Sub signo de Gaja Muzo
Raymond Schwartz
La stranga butiko
Kiu alportas multon, alportas iom al ĉiu.
Goethe
Iom da ĉio, — resume: nenio!
Alia aŭtoro
La stranga butiko
Senkapitala entrepreno
Telegramadreso: Strabu
Parizo, dum Decembro
de l’krizjaro 1931.
I N K O
Aranĝis: Franko Luin
ISBN 91-7303-067-8
inko@omnibus.se
INKO · SE-13542 TYRESÖ · SVEDIO
http://www.omnibus.se/inko
DECEMBRO 2000
Enhavo
Al mia tre ŝatata klientaro!
Mi havas la honoron informi vin, ke ĵus mi malfermis butikon ĉe angulo de la stratoj Optimismo kaj Bon-humoro, kontraŭ la konata statuo de la Granda Kri-zo.
Tie mi pacience atendas vian viziton.
Tie vi havos la okazon konvinkiĝi pri la alta kvali-to de freŝaj varoj kaj pri la modereco de l’prezoj. Tie vi povos admiri la plaĉajn bildojn, desegnitajn speciale por vi sur pakpapero, de mia bona amiko, la jama artisto Raymond Laval.
La firmo liveros rapide ĉiujn deziratajn artiklojn krom sentimentala butero, flatpomado, ricin- aŭ gad-oleo, kies provizo jam antaŭ longe elĉerpiĝis.
Esperante viajn baldaŭajn mendojn, mi restas ser-veme-verseme
Raymond Schwartz, Butikisto
Ho sankta Muz’, mistermaskita io,
Legendfigur’ por pia fantazio,
Ne kredas mi, ke ie vi ekzistas (*),
Sed al la tent’ mi tamen ne rezistas
Alvoki vin laŭ famaj pramodeloj. —
Kun aŭreol’ de mistifik-mistiko
Alflugu do, estrino de l’pedeloj,
Por levi nun kurtenon de l’Butiko!
”Hi hi! Ha ha! — Vi tro facile mokas,
Sed vane min oni neniam vokas.
Mi venis, jen! — ho ne por vin inspiri,
Mallonge nur al vi mi volas diri,
Ke via rim-malkara ”poezio”
Ne estas art’ kreita dum ekstazo,
Ĉar via task’ konsistis nur el tio:
Kolekti la … sterkpomojn de Pegazo!
Kaj — inter ni — ĉu iam simpla floro
Aŭ birdokant’ vin tuŝis en la koro?
La noktospir’ sub la ĉielkupolo
Ne ĉarmas vin; — vin logas nur petolo,
Banala ŝerc’ kaj dubesana sprito.
Kaj tion ĉi … indulgas la kritiko!
Disiĝu ni kaj restu, laŭ merito,
Mi sur Parnas’, vi … en spicistbutiko!”
Severa Muz’, — vi ŝutis malavare
Benvortojn sur hometon; kiu ŝpare
Misuzis vin ĝis nun sub sia plumo,
(Estonte li vin lasos en mallumo.)
Sed tamen mi kun tre respektaj sentoj
Koncedas, ke … ekzistas kaŭz’ por miri,
Kaj por edif’ de miaj geklientoj
Necesis tion diri.
(*) Ke Muzoj nuntage ne plu ekzistas, plej bone pruvas la fakto, ke oni renkontas la lastajn ekzemplerojn nur en … Muzej-oj.
Ĉar pluvetis dum la tago
Kaj defalis florpetal’,
Aŭ ĉar dronis muŝ’ en lago
Kaj ektimis najtingal’:
Tra senkora universo
Larme vibras via verso.
Se mi devus kun poetoj
Pale plori sen esper’
Pri la etaj mizeretoj
Ĉiutagaj sur la ter’:
Nu, — mi estus krokodilo
Ie ajn ĉe l’granda Nilo.
Sed mi estas hominfano,
Kvankam stranga specimen’,
Tial mi kun bona sano
Vivas kvazaŭ en Eden’:
Kontraŭ pluvo — sub ombrelo,
Kontraŭ zorgoj — ĉe barelo!
Por liberiĝi de tento plej bone estas cedi al ĝi.
Oscar Wilde
Sur viaj lipoj nestas
De l’kisoj arda gento
Kaj plej frivole festas
La feston de la Tento.
Mi sentas jukajn brulojn
Kaj … fermas la okulojn.
Hel-tinte trile glitas
De l’rido gaja gamo
Kaj sorĉe ĝi invitas
Al dolĉa lud’ de l’amo.
Mi timas korŝancelojn
Kaj … ŝtopas la orelojn.
Pri ĉarma ĝen’ mensogas
Plej ĉaste ruĝa vango
Kaj kareseme logas
De l’brak’ ebura blanko.
Mi mokas la principojn
Kaj … kisas viajn lipojn!
Akcidente, — ne intence, —
Mi sur vian ŝuon paŝis;
Bedaŭrinde en la ŝuo
Ĉarma piedkal’ sin kaŝis.
Tuj instinkte, — ne intence, —
Vi frakasis mian ĉapon;
Bedaŭrinde sub la ĉapo
Mi ja ankaŭ havis kapon.
Konsekvence, — ne intence, —
Vi tre elegante lamis,
Mia kapo doloregis
Kaj mi vin duoble amis.
Kaj lamante, — ne intence, —
Vi faletis, — mi vin tenis,
Tiam … tiam … ĉu intence?
Vi en miaj brakoj svenis …
Nia amo estis dolĉvelura
Kiel suka karno de persiko
Dum ni june nestis en matura
Kampo de tritiko.
Kun zefir’ babila de l’vespero
Vete mi karesis viajn harojn
Dum spegule portis la rivero
Viajn dudek jarojn.
Sed la tempo per ĵaluza dento
Ĉarmojn ŝiris post rikolt’ somera;
De l’virin’ plej forta argumento
Estas efemera!
Nun vi time, sorton-antaŭsente
Min observas kaj demandas ŝtele:
”Ĉu dum vintro ankaŭ, vi konsente
Amos min fidele?”
”Certe, jes! — Ni restos geamatoj!
Ĉar vi tiel senkompare fritas
Kolbasetan farĉon en tomatoj,
Ke … mi ne hezitas!”
Dum grizaj tagoj de l’mizero
Vi froste kaŭris en mansardo,
Vi nutris vin per ranca lardo
Kaj banis vin en suptelero;
Vi tiam portis lanfulardon
Sur kruda bluzo, sen ĉemizo,
Dum en butik’, spicistkomizo,
Vi vendis pipron kaj mustardon.
ĉu miri nun pri sortkaprico,
Ĉar en palaco vi ripozas?
Se vi riĉiĝis, ni supozas,
Ke juste estis via vico.
Vi havis bonan vivdevizon,
Krom tio, ankaŭ, dum milito
Vi povis vendi kun profito
Al ĉiuj ŝtatoj … ŝiman rizon …
Ĉiutage kun vespero
Venas almozulo,
Kaj li staras longajn horojn
Ĉe la stratangulo.
Viro eble kvindekjara
Kun mizera masko,
Tial, ke kompaton veki
Estas lia tasko.
Ftiza tuso temp-al-tempe
Skuas lian kapon, —
Pli insiste li etendas
Grasmakulan ĉapon.
Li al bonaj virinetoj
Bruan dankon maĉas, —
Post avaraj senkoruloj
Li indigne kraĉas,
Kaj senbrue, malrapide,
Kiel li alvenas,
Li, parenc’ de noktaj ombroj,
Lame sin fortrenas …
ĉiutage dum noktmezo
Brute sen kompato
Ŝiras min el sana dormo
Bruo sur la strato:
L’ almozulo kun kolegoj
Dancas farandolon
Kaj ebriaj ili grakas
Venĝan karmanjolon (*).
(*) Karmanjolo: revolucia kanto.
(Liriko laŭ la germana poeto Heinrich Heine)
”El miaj larmoj kreskas
Violoj kaj lekantoj
Kaj tra sopiroj miaj
Tremetas birdokantoj …”
(Praktika respondo de la holanda komercisto Van Dal)
”Nu bone, — viajn florojn
Disvendu kun profito
Kaj viajn birdojn manĝu
Kun bona apetito!”
En vilaĝo de montaroj,
For de l’bruo de l’kulturo,
Vivas ĝis en niaj jaroj
Prototip’ de pranaturo.
Tie mi knabinon konas,
— Pura koro, ŝtalmuskoloj, —
Kies brusto ne bezonas
La sekreton de piloloj!
Kiam ŝia buŝ’ — por brili —
Sorbas majmatenan roson,
Estus peke alkonsili,
Ke ŝi uzu dentobroson.
Ĉar okuloj, vangoj, buŝo
Estas fruktoj aŭtentikaj
Sen bezono de retuŝo
Per artaĵoj kosmetikaj!
Ŝi ne dancas, — ŝi ne fumas,
(Tio ŝajnas jam legendo!)
Kaj nur ete ŝi parfumas
Tolĉemizojn per lavendo;
Ŝi ne revas pri teatro,
Tualeton ŝi ne faras,
Kaj ŝi tiel al la patro
Ĉiujare sumojn ŝparas.
Mi admiras vin, knabino,
Kaj glorkante mi proklamas
Virton de l’vilaĝanino,
Sed — mi urbaninon amas …
La vino brilu en pokalo
Aŭ en malkara glas’,
Senŝanĝe tekstas la moralo:
”In vino veritas”.
Fabeltrezoroj de l’rivero
Ripozas en profund’,
Kaj same la eterna Vero
Sin kaŝas sur la fund’.
Do trinku ĉiam, se vi povas,
Ĝis fundo de la tut’,
ĉar eblas, ke la Ver’ sin trovas
Nur en la lasta gut’.
Mara bordo kun hoteloj,
Pavilonoj kun terasoj,
Kie sur salikfoteloj
Lacertumas ĉiuj rasoj …
Ŝajno, ŝajno, pantomimoj,
Nek senzorgo, nek ripozo!
Amelitaj modviktimoj,
Via paco estas … pozo!
Ĉar monduma stulta kodo
Ankaŭ tie ĉi rigoras,
Kaj la sklavoj de la modo
Libertempe nur … deĵoras
Kaj kompatas min, barbaron,
Kiu ŝatas nur kamparon
Sen deviga kostumŝanĝo
Post kaj antaŭ ĉiu manĝo!
Ho benata nest’ vilaĝa,
Nelekata de l’kulturo,
Virga ĉarmo, ĝoj’ sovaĝa
Hejmas meze de l’naturo;
Kaj neniu aŭtomato
Negre bruas en ”dancingo”,
Nek radio-aparato
Kurzojn krias de l’sterlingo!
Pura estas ĉiu herbo,
Sanon portas ĉiu colo,
Korpo tie ĉi kaj cerbo
Ĝuas pacon de l’izolo …
Mi sopiras nostalgie
Al ĉi tiu nesto, kie
Kampa vivo kaj ferioj
Ne jam estas ”industrioj”!
Kelkaj kun ĥimeroj sidas
Hejme apud sia forn’
Kaj la mondon ili vidas
Nur tra lens’ de sia lorn’;
Laŭ ilia perspektivo
Ĉion kovras ĉasta gaz’,
Ili neas, ke la vivo
Pulsas sub ilia naz’;
Ili kun sopir’ fabelas
Pri modele dolĉa mond’
Kaj de l’homoj for sin ŝtelas
Kvazaŭ vivi estus hont’!
