|
|
Tre volonte mi akceptis skribi „kelkajn enkondukajn vortojn” al tiu ĉi libro de Cezaro Rossetti.
Tre volonte, ĉar tuj-videble temis pri unu el tiuj taskoj, kiujn mi ĉiam multe ŝatis, nome pri tasko tute kaj perfekte plenumita jam antaŭ ol mi bezonis movi nur unu fingron!
Fakte, kiu estas la celo de „enkondukaj vortoj”, se ne rekomendi la libron? — Nu, la verko de Cezaro Rossetti, same kiel bona vino, ne bezonas reklamon. Ĝi laŭdas sin mem. Sufiĉas ĝin ekgustumi.
.... Tuj mi havis la impreson penetri, ne kiel maldiskretulo, sed kiel invitito, en privatan rondon de simpatiaj homoj, — simpatiaj, tial ke ili estas ne sanktuloj, sed homoj samŝtofaj kiel vi kaj mi. Tie, senceremonie, ni sidiĝis ĉirkaŭ la familia tablo kun tiu bona onklo Vik, kun liaj amikoj kaj konatoj, kaj mi plezure ĉeestis rakontadon pri interesaj aferoj el medio ankoraŭ fremda por multaj el ni.
Certe, kiel vi, ankaŭ mi jam renkontis „eksponistojn”. Ankoraŭ hodiaŭ, kiam mia vojo zigzagas sur niaj Parizaj bulvardoj preter la improvizita stando de unu el tiuj langolertuloj, mi gape haltas kaj ĉiufoje denove miras pri la mil kaj mil artifikaĵoj, per kiuj tiuj sorĉistoj sukcesas ne nur veki, teni, reteni, kateni mian atenton sed ankaŭ iamaniere ŝovi inter miajn surprizitajn fingrojn la „nepre necesan, perfektigitan, patentitan, novan kravattenilon, sen kiu moderna homo ne povas vivi”. Kaj sub la scivola rigardado de l’ ĉirkaŭstarantoj mi subite komprenas, kiel urĝe mi bezonas tiun strangan aparaton, kiun mi aĉetas, hejmenportas kaj ... neniam uzos, tial ke inter miaj fingroj ĝi ne estas uzebla! Pro kio postrestas — nur mallonge — kvazaŭbedaŭro de tro cedeme priruzita kliento....
Sed tiun kaj similajn miseksperimentojn kun niaj bulvardaj eksponistoj larĝe kompensas la ĝojo, kiun mi havis legante ĉi tiun libron.
Kaj pro tio mi estas dankema al Cezaro Rossetti.
Raymond Schwartz.
Mi dediĉas la libron al mia frato Reto kiu, per tre indulga juĝo pri la unuaj ĉapitroj, kuraĝigis min verki la ceteron. Al li la kulpo!
C.R.
Estis malvarmete ekstere, sed la ĉambro, kie ni sidis, estis agrable varma. Mia plej kara amiko, Ernesto, sidis kontraŭ mi, donante sin plene al sia komforta brakseĝo. Jam dum unu horo ni parolis Esperante kaj pasis de temo al temo. Estis vere instiga plezuro aŭskulti lin; li tiom bone sidis en la lingvo. Ordinare, kiam li parolas per sia gepatra lingvo: la angla, mankas al li la vervo kaj esprimo, — sume, la muziko, kiu montriĝas kiam li parolas Esperanton. Lia Esperanta prozo estas poezio. Tute malsamaj ni estas. Arto kaj poezio tute ne tuŝas min, tamen mi ne povas ne senti la belecon de lia esprim-maniero.
Nia parolado fine atingis la Esperantan literaturon, kaj post tio...... paŭzo. Ni sidis dum iom da tempo en serena silento, kiun povas ĝui nur veraj amikoj. Mi suĉis cigaredon kaj distre rigardadis la ŝvebantan fumon.
Subite Ernesto diris: „Kial ne verki romanon?”
„Mi?” mi respondis, tute konsternite.
„Jes, vi”, li insistis flegme.
Mi ridis: „Mi tute ne havas kapablon tion fari, kaj cetere, pri kio mi skribu?”
„Aŭskultu,” li diris. „Mi scias ke vi ne estas aŭtoro kaj ke vi havas lingvajn mankojn, sed vi spertis varian kaj interesan vivon, kaj vi tre interese rakontas pri viaj travivaĵoj, do kial ne skribi pri viaj spertoj ĝuste tiel kiel ili okazis? Mi certas ke tiuj okazintaĵoj interesus. Ne! ne kapneu. Nu, vi ne estas stilisto, konsentite, sed stilo en si mem ne estas ĉio. Jen kial mi konsilas al vi verki.”
Mi rigardis lin tre dubeme. Mi konis lin sufiĉe por scii ke li ne ŝercas, ke li tute sincere admonas min .. sed... ĉu li ne eraras... ĉu li ne tro alte taksas min?
„Eble,” mi respondis hezite. „Tamen rakonti apartajn incidentojn estas unu afero, sed kiel mi kunigu mian vivon en romanformon? Ĝi estis iom varia kaj saltas de medio al medio; alivorte, ĝi estas devia, epizoda, kaj ne kondukas rekte al kulmino laŭ postulo de romano.”
„Vi ne komprenas,” paciencis Ernesto. „Ne necese oni formas romanon laŭ la reguloj de fabelo. Elektu kion vi juĝas interesa kaj kroniku ĝin tute libere kaj laŭsekve, ellasante tion kion vi juĝas tro aparta.”
„Mi komprenas,” mi diris. „Sed okazas aferoj, kiujn oni ĝue rakontas, sed kiuj ne indas kiel materialo por romano. Ekzemple la rakonto pri Lilio......”
„Lilio?” demandis Ernesto.
„Jes, pri okazo, kiam mi troviĝis iom embarase en nepropra lito —”
„Ĉielo, haltu! Tiaj rakontoj viaj estas tute ne toler— ...... Nu, kaj kio okazis poste?”
„Estis mateno. La alia...... persono partopreninta la liton jam elŝteliĝis el la ĉambro, kaj mi mem nur atendis oportunan okazon por sekvi. Subite iu eniris la ĉambron. Mi min kaŝis sub la litaĵoj: kiu estas tie? Mi aŭdis la enveninton klopodi ie-tie en la ĉambro kaj konkludis: la timinda, severmora dommastrino! Ŝiaj paŝoj proksimiĝis al la lito. Kion fari? Mi kuŝis senmove. Tiam — ho teruro! — manoj min tuŝis, ĉirkaŭpalpis — mi kuŝis ŝvitegante — kaj la manoj...... ordigis patrine ĉirkaŭ mi la litaĵojn. Poste ŝi foriris. La mastrino pensis, ke mi estas...... la regula okupantino de la lito!”
Ernesto brovumis. „Hm, iom dube. Mi opinias: Ŝparu la donĵuanajn aventurojn aŭ ĉiuokaze ne spicu la verkon tro forte per ili. — Kiel mi jam diris, kribru viajn faktojn laŭ juĝo, sed materialon vi ja havas. Nu, vi estis dum jaroj eksponisto. Pritraktu tiun flankon. Startu ĉe la komenco de via eksponista kariero.”
„Eksponisto mi estis, jes kaj ne. Mi klarigu. En la angla lingvo troviĝas la vorto demonstrator kaj ankaŭ la slange teknika vorto grafter. Nu, jen la diferenco. Demonstrator kutime eksponas varon kiun li bone konas, aŭ teknike aŭ alimaniere; alivorte: li estas specialisto de iu metio kaj estas regula reprezentanto de firmo, kaj pli-malpli sincere klarigas. Li ofte estas sendita rekte de la laborejo al la ekspona loko, kaj poste revenas al sia metio. Lia salajro ne multe varias; sed ofte la firmo aldonas etan kurtaĝon pro la mendoj akiritaj pere de li. Sed grafter kutime ŝanĝas de firmo al firmo kaj de varo al varo. Scio pri la artiklo kaj regulaj vendmetodoj estas por li flanka konsidero. Ordinare li estas kombino de ĉarlatano kaj trud-vendisto, kaj lin interesas nur la tuja vendado. Li uzas ĉiujn rimedojn, esceptinte pafilon, por devigi la interesaton aĉeti. Senrespondeca ulo li estas, kiu bone enspezas kaj malavare elspezas. Hodiaŭ li paradas kiel spertulo pri aŭtomata lavmaŝino, kaj morgaŭ li kvazaŭ science parolas pri sano kaj malsano, dum li vendas ian medikamenton. Li pli similas al ia bazarvendisto, kvankam li laboras kie oportunas, tio estas, ĉie ajn de stratangulo kaj bazaro ĝis komerca foiro kaj magazeno. Lia vivo estas gaja, interesa kaj senĝena, ĉar li estas laŭnature optimisto. Mi pensas ke ‚bazarulo’ taŭgus por traduko de grafter...... do, ni nomu lin tiel.
Bazarulo estas vere metiisto sen metio. Lia metio estas koni iom pri multaj aferoj. Donu al bazarulo iom da ordinara tero en koverto, kaj tio iĝos tuj la plej valora fruktigilo. Senhezite li hipnote deklamos, donante al tiu tero mirindegajn kvalitojn por kreskigo, florigo, fruktigo de plantoj. Lia manko de scio pri terkulturo ne bridas lian langon. Li ne nur kapablas paroli sed scias kiel paroli, ĉar li estas natura psikologo, kaj scias juĝi kaj tikli sian aŭskultantaron. Eble vi pensas ke mi troigas, citante tervendadon kiel ekzemplon, sed io tia fakte okazis.
Bazaruloj havas sian propran slangon kaj estas fratecaj inter si. Neniu patrino iam decidis eduki sian infanon por bazarula kariero, kaj mi neniam aŭdis pri lernejo por bazaruloj. Ili origine venas de tre diversaj medioj kaj naciecoj. Tre ofte ili estas personoj kiuj forlasis sian metion pro diversaj kaŭzoj, sed precipe pro ribelo kontraŭ la reguloj kaj postuloj de estre regata laboro. Preskaŭ ĉiu bazarulo estas eks-io. Inter ili troviĝas eksstudentoj, teatraj eksludantoj, eksboksistoj, eksinĝenieroj, eksartistoj, eksbutikistoj ktp.
Ilia slango montras la nacian diversecon. Mi ne estas etimologo, sed fremda deveno de multaj vortoj en la slango estas memevidenta. Ekzemple manĝari signifas manĝaĵon, do certe ĝi estas de latina deveno; pani signifas pluvon, kaj tio koincidas kun la hinda vorto pani kiu signifas akvon, kaj eble venas de la cigana lingvo. Gelt signifas monon, kaj tio venas de la germana lingvo, tre ŝajne pere de la juda; bevi signifas drinki, el latina; ŝajs estas malbonega negoco......”
„Ĉu ŝajs estas latina?” demandis Ernesto.
„Ne tute,” mi respondis, „ĝi estas ne latina sed pli-ĝuste...... latrina kaj venas de la germana lingvo.”
„Kaj kiel vi fariĝis bazarulo?” scivolemis Ernesto.
„Tio okazis jene......”
„Jen la komenco de via romano!” diris Ernesto. „Sed ne rakontu al mi — skribu vian rakonton, zorgante nur ke vi skribu nature kaj senĝene, kvazaŭ vi rakontus viajn aventurojn en amika rondo.”
„Nu, mi provos,” mi diris.
„Bonan sukceson!” diris Ernesto.
Mi estis kuiristo en Edinburgo. En tiu tempo mi eĉ ne vidis komercan foiron. Mi ŝatis la kuiran laboron, forte laboris en granda hotelo kaj havis nenian ĝenon. Sed iun tagon venis perturba penso al mi...... tre malkvietiga penso. Ĉu mia pago estas tiel alta kiel mi kredis? Jes, kompare al aliaj ĝi estas taksata kiel bona, sed mi laboras tage kaj nokte; sep tagojn en la semajno. Nu, mi kalkulis, laŭhore la pago estas malalta. Kaj mi eĉ ne havas stabilan finhoron. Ho jes, laŭŝajne; sed ofte la ĉefkuiristo venas ĝuste kiam mi pretiĝas por foriri kaj diras aŭtoritate: „He, ĉi-nokte okazos balo (aŭ ia festo), kaj vi devas labori ĝis frumatene.”
Laŭ la reguloj mi devus esti libera inter la tria kaj la kvina; sed tiuj horoj neniam estis certaj, ĉar pro iu kaŭzo aŭ alia oni ofte postulas, ke mi tralaboru tiujn du horojn. Same okazas ofte kun mia semajna duontaga libertempo, kaj la malpermeso eliri tre ĝenis, ĉar antaŭaj aranĝoj aŭ rendevuoj fuŝiĝas. Do, sume, mi pensis: Ĉu ĉi tiu granda hotelkonstruaĵo estas kaj ĉiam restos mia tuta mondo? Mi dormas ĉi tie, venas rekte de la lito al la laboro, kaj de la laboro al la lito. La sunlumon mi malofte vidas, ĉar eĉ dum mia duhora libero mi estas tiom lace-laca ke mi iras ripozi lite. Ĉu mi naskiĝis por morti en ĉi tiu karcero? Ĉu ĝi estas malpli karcero, ĉar mankas ferstangoj ĉe la fenestroj? Ĉu mia destino estas ŝviti kaj ŝviti senĉese sub la elektra sunsurogato?
Senhezite mi decidiĝis...... mi foriros tuj...... ne gravas kien...... sed for...... for de ĉi tie. Alian metion mi ne konas, sed ne gravas. La elituloj en la luksaj manĝohaloj supre povas sin regali sen mia helpo. Eĉ se mi malsatos...... for — for en la freŝan aeron! La kuirpotoj al la diablo! Kaj sen plua penso mi forlasis.
Mi bone sciis ke laboro estas malfacile trovebla; ke estas la jaro 1928, kaj ke senlaboruloj pli kaj pli amasiĝas. Tamen tio ne ĝenis min...... mi havis nur unu penson: eskapi el la tropika karcero.
Mi serĉis malaltprezan loĝejon kaj vivis per iom da mono kiun mi ŝparis. Mi ne havis multon, ĉar mi dum longa tempo mone helpis iun. Ĉiun tagon mi serĉrigardis la gazetajn reklamojn por havebla laboro.
Unu reklamo logis mian atenton. Ĝian tekston mi ne laŭvorte memoras, sed la esenco estis ke granda okazo estas proponata kaj ke oni povas gajni dek pundojn semajne kaj ke faka sperto ne estas necesa. Ŝajnis al mi, ke estas iom strange, ke oni ne mencias kia laboro estas proponata, sed mi decidis iri al la anonc-adreso. Estis neniu nomo de firmo; nur numero de kontoro en konstruaĵo. Mi iris al la indikita strato, trovis la konstruaĵon kaj laŭiris la ŝtuparon. Surŝtupare mi renkontis viron, eble dudekses-jaran. Li portis sufiĉe bonordan bluan kostumon; sed mi vidis ke ĝi brilas eluzite ĉe la kubutoj kaj genuoj, kaj ke la jakmanumoj kun siaj „franĝoj” kvazaŭ mute petas viziton al barbiro. Li ridetis al mi gajanime, kaj senhezite li rekte alparolis min.
„Ĉu vi iras al ĉambro 52?” li demandis.
„Jes,” mi respondis.
„Ne iru,” li diris. „Mi jam spertis tian laboron. Oni ne pagas salajron; nur procenton, ĉar ili scias ke ilia varo ne estas facile vendebla.”
„Pri kio temas?” mi demandis.
„Pri elektraj suĉbalailoj.”
„Sed se oni vendas ilin, oni povas enspezi monon, ĉu ne?” mi demandis.
„Jes,” li rediris, „se......”
La novkonato balancis la kapon nee kun kompata mieno kaj aldonis: „Se la firmo fidus je la vendeblo, ĝi almenaŭ pagus iom; kaj cetere, kial, laŭ via penso, ĝi kaŝas sian nomon en la reklamo? Simple, ĉar multaj jam provis tian laboron, kaj oni laŭfame konas ilin. Temas pri jeno: la firmo logas personojn al la oficejo per trezorpromesoj, kaj tie atendas nigre-blanke vestita ulo, kiu scias pervorte konvinki laborserĉantojn ke atendas grandioza eblo de monenspezo. Ho jes, li scias paroli, sed ne sufiĉe por iri mem kaj vendi siajn varaĉojn. Por atingi sian pozicion, li eble ja vendis ilin siatempe; sed tiam la popolo ne estis tiom senmona kaj ne tiom naŭzita de la senĉesa frapado de kolportistoj.”
Kvankam liaj vortoj fluis moke kontraŭ la firmo, li havis ridan mienon, kaj oni ne povis ne simpatii lin unuavide.
Venis al mi la penso ke eble li ĝuus tason da teo. En mi kreskis scivolemo, kaj mi emis babili kun li. Mia intereso por la filantropa firmo en ĉambro 52 jam forflugis. Mian inviton mia novkonato volonte akceptis, kaj ni kune iris al apuda kafejo. Ni sidiĝis en la kafejo kaj, proponinte cigaredon kaj mendinte teon kun kukoj, mi plu demandis pri la proponita posteno. Li diris:
„Vi ŝajne ankoraŭ iom kredas, ke tie kuŝas ia eldorado, kiun pro mi vi maltrafis. Aŭskultu: se tiu laboro portus gajnon, mi prenus ĝin. Mallaborema mi ne estas. Mi estas preskaŭ tute senmona kaj avidas enspezon. Tiu firmo ja vendas polvosuĉilojn, alie ĝi ne povus daŭre komerci...... sed kiel ĝi sukcesas vendi? Mi klarigos.
Senlaborulo iras al tia oficejo. Eble dum monatoj li ne laboris. La firm-reprezentanto pentras por li oran bildon pri la estonteco. Eĉ se la laborpetanto ne estas naiva, li pensas ke li gajnos almenaŭ bonan porvivaĵon. Sed laŭ la firmano la ofico ne estas tiel facile akirebla... ho ne, ne tia unika posteno... necesas atestiloj por kapti tiel bonan postenon. Tio timigas la dungoton, ĉar li vidas la postenon ekgliti tra la fingroj, do li flankenmetas ĉiujn dubojn kaj avide sin streĉas por ĝin atingi.
Fine li estas akceptata. Li forlasas la oficejon kun facila paŝo, portante sian savilon, la polvosuĉilon. Li rapidas hejmen kaj rakontas al siaj gepatroj pri sia sukceso. Ĉiuj ĝojas ke finfine li havas laboron. Aŭ liaj gepatroj, aŭ liaj parencoj, aŭ liaj intimaj amikoj helpas lin per aĉeto. Rezulto estas ke li vendas unu, du aŭ eĉ tri dum la unua semajno. Li ricevas sian procenton kaj estas rave kontenta. Kaj post tio? Li plandas kaj plandas de pordo al pordo, lia sava polvosuĉilo iĝas dolora kruco kiun li trenas pene laŭ mejloj. Pordo post pordo estas frap-fermata kontraŭ lia vizaĝo. Li eble daŭrigas la marŝadon kaj trenadon dum semajnoj kaj, fine, li, spirite kaj korpe elĉerpita, devas rezigni. Li pezkore konstatas ke li nur sukcesis trudi dubkvalitan aŭ eĉ balastan varon al siaj intimuloj.
Ne, dankon...... mi iel enspezos sen viktimigi miajn plej karajn. Tia firmo dungas laborantojn senĉese. Se ili vendas, la firmo gajnas; se ili ne vendas, la firmo ne perdas eĉ unu cendon. Kompaton por la mizeruloj, kiuj transpaŝas ilian sojlon, ili ne havas.”
Mia kunulo mienis serioze, dum li rakontis; sed subite lia vizaĝo radiis pro bonhumoro, kaj lia buŝo streĉiĝis je kora rido.
„Mi pensis pri amiko mia,” li klarigis. „Li lerte trompis la trompistojn. Li manovris jene. Unue li pretigis komercajn vizitkartojn tiel: ‚Purigo per polvosuĉado po 2 ŝilingoj kaj 6 pencoj hore.’ Tiujn vizitkartojn li metis en la leterkestojn de domoj en tuta kvartalo. Poste li iris al polvosuĉila firmo kaj dungiĝis. Li eĉ ne provis vendi polvosuĉilojn, sed laboris proprakonte, purigante tapiŝojn kaj remburitajn meblojn, kaj starigis bonan komerceton. Ĉiun tagfinon li revenis al la firm-oficejo kaj klarigis ke li ankoraŭ ne sukcesis vendi sed ke li havas tiun kaj tiun esperon. La komedio daŭris dum pluraj semajnoj, kaj la firmo ne ĝenis sin, ĉar ĝi atendis eventualajn vendojn. Finfine, aŭ la firmo suspektis ion, aŭ ĝi senpaciencis, tion mi ne scias, sed ĝi maldungis mian amikon.”
Post tio ni babilis iomete pri ĝeneralaj temoj, kaj „ĝis”-is. Mi reiris hejmen.
Tempo pasis. Mi serĉis laboron sensukcese. Mia mono preskaŭ elĉerpiĝis. Mi pripensis, ĉu mi ŝanĝu mian decidon ne akcepti la senlaborulan subvencion; sed mi decidis persisti ĉe mia intenco ne profiti de tio. Mi ne estis tro fiera por akcepti la disdonatan monon, sed mi timis ke la mizera sumo eble bridus miajn klopodojn serĉi laboron. Mi ne volis degeneri kiel la ĉie videblaj senlaboruloj, kiuj jam de longe perdis esperon kaj iel vivaĉis de semajno al semajno, kaj kies klubo estas la stratangulo.
Mi skribis plurajn leterojn responde al reklamoj, sed — nenia respondo. Ĝuste kiam mi ne sciis kien min turni, mi ricevis respondon de eldona firmo kun sufiĉe konata nomo. Ĝia reklamo diris interalie ke oni serĉas optimiston, kaj tia mi konsideris min. La laboro estis vendi „enciklopedion”. Tiu „enciklopedio” ne estis kutima laŭalfabeta konsultverko sed ilustritaj volumoj pri armeaj kaj militŝipaj statistikoj. La verko estis kvinvoluma, kaj la kosto estis tre alta, t.e. 7 pundoj.
Mia dungonto rakontis kiom tiu kaj tiu gajnis per la vendado, sed kontraŭ tiaj paroladoj mi estis jam avertita. La pago estis sole kurtaĝa. Mi plene malŝatis tiun „enciklopedion”, kaj ĝi nepre ne interesus min, sed enspezi estas bezono, do mi decidis provi. La firmo pruntis al mi broŝuron de ĉerpaĵoj el la volumoj por montri al aĉetontoj. Mi cerbumis kie vendi ilin. Devas esti patriotoj kiuj ŝatus tiujn librojn, mi pensis. Kun kora manpremo la afablulo, kiu reprezentis la firmon, adiaŭis min.
Mi iris kun mia broŝura specimeno rekte al la urba biblioteko. Tie mi rigardis la registrojn kaj notis la hejmajn adresojn de la membroj de la urba magistrato. Ili ja devas esti fervoraj patriotoj, mi certigis min. De la biblioteko mi iris rekte al la hejmo de la urbestro, sed vane — mi eĉ ne povis intervjui lin. Post tio mi vizitis laŭvice la aliajn adresojn. Mi forte klopodis, sed aŭ mi ne povis intervjui la konsilantojn, aŭ mi estis preskaŭ perforte pelata post eniro. Unu ja minacis min, kiam mi insistis ke li rigardu la trezoron kiun mi portis. Mi persiste klopodis dum la plena semajno, irante de loko al loko kaj de adreso al adreso, sed ŝajne neniu interesiĝas pri la pezo de militŝipo, nek kiun distancon atingus la brita armeo, se ĉiu soldato estus sternita pied-al-kapo laŭlonge sur la tero. Dum tiu semajno mi parolis kun multaj patriotuloj: en la konservativa klubo, en la liberala klubo, kaj ĉie. Mi konstatis, ke la potenca forto de la patriotismo, kiu profundiĝas en la koron, estis absolute senpova penetri en la poŝon.
Je la fino de la semajno mi restis nete senmona kaj mi devis ruzi por veturi pertrame. Mi artifikis tiel: se la konduktoro troviĝis sur la supro de la tramo, mi eniris sube. Se li estis sube, mi iris sur la supran etaĝon. Tiel pasis iom da tempo, ĝis li atingis min por postuli pagon. Kiam li ja atingis min, mi petis bileton al la loko, de kie la tramo venis. La konduktoro klarigis ke laŭnumere la tramo estas la ĝusta sed ke ĝi iras en la mala direkto. Mi pardonpetis, desaltis kaj faris la samon denove. Tiel mi venis senpage al mia celloko per pluraj tramoj.
Precize unu semajnon post mia dungiĝo mi reiris al la eldona oficejo, klarigis kiel konscience mi laboris, sed bedaŭris ke malgraŭ ĉiuj streĉoj mi ne vendis eĉ unu kompleton de volumoj. Mi demandis, ĉu eble la firmo konsidere cedus al mi nur kelkajn ŝilingojn por kompensi miajn vetur-elspezojn, sed tiu sama grandkora afablulo tuj iĝis marmora kaj eĉ unu pencon ne pagis. Mi ne povis deteni min komenti ke en eventuala plua reklamo li postulu magiiston anstataŭ optimiston.
Malrapide mi piediris al la loĝejo. Mi preskaŭ ne konsciis pri la vojo, kaj marŝis aŭtomate, pensante, repensante. Ĉu mi eraris, forlasante mian laboron? Oni ja juĝus tiel, oni ja taksus mian forlason kiel stultegan, sed malgraŭ ĉio mi ne sentis tion. Mi sentis nur malpezon. Mia libereco ankoraŭ valoris pli ol ĉio. Antaŭ miaj okuloj venis bildo pri tiu vaporplena kuirejo kaj la blanke uniformitaj homoj, kun vakskoloraj vizaĝoj, ĉirkaŭitaj de ĉiuspecaj manĝaĵoj, sed sen la apetito ĝui ilin. Ne! malgraŭ mia senmoneco, malgraŭ mia senespera estonteco, mi sentis min sen atentinda zorgo.
Sed nun mi pensis: kiel enspezi iom da mono? Jen butikoj plenaj de frandaj manĝaĵoj, jen en luksaj aŭtomobiloj sinjorinoj kaj sinjoroj, kiuj eĉ aŭtomate fordonas trinkmone sumon, kiu havigus al mi plurtagan manĝon. Mi alproksimiĝis al la tre ordinara kvartalo kie mi loĝis, kiam mi vidis ion, kio haltigis min abrupte. Stultulo, kreteno! — mi riproĉis al mi: kial mi ne pensis pri ĉi tio antaŭe? Tie iom antaŭ mi estis la kaŭzo de mia sinriproĉo: la emblemo de lombardisto, tri latunaj globoj.
Mi rapidigis mian paŝon, eniris mian loĝejon kaj baldaŭ elvenis kun brunpapera volvaĵo, kaŝe ĉirkaŭrigardante, kvazaŭ mi kulpus pro delikto. En la pakaĵo, kiun mi tenis malparade, ripozis kostumo, pluvpalto kaj paro da ŝuoj. Mi proksimiĝis la lombardejon per rapidaj paŝoj, kvazaŭ mi intencus preterpasi ĝin; sed kiam mi alvenis al la pordo, mi orte turniĝis kaj rapide eniris. Ĉi tiun manovron mi faris pro honto, ke iu eble rimarkus, ke mi celas eniri tiun butikon, kvankam mi estis preskaŭ nekonata en la urbego.
Mi supreniris ŝtuparon, eniris kontoron kaj troviĝis ĉe servotablo kun interspacitaj vandoj antaŭ ĝi, tiel, ke oni ne povis esti vidata de najbaraj klientoj. La lombardisto malvolvis mian pakaĵon, rigardis miajn vestojn malŝate, kvazaŭ ili estus aĉaj ĉifonoj, kaj bojis: „Dek-ok ŝilingoj!” Mi atendis multe pli, sed pro ia hontemo mi nur kapjesis.
