William Auld [ŭiljam old] (1924-2006) estis skota poeto. Eklernis Esperanton en 1937. Estis proponita kiel kandidato por la Nobel-premio pri literaturo.
La infana raso – poemaro (1955). Rigardata kiel la ĉefverko de Auld. Esploras la rolon de la homa raso en la tempo kaj en la kosmo.
Paŝoj al plena posedo – lernolibro kun ekzercoj por progresantoj (1968). La legaĵoj estas noveloj, poemoj, kaj eseoj aranĝitaj progresige laŭ malfacileco.