Jes, ni scias, — post prapatro
Ankaŭ ni, se tentas log’,
Ofte vagas trans la kadro
De malvasta dekalog’,
Kaj sen nigraj okulvitroj
Ni konstatas, — kial ne? —
Ke grandparte la ĉapitroj
De l’Homara Epope’
Ne tre glore sin prezentas,
(Eĉ dum tempoj de l’kultur’),
Sed ni des pli bone sentas,
Ke ni estas homoj nur …..
Ke el polvo re- en polvon
Tiras nin la homnatur’, —
Kial do ni serĉus solvon
De la cirkla kvadratur’?
For do la grumblantan maskon,
La grimacon de l’cenzur’,
Kaj plenumu vian taskon:
Esti homoj! — Homoj nur!
Forviŝu viajn larmojn, — jen mia nazotuk’, —
En tiuj ondoj dronus eĉ virto de eŭnuk’;
Mi cedas kavalire, do estu vi anĝelo,
Kaj ne plu ni disputu pri stulta bagatelo!
Mi amis vin hieraŭ kaj morgaŭ amos vin,
Mi kisis vin infano kaj kisos vin avin’,
Mi ŝatis plenajn formojn de via juna aĝo
Kaj vian maljunecon mi portos kun kŭraĝo.
Ne estas mia koro frivola papili’,
Ĉar oni amas firme en mia famili’,
Kaj jen: praavo mia, la gentopatro Paŭlo,
Pro amĉagreno frua eterne restis fraŭlo!
Do fidu miajn vortojn, — mi estas inda fil’
De gento famiĝinta sen sabro, sen pafil’,
Kaj en blazono mia ni legas la devizon:
”Prefere ol vin perdi mi perdus la ĉemizon!”
Forviŝu do la larmojn, la honton de l’jarcent’,
Kaj kredu nun sincere je mia nobla sent’;
Mi pagis vian robon, mi pagos la mantelon …
Ĉu bone? — Jes, ni ankaŭ aĉetos la ĉapelon!
Se ie ajn en la ĝardeno
De l’vivo estas suna loko,
Memkompreneble vi sen peno
Okupas ĝin de praepoko.
Jam via patro, via avo
Beate tie ĉi kvietis,
Dum bona fil’ de bona sklavo
Modeste en angul’ vegetis.
Mi ne riproĉas, akvokapo,
Ke vi misuzas tro da loko,
Sed ke tro brue post agapo
Al ni vi ruktas kun provoko,
Ke kiel verbon en aktivo
Vi funde konas nur ”oscedi”,
Ke vi nenion dum la vivo
Persone faris, krom… heredi!
* * *
Kaj nun, laŭ la Evangelio,
Mi tre respekte, sen minacoj,
Salutas vin, ho familio
De l’kukurbacoj!
En supra ĉambro, lulo … lulo …
Anĝele dormas la etulo:
Etaĝo.
Sed baldaŭ li el dorm’ sin ŝiras
Kaj pri la bela mondo miras:
Miraĝo.
Jam ne plu side li tamburas,
Sed tra la dom’ esplore kuras:
Kuraĝo.
Kun vundoj li (kaj sen rubandoj)
Revenas el stratbubaj bandoj:
Bandaĝo.
Kaj baldaŭ sekvas li kun ĝojo
Knabinon ĉien sur la vojo:
Vojaĝo.
Al ŝi li donas sian nomon:
Por fondi kune novan domon:
Domaĝo.
Li tiam estas tre utila
Fortika viro, kvankam vila:
Vilaĝo.
Kaj post rapida tempopaso
Postrestas nur senviva maso:
Masaĝo.
P. S.
Ni ne apliku al Virino
ĉi tiun viv- kaj rimo-saĝon,
ĉar de l’komenco ĝis la fino
ŝi ĉiam havas saman aĝon:
Avantaĝo.
”Salte-dance, hop kaj hop!
Jen alvenas en galop’
Rajdoside sur skarabo
La Printempo, ĉarma knabo.
Junaj herboj, florburĝonoj
Jam borderas lian vojon
Kaj ĉielaj violonoj
Sorĉe zumas novan ĝojon!”
Tiel do, aŭ proksimume,
Poezio ekspluatas
La Printempon; — interdume
Pli praktike mi konstatas,
Ke venteto-petolulo
Helpas miajn priokupojn:
Li ĉe ĉiu stratangulo
Blovas sub knabinajn jupojn …
Jen printempsezona ĝuo!
Mi admiras la naturon,
Se ĝis super la genuo
Ĝi malkovras belan kruron.
Mia kara, knara liro,
Ni agordu viajn kordojn
Kaj malfermu ĉiujn pordojn,
Ke envenu … la Inspiro!
ĉar por kanto kaj versfaro
Estas temo, estas tempo:
Laŭ kalkul’ de l’kalendaro
ĵus alvenis la printempo.
Vigle, vigle! Fine ĉesas
Plumba sonĝ’ de vintra dormo;
Por poeto nun necesas
Ion diri en versformo…
* * *
”Kio estas kruda lumo
De elektraj arkolampoj
En komparo kun la suno
Super verdiĝantaj kampoj!
Lasu do l’asfaltpavimon
Kaj forgesu modajn dandojn!
Mia kor’ ne konas limon,
Se mi havas bonajn plandojn.
Plej ĝentile min invitis
Nudaj nimfoj de l’river’
Kaj plezure mi vizitis
Ilin dum printempvesper’.
Ho miraklo de l’natur’!
Ne vidiĝis nimfa kufo
Kaj ĉe l’akvo kvakis nur
Gardostare blinda bufo …
Sed poeta verv’ decidas
(Kaj kredeble ne eraras):
Se la nimfon ni ne vidas,
ŝin ni des pli bone … flaras!”
* * *
Poezi’, — ho Poezio,
Vi plenigas niajn korojn,
Kaj alsorĉas ravajn horojn
La Printempa Iluzio.
Man-en-mane ili iras
Tra l’dimanĉo plu kaj plu,
Ili miras kaj admiras
… Kion? … Kiun?… nur sin du!
Majo, majo, majmonato,
Amatino kun amato…
Kial feste sin ornamas
La natur’ kaj vokas nin?
Homoj, kiuj ĵus ekamas,
Tute ne rimarkas ĝin.
Mond’ pereu, — estu venko!
… Ili sidas sur la benko …
Ili flustras kaj susuras
Kvazaŭ temus pri mister’,
Ili ĵuras kiel ĵuras
Nur herooj dum danĝer’:
”Tie ĉi, — aŭ aliloke, —
Ni nin amos reciproke!”
Frua amo estas trompa,
Trompa estis la knabin’,
Post paŭzeto interrompa
Li tutsola trovas sin
Kaj konkludas: ”For malgajo!
Tru-la-la! — Nun estas majo!”
Kun la sekvantaj rimoj, hazarde kolektitaj, limak- cel- atak-sitel- ofer- somer- voj- ĝoj- pri la ĝenerala temo ”Somero” ni kantos unue kun komencanto, kiu nepre dediĉas ĉi tiun majstroverkon
”Al la kara gesamideanaro!”
Kiel ĉevalo, ne kiel limako,
Kuru jen tuj al plej sankta la celo!
Vin ne timigu la moka atako,
Estingu mokfajron per nobla sitelo!
Vana ne estos la via ofero!
Varbu dum vintro kaj pli dum somero,
Kaj la homaro, post longa la vojo,
Jen ja vin benos kaj dankos kun ĝojo!
Vere kortuŝe, ĉu ne? — Nun kun disĉiplo de l’trubaduroj:
Mi estas, kruela, ĉe vi nur limako
Rampanta al koro por tuŝi la celon,
Sed se mi venkiĝus dum tiu atako,
Larmfluo amara plenigus sitelon!
Pli ardas la, am’ ol altara ofero,
Pli ardas la am’ ol afrika somero …
Somero de l’amo min premas sur vojo,
Sen via ombrumo mi mortus sen ĝojo …
Profunda lirikisto — kial ne Julio Baghy? — potence nin kun-tirus al:
Tra mizer’ de l’vivomarĉ’, limak’, Vade vagas vagabond’ al cel’;
Grince eąs vipo de l’atak’, —
Estas Viv’ nur Sisifus-sitel’!
Ve! post lukto vanas larmofer’, Torde mordas, brogas min somer’ …
Por viktim’, por mi, limak’ ĉe l’voj’, Suna ardo estas pen’, malĝoj’.
Jen kian verkis dube-sana spritulo:
Mi envias la limakon,
Kiu trotas al… parcel’,
Kie limakin’ atakon
Sopiregas sub sitel’!
Sub sitelo am-ofero
Estas ebla dum somero,
Ne tedus min senombra voj’,
Se sub sitelo logus ĝoj’!
Kaj nun, por fini plej dece, ni preĝu kun pia poeto:
Ho Di’! — Mi estas nur limak’
Rampanta pene al la celo;
Ne venku min inferatak’
Sub tenta form’ de trinksitelo!
Akceptu signon de ofero:
La pezan penon dum somero, —
Subtenu min sur mia voj’
Espero pri eterna ĝoj’,
Amen!
Mi ne pretendas, ke nur sonsubstancoj
La kvintesencon donas de l’amuz’,
Sed tamen mi dum certaj cirkonstancoj
Muzikon ŝatas por persona uz’,
Ne kiel dando, kiu civilizon
Inventi kredas, ĉar li — laŭ la mod’ —
Dumtage portas fonografvalizon
Kaj nokte dormas en radi-komod’,
Sed kiel hom’ normala laŭ konstruo
Preferas mi en kiu ajn medi’
Ritmitan movon de obtuza bruo
Al fuŝa scen’ de l’Homa Komedi’!
Al mia samurbano Paul Verlaine.
Surprize-perfide
Enrampas avide
Aŭtunovesper’
Ĝis koro de l’urbo
Samkiel laŭ kurbo
Mistera klister’.
Kun seka folio
Nur melankolio
Defalas de l’arb’;
Nudbranĉoj groteskas,
Nenio plu kreskas
Krom — eble — la barb’.
Kaj kvazaŭ el tombo
De prakatakombo
Plorventas kantik’;
Mi tremas ekfebre
Kaj migras funebre
Al trinkobutik’ …
”Kiel oni povas konstati, la nomoj de
multaj horloĝmarkoj estas Esperantaj.
Ni citu nur la plej konatajn en Francujo:
Movado, Eterna, Cyma, Lip…”
Nun silentu, vantaj venkokantoj,
Nun parolu faktoj kaj praktiko!
Dank’ al vi, horloĝofabrikantoj,
Plivigliĝas varba … tiktaktiko.
Jam sonadas Esperantaj vortoj
Serioze, ne plu kiel ŝerco,
Ili havas forton de pasportoj
Kaj konkeras mondon de l’komerco.
La MOVADO, — marko elokventa —
Estas pli ol signo de reklamo,
Por horloĝo (ora aŭ arĝenta)
Ideala estas ĝi programo.
Kaj ETERNA! — Bone, sed pli vere
Utopi’ de brava optimisto,
ĉar alie, baldaŭ plej mizere
Mortus ĉiu horloĝriparisto!
Kial CYMA? — Epitet’ neklara,
Stranga vorto eble sen animo?
Vi nomiĝas CYMA, mia kara,
ĉar vi estas plata kiel cimo.
