu min de tiu furioza svingilo, kiu sonorile muzikas per miaj senkarnaj koksoj! Ne tiel ofte festu Paskon! Vi senpripense sufloras, ke mi jam suferis pli gravajn turmentojn, ke ĉiuj azenoj en la mondo submetiĝas al la komuna leĝo, ke cetere la determinismo postulas… jes, vi eble pravas; sed mi rebatas, ke mi neniam aprobis tian metodon de edukado. Aliflanke mi petas helpon, ne oracion.

Ne sen nostalgio mi memoras la bonŝancan tempon, kiun mi pasigis kiel rajdazeno. Oni kovris mian lanugan dorson per dika ŝafpelto, kiu ricevis riĉe orbroditan selon el ruĝa felo, surmetis mian kapon per brido kun bantoj kaj kvastoj. Tiel dande ornamita, mi belis, mi lumis, mi gemis… malmulte mankis, ke mi krevu pro orgojlo. Oni konfidis min al giganta kavaleriano araba, same nigra kiel postaĵo de marmito, kiu akompanadis la fileton de la kolonelo dum lia ĉiumatena kavalkado. Antaŭ ol eliri el mia stalo mi kutime lunĉis per blonda aveno, freŝa herbo kaj karotoj el Alĝerio.

Ho! tiuj karotoj, karmezinaj, molaj, sukeraj, kies dolĉa suko gutadis el mia festa buŝo, kiujn mi longe maĉadis kaj frandis ĝis krakrompo de mia subventra rimeno! Ili donis al mi tiun brilrufan hararon, tiun fajran rigardon, tiun altfieran mienon, kiuj senprudentigis tiom da junaj azeninoj. Ne stulte strabaĉu, kvazaŭ mi ŝercus. Mi malgaje konfesas, ke mi nun pli taŭge similas al birdtimigilo ol al donĵuano: mia dekstra orelo ĉifone balanciĝas super miaj mukecaj nazkavoj, la alia estas punte tinetrua; hieraŭ mi sputis mian lastan molaron, kaj mi malrekte funkcias pro reŭmatismo. Sed tion ne dubu, amiko, en tiu epoko mi furoris kaj nenombris miajn amsukcesojn.

Kun la infano surdorse, sekvate de la fidela kavaleriano en blanka turbano kaj ruĝa burnuso, mi agrable vagadis tra la palmaro, tra la stratoj, por gajni favorojn kaj karotojn. Ni kune vizitis la amikojn de mia eta princo, kiuj min manflatis, dorlotis, eĉ kisis sur la fruntalo. "Sed kie kuŝas la pasintjaraj neĝoj", kiel susuris la kolonelo karesante sian kalvan verton. Ni iafoje ĝisiris la oficiran klubon, kie la ridhumoraj leŭtenantoj honoris min per bongustaj petolaĵoj. Mi devas aldoni, ke ili pliĝuste ludis per mi ol kun mi.

Iun tagon elektante momentan foreston de la intendanto, pacema majoro, ili enŝteligis min en lian teretaĝan oficejon kaj sidigis min – malfacile verdire – en lian propran brakseĝon. Ili strebe aranĝis miajn antaŭajn krurojn sur lia skribotablo kaj survestis mian kranion per lia kvargalona kepo. Ŝajnas, ke mi vereme samaspektis kiel iu ajn intendanto. Amuze, ĉu ne? Kiam la bonulo reeniris la ĉambron kaj min ekvidis ĉe sia tablo, surkape portantan lian kepon, li ŝtoniĝis pro surprizo kaj konsterno. Mi naive ridetis. Tuj poste li subite iĝis tute sovaĝa. Li uragane kaptis ĉion, kio trafis en liajn manojn: la paperkorbon, la marokan tabureton, unu paron da botoj ĵuse replandumitaj, unu kvinkilograman vortaregon…. kiujn li malice alpafis al mia vizaĝo. Antaŭ ol mi povis eskapi tiun torentan lavangon, mi jam ricevis la duvoluman Napoleon-kodon kaj la gipsan buston de Marŝalo Bugeaud. Renversinte la tablon, la fotelon kaj du-tri etaĝerojn superplenajn de ŝimaj dosieroj, mi saltegis tra la malfermita fenestro, kvazaŭ fuzaĵo el bazuko. Mi rekte impetis al mia hejmeca azilo, kiam tondro ekskuis la atmosferon: estis fluganta skabelo, kiu frakasis la fenestran vitraron. Pri tio mi ankoraŭ rikanas.

Alian fojon, kiam la leŭtenantoj kunsidis en la klubĝardeno por celebri la altigon de unu el ili al la kapitana rango, mi alvenis post promeno kun mia juna rajdanto, kiu elseliĝis kaj domeniris. Mi surloke restis, dum mia gardanto felise moviĝis en la direkto al la bierejo. Enblovis en la spiriton de gajulo min inviti por tosti. Delikata afablaĵo, kiun mi digne prikonsentis. Li plenigis sitelon je ĉampanvino kaj ceremonie enŝovis mian nazon internen. Tio estis bona, malvarmeta, tio tikletis la uvulon. La suno flamis, mi soifis, mi drinkis. Mi elsekigis la sitelon. Mi minute anhelis, kaj tuj flagris oraj steletoj el miaj okuloj. Oni ovaciis min. Mi deziris riverenci por kvitanci la noblan societon, kaj neatendite min trovis surtere sidantan. Mi restariĝis kaj iom stumblante komencis mazurki ĉirkaŭ la tablo. Oni jam komplimentis min, kiam ĉe dancfiguro alte plaĉa, tamen tre kompleksa, mi ne scias kiel miaj kruroj interplektiĝis, sed mi derviŝe kirliĝis kaj abrupte falruliĝis sur la gruzon. Ĝustatempe Lia Kolonela Moŝto aperis. Silentis la voĉoj, klakis la kalkanumoj, dum mi singultadis pro ĝojo kaj vigle baraktis por kunordigi miajn ribelajn gambojn.

Doninte, ho Dio bonkora, vi reprenas. Kio do restos al mi, via amanta kreitaĵo? Nur krustopecoj, dornaj herbaĉoj kaj vergoj. Ĉu vi forgesis, ke unu el miaj praavoj kolportis vian filon al Egiptujo? Mi nete imagas la scenon, kvazaŭ mi mem ĝin ĉeestus: sur mia estiminda praulo rajdas Jusef en beduena burnuso, kun flavaj babuŝoj balaantaj la varman sablon, tenante en siaj brakoj Aisa’n la Dian bebon; malantaŭe Mirjam piede laŭiras la spurojn de mia glora parenco, kun sur siaj ŝultroj tornistro da grio, unu kuirpoto kaj la suĉboteleto. Ne miru, fremdula amiko, tiamaniere de la antikvaj tempoj vojaĝas la semidaj familioj. Estas saĝa kutimo. Survoje al la bazaro vi certe renkontos similajn kvaropojn. Sed ni revenu al nia afero.

El la bierejo elŝprucis la kavaleriano. Li min vertikale rektigis, energie elkraĉis eksteren kaj brute forsendis per ardaj piedbatoj sur la gluteojn. Persekutate de tiu rabia pendigindulo, mi ŝtorme travelis la placon ĝis mia akceptema rifuĝejo, kien mi komate disfalis. Mi vekiĝis nur la postmorgaŭon. Mi denove daŭrigis mian oficon sed neniam plu vizitis la oficiran klubon. Poste la kolonelo forlasis Colomb-Béchar. Sudana negocisto min aĉetis kaj kondukis al Beni-Abbès kun sia dromedara karavano. Mi preskaŭ perdis la vivon dum tiu danteska ekskurso, tiom pro la ekscesa varmo, kiu ŝancelis bestojn kaj homojn, kiom pro pezega ŝarĝo el kontrabandaĵoj, kiu mueladis mian ŝvelmolan lumbon. Oni lokis min inter du malfrivolaj dromedaroj. Per ĉirkaŭkolo oni ligis min al la antaŭa, kiu tirane haŭlis min, dum la malantaŭa, pro senila monomanio, pasie provadis sin paŝti el la haroj de mia postaĵo. Sufokate per la streĉita ŝnuro, kiu draste segadis miajn vertebrojn, ĝisfele tondate per senbreĉa dentaro, ne povante halti eĉ por pisi, mi travivis hororan terursonĝon. Mi tiele inaŭguris mizeran ekziston, kiun de tiam mi senespere trenas.

Mi ne rakontos al vi, kiom da profesioj mi poste plenumis: plugisto en Beni-Abbès, migranta komercisto en la Saŭra-valo, akvoportisto en Ksabi… kiom da turmentoj mi ĉie eltenis: bastonadoj, malsato, skabio, sunfrapoj, tabanoj… la plej bonajn mi preferas prisilenti. Mi, kiu estis ĉiumatene striglita, brosita, polurita, kun jasmen-floro ĉe la brido kaj kombita vosto – vidu tiun necesejan balaileton, kiun mi nun publike montras – mi rapide velkiĝis pro hontinda neglekto.

Kio vi fariĝis, Rozkapeto ?

Plie tre ĉagrenas min tiuj kalumniaj klaĉoj, kiuj tralande kuras pri miaj mensaj kapabloj. Kiam malklera lernanto ne scias solvi matematikan problemon, la instruisto nomas lin azeno kaj kapvestas per paperĉapo kun du longaj konusoj. Kiam malĝentila homo ne plu povas argumenti al idioto, li azenumas lin. Ĉar li malŝatis la liron de Apolono, tiu ŝtipula Reĝo Midaso estis kronita per azenoreloj kaj lia barbiro lin perfidis. Meritite! Por kompenso, memoru, ke Ŝimson senpene buĉis mil filistrojn per ununura makzelo de azeno. Oni opinias malharmonia mian blekon. Ne tia mi ĝin taksas. Unu monduman vesperon ĉe la kolonelo mi aŭdis virinon, brunan kaj vastakorpan, plengorĝe kanti plurajn melodiojn. Mi asertas al vi, amiko mia, ke ŝi teruris la tutan kvartalon, kaj ke, se mi estus ne firme piedligita al solida krado, mi panike forgalopus ĝis Arabio. Al mi la knaboj ĵetas ŝtonojn, al ŝi ia kolonelo oferis florojn kaj ĉokoladon. Mi blekas ne pro plezuro, sed iafoje, dum la plenlunaj noktoj, por amvoki pin-up-inon gracitalian kaj velurhaŭtan, ankaŭ plejofte por prikrii al la siroko la mizeron kaj malesperon, kiuj torturas mian genton de kiam ŝipkapitano Noa ĝin forregalis el sia arkeo. "Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro", skribis via profeto Zamenhof. ĉar mi denaske estas pacema kaj sendefenda, tial ĉiu disverŝas sur min sian koleron, sian malsaĝon, sian malicon. Dio justa, kiu dormetas sur via reakcinubo, estingu, mi petas, tiun ofendan fifamon, kiu venenas miajn siestojn.

Promesite? Dankon.

La lastan jaron mi servis en la franca administracio malgraŭ tiu aĉa intendanto, kiun vi jam konas. Jes, mi estis oficiala kuriero. Ĉiun duan semajnon de Benis-Abbès al la militista posteno de Timudi mi alportis leterojn, gazetojn, pakaĵojn rekomenditajn aŭ ne. Mia nova estro estis kadukulo preskaŭ tiel ŝrumpinta kaj pigra kiel mi. Bela paro! Ni kune lante vojiris sub la senkompata suno, ĉi tie gapante al timida gazelo, tie paŭzante ĉe seka gumarbo. Kial hasti? Ni estis du ŝtatfunkciistoj. Ĉiam kore akceptis nin la soldatoj, same kiel atendatajn gastojn. Ekde la alveno li vizitis la kuirejon, el kie flirtis apetitvoka odoro de frikasaĵo. Miaflanke mi festenis per hordeo, pankrustoj, terpomaj ŝelaĵoj, eĉ sukerpecoj. Post beata ripozo ni ekreiris al Beni-Abbès ĉe karbunkola krepusko, kiu gradete nin sorbadis en sian ametistan apoteozon.

Antaŭ du monatoj la soldatoj transloĝiĝis en Adrar. Mi nuntempe ŝvitas profite al krudaĉa kampisto de Guerzim, kiu pli volonte pagas per branĉo el tamariko ol per plado de sabelikoj. Aliparte la tiea klimato ne konvenas al mia senmedola ostaro. La oazo estas tro varma. Oni konfidencis al mi, ke de la bovino de la kaido oni eltiras ne lakton, sed jahurton. Tion ne ripetu. Tio sabotus miajn rilatojn kun la kaido, kiu estas ne tre sprita, kaj kiun mi bezonas por propono al pensio. Ve, ŝajnas, ke la afero ne brulas!

De la vivo mi nenion plu atendas, krom la tutmonda pereo, nome mia propra morto, kiu nepre baldaŭ okazos, se mi prokrastas dietsezonon en Vichy. Nur trio da ŝakaloj povos semajnfine pikniki per mia fibroza viando, kaj per mia felo jam delonge batata oni faros bonkvalitan tamtamon, kiu tra la dunoj rulsonos dum la ramadanaj vesperoj. Amen!

Dio ĉiopova, indulgu vian lacan sklavon. Kompatu al lia vundita nuko, al liaj ŝiritaj hufoj, al tiu trivita hararo, kiu iam pekigis la virgulinetojn. Helpu al li sendolore enŝoviĝi en vian zoologian edenon. Tie en la ombro de foliriĉa figarbo, inter karotĝardeno kaj luzernkampo, tuj apud fontano de ĉampanvino, li poreterne laŭdos vin. Nur permesu, ke fojfoje li retrovu tiun ĉarman koketulinon, kiu tiel plaĉis al li en la palmaro, la tagon de la nacia festo, kaj M’ saud plene ĝuos vian ĉielon.

Sed filozofi ne satigas stomakon. Jen la bazaro, kie mi forskuos tiun malbenitan sakon da fabetoj. Nu, kara amiko, ĝis morgaŭ.

Alportu verdan skarolon!


10. LA PUTO DE PAUPELÈCHE

Raymond SCHWARTZ

Aperis en la nica literatura revuo 2/6, 1957. Ankaŭ en Vole… novele, 1971, Iltis 1987

Estis agrable, dum tiu junia posttagmezo, inertadi sur la teraso de sinjoro Rondoux. Du platanoj, plenaĝaj fortikuloj, sunombrelis super niaj kapoj tiel deĵorfervore, ke la granda inkvizicianto supre ne povis kontrabandi eĉ nur unu okulumon tra la kompakta foliaro. Siaflanke, la proksima maro, kvankam mem tro maldiligenta por konigi sian ĉeeston per la ondobruo, tamen – ĉar ĝi ne sukcesis senfine reteni sian spiron – konsentis de tempo al tempo ellasi langvorajn efluvojn, saturitajn de salgusto kaj algoparfumoj, kiuj sugestis iom da freŝeco.

Estis agrable sur la teraso de Sinjoro Rondoux ankaŭ ĉar proksimiĝis la horo de l’ aperitivo!

Mia gastiganta najbaro neniam apartenis al la raso de tiuj mornaj soifantoj, kiuj sub pli rigoraj ĉieloj ŝteliras solaj al tristaj verŝejoj. Por sinjoro Rondoux la horo de l’ aperitivo estis okazo de societa manifesto, ceremonio disvolviĝanta laŭ certaj ritoj, kies apogeo triumfis en la ĉiufoja konstato, ke ekzistas harmonio kaj nedetruebla simpatio inter homoj, kiuj celkonscie sidiĝas ĉe la sama tablo. Tial sinjoro Rondoux bezonis ĉiam almenaŭ unu kunoficanton, por kiu rolo mi estis la ĝusta homo, kredu min! – Preparekzerce oni devis subteni iom da konversacio, foje serioza, foje ŝerca, nepre vigliga. Tiam, inter du frazoj, kvazaŭ malfermante parentezon, digne-senhaste mia gastiganto malaperis en la domon, revenis kun la glasoj, sidiĝis, babilis, reiris kaj revenis kun karafo da akvo. Poste li alportis la botelon. Demokratan botelon, sen ia etiketo. Ĝi estis la "pastiso" hejme preparita kaj cetere, dum tiuj milittempoj, jam delonge ne plu trovebla en la komerco. Kiom da malfacilaĵoj li devis venki, dum ja mankis ĉiaspecaj konsumaĵoj, por havigi al si konvenan alkoholon, ne tro falsitan, por malkovri ĉe kaŝemaj herbaĵistoj ĉiujn ingrediencojn, kiuj post ĝustdaŭra trempiĝo en la alkoholo donos al ĝi tiun unikan bukedon da Provencaj aromoj, super kiuj suverenos la palat-amika anizo!

Laste li alportis la teleron kun la glacipeco. Kaj senmanke ripetis la kliŝon: "Nur se glacie freŝa, la pastiso varmigas la koron!" Tiam li sidiĝis, nun definitive, per kio li fermis la parentezon.

Kaj la momento estis solena. Kia domaĝo, ke ĝuste tiam, supre, sur la placeto antaŭ la preĝejo de Montredon, grincadis la bremsoj de haltanta tramvagono! Kaj tuj poste aŭdiĝis paŝobruoj proksimiĝantaj. Io nekutima je tiu horo. Kiu kuraĝas interrompi la sieston de nia strato?

"Jen!" ekmiris sinjoro Rondoux, kliniĝinte super la balustradon de l’ teraso, "jen! Ĉu ne mia amiko Paupelèche?"

"Paupelèche?" mi silabis kvazaŭ eĥe. Ial la nomo plaĉis al mi.

"Jes Paupelèche! Siatempe ni estis kolegoj sur la transmaraj ŝipoj de la Linio Paquet. Ankaŭ li estis intendanto. Ni emeritiĝis preskaŭ samepoke. Paupelèche – li ĉiam havis kamparanajn gustojn – aĉetis bieneton apud La Treille, sur la alia flanko de Marseille. Sed… li venas kun strangaj individuoj!"

Vere, estis neordinara trio. Unuavice, du paŝojn antaŭ la aliaj, marŝis grizbarbeta viro, videble vivoplena. Lin sekvis kurioza paro. Viro kaj virino inter du aĝoj, kun vizaĝoj suntanitaj, preskaŭ nigraj. Sendube idoj de seka sudo. Ankaŭ mizere vestitaj en buntaj flikaĵoj. Ili portis, en tukligaĵoj, pake kneditan verŝajne sian tutan havaĵon. Ankoraŭ iuj malfeliĉuloj, viktimoj pelitaj de l’ milito. Pasive ili sekvadis tiun Paupelèche, la vojmontranton al kiu celo? Kiam ili haltis antaŭ la domo, frapis min la energiaj, tamen nepre belaj trajtoj de la virino, ŝia peĉe nigra hararo, brila pro iu grasa ŝmiraĵo, kaj la flamo en ŝiaj grandaj okuloj. Dum Rondoux malsupreniris renkonte al sia kolego, aŭdiĝis la voĉo de Paupelèche, bonvola sed komanda: "Mi faros viziton ĉi tie. Ne longe. Lasu viajn pakaĵojn interne, sur la ŝtuparo, kaj iru sidiĝi iomete ĉe la marbordo. Revenu je la sesa. Vi aŭdos la horon de la preĝejo tie supre!"…

Apenaŭ ĉetabliĝinte kun la nova gasto, Rondoux tuj sciavidis: "Kiuj estas tiuj ciganoj, kiujn vi protektas?"

Nu, ciganoj aŭ similaj kaldronistoj!" grumbletis Paupelèche. "Hodiaŭ matene mi veturis al Marseille, ĉar mi nepre bezonas kamplaboriston. La Germanoj forprenis mian komizon, ĝuste nun dum la rikoltsezono! La tutan tagon mi serĉadis ĉe la haveno, sur la kajoj, kie ofte lacertumas okazaj portistoj, ĝis mi trovis tiun viron, kiu bonvolis akcepti mian proponon, sub unu kondiĉo: ke mi dungu ankaŭ la virinon! De ok tagoj ili ne forlasis unu la alian, el kio mi konkludis, ke ili estas geedzoj poreterne! Nu, ili ne estas postulemaj. Iom da mono, kuŝokazon, manĝon kaj al ĉiu la ĉiutagan litron da ruĝa…"

"Bone," interrompis Rondoux, "sed kial vi ne lasis ilin en la urbo por repreni ilin, kiam vi estos sur la returnvojo?"

"Naivulo!" ekmokis Paupelèche, "kamplaboristojn oni akaparas nun de ĉiuj flankoj. Sufiĉos, se post mi, alia dunganto promesos al ili ĉiutage du litrojn kaj ili gluiĝos al li kiel tabanoj sur azenhaŭto! Nun mi tenas iliajn pakaĵojn. Ili revenos." Kaj ni levis la glasojn.

La pastiso de Rondoux ne renkontis la senmiksan aprobon de la kolego. Post kelkaj faklertaj gustumglutetoj ĉi tiu deklaris: "Ĝuste dozita, jes. Enestas ĉiuj aromoj. Sed via alkoholo estas militfuŝaĵo. Sen ia riproĉo al vi, Rondoux. Ne via kulpo. Kia feliĉo, ke lastan vintron, kiam mi buĉis miajn porkojn – kaŝe, kompreneble, – mi povis interŝanĝi iom da lardo kontraŭ tuta pajlobotelego da aŭtentika alkoholo, honeste antaŭmilita, 50-grada. Tio fariĝis pastisto, ha skorzonero! kiun oni devus trinki nur surgenue! Sed kial vi ne venus iun dimanĉon, jes, kun via amiko, por konstati, ĉu mi mensogas? La edzino surtabligos kuniklomarinaĵon, ke vi revivos la bonajn tempojn pasintajn!"

"Paupelèche, vi estas frato!" Rondoux tuj entuziasmis, "kaj por ke la festo estu kompleta, mi alportos la glacion. Certe, ke glacivendisto ne pasas ĉiutage tra via mondfora kamparo. En taŭga pakpreparaĵo…" li ne povis fini.

"Glacio?" la okuloj de Paupelèche ekfajris malbonaŭgure kaj vundita fiereco indignis el lia demando: "Glacio? Por kion fari, bona Patrino?"

Rondoux – ĉu konsciante pri sia misaĵo? – provis elturniĝi citante la amatan sentencon: "Nur se glacie freŝa, la pastiso varmigas la koron!"

"Ho povrulo!" Paupelèche nun mimis kompaton, "kion mi devas aŭdi? Sed mia puto troviĝas dek-du metrojn en la tero kaj kaptas sian akvon el profundaĵo, kiun ankoraŭ neniu sukcesis atingi! Dum ĉiu sezono, eĉ kiam ĉi tie vi pisas nur ŝviton, mia akvo estas freŝega! Kaj purega! Ne kiel tiu infekta infuzaĵo, en kiu senbride orgias baciloj kun mikroboj, kaj kiun en Marseille vi nomas akvo!"

"Trafe pafite!" mi provis mildigi la eksplodeman intendanton, "kaj vidu, precipe pro tio ni trinkas ĉi tie akvon nur se imunigita per konvena kvanto da pastiso! Je via sano!"

Malsupre, antaŭ la domo, la novaj dungitoj estis akurataj. Jam de kelka tempo ili kalkansidis sur la trotuar-rando, raŭkvoĉe muelante inter rapidaj dentoj vortmaterialon rastitan el ĉiuj sudlandaj dialektoj, helpe de kiu ili marĉandadis, tre kredeble, ampromesojn kontraŭ fidelĵuroj.

"Jen miaj kanibaloj!" Paupelèche leviĝis kaj, kompreninte mian mutan demandon, daŭrigis: "La viro estas laŭdire grekdevena kaj ŝi iu italino. Iliaj paperoj estas tiel makulaĉaj, ke mi preferis ne kontroli. – Do ĝis baldaŭa dimanĉo! Skribu sufiĉe frutempe!"

* * *

Nur iu arkaika sento pri dececo – kaj ankaŭ lia edzino – malhelpis mian najbaron Rondoux fari la viziton ĉe la kolego jam la sekvantan dimanĉon. Ni atendis du semajnojn.

De la stacio La Treille, kie la tramo demetis nin, ni devis marŝi ankoraŭ unu plenan horon. Komence laŭ ŝoseo seninteresa, sed baldaŭ poste, suprenire, tra ondantaj herboj. Ni sekvis eltretitan paŝejon kaprice serpentumantan inter tufoj kaj pufoj da kreskaĵoj tiel divers-formaj kaj divers-koloraj, ke estus festeno kaj diboĉo por kiu ajn vegetarano kaj aliaj paŝtiĝantoj. Feliĉe, ke mia akompananto neniel ambiciis mirigi min per elmontro de nomenklatura scienco! Li simple konstatis: "La naturo estas io bela!" Pri kio mi konsentis.

La dua senchava rimarko de Rondoux estis, kiam ni alvenis ĉe la celo, dum ankoraŭ li deviŝis la lastajn ŝvitogutojn de la frunto: "Espereble la pastiso de Paupelèche egalos liajn promesojn, kaj la akvo de lia puto ne bedaŭrigos, ke mi ne alportis glacion! Pri la puto mem estos pli saĝe ne blagi!" – Tiam ni surpaŝis la terenon de Paupelèche. Jam la gastama bienestro venis renkonte al ni, kun etenditaj brakoj. Tuj li kondukis nin sur la korton antaŭ la loĝdomo, kie, sub la neeviteblaj platanoj, nin atendis preta tablo kun glasoj kaj botelo same funkciopretaj. Sen tempoperdo li vokis al iu nevidebla: "Juliette, nun ĉerpu la akvon!" kaj komentis por ni: "Mi prenas ĝin ĉiam nur lastmomente. Por ke ĝi estu tute freŝa! Vi vidos."

Baldaŭ la filino, ĉarma brunulino, venis de malantaŭ la domo kun granda, ligna sitelo, el kiu ŝi plenigis la kruĉon por la aperitivo. Tuj Paupelèche miksis la trinkaĵon, aldonante, per gestoj preskaŭ sacerdotaj, al la likvoro jam en la glasoj la necesajn kvar kvinonojn da akvo, verŝante nur et-et-fluete, tiel, ke ambaŭ elementoj, la fajro, la akvo, penetris unu la alian lascivmove sub vualo de nebultavolo invade disvastiĝanta ĝis kiam la pastiso, nun fluidaĵo, duonflava-dube-verda, mistere malklara, estis preta liveri sian sekreton.

La sincera ĝojo de Rondoux radiis el liaj okuloj. Amike frapante la ŝultron de la kolego li ŝmacis tutkore:

Kara mia! Tio estas pastiso! Miajn respektojn!"

Ĝi estis bonega, kaj la akvo glacie freŝa, vere, pro kio ni gratulis la feliĉan posedanton de tia fonto kaj, ĝenerale, de bieno tiel plaĉe organizita. Paupelèche, videble kontenta pri niaj komplimentoj, provis modesti: "Jes, jes, sed ĉion tion mi ne atingis sen laboro. Ha, oni devas ne ŝpari sian penadon!"

Tiam Rondoux demandis: "Kaj viaj ciganoj? Ĉu ili laboras?"

"Ne parolu pri tiuj birdoj! Ĝis antaŭ tri tagoj, bone, ĉio glitis glate. Jes, ili laboris. Ili obeis. Mi ne rajtis plendi. Sed ĵaŭdon mi pagis ilian salajron. La saman vesperon ambaŭ estis plenaj kiel nuksosakoj. Ankoraŭ mi ne komprenas, de kie ili povis alsorĉi tiom da boteloj. Dum la tuta nokto ili bruadis, kantis, kverelis, disputadis kaj verŝajne ankaŭ iom batalis. Ili loĝas tutapude, en tiu kabano. Nur ĉirkaŭ la matenhoroj ili bonvolis silenti. Kiam mi leviĝis, la viro, unu okulon kontuzita, kaŭris ĉe la pordo kaj lamentadis: ’Edzino for.’ – Fakto estas, ke ankoraŭ ŝi ne revenis. De tiam li mutadas kaj ne volas plu labori. ’Ne edzino, ne laboro’ li decidis. Tre ĝene por mi. Tuj mi informiĝis ĉe ĉiuj trinkejoj de l’ najbaraĵo kaj eĉ raportis en la ĝendarmejo pri ŝia malapero. Neniu vidis ŝin. Mi ne scias, per kiuj ravegaĵoj ŝi povis tiel subjugigi lin, sed la malfeliĉulo konsumiĝas pro ĉagreno. Nun sufiĉe! Kial tedi vin per miaj zorgoj? Ni trinku ĝin freŝa!"

Apenaŭ la glasoj estis malplenaj, jam nia gastiganto, malgraŭ niaj protestaj gestoj – cetere, nure proformaj – reverŝis receptofidele al ĉiu unu glaskvinonon da likvoro samtempe alarmante la filinon por renovigi la akvoprovizon. Senprokraste la ĉarma Juliette forsaltetis kun la ligna sitelo. Ankoraŭ ni ne rekaptis la fadenon de l’ interrompita konversacio, kiam boranta terurkrio disŝiris nian silenton. De malantaŭ la domo. Tuj Paupelèche ekstaris:

"Juliette? Kio okazas?"

Li kuris por retrovi la filinon. Ni sekvis samrapide. Alveninte malantaŭ la domo ni vidis la junulinon kvazaŭŝtonigita. Palega, turmentata, ambaŭ manojn kroĉiĝintaj al brusto pene anhelanta. Nur la okuloj parolis. En ili koncentriĝis timego kaj konsterno. Paupelèche ĝustatempe ricevis en siajn brakojn la svenantan filinon.

"Juliette! Parolu, parolu! Kio? Kio?"

Montrante al la puto, iu rondforma ŝtonmuro, banala, kiun tegmentis kiel karnavala krono, klinside, antikva pulio kun siaj feraj brakoj, la junulino balbut-stertore provis klarigi: "Kiam la sitelo… tuŝis la akvon… io malhelpis… Tiam mi rigardis. Abomene!" kaj ploregante ŝi finis: "La italino!"

Unu post la alia ni iris kaj kliniĝis super la putorandon. Tie malsupre, dek-du metrojn profunde, se fidi al la diro de Paupelèche, apud la sitelo, kiun oni ankoraŭ ne retiris, distingiĝis malhela ĉifonaĵo. Mi rekonis la grasan hararon de la nigra virino…

La duan aperitivon ni ne trinkis.


11. EBRIVIRGECO

de Marjorie BOULTON

Aperis en la nica literatura revuo, 3/3 1958. Ankaŭ en Okuloj, Régulo 1967

Fraŭlino Emilio Krip, tridekkvinjara instruistino, glutis la lastajn gutojn el sia botelo da mineralakvo, bonorde aranĝis sian manĝilaron, formanĝis orfan panpeceton, pagis la kelnerinon kaj rapidis diskrete al la taŭga pordo por iom ordigi sin.

En la speguleto fraŭlino Krip vidis musbrunan hararon, mildajn bluajn okulojn malantaŭ okulvitroj, paletan rondan vizaĝon. Ŝi senbriligis sian simpatian mallongan nazon kaj larĝan frunton per pudro, uzis sian tre palan lipfarbon, tiris kombileton tra la musbrunan hararon…

Fraŭlino Krip reiris al la kolegio, kie okazis somera kurso pri la franca lingvo kaj kulturo. Proksimume ducent geinstruistoj el pluraj landoj troviĝis tie. La kultura kurso estis bonega; fraŭlino Krip jam poŝtkartis kelkajn amikinojn tre entuziasme. Veraj kleruloj, veraj spertuloj, vizitantaj prelegantoj, filmoj, teatraĵoj, ekspozicio; kaj oni havis iom da libera tempo por butikumi, aŭ por manĝi en restoracioj de si mem elektitaj. Fraŭlino Krip elektis la plej malmultekostajn restoraciojn, por ke, je la fino de sia tre profesia ferio, ŝi povu aĉeti kelkajn kulturajn librojn, eble kelkajn diskojn, kiuj stimulos intereson ĉe ŝiaj klasaninoj.

Oni jam reamasiĝis en la halo. Fraŭlino Krip ĉirkaŭrigardis. Kiun ŝi serĉis, aŭ kion? Ŝi mem ne sciis. Ĉio estis ja en perfekta ordo: kompetentaj aranĝoj, altkulturaj prelegoj.

La prelegonto aperis. Ĉiuj eksidis; fraŭlino Krip, kies gepatroj zorge avertis ŝin, ke oni neniam trudu sin, eksidis je la fino de unu el la malantaŭaj vicoj.

"Pro la diapozitivoj", la prelegonto diris,"bonvolu mallumigi".

Helpema, entuziasmoplena junulo vigle tiris ŝnuron, kiu bruege fermis la fenestron.

"Ne, ne, napokapulo!" lia kamarado tuj kriis; "apogu sur tiun prembutonon apud la fenestro!" Dum la unua junulo gapante serĉis, la dua leviĝis, premis la butonon kaj sonorigis elektran sonorilon. Kelkaj homoj ekridis; kelkaj virteme malridis. La prelegonto ŝultrotiris. Uniformulo subite aperis, ŝajne el nenie, kaj, tirante la ĝustajn ŝnurojn, mallumigis la halon. La preleganto komencis paroli kaj montri diapozitivojn pri mezepokaj manuskriptoj kun ravaj, orlumantaj kolorbildetoj.

Neniu ajn povis vidi fraŭlinon Krip. Ŝi sidis kviete en la mallumo; la mallumo plikvietigis ŝin, malstreĉis la vizaĝmuskolojn; ŝiaj moviĝemaj manoj kuŝis sur la sino.

Madonino kun aŭreolo kaj kun grasa bebo aperis sur la ekrano. Vivimagoj sekvis unu la alian: vitoj, rozoj, altaj lilioj, palmarboj; salikoj; kasteloj, preĝejoj, elegante girlanditaj krucoj, elegante vestitaj gesinjoroj, simietoj, katoj, longaj serpentoj, kiuj per fluantaj korpoj helpeme konstruis ĉefliterojn, anĝeloj kun libroj, harpoj, liutoj, glorkronoj.

Fraŭlino Krip komencis malatenti la vortojn de la erudiciulo. Ŝi plurfoje penis revoki sin, retrovi ia fadenon de la zorge preparita prelego; sed en mallumo oni ne povas memorige protokoli. Koloroj sekvis sin sur la ekrano: skarlato, helverdo, purpuro, ultramaro, oro, bruno, skarlato… kaj kelkaj komikaj simietoj pozis marĝene, frostrigidaj en varma karesado.

Anĝeloj, arboj, montetoj, kasteloj, diaj beboj kun aŭreoloj, vulpoj, lupoj, oro kaj nigra inko…

Fraŭlino Krip sentis strangan inklinon plori.

Absurda penso invadis ŝian menson kaj tre hontigis ŝin: se, en tiu ĉi mallumo, mi ekploretus kaj iu rimarkus, iu eble premus mian manon amike…

Ŝi denove penis fiksi la pensojn sur la prelegfadenon, sed malsukcesis. Du grandaj larmoj tiklete fluis sur ŝiaj vangoj.

Je la fino de la prelego, fraŭlino Krip rapide purigis sian mallongan nazon kaj ĉirkaŭrigardis por certiĝi, ke neniu ajn rimarkis ŝian strangan konduton, ĉar la subkonscia menso volis enketi, ĉu iu rimarkis ŝin. Dum la kvinminuta paŭzo ŝi sukcesis bone repudri la vangojn.

Eta koncerto de franca muziko sekvis; kaj plurfoje fraŭlino Krip denove ĉirkaŭrigardis kun sia perdita mieno. Kiam, post la koncerto, ĉiuj ekforiris por libera vespero, la entuziasma juna instruisto, la fuŝinto pri la fenestroj, turnis sin tro subite por alparoli kamaradon, kaj renversis seĝon.

Fraŭlino Krip pensis, konscie: "Estus pli bone havi nur virinojn en tiuj ĉi kulturaj kursoj".

Tiu absurda emo ekplori daŭre ĝenis ŝin.

"Kion mi havas? Kio estas? ŝi pensis. Ĉio iras bone; mi longe ŝparadis por ĉeesti tiun ĉi kurson, kaj ĉio iras plej bone, tute laŭ la prospekto."

Ŝi marŝis laŭlonge de platana aleo. La punteca ombro delikate makulis ŝian blankan someran robon. Subite ŝi ektimis. Iu sekvas ŝin…! Ŝi turnis la kapon. Ne; ŝi tute eraris; ŝi tro imagis; ŝi estis tute sola kaj sekura, tute sola kaj sekura… kaj novaj larmoj ekfluis sur la palaj, zorge pudritaj vangoj.

Fraŭlino Emilio Krip estis kompetenta homo, tre disciplinita kaj disciplinema.

"Nu, do, sidiĝu!" ŝi diris severe al si mem. "Kaj diru al mi; kio ĝenas vin!" Ŝi sidiĝis sur alea benko, kaj konscie malstreĉiĝis.

"Nu, Krip, idioto, kion vi havas? Estas bela tago. La kurso estas bonega; ĉio estas laŭ la prospekto; vi havas ĉion, kion vi deziras. Ĉu ne?" Du novaj larmoj fluis sur ŝiaj vangoj; ŝi kolerete skuis la kapon kvazaŭ la larmoj estus vespoj. "Vidu la sunbrilon! Ĉu iu malafablis kontraŭ vi? Ĉu vi ne havas sufiĉan monon por viaj raciaj bezonoj?… Ĉu eble tiu epizodo de la mallumigado agacis vin?… Sed estu pli proporciema! Vi neniel respondecis pri la aranĝoj! Kuntiru vin, Krip; viaj nervoj estas en malbona ordo! Hodiaŭ vi aŭdis du bonegajn prelegojn, ĉeestis du bonegajn lecionojn, lernis novajn vortojn, vidis b-belegajn bildojn, aŭdis belan muzikon. Ĉio laŭ la prospekto; do, kial vi plendas? Idiotino!"

Kaj, eligante tiujn ĉi tre saĝajn, decajn vortojn, fraŭlino Krip komencis spasme plori.

Tamen, ĉar ŝi estis tre disciplinita kaj disciplinema virino, ŝi rapide ekregis sin denove.

"Nu, Krip! Vi sendube estas iom tro laca! La lasta lernoperiodo ja estis streĉa. Eble vi devas indulgi vin iomete: Nu; jen mia propono: mi iru al bona restoracio kaj iom malŝparu por luksa vespermanĝo; kaj poste mi iru al la teatro aŭ kinejo, aŭ eble mi faru bonan sanigan promenon. Bone! Kelkfoje oni devas iomete indulgi sin por plene regi sin poste. Ĉu eble mi prenu unu aspirinon? – Ne. Mi rezervu ĝin, ĝis mi pli bezonos ĝin. Oni ne alkutimiĝu al ili."

Fraŭlino Krip, sentante duonkaŝitan inklinon gratuli sin mem pro sia realisma, konstruema sinteno, repudris la vizaĝon, formarŝis, kaj decideme elektis restoracion, kie sin anoncis altnivela turistmenuo kontraŭ 1200 frankoj. Terure kosta, ŝi pensis; sed oni devas scii kiel kaj fasti kaj festi. Ŝi eksidis.

Kiam la kelnerino alportis kaj malfermis duonbotelon da blanka vino, fraŭlino Krip kredis, ke estas ia eraro. Rerigardante la menuon, ŝi konstatis, ke duonbotelo da vino estas inkluzivita.

Domaĝe, ŝi pensis, ke mi ne avertis la kelnerinon, ke mi ne trinkas vinon.

Emilio Krip edukiĝis en angla metodista familio, en kiu vino estis same tabua kiel morfino. Vidi vintrinkantojn en Francujo ne ŝokis ŝin; kaj ŝi fieretis pri sia realismo, la rezulto de ampleksa legado kaj multa vojaĝado.