Ree al la loĝejo. Mi sidis ĉe la fajrujo. Laŭ la aserto de la dommastrino granda fajro brulis tie, sed mi malsame opiniis pri tio. Mi estis malvarma, sed nek la senarda dommastrino nek ŝia mizerega fajro varmigus min. Protesto ne helpus. Mi foje ja faris aludon pri la malvarma vetero, kaj sidis ĉe la manĝotablo sen demeti la surtuton, por emfazi la aludon; sed la dommastrino tute senĝene respondis, ke ŝi mem estas varma, ĉar ŝi suferas de sangopremo......
Mi sidis kunfrotante la manojn kaj cerbumante pri laborakiro. Sed kion fari? Respondi al reklamoj ŝajnis senespera klopodo. Mi sciis skribi sufiĉe bonan leteron, sed miaj leteroj ne alportis respondojn. Mi ja menciis atestilojn kiujn mi havis, sed ili ŝajne ne estis efikaj. Dum pensado venis al mi ideo. Se miaj atestiloj ne sufiĉe taŭgas, mi mem skribos ilin. Jen brila ideo. Ne necesas sendi originalojn, mi sendos „kopiojn” de originalaj atestiloj, kiujn mi ne posedas......, kiuj fakte ne ekzistas. Se la reklaminto enketos, li malkovros ke la adresoj estas fikciaj; sed se li ne enketos, mi eble havos laboron. Mi do komencis skribi.
Ju pli mi skribis, des pli mi entuziasmiĝis pri la tasko. Mi ne hontis fanfaroni pri miaj sperto kaj bonaj kvalitoj, kaj mi relegis la atestilojn kun kreskanta memestimo. Laŭ la „kopioj” mi ja estas mirinda persono. Kiu povus rezisti la ŝancon havi mian valoran servon? Dum la sekvinta tago mi skribis multajn „atestilkopiojn” kaj sendis ilin al reklamintoj.
Venis tri respondoj. Unu estis por vendi ĉe pordoj ian specon de broso, kies haregoj estas fiksitaj per plektitaj dratoj, la dua estis por vojaĝi komize ĉe tre konata biskvitfirmo, kaj la tria estis por kolporti ian tipon de speciala kuirpoto. La brosfirmo estis sufiĉe konata, kaj mi iris tien unue.
Mi parolis kun la oficisto de la brosfirmo. La pago estis nur kurtaĝa; sed mi sciis ke la brosoj estas vendeblaj kaj ke minimume oni povas enspezi moderan salajron. La oficisto parolis pri la laboro kaj konsilis al mi reveni tiun saman vesperon, ĉar okazos instruado pri la vendmetodo.
Mia dua vizito estis al la biskvitfirmo. Tie oni klarigis, ke la semajna pago estas kvar pundoj plus eta procento. Oni faris diversajn demandojn kaj sciigis min ke multaj aspiras la postenon kaj ke la firmo donos al mi respondon la sekvontan tagon.
La tria vizito estis al danaj importistoj de biero, kiuj havis kiel kromvaron kelkajn iom strangaspektajn kuirpotojn. Tiuj venis el Ameriko, sed ŝajne oni sciis nenion pri la kuirmetodo krom la informo en kelkaj klarigaj flugfolioj. Kvankam temis pri kurtaĝa pago, tiuj kuirpotoj vekis mian intereson. Ilia nomo estis „senakva kuirilo”, ĉar oni povas kuiri legomojn sen uzo de akvo. La kuirilo troviĝis en kvar grandoj, kaj la meza grando estis iom pli ol unu futon alta kaj iom malpli diametre. Ĝi estis el aluminio kaj havis specialan duoblan bazon por malhelpi brulon de la kuiraĵoj. La kovrilo estis hermetike fermebla per krampoj. La poto enhavis gamelojn, kiuj dividis la spacon kaj entenis la diversajn manĝaĵojn. Sume, en unu kuirilo povis esti kuirata kompleta manĝo el viando, legomoj kaj deserto. La avantaĝoj de tiu kuirmetodo estis multaj, nome: ŝparo de kuirgaso, kuirado sen prizorgo, konservo de la valoraj nutraj elementoj, kiuj estas kutime forboligataj el la manĝo ktp.
Tiu artiklo estis tute nova, kaj kvankam mi havis fortan emon pioniri ĝin, la metodo vendi ĝin podetale starigis problemon antaŭ mi. Se mi kuirus manĝon por montri la efikecon de la kuirmetodo, la tempoperdo estus troa. Sed mi decidis ne cerbumi pri tio, ĉar ankoraŭ mi ne sciis kiun laboron mi elektos. Provizore, mi pensis, mi ne decidu pri iu el la tri postenoj ĝis post bona esploro.
Tiun saman posttagmezon mi iris al la lerna kurso de la brosfirmo. La lernejo estis sufiĉe granda kontoro. La vendistoj de la firmo kaj kelkaj lernantoj sidis en la ĉambro. Sur la muro pendis karto kun diknigra zigzaga streko. Mi sidiĝis sur seĝo iom flanke. Neniu priatentis min.
Babelo da voĉoj muĝis en la ĉambro, kaj preskaŭ ĉiuj interparolis laŭte. La plimulto de la vendistoj estis junaj, sed troviĝis kelkaj mezaĝuloj, kiuj ĝenerale ne estis tiel babilemaj kaj entuziasmaj kiel aliaj. Ŝajne ĉiuj konis unu la alian kaj nomis sin reciproke per antaŭnomo aŭ kromnomo. En la Babelo aŭdiĝis apartaj laŭtaj frazoj kaj frazeroj.
„He, Terry, kiom vi vendis hodiaŭ, vi malbenita mensogulo?”
„Mi vendis tiom, ke mi......”
„Fermu la buŝaĉon, ni ne kredus, se vi ĵurus je viaj gepatroj.”
Kaj plenda voĉo aŭdiĝis:
„......tiu damnita kvartalo! Kiel oni povas enspezi, kiam ĉiu dua virino volas elŝuldiĝi en la litĉambro? Hodiaŭ......”
„Jes, estas vere,” pepe interrompis viro preskaŭ nanstatura. „Ĉu vi scias, ke la karbovendisto hieraŭ vespere iris laŭ la stratoj alkroĉita al sia ĉevalo por ne fali...... Jes, kredu min, ĝi estas vera...... Plene elĉerpita li estis, kaj li streĉtone kriadis per malforta voĉo: Karbo kontraŭ mono! Karbo kontraŭ mono!”
Ĉiuj ridis. Aŭdiĝis alia voĉo:
„Ba! Vi ne povus eĉ vendi kojonojn al eŭnuko.”
„......necesas nur scii kiel trakti kun virinoj,” fanfaronis iu kun filmaktora aspekto.
„Estu singarda, Ŝranko,” respondis aliulo, „aŭ vi pasigos alian nokton en ŝranko, kiam edzo neaverte venos hejmen.”
„......kaj tiu bastardo insultis kaj minacis, kriante: ‚Mi ne volas aĉeti skabiajn brosojn de ĉiu ĉifonulo, kiu venas al la pordo!’...... Je Kristo, se nur estus mallume, mi tuj torde elŝirus radike liajn du......”
„Pst, venas la ĉefulo,” avertis voĉo.
Subita silento. La instruisto envenis. Li estis mezstatura viro kun nigraj haroj. Preterpasante lin sur la strato, oni taksus lin impone serioza persono; sed kiam li komencis paroli, lia tuta vizaĝo radiis entuziasme kaj liaj okuloj brile saltetis. Lia maniero, uzi elokvente la manojn kaj ŝultrojn, estis pli latina ol tipe angla. Li komencis paroli flue kaj senpaŭze:
„Ha bone,” li komencis. „Tre bone, vi preskaŭ ĉiuj estas ĉi tie ĉi-vespere, tion mi ŝatas, tre ŝatas, ĉiam venu, ĉiam interesiĝu. Memoru, ke vi estas parto de granda organizo por helpi al la homaro, por faciligi laboron, por purigi la domojn; vi devas esti fieraj, jes, ĉiu el vi devas esti fierega pro la misio, kiun vi plenumas; ne forgesu tion, ĉiam memoru ĝin, pensu pri ĝi, sonĝu pri ĝi. Ne pensu pri brosoj, ordinaraj brosoj, sed pri ‚mirbrosoj’. Sole mirbrosoj povas purigi tiel nete, purigi en ĉiu angulo, purigi sen batiĝi frakase kontraŭ la meblaro; mirbrosoj povas daŭri eterne! Nu rigardu al la karto; jes, la vend-indika streko altiĝas, sed ne sufiĉe, ĝi devas altiĝi pli krute, ĝi devas transiri la randon de la papero, ni eĉ altigos la plafonon por doni vojon al la streko! Al ĉiuj necesas mirbrosoj, nepre necesas......, se ili ne scias tion, estas via devo, via homa misio, sciigi ilin. Ĉiu balaas, ĉiu broslavas, ĉiu uzas brosojn por cent aferoj, kaj ili kriple manipulas per ordinaraj brosoj. Ne malkuraĝiĝu, se ili estas tro konservativaj por flankenmeti siajn anakronismojn, tiu batalo kontraŭ eksdataj ideoj estis la amara sperto de ĉiu pioniro, de kiam la historio komenciĝis. Sed post la aĉeto de nur unu mirbroso, ili senpacience venigos vin, ili dankos vin. Kiam vi trudos vin al ili, tenu mense la celon, la gloran celon: helpon al virinaro! Neniel rilatas, ke oni jam havas brosojn, la grava punkto estas, ke oni ne havas mirbrosojn. Ĉu oni rifuzas modernan lavmaŝinon, ĉar oni jam posedas kuvon? Ĉu oni rifuzas elektran lumon, ĉar oni posedas kandelojn? Ne, lernantoj...... jes, mi nomas vin ĉiujn lernantoj...... mi ankaŭ estas lernanto, ĉar mi ĉiam lernas. Lernu, lernadu! Virino diros ke la mirbroso estas ankaŭ utila por tiu kaj tiu laboro; bone, vi lernos de tio, tiu punkto iĝos varba argumento por la postaj klientoj.”
Li paŭzis iom senspire, atendante ke la klasanoj sorbu liajn ŝovinismajn vortojn. Li daŭrigis per pli serioza voĉo:
„Ankoraŭ ni ne superis la vendokvanton de la Glasgova filio; sed ni devas, ĉiu el ni devas strebi al la supereco. En Edinburgo estas miloj da domoj, kaj en ĉiu domo devas troviĝi ses el niaj diversspecaj brosoj mi-ni-mu-me! Modera postulo: el nia granda sortimento da brosoj ĉiugrandaj, ĉiuformaj — ĉie vendi nur ses, — kaj mi estos kontenta! Nu, s-ro Mackay, via vendo estas la plej bona ĉi-semajne, kaj mi gratulas vin, sed iom pli, nur iom pli!”
Li esploris paperon. „Ha, s-ro Cohen, vi estis la plej alta dum la tri lastaj semajnoj, sed kio okazis ĉi-semajne, he? Ne, ne donu pretekston, la malbona vendisto ĉiam havas pretekstojn, sed la kaŭzo estas en vi mem. Entute bona, sed ne sufiĉe bona, kaj tion mi diras al vi ĉiuj. Iom pli da peno portos multe pli da rezulto...... Vi ne komprenas tion? En Ameriko la indianoj ĉiam pendigis viandon je certa alto sur arboj...... mi forgesis la alton sed ne gravas. Kiam oni demandis kial precize je tiu alto, la respondo estis, ke muŝoj flugas ĝis unu futo sub tiu alto: do ne estu kiel la muŝoj, perdante la premion pro manko de iom pli da peno!”
„Bonvolu, s-ro Williams, stari ĉi tie sur la planko apud mi, kaj ankaŭ vi, s-ro Scott. Mi deziras ke vi prezentu, kiel oni vendas. Vi, Williams, estu mirbros-vendisto, kaj vi, Scott, estu virino ĉe la pordo, kaj per ĉiaj rimedoj kaj pretekstoj kontraŭu la vendiston. Williams, sonigu la sonorilon!”
„Sed ne estas sonorilo,” pikis Williams.
„Ne gravas,” malpaciencis la instruisto. „Frapu do la pordon, kiu ne estas antaŭ vi!...... Nu Scott, malfermu la pordon pantomime.”
Williams: „Bonan matenon, sinjorino.”
Scott: „Ĝi tute ne estas bona.”
Williams: „Ho, sed vi eraras —”
La instruisto: „Ne, ne, ne! Ne diru al la virino, ke ŝi eraras, la kliento ĉiam pravas...... Daŭrigu.”
Williams: „Vi certe pravas, sed kvankam vi ankoraŭ ne scias ĝin, ĉi tiu mateno estas tre bonŝanca, ĉar mi portas ion specialan por montri al vi —” kaj Williams ŝajnigis malfermi la brosvalizon. „Rigardu: la plej mirinda broso......”
Scott: „Mi ne volas brosojn.”
Williams: „Sed kredu min, sinjorino, ĉi tiuj ne estas ordinaraj brosoj, kaj ni havas formojn speciale modelitajn por ĉiaj uzoj, ni......”
Scott: „Por ĉiaj uzoj, ĉu vere?”
Williams: „Jes, por senpolvigi la pianon, por purigi dentaĵojn, por......”
Scott: „Ĉu vi havas broson por forbalai brosvendistojn for de la porda ŝtupo?”
Ĝenerala ridego plenigis la ĉambron. Williams gapis konfuzite. La instruisto kriis: „Ridu, Williams, ridu, kaj laŭdu la virinon pro ŝia spriteco, kaj poste revenu al la mirbrosoj. Neniam”, aldonis la instruisto, turnante sin al la klaso, „restu senvorte. Vi ne povas konvinki, se vi donas la parolon al la kliento...... Nu vi, Burns kaj Stevenson, estas via vico.”
Estis kelkaj pluaj vendskermoj, kaj kiam la vendisto sukcesis sufoki ĉiujn kontraŭstarojn de la „virino”, la klaso entuziasme manfrapis, kaj oni konsideris la brosojn venditaj.
„Sufiĉe de tio,” fine diris la instruisto. „Nun al la kantaro!”
Je mia surprizo la vendistoj elpoŝigis kantlibrojn.
„Ni komencu per n-ro 8,” la instruisto diris, kaj batis tonforkon sur la seĝon; kaj ĉiuj komencis kanti popularan kanton, sed la vortoj estis banale parodiaj kaj laŭdaj al la mirbrosoj. Eĉ ignorante la banalecon de la parodioj, kiu ekzemple transformis la francan nacian himnon „La Marseljezo” al la „Broseljezo”, mi ne povis kredi je la daŭra efiko de tiom senbaza entuziasmigilo, ĉar trafis min la penso, ke necesus nur sinsekvo da vendofiaskoj por turni tiun entuziasmon al reakcia malespero.
La postan tagon mi vizitis la biskvitfirmon kaj trovis ke la posteno estas donita al iu alia. Do restis la elekto inter la brosvendado kaj la kuirilvendado. Mi elektis la lastan.
Estis milda printempa tago. Mi staris sur trotuaro en necentra parto de la urbo. Mi estis zorge vestita kaj plena de espero. De mia mano pendis kvadrata ledskatolo, en kiu estis mia juvelo, la „senakva kuirilo”. Antaŭ mi etendiĝis longa vico da mezklasaj domoj, ĉiu kun bone flegita ĝardeneto fronte. En ĉiu domkuirejo estis edzino, kiu ŝvitis ĉe la kuirpotoj, kiu estis prizorge katenita al ili, kaj kiu samtempe devis kuri tien kaj reen por ordigi la domon, por aranĝi tion kaj tion, prepare al la alveno de l’ edzo je la manĝohoro. Kaj en mia mano mi tenis la solvon de la edzina problemo. Per la kuirilo ŝi povos enmeti la kompletan manĝon kaj lasi ĝin, tiel iĝante tute libera por priatenti aliaĵojn, aŭ eliri, aŭ eĉ sidi legante romanon. Ho jes, nur necesus ke mi klarigu pri mia escepta kuirilo, kaj ŝi tuj aĉetus. Kiu edzino ne avidus la „senakvan kuirilon”?
La birdetoj kantis, kaj mia koro harmoniis. Mi kalkulis. Mia fantazio vendis tiom, kaj aldonis pluan tiom. Mi enspezis tiom, aŭ eble eĉ...... tiom. Ne, mi haltigu mian optimismon. Mi denove kalkulu, mi ne troigu. La meza amplekso kostos kvardek-kvin ŝilingojn...... Jes, mi devas memori, ke mi ĉiam citu la prezon ŝilinge, ĉar tio impresas ne tiel altpreze, kiel du pundoj kaj kvin ŝilingoj. Paroli pri pundoj nepre timigos la aĉetonton, sed ŝilingoj estas jam ne tiom altsonaj. Do, se mi vendos nur tri, nur tri...... en plena tago tri solaj ne estas granda kvanto...... ne, mi ne troigas — tio estas 20 procentoj de trifoje 45 ŝilingoj. Tio sumiĝas je unu pundo kaj sep ŝilingoj; sed se mi vendos pli ol ses, mia kurtaĝo altiĝos ĝis 25 procentoj; kaj se mi vendos pli ol dek, la kurtaĝo estos 33⅓ procentoj! Ja, minimume, mi bonege enspezos.
Sed kion mi estas faranta? Mi fantazias, revas. Tiel mi ne vendos; mi nur malŝparos tempon. Al la realo, al la praktiko! Do, ek!
Kun rideta mieno mi iris al la unua pordo. Mi sonorigis. Post paŭzo virino malfermis la pordon.
„Bonan matenon, sinjorino, mi reprezentas la firmon —”.
„Ne, dankon!” kaj la pordo fermiĝis.
Dummomente mi algluiĝis al la ŝtupo stulte. Sed tuj mia ekĝeno transformiĝis al amuzo. Ŝi ja eĉ ne sciis pri kio temas! Kiel stulta ŝi estas! Povus esti, ke mi reprezentas firmon de advokatoj kaj venis kun la sciigo, ke ŝi heredis milionon. Kia idiota virino! Sed efektive ŝi havis nenormalan mienon; vere, kiam mi pripensas ŝin, ŝia stulta aspekto estis okulfrapa — mi konkludis, levante la ŝultrojn. Ne gravas, stultuloj troviĝas ĉie. Senĝene mi paŝis al la dua pordo.
„Bonan matenon, sinjorino, mi reprezen—”
„Ne, dankon!” — frap!
Diablo, kio estas al ili? Tiu lasta virino ne aspektis stulta; sed kiu scias, la ekstero ne ĉiam spegulas la internon.
Kun iom malpli da aplombo mi proksimiĝis al la tria pordo; sed apenaŭ mi komencis paroli, jam la virino diris: „Ne, ne, dankon!” kaj kvankam ŝi ne batfermis la pordon, ŝi tamen fermis ĝin sufiĉe decide. Post tio — pordo post pordo. Kelkaj personoj atendis, ĝis mi iom parolis, kelkaj ne; sed en ĉiu okazo mi ne atingis la klarigon pri mia mirinda kuirilo. Venis la tagmanĝa horo. Restis al mi nur unu-du ŝilingoj, kiujn mi ne povis malŝpari en restoracio. Mi iris al laktvenda butiko kaj aĉetis glason da lakto kaj bulkojn. Per tio mi sufiĉe regalis min.
Denove mi komencis la kolportadon, sed sensukcese. Dume mia vizaĝo melankoliis. Mi devas pro neceso enspezi ion. Tial mi pli trude atakis la malamikon, sed tio ne venigis sukceson. Fakte tute male: la virinoj respondis per pli akra kontraŭstaro. Mi konstatis: oni ne povas vendi kun malgaja vizaĝo. Mi devas iel retrovi mian gajan humoron. La momenta krizo elkovis ideon. Jen antaŭ mi imponis luksa domo, kaj tiun mi uzos eksperimente. Mi ne provos vendi, sed nur ŝercos por naski amuziĝon. Mi metis mian ledan valizon flanke de la pordo, por ke ĝi ne estu vidata. La pordo malfermiĝis, kaj tie staris koketa servistino.
„Bonan tagon, mia karega,” mi mielis, strabante al ŝi. „Vi estas rave bela. Ĉu vi emus eliri kun mi ĉi-vespere?”
Ŝia ŝoke timigita rigardo amuzegis min, kaj mi laŭte ridis. Terurite ŝi enkuris, fermante la pordon. Mi certas ke ŝi pensis, ke mi estas altgrada maniulo. Fakte la frenezulejo ne estis malproksime de tie. Tiu epizodo gajigis min kaj hazarde atentigis min, ke la kaŝo de la valizo estos avantaĝo, ĉar ne tuj vidiĝos, ke mi estas kolportisto.
Stultulo mi estis. Nature ĉiu scias, ke mi estas vendisto kiam oni vidas la komercan valizon. Kial mi ne konstatis tion unue? Nekredeble, ke mi povis fari tiel simplan eraron.
Post tio mi iom pli sukcesis tiri atenton, kaj eĉ iom povis klarigi pri mia varo, sed mi ne vendis nek penetris en domon. Ĉe mia unua ekmovo antaŭen, la ĉepordulo baris la vojon kaj komencis fermi la pordon. Estis proksimume la sesa vespere, kaj mi neniom estis vendinta. Parte laca, parte malalthumora, mi komencis ambli al mia loĝejo. Mi malemis iri tien, ĉar la dommastrino komencis rigardi min suspekteme kun rigida vizaĝo. La kaŭzon de ŝia kreskanta antagonismo mi klare komprenis, ĉar mi prokrastis doni al ŝi la semajnan lupagon.
Mi emis iri al kino por forgesi kuirilojn, vendon kaj dommastrinojn, sed la manko de mono malpermesis tion. Dum mi tiel pensis, mi ekmemoris pri familio, kiun mi konis antaŭ jaroj en alia urbo. Mi daŭre skribis al ili de tempo al tempo. Laŭ ilia lasta letero ili transloĝis al Edinburgo. Mi memoris la adreson, do mi decidis viziti ilin. Interparolo kun ili povos distri min, kaj cetere mi volonte revidos la du filojn, Andreon kaj Roberton, kiujn mi ne vidis de post la lernejaj tagoj.
Mi trovis la adreson, kaj la patrino, s-ino Fairley, tre ĝoje kaj gastame bonvenigis min.
„Je Dio!...... Andreo, Roberto! Vidu, kiu vizitis nin! Envenu, envenu — kia surprizo! Ĵus ni komencas temanĝi. Ĉu vi flaris la tekruĉon? De kie en la mondo vi venis, vagulaĉo? Mi pensis, ke vi estas ankoraŭ en Hindujo...... aŭ en Italujo. Ne gravas, sidiĝu...... ĉu viaj jukantaj plandoj jam kondukis vin al riĉeco?”
„Ne,” mi respondis. „La gajno kaj la perdo rajdis duope. Mi nun laboras ĉe firmo......”, kaj tuj ŝanĝante la temon, mi turnis min al la filoj. „Kaj vi, Roberto, vi ankoraŭ laboras ĉe la fervojo, ĉu ne? Ĉu la kompanio ankoraŭ ne donacis al vi vagonaron post tiel longa servado?” mi ŝercis. „Kaj vi, Andreo, kion vi faras?”
„Mi estas domfarbisto,” li ridetis. „Mi laboras ĉe firmo, kiu spekulacias pri domkonstruo, kaj la muroj estas tiom maldikaj, ke mi ĉiam havas la senton, ke nur dank’ al la farbo ili ne disfalas.”
„Do zorgu, ke la vento ne forblovu ilin,” mi kunŝercis.
„Forblovi!” spritis Andreo. „Tio ne estas ebla: la vento ja trablovas ilin. Fakte iu ŝtelis unu domon — mi ne ŝercas.”
„Nu, nu,” mi mokadmonis. „Ĉu vi eble ne troigas iometete?”
„Ne, mi ne ŝercas,” seriozis Andreo. „Tio vere okazis, kaj la ŝtelinto estas en karcero. La ŝtelo okazis en provinco Fife. La ŝtelinto estis laborestro ĉe firmo, kiu konstruis novan kvartalon da domoj. Li kaŝe aĉetis parcelon da grundo proksime al la konstruotaj domoj, kaj li uzis la konstru-materialon, ŝarĝaŭtojn kaj laboristojn por konstrui por si domon sur sia grundo. Neniu sciis, ke la aparta domo ne estas parto de la konstrua entrepreno. Finfine iu suspektis, kaj la trompo malkovriĝis.”
„Kaj vi, Roberto, ĉu vi nun estas fervoja ĉefo?” mi demandis.
„Mi? Ne, mi estas delonge hejtisto de ŝarĝ-lokomotivo, kaj ŝajnas, ke mi restos eterne ĉe tiu nivelo. Mi propagandas socialiste inter miaj kamaradoj, kaj mi opinias, ke pro tio la kompanio ne emas favori min per pli bona posteno.”
Ni manĝis kaj babilis, kaj post la temanĝo Andreo diris, ke estas domaĝe ke li devas nun forlasi min, ĉar li devas iri al Esperanta kurso.
„Ĉu tiu lingvo ne estas morta?” mi diris. „Mi memoras, ke estis ia furoro pri ĝi antaŭ jaroj...... Efektive mi mem lernis kelkajn lecionojn, sed mi ne daŭrigis.”
Andreo komencis vigle paroli pri Esperanto, kaj nur pro ĝentileco mi ne esprimis mian kontraŭan sintenon. Mi vidis, ke Roberto havas iom indulgan senton pri la amata ĉevaleto de sia frato.
Andreo invitis min akompani lin al la kurso. Mi ne tre emis iri, sed mi pensis: „Eble estos iom distre, — almenaŭ pli distre, ol renkonti mian dommastrinon!” Do mi konsentis iri.
Ĉe la kurso la instruisto afable bonvenigis nin sed parolis al mi esperantlingve. Mi nebule komprenis la diritajn kutimaĵojn, sed ne sciis respondi. La penso, ke li parolas Esperante al mi por paradi la lingvon, malfavore impresis min. Ni sidiĝis.
„Nu,” diris la instruisto al la klaso. „Sidu duope kaj interparolu.” (Andreo tradukis la frazon.) Amuzis min vidi, kiel la lernantoj penas fari konversacion en Esperanto. La maniero, laŭ kiu ili kriple balbutis, haltis, rigardis en vortareto kaj pantomime gestis por iel komuniki per la disaj vortoj, estis ja ridiga. Tio naskis al mi petolan penson, kaj mi rimarkigis al Andreo: „Nun mi klare vidas, ke Esperanto estas mirinda lingvo, per kiu samlandanoj ne povas kompreni unu la alian!”
„De kiel longe ili lernas?” mi demandis al Andreo. „De kvin semajnoj,” li respondis. „Nur de kvin semajnoj?” mi miris.
Estis tiu fakto, kiu unue vekis mian intereson. Mi ekpensis pri junuloj, kiuj studis la francan lingvon dum unu-du jaroj kaj ne kapablis eĉ taŭge respondi al tute simplaj frazoj. Kaj aliaj, kiuj studis dum seso da jaroj kaj lernis sufiĉe por...... ridigi la francojn.
Nun mi ekatentis ankaŭ la instrumetodon. Estis la unua fojo, ke mi vidis la rektan metodon, kaj mi ekkomprenis, ke tiu metodo devigas la lernanton pensi rekte en Esperanto, kaj kutimigas la langon kaj orelon al la lingvo.
Post pluraj semajnoj mi vizitis ankaŭ la konversacian rondon. Tie la angla lingvo estis rigore malpermesita, kaj la senĉesa verva interparolado akre refutis mian komencan antaŭjuĝon, ke Esperanto estas kvazaŭ senviva mekanikaĵo. Eĉ kiam ni forlasis la ĉambron kaj pokelke promenis tra la urbo, ni daŭre parolis Esperante.