Sed nun LIP! — Invento de barbaroj,
Tiu vort’ konsternas niajn morojn:
Dank’ al ĝi junuloj sen barbharoj
Evidente havos nun … Liphorojn!
* * *
Horloĝetoj, streĉu la risortojn
Por anonci horon de l’progreso, —
Se ni same streĉus niajn fortojn,
Baldaŭ sonus horo de l’sukceso …
Oranĝo!
Bela frukto mild-aroma
Kun miele dolĉa gust’,
Suka frat’ de paro poma
Sur la amatina brust’,
Vi vin kaŝas time ĉaste
Sub ĉemiz’ el silkpaper’;
Senvestiĝu senprokraste
Kaj pretiĝu al ofer’!
ĉar laŭ vortoj de la fablo (*),
Silkĉemizoj (eĉ paperaj)
Por la lito aŭ la tablo
Estas ĉiam efemeraj …
(*) Eble iu el la afablaj klientoj konas la aluditan fablon. La aŭtoro tre dankeme ricevus tiurilatajn sciigojn, ĉar ankaŭ li tre dezirus koni tiun ĉi fablon.
(Nova serio)
La servistino metas
Pakaĵojn en la reton
Dum nobla pra-praavo
Ornamas la tapeton.
Kaj malgraŭ diverssenco
Ne estas diferenco !
(En ambaŭ okazoj estas … portreto.)
Insigne la ĉapelo
Surportas bantornamon
Dum juna koko pruvas
Fervore sian amon.
Kaj malgraŭ diverssenco
Ne estas diferenco!
(En ambaŭ okazoj estas … kokardo.)
Tro laŭte stulta mulo
La tutan nokton blekas
Dum lerta malbonulo
El dormo nin ne vekas.
Kaj malgraŭ diverssenco
Ne estas diferenco!
(En ambaŭ okazoj estas … krimulo.)
La kuracist’ detranĉas
Kaj kruron kaj genuon
Dum ĉe kaŝita puto
ŝi havas rendevuon.
Kaj malgraŭ diverssenco
Ne estas diferenco!
(En ambaŭ okazoj estas … amputo.)
Plezuravida salmo
L’ edzinon lerte flatas
Dum pene sub la tero
Ministoj salon gratas.
Kaj malgraŭ diverssenco
Ne estas diferenco!
(En ambaŭ okazoj estas … salmino.)
En multaj kastoj oni
Observas etiketon
Dum certa vir’ soprane
(Sed vane) diras peton.
Kaj malgraŭ diverssenco
Ne estas diferenco!
(En ambaŭ okazoj estas … kastrito.)
Ho jarcento de l’sensenco,
Fina fino de romanco!
ĉirkaŭ ni nur dekadenco
Aŭ almenaŭ … peka danco!
Certe ankaŭ praepoke
Jen kaj jen okazis baloj,
Sed hodiaŭ ĉiuloke
Baloj estas … kanibaloj!
ĉar kapablas nur la negroj
Torde — kvazaŭ pro koliko —
Moki dum deliraj febroj
Leĝojn de la … balistiko!
* * *
Senkomprene saĝa homo
Miras pri la ”ĉarlestonoj”,
Kvankam li (aŭ lia domo)
Havaŝ multe da bal-konoj!
* * *
Nun laŭ takt’ aŭ kontraŭtakto
Komenciĝas la fokstroto,
Kaj sen ”takto” (pro l’kontakto)
Ĝi finiĝas per … koksfroto!
* * *
Pli ol la fabel-cikado
Junulin’ laŭ nuna stilo
Zorgas pri la mastrumado:
ŝi ja estas … bala ilo!
* * *
Kaj vi mem, amiko, ĝuis
La dancarton de l’progreso,
Se vi ankaŭ rendevuis
ĉe … l’Danc-iga Mondkongreso!
En la moda balsalon’
Ili dancis daŭro-dancon;
Pro titol’ de ĉampion’
ĉiu provis sian ŝancon.
Kaj simile al fakir’
Ili dormi jam forgesis; —
Dum semajnoj la turnir’
Daŭre daŭris kaj ne ĉesis …
Tiam, dank’ al ŝercemul’,
Super pord’ de l’enirejo
Oni legis sur tabul’
La konkludon: ”Neĉesejo”.
(Tiuepoke mi scivolis, kion la jaro 1930 estis alportonta.)
Ŝi loĝas en ĉambreto de subtegment-etaĝo,
Ŝi estas sorĉistino kaj puto de mondsaĝo;
Por ŝi l’Estonta Tempo ne kaŝas plu sekreton
Kaj antaŭ ol mi diris, ŝi konis mian peton.
”Vi volas scii, kion la alvenanta jaro
Alportos interesan por l’Esperantistaro?
Pri tio tuj mi donos klarigon kaj informon,
Sed mi antaŭe falu en plej profundan dormon.”
Ŝi tiam prenis libron (ĉar libron ŝi posedis),
Eklegis dek liniojn kaj lace jam oscedis,
Ŝi dormis … kaj ekdormis eĉ dika araneo
Falinta sur la libron: la ”Idoj de Morfeo” …
”Orakolo,
Karambolo,
Hum-kaj-bug’
De l’centrifug’!
Rajdoside
Surakride
Super val’, river’ kaj mont’
Nun senbride
Akravide
Saltu, saltu al Estont’!
Mi vidas … vidas urbon … Kolonjon ĉe ’rivero
Prepari la kongreson kun ĝojo kaj espero,
La Rejno ŝaŭme saltas ĝis super sia bordo,
Kaj tamen la kongreso … okazos en Oksfordo!
Mi vidas nun tri virojn, — aŭ eble estas kvaro —
Jungitajn — (sed sen Teo) — al ĉaro de l’Vortaro;
Venkitaj de la SAT’o jen ili tiras, puŝas …
Ho sankta Kabe; helpu ! — ĉi tiuj kvar akuŝas!
Mi vidas nun ezokon kun grasiĝanta koro …
Ĉu tio parabolus pri C.K. kaj pri K.R.?
Jes, sane pumpas K.R. kaj pompe sanus C.K.,
Se ĝin ne juke ĝenus kelkfoje G.N.K.K. (*)
Mi vidas … Dek mil homoj samkiel al spektaklo
Sin puŝas en lernejon avidaj pri l’miraklo,
Entuziasmo kreskas, triumfa ĝojo bruas,
Ĉi tie — tute simple — sinjoro ĉe instruas …
Orakolo,
Karambolo,
Hum-kaj-bug’
De l’centrifug’!
Rajdoside
Surakride
Super val’, river’ kaj mont’
Nun senbride
Viv-avide
Ni revenu al la Mond’!”
(*) Supozeble G. N. K. K. signifas: Gratulaj Notoj de l’Konstanta Kritiko.
Aŭtoro aŭtentika,
Ne nur versfare lerta
Sed ankaŭ gramatike
Samkiel majstro certa,
Publikis tiun frazon:
”Min ĉiuj tre estimas,
ĉar mi en ĉiuj kazoj
Perfekte min esprimas.”
Sed kelkajn ĵaluzulojn
ĉi tiu fraz’ surprizis
Kaj ili ĝin skrupule
Ĝis fundo analizis.
Ĝi — sub ilia knedo —
Fandiĝis kiel vakso,
Kaj sekvis la dekreto:
”Eraro de … sin-takso!”
Tre konata recenzisto
Skribis foje en recenzon
Saĝan frazon, kies sencon
Fuŝkripligis la presisto.
Tiu fraz’ aperis jene:
— (Aŭ almenaŭ proksimume,
ĉar mi citas nur resume
Ne povante citi plene) —
”Nun ankoraŭ tre modestas
Niaj libroj kaj gazetoj,
ĉar l’original-poetoj
Certe tro … malmutaj estas.”
Kaj legant’ ne kompreninte,
Ke en tiu ĉi deklaro
Kuŝas dika preseraro,
Diris grave: ”Bedaŭrinde!”
La gazeto Heroldo de Esperanto
ricevis telegramon:
”Scherer suprengrimpis Merapi-
vulkanon erupci-regiono
efikpropagande radioparolis stacio
Semarang — Esperantocentro.”
Imagu, karaj, kio estus okazinta,
se la mondo estus eksciinta tion
anstataŭ per telegramo nur per
normale afrankita letero! Brrr, — mi
preferas ne pensi pri tia katastrofo.
Hej, amiko, ne plu plendu
Pri impostoj! — Estu gaja!
ĉiujn vivozorgojn sendu
Furze al la Himalaja!
Vivu am’, reklam’, tamtamo,
ĉar alvenis telegramo!
Kiun ajn mi nun renkontas,
Ĝoje svingas la ĉapelon
Kaj ĝistede rerakontas
Al mi tiun mirfabelon:
”ĉu vi aŭdis? — Kia dramo!
ĵus alvenis telegramo!”
ĉiuj, ĉiuj, — jen surstrate,
Jen endome ovacias
Kaj radioaparate
La novaĵon tuj diskrias,
Eĉ infan’ ĉe l’nutra mamo
Miras: ”Te-te-teledramo??”
Nun ni spiras, dank’ al Dio!
Jam ni preskaŭ ne plu dormis
Pro premanta emocio,
Sed depeŝo ĵus informis:
— (Kaj vi rajtas mire gapi) —
”Scherer grimpis sur Merapi!”
Scherer? … Eble … Sed Merapi???
Kaj vi povos pro l’demando
Vian kapon longe skrapi:
Kie aŭ en kiu lando?
Nu, sed kial plu nin frapi?
”Scherer grimpis sur Merapi!”
Kaj mi vetas, ke koboldo
Pri l’enigmo lumon portos
Kaj detale la Heroldo
Dekkolone priraportos …
Ni ne povos plu eskapi
L’ erupcion de l’Merapi!
(Verkita laŭ metodo, pri kiu mi konfidence atentigas mian amikon Grenkamp) (*).
(*) Nia ĉie kaj fame konata Univer… Salo Grenkamp publiki-gis libron, kiun li verkis mem: ”5.000.000” Ĝi estas rimarkinda laŭ pluraj vidpunktoj. Unue, la aŭtoro sukcesis jam en la nu-ran titolon enŝovi 6 nulojn ! — Due, ĝi estas la sola verko eldonita en Esperanto speciale por miopuloj, t. e. por miopuloj, kiuj ne posedas okulvitrojn. Tial la paĝoj entenas nur malmultajn liniojn, sed, kompense, tiuj malmultaj linioj kon-sistas el tre grandaj literoj.
Kial mi pene tramigrus
Rimoserĉante la kompletan kolekton De l’Esperantaj rimoj,
Se
Entute mi havas
Nenion por diri?
Estas pli bone, pli malkare
Kaj samtempe tempoŝpare
—— (Pardonu ĉi tiun
Rimon neintencitan) —
Sentencojn eternajn
Ligi bukede
Per versoj liberaj.
La supro de l’
Blanka Monto
Estas blanka, ĉar
Ĝin kovras neĝo ĉiama.
Pro tio, cetere,
La Monto nomiĝas tre ĝuste
”La Blanka”.
(Miaj versoj ankaŭ
Nomiĝas ”blankaj”,
Sed
Pro aliaj kaŭzoj.)
De l’monto malsupren,
Malsupren al valoj
Fluadas sen halt’ riveretoj,
ĉar … flui supren
Kontraŭus la leĝojn
Fizikajn.