Dum ŝi frandis perfektan omarsalaton, revolucia penso atakis la Bastilon de ŝia kranio. Literaturo sufiĉe ofte ripetis al ŝi la koncepton, ke vino gajigas. La patro ĉiam diradis, ke vino estas veneno; sed ŝi konis plurajn koleginojn, kiuj foje gustumis vinon kaj ne ŝajnis venenitaj. La vicdirektorino, fraŭlino Ross, eĉ pretendis iomete kompreni vinon kaj likvorojn; kaj fraŭlino Ross videble restis sana, bonhumora kaj bonkonduta. Iam ili diskutis pri alkoholo. Kion diris fraŭlino Ross? – "Ej, mia kara, kondiĉe ke oni uzu nur tre modere, kaj ne miksu diversajn alkoholaĵojn, kaj ne metu ion ajn tian en antaŭe malplenan stomakon, kie estas la malbono? Kara mia, se mi estus riĉa, mi ĉiam prenus unu glaseton kun mia vespermanĝo… sed nur unu, kompreneble."

Se mi estas tiel stulte malgaja, fraŭlino Krip pensis, eble unu glaso da vino, nur malforta blanka vino, kaj kun mia vespermanĝo, portempe helpos min. Mi provu! Mi neniam promesis ion pri tio al Paĉjo. Nur pri viroj kaj lascivigaj parfumoj.

Iom heziteme, fraŭlino Krip elverŝis glaseton da blanka vino. Ŝi timeme gustumis ĝin. Kiel ĝi gustas? Medikamente… iomete kiel ipekakuano; sed ne; malpli amare, pli – pli parfume… (ŝi glutis denove)… iel frukte, iel vinberece… kaj pli parfume post la malapero; strange, tre strange, ke io gustas pli bone, jam malaperinte. Nekutima varmeto dorlotis ŝian stomakon.

La kelnerino alportis bonodoran kokidaĵon kun legomoj. Fraŭlino Krip malplenigis sian glason servis sin kaj manĝis kun bona apetito. Scienca scivolemo distris ŝin de la stranga larmemo. Jes; ŝi fartis pli bone; la nervokrizeto ŝajne estis for.

Ŝi etendis la manon al la karafo, ĉar ŝi soifis; sed la mano kvazaŭ akcidente trafis la vinbotelon kaj, distriĝeme, ŝi elverŝis duan glasoplenon.

Konsciante pri sia eraro, ŝi ruĝiĝis.

Mi ne lasos la plenan glason sur la tablo, ŝi pensis; tio aspektus stulte, strange. Mi fortrinkos ĝin, sed malrapide kaj tre zorge; kaj unue, mi bone manĝos, plenigos la stomakon. Ŝi entuziasme atakis la bonodoran kokidaĵon, kiu, fakte, estis kuirita en vino.

Post la dua glaso, la sinteno de fraŭlino Krip iom ŝanĝiĝis jam. Ŝi defie ekrigardis la botelon.

"Mi estas plenaĝa, plenrajta virino!" ŝi diris, aŭdeble sed ne laŭte. "Kaj se mi volas trinki vinon, por kiu mi ja pagos, jes, per mia propra mono honeste gajnita, mi rajtas trinki ĝin. Kaj mi rajtas konsumi kokritaĵon, kokidaĵon, jes. Mi ne estas nun en stabĉambro."

Ŝi elverŝis trian glasoplenon.

La kelnerino alportis sortimenton da fromaĝoj.

Kiam la botelo estis tute malplena, fraŭlino Krip renversis ĝin por plenkonvinki sin pri tio. Poste, super fromaĝo, ŝi meditis, aŭdeble sed nek laŭte nek alte, ĉar, kiel la patrino ofte diradis, bonedukita virino restas bonedukita en ĉiuj cirkonstancoj. Se oni ne povas havi novajn vestaĵojn, oni des pli purigu kaj fliku; se oni ne havas banĉambron, oni zorge lavu sin…

La kelnerino alportis komplikan glaciaĵon.

Estis science tre interese, alterne senti malvarmon kaj dolĉan kuraĝigan varmigon en la stomako.

Se oni estas ebria, oni kondutu kiel eble plej dece. Fraŭlino Krip sentis zumadon en la kapo kaj nekompreneblan kaŭĉukecon ĉe la genuoj. La manoj tremetis, kiam ŝi pagis la kelnerinon, sed ŝi regis sin, same kiel dum la tuta vivo, kiam ŝi tre atenteme pilgrimis al la necesejo, kaj kaptis la okazon repudri mallongan nazon, kies koloro ne sugestu anemion.

Ŝi estis jam eltrovinta utilan fakton: kiam oni ne povas fari ion bone laŭ normala rapideco, oni faru malpli rapide, kaj, kutime, ĉio iros glate. Malstreĉe, malrapide, perfekte dece, ŝi forlasis la restoracion.

La agrable malvarmeta vespera aero vangofrapis ŝin senkompate. Surprizite, ŝi ŝanceliĝis.

"Mi faros promenon!" ŝi diris.

Post kelkaj paŝoj, ŝi diris: "Ne! mi iros tuj al mia hotelo, kaj dormos!"

Tre malrapide, kun la digno de bonedukitulino, kiu ankoraŭ konscie restas bonedukita, fraŭlino Krip marŝis al sia hotelo. Oni ne atentigu, ne kaŭzu skandalon.

Ŝi sukcesis trovi sian etan litĉambron, ŝlosis la pordon kaj sidiĝis sur sia lito. Nun ŝi povis ĉesigi la zorgan penadon konduti dece. La tuta meblaro, la tuta muraro, komencis karusele ĉirkaŭkuri.

"Mi nestas sobria" diris fraŭlino Krip, per la voĉtono de homo, kiu ĵus eltrovis ion gravan kaj profundan. "Mi nestas trotre sobria." Ŝi rigardis sin en la dancema spegulo. "Kaj mia rozo estas neĝa. Mi devaŝ enlitiĝi."

Kiam la meblaro iom malpli draste kirliĝis, fraŭlino Krip trovis la piĵamon kaj malrapide malvestis sin. Ŝi preskaŭ forgesis demeti la ŝuojn, sed lastmomente rimarkis ilin. Surmeti la piĵaman jakon estis facile; sed ŝi subite ekkomprenis, por la unua fojo dum la vivo, ke surmeti piĵaman pantalonon bezonas ege komplikajn muskolajn kaj artikajn kunlaboradojn; kaj ŝiaj muskoloj kaj artikoj ŝajne evoluigis ian nekutiman individuecon. Eĉ fari ĉion malrapide ne sufiĉis. Samtempe teni la pantalonon en taŭga pozicio kaj enmeti la piedojn estis neeble. Sed absolute neeble, ŝi konkludis, post tria eksido sur la planko. Ŝi lasis la pantalonon sur la planko kaj tiris sin sur la liton, kie ŝi sidadis kun pendantaj kruroj.

"Emilio Krip," ŝi diris severe,"vi nepre nestas bria. Ebria con brio. Ĉu vi povus nun doni lecionon? Aŭ lecionduonon aŭ leciontrionon? – Nu, mi provu. Ho, mia nuzo estas ja iom raĝa. Sed mi provu. Ĉu mi kapablas oratori nun… oratori kiel orbuŝa orakaroto, ne, orakolo?"

"Jeŝ. Mi povas lecŝioni. Mi rajtas fari ion ajn, kion mi deziras fari. Knabinoj, hodiaŭ mi laprolas pri Amo. Amo, knabinoj, ne estas Amoro. Amoro estas arĝenta, Amo estas ora. Do, ora Amoro estas Oramo. Kiam viro amindumas nin, li orumas nin, kio signifas, li amoras nin. Mi vere devuŝ surpanti mian metalonon, mi sendube aspektas iom stranga. Pardonu, knabinoj, mi lasis mian talaron en la ŝtopĉambro. Mi estas iom forĝeŝema; jeŝ; mi volus forjesi ĉiujn miajn ĉagrenojn"

"Ĉiu ino bezonas amon kaj ĉiu amo bezonas inon. Mia nomo estas virina nomo, Emilio, do, mi bezonas amon. Ĉiu ino benzinas vinon; vidu, mi trinkis duonbotelon da blanka vino, kaj nun mi scias, ke mi rajtas fari ion ajn. Amo estas inter la elementaj homaj rajtoj; demandu al UNESKO. Ĝi devus esti en la ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj. Kiel oni unuiĝu sen amo? Al ĉiu bona damo, porcio da bona amo: jen mia nova proverbo. Kaj mia nomo estas Emilio, kaj rozo samvaloras kiel lilio; jen alia. Rozoj: jes, nun mia nozo estas kvazaŭ ruĝa rozo, ne, mia nazo estas kvazaŭ ruĝa raso."

Fraŭlino Krip gestis per larĝaj, malstreĉaj, memfidaj gestoj, dum ŝi oratoris. La ronda vizaĝo estis ruĝeta kaj ŝi iom ŝvitis; la okuloj brilis malsekete. Nedifina bonfartosento travarmigis la senpantalonan torson.

"Vivo sen amo estas vevo. Vea vivo de vidvino. Jes, vino, vidi, per vino. In vino veritas. Kial mi ne rajtas ami kaj amati? Ne. Jes. Mi estas Emilio Krip; mi estas magistrino kaj mi havas mian instruistinan diplomon. Kaj multajn bonajn atestilojn. Mi rajtas fari ion ajn, jes, fafari ion ajn, mi povas fari ion ajn; sed ŝajne mi ne povas surpanti mian tiralonon. Diablo! La certa certo; lacerto ludas en mia stomako."

"Ho ve!" Fraŭlino Krip subite krietis. Ŝi sentis bezonon vomi, kaj ne volis iri tra la hotela koridoro en sia piĵamsupraĵo nur. La longe disciplinita inteligento ekfunkciis; ŝi kaptis sian surtuton, sukcesis surmeti kaj butonumi ĝin, kaj kuris nudpiede tra la koridoro. Ĉar bonedukitulino restas bonedukitulino en ĉiuj cirkonstancoj, ŝi ĝuste celis, ĝuste trafis kaj ne lasis ian aĉaĵon ie por la purigistino. Ŝi ŝanceliĝe revenis al sia litĉambro, demetis la surtuton kaj provis denove surmeti sian piĵamopantalonon; sed la muskoloj daŭre rifuzis kunlabori. La stomako estis nun multe pli komforta; stranga bonfarto kvazaŭ ekstazo inundis ŝin.

"Hej…" ŝi diris pli heziteme, "mi… estas… feliĉa. Nenio ajn tre gravas. Finfine, jen, mi estas mi kaj jen, mi havas kelkajn rajtojn. Kelkajn ele-elementajn homajn rajtojn; demandu al la Unuiĝ… iĝ… iĝ…"

"Ej, mi dormemas. Eble mi devas enlitiĝi nun. Mi volas esti freŝa kaj vigla morgaŭ por mia kultura kurso." Ŝi ekridis mallaŭte, malforte kaj iom infanece."Kaj eble aventuro trovos min, aŭ eble mi trovos aventuron. Sed nun mi enlitiĝu."

La lito, tamen, estis komplika problemo. Fraŭlino Krip neniam antaŭe konstatis kiom da lertaj movoj oni devas fari por normale meti sin en liton. Oni devas sin premi en mallarĝan aperturon, kiu, estante plata kaj mola, tute ne helpas. Kaj oni devas tre zorge atenti, por ke la kapo troviĝu sur la kapkuseno kaj la piedoj en la kovrilosakaĵo je la fino de la operacio, kaj ne inverse. Estus pli facile, mekanike, enrampi kun la kapo antaŭe; la kapo pli malmole avangardus; sed tia metodo eble kaŭzus sufokiĝon.

Fraŭlino Krip provis unufoje, sed iel maltrafis la aperturon kaj trovis sin kun la kapo ĉe la piedo de la lito, sur la kovriloj.

"Kia nekompetenteco!" ŝi diris aŭdeble. Ŝi reprovis, denove maltrafis la aperturon kaj ĉi-foje pli rapide returnis sin por reprovi. Tio ĉi reokazadis plurfoje, ĝis subite fraŭlino Krip eksentis la komikecon de siaj propraj movoj.

"Mi estas kvazaŭ kato, kiu faras sian liton laŭinstinkte, turnglatigante la longan herbon eĉ sur senherba tapiŝo!" ŝi diris, jam iom malpli ebria, sed ankoraŭ rideme feliĉa.

Ŝi nun intence faris kelkajn turniĝojn, por ludi. La ridadanta virinkato ĉifis la litkovrilojn, lasante en ili la spurojn de tiu turniĝado. Poste ŝia kapo iom subite trovis la kapkusenon, tiel molan, tiel agrable malvarman.

"Demandu al la Unuiĝintaj Nacioj… ŝi murmuris ridetante; kaj endormiĝis.

Noktmeze, brile blanka luno vidis, tra la fenestro de tiu eta hotela litĉambro, dormantinon. Ŝi kuŝis, preskaŭ sferigita katece, sur la kovriloj; ŝi portis nur piĵamojakon kaj dikajn okulvitrojn; dolĉkontura rozkolora sidilo senkulpis bebece sub la luno; kaj, sub musbruna, postrikolte malbonorda hararo, la vizaĝo ridetis, premita en la kapkusenon, kiun fraŭlino magistrino Krip, instruistino kaj kulturkursanino, ĉirkaŭbrakis per sia tuta dumdorma forto.


12. LA MORTO DE INĜENIERO BESKO

de Johan Hammond ROSBACH

Unue aperis en la nica literatura revuo n-ro 5/6, 1960

Aperis ankaŭ kiel "Matenaj gazetoj" en Verda robo, Dansk Esperanto-Forlag, 1974

Kontente mi legis en la gazeto la informon pri la morto de inĝeniero Besko.

Tuj konsterniĝinte, ke mi pro tiu informo povas senti kontenton, mi ekpensis pri diskuto antaŭ multaj jaroj, kiam mi kun kelkaj aliaj studentoj dum paŭzo en la studado, en brila septembra suno, diskutis la iom strangan temon, ke oni povas, eĉ subkonscie, ne sciante, deziri ies morton. Forte fundamentitaj en Freud kaj aliaj gigantoj, miaj kamaradoj diris, ke oni tre facile, pro nura bagatelo, povas akiri eĉ fortan mortigan deziron, kiun oni ne mem konas, sed kiu, je certaj kondiĉoj, povas fariĝi tre danĝera, efektivigante la mortigon. Tion mi kontestis, supozante, ke mi ja neniam povos deziri la morton de iu ajn. Ja ian alian malfeliĉon mi povis imagi justa por eventualaj malamikoj aŭ malbonfarantoj, sed jam la penso, ke oni povus deziri ies morton, ĝisoste ŝokis min.

Kaj jen mi sidis kun mia gazeto, leginte pri la morto de inĝeniero Besko. Kompreneble mi ne sentis ian funebron aŭ eĉ bedaŭron ĉe lia forpaso, kiu okazis certe pro aĝo kaj malforto, ĉar oni anoncis, ke li "trankvile dormiĝis" – sed strange ja estis, ke lia morto por mi ankaŭ ne estis indiferenta. Mi vere estis ĵus konstatinta ian malfunebron, ian malbedaŭron.

Mi komencis pensi pri inĝeniero Besko. Ĉu mi eble, ĉu mi vere, senscie, portis, dum tiom da jaroj, ian deziron pri lia morto? Dum pli ol dek jaroj mi ja ne vidis lin, nek aŭdis lian nomon, nek pensis pri li! Ĉu jam tio, ke mi neniam pensis pri li, estis ia mortigo? Se jes, mi mortigis lin sen mia volo, kaj verŝajne ne meritas pro tio punon aŭ purgatorion.

Vere, mi neniam ŝatis lin. Sed efektive ankaŭ tio estis preskaŭ senscie – mi almenaŭ neniam antaŭe pensis tiun penson, ke mi ne ŝatis lin.

Mi klare memoras lian sulkitan, flavecan, pergamenhaŭtan vizaĝon, kiu esprimis tiom da acida malkontento. Mi ne dubis, ke li estas tre lerta fakulo, ĉar li evidente posedis grandan inteligenton, kaj li esprimis siajn pensojn per memkonscie bela kaj polurita lingvaĵo. Estus vera plezuro aŭskulti al liaj paroloj, se nur lia amara pesimismo ne malagrabligus eĉ lian voĉon.

Tre malkontenta li estis la unuan fojon, kiam mi, en la koncentrejo, renkontis lin. Mi estis en la feliĉa stato, ke mi povis iomete helpi lin, kaj li dankis min per ĝentila sed maldolĉa rideto. Mi rimarkis, ke la aliaj kaptitoj en la ĉambro neniel ŝatas lin, ke li rekte ĝenas ilin per siaj mokemo kaj aroganta sinteno. Efektive li iom favoris min – almenaŭ mi estis la sola persono en la ĉambro, kun kiu li iomete konversaciis.

Sed ankaŭ tiuj konversacioj temis pri la plej ĉiutagaj aferoj, kaj liaj komentarioj al ĉio ajn estis amaraj kaj ofte arogante esprimantaj lian firman opinion, ke sole li scias ...

Iun tagon mi vidis lin razi sin, kun multe da zorgemo. Tio estis vera ceremonio. Li lavis la ilojn kaj poste sekigis ilin per ĉifona tuketo. Eble iom naive mi demandis lin, ĉu li vere havas specialan tukon por sekigado de razilklingoj.

Kun sia severa aroganteco la inĝeniero tuj atentigis min, ke tion li ja havas nur, por ke li ne difektu la ordinarajn mantukojn. Protesteme mi diris, ke oni ja povas esti tiel singarda, ke oni ne tranĉas la mantukojn. Tiam lia acideco kulminis, kaj li rigardis min kun mieno, kiu esprimis nuran malestimon. Eĉ tio ne povis en tiu momento haltigi mian protestemon. Mi diris, sciante, ke mi neniam povos konvinki lin, ke almenaŭ mi neniam difektis mantukon dum sekigado de razilklingo. El sia suvereneco li tiam deklaris, ke mi razas min certe ne pli ol kvin jarojn, dum li razas sin preskaŭ de kvindek jaroj, al kio mi tuj respondis, ke mi, sukcesante jam dum kvin jaroj ne difekti mantukon, pruvis, ke tio estas ebla – kaj ke mi havas la fortan intencon ĉiam sekigi miajn razilklingojn per ordinaraj mantukoj, kaj ke mi neniam – ĝis mia morto – difektos mantukon tiamaniere, tiel singarda mi estos. Post tiam inĝeniero Besko ne plu parolis al mi.

Pripensante nun tion, mi supozas, ke mi ne vere ŝatis lin. Certe mi vere deziris forgesi lin. Kaj mi ne kuraĝas rakonti al miaj freŭdanaj kamaradoj tion, kion mi ĵus rakontis al vi – aŭ ili certe diros, ke mi vere deziris la morton de inĝeniero Besko.


13. LA TUŜO DE MORTO

John FRANCIS

Aperis en Vitralo, Régulo 1960

Estis tre bele promeni laŭ la pado inter la barako kaj la aerodromo, kaj influite de la milda printempa suno ni ekperdis nian malbonhumoron kaŭzitan de perdita matenmanĝo. Ni estis trio: Stan, navigatoro; Bob kaj mi, pafilistoj. La ceteraj kvar el nia trupo jam manĝis kaj iris al la ordonejoj por raporti sin sanaj kaj disponeblaj; sed ni kiel kutime malfruis, kaj nun iris rekte al la ordonejoj sciante, ke ne utilus peti manĝon je tia horo. Tamen, ni esperis trafi la kantinon por la mezmatena paŭzo, kaj jam diskutis optimisme la eblon, ke oni ne flugigos nin malgraŭ la bela vetero.

Kelkajn minutojn poste ni konstatis, ke vanas la espero, ĉar la piloto, Bill, paŝis renkonte kun plenda vizaĝo.

"Kial vi ne raportis?" li demandis riproĉe. "Vere, vi ĉiam lasas min enmerdiĝi. Ni flugos, kaj oni vin serĉas. Kie vi putraĉis? Kial vi ne – –".

"Pa, fermu la faŭkon", petis Bob acerbe. "Ni ja iras. Cetere, mi anoncos min malsana prefere ol flugi, ĉar ni ankoraŭ ne manĝis".

Ni malatentis lin, ĉar li eterne minacis malsani. Krome, estis jam la naŭa kaj duono, kaj ne licis malsani post la naŭa.

"Kia flugo?" demandis Stan.

"Navig-ekzerca".

"Kiam? Kiomdaŭra?"

"Ekflugo je la dekunua. Kvinhora".

"Bone, ni povos manĝi antaŭe, kaj tamen trafi la urbon poste! Ĉu vi emas Jock?"

"Jes, volonte", mi respondis.

"Bob?"

"Supozeble, supozeble". La neceso flugi jam grizigis al Bob la perspektivojn, kaj eĉ babilado pri anticipataj diboĉoj ne sukcesis gajigi lin.

Aŭskultinte kun tolero riproĉajn admonojn pri akurato kaj pri la graveco de la mondsituacio, ni lasis la ordonejojn celonte la kantinon, kie ni trovis la komplementon de nia trupo: Riki, bombisto; Paŭlo, radiisto, kaj Trev, flugmekanisto. Riki salutis nin:

"Ĉu vi aŭdis: estas famo pri batalolisto?"

"Ĉiam famas pri batalolistoj", Bill grumblis. "Lasu tion; ni devos rapidi por trafi la flugplanon".

La flugplanon ekzercan ni tamen ne aŭdis; ĉar atinginte la ordonejon ni trovis, ke oni nuligis ĉiujn flugprogramojn; do la famo veris, kaj malgraŭ la aserto de Bill, ke "ni ne estos sur la listo", ni sciis, ke nia vespero en la urbo estas fuŝota.

Post duonhoro la tajpita batalolisto aperis sur la anonctabuloj de la aerodromo, kaj ĉiuj kuris por kontroli la flugontojn. Jes, jen ni, kiel atendite.

Dum la sekvantaj kvar-kvin horoj la tuta aerodromo zumis, kiel abelujo. Veturiloj plenplenaj de flugontoj rapidis al la grandaj bombaeroplanoj dismetitaj ĉirkaŭ la dekmejla perimetro de la aerodromo, por ke ili kontrolu la funkciadon de motoroj, interkono (interkomunik-sistemo) kaj muntu la maŝinpafilojn. Sekvis hasta reveno por manĝo – kaj reen al la dismetejoj por pluaj kontroloj. La tutan tempon bombovagonaroj kaj benzinveturiloj urĝiĝis tien kaj reen inter la arsenalo kaj la dismetejoj konforme al la plurfoje ŝanĝataj ŝarĝoj per kiuj oni provis malhelpi konjektan lokalizon de la celurbo, surbaze de la respektivaj ŝarĝoj bombaj kaj benzinaj.

Iom antaŭ la kvina ni sidis ĉe la tiel nomata lasta manĝo babilante kun nervoza gajo pri bagateloj; sed lasinte la manĝejon ni rimarkis, kiom nebuliĝis la ĉielo, kaj Bob esprimis esperon, ke nuliĝos aŭ almenaŭ prokrastiĝos la operacio, tiel instigante argumenton; ĉar la aliaj preferis plenumon ol la nervan malstreĉiĝon, kiu sekvas lastmomentan nuligon, precipe ĉar tiu portas neniun kompenson. Por Bob tute simple "neniam tro malfruas por nuligo".

Atinginte la operaci-ĉambron ni konfirmis niajn nomojn al la arme-policanoj, kiuj deĵoris tie kun listo de la flugontoj, kaj eniris. Sur kartego kovranta preskaŭ la tuton de la kontraŭa muro ruĝa rubando montris la raŭton, kaj ruĝaj celuloid-pecoj la aparte fortajn koncentriĝojn de la malamikaj artileriaj baterioj. Iom flanke staris tabulo kun detaloj pri altoj, tempoj, taktiko – kaj la nomo de la bombota urbo. La iam gloravida Paŭlo demandis la celurbon kun forturnita kapo.

"Hurben", Trev respondis malice, tamen iom konsternite mem pro la malproksimo.

"Kriste! Ĉu temas ekspedicion?" demandis Paŭlo.

"Vere", Stan konsentis. "Naŭhora flugado!"

Iom deprimite ni trovis sidlokojn kaj atendis.

Fine la komandanto envenis, kaj post kontrolo, ke neniu mankas, oni ŝlosis la pordojn, kaj la diversaj sekci-ĉefoj donis klarigojn kaj instrukciojn. Mi sentis genutremon de Paŭlo, kiu sidis apud mi, kaj penis akordigi kun ĝi la propran por kaŝi tiun.

Post la instrukcioj kaj la admona oracio de la komandanto, kiu plenplenis de aludoj pri tradicio kaj tropoj dependantaj de sporta glosaro, oni kolektis la enhavon de niaj poŝoj en saketoj asignitaj po unu al ĉiu flugonto, kaj ni rapidis al la flugvestejoj por niaj paraŝutoj kaj flugvestoj.

Bob kaj mi, kiel ĉiam, estis pli tardaj ol la aliaj pro niaj pli komplikaj vestaroj, kaj interŝanĝis la kutimajn insultojn kun Bill, kiu ĝenadis nin per admonoj plirapidi.

Fine ni estis pretaj, kaj en-aŭ-sur-svarmis oportunan veturilon kun alia preta trupo. Tiun ni lasis ĉe ilia pli apuda dismetejo kun sakroj, maldecaj gestoj kaj vetoj, ke ni revenos morgaŭ por domaĝi ilian perdiĝon, poste pluenirante al nia propra dismetejo.

Tion atinginte ni lasis la veturilon, kaj zorge fiksinte niajn paraŝutojn en la aeroplano oportune por tuja ekkapto, Bob, Stan kaj mi re-elsaltis por fumi lastan cigaredon (ĉar kelkajn ni ĉiam retenis kaŝe, spite kolektadon) dum la aliaj funkciigis la motorojn, kaj faris diversajn lastmomentajn kontrolojn.

La veturilo jam malaperis, kaj ni staris solaj sur makadama insulo meze de herbomaro. Sole rompis la monotonon tordita arbo, la severaj konturoj de unu el la aerodromaj riparejoj, kaj la antaŭo de alia aeroplano, kies voston kaŝis la kurbeto de la herbejo. Nun pluvetis tra maldensa nebulo.

"Nepre prokrastiĝos", asertis Bob defie-optimisme.

"Dube", respondis Stan.

"Tamen, se la nebulo plidensiĝos oni ne povos ekflugi", mi protestis.

"Se", gruntis Stan.

Mi silentis, deprimite de la morna pejzaĝo; Bob jam ne estas la sola, kiu esperas nuligon. La alia aeroplano eltusis bluan fumon, kaj la helicoj ek-turniĝis. Pro stranga efiko de la nebulo ĝi aspektis kiel iu serĉanta dinosaŭro. Mi rigardis la nigre pentritan riparejon; ankaŭ ĝi aspektas nereale, ŝvebe, pro la nebulo. Mi sentis salan guston kvazaŭ de koaglinta sango en mia gorĝo.

"Nu, jam tempo, knaboj", Stan diris.

Ni eniris la aviadilon. Bob puŝhelpis min tra la tuneleto, kiu kondukas al la vosta pafil-tureto, kriante ion en mian orelon, supozeble "ĝis morgaŭ", sed mi ne povis certi pro la muĝado de la motoroj. Poste, li fermis la ventpordetojn, kiuj duonigis la tuneleton, kaj mi glitis-rampis al la tureto, kies malfermitaj pordetoj prezentas kvazaŭ la tunelofinon. Mi enmanovris min, kaj puŝis la kurbajn pordetojn kunglite malantaŭ mi.

Nun mi sidis malkomforte sur seĝeto, kies mallarĝo permesis min sidi nur sur la rando; ĉar mian dorson kurbigis la arkaj pordetoj kaj la neceso kiom eble plej eviti per mia verto la ŝaltilojn en la tureta volbo. Miaj piedoj nete konvenis por la spacetoj sur la tureta "puto", ĉar inter ili staris la gvidkolono kaj la aŭtomata kuglo-levanto, kaj ĝuste ekster ĉiu genuo du maŝin-pafiloj estis muntitaj.

Mi kuplis mian oksigenon, interkonon, elektran surtuton kaj la mikrofonan kontraŭfrostilon, kaj rotaciigis la tureton, dume kontrolante kun Bill, ke la interkono plene funkcias.

La motoroj eklaŭtis, kaj la granda aviadilo ruliĝis al la perimetra vojo. Dum ni laŭiris tiun mi ŝargis la pafilojn, poste rimarkante, kiel la antaŭe disigitaj aeroplanoj nun kuniĝinte akompanas nin, ruliĝante plumpe peze al la fino de la ekflug-ŝoseo, kie ni haltis atendante la vicon. Fine ni turniĝis en la ŝoseegon, kaj la motoroj de la bremsita monstro muĝegis prelude al la fina kuro.

Apud la neirontoj, kiuj grupiĝis dekstre mansvingante laŭ la skadra moro, staris la stab-veturilo pentrita de blankaj kaj nigraj kvadratoj. El la vitra kupolo sur ĝia tegmento oni nun signalis permeson iri; la motoroj malkresĉendis ĝis pli normala laŭto, kaj malbremsite ni ruliĝis antaŭen, komence pezsaltete, poste pli kaj pli rapide. La tureto vibradis, la makadamo sube impetis malantaŭen; ni preteris la kutiman limon ekflugan; la vosto leviĝas, sed la peza ŝarĝo ligadis nin al la ŝoseego, kies fino nun apudis. Tra la interkono la voĉo de Bill ordonis plenan forton; la motoroj rekresĉendis, kaj la vosto leviĝis super la nivelo de la pruo, sed la heĝo ĉe la ŝosefino timige alsturmis – kaj pasis sube. Ni lanĉiĝis.

Lanĉite! Nuligo jam ne eblas. Ni jam ascendas tra la nuboj ĝis subite sunlumo trafas nin, kaj la blankaj nubkupoloj ondadas sube. Ni ankoraŭ ascendas cirkle dum iom da tempo antaŭ ol direktiĝi suden. Estas tre bele. Mi rotaciigas la tureton – jen du aliaj bombiloj baborde, certe el nia skadro, flugante laŭ sama raŭto. Dumvoje al la rendevuo pli kaj pli da aeroplanoj aliĝas al nia trupo, ĝis fine ili amasas ĉiudirekte ĉirkaŭ ni.

Pluen kaj pluen; trans la marbordo; super la maro, kiu videblas de tempo al tempo tra la nun ĉifonaj nuboj. Mi manĝas la ĉokoladon, oranĝon, kaj kelkajn el la sukeraĵoj el kiuj konsistas mia flugporcio, ĉar sperto montris, ke konservi ilin estas senutile pro la perdiĝonta apetito kaj la glaciiga efiko de la altoj sur la oranĝo.

Malantaŭ ni la suno subiras la horizonton. La mortantaj radioj montras imponan vidon: kiel giganta arko la bombilaro etendas sin de horizonto ĝis horizonto, kaj sur ambaŭ niaj flankoj amasas de apudaj gigantoj ĝis makuletoj en la blua distanco. Jen la milito nun: giganta aera floto bombonta urbon! Stabo ie kontrolas nian iron; markadas ĝin per disko sur kartego, vidante-konsciante nian relativecon al la milito, al la mondo. Ankaŭ mi, kiel gimnaziano, konstatis relativojn pere de ĵurnalopaĝo; sed nun ni apartiĝis de la mondo; nur sep mil kamaradoj efektivas; nia sukceso estos triumfo, nia malsukceso katastrofo.

Krepuskas. Jam videblas nur la tre apudaj kunflugantoj. Mi komencas la tedegan serĉadon, malrapide rotaciigante la tureton baborden, triborden, tra 180 gradoj, serĉante supren-malsupren laŭ malgrandaj kvadratoj.

Pluen ni zumadas. Plene noktiĝas, kaj pli streĉa serĉado jam necesas, ĉar kvankam malamikaj ĉasantoj ankoraŭ ne atendeblas, tamen minacas danĝero de kolizio kun amiko: la sep mil kamaradoj ŝrumpis ĝis sep. Nokto izoligas nin, farante amikojn malamikoj; la milito fariĝas progreso de unu aviadilo eu abismo, minacata de karambolontaj samcelanoj kaj pafontaj malamikoj. De ĝia sorto dependas nia sukceso aŭ pereo.

Mi malŝaltas mian elektran kostumon, kiu naŭze varmas antaŭ mia brusto, kvankam ĝi lasas miajn genuojn kaj gambojn fridegaj, kaj streĉe rigardas en la abismon, kie videblas nur la grandaj gvidiloj sur la ekstremoj de la vostaj aloj ĉe ambaŭ miaj flankoj kaj iom antaŭe.

La interkono siblas prelude, kaj la voĉo de Bill eksonas: "Vokante Voston; ĉu ĉio en ordo?"

"En ordo", mi konfirmas. "Ĉe vi, Dorso?"

Bob respondas jese, pruvante, ke ankaŭ li maldormas, ĉar ĝuste tion Bill demandis, malgraŭ la eŭfemisma "ĉu ĉio en ordo?"

Ni ascendas, kaj mi reŝaltas mian kostumon tiel, ke nur miaj genuoj kaj – stranga sento! – mia verto, malgraŭ leda kasko kaj densa hararo, fridas. Mi fiksas mian oksigenmaskon pli firme, premante ĝin al la neregulaj vizaĝkonturoj. La karno sube humide varmas kontraste al la frostkovritaj okulharoj.

Mi sentas dormemon, kaj glutas "vekan" pilolon. Ĝi malmulte efikas, kaj mi penas sproni min al la viglo pensante pri la eblo, ke jam nun ĉasanto nerimarkate celadas, kiel antaŭ kelkaj noktoj, kiam nek Bob nek mi malgraŭ plena viglo rimarkis ĝis la malamiko tre apudis en la tiel nomata ĉaskurbo, supozeble prokrastante pafon nur por certigi tujan sukceson. Tian zorgan kalkuladon ni ne atendu denove. Necesas serĉi, serĉi, serĉi.

La interkono siblas: "Obusoj", diras la voĉo de Bob.

"Kie", demandas Stan, kiu devas noti tion por ke oni poste lokalizu eblajn novajn bateriojn.

"Ĉirkaŭ dek mejlojn baborde".

Nun ankaŭ mi povas vidi la intermitajn steletojn, kiujn Bob rimarkis tra la glaca kupolo de la dorsa tureto.

Sed malprudentas rigardadi unudirekte. Mi komencas la serĉadon. Regas denove la obtuza silento de la motoroj. Baborden, triborden; supren, malsupren! Nigro; zumado; la intermita "ĉio en ordo?" de Bill, kies proksimo fariĝas pli kaj pli nekredebla; persista dormemo, kaj la revigliga timo, ke el la abismo fulmontas la brilkuglaro de ĉasanto, kiu vidas nian pli grandan maŝinon, kvankam streĉa serĉado ne rivelas lin.

Fine: "Jen ĝi!", de Bill, kaj aldona "Lumigata, kiel kristnaska arbo!", de Riki.

"Kiom longe, Stan?", Bill demandas.

"Duonhoro".

Komence nenio videblas de la vosto; poste mi ekkonstatas la plihelon, kiu venas de antaŭe, kaj intensigas la serĉadon sciante, ke ni nun siluetiĝas kontraŭ la jam brulanta urbo kaj la sinkantaj cellumigiloj.

Nun eksonas la lakona voĉo de la mastro-bombanto; uzanta sian ĉi-noktan kodnomon, kaj tiun de la ĝenerala flugantaro: "Hoko Unu al Tondro – bombu la verdajn brilojn, la verdajn brilojn".

Tiu flegma ordono korakcele memorigas pri la proksimo de la celo, kaj venkas dormemon pli efike ol ĉiuj piloloj.

La tuta ĉielo nun flavas, pli intense flagrante de tempo al tempo pro novaj eksplodoj teraj kaj aeraj. La intensa pafado de la artilerio certigas maleston de ĉasantoj sed necesegas serĉadi tre apudajn kolegojn, kiuj eble kolizios aŭ bombardos nin.

Obusoj eksplodas ambaŭflanke, kaj triborda konuso de serĉlumoj subite aperas kun bombilo enmeze. Aliaj lumstrioj, kiuj antaŭe sencele zigzagis, nun svingiĝas al la viktimo, kiu tordiĝas tien-reen, supren-malsupren, kiel mortonta salmo, dum obusoj ekfulmas ĉirkaŭ ĝi.

Alia konuso alarkas de babordo. Mi time rigardas ĝin, sed alia bombilo momente aperas malsupre en unu el la lumstrioj, kaj agita strebado retrafi ĝin komenciĝis.

Obuso eksplodas sub ni tiel proksime, ke la ekbrilo radias sur ambaŭ niaj flankoj. Mi ŝvitas, pensante pri la giganta, lokomotiv-kaldrona, sed maldik-haŭta, ĉefbombo, kiu pendas sube. Se unu ereto de ŝrapnelo trafos ĝin – – –

Titana eksplodo en la baborda konuso ironie kompletigas la penson.

La bombad-preluda dialogo de Bill kaj Riki komenciĝas: "Apertu bombopordojn", Riki ordonis.

"Apertaj".

"Lifen, lifen, tenu. Lifen, lifen, tenu".

Sub la direkcioj de Riki la maŝino lasas siajn fintajn zigzagojn, kaj mia stomako krevemas, kiam mi pensas pri la eksplodema monstro kvazaŭ prezentata al la artilerio. Ĝi estu faligita! Poste la maŝino eltenos trafojn; sed nun subito timigas! Neeskapeblo poltronigas! Post la faligo eventualaj trafoj damaĝos, eĉ detruos, la maŝinon; vundos, eĉ mortigos, individuojn; sed krom se oni trafos rekte la tureton, eskapo eblos. La milito limiĝas al unu tureto ŝvebanta super infero!

La kelksekunda flugado al la celo eternas; la flamanta tero kvazaŭ ŝvelas en sferegon, kies surfacon la maŝino grimpas, ascendante pli kaj pli krute; ĉiam pli krute kaj pli malrapide; malrapidege flosas al la celo. La vivo kulminas: al tio ĉi kondukis la senlima, sentempa, tranokta flugado, kaj ekster tio nenio realas. Iama vivo surtera, tagluma, ĥimeris: kokona fazeto antaŭ la realo!

"Dekstren, tenu. Lifen, lifen, tenu". Mi konstatas, ke mi iam malŝaltis la hejton, ĉar ŝvito fridega laŭkuras sulketon en la brusto kaŭzitan de mia kurba pozo. Ĉi metio vere virinigas! Mi tremas, sed timas moveti fingron por re-ŝalti la hejton, ĉar mi rigidiĝas, atendas –

"Te-enu, te-enu, te-enu. Bomboj falas". La maŝino ĵus ŝajne starinta sur la vosto, saltadas reage de la forfalantaj bomboj. Fina saltego pro la ’kaldrono’ anticipas la "Bomboj for! Reen al raŭto!" de Riki.

Bill ekuzas la praktikan signifon ("vi rajtas zigzagi" de la formala "reen al raŭto", ĉar la apudo kaj persisto de la eksplodantaj obusoj klare avertas, ke oni radare prognozas nin. Brila kuglaro de malpeza artilerio flosas supren al ni, kaj subite fulmas preter la voston.

"Obusoj. Spiralu triborden".

"Triborden", Bill konfirmas, kaj svingas la maŝinon en la rutinan fint-manovron, kiun mi aludis; sed la obuseksplodoj persiste sekvas, kaj nun ili grince aŭdeblas, malgraŭ la motor-muĝado – do mortige apudas.

Ruf! Ruf! Du blindigaj eksplodoj babordaj stimulas Bill al eĉ pli energiaj manovroj. Mi forlasas la seĝon, mia verto premadas la volvo-ŝaltilojn, kaj miaj kugloĉenoj stariĝas antaŭ mi kiel frapontaj serpentoj.