La Esperantaj kunvenoj iĝis mia ĉefa intereso ekster la laboro. La grupo estis laborista, kaj enestis ĉiunuancaj socialistoj, de la rozkoloraj ĝis la ruĝe ruĝaj. Ĉiuj estis diskut-, eĉ disputemaj, sed la societa sento kaj kamaradeco estis ege ĝuindaj. Nova mondo malkovriĝis al mi, kaj mi forte ĝuis la debatojn, amuzvesperojn, balojn, ekskursojn ktp. Dank’ al tio, mi sentis min hejmece en la fremda regiono.
Al mi ŝajnis tiutempe, ke la lingva nivelo en la grupo estas tre alta, kaj mi miris, ke la gvidanto, k-do Turner, konstante admonas pri la „malalta lingva nivelo” kaj insistas, ke „la lerno de Esperanto daŭras dum eterno”. Komence mi vidis ĉe Turner nur tre ŝatindan celadon altigi, kuraĝe kaj senĉese, la lingvonivelon. Sed baldaŭ mi ekkomprenis du aferojn: unue, Esperanto estas vere vivantaĵo, kaj vivantaĵon oni efektive povas studi „dum eterno” — ĝi neniam elĉerpiĝas. Due, ĉar la grupanoj uzis la lingvon kun granda viveco kaj senpereco, tio iom trompis min pri ilia efektiva lingva nivelo.
* * *
Sed mi forkuris tro antaŭen! Necesas repreni mian kronikon ĉe tiu vespero, kiam mi vizitis unuafoje la grupon.
Mi marŝis hejmen, kaj kiam mi proksimiĝis al la loĝejo, mia senzorga humoro komencis forvapori. Ĉu la dommastrino atendas min por vinagro-dolĉe aludi pri la mankanta lupago? La dekunua sonoris. Eble ŝi dormas, mi konsolis min. Aŭ ĉu ŝi obstine atendas mian venon? Mi havis ŝlosilon de la ĉefpordo. Zorge-zorge mi ŝovis la ŝlosilon en la seruron kaj turnis ĝin. La vestiblo estis nigre malluma, sed mi ne kuraĝis ŝalti la lumon. Mi streĉe aŭskultis. Nenia indiko pri vivanta persono. Singarde mi demetis la ŝuojn kaj ŝtele ekiris al la ŝtuparo.
Damne! mi frotiĝis kontraŭ la vestpendilo. Kia bruo, certe tio vekus eĉ mortintojn. Senspira halto. Nenio okazis. Apogante min al la balustrado, mi levis unu piedon kaj metis ĝin sur la unuan ŝtupon ĉe la flanko, por ke ĝi ne knare fleksiĝu. Unue nur la antaŭan parton de la plando, poste etgrade mi mallevis la tutan piedon. Alkroĉinte min al la balustrado, mi cedis mian pezon, kaj zorge levis la alian piedon. Tiel mi daŭrigis. Unu ŝtupo laŭte krakis. Denove mi haltis kaj denove komencis mian riton. Post jarcento mi atingis mian ĉambron.
Mi cerbumis pri la morgaŭo, sed neniu inspira ideo venis al mi. Miaj pensoj iris en cirkloj. Mi rigardis la murojn kaj la bildojn, sed tio ne helpis. Ĉe la muro pendis bildo de Jesuo kun esprimo de kompato. Eble la dommastrino imagis, ke la kompato de unu Persono sufiĉas en la domo. Mi eĉ ne povis imagi kompatan rigardon sur ŝia vizaĝo. Jen portreto de ŝia edzo kun rida mieno. Jes, mi povas imagi, ke li ridas, ĉar li estas libera de ŝi. Kaj super la kamenbreto estas alfiksita moto: „Hejmo, dolĉa hejmo.” Tie estas iom da kaŝita humoro. Sendube la dommastrino opinias, ke tio signifas ke ŝia hejmo estas dolĉa, anstataŭ kompreni, ke la propra hejmo de la enloĝanto iĝas dolĉa post loĝado en ĉi tiu kadukejo.
Sed kiel vagas miaj pensoj! La morgaŭo: ĉu denove ĝi estos senrezulta kiel hodiaŭ? Mi scias, ke la kuirilo estas aĉetinda, do kio estas la kaŭzo de mia vendomaltrafo? Se nur mi povus eniri en la domojn kaj bone klarigi pri mia artiklo, estus facile vendi, sed kiel eniri? Malfacilege estas provi vendi tian varon sur la perono. Mi provis eniri en domojn, sed ju pli mi alproksimiĝis, des pli rapide la pordo fermiĝis. Mi aŭdis, ke kolportistoj foje ŝovas la piedon inter la pordon kaj la pordfoston, sed tia manovro estas memevidente mistrafa, ĉar estus maleble vendi al iu, kontraŭ kiu oni luktas. Estas ja problemo elpensi kiel agi, kiel eniri sen alproksimiĝi al la pordo...... ŝajne nesolvebla problemo...... ju pli oni alproksimiĝas, des pli......
Fulmotondro! ekbrilis ideo. Ĉu helpos? — Jes...... eble — se ĝi estus ruze aplikata. Ĉu eble? mi pensis ekscitite...... ĉu eble? Jes, ŝajnas eble. Tiel mi rezonis: Se alproksimiĝo fermigas pordon, ĉu la malo ne efikos male? Se mi povus eble paŝi malantaŭen kaj samtempe paroli por akrigi ŝian intereson, mi certas...... jes, mi certas, ke ŝi vaste malfermos la pordon. Plena de novakirita espero mi enlitiĝis, kuŝiĝis laŭeble komforte inter la matracaj bulaĵoj kaj elpensis la detalojn de mia nova taktiko.
La sekvintan matenon mi staris antaŭ pordo, tenante malkaŝe mian kuirilan valizon. Mi atendis. Ie interne mi aŭdis la bruon de alpaŝanta persono. La pordo malfermiĝis suspekteme, kaj antaŭ mi staris virino kun la mano preta sur la anso. Mi staris sen paroli kaj nur afable mienis al ŝi, kvazaŭ mi konas ŝin, aŭ almenaŭ kvazaŭ oni min atendas. Ŝi rigardis min nekomprene. Mi komencis per neurĝa tono: „Do, finfine mi venis,” kaj ridetis aplombe.
„Pri kio?” ŝi demandis.
„Pri kio?” mi surprizite altvoĉis. „La kuirilo, kompreneble.”
„Sed mi ne mendis......”
„Mendis?” mi diris. „Mendis!” kaj mi ridis subvoĉe. „Mi ne vendas, mi estas sendita speciale por montri ĝin en la distrikto.”
„Ne,” ŝi kapskuis. „Mi ne pensas, ke mi volas......”
„Ho dankon, dankon, sinjorino,” mi interrompis, kaj kun kontenta surprizo mi duone deturnis min de la pordo kaj faris du paŝojn forirajn, kaj parolante kun maksimuma vervo, sed starante duone forturnite de ŝi, mi daŭrigis, kvazaŭ mi ne povus kredi ŝian malemon vidi la kuirilon.
„Vi vere ne volas vidi ĝin? Bone, bone, mi havas tiom da personoj, kiuj malpaciencas je mia veno, ke mi ne scias kiel mi sukcesos viziti ĉiujn! Oni skribas kaj telefonas al la oficejo — mi ne scias kion fari. Mi estas preskaŭ elĉerpita, kurante ĉien...... Ho, ĝi estas ja mirinda, tiu artiklo en la valizo, tuta kompleta kuirejo! La homoj preskaŭ freneziĝas por vidi ĝin...... Do, denove dankon. — Kiel strange, ke vi ne volas vidi ĝin! Sed pardonu, mi devas rapidi,” kaj dume mi moviĝetis, kvazaŭ mi malpaciencus foriri. Dum mi parolis, la pordo vaste malfermiĝis, kaj mi povis vidi, ke mi forte tuŝis ŝian scivolemon. Hezite ŝi diris: „Nu, mi rigardos ĝin, sed mi ne aĉetos.”
„Aĉetos?” mi alridis. „Kredu min, sinjorino, la homoj simple enamiĝas je ĝi! Ho, se nur mi havus sufiĉe por plenumi la mendojn! Sed ne gravas — se vi volas, eble mi povos montri ĝin al vi rapide. Nu —” kaj mi rigardis al la pojnhorloĝo, kiun mi ne posedis. „Mi...... jes...... eble mi povas disponi iom da tempo.” Mi revenis al la perono por elpreni mian varon kaj, ĉirkaŭrigardante pri konvena loko, mi paŝetis al la vestiblo. Ŝi flankenmoviĝis por lasi enirvojon kaj gestis al ĉambropordo, dirante: „Ĉi tien, en la sidĉambron!”
Entuziasme mi klarigis kaj bildigis per troigo la avantaĝojn de la kuirilo, kaj post proksimume duonhoro mi elvenis kun la unua mendo en mia libro. Mi daŭrigis la novan taktikon kaj sukcesis montri la kuirilon en diversaj domoj, kaj kiam venis la tagmanĝa horo, mi havis jam alian mendon.
Irante denove al la laktejo por ĝui la lakt-kaj-kukan manĝon, mi vidis du junajn virojn, kiuj estis frapantaj alterne ĉe pordoj. Mi proksimiĝis kaj alparolis unu.
„Kiel iras la negoco?” mi demandis.
„Bonege,” li respondis.
„Kion vi vendas?”
„Vendas?” li mokis. „Ni ne vendas, ni kvazaŭ forprenas bombonojn de infanoj! Ĉi tiu laboro estas mono por nenio. La stulteco de la homoj ne havas limon. Kiel Barnum diris, malsaĝulo naskiĝas ĉiuminute. Simple tiel ni faras: Ni demandas al la domulo, ĉu li havas foton de iu kaj, se jes, ni pligrandigos kaj arte koloros ĝin sen ia kosto. Ni eĉ surmetos kolumon aŭ harojn sur la foton, se oni deziras...... kaj tute senkoste. Ĉu verŝajne, ke firmo elspezus nur por priservi la homojn sen profito? Sed la homoj kredas. Kelkaj ja dubas; sed ni klarigas, ke ni profitas per la konsekvenca reklamado de nia art-fotografa pligrandiga servo. La plimulto de la popolo ĉiam serĉas ion por nenio, kaj ĝuste tiuj estas plej facile trompataj. Ĉiuj havas fotojn de personoj aŭ foraj aŭ mortintaj, de kiuj ili deziras pli belajn kopiojn. Ho jes, ni beligas la fotojn. Ni forviŝas la sulkojn, glatigas la vestojn, eĉ deprenas la ĉapon kaj anstataŭigas ĝin per laŭmoda ĉapelo. Iu virino volis, ke ni deprenu la ĉapaĉon de la kapo de ŝia mortinta edzo, sed kiam ni petis ŝin priskribi la harojn por povi artpentri ilin laŭnature, ŝi respondis, ke ni povos vidi la harojn kiam ni deprenos la ĉapon. Ne, ŝi ne ŝercis.”
„Sed mi ne komprenas, kiel via firmo enspezas?” mi diris.
„Tute simple,” li klarigis. „Ni ja tenas nian promeson kaj reportas la blindige koloritan banalaĵon, sed ĝi estas en luksaspekta, baroka kadro. Nature, tiel bela kadro valoras multon kaj estas necesa fono por la beligita portreto. Nur la kadron oni pagas...... je iom pipra kosto, vere, sed kiu rifuzus tian filmaktoran bildon, kian ni liveras?”
Tiun saman posttagmezon mi vendis alian kuirilon. Mi iris al la oficejo, kaj mia dana estro donis al mi tridek ŝilingojn antaŭpage. Mi iris al la loĝejo kaj pagis la dommastrinon, ŝajnigante, ke mi forgesis pagi ŝin antaŭe. Ŝi diris, ke tute ne gravis, sed ŝia prete etendita mano protestis kontraŭ la mensogo.
Mi nun ne memoras, kiom mi enspezis tiun semajnon, sed mi sufiĉe bone travivis.
Dum monatoj mi migradis de domo al domo. Meze mi enspezis sufiĉe por miaj simplaj gustoj, sed ĉar la semajna vendo variis multe, mi ne sukcesis iom ŝpari. Mi ŝatis la laboron kaj lernis, dum mi vendis. Mi provis juĝi la personon, al kiu mi klopodas vendi, kaj adaptis miajn vortojn laŭ mia juĝo pri la persono. Kaj mi trovis silentan helpanton, kiu multe utilis al mi. Tiu helpanto kutime ne mensogis aŭ ŝajnigis, sed daŭre klaĉis pri la karaktero de la intervjuata persono. Tiu helpanto estis la sidĉambro de la kliento.
Tuj kiam mi eniris la sidĉambron, mi rapide ĉirkaŭrigardis, kaj la mebloj, libroj, bildoj — ĉio havis ion gravan por flustri al mi. Se la libroj aŭ la bildoj temis pri religio, mi emfazis, ke oni povos lasi la manĝaĵon en la kuirilo senatente kaj iri preĝejon. Se la libroj estis pri sano aŭ malsano, mi emfazis la dietan flankon de la kuirmetodo. Se la ĉambro estis malorda, mi martelis pri la laborŝparo, aŭ se hazarde mi vidis eburajn elefantojn aŭ cizelitan latuntablon, mi celis la paroladon por eltrovi, ĉu ŝi aŭ iu familiano ne estis en Hindujo? Se jes, mi interesiĝis, parolante kiel eble plej vive pri tiu lando. Post ne tro longe mi revenis al la kuirilo kaj entuziasmis pri la perfekta kuirado de riz-kureo per mia kuirilo, priskribante la frande flokan rizon kompare al la glu-kaĉa rezulto de la ordinara kuirado. Ludiloj kaj aliaj infanaj postsignoj ankaŭ donis al mi la necesan indikon kiel paroli, t.e. pri la graveco, ke infanoj manĝu nutran manĝon kun vitaminoj, ĉar tio forte necesas por la sano kaj konstruo de korpo kaj menso.
Mi memoras, ke foje mi parolis kun virino, kiu estis ateista. Ni longe parolis pri tiu temo, kaj finfine ŝi aĉetis kuirilon. Ĉar mi interesiĝis pri ŝia „ĉevaleto” kaj trafe subtenis ŝiajn ideojn, ŝi rekomendis min al sia fratino en alia parto de la urbo. Renkontinte la fratinon, mi trovis, ke ŝi apartenas al la „Kristana Scienca” religia sekto. Tuj mi iĝis admiranto de la „Kristana Scienco”, kaj ankaŭ ŝi aĉetis kuirilon. Mi ofte prezentis al mi la ŝokon, kiam la du fratinoj renkontiĝus poste, kaj parolante pri la kuiriloj malkovrus la oportunismon de ties kompleza vendisto!
Ofte mi manĝis ĉe bazar-magazeno Woolworth, kaj tie mi renkontis diversajn kolportistojn. Mi memoras precipe du kolportistinojn, ĉirkaŭ tridek-jarajn, kiuj ĉiam envenis kune. La pli okulfrapa estis bela, altstatura kaj trompe brilblonda kun pala haŭto. Ŝi estis arte ŝminkita kaj evidente ne bridis la manon ĉe tiu laboro. Ŝi vive parolis, kaj ŝiaj grandaj, esprimplenaj okuloj dancis akompane. Mi neniam konis ŝian nomon, ĉar ĉiuj nomis ŝin Blondy pro ŝiaj haroj. Ŝia kunulino Margy estis preskaŭ kompleta antitezo de Blondy. Ŝi estis kvieta, mezstatura, nigrahara kaj seriozmiena, kvankam ankaŭ ŝi estis logaspekta. Mi sciis, ke ili laboras kune, iel rilate al pianoj. Unu tagon ĉe la manĝotablo mia scivolemo venkis min, kaj mi demandis al Blondy:
„Precize kio estas via laboro?”
Ŝi esploris min per siaj glimaj okuloj, kvazaŭ konsiderante, ĉu konfidi al mi, kaj diris:
„Ni klopodas aranĝi la agordon de pianoj je mizere malalta prezo, nome tri ŝilingoj kaj ses pencoj, kvankam la kutima prezo estas kvin ŝilingoj, kaj la mendoj simple glitadas en niajn kajerojn. Do sciu, ke vi sidas vid-al-vide kun du filantropinoj.”
„Sed ĉu firmo povas bone pagi dungitojn kaj samtempe servi tiom malkare la publikon?”
„Ho jes, la firmo bone pagas...... ĉu ne, Margy?” ŝi diris, okulumante al sia kunulino, kaj ili ambaŭ ridis. „Vero estas, ke la tuta afero estas la plej mamuta trompo, kiun ni havis la bonŝancon trovi — simple kolosa. Sed ni ne trompas, ho ne, ni estas nur du naivaj bubinoj, kiuj nur faras la aranĝojn por la agordistoj, kaj ni eĉ ne scias, ke la ‚agordistoj’ svenus, se ili estus devigataj vere agordi pianon. Ho ja, kredu nin: la fripona firmo faras grandan profiton. La ideo venis unue de Ameriko. Sed, karulo, ĝi ne estas nia afero, ni simple faras nian honestan devon. La laboro estas facila, kaj nia parto estas tute honesta kaj bone pagata.” Kaj ŝi ridis ĉarmenaive. Mia intereso pliiĝis, ĉar ankoraŭ mi ne vidis la lumon.
„Do, se la agordistoj ne scias agordi,” mi diris, „tio ne povas ne esti trompo; sed mi ne komprenas kiel......”
„Ĉu ni diru al li?” ŝi ŝercis.
„Eble ni ŝokus lin,” kunblagis Margy. „Li estas ja tiel serioza!”
„La komedio iras jene,” pludiris Blondy. „La ‚agordisto’ paŝas en la domon kun kompetenta aplombo. Li malpakas sian ilaron, enrigardas la pianon, kuntiras la brovojn serioze kaj, turnante sin al la posedanto, diras gravtone: „Estas tineoj en ĉi tiu piano. Tio estas granda domaĝo, ĉar ili ruinigos la pianon, kaj plue, ne limigante sin ĉe tio, ili ensvarmos viajn tapiŝojn, remburaĵojn, vestaron ktp.”
Blondy daŭrigis: „Nature la trompotoj ektimas kaj konsentas, ke la sonilaro estu portata al la laborejo por ekstermo de la larvoj. La prezo de tiu laboro estas sep pundoj kaj dek ŝilingoj, sed tiu sumo iĝas nekonsiderinda kontraŭ la ruiniĝo de la meblaro, piano kaj cetero. Ĉe la laborejo estas unu-du agordistoj, kiuj ja scias agordi la sonilaron, kaj plie per olea ĉifono aŭ io traviŝas ĝin. Do konstatu, karulo, ĉiuj estas kontentaj.”
„Kia elpensaĵo!” mi diris. „Ĉu vi delonge faras tiun laboron?”
„Ne longe,” respondis Blondy, „kaj ni ne scias, kiel longe ĝi daŭros. Sed kial sin ĝeni? Eĉ se ĝi estus provizora, ĝi almenaŭ estas multe pli komforta ol niaj antaŭaj okupoj. Margy kaj mi ĉiam laboras kune, kaj nia interkonsento estas ke, se ne estas laboro por ni ambaŭ ĉe firmo, ni ne akceptas la laboron. Margy estas kvieta, sed mankas al ŝi nenio — kiel atestas la proverbo: Silenta akvo subfosas la bordon.”
„Ni kune laboris ĉe diversaj firmoj...... ho, mi ne scias, kion ni ne faris...... krom unu laboro,” ŝi interkrampis kokete. „Ni kolportis pakaĵon de sapoj kaj sappulvoroj, frotpurigiloj ktp. Tio estis malkara kaj entute bona valoro, sed la publiko ne fidis je ĝi, ĉar la marko ne estis konata. Post tio ni laboris ĉe potenca gazet-eldonejo. Nia devo estis konvinki la domulojn, ke nia gazeto estas pli havinda ol ĉiuj aliaj, kaj atingi la konsenton, ke ni aranĝu liveri nian gazeton anstataŭ ilia ĝisnuna. Al mi tiu laboro ĉiam ŝajnis farsa, ĉar la varbistoj de la diversaj gazetoj sekvis unu la alian kaj la plejmulto de la domuloj konsentis al ĉiuj gazetuloj: ĉar estas pli facile ŝanĝi ol sukcese kontraŭstari la insistulojn.”
„Post tio ni laboris ĉe reklamejo, sed tiu laboro ne daŭris. Ni vizitis pensionojn kaj montris presprovaĵojn de urba gvidlibro por turistoj. Ni ofertis la reklaman rajton po diversaj prezoj konforme al la grandeco kaj pozicio de la spaco. Ni devis kolekti la monon kaj ricevi procenton. Iun vendredon vespere ni, kiel kutime, donis la kolektitan monon al la firmo, sed kiam ni revenis sabatmatene por ricevi nian pagon, ni trovis, ke la oficejo estas forlasita. Nu?” ŝi diris. „Tia estas la vivo. Estas rava vivo, se oni ne perdas esperon. Se jes, oni povas ĵeti la ĉapelon de alta ponto, forgesinte depreni ĝin de la kapo...... aŭ oni povas eĉ edziniĝi. Mi jam provis tion, sed pro bagatelo la afero ne prosperis: li jam estis edziĝinta......”
„Ne, mi opinias, ke ni daŭre laboros kune, he, Margy? Almenaŭ ni protektos unu la alian kontraŭ la salonaj donĵuanoj. Ĉu vi memoras, Margy, kiel ni vendis tiujn aparatojn por depreni la kalkon el la akvo? Ni laboris en Sunderland, kie la akvo estas malglita kaj formigas dikan kruston interne de kaldronoj. Tiu akvomoligilo estis bona, sed ne facile vendebla. Sed rigardu al Margy. Ĉu kun siaj nigraj okuloj kaj iom kurba nazo ŝi ne aspektas mistere sorĉa? Sen ŝi mi certe ne kapablus vendi eĉ unu. Ordinare la domulino ne interesiĝis, do mi staris kaj amikeme parolis pri ĝeneralaj temoj, kaj direktis la babilon al ŝanco kaj sorto. Tiam, turnante min al Margy, mi diris al ŝi: ‚Legu la estontecon de tiu ĉi sinjorino, Margy!’ Margy respondis, ke ŝi ne emas kaj ke tiurilate ŝi ne estas tre lerta. Mi insistis kaj, turnante min al la sinjorino, asertis ke Margy estas nekredeble trafa en aŭgurado, sed ŝi ĉiam malemas...... ŝi ne konscias sian transcendan kapablon. La sinjorino ĉiam pli interesiĝas kaj invitas nin eniri. Post rutina vortskermo inter Margy kaj mi, Margy nevolonte cedas pri la te-tasa legado. Nature, la estonteco de la sinjorino enhavas ĉion bonan, kaj tiom simple la vojo al la vendo estas pretigata. — Sed tempo malfruas. Venu, Margy, ni iras falĉi niajn viktimojn. Do, ĝis revido en la almozulejo!”
Min tiom interesis la rakontado de Blondy, ke mi ne estis rimarkinta la tempopason. Mi manadiaŭis al la kolportistinoj, ĵetis vorton al kelkaj kolportistoj ĉe apuda tablo kaj foriris.
Jam ses monatojn mi kolportis. En la komenco mia meza vendokvanto grade altiĝis laŭ mia akiro de sperteco, sed dum la lastaj du-tri monatoj mi ne povis plibonigi mian vendadon. Mia unua ideo estis dungi, kun konsento de la kompanio, roton da kolportistoj, kaj tiel gajni ekstran kurtaĝeton de la kuna vendado. Tiucele mi intervjuis kolportistojn ĉe la oficejo kaj instruis ilin, sed unu post la alia fiaskis. Mankis al ili la entuziasmo, ĉar ili ne konvinkiĝis pri la merkata estonteco de la kuirilo.
Unu tagon mi eniris feraĵbutikon por aĉeti ion kaj vidis grupon da homoj ĉirkaŭ eksponisto. Mi lokiĝis inter la aŭskultantaro. La bazarulo (kvankam tiam mi konis nek lin nek la terminon) montris kiel ripari rompitajn tasojn, glasojn ktp. per ia porvaza gipsogluilo. Per facila manipulado li kungluis preskaŭ ĵongle pecojn de porcelano kaj fajenco, dume parolante senĉese. Li bildigis parole la oportunecon, valoron kaj nepran neceson de sia varo, tiel lerte, ke mi apenaŭ povis deteni min de aĉeto. Mi certas, ke mi estus aĉetinta, se mi havus proprajn vazojn. Ĉe la fino de la ekspono li vendis dekon da skatoloj po unu ŝilingo. Mi ofte vidis tiun gipsaĵon en butikoj sed neniam emis aĉeti, eĉ kiam mi havis uzon por ĝi. Mi konstatis, kiel la eksponado akcelas la vendon.
Post la disvendo mi parolis al la bazarulo, kaj kiam li eksciis, ke mi estas kolportisto, li parolis libere kaj frate. „Mi ’sponas ĉi tie jam semajnojn,” li diris, „sed post ĉi tie mi iros al magazeno en Falkirk. Mi miksas mem la gipsaĵon. Mi prefere ’sponas en magazeno, ĉar la disvendo estas pli bona.”
„Ĉu vi pagas por eksponi en butikoj kaj magazenoj?” mi demandis.
„Mi pagas altan procenton, sed la profito estas bona. Kvankam la gipsaĵo estas taŭga, tamen ordinare per ’sponoj oni vendas varon, kiun aĉetanto ne volas, je duoblo de la prezo, kiun li pagus, se li ja volus ĝin!” li diris ŝerce.
„En somero mi ofte vendas en bazaroj, sed ne estas multaj en Skotlando, do mi iras al Anglujo. La standoj en bazaroj estas tre malaltkostaj, kaj oni ne devas fordoni procenton de la profito.”
Mi ekpensis, ke eksponado en magazenoj estus agadkampo konsiderinda por vendado de kuiriloj, kiam li aldonis:
„Ĉu vi iros al la Foiro?”
„Kiu foiro?”
„La Industria Foiro ĉi tie, en Waverley Market. Tiu novembra foiro estas ĉiam bona: vi bone vendus tie.”
„Mi eĉ ne pensis pri tio,” mi diris. „Dankon pro la sugesto, sinjoro...... e—e...... sinjoro......”
„Potter,” li helpis, „Frank Potter.”
„Dankon, s-ro Potter, mi klopodos partopreni.”
„Bone,” li diris. „Mi esperas revidi vin tie.”
La ideo ekscitis min. Jen la solvo de mia problemo! En komercaj foiroj mi povus montri la kuiradon al aro da homoj samtempe, anstataŭ klarigi al ĉiu persono aparte.
Mi atendis, ĝis la kompania kasisto pagis mian salajron, kaj tiam mi demandis, ĉu oportunos al la estro, s-ro Thorsen, ke mi parolu kun li. Mi atendis kelkajn minutojn, kaj tiam la oficisto kondukis min al la kontoro de la ĉefo. Li afable petis min sidiĝi. Mi ŝatis tiun danan sinjoron, ĉar li estis bonanima kaj sincera kaj ne pozis kiel estas kutimo de kompaniaj eminentuloj. Li estis milda, diketa homo, al kiu mankis truda aŭtoritateco. Li posedis la raran econ ne sentigi al subulo lian subecon kaj tamen teni lian respekton.
„Ĉu vi bone vendis dum ĉi tiu semajno?” li komencis konversacie. Mi sciis, ke li demandis ne pro avideco, sed sole pro interesiĝo pri mia progreso.
„Meze,” mi respondis. „Jam de kelkaj monatoj mi trovas, ke mi ne povas plialtigi mian vendadon malgraŭ ĉiu peno.”
