Paroligilo
La unua libro

Juna Zamenhof jam estis 19-jara diplomito de mezlernejo kaj devis decidi kion li faru en la vivo.
Estis klare, ke li havis tendencon al lingvistiko kaj lingvoj, sed lia patro estis rezoluta, ke li unue trovu stabilan rimedon de vivtenado, kiel la medicinan profesion.
Lia patro starigis unu kondiĉon – ke dum siaj studoj, lia filo ne laboru super la nova lingvo kiun li inventis.
Eble lia patro esperis, ke lia filo forgesos la lingvon kaj antaǔeniros al pli seriozaj aferoj. Juna Zamenhof obeis sian patron kaj komencis studojn de medicino en la Universitato de Moskvo.
Li vivis en malriĉeco, kaj vivtenis sin per donado de privataj lecionoj. Post du jaroj lia patro havis financajn malfacilaĵojn kaj ne plu povis financi la eksterlandajn studojn de sia filo.
Zamenhof estis devigata reveni al la hejmo de siaj gepatroj kaj vizitadi medicinan lernejon en Varsovio.
Malfeliĉe, kiam li revenis, li trovis, ke lia patro forĵetis ĉiujn paperojn, kiujn li antaǔe preparis pri la lingvo, kiun li evoluigis, eble por certigi, ke lia filo ne reiru al ĉi tiu senespera, junula ideo.
Zamenhof penis rekonstrui ĉion per memoro, sed li konstatis, ke kvankam kelkaj aferoj revenis al li nature, aliaj revenos nur post laborado por rememori kaj restaǔri ilin.
Li konstatis, ke li havas neatenditan oportunon – li retenis la regulojn kiuj revenis al li nature, anstataǔis kelkajn vortojn, kaj plibonigis la ceterajn.
Ĝis la tempo kiam li diplomiĝis post aliaj kvin jaroj, li jam dediĉis sian tutan libertempon al sia nova lingvo.
Li rakontis al neniu pri siaj penoj. Li tradukis kantojn kaj rakontojn de monda literaturo, evitante laǔvortan tradukadon, penante pensi en la nova lingvo.
Li komponis tekstojn kaj kantojn, kaj laǔtlegis ilin al si mem.
Kun la tempo, li sentis, ke la lingvo kondukas lin en sia propra direkto, kvazaǔ ĝi havis sendependan spiriton, ĝuste kiel iu ajn nacia lingvo. Tiam li sciis, ke lia laboro estas kompleta kaj la lingvo estas preta esti malkaŝita al la ĝenerala publiko.
Li penis eldoni ĝin, sed neniu volis riski sian monon en tiel naiva kaj sensepera ideo.
Zamenhof diplomiĝis de la medicina lernejo je la aĝo de 26 jaroj kaj komencis labori kiel kuracisto. Ne estis facile en la komenco, kaj li malfacile vivtenis sin.
La malmultaj pacientoj kiujn li kuracisis estis malriĉaj kaj ne povis pagi. Ankaǔ la medicino tiam ne havis efikajn rimedojn kontraǔ la malsano, kaj la granda suferado, kiun li renkontis, kaj lia malkapableco helpi la malsanulojn ŝokis sian senteman animon.
Li decidis specialiĝi pri oftalmologio, kaj li fariĝis oftalmologo. Li revenis al la hejmo de siaj gepatroj kaj malfermis oftalmologian klinikon.
En tiu tempo, li konatiĝis kun juna judino nomita Clara Zilbernik. La du enamiĝis. Li proponis geedziĝon al ŝi, kaj li rakontis al ŝi pri sia granda revo krei komunan lingvon kiu venigos komprenon al la homoj.
«Ĉi tiu ideo estas parto de mi kaj mi dediĉos mian tutan vivon al ĝi», li diris al ŝi. «Vi devas decidi ĉu vi akceptos min kun ĝi.” Clara estis fascinata de tiu kvieta junulo, kaj firme decidis fari lian revon realaĵo.
Ŝi lernis la lingvon de li, kaj fariĝis aktiva kunlaboranto en la antaǔenigo de ĝi dum la tuta vivo. Ŝi prezentis lin al sia patro, komercisto, kaj juna Zamenhof rakontis al li pri sia revo.
«Clara, vi elektis geniulon», la patro diris je la fino de la renkontiĝo. «Mi helpos vin tiel multe kiel mi povos».
Kaj tiel estis. Kun la konsento de sia edzino kaj sia bopatro, Zamenhof uzis la monon de la doto por eldoni maldikan, 40-paĝan libreton kiu priskribis la lingvon kiun li kreis.
Ankoraǔ ne estis nomo por la lingvo – Zamenhof nomis ĝin «lingvo internacia». La libreto estis en la rusa kaj inkludis klarigon pri la ideo de la internacia lingvo,
tradukaĵojn el la Biblio, la preĝo «Patro nia », du originalajn poemojn kaj unu tradukitan, ekzemplan leteron, kaj vortaron kun 900 bazaj vortoj. La libreto estis eldonita en 27/07/1887.
Zamenhof ne penis persvadi siajn legantojn komenci lerni la lingvon senprokraste, voko al kiu oni ne respondus ĉar neniu probable volus lerni lingvon, kiun neniu ankoraǔ parolas.
Anstataǔe, Zamenhof eldonis deklaron de sin-devontigo je la fino de sia libreto, petante ke la legantoj kiuj apogas la ideon sendu al li leteron kun promeso, ke se dek milionoj da personoj subskribos, la sendinto komencos lerni la lingvon.
Zamenhof ne subskribis la libron per sia propra nomo, sed per la nomo Doktoro Esperanto, kio signifas «la doktoro kiu esperas» en lia nova lingvo. Jen kiel li mem priskribis la grandan maltrankvilon kiu trafis lin kiam la libro estis eldonita:
Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono, kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri;
mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se ĉi tiu publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je ’flankaj aferoj’;
mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon, kaj mi transiris Rubikonon...
Proksimume du semajnojn post kiam la libro estis eldonita, okazis la geedziĝa cermonio, kaj la paro kune transloĝiĝis en malgrandan apartamenton.
Li ne povis scii kiel oni ricevos lian libron – ĉu kun malestimo, mokado, aǔ, eble pli malbone, kun indiferenteco kaj ignorado?