Ruf! Ruf! Ruf! – – Kring! Kiel sonorilo la trafo aŭdeblas. La maŝino ekjoras, sed tuj poste stabiliĝas. Du eksplodoj malantaŭ ni jam pli distas. La persekutado ekĉesas.

Mi ekrigardas malsupren, kovrante unu okulon por reteni la nokte-vidkapablon. Infero regas tie: grandaj incendioj, kiuj de tempo al tempo eruptas vulkane, kie bomboj ĵus eksplodis. Koloraj celo-montriloj flosadas malsupren; brul-kuglaroj saltas supren, kaj serĉlumaj strioj svingiĝas tien kaj reen silente-minace. En la flave bolanta aero ombraj maŝinoj manovras vesperte inter la ekstelaj obusoj. Jen alia trafo! El la kirliĝantaj flamegoj io falas – ŝajne parto de alo.

Bill vokas nin laŭvice. Ĉiuj respondas, kaj li sekve ordonas Paŭlon kontroli, ĉu io grave difektiĝis. Post kelkaj minutoj Paŭlo raportas, ke krom kelkaj truoj fuzelaĝaj ĉio ŝajne bonordas.

La flama ĥaoso de la celurbo jam nur fonas, kaj la defenda artilerio senpovas kontraŭ ni, sed eventualaj surraŭtaj koncentriĝoj ankoraŭ minacas, kaj ĉasaviadiloj eĉ pli, ĉar la celo jam ne sekretas. Minacos ankaŭ dormo.

Miaj palpebroj jam pezas. Mi glutas pilolon, kaj provas konvinki min, ke ĝi efikas, sed devas tamen lukti kontraŭ kreskanta dormemo. Mi rigardegis en la mallumon pikante la cerbon al aktivo per pensoj pri ĉasantoj. La motoroj zumadas, la abismo nigras. Estus timige paraŝuti en tiun abismon – – – paraŝuti de klifo. Paraŝuti inter du klifoj estus danĝere ĉar – – –

"– – – en ordo?" Mi eksaltas, konstatante, ke mi okulaperte gapadis nekonscie en la nokton.

"Jes, sed mi tre dormemas, Bill. Voku min pli ofte".

"Volonte ".

Mi glutas pilolon. Nur du ni oficiale ricevas, sed mi prenis de Stan, kiu tro okupiĝas por dormi. La celurbo estas ruĝa makuleto. Mi ekserĉas.

Mia koro eksaltas, kaj pulsegas en la gorĝo: ombro ekaperis baborde. Mi eksvingas la tureton – la ombro svingiĝas kun ĝi; estas makuleto sur la glaco. Mi provas deviŝi ĝin – sensukcese. Damno! Mi bone scias, ke ĝi plurfoje skuos min je ekvido subita, malgraŭ antaŭscio.

Mia koro daŭre pumpadas malagrable pro la subita ektimo. Mi rotaciigas la tureton, kaj serĉadas; sed malgraŭ nervozo, malgraŭ la ĵusa skuo, insista dormemo revenas. Triborden, baborden; baborden, triborden! Kiam la tureto flankeniĝas mi povas senti kontraŭ la dorso la tremadon de la maldikaj pordetoj sub la batado de la ekstera aerofluo. Nur tiuj tremantaj ferladoj inter mi kaj nesondebla abismo! Mi treege dormemas; la tureto rotacias baborden; la pordetoj prezentiĝas al la aerofluo kaj tremas malantaŭ mi. Se ili forbloviĝus, ĉu mi elfalus? Ili tiom tremas – –

PEZA MANO FALIS SUR MIAN ŜULTRON!

Mi rigide gapas antaŭ mi atendante – – – ? "Ankoraŭ ne", mi preĝas. Mi ekmoviĝas, sed la peza Mano el la etero pli strikte tenas, kaj mi re-rigidiĝas; atendas. Mi deziras min turni, sed timas vidi – – – ? Kial neniu venas por helpi? Ĉu la aliaj jam – – – ?

La tureto, kiun mi eksvingis de la baborda ekstremo aŭtomate daŭrigas la rotacion triborden, trafas la tribordan ekstremon, kaj tremetas pro la subita halto. La Mano moviĝas, kaj mi ekvidas ŝtalan ungegon. Mi ekturnas min kaj vidas – ke la fajr-hakilo forvibris de la ŝtipo subteninta la klingon, kaj tenate sole de la leda rimeneto ĉe la tenilekstremo, faletis amike antaŭen sur mian ŝultron. Mi refiksas ĝin al la pordeto stulte penante ordigi la pensojn.

Estas ridige – histerie ridige, kaj mi miras, ke mi ne ridegas, kiel mi faris en multe malpli komikaj cirkonstancoj. Anstataŭ ridi, jen mi sterniĝas super la kuglar-levanta maŝino senhelpe vomante. Mi cetere emas plori pli ol ridi, ĉar mi akre sentas la maljuston de la afero: trompi min tiel, ke mi kvazaŭ mortis – senutile.

La rutina demando de Bill rekonsciigas min.

"Mi vomis. Alie en ordo", mi respondas.

"Vomis? Ho, la armisto bone regalos vin!"

"Jes, sendube".

La flugado daŭras, sed nun nek ĉasantoj, nek morto mem povus skui min: mi estas emocie elĉerpita, kaj kontentas apatie rigardi en la nokton pro manko de io alia rigardebla, indiferente konfirmante de tempo al tempo, ke "ĉio enordas". Oni ne povas morti pli ol unufoje en unu nokto.

Ni alteriĝis iom post la tria matene, raportis niajn observojn laŭrutine, manĝis, kaj fine enlitiĝis.

Dum horo aŭ pli mi kuŝis damnante la pilolojn, kiuj nun tiom forte efikas, ke miaj okuloj ŝajnis stari el la kapo ne permesante la palpebrojn fermiĝi. Finfine, senaverte, mi tamen ekdormis.

Tuj poste – ŝajnis – peza mano falis sur mian ŝultron, kaj skuis. Voĉo kriis en mian orelon "Vekiĝu! Vi flugos".

Mi eksidis por protesti, sed la aliaj jam laŭte plendis:

"Sobriĝu, stulta bastardo! Ni flugis hieraŭ nokte. Vi eĉ ne rajtas voki nin".

La trudanto flegme rigardis liston, kiun li tenis en la mano: "Trupo de Boklasĉuk?"

"Jes".

"Bone! Estas nun la dua. Lastan manĝon post duonhoro; flugplanon je la tria, starto je la kvina. Oni jam faris kontrolojn".

Sakre grumblante ni vestis nin, kaj lasis la kabanon.


14. KIEL NI MORTIGADIS LEPORON POR LA ANTAŬKRISTNASKA VESPERMANĜO

de VLADIMÍR VÁŇA

Aperis en la revuo Esperanto 1961, ankaŭ en Rakontoj ne nur ŝercaj, Kava-Pech 2002

Pasintjare je Kristnasko ricevis la patro de iu sia kolego en la oficejo vivan leporon. Ĉi tiun pliriĉigon de la antaŭkristnaska manĝokarto kvitancis la tuta familio kun dankemo – kompreneble, krom la avineto, kiu ĉiam opoziciis. Sed eĉ ŝi, vidante, ke ŝi estis de la familia konsilantaro voĉdone superita, eĉ ŝi submetis sin al ĉi tiu decido, kaj kiel persono sperta ŝi prenis sur sin la taskon organizi la tutan preparon de la leporo por la antaŭkristnaska vespermanĝo. Poste la avineto elserĉis en "La hejma konsilanto" la devizon "Leporo", kie estis skribite (paĝo 824): "Mortigado de la leporo – vidu la samon sub la devizo ’Kuniklo’." Ĉi tiu saĝa libro poste konsilis, ke "kuniklon, same kiel leporon, ni ekprenos je malantaŭaj kruroj kaj mortigos per bato inter la orelojn" (paĝo 381). Post ĉi tiu grava konstato estis la taskoj dividitaj jene: la patro – mortigo de la leporo, la patrino – ĝia prilaboro. La frato Fabiano estis tenonta la leporon je kruroj. La avineto – kontrolo de la tuta procedo. La aveto estis destinita kiel unua, mi kiel dua rezervulo.

Poste do la afero komenciĝis. La patro suprenfaldis al si la manikojn, elprenis la leporon el kesteto kaj transdonis ĝin al la frato Fabiano, kiu – laŭ la konsilo – ekprenis ĝin je malantaŭaj kruroj. La patro dismetis la gambojn, trifoje profunde ekspiris kaj levis la manon, por doni al la leporo mortigan baton; sed subite la animalo ekkomprenis, ke la afero fariĝas grava – ĝi ekskuiĝis, kaj Fabiano kontraŭvole ĝin liberlasis. Anstataŭ la leporo ricevis la baton Fabiano; por la plua batalo li estis tiamaniere perdita.

La avineto (kaj samtempe estro de nia familio) kiel unua ekkomprenis la situacion kaj ekkuregis kontraŭ la leporo, kiu en senpripensa fuĝo zigzage kuregis tra la ĉambro. Bedaŭrinde, ŝia fulmorapida ago restis senefika, ĉar la leporo enkuris malantaŭ la ŝranko – kaj evidente ĉi tiu loko al ĝi ekplaĉis, ĉar ĝi ne montris multe da emo ĉi lokon forlasi. Intertempe rekonsciiĝis kaj organizis sin pluaj taĉmentoj, kaj post pli longa proklamo de la avineto, ke ŝi kontraŭstaris kaj avertis, kaj post mallonga familia interkonsento estis decidite la leporon elpeli kun helpo de balailo. Ĉi tiu ideo estis tuj realigita. La atendata rezulto ne venis, ĉar la leporo forkuradis antaŭ la balailo, sed ne forlasadis la lokon malantaŭ la ŝranko. La patrino alkuris kun brosbalailo, por helpi elpeli ĝin de la alia flanko. Ne vidante alian eblon, la leporo subrampis la ŝrankon, kaj ree komencis senpripense kuregi zigzage tra la ĉambro. En la batalon intermetis sin la patro; li ĵetegadis post la leporo kuir-tranĉilojn – sed li sukcesis nur frakasi la vitron en la fenestro, unu tranĉilon rompi kaj unu enigi en la pordon tiel profunden, ke ne estis eble ĝin eltiri. En ĉi tiu fazo de la batalo mi rangaltiĝis je unua rezervulo, ĉar mi nokaŭtis la aveton per viandpistilo.

Post plua horo de la batalo estis mallonga ripozo, kiun uzis ankaŭ la leporo. Ĝi estis en angulo, moke vidigis la dentojn kaj starsidis. Tion mi ne povis toleri, kaj tial mi ĵetegis post ĝi denove la viandpistilon; ĉi-tiufoje detruiĝis nur vitro de la libroŝranko. La batalo denove komenciĝis kun ankoraŭ pli granda rapideco kaj vervo, sed montriĝis, ke ĉiuj disponeblaj bataliloj, t.e. balailo, brosbalailo, resto da kuirtranĉiloj kaj viandpistilo, ke ĉiuj tiuj rimedoj ne sufiĉas. Subite venis al mi savoporta ideo: mi enkuris la loĝejĉambron kaj alportis al la patro kuglopafilon, por ke li mortigu la leporon tiumaniere. La patro ekcelis, sed poste li ŝanĝis sian decidon kaj donis al mi kapofrapon; kaj kiam li ekvidis, ke la leporo intertempe enkuris la loĝejĉambron, ĉar mi lasis la pordon malfermita, mi ricevis ankoraŭ unu kapofrapon. Jes, tiel la mondo rekompencas!

La batalo transportiĝis en la loĝejĉambron, kio estis granda avantaĝo – por la leporo, kompreneble. Ĉi tie ĝi trovis multe pli da ebloj por defendo, kaj estas necese aldoni, ke ĝi uzis ilin rimarkinde. De tempo al tempo ĝi haltis kaj starigis la orelojn – sed tuj ĝi denove daŭrigis la vojon, ne permesante al ni respiri. La situacio estis senespera; la tempo senkompate pasis – estis jam la naŭa vespere, kaj ni ankoraŭ senĉese ĉaspeladis la leporon, kiu kontraŭstaris al sia fatalo kaj estis kuranta de unu angulo al la alia, entute malatentante, ke ĝi estas destinita al la antaŭkristnaska vespermanĝo. La patro intertempe rompis ĉiujn restantajn tranĉilojn, kaj komencis do ĵetegadi post la leporo diversajn aĵojn, ekzemple paperpezilojn, cindrujojn, ŝuojn kaj inkujojn; kelkajn el tiuj aĵoj li sukcesis detrui komplete, aliajn nur parte.

La persekutado denove ĉesis, ĉar estis necese solidigi la fortojn por plua, eble jam fine decidiga fazo de la batalo. La ĝisnuna stato de la batalo estis jena:

  1. La leporo: viva kaj sana, perdoj: neniaj.
  2. Nia familio:
  3. hom-perdoj:
  4. la frato Fabiano intertempe rekonsciiĝis – sed vidante, ke la batalo furiozas sur alia fronto (en la loĝejĉambro), li uzis la okazon kaj eltrinkis al la patro duonon da botelo kun sorpa likvoro. Post malebriiĝo li estos transdonita al la milita tribunalo. Por plua batalo – malkapabla.
  5. la aveto ĝis nun ne rekonsciiĝis.
  6. material-perdoj:
  7. du fenestroj kaj vitro de la libroŝranko frakasitaj, kvin kuir-tranĉiloj rompitaj, entute aŭ parte detruitaj kvar cindrujoj, du paperpeziloj, unu seĝo, unu brosbalailo, unu fajrostango.
  8. pluaj perdoj: ĝenerala stato de ambaŭ ĉambroj: kaduka. Estas necese alvoki la ĉambropentriston, lakiston, tapetiston kaj mebliston.

Post rekomenco de la batalo plenumiĝis la sorto de dekduo da desert-teleroj, kiujn la avineto ĵetegadis post la leporo kiel diskon, plue detruiĝis la edziniĝ-dotaĵo de teleroj kaj supujoj de mia patrino (mi piedpuŝetis – ĝis nun mi ne scias, kion – kaj detiris la tablotukon de sur la manĝopreparita tablo). La patrino faligis la kristnaskan arbeton, kiu brulneniiĝis. La batalo venis al sia kulmino. Laŭ ordono de estro de la ĉefa stabo (= la avineto) mi malfermis la pordon en la kuirejon. La leporo ne antaŭvidis ruzon kaj denove enkuris la manĝaĵ-preparejon – sed ho ve! – La afero finiĝis tute alie, ol ni atendis. Nome, subite iu ekfrapetis sur la pordon, kaj antaŭ ol ni povis iel reagi, la pordo malfermiĝis kaj malkaŝis al niaj surprizitaj okuloj nian najbarinon, sinjorinon Novácková. ”Bonan vesperon, feliĉan kaj gajan Kristnaskon – kaj sanon, ĉefe la sanon, ĝi estas la plej grava", babilaĉis la najbarino el la pordo, eĉ iomete ne zorgante pri tio, ke la patro superŝutas ŝin per koleregaj rigardoj. Ni ĉiuj estis tiom surprizitaj per ŝia subita ekapero, ke ni ne estis kapablaj ekprotesti. Ankaŭ la leporo atenteme aŭskultis, sed vidante, ke ĉi tie ĝi ekscios nenion novan, ĝi uzis la okazon, ke la pordo restis malfermita, kaj definitive entombigis niajn esperojn pri sengrasa lepora rostaĵo. La patro terure ekmalbenis, enfalis en la dialogon de la najbarino per ia stranga preĝo, "Dio mia, pardonu al mi, ke mi ekbategos ĉi virinaĉon – sed forprenu de mi iom da forto, por ke mi ne ekbategu ŝin tro, ĉar alie oni povus min malliberigi", kaj poste ĵetiĝis kontraŭ sinjorino Novácková; sed ŝi antaŭvidis la danĝeron kaj fuĝis. Iam mi aŭdis, ke malkontentigita kolerego povas malbone efiki je la sano; tial la patro – por eviti la eblajn sekvojn – donis al mi du kapofrapojn, ĉiujn ceterajn ekinsultis kaj foriris en restoracion, por tie vespermanĝi.

Jen, kiel ununura animalo povas detrui la trankvilon de la tuta familio! La patro forestas, la patrino ploras en la kuirejo, kaj la avineto prelegas al la kvar nudaj muroj pri tio, ke ŝi konsilis bone – sed neniu pri tio zorgis.

Intertempe rekonsciiĝis la aveto kaj la frato Fabiano – sed tro malfrue; tiel ili fariĝis nur atestantoj de la malglora fino de la batalo. Volonte helpi mildigi la pezan familian atmosferon, Fabiano komencis elakvigadi malgrandajn fiŝetojn el la akvario de la patro – laŭdire por la solena vespermanĝo. Pri ĉi tiu neaŭdita kaj malpia ago kondamnis lin la aveto-juĝisto al batpuno. Fabiano kronis sian pledparolon per vortoj, ke li agis sub influo de alkoholo kaj pro la juneca senpripenseco – sed la aveto estis senindulga. Vortoj de la verdikto plenumiĝis, pro kio la avino pridonacis la plenumanton per la nomo "la maljuna kanajlo" – ĉar kulpas ne la bubo, sed la malbona edukmaniero. Malŝarĝinte sian koron, la avineto foriris al noktmeza meso, la aveto – en gastejon.

Ĉiuj foriris – kaj mi restu hejme? Ankaŭ mi forlasis la naskiĝdomon, por partopreni en nia ŝatata antaŭkristnaska ludo. Sciu, estis ĉe ni unu germandevena mokinda policano; li nomiĝis Frideriko Fric, sed ni principe kaj senescepte nomis lin "Zweimal Fric" *). Je kio li estis pli ridinda, je tio li volis estis pli severa. Precipe li zorgis pri nokta trankvilo; li paŝis tra la stratoj, ĉiuvespere post la deka horo, antaŭkristnaske post la noktomezo, kaj atentis, ke neniu bruu kaj ke ĉiuj iru en ordo hejmen. Ni elpensis jenan ludon: ni diskuris tra la ĉefplaco, kaj subite unu el ni forte ekfajfis tra la fingroj. Zweimal Fric tuj kuris al li kaj serĉis la fajfilon (kiun, kompreneble, li trovis neniam); la akuzito malkonfesadis, mi ne fajfis – kaj subite aŭdiĝis fajfado el la kontraŭa flanko. Li do kuris tien, sed fajfsonoj senĉese antaŭ li forkuris. Konkludinte, ke ni pellacigis lin sufiĉe, ni kuniris sur antaŭe interkonsentita loko, per la tuta forto ekkriegis: "Zweimal Fric!" kaj poste ni disiris hejmen.

Mi do ĝojis, kiel Zweimal Fric ree estos kuranta tra la stratoj, sed ĉi-jare la ludo ne okazis – kaj mi tuj diros al vi, kial. Mi elkuris el la domo – kaj kion mi vidas? Zweimal Fric pelas tra la strato nian leporon! Renversita mondo! Leporoj kuras tra la stratoj – ĉu li, la ŝtata oficisto, povas tion toleri? Li devas ĝin elpeli el la urbo. Kion dirus al li alie liaj superuloj?

La leporo kuras sur la trotuaron, zigzagas, nun estas sur la ŝoseo – sed la policano ne laciĝas kaj sekvas ĝin kaptoproksime. Sed – kapti ĝin? Sensencaĵo! De maldekstre ruliĝas ŝarĝ-aŭtomobilo, de dekstre ankaŭ: la haltigiloj ekgrincas, tintas vitro, ekkrio – sed la leporo elkuras viva kaj sana, kaj post ĝi – Zweimal Fric. Dank’ al Dio, okazis nenio, ankaŭ ambaŭ ŝoforoj ĝustatempe elsaltis, sed la aŭtomobilojn riparos neniu plu.

La leporo daŭrigas. Zweimal Fric ĝin postsekvas. Kontraŭ ili paŝas avo kun bastono en la mano. La leporo enkuras al li sub la piedojn, la maljunulo perdas la ekvilibron, falas kaj en instinkto de memsavo eksvingas la bastonon, kiu trovas kiel celon la polican kaskon kaj surkapigas ĝin al Zweimal Fric ĝis la oreloj. La persekutado finiĝas – la leporo venkas kaj fuĝas, senĉese fuĝas for el la urbo. Ankoraŭfoje ĝi kaŭzas karambolon – ĉi-tiufoje de kvar aŭtomobiloj kaj unu motociklo – sed fine ĝi atingas la sopiratan arbar-randon kaj malaperas.

Zweimal Fric versimile vidis, ke la leporo elkuris el nia domo, kaj nia najbarino certe volonte al li sciigis, al kiu la leporo apartenis; alie mi ne scias klarigi al mi la fakton, kial la sekvantan tagon ekfrapis du policistoj senhezite ĝuste sur nian pordon. La patro ilin elĵetis, ekinsultis la najbarinon kaj eltrinkis reston da sorpa likvoro. Poste lia rimeno ekdancis sur certa korpoparto de la frato Fabiano, por ke li memoru ke alkoholaĵo ne estas taŭga trinkaĵo por infanoj – kaj kvankam mi eltrinkis nenion, ankaŭ mi havis la okazon gajni spertojn, ĉu la batregaligo per rimeno estas agrabla.

Necesas aldoni, ke la patron oni juĝos pro ofendo de ŝtata oficisto kaj ke li devas aĉeti al la policano Zweimal Fric novan kaskon. La patrino senĉese ploras. La avineto forloĝiĝis, la aveto pasigas la tutajn tagojn en gastejo. La frato Fabiano forkuris el la hejmo, kaj mi malsukcesos en naturscienco. Krome, oni klasifikos miajn morojn kiel "ankoraŭ malkontentigajn", ĉar mi estas aroganta. Diris al mi tion la instruisto, ĉar al lia demando, kion mi scias pri leporo, mi respondis "nenion", kaj poste mi rakontis al li ĉi tiun historieton.


15. LA GRANDA SKANDALO

de Lina GABRIELLI

Aperis en Karnavalo, 1973

Mi volis min maski, sed tio ne estis simpla afero pro mia malsana kruro. Tiam, por ke oni ne rekonu min, mi planis mendi azenon en la kamparo kaj mi akordiĝis kun Maria, Sandro, Marcella kaj Liana por starigi grupon. Unu el ili kondukos la azenon per kolbrido, mi rajdos ĝin, la aliaj sekvos min kaj tiel plu. Ĉio ŝajnis al mi bone aranĝita kaj farebla. Kaj estis tiel granda mia entuziasmo, ke al ĉiuj miaj konatoj, kiujn mi renkontis, mi diris, ke mi maskos min rajdante azenon, por ke oni ne rekonu min. Do, la azeno alvenis, mi frotis sur mia vizaĝo bruligitan korkon, surmetis blankan bluzeton kun kravateto ruĝa, prenis la melonĉapelon por la gravaj okazaĵoj, ankaŭ ĝi de mia patro, kaj malsupreniris al la vojeto, kiu ĉirkaŭis la legomĝardenon antaŭ la domo, kie ni loĝis, kriante: "Sandro, Maria, vi ĉiuj, mi estas preta, ni iru!". Sed mi vidis neniun. Dum mi mirigita kaj maltrankvila rigardis ĉirkaŭen kaj daŭris, per laŭta voĉo, ilin voki, el fenestro de la lasta etaĝo elkliniĝis la patrino de Sandro kaj diris: "La aliaj ne plu maskos sin". Tiel miaj kunuloj, kiujn mi supozis jam pretaj kaj solidaraj kun mi, malaperis kaj verŝajne ili sin kaŝis, por moki min. Mi ne volis montri al ili mian kolereton kaj demandis al mi kion mi faros nun por ne doni al ili plezuron pro mia malsukceso.

La azeno estis tie, kun kliniĝinta kapo, ignoranta la perfidon kaj, kiel mi, ne scianta, kio okazos. Karesante ĝin, mi rimarkis ke la besto estas kvieta kaj obeema. Tiam mi decidis, suriri ĝin ĝuste por provo, kaj la azeno konsentis ne ribele al mia deziro. Mi tiris la kolbridon kaj ĝi ekiris. "Mi faros promenadon en la strateto, nur por trankviligi min", mi pensis. Sed kiam mi estis antaŭ la pordo, kiu dividis la strateton de la "Placo de Cecco’’, kaj la azeno transpasis la ŝtupon, mi ne haltigis ĝin, plenplena de nova sensacio, tute ĝoja kaj senkontrola. Mi opiniis, ke la azeno ne moviĝos sen la puŝoj kaj la kriaĉoj de miaj kunuloj – ĉar alia azeno kelkajn jarojn pli frue, kiam mi iris sur ĝi renkonte al mia patro venanta en la kamparon, ne volis marŝi antaŭen eĉ per preĝoj, puŝoj kaj piedfrapoj. – Male, tiu ĉi antaŭeniris ja humile sed memfide; kaj mi, ekscitita pro ĝia senkonscia societemo, antaŭeniris kun ĝi, resuprenirante la ŝtupetojn de la ĝojo, perdinte la konscion pri la realo. Por mi la realo estis tiu ĝojo, tiu senzorgemo, tiu venko. Nenion alian mi vidis kaj sentis. Ho, beata tempo de la junaĝo! Mi estis sur la azeno, kiu trotetis al la korso, kaj mi atentis al nenio, nur al iro antaŭen meze de la strato, kie la scivola populo kolektiĝis, por vidi min pasi. Ĉar tiun sunplenan kaj varman posttagmezon, la 28an de Februaro, estis ĵaŭdo grasa, la unua ĵaŭdo grasa post la militfino, en kiu neniu maskis sin krom mi. La homoj estis perdintaj la kutimon al la maskadoj, aŭ ne aŭdacis ankoraŭ, kaj mia figuro kun kalsonoj kaj ronda grava ĉapelo, kun nigra vizaĝo kaj azeno, certe faris impreson, ĉar homoj amasiĝis ĉe la du flankoj de la korso farante spaliron. Ekscitiga spektaklo por naiva kaj entreprenema knabino. Mi aŭdis diri: "Kiom da sapo ŝi bezonos, por purigi la vizaĝon?". Ja, tio estis la plej grava bezonaĵo post la pano: la sapo. Mi larĝe ridetis pensante pri korko. Sufiĉis blovi al tiu subtila patino nigra por forigi ĝin. Ni marŝis, la azeno humila kaj memfida, mi feliĉa, senkonscia, sentima en la vivo, kiu vervis en ega maro da sonĝoj, kiuj ŝajnis realaĵoj. Jam nun oni rekonis min, sed mi ne bedaŭris: "Tio ne estas malbona", mi pensis.

Ni pasis antaŭ la Kazerno "Umberto", kie loĝis Pieroto, mia pola knabo, tre kara al mi, precipe pro la kontrastoj kiujn nia konateco ekscitis. Mi estis jam esperantistino en mia interno, kiam ankoraŭ nenion mi sciis pri Esperanto; kaj paroli kaj promenadi kun homo de alia lando estis por mi tute normale, sed ne por miaj samurbanoj. Pri ĉiuj ili havis ion por babili. Precipe pri la eksterlandano. Mi amis lin sed mi ne konsciis tion. Ankaŭ li ŝajnis eterna kiel eterna la junaĝo.

Mi ne enirus en la korton de la kazerno, se la kuiristo, kiu sciis pri mi kaj Pieroto, ne trenus la azenon per la vosto, al kiu la buboj pendigis kaserolon.

Pieroto, al kiu mi konfidis la sekreton de mia maskiĝo, venis renkonte al mi kaj petis:

"Viva, iru por purigi la vizaĝon! Iru por fari vin bela kaj ni promenu! Forlasu la azenaĉon!".

Mi ne aŭskultis lin. Malgranda soldato montris paketon de cigaredoj al la azeneto, sed ĝi turnis la kapon. Tiam li eltiris el la poŝo karamelojn… Mi kliniĝis kaj ĉion kaptis fripone.

Kiam mi eliris el la korto, mi faris tion inverse, kun la azenotrotado en la oreloj. La "Placon de la Popolo" mi diligente ĉirkaŭrajdis. La popolo kriis. Mia patrino, al kiu bonaj voĉoj iris, por rakonti pri mi, venis por serĉi min kaj ŝi vidis min en la momento, en kiu mi pasis laŭ la kvar flankoj. Mia patro, en la Librejo "Pierucci", eksciinte de amikoj la nomon de la maskitino, estis je la pinto de indigno kaj de honto. La plua malbono okazis, kiam antaŭ la "Palaco Catenacci", apud 1a preĝejo "S. Andreo", knabo eble dekdujara saltis akrobate kaj eksidis sur la azenon malantaŭ mi. Skandalo, granda skandalo! Viro kun mi sur la azeno! Estis abomene. Sed mi tute ne sentis abomenon kaj restis indiferenta.

Kiam mi estis hejme, mia patrino batis min abunde, ankaŭ por eviti ke mia patro pro kolero batos min kun grava risko de fizika difektiĝo. Ŝi batis min, jes, kaj forte, sed prudente; paĉjo, male, malprudente. Pro tio ŝi ordigis la aferon; kaj batante min ŝi diris: "Senhontulino, kiel vi povos denove vin montri al la homoj?". La rezulto de tiu aventuro estis, ke akompaninte la azenon en ian specon de stalo, tiun saman vesperon mi iris promeni sur la "Placon de la Popolo", nia ĉefa placo, nur tial, ĉar mi ne plu povos montri min al homoj. Kaj la malgranda soldato renkontita en la korto de la kazerno, nun ankaŭ li sur la placo, demandis min: "Kiel fartas la azeno? Ĉu ĝi fumis la cigaredojn? Ĝu ĝi manĝis la karamelojn?" (1).

(1) Tiu ĉi rakonto gajnis la unuan premion (oran medalon) en la Patrolkonkurso 1971, okaze de la 42a Itala Esperanto-Kongreso en Grosseto.


16. LAPPAR, LA ANTIKRISTO

de Endre TÓTH

Aperis en Lappar, la Antikristo, Hungara Esperanto-Asocio 1982

Ili vagadis ĉiam kune, kvarope. Ili estis nek pli, nek malpli bravaj, ol la ceteraj bubaĉoj de tiu epoko.

– Ni faru vetkuron – kriis Lappar – Repo, Nodo, Tupy ni kuru senŝue sur la stoplejo!

– Senŝue ne eblas – diris Tupy sobre – ĉar la urtikoj vundos la piedojn.

– Tupy, vi havas malbonan haŭton, kaj vi havas malbonan sangon. Via sango estas certe nigra. Vi estas fatraso, kaj vi hontas pro via nigra sango.

Tupy senvorte ekkaŭris kaj komencis deŝnuri la ŝuojn.

– Hurrah! – kriis Lappar. – Mi estas la vento kaj mi muĝas super la kampoj! Repo, Nodo, Tupy, ankaŭ vi estas vento. Ni kuregas kiel tempesto super la kampoj. Ni zumegu! Ni estas la ventego kaj tondre kuregas super la kampoj!

Ili kriĉante atingis la transflankan sulkon.

– Mi estis la unua! – deklaris Lappar. – Mi estas la triumfanto!

Ĉiuj sidiĝis sur la tero. La ceteraj observadis siajn piedojn kun acida mieno.

– Rigardu, Lappar! – diris ribele Tupy. – Mia sango ne estas nigra. Mia sango estas ruĝa, kiel la via!

– Miaj piedoj eĉ ne sangas – fanfaronis Lappar, ne atentante pri la vortoj de Tupy. – Mi havas bonan dikan haŭton, via haŭto estas maldika, kaj vi ĉiuj estas fatrasoj. Nun ni kuru reen, kiel la ŝtormo.

La ceteraj stariĝis malinkline.

– Ni estas la timeginda armeo – kriegadis Lappar. – Tupy, vi estas la vicestro, Repo kaj Nodo, vi estas la soldatoj. Hurrah! Ni vadu en sango!

Ili revenis tien, kie restis la ŝuoj. Tiam jam sangis eĉ la piedoj de Lappar.

– Mi estas Lappar, la Demonulo!

– Li kaptis grandan nesolidan terbulon. – Mi pistas ŝtonon sur mia brusto! Rigardu! – La terbulo disfalis, kiam ĝi batiĝis al la brusto de Lappar. – Pistu ankaŭ vi ŝtonojn sur via brusto. Frakasu ŝtonojn kaj kantu! Ni estas la venkintoj kaj ni dancas triumfan dancon.

Kriĉante ili dancis per la doloraj piedoj, dumane ŝutante terbulojn kaj ŝtonetojn sur sian korpon. Ili fariĝis malpuraj de kapo ĝis piedoj.

– Mi estas Lappar, la Demona Estrego. Ni vadis en sango kaj ni triumfis. Ni disrompadas ŝtonojn sur niaj brustoj. Triumfo kaj gloro! – Tiujn vortojn li kriis fiksante siajn okulojn kun provoko rekte en la sunon. Ili vagadis laŭ la bordo de la rivereto.

– Ni kaptos fiŝojn – diris Lappar.

– Bonege, fiŝkaptado! – ĝojis Tupy. – Ni ŝtelos hokojn kaj tranĉos stangetojn.

– Mi bezonas nek hokon, nek stangeton. Mi kaptos fiŝojn per la nudaj manoj – vadis Lappar jam en la rivereto. Li kuris inter la fiŝojn, kiuj ripozis en la malprofunda akvo. Ĉirkaŭ liaj maleoloj brilis arĝentkoloraj ŝaŭmkronoj. La akvo ekbolis pro la fuĝo de la fiŝoj. Per fulmrapida movo li kaptis en la akvon, kaj jen, ĵetita fiŝeto jam flugis brile al la bordo.

– Mi kaptos por vi multegajn fiŝojn. Karasojn, ezokojn kaj karpojn. Hodiaŭ ni ĉiuj manĝos fiŝojn ĝis krevo.

La ceteraj ekinterbatalis por la predo, sed la sekva viktimo jam estis ĵetita.

– Hodiaŭ mi kaptos ĉiujn fiŝojn el la rivereto! – Li kuradis tien kaj reen en la vibranta akvo, furioze persekutante la fiŝojn, kaj flugigis al la bordo la baraktantajn kaptitojn.

– Ĉu ĉiu havas jam sufiĉe? – li vadis eksteren el la rivereto, tenante en sia mano konvulsiantan beston.

– Ĉu vi jam manĝis? – li demandis, kun subite severiĝanta mieno.

– Antaŭ ol rosti ilin? – demandis Tupy naŭziĝante.

– Jes ja, sen rostado, hodiaŭ ni manĝos vivantajn fiŝojn. Rigardu! – Kaj li jam tenis antaŭ sia buŝo baraktanton.

La ceteraj horore gapis lin. Li ekridaĉis:

– He, tamen ne! Hodiaŭ mi ne deziras fiŝon. Sed hodiaŭ en la vilaĝo ĉiu kato vespermanĝos karasojn, ezokojn kaj karpojn. Surstangigu ilin sur salikvergo! Rigardu, tiel! – Kaj ŝirinte branĉeton li montris, kiamaniere oni povas surstangigi la fiŝojn, pikante tra ilia branko kaj buŝo. Poste li reekis al la rivereto.

– Rigardu, kiom da fiŝoj restis ankoraŭ! Mi kaptos ĉiujn! Hodiaŭ mi ekstermos ĉion vivan en la rivereto! Hodiaŭ ĉiu kato voros fiŝojn ĝis krevo. – Kaj li daŭrigis la mortigadon, tiel abunde ĵetante la predojn, ke la ceteraj apenaŭ povis surstangigi ilin.

Ekscititaj pro la febro de mortigado, Repo kaj Nodo kriegadis: – Plu! Ankoraŭ pli! Ĵetadu, Lappar! Vi estas la Mirinda Fiŝkaptisto!

– Mi estas la Demona Fiŝ-ekzekutisto! – kriis Lappar, ne laciĝante en la ekstermado.

Tupy rigardis lin, kun ĵaluza malamego.

Baldaŭ ili ekkuris al la vilaĝo, svingante la vergojn fetorantajn.

– Hodiaŭ estos festo por la katoj. Fiŝ-vespermanĝo ĝis krevo! Kata dimanĉo, haleluja!

Haleluja, haleluja! ĥoris la ceteraj.

Eĉ Tupy kriadis kun ili.

Ili vagadis per du bicikloj. Lappar veturigis sur sia biciklo Repon, Nodon veturigis Tupy. Ili atingis la monteton ’Kocor’. Ĉi tie la kampvojeto estas tiel kruta, ke eĉ Stefano Ĉuha ne kapablas venki ĝin, kvankam neniu konas pli fortan homon, ol li.

– Ĉiu descendu! – komandis Lappar.

Ili haltis en la sunbrilego.

Tupy, nun residiĝu kaj veturu sur la monteton – diris Lappar kun insida rideto.

– Tio ne eblas – kontraŭdiris Tupy. – Neniu kapablas veturi ĝis la supro.

Lappar fiksis siajn ladkolorajn okulojn al Tupy.

– Ek, antaŭen. Mi venos tuj post vi, kaj se vi haltos, mi surpasos vin. – Kaj lia minacanta mieno pruvis, ke li ne ŝercas.

Tupy kapitulacis. Li ekiris.

– Vi restu ĉi tie – ĵetis la vortojn Lappar al Repo kaj Nodo – sed eĉ moveton mi ne vidu, ĉar hodiaŭ mi estas danĝera. Tion dirinte ankaŭ li ekis al la monteto.

– Klopodu, Tupy, ĉar mi venas! Klopodu, se vi volas savi la vivon! Klopodu, alie mi mortpremos vin! – kriegadis Lappar.

Tupy obeis. Liaj dentoj grincis. Ekveturinte tuj li sentis, ke neniam li kapablos atingi la supraĵon. Poste ĉio ruĝiĝis antaŭ liaj okuloj. Poste li pensis, ke prefere li haltos, lasos sin mortpremi, ŝajne hodiaŭ li devas perei neeviteble. Poste tamen li atingis la supraĵon. Ankaŭ Lappar tuj post li.

– Brave, Tupy! Bravege! – laŭdis lin Lappar kun sarkasma ridaĉo. – Nun ekiru reen, ni kunportos ankaŭ la ceterajn.

Tupy ne povis eĉ respondi. Li ekruliĝis malsupren per sia veturilo. Repo kaj Nodo sorĉite gapis la proksimiĝantojn, kies ĉemizo estis malseka kaj kies vizaĝo estis kovrita de ŝvito, kiel tiu de la malliberuloj, kiujn ili kaŝrigardis en la ŝtonminejo.

Tupy forpuŝis la biciklon kaj sternis sin teren. Ankaŭ Lappar haltis.

– Mi estas Demona Estrego! Tupy, vi estas la vicestro. Repo kaj Nodo, vi estas la soldatoj. Tupy, nun ek antaŭen, kunportu Repon. Mi portos Nodon, tuj malantaŭ vi. Se vi haltos, mi mortpremos vin.

– Mi faros nenion – diris Tupy sen forto. – Prefere mi mortaĉos tuj, ĉi tie. Mortpremu min tuj, ĉi tie. Li ĵetis sin dorsen, disetendante la brakojn.

Lappar fiksis siajn okulojn al li. Lia rigardo estis flamo. – Ekiru, mi ordonas!

– Ne kaj ne! – skuis la kapon Tupy elĉerpita, kuŝante inter la herboj.

Lappar eltrovis ion novan: – Vi estas la vicestro. Ekiru sola! Mi sidigos Repon antaŭ min sur la biciklon, Nodon malantaŭ min, sur la pakaĵlokon, kaj ni venos post vi. Hodiaŭ mi estas timegenda kaj neebla.