„Jes, jes,” li diris komprene. „Mi scias tion. Vi laboras konscience kaj mi ne kulpigas vin, tute male. Vi ne povas fari miraklojn. Mi ne plendas. Mi bedaŭras nur, ke vi ne povis havi helpantojn por ankoraŭ plibonigi vian staton. Ĉu pri io speciala vi volis vidi min?”
„Jes. Mi certas, ke mi trovis rimedon por multe pli akceli la vendadon. Post tri semajnoj okazos foiro en Waverley Market, kaj se vi konsentus aranĝi, ke mi eniru, mi certegas, ke per eksponado de la senakva kuirmetodo estus facile vendi grandkvante.”
„Kiel longe daŭros la foiro?” li demandis. „Mi ja vidis la anoncojn, sed ne priatentis ilin.”
„Dek-kvin tagojn, kaj dum tiu tempo ĉeestos miloj da vizitantoj. Mi parolis kun iu, kiu konas praktike la industriajn foirojn, kaj li diris, ke ĝi estas fame konata kiel bonega vendloko.”
„Bone,” diris s-ro Thorsen. „Mi enketos kaj sciigos vin; sed unue diru — kion vi konsiderus taŭga aranĝo de salajro ĉe foiro?”
„Ĉar mi estas tiom certa, ke la entrepreno portos gajnon, mi sugestus kvin pundojn semajne.” S-ro Thorsen pensis iomete, poste diris:
„Jes, mi pensas, ke tiom ĝi valorus, sed unue mi devas enketi pri kostoj kaj pesi ilin kontraŭ taksata enspezo.”
„Dankon,” mi diris. „Restu certa, ke mi faros mian eblon!”
„Tion mi ne dubas,” li respondis. „Mi ne povas nun promesi definitive, sed mi senprokraste informiĝos, kaj cetere, se la foiro montros bonan profiton, mi volonte aldonos al vi gratifikon ĉe la fino.”
Kontente mi manpremis kaj adiaŭis.
La sekvintan matenon s-ro Thorsen venigis min en sian kontoron. Lia vizaĝo estis ĝene nuba, kaj lia sinteno elmontris ĉagrenon. Mi flaris, ke temas pri la sugestita foir-aranĝo. S-ro Thorsen videble ne sciis kiel komenci. Li tusetis embarasite kaj hontete komencis:
„E...e... pri la foiro... la aranĝo... mi faris enketon... sed... sed mi dubas, ĉu... Mi bedaŭras, ke la ideo ne estas... e... praktika. Temas pri la kosto, tio estas — la spaco sola kostas dek pundojn, kaj kiam mi aldonas la prezon de la stando-konstruo, kaj la koston de la kuiraĵo kaj la helpantoj por vi — ĉar vi ne povas fari ĉion sola — nu, ŝajnas, ke la pogranda profito ne povas kovri la koston. Mi vere bedaŭras, sed mi ne antaŭvidis tiom grandan elspezon.”
„Sed, s-ro Thorsen, ne estas, ke mi volas multe gajni, estas ke mi volas sondi tiun merkaton por la kuiriloj. Al foiro personoj venas pretaj por aĉeti ion, kio utilos, kaj mi povos montri la efektivan kuiradon. Se mi eksponos ĉiufoje antaŭ eble tridek personoj, devas, certe devas esti signifa proporcio da aĉetontoj. Mi sincere kredas ke la vendoj estos multe pli ol vi konjektas. Pardonu min, se mi ŝajnas puŝe insista, sed mi ne pensas ĉefe pri mia salajro. Mi eĉ laborus por nenio, se mi povus iel vivi dumtempe.”
„Tion mi kredas, kaj mi ankaŭ sentas vian sincerecon,” li diris. „Kaj mi provos elpensi ian aranĝon. Vizitu min morgaŭ kaj eble mi estos elpensinta rimedon.”
La postan tagon mi denove troviĝis en la kontoro. S-ro Thorsen diris:
„Mi alvenis al propono. Mi ne scias, ĉu ĝi estos laŭ via plaĉo, kaj sciu, ke miaparte mi donos konsideron al io ajn, kion vi volos proponi. Mia propono estas, ke mi pagu la spacon, la standkoston kaj la koston de la kuiraĵoj, kaj al vi mi pagos dudek-procentan kurtaĝon; sed vi mem devas pagi la helpantojn, kiujn vi juĝas necesaj. Nu, ĉu tio valoras vian tempon?”
„Certe,” mi diris senhezite. „Kaj ĉar mi havas fidon en la sukceso de la komerco, mi opinias eĉ, ke tiu propono via estas pli avantaĝa al mi ol la unua.”
„Do, konsentite,” li diris. „Mi estas kontenta ke la propono al vi plaĉas.”
Mi foriris kun la sento ke li partoprenos la foiron nur tial, ĉar li ne volis treti sur mian esperon.
Mi rigardis kun miro la grandan formikejon. La aero zumis de plengamo da bruoj. Malgraŭ la homa aspekto de la laborantoj — kurantaj, grimpantaj — mi ne povis ne vidi formikojn. Ĉarpentistoj estis martelantaj, plumbistoj lutis, elektristoj balanciĝis alte sur ŝtupetaroj, farbistoj plenverve svingis la grandajn penikojn, portistoj trenis pezajn kestojn, literpentristoj kun la dekstra mano apogita sur la maldekstra pojno arte aperigis belajn literojn per delikataj ŝvebmovoj. En la fundo de la halego diversaj metiistoj konstruis plenskalan domon. Kaj antaŭ miaj okuloj leviĝis la majesta foiro.
Mankis du tagoj ĝis la malfermdato. Ŝajnis neeble, ke ĉio estos preta ĝustatempe. Mi serĉis mian standon sed ne povis trovi ĝin. Mi turnis min al apuda laboristo.
„Ĉu vi scias kie estas stando 45?”
„Ne,” li respondis. „Demandu al s-ro Black.”
„Mi ne konas lin.”
„Vidu, tiu ulo kun la bruna ĉapelo sur la nuko...... li staras ĉe la estrado...... li havas planon en la mano.”
Mi iris al la indikita persono.
„Ĉu s-ro Black?”
„Jes.”
„Ĉu vi bonvolos montri al mi standon 45?”
„Sekvu min,” li diris lakone.
Mi sekvis lin tra labirinto, grimpante super stangojn kaj kliniĝante sub traboj.
„Ĝi estas tie,” li diris, montrante vakan spacon.
„Sed ĉu la konstruo ankoraŭ ne komenciĝis?” mi diris konsternite.
„Ne zorgu; la stando estos preta morgaŭ...... vi povos enporti vian stokon morgaŭ matene.”
„Mi esperas ke jes,” mi diris dubeme.
„Ho, tia kuniklodomo! ni starigos ĝin en duonhoro.”
Mi ĉirkaŭamblis esplorante ĉion. Kelkaj standoj estis finkonstruitaj, aliaj nur parte. Iu frapis min sur la ŝultron de malantaŭe. Mi turnsvingiĝis. Antaŭ mi staris Frank Potter kun rida esprimo.
„Ĉu vi akiris standon?” li demandis.
„Jes, tie ĉe la muro.”
„Bone. Bonvenon en la rondo de la friponoj! Mia stando estas tro proksime apud la orkestro. Aŭ la bruo dronigos mian voĉon, aŭ mi dronigos la muzikon. Ni vidos. Venu kun mi, kaj ni povos klaĉi, dum vi helpos al mi ordigi mian standon.”
Ĉe la stando mi helpis al li elpaki skatolojn kaj stapli ilin kiel eble plej arte sur la fasadaj bretoj.
„Nun metu la logilon flanke sur la servotablon.”
„La logilon?” mi ripetis.
„Jes, tion,” li montris.
„He,” mi diris. „Mi ne estas tiom naiva. Tiu ferpeco estas diablo-scias-kio, apartenanta al la konstruistoj.”
„Ne, ĝi estas mia logilo.”
Mi rigardis nekomprene la indikitan strangan objekton. Ĝi estis peza U-forma ferstango kun latuna globo ĉe unu ekstremo kaj granda ŝraŭbingo ĉe la alia. Mallonga kateno estis alfiksita proksimume ĉe la mezo, kaj sur la globo estis pentrita ruĝa cirklo.
„Kio ĝi estas?” mi demandis.
„Mi ne scias,” li respondis.
„Sed...... sed, kiel ĝi rilatas al via......”
„Ĝi ne rilatas.”
Mi ridis. „Ĉu vi ŝercas?”
„Ne, ĝi estas mia logilo. Gapuloj rigardas ĝin scivoleme, kaj kiam ili ariĝas, mi komencas ’sponi. Ilia scivolemo tenas ilin atende je ia klarigo, sed mi eĉ ne mencias ĝin.”
„Ĉu oni ne demandas pri ĝi?”
„Jes, ofte, sed oni ne havas eblon ĝis post mia deklamo, kaj tiam mi tute simple respondas: ‚Peco de metalo’. Neniu leĝo postulas, ke ĝi devas rilati, ĉu? — Nun mi pendigos la afiŝojn, kaj ĉio estos preta. Morgaŭ mi helpos al vi ordigi.”
„Ho, ĉu vi konas iun, kiu povos helpi al mi vendi?” mi demandis.
„Bonŝance mi konas lertan bazarulinon. Ŝi demandis min, ĉu mi povas trovi laboron por ŝi. Mi sendos ŝin al vi morgaŭ; ŝi nomiĝas Anne. Mi ne forgesos.”
„Ĉu ŝi scias ion pri kuirado?” mi demandis.
„Laŭ mia scio, nenion; sed tio tute ne gravas.”
„Al mi ŝajnas, ke tio ja gravas.”
„Ne, tute ne, lasu al ŝi. Ŝi vendos,” asertis Frank; kaj subite ĵetante la rigardon preter mi, li ekkriis:
„Ha, jen venas du el la embuskuloj. Hola! Mark — Bert — el kiu foiro vi estis forpelitaj? Venu ĉi tien, filoj de hunjo!”
„Je Kristo, Frank!” respondis unu el la du. „Oni diris, ke vi mortis de malsato.”
La du alproksimiĝis.
„Jen — embria bazarulo, kiu ankoraŭ kredas, ke la cikonio alportas la bebojn.” Kaj al mi: „Jock, mi prezentas du friponojn: Mark kaj Bert, du embuskuloj.” Sed konstatante, ke mi ne komprenas, Frank klarigis:
„Ili ne ’sponas, ili atendas kiel embuskaj rabobestoj ĉe la stando, ekster la servotablo, kaj kaptas sensuspektajn preterpasantojn. Ili neniam perlaboris honestan groŝon dum sia vivo. Mark murdis siajn gepatrojn, kiam li estis trijara infano, kaj Bert iniciatis la perfortan fieksporton de virgulinoj.”
Bert kaj Mark tute ne ofendiĝis, kaj Bert diris:
„Ne kredu lin, li estas eĉ pli granda mensogulo ol ni mem, kaj insulto vene de li estas vera komplimento.”
Mark estis altstatura, dande vestita, bela junulo, laŭaspekte juda, kaj Bert estis fortika, iom malpli alta, mezblonda viro kun rompita nazo kaj dikigita orelo. Li certe praktikis iam la boks-arton. Bert parolis kun forta Londona prononco.
„Ni venis de la agrikultura foiro en Ayr,” informis Bert. „Pluvis la tutan tempon kaj ni enspezis tiom mizere, ke post la aĉeto de biero ne restis sufiĉe por aĉeti manĝaĵon. ......Ho, ĉu vi vidis Premon? Oni diras, ke li venis ĉi tien. Oni serĉas lin. Laŭ diro, li vendis la standotendon al iu farmisto, kaj ĝi apartenas al la foiro.”
„Mi ne komprenas, kial oni ne enkaĝigis Premon jam delonge,” diris Frank. „Ĉie, kien mi iras, mi aŭdas pri trompaĵoj liaj. Tiaj aferoj misfamigas la bazarulojn!”
„Ne eble,” rikanis Mark. „Ĉu vi aŭdis, ke prostituitino foje edziĝis al bazarulo kaj li sukcesis treni ŝin malsupren ĝis sia propra nivelo?”
„Venu,” diris Bert. „Ni devas festi la renkontiĝon per biero. Ni iru drinki. La malbenitaj skotoj ankoraŭ ne scias vivi. Ĉu nacio, kiu fermas dimanĉe la drinkejojn, estas civilizita? Venu, Frank — kaj vi, Jock: ni devas drinki sufiĉe por sep tagoj en la daŭro de ses.”
Ni kune ekiris, kaj Bert daŭrigis: „Mi konas bonan drinkejon — ha, kia biero! — kaj la viskio!...... neniam vi gustumis tiom bonan. Vera nektaro de la dioj. Ĝi traglitas la gorĝon kiel frakasita vitro!”
Ni kune iris laŭ la ponto, kiu transiras Waverley-stacidomon, zigzagis laŭ kelkaj malhelaj stratoj, kaj eniris drinkejon. La klientoj estis malaltklasaj, kaj unu ĉifonulo persistis kantaĉi malgraŭ la protesto de la dika drinkejestro. Ni sidiĝis ĉe tablo, kaj Bert venigis la kelneron. „Nu, ni drinku skote,” li diris al ni, kaj al la kelnero: „Kvar bierojn kaj kvar viskiojn!”
„Ne,” mi protestis. „Sole biero sufiĉas por mi.”
„En Romo oni faras kiel la Romanoj,” li rebatis. „Kvar bierojn kaj kvar viskiojn, kelnero; ne atentu lin.”
„Ne, ne,” mi diris. „Ne ofendiĝu, sed mendu nur bieron por mi. Mi scias, ke mi ne povas longe rezisti la efikon de biero kun viskio.”
„Nu bone,” Bert rezignis. „Se vi insistas esti abstinulo, estas via malgajno.” Turnante sin al Frank, Mark demandis:
„Ĉu vi pensas, ke estas ŝanco lokiĝi en la foiro?”
„Mi ne scias,” respondis Frank. „Troviĝas ja loko, sed vi scias kiel la foirestro estas kontraŭ la ‚specimenoj’, kaj cetere li ne reagas favore al subaĉeto. Kiajn specimenojn vi havas? Ĉu la fontplumojn aŭ la tol-stampilojn?”
„La stampilojn, sed mi kunhavas la ‚skrapilon’ kaj intencas lui standon por tio kaj ‚specimeni’ la stampilojn kaŝe.”
„Sinjoroj,” mi mokis. „La konversacio estus treege interesa, se mi nur ion komprenus. Ĉu vi eble komplezus klarigi?”
„Tiuj du trompistoj —”, komencis Frank.
„Ni forte protestas kontraŭ la kalumnio, ĉu ne, Bert?” interrompis Mark.
„Fermu la faŭkon!” ordonis Frank. „Kiel mi estis diranta, kiam tiu kanajlo komencis blekaĉi: tiuj du vendas aŭ fontplumojn aŭ tol-stampilojn. Nu, la fontplumoj estas ordinaraj — fakte tre ordinaraj, kaj valoras iom malpli ol la kartona skatolo, en kiu ili estas pakitaj. Simile, la stampiloj el plumbo valoras malpli ol la kruda plumbo mem. Ĉu ili vendas unu aŭ la alian, la metodo estas identa. Ili kroĉkaptas preterpasantojn kaj ŝovas la aĵon en ilian manon, dirante: ‚Ĉu vi ricevis vian senpagan specimenon? Ĝi estas donata tute senpage.’ Nature la trompoto prenas ĝin, sed la embuskulo sekvas glitparole per: ‚Ĝi estas disdonata senpage por reklami niajn specialajn plum-bekojn!’ kaj, ŝovante la bekojn en la manon de la kliento, li ŝutas facilajn parolojn al li kaj postulas du ŝilingojn kaj ses pencojn por la kompleto, kiu neniom valoras. La kliento, konfuzita kaj hontante redoni la plumon, kiun li akceptis senkoste, pagas. Nur poste li konstatas, ke li pagis tro, kaj ke la plumo ne taŭgas eĉ por grati al si la postaĵon. La stampilo estas malgranda fungoforma peco da plumbo kun nedeĉifrebla reliefa monogramo sur la plata ekstremo. Ankaŭ ĝi tutsame estas ŝovata en la manon de la kliento, akompane de la sama: ‚Ĉu vi ricevis vian senpagan specimenon?’ Sed la vendisto tuj eltrovas per demando, ke la donita monogramo ne estas tiu, kiu konformas al la nommajuskloj de la kliento, kaj per tiu preteksto la viktimo estas kondukata en la standon, kie li estas devigata aĉeti specialan inkon. La stampilo taŭgas por ruinmakuli tolaĵojn.”
„Kaj la ‚skrapilo’?” mi demandis.
„Skrapilo estas nia vorto por elektra gravurnadlo. Per ĝi oni povas bele gravurskribi sur arĝentaj aŭ oraj aĵoj, kiel cigaredujoj ktp. La gravura laboro valoras la koston — kondiĉe ke la nadlo ne estas en la mano de fuŝuloj,” aldonis Frank, strabante al Mark kaj Bert. „Sed ili, kiel vi aŭdis, pretekstas la nadlon por ricevi standon. Kutime tiuj embuskuloj elektas standon apud la enirejo, kaj la rezulto estas, ke trompitoj poste ne fidas aĉeti eĉ bonajn varojn. Tial la foiraj organizantoj malfavoras la specimen-vendon.”
La du embuskuloj silentis dum la klarigado kaj nur ridetis fierete. Ni babilis kaj regalis drinkojn laŭvice. La parolado turniĝis al loĝospertoj. Frank diris:
„Mi memoras...... estis en Birmingham...... mi demandis al iu dommastrino, ĉu ŝi havas lueblan ĉambron. Ŝi diris jes, sed ke mi povos eniri nur post kelkaj horoj. Mi diris, ke tio taŭgos, sed demandis, ĉu mi ne povos vidi la ĉambron? Ŝi respondis, ke la ĉambro ne estas ordigita, do ne konvenas. ‚Ho,’ mi diris, ‚tio ne gravas, mi indulgos tion, mi nur volas vidi ĝin antaŭ ol decidiĝi.’ Sed imagu la ŝokon kiam ŝi respondis: ‚Ne konvenas nun, ĉar estas mortinta homo en la lito!’”
Mark diris: „Ĉu vi memoras la fantom-loĝejon en Kimrujo, Bert?”
„Ne parolu pri ĝi!” diris Bert. „La nura mencio frostigas mian spinon.”
„He, for la blago!” mi diris. „Jam de mia infanaĝo mi ne kredas je fantomoj.”
„Vi ne dirus tion, se vi estus travivinta nian sperton,” seriozegis Mark. „Jes, kion mi diros, estas laŭvorte vera, kiel povas atesti Bert. Ni serĉis loĝejon en tiu vilaĝo...... mi forgesis la nomon...... mi neniam povas memori tiujn neprononceblajn kimrajn nomojn. Sed trovi loĝejon ni ne povis. Jam krepuskis kaj la prujno ekaperis sur la tegmentoj. Lacaj kaj malvarmaj post longa serĉado ni iris en la drinkejon por iom ripozi kaj varmiĝi. En la drinkejo estis nur du-tri kamparanoj, kiuj sidis ĉe apuda tablo, parolante kimre. Ni trinkis silente, pripensante la problemon de la tranokto. ‚Demandu al la kampuloj!’, sugestis Bert. ‚Ĉu ili komprenas la anglan lingvon?’ mi diris. ‚Ho, mi pensas ke jes,’ li respondis. Mi faris la demandon. La kamparanoj respondis angle per la kutima kimra altiĝa kadenco ĉe la fino de frazo. Ili estis helpvolaj, sed bedaŭris, ke ili ne scias lokon. Unu el ili diris: ‚Vi povus provi ĉe Jones. Mi ne scias, ĉu li ja luigas ĉambrojn, sed li loĝas sola en multeĉambra domo, kaj kvankam laŭ onidiro li estas riĉa, ĉiu scias kiom li avidas monon. Avarulo li estas. La domo tute ne estas gaja, sed vi povus provi.’
‚Kie estas la domo?’ mi demandis.
‚Ho, ĝi estas facile trovebla. Ĉe la pordo turnu vin dekstren kaj iru rekte antaŭen. Ĝi estas la lasta domo, iom for de la aliaj. Ĝi staras dekstre kaj ĉirkaŭhavas grandan ĝardenon. Vi ne povos maltrafi ĝin, ĝi estas alta kaj impona!’
Ni ‚drenis’ niajn glasojn kaj iris trovi la Jones’an domon. Jen ĝi staris sur malgranda deklivo. Neniu lumo estis videbla, kvankam estis jam sufiĉe mallume. La stilo de la domo estis malmoderna. Kaduka kradpordo kliniĝis ebrie ĉe la eniro de la ĝardeno. La ĝardeno estis vera ĝangalo kaj la ĝardena aleo estis apenaŭ distingebla pro herbaĉoj. Mi rigardis al Bert, kaj li rigardis al mi. ‚Mi tute ne ŝatas ĉi tiun tombejon,’ mi diris al Bert. ‚Ĉu ni reiru?’ ‚Al kie?’ diris Bert. Ni staris nedecide, kaj fine mi diris: ‚Ni provu: demando ja ne devigas.’
Ni atingis la dompordon, sonigis la tirsonorilon. Ĝia tintado vake sonis interne. Ni atendis. Post iom da tempo ni aŭdis susurtrenan bruon de alproksimiĝantaj piedoj. La pordo knare malfermiĝis, kaj ŝrumpa maljunulo miope fiksrigardis nin. Li portis pantoflojn kaj veluran jakon. Sur la kapo li havis kraniforman veluran ĉapon. ‚Kion vi volas?’ li raspis, altigante kandelon por nin ekzameni.
Mi akrigis la gorĝon. ‚Ĉu vi eble povas luigi al ni ĉambron por la nokto? Ni longe serĉis kaj preskaŭ malesperiĝis.’
‚Kiom vi pagos?’
‚Dek ŝilingojn,’ mi respondis.
‚Dek-du, kaj sen manĝaĵo,’ li akris.
‚Je-es,’ mi diris per necerta tono.
‚La monon,’ li postulis, avide etendante ostreliefan manon. Mi pagis. ‚Envenu,’ li invitis.
Ni sekvis lin tra la vestiblego, laŭ la ŝtuparo kaj zigzagaj koridoroj. La domo odoris mucide. Mi notis, ke estis elektrolampoj en la domo, kvankam la sola lumo estis la kandela. Jones malfermis pordon kaj diris: ‚Eniru, eniru; estas bona lito en la ĉambro,’ kaj tuj post nia eniro li fermis la pordon kaj iris, sen eĉ diri bonan nokton.
Ni staris en la ĉambro en la mallumo, ĉe la pordo. Mi demetis la valizon kaj fajrigis alumeton. Sur la kamenbreto mi vidis kandelon fiksitan en kolo de botelo. Mi bruligis la kandelon, kaj la pala lumo strebis por plenigi la vastan ĉambron. En la fora angulo estis granda lastjarcenta lito. Kelkaj kadukaj mebloj staris dise kaj senorde en la ĉambro. En la ĉambromezo kriplis kruda tablo el simpla ligno. Mi iris al la lito kaj levis la litotukojn. Ili estis meze puraj, sed malseketaj.
Ni sidiĝis sur la lito. La silento estis inkuba. ‚Dank’ al Dio temas nur pri unu nokto,’ mi diris al Bert. ‚Mi deziras nur vidi la matenon,’ li respondis. Ni parolis dum iom da tempo flustre. Mi ne scias, kial ni flustris, sed io malemigis nin liberigi la voĉon. Fine mi diris: ‚Ne utilas sidi ĉi tie, ni eĉ ne ricevos tason da teo, kaj mi estas laca. Kvankam estas frunokte, mi sugestas, ke ni enlitiĝu, ĉar almenaŭ estos pli varme sub la litotukoj.’
Mi iris al la pordo por alporti mian valizon. ‚Ĉu vi formovis mian valizon?’ mi demandis al Bert.
‚Ne, jen ĝi estas, ĉi tie apud la ŝrankego,’ li respondis.
‚Sed mi lasis ĝin apud la pordo, kiam ni eniris!’
‚Ne blagtimigu min,’ respondis Bert.
‚Timigi vin? Mi certe ne estas en humoro tion fari. Estas tre strange; sed, kredu-ne-kredu, tiu valizo iel sin movis.’
‚Hu, mi ne ŝatas ĉi tiun domon,’ Bert plendis.
Ni ambaŭ silentis dum senvestiĝo, ĉiu en siaj pensoj. Mi metis la kandelon sur tableton apud la lito kaj metis alumetskatolon apuden. Bert enlitiĝis unue kaj kuŝis ĉe la mura flanko, kun la vizaĝo al la muro. Mi enlitiĝis kaj fumis cigaredon, kaj post tio mi etendis la manon kaj estingis la kandelon. Mi vagpense rigardadis la kandelon dum duonminuto, kaj je subita konstato mia hararo hirtiĝis, la ŝvito gutiĝis sur mia frunto, kaj mia skalpo fariĝis tavolo da glacio. La kandelo staris morte senflama, sed la kandellumo daŭris. Antaŭ ol mi povis trovi la voĉon por atentigi Bert, la lumo pograde estingiĝis.”
Mark paŭzis, viŝis la frunton per poŝtuko, kaj timo je la rememoro estis videbla en liaj okuloj. Li daŭrigis:
„Mi decidis ne timigi Bert per sciigo, kaj ĵuris al mi nepre ne endormiĝi. Sed, kiel okazas ofte, kiam oni ne volas dormi, miaj okuloj peziĝis, kaj mi ekdormis. Subite mi estis skue vekita per vekriego. Estis Bert. ‚La lito ŝvebas!’ li kriis. ‚Ho Dio, ĝi ŝvebas!’ Terurite mi min kroĉis al la lito, kiu ŝvebis kaj balanciĝis tiom, ke mi preskaŭ elfalis. Ni ambaŭ saltis el la lito, kvazaŭ puŝite de risorto. Mi palpis agite en la mallumo por la alumetoj, kaptis la skatolon, sed tiom tremis, ke mi preskaŭ ne povis fajrigi la alumeton. Fine mi ekbruligis la kandelon. Ni rigardis la liton.
‚Ĝi ne moviĝas!’ diris Bert tra klakantaj dentoj. ‚Mi eliros tuj: prefere tramarŝi la stratojn ol tranokti ĉi tie!’ Mi diris nenion, penante instigi mian kuraĝon.
‚Momenton, Bert; ni ne estu infanoj. Fantomoj ne ekzistas. Certe estas iu en la ĉambro, aŭ ia kaŝita mekanismo. Ni esploru!’ Ni rigardis sub la liton kaj esploris la ĉambron. Bert iris al la granda ŝranko kaj malfermis la pordon. Subita ekkrio fendis la silenton. Mi staris ŝtonigita. El la ŝranko paŝis skeleto. Ĝi faris du paŝojn al ni, iom klinis la kapon, etendis la brakon kaj diris: ‚Ĉu vi ricevis vian senpagan specimenon?’!”
Ĉiuj ekridegis. Ekstravaganca blago! Tiaj estas la bazaruloj.
Finfine, la malferma dato de la foiro. Kvankam la malferma horo estis la dua posttagmeze, mi estis en la pretigita stando je la deka matene. Mi malpaciencis. Ree mi kontrolis ĉion: — kokidoj, graso, cepoj, terpomoj, karotoj, napoj, brasikoj, poreoj, prunoj, sukero, salo, ŝinko...... Tiel ofte mi kontrolis ĉion necesan, ke la listo de necesaĵoj komencis ripetiĝi senvole en mia menso. Mi jam aranĝis kun mezaĝa viro, kiu ĝenerale helpis en la oficejo, ke li venu post sia taglaboro por helpi min.