ĉi tie ni haltu,
ĉar pli ol du paĝojn
Oferi al tia versarto
Signifus de l’kompostisto
Misuzi la tempon
Kaj de l’afabla leganto
Verŝajne
Trouzi bonvolon.
Krom tio, mi jam
Per tiu ruz-uzo
Atingis la celon:
La finon de l’paĝo.
Mi rajtas do
Kiel vi
Nun ripozi.
Imite rimite
laŭ Julio Baghy.
Multfoje, se la vidvo ardas,
En fremda lito li petardas
Kaj plantas en dezerto rozon,
Forgesas fotografan pozon
Kaj kiel dando volas sceni,
ĉevale ami, beste heni,
Saturas tiam lin kompren’:
Naskiĝis li por… am-ge-hen’!
Multfoje, se la vidvo dignas,
Senmone ĝojon li rezignas,
Palpfosas sube, flagas ruĝe,
En robon velas sin rifuĝe,
Agrafas, ruktas, gratas, krias Kaj kiel luno rotacias,
Saturas tiam lin kompren’:
Li kuŝas febra sur kusen’.
Multfoje, se la vidvo larmas,
Per sobraj pentoj bilde svarmas, Por taksi teran amabsorbon
Rigardas sian nudan korpon
Kaj trotas, tremas, tranĉas, trikas Kaj flikŝuiste sin reflikas,
Saturas tiam lin kompren’:
Ĝi estas la ĉiea pen’.
Multfoje, se la vidvo bojas,
Perfide pri bankroto ĝojas,
En grunto kotas, mute stultas, Senĝoje hontas, katapultas,
Akcias ĉekojn, reĝojn mordas,
Sin banas, trempas, frotas, tordas, Saturas tiam lin kompren’:
Ne pafas lia karaben’.
La vidvo tiam krie krizas,
Valorajn bubojn ronde ĉizas,
Kaj la dungita prototipo
Fariĝas pupo, aŭ nur… pipo!
Li tiam volus maŝojn ligi
Kaj la poetojn tuj pendigi,
ĉar ili vere mokas lin
Kun sia brua rimmaŝin’!
”En tiu tempo K. R. C. Sturmer sentis la bezonon intervjui min.”
Amike al K. R. C. Sturmer
Entute l’intervjuo ne estis tro dolora,
Sed pli ol silentado… parolo estis ora!
La turmentisto notis kun nobla interes’,
Ĉu mi responde tusis hazardan ”ne” aŭ ”jes”.
Li estis plej ĝentila, — li ne minacis pafi,
Mi havis nur impreson, min lasi fotografi,
Dum — kiel muŝ’ en reto de ruza arane’ —
Mi sensuspekte zumis hazardan ”jes” aŭ ”ne”.
Sed fakto estas fakto, — kaj efektiva stato
Atestas pli ol ombro de nepalpebla dato
Kaj tio fakto restos dum sekvo de cent jaroj:
En mia cigarkesto nun mankas du cigaroj!
En la recenzo pri la verko
”Rimportretoj” de K. Kalocsay,
aperinta en Heroldo de Esperanto,
la veterana recenzisto M. Butin,
L. K., diris pri si mem:
”Feliĉe mi ne estas tia ”stelo”
kaj evitis la kaptan manon de
la lumĵetanto.”
(Iom riproĉe al K. Kolocsay.)
… Kaj Butin, L. K., vi forgesis
En via rimportret-arkiv’,
ĉu tial, ke la detektiv’
Malkovri… ”stelon” ne sukcesis?
Aŭ ĉu lin nomi ne permesis
Sever-rigora ekskluziv’?
… Kaj Butin, L. K., vi forgesis
En via rimportret-arkiv’!
Li legis tion, kion presis
Esperantistoj dum homviv’,
ĉu — krome de l’L. K.-motiv’ —
Lin tial citi ne necesis?
… Kaj Butin, L. K., vi forgesis…
”Dum tiu ĉi kunveno nia konata propagandisto Delanoue faris tre interesan eksperimenton: Li prezentis samideanojn el diversaj nacioj kaj la publiko tiel povis konstati, ke la elpa-rolado de Esperanto estas ĉe ĉiuj absolute la sama.”
(El gazetraportoj.)
Kio blovas kiel vento
Tra la stratoj de l’kvartal’?
Estas propagandtaĉmento,
Kiu kuras al batal’.
En bonordo, rapidkrure
Sin direktas al Sorbon’
Sampson, Major, Niŝimura,
Kornfeld, Ajsberg kaj Solson’.
Kial tie la publiko
Premas sin al rendevu’?
Tion faris kun taktiko
Generalo Delanu’:
Kaj kun li, la varbterura,
Nun alvenas en Sorbon’
Sampfeld, Majson kaj Solsura,
Kornberg, Ajsor, Niŝison’.
ĉie, kie homoj sidas .
Pace kun scivola sent’,
Tuj la general’ prezidas
La paradon de l’taĉment’.
Li prezentas la soldatojn;
ĉiu estas fenomen’,
Kaj li citas naskiĝdatojn
Kun detaloj de l’deven’:
”Jen ĉi tiu juna viro
ĵus alvenis el Jugland’
Kaj fariĝis jam martiro
De l’moderna propagand’.
Nun li pruvos tuj perfakte,
Ke li, kiel vi kaj mi,
Elparolas plej ekzakte…”
… Kaj la viro diris ”i”!
”Kaj ĉi tiu dika tipo
Kun kolumo el karton’
Estas ido de l’polipo
Kaj de ina saksofon’;
Li parolas generale
Per konvena buŝotru’…”
… Kaj la tipo laŭsignale
Tute klare diris ”u”!
”Nun ĉi tiu, kiu tenas
Unu fingron en la naz’,
Estas — kiel vi divenas —
Negro de l’plej nigra ras’,
Li eĉ estas delegito
En Afrik’ de l’U. E. A…”
… Kaj la negro laŭ invito
Tre aŭdeble ruktis ”a”!
La publik’ aplaŭde gestis
Kun konvinko, kun kompren’,
Kaj plej brue manifestis
Sian ĝojon pri la scen’;
Kaj mi aŭdis eĉ deklari
Grizan patron de l’scienc’:
”Kion oni povas fari
Per dresad’, kun pacienc’!”
(Kanzono)
(Teksto, kiu povas esti preteksto al kakofonia saksofonio.)
Kiam dum vespera hor’
Sur kanapo vi digestas,
Talpe venas kreditor’
Kaj frakase ekprotestas,
ĉar pro spito aŭ malord’
Kvitancigi vi forgesas,
Tiam vi lin ĝis la pord’
Komplimentas kaj promesas:
Morgaŭ matene, certe, jes,
Estas ĵuro kaj promes’, —
Morgaŭ matene, sed ne nun,
Kiam ĉaste palas lun’
Kun radio brila, —
Morgaŭ matene, jes, — sed nun
Lasu min trankvila!
Kaj se via bopatrin’
Vin invitas, jam sen ĝeno,
Ke vi akompanu ĝin
Al balfesto ĝis mateno,
Vi, — ĝentila kavalir’, —
Lace dorme nur oscedas
Kaj afekte kun sopir’
ĵuras, kion vi ne kredas:
Morgaŭ matene, certe, jes,
Estas ĵuro kaj promes’, —
Morgaŭ matene, sed ne nun,
Kiam ĉaste palas lun’
Kun radio brila, —
Morgaŭ matene, jes, — sed nun
Lasu min trankvila!
ĉu ne foje rememor’
Jam en vian kapon venis
Pri l’edziĝonokta hor’,
Kiam varme vi ŝin tenis?
Kiel viro (ne … hero’),
Vi sincere ŝin karesis,
Eble ŝi postulis tro
Kaj afable vi promesis:
Morgaŭ matene, certe, jes,
Estas ĵuro kaj promes’, —
Morgaŭ matene, sed ne nun,
Kiam ĉaste palas lun’
Kun radio brila, —
Morgaŭ matene, jes, — sed nun
Lasu min trankvila!
Kaj ni ĉiuj, sen escept’,
ĉiam bonon nur intencas,
Ni admiras en koncept’,
Kion ni ne tuj komencas:
ŝpari monon, fumi nur
Tre modere, ne plu trinki …
Kaj ni tion ĵuras sur
La kontrakto de Helsinki:
Morgaŭ matene, certe, jes,
Estas ĵuro kaj promes’, —
Morgaŭ matene, sed ne nun,
Kiam ĉaste palas lun’
Kun radio brila, —
Morgaŭ matene, jes, — sed nun
Lasu min tranlcvila!
Sinjoro Dik por maskofest’
Sin ŝerce kiel kok’ kostumis
Kaj — (eble dank’ al sia krest’) —
Kun Kolombino amindumis.
Tre plaĉa estis la vesper’
Kaj ambaŭ tute ne enuis;
Eĉ Dik, feliĉa pri l’konker’,
Kun ŝi por morgaŭ rendevuis.
”Vizitu min en mia nest’”,
ŝi petis lin kokete,
”Sed ne kun via kokovest’!
Vi venu pli diskrete …”
Kaj Dik kun ĵurlevita brak’
Promesis am-sopire:
”Elektu mem, kun jak’ aŭ frak’,
Mi venos laŭdezire.”
Jen la decid’ de l’tribunal’:
ŝi diris nur ”Nu, dece!”
Kaj granda estis la skandal’,
ĉar iris li … nudece.
Pli insiste ol gekatoj
Dum printempa nokto logas
La radioaparatoj
De l’najbaroj monologas …
Certe ankaŭ mi humile
Benas bonon de l’progreso,
Sed, se nun, laŭtparolile
Rendevuis al kongreso
Kaj en mia paca domo
ĉiuj ondoj manifestas,
Mi, en mia propra nomo,
Rajte plendas kaj protestas.
Krome, ĉio — ĉu muziko,
Konferenco, bankbilanco,
Episkopa fastprediko, —
Tie ĉi fariĝas … danco!
* * *
Teretaĝe unu kaptas
Ondojn el polusaj limoj
Kaj laŭ ili tuj adaptas
Blakbotomon de l’Eskimoj.
ĉe l’tajloro same bruas,
ĉar la tuta familio
Fokstrotante sin instruas
Pri l’Einstein’a Teorio!
Super mi studento prenas
Jurprelegon el Berlino
Kaj — ĉar ĝin li ne komprenas —
Li ĝin dancas kun fraŭlino!
Sube, flanke, supre, — ĉie
ĉirkaŭ mi radifuneloj
Komplotadas grake-krie
Kontraŭ paco de l’oreloj …
Helpokrio:
(per radio)
Ho, mondfora insulano,
Diru, skribu tuj al mi,
ĉu luebla nur kabano
Estas ie ajn ĉe vi,
Kie homo kun aŭdsento,
For de l’mod-epidemi’,
Vivi povus sub tegmento
SEN RADIO!
Mi kun mi …
Veturante en vagono
Sur kanapo lamrisorta
Vi elspezas pli da mono
Por vojaĝ’ pli malkomforta,
Kaj vi ĝuas malpli ĝue
La pejzaĝon sub tunel’
Ol sidante senenue
En la kino sur fotel’!
Tie ĉi amuzaj scenoj
Vigle pasas sur l’ekran’:
”Baptofest’ ĉe indiĝenoj
Meze de Baluĉistan’ …”
Kun pianoakompan’ …
* * *
Pli ol ĉarmo de l’pejzaĝo
Densa nokto de la kino
vin invitas al vojaĝo
ĉirkaŭ via … najbarino.