La ceteraj obeis, kvazaŭ narkotitaj pro la perforto. Tupy rezignante ekveturis, Lappar sekvis lin kun sia duobla ŝarĝo. Ĉi-foje li ne kriadis. Stertorante li spiris, liaj okuloj cirkulis freneze, liaj lentugoj brilis sub la ŝvito, kiel ardaĵoj. Neniu kredis, ke ili transvivos la aferon, tamen ili alvenis sur la supro. Tiam la pulmo de Lappar jam ŝiradis la aeron kun ŝrikanta spirego. Nun li ĵetis sin dorsen, liaj okuloj rigidiĝis, kaj li fariĝis senvorta por kelka tempo. La ceteraj ĉirkaŭstaris lin sorĉitaj.

Poste Lappar ekparolis. Mallaŭte kaj raŭke: – Mi estas la Antikristo. Jen, mi pereas. Sed antaŭ mia morto mi faras mian testamenton. Aŭskultu min, ĉar mi volas, ke ĉio estu tiel post mia morto. Miajn okulojn ne fermu. Kun malfermite rigidiĝintaj okuloj mia kadavro estu portita sur la promontoron. Repo, al vi mi testamentas la vilaĝon. Nodo, via estos la arbaro. Tupy, viaj estos la rivereto kaj la fiŝoj. Se mi jam estos sur la promontoro, Repo, vi bruligu la vilaĝon. Estu tiam nokto kaj bruligu ĉiun domon unuope. Nodo, vi bruligu la arbaron. Ĉiun arbon kaj arbuston unuope. Tupy, vi bruligu la rivereton kaj la fiŝojn…

Tupy volis interrompi lin konsterniĝante, sed Lappar ne lasis.

–… se la Antikristo mortas, tiam eĉ la akvoj povas bruli. – Li spiradis iom, poste daŭrigis. – Se jam brulos ĉio, vi ĉiuj kolektiĝu sur la promontoro kaj tranĉu vian gorĝon. En mia morto mi volas vidi per miaj nefermitaj okuloj ĉion flamanta kaj sanganta.

– Tion dirinte li endormiĝis.

La ceteraj kaŭris ĉirkaŭ li kun timego.

– Ĉu li jam mortis? – demandis susurante Repo.

– Ne. Aŭskultu. Li spiras ankoraŭ. – Tupy respondis tion, la vicestro.

Ili silentis longe, tre, tre longe, ĉar jam krepuskiĝis, kiam la okuloj de Lappar malfermiĝis.

– Jen la morto! – ili pensis ĉiuj kun teruro, sed ne, ĉar Lappar sidleviĝis, mezuris ilin per rigardo kaj diris:

– Timu kaj tremu, ĉar mi estas Demonulo! Timu kaj tremu, ĉar vi estas ĉiuj fatrasoj.

– Hodiaŭ ni ŝtelos melonojn – diris Lappar.

– Neeble – diris Tupy. – La kampgardistoj havas fusilojn, ŝargitajn per salo.

– Tamen ni ŝtelos – diris Lappar, iom malpli memfide.

Ili sidadis plu senvorte. Lappar suprenrigardis al la nuboj: – Tuj pluvos. En pluvo mi ne volas melonojn. Ni ne bezonas melonojn. Prefere ni ŝtelu fusilojn kaj pistolojn. Pistolojn por Repo kaj Nodo, ĉar ili estas soldatoj. Tupy, vi ricevos fusilon, ĉar vi estas la vicestro. Ankaŭ mi havos fusilon, sed pli grandan, ol vi. Poste ni kunpelos la kampgardistojn kaj mortpafos ilin. Ĉiun melongardiston kaj Alekson Piron. Mi ekstermos ilin, ĉar mi estas la Antikristo. Ni starigos ilin, ĉar mi estas la Antikristo. Ni starigos ilin vice ĉi tie antaŭ la muro – daŭrigis Lappar. – Mi diros al la unua. ’Sur-genuiĝu kaj petegu por via vivo. Se vi petegos bele, vi povos forkuri.’ Sed vane li petegos kiel ajn bele; mi ekparolos: ’Pafu!’, kaj ni mortpafos lin. Poste mi diros al la sekva gardisto: ’Se vi petegos pli bele, ol la unua ĉi tie, tiam vere vi povos foriri’. Sed li petegu kiel ajn bele, ni mortpafos ankaŭ lin. Kaj en bela vico ĉiujn. Fine sekvos Alekso Piro. Mi diros al li: ’Surgenuiĝu kaj, se vi petegos pli bele, ol tiuj ĉi, certe vi estos la sola, kiu liberiĝos’. Tiam li surgenuiĝos kaj komencos. Mi komandos: ’Petegu pli bele!’ Tiam li petegos pli bele. Mi postulos denove: ’Ankoraŭ pli bele!’ Kaj li petegos jam tre bele. Tiam mi diros. ’Ĉio, kion vi diris, estas bagatelaĵo, vi forgesis ploregi, cetere vi estas fatraso kaj malbravulo’. Kaj mi diros: ’Pafu!’, kaj ni mortpafos ankaŭ lin.

La ceteraj aŭskultis lin kun abomeno. Kia kulpo povas ŝarĝi la animon de Alekso Piro, per kiu li meritis tiel teruran morton?

– Tupy, ekiru kaj rabu fusilojn. Se vi ne akiros fusilojn ĝis vespero, ankaŭ vi estos mortpafita. – Lappar eksilentis kaj profundiĝis en meditado. Ĉar, se Tupy ribelos kaj ne ŝtelos fusilojn, tiukaze per kio li estos mortpafita?

Poste Lappar komencis pensi pri aliaj aferoj.

– Tamen ne. Mi ne bezonas fusilojn. Prefere ni ŝtelos vinon. Ni ŝtelos vinon kaj ni ebriiĝos. Ni diboĉados kaj faros ekscesaĵojn. Mi scias, kiamaniere oni povas ŝteli vinon. Mi ŝtelrigardis, kiel faras tion la liveristoj. Nodo, via patro estas ĉarpentisto. Iru hejmen kaj ŝtelu drilon. Repo, vi rabu pumpilon de biciklo. Tupy, venu kun mi, ni trarompos la kelpordon.

Sed ili ne devis trarompi ĝin. La kelpordo ne estis fermita. Ili ŝteliris en la obtuzan malhelon kaj ĉirkaŭokulumis. Lappar subite kriis al Tupy: – Kial vi gapadas ĉi tie? Mi vidas nenion. Forkuregu kaj ŝtelu kandelon. En malhelo mi ne volas vinon.

Tupy forkuris, sed post nelonge li revenis, kaj tiam alvenis ankaŭ la ceteraj.

Lappar komencis la laboron. Li boris maldikan truon en la barelo, sed vino ne venis el ĝi.

– Malplena – konstatis Tupy.

– Ne babilaĉu, ĉar mi arestigos vin! – kriis Lappar.

Li prenis la pumpilon, kiun alportis Repo, kaj li pumpis iom da aero tra la trueto. Poste li surgenuiĝis, kaj almetante la buŝon al la truo, komencis suĉi la vinon. Kiam la soldatoj revenis, alportante ladan gamelon, Lappar jam denove pumpis. Ili metis la gamelon sub la maldikan fluon, kaj almenaŭ ĝi pleniĝis.

– Tupy, tio estas la via, ĉar vi estas la vicestro. Eltrinku ĝin ĝis fundo.

Tupy malinkline komencis glutadi.

– Vice ĉiu ricevos unu gamelon, kaj poste denove po unu ĉiu persono, ĉar hodiaŭ ni diboĉados. Ni ebriiĝos kaj faros ekscesaĵojn.

– Ili stumbladis kun kapturno el la kelo eksteren. Jam pluvis.

– Kantu – komandis Lappar.

– Fuŝkantante ili amblis laŭ la ĝardendorsa vojo. La griziĝanta pejzaĝo estis senviva kaj trista.

– Nun fosu mian tombon kaj enterigu min vivanta – diris Lappar. – Enterigu min kaj mi elvenos elsub la tero, ĉar mi estas la Demonulo.

Ili diskuris akiri fosilojn.

– Ĉi tie estu mia tombo – montris Lappar lokon sub granda arbo. – Faru por mi fosaĵon, mi staros en ĝin kaj vi enterigos min staranta, ĉar oni enterigas la Demonulojn ĉiam starantaj. Fosu kaj kantu.

La soldatoj komencis fosi.

– Tupy, foriru kaj ŝtelu por mi trogon. Mi ne volas esti pluv-batata.

Poste li ekzamenis, kiom profunda estas la fosaĵo. Ĝi atingis nur ĝis genuo. Li sidiĝis teren, la ŝtelitan trogon li apogis al sia kapo kiel ŝirmilon kaj senvorte observis la kantantajn tombofosistojn. Ili jam staris ĝis kokso en la tero. Per mangesto li signis: plu. Kiam la fosaĵo atingis jam ĝis la ŝultro, li staris en ĝin.

– Nun enterigu min! – li donis la komandon.

Ili komencis reŝuti la teron. La malfiksa tero atingis liajn genuojn. – Iu piedpremu ĝin. Tiel malfiksa ĝi valoras neniom.

Tupy saltis en la kavon kaj tretadis ĉirkaŭ la Demonulo. Poste ili daŭrigis la reŝutadon de la tero. Kiam ĝi jam atingis ĝis talio, ili piedpremis ĝin denove. Baldaŭ Lappar estis ĝis la ŝultroj subtere, nur lia kapo kaj liaj disetenditaj brakoj restis super la tero.

Nun kantu kaj dancu ĉirkaŭ mi. Dancu mian mortodancon ĉar la Antikristo estas enterigita. Dume mi elŝiros min el la tero kaj ni ekscesos senbride kaj freneze, ĉar mi estas Demonulo.

La pluvo jam falis dense. La ceteraj ebrie ekkantis kaj ekdancis. Lappar streĉis sin. Li provis elleviĝi el la tero, per siaj disetenditaj brakoj, sed eĉ moviĝi li ne povis. La ceteraj inside atentis lin. La vizaĝo de Lappar deformiĝis, liaj helkoloraj okuloj sovaĝe cirkulis, pluveroj kaj ŝvito fluis desur lia kapo, sed vanis la klopodo, li ne povis eĉ moviĝi.

Tupy kriis al li, per voĉo nekuraĝa: – Elŝiru vin, Demonulo!

Lappar jam grincigis la dentojn pro la fortostreĉo. La ceteraj daŭrigis la mortodancon.

– Haltu! – ekkriis Lappar. – Ĉiu kuru kaj kolektu por mi rubusojn. Kolorigu mian vizaĝon nigra. La nigra vizaĝo donos al mi Demonan forton.

Ili diskuris ridaĉante. Singardeme kaj rifuĝprete unue Tupy ŝmiris la vizaĝon de Lappar per rubusoj. Sed kiam ili konvinkiĝis, ke Lappar ne povas uzi siajn brakojn disetenditajn, ili plikuraĝiĝis kaj ŝmiris la nigran kaĉon pli kaj pli pasie sur la kapon de Lappar.

– Mi estas la Antikristo – kriadis tiu – tuj mi elŝiros min el la tero, kaj poste mi elŝiros ankaŭ ĉi tiun arbon kaj per ĝi mi disrompos kaj dispistos vin kaj ĉion, ĉar mi estas la Demonulo!

La ceteraj dancis plu en sovaĝa gajeco, ili ĵetadis al la kapo de Lappar jam ne nur rubusojn, sed ankaŭ koton, kaj Tupy ĵetis al lia vizaĝo eĉ putrintan tomaton.

– Elŝiru vin, Demonulo! Vi estas ja la timeginda! Eliĝu el la tero, se vi kapablas.

Lappar jam ne povis eĉ respondi. Nur liaj okuloj cirkulis ankoraŭ, sed liaj brakoj kuŝis apud li elĉerpitaj.

– Mi kovras vin per la trogo, por ŝirmi vin kontraŭ la pluvo – kriis la vicestro, kaj la trogo jam estis metita super Lappar.

Jam forte pluvis kaj komenciĝis la vesperkrepusko.

– Ni rulu sur lin rokojn – kriis Tupy – se li estas la Demonulo, li povas disĵeti de si eĉ monton.

Per komuna forto ili alportis grandegan ŝtonon. Poste ili alportis ankoraŭ multe da ŝtonoj, brikoj, kaj ankaŭ rubaĵojn, sterkon, ĉion. La tombo de Lappar finfariĝis baldaŭ.

Unue la soldatoj ŝteliris for.

Tupy kantaĉis ankoraŭ iom, ebrie sidante sub la arbo, sed poste ankaŭ li stariĝis.

– Elŝiru vin, Antikristo! – li kriis, sed nur duonvoĉe, kaj ankaŭ li ektrotis hejmen.

Li sentis malbonan guston en la buŝo, pro la vino, kaj li sentis seniluziiĝon. ’Tiu Lappar estis fatraso. Ni estus devintaj likvidi lin jam pli frue’ – li pensis kaj haltis kun subita ektimo.

La tero moviĝis kaj aŭdiĝis bruego. Kun teruro li hezitis, sed nur momenton. ’Nenio! Oni faras eksplodon en la ŝtonminejo’ – li pensis. – Morgaŭ ni iros tien kaj ŝtelrigardos la malliberulojn.


17. BELULINO AJSULÚ

de Vladimir GLAZUNOV

Aperis en La sfinkso de Steplando, Fonto 1988

Se vi opinias, ke ebena lando etendiĝanta orienten de Aralmaro estas enuiga, glata kiel tablo kaj ĉie egala dezerto, vi eraras. Tiel mi opiniis iam lerninte el avaraj linioj de geografia lernolibro. Sed, kiam mi ekvidis tiun ĉi landon per miaj propraj okuloj, tuj mi ŝanĝis mian antaŭan opinion. Efektive, post ĉiu variaĵo de reliefo vin atendas surprizo: jen subite vi venas al lageto, sur kies bordoj staras tiel densa kaj alta kanaro, ke kamelo povas tie sin kaŝi, jen vi ekvidas ruinon de antikva ’mazaro’ – maŭzoleo, en kies fendoj sovaĝaj katoj kuradas ŝtele, jen aperas antaŭ vi malalta dornoza veprejo kaj leporoj eksaltas inter viaj piedoj, aŭ kolororiĉaj fazanoj kiel sagoj ekflugas supren. Iam vi povas ekvidi verdan oazon, kie blankaj dometoj de iu vilaĝo sin kaŝas inter arboj. Kaj eĉ kiam vi vidas la malproksime tremantan linion de l’ horizonto, kiam ĉirkaŭas vin nur tute ebena stepo, vi trovas mirindan ĉarmon en tiu ĉi majesta, virga spaco.

… Estis tre frua mateno. Nur iomete ekheliĝis la plej malsupra rando de la firmamento oriente. Ankoraŭ steloj brilis en la preskaŭ nigra veluro de l’ ĉielo. Nenia bloveto en freŝa aero de frua aŭtuno. Niaj ĉevaloj trotetis sur apenaŭ videbla vojo. Ni estis du: juna kazaĥa poeto Ĵuká kaj mi. Longan tempon ni rajdis silente, ĉiu laŭ sia maniero perceptante la ĉirkaŭan mondon. Sed, kiam nuancoj de ruĝo kolorigis la ĉielon, kaj ĝi ekflamis en sunoro, ni ne plu povis resti silentaj. Ĵuká ekkantis kvazaŭ salutante la aŭroron, poste sin turnis al mi kaj ni vigle ekparolis.

– Ĉu vi vidas monteton, tie maldekstre? – li demandis.

Mi rimarkis izolan altaĵon kun hirtaj gramenaj herboj kaj tuj jesis interesiĝinte.

– Laŭ popolaj legendoj tie vivis la saĝa belulino Ajsulú, – li daŭrigis.

Jam kelkfoje mi aŭdis tiun ĉi nomon citate en plej diversaj legendoj kaj fabeloj. Mi sciis, ke ŝi estis tre sprita kaj tre bela junulino, kiu ofte heroece servis al sia popolo.

Mi instigis mian ĉevalon kaj sekvis mian amikon. Iom flankiĝinte de nia vojo, ni facile ekgalopis al la monteto.

La suno jam plene brilis. Antaŭ ni vidiĝis senlima ebeno, sur kiu de ie al ie leviĝis similaj montetoj.

Ni sidiĝis rekte sur sablozan teron. La ĉevaloj staris senmove, metinte la kapojn ĉiu sur la kolon de l’ alia.

– Legendo diras, – komencis la poeto, – ke antaŭ tre longa tempo regis en tiu ĉi lando severega kaj kruela ĥano. Ofte li havis strangajn kapricojn kaj neplenumeblajn dezirojn pro kiuj ege suferis liaj regatoj. Unufoje li proponis al sia popolo trovi ĝustajn respondojn al la demandoj: kio estas la plej firma en la mondo kaj kio estas la plej dolĉa en la mondo? Ĉu vi konas tiun ĉi legendon?

Ĝin mi ne konis.

– Do, – daŭrigis mia amiko, – la ĥano promesis al la diveninto riĉan premion kaj mortpunon al la fiaskintoj. Tiel multaj homoj perdis sian kapon. Plej diversaj estis la solvoj proponitaj al la ĥano: fero, ŝtalo, ŝtono, sukero, mielo, venko… Sed nenio povis kontentigi lin.

– Tiutempe filino de malriĉa paŝtisto, tre bela knabino, nomata Ajsulú, deklaris al sia patro, ke ŝi scias respondi la demandojn de la ĥano. "Vi iru, – ŝi diris, – kaj anoncu al lia ĥana moŝto, ke la plej firma en la mondo estas hufo de lia ĉevalo. Diru nur tiun ĉi unu respondon, – ŝi aldonis. Miris la paŝtisto, sed obeis la filinon, ĉar ekde sia infanaĝo ŝi ĉiam distingiĝis per sprito kaj saĝo. Li iris al la ĥano kaj humile diris al li la respondon de Ajsulú. La ĥano treege koleriĝis pro impertinento de iu mizera paŝtisto. Grandaj moŝtuloj, grandaj riĉuloj kaj saĝuloj perdis sian kapon, kaj simpla paŝtisto kuraĝis superi ilin. Plore ĵuris la paŝtisto: "Ne estas mi kiu tiel divenis. Tiel diris mia kompatinda filino". La ĥano ekinteresiĝis kaj tuj ordonis venigi al li la paŝtistan filinon.

"Ĉu vi elpensis la respondon je mia demando? – li demandis ŝin.

"Jes, via ĥana moŝto", – kuraĝe respondis Ajsulú.

"Sed kial la hufo de mia ĉevalo estas la plej firma en la mondo?" – li insistis.

"Tre multaj ĉevaloj pasas inter viaj jurtoj, via ĥana moŝto, respondis la belulino, – sed neniam la tero tremas sub iliaj hufoj. Nur kiam via batalĉevalo preteriras, ĉirkaŭe tremas la tero".

– La respondo plaĉis al la ambicia reganto, kaj ankaŭ plaĉis la kuraĝa belulino mem.

"Nur diru do nun, kio estas la plej dolĉa en la mondo", postulis la ĥano.

– La knabino rekte alrigardis la regnestron kaj tiel respondis, dum ŝiaj vangoj iom ruĝiĝis: "Evidente ja, mia sinjoro, la plej dolĉa estas kunesto de geedzoj".

La ĥano kun granda surpriziĝo kaj pasio ekrigardis la junan belulinon:

"Kiel vi scias tion? Vi ja estas virgulino…"

"Malmulte mi devis pensi, via ĥana moŝto, por tion diveni, – respondis la junulino. – Miaj gepatroj amegis min. Nokte mi ĉiam kuŝis inter ili, kaj ili varme karesis min. Ho, kiom da fojoj mi aŭdis ilin diri, ke mi estas la plej dolĉa en la mondo… Sed matene mi tre ofte vekiĝis jen ĉe unu, jen ĉe la alia flanko de la gepatroj dum ili ĉiam estis kune. Certe mi estis dolĉa por ili, tre dolĉa, tamen videble ili trovis pli dolĉa esti kune. Tial do mi konjektis, ke tiu kunesto estas io plej dolĉa en la mondo".

Ankoraŭ pli multe plaĉis al la ĥano tia sprita respondo. Kaj li ekamis la belulinon kaj volis edziĝi al ŝi.

"Kiun edziĝopagon vi volas? – li demandis la patron. – Mi ĉion donos por ke via filino estu mia edzino".

"Permesu, granda ĥano, pripensi tion", – petis la feliĉa patro.

– La ĥano adiaŭis lin kaj la filinon, permesis pripensi kaj fiksis la tempon je du tagoj.

* * *

Ĵuká interrompis sian rakonton kaj diris:

– Ĉi tie proksime estas melonkampo, kiun gardas maljuna Ĝolĉí. Mi iomete konas lin… Do kion vi pensas pri aroma kaj dolĉa melono, he?

Mi diris kion mi pensis… Tuj ni saltis en niajn selojn kaj ektrotis al la kampo.

Ĉe rando de la plantejo staris la gardista kabaneto, malfacile distingebla inter arbustoj. Proksimiĝante, ni subite ekaŭdis kantadon:

– Ss-ss-ss… – Ĵuká siblis, metante fingron sur la buŝon. Ajsulú kantas. Ŝi ja kantas mian versaĵon.

Ni haltis, senbrue elseliĝis kaj ŝtele iris al la malantaŭa flanko de l’ kabano. Post ĉiu paŝo pli kaj pli klare aŭdiĝis bela kaj juna voĉo. Stranga, sed profunde lirika melodio kaptis min. Mi retenis mian amikon kaj demande ekrigardis lin. Li flustris en mian orelon tradukante:

Venu, venu, mia karulo, mi deziras vin.

Venu, venu, mia belulo, mi amas vin.

Venu, venu, mia saĝulo, mi bezonas vin.

Venu, venu, mia bravulo, mi honoros vin.

Venu, venu, mia junulo, mi kisos vin…

La junulino kantis en sinforgeso, kiel birdo inter folioj, kaj kiam la finaj sonoj de l’ kanto kvazaŭ ĝeme degelis, ni ekpaŝis al la pordo. En la malluma interno ekaŭdiĝis iu trema moviĝo. Ĵuká eniris unua, salutis kaj ion diris kazaĥlingve. Sekvis ekkrio, en kiu mi kaptis notojn de surpriziĝo, hontemo kaj tamen de gastamo.

Mi ankaŭ eniris la kabanon, diris mian saluton, kvankam ankoraŭ neniun vidante. Kiam post momento miaj okuloj akomodiĝis en duonlumo, mi ekvidis junulinon, sidantan sur kuseno. Plektitaj haroj, akurate pendantaj ambaŭflanke de la kapo, kadris brunetan vizaĝon kun nigraj, larĝe malfermitaj okuloj kaj klasike arkaj brovoj. Sur ŝiaj diketaj, duone malfermitaj lipoj apenaŭ vidiĝis rideto, kiun substrekis vico de perlosimilaj dentoj.

– Ni volis trovi la avon Ĝolĉí, – Ĵuká diris en la rusa lingvo, iamaniere divenante, ke ŝi komprenas ĝin.

– Li forveturis hejmen, – ŝi respondis tute korekte kaj nun jam malkaŝe radiante ĉarman rideton.

– Mi vidas, ke tiel estas, – li daŭrigis en stranga konfuzo. – Ĉu vi nepre bezonas lin? – ŝi demandis.

Nun mia amiko tute kuraĝe kaj malkaŝe respondis kun gaja rido:

– Ho, ne! Ni estis logitaj de melonoj kaj… de via kanto. Tuj ruĝo ekaperis sur la vangoj de l’ knabino, kaj ŝi rapide kaŝis sian vizaĝon en la manplatoj.

– Ho, kiomfoje mi admonis min mem ne kanti ie krom en mia propra hejmo…

– Tiam oni ne havus la plezuron aŭskulti vin, – mi aldonis. Rapide la belulino surmetis ŝuojn sur siajn malgrandajn bronzkolorajn piedojn kaj forkuris el la kabano.

– Almenaŭ regalu vin per melono, – ŝi diris jam eksterporde.

Post mallonga tempo ŝi revenis alportante bone maturiĝintan melonon kun nepriskribebla aromo. Ŝi lerte tranĉis ĝin je longaj pecoj kaj metis antaŭ ni sur rondforma ligna plado.

Fine ni prezentis nin ĝentile. Ŝi denove ruĝiĝis kaj, rigardante mian amikon, mallaŭte eldiris:

– Mi konas vin, pli ĝuste, viajn versojn. Ĵuká modeste silentis, sed ŝi tuj daŭrigis:

– Bonvolu do manĝi la melonon, estimataj gastoj. La plej dolĉa en la mondo… Kaj min ekskuzu – por kelkaj minutoj mi forlasos vin.

Tiel dirinte, ŝi denove malaperis dum unu momento.

Ni ekrigardis unu la alian signifoplene. Ĵuká apenaŭ tuŝis sukplenan pecon de l’ melono kaj ankaŭ fulme elkuris. Mi restis ene, sidante kun fleksitaj kruroj kaj meditante kiel orienta profeto. Tamen mi baldaŭ komencis enui, ĉar mia pacienco tute ne estis tiu de orienta pensulo. Manĝinte kun granda plezuro decan porcion de l’ melono, mi rigardetis tra la pordo kaj nenion vidinte, senbrue paŝis for el la kabano.

En la helega sunlumo vidiĝis nur velkantaj verdaĵoj de la kampo. Tamen baldaŭ mi kaptis apenaŭ aŭdeblajn voĉojn, sendube iliajn voĉojn, venantajn el iom distanca ravineto. Precipe li estis parolanta, dum ŝi nur de tempo al tempo aligis siajn sonorajn replikojn. Mi faris kelkajn paŝojn ale kaj tiam subite sciiĝis, ke Ĵuká deklamis kun profunda emocio. Estiĝis tute klare, ke mi ne ĝenu tiun ĉi spontanan eksplodon de sentoj.

Ne longe tio daŭris, tamen mi konjektis, ke li sukcesis rekompenci la misteran "Ajsulú" por ŝia kanto. Ili gaje ridis revenante kaj parolis jam ordinarajn prozajn vortojn.

– Ĉi tie mi recitis miajn poeziaĵojn antaŭ Ajsulú, – li diris min ekvidante.

– Mi ne estas Ajsulú, – ŝi rimarkis en ŝerca tono. – Mia nomo estas Ajŝá.

– Ne gravas, Ajŝá, karulino, – Ĵuká rediris milde; – mi rekonis en vi Ajsulú.

La suna inundo, venanta el la altega, serene blua ĉielo, dronigis la stepon. Tamen ne tro varma aero ĝis nun estis senmova kaj kristale, aŭtune pura. Estis jam tempo por daŭrigi nian rajdadon. Ajŝá alportis al ni kruĉojn da bongusta kumiso. Ni ĝuis la refreŝigan trinkaĵon, diris al ŝi dankajn vortojn kaj estis pretaj forlasi la gastaman mastrinon. Sed mi rimarkis, ke Ĵuká serĉis pretekston por prokrasti. Li ree forsaltis de la ĉevalo, senbezone tiris kaj pinĉis selrimenojn, karese frapetis la kolon de l’ animalo kaj senĉese parolis ion al Ajŝá, kiu tre volonte respondis al li mallaŭte. Videble ekscitita, ŝi skrapis la grundon per la pinto de sia ŝuo.

Fine ni adiaŭis ŝin kaj fortrotis. Post mallonga silento Ĵuká diris:

– Antaŭ kelkaj tagoj ŝi studentiĝis en la universitato de nia ĉefurbo.

Liaj okuloj ekbrilis, li subite sin streĉis en la selo, ekrigardis malantaŭen kaj aldonis:

– Ĉu vi kredas, amiko, mi ja vere ekamis ŝin?

– Do kiun edziĝopagon vi donos por via Ajsulú? – mi ŝerce demandis.

– Ha, – li vigliĝis, – vi memorigas min pri la fino de mia rakonto. Do jen:

– La paŝtisto tiam sin turnis al sia saĝa filino: "Pri kio do mi petu la ĥanon?"

– La junulino tre amis sian popolon kaj decidis liberigi ĝin de la ĥana despotismo. Ŝi trovis, ke por tio necesas forpreni lian tutan riĉaĵon kaj disdoni ĝin al la popolo. Pro tio la ĥano certe fariĝus ordinara homo kaj nepre mildiĝus. Tiam ŝi povus ekami lin kaj esti lia feliĉa edzino. Ŝi donis al sia patro malgrandan saketon kaj diris: "Prenu tiun ĉi saketon, mia patro, kaj petu la ĥanon, ke li plenigu ĝin per oro".

– Miris la patro, sed faris kiel lia filino petis. Ankaŭ la ĥano ekmiris: "Tiel malmulte vi deziras? Do bone, mi plenigos vian saketon".

Sed kiom ajn la ĥano ŝutis oron, la saketo ĉiam restis malplena. Unu trezorejo estis elĉerpita, la alia ankaŭ konsumiĝis, la tuta havaĵo de la ĥano malaperis en la saketo, sed ĝi ne estis plena.

"Kia estas via saketo?" – ekkriis la ĥano sin turnante al Ajsulú.

"Sufiĉas, mia sinjoro, – respondis la juna saĝulino, – ĝi estas neplenumebla".

"Pro kio?" – ankoraŭ pli multe miregis la regnestro, tamen fidela al sia promeso doni ĉion por esti edzo de la belulino.

"Ĝi ne estas simpla saketo, sinjoro mia, – trankvile klarigis Ajsulú, – ĝi estas… okulo homa!"

– Tiel la kruela ĥano perdis sian tutan riĉaĵon kaj mildiĝis. La popolo libere ekspiris, kaj multaj mizeruloj ricevis bonan subtenon. Ajsulú fariĝis lia edzino, ĉar li, nun simpla ordinarulo, fariĝis tre bona homo, kaj vira beleco neniam mankis al li.

* * *

Mi dankis mian amikon por la rakonto kaj diris al li:

– Mi vidas, ke vi volas plenigi vian "saketon" per la amo de Ajŝá…

– Jes! – Ĵuká laŭte ekkriis. – Mi sentas, ke mi amas ŝin senlime.

Ni rajdis malrapide. La suno jam ektuŝis la linion de l’ horizonto. La skarlata rondo iom post iom kaŝis sin en fantaziaj kurtenoj de la nuboj. Mi ekrigardis malantaŭen en la krepuskan stepon. Tie, malproksime, estis saĝa, bela kaj reala Ajsulú. Mi kredis, ke ŝi estos feliĉa, ĉar ŝi nepre scias kio estas la plej dolĉa en la mondo…


18. LA LASTA LARMO

de Karolo PIĈ

Aperis en La Bermuda triangulo, Iltis 1989

Varma oktobra nokto. En la hospitala parko ĝemas kaj ululas vento. Deŝiritaj folioj ŝvebas enaere. Estas malfriske. Pluvos.

Ab unu pavilono venas kuracisto. Li estas juna kaj haruda, svelta kaj senzorga. Lia blanka mantelo poflugadas envente. Li fumas. Lia cigaredo, eta fajra punkto, bruletas tenebren. Ruĝatre. Li ne rapidas.

Renkonte al li paŝetas flegistino. Ab la internejo. Ankaŭ ŝi estas juna. Iom aliel ol li. Pli ĉarme kaj gracie. Tiuj gedu… Ili sin altiras, la gedu… Kelkaj fenestroj de la malsanulejo ankoraŭ ĉiam flavas nokten. Morne kaj timige. La ventego plifortiĝas. Ĉu vi aŭdas? Meluzino veas en arbokapoj kaj sur tegmentoj.

"Kio… ?"

"Nenio! Nur la paciento en la dekkvaralo… "

"Ĉu jam… ?"

"Ne! Ankoraŭ ne! Li dormas. Nok!"

Geili ambaŭ, ak la kuracisto ak la flegistino scias, ke li ne dormos longe. Li kuŝas en profunda senkonscio. En agonio, el kiu li ne vekiĝos plu. Kiam li forpasos? Eble jam antaŭ la dua aŭ tria postmalmide. Sed eble li eltenos eĉ ĝismatene. Forsin! Ĝis la kvina aŭ sesa. Maksimume!

Antaŭ la ĥirurgiejo bruas sanitara aŭto. Ĝiaj reflektoroj obpalpas la mallumon. Ie tintas telefono. Ĉu helpovoko? Ĉu akcidento? Aŭ ĉu nur normala komuniko?

Ĉio ĉi, ĉiu ĉi eta sonaro tamen tuj nehelpeble refordronas en la fascina fugo de la nokto. La ventorgeno ŝtormas kaj fortisimas, Tute tiel, kiel, antaŭ jaroj, la orgeno de la piarista kirko. Sed dum la monaĥejorgeno solenadis misterajn Paskojn kaj glorajn Pentekostojn, la ventorgeno festas nenion. Ĝi nur ludas… Ĝi akompanas… Kion? Ies forpason… Ĉar… Jes… En la dekkvaralo mortas homo…

Li estas pala kaj senmova. Lia pulso apenaŭ palpeblas. Li spiras lante kaj malrapide. Li estingiĝas… Kiel meĉo en ĝisbrulinta meĉujeto… Li ne plu perceptas la ĉirkaŭan mondon… Li trafalas nokten… Li rememoradas… Kaj…

Kion vi diris?

Ĉu meĉujeto? Jes! Meĉujeto! Ho, kiom da meĉujetoj li forbruligis en la Litomiŝla tombejo…! Ĉe la sanktaj akvoj de la tombejaj akvujetoj… Ĉe la Sankta Ana! Ĉe la avino Barbara! Kaj ĉe la patrino! Nun forbrulas li mem…

Super la pordo de lia ĉelo vigilas blua kontrollampo. Ĝia lumo estas frida kaj fantoma, glaŭka kaj kadavrea. En tiu ĥimereska lumumo la ĉambro aspektas preskaŭ kiel kripto. Ĝi jam estas kripto…!

La homo ene ne moviĝas… Nenio moviĝas… Nur la tempo degutas tie… En nevidebla Klepsidro… La eterna Ĥrono mem… Tik tak, tik tak… Ĝi falas lante… Kiel akvo dos paleolitika stalaktito…

La homo febras… Sed li ne perceptas tion plu. Li sentas nek hungron nek soifon… Kvazaŭ li ŝvebus enaere… Sobfalantaj horizontoj… Arĝenteaj halucinoj… Tragedio en RE 37… Kial, entute, li skribis tion? Kial? Nu, ĉar lin fascinis la enigmo de la tago daŭranta 36.500 diurnojn! Kaj ĉar lin ravis la fabeloj. Sed, halt! Ne transsaltu!

Malantaŭ la fenestro plu grumblas la nokto. Enparke la juna kuracisto ĵus forĵetis la cigaredon. Kaj la blanka flegistino pendigis sin sur lin. Ŝia buŝo kveras ion. Ĝi volas kaj akcentas, ripetas kaj insistas. Li ne komprenas. La ventego superbruas ĉion. Ĝi ŝiras ŝiajn vortojn kaj aludojn… Tamen eĉ sene li scias…

Nun ŝi lin kisos… Longe kaj pasie. Ŝi havas molajn kaj karnudajn lipojn. Kaj ŝi ĝemados kaj suspirados ĉe tio. Ŝi volviĝos kaj tordiĝos. Ŝi estos streĉita kiel harpa kordo. Ŝi tremos kaj vibros. Kaj poste… Poste li fortiros ŝin en sian deĵorĉambron en la internejo. En sian deĵorĉambron, kiu troviĝas ste sub la dekkvaralo…

Ke tie supre ĝus forpasas homo…? Verkisto kaj poeto…? Tio estas bedaŭrinda! Jes, sendube! Sed lin oni ne parsavos. Neniu plu revokos lin retren cis ĉi tiun flankon de la limo. Nek la maljuna primario, kiu ĝus maldormas en ĉambro ĉe la alia koridorekstremaĵo, nek, tiom malpli, la haruda kuracisteto kaj lia eta flegistino… Cetere… Geili du ne restos en la deĵorĉambro longe… Nur tum ĝis ili faros al si tion… Ili ja estas gejunaj… Kaj ankoraŭ mankas al ili prudento… Ĉar en ili, nok, pululas la vivo… Forte kaj impete…

Kontraŭe en la homo tie supre en la dekkvaralo la vivo jam nur pulsetas… La intervaloj inter unuopaj taktoj estas ĉiam pli kaj pli longaj kaj malkurtaj… Ilia ritmo lantiĝas… kvazaŭ io bremsus kaj obstaklus… Ne, tio jam tute ne estas ritmo… Lia koro batas saltetrasalte, neregule kaj perplekse, kvazaŭ ĝi timus ion. Ĝia iro similas al panika pohopado de sonorileto, kiun oni alarmtiras… Jen io ĥaosa kaj senorda…

Bonŝance la paciento ne plu konscias tion… Lia spirito jam vagas ie aliloke, sur tute malsamaj pratoj kaj terenoj… Ĉu en la parko bruas ŝtormo kaj ventego… ? Ĉu meluzino veas kaj plendas super la vojetoj kaj preter domanguloj…? Kiel vi diris tion? Ĉu meluzino…? Jes…! Sed, halton…! Stop! Kaj… Kio estas meluzino…? Ĉu vi scias? Vi scietas, ples! Hazarde! Iom tiom! Meluzina… Junaĝa rememoro…! Romantika ĉefrolulino de jarozaj folklibretoj kaj folkrakontoj, rolantino, kies nomo, post kvazaŭovidiaj metamorfozoj kaj migrado, fine iĝis sinonimo de trista, timige veanta kaj ululanta nokta vento…

Eroj de paroloj… Fragmentoj de romanoj… Fantazia kaj bunta kalejdoskopo… Stranga postamaro… La vivo ne estis nur revo kaj respirpaŭzo kiel la idilia Litomiŝla tombejo… Ĝi estis eĉ streso kaj frustro, dezerto kaj arido. Ŝpilberga kazemato… Kaj akvo, faladanta sur onian kapon!

Gut… gut… gut… gut…! Pluveroj, kiuj sinkas… Ade kaj regule, monotone kaj insiste… Ĝis perpleksigo… Ĝis kompleta frenezigo… Feraj kurtenoj… Ĉiupaŝe… Kaj nevideblaj limoj… Ĉiutrete…

La homo en la lito pomovis sin iom. Sur lia frunto perlas frida ŝvito. En la palpebro cukimis nervo. Ĉu prema sonĝo? Ĉu koŝmaro? La cerbo, evidente, ankoraŭ ne estingiĝis… Ĝisbrulanta meĉujeto… Kiom da vakso, nok? Neniom! Sed negrave…! Dormi…! Dormi…! Ne konscii…! Ne pensadi… ! Nur nenifari… Dolĉe kaj leĝere, lule kaj agrable…

Ĉu la lasta aventuro…? Ne! Neprege ne! Ĉar aventuroj ne fermiĝas. Ili konas nek finojn nek terminalojn. Kaj tiel do… Eĉ tio ĉi… Ĝi estas malagrabla… Jes…! Ni allasu…! Sed kompense… Ĝi ne daŭros longe. Ĉu? Post la nokto ree venos tago… Nam ĉio turniĝas… La galaksioj… La sunsistemoj… La planedoj…

Ma, jen… El la suba ĉambro ĵus aŭdiĝis ĝemo… Krieto… Ne, ne doloroza. Kio trompas vin? Ple jubila! Ple avida! La juna flegistineto ĵus elstreĉis sin. Ŝi distiris la krurojn kaj genuojn, la surojn kaj maleolojn… Ŝi donis sin elpone… Kaj… Aĥ… ho… ho… ho… aĥ… aĥ… Ankoraŭ unufoje… Ree… Bis…! Denove…! Kaj nok!