Je la dek-dua mi havos rendevuon kun Anne ĉe la stando. Mi ankoraŭ ne vidis ŝin. Problemo estis: kiel aranĝi pagon por ŝi? Mi devos promesi al ŝi difinitan salajron; sed mi ne sciis, kiom mi mem enspezos. Sed tiun problemon mi decidis lasi, ĝis mi parolos kun ŝi.
La antaŭan tagon, kun la helpo de Frank, mi estis ordiginta la standon. Ĝi ampleksis ok futojn longe kaj ses larĝe, kaj havis servotablon, kun gasringo en la mezo. Ĝi estis efektive maloportuna por la vendo de kuiriloj, kvankam mankis tiam al mi la sperto por konstati tion.
Iom post la dek-dua Anne envenis kaj prezentis sin. Ŝi estis bela, buklahara junulino, tre plaĉaspekta, sed havis preskaŭ trudan parolmanieron, kiu venis neatendite kaj kontraŭdire de tiu ĉarmaspektulino. Ŝi sciis paroli krudsincere sen kaŭzi ofendan senton. Estas malfacile vortbildigi ŝian unikan parolmanieron. Ŝiaj vortoj per si mem estis ofende rektaj; sed ŝi mienis afable, eĉ ridete, kaj ŝiaj vortoj efikis nur agrable kaj naivhoneste.
Bela, gracia, mezalta junulino ŝi estis. Ŝia haŭto havis delikatan persikan kvaliton; ŝia nazeto, la naturruĝaj lipoj, la esprimplenaj avelkoloraj okuloj kaj viva brunbukla hararo prezentis sume allogan bildon.
„Montru al mi la varon!” ŝi diris.
Mi klarigis mallonge, kiel oni enmetas la diversajn kuiraĵojn, kaj daŭrigis: „Nu, se oni volas kuiri rizpudingon, oni —”
„La detaloj ne gravas,” ŝi interrompis. „Nuntempe ili ne estas necesaj...... Ĉu oni povas aĉeti la kuirilon aliloke?”
„Jes, ĉe la oficejo: la adreso estas sur la disdonaj flugfolioj.”
„Ni diru, ke oni povas aĉeti ilin nur ĉi tie, kaj ni kaŝu la flugfoliojn.”
„Ĉu la flugfolioj ne ege valoras por reklami?”
„Jes; sed kiam persono havas la flugfolion en la mano, estas tre malfacile vendi, ĉar li havas preta la pretekston por prokrasti la aĉeton anstataŭ tuj decidiĝi. Se personoj ne decidas, kiam ili estas entuziasmigitaj per la ekspono, ili ordinare ne aĉetas poste. Miloj da flugfolioj alportos manplenon da mendoj al la oficejo, kaj perdigos grandan kvanton da mendoj ĉe la stando. Kiom kostas la kuiriloj?”
„Ili troviĝas en kvar ampleksoj, kiel vi vidas, kaj la prezoj estas 35, 45, 55 kaj 65 ŝilingoj.”
„Pli bone, se ni plialtigus la prezon,” ŝi diris.
„Ne, la firmo ne permesus; la prezo estas fiksita.”
„Nur ŝajna altigo,” ŝi diris. „Komprenu: ni aldonos... hm...... eble sep ŝilingojn al la prezo, sed diros, ke dum la foiro la kliento profitos sepŝilingan rabaton per tuja aĉeto!”
„Konsentite!”
Mi konstatis, ke ŝi estos tre valora helpantino.
„Ĉu vi volas, ke mi kuiru?” ŝi demandis.
„Ne, mi kuiros kaj eksponos, kaj vi helpos al mi vendi.”
„Kaj kiom vi pagos?”
„Mi ankoraŭ ne decidis, mi volas pridiskuti tion; do mi proponas, ke ni iru al la foira restoracio por tagmanĝi, kaj tie ni povos samtempe fari la aranĝon.”
Ĉe la manĝotablo mi komencis necerte: „Pri la salajro, nu, dependas......”
„Dependas de kio?” ŝi ĵetis kun suspekta rigardo.
Mi ridis. „Ne, ne de tio, tute ne estas tiaj kondiĉoj! Aŭskultu momenton, kaj mi klarigos la situacion. La kuirilo estas bona, kaj mi bone scias eksponi ĝin. Mi certas, ke la vendado estos granda. Sed mia estro ne pagos al mi salajron. Li pagos bonan procenton, sed mi mem devas pagi la helpantojn. Jen la situacio. Nu diru: kiom vi postulas, fraŭlino Millar?”
„Tri pundojn semajne plus procento.”
„Nu, fraŭlino Millar......”
„Anne sufiĉas.”
„Bone. Nu, Anne, mi neniam laboris en foiroj, kaj ne scias kion atendi. Mi volas pagi vin inde, ĉar mi antaŭvidas, ke vi estos tre necesa al mi kaj ke via faka sperto estos tre valora. Tamen estus sensence promesi al vi altan pagon, kiam mi ne certas, ke mi povos plenumi tiun promeson. Mi deziras, ke vi fidu je mi. Mi scias, ke mi postulas multon, ĉar vi ne konas min; sed kredu min, mi neniam fitrompis dum mia vivo. Mi nun posedas kelkajn pundojn, sed jam promesis du pundojn al iu, kiu venos helpi dum kelkaj horoj vespere. Nu, mia propono estas, ke mi pagu al vi kvin pundojn por la daŭro de la foiro. Pri la cetero, dependos kiel bone ni komercos; sed se la afero prosperos — kiel mi certas —, mi pagos al vi pli ol vi atendas. Do, kion vi pensas, Anne?”
Anne pensis momenton kaj diris:
„Vi ŝajne estas sincera homo, do mi akceptas; sed se vi trompos min, mi disŝiros la standon kaj volvos ĝin peco post peco ĉirkaŭ vian kolon. Mi estas terura persono, kiam oni kolerigas min, do estu bone avertita!”
Ni ambaŭ ridis, ĉar malgraŭ ŝiaj paroloj ŝi ŝajnis tre bonhumora knabino. Ŝi etendis la manon kaj diris: „Donu al mi du pundojn nun.”
Mi donis la du pundojn.
„Farita via faro, — nun adiaŭ, mia kara!” ŝi diris ŝerce.
Estis kvarono post la dua horo. Vizitantoj jam trapaŝis malrapide, rigardante tion kaj tion. Mi estis prete vestita en kuirista uniformo. Anne komencis krianonci:
„Gesinjoroj, venu ĉi tien kaj vidu la plej mirindan kuirilon, kiu kuiras ĉion sen atento kaj sen akvo! Venu, venu — tuj la eksponado komenciĝos.”
Mi staris preta por komenci. La preterpasantoj rigardis sed ne haltigis la paŝojn. Ŝi kriis denove kaj denove, sed la vizitantoj ne haltis. Anne kaj mi rigardis unu la alian.
„Ni provu alian manieron,” mi diris. „Anne, vestu vian surtuton kaj ĉapelon, kaj staru antaŭ la servotablo, rigardante atente, kaj mi ŝajnigos komenci.” Ŝi tion faris. Mi fandis la grason en la kuirilo kaj komencis rosti kokidon. Du personoj haltis, rigardante scivoleme. Mi ne rigardis al ili, sed tenis miajn okulojn ĉe mia laboro. Aliaj vizitantoj venis. Ĉiuj rigardadis. Mi ne parolis. De sub la palpebroj mi vidis Anne, kiu pograde moviĝis flanken por doni vidon sen malkvietigi la areton da personoj.
Mi prenis la kokidon el la kuirilo kaj tenis ĝin klare videbla en la mano, por stimuli la intereson. Mi remetis ĝin, levis montre teleron da terpomoj, unuafoje alrigardis la ĉeestantaron, kaj komencis paroli per intima tono. Mi enmetis la terpomojn sur la fundon por ilin rosti. La aro pligrandiĝis, kaj mi laŭtigis la voĉon. Sinsekve mi enmetis cepojn, karotojn, bol-terpomojn, poreon, pudingon, brasikon, prunojn; poste mi prenis alian kuirilon kaj komencis klarigi. Necesis unu horo, ĝis la tuta manĝo estos preta. Ju pli mi parolis, des pli mi entuziasmiĝis. Mi enmiksis humoraĵojn, por ke la tempo pasu sentede. Neniu moviĝis. La homoj amasiĝis. Tiuj ĉe la ekstera rando de la amaso streĉis la kolon por vidi. Miaflanke, mi tenis la kuirilon alte, por ke ankaŭ ili povu vidi. La manĝaĵo finkuiriĝis. Mi deprenis la kovrilon, montris pladon post plado, entuziasme priskribante la bonecon, belecon, perfektecon de la kuiraĵo, kaj ĉe la perfektaj, orkoloraj, rostitaj terpomoj mi tiom fervoriĝis, ke mankis al mi vortoj kaj mia buŝo nevole etendiĝis je larĝa rideto.
Anne staris flanke, preta kun la mendokajero. La eksponado finiĝis, kaj ni rikoltis mendojn. La afero sukcesis. Denove mi komencis, kaj ree kaj ree. La mendoj enfluis. La tehoro jam pasis, sed mi eĉ ne pensis pri temanĝo aŭ ripozo. Italo, kiu vendis marmorajn statuojn ĉe la proksima stando, avertis min: „Vi ne povas tiel daŭrigi, vi perdos la voĉon.” Sed mi ne atentis. Poste en aliaj foiroj mi konstatis, ke bonŝance mi estas iom escepta, ĉar malgraŭ forta kaj daŭra voĉostreĉo mi neniam perdis la voĉon.
Anne pruvis, ke ŝi estas bonega vendistino. Per sia rekta maniero ŝi kaptis mendojn sen perdi tempon. Se oni demandis, kiel kuiri specialan manĝon, ŝi diris: „Ĉio estas klarigita en la kuna recepta libro,” kvankam la libro efektive ne taŭgis, ĉar ĝi pritraktis usonajn pladojn. Se kliento ne kontentiĝis per tiu evit-klarigo, ŝi unue enskribis la mendon, kaj poste sendis la klienton al mi por klarigo. Mi trovis ke klientoj, kiuj venis en la fino de la eksponado, ne klare sciis kion ili aĉetis de Anne, kaj pridemandis al mi. Mi aŭdis Anne vendi al iu. Kun la mendolibro en la mano ŝi rapide enskribis la daton, dirante rekte:
„Kiun amplekson vi deziras?”
„Mi ne deziras......”
„Jes, vi ja deziras...... Kiom da personoj en la familio?”
„Kvin, sed......”
„Bone, la kvindekkvin-ŝilinga amplekso,” ŝi trudis, skribante. „La nomon?”
„Sed mi ne......”
„Mi petas, la nomon? Kaj la adreso? — Dankon. — Bonvole, kvindek-kvin ŝilingojn.”
„Mi ne havas ĉe mi kvindek-kvin......”
„Kiom vi havas?”
„Nur kelkajn ŝilingojn.”
„Bone, dek ŝilingoj sufiĉas kiel antaŭpago. — Dankon...... Jen via kvitanco. La ĉefkuiristo instruos al vi pri ĝi...... Dankon!”
Mi konstatis, ke ĉiu havas sian propran stilon vendi, kaj ke unu ne povas vendi, uzante la stilon de alia. Mia maniero estis, klarigi pri la kuirilo kun emfazo sur la ekonomio kaj labor-kaj-nutraĵa ŝparo, dum mi atendis la ĝustan momenton por glate enskribi la mendon en la libro. David, la helpanto, uzis alian manieron. Li parolis konfidence kaj patre per skota dialekto, kaj ofte metis la brakon ĉirkaŭ la ŝultron de virino. Tiu ago ne estis tro familiara aŭ ofenda, kiel ĝi estus, se aliulo farus ĝin.
Ĉe alia stando estis alispeca kuirilo, nova al mi. Ĝi kuiris rapide per premita vaporo, kaj kiam la vaporo atingis certan gradon de varmo kaj premforto, fajfilo avertis, ke la kuirgaso nepre devas esti fermata, kaj ke la manĝo estas prete kuirita. De tempo al tempo mi aŭdis fajfilon, sed mi estis tro okupita por enketi pri tiu kuirmetodo.
La maniero, kiun ni uzis por kaŭzi la ariĝon de personoj, atentigis min pri la ŝafsimileco de la homoj, kaj multe interesis min studi praktike la amaspsikologion.
Ĉe apuda stando oni vendis novforman specon de raspilo por erigi panon, fromaĝon ktp. Post la ekspono necesis nur ke iu aĉetu unu raspilon komence, kaj sekve multaj aĉetis; sed se iu ne komencis tuj, la rezulto estis senvenda. Aŭ multo, aŭ nenio. Ĉiuj ŝafe sekvis unu la alian. Ĉe la fino de la ekspono mi vidis, ke la bazarulo disdonas plurajn raspilojn inter la ĉeestantaro, invitante al ĉiu ekzameni ĝin. La bazarulo klarigis al mi, kial li faras tion. Se li ne farus tion, ĉiu forirus ĉe la fino de la ekspono, lasante al li nur sufiĉe da tempo por fari unu-du vendojn. Sed se kliento havas raspilon en la mano, li staras stulte, tenante la aĵon, kaj ne havas la iniciativon remeti ĝin sur la servotablon. Tiel li atendas, ĝis la vendisto elmanigas la raspilon, kaj vendas ĝin al li. Estis strange vidi tiujn homojn stari tie dum kvin ĝis dek minutoj kvazaŭ katenitoj. —
Unu posttagmezon antaŭ la fermo de la foiro mi aŭdis raŭkan, blasfeman voĉon, kiu kriis ion pri ŝtelo de sandviĉoj. Mi vidis la sortdivenistinon kun pugnigitaj manegoj kolere preterpasi. Ŝi estis preskaŭ viraspekta virinego, kun pezaj trajtoj kaj muskoloj kiel profesia luktisto. Mi konis ŝin laŭvide kaj kelkfoje vidis ŝin duonebria. Anne eksplodis de rido.
„Kio estas, Anjo?” mi demandis.
Ŝi ne povis respondi pro senpoviga rido. Tiom ŝi ridis, ke mi ne povis ne ridi akompane, kvankam mi ne sciis pro kio.
„Ha, ha, estas tiel komike!” ŝi diris. „Povra Mary! Ŝi preskaŭ mortas pro timo...... Ŝi ne ŝtelos refoje...... Ha, ha, ha!”
„Sed klarigu, Anjo!”
Anne viŝis la okulojn. „Mary, tiu naiva knabino, kiu laboras ĉe la meblostando, eniris la budon de la sorĉistino por ekkoni sian estontecon, sed neniu enestis. Vidante du sandviĉojn tie, ŝi manĝis ilin. Nun ŝi preskaŭ mortas pro teruro, ĉar ŝi timas, ke la sorĉistino eltrovos la ŝtelinton per konsulto de sia kristalglobo. Kompatinda naivulino!”
Iun tagon mi parolis kun Mark, kiam Bert venis kaj diris:
„Via konkuranto uzas aĉan taktikon kontraŭ vi. Li parolas publike kontraŭ via kuirilo.”
„Kiu?” mi demandis.
„Premo, kiu ’sponas la prem-kuirilon.”
Mi iris rekte al la stando de la premkuiriloj. Mi ne sciis, ke la malbonfama Premo estas en la foiro, nek atentis, ke la nomo super la stando estis „PREMO COOKER CO.” Mi bolis interne.
Premo estis eksponanta; apud li staris aliulo. Mi kaŝis min malantaŭ la publiko kaj apenaŭ povis vidi Premon inter la kapoj de la antaŭstarantoj. Li ŝajnis iom ebria. Li estis vestita per kontraŭdira uniformo. Li portis barbiran longan jakon kaj kuiristan ĉapelon, kaj estis nerazita. Mi aŭdis:
„Ĉu vi sciaŝ? Vi neee sciaŝ?” kaj li antaŭen kliniĝis kaj etendis la brakon preskaŭ puŝante la montrofingron en la okulojn de la proksime starantoj. „Mi gajniŝ dekŝep medalojn pro kuirado. La reĝa moŝto aĉetiŝ tri kuirilojn ŝole por kuiri ŝekek...... ŝekigitajn prunojn por la princino. Eŝtu ŝingardaj kion vi aĉetaŝ. Ŝi-tiu kuirilo eŝtaŝ el ŝŝtalo, ne alu......mumio! Aluminio venenoŝ vin...... Miloj da homoj mortaŝ ŝiutage pro manĝado el aluminio.” Kaj tiel li daŭrigis. Videble li sciis nenion pri kuirado. Li mensogis kaj fanfaronis kaj eĉ insultis, kaj havis tre diktatoran manieron, sed je mia surprizo — li vendis.
Mi furiozis. Mia varo ja estis aluminia. Mi reiris al mia stando kaj komencis eksponi. Mi rebatis senkompate. Mi ridigis la aŭskultantaron pri li kaj lia kuirilo. Mi klare aludis lin, sed menciis neniun nomon. Ĉiam dum mia parolado, kiam mi aŭdis la s-s-s-s de la eskapanta premvaporo, mi interrompis mian diskurson kaj parolis jene:
„Ni honeste vendas. Ĉi tiu kuirilo kuiras ĝuste, ĝi ne plenverŝas la manĝaĵon per akvo, ĝi ne kaĉigas la manĝon aŭ detruas la vitaminojn per tro altgrada varmo. Ĝi simple bone kuiras. Ĝi ne” (kaj mi metis manon al la orelo aŭskulte, ĝis la s-s-s altiĝis al akra fajfo) „ĝi ne (piiiip!) muzikas.”
Unu tagon venis tiu ulo, kiun mi jam vidis kun Premo. Li anoncis, ke li estas agento de la PREMO-Kompanio. Li diris:
„Ŝajnas, ke vi propagandas kontraŭ nia kuirilo?”
„Mi parolas kontraŭ kuirmetodo, mi ne mencias vian nomon.”
„Mi venis por postuli, ke vi pritraktu sole vian varon, ne nian.”
„Ho, ĉu? Kiam via eksponisto venene pikis kontraŭ mi, vi estis tute kontenta; sed nun, kiam mi rebatas, vi ekatentas. Vi komencis ion, kio resaltis sur vin, kaj nun vi plendas. Tenu vian konsilon, sed la batalo daŭru.”
Kelkajn tagojn antaŭ la fino de la foiro, la PREMO-stando estis forlasita. Premo forkuris kun enspezita mono, kiu apartenis al lia estro.
Antaŭ la fino de la foiro mi konstatis, ke nia stando estas tro malgranda. Personoj telefonis al la oficejo plendante, ke ili ne povis vidi la eksponon. Anjo diris, ke estas eblaj klientoj ĉe la malantaŭo de la publiko, al kiuj ŝi ne povas vendi, ĉar ili ne povas atingi nin. Mi ne sciis kion fari. Ŝi diris:
„Mi havas ideon. Kontraŭ ni estas stando de la urba tramvoja kompanio por livero de pakaĵoj. Estas du junuloj, kiuj prizorgas tiun standon. Mi iros kaj iel havigos permeson uzi tiun standon je la fino de ĉiu ’spono.”
„La ideo estas bona, sed oni ne permesos,” mi diris.
„Lasu min fari,” ŝi diris kaj iris al la stando. Per ĉarmaj kaj koketaj manovroj ŝi havigis la permeson, kaj post tio mi kaj David rikoltis ĉe nia stando, kaj ŝi ĉe la kontraŭa stando.
Venis la fino de la foiro. Mi kalkulis. Entute la kurtaĝo sumiĝis je pli ol sepdek-du pundoj. Mi donacis tri al David gratifike, dudek al Anne, kaj restis al mi preskaŭ kvardek, post dekalkulo de la jam pagitaj salajroj. Kvardek pundoj! Post tio ĉi, nepre foiroj; ne plu pordoj. Anjo estis kontentega.
La postan tagon Anjo kaj mi laboris pakante ĉion preta por transporto al la oficejo. Lacaj kaj malpuraj ni sidis sur la pakitaj kestoj. Mi ege ŝatis Anjon. Ŝi estis gajhumora kaj sprita. Ŝia facila rido estis ĉiam preta sur ŝiaj lipoj. Fininte ĉion, ni kune promenis hejmen. Ŝia vojo estis samdirekta kiel la mia ĝis iu punkto.
„Kiel vi intencas pasigi la vesperon?” mi demandis.
„Mi ne scias,” ŝi diris. „Kion vi intencas fari?”
„Mi unue iros hejmen, lavos kaj ordigos min, eliros por temanĝeto, kaj post tio frandos iom da opio.”
„Opio?” ŝi diris, ŝokite.
„Ne ŝokiĝu,” mi diris. „Mi uzis la vorton figure. Mia opio estas tre milda speco. Ĝi estas la kino, kie mi povas vivi provizore en aliaj medioj kaj forgesi la panakiran lukton. Ĉu vi eble akompanus min?”
„Volonte, sed tempo iom mankas. Kial ne veni al mia apartamenteto? Ĝi estas pli proksima kaj ĉio estas tre oportuna. Ni povos nin pretigi, kaj se fama ĉefkuiristo bonvolos helpi min prepari la temanĝon, ni povos ŝpari tempon.”
„Bonege, dankon pro la honoro!”
Ŝi havis belan apartamenton, kun konvena kuirejo, malgranda banĉambro, lito-plus-sidoĉambro, kaj manĝoĉambro. Varma akvo abundis ĉe la krano. Mi lavis min, dum ŝi ĝenerale ordigis kaj fritis manĝon.
„Nu,” ŝi diris, „vi infuzu la teon. Ĉu vi kapablas tion fari?” ŝi ŝercpikis. „Ne necesos longe al mi tualeti. La manĝo estas preta en la forno. Mi bedaŭras ke estas nur fritita kolbaso, sed ni povos plenŝtopiĝi per fromaĝo ktp., ĉu ne? Jen gazeto por via distro. Vi povas ĉiam kredi la verecon de...... la dato.”
Post la manĝo mi helpis al ŝi lavi la vazojn, kaj tion farinte ni sidis en la sidĉambro, ekbruligis cigaredon kaj enrigardis la gazeton por decidi pri inda filmo. Ŝi elektis am-dramon, sed mi preferis alian titolon.
„Mi ne multe emas al tiu am-surogato. Se temas pri amo, mi preferas ion pli realan ol varon el la Hollywood-fabriko.” Tamen mi cedis al ŝia gusto.
Mankis dudek minutoj ĝis la komenco de la programo, kaj la elektita kino estis tute proksima. Ni daŭrigis la fumadon, komforte sidante unu kontraŭ la alia.
„Ĉu vi ŝatas mian apartamenton?” ŝi demandis.
„Treege,” mi respondis. „Kaj ĝi estas ĝuste aranĝita. Mia loĝejo estas aĉa kaj neoportuna. Mi intencas serĉi alian. Mi ŝatus trovi apartamenton kiel ĉi tiu, kie dommastrino ne kontrolas ĉiam ĉiun movon. Vi ne konas okaze tian apartamenton, ĉu? Ju pli simila al ĉi tiu, des pli bone.”
„Ŝajnas, ke estas io familiara en la direkto de ĉi tiu konversacio,” ŝi koketis.
„Ne necese,” mi diris. „Sed la ideo ne estas malplaĉa al mi.”
„Nu-nu,” ŝi diris admone. „Mi ja ŝatus vian societon, sed mankas loko ĉi tie, kaj cetere ĉi tie estas nur unu lito.”
„Do?” mi demandis sugestie.
„Do?” ŝi eĥis ĉarm-hontete.
„Do!” mi diris decide.
Ni ne iris al la kino tiun vesperon.
Kiam mi vekiĝis la postan matenon, mi vidis Anjon gracie preparanta la matenmanĝon. Ŝi portis ĉarman, flordesegnan antaŭtuketon ĉirkaŭ la talio kaj kantzumis, dum ŝi paŝetis okupe. Ŝiaj kaŝtankoloraj bukloj dancis ĉe ĉiu paŝo, ŝiaj brunaj okuloj spegulis kontentecon.
„Fine vi vekiĝis,” ŝi diris. „Vi certe amas vian liton.”
„Mi pli amas nian.”
„Ni manĝos ĉi tie. Estos pli varme.”
„Ha, belan fajron vi kreis! Ĉu ĝi ekbrulis akcidente? Mi neniam vidis virinon, kiu scius bruligi fajron. Mankas al ili la racio. Ili ne povas kompreni, ke fajro bruligas aeron, ne lignon kaj karbon.”
„Bone, spertulo. Tio estos via laboro estonte.”
Mi prizorgis mian tualeton, okulsekvante ŝiajn movojn.
„Ĉio preta,” ŝi pepis.
Mi venis al ŝi tute proksime kaj rigardis en ŝiajn okulojn. Mi ĉirkaŭbrakis ŝin kaj premis ŝin streĉe al mi.
„Nu, nu,” ŝi admonis. „Ne denove.”
„Ĉu mi ion diris?” mi protestis kun kvazaŭ-senkulpa tono.
„En ĉi tiu proksimeco ne necesas ke vi parolu — kaj cetere oni ankaŭ devas manĝi...... sciu!”
„Kia stranga ideo! Tamen por ne kontraŭstari vin, kara mia, mi eĉ manĝos.”
Poste mi iris al mia loĝejo, sciigis la dommastrinon ke mi malluas, kaj de tie mi iris al la oficejo.
Sinjoro Thorsen esprimis sian kontentecon pri la sukceso de la foiro.
„Jes,” mi diris. „Foiroj solvas la problemon. Ni devas uzi tiun merkaton.”
„Certe. Mi luos standon venontan novembron en Waverley Market.”
„Venontan novembron?” mi balbultis. „Sed, sed...... estas foiroj ankaŭ en aliaj urboj.”
„Sendube, sed ni ĉiam komercis en ĉi tiu urbo, kaj ne povus entrepreni aliloke. Mi bedaŭras, sed ni ne estas organizitaj por tutlanda entreprenado.”
Mi ne respondis, sed mi iĝis malalthumora. En la apartamento mi rakontis al Anjo la verdikton de Thorsen.
„Ne malkuraĝiĝu,” ŝi diris. „La vivo estas tia, kaj oni povas nur agi laŭ la cirkonstancoj. Ni aĉetu kuirilon — por la hejmo —, la firmo certe vendos ĝin al ni je la pogranda prezo. Tiam ni povos lasi la manĝon, kaj dum ĝi kuiriĝos, mi povos helpi al vi kolporti. Se ni kunigos niajn vendojn, ni pli facile atingos la kvanton, kiu havas la plej altan procenton. Mi certas, ke sinjoro Thorsen permesos tion.”
Sinjoro Thorsen konsentis. Ni kune kolportis, kaj ŝia kunesto gajigis la laboron. Anjo frapis ĉe unu flanko de la strato, kaj mi ĉe la alia. Sed mi jam perdis iom de la obstino pri mendakiro. Mi sopiris la foirojn. —
Tempo pasis. Estis jam frua februaro. Iom laca mi eniris la apartamenton. Estis sabata posttagmezo. Anjo kutime ne laboris sabate, ĉar tiun tagon ŝi uzis por prizorgi hejmajn aferojn kaj aĉeti por la semajnfino.
Kiam mi eniris, ŝi staris en la mezo de la planko kun la manoj malantaŭ la dorso. Ŝia kapo kliniĝis al mi, kaj ŝiaj lipoj pintis burĝone.
„Kisu min!” ŝi diris.
„Volonte.”
„Ha, sed la kiso estos por io speciala.”
Senenkete mi solene plenumis la postulon. Ŝi metis fingropinton sub la mentonon kaj parade riverencis. (Ankoraŭ mi ne povis alkutimiĝi al la diferenco inter Anne ĉe komerco, kaj Anjo la kunulino.) Anjo sekvigis sian riverencon per prezento de flugfolio. Mi rigardis ĝin:
„Bela donaco!” mi ironiis. „Ĝi estas reklamo pri konkurenca senakva kuirilo.”