Sed jen aktuala sceno
Vigle pasas sur l’ekran’:
”La kaptado de baleno
En la Norda Ocean’… ”
Kun pianoakompan’ …
* * *
Kvankam peze vi oscedas
Amalvoke tra l’silent’,
Pruda najbarin’ ne cedas
Al facila tent’!
Nun la lasta aventuro
Dum aŭtomobilveturo
De la fama komikul’
Harry Bull!
Li kondukas propramane,
Zigzagante kaj senplane
Grimpas sur la trotuaron
Kaj renversas ŝtupetaron,
Kiu falas kun pentristo
En butikon de spicisto,
Kie tima klientino
Svenas sur la margarino
Dum alia. — ho hazardo! —
Krie dronas en mustardo …
La spicisto ekkoleras,
Tiajn ŝercojn ne toleras,
Tuj li kaptas energie
La pentriston, kiu ie
Kuŝis mute kaj sen movoj
En la kesto por la ovoj,
Kaj per lerta piedbat’
Lin resendas al la strat’ …
Intertempe Harry Bull
ĉe proksima stratangul’
Evitante lanternfoston
Pasas sur vaganta hundo,
Kies li detranĉas voston
En la daŭro de sekundo!
Sed la hund’ — el pura ras’, —
Opinias ĝin kolbas’
Kaj senplue, sen hezit’
Manĝas ĝin kun apetit’…
Tiam tremas tra la kino
Ventroskua ridgargar’, —
Sed … la ĉarma najbarino
Havas voĉon de barbar’!
Sammomente, — ne sen kaŭzo, —
Eklumiĝas; estas paŭzo.
Lampoj lumas sunobrile
Kaj vi spertas nun facile,
Ke anstataŭ najbarino
Kun gracio kaj kun ĉarmo
Apud vi en tiu kino
Sidis nur… ĝendarmo!
Estu pluv- aŭ sun-vetero,
Pro la korpa estetik’
Faru kun aŭ sen haltero
Iom pli da gimnastik’.
ĉiutage kvaronhoron
Vi dediĉu al la san’
Ekzercante ĉiun poron,
ĉiun parton de organ’.
Kaj por ke bacil’ ne ĝermu
Pro malsaĝa higien’,
La fenestrojn vi malfermu
Post forigo de l’kurten’.
Jako, veŝto, eĉ kalsono
Ĝenus viajn movojn, dum
— Sendepende de l’sezono —
Taŭgas nur l’Adam-kostum’!
* * *
Jen la burĝo Dikapot,
Kiu vole kaj konscie
ĉiutage sen trikot’
Gimnastikas energie.
Unu, du … la dekstra krur’
Levas sin dum la maldekstra
Sin apogas kontraŭ mur’,
Kio estas ĝuo ekstra,
Unu, du … nun trunkoklin’
Kun postaĵ-altiĝ’ kontrasta,
Tiel, ke la rusta spin’
Refariĝu jun-elasta.
Unu, du … jen sur la kap’
Dikapot sin tenas bone;
Unu, du … ĵus forta frap’
Bruis ĉe la pord’ ordone!
Pliinsistas jam la bru’,
Kvazaŭ dum koler’ arpeĝoj,
Kun minaco de detru’
En la nomo de la leĝoj.
”Nun malfermu, civitan’”,
De ekstere sonas peto,
”La policokapitan’
Al vi venas por enketo!”
Dikapot ĉe l’pordo-ans’
Sur sin metas tablotukon,
ĉar en ĉiu cirkonstanc’
Oni montru bonedukon.
Li malfermas sen protest’ …
Jen ĉe l’pordo vir’ postenas
Dum, pro lia stranga vest’,
Sinjorino preskaŭ svenas.
Tuj la viro diras: ”Nu,
ŝajnas, ke ni trafis ĝuste:
Nuda sube de l’genu’
Nuda ankaŭ ĉirkaŭbruste.
Danku Dion, sinjorin’,
Ke — (la mezon inkluzive) —
Li almenaŭ parte sin
Kovras, kvankam primitive.
Tiel statas la afer’”,
— Li al Dikapot pretendas:
”Kontraŭ via nud-aper’
Tiu sinjorino plendas,
ĉar vi trude dum maten’
Strange vin metamorfozas;
ĉe l’fenestro, sen kurten’
Vi tutnuda vin ekspozas!”
”Jes, sinjoro, tiu scen’ — ”
Nun la sinjorin’ impone
Diras — ”estas abomen’,
Kiu ĝenas min persone.”
”Sed permesu”, — Dikapot
Vigle provas sin defendi,
”Ja ne temas pri komplot’
Por vin iel ajn ofendi, —
Nur honeste, kun fervor’,
Kiel Higien’ indikas,
Mi dum frumatena hor’
Pro la sano gimnastikas.
Krome, vi konstatu, ke l’
Plej proksima dom-najbaro
Loĝas je duona mejl’
De ĉi tiu trotuaro!”
”Fakte, ja ne estas ŝanĉ’”,
— Nun la policist’ komprenas,
”Ke je tiu ĉi distanc’
La sinjoro iun ĝenas.”
Tiam la ĉastemulin’
ĵuras pure kaj lojale:
”Kredu, ke mi vidas lin
Per … binoklo tre detale.”
Okazi povas, ke kelkfoje
— Kvazaŭ vi portus sarkofagon —
Vi rampas tra la viv’ senĝoje
Kaj fakte havas ”nigran tagon”.
* * *
Ĝi komenciĝis jam matene
Kun peĉ-aŭgura malfavor’,
ĉar via vekhorloĝ’ kretene
Ne bruis je la ĝusta hor’,
Kaj tial sekvis ordinare,
Ke dum rapida raz-klopod’
Vi vundis vin, — kaj temp-malŝpare
Nun lavi devis vin per jod’ …
Jen la kolum-buton’ obstine
Incitis vin pro stulta spit’,
Ĝis kiam ĝin vi fine … fine …
Retrovis ie sub la lit’!
Vi trinkos iom nun da kafo,
Sed — kuirita en infer’ —
Ĝi estis brula kiel lafo
Kaj vi forkuris en koler’;
Por trafi tramon ĉe l’stacio
Vi havis premon de ciklon’,
Sed al hundaĉ’ ne plaĉis tia,
Ĝi kaptis vin je l’pantalon’,
Kaj ĝiaj dentoj la detruon
Pli ”funde” faris ol skalpel’:
Sur la postaĵo larĝan truon
Vi honte maskis per ĉapel’!
En l’oficejon tre malfrue
Vi venis je la deka hor’,
Dum la kolegoj pli ol brue
Akceptis vin per moka ĥor’;
La ĉefo ankaŭ ne gratulis
Vin, malgraŭ lerta ŝajn-ekskuz’,
Kaj grumblopreta vi makulis
La kontolibrojn pro konfuz’ …
Post taglabor’ vi volis spiri
En paca hejmo sen ĉagren’,
Sed vanis tion ĉi esperi,
ĉar vin atendis nova pen’:
L’ edzin’ kriaĉis kun la bubo,
Kaj bruligita estis riz’!
Vi kuris for, — sed en la klubo
Kasisto petis pri l’kotiz’!
Vi tiam en gazetoj provis
La ĝojon trovi de l’vesper’,
Sed en gazetoj, ve! … vi trovis
Nur artikolojn pri Scherer’ …
Vi hejmeniris — (por protesti) —
Pli frue do ol laŭ kutim’
Kaj vidis tial… sin revesti
L’ edzin-amikon en intim’!
Vi ĝemis nun, ĉar ĉi eksceso
Transpasis forton kaj imagon,
Kaj nete restis la impreso,
Ke vi travivis … ”nigran tagon”.
Bone, — vi volas dorloti min
Kvazaŭ mi estus ankoraŭ infano,
Eta infano sur via sin’,
Kiun vi tenus je l’mano.
Bone, — do lulu kaj vartu min
Ĝoje pro mia balbuta babilo,
Kaj — antaŭ ĉio — savgardu min
De malagrabla morbilo!
Estu kompleta la komedi’:
Kiel pupeton vi povas min ŝminki,
Sed — mi petegas, pro l’bona Di’:
Donu nun ankaŭ por trinki!
Printempo pulsis tra l’ĝarden’,
Petolo tiklis la naturon;
En freŝa roso de l’maten’
Heliko flaris aventuron…
Precize… ĉarma helikin’
Vekiĝis meze de legomo
Kaj scivoleme tiris sin
Kokete el la konka domo.
ĉu estas io sur la ter’
Pli bela, nobla, eleganta
Ol tiu helikin-aper’?
(Almenaŭ por helik’ amanta?)
Pli ol poeto la helik’
Reteni povas siajn sentojn,
Li ne deklame per lirik’
Diskrias ilin sur tegmentojn,
Sed tamen kreskis pli kaj pli
Nun lia kor’ kaŭĉuk-elasta
Ĝis kiam lia dom’ al li
Subite ŝajnis tro malvasta.
Neeble nun akcepti ŝin
ĉe li kun ama reciproko,
ĉar por helik’ kaj helikin’
En unu dom’ ne estas loko!
Kaj vi mensogis, ho poet’,
Per tiu verso kaj deklaro,
Ke… ”plej malgranda kabanet’
Sufiĉas al amanta paro …”
Kruela moko de l’destin’,
Ke malgraŭ propra konkkastelo
Heliko nun kaj helikin
Sin treni devis al … hotelo!
(Lirika poemo kun komentario)
Mi sonĝis dum nokthoro…
(Pardonu, Heinrich Heine,
Ĝi estas monopolo
De multaj homoj ŝajne.)
Mi sonĝis dum nokthoro …
(Pro manĝo tro abunda,
Laŭ diro de l’doktoro
Mi estas sonĝfekunda.)
Mi sonĝis dum nokthoro…
(… kaj fakte sonĝinkubo
Formiĝas per vaporo
El plena stomaktubo.)
Mi sonĝis dum nokthoro…
(— Se mi pri kio dirus,
De ŝtata prokuroro
Atenton mi altirus!)
Mi sonĝis dum nokthoro …
(Sed ĉu vi nun ne kredas,
Ke ĉiu sonĝaŭtoro
Normalajn homojn tedas?)
Vi estas vendistino en urba magazeno
Kaj de ŝminkaĵoj pruntas la sanon de l’vizaĝo,
Ĉu tial vi forgesis pri hejmo kaj deveno
Dum via patro tondas la hundojn de l’vilaĝo?
Se foje — tre malofte — parade vi revenas
Al hejma kabaneto tagmezon dum dimanĉo,
Afekte ĝian lingvon jam ne plu vi komprenas
Kaj honte vi ignoras eĉ trajtojn de l’fianĉo.
Mi amas vin, Salika, — mi rajtas do riproĉi,
Ke vi la nazon portas tro super la nivelo;
Ke vi aspektas kvazaŭ vi celus tuj dekroĉi
Per aroganta movo la stelojn de l’ĉielo.
Fiera vendistino, vin kaptis iluzio
Kaj vane vi esperas plenumon de l’miraklo,
Ĉar ĉe l’altara pompo de via falsa dio
Vi genufleksas antaŭ malplena tabernaklo.