La mortanto, supre, iom forklinis la kapon. Ĉu moviĝo? Ne! Ple nur konvulsio… Tute senkonscia kaj hazarda… Malgraŭe… . Kvazaŭ li tamen estus rememorinta ion… Kvazaŭ io estus elmerĝinta el nebulo…

La Naĥoda kastelo… La Broŭmova abatejo… Noktaj orlojtintoj mezuras la volupton… Printempaj padoj rapidas alarbare… La Svitava tombejo mornas kaj dezertas. La unuaj kiso kaj ĉirkaŭpreno… Du blankaj mamoj… La ĉielbluo de ŝia okulparo… Kaj… Mi amas vin, Vereta…! La homo febras kaj incendias. Interna fajro, iom post iom, lin konsumas kaj devoras… Sur lia frunto perlas glacia ŝvito. Li halucinas kaj deliras. Li vokas iun. Ne, li eĉ ne flustretas. Liaj lipoj pezas. Ili ne moviĝas. Malgraŭe… Eble li tamen ŝatus ion… Li dezirus… Forsin… Sed estas neniu, kiu forviŝus roson dos liaj vangoj. Mankas sindona mano, kiu prikaresus lian frunton… Forestas buŝo, kiu dirus ion… ion ajn… ak labioj, kiuj flustrus almenaŭ du, tri varmajn kaj magiajn vortojn… Ne aperos konsolantino… Kaj alvenos neniu kaj nenio…

Sed… Kiel li skribis tion… ? Jes…

Amikino kaj patrino, kiam mi kuŝos morte pala en la fina agonio, mi volus, ke viaj karaj, maljunaj, trememaj, kalaj manoj estu la lasta adiaŭo, la lastaj du salutoj kaj balzamoj sur la nigra sojlo de la malmorgaŭo, ĉar estis nur viaj manoj, kiuj min vere, vere amis, kiuj ĉiam fidele ĉe mi staris, kiuj senlace pri mi zorgis, kaj ĉion, ĉion por mi faris, kaj kiuj eĉ nun min vole savus, se ili nur povus, se ili tiun povon havus…

La paciento palas. Li estas flava kaj bluatra. Lia brusto ne leviĝas plu… Ĉejnstokesa respirado kun longaj apneaj paŭzoj… Patologia kaj misdira, neregula kaj aritma… Horloĝo, kiu ne tiktakas… La tempo haltis… Ĝisbrulinta meĉujeto…

Sube la haruda kuracisto kaj la juna flegistino iom necerte ĵus forlasis la deĵorĉambron. Ŝiaj haroj estas distaŭzitaj. Ŝi eĉ ne konscias tion… Nu, negrave!

En la parko glaŭkas lakteaj teleroj de lanternoj. Fantome. Fride kaj kadavree. La hospitalaj konstruaĵoj perdiĝas en nigra vaporumo de la nokto. Antaŭ la pordistejo blinkas ruĝaj stoplampoj de sanitaraj aŭtoj. Sonas akutaj ŝrikoj de ĝusnaskontino.

Saluton… Kaj adiaŭ… Trans la ŝoseo, en la internulinejo de Vertekso, maldormas Vera… Knabineto… Antaŭ tri horoj ŝi revenis ab la postmida skipo, ab la posttagmeza turno… Tricent metrojn abe, en Kakasalo, svene angoras Ria… Amikino kaj Patrino… Ili ambaŭ esperas… Nok… Ili esperas vane…

La ventego kalmiĝis… Subitaj gutoj, kvazaŭ hezite, komencas plaŭdi inter falinta foliaro kaj inter tufoj de seka herbo.

Ekpluvas… Lante… Sur la parkon… Sur Litomiŝlon… Sur la maltagon…

"Vereta…! Vera…!"

Ĉu iu diris ion? Ĉu iu flustrimis? Ne, neniu! Mortantaj lipoj ne parolas…

La Svitava tombejo… la lasta rememoro… la ultima sunimo… kaj la lasta larmo kaj lakrimo.


19. AMBURĜONO

de Masayuki KURODA

Aperis en Animo drivas, Japana Esperanta Librokooperativo, 1990

(1)

Zorgante ne lasi sian aferon rimarki de l’ aliaj, Kenzi Enami finis sian laboron kaj forlasis la oficejon pli frue ol knabino Tiyoko Nakamura. Ĉiuj oficistoj kun la fakestro ankoraŭ post oficialaj horoj plu laboradis absorbite en taskoj koncernantaj al la monatfinaj kalkuloj. Kenzi estas "lernejana" oficisto, kiu tie laborakiras la rimedojn ne nur por vivi, sed ankaŭ por studi ĉe l’ vespera mezlernejo.

Sur la strateto la vento blovis kaj jam malvarma estis la aero je la fino de novembro. Kun ioma rimorso ne sole pro la mensogeto, kiun li faris al la fakestro por elturniĝo, sed ankaŭ pro sia nekutima foresto el la vespera lernejo, Kenzi malkviete paŝetadis tien-reen sur stratangulo, atendante la aperon de Tiyoko. Ĉi tiu laboras kiel telefonistino ĉe l’ sama oficejo: ŝi petos forpermeson je la 6-a.

Tempo pasis. Kenzi ektimis, ĉu Tiyoko ne sukcesis peti liberigon: tiam li vidis ŝian figuron alkuranta al li sur la jam tute malheliĝinta strateto.

"Pardonon mi malfruis?"

"Ne, mi dankas pro via kuratingo!"

Lia voĉo estis plena de emocio de tiu, kiu havos unuan sperton de gea promenado en sia vivo. Vere la varmega sango trakuris lian tutan korpon.

Ili kune ekiris la strateton inter la blankaj muroj de l’ grandaj tenejaj konstruaĵoj, starantaj laŭlonge de la kanalo Nisi-Dootonbori. Kenzi sekrete amis Tiyokon, laŭŝajne samaĝa kiel li, do la plej juna knabino en la oficejo. Sed ĝis nun li interŝanĝis neniajn vortojn kun ŝi, krom tiuj de ĉiutaga saluto.

Estis dum la lunĉa ripozo de tiu tago, ke li mallerte proponis kaj sukcese akiris ŝian konsenton, ke promenante li akompanos ŝin al ŝia hejmo ĉi vespere. Efektive, ŝi ĉiutage veturas per tramo inter la hejmo kaj la laborejo proksimume 7 kilometrojn.

Mutas la blankaj muroj, mutas la geknaboj paŝante. Murmuras nur la vento preterblove. Feliĉa estis li, sondante ŝian koron. Kredeble same feliĉa estis ŝi; sed ili ankoraŭ tenis distancon inter si kaj silente antaŭen paŝadis, kiel se pensante nenion.

La postkrepuska malhelo regas la senloĝejan kvartalon, la elektraj lampoj ĵetas sombran lumon el ĉiu angulo de la tegmentrandoj de la grandaj tenejoj. Neniu preterpasas ĉirkaŭe. Tie haltigante la paŝojn, Kenzi sin turnis al Tiyoko kaj ekrigardis en ŝian vizaĝon: ili ridetis unu la alian. Li tiam rimarkis, ke la lentugoj ĉirkaŭ ŝia nazo estas tiel ĉarmaj. Kiom ofte li ĝis nun ĉirkaŭprenis ŝin en sia imago, sed starante vid-al-vide kun ŝi en realo, li nun estis tute senpova: stranga emocio igis lin rigida kaj sufokis al li la elverŝon de sia koro. Ili denove ekiris. De tempo al tempo interŝanĝante nur sensignifajn vortojn, ili marŝis ĉirkaŭ duonhoron ĝis ili atingis la kurbiĝon de strateto ĉe la bordo de l’ larĝa rivero Kizu. Tiam subite ekblovis la tranĉa vento de trans la rivero. Kenzi tuj deprenis sian lanan kolskarpon kaj provis ĝin surmeti al Tiyoko ĉirkaŭ la ŝultroj.

"Ne ĝenu vin pro mi: vi sentos vin pli malvarme!"

"Ne zorgu pri mi! Vi ne portas fulardon, uzu do la mian."

"Ne, dankon, mi timas, ke vi malvarmumos."

La gestoj de lia timema surmetigo de l’ kolskarpo al ŝi kaj de ŝia modesta rifuzo lasis iliajn manojn ektuŝi unu kontraŭ la alia, kiam li forte retiris la sian, kvazaŭ li estus frapita de elektra kurento en la korpon. La ruĝiĝon de iliaj vizaĝoj flegme rigardis la pala lumo de stratlanterno.

Kontraŭ la forta vento ili iris plu vojon kun iom pli rapidaj paŝoj. Dume interfrotiĝis iliaj ŝultroj: ili estis varme ĉirkaŭvolvitaj ĉe l’ koloj per unu lana skarpo. Ĝi estis kvazaŭ la dika arterio, tra kiu vigle pulsas la ardanta sango komuna de ambaŭ.

La strateto kurbiĝas kaj plilarĝiĝas laŭ la rivero unuflanke. Trans tiu rivero palpebrumas multaj elektraj lampoj.

Pasinte la vojkurbon, Kenzi tuj rimarkis, ke li eraris vojon, ĉar li vidis la ponton Tiyosaki en fora loko. Sed kial Tiyoko ne rimarkigis ĝin al li?

"Fraŭlino, ĉu vi ne pensas, ke ni devos transiri la ponton Taisyoo?"

"Mi tute ne scias la vojon ĉi-loke, ĉar mi ĉiam veturas per tramo".

"Ni do iru returnen, por preni pli rektan vojon. Se ne, mi timas, ke viaj gepatroj maltrankviliĝos pri vi".

"Ho, ne zorgu – almenaŭ pri patro. Lin mi ne amas nek respektas".

"Kial?"

"Ĉar li ĉiam drinkas… laŭte bojas kiel hundaĉo. Mi ege kompatas mian patrinon".

Ŝia abrupta tono de indigno lin surprizis, tamen en lia koro ekfontis tia intima kunsento, kian nur la malfeliĉaj povas sekrete varti al si reciproke.

"Kie laboras via patro, fraŭlino?"

"Ĉe haveno – aŭ en ŝipo, ĉar li estas tiel nomata ŝipŝarĝisto… Kion faras via patro?"

"Li nun estas senlaborulo kaj estas malsaneta… Mi ne scias, kial li ne serĉas regulan oficon aŭ komercon."

Ili ree dronis en silenton, enpensiĝante pri fragmento da hejma privataĵo, kiun ili pretervole rivelis al si reciproke. Ili baldaŭ revenis ĉe la kurbiĝo de strateto, kie sub la sama stratlanterno Kenzi antaŭe estis elektrita pro la nedireble feliĉa ektuŝo de l’ manoj. Eble rememorante tion, Tiyoko ekrigardis al li kaj ridetis. Ŝajnas ke ilia hontemo jam transformiĝis en la varman senton de simpatio de l’ samsortanoj: efektive, ili jam delonge konjektis unu pri la alia, demandante, kial ili ambaŭ devas labori en tia junaĝo, en kiu la aliaj, pli bonŝancaj, ĝuas senĝene la ordinaran lernejan vivon tage. Kenzi estis 15-jara kaj Tiyoko 16-jara.

(2)

Dume, ili atingis la vojkrucon, de kie oni vidas super la kanalo Nisi-Dootonbori la ponton Hiyosi, kiu kondukas al la avenuo. Sur la ponto vidiĝas la trotuaroj, ŝoseoj, kun reloj kaj fostoj en la mezo pli hele prilumataj de la ĉeno da fostlampoj de la urba tramo. Sed trans tiu luma strato ankoraŭ mizere etendiĝas vasta ruinaĵo detruita de flambomboj ĝis komplete malluma malproksimo kvazaŭ morta dezerto, malgraŭ tio ke jam pasis pli ol 5 jaroj.

Subite revenis en lia koro la amara memoro pri la mizerega vivo tuj post la lasta milito, mordas la pento: li miselektis la vojon por la unua gea promenado, neatendite sekvis la brulanta indigno nedisponebla kontraŭ la lasta milito, kiu ĝisfunde detruis lian hejmon, ne nur domon sed ankaŭ la destinon de lia familio: li perdis patrinon, lia patro sanon kaj profesion.

Li sin turnis dekstren, okulsignante al sia kunulino, klopodante teni trankvilan mienon por ne doni al ŝi acidan humoron. Antaŭ ili elstaras kvazaŭ timiga monstro kontraŭ senstela malluma ĉielo la gigantferframa pontego Taisyoo. Ĝin ili celas transiri. Rapide preterkuris ilin urba tramo plena de pasaĝeroj en la lumhela interno. Sur la trotuaro piediras neniu krom la geknaboj. Kiam ili preterpasis antaŭ tetrinkejo kun povra elpendaĵo, Kenzi diris al Tiyoko:

"Ĉu vi ne volas ion manĝi?"

"Ne malbone,… sed ni ŝparu monon."

"Kaj ankaŭ tempon, ĉu?"

Ili eksplodis en ridon.

La vento fajfante trablovas sur la mezo de l’ pontego Taisyoo. Preskaŭ forrabe ĝi flirtigas la finojn de l’ kolskarpo. Por teni ĝin firme al si, la geknaboj krucigis la brakojn surŝultre, kaj paŝadis antaŭen. Skualoj tamen frekvente sin ĵetis sur ilin tiel forte ke ili momente apenaŭ povis iri antaŭen, kaj eĉ unu fojon rifuĝis post unu el la dikaj ferframoj de l’ pontego.

"La vento estas terura super la rivero!"

"Ĝi jam estas vintre akra! Nu, tamen al vi ne konvenas premon de ĉi tie, se ĝi venos, ĉu ne, fraŭlino?"

"Ĉu vi ne ŝatas iri plu kun mi?"

"Kial ne? Por vi nur zorgas mi, ĉar ŝajnas ke vi jam laciĝis por piediri plu, ĉu ne fraŭlino?"

Tute ne atendita riproĉa tono de ŝia voĉo embarasis lin momente, sed tuj ŝia volo varme tiklis lian naivan koron, kiu ĝis nun tenadis sinceran modestecon. Laŭ kondiĉa reflekso li saltete kaptis la forblovite flirtantan finon de la kolskarpo kaj krude enmanigis ĝin en ŝian manon, kaj apenaŭ ŝi surmetis ĝin sur sia ŝultro li freneze ĉirkaŭpremis al ŝi la ŝultron, pretekstante ŝirmi ĝin kontraŭ terure forta vento.

Ŝi ne eligis eĉ unu vorton, nur paŝis antaŭen. La trafiksignalo ĵus ŝanĝiĝis en ruĝon ĉe la tramvojkruco, "Taisyoobasi", sen homo kaj sen tramo ĉirkaŭe. Nenia danĝero por transiri, sed ili haltis kaj atendis la verdan signalon, sentante la ventblovon des pli frida.

Antaŭ ili etendiĝas nur la relvojoj sub sombra lumo de la mizeraj fostlanternoj ankoraŭ ne bone riparitaj. Dekstre minace elstaras la gigantaj nigraj figuroj de du monstraj gasrezervujoj: malsupre sur la kontraŭa riverbordo kuŝas la masiva fornego de la gasuzino. Apude staras montoj da ŝtonkarbo, super kiuj pendas la longetendiĝanta transŝarĝilo kun du-tri arganoj.

Al la junaj gepromenantoj ĉio ĉi tio estis nur tro proza. Eĉ izole minaca estis la larĝega viadukta vojo el betono, kiu kunligas la du altajn pontojn: Taisyoo kaj Iwasaki, trans kiuj kuŝas dezerte mutaj, nigraj blokoj konsistantaj el pli-malpli grandaj fabrikoj, inkluzive la sporadajn, ruinigitajn per flambomboj. Ili devas trapasi tra la vasta senhoma fabrikkvartalo, kiu jam izole sinkas en profunda silento kiel se en la dua duono de la nokto.

Atendante la signalŝanĝiĝon li ja miris ke sur la viadukto ne venis eĉ unu ĵipo de la okupanta armeo, kun kiu kelkfoje oni renkontas aliloke en la malfrua vespero, kvankam li bone komprenis la fakton ke tramoj, aŭtoj kaj kamionoj ne tiel frekventas post sunsubiro kiel antaŭ la lasta milito en la kvartalo kie kompare prokrastiĝis la rekonstruado.

Ĉe la verda signalo ili ekiris, sed skualoj frekvente trablovis sur la viadukto, donante al ili malfacilan antaŭenpaŝon. Kaj krome la dezerta cirkonstanco altrudemis al li pezan senesperiĝon.

Efektive la perspektivo antaŭ liaj okuloj kaj super lia kapo ŝajnis al li minacaj estaĵoj. La rustkolora senstela ĉielo super nebulaj siluetoj de zigzagaj konstruaĵoj trans la viaduktoj aspektis flegme silenta, senkore izola. La nebule nigra konturo de mamutaj gasrezervujoj alte elstarantaj preskaŭ ĝis la zenito ŝajnis, kvazaŭ giganta monstro minace superpendus, por sin ĵeti sur ilin.

Kion ajn li vidis, por ĉio verŝajne ŝanĝiĝis la fonto de la teruro, unu vekis la alian kaj en lia kapo alterne aperis diversaj teruraĵoj supozeblaj. Sed efektive ili estis nur iluziaj timoj kiuj atakas fremdan vojaĝanton ĉiam kaj ĉie, kaj fine venis en lian kapon la memoro de la kruela krimo, pri kiu ĵurnaloj sensacie raportis kun la titoloj jenaj,

"4 Kanajloj Seksatencis Laŭvice."

"Akcidento survoje inter Laborejo kaj Hejmo."

"Timtremiga Influo sur Gepatroj havantaj Adoleskajn Filinojn."

En lia cerbo rapide reliefiĝis laŭ memoro tiaj titoloj kun grandaj literoj aperintaj en la ĵurnaloj. Ĉe tio li glaciiĝis, la tutan korpon trakuris la frosttremo.

"Kion mi faru, se aperos tiaj kanajloj?"….. "Ho! mi tute ne antaŭvidis, ke ĉi tie estas tiel dezertaj…… Kia stulta mi estas!"

Denove lin ekmordis la pento.

Liaj feblaj monologoj feliĉe ne sonis voĉe, nur dentoj klaketis, tiel ke la murmuro ne atingis ŝiajn orelojn pro sibla trablovo de l’ skualoj, dume ŝi iom kliniĝante kuretadis ne nur por akompani lian senkonscian grandpaŝon sed ankaŭ por distri sin de friska aero kaj maltrankvila mallumo.

Ŝiaflanke la sola ĝeno kuŝis en mallumo kaj malvarmo, ĉar ŝi jam sufiĉe alkutimiĝis al ĉio laŭlonge de la viadukto tra la fenestro de l’ tramo dum preskaŭ 2-jara traveturado survoje de ŝia laborejo. Kaj estis feliĉe al ŝi, ke ŝi ankoraŭ ne rememoris la ĵurnalraporton pri tia terura krimo precipe por junulinoj.

Li miris ŝian kompare trankvilan mienon, kaj sekrete hontis sian timenon, ŝtele demetante sian manon de ŝia ŝultro ne rimarkite de ŝi, kaj li pene batalis konkeri la timigan iluzion. Momenton poste afektante konfidindan fraton li krude premis ŝian manon, abrupte rapidigis la paŝon forte tirante ŝin kun la okulsigno por urĝe trapasi tiel malluman lokon, fakte ĉion li plenumis en rapida sinsekvo por ke ŝi ne rimarku lian korpan frosttremon.

(3)

Amo devis jam burĝoni. Sed la tro proza cirkonstanco malhelpis ĝin eĉ ĝermi. La geknaboj pelis sin antaŭen, tute mute, sed pli rapide, sur la senhoma trotuaro de l’ betona viadukto.

Kiam ili sin turnis laŭ la vojo nordokcidenten ĉe la fino de la ponto Iwasaki, videbliĝis en la distanco de kelkcent metroj la lumanta tramhaltejo ĉe la vojkruco Sakaigawa kun dekkelkaj homfiguroj atendas la tramon: kaj en iom pli fora mallumo aperis kuranta lumo, kiu verŝajne estis la reflektoro de la tramo celanta tien.

La iom-post-ioma alproksimiĝo al tiu lum-hela loko kuraĝigis la laciĝintajn geknabojn. Krome, dank’ al la direktŝanĝo de vojo kaj la fabrikkonstruaĵoj la vento tiel malfortiĝis, ke ia varma atmosfero ekvualis iliajn timigitajn korojn.

Tiam kun bruo preterkuris ilin tramo, ĵetante al ili lumon. Ili eksentis la rigardon de l’ pasaĝeroj. Konfuzite la geknaboj apartiĝis kaj feliĉan rideton interŝanĝis.

"Mi estus en tiu tramo, se mi atendus tramon ĉe Taisyoobasi"

"Certe jes, sed vi ofendiĝis, kiam mi tion konsilis al vi".

"Mi tute ne pentas, ke mi venis ĝis ĉi tie, sed jam ne deziras piediri,… Ĉu mi povos preni tramon ĉe Sakaigawa-haltejo?"

"Bone, vi ja kuretadis sufiĉe longan vojon. Prenu tramon tie, se vi volas,… sed mi pensas ke eble ni havas tempon ripozi kaj trinki varman kafon. Ŝajnas ke tie troviĝas du-tri trinkejoj kaj ne tre baldaŭ venos via tramo".

"Ho, bonege! Mi tre volas viziti trinkejon eĉ se la tramo venos.

*

Finfine ili atingis la tramvojkrucon sub la helaj lampoj. Apenaŭ ili sin turnis laŭ la angulo de la malpura alta muro de la granda urba tramgaraĝo, ili tuj rimarkis ne malproksime la neonluman surskribaĵon de ŝildo fiksita elstare super la trotuaro, "NOZOMI". La ĉarma nomo allogis ilin.

"Ho, Nozomi, tiun ni vizitu!"

Ŝi jubilis kaj ekkuris al la kafejo, kiel dezerto-vojaĝanto al oazo. Li sekvis ŝin. Kiam ili eniris la kafejon Nozomi, vualis ilin la komforta varmo de hejtado. Ŝi trovis vakan sidejon por paro en unu angulo de la profundo, alkuretis kaj sidiĝis, alvokante per mano sian kunulon.

Li sidiĝis apud ŝi kaj mendis du tasojn da kafo. Rigardante la horloĝon sur la muro, li alparolis al ŝi:

"Estas ĉirkaŭ la 8-a, ni povas ripozi kaj paroli dum iom da tempo, ĉu ne?"

"Jes, restas sufiĉe da tempo ĝis la 9-a. De ĉi tie mi bezonas nur kvaronon per tramo ĝis mia hejmo. Ĉi tie mi ĉiutage ŝanĝas la tramon kaj ĉi tiu kafejo laŭ la ekstera aspekto tiel plaĉis al mi ke mi tre volis ĝin viziti. Ankaŭ la interno estas pura kaj komforta, ĝuste kiel mi supozis".

"Ĉu tiel plaĉas al vi ĉi kafejo? Nun mi komprenas kial vi kuraĝis ekkuri per jam laciĝintaj kruroj… Jes, vi pravas, tute moderna, simpla kaj ŝike ornamita".

Du tasoj da kafo estas alportitaj sur la tablo, sur kies mezon falas ronda lumo de la senglacea lampo pendanta de la plafono. Enmetinte lakton kaj sukeron en la tasojn, ili momente rigardis la nebulajn vaporetojn leviĝantajn supren kun varmo kaj parfumo. Levante sian tason, ŝi trankvile murmuras:

"Mi estas tre feliĉa ke mi estas ĉi tie kun vi. Sen via konsilo, mi estas preninta la tramon".

"Same al mi".

"Bongusta!"

"Ĉu, hm, bongusta, tiom pli pro soifo post longa marŝado, ĉu ne?"

"Mi ĝuis la promenadon, precipe ĝis la pontego Taisyoo".

"Jes, ĝis tie…"

Li haltigis la parolon. La memoro pri la unua epiderma ektuŝiĝo varme tiklis lian sentimenton kaj la ankoraŭ infaneca pasio superfluante ŝtopis lian gorĝon, kiam li konjektis ke ŝi ankaŭ havis tian ĝojegan sperton kian li sentis.

"Sed de tie la vojo estis dezerta. Preterpasante la gasuzinon mi sentis min minacata de io nekonata malgraŭ ke mi konas ĉion. Mi ĉiutage du fojojn veturas tiun vojon per tramo. Efektive veturi unu afero kaj piediri tute alia, kaj ambaŭ diferencas des pli pro mallumo kaj malvarmo".

"Ĉu vere? Mi tiam… jes, mi konfesu la fakton, mi sekrete admiris vian aplombon. Mi miaflanke sentis min tre mizera, kaj plie minacis min teruraj iluzioj. Ĉiuokaze ni eraris la vojon por nia promenado".

(4)

Brua disputo subite ŝancelis tutan ĉambron. Apud la enirejo aglokula viro minace kriegis al la kasistino; baldaŭ aliĝis du friponaj kolegoj kiuj revenis de ekstere.

"He! Vi bone konas min, kaj vi arogis postuli….. ĉu?"

"Kion vi diraĉis, arogantulino?… Diru denove…?"

"Vi kuraĝas kulpigi min, hej, virinaĉo!"

La kasistino eĉ protestis murmure:

"Mi nur sincere parolis al vi pri iom da manko de…"

"Silentu, alie okazos malbono al via mastrino".

"Venigu mastrinon".

Kanajloj laŭvice insultis kriaĉe. Dum la tumulto la knabo senkonscie ĉirkaŭbrakis al la knabino la ŝultron kvazaŭ por ŝirmi ŝin. La geknaboj mute streĉis la orelojn pro timo kaj rigardis, kiel iros la afero:

Baldaŭ la mastrino aperis kaj sincere pardonpetis al la bruemaj viroj, kaj la afero finiĝis kun la malkontento de la kelnerinoj, ĉar la viroj pagis nur malpli ol la duonon de la sumo.

"Kiel aĉaj ili estas!"

Tiyoko eliĝis koleran blasfemon kontraŭ la kanajloj, kvazaŭ kontraŭ ŝia propra patro.

Kenzi povis nenion paroli por moligi ŝian koron, kaj karesis ŝian manon. Dume en ŝia sino bruladis la indigno kaj kontraŭ la maljusteco reganta la ombran parton de la socio kaj kontraŭ la tiraneco de ŝia patro en la hejmo. Kenzi sentis misterajn ondojn de ŝia spirado per la mano metita sur ŝia ŝultro. Kaj la sentoj kreskis en pasion en lia brusto.

Amflamo ekondiĝis iom post iom pli forte. Li rigardis la blankan nukon de Tiyoko. La blanka nuko sorĉis liajn okulojn. De ŝia korpo agrable aromis pudro, kiun li neniam flaris post la viriĝo, ĉar li perdis sian patrinon en infana tago. Estas nature ke ĝia rava odoro konfuzis lin.

Ĉio ĉi tio forte ekscitis lian nervaron. Tian sentimentalan amon des pli stimulis la nebuleca lumo de la reflekte prilumata ĉambro. Baldaŭ lia tuta korpo ŝanceliĝis pro volupta impulso, kian li neniam antaŭe spertis.

Li tremis, li penis elteni. Sed vane, li subite kisis ŝiajn harojn en bukloj pendantajn super ŝia nuko.

Tion protestetis ŝi kun oblikva rigardo kaj eta krio, sed tuj ridetis trankvile, vekiĝinte el peza pripensado. Efektive, dank’ al la doktrino de asketisma disciplinado, kiun oni enbatis en lian naivan kapon dum la lasta milito, kaj pro la manko de scipovo kiel agi kun virino, li ja detenis sin de pli aŭdaca ago laŭ blinda instinkto.

La paro jam estas plene kontenta, esperante ĉi tiun staton daŭri por eterne. Sed jam pasis la oka kaj duono. Baldaŭ ili devis forlasi la feliĉan sidejon.

"Ni havis tre feliĉan tempon ĉi vespere."

Dolĉe flustris Tiyoko, heziteme ekstarante. Li jam rezignis ŝin restigi, kaj decideme stariĝis.

Elirinte el la kafejo ili vidis la tramon al Minato Syakoomae ŝajne ekiri, kaj ili alkuris al la haltejo. Denove li enbrakige surmetis la manon sur ŝian ŝultron.

"Baldaŭan rendevuon kun vi mi esperas".

"Mi preferas iri alian lokon".

"Jes ankaŭ mi,… ĉu kinejon ni vizitu la venontan sabaton?"

"Konsentite!"

"Do rapidu, por ne maltrafi la tramon".

"Dankon, bonan nokton!"

"Ĝis morgaŭ!"


20. ADIAŬO EN BEOGRAD

de Spomenka ŠTIMEC

Aperis en Kroata milita noktlibro, Pro Esperanto, 1993

Mia onklino volis studi ĵurnalismon. Tio eblis nur en la ĉefurbo. Oni preparis ŝin por la granda foriro. Estis la jaro 1948, la vivo post la milito ankoraŭ funkciis per kuponoj, nenio estis aĉetebla. Oni kudris al ŝi veston el iu bonaspekta kovrilŝtofo, kiun oni malmuntis de la lito. La avino donis al ŝi grandan ringon kun ovala ornamŝtono, kiun la virinoj en la familio portis sur la montrofinĝro. La ringo iel transvivis la militon. Ankaŭ oran kolĉenon kun stelo la avino donacis, sur kiu estis skribite: "Tiu stelo estas via feliĉo". La stelon kun ŝia feliĉo ŝtelos iu kelkajn jarojn poste elsub ŝia kuseno dum ŝi laboris ĉe iu laborbrigado.

Kvin jarojn poste ŝi revenos hejmen kun la diplomo kaj la edzo. Al la studentoj oni promesis postenon, sed en la lasta studjaro okazis granda ŝanĝo: ĉar studentoj transprenis la pensmanieron de la politikisto Milovan Djilas, la tuta altlernejo estis malfondita. Al studentoj lernantaj en la lasta jaro oni tamen permesis diplomiĝi – sed donis neniun postenon.

La edzo devis soldatiĝi. Ŝi posteniĝis en vilaĝa oficejo atendante la naskon de bebo. Al la knabino oni donis la nomon Sanja. Revo. Estis multe da revoj tiutempe. Ĉu necesas diri, ke la nova patro estis serbo? – Mia edzo estas el Gospić – ŝi probable diris. La nomo diris ĉion alian.

Post iom da tempo iu mesaĝis al ili, ke troveblus posteno en Beograd. Denove oni pakis la kofron. Sanja forveturis al sia avino en Lika, kie ŝi kreskos ĝis la lerneja aĝo. Ŝia frato kelkajn jarojn poste same estos edukata de la avino. En la ĉefurbo la ĵurnalista vivo pelis la onklinon senhalte.

Kiam la sesjara Sanja alvenis al la ĉefurbo por fariĝi lernejanino, ŝi informiĝis ĉe la novaj amikinoj:

– Ĉu ĉi tie ekzistas lupoj?

– Ne, nur friponoj.

En la severklimata regiono, de kie ŝi alvenis, la lupoj estis la danĝero. En la ĉefurbo, male, aliaj danĝeroj minacis.

Kaj Sanja kaj mi havis nur unu avon. Mia dua avo mortis en Aŭstralio. Mi neniam konis lin. Ŝia dua avo mortis en la groto Jadovno. "Jad" signifas kroate "ĉagreno". Serbe same. Dum la dua mondmilito li estis arestita. Lia filo portis al li ĉiutage la manĝporcion al la malliberejo. Iutage estis neniu por transpreni la poton. Oni ĵetis la murditojn en la groton nomatan Jadovno kaj surverŝis ilin per kalko.

Mi aŭskultis la detalojn pri la pereo, kaŝita sub tablo kaj kovrita per peza teksaĵo.

– Kial li mortis? – scivolis mi laŭte.

– Vi iru ludi en la alian ĉambron. Tio ne estas por infanoj!

Se mi kapablus silenti, mi scius pli. Oni pelis min for el la rondo de sekretoj. Tial mi ne aŭdis la klarigojn.

Oni mortigis lin, ĉar li estis serbo. Estis la tempo de regado de ustaŝoj, de la Sendependa ŝtato Kroatio.

Laŭ la neniam laŭte formulita regulo en nia familio, la infanoj el Kroatio kaj Serbio devis kune pasigi la pli grandan parton de la ferioj. Ni ŝategis tiun regulon kaj la plej etaj ofte demandis, ĉu ni vere devas dormi pli ol cent tagojn, ĝis kiam la aliaj denove venos al ni. Cent estis tiutempe proksime de la senfino.

Hodiaŭ mi komprenas, ke la familianoj elkultivis tion, ke ni ŝatis unuj la aliajn.

La beogradanoj estis pli bonhavaj, loĝis en la metropolo kaj havis en sia infanaĝo je la dispono ĉion, per kio la gepatroj regalis ilin por senkulpigi sin pro maltro da tempo por la infanoj.

Somere la beogradanoj alvenis junifine, kiam maturiĝis la riboj en la ĝardeno. Genuŝtrumpojn ni havis – varmis. El la granda kvanto da riboj la avino kreis konfitaĵon. La infanoj havis specialan aleon kun siaj ribarbustoj, la aleo nomiĝis Frateco-Unueco. Ŝerce tiel, kiel nomiĝis grandaj ŝoseoj inter Zagreb kaj Beograd. Ĝi estis unu el la gravaj sloganoj, per kiu la socialisma Jugoslavio funkciis: ni ĉiuj estas fratoj kaj devas strebi al unueco.

La nocion de la frateco-unueco ni aplikis por bapti la ribaleon. (Nur poste al tiuj ribarbustoj venis la verso pri la rondo harmonia, nur plivastigante la akiritan starpunkton al la mondo.) Iel ŝajnis, ke pli grandaj grapoloj kreskas ekster la aleo "Frateco-Unueco" kaj ni priŝtelis ankaŭ la aliajn aleojn.

Ni el Kroatio malofte veturis al Beograd. Estis tiom koste. Sed ni ŝategis, kiam tia vojaĝo okazis.

Onjo tenis sian nevinon ĉe la mano kaj montris a1 ŝi Beograd. La eta mano al mi apartenis. Zeleni Venac nomiĝis la kvartalo. Ĉu ne amuze: "verda girlando"? Mi kreskis en urbo kun multaj girlandoj: Varaždin havis faman tombejon, kaj la girlando rilatis al la enterigokulto. La onjo dum momento lasis la maneton ŝvitantan. Ĉefstrato. Verda lumo. Ek! Ŝi ekiris. Ne mi. Mi timis aŭtojn. Tro multnombraj ili estis. Ŝi revenis por doni al mi la manon kaj klarigis, ke ili devas halti, ĉar tiu lampo estas ruĝa por ili. Mi ne kredis, ke ili haltos. Ili tiom rapidis. Vilaĝa knabineto mi estis, kaj jam konis la lecionon pri malfido.

En la beograda loĝejo la plej ŝatata objekto estis unu tapiŝo. ("Kiam mi estos granda, mi aĉetos tian!" – flustris mi la promeson super ĝia verdo. Sed mi ankoraŭ neniam sufiĉe grandiĝis por ĝi.) La tapiŝo estis artisma. Mi pasigis mian infanaĝon sur malmultekostaj tapiŝoj aĉetitaj je rabatprezo pro fabrika misteksado, kaj tiam renkontis en tiu tapiŝo la arton. Verda estis la tapiŝo, sur ĝi aro da desegnitaj branĉoj, sur kiuj nestis blankaj birdoj. Ĉe la rando legeblis la enteksita nomo de la artisto: VUJAKLIJA.

La amo al Vujaklija poste je eta mezuro larĝiĝis: lia individua nomo aldone estis Lazar. Tiel. Kiel ĉe Ludoviko.

Mia eta frato malsaniĝis en Beograd, tro avide manĝinte la beogradajn specialaĵojn (pita zeljanica, pita od mesa), kaj vomis sur la faman tapiŝon. Oni alportis purigilojn por forviŝi la makulon, dum ni kuŝigis mian fraton. Hodiaŭ, en tono de malamo, iu trovus jam la rimon: "Kroata vomaĵo sur serba artaĵo."

La tutan vivon mi la tapiŝon de Vujaklija en la fako de la plej karaj memoroj portas. Ĝi aĝiĝis kun mi, tute senmakula.

Sur tiu tapiŝo staris pluraj objektoj el nia komuna feritempa infanaĝo en Kroatio. Kiam ili estis partoj de la mastrumejo ĉe la avino, mi staris antaŭ ili kun ĉifono en la mano kaj la teda tasko de senpolvigo. Mi malŝategis tuŝadi tiujn objektojn por senpolvigi ilin. Ili estis tiom belaj, kiam la vico de senpolvigo estis ĉe iu kuzo.

Rozkolora lampo kun desegnita portreto de juna virino. Pasintjarcenta. Kiu ĝin el Vieno alportis? La lampo staris antaŭ la spegulo kaj la ĉambro havis tiel du rozkolorajn lampojn. Neniam ĝi lumis. Radeton ĝi havis por movi la meĉon en ĝi. El la lampo staris du pavaj plumoj.

Iam la onklino ricevis la permeson kunporti la lampon al Beograd. La pavaj plumoj jam malaperis el ĝi.

Veni al Beograd kaj revidi la lampon signifis renkonti sin mem en tempo pasinta. La damo sur la lampo neniom oldiĝis. En la amo ĝi vivas. Ĉiuj ŝategas ŝin.

Sanja foje rakontis, ke, kiam estis tertremo en Beograd, ŝi kaptis la lampon kaj ekkuris kun ĝi en la mano al la lifto. Imagu, al la lifto, kun la rozkolora lampo! – ni ridis, ĉar ne pri utila kovrilo ŝi pensis.

Ame mi pensas pri la familia lampo. Kiam en tramo mi aŭdas la pezan blasfemon, ke oni devus bombi Beogradon por haltigi la militon, mi vidas la vizaĝon de la nobla damo sur la porcelana lampo. Beograd, tio ankaŭ estas la rozkolora familia lampo.

Sanja naskis sian unuan filon, Luka. Li jam lernis marŝi, neniu el Kroatio vidis lin. Oni portas lin antaŭ la spegulon kaj instruas al li:

Jen Luka.

Jen lampo.

Jen tablo.

Jen cindrujo.

Li lernas paroli serbe ĉirkaŭita de la objektoj el nia komuna kroatgrunda familia historio.

La tablo, antaŭ kiu Luka lernas marŝi, estis de la ava fratino. El kiu kastelo ŝi aĉetis ĝin? Kiam? Post ŝia morto, la onklino en Beograd heredis ĝin. La tablo veturis sur iu ŝarĝaŭtomobilo 500 km por atingi novan loĝejon. Iame en ĝia dekstra tirkesto kuŝis binoklo.

Kiam mi estis en Beograd, mi emis enrigardi la supran dekstran tirkeston por revidi la binoklon.

Oni ŝtelis ĝin multe pli frue ol ĝi estis forportita al Beograd.

Super la tablo pendas la portreto de mia praavino. Ŝi surhavas noktan ĉapon kaj estas jam tre maljuna. Pentris tiun olean bildon sur ledo ŝia filo, la onklo Jakob Socher, dum li studis la pentroarton en Munkeno. Tiom da jardekoj pasis, nur tiu portreto ŝin konservis inter ni. Veturi al Beograd signifas iusence veturi al la kroata praavino.

La onklo Jakob fariĝis geodeziisto kaj neniam finstudis la pentroarton en Munkeno. Li neniam enkadrigis la pentraĵon. Ankaŭ hodiaŭ en Beograd ĝi pendas sen kadro. Iu artisto, kiu promesis al la onklino enkadrigi la familian pentraĵon, mortis antaŭ ol plenumi la promeson.