„Jen saĝa viro!” ŝi diris. „Ĉu via cerbo iris promeni? Ĉu vi ne kom-pre-nas, ke tio estas ŝanco? Tiu kuirilo apartenas al Londona akcia kompanio, eble potenca. Mi vidis ĝin en fenestro de feraĵisto kaj akiris tiun flugfolion. Nu, se tiu firmo vendis al butikisto ĉi tie, ĝi nepre komercas landskale. Ĉu necesas klarigi plu? Ni skribu al la adreso sur la flugfolio pri nia foira vendado kaj petu dungon!”
Ĉe konstato de la ŝanco, kiu sin prezentas, mi entuziasmiĝis. Tiun vesperon mi zorge redaktis leteron al la firmo „V.I. KERR & Co. Ltd.” pri ĝia „KUKOL” senakva kuirilo, kaj pri nia vendosperto. Du tagojn poste venis la respondo: specimena kuirilo kaj letero kun salajraj detaloj kaj propono pri tuja intervjuo kun direktoro de la firmo.
„Tiu firmo ne dormas,” mi diris al Anjo.
Nigra volba ĉapelo, rigida blanka kolumo, nigra kravato, nigraj jako kaj veŝto, nigra, blankstria pantalono, grizaj gamaŝetoj kaj malhele griza surtuto. Tiel mi estas vestita. Mi troviĝas en Berwick-on-Tweed ĉe la skota-angla landlimo. Mi nun estas unu el la granda armeo da vojaĝantaj komizoj. Ĉiu batalanta por pluŝtopi jam plenŝtopitajn butikojn per varoj. Ĉiu leginta vendinstigajn librojn, broŝurojn, gazetojn, artikolojn, kiuj instruas kiel krei merkaton. Ĉiu studanta kiel vendi al butikistoj (kiuj ne povos revendi al la senmona publiko). Ĉiu leganta en la gazetoj, ke plej alta devo estas vendi kaj vendi senĉese por tiel krei negocon kaj prosperon, kaj ĉiu el ni evitanta artikolojn en apudaj gazetkolonoj, kiuj proklamas ke la nepra vojo al la prospero estas per minimuma aĉeto kaj maksimuma ŝparo.
Ĉie en vilaĝoj, urboj kaj urbegoj ni migras kun la firmo-vizitkartoj ĉiam pretaj en facile atingebla poŝo, la mano ĉiam preta por grava manpremo, la imponesprima masko fiksita sur la vizaĝo. Ne por ni estas destinitaj la pordoj puŝitaj kontraŭ la vizaĝon. Laŭvide ni prosperas. Ne aĉklasaj kolportistoj oni konsideras nin, sed dignaj agentoj de komercaj firmoj. Survoje kaj en modestaj hoteloj ni renkontiĝas. Ni estas gravaj anoj de la vendkomiza frataro. En la hotelaj sidĉambroj ni interparolas pri aferoj kaj mensogas pri grandaj akiritaj mendoj. Ni parolas pri la granda komerca pliboniĝo, kiun la naciaj statistikistoj ĉiam heroldas. Kuraĝon ni donas unu al la alia. Frate ni kuntrinketas bieron kaj rakontas spicajn rakontojn.
Kaj kelkaj el ni ja prosperas...... prosperas ĝis tiu grado, ke ni ne plu estas devigataj kelkafoje kaŝe eviti manĝon. Prosperas sufiĉe por sendi sufiĉon al la edzino. Precipe tiuj el ni, kiuj vendas agnoskitajn varojn. Kaj la ceteraj? En la hoteloj ili ne estas distingeblaj inter la aliaj; sed kiam ili estas solaj, sur la strato aŭ en la litĉambro, la masko defalas kaj zorgo estas videbla. Oni povas legi iliajn amarajn pensojn: „Ĉu la firmo estos kontenta pri la mizeraj mendoj? Ĉu la firmo ne maldungos? Kiel kompili leteron por kontentigi la firmon? Kiel enleterigi optimismon, kiun oni ne sentas? Kiel sendi sufiĉon al la edzino, por ke ŝi ne vivu mizere? Kiel aĉeti ŝuojn por anstataŭi la portatajn, kiuj senhonte malkaŝas la mankon de prospero?”
La industria krizo peze funebras malgraŭ la statistikistoj. Kelkaj butikistoj aŭ firm-aĉetistoj ĝentile klarigas al ni, ke pro malbona negoco ili ne plu povas aĉeti. Aliaj sin kaŝas malantaŭ sekretariinoj, kiuj baras la vojon. Kaj kelkaj senkompate pretekstas okupiĝon, kaj igas la komizon ree kaj ree reveni vane.
En mia nova ofico de komizo mi ne prosperis. Io mankis. Kiam mi renkontis en Edinburgo la direktoron de V.I. Kerr, mi aranĝis ke mi vendu al butikoj provizore, komencante en Edinburgo kaj sekvante urbojn laŭ la orienta flanko de Britujo ĉiam suden, celante Londonon. Laŭkalkule mi atingus Londonon en marto kaj komencus eksponi en la Londona foiro „Ideal Homes” (Idealaj Hejmoj). Post la intervjuo kun la direktoro mi iris hejmen kaj klarigis la aranĝon al Anjo, aldonante, ke el mia salajro de kvar pundoj plus eta procento mi sendos, kiom mi povos, al ŝi, kaj ke en marto ŝi venos al mi en Londono por kunlabori en la foiro. Anjo estis komprenema pri mia foriro kaj optimisma pri la nova laboro.
Dum mia foresto mi skribis regule al Anjo kaj malkaŝe rakontis pri mia malbona vendado. Ŝi senprokraste respondis, kaj ŝiaj leteroj estis hele kuraĝigaj, kaj ili malpezigis mian solecon.
Tiel mi atingis Berwick-on-Tweed. Ĉe tiu punkto mi decidis, ke mi devas ŝanĝi mian vendmanieron. Kiam mi komencis vendi al butikistoj, mi ne troigis, sed tute sincere klarigis pri la kuirilo, ĉar mi kredis, ke aferistoj estas lertaj kaj sagacaj kaj entute supera raso. Sed tiu maniero ne efikis. Do de nun mi komencis ekspliki per la sama maniero, kiun mi uzis ĉe la publiko. Mi eniris butikojn radiante pro entuziasmo, mensogis pri la jam mendita kvanto, paroladis, gestis kaj troigis senbremse...... kaj mi sukcesis! Mi daŭrigis tiun metodon, kaj vendis tri, ses aŭ eĉ dekdu ĉe preskaŭ ĉiu feraĵisto. La grandan juĝ-superecon mi ne trovis ĉe aferistoj. Do tiel mi daŭre agis, laŭvicante la urbojn Newcastle, Sunderland, West Hartlepool, Middlesbrough, Stockton, York, Sheffield, Chesterfield...... ĉiam suden. Fine mi atingis Plurtown.
Estis la sesa vespere, kaj mi ne sciis kiel distri min. Mi estis en Plurtown...... Plurtown......? „Mi bone konas la nomon de tiu urbego,” mi pensis. „......Nu, estas io...... Kio ĝi estas? Strange kiel la memoro evitas. Mi tiom pensas pri aferoj lastatempe, ke la memoro ellasas. Jes, nun mi rememoras! Estas Esperanto-grupo en ĉi tiu urbo, jes — kaj ankaŭ en multaj urboj, kiujn mi jam trapasis. Ho, stultulo! Mi perdis la ŝancon ĝui eliziajn vesperojn.”
Tuj mi enketis. Mi estis bonŝanca. Tiun saman vesperon okazos kunveno je la oka. Mi malpaciencis. La du longaj horoj fine preterpasis per trenaj piedoj. Je la oka mi iris al la Esperanta grupejo. Mi eniris la kunvenĉambron. Mi restis ĝis la deka horo, kaj mi iris hejmen kun forta sento de deprimo. La aĉa prononcado, la manko de viveco kaj esprimkapablo, la malmulteco de Esperanta parolado, la „buŝado” pri la interna ideo — dum mankis ĉia ideo pri la esenco de la lingvo: ĉio pezigis mian koron.
En la hotelo mi manĝis aŭtomate, pensante pri la samideanoj, kiuj nescie mokadis la lingvon. Ne temis pri lernantoj — mi mem estas lernanto —, temis pri io pli grava. Mankis sento pri la lingvo. Mankis konstato ke ĝi ne estas nura kodo por balbuti kutimaĵojn. Mankis konstato pri ĝia esprimkapablo kaj plensanga viveco, matureco kaj digno. Mankis kompreno, ke ĝi devas esti prononcata laŭ siaj propraj reguloj, ne per mez- kaj sudanglaj misprononcoj devenantaj el malklera aroganteco. Jen kio incitis: la paralizanta memsufiĉo.
Mi ne povis endormiĝi. Mi turniĝis de flanko al flanko, sed la temo muelis en mia cerbo, ĝis mi volis salti el la lito kaj kuri al la domo de ĉiu Plurtown’a esperantisto kaj krii proteste. Fine mi malkviete endormiĝis.
Mi sonĝis. Mi estis en Plurtown. Mi sciis, ke ĝi estas Plurtown, sed iel ĝi aspektis kiel alia urbo. Policano staris en la mezo de la placo. Mi diris al li: „Ĉu vi scias, kie estas la Esperanta kunvenejo?” La policano rigardis min, kvazaŭ mi estus freneza, kaj eksplodis en laŭta rido. „Ha, ha, he, he, hi, hi, ho, ho, hu, hu!” Mi rigardis la policanon konsternite. „Esperanto, Malesperanto!” li diris. „Ni provis starigi leĝon kontraŭ ĝi; sed oni decidis, ke ĝi estas tro ridinda por meriti konsideron. Vi ja volas iri al la kunveno? La kunvenejo estas tie, vidu: kie tiu esperantisto sidas sur la trotuaro.”
„Kion li faras?” mi demandis.
„Ĉu vi ne scias? Li konstruas ian bazan Esperanton. Antaŭ li, sternita sur la trotuaro, estas teksto el la Originala Verkaro, literita per grandaj, disaj, lignaj literoj. Li deprenas ĉiujn esprimplenajn vortojn kaj ĵetas ilin flanken; sed se vorto aspektas kiel neologismo, li elprenas ĝin per tenajlo. Nun li prenas la r’ojn el kelkaj vortoj kaj metas ilin inter vortojn, kiuj finiĝas per vokalo, kaj vortojn, kiuj komenciĝas per vokalo. En la granda korbo apud si li havas amason da ŭ’oj, kaj en multajn vortojn li metas unu el tiuj ŭ’oj post la o kaj kreas diftongon. El kelkaj vortoj li prenas la i kaj miksas ĝin kun e el la apuda korbeto, kaj la rezulto estas mallonga sono inter la du, simila al la angla i. Tiun alojan literon li remetas.”
Alarmite mi kuris al la lingvofuŝanto. „Vi ne devas fari tion, la afero ne estas pardonebla,” mi kriis.
„Ha, vi paroŭlas pe nejpaadoŭnebla fremda-r-akcentoŭ. Vi ĉiam proŭnoŭncas la r. Eniru en la ĉambron kaj aŭdu la pe’fektan proŭnoŭncadon.”
Mi kuris en la ĉambron. Impona viro venis al mi kaj manpremis. „Mi boŭnvenigas ven. Ĉi tiej estas bona-r-esperantistoŭ, kiju faros paroŭladon. Mi studis la lengvon dum kva’dek jaroj. Sidiĝu enter ni.”
Mi ĉirkaŭrigardis. Ĉeestis deko da personoj sur seĝoj. Ili interparolis angle. Preskaŭ ĉiuj estis maljunaj. Ĉe unu flanko sur alte starigita benko sidis dek-du viroj.
„Kiuj ili estas?”
„Ele estas la juĝantoj, kijuŭi prizo’gas, ke neniju estas kontraŭ nia kara lengvoŭ.”
Mi prezentis min.
„Via noŭmoŭ soŭnas itale. Ĉu vi paroŭlas itale?”
Mi kapjesis. Miaj gepatroj ja estas itallingvaj svisoj el kantono Tiĉino. La viro komencis aĉe paroli itale. La juĝantaro ekstariĝis kaj diris angle per unu voĉo: „Parolu Esperante!”
La parolanto stariĝis antaŭ ni kaj komencis:
„Ĉi tijun vesperon mi voŭlas paroŭli pri la stratoj de Plurtown. En Plurtown estas multaj stratoj, kaj ju pli grandiĝas la urboŭ, des pli da stratoj estas. Laboristoj......”
La juĝantaro stariĝis kaj diris angle: „Ne estas permesite paroli pri politiko.”
„Pa’doŭnu men...... Viroj konstruas la stratojn. En la stratoj estas doŭmoj, le’nejoj, preĝejoj......”
La juĝantaro leviĝis kaj diris: „Ne estas permesite paroli pri religio.”
„Pa’doŭnu men...... Estas doŭmoj, le’nejoj, sed ne preĝejoj......”
„Bonege,” diris la juĝantaro.
„Kaj en la stratoj estas lumfostoj, kaj ĉijuvespere venas lante—”
„La juĝantaro subite stariĝis kaj kun ŝokita mieno kriis angle: „Ve, fi — vi diraĉis neologismon! Lante ne estas permesita.”
„Sed mi celis diri: ......venas lanternisto por ekbruligi la lanternojn”, defendis la parolanto.
La ĉeestantaro leviĝis kaj, fingromontrante al la juĝantaro, akuzis: „Vi faris nepa’doneblan pekon, vi diris neologismon.”
Ĉiu juĝanto konsterniĝis, sidiĝis, kaj longigis la kolon ĝis unu metro. Sen moviĝi de la benko ili fleksis la kolon kaj kaŝis la kapon sub la benkoj pro hontego.
La parolanto daŭriĝis: „Nu ĉiju doŭmoŭ estas farita el...... el...... el CEMENT kaj el...... el...... BRICKS kaj la...... la...... la...... e...... Mi vidas, ke ĉejestas unu knaboŭ, kiju nej komprejnas nian karan lengvon, doŭ kun la pe’mesoŭ de ĉiju mi daŭrigos angle.”
La knabeto protestis: „Mi bone komprenas.”
La prezidanto patre frapetis la knabeton sur la kapo kaj diris: „Jes, vi pensas, ke vi komprejnas, sed vi nej komprejnas pri la Interna-r-Ideo de nia kara lengvoŭ.”
Post la fino de la parolado la prezidanto komencis paroli angle. Li diris: „Kiel vi scias, ĉiu lernoklaso fiaskis. Ordinare la lernantoj ĉeestas dum du-tri vesperoj kaj forlasas, antaŭ ol ni povas klarigi al ili pri la Interna Ideo. Dum la lastaj kvardek jaroj ni komencis la instruadon de miloj da lernantoj, sed pro ia nekomprenebla kaŭzo oni ne interesiĝis. Nu, ĉu iu povas sugesti kiel venigi ilin denove?”
Neniu respondis.
La prezidanto daŭrigis: „Bedaŭrinde ni ne povas revenigi ĉiujn, sed tio ne estas nia kulpo, ĉar dum la daŭro de kvardek jaroj multaj mortis. Mi provis paroli al kelkaj ekslernantoj kaj eĉ salutis ilin per ‚Boŭnan tagon’ aŭ ‚Boŭnan vesperon’ por interesigi ilin, sed ŝajne ili jam estas tute kontraŭ Esperanto, eĉ pli ol tiuj, kiuj ne eklernis. La problemo estas ja malfacila, kaj mi proponas ke ni lasu la solvon al la juĝantaro.”
La juĝantaro elprenis la kapojn el sub la benkoj kaj iris en apudan ĉambron. Ĉiuj atendis. Post tri horoj ili revenis al la benkoj, kaj la gvidanto klarigis angle:
„Ni bone konsideris la problemon de ĉiuj flankoj, kaj post plena enketo ni venis al la konkludo, ke la miloj, kiuj eklernis, estas granda gajno por la Esperanta movado. Nome ili naŭziĝis tiel funde pri Esperanto kaj universalaj lingvoj, ke ni povas resti certaj ke ne estas danĝero, ke iu alia internacia lingvo povos varbi ilin. Sekve ni konstruis fortegan digon kontraŭ Ido, Bolak, Volapük, Interglossa, Solresol ktp. Krom tio ni povas fieri (kaj mi diras tion en plena modesteco), ke miloj da homoj en Plurtown scias diri ‚tabloŭ, sejĝoŭ, tasoŭ kaj libroŭ’, kiuj estas (kiel vi ĉiuj certe konsentos) tre utilaj vortoj.”
Ĉiuj laŭte kaj longe aplaŭdis, kaj mi vekiĝis. Necesis al mi iom da tempo por igi naturforma mian buŝon, kiu estis tute tordita.
„Rigardu la standon,” mi diris fiere al Anjo. „Vidu, kiel mi desegnis ĝin. Majesta, ĉu ne?”
„Je-e-s,” ŝi diris hezite, „sed ĉu ĝi ne povus esti iom pli bela...... pli ornamita?”
„Eble, sed mi priatentis nur la praktikan flankon. Ornamaĵoj kaj floroj estas belaj, sed ili ne vendas kuirilojn. Vidu la servotablon! Ĝi estas tridek futojn longa kaj nur kvar futojn for de la malantaŭa muro. Tio donos lokon antaŭ ĝi por la publiko,” mi klarigis. „Kaj la eniro ĉe la dekstra fino de la tablo estas nur sufiĉe larĝa por enlasi nin flank-ire. Tio donas maksimuman longecon al la servotablo.”
„Mi esperas, ke mi povos ĉiam pasi tra tiu eniro,” ŝi diris alude.
„Ho, mi estos singarda; mi ne volas perdi bonan helpantinon, eĉ provizore.”
„Egoisto,” ŝi riproĉis. „Sed serioze: se kliento formoviĝos de la tablo sen decidi aĉeti, ni eble devos kuri tridek futojn por lin kapti kaj konvinki.”
„Ne, Anjo, mi pensis ankaŭ pri tio. Vidu tiun kurtenon, kiu pendas de la servotablo al la planko: tiun en la mezo, kaj tiun alian ĉe la maldekstra fino. Tiuj kurtenoj kovras truojn, kaj se ni volas atingi homon rapide, ni povos trarampi sub la tablo.”
„La supro de la tablo estas mallarĝa. Kial?”
„Por ke ni povu esti pli proksime al la kliento kaj imponi lin. Kaj la planko niaflanke de la tablo estas iom pli alta. Tio donos al la vendistoj iom pli da alto, kiu helpos ilin superregi la klientojn.”
„Mi ŝatas la altigitan parton en la mezo de la servotablo kaj la podion malantaŭ ĝi,” Anjo diris. „Tie vi povas kuiri en plena vido kaj bone deklami. Ankaŭ la reklamojn mi ŝatas. Ili ja estas okulfrapaj.”
„Jes,” mi diris. „Grandaj, dikaj literoj, minimumo da vortoj sen ia ornamaĵo aŭ artismo. Oni aŭtomate legas ilin dum preterpaso. Pensu, Anjo, ke por vidi kaj legi ĉion en ĉi tiu grandega foiro necesus semajnoj; do la reklamoj devas esti klaraj kaj elstaraj.”
„Kial vi nomas ĉi tion stando?” gajis Anjo. „Mi nomus ĝin kaptilo.”
„Kaptilo aŭ ne, ĉi tiu stando kostas pli ol kvincent pundojn, kaj ni devas montri profiton en la daŭro de malpli ol unu monato, alie V.I.K. ne plu entreprenos.”
„Kaj la seĝoj por la rigardantoj?”
„Ne, se ili staros, ili okupos malpli da loko. Cetere, per seĝoj ni logos ne interesitojn, sed sole homojn, kiuj estas lacaj pro la longa promenado tra la foiro. Teni la intereson dum pli ol unu horo estos malfacile; sed mi estas certa, ke mi povos. Mi taŭge spicos la deklamon per humoro.”
„Mi povus ja aĉeti ŝnuron.”
„Por kio?”
„Por kaptoligi la homojn. Nur tio mankas,” ŝi ŝercis. „Sed venu, ni iom rigardu la foiron, ĉar morgaŭ tempo mankos por tio.”
Ni iris laŭ senfinaj aleoj da standoj. Ĉiu laboris pretigante la propran standon. Kelkaj ĵusalvenintoj serĉis sian ‚parcelon’. Tie kaj tie bazaruloj ĝoje renkontis aliajn kaj fratece blasfemis komplimentojn aŭ gratulis per insultoj. Aliaj bazaruloj serĉis laboron aŭ havis mizeran stokon en valizo kaj volis aranĝi luon de parteto de stando por tie vendi siaĵon. Armeo da laborantoj senĉese balais la aleojn, kien la standpretigantoj ĵetadis kartonon, paperon, pajlon ktp. Ni vidis unu-du bazarulojn, kiujn ni konis, kaj interŝanĝis kelkajn vortojn.
„Jen Frank Potter!” subite diris Anjo.
„Hej, Frank!” mi kriis. „Mi ĝojas revidi vin. Kiel iras ĉio?”
„Anne! Jock! Kiel vi fartas, fripono? La manon al vi, kison al la bela Anne!”
Anjo ridis kaj forskuis la kapon de lia atenco. „Nu diru,” ŝi demandis, „ĉu vi jam riĉiĝis?”
„Nenio nova sur tiu kampo. Mi manĝas, do tio sufiĉas.”
„Kie estas via stando?” mi demandis.
„Ĉi tie — jen ĝi. Nun mi vendas meblociraĵon. Estas bone ŝanĝi. Proverbo diras, ke ŝanĝo egalas ripozon, do mi decidis forlasi la gluaĵon por kelka tempo.”
„Oni povas aĉeti meblociron ĉie. Ĉu via marko estas speciala?” mi interesiĝis.
„Ne, ĝi estas bona, sed ne pli bona ol aliaj markoj.”
„Hm, mi ne pensas, ke vi multon vendos. Homoj ne volas porti pakaĵojn de varoj, kiujn ili povas aĉeti apudhejme.”
„Estu trankvila! Mi vendos multon. Klientoj ne aĉetas la varon, ili aĉetas la ‚fabelon’. Kiam ili vidos, kiel facile mi poluras kaj deprenas ŝajne neforigeblajn makulojn, kaj aŭdos la fabelon, ili aĉetos...... ne timu. Kaj la ciraĵo ne aspektas ordinara. Ĝi estas verda, do ĝi nepre devas esti io speciala, ĉu ne? — Ĉu vi trovis bonan loĝejon?”
„Mezmezan,” mi diris.
„Lastan jaron,” diris Frank, „mia loĝejo ĉi tie havis bankuvon tiel malgrandan ke, kiam mi eniris, la akvo elverŝiĝis. Ĉi-foje mi elektis loĝejon kun granda bankuvo; sed domaĝe mi eltrovis, ke la akvo el la varma krano estas pli malvarma ol tiu el la malvarma krano. Kaj la dommastrino havas manion pri avizoj. Ĉie, kien mi turnas la okulojn, mi vidas admonojn. Senfinaj ili estas: Estingu la lumon! Tenu la ĉambron orda! Tiru la ĉenon! Ne lavu ŝtrumpojn en la manpelvo! Viŝu la botojn antaŭ eniro! ktp. Mankas nur: Metu la lupagon en la pordan leterkeston kaj ne eniru!”
„Ho Frank, mi denove turnas min al vi por komplezo. Ĉu vi konas iun taŭgan helponton por ni? Estas multaj, kiuj serĉas laboron; sed mi ne konas ilin kaj mi timas elekti sentaŭgulon.”
„Bone, Vik, mi klopodos. Kaj la numero de via stando?”
„328, sed kial nomi min ‚Vik’?”
„Vi laboras por la V.I.K.-Kompanio, ĉu ne? Do ‚Vik’! Tiu nomo estas pli bona ol Jock, estas tro da Jock’oj.”
„Kial ne mia baptonomo, Cezaro?”
„Cezaro? Tio estas nomo de hundo.”
„Ĉu ne ankaŭ de imperiestro?”
„Jes, sed la popolo estas tro malklera por scii tion.”
„Mi ŝatas ‚Vik’. Ĝi estas mallonga kaj senpretenda,” aprobis Anjo.
„Bone,” mi diris, „Vik ĝi estu. Fakte mi neniam ŝatis ‚Cezaro’, ĉar mi ne bone prononcas la siblajn sonojn.”
„Nu,” diris Anjo, „provizore ni ĝis’as vin, Frank. Ni volas rigardi la foiron kaj poste ni devas pretigi nian standon.”
Ni laŭiris senfinajn vicojn da standoj kaj gapis interesite. Estis grandegaj standoj de mondfamaj firmoj, standoj de fabrikistoj kiuj prezentis per funkciantaj maŝinetoj la fabrikprocedojn de la kruda stato ĝis la preta artiklo. Estis maŝinoj, kiuj estis pretaj por montri ŝufaradon, la mekanikan senostigon de fiŝoj, la enskatoligon de varoj, la presadon de gazetoj, la faron kaj pentron de porcelanaj vazoj, kaj tiel plu senfine. Estis granda, lukse drapirita halego, kie reĝine majestaj sinjorinoj montrocele portos laŭmodajn robojn. En unu halego staris plenampleksaj domoj konstruitaj speciale por montri la plej modernajn planojn. En alia halo estis granda ĝardeno kun herbejoj, fontanoj, arte dismetitaj ĝardenfloroj ĉiuspecaj kaj grandaj, plenkreskaj arboj. Ŝajnis nekredeble, ke oni konstruis ĉion ĉi tion por nura daŭro de malpli ol unu monato. Fine ni revenis al nia stando.
Junulo venis al mi kaj diris kun forta irlanda akcento: „Ĉu vi deziras laboranton?”
„Efektive jes,” mi respondis. „Ĉu iu sendis vin al mi?”
„Ne, mi nur demandas.”
„Kia estis via lasta laboro?”
„Mi laboris en magazeno dum iom da tempo, sed trovis la laboron tro teda. Antaŭ tio mi estis emajlisto en fabriko, sed la laboro malutilis mian sanon.”
„Ĉu vi iam ajn eksponis aŭ laboris en foiroj?”
„Ne, nur tiujn du laborojn mi faris. Antaŭe mi studis ok jarojn por fariĝi katolika pastro, sed ŝanĝis la ideon, antaŭ ol mi faris la finan voton.”
Mi staris penseme kaj sendecide. Li estis juna, seriozmiena kaj modeste vestita. Li ŝajnis tre sincera kaj ema labori. „La laboro en foiroj estas tre streĉa,” mi avertis.
„Oni ofte eĉ ne havas tempon manĝi; mi ne pensas, ke vi estas tipo taŭga por foiro.”
„Donu al mi la ŝancon! Mi certas, ke mi ŝatos tian laboron. Mi ne multon pretendas salajre en komenco kaj mi konscience laboros.”
Mi rigardis demande al Anjo, kaj ŝi kapjesis.
„Bone,” mi diris. „Ĉu vi povas komenci nun — helpi al mi ordigi la standon?”
„Volonte.”
Ni diskutis la laboron kaj la salajron, kaj ĉio estis aranĝita.
„Ho, kio estas via nomo?”
„Michael O’Hara.”
„Bone, Micky, ni komencu.”