Revenu sur la vojon signitan de l’destino,
Forgesu kavajn vortojn de danda kavaliro,
Ĉar kiam rozoj velkos, — la dornojn, vendistino,
La kavaliro lasos al simpla… kala viro.
”Inter la homoj li estis nur homo
Nerimarkita en fluo de l’viv’ …”
* * *
Estis modesta nur neĝa atomo
Treme sidanta sur montodekliv’;
Tiam okazis, ke vento kaprice
Blovis sur ĝin kun afabla obstin’; —
Tiel la vento kelkfoje ofice
Vojon elektas de nia destin’.
Nia atomo fariĝis neĝero,
Kiun la vento tenadis en rul’;
Vigle malsupren! — kaj antaŭ vespero
Nia neĝero jam estis neĝbul’.
Knaboj ĝin trovis sekvantan matenon
Ĉe la piedo de l’monto kaj plu
Rule ĝin puŝis sur ludoterenon,
Kie daŭriĝis de l’bul’ evolu’.
Mire la knaboj pri ĝia konturo
Ĝojis, — kaj lerte el tiu neĝkvant’
Baldaŭ leviĝis en ombro de muro
Homomajeste la neĝogigant’.
Baskojn de l’frako vivige agitis
Vento petola tra vintra pejzaĝ’;
Du karbopecoj perfekte imitis
Homan rigardon en lia vizaĝ’.
Brave minace, kun pluvoombrelo,
Firme li staris sur piedestal’;
Jam rekompence pro longa fidelo
Sur lia brusto orbrilis medal’…
Nun fanfarone li levis la nazon,
Nazon imponan en form’ de kukurb’,
Ĉar por fieri li havis okazon:
Venis aklami lin tuta la urb’.
ĉiuj admiris la belan statuon,
Rime prikantis lin moda poet’,
Kelkaj eĉ havis kun li intervjuon,
Kiun (kun bildoj) publikis gazet’.
Tiam li estis la plej populara
Homo de l’urbo, — li estis idol’,
Tiel, ke burĝo eĉ laŭdoavara
Diris: ”Al tiu nur mankas parol’!”
Iun matenon — (klarigu laŭvole
Tian miraklon, — ĝi estas ja fakt’) —
Nia neĝhomo diskutis parole
Kun admirantoj pri nova kontrakt’:
”Ĉar disvastiĝis tra l’mond’ mia gloro,
Kial modesti en ombro de mur’?
Kadro pli brila el suno kaj oro
Bone konvenus al mia statur’.”
Certe, li pravis, — kun mil priatentoj
Oni lin ŝovis ĝis suna teras’…
* * *
Kaj post tri tagoj nur kotaj fragmentoj; Restis memore pri pompa neĝmas’.
En vagonar’ … Tra l’koridor’
La subkelner’ rapidas
Kaj sonorilon kun fervor’
Faklerte li agitas;
Per majstra sving’:
Glingling’… glingling’…
Ĝi estas la signalo.
Samkiel tigroj, al regalo
La malsatantoj el la kaĝo
Sin premas, puŝas, vin kontuzas
Kaj iom honte sin ekskuzas:
”Necesas manĝi dum vojaĝo!”
Tagmanĝo-hor’, — stomako-hor’…
La manĝavida procesi’
Pilgrimas tra la koridor’
Al la vagonrestoraci’.
Tangante aŭ Vit-dance,
Skuate kaj balance
Sed tamen kun obstino
Vi trapenetras lerte
Ĝis… ĉarma solulino. —
— (ĉe ŝia tablo, certe,
En la vagonrestoraci’
Naskiĝos am-konversaci’.) —
Sed tie en la manĝvagon’
La ĉefkelner’ ordonas;
Arbitre, jes, — ne laŭ bezon’,
Sidlokojn li disdonas.
Li ŝin sidigas sen demand’
ĉe tablo nur duloka
Izole apud juna dand’
Afekte tro provoka,
Dum vin li ŝovas, ve-ho-ve!
Kun trio de la Sav-Arme’…
Nun komenciĝas la ĵonglad’
Per fork’, tranĉilo kaj kuler’,
Kaj nur perfekta akrobat’
Sin nutri povas sen sufer’,
ĉar pro la sku’ de l’vagonar’
Moviĝas via manĝilar’.
La supteler’ kun vermiĉel’
Turniĝas kiel karusel’, —
Se fine vi ĝin paralizas,
Jen la botelo mobilizas
Kaj via glaso improvizas
Vetkuron al najbara glas’
Dum la kelnero en ekstaz’
Germane diras: ”Was ist das? ” (1)
* * *
Kaj malfaci1e estas plu
Atingi al la buŝotru’.
Nu, vere, perkulere
Ne ŝajnas tro danĝere,
Sed per la fork’ kun dentoj pikaj
La provoj estas pli komplikaj
Kaj celmaltrafe
Preterpafe
Vi tuŝas meze de la vang’,
El kiu fluas varma sang’
Dum la kelner’ kun interes’
Hispane krias: ” !Eso es! ” (2)
Por trinki sekvas nun ekzerc’
Simila al malbona ŝerc’,
Ĝis fine, je la kvina prov’,
La glason vi sukcese levas
Kaj ĝojas pri la buŝotrov’
Kaj jam pri bona trinko revas,
Sed ĉar tunelo vin englutas,
Vi nun baraktas en mallum’
Kaj vian plenan glason ŝutas
En apertaĵon de l’kolum’
Dum la kelner’ — (aŭ kiu ajn) —
Demandas angle: ”Does it rain?” (3)
La glason vi formetas honte
Kaj ĵuras, ke de nun, estonte
Vi ne plu trinkos sub tunel’,
Eĉ ne el suĉbotel’…
Nu, fine, oni nun eliras
El la tunelo kaj … vi miras,
ĉar dum mallum’ vi metis glason
En la teleron de najbar’
Kaj pardonpete pri l’fuŝfar’
Vi nun… renversas lian tason
Dum la kelner’, post inventar’,
Konstatas france: ” Quel bazar! ” (4)
La vagonaro malrapidas,
Eĉ haltas tempon ĉe staci’;
ĉi tiun tempon vi profitas
Por nutri vin sen rotaci’.
Entute estas tre agrable
Sidadi firme apudtable …
Bruanta skuego!
Skuanta bruego!
Alarmparol’:
”ĉu karambol’?”
Konfuz’,
Kontuz’, —
ĉar sen averto, sen signal’,
Laŭ manier’ de kanibal’
Kaj laŭ sistemo de barbar’
Kun la dormema vagonar’
Kontaktis ĵus lokomotiv’!
Sufiĉas tiu ĉi motiv’,
Por ke nazumo via tuj
Fordronu en la kompotuj’ …
Silente nun kaj kun metod’
Vi fiŝkaptadas en kompot’
Por savi ĝin de la pere’
Sur fundo kompotuja,
Dum tiuj de la Sav-Arme’
Hebree kantas: ” Haleluja! ”
Refoje jam vi povas miri,
ĉar vi konstatas ĵus, ke vi
Forgesis ja malsupreniri
Dum lasta halto ĉe l’staci’!
Kaj la kelnero provas blagi
En Esperanto: ” Volu pagi! ”
* * *
Digesta hor’, siesta hor’,
La ŝveloventra procesi’
Formigras tra la koridor’
El la vagonrestoraci’…
(1) ” Kio estas tio? ”
(2) ” Tiel estas! ”
(3) ” ĉu pluvas? ”
(4) ” Kia bazaro! ”
por komencantoj
I.
L’ unua estas forta lim’
De posedaĵ’. — La dua same.
L’ unuan ofte loĝas cim’,
La duan ankaŭ … same.
L’ unua ofte ĝemas,
Se traboj tro ĝin premas.
La dua same.
La tuto, kvazaŭ voĉ’ de l’vent’,
Avertas nin pri malkontent’.
II.
L’ unua estas forta lim’
De posedaĵ’. — La dua same.
L’ unua ofte el kutim’
Naskiĝas. Kaj la dua… same.
Vi ĉe l’unua haltas,
Se ne, vi supersaltas.
ĉe l’dua same.
La tuto tiujn siluetas,
Kiuj verslibrojn ne aĉetas.
(Solvoj ĉe la fino)
ŝarado
por progresintoj
Tri partojn havas mia tut’,
Kaj ĉiu part’ memvive staras ; La tuto, kvazaŭ festsalut’,
El nigra nokto tagon faras.
L’ unua parto tre utilas
En multa senc’, kaj laŭ profil’-
Aŭ fronto-vido ĝi similas
Al instrument’: ĝi estas il’.
La dua vastan sencon havas,
Ĝin ne limigas neta lum’,
Sed tio ĉi neniel gravas,
Ni diru nur: ĝi estas um’.
La tria estas pli preciza:
Ĝi kulpas pri la homdestin’,
Pri perd’ de l’lando paradiza
Kaj tiel plu … Ĝi estas in’.
Do tiel staras la problem’:
Tri partojn mia tut’ entenas;
Vi ilin konas, — nun vi mem
La nomon de la tut’ divenas.
En tiu temp’ ni estis bando
Ne el paper’, ne el kartono,
Ne kiel kotiljongirlando,
Sed brava band’ el fajroŝtono.
Hej, kiel ŝprucis la fajreroj,
Se kun filistroj ni petolis!
Knabinoj virtaj en kameroj
Sin riglis dum ni preterbolis.
Kokritaj edzoj nin rigardis
Okulminace kaj detrue
Kaj siajn edzinetojn gardis
Pli bone nun, sed tro malfrue!
La mastroj de diboĉbutikoj
Nin timis kiel nigran peston,
ĉar ni porpage per urtikoj
Al ili tiklis la post… keston.
La hundoj de l’kvartalo same
Evitis niajn noktpatrolojn,
Se ne, ĝis la mateno lame
Ili posttiris kaserolojn.
Finiĝis fars’, — la tempo pasis,
Ni burĝe portas nun titolojn,
La Viv’ de longe jam frakasis
Tiamajn revojn kaj idolojn …
* * *
Antaŭ nelonge ni retrovis
Nin ĉiujn ĉe amik’ komuna
Kaj vane komplimenti provis
Reciprokante: ” ĉiam juna! ”
ĉar la tempiojn — sen riparo —
Anserpiede stampas faldoj,
Kaj la ĉapitro de l’hararo
Prezentas sin kun debetsaldoj.
Jen kiu per avida ŝmaco
Fumadis dum studentaj jaroj
La remburherbojn de l’matraco,
Nun pompas kun baroncigaroj;
Alia, kiu tro aŭdace
Konstruis sur epikurismo,
Nun marŝas peze, kaj grimace
Li plendas jam pri reŭmatismo;
La tria, kiu cikoniojn
Asistis dum noktvivo peka,
Nun pie flustras litaniojn
Kaj hejmeniras je la deka;
La kvara vivis per pruntpreno
Aŭ dank’ al senprovizaj ĉekoj;
Nun estas lia entrepreno:
Pruntdoni kontraŭ hipotekoj!
Ve! kamaradoj, jam aŭtune
Pri l’vintro nin avertas signoj;
Ni baldaŭ kantos ĉiuj kune
La faman kanton de la cignoj.