Apud la avino sur la muro pendas malhelbruna telero, ankaŭ kun pentraĵo sur ĝia surfaco. La jardekoj forrodis la klarecon el tiu bildo. Ĉiam kiam mi estis en Beograd, mi staris antaŭ la telero vane klopodante deĉifri ĝian mesaĝon. Ĉu monako alportis iun novaĵon? Ĉu iu volas forkonduki iun?

Cindrujo en la formo de gisfera vinberfolio. Griza. En ĝi iu floro enfandita, ĉu edelvejso? Ĝi staris sur la bambukrura tableto de la praavo. La tableton mi sukcesis donacigi al mi. Tiu fumadtablo de la avo familie nomiĝis "raŭĥtiŝ" (germane: Rauchtisch). Mi, la plej aĝa nepino sukcesis de la avino almozpeti la raŭĥtiŝon. – Nu, se vi insistas. – diris ŝi. Kaj mi insistis.

Tio kio estis sur la tableto foriris al Beograd. Kiam ni renkontiĝas, la cindrujo sidiĝas sur la tableton. Jam longan tempon ili ne renkontiĝis.

En Beograd mi estis en septembro 1991. La milito jam plengorĝe tondris per siaj kanonoj. Mi revenis de Irano. La fluglinio Beograd – Teheran funkciis. La fluglinio Beograd – Zagreb ne plu. La du celoj de tiu linio fariĝis malamikoj. Inter ili sterniĝis la milita zono.

Onklo atendis min ĉe la flughaveno. Ni preterveturis aron da viroj ion atendantaj. La komenco de tiu homovico estis videbla.

– Kion ili atendas, ĉu benzinon?

Daŭris iom, antaŭ ol li eldiris:

– Ne. Tio estas la libervoluloj.

En mia kapo ŝvebis ankoraŭ la safranaj kaj turkisaj kupoloj de Isfahano. Mi preskaŭ demandis: "Libervoluloj pri kio?", sed mi rapide komprenis. Vicostaris tiuj, kiuj iris al milito kontraŭ Kroatio. Mi rigardis al la manoj de unu el ili. Liaj fingroj eltiris cigaredon el cigaredskatolo. Pafi iras tiuj manoj. Helikoptero flugis super ni. Mi turnis la rigardon for de la viroj kaj rigardis mian onklon. La milito ne ekzistis plu.

La onklo volis ion diri, sed li ne scias, kiel komenci. Du pliaj helikopteroj flugis super ni.

– La helikopteroj portas la vunditojn de la batalkampo.

En la beogradajn hospitalojn oni portas la vunditojn, kiujn trafis 1a kroataj manoj.

– Estas tre malbona situacio. Hieraŭ iuj pafoj okazis en Varaždin.

Varaždin estas mia hejmurbo. La gepatroj. La unua leciono pri Esperanto. Kolombo estas birdo, leono estas besto. Varaždin estas la dua parto de tiuj cindrujoj kaj tabloj, ĉe kiuj mi nun estis.

Ne eblas veturi el Beograd al Kroatio. Nur al Hungario kaj de tie, rondvojaĝi.

Kiam ni alvenis en la beograda loĝejo, la televido en la ĉambro de la onklo elsendis novaĵon el lia urbo Gospić en Kroatio: la kroatoj tie pendigis ses serbojn. Tiel mesaĝis la TV Beograd.

La onklo elprenis etan rondan medikamenton el blanka skatolo kaj diris nenion.

Mi vidis en mia menso tiun manĝpoton, kiu ne estis liverebla en la malliberejo, kie estis lia patro enfermita antaŭ duonjarcento. Mi havis neniun blankan skatolon ĉemane. Miaj gepatroj estas en Varaždin. Tie, kie oni pafis hieraŭ.

La tablo plenis je la restaĵoj de la serbaj specialaĵoj, kiujn mi ŝategas.

– Mi lasis mian noktoĉemizon sub la kuseno. Por retrovi ĝin ĉe la sekvonta surpriza alveno.

Oni ŝatis mian optimismon. Neniu ploris. Eĉ ne Luka. Li ankoraŭ ne kapablis. Hieraŭ mi kaj Sanja promenigis lin ĉe la Sava-promenejo. Li komfortis, en la ventro ankoraŭ, kaj atendis, ke Sanja nasku lin. Ni rigardis la akvon de la rivero Sava, kiu estis en Zagreb antaŭ ol atingi Beograd.

Post mia foriro eblis nek leteri, nek telefoni al Beograd. En iu letero ekspedita al Kroatio el Hungario kuŝis la foto de Luka, kelkmonata. Ni ĉiuj gaje gapis al liaj okuloj kaj klopodis imagi la vizaĝon de lia patro, kiun neniu parenco el Kroatio sukcesis ekkoni.

"Ni, kiuj ne malamas, kiom ni avantaĝas!" skribis kuraĝe la onklino en iu letero.

Ni informis ilin pri la festo de la 90-a naskiĝtago de la avino, listigis la invititojn kaj la menuon. Ili en Beograd sciis, kie sidis la gastoj en la solena salono. Ili divenis, el kiaj glasoj ni trinkis kaj imagis la girlandojn en la rando de la familiaj teleroj.

"Kaj por la deserto la torto de la onklino." Sanja tuj vidos la komencjarcentan tortoteleron: kiam oni formanĝas la lastan pecon, desegnitaj ĉerizoj en la fundo aperas.

Kiam mi forlasis Beograd, la onklo akompanis min ĝis la aŭtobuso kaj rigardis min sidanta kaj preta foriri transe, al Kroatio. Mi ridetis al li. Li ne respondis per rideto. Li nur rigardis min longe kaj adiaŭe.

Nuntempe, kiam oni asertas, ke necesus ĵeti bombojn al Beograd, mi revidas la adiaŭan rigardon de la onklo.

Kaj se iu ĵetos bombojn al tiu urbo, Sanja, ne pensu pri la porcelana lampo. Kaptu nur Lukan kaj kuru en la rifuĝejon.

Ni, ĉi tie, transflanke, atendas la mesaĝon, ke vi vivas.

Noto:

ustaŝo (kroate: ustaŝa) – historie: membro de politika organizo formita en 1932 kun la ĉefa celo fondi sendependan kaj etne "puran" kroatan ŝtaton sur la tuta etna kaj historia teritorio de Kroatio. Laŭ la interpreto de tiu organizo Bosnio kaj Hercegovino estas konsiderataj neapartigeblaj partoj de la kroata ŝtato, kaj la muzulmanoj parto de la kroata popolo. Ruinigo de Jugoslavio estis laŭ ĝi la ĉefa maniero por atingi tiujn celojn. Nuntempe la esprimo "ustaŝa" estas uzata en la senco de tute dekstrema, batalema kroato.


21. DU GARDENIOJ

de Miguel Fernández

Aperis en Ekstremoj, IEM 1997

[Al la karmemora Antonio Machín, kubdevena kantisto, kies tranaza sed beltembra voĉo semis per pasiaj melodioj kaj karibe varmaj ritmoj la sombran atmosferon de la postmilita Hispanio. Al li, kiu senmortigis titolojn kiel "Dos gardenias" (Du gardenioj), jen mia modesta sed entuziasma omaĝo].

ADELA

Ŝi rulfalis. La ŝtelisto forsagis, vane peninte rabi la mansakon. Aŭdiĝis seka bato. "Mia kapo!" Ŝi svenis.

Ŝi rekonsciiĝis en la brakoj de ĝendarmo. Ĉirkaŭe, dekkelko da homoj. Ĉio bruis obtuze. Bruis? Pinglis ŝiacerbe. Aŭtoj, motorcikloj kaj paroloj. Ĉefe alparoloj: "Kiel… kiel estas al vi?" "Ĉu io doloras?" "Jen, sinjorino, apogu vin ĉi-ŝultre kaj klopodu starigi vin". Kaj komentoj: "Oni kaptis la ŝteliston. Bubaĉon apenaŭ dekkvarjaran". "Jes, kaj kio? Post palpebruma daŭro oni lin ellasos, kaj jen li vulpos plu denove kaj refoje. Kia lando!".

Helpe de la ĝendarmo ŝi ekiris. Unu paŝon, du paŝojn… Kaj vojadon. Unuavide, nenia vundo. Perfekte. Se nur la kapo ne ŝajnus tuj krevonta… Tamen, bone. Doloroj certe ĝenas, sed ne eternas. Ĉio, en ordo. Ĉe ŝi, mansako. Ene, mono: dika stako da biletoj milpesetaj. Tioma kvanto! Kial? Kiucele ŝi kunportis tiel palpomezure grandan sumon? Kio pri ŝia hieraŭo? Kio pri ŝi dum la pasinta monato?… Dum la antaŭaj?… Nenio. Ŝi ne memoris! Ia speco de blanka nubo disvastiĝis ŝiamense kaj kreis en ŝia brusto nevortumeblan angoron. Ŝia nomo? Jes, Adela Mercader. Ŝia historio… nu, freŝa en la elvokejo. Klaraj bildoj de plej foraj travivaĵoj komencis projekciiĝi sur la ekranon de ŝia konscio. Haste. Kvazaŭ temus pri filmo rapidmova. En kronologia ordo. Ŝi, sesjara, kun sia Mariquita Pérez, la plej amata el ŝiaj pupinoj. Ŝi, naŭjara, feine kostumita, en recitado de La princin’ estas trista, kadre de la festo kursofina. Aĉ! Kiel ŝi abomenis nun la tiamajn klaŭnaĵojn monaĥinajn! La unua kiso, tiu humida fajro sur ŝia virga lango, tiu konvulsio de ŝia tuta esto, tiu dolĉa morto. Ho, Eduardo, ŝia unusola amo! La tago de ŝia nupto kun Alfredo: laciĝo kaj elreviĝo, envolvitaj per vaksaj mirtoj kaj oranĝofloroj. La eko de senfina enuo. La suferiga nasko de Luĉjo, liaj unuaj balbutoj, liaj oftaj misfartoj, lia sprita kaj eferveska dekjaraĝo… Kaj poste… nur blanka nubo, ĉiokovra, terura: la vakuo…

– Mi tuj venigos ambulancon, sinjorino – afablis la ĝendarmo interpretante ŝian agitiĝon kiel sekvon de flegenda traŭmato.

– Ho, ne, mi petas! Koran dankon! Mi fartas bone. Vidu, mi povas piedi… senhelpa.

– Ĉu nenio doloras?

– Nenio – ŝi duonsinceris.

Promenado. La urbo poiome reprenis sian pulson, sian ordinaran malagrablon. Ankaŭ ŝia korpo reakirus sian normalan nerimarkatecon, se ne jukus la damna… tubero sur la… aj!… dekstra kapoflanko, nek grataĵoj surgenuaj, ĝis tiam neperceptitaj. Tamen ŝia spirito erupciis. Ĉu taso da kamomilo…? Ne! Prefere, reveni, jes, taksii hejmen.

Dumveture ŝi ne povis eviti hantadon de la anksi-dona ideo: Ŝia ĵusa paseo forvaporiĝis, parto de ŝi forpasis. Ioman senpeziĝon aŭ sensacon pri memcerto ŝi spertis nur antaŭ la domo, en la ĝardeno, ĉe tuŝetado de la bugenviloj, sub la platana frondaro. Kia ĉarmo! Subita atako de tenero kaj de kulposento igis ŝin eklarmi. Tiomfoje ekfulmis en ŝi la elano eskapi! Jes, entrepreni novan vivon ĉe alia viro, negrave ĉu pli aĉ-aspekta aŭ adameska, negrave ĉu malpli karesema aŭ aminda ol Alfredo, sed ja viro tertrema, raketa, varmasanga, sur kiun ŝi elverŝu la tutan amon tiel longe katenitan ŝiakore. Tamen ne tiam. Definitive, neniam! Ja Alfredo kaj la filo ne meritis fiaĵon. Cetere, tempo ĉion glatigas, kaj per pacienco venas scienco. Sed super ĉiuj ĉi konsideroj sidis la fakto, ke ial ŝi subite ricevis atakon de tenero.

Ŝi alsupris la peronon, elsakigis la ŝlosilon kaj vane baraktis por ingi ĝin seruren. Kio do? Ĉu tiutage ĉiaj koboldoj komplotis kontraŭ ŝin? Ĉu ŝi falis en demencon? Ŝi indignis. Ŝia montrofingro re kaj re premegis la butonon sonorilan, ĝis iu, Luĉjo, malfermis la pordon kaj montriĝis ĉesojle, kaptita de stuporo.

– Finfine, koro mia, finfine – ŝi galece ironiis al la filo –. Mi timis, ke mi restus ele ĝis la triĵaŭda semajno – ŝi aldonis pelante sin endomen, ruĝa de incitiĝo.

Luĉjo gapis inerte. Adela krablis al la kuirejo. Por serĉi konsolon per glaso da tili-teo kaj pilolo trankviliga. Kaj preteri afliktojn por kelke da horoj. Kaj plori, plori, plori…, ĝis larmoj fortrenos ŝian turmentan envultiĝon…

ALFREDO

– Nur vidi por kredi! Vi, ĉi tie! – ekkriis Alfredo post ŝia dorso.

Ŝi tuj forviŝis al si la larmojn kaj sin turnis al la edzo:

– Kial tia surpriziĝo? Ĉu tiel strange, ke mi staras hejme? Afekte, li mienis ridete, balancis la kapon kaj sidiĝis sur skabelo. Lia koro apenaŭ lasis sin domini. Lantamove, kun falsa senĝeno, li elpaketigis cigaredon, ĉendis ĝin ĉe la lipoj kaj, elĵetinte plenbuŝon da fumo, elprudentis:

– Vidu, Adela, ni jam sufiĉe adoltas por petoli tiel. Diru klare, kion vi intencas? Kial vi revenis?

–… Kion mi intencas?… Kial mi…? Ho, Dio, ĵetu lumon! – ŝi patosis plena de konfuzo.

Teruriĝo. Plian fojon ŝi streĉis la memoron, provis veki en ĝi konturojn, parolojn aŭ kolorojn…, retrovi la lastan ĉeneron de sia ekzistado. Senutile. La nubo, la blanka nubo, la nedisŝirebla nubo dissolvis ajnan ek-skizon. Ŝi desperis:

– Helpu min, Alfredo!

– Kiel?

– Parolu al mi pri mia vivo lastatempa.

Tia peto, ŝiaj grimacoj, la tuta spektaklo kun odoro je farso… Li drivis en konsternon, en embarason.

– Ĉu vi mokas min aŭ perdis jam la saĝon?

– Ankoraŭ ne la saĝon, sed nur la memoron. Tamen ja mi freneziĝos, se iu ne metas finon al ĉi koŝmaro. Mi falis trotuaren… Jen, vidu… miajn genuojn… kaj ĉi ŝvelaĵon surkape. Mi frapiĝis kaj forgesis… Forgesis mian ĵusan vivon! Helpu!

Ŝia voĉo rompiĝis en kaskadon da plorĝemoj. Li ekkomprenis. Temis, evidente, ne pri stulta maĥinacio sed pri vera dramo. Ĉu povus esti alie? Ne. Malgraŭ ĉiaj malgraŭoj, Adela neniam arogantis, nek insidis, nek faris al li scenojn. Ŝi ne tielis. Ŝia sinteno kaj ŝia helpokrio disradiis aŭtenton. Do ŝi certe ne memoris! Adela ne memoris, ke antaŭ tri jaroj ŝi forlasis la hejmon. Lin kaj la filon kaj… Jam tri jarojn! Kiel foris la amaraj tagoj, kiam ŝia perfido korodis lian animon! Kiam ĉio en la domo prifunebris ŝian foreston, prisaŭdadis ŝin, ŝrumpis sen ŝi. Kiam dormo signifis nur batalon kontraŭ svarmo da nigraj falenoj, kaj vigilo – deliron: reteni ŝian parfumon, eternigi ŝiajn gestojn, revenigi ŝin el ŝiaj spuroj…

Ne, ŝi ja ne memoris. Nun ŝi ne povis eĉ konjekti sin kaŭzo de ulceroj tiel profundaj. Kaj certe ŝi ne sciis, ke iam la ulcerojn cikatrigis ia printempo. Daŭra printempo de bluaj birdoj, de harpaj sonoroj, de lafo kaj de helo: Sara. Ke tia printempo forspongis la fulgon de la into. Ke tia printempo instaliĝis en la domo.

Sturmis lin perplekso. Li sentis sin vojanta sur magia rondo, sub la efiko de du kontraŭaj fortoj: lia kompato al la amita Adela kaj lia domaĝo al la amata Sara. Ideo pri venĝo neniel ekŝprucis en li. Tute male. Torturis lin imagi Adelan trasagita de la faktoj, en vagado, en serĉado de netroveblaj kialoj kaj kieoj. Tamen ne decis, li ne rajtis peti Saran pri ajna agordiĝo al tia romaneska situacio. Pri ajna montro de grandanimeco. Pri eĉ plej pita sinofero…

– Zorgojn for, Adela! Okazis nur, ke ni… pikis nin, ke vi forciklonis… antaŭ… nu, antaŭnelonge. El tio, mia ŝokiĝo. Pri la cetero, poste. Vi iru nun enliten kaj ripozu – li pietate mensogis kaj provizore elturnis sin el la sakstrato.

Adela alkroĉis sin al li kaj lasis sin konduki dormoĉambren.

SARA

– Tute ne! – oponis Sara.

– Kiel do ni agu?

– Kiel maturaj homoj, Alfredo. Ŝi restu.

– Ŝi restu!… Kaj vi…?

– Ankaŭ mi.

– Tia solvo!

– Ho, Alfredo, jen vi, laŭkutime, dronas en flaketo! Kie la komplikaĵo? Ŝin rilate, vi edzos ree. Mi transiĝos aliĉambren kaj rolos kvazaŭ… iu, kiun ŝi povintus forgesi… Amikino! Jes ja, ne tro malnova amikino, kiun ŝi gastigis ĉe si. Kaj Luĉjo, simple, filos. Li sendube ĉesos vidi la patrinon kiel fantomon. Cetere… Kial ne? Ni ĉiam kalkulos je la helpo de Manolo.

– Kiu Manolo?

– Manolo Cortes.

– Sed ne eblas… Mi ne…

– Jes, kara, eblas kaj endas – mildis Sara.

Alfredo rigardadis al ŝi fikse en la okulojn, ĉirkaŭpremis ŝin, kisis ŝin surlipe kaj susuris:

– Mi amas vin.

Mi a-a-mas vin, ado-o-ras vin, vivo miiia… – ŝi kantetis por malŝargi je drameco la etoson –. Machín. Du gardenioj. Ej, timidulo mia! Atentu. Se iam vi forlasos min kaj poste vi pentos, revenu sentime. Se vi nur montriĝos en blanka kompleto, kun ruĝa kravato kaj du gardenioj enmane, mi ja ne postulos de vi ajnan klarigon. Min ĉarmas dekadencismo.

– Vi kaj viaj folaĵoj eĉ en ĉi momentoj.

Ĝuste en ĉi momentoj ŝi bezonis foli, ekspluati sian imagon por ne ŝiprompi. Ja la situacio indis je filmo: rehejmiĝo, sciiĝo, ke la edzino de la kunulo, trafite de parta amnezio, retrois aliepoken, reaperis post tri jaroj da foresto, kuŝas dormoĉambre sen scio kaj supozo pri la realo… Plej splenda realo! Ŝi kaj Alfredo. Amo. Amo plena kaj pleniga. Amo viva kaj senfenda, kiu valoris ĉiujn antaŭvideblajn penojn kaj malplaĉojn.

Kaj ekis la teatraĵo. La unua akto disvolviĝis sufiĉe kontentige. Luĉjo silentis. Lia postiĝinteco kreska por la unua fojo proponis sin bonvena. Alfredo ja nervozis, sed neniam ĝis strido. Ŝi… nu, ŝi fordonis sin al la tasko tiel fervore, tiel spontane, tiel verŝajne, ke Adela rekte mordis la hokon.

La sekvaj tagoj sin prezentis iom malpli ebenaj. Luĉjo preskaŭ fuŝis la aferon. Li apenaŭ sukcesis vuali siajn suspektemon kaj rankoron al la patrino. Adela… Ho, Adela! Blonda kaj svelta, tuŝita de gretagarbaj delikato kaj mistero, ja iom artifikaj, probable pro ŝiaj apartaj cirkonstancoj, sed, ĉiukaze, imponaj. Kaj konstante diskreta kaj ĝentila. Kie do la koleremo kaj paŭtemo, per kiuj ĝis tiam Alfredo, demandite pri la edzino, ornamis ŝin? Ŝajnis neeble, ke tia virino kapablis iel misi. Ludi amikinon ŝian baldaŭ riveliĝis ne nur facila sed eĉ ne seninteresa aventuro, malgraŭ la tikleco de la rilato. Kiu povintus tion profeti? Kiu aŭguri, ke iam Adela suplikos ŝin prokrasti sian foriron el tiu domo? Ha, la vivo! Ŝi, kompreneble, konsentis sen sedoj kaj tamenoj.

Por Alfredo la procezo tro lantis, aspektis stagne. Post unu semajno, apenaŭa progreso. Por ŝi, male, ĉio deruliĝis bonorde. Aliflanke, la enrompo de Adela en la familian ĉiutagecon donis al ĉi tiu novajn nuancojn. Novajn scintilojn. Novajn allogojn. La nepron transmemiĝi, fantazii, krei. Ŝtelkontakti lin! Per rigardoj elokventaj, per kaŝaj tuŝoj, per sparkaj kisoj transporde gustumataj… Kia plezuro! Por ŝi. Por Alfredo, golgoto. Li etiĝis antaŭ la evento, ŝajne senfina, senelira:

– Ĝis kiam, Sara, ĝis kiam ĉi infero?

– Paciencon, amo mia. Ĉio iras poiome sed sub kontrolo.

Ŝi kaj Adela iĝis asiduaj ĉe Barbieri, olda kafejo en la koro de la antikva Madrido. Tie, inter tintoj kuleretaj kaj barokaj arpeĝoj, inter rebriloj transvitraj, stratlanternaj, kaj kurtenoj kroĉetitaj, ŝi cizelis sian fikcian personon, dum Adela prisinceris siajn internajn ŝtormojn. Ŝi inventis plej bunta ilian iamon en kuneco: homojn, krozadojn, tropikajn somerumojn, dum Adela eklernis sin estimi. Ŝi nur tanĝe, diplomate kaj beltakte proksimigis Adelan al ties vero, dum Adela avidis plene ĝin posedi.

Fojfoje aliĝis al la rondo tria ano: Manolo Cortes. Li rolis kiel madrida amiko de Sara. Nenia mensogo. Nur ke, krome kaj fakte, li estis ŝia eksamanto kaj psikiatris en la Ĝenerala Hospitalo. Manolo restis ne tre longe. Li mendis pokalon da konjako, gvidis la babiladon al la regiono plej taŭga por konfidencoj kaj observis profesie – nesuspektite – la reagojn de la pacientino. Ĉiam pelata de urĝeco, Manolo pasigis tie duonhoron, proksimume. Ĝisinte, li forvelis al telefonbudo kaj instrukciis al Alfredo la sekvendan konduton rilate al Adela.

Mardis. Ŝi ja ne kredis superstiĉojn, tamen mardis, kiam tiel stranga ekvilibro frakasiĝis. La tutan tagon Adela papiliis gajoplena. Ŝia morbo, malgraŭe, pluis senŝanĝa. Vespere ĉe Barbieri ŝi vidiĝis eĉ multe pli ema elverŝi sian koron ol kutime. Kaj parolis al ŝi pri siaj plejaj intimaĵoj:

– Temas pri Alfredo. Depost mia problemo, li konstante flegas min, sed tute klaras, ke li min evitas.

– Adela! Konsideru lian streson, liajn zorgojn pri via sano…

– Prave. Sed neniam antaŭe li rifuzis miajn karesojn, kiel ajn deprimita li statis.

– Kaj?

– Hieraŭ nokte, finfine ni amoris.

La novaĵo ne impresis ŝin, nenion mirindan aldonis al ŝiaj antaŭvidoj. Ĝi, tamen, efikis sur ŝin averte. Ekde tiam ŝi tenis la okulojn disapertaj. Kaj ŝi ekvidis. Ŝi ekvidis, ke ŝi delonge blindis. Ke jam de kelka tempo Alfredo tute kalmis, kaj ŝercis, kaj ne plendis, kaj ĉiam elruzis ekskuzojn por ne renkontiĝi kun ŝi duope. Ke Luĉjo ofte alparolis la patrinon. Ke ĉio en la domo, konstateble, riveris alimaren.

Nokte, ŝi ĵetiĝadis sur la lito, vekiĝis kaj vigilis, kredis aŭdi karnan iron-revenon, risortan knaradon, stertorojn de volupto… el la geedza alkovo. Kaj tiaj sonoj, kiuj alikadre neniel premus ŝin, ĉi-kadre trapikis ŝian sinon, sole nur ĉar ilin, evidente, provokis vera amo.

Ĉiu plia tago nur konfirmis al ŝi ŝian konkludon: Alfredo refoje enamiĝis al Adela – eble neniam ĉesis ami ŝin –; ĉiu sekundo deklaris al ŝi la superfluon de ŝia ĉeesto en tiu domo. Kaj ŝi alprenis decidon: rearanĝi sian propran apartamenton kaj transloĝiĝi.

Kvin tagojn poste ĉio pretis. Ne, ne ĉio. Endis plenumi la plej gravan: iel kontakti Alfredon. Sciigi lin, ke li ne sentu rimorsojn. Ke li ne misfaris. Ke la kapricoj de la sorto povas nenion kontraŭ la tuta belo traĝuita… Neeble. Ade li forglitis disde ŝi.

Tagmanĝe ŝi anoncis sian tujan foriron pretekste, ke panjo malsaniĝis. La mesaĝon ĉiu ricevis ĝuste laŭ la mezuro de sia rolo en la historio. Alfredo klinis la kapon al la brusto. Luĉjo prenis ŝian manon. Adela sendube komprenis, ke, post tiel longa foresto, la gastino sopiras al sia urbo, al sia familio, al siaj geamikoj. Kaj ŝi bedaŭris. Adela profunde kaj sincere bedaŭris ŝian foriĝon.

* * *

Ŝi eksaltis el la kanapo. Palpitacie. Tondra krakado, ĉiam pli lontana, fordiluis ŝian sonĝon. Pu! Plagon al la madridaj motorcikloj! Ankoraŭ en somnolo, ŝi trenis sin al la fenestro. Julia sunradio posttagmeza blindumis ŝin. Ferminte la klapojn, ŝi plandis returne, stumblis, apikis surkanapen kaj provis rekapti la fadenon de la sonĝo… Kie la galega pejzaĝo?… Kie ŝi en meva flugo super montoj kaj klifoj, super manteloj de verdo kaj de bluo kaj de brumo?… Vane. Aliaj bildoj sin trudis senrimede. Ŝi rezignaciis. Cetere, Galegujo atendis ŝin. Se ne por ebligi al ŝi mevadi, almenaŭ ja por oferti al ŝi sian kvieton korkaresan. Dek tujajn tagojn en dolĉa farniento. Ho, benaj ferioj !

Batis la tria. Ankoraŭ unu horon ŝi povis kanapumi plue, dorloti sian pigron. Eĉ, kial ne?, resinki en dormon. Kiom ajn ŝi donus por prisonĝi sian aferon kun Alfredo! Neniam post la pasaĵo ŝi dorme revivigis ĝin. Maldorme, multfoje. Ame, nostalgie. Sed, kia diferenco! Sonĝo aldonas al la rememoroj distordon, magion, ekzaltiĝon… Kaj sentempecon. Jam preskaŭ unu jaro disigis ŝin de la tiamo, kaj nun tiu sensiĝis pleje vigla. Tamen, kiom da ŝanĝoj dume! Reveno al la apartamento, al iamaj kompanoj, al la devizo vivi por vivi… AI la profesio: olduloj, marĝenuloj, toksikomaniuloj… Sociala asistado. Kaj remalkovro de si mem post longa parentezo, ja iel burĝeska, tamen plej aŭtenta kaj intensa kaj spirite riĉiga.

La murhorloĝo forgongis… La kvinan! Ŝi disponis nur duonan horon por meti ordon en la hejman pelmelon, antaŭ ol foraŭti Galegujen. Ŝi impetis el la kanapo fornelen kaj akcelis siajn movojn por prepari kafon, sian "fuelon". Dumkuire, ŝi ade flirtis de seĝo al la lito, de la lito al ŝranko, de la ŝranko al la tablo… Ŝuŝado. Ho, la kafo! Peston al ĝi! Ŝi deĵetis T-ĉemizon en la tornistron kaj kuglis al la fornelo. Sonorado. Tiel oportuna, merdo! "Puŝu kaj enpaŝu, Tato. La pordon mi ne riglis!… Sidiĝu… Vi alvenas ĝustatempe por spekti min en peĉo kaj kafumi…" ŝi prenis paron da tasoj kaj turnis sin sur la kalkano "antaŭ ol ni…" Ŝia vizaĝo iluminiĝis. La tasoj defalis sur la plankon. Ŝi fermis la okulojn kvazaŭ en ekstazo de ĝojo kaj delico, mordetis al si la infran lipon, brakumis sin mem. Li! Alfredo, en blanka kompleto, kun ruĝa kravato kaj du gardenioj enmane!


22. NENIAM PLU (ABOCO DE AMO)

de Jorge CAMACHO

Aperis en Ekstremoj, IEM 1997

Mi konatiĝis kun ŝi en metroa vagono. Ŝi estis la fratino de Lucas, gimnazia samklasano. Vespere, post la lecionoj, Teresa atendis nin sur la kajo de la stacio Ríos Rosas, en la direkto al Plaza de Castilla. Kelkajn tagojn, se ni eliris iom pli frue, ni staris samloke kaj atendis vidi ŝian vizaĝon trans la fenestroj de la unua vagono, trajnokape. Tiel okazis la unuan fojon. Sed tiam mi ne vere rimarkis ŝian ekziston.

Teresa studis en knabina gimnazio en la strato San Mateo, ĉe la stacio Tribunal. Ŝi aĝis du jarojn malpli ol Lucas. Kaj mi – kiel stulta mi estis tiutempe… Ŝiaj grizaj okuloj, ŝia longa duonblonda hararo min ne interesis. Mi opiniis ŝin tro alta kaj maldika, eĉ iom malbela. Kiel Lucas, mi pensadis nur pri rondmamaj tridekjaraj korpulinoj, cetere neatingeblaj, krom filme aŭ gazete.

Jarojn poste mi ekkomprenis mian eraron, mian blindecon. Sed Teresa ne plu estis la sendanĝera knabino de la gimnaziaj tempoj. Lucas iĝis profesia armeano, ia speco de dumviva serĝento, dum ŝi plu loĝis ĉe la patrino en la strato Azahar, tre proksime al mia hejmo.

Ne eblis renkontiĝo en la metroo. Por iri al la laboro mi promenis ĉiutage dudekon da minutoj ĝis la veturplaco Cuatro Caminos. Ankaŭ ŝi ne uzis la subtrajnon: Teresa pasigis la tagojn kun kelkaj uloj en senkonstrua grundejo aliflanke de Bravo Murillo. Tie ŝi konatiĝis unue kun biero kaj haŝiŝo. Mi vidis ŝin en la vesperoj, revenante hejmen, sur la strato, silenta aŭ ridanta, kun botelo aŭ rulaĵo inter la fingroj. Mi sentis ŝin pli kaj pli bela, pli dezirinda. Mi ne povis ne palpi per la rigardo ŝian figuron en strikta ĵinso, ŝian junan bruston en bluĝina jako. Kaj mi avidis kisi, mordi la ruĝajn lipojn. Sed mi neniam diris ion ajn.

Fine la afero okazis. Teresa mortis pro superdozo. Heroino de nia epoko… Kelkaj parolis pri la ambulanco ĉe ŝia hejmo, nokte, kaj ke oni trovis ŝin nuda, kun nadlo pendanta de la plando; ke en la injektilo estis neadulterita heroino, tro pura por enpiki la kutiman dozon, kaj ŝia korpo ne eltenis; aŭ ke eble ŝi miskalkulis kaj enmetis tro da horso. Tamen mi pensas, ke la dozego estis intenca. Ŝi eksciis, ke ŝi aidosas, kaj preferis morti tuj sen travivi la malsanon.

Aidoso? Nenia sekreto, eĉ se Lucas restis muta kiel ŝtono. Ŝi estis plurema, umis kun pluraj. Sed kun kiaj uloj. Tion mi neniam povos kompreni. Fakte ne nur ŝi; en la rondo de Teresa ĉiuj agadis same. Nenio privata, ĉio komuna: biero, nadloj, korpoj. Nur horso ne. Feliĉe ke, malkiel multaj horsuloj, Teresa ne havis tempon konsumiĝi.

Antaŭe mi daŭre revis iĝi ŝia umiko. Mi sciis tion malebla, nura iluzio de naivulo. Koncerne min ŝi montris nur indiferenton. Negrave. En la laborejo, kiam mi disponis kelkajn liberajn minutojn, mi desegnis ŝin per blua globkrajono sur entreprenaj folioj: stara, sida, kuŝa, jen rida, jen fumanta, busta aŭ plenkorpa, nuda aŭ bluĝina, sed ĉiam sola. Poste mi gluis la bildojn super la giĉeto, videble por mi, ne por la publiko.

Unu vesperon, la unuan kaj lastan, mi invitis ŝin al kino. Ni iris al usona filmo, kies titolon mi ne memoras, en la kinejo Regio, ĉe Cuatro Caminos. Se ŝi ne venintus kun mi, mi certe irus sola, kiel ĉiun sabaton. Mi renkontis ŝin apud la stratpordo, sencela kaj senakompana. La du jaroj da metroaj babiloj reviviĝis en kelkaj sekundoj. Mi faris proponon, kaj ŝi kapjesis. Post la filmo mi invitis ŝin al biero. Teresa gvidis min al la ejoj en la strato Almansa, kiujn mi apenaŭ konis, kaj tie ni restis du aŭ tri horojn, parolantaj pri mi ne scias kiaj temoj iom tro intelektaj. Mi kvazaŭ fotis ŝin milimetre: la grizon de ŝia rigardo, la efelidajn zigomojn, ŝiajn perfektajn dentojn, la kurbon de ŝiaj mamoj sub la ĉemizo, la etan pinglon. Per tio definitive kompletiĝis la gimnazia portreto en mia memoro.

Sur roverso de la ĉiama bluĝina jako ŝi surhavis pinglon kun la formo de nuda knabino kaj drakkapa serpento arĝente plektitaj sur blunigra fono. Plaĉis al mi la blanka serpento. Temis pri la emblemo de populara rokmuzika grupo. Ĉar ŝi ne demetis la jakon, mi neniam vidis nudaj, de proksime, ŝiajn suplajn brakojn, kun malkubutoj viole punktitaj de duoncikatraj nadlopikoj. Mi tamen povis preni ŝiajn manojn kaj teni ilin en la miaj, esplore kaj adiaŭe.

Teresa mortis en januaro. Malgraŭ la pluvo mi promenis ĉiutage al la laboro, kiel kutime. Necesis nur laŭiri rekte, sen haltoj kaj deflankiĝoj, la straton Bravo Murillo. Mi preterpasis la metrostaciojn plaŭdante per la piedoj sur la malseka trotuaro: Valdeacederas, Tetuán, Estrecho, Alvarado, Cuatro Caminos. Por la tuto, dudek minutoj, ne pli. Unu vesperon, ĉe la reveno, jam proksime al la kvartalo, mi haltis ĉe la ŝtuparo de la stacio Tetuán. Sen scii kial, mi enfaŭkiĝis. Kiom ajn mi penas, mi ne sukcesas rememori la momenton. Kvazaŭ en sonĝo, mi trovis min senpere ne sur la kajo aŭ ĉe la biletejo, sed en nebula loko simila al krepuska kampo inter duonsekaj marĉoj. Aŭdeblis la ĉirpo de kelkaj cikadoj trans la stagna akvo. Pro la noktiĝo la nebulo iĝis pli densa kaj nepenetrebla. Mi marŝis kun malfacilo, foje stumblis. Tiam mi atingis altaĵeton superantan la grizan nebulon. Miaj okuloj komencis diveni homan silueton kuŝantan sur la supro. Unue mi kredis ŝin morta. Prenante ŝian pojnon mi konstatis, ke la sango pulsas. Ke ŝi dormas aŭ vegetas, letargias. Mi ne kuraĝis ŝin veki. Kaj nun, kvankam mi ne memoras la vizaĝon, mi certas, ke temis pri Teresa.

Subite mi trovis min ascendanta metroan ŝtuparon, tuj atingonta la straton. Noktis plene. Inercie mi rigardis la afiŝon: Tirso de Molina. Tio signifas naŭ staciojn de la blua linio. Kiel povis esti? Timante la metroan faŭkon mi kuris al la noktaj busoj en la placo Cibeles. Atendante la buson al mia kvartalo mi rimarkis, ke mia pantalono malsekas ĝisgenue, kun brunaj kotmakuloj. Kaj tamen…

La sekvan matenon nenio okazis. Mi sentis timon, nekomprenon kaj fortan allogon. Sur la strato mi paŝis nervoza. En la laborejo mi desegnis kiel frenezulo. Tiel pasis du semajnoj.

Mi jam kredis la aventuron trompa koŝmaro, kiam mi ree trafis en metroan stacion, en Estrecho. Kiel la antaŭan fojon, mi ne povis spuri poste la metroan veturon. La ŝtuparo kondukis min rekte kaj tuje en mondon svagan, obtuzan, eĥan. Mi trovis ŝin nun rande de arbaro, laŭŝajne de norda, frosta lando. Ŝi staris en siaj kutimaj vestoj kaj mallonge alparolis min. Ne eblis dubo: ŝi estas Teresa. La demandoj aŭ kaĵoloj forvaporiĝis jam el mia menso. Ŝi petis cigaredon, sed mi ne fumas. Mi neniam kunhavas cigaredojn. Ŝi ne aspektis malgaja aŭ laca. Ĉu tion signifas morto, morti? Kaj – kie la ceteraj? Ŝia patro, ekzemple. Aŭ la aliaj horsuloj mortintaj en la kvartalo dum la lastaj dek jaroj.

Mi deziris brakumi ŝin, kisi ŝin, karesi ŝian haŭton sub la vestoj. Sed ni parolis aŭ, pli ĝuste, ŝi parolis, kaj mi nur aŭdis senaŭskulte. Ŝi ne ŝanĝiĝis, ĉio en ŝi restis plene sama: la senkulpa mieno, la decidaj movoj, la pinglo sur roverso. Jen la lasta, kion mi vidis: la pinglo. Mi reaperis post momento, meznokte, el la stacio Embajadores, de la flava linio. Tio signifas, ke mi ŝanĝis linion almenaŭ unu fojon, en Sol aŭ aliloke.

La tria vizito komenciĝis proksime al la iama gimnazio, en Ríos Rosas. Estis dimanĉa mateno, je la naŭa. Mi planis iri piede al la pulbazaro Rastro, longe for de la kvartalo. Por tio mi bezonus pli ol unu horon, eble unu kaj duonan. Sed en Ríos Rosas mi ne povis ne turni min subteren. Por la okazo mi jam kunhavis malpli kostajn metroajn biletojn, ĉar mi sciis, ke la antaŭajn fojojn mi ja pagis por bileto senrabata, eĉ se preter mia konscio, somnambule. Krome mi portis en la poŝo donacon por Teresa: paketon da tabako. Por mia surprizo, mi trovis ŝin ne sola, sed kun alia knabino. Teresa kaj ŝi brakumis kaj kisis unu la alian duonkuŝe sur herba lekto. Mi volis kaŝi min, sed ne necesis, ĉar ili min ne atentis. Iliaj langoj frotiĝis ŝraŭbe, buŝkarese. La manoj alpremis sin al la dorsoj bluĝina kaj leda por senpaŭza masaĝo, kaj la ĉebrustoj kunludis samritme. Kiom longe mi staris tie, antaŭ la sentempa paro, silente kaj gape? Certe mi faris ŝanĝon en Sol, ĉar la subtera fervojo elsputis min el la ruĝa linio en Retiro, ĉe la parko samnoma.