La sekvintan matenon, dum Anjo kaj mi alproksimiĝis al la enirejo de la foiro, viro venis rekte al mi kaj etendis la manon. Surprizite mi akceptis la manpremon. Li tutkore skuis mian manon, metis la alian manon amikeme sur mian ŝultron, kaj diris: „Vi laboras en la montrejo, amiko, ĉu ne? Jes, mi sciis tion, sed vi ne ŝvitis tiom longe kiom mi — ha! — mi povas vidi tion, mia kapo ne servas nur kiel apogilo por mia ĉapo. Jes, videble vi estas nova bazarulo, ĉar vi ne kalkulis la fingrojn post manpremo. Ĉiam faru tion post manpremo kun bazarulo, kam’rado. Eblas, ke vi ne konas min. Ĉiuj bazaruloj konas Martin Vernon: la plej sperta bazarulo kiun la montreja mondo iam havis la ŝancon — ne, la honoron — koni. Nu, amiko, mi volas ke vi faru al mi komplezeton, nur etan favoreton entre nous. Mi estis malsana dum iom da tempo, preskaŭ mi flaris la violojn de sube, — kaj nun mi bezonas l’ enirprezon, nur kelkajn rondajn groŝojn, por ke mi trovu laboron. Nu, mi scias, ke vi ĝojos fari tion, n’est-ce pas? Mi redonos la gelt’on al vi tiom senprokraste ke vi pensos, ke vi nur prenis ĝin el unu poŝo por remeti ĝin en l’ alian. Nu, certe vi donos...... iu ajn povas flari, ke vi estas tribano nia — jen, vi jam estas preskaŭ mia frato: nepo de kuzo de onklo de konato! — Kaj ankaŭ via ĉarma edzinet’,” li pluis, klinante sin ĉe la talio, „ŝi ja estas via edzino, ĉu ne?” Kaj ĉe mia hezito li tuj aldonis: „Ha, jes, mi komprenas — ne gravas. Vi devas fieri pri ŝi, danki al la dioj!”
Mi rigardis lin. Li radiis de bonhumoro, estis iom fremdaspekta, diketa kun lipharoj kaj tufeto da barbo. Li portis bireto-ĉapon, buntan kravaton, sportjakon, veluran pantalonon kaj brunajn ŝuojn. Li parolis per granda miksaĵo de slango, en kiu estis la bazarula, la usona kaj slangoj el diversaj regionoj kune kun fremdaj vortoj. Kiel multaj bazaruloj li diris efektive ne „bazarulo”, sed „barzulo” (lange oportuna kripligo).
Je lia tumulta alparolo Anjo kaj mi ekridis.
„Ha, la gaja koro!” patosis Martin. „Kia mizera mondo estus ĉi tiu globo, se mankus la rido! Venu, Romeo kaj Julieta, ni eniru, vi ne pentos la donotajn groŝojn, vi vidos min labori, vi vidos min tondi la ŝafojn. Antaŭen, estimataj, al la giĉeto!”
„Ĉu mi estas via unua ŝafo hodiaŭ?” mi ridis.
„Nu kiaj paroloj, samsortano! Vi ĵetas semojn por rikoltegi, saĝulo! Neniu jam bedaŭris renkonti Martin Vernon: vi vidos. Per la vortoj de Julio Cezaro, kiam li ĉarpentis la Trojan ĉevalon: Veni, vidi, vici, — la mondo estas nia ostro, kaj ni elprenos la perlon!”
Mi pagis por li, montris niajn enirbiletojn kaj eniris. Ni kune iris al la stando.
„Ha, kuiriloj,” diris Martin. „Mi povus vendi tiujn. Bona varo kun bona pluso. Ili interesas la virinojn. Ĉiam vendu al la virinoj! Laŭ statistikoj la virino aĉetas okdek procentojn el la varoj de la lando. Ŝi aĉetas por si, por la hejmo, por la infanoj, por la viroj...... sed precipe por si.”
„Ĉu vi iam ajn vendis kuirilojn?” mi interesiĝis.
„Kuirilojn? Certe. Mi vendis ĉion. Ne kreskas fungoj sur Martin Vernon. Se vi volas helpanton, mi prezentas al vi la unuan ŝancon profiti per mi. Kion vi diras? Mi ’sponos tiujn kuirilojn, kaj vi bezonos nur krajonaĉi mendojn en la libro tiel fulme, ke via krajono brulos.”
„Sed ĉu vi iam ’sponis tiujn kuirilojn?” interrompis Anjo. „Jes aŭ ne?”
„Mi ’sponis multajn kuirilojn, do ĉu gravas, se ĉi tiuj estas iom aliformaj? Kio estas formo? Ili kuiras sen akvo, do kio? Ne timu, mi ’sponis ĉion de virinaj korsetoj ĝis dentbrosoj por hundoj...... Momenton!” Kaj li forlasis nin kaj kuris al du preterpasantaj mezaĝaj virinoj.
„Matenon, sinjorinoj! Ĉu vi vidis ĉi tiun kuirilon? Jen la plej nova, la plej interesa kuirilo en la tuta foiro. Ĝi kuiras sen akvo. Eĉ por kuiri supon, akvo ne necesas. Tre facile uzeblaj ili estas. Mi bezonus nur momenton por montri al vi unu. Tiuj kuiriloj estas nepre necesaj al ĉiu homo, kiu manĝas!” Li parolis flue, kaj manko de scio ne detenis lin. Li sciis nenion pri la kuirilo kaj klarigis tute malĝuste, sed tamen en persvada maniero, kaj fine li eligis mendon, kiun mi skribis en la libron.
„Do,” li diris, „ĉu tio konvinkas vin? Ĉu necesas plu buŝaĉi?”
„Jes, sed estis iom da bonŝanco tie,” mi komentis. „Tamen mi dungos vin, sed mi devas instrui vin pri la kuirilo, ĉar kelkaj el viaj diroj hirtigis miajn harojn!”
„Eĉ Kolumbo ne konstruis Amerikon en unu tago, sed detaloj estas ja nur detaloj: ne zorgu.”
Micky envenis, kaj mi prezentis Martin al li. Ili parolis iomete, kaj Martin diris: „Vi estas irlandano? Honoron al vi: vi venas de la lando de Shaw. Jen cinikulo kiu scias ridi pri ĉi tiu straba mondo! Mi tranazis ĉiujn liajn verkojn. Micky, knabo, mi estas kontenta nomi vin kam’rado.”
La vizitantoj komencis enveni bonnombre, kaj mi komencis eksponi. Ni ne vendis tiom, kiom mi atendis. La tri helpantoj bone laboris. Micky laboris kviete, klarigante. Lia sincera maniero trafis. Ankaŭ Martin bone parolis, sed li iom tro parolis kaj li enkondukis apartaĵojn, kiuj ne rilatis al la objekto, sed mi ne estis malkontenta pri li.
Mi telefonis al la direktoro de V.I.K. kaj sciigis lin pri la vendoj kaj la dungitoj. Plaĉis al mi, ke la direktoro lasis ĉion en miaj manoj. Tio permesis al mi disponi libere, kvazaŭ mi estus la estro. Mi cedis iom da antaŭpago al Martin, kaj de tempo al tempo li iris al bufedo por trinki iom da biero, sed li ne trinkis tro. Ni kaj Micky ne trinkis alkoholaĵojn krom dum okazoj de societemo. Ni tri ne iris manĝi plenan manĝon sed kuris intertempe aĉeti teon aŭ kafon kaj buterbulkojn. Je la fino de la unua tago ni ĉiuj estis lacaj, escepte de Martin, kiu havis grandan energion, kaj liaj babilado kaj intertempaj spritaĵoj tenis nin gajaj.
„Ne multaj vendoj, sed ne malbone,” mi diris al ĉiuj.
„Ne turmentu vian pensilon,” diris Martin. „La unuaj tagoj en montrejo estas ĉiam malfacilaj; sed ni bone vendos, nur aŭskultu al via onklo, kiu neniam eraras! — Kaj vi, Micky, vi estas tre honesta knabo, sed kiam mi demandas vin antaŭ la kliento, kiom da kuiriloj restas, vi devas diri ne ‚multaj’, sed ‚nur du-tri’! Tio igas la klienton aĉeti pro timo, ke la stoko elĉerpiĝos. Micky, mia filo, vi lernos. Bonulo vi estas — sed ne sanktulo. Mi spionis vin senvestigi belan sinjorinon per viaj okuloj...... Ŝi estis edzino, sed tamen adulto brilis en viaj lampoj!”
Micky ridis iom honte, kaj Anjo admonis: „Nu Martin, kiaj diroj! Vi ofendos Micky.”
„Ne,” li respondis, „mi ofendas neniun, ĉar mi nur diras kion mi pensas. For la hipokriton! — Cetere moraleco nur dependas de geografio. Kio estas maldeca ĉi tie, estas deca aliloke. La tuta mondo havas apetitojn, sed oni volas doni pli da graveco al unu apetito kompare kun alia.”
Evidente Martin ne timis tuŝi iun ajn temon, kaj baldaŭ ni ekvidis, ke sub la blago kaj fanfarono li portas ankaŭ trajton de humana sincero.
Ni foriris el la foirhalo kaj ekiris malsupren sur la ŝtuparo, kie puŝiĝis granda amaso da hejmiranta publiko. Iom antaŭ ni iris virino kun trijara infano, kiu pene stumblis apud la patrino, sin kroĉante al ŝia jupo. En la brakoj la virino portis dorlote hundeton. Senhezite Martin paŝis al la virino kaj diris: „Pardonu, sinjorino, ĉu hundeton vi naskis?” Kaj tuj kun konsterna arogo li elprenis el ŝiaj brakoj la hundeton, metis ĝin sur la teron, poste levis la infanon kaj metis ĝin aplombe en ŝiajn brakojn. Kun ĝentila kapklino al la mirfrapita virino li revenis al ni kaj tuj komencis vigle paroli pri indiferentaj aferoj, kvazaŭ por ne lasi al ni la eblon komenti lian donkiĥotan agon.
Kurioza homo, mi pensis. Sed nepre simpatia.
Post du tagoj mi permesis al Martin eksponi. Li multe parolis kaj amasigis grandan aron da personoj, sed li tro deiris de la temo. Li havis bonan spriton kaj ofte ŝercis por distri sin mem. Lia humoro ofte estis cinika aŭ nekomprenebla por la ĉeestantoj. Mi memoras, ke li foje tenis terpomon en mano dum ekspono kaj diris: „Jen terpomo, ordinara terpomo — sed ĉu vi scias kiel oni nomas ĝin en proleta Whitechapel?...... Terpomo! Ha, sed en aristokrata Park Lane, ĉu vi scias kiel oni nomas ĝin tie?...... Terpomo!”
Liaj eksponoj rikoltis mendojn; ĉiuokaze mi ne estus povinta fari mem ĉiujn eksponojn. Ĉiam interesis min la homamasa psikologio. Ofte, kiam mi komencis eksponi, homoj ariĝis, sed je kelkfuta distanco, lasante duoncirklon da spaco antaŭ mi. Nu, estis necese ke la aro staru dense ĉe la servotablo, por ke ili tenu unu la alian kunpreme; alie, se restas libera spaco, unu-du eliros kaj tio komencos ĝeneralan forlason. Mi ne troigas dirante, ke eĉ tusado aŭ rido povus kaŭzi moviĝon, kiu igos ĉiujn foriri de la stando. Sed por logi la homojn pli apuden mi devis elpensi taktikojn.
Mi komencis kutime per simpla ĝentila peto, ke oni venu pli proksimen, „ĉar estas malfacile krii kontraŭ la bruo de la foiro”. Tio malofte sukcesis. Post tio mi provis po-iome mallaŭtigi la voĉon tiel, ke la homoj ĉe la ekstera rando devis antaŭenklini sin por aŭdi. Kiam mi juĝis ke la hompremo sufiĉas, mi petis denove, kaj tio foje sukcesis, ĉar la unua vico estis preskaŭ puŝita antaŭen. Se ankaŭ tiu provo estis senrezulta, mi provis kaŭzi alproksimiĝon per la diro, ke „la malapuduloj ne povas bone vidi”. Tio ofte sukcesis, ĉar tio tuŝis ilian senton de ĝentileco kaj donis al ili la ĝenan impreson, ke la okuloj de la poste-starantoj estas fiksitaj sur ilia nuko. Kiel lastan rimedon mi uzas ĉi tiun: mi miele-dolĉe kaj karese petas, ke ili bonvolu pliproksimiĝi, kaj tuj post tio subite, per akra laŭtkriego, mi bojas aŭtoritate: „Venu antaŭen!” La ŝoko skuas la grupon kaj kaŭzas ekmovon, kaj tuj mi ĝentile aldonas: „Dankon, dankon!” por ke ĉiu pensu, ke mi dankas proksimiĝantojn. La rezultanta moveto fariĝas movo, kaj jen ili aŭtomate kaj paŝete komencas alveni kvazaŭ paralizitaj marionetoj.
Antaŭ ol elpreni la pretajn manĝaĵojn el la kuirilo, mi ĉiam invitas la aŭdantojn fari demandojn. Tiujn demandojn mi ŝatas, ĉar mi neniam scias kion atendi. Ofte estas uloj, kiuj volas perpleksi aŭ embarasi la eksponiston. Sed tiu, kiu estas sperta, povas ĉiam respondi rekte kaj turni eĉ malfavoran demandon al gajno. Mi trovis, ke dum la ekscito de la eksponado la menso estas pli vigla kaj la preta respondo saltas al la lipoj. Foje okazis, ke mi pensis pri la ekspono, dum mi sidis en loĝejo. Iu probabla demando venis al mia menso, kaj mi cerbumis por trovi taŭgan respondon, sed mi tute ne povis. Post duonhoro da pensado mi rezignis trovi solvon, kaj restis nur esperi, ke neniu demandos. Sed poste en foiro okazis, ke kuracisto faris tiun saman demandon. La respondo tuj venis al mi, kaj ĝi estis tute trafa kaj ĝusta — respondo, ne nur momenta elturniĝo. Demandoj estis ofte nekoncizaj kaj ne klare vortigitaj. Mi ĉiam ripetis la vortojn de la demandanto kaj, se necese, netigis ilin, ĉar oni ne povas bone pritrakti nebulan diraĵon. Post tio mi donis aliajn ekzemplojn aŭ klarigojn favorajn al la demandanto, kaj, fortiginte kaj konkretiginte lian punkton, mi trafe nuligis ĝin.
Estas simpla afero eviti rektan respondon aŭ moki, aŭ eĉ insulti kontraŭulon aŭ plendanton. (Ne gravas, kiom bona la artiklo estas, ĉiam troviĝas iu, kiu trovas manieron stulte misuzi ĝin, kaj revenas por plendi.) Se eksponisto mokŝercas kontraŭ plendanto, la ceteraj ridas, kaj la demandinto estas tiel silentigita. Nur bazarulo, kiu ne konas sian metion, tion faras, ĉar oni venkas nur, kiam oni vendas, ne kiam oni batas per fi-taktiko.
Ekzemple: unu bazarulo, kiu krude eksponis specon de bakforno, kiu estis multekosta kaj farita el malfortika metalo, trovis sin foje sub la bombardado de plendantino. La jena vortlukto okazis:
Ŝi: „Mi aĉetis unu el tiuj fornoj antaŭ unu jaro, kaj la supro tute tordiĝis, kaj mia edzo diras, ke ĝi valoras neniom.”
Li: „Per kia rajto via edzo arogas al si kritiki mian fornon?”
Ŝi: „Per la rajto de sia profesio. Li estas diplomita inĝeniero.”
Li: „Do diru al li, ke li faru novan supron por la forno!”
La respondo estis lerta, kaj ĉiuj ridis, sed la bazarulo vendis nenion ĉe tiu ekspono. Sperta bazarulo respondus eble tiel: „Sinjorino, vi estas tre bonŝanca!” (Tio tenas kaj interesas la aŭdantaron, ĉar ili scivolas pri la ŝajna kontraŭdiro.) La bazarulo daŭrigas: „Jen la avantaĝo, kiam oni aĉetas garantiitan artiklon de bondigna firmo kiel la mia. Vi ĉiuj komprenas ke, inter miloj da ekzempleroj, unu povas esti difekta. Foje mi konis personon, kiu aĉetis altkostan horloĝon. Tiu horloĝo ne bone funkciis, sed la marko estis bona — nepre bonega, mondkonata marko; tamen jen okazis, ke el miloj unu estis malbona. Tio povas okazi; fakte mi asertas, ke tio ne povus ne okazi. Sed vi, sinjorino, estas ja bonŝanca. Simple sufiĉas, ke vi venu al mi post ĉi tiu eksponado kaj mi donos al vi novan aŭ, se vi preferas, mi redonos al vi la plenan prezon. Jes, gesinjoroj, ĉiam aĉetu bonan varon ĉe bona firmo!” Kaj lia parolado venigus mendojn, ofte pli, ol se la plendo ne okazus. Ĉu la bazarulo poste ja donus novan fornon aŭ redonus la monon, estas tute alia afero. Li eble trovus pretekston por ne redoni ion ajn.
Mi konatiĝis kun multaj bazaruloj en la Londona foiro, kaj preskaŭ ĉiuj faris rakontojn pri la agoj de Premo. Ŝajne li postlasis spuraron da trompaĵoj. Li trompis la firmon, por kiu li laboris, la magazenon, en kiu li laboris, la butikistojn en la urbo, kie li troviĝis, kaj la kunlaborantojn kaj konatojn. Neniu komprenis, kial li ne estas malliberigita. Unu eksponisto diris, ke en alia foiro lia firmo ricevis leteron de kliento demandanta, kial la hamako, por kiu li pagis ĉe la foiro, ne estas liverita. La firmo ne povis trovi la mendon. Enketo sekvis, kaj rezulte oni eltrovis kio estis okazinta. Estis jene. La plendanto staris ĉe la stando rigardante la ĝardenmeblojn, kiam viro, supozeble komizo de la firmo, alparolis lin. La „komizo” vendis al li hamakon, por kiu li pagis sep pundojn. Tio okazis dum la foresto de la vera komizo. La firmo neniam malkovris, kiu la trompulo estis; sed la priskribo fingromontris al Premo, kiu laboris ĉe apuda stando. Tamen kaj malgraŭe, la firmoj ofte redungis Premon, ĉar li sciis vendi superordinare bone. Mi vidis Premon en la Londona foiro laborantan por la sama firmo, kiun li trompis en Edinburgo. Oni diras, ke la firmo faris kun li aranĝon, ke li pagu la ŝuldon iom post iom el sia salajro.
Multaj bazaruloj konis Martin, kaj ĉiuj diris, ke li estas bonulo malgraŭ sia fanfarona kaj nedeca maniero paroli. Kelkaj opiniis, ke li estas judo, sed tion mi dubas, ĉar li foje ellasis al mi, ke lia vera nomo estas Vernon Ramsbotham. Tiu nomo estas tipe nordangla, sed ne tia nomo, kian judo prenus al si. La pasinteco de Martin estis mistero. Oni sciis, ke li multe vojaĝis kaj iam loĝis en Parizo, eĉ iom parolas la malaltklasan Parizan dialekton; sed neniu sciis, per kio li vivis tie. Neniam mi renkontis iun, kiu legis tiom da gravaj libroj sen plenkompreni ilin. Li legis ŝajne pri ĉiu temo kaj konis skize la plimulton da verkoj. Unu-du fojojn mi iris kun li al kino, kaj ofte en mezo de serioza filmo, se io impresis lin kiel banala aŭ komika, li eksplodis per laŭta rido kaj havis nenian hontemon tiel agi. —
Venis sabato, la lasta tago de la foiro. Je la finhoro, la deka, ĉiu komencis paki la varojn kaj rekvizitojn kiel eble plej rapide. Laboristoj ĉiuspecaj komencis malmunti la tutan foiron, kaj antaŭ la okuloj la granda foiro komencis rapide degeli. Estis interesege vidi la rapidan dismembriĝon. Ekstere viciĝis pli ol milo da ŝarĝaŭtoj ĉiuspecaj. Ĉiu strato kaj strateto en la ĉirkaŭaĵo estis borderita de ŝarĝaŭtoj. Ili moviĝis intermite al la grandaj porvaraj enirejoj. La lasta atingos la enirejon eble dek horojn poste.
Lacaj kaj kontentaj ni lasis la prete pakitajn aĵojn ĉe la stando, por ke oni ilin kolektu la sekvontan tagon. La foiro estis sukcesa. Ni bone enspezis. Lunde matene ni devos veturi al Bristol, kie malfermiĝos foiro je merkredo.
Dimanĉon mi revenis al la preskaŭ malplena halego por kolekti kelkajn aĵojn, kiujn ni intencis kunporti al Bristol. Mi konstatis, ke mankas du siteloj kaj fasko da blankaj jakoj kaj antaŭtukoj. Mi koleriĝis pri la ŝtelo. Mi vidis du detektivojn, kiuj staris proksime. Mi vokis ilin.
„Mankas siteloj kaj tolaĵoj ĉi tie. Ĉu vi ne povas pli bone gardi?” mi koleris.
Ili ridis kaj flegme diris: „Ĉu nur tio?”
„Ĉu ili estis valoraj aŭ ne, la afero estas ĝene maloportuna.”
Unu detektivo diris: „Aŭskultu, konsideru vin bonŝanca, perdinte nur tion. Ni ja gardas; sed komprenu, ke tra la tuta nokto personoj elportas varojn por plenigi ŝarĝaŭtojn. Ni ja ne povas postuli, ke ĉiu malpaku ĉion kaj pruvu, ke ĉiu objekto apartenas al li! Ĉu vi ne komprenas, kiel malpraktike ridinda tio estus? Cetere tio postulus monatojn! Ĉi-nokte iu ŝtelis keston da binokloj, kiuj valoras mil pundojn. Unu matenon kelkaj laboristaspektaj viroj venis en la foiron kaj forportis de stando altvaloran fortepianon. Multaj vidis ilin; sed, ĉar venditaj pianoj estas ofte forportataj por livero al kliento, neniu atentis. Sed la plej aŭdaca ŝtelo okazis hieraŭ nokte, unu horon post la fermo de la foiro. Du firmdirektoroj staris sur la propra stando trinkante glason da viskio, kiam du ‚laboristoj’ petis, ke ili volu kompleze veni for de la stando, dum oni deprenos la grandan tapiŝon, sur kiu ili staris. La direktoroj flankenstaris, dum la du ŝtelistoj rulis kaj forportis la tapiŝon. La ŝtelo ne malkovriĝis, ĝis la veraj transportistoj envenis du horojn poste.”
„Nia laboro ne estas tiel facila, kiel oni pensas. Ŝtelistoj estas lertaj kaj aŭdacaj. Ridiga ŝtelo okazis antaŭ nelonge. Ni kaptis aŭtomobil-ŝteliston. Li estis bone konata de ni. Mi parolis al li kaj demandis; ‚Kial vi ŝtelis tiel arkaikan aŭton? Tion vi ne kutimas fari. La ŝtelita aŭto ne valoris la penon, ĉu?’ La ŝtelisto respondis: ‚Kredu min, mi ne vere ŝtelis ĝin. Okazis jene. Mi laŭiris straton kun amiko, kiam ni preterpasis aŭtomobilon. Mia amiko diris: Jen aŭto, kiun vi ne povas ŝteli! Mi rigardis. Tie estis aŭto fiksita per ĉeno, kiu iris tra la rado kaj ĉirkaŭ lampfosto. Por forviŝi tiun ofendan malgrandigon de mia povo, mi entreprenis la ŝtelon. Mi simple deprenis la ĉenitan radon, almetis la kromradon kaj forkondukis la aŭton.’ Amuzis min imagi la surprizon de la aŭto-posedanto, kiam li revenis por retrovi sian maŝinon kaj ekvidis sian radon ĉenita al la lampfosto!” finis la detektivo.
Mi iris al la loĝejo de Martin por ekscii, ĉu li decidis veni kun ni tri al Bristol. Jam plurfoje mi demandis lin pri tio; sed li respondis, ke li ne certas.
Mi eniris lian ĉambron. Neniam mi vidis tiom da malordo. La planko, la mebloj, ĉio estis plena de libroj, gazetoj, paperoj, malpuraj vazoj kaj vestoj. Estis multaj libroj.
„Antaŭen, Vik, envenu!” li diris, gestante enirige. „Bonvenon en mia kastelo! Deprenu la pezon for de viaj piedoj!” kaj, vidante, ke ne estas libera seĝo, li per mansvingo ŝovis librojn de sur seĝo sur la plankon. „Mankas via ĉarmulino — kial?”
„Mi venis rekte de la foiro. Ŝi estas hejme, pakante la valizojn, ĉar ni devas iri al Bristol frumatene. Nu, Martin: Ĉu vi decidis veni aŭ ne veni? Ni devas scii.”
„Bedaŭrinde ne. Ŝiras mian koron, sed mi devas iri al alia loko.”
„Ĉu ĉe ni ne sufiĉas la pago?”
„Ta, ta — kia diro! — ĝi pli ol sufiĉas. Ne temas pri la laboro aŭ la gelt’o. Sed mi devas viziti mian idon, kaj post tio mi devas nepre forvojaĝi por fari ion farendan.”
„Tio estas surprizo: mi ne sciis, ke vi havas filon.”
„Jes, mi ja edziĝis. Mi estis juna tiam — nura flavbekulo. Ni estis feliĉaj — turte feliĉaj; sed unu tagon ŝi malaperis kiel vaporo. Ŝi forkuris kun iu alia. La afero estis tute neatendita kaj sen klarigo. Mi ne plu eĉ flaris ŝin. Tia estas la vivo, Vik. Tamen nun mi estas kontenta — mi veturas malpeze. Mi vivas laŭ mia gusto, sen devoj kaj sen tiuj fadenetoj, katene fortaj, per kiuj la virinoj nin ligas. Se mi ekvolas ien iri, diablo, mi iras. Nek Dio nek tondro min deturnos. Miaj libroj min distras, la mondo min amuzas...... Do, kam’rado, adios kaj a rivederci — kiam ajn la vento nin kunpelos.”
La laboro en Bristol ne estis tre streĉa, la negoco estis bona. Ni spertiĝis kaj lernis pli bone helpi unu la alian. Por ŝpari tempon kaj pli efikigi niajn klopodojn, ni iniciatis kodvortojn.
Se ekzemple mi nescie malŝparas tempon parolante al aĉetinto, kaj Micky rekonas lin, li tuj avertas min per kodvorto glate enŝovita en frazon, kaj, avertite, mi kiel eble plej baldaŭ forlasas la aĉetinton kaj ekkroĉas min al iu alia. Aŭ se mi estas okupita kaj vidas iun, kiun mi juĝas kiel aĉetonton, kodvorto tuj sciigas tion al Micky aŭ Anjo. Simile, alia kodvorto sciigas, ke venas iu por plendi, kaj la avertito kondukas la plendanton flanken kaj helpas al li, sed for de la aŭdpovo de aliaj, interesiĝantaj pri la kuirilo.
Iufoje okazas, ke mankas tempo plenkuiri la manĝaĵon, eble ĉar la homoj malpaciencas. En tia okazo la eksponisto diras la kodvorton, ĉu flanken, ĉu en sia deklamado. La helpantoj do estas pretaj klopodi, ke neniu gustumu la koncernan manĝaĵon, kiu ne estas plenkuirita. Oni ne povas forkaŝi ĝin, ĉar tio logas nedeziratan atenton, sed per ĉiaj ruzoj la nekuiritaĵo estas gardata. Se iu volas ekzemple gustumi nekuiritajn cepojn, la helpanto diras: „Certe!” — kaj kvazaŭ miskomprene li donas terpomojn aŭ karotojn kaj sinsekve puŝas aliajn manĝojn al la enketanto tiel, ke li hontas insisti pri la cepoj.
Ni ankaŭ spertiĝis elekti personojn, kiuj valoras la alparolon post la eksponado. Per la maniero, laŭ kiu homo rigardas kuirilon, ni divenas, ĉu li jam aĉetis, nur scivolemas aŭ estas aĉetema. Ankaŭ ĉe interparolo ni tuj sondas lian kvaliton. Nesperta vendisto eble parolas al virino, kiu jesas ĉion diritan kaj interrompas lin per: „Ĝi estas mirinda kuirilo — ĉiu devus posedi ĝin” ktp., kaj tiaj diroj igas la nespertulon pensi, ke vendo estas certa. Sed la sperto instruas alie. Persono, kiu pensas pri aĉeto, ne tiom malkaŝe vidigas sian intereson, sed dubas, demandas kaj ĝenerale certigas sin pri la artiklo, antaŭ ol findecidi.