* * *
Ni maljuniĝis, evidente,
Sed pleje maljuniĝis tiu,
Kiu admonis nun lamente,
Ke ni ne tiel laŭte kriu,
” ĉar, ” diris li al ni konfide,
” Filino mia min ĉagrenas,
ŝi … plidikiĝas tro perfide,
Kaj tion mi ne plu komprenas… ”
” Ho, kara nia, ” tuj ni ĥoris,
” Vi kadukiĝis efektive:
Bruligi, kion vi adoris,
Signifas morti jam dumvive! ”
aŭ meditoj pri senmonaj tempoj Jam delonge ĉiu rozo
Velkis for…
Estas nun l’apoteozo
De funebra flor’.
Kiu semis tian semon,
Mi ne scias, sed malkaŝe
Mi renkontas ” krizan temon ”
Sur la vojo ĉiupaŝe.
* * *
Belaj estis en Borshaloj
Tiuj baloj kurzofortaj;
Ili estas nun falbaloj
Pro la kurzoj senrisortaj.
Eĉ la firma ora Pundo
Falis dum freneza danc’
Kaj ĝemante pro la vundo
Kuŝas nun en ambulanc’.
Forte staras nur l’idolo
De l’or-bova Di-Dolar’
Kaj jam lamas farandolo
De l’alia idolar’.
Mona ĥino estas mito
El pratempo al ni kara;
Or-Dinaro — (jes, sen sprito) —
Estas nun neordinara!
La Peseto ne pezegas
Multe dum financturnir’,
Kaj post falo oni flegas
Vundojn de la kava Lir’.
ĉu validas plu simbolo,
Se ĝi estas sen valor’?
Tial nun … sen mono polo
Frostas en la Koridor’.
Kiu havas la or-keston
Brue ridas tra l’fenestro,
ĉar koncerton kaj fastfeston
Gvidas li, la or-kest-estro.
ĉar li havas or-provizon,
Li nun estas bonhumora,
Sed li spertos la surprizon:
Or-provizo … proviz-ora!
* * *
Iam konto en la banko
Estis certa, fera konto,
Sed vidiĝis la dorsflanko:
Nun ĝi estas fe-rakonto.
Kaj akcioj! — Ili havis
Longajn dentojn kaj kun rentoj
Manĝis, kion ni ne savis.
… Tiaj estas akci-dentoj!
ĉiuj belaj tempoj pasis,
Al ni restas nur paper’,
En la kasoj sin amasis
Lastatempe nur aer’.
Per aero, ne per ĉekoj,
Nun ni pagas ĉiun tagon;
Ne novaĵo! ĉar la grekoj
Konis jam… l’aeropagon!
Kun la saĝa Salomono
Ti-al ni konkludas nun,
Ke neniu zorg’ pri mono
”Estas nova sub la sun’.”
Ho triste povra, dura sort’
De la moroz-obskura vort’ !
Tenere aŭ lascive
Mi strebas volitive
Ascendi al sublima sfer’,
Eskapi el obscena strat’,
Tra virga spac’ de l’stratosfer
Fordrivi fluse kun beat’!
Aĥ, aĥ ! — Anstataŭ pimpe
Alaŭdjubili al la lum’
Ja licas nur sengrimpe
Langvori en mucida hum’.
Perversa fato sur mi pezas:
La tradici’ min ne aprezas,
Agnoskas min nur kun fobio
Obtuz-aŭdace la prolet’;
Mi vivas nur per stipendio
Parcimonia de poet’ …
Prononci min ja ŝajnas tiklo
Provoka kontraŭ l’idiom’,
Mi tial ŝimas en ventriklo
De sinekzalta histrion’;
Filistroj min en blinda hast’
Damnante sakras nur bombast’,
Mi sekve restas la mizera
Enigmo esotera.
Kaj se vi darfus, per pafil’,
Lugubra ido de la Vermo,
Vi min ekspedus al ekzil’,
Aŭ al geheno, al ekstermo,
Kaj tamen: Estas mi la Fil’
De generanta lumo-pil’, —
La pil’ de l’nova termo!
Ho filoj
De piloj,
Preparu vin al skerm’
Pro ĉiu nova term’,
ĉar aŭtentikaj filoj
De l’Fundament’ la vojon baras
Kaj ĉe la novaj termo-piloj
Nun taciturne gardostaras …
ĉu hurli do? — Ne estus fajne!
Anstataŭ tio ni sen halt’
Preparu nin al ŝtormosalt’,
ĉar tre probable plej verŝajne
Aperos baldaŭ Efialt’!
Sur ondoj de la ŝin-ko-pan’
Facile glitas la sampan’ …
La gejŝoj kantas aŭ babilas
En eta dom’ el silkpaper’;
La ĉerizujoj jam similas
Al florpejzaĝ’ dum sonĝ-aper’;
Pri paco revas, pac’ intima,
La nobelulo Piroŝima …
Sur ondoj de la ŝin-ko-pan’
Facile glitas la sampan’ …
Sed pac’ intima ne ekzistas
Por hom’ signita de la mort’,
Kaj peze Piroŝima pistas
Amarajn pensojn pri la sort’:
Pro polvo sur reputacio
Mortdevon diktas tradicio!
Sur ondoj de la ŝin-ko-pan’
Facile glitas la sampan’ …
Kaj Piroŝima la fatalon
Akcepti volas sen rifuz’,
Sed li ne ŝatas glavoŝtalon,
Almenaŭ ne por propra uz’;
Utile ŝajnas do pripensi
Kiametode sin atenci.
Sur ondoj de la ŝin-ko-pan’
Facile glitas la sampan’ …
Ho kiel do forviŝi polvon
De la honoro, bona Bonz’?
Sed Piroŝima trovis solvon
Bonŝance en gazetanonc’;
Kaj tuj li sendas sian filon
Aĉeti la harkreskigilon.
Sur ondoj de la ŝin-ko-pan’
Facile glitas la sampan’ …
La filo jam revene trotas
Kun la mirakla haro-sap’,
Kaj Piroŝima tuj ekfrotas
La tutan supron de la kap’.
— ĉu nun necesas plue diri,
Ke li sukcesis … ” har-akiri ”?
Sur ondoj de la ŝin-ko-pan’
Facile glitas la sampan’ …
Mi vidis ilin ĉe l’marbordo
En bankostumo, sen rembur’,
Reveni al natura ordo,
Al pralinioj de l’figur’ ;
Mi vidis ilin sen glazuro,
Sen ŝminkoŝel’ de l’civiliz’
Kaj kiaj ilin la naturo
Prezentis iam: … sen ĉemiz’ …
* * *
Vestita nur per inkognito
La baronin’ ne pensas plu
Pri teda devo de vizito
En la salonoj de l’enu’;
Kaj se mi fidas al lorneto,
ŝi liberigis de bandaĝ’,
De brustoŝnuroj kaj korseto
La ĉarmojn de matura aĝ’.
Sed tiuj ĉarmoj sen hezito
Aplikas sekvon de l’instru’
Kaj siavice, por vizito,
La mamoj kuras al genu’ …
El kio ni konkludas prave
Eternan veron de l’maksim’ :
” Se la natur’ nin tenas sklave,
Pli sklave tenas nin kutim’! ”
* * *
ĉe l’mara bordo eĉ ministro
Sin kredas en la paradiz’,
Kaj li dum ripoziga distro
Forgesas grincon de la Kriz’;
Li ludas nun kun sia filo
Kaj donas pruvojn de kapabl’
Farante per ludŝovelilo
Profundajn truojn en la sabl’ …
Ne diru, ke mi moke ŝercas
Per senpripensa rimo-ĵet’!
Li tre verŝajne sin ekzercas
Por … fari truojn en budĝet’.
El kio ni konkludas prave
Eternan veron de l’maksim’:
” Se la natur’ nin tenas sklave,
Pli sklave tenas nin kutim’! ”
Sinjoro Hak. — Ni lin suspektas
Pri novriĉula pozici’.
ĉar sinjorino Hak aspektas
Kiel juvelekspozici’;
Li tre riĉiĝis, — jes ni scias,
Sed kie do? En kiu fak’?
Aŭskultu, — nun konversacias
Kun la edzin’ sinjoro Hak:
” Se tiuj nudaj hom-amasoj
Nun sekvus min kun karn’ kaj ost’,
Cent kilometrojn da kolbasoj
Mi farus je malalta kost’! ”
El kio ni konkludas prave
Eternan veron de l’maksim’:
” Se la natur’ nin tenas sklave,
Pli sklave tenas nin kutim’! ”
Kaj bankieron ni invitis:
” Nin akompanu al la grot’,
ĉar vi neniam ĝin vizitis,
Alkuru do kun ban-trikot’;
Ni tie banos nin libere
Sen ia timo de delfen’,
ĉar tiu groto taŭgas vere
Mirinde kiel ban-basen’! ”
Li tiam preĝis al ĉielo
Tremante kvazaŭ pro komplot’:
” Ho bona Di’ de Izraelo,
Protektu min de la … bangrot’! ”
El kio ni konkludas prave
Eternan veron de l’maksim’:
” Se la natur’ nin tenas sklave,
Pli sklave tenas nin kutim’! ”
I-a Etaĝo
Du amikoj
Du amikoj tre intimaj
Jam de jaroj pli ol dek
— (Kvankam mense ne proksimaj) —
Estas Brumm kaj Pipenbek.
Brumm severmiene partas
La sekecon de skelet’
Kaj pofunte li eksportas
Piajn pensojn de asket’.
Pipenbek dikega estas
Pekemulo kun cinik’;
Nur barakte li digestas
La predikojn de l’amik’.
Tial ambaŭ sin renkontas
Kiel fajro kaj glaci’,
Kaj porpruve mi rakontas
Pecojn de l’konversaci’ …
* * *
II-a Etaĝo
La malbonaj argumentoj de Pipenbek
Iun tagon, senavize
ĉe l’amiko venis Brumm,
Kaj li trovis lin surprize
Dum senhonta amindum’:
Tie Pipenbek prezidis
Al intima idili’,
Tie virineto sidis
Sur la sofo apud li.
Tiam Brumm pri l’katastrofo
Blekis per tremanta voĉ’:
” Ve ! — Sur sia propra sofo
Li sin donas al diboĉ’! ”
” He pardonu ”, furioze
Pipenbek nun grakis pli,
” Ni ĵus studis serioze
Iom da filozofi’.
Se vi estus filozofo
El la skol’ de l’realism’,
Vi komprenus, ke la sofo
Estas bazo de l’… Sofism’! ”
Brumm ĉikane reparolas:
” Tio ŝajnas stranga stud’,
Vi kaj ŝi ekscite bolas
Kiel par’ dum am-prelud’ … ”
Pipenbek responde bruas,
Ke per seka teori’
Ni ne tiom nin instruas,
Kiom per alegori’.
” Nun komprenu, apostolo,
Ke ni bolis tie ĉi,
Nur ĉar ĉiu … para bolo
Estas mem alegori’! ”
* * *
III-a Etaĝo
Brumm siaflanke provas spriti
Iun tagon Brumm promenis
Tute sola tra l’arbar’,
Kiam jen renkonte venis
Sur la vojo iu par’ …
Kaj indigne Brumm rekonis
La amikon Pipenbek,
Kiu kun virin’ friponis
Sur la lim’ de l’Sesa Pek’.
Sed tuj Pipenbek frivola
ŝiris sin el la brakum’,
Lasis la virinon sola
Kaj alkuris nun al Brumm:
” Ho karega, ĝis ĉi tie
Vin kondukis bona vent’! ”
Brumm respondis ironie:
” Dankon pro la kompliment’.