Restis amaso da tempo ĝis la tagmanĝo. Rapidaj paŝoj kondukis min tra la parko, preter la baseno, sur la promenejo República de Cuba, de unu ekstremo al alia. Haltinte mi rimarkis kun ioma bedaŭro, ke mi forgesis transdoni al Teresa la cigaredojn. Al diablo: mi prenis unu kaj ekfumis por la unua fojo en mia vivo. Side sur benko mi mergiĝis en meditoj pri la pasintaj okazoj. Kiam mi mem provis, intence, eniri ŝian mondon, mi ne sukcesis. Sed mi ne kredas je hazardo. Rigardante mapeton de la madrida metroo mi konstatis rilaton inter la komencliteroj de la diversaj stacioj, ĉe kiuj mi en- aŭ el-metroiĝis, kaj la literoj de la nomo mem de Teresa: Tetuán-Tirso, Estrecho-Embajadores, Ríos Rosas-Retiro. Ĉu nur sugestio? Ĉu hipnotiĝo? Nediveneble. Kaj kion fari? Ĉu viziti psikiatron? Ĉu rakonti hejme? Cetere, kiel rakonti? kiel klarigi? kiel pruvi? Antaŭ miaj okuloj tordiĝis la bronza statuo de flugilhava homo kun ŝtorma hararo kaj serpentoj trenantaj lin abismen. Sed lia vizaĝo proponis nek konsilon nek konsolon.

Mi pravis. Ankaŭ la kvaran fojon mi descendis en Estrecho, kiel la duan. Kaj, kvankam teorie mi povintus reveni al la mondo de vivantoj en Estrella, Empalme aŭ Esperanza, mi ripetis la misteran itineron ĝis la fora Embajadores. Teresa sidis sola rande de lago, kun la dorso apogita sur stumpo de multjara trunko. Ŝi ŝajnis dormi. Mi ekkaŭris apude kaj kisis ŝin sur la lipoj, timide kaj delikate. Nenia reago. Ŝia dekstra brako pendis ekster la jako, kun la maniko kuspe faldita ĝiskubute. Mi deprenis la injektilon kaj ĵetis ĝin en la malklaran akvon. Poste mi frapetis ŝin sur la vangoj, kun la intenco veki aŭ vigligi, sed mi fiaskis. Mi sidiĝis kaj metis la kapon sur ŝian ŝultron, kaj komencis dormi. La freŝa odoro de ŝia haŭto efikis balzame, narkote.

Ĉu tiam, ĉu jam pli frue, oni maldungis min en la oficejo. Mi almenaŭ havis tempon kunpreni la desegnojn de sur la giĉeta septo. Mi evitis laŭeble resti hejme, por ne devi klarigi al la gepatroj ĉiun penson, ĉiun planon, ĉiun paŝon. Ili pagis al mi kurson de la angla ie en la urbocentro, sed mi ne ĉeestis la klason. Anstataŭe mi vagis sur la stratoj, sub la pluvo, atendante la ĝustan tagon. Okazis en Sol, centra punkto de la urbo kaj la lando. Sed ĉi tiu estis la plej kurta el ĉiuj vojaĝoj, nur unu stacion, de Sol ĝis Sevilla. Kiom longe ĝi daŭris? Ĉu kvin, ses minutojn? Se mi almenaŭ kunhavus horloĝon, mi povintus kontroli.

Ĉi-foje Teresa sidis sur roko, eve nuda, identa al la marvirineto en Kopenhago. Mi apenaŭ povis vidi ion alian ol la manon inter la femuroj, la fingrojn inter la lipoj de ŝia vulvo. Ŝi lulis la torson tiel plezure kaj harmonie… Sed mi ne povis proksimiĝi. Mi stumblis teren, kaj kiam mi relevis la kapon min frontis la ŝtupoj betonaj kaj la prema bluo de la supra ĉiela fliko.

Samtempe mi deziris kaj maldeziris travivi la lastan renkonton. Ĉar kio do okazos kiam elĉerpiĝos la ses literoj de ŝia nomo? Kio okazos? Mi eksentis la impulson suben unu stacion antaŭ Cuatro Caminos, en Alvarado. Teresa atendis min ĉe la limo. Kiel la unuan fojon, vualis ŝin densa kaj peza nebulo. Ni staris vid-al-vide, sen parolo, ĝis ŝi prenis min je la mano. Stranga ideo vaporis en mia kapo: mi povus peti ŝin kunveni, reveni al la vivo. El la serenaj esprimo kaj teniĝo ne eblis konjekti, ke ŝi fartus malagrable aŭ dezirus foriĝi, eskapi. Male. Tamen mi provis vortumi ian inviton, ian persvadon. Ni atingis la bordon de lago aŭ laguno en leĝera brumo. Arboskeletoj siluetiĝis en la senmova fono. Nenio viva sin movis. La akva surfaco ebenis kvazaŭ pentre. Turnante la dorson al mi Teresa enpaŝis la marĉon ĝismaleole. Ŝi paŭzis, rigardis momenton retro, kaj trempis la ĵinson plu, ĝis la talio. Akvo ŝin zonis, dum unu mano dekroĉis ion fiksitan sur la jako por sendi ĝin sam-elane al la bordo, brak-impete. Mi genuiĝis, plukis la pinglon de sur la firma sablo, relevis rapide la okulojn al ŝia ombro plonĝanta sen ajna bruo. Malaperis.

Malaperis ankaŭ la morna pejzaĝo. Deko da homoj frontis min sur la kajo, dezirantaj enveni la vagonon. Per la ŝultroj, konfuzita, mi boris al mi savvojon inter la homoj, kaj poste restis stara kaj sendecida, dum elirantoj kunkuris al la ŝtuparoj. Solis mi sur la kajo. La pugnon mi tenis kunpreme fermita. Interne doloris kaj jukis. Kiam mi reetendis la polmon, videblis nur ankoraŭ sanganta pikvundo kaŭzita de la pinglo. Sed la pinglo mem mankis. Kaj la vagono estis for. Ĝiaj postaj lampoj briletis en la tunelo duope, bestsimile.

Kial mi vekiĝis nun subtere? Senkonscie mi estis veturinta de Alvarado ĝis Alto del Arenal, urboparto al mi absolute nekonata. Dek naŭ stacioj de la blua linio. Longa kaj rekta vojo. Mi do decidis reveni hejmen per la sama bileto, sen eliri el la metroo.

La sekvan matenon mi reiris al Alto del Arenal, sed la blankan serpenton, donacon de Teresa, mi nenie trovis. En la stacio Cuatro Caminos okazis incidento: du uniformuloj krude fortiris vagabondon bunte vestitan, hipie fremd-aspektan, kun harpo en la manoj. Ne malofte mi renkontas ilin ĉi tie, la almozmuzikantojn. Aŭ, ĉe la elirejoj, la afrikajn, magrebajn kaj ĉinajn ŝakristojn de kontrabanda tabako. Nur konatojn mi timas renkonti.

Laŭtparolilo informas: Sekva stacio: Sol. Kruciĝo kun linioj 2 kaj 3. Ĉu tie mi ŝanĝu? Mirigas min la reto: 114 kilometroj, 123 stacioj, dekmiloj da anonimaj pasaĝeroj. Ĉiu kun sia rutino, kun siaj zorgoj. Kiel mi mem. De pluraj tagoj, aŭ eble jam semajnoj, mi serĉas ĉie ĉi-sube la blankan serpenton. Ĝi devas kuŝi ie, en koridoro aŭ en vagono, surplanke aŭ sub benko, inter cigaredaj stumpoj. Mi serĉas en rubkesto kun surgluita reklamo kaj trovas nur malnovan ĵurnalon, uzitan paperan poŝtukon, bananan ŝelon.

Esplorinte ĉiun kvadratan centimetron mi provas distingi objektojn en la transfenestra nigro: kablon, fermitan lukon, metalan platon. Klakas la trakoj en la tunelo, la lampoj tremas. Kaj la voĉo afable anoncas: Sekva stacio: San Bernardo…


23. VINTRA BRILO

de István NEMERE

Aperis en Amparolo, Al-fab-et-o 1997

La terenaŭto kriegante grimpis sur la kruta montetdeklivo. La viro forte tenegis la direktilon. La radoj kuris sur la sekaj tigoj restintaj ĉi tie de la pasinta somero. Dum minuto ili alveturis la supron. De tie ili povis ĉirkaŭrigardi, la mondo fariĝis ega. La knabino finfine deprenis la manon de la tenilo malvarma:

– Kiel belege estas ĉi tie, avo mia!

Ĉiam ŝi diris al li "avo mia". Sed li tute ne estis maljuna, nun havis iom pli ol kvindek du. Sed ja la hararo jam blankiĝis. Malofte li ridetis, ne ŝatis ja la malvarmon. Sed en tiu ĉi decembra tago oni jam vekiĝis je frostoj. Sur la fenestroj de la domo ekis glacifloroj, la kampon kovris prujno.

– Bele – li kapjesis. La motoro nun milde bruetis, la bone kurantaj radoj staris pretaj je eksalto. La viro eme ĉirkaŭrigardis. La foraj montoj ŝajnis esti proksimaj, la aero fariĝis travideblega kaj malmola. La urbo restis fore, la montetoj elsorĉis la silenton. Tiun silenton li ŝatis aŭskulti, do deŝaltis la motoron. Li amis la ventuman montetdeklivon, precipe somere. Ankaŭ tiutempe li ofte staradis ĉi tie inter la grizaj rokoj elstarantaj el la tero. Li enspiris la aeron kun odoro de greso. Somere kaj aŭtune sovaĝaj floroj flavis ĉi tie kaj birdoj flugis foren…

Sed nun estis vintre. Tago de Kristnasko, malfruposttagmeze. Dum la familio pretigas la kristnaskan arbon, li forigis la nepinon el la domo. El la foro ekbriletis la malalta turo de la preĝejo. Feliĉe ĉirkaŭe estas ankoraŭ arbaroj, montetoj. Tiuj donas sencon ankaŭ al la urbo.

– Kiam neĝos? – demandis la infano. La patrino ŝin terure vestigis, apenaŭ ŝi povis moviĝi. Ankaŭ la sekurzono bremsis ŝiajn movojn.

Nur la grandaj brunaj okuloj rigardis la viron.

– Certe hodiaŭ – asertis la avo decidvoĉe.

– De kie vi scias? – ŝi scivolemis. "Ĉion ŝi volas scii… kiel siatempe ankaŭ mi… Oni ofte batos ŝin pro tio en la vivo. Same kiel min…"

– Mi sentas ties odoron – en la aero vere troviĝis ioma neĝodoreto, sed tion sentis nur la sperta plenkreskulo. Ankaŭ la knabino flaretis la aeron, amuze movante sian nazeton. Videble ŝi nenion sentis. La viro ridetis kaj silentis. La nuboj rapide kolektiĝis, ilia grizo jam forigis la sunon. Fore la rivero trankvile kurbiĝadis, sur la bordo ie moviĝis nigraj makuloj. Eble hundoj vagantaj? Super ili traflugis grupo de frugilegoj. Inter la foraj poploj nun nudaj videblis la ŝoseo; tre malofte veturis iu aŭto.

La silento iĝis en ilin, fariĝis ilia. La knabino vidis aliborde la vagonaron: ruĝkapa metala raŭpo grimpis malrapide. La ruĝan lokomotivon sekvis aro da nigraj vagonoj. Tiel ĝi foris, ke ili malaŭdis eĉ la bruon. La viro fermis la okulojn. Kiom da jaroj pasis jam ekde..? Tridek, aŭ pli multe? Pli multe. Eble eĉ kvardek pasis, de kiam li venis ĉi tien kiel infano, la unuan fojon sola. Li staris sur la monteto kaj subenrigardis la valon. Ekde tiam li ne scipovis liberigi sin de tiu ĉi regiono. Ĉio grava okazinta al li en la vivo – okazis ĝuste ĉi tie.

– Rigardu, avo mia, hundoj! – diris subite la knabino kaj per brako trovestita montris antaŭen.

– La vagantoj pelas ion… – opiniis la avo. Vintre ofte iradas tie la hundoj ĉasantaj surborde ripozantajn anasojn, precipe sensukcese. Kion ili nun trovis? Ĉiuj tri hundoj kuregis samdirekten, videble ili pelis ion malgrandan, kiun la homoj elfore eĉ ne vidis. Tamen la nevidebla io movis en li la volon. Malŝatis li, se kelkiuj atakis unusolan kontraŭulon. Do la viro ŝaltis la motoron:

– Tenu vin forte, etulino!

La aŭto subenkuregis skuiĝanta, rapide ŝanĝiĝis la pejzaĝo. Malaperis la montetoj, ili kuregis sur la malfermita ĉeborda kampo. Li rapidigis la veturilon. La hundoj ĉirkaŭis iun objekton surterene, unu el ili persiste alsaltadis ĝin. La viro rekonis la objekton, estis ĝi iama saliko. La ventoj ĝin malrektigis, poste la arbo mortis kaj sekiĝis. La herbejo ankaŭ nun estis humida, sed la radoj nun kuregis sur tero glaciiĝinta.

La hundoj kolere bojegis. Estis ili flavaj kun abunda vosto kaj montris blankan dentaron al la proksimiĝantaj. La knabino iom ektimis kaj rigardis al la avo. Do ŝi tuj trankviliĝis – jes ja, la avo estis ĉi tie. La plej granda kaj forta homo en la mondo, kredis-sciis la infano.

La plej malgranda hundo manie bojis, per voĉo ĝi anstataŭis la mankantan kuraĝon. Tamen ĝi forkuris kolera, la aliaj du murmurantaj atendis.

Sur la malrekta arbotrunko sidis kato kun nigra dorso, sed blanka brusto. Estis ĝi ankoraŭ junega kaj timigita; pro la timo ĝia hararo dise staris. La du okuletoj estis malhelbluaj kaj proksimaj unu al la alia.

– Povra kateto! – diris la infano. La viro ĉirkaŭrigardis. La hundoj… eble ne atakos homon! Li forlasis la aŭton.

– Ĝi estas ankoraŭ tre juna – diris li al la nepino. – Ĝi certe naskiĝis komence de novembro. Estis ĝi malsata, do venis kapti muson. De kie ĝi scius pri la vagantaj hundoj?

Li proksimiĝis al ĝi kun mano etendita. La besteto retiris sin, malfide observanta la homon. La hundobojo eĉ nun plenigis ĝin per timo, la eta korpo tremis. La viro singarda etendis al ĝi la manon vestitan en ganto. La kato kontraŭstaris, ungegoj tenegis la mortan, duone foriĝintan arboŝelon. Sed kaptis ĝin du ioj kun fremda odoro, la fingroj fariĝis kradoj fermantaj ĝin. La kato miaŭis.

– Ne timu – diris la viro kaj returnis sin. Iomete li tamen rigardis la hundojn. – Rigardu, knabino, la vosteton de la kato. Ĉiu hareto staras aparte.

La knabino malpeziĝinta ridis. Jes ja, vere! Ĉiu hareto apartas.

– Kaptu ĝin singarde – li transdonis ĝin al la infano. Malrapide li ĉirkaŭiris la aŭton. Oni ne povas forkuri, eĉ ne rapidiri. La vagantaj hundoj similas al banditoj. Nur tiam ili estas fortaj, se ili vidas, ke la viktimo timas ilin. Tion la avo jam bonege ellernis inter la homoj. Do li ne rapidis kaj neniam montris al ili la dorson. Poste li sidiĝis en la aŭton, fermis la pordon, kaj rapide ekis. Rekte al la plej granda hundo. Ĝi forkuris tra la herbejo. La viro ne longe ĝin postkuregis, ŝanĝis la direkton al la vojo kondukanta sur la digon ĉebordan. La hundoj restis fore, fariĝis ili pasinto.

La nuboj iom densiĝis, nur la rando de la ĉielo lumis ankoraŭ. Super la regiono sidis lumo obtuza, simila al perlamoto.

La knabino albrakumis la katon:

– Avo mia, ĉu la kato povos resti kun mi?

– Ĝi jam estas la via. Mia donaco je Kristnasko – kaj la viro rigardis al ŝi.

El la okuloj de la etulino kvazaŭ eksplodis la feliĉo. Ridis ŝia vizaĝo, la okuloj, ŝia tuto. La kato jam ne timis la motorbruon, ĝi kaŝis sin inter la du varmaj manoj. La viro enspiris la aeron. La samajn okulojn havis ŝia avino, kaj eĉ la patrino, kiam ŝi estis juneta. Kelkfoje ili ĉiu kune biciklis sur la montetoj. Ŝia avino… Pasintjare, Kristnaske ŝi ankoraŭ vivis inter ili. Nun estos la unua Kristnasko kun la malplena seĝo ĉetable, kun la telero dolorige blanka kaj pura sur la tablotuko. Li jam ennaze sentis la odoreton de kandeloj. Tiam en la tombejo, kaj post horo ĉe la ornamita arbeto kristnaska.

Li skuis la kapon. Grave, ke ŝi, la nepino estas ĉi tie, tuta kaj sana. Tio gravas, ekde nun jam nur tio.

Kiam ili ekvidis la randon de la urbo, jam fariĝis nigre. Super la kapoj malfermiĝis la nigraj nuboj. La posttagmezo tiel rapide fariĝis vespero, ke oni tute ne rimarkis tion. La viro super la arboj vidis la konatan tegmenton. Post minuto ili enveturos la korton. Li tre atendis tiun momenton; ŝajne varmaj, defendaj brakoj ĉirkaŭtenas lin. La domo estas la ĉio. Odoro de pinoj, kaŝejo de heĝoj, la vaporetodoro de propra tero. Malantaŭ la muroj atendas lin la varmo, la familio. Vivo lia.

Ili ankoraŭ ne alveturis la domon, kiam blankaj makuletoj aperis en la aero. La kato jam ne moviĝis, ĝuanta la karesojn. La grandegaj neĝeroj dense zigzagis en la vento, volis ili kovri la tutan mondon. Eble volis ili forigi la bruon deforan? Jam nur kelkaj birdoj kriis supre, poste haltis la tempo kaj trankviliga silento kovris la urbon.


24. DEELY BOBBERS POR LUCY

de Manuel de Seabra

Aperis en Promeso en obskuro, IEM 1997

El la alia ĉambro venis flustroj, bruo de glasoj sur tablo, paŝaj sonoj. Preskaŭ eblis diri, kies estis tiu grumblo, kies tiuj aŭ aliaj paŝoj. Sur la lito, Susan, Pat kaj Lucy apenaŭ aŭdacis spiri, timante, ke la plej eta krako memorigus la alian ĉambron pri ili. Neniu kuraĝis paroli. Nek sin rigardi. Ĉiuj sentis sin kvazaŭ ne ekzistantaj.

La knabinoj restis silente en tiu kompliceco. Ĝis kiam Pat ekmovis kruron. Por senti sin viva. Susan turnis la vizaĝon kaj ŝin rigardis intense.

"Ĉu vi pensas, ke oni damaĝos nin?", ŝi murmuris. La alia ekskuiĝis.

"Mi jam klarigis al vi", diris Pat, mallaŭte. "Mi jam klarigis al vi, kiel la aferoj staras. Oni ĉiam kaptas nin. Kaj ili lasas nin for nur, kiam ni jam estas dek-kvin- aŭ dek-ses jaraj kaj jam utilas por nenio. Tiam, vi scias, ne valoros la penon paroli. Nek reiri hejmen. Antaŭ tio, ili ne lasas nin for. Oni persekutos nin ĝis la fino. Ne eblas eskapi. Neniel. Vi estas ankoraŭ tre junaj, nenion scias. Kiam ili havis min, ankaŭ mi supozis ebla la fuĝon. Kaj nun, baf, mi ne scias kiel mi miksiĝis kun vi. Viaj naivaj babiladoj, be! Mi implikiĝis. Kaj nun, jen, fotritaj 1) ni estas. Aŭ, pli bone, mi estas fotrita, mi, la malplej juna. Mi jam estas dek-kvin-jara, ne multe plu mi povas taŭgi. Jes ja, jes ja, diru al mi nenion. Mi estos la ekzemplo, por ke en viajn etajn kapojn ne venu denove la ideo eskapi. Mi estos, mi mem, vi vidos…"

1) fotri – tedaĉi, malutili al io aŭ iu, ruinigi

Susan mute karesis la vizaĝon kaj la harojn de la amikino. Ĉe la litorando, Lucy ploris mallaŭte, kun etaj singultoj. "La etulino ne ĉesas plori", Pat diris, mallaŭte. "Ŝi eĉ ne imagas la trezoron, kiun reprezentas ŝia obsedo neniam lasi la pupon. Tiu pupo frenezigas la klientojn kaj eĉ pli, kiam ili vidas, ke la afero ne estas enscenigo, ke Lucy estas reale dekjara kaj fakte amas pupojn. Ili faras bonan monon per ŝi, oni ofertas ŝin je kvincent por ĉiu short-time l), imagu nur, kaj ŝi sen groŝo, feliĉa kun banana-splits 2) kaj aliaj bagateloj…"

1) [angle] momento

2) [angle] glaciaĵo kun banano

En la alia ĉambro oni funkciigis la televidilon. La pafbruoj, kiuj aŭdiĝis, forstrekis la ploradon de Lucy kaj la flustradon de Susan kaj Pat.

"Ĉu vi pensas, ke ili damaĝos nin?", ripetis Susan kun la okuloj tre apertaj en la obskuro.

Protekte de la elektronika bruo, Pat ridis iom laŭte, amare. "La knabineton, ne", ŝi diris, "mi supozas, ke ili eĉ ne tuŝos ŝin. Ŝi estas tro profitdona. Neniu faras buljonon el kokino, kiu metas orajn ovojn. Vi mem ankoraŭ havos du aŭ tri jarojn da utilo. Kaj vi estas beleta. Tre beleta vi estas. La bonajn varojn oni devas protekti. Eble ili nur donos al vi bonan draŝadon, por ke vi ne havu denove ideojn. Por ke vi lernu vian lecionon. Kaj eble ili sendos vin al alia ŝtato, kie vi ankoraŭ ne laboris. Sed rilate al mi…"

Ŝi ridis denove. Susan puŝis la harojn malantaŭen.

"Kion ili povos fari al vi?"

"Ĉu vi ne memoras pri Hillary, tiu freneza rufharulino, kiu laboris dum kelkaj semajnoj kun ni en Seattle? Ĉu vi ne memoras, kion ili faris al ŝi?"

Susan nenion diris kaj ĉirkaŭbrakis forte la amikinon.

"Kial ili ne murdas nin?", ŝi demandis flustre. "Aŭ lasas, ke oni sin mortigu?"

Pat ankoraŭ ridis kaj gestumis en la obskuro.

"Ĉu vi volas eskapi tra la eta malantaŭa pordo de la morto?", ŝi demandis kun tono, kiu ne atendis respondon. "Estus tro facile."

Ili restis tiel, ĉiuj tri, silente, aŭskultante la pafojn kaj la muzikon de la televidilo, kiuj trairis la muron kaj la maldikan lignon de la pordo. Iom post iom, la singultoj de Lucy moderiĝis, ĝis ili fine jam ne plu aŭdiĝis. Pat iomete kurbiĝis kaj, en la malhelo, ŝi povis vidi, ke la knabino ridetas.

"Dormas", ŝi murmuris. "Kiel infano."

"Se ni sukcesus forraketi, vi venus al mia hejmo. Sendube miaj gepatroj akceptus vin bone. Ĝis kiam vi memoros vian adreson."

"Neniam iu eskapas de ili, neniam."

"Ĉu viaj gepatroj havas monon?"

"Jes. Almenaŭ mi tion supozas. Mi memoras, ke ni havis bonan domon, du aŭtojn, multajn arbojn ĉirkaŭe. Mi supozas, ke ili tute ne scias, kio okazis al mi. Ĉiufoje, kiam oni portas al mi sinjoron aŭ mi iras eksteren, mi ĉiam timas, ke povus esti mia patro. Mi estis dek-jara, kiel Lucy, kiam Bob delogis min per kolao kaj multe da babilado. Mi tro amis cokes, samkiel Lucy banana-splits. Mi eniris lian aŭton, li faris, ke mi sentis min virino, laŭdis min kaj mi komencis labori. Sed, por kio bona? Estas la sama historio ĉe ni ĉiuj. Kion ni povos fari! Mi supozas, ke miaj gepatroj havas monon kaj se mi povus skribi al ili, diri, kie mi estas… Sed ne helpos… Mi jam eĉ ne memoras, kie mi vivis… Eble ili jam ne plu vivas tie, nun, eĉ se mi memorus… Kion mi povus fari? Kion povus mia patro fari kontraŭ Bob? Iri al la polico? Vi bone scias, kiel Bob scias aranĝi ĉion kun la policanoj. Tute ne utilus… Ili nin forportus rapide… Ne utilus… eĉ se, de tempo al tempo, unu aŭ alia provas eskapi, kaj ĉiam finiĝas malbone…"

Subite ŝi sidiĝis sur la matraco kun ĉiuj muskoloj streĉitaj.

"La televidilo", ŝi murmuris, afliktite, rigardante la pordon. "Oni laŭtigis la televidilon! La horo alvenis. Por ke oni ne povu aŭdi…"

Tuj poste la elektra lumo bruske vangofrapis la du knabinojn, kiuj tuj stariĝis.

"Hola, etulinoj!", diris Bob. Li estis alta, bruna, eleganta. "Vi estas tre nervozaj, ĉu ne? Kaj kion faras tiu senkulpulino?"

Lucy vekiĝis kaj rigardis per la okuloj tre malfermitaj al Bob kaj al la aliaj du, kiuj restis ĉe la pordo. Ŝi premis la pupon forte kontraŭ la brusto kaj, per plorema voĉo, diris:

"Bob, kial vi lasis min tie ĉi en la malhelo? Vi promesis al mi paron da deely bobbers! Ĉu vere vi donos al mi paron da deely bobbers?"

Bob ridis larĝe, montrante la brile blankajn dentojn kaj sidiĝis flanke de Lucy.

"Ĉu vi donos, Bob?"

La viro rigardis la kompanojn ĉe la pordo, dube.

"Kio estas deely bobbers, Joey?", li demandis. "Tiu ĉi knabino ekde multaj tagoj torturas la vermon de mia orelo per tiu ĉi historio de deely bobbers. Mi diras al ŝi, ke jes, kompreneble, sed kio diable tio estas?"

Unu el la viroj ridis.

"Eh, boss, 1) ĉu vi diris deely bobbers? Eh, la urbo estas plena de ili! Ridinde, fek’, sed multaj personoj frenezas pri tio. Ĝi estas speco de antenoj, kiujn oni portas sur la kapo, speco de risortaj tremtremaj kornoj kun aĵoj sur la pintoj, tre ridindaj aferoj, kiuj moviĝas la tutan tempon. Ili estas ridindaj, sed multaj personoj adoras tion. Eh, Bob, vi devas promeni iom pli dumtage por vidi, kiel oni vivas…"

1) [angle] mastro, ĉefo

"Kaj oni povas aĉeti tion?", Bob demandis turniĝante.

"Certe", la alia respondis. "Mi mem jam aĉetis paron por mia filino… Ili kostas tri aŭ kvar dolarojn, neniom!"

Bob ridis larĝe montrante denove siajn tre blankajn dentojn.

"Ĉu vi donos ilin al mi, Bob?", la knabino insistis. "Grandajn, kun du ruĝaj moviĝantaj koroj… Antaŭ kelkaj tagoj mi vidis knabinon kun paro da ili tre belaj!"

"Jes, sendube", li diris. "Kompreneble mi donos al vi deely bobbers. Kun koroj, vi diras? Mi aĉetos ilin kun koroj, kiuj dancu la tutan tempon. Kaj mi havas ankoraŭ bonan novaĵon por vi kaj Susan. Ni foriros. Al SanFran ni iros. Ĉu vi scias, kie estas SanFran?"

"Ne, Bob, mi ne scias. Sed vi devos doni al mi deely bobbers", murmuris Lucy, karesante la kapon de la pupo.

Bob ridis laŭte denove, ignorante la aliajn du.

"Vi povos fari la tutan vojaĝon ĝis SanFran kun la deely bobbers sur la kapo, mi promesas", li diris. "Plaĉos al vi. Kaj SanFran estas urbo tre varma, kun suno, fruktoj, amasoj da banana-splits. Ni pasigos tie tre bonajn momentojn. Nur vi, Susan kaj mi. Tio plaĉos al vi, ĉu ne?"

"Jes, Bob, mi kredas, ke tio plaĉos al mi!"

"Nu, knabinoj", Bob stariĝis kaj eksplikis per voĉo, kiu iĝis subite akra: "Ni tuj foriros. Oni ne povas perdi tempon." Preninte sian pupon, Lucy iris al la alia ĉambro per rapidaj paŝoj.

Susan hezitis momenton, sed Bob prenis ŝian brakon kaj puŝis ŝin forte. Ŝia frunto batis kontraŭ la pordo kaj unu el la viroj piedbatis ŝin tiel violente, ke ŝi faris salton.

"Kaj mi?", Pat demandis, meze de la ĉambro, kun la brakoj kruciĝintaj sur la brusto. "Ĉu mi ne iros kun vi al SanFran?"

"Ne", respondis Bob kun neŭtrala tono, "vi restos tie ĉi. Ni devas iom interparoli. Fakte, se vi volas sciiĝi, en tiu ĉi momento, vi valoras nenion. Kiam mi finos kun vi, dum multe da tempo, eble ĝis la fino de via vivo, vi ne plu povos labori. Tiam ni montros vian foton al la du knabinoj, por ke ili ne havu strangajn dezirojn eskapi. Kaj mi povas garantii, ke ili tute ne pensos denove pri tio, kiam ili vidos la staton, en kiu mi lasos vin. Eĉ kun deely bobbers neniu volos rigardi vin!"


25. LA PATRINO KAJ LA FILINO

de Lena KARPUNINA

Aperis en La bato, FEL 2000, Dua eldono Impeto 2006

"Krepuskiĝas… mi iru pli proksimen al la hejmo… Tien, kie oni faris grandegan fosaĵon… Tie ni ankoraŭ povas ludi antaŭ ol tute malheliĝos," Sveta ekstaris de la herbejo kaj ordigis sian kurtan sonorilforman jupon, "Ĉu vi kuniros, Irinka? Venu! Alie vi ne aŭdos, kiam la patrino vin hejmen vokos…"

"Momenton… Mi nur serĉos miajn sandalojn… Ien ĉi mi ilin metis…" respondis al la amikino la nudpieda Irinka. Ŝi eksaltis de sia loko kaj komencis serĉi siajn eluzitajn ŝuojn sub ĉiu arbusto sur la herbejo. La knabinoj loĝis sur la alia flanko de la strato, ĉi tie ili estis nur "gastoj".

Kiam Irinka, tenante per la dekstra mano je la rimenetoj la sandalojn, alkuris al la aŭtovojo, la longkrura Sveta jam malaperadis en la strateton aliflanke de la vojo. Sen turni sin, ŝi alvoke svingis al Irinka per la mano.

"Sveta, atendu, mi jam venas!" ekkriis Irinka kaj, ne rigardante flanken – ĉu ne eble alproksimiĝas iu aŭto – transsaltis la irigacian kanaleton, kiu apartigis la trotuaron de la aŭtovojo. Si aŭdis maldekstre de si bruan kraketadon de alproksimiĝanta mopedo, tamen ŝi ne forturnis la rigardon de la figuro de la amikino kaj flanke pensis, ke ŝi ankoraŭ sukcesos preterkuri – la veturilo estas verŝajne ankoraŭ malproksime. La mopedoj havas ja tiom laŭtajn motorojn! La knabino ekaŭdis, ke la krakado kvazaŭ serpentas, moviĝas dekstren-maldekstren: la stiranto evidente provis ĉirkaŭveturi la subite aperintan moviĝantan obstaklon.

"Estus bone reveni kaj atendi ĝis ĝi preterveturos…" trafulmis la penso ĉe Irinka, "Ne… Tro malfrue… Mi jam estas meze de la vojo… Ĉu antaŭen, ĉu malantaŭen: la distanco estas la sama…"

En tiu ĉi momento ŝi sentis fortan baton: la krakanta monstro faligis kaj surveturis ŝin. Tramuĝinte super la kapo de Irinka, la mopedo senbremse veturis plu, kaj ĝia surdiga kraketado rapide malproksimiĝis dekstren. Kelkajn sekundojn la knabino kuŝis sternita sur la asfalto kaj ne estis certa, ĉu ŝi ankoraŭ vivas. Kaj se jes – ĉu ŝi povas memstare leviĝi sur la piedojn? En la kapo ankoraŭ sonis la motora bruado, kiu iom post iom anstataŭiĝis per tremanta silento.

Ne leviĝi, nur daŭre tiel kuŝi kun fermitaj okuloj kaj ekdormi, ekdormi… Sed la timiga penso, ke ŝin povus ankoraŭfoje surveturi iu aŭto, se ŝi plu tiel kuŝos sur la aŭtoŝoseo, helpis al Irinka ekstari sur la tremantajn gambojn, kolekti de la vojo la ŝuojn, forbatitajn el la mano, kaj superante la doloron, kun peno moviĝi antaŭen. Ploretante, la knabino eniris la strateton, en kiun antaŭ kelkaj sekundoj malaperis ŝia amikino. Ĉi tie ŝi haltis kaj kun plorĝemoj pririgardis sin: la mopedo traveturis ŝiajn gambojn kaj brakojn, lasinte sur la delikata haŭto profundan sangan ornamaĵon de pneŭmatika profilo. Ŝia verda sarafano, kudrita de la patrino, estis disŝirita. La kapo restis netuŝita. Ial Irinka ne povis ĝis la fino rektigi la krurojn, do ŝi tiel, sur la duonkurbaj gamboj alproksimiĝis al la konstrufosaĵo. De la nerva kaj dolora ŝoko ŝi ankoraŭ tremis per la tuta korpo.

Sur la amasoj de sablo kaj tero ĉirkaŭ la fosaĵo saltis kaj ludis infanoj. Iuj gaje ruliĝis laŭ la mola disŝutiĝanta tero malsupren en la fosaĵon, aliaj ludis supre, sinkante en la agrablaj sablaj montetoj, triaj grimpis tien-reen, kaj ĉiuj laŭte ridis kaj kriis en gaja ekscito. Irinka sidiĝis sur la molan teron kaj, ne ĉesante ploreti, vokis per strange tremanta voĉo:

"Sveta! Sveta! Venu ĉi tien…"

Sveta turnis sin kun rideto kaj ekkriis al Irinka: "Venu rapide al mi!"

"Sveta, min surveturis mopedo…"

Nun la amikino rimarkis la konvulsie kuntiriĝintan pozon de Irinka kaj saltante laŭ la ŝutiĝanta tero alproksimiĝis al ŝi:

"Vi ja ploras…"

"Min surveturis mopedo…"

Sveta, kiu estis tri jarojn pli aĝa ol Irinka kaj jam havis dektri jarojn, prudente konstatis:

"Je-es… Ludi hodiaŭ vi ne plu povas… Iru hejmen, montru tion al via patrino…"

"A1 la patrino?! Ĉu vi frenezas?" la dolore tordita vizaĝo de Irinka esprimis timon, "Ŝi ja batos min!!"

"Batos? Pro kio?"

Provante subpremi la singultojn, Irinka klarigis:

"Pro tio, ke mi ne rigardis, ĉu sur la strato estas aŭtoj aŭ ne, antaŭ ol ĝin transkuri! Oni ja ĉiam devas unue rigardi… maldekstren, poste dekstren… Do, mi mem kulpas… Kaj nun mi bezonas nerimarkite enŝteliĝi en la hejmon kaj – en la liton… Kaj sub la kovrilo la patrino ne rimarkos, ke mi havas vundojn… Iru ni, mi provos forlavi la sangon…"

La amikinoj aliris la akvokranon, kaj Irinka singarde kaj delikate lavis la polvkovritajn senvundajn partojn de siaj gamboj kaj brakoj. Lavi la vundojn ŝi ne sukcesis: pro la doloro ŝi eĉ ne povis ilin tuŝi. Malrapide, ne farante bruskajn movojn, Irinka lavis la piedojn kaj surmetis finfine la sandalojn.

La strateton, kien rigardis la pordoj de ĉiuj kortoj, apartigis de la elfosaĵo griza betona barilo, kiu meze havis la trairejan truon. La knabinoj sin kaŝis malantaŭ la barilo kaj decidis, ke Sveta deflankigos parole la atenton de la patrino de Irinka, kiam tiu venos al la akvokrano. En tiu momento Irinka kaŝe eniros la domon malantaŭ la dorso de la patrino, ne altirante al si ŝian atenton. Tiel ili faris. Sveta devis veni de la dekstra flanko al la krano, Irinka kaŝiĝis maldekstre de ĝi, en la niĉo de la najbara domo.

Post iom da tempo la patrino de Irinka efektive venis al la krano kun kaseroloj kaj pato kaj komencis purigi ilin per sablo kaj akvo. Sveta ekaperis el la bariltruo kaj kun afabla rideto alproksimiĝis al ŝi:

"Bonan vesperon, onklino Valja!"

La virino rektiĝis, viŝis per antaŭtuko la malsekajn manojn kaj afable respondis:

"Saluton, Svetjo, saluton! Kiel vi fartas? Ĉu via patrino estas hejme? Kion ŝi faras?"

Ŝajne ŝi ŝatis iom paroli kaj samtempe ripozigi sian spinon. La patrino de Irinka ŝatis Svetan kaj parolis kun ŝi kiel kun plenkreskulino, tute alie, ol ŝi parolis kun Irinka.

La konversacio bone fluis, do Irinka atendis, ĝis la patrino preskaŭ tute turnis sin al Sveta, kaj rapide lamis en sian korton. La patrino turnis sin nur tiam, kiam ŝi aŭdis la klakfermon de la pordo malantaŭ si.

"Tio estis Irinka, ŝi eniris la hejmon," klarigis Sveta kun la plej afabla rideto, je kiu ŝi estis kapabla.

"Tiom frue hodiaŭ? Kaj memvole… Kutime oni per bastono ŝin ne povas hejmenigi… Aŭ ĉu vi kverelis unu kun la alia?" "Ni? Kiel vi povas tiel pensi, onklino Valja?! Ni neniam interkverelas!"

"Jes, tion mi kredas. Vi ja estas tiel saĝa, tiel obeema kaj preskaŭ plenkreska – vi jam ĉion komprenas… Ne kiel mia Irinka. Feliĉa estas via patrino…"

"Ankaŭ mi devas iri hejmen… Ĝis revido, onklino Valja!" Sveta abrupte turniĝis, svingante la jupon, kaj iris for.

"Ĝis revido, Svetjo, salutu vian patrinon de mi… Ŝi vizitu nin, kiam ŝi havos tempon…"

La virino denove kliniĝis super la kaseroloj. Poste ŝi kolektis la purajn potojn kaj eniris la hejmon. Irinka estis nek en la korto, nek en la prilumita kuirejo. La patrino renversis la potojn sur la breto, por ke ili sekiĝu, kaj laŭte demandis:

"Irinka! Kie vi estas? Venu vespermanĝi!"