Sed mi vidas ke mi ĝenis
Vin dum ĉarma rendevu’,
ĉar jam antaŭ ol mi venis,
ŝajnas, ke vi estis du! ”
” Tro severe vi mezuras ”,
Pipenbek ekskuzis sin,
” Mi sincere al vi ĵuras,
Ke mi eĉ ne konas ŝin.
Estu certa, ke resume
Mi ne estas tia brut’,
Nur … apenaŭ palpebrume
Mi respondis al salut’. ”
” Jes, sendube, — palpebrume ”,
Brumm konkludis, — ” bone, sed
… Palpe multe pli ol… Brumm’e,
Tio estas mia kred’! ”
* * *
IV-a Etaĝo
Brumm kaj Pipenbek parolas pri la vetero
Iun tagon, frumatene
Ambaŭ marŝis tra la land’,
Kiam sinjorin’ senĝene
… ” Strange sidis ” ĉe l’vojrand’ …
Pipenbek ĉi tiun bildon
Tuj absorbis kun avid’;
Brumm permane faris ŝildon
Por protekti sin de l’vid’,
Kaj por kapti bonintence
La atenton de l’amik’
Brumm parolis nun sentence
Pri l’vetero kun taktik’:
” Bela tago, mia kara,
Vere dolĉa majmaten’,
Majmateno senkompara
Por ekskurso kaj promen’ … ”
Pipenbek konsentis plene
Kaj respondis kun komplez’:
” Jes, hodiaŭ frumatene
Estas … bela postaĵmez’! ”
Al mia bona amiko, Jan Kostecki.
Mi ĵus konstatis, kara Jan,
Ke reprosperas via san’
Samkiel kverko;
Sen febro nun kaj sen kolik’
Vi floras kiel florbrasik’
En grasa sterko!
Sed kio resanigis vin?
ĉu talisman’, ĉu medicin’?
ĉu pentofaro?
Ha, kia ŝerc’, — mi scias, ke
Eĉ ne sukcesis helpo de
… Veterinaro!
Mi longe pensis pri la kaŭz’
De via kontraŭvivo-naŭz’
Kaj min konvinkis
La fakto, ke vi febris nur,
ĉar peke kontraŭ la natur’
Vi … akvon trinkis!
ĉu vi memoras? — Jes, ĉe mi
Vi tiel tede petis pri
Freŝ-akva guto,
Ke mi konsentis pro la pac’,
Kaj vi … ĝin trinkis sen grimac’
Samkiel bruto!
Kunkulpa en la krima far’
Mi pente pensis pri ripar’
De ĉi blasfemo.
Mi lavis ĝin per ruĝa vin’,
Kaj tio ŝajne savis vin
De l’anatemo,
ĉar mi trinkadis, kara Jan,
Ĝis tia grad’ je via san’
Kaj malpereo,
Ke sufiĉegus ĝi por re-
…laksigi regimenton de
La Sav-Armeo!
Kiel bravaj grenadiroj,
Vicigitaj flank’-ĉe-flanko,
Sur bretar’ de l’libroŝranko
Ili staras en spaliroj.
Admirinda kern-falango,
ĉiam preta, kun rapiroj
De l’spirit’, al militiroj
Kontraŭ la tirana Manko.
Botelvic’ da eliksiroj
El la plej nobela sango
Donas spriton al la lango
Kaj inspiron al la liroj
Pli ol lernolibrodiroj!
Al Botel’ do estu danko!
La pastro de mia vilaĝo komprenas,
Ke lumas pli hele ol pala kandelo
Sur vojoj de l’vivo afabla botelo,
Kaj tial li ofte ĉe glaso vin tenas.
Dum brava provtrinko en ombro de l’kelo
De gasto cedema konfeson li prenas,
Li patre admonas, pardonas kaj … benas
La brandoprodukton de la mirabelo.
La pastro de mia vilaĝo praktikas,
La leĝon de Kristo kaj saĝe predikas,
Ke pufaj promesoj ne ŝtopas malplenon;
Kaj pli ol kantikoj la fakto edifas,
Ke eĉ herezulo ĉe li ne soifas,
Sed trovas ĉe l’pastro ĉielspecimenon.
Ekzistas homoj, kiuj povas sidi tutajn horojn en kafejo trin-kante nur… kafon.
Vivanta vaz’ de nostalgi’
Kaj sklav’ de l’etimologi’,
Vi en kafejo mendas … kafon.
Vin hezitigas nur dilem’:
” ĉu kremokaf’? — ĉu kafokrem’? ”
Prefere mendu vinkarafon,
Kremkaful’!
Vi, kremvizaĝ’, kafkarakter’,
Pri ĉio grumblas: Pri l’veter’, Pri politik’ kaj mia pipo,
Vi grumblas eĉ, ĉar hundo ur…
…inetis kontraŭ tablokrur’,
Aŭ grumblas simple… pro principo!
Kremkaful’!
Neniam suka farspetol’
Nek improviza farandol’
En siaj sulkoj vin kuntrenas;
Per pruda ” sed ”, — per ruza ” se ”
Vi kaŝas vin de ŝercide’,
ĉar tio… ” dece ne konvenas! ”
Kremkaful’!
Vi tiel do en trinkbutik’
La rolon ludas kun cinik’
De farizeo en la templo,
Kaj des pli mi malamas vin,
Ke pala abstinad-doktrin’
Al mi proponas vin ekzemplo!
Kremkaful’!
En oficej’ aŭ en salon’
Vi eble estas ĉefperson’
Kaj mi respekte vin salutas,
Sed en trinkej’, kafarda gast’,
Vi kreas ĝenon de kontrast’
Kaj lastinstance mi atutas:
” Kremkaful’! ”
Meze de l’polvo kaj bruo de l’vivo
Haltu medite, pasanto, ĉar ĵus
Venis la horo de l’aperitivo …
Aŭdu! Sonoras por vi l’anĝelus’ …
Tintas kristale invito de l’glasoj,
Loge aromas parfum’ de l’aniz’;
Vidu, sur ĉiuj trinkejaj terasoj
Kuŝas peceto de ter-paradiz’.
Frato, sidiĝu kaj mendu serene
Noblan trinkaĵon laŭ saĝa prefer’,
Ĝuu la tagon, — kaj danke-komprene
Havu rideton por via kelner’!
Ŝvebu tra spacoj al monda ekstremo
Sur la velura flugil’ de l’forges’, —
Lasu aliajn ĉe kafo kun kremo
ŝimi en ombro de nigra cipres’.
Meze de lumo reala aŭ reva
Inter bonhomoj vi estu bonhom’
Kaj vi facile pardonos al Eva,
Ke — bedaŭrinde — ŝi manĝis de l’pom’.
Kion signifos nun burĝaj mizeroj?
Kion fakturo de via tajlor’?
Velkas la rozoj … paliĝos ciferoj …
Oron valoras nur ora humor’ !
Tiam pli alten komprena kompato
Portos la koron ĝis Ĝojo de l’Viv’:
” Pacon sur tero al ĉiu homfrato!
… Venis la horo de l’aperitiv’ … ”
” Kiam la poeto Paul Verlaine estis
senmona kaj tamen soifa, la kelneroj
en la latina kvartalo akceptis
porpage ĵus verkitan versaĵon, kiun
ili facile povis vendi al inteligentaj
eldonistoj. ”
La vivo, ĉi giganta, enigma karusel’,
Sencelan bardon portis laŭ centrifuga rondo,
Sed ĉie, en Parizo, Londono aŭ Brusel’
Vi ĉiam vin retrovis mizera vagabondo
Kaj tamen simpatia. — Perversa, eĉ vulgara,
Aŭ foje tro plorema sub niĉo de madon’,
Vi restos al mi kara, kaj via verko kara,
Des pli, ke ĝi ekzistas ja nur en luks-eldon’.
ĉe bordo de l’Mozelo, en ŝirmo de arbust’
El lunpejzaĝo, kian vi sorĉe melodiis,
Leviĝas kiel faŭno observe via bust’,
Kaj tie, samurbano, mi ofte vin enviis…
* * *
(*) Prononcu Verlen’.
Se krom la naskiĝurbo mi ion ajn komune
Kun vi posedas, certe, ne estas la talent’,
Sed laŭ vidpunkto de la … soifo, eble kune
Ni estus bela paro en nia element’!
Kaj tial mi envias vin, ho poet-drinkant’,
Ĉar dum vivtempo via kelneroj poezion
Ankoraŭ alte taksis, kaj kelklinia kant’
Sufiĉis por kvitanci plej pezan adicion.
Nu, provu do hodiaŭ porpage lasi odon
Dirante al kelnero: ” Sistemo de Verlaine! ”
Rikane li pretendos ne koni la metodon
Kaj diros banalaĵon kun rido de balen’…
” La ĉefa vidindaĵo de la Kolonia Ekspozicio en Parizo estis la fama Templo de Angkor, perfekta kopio de l’originalo. Ĝi havis grandiozan sukceson. ”
Super ĉiuj pajlkabanoj, gipspalacoj,
Brilis turoj kun sennombraj bonz-grimacoj
De la fama Templo de Angkor’.
ĉefjuvel’ de l’Koloni-Ekspozicio,
Ĝi pro sia mondreputacio
Monopolon havis de l’favor’.
Sur poŝtkartoj, en gazetoj, sur l’ekrano
Tricentfoje ĉiutage la tirano
Sin altrudis kvazaŭ sonĝ-obsed’,
Kaj la homoj snobe pretaj al adoro
Himnoblekis nur pri l’Templo de
Angkoro Tiom, ke… ne ĉesis plu osced’.
Kiam ĝin mi volis vidi proprokule,
Ke mi povu kompetente kaj skrupule
Juĝi mem pri l’grandioza tem’,
Per okuloj ĝin mi ne sukcesis trafi:
Tie sin tro multaj lasis fotografi
… Kvazaŭ ili estus Scherer mem!
Kaj nun ” ĝis revido! ”, afabla klient’,
Kun danko pro via ĝentila vizito.
Vi venis al mi laŭ libera konsent’
Kaj nun vi foriras kun ebla profito.
Se iam provizon da sal’ aŭ papriko
Vi ree bezonos, mi firme esperas,
Ke ree vi venos. — LA STRANGA BUTIKO —
Laŭ sia devizo rapide liveras.
Al vi nun ” Adiaŭ! ”, grumblema klient’,
Vi venis ĉi tien kun nigra humoro,
Kun jama intenco, pri l’eksperiment’
Kondamne raporti laŭ seka rigoro.
Mi tial kompate, funebra amiko,
Perfidas al vi la plej trafan resumon
Pri tiu ĉi verko: … ” LAST-RANGA BUTIKO! ”
Kaj fermu nun klake ĉi tiun volumon.
Post apero de ĉiu verko mia, mi ricevas senmanke kritikan le-teron, subskribitan X. Tiu letero, ĉiam sincera, nepedanta, venas — se mi povas fidi al la poŝtstampo — el Annecy (Francujo). Ĝi entenas multajn utilajn rimarkojn kaj saĝajn konsi-lojn, kaj ĝin mi ĉiam legas kun granda intereso.
Tial mi deziras esprimi ĉi tie, ne povante fari tion alimanie-re, mian koran dankon al la anonima kritikanto, al mia fide-la nekonata kliento.
R. S.
Solvoj de la ŝaradoj
Por komencantoj: a) mumuro.
b) barbaro.
Por progresintoj: il-um-in’.