El la najbara malluma ĉambro, kie staris dupersona fera lito, aŭdiĝis strange febla voĉo de la filino:

"Mi ne volas vespermanĝi, panjo. Mi estas laca kaj volas dormi…"

"Dormi? Tiel frue? Estas ja eĉ ne la naŭa…"

La patrino, starante sur la sojlo inter la du ĉambroj, ŝaltis la lumon en la malhela ĉambro. La filino kuŝis en la lito, ĝis la mentono envolvita en la malpezan someran kovrilon. Ŝi iom streĉite rigardis la patrinon. Oni vidis eĉ ne peceton de ŝia fingro – nur la kapon kaj la grandajn maltrankvilajn okulojn.

"Kaj kio? Mi volas dormi, mi estas laca."

Irinka kuŝis tre malkomforte: ŝi timis, ke la sango de la vundoj malpurigos la helan kovrilon, pro tio ŝi iom levis la kovrilon per la manoj super la korpo, tiel, ke la ŝtofo ne tuŝu la vundojn. Ankaŭ la litotukon ŝi ne rajtis malpurigi. Ŝajne, la sango jam iom sekiĝis, sed ĉu sufiĉe por ne makuli? La knabino deziregis, ke la patrino finfine foriru! Tiam ŝi povus pli komforte kaj malstreĉite kuŝi.

La virino jam volis malŝalti la lumon kaj reiri al la kuirejo, sed io nekutima en la konduto kaj la pozo de la filino retenis ŝin:

"Ĉu vi frostas? Kial vi surmetis la kovrilon dum tia varmo?" Ne forprenante la rigardon de la filino, la patrino proksimiĝis al la lito.

"Jes, mi frostetas, ĉar mi ĵus lavis min en malvarma akvo…" La patrino kun miro observis la filinon:

"Eble vi malsaniĝis?"

"Ne, ne… Mi simple laciĝis kaj volas dormi," la timo antaŭ la kolero de la patrino tiom kreskis, ke por momento Irinka forgesis la brulantan doloron en la vundoj. La grandaj okuloj de la patrino pripenseme kaj skrupule ekzamenis la filinon. Al tiu ŝajnis, ke tiuj ĉi okuloj cindrigas ŝin. Kelkajn sekundojn, terure longajn por la filino, ili silente rigardis unu la alian. Ili malsimilis – la patrino kaj la filino – kaj nur la koloro de iliaj okuloj estis precize la sama, nukse bruna.

"Strange, ke vi ekkuŝis… Ĉu eble tamen io okazis? Se jes rakontu al mi," diris malrapide la patrino, kvazaŭ hipnotigante la filinon per penetra rigardo.

Irinka ankoraŭ pli kunpremiĝis sub la kovrilo kaj kapneis: "Mi ne povas… Se mi rakontos – vi batos min…"

Kun ŝajna trankvileco la patrino certigis: "Mi ne batos. Rakontu. Mi ne batos vin."

La filino ne kredis al la patrino: tiu batis ŝin pro ĉiu ajn bagatelo, kun kaj sen preteksto. Kaj ĉi tie – j-e-n kia preteksto! Ŝi ne nur batos, sed eble eĉ mortigos Irinka’n!

La knabino ekmemoris, kiel iun tagon ili ne trafis unu la alian en la lernejo. Tiam matene la patrino estis dirinta:

"Post la lecionoj atendu min en la lernejo. Mi venos, kaj ni kune iros hejmen."

Kie ili renkontiĝu – tion la patrino ne precizigis. En la lernejo estis festo, tumulto de gepatroj kaj lernantoj. Iom da tempo Irinka interpuŝiĝis kun la aliaj lernantoj en la vestibla homamaso kaj poste serĉis la patrinon en la lerneja korto. Ne trovinte ŝin, Irinka konkludis, ke ankaŭ la patrino ne sukcesis trovi ŝin en tiu ĉi ĥaoso kaj verŝajne foriris. Irinka hejmeniris, estis dekkvinminuta piedmarŝado. Sed la knabino trovis fermitan dompordon – la patrino ankoraŭ ne venis. Tio signifis, ke Irinka devintus ne foriri, sed atendi kaj plu serĉi la patrinon. Sed ĉu reiri tien? Kun malbona konscienco Irinka atendis la patrinon en la korto: eniri la hejmon ŝi ne povis, ĉar ŝi ne havis la ŝlosilon. Estis suna vintra tago. Irinka surhavis bluan manteleton kaj sian ŝatatan blankan ĉapon kun originalaj vangoprotektiloj, kiujn oni nodis sub la mentono.

Kaj jen la pordo malfermiĝis per forta nervoza puŝo, kaj en la korton rapide eniris la patrino. Vidante la filinon, ŝi ekkriis: "O-o!! Kial vi ne ĝisatendis min? Kiel vi min ektimigis!!"

"Mi ne trovis vin… Tie estis tro multaj homoj…" Irinka provis senkulpigi sin.

"Vi devas fari tion, kion oni diras al vi! Mi diris: atendu! Kaj vi foriris…"

La patrino malŝlosis la loĝejan pordon kaj tuj, post kiam Irinka eniris la hejmon, ekatakis ŝin per siaj pugnoj. Irinka komence provis ne plori – ŝi ja konsciis pri sia kulpo. Sed kiam la patrino en senbrida furiozo kaptis la filinon ĉe la kapo kaj levis ŝin je la haroj, sur kiuj ankoraŭ estis la ĉapo, Irinka komencis krii kaj ploregi. Tiun ĉi teruraĵon ŝi neniam forgesos: la vizaĝo de la patrino estis timiga, misformita pro kolero. Aŭdante la laŭtajn plorĝemojn de la filino, la patrino lasis ŝin kaj severe diris:

"Silentu! Se vi ploros – mi ankoraŭ donos al vi…" Sufokante la ŝin disŝirantajn ploregojn kaj glutante la larmojn, Irinka komencis senvestiĝi. Kiam ŝi demetis la ĉapon, en ĝi restis multaj malhelblondaj haroj. De tiu tago Irinka ne plu ŝatis surmeti la ĉapon.

Kiam la patrino trankviliĝis, ŝi klarigis, ke ŝi ege timis pro Irinka, timis, ke iuj malbonaj viroj ŝtelis ŝin. Okazas de tempo al tempo, ke infanoj malaperas, aparte malgrandaj knabinoj. La patrino preskaŭ perdis la kapon pro timo. Ŝi ja havas neniun krom Irinka. Nu, bone, tion Irinka kredis, sed ĉu necesas tiri homon je la haroj? La batoj plene sufiĉus…

Kaj nun, ĉu Irinka povas kredi, ke la patrino ne batos ŝin? En la nuna kazo ŝia kulpo estas multe pli granda ol tiam. Do, ŝi eĉ ne povas imagi, kion la patrino faros, se Irinka rakontos, ke ŝi pro propra stulteco kaj neglektemo – trafis sub la radojn de mopedo. Ne! Tiel stulta Irinka ne estas. Pro tiu ĉi kulpo la patrino nepre batos ŝin! Do, prefere silenti, nenion diri. Kaj Irinka malrapide, sed firme ripetis:

"Vi batos… vi batos min, mi scias…"

Scivoleme rigardante la filinon, la patrino subite kaj forte ektiris al si la kovrilon. Irinka ne sukcesis reteni ĝin – la ŝtofo elglitis el ŝiaj fingroj kaj malkaŝis tutan ŝian korpon. La filino fermis la okulojn kaj protekte ŝirmis la kapon per la brakoj, atendante la unuajn batojn: la patrino kutime batis je la kapo. Sed sekvis nek batoj nek insultoj, kaj Irinka kuraĝis malfermi la okulojn. La patrino, atendinta verŝajne iun petolaĵon, preskaŭ ŝercon, tiun ĉi fojon kondutis tre kurioze. La filino ne povis deĉifri ŝian vizaĝesprimon: ĝi montris nek koleron, nek timon aŭ miron… Ĝi iĝis strange senemocia, iel indiferenta, kvazaŭ la patrino penis ion kompreni, kvazaŭ ŝi streĉe ion pripensis… Tiun ĉi esprimon Irinka ankoraŭ neniam vidis sur la vizaĝo de la patrino, ŝi ne povis ĝin interpreti kaj ne sciis, kio okazos nun. Ĉu ŝi provu forkuri?

Per strange trankvila tono la patrino diris: "Ekstaru. Ni iru en la malsanulejon…"

"Kien?!"

"Ni iru en la traŭmatologian centron sur Kujbiŝev-avenuo… Rapide ekstaru kaj demetu tiun ĉi malpuran kaj ŝiritan sarafanon…"

"Ĉu vi vere ne batos min?!"

Irinka ankoraŭ kuŝis timeme kaj streĉite en la plej malproksima litangulo, atendante eventualan pugn-atakon.

"Ne," la patrino forturnis sin de Irinka, demetis sian hejman robon kaj surmetis pli konvenan vestaĵon.

Nur nun Irinka ekkredis, ke ŝi ne estos batata, ŝi malstreĉiĝis kaj moviĝis sur la lito. Ekstarinte, ankaŭ ŝi provis alivestiĝi.

"Mi ne povas demeti la sarafanon – la dekstra kubuto ne fleksiĝas…"

"Momenton, mi helpos al vi… Ne, ne eblas… Eble via brako estas rompita? La kuracisto rigardos… Bone, restu en la sarafano."

La urbon kovris krepusko. Por atingi la traŭmatologian centron, la patrino kun Irinka laŭiris sian straton ĝis la kruciĝo kun Lenin-avenuo, poste ili iris laŭ la centra platana aleo ĝis la opera teatro. Tie ili turnis sin dekstren en Kujbiŝev-straton. La sukurejo funkciis tage kaj nokte.

Survoje ili silentis. La patrino nenion demandis, ŝi estis ankoraŭ en ŝoko. Kaj ne nur pro la vundoj de Irinka. La unuan fojon ŝi kun surprizo rimarkis, kiel forte timas ŝin la filino. Tio estis malagrabla. Ŝi, ja, opiniis, ke la infanoj devas timi la gepatrojn, sed ne tiom. Kaj nun ŝi eĉ ne kuraĝis paroli kun la filino, ne volis ŝin ankoraŭ pli timigi. Subite Irinka mem diris:

"La mopedo renversis kaj surveturis min, kiam mi transkuris la vojon…"

Mute, tenante unu la alian ĉe la mano, ili venis al la traŭmatologiejo. Malgranda, vigla maljunulo kun tute blanka barbo kaj kun alta amuza ĉapo gaje diris, kiam li vidis Irinka’n:

"Oho! Kiu vin tiel prilaboris?!"

"Ŝi koliziis kun mopedo… Helpu, sinjoro kuracisto…" diris la patrino.

La kuracisto esploris la vundojn kaj ne trovis rompojn de ostoj, li nur ŝmiris kaj bandaĝis ŝiajn gambojn, la aliaj vundoj mem sekiĝu kaj resaniĝu.

"Ĉi-foje vi estis bonŝanca. Sed atentu – neniam plu transkuru la straton sen antaŭe kontroli, ĉu alproksimiĝas aŭto. Ĉiutage oni alportas al ni infanojn, kiuj post akcidentoj restas handikapitaj aŭ eĉ mortas… Tio estu por vi leciono," diris la kuracisto adiaŭe.

En la varma somera nokto la patrino kaj la filino iris hejmen. Ĉirkaŭ ili bolis la kutima nokta vivo de la granda suda urbo kun ĝiaj karakterizaj bruoj de la trafikiloj, laŭtaj paroloj kaj rido de la homoj, muziko el la restoracioj. Ili ambaŭ estis nun feliĉaj. La patrino iris malrapide, egaligante siajn paŝojn kun la malgrandaj paŝoj de Irinka, ŝi tenis la filinon ĉe la mano kaj parolis mallaŭtvoĉe, kaj ŝi konstante atentis, ke Irinka ne falu, ne faru bruskajn movojn. La knabino ne memoris, kiam krome ŝi ricevis tiom da atento. Kaj ne gravas, ke la vundoj doloras: kiam la patrino vin amas, vi povas ĉion elteni…

Irinka amis la patrinon. Kaj same granda, kiel la amo, estis ŝia timo antaŭ la patrino. La knabino ne fidis al ŝi, ĉar ŝi spertis, ke sinceraj rakontoj timigas la patrinon kaj povas kaŭzi punon por Irinka. Kaj se la patrino havis malbonan humoron aŭ estis laca, tiam eĉ senkulpa peto pri dudek kopekoj por glaciaĵo aŭ pri permeso iri en la kinejon povis provoki krudajn insultojn, eĉ baton. Tial Irinka ĉiam atente observis la vizaĝon de la patrino antaŭ ol ion komuniki al ŝi. Necesis eviti diri la veron, sed ankaŭ ne mensogi. Do, ofte Irinka simple silentis. Kaj kiel la patrinon ŝi juĝis ankaŭ la aliajn plenkreskulojn: ili ja tute ne kapablas kompreni ĝojojn kaj afliktojn de infanoj, sed daŭre okupiĝas nur pri la propraj, por infanoj ne interesaj problemoj.

Irinka pardonis al la patrino, vidante, ke ŝi estas malfeliĉa. Kaj apude estis ja neniu alia, sur kiun la patrino povus elverŝi sian malkontenton, nur Kaŝtanka, la hundo, kaj Vaska, la kato, kiuj estis pli rapidaj ol Irinka kaj ĉiam sukcesis ĝustatempe fuĝi kaj eviti la piedbaton. Eble Irinka pardonis la patrinon, ĉar ŝi mem, kontraste, estis tre feliĉa. Malgraŭ, ke la patrino batis ŝin, malgraŭ ilia mizera vivo kaj konstanta manko de mono, sento de feliĉo plenigis Irinka’n. Ŝi ŝatis lernadon, havis multajn amikojn, entuziasmiĝis pri diversaj ludoj kaj sporto. Kaj kiam ŝi simple iris tra la stratoj kaj rigardis arbojn, domojn, preterpasantojn, tiu ĉi sento de feliĉo plirapidigis ŝian korbatadon kaj metis rideton sur ŝian vizaĝon.

La patrino kaj la filino vivis duope. Irinka ne havis patron. Almenaŭ nun ne. Iam li ekzistis, sed tio estis antaŭlonge. Poste li malaperis. Kien, tion Irinka ne scias. Ĝis nun restas enigmo por ŝi, kien li malaperis. La patrino certe scias, sed Irinka ne kuraĝas ŝin demandi. Ŝi antaŭsentas, ke estus malagrable por la patrino, kaj la veron ŝi ĉiuokaze ne dirus. Unue, ĉar ŝi ne ŝatas, kiam oni ŝin pridemandas, kaj due – ĉar ŝi opinias Irinka’n etulino, ne povanta kompreni. La patrino verŝajne kredas, ke Irinka forgesis la patron. Sed Irinka ja nebulece memoras lin. Ŝi ne povas imagi lian vizaĝon, sed ŝi bone memoras liajn figuron kaj voĉon. Lastfoje ŝi vidis lin, kiam ŝi komencis viziti la lernejon.

Tiun sunan aŭtunan tagon Irinka bone memoras. En gaja humoro ŝi revenis hejmen de la lernejo. Sur la strato, antaŭ ol turniĝi en la strateton, kie estas ilia pordo, ŝi ekvidis amason da aĵoj – ĉefe vestaĵojn, sed ankaŭ la telerojn, kaserolojn, ĵetitajn rekte sur la asfalton. Komence Irinka ne tre atentis tion, malgraŭ ke ŝin, same kiel la aliajn pasantojn, mirigis, ke iu ĵetis purajn aĵojn sur la polvan straton. Ŝi volis preterpasi ĉion kaj iri en la domon, sed subite ŝi rimarkis sian patrinon kaj komprenis, ke tiuj aĵoj estas iliaj. Ŝia koro dolore kunpremiĝis, la timo pro la patrino kaptis la knabinon. Ŝi vidis, ke la patrino ĵus ploris: ŝi havis ŝvelintajn ruĝajn palpebrojn kaj lipojn kaj humiligitan vizaĝesprimon. La scivolemaj rigardoj de la pasantoj hontigis ŝin. Ŝi jam delonge rimarkis la filinon kaj per voĉo, obtuza pro plorado, diris:

"Mi atendas vin. Bonvolu gardi la aferojn, mi iros al la najbaroj por pruntepreni toporon…"

Irinka restis apud iliaj aĵoj en sia bela blua jupeto kaj blanka bluzo. Ŝi aŭdis la babiladon de la gapanta publiko:

"Kio okazis ĉi tie?"

"La policistoj venis kun la ekzekuciisto… Elpelis la familion el la domo… Ili ne rajtas ĉi tie loĝi… Onidire, la domo estis kontraŭleĝe vendita al ili…"

"De kiu?"

"De la antaŭaj posedantoj… La ŝtato alproprigis al si la domaĉon…"

Venis la patrino, la homoj eksilentis.

"Prenu tiom da aĵoj, kiom vi povas, kaj venu kun mi," diris la patrino. En la manoj ŝi havis grandan hakilon. La dompordo estis sigelita de la polico. Krom la algluita juĝeja papero pendis sur ĝi granda fera seruro. Irinka ne komprenis, pro kio la patrino bezonas la hakilon, kaj naive demandis:

"Kie ni nun loĝos? Ni ja ne povas eniri nian hejmon…"

"Ni daŭre loĝos ĉi tie. Kie krome? Mi nun forbatos per la toporo la seruron, kaj ni denove povos eniri…" kaj per bato de la hakilo ŝi detruis la seruron. La pordo malfermiĝis. Ili reportis siajn aĵojn de la strato en la hejmon kaj la patrino tuj komencis reordigi ĉion.

Semajnfine venis hejmen la patro: li laboris ie en la montaro kaj nur malofte vizitis la familion. Vespere Irinka kuŝis en la lito sendorme. La gepatroj sidis en la prilumita kuirejo. La pordo inter la kuirejo kaj la dormĉambro estis malfermita, kaj Irinka aŭdis la gepatrojn paroli. La patro demandis:

"Ĉu ŝi dormas?"

"Jam delonge," respondis la patrino kaj post paŭzo aldonis:

"La policistoj certe revenos kaj denove ĵetos nin surstraten kaj sigelos la loĝejon… Jam plurfoje ili tion faris, laste ĵus antaŭ la reveno de Irinka el la lernejo – mi eĉ ne havis tempon por kaŝi tion antaŭ ŝi. Kompreneble, ŝi estas malgranda kaj nenion komprenas, sed kiu donis la rajton al la policistoj timigi mian infanon?.. En malfeliĉa horo ni aĉetis tiun ĉi kabanon…"

Irinka aŭdis la plorsingultojn, kaj tuj ankaŭ ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj. Irinka ne eltenis, kiam la patrino ploris. Sed ŝi volis aŭdi plu kaj pro tio subpremis la larmojn. La patro respondis:

"Mi jam sendis rekomenditan leteron al la Supera Juĝejo en Moskvo. A1 la Supera Prokuroro… Ni atendu la decidon. Kaj se ili daŭre malpermesos al ni loĝi ĉi tie, tiam mi postulos, ke oni lasu nin elmigri en Amerikon! Ni ne povas loĝi surstrate! Ni ne volas vivi en ŝtato, kiu ĵetas nin surstraten!!"

"Pli mallaŭte! Se vi tiel parolados – oni malliberigos vin!" flustris la patrino.

"Pro kio? Pro tio, ke mi ne volas loĝi surstrate? Ĉu la rajto je loĝejo ne estas garantiata de la Konstitucio? Mi postulas nenion kontraŭleĝan! Ni ambaŭ laboras, ĉu ni ne havas rajton havi tegmenton super la kapo?"

"O-o, ne kriu tiel: vi vekos la infanon!"

Post iom da silento la patro diris pli trankvile, sed rezolute:

"Post du semajnoj, ĉe la datreveno de la Oktobra Revolucio, okazos granda festo en Frunze-stadiono. Oni atendas delegacion el Moskvo kun Breĵnev. La aŭto kun la unua sekretario faros kelkajn rondojn antaŭ la tribunoj kun la popolo. Mi iros tien, kaj kiam lia aŭto estos proksime, mi ĵetos min antaŭ la aŭton; kiam ĝi bremsos, mi provos enmanigi al Breĵnev la leteron, kie estas ĉio priskribita pri nia afero. Alian eblecon por atentigi la potenculojn pri nia tragedia situacio mi ne vidas…"

"Kaj se la aŭto mortigos vin?" ekkriis la patrino.

"Ĉio povas okazi. En la vivo oni neniam lasu sin regi de timo. Ili ricevos la leteron, kaj legos ĝin, finfine… Oni prijuĝos nian kazon laŭleĝe, kaj tiam, eble, ni vivos trankvile, sen timo, ke oni ĉiutage povas nin forpeli el la domo."

La patrino komencis laŭte plori kaj la patro fermis la pordon inter du ĉambroj. Irinka ne plu povis ion aŭdi. Ŝi malmulton komprenis, sed des pli restis tiuj ĉi vortoj en ŝia memoro. Ŝi bedaŭris, ke la patro ne aŭskultis la patrinon kaj disputis kun ŝi. Irinka ne tre ŝatis la patron, ne komprenis, eĉ timis lin. La patrinon ŝi amis multe pli. Tamen, ankaŭ ŝi ne volis, ke la patron surveturu la aŭto de Breĵnev. Maltrankviligite la knabino ekdormis. Matene ĉio estis normala kaj kutima, nenio memorigis pri la nokta interparolo de la gepatroj, kaj Irinka konkludis, ke, eble, ŝi sonĝis ĉion ĉi.

Nur kiam la patro vere malaperis, ne plu venis hejmen de siaj oficvojaĝoj, Irinka ekmemoris ĉion kaj kredis, ke la aŭto de tiu ĉi gravulo ĉe la stadiono, verŝajne surveturis la patron. Sed ĉu oni trovis la leteron? La polico neniam plu venis por forigi ilin el la domo.

Post la malapero de la patro la patrino vendis preskaŭ ĉiujn valorajn objektojn: la televidilon, la radion, la pelton, la multekostan pianon de Irinka, kiun aĉetis la patro. Ili bezonis monon por manĝi kaj vivi, jen la klarigo de la patrino. La vendon de la piano Irinka tute ne bedaŭris: ŝi ne ŝatis ekzercadi gamojn kaj akordojn. Ŝi ĉesis viziti la muziklernejon. Tamen kiel meblo la piano tre plaĉis al ŝi: ĝi estis tiel eleganta kaj mistera, kaj havis tiajn sukajn, profundajn sonojn… Nun la angulo, kie ĝi staris, estas malplena, kaj ŝajnas, ke tie mankas io.

La patro ofte kontrolis, kiel la filino progresis en muziko. Tio estis unu el la kialoj, pro kiuj Irinka ne ŝatis lin. Li ĉiam ion postulis de Irinka: ke ŝi okupiĝu pri muziko, ke ŝi multe legu, ke ŝi bone lernu en la lernejo, ke ŝi ne forgesu ĉiutage gimnastiki… De li venis nur postuloj kaj kontroloj. Kaj la patrino postulis nenion, krom manĝado de la supo, kiun Irinka malamegis. Sed tion ŝi povis pardoni al la patrino sen malpli ami ŝin.

Irinka plej bedaŭris la forvendon de la porkristnaskaj ornamaĵoj, produktitaj en Germanio. Ili estis tiel belaj, tiuj ĉi delikataj ruĝaj kaj oraj globoj, sonoriloj, steloj, kvazaŭ neĝe priŝutitaj per blanka fajna pudro. Kaj kiam la globoj tuŝis unu la alian, oni aŭdis mallaŭtan obtuzan sonon… Irinka eĉ ekploris, kiam la patrino diris, ke ŝi vendis la ornamaĵojn al la najbarino.

"Ni nun estas malriĉaj," diris la patrino, "Tiuj aĵoj estas por ni lukso. Antaŭ ĉio ni devas ja manĝi, komprenu tion."

Iom post iom Irinka alkutimiĝis al tio, ke ili nun vivas malriĉe kaj sen patro. Multaj infanoj ne havis patrojn, estis nenio eksterordinara. Sed malmultaj vivis tiel malriĉe kiel ili, kaj tio estis tre honta. Ili preskaŭ ne havis meblojn: nur la liton, du seĝojn kaj kuirejan tablon, ĉe kiu Irinka ankaŭ sidis por fari la hejmtaskojn. Ili havis malmulte da manĝilaro, malmultajn vestaĵojn kaj po unu paro da ŝuoj. Sed la patrino ĉiam diris: "Gravas, ke ni estas sataj."

Dum la germana okupacio en la dua mondmilito kaj ankaŭ poste la patrino multe malsatis. De tiam ŝi panike timas la malsaton. Ŝi multe kuiras, kaj malgraŭ ilia malriĉeco, ili ĉiam havas sufiĉe por manĝi: kolbason, viandon, panon, buteron. En interparoloj kun konatoj la patrino ofte plendas, ke Irinka preskaŭ nenion manĝas kaj estas tiel maldika, ke "oni povas nombri ŝiajn ripojn". Kaj ofte Irinka sidas pli ol horon super la telero: la patrino ne permesas al ŝi ekstari antaŭ ol ĉio estos formanĝita. Irinka ĝenerale ne manĝas multe, sed kiam ŝi vidas supon aŭ kaĉon, la apetito definitive forlasas ŝin; ŝi sentas sin sata de la nura rigardo de la manĝo. Tiam la patrino diras:

"Se vi min amas, vi formanĝos tion."

Kaj Irinka ne rajtas ekstari de la tablo, ŝi sidas apud la jam ne plu varma manĝo, mallaŭte ploras kaj pensas:

"Kiel stulta estas la patrino! Kial ŝi ne kredas, ke mi ŝin amas, tamen la supon – ne!"

La patrino laboras kiel librotenistino kaj lukras sepdek rublojn monate. Matene je la oka ŝi foriras kaj revenas malfrue, post la oka vespere. Ŝi finas la laboron je la sesa, sed poste ŝi staras vice por aĉeti manĝaĵojn: viandajn konservojn, fromaĝon, pomojn, kolbason. La patrino neniam venas hejmen kun malplenaj manoj.

Aparte streĉa tiurilate estas la aŭtuno, kiam maturiĝas fruktoj kaj legomoj. El la fruktoj la patrino preparas kompotojn kaj konfitaĵojn: ĉerizan, prunan, poman, piran kaj la plej ŝatatan de Irinka: cidonian. Cidonioj maturiĝas kiel la lastaj – fine de oktobro, novembre. La ĉerizan, fragan kaj framban konfitaĵojn oni preparas jam junie, kiam tiuj ĉi beroj maturiĝas, sed ĉion alian nur aŭtune. La tutan aŭtunon la patrino laboradas dum vesperoj ĝis noktomezo, preparante kaj konfitante la nutraĵojn por la vintro. Ŝi peklas brasikon, kukumojn, tomatojn, paprikon; laŭ specialaj receptoj ŝi kuiras melongenojn kun karotoj kaj ajlo, faras melongenan "kaviaron". Por ĉiu vintro ŝi provizas la familion per kelkcent plenaj vitraj konservujoj. Ŝi estas bonega dommastrino, eĉ la instruistinoj de Irinka petas de ŝi receptojn por la vintraj konservaĵoj.

Kiam la patrino forestas, Irinka sentas sin perdita. Kaj en la varmaj sezonoj ŝi kutime jam ekde la sesa horo vespere staras surstrate kaj streĉe rigardas la malproksimaĵon, ĉu videblas tie la patrino? Ĉar ilia strato estas rekta kiel liniilo, oni povas rigardi sub la milda vespera suno ĝis ĝia fora fino. Foje iu virina figureto ŝajnas esti la patrino, sed kiam la knabino ĝoje alkuras ŝin, montriĝas, ke tio estas iu fremda virino.

Venas la krepusko, la strato malheliĝas ĉe la horizonto, la platanoj enombrigas la tutan ĉirkaŭaĵon, ĉiam malpli da preterpasantoj aperas sur la strato. Kaj nun Irinka hezitas eniri la malhelan domon, kiu sen la patrino ŝajne perdis sian hejmecon kaj allogon, kaj estas nura mizera kabano kun timigaj susuroj de la musoj sub la knaranta planko. Kaj al Irinka ŝajnas, ke jam pasis tuta eterneco, kaj ke la patrino neniam plu revenos, ĉar okazis io malbona: aŭto surveturis ŝin, aŭ iuj banditoj ŝin atakis surstrate, aŭ iu alia teruraĵo okazis al ŝi… La longa atendado kaj la timigaj pensoj rigidigas la korpon de Irinka, ŝi ne plu kuraĝas moviĝi, ĉie embuskas danĝero: ĉu en la senluma korto dorse de ŝi, ĉu en la malhela strato antaŭ ŝi. Varmegaj larmoj malrapide ruliĝas laŭ ŝiaj vangoj…

Subite el la malhelo de la strato ekaperas la figuro de la patrino, ambaŭmane portante plenajn sakojn. Irinka faras kelkajn paŝojn renkonte al la patrino, ŝi jam ne plu kapablas impete montri sian ĝojon – ŝi tro longe atendis. La patrino haltas, demetas la pezajn sakojn, viŝas la ŝviton de la frunto kaj demandas:

"Ĉu estas vi, Irinka?"

La knabino aliras la patrinon, ĉirkaŭprenas ŝin, ŝovas sian vizaĝon al ŝia ventro kaj diras:

"Mi pensis, ke vi neniam plu revenos… Kial vi tiom malfruas?" "E-e, vi ja ploras… Kaj mi pensis, ke vi jam estas granda knabino… Kial mi ne revenus hejmen? Pli ol du horojn mi staris en vico pro la terpomoj… Mi jam pripensis, ĉu mi kuru hejmen por diri al vi, ke mi staras en vico, sed estas tre malproksime."

La patrino levas la sakojn kun la terpomoj, kaj ili kune eniras la domon. La patrino ŝaltas la lumon, kaj nun ilia loĝejo ne plu ŝajnas al Irinka malvarma kaj timiga. Nun ĉi tie estas hejmece kaj agrable. Sur la eluzita elektra fornoplato la patrino fritas terpomojn kun kolbaso, kaj ili vespermanĝas.

"Bonguste, ĉu ne? Estas terpomoj el Ruslando," diras la patrino, "ĉe ni oni ja ne kreskigas ilin. Ĉi tie oni kultivas krom fruktoj kaj legomoj nur kotonon…"

Post la vespermanĝo la patrino ion rakontas pri sia infaneco en Ruslando, kiel ŝi kun sia fratino Tanja kolektis fungojn kaj nuksojn en la arbaro apud ilia vilaĝo. Kaj pri tio, kiel batis ilin la patrino, se ili petolante forgesis manĝigi la brutaron aŭ fari siajn hejmajn laborojn. Kaj nun la patrino mem ofte batas Irinka’n, ŝi trovas tion normala.

Foje la patrino ion voĉlegas, sed nur kiam ŝi ne estas tro okupita. Kvankam Irinka mem povas bone legi, ŝi tamen ĉiam ŝatas aŭskulti la esprimplenan legadon de la patrino. Siajn hejmtaskojn Irinka ĉiam faras posttagmeze, kiam la patrino estas ĉe la laboro. Ŝi estas bona lernantino, pro tio la patrino neniam kontrolas ŝin, kaj en la vesperoj Irinka estas libera.

Kaj poste, kuŝante en la lito, Irinka aŭdas, kiel la patrino mallaŭte kantas, dum ŝi laboras en la kuirejo. Ŝi havas belan kaj elastan voĉon. Ŝajnas, ke kanti estas por la patrino eĉ pli facile ol paroli. Ŝi konas multajn kantojn. Precipe melankoliajn, tristajn popolkantojn: ekzemple tiun pri svelta sorpo, kiu amas la belan kverkon, kreskantan sur la alia bordo de la rivero. Ili vidas unu la alian, sed neniam povas kuniĝi. La kanto estas longa, kaj la patrino kantas ĝin malrapide kaj trankvile, kvazaŭ ne kortuŝite de la malfeliĉa fato de la sorpo. Tuj poste ŝi komencas kanti pri la koĉero, kiu frostmortas en la neĝa stepo kaj petas amikon transdoni adiaŭan saluton al la edzino. Irinka kuŝas en la lito kaj afliktiĝas pri la sorpo kaj la koĉero. Ŝi cerbumas, kiel oni povus helpi al ili ambaŭ, sed ne trovas solvon. La patrino nun je pli alta tono kantas pri bela junulino, kiu forkuras de la ĝendarmoj. Irinka jam konas la kanton: la belulino estas revoluciulino, kaj la ĝendarmoj ĉe la fino mortpafas ŝin per kuglo, kiu trafas "rekte en la knabinan bruston". Irinka jam kioman fojon aŭskultas la kanton: la koĉero ne scias, ke la belulino estas persekutata kaj veturas tute trankvile, fojfoje li ekrigardas la rondan vizaĝon de la "svelta kiel poplo" junulino. Kaj antaŭ ol la patrino ekkantas: "Iu pafis subite…", Irinka sentas, kiel ŝiaj okuloj pleniĝas de larmoj, kaj ŝi laŭte krias: "Silentu, silentu! Haltu!"

Surprizite la patrino eksilentas kaj enrigardas el la kuirejo la mallumon de la dormĉambro:

"Ĉu vi ne dormas? Mi pensis… Kial mi ne plu kantu?"

"Ĉar mi ne ŝatas, ke oni mortigu ŝin!! Kial oni mortigas ŝin? Pro kio?"

En la voĉo de la filino aŭdiĝas ekploro.

"Stranga vi estas, Irinka! Tio estas ja nur kanto…" la patrino ridas kaj enspirante pli da aero volas fini la kanton, "Iu pa…"

"Silentu!! Silentu!! Mi ne volas tion aŭskulti!" plorante krias Irinka.

"Nu bone, bone, ĉesu plori. Mi ne plu kantos," promesas la patrino kun esprimo de miro kaj nekompreno sur la vizaĝo. Irinka ne tute kredas al ŝi kaj ankoraŭ kelkajn sekundojn streĉe aŭskultas, ĉu ŝi eble plu kantos pri la mortpafo de la revoluciulino. Sed el la kuirejo aŭdeblas nur la klaketado de la kaseroloj. Irinka viŝas la larmojn kaj havas la senton, kvazaŭ ŝi ĉi-foje savis la junulinon de la mortpafo. Ŝi trankviliĝas kaj pace ekdormas.

De tempo al tempo ili ricevas leterojn de onklino Tanja. Ŝi estas la pli juna fratino de la patrino kaj loĝas en la urbo Kaluga en Ruslando. Ankaŭ Irinka naskiĝis en Kaluga, sed kiam ŝi estis dujara, la gepatroj elmigris en Taĝikion por labori ĉe la konstruado de la akvoelektrostacio en la urbo Nurek. Irinka konstante aŭdas de la patrino: "Kaluga, Kaluga, Kaluga…" kaj scias, ke tie estas ŝia patrujo, sed ŝi tute ne povas imagi, kia ĝi estas, tiu Kaluga. Kiom Irinka povas memori, ili ĉiam vivis en Azio, komence en Nurek kaj poste en Duŝanbe. Nurek situas ĉe la sovaĝa kaj danĝera rivero Vahŝ. Irinka iom memoras ĝin kaj ankaŭ la balkonon, de kiu ŝi rigardis la bluan strion de la riverego kaj la nudajn flavajn montojn malantaŭ ĝi. Sed Kaluga’n Irinka tute ne memoras. Nek la onklinon. Tamen ili certe ekzistas, alie – de kie venus la leteroj?

Kiam la patrino ricevas leteron, ŝi komence ĝojas kaj poste ĉagreniĝas. Ŝi sidas ĉe la tablo en la kuirejo, kaj Irinka vidas, kiel ŝiaj larmoj falas sur la plenskribitan paperfolion. La patrino volas reiri al Kaluga, renkontiĝi kun onklino Tanja… Sed tio ne eblas, ĉar ili ne havas monon. Foje Irinka venas al la patrino por karesi ŝin kaj plori kun ŝi. Sed la patrino forpuŝas la filinon kaj forturniĝas: ŝi ne ŝatas, ke oni vidu ŝin tia. Irinka foriras ofendite: ŝi ja volis nur konsoli. Tra la fendo inter la pordo kaj muro ŝi observas la patrinon kaj mem ploras.

Foje alvenas ankaŭ pakaĵoj, senditaj de la onklino. Estas festo! La onklino sendas vestaĵojn, ĉefe por Irinka, moskvajn ĉokoladajn bombonojn, suvenirojn kaj pomojn en apartaj, supre truitaj kestoj. La pomoj havas la nomon Antonovka. Estas tre acida pomspeco, sed la patrino ŝatas ĝin. Si diras, ke ĝi kreskis en ŝia gepatra ĝardeno. Irinka preferas pomojn el Azio: sukajn, malmolajn kaj dolĉajn. Kiam oni ekmordas ilin, ŝprucas la suko. Sed ĉe Antonovka ŝprucas nenio: la dentoj dronas en poreca, malfirma kaj acida maso.

Semajnfine la patrino ofte kudras. Ŝi faras tion lerte, zorge prilaborante la kunkudrojn, sed bedaŭrinde tre malrapide. Kaj Irinka volas, ke la patrino finfine havu novan robon! Jam de kelkaj monatoj ŝi surhavas ĉiam la saman robon, kiu jam tedis al ŝi. Aliaj virinoj ŝanĝas la robojn du-trifoje semajne, kontraste al la patrino.

"Ho, rapide, panjo, rapide kudru! Vi estos tiel bela en la nova vestaĵo!" insistas Irinka.

"Mi ja ne estas profesia kudristino, kaj vi mem ja vidas, ke la manikoj ne bone sidas", diras la patrino.

Finfine la robo estas preta. Vespere Irinka kun la patrino en la nova robo iras en kinejon. Estas malgranda kinejo, kie la biletoj kostas nur dek kopekojn por infanoj, kaj dudek por plenkreskuloj. La filmo nomiĝas "La sorĉistino", malnova filmo kun la bela Marina Vladi en la ĉefa rolo.

La malgranda salono estas preskaŭ malplena: krom Irinka kaj la patrino ĉeestas nur kelkaj personoj. La filmo komenciĝas, kaj la filino kun la patrino ĉion forgesas ĉirkaŭ si.

Ili vidas la arbaron, kie vivas la bela sorĉistino. Iu viro enamiĝas al ŝi. Li persvadas ŝin veni al la homoj, viziti la preĝejon. La sorĉistino ne kredas lin, ŝi timas la homojn. Unu tagon ŝi ekkuraĝas forlasi la patran arbaron. Ŝi venas en la vilaĝon kaj eniras la preĝejon. Sed la vilaĝanoj mortigas ŝin per ŝtonoj.

Irinka ploras kaj rigardas la patrinon: ankaŭ tiu ploras. La knabino ne komprenas, pro kio la vilaĝanoj mortigis la sorĉistinon, ŝi ja al neniu faris ion malbonan…

Poste ili iras hejmen tra la senhomaj vesperaj stratetoj. La patrino paŝas haste, ŝi ne ŝatas noktajn stratojn, oni ofte aŭdas pri noktaj rabatakoj. Irinka apenaŭ povas sekvi ŝin. Ŝi volas demandi la patrinon, kial la vilaĝanoj mortigis la sorĉistinon. Kaj pro kio la viro tiel petegis ŝin veni en la preĝejon. Ĉu li ne sciis, ke tio estas danĝera por ŝi? Sed la filino nur ekrigardas la tristan profilon de la patrino kaj ne kuraĝas demandi. La patrino ne ŝatas demandojn: Irinka devas provi ĉion mem kompreni.

La figuroj de la patrino kaj la filino rapide moviĝas laŭ la stratlampe prilumita aleo. Sub la densa nigra foliaro de la platanoj oni vidas nur du nigrajn siluetojn, tenantajn unu la alian ĉe la mano. Ili iĝas pli kaj pli malgrandaj kaj jen ili tute malaperas en iu flanka strateto ĉe la nigra horizonto.