Sed malgraŭ sperto kaj hardo oni povas eraregi. Okazis al mi foje, ke mi troviĝis en foiro, kiu fiaskis. Preskaŭ neniu envenis, kaj ni ne povis kuir-eksponi pro manko de publiko. Venis al mi maljunulino enketante. Mi bone konis tiajn virinojn, kaj mi juĝis ke laŭtipe ŝi volas nur vante demandadi kaj doni senfruktan laboron. Mi ne povis komenci kuiradon por unu persono, kaj cetere mi taksis tiun eksmode vestitan virinon ne inda por serioza konsidero. Mi nur klarigis skize kaj rapide kaj takte forregalis ŝin. Kelkajn tagojn poste envenis sinjoro kun sinjorino. Mi povis vidi, ke ili estas altklasaj, kaj ke kun ili la tempo ne estus malŝparata. Mi ne povis kuiri manĝon por du, sed mi bone eksplikis al ili la kuirilon. Ili decidis aĉeti, kaj pagis per ĉeko prete enskribita kaj nomsignita...... de la eksmodulino! La eksmodulino estis princino, kaj la du ŝikaj gesinjoroj estis...... ŝiaj kuiristino kaj ĉefservisto!
Ne estis foiroj dum iom da tempo post Bristol, kaj estis aranĝite, ke ni iru dise eksponadi en magazenoj. Prepare al tio mi instruis al Anjo kaj Micky, kiel eksponi, kaj donis al ili okazon praktiki. Eksponado en magazenoj estos pli facila pro manko de bruo, de konkurantoj kaj de forlogaĵoj por la klientoj.
Post la fino de la Bristola foiro ni adiaŭis kaj disiris al malsamaj partoj de la lando. Por mi estis aranĝita vico da butikoj en provinco Cornwall. Estis hela printempa vetero, kaj tiu parto de Anglujo estas bela. Tie ne estas fumo el fabrikoj, nek daŭra bruo de trafiko, nek senĉese rapidantaj homoj, kiuj iras, trapuŝante sin kubute tra amaso, kvazaŭ ĉiu minuto devas esti streĉe eluzata. Male. La serenaj urbetoj kaj vilaĝoj, la malgrandaj, zigzagaj stratoj, la malnovaj pitoreskaj domoj donas senton de ripozo kaj kontenteco. Ĉe la marbordaj vilaĝoj, fiŝkaptistoj staras trankvile parolante, aŭ prizorgas siajn fiŝretojn, boatojn ktp. La rokeca marbordo kaj belaj golfoj kaj havenoj prezentas belegajn bildojn, kiuj logas artistojn el ĉiuj partoj de la lando. La pura aero estas vera regalo post la sufoka, polvoŝarĝita aero de la foiroj.
Mi atingis la unuan urbon Falmouth, serĉis loĝejon, iris al la feraĵbutiko por prezenti min, poste iris al butiko de apuda buĉisto por aranĝi la regulan liveron de viando. Mi klarigis, ke estus pli oportune por mi, pagi la kalkulon je la semajnfino. La buĉisto estis afabla, sed diris ke li bedaŭras, sed estos necese, ke mi pagu kontante. Mi diris, ke mi povos fari ankaŭ tion, sed estus pli oportune havi ĉiujn aĉetojn sur unu konto, ĉar tiel mi povus sendi la fakturon pri la suma elspezo al mia firmo por ricevi la repagon. Alie mi povus facile forgesi elspezojn aŭ perdi kvitancojn. Sed la buĉisto sin tenis marmore al sia kondiĉo. Lia malfidemo iom surprizis min, sed mi konsentis pagi kontante. Sed ĉe la legomvendisto kaj la spicisto okazis la samo. Mi reiris al la feraĵisto kaj sciigis lin pri la suspektemaj butikistoj en Falmouth. Li simple respondis: „Premo eksponadis ĉi tie antaŭ du semajnoj.”
Domaĝe. Mi eksciis, ke Premo travicis la samajn urbojn, kiujn mi devos viziti.
La feraĵisto rakontis al mi multon pri la fifaroj de Premo, tamen li ne malŝatis lin. Estis io ĉe tiu homo. Mi neniam eltrovis kio. Certe ĝi ne estis io ŝatinda, videbla por iu, kiu konis lin supraĵe, kiel mi lin konis. Ofte dum la eksponado Premo subite forlasis ĝin, dirante al la sidantaj homoj: „Pardonu min — la telefono!” kaj foriris al la trinkejo. Kelkfoje li revenis duonhoron poste. Antaŭ la komenco de eksponoj li aĉetis vazojn da marmelado, deprenis la etikedon kaj diris, ke li konfitis la marmeladon per la kuirilo en la vitra vazo. Ĉiu miregis kaj demandis, kiel tio estas ebla. Premo klarigis, ke li verkis valoran libron pri tiu nova metodo, kaj ke al ĉiu, kiu aĉetos kuirilon, oni sendos ekzempleron kiam la libro estos presita. La klientoj poste ĝenis la feraĵiston, petante la libron, kiu ne ekzistis. Kiam Premo forlasis la butikon, li ŝtelis kuirilon kaj provis vendi ĝin malkare. Li ne trovis aĉetanton, do li ŝanĝis ĝin kontraŭ hundo kaj vendis la hundon por kelkaj ŝilingoj.
Kiam mi estis preta forlasi la butikon por iri al Truro, la feraĵisto donis al mi ĉekon, kaj antaŭ ol mi povis demandi la kialon, li diris: „Premo klarigis al mi, ke estas kutime doni kvinprocentan kurtaĝon al eksponistoj.” Mi diris nenion krom „Dankon!” kaj enpoŝigis la ĉekon. Eksponistoj estas ja pagataj salajre kaj kurtaĝe de la firmo kaj ne devus ricevi ion de la butikistoj. En ĉiu vizitata urbo en Cornwall mi trovis suspektemon ĉe butikistoj kaj ricevis kurtaĝon, kie mi laboris.
Post la Cornwall’aj eksponoj mi devis iri al granda magazeno en Londono. Tie la amaso da reguloj incitis min. Por ĉiu ago estis bridaj reguloj. Por forporti simplan propran pakaĵon, oni devis havi rajtigon de tiu kaj tiu, ĝis naŭzo.
Unu tagon envenis judo kaj demandis min, kie troviĝas la faka ĉefo. Mi informis lin, kaj li dankis min. Mi vidis lin plurfoje kaj sciis, ke li iel negocas. Ni kutime interparolis kaj du-tri fojojn ni iris kune manĝi en la magazena restoracio. Li rakontis pri si mem.
Lia negoco estis iri al magazenoj aŭ alispecaj komercejoj kaj entrepreni vendon de varoj, kiujn la magazeno aŭ komercisto ne povas vendi. Li ricevis pagon per procento de la vendoprezo.
Foje li iris en magazenon kaj aŭdiencis kun la fakestro de la bazara fako en la subtera etaĝo. Tiu havis malkarajn gramofonojn, kiujn li ne povis vendi. La judo entreprenis vendi ilin. Post du-tri tagoj la judo revenis al la estro kaj sciigis lin, ke la gramofonoj estas venditaj. Kiam la bazarestro demandis, kien liveri ilin, la judo respondis: „Al la muzika fako en la tria etaĝo.” La afero sukcesis, kaj li ricevis la procentaĵon. Io tia povas okazi, ĉar ĉiu fakestro sin okupas ekskluzive nur pri sia fako!
Alian fojon la judo kun kolego aĉetis mil fotomaŝinojn po unu pundo el Ameriko. La fotomaŝinoj estis videble tre bonaj kaj valoris plurfoje tiun prezon. La du kolegoj vendis la tuton al iu magazeno po du pundoj por maŝino. Tio donis mil pundojn da profito. La paro iris al trinkejo por festi la bonan negocon, kaj de tie iris al la hejmo de unu el ili por sciigi la edzinon. Sed la edzino diris, ke la magazeno telefonis, ke oni tuj telefonvoku la direktoron. La judo tion faris.
„Kie oni povas trovi konvenajn filmojn por la maŝinoj?” demandis la direktoro de la magazeno.
„Nu...... ie ajn,” respondis la judo necerte.
„Do trovu la filmojn, kaj ni aĉetos!” diris la magazenestro.
La paro eliris kaj traserĉis Londonon, sed ne povis trovi filmojn taŭgajn por la maŝinoj. Diable! la filmoj havis specialan formaton! — jen estis la tubero en la afero; jen kial la maŝinoj estis tiel malkaraj! Ili kablis al Ameriko kaj ricevis la respondon, ke la firmo bankrotis kaj la filmoj ne plu estas akireblaj. Ili cerbumis kaj zorgumis pri la afero. „Jen bela kaĉo,” diris unu al la alia. Sed solvo ekbrilis al ili. Ili prenis aŭtomobilon kaj laŭiris ĉiujn troveblajn lombardistojn en Londono, Brighton kaj aliaj proksimaj urboj, lombardis ĉiun maŝinon aparte por 25, 30 kaj eĉ 35 ŝilingoj — kaj post tio eĉ vendis kelkajn el la lombard-biletoj por kelkaj ŝilingoj.
Alia komerco, kiun ili faris, estis aĉeti malaktualajn gramofon-diskojn ĉe fabriko po du pencoj, dum la regula prezo de diskoj estis po unu ŝilingo. La judoj sendis la diskojn al Nederlando, kie la anglaj arioj estis aktualaj, kaj bone profitis. Sed inter tiuj malkaraj diskoj (amase aĉetitaj) estis kelkaj, kiuj enhavis paroladojn. Nu, tiuj ne estis vendeblaj en Nederlando. La problemo do restis: kiel enspezi ankaŭ per tiuj diskoj. Kaj solvon ili trovis.
Ili eksciis jenon: Se butikisto ne sukcesas vendi ĉiujn diskojn, la firmo reprenas dek el cent kaj redonas la pagitan prezon (po unu ŝilingo). Do la judoj simple vendis tiujn senutilajn diskojn po ok pencoj al butikistoj. Tiuj resendis ilin al la fabriko kaj ricevis po unu ŝilingo. La judoj reaĉetis la samajn diskojn ĉe la fabriko, kaj jen la vendo kaj aĉeto de la diskoj daŭradis en magia rondo. Fine la fabrikantoj malkovris la manovron. —
Mi finis la tagan laboron je la sesa, kaj unufoje semajne mi havis duontagan libertempon. Unuavide tio ŝajnis ege preferinda ol labori ĝis la deka, kiel en foiroj, sed male mi spertis solecon dum la liberaj horoj. Mi distris min per promenoj tra la Londonaj stratoj, vizitoj al muzikhavaj kafejoj kaj maloftaj vizitoj al kinoj, sed mi sentis tiun solecon, kiu estas eĉ pli forta inter homamasoj. Mi decidis serĉi amikon. Sed en Londono tio estas pli malfacila ol en malgrandaj urboj. Estas malmultaj hejmoj en la centro de Londono, kaj la granda plimulto de la laborantoj en la magazeno loĝis kilometrojn for el la centro, kaj post la laboro ili rapidis hejmen per buso, subtera fervojo aŭ trajno.
Post kelkaj tagoj mi amikiĝis kun Benjo. Ŝi sidis proksime al mi en budeto, kaj ŝia laboro estis respondi al demandoj de klientoj: informi kie oni povas aĉeti tion kaj tion, montri la vojon al diversaj fakoj ktp. Post la laboro ni ordinare eliris kune. Ŝi estis tre sprita kaj gaja, kaj mia humoro aŭtomate respondis al ŝia. Ŝi estis tia, ke post unu-du renkontiĝoj mi sentis, kvazaŭ mi konus ŝin jam de jaroj. Brak-en-brake ni iris kien la momenta prefero pelis nin, kaj ni babilis, interspritis, ŝercis kaj ridis, kvazaŭ ni estus la solaj homoj en Londono. Mi memoras ke foje ni elvenis el subtera trajno. Antaŭ ni rampis la longaj movŝtuparoj. Ŝi diris: „Ni konkuru, kiu povas unue atingi la supron per la malsuprenira movŝtuparo!” Gaje ni kurrampis kontraŭ la fluo de la alvenantaj ŝtupoj, ridante kaj tute senkonsciaj pri la rigardegoj de la homoj, kiuj sendube pensis nin frenezaj. „Jen,” ŝi diris, spiregante ĉe la supro, „dum mia tuta vivo mi volis fari tion!”
Unu vesperon ni decidis iri vidi filmon, kiu estis multe reklamata. Ni eniris, kaj post nelonge mi komencis tordiĝi en mia fotelo. La filmo estis aĉa; sed kio incitis min, estis ke la reklamoj estis tute trompaj kaj reliefigis ion allogan, kio okupis sur la ekrano nur unu-du minutojn. Ankaŭ al Benjo ĝi malplaĉis, kaj ŝi komencis kritiki kaj mallaŭdi ĝin neflustre, dirante ke ŝi ne scias kial la popolo toleras tiajn trompaĵojn senproteste. „Venu,” mi diris laŭtvoĉe, „ni iru vidi filmon ie!” Ni parade eliris. En la vestiblo ŝi forlasis min dum momento, kaj mi staris ĉe la enirejo atendante ŝin. Geduo, kiu rigardis la reklamojn ĉe la pordo, venis al mi, pensante ke mi estas la direktoro de la kino, kaj demandis: „Ĉu ĝi estas brita filmo?”
„Jes,” mi respondis, „sed ĝi estas la plej aĉa, kiun ni iam montris.” La paro rigardis min mirante, ke oficisto de entrepreno povas esti tiom honesta. Ili dankis min kaj foriris. Mia ago bonhumorigis min kaj mi ĝue rakontis la okazintaĵon al Benjo kiam ŝi alvenis. Ŝi kunĝuis la ŝercon kaj diris: „Tio memorigas min pri io simila, kio okazis al mi en Londona magazeno kiam mi estis kun mia frato. Ne en magazeno, en kiu mi laboris. Mi staris, atendante mian fraton, kiu rigardis ion interesan al li kelkajn metrojn for de mi. Virino venis rekte al mi kaj diris aŭtoritate: ‚Montru al mi la ĉapelan fakon!’ Mi tuj komprenis, ke ŝi pensas ke mi estas dungitino, kaj la penso, ke eĉ for de la propra laboro la hazardo postulas ke mi tamen laboru, ridigis min. La virino tuj koleriĝis kaj ĵetis: ‚Ne estu impertinenta. Montru al mi, alie mi denuncos vin.’
‚Ho, iru boligi la kapon,’ mi diris senzorge. ‚Mi eĉ ne emas paroli al vi.’
La virino preskaŭ eksplodis pro furiozo. ‚Mi denuncos vin, vi estos tuj maldungita...... tia krudeco!...... mi tuj sciigos vian fakan estron.’ ‚Do denuncu, ĝis vi krevos; mi fajfas je tio. Jen staras la ĉefo tie. Iru al li...... for de mia vido!’ mi diris, montrante al mia frato, kiu malhelvestite kaj sen ĉapelo ja aspektis kvazaŭ ĉefo. La virino sin turnis kaj iris rekte al li, kaj mi okulsignis al li komprenige. La virino paŝis al mia frato kaj diris: ‚Mi volas plendi kontraŭ tiu komizino pro impertinento kaj insultado. Mi simple demandis al ŝi kie estas la ĉapela fako, kaj ŝi insultis min ŝoke!’ Mia frato respondis: ‚Se ŝi ne emas montri ĝin al vi, ŝi plene rajtas. Iru kaj serĉu ĝin mem kaj ne ĝenu miajn laborantojn!’ La virino restis tute senvorta kaj eliris murmurante pri la plej nekredeble aĉa magazeno, kiun ŝi iam vizitis!”
Plaĉis al mi la preta spriteco de Londonanoj. Se okaze mi diris ion ŝercan al iu, li ne fikse rigardis kvazaŭ ofendita nek mienis vake nekomprene, kiel ofte okazas en aliaj partoj de Anglujo. Foje mi diris ŝerce al Londona konduktoro de buso: „Ĉu vi povas halti ĉe numero 76, Kensington-strato?” Tuj venis la respondo: „Certe. Ĉe kioma etaĝo?” Tiajn pretajn rebatojn oni ofte spertas ĉe kelneroj, portistoj, taksiistoj ktp. Kiam mi estis sola, mi trovis, ke ŝerca vorto tie kaj tie interŝanĝita distras aŭ gajigas la tedan pason de la tago.
Anjo skribis al mi de tempo al tempo, sed ŝiaj leteroj fariĝis pli maloftaj kaj mallongaj.
Iun dimanĉmatenon mi renkontis Benjon laŭ antaŭaranĝo, por viziti Petticoat Lane, la faman Londonan bazaron. Estis bela, varma mateno. Ni atingis Petticoat Lane proksimume je la deka. La bazaro estis tiom plena de homoj, ke ni devis puŝiĝi inter ili kaj zorgi por ne perdi unu la alian. Ĉiu strato estis kontinue borderita ambaŭflanke per standoj, kaj ankaŭ la stratbutikoj estis malfermaj. La bazaristoj hurlis pri siaj varoj, kaj la butikistoj staris ĉe la sojlo, provante per ĉiu rimedo enirigi klientojn. Preskaŭ ĉiu speco de varo estis aĉetebla, „de pinglo ĝis ankro”, kiel diras la angla esprimo.
Ni kuniris malrapide, aŭskultante la bazaristojn deklami. Inter ili mi rekonis kelkajn bazarulojn, kaj kelkfoje mi agis kiel „sprono” por ili. „Sprono” estas proksimuma traduko de bazarula vorto kiu signifas iun, kiu per ekzemplo instigas la klientojn aĉeti. Necesas nur, ĉe la fino de bazarula parolo, kiam li diras la prezon, ke mi tuj aĉetu. Tio komencigas la aĉetadon. Poste mi redonas kaŝe la aĉetaĵon kaj rericevas la monon.
Ĉe la vojrando staris viro, kiu vendis faskojn da mento. Dum ni preterpasis, li ŝovis faskon al ni, kriante: „Mento po du pencoj por fasko, mento po du pencoj por fasko!”, reripete. Ĝuste tiam, terno neatendite skuis Benjon, kaj ŝi ternis rekte sur la etenditan faskon. La mentvendanto ne paŭzis nek movis eĉ palpebron, sed daŭrigis: „Mento po unu penco por fasko, mento po unu penco por fasko......”
Ni puŝiris laŭ la stratoj. Benjo interesiĝis pri virinaj vestaĵoj kaj faris du-tri aĉetojn. Inter ili estis paro da silkaj ŝtrumpoj, kiuj estis malaltprezaj. La bazaristo montris ilin al ŝi, turnante ilin en la mano, por ke ŝi bone vidu ilin. Ŝi poste rimarkis, ke la fortikigita kotona rando ĉe la supro de unu etendiĝis preskaŭ ĝis la genuo.
Ankoraŭ ŝi ne scias, kiel ili estis manipulitaj, ke ŝi ne vidis la okulfrapan difekton.
Subite Benjo diris: „Kion vendas tiu hindo?” Mi rigardis. Li ne estis hindo. Tio estis videbla. Li estis ŝminkita. Ni alproksimiĝis. La ‚hindo’ portis pseŭdo-orientan vestaĵon, sidis sur tapiŝo kun la kruroj krucitaj kaj diris monotone per kvazaŭ-fremda fuŝparolo: „Bonŝanca nigra fabo, faras bonŝance, multe bonŝance, nur po tri penco.” Li tenis la rigardon teren kaj apud li estis cizelita latuna pleto plena de nigraj faboj. Li vendis unu-du tiam kaj tiam, precipe al virinoj. Dum mi rigardis, mi trovis ion konatan ĉe li, kaj mi rekonis lin. Estis Bert, la „specimenisto”, kiun mi renkontis en la Edinburga foiro. Post momento li leviĝis kaj aĉetis tason da teo ĉe la apuda stando. Mi alproksimiĝis: „Kaisa hai, sahib, granda ŝanĝo post la specimenvendo!”
„Jock!” li diris. „Kiel vi fartas? Kio logis vin al ĉi tiu ĝangalo?”
„Ĉio iras glate ĉe mi. Kiel ĉe vi?”
„Ho, kiel kutime, enspezo kaj elspezo.”
„Ĉu tio ĉi estas via nova entrepreno?”
„Ne, mi laboras ĉe foiro dum la semajno, kaj se la vetero estas afabla dimanĉe matene, mi venas ĉi tien.”
„Ĉu vi multe enspezas per la faboj?”
„Ne multe, sed la kosto de la faboj kaj iom da tinkturo ne estas multo.”
„Mi certe ne estus kredinta, ke oni aĉetus fabojn unuope, kaj je tia skandala prezo!”
„Ho, la publiko aĉetas ion ajn. Ju pli trompa la varo, des pli oni aĉetas. Tamen estas io, kio igas la fabojn karaj.”
„Kio?” mi demandis.
„Mia pluso,” li respondis. „Kiam mi komencis, mi provis fari paroladon pri la faboj, sed eltrovis ke la publiko ne kredas min. Ĝi estis bona ‚fabelo’: pri la deveno de la misteraj nigraj faboj kaj citoj pri la granda bonŝanco, kiun ili venigas, sed — nenio; do mi decidis provi diri nenion, krom fuŝdiri kio ili estas. Kaj la homoj aĉetas. Eble ili iom hontas, kiam ili estas inter la amaso, kiun mia parolado kolektis. Ĉu aŭ ĉu ne, — ili aĉetas unuope.”
„Vi havas pli da kuraĝo ol mi. Mi ne kuraĝus tion fari, precipe se mi havus helbluajn okulojn.”
Benjo kaj mi plu promenadis. Ni vidis iun, kiu estis laŭte deklamanta. Sur sia vendobenko li havis kapon de moruo, kaj sur ĝi estis grandeta pilolo diskoforma.
„Gesinjoroj,” li deklamis, „rigardu la muŝojn! Ili estas ĉie sur la stando, sed neniu — eĉ ne unu sola — alproksimiĝas la fiŝkapon. Jen unu pundo! Tion mi volonte donos al iu ajn, kiu unua vidos muŝon resti sur la fiŝo. Gesinjoroj, tiu pilolo ŝirmos vian manĝaĵon kontraŭ muŝoj kaj ĉiuspecaj insektoj. Nur metu unu en vian kuirejon aŭ manĝoŝrankon, kaj vi forigos la danĝeron, kiun portas muŝoj. Muŝoj infektas...... ktp.”
Ni formoviĝis. Neniam antaŭe mi vidis tiun pilolon, sed mi aŭdis pri ĝi. Laŭdire oni simple fandas kandelojn kaj muldas la fandaĵon je pecoj de iu ajn formo. Kelkfoje oni koloras la fandaĵon per blua aŭ ruĝa inko. La muŝoj ne proksimiĝas al la fiŝo, sur kiu estas la pilolo, ĉar la fiŝo estas...... antaŭe trempita en petrolon.
Estis aŭgusto. Mi laboris en magazeno en Manĉestro. La firmo skribis al mi, ke la unua foiro okazos en Aberdeen en septembro, kaj petis, ke mi bonvolu elekti taŭgan lokon por nia stando kaj ankaŭ faru la standplanon. Oni lasis al mi ankaŭ la elekton de la kunlaborantoj.
Anjo laboris en Leeds, kiu ne estas malproksime de Manĉestro. Mi tuj skribis al Anjo, sciigante ŝin pri la perspektivoj kaj dirante al ŝi ke mi intencas viziti ŝin dum la venonta merkredo. Merkredo estis ja la duontaga ferio en ambaŭ urboj, do oportuna por ni. Anjo respondis ke ŝi ĝojas pri mia venonta vizito.
Anjo atendis min ĉe la stacidomo en Leeds. Ni kuris unu al la alia laŭ la kajo, ĉirkaŭbrakis kaj kisis. Kian ĝojon mi spertis ĉe la renkonto!
„Ho, Vik,” ŝi diris. „Mi ĝojas denove vidi vin.”
„Jes, mia kara, sed kiajn mizerajn skribetojn vi sendis al mi lastatempe! Ĉu mankis al vi skribpapero?”
„Mi estis tre okupita kaj cetere mi ne emis al la skribado.”
„Tro okupita por skribi leteron?! Nu, Anjo, ne mensogetu.”
„Ĉu vi venis ĉi tien por riproĉi min?” ŝi diris ofendite.
„Ne, kara mia, sed vi ja ŝuldas al mi ian klarigon. — Nu, kien ni iru?”
„Estas lule komforta kafejo ĉi-proksime. Ni iru tien.”
„Ĉu ne al via loĝejo?”
„Ni povus...... sed ĝi estas malproksima, kaj vi ne disponas multe da tempo, ĉu?”
„Ne, nur kelkajn horojn, sed ni povus ja veturi per taksio.”
Ŝi evidente embarasiĝis, komencis paroli kaj silentis.
„Anjo, kio estas? Ĉu vi ne emas ke ni kunestu solaj post tiel longa tempo? Diru klare: ĉu io ŝanĝiĝis inter ni?”
„N-ne,” ŝi balbutis. „Vi estas ĉiam...... Ho, Vik — estas nur, ke...... ke estas pli bone, ke ni ne iru tien......, kaj cetere la dommastrino ne ŝatus, ke mi konduku viron en mian ĉambron. Ŝi estas tia...... tre suspektema...... tre puritana.”
„Anjo, kio estas? Kial vi diris ‚cetere’? Kio estas la alia afero, kiu maloportunigas nian iron? Ĉu vi kunvivas kun iu?”
„Ho Vik, ne antaŭjuĝu. Ne estu suspektema. Estas nur, ke ne estas oportune. Estas...... io.”
„Al mi ŝajnas tute klare, ke estas ne io, sed iu.”
Ŝi koleretis. „Bravulo! do vi jam konkludis pri ĉio. Vi jam scias ĉion kaj kulpigas min. Vi estas viro, do vi arogas elekti vin juĝisto. Sed, Vik, rigardu rekte en miajn okulojn kaj deklaru honeste, ĉu vi mem restis ermito dum mia foresto. Ĉu vi povas tion diri?”
„Tion mi ne atendis de vi, Anjo: ke vi uzus tiun kutiman virinan ruzon — anstataŭ vin defendi, rebati per kontraŭakuzo! Bonega taktiko, sed uzu ĝin kun iu alia, ne kun mi. Mi certe ne malŝparus tempon por forpuŝi vian akuzon. Nuntempe pri vi temas, ne pri mi. Jes, jes, karulino kara, do vi volas, mi forgesu pri vi, dum mi baraktas por min mem senkulpigi! Nu, Anjo, lasu miajn aferojn flanken. Ĉu aŭ ĉu ne vi havas kunulon ĉi tie?”
„Kial mi respondu?” ŝi diris. „Vi ja decidis mem. Vi estas ĉioscia — vi kaj Dio!”
„Alia taktiko. Ofendiĝemo. Kio sekvos tion? Mankas nur nervokrizo kaj sveno. Daŭrigu, daŭrigu. Uzu ĉiun artifikon laŭvice — kaj poste ni povos paroli racie.”
Ŝi tute silentis. Ni ambaŭ paŝis al la kafejo. Mute ni eniris. Dum la manĝo mi alrigardis ŝin esplore, sed ŝi evitis mian rigardon. Post iom da tempo ŝi rompis la silenton. „Vik,” ŝi diris.
Mi ne respondis.
„Vik,” ŝi ripetis, „mi petas pardonon, sed ne kulpas mi sola. Mi tre ŝatas vin kaj......”
„Ŝatas?!”
Momenton ŝi rigardis min senmove; poste ŝi mordetis la lipojn kaj hezite etendis la manon por tuŝi mian.
„Vik,” ŝi diris mallaŭte. „Ni ne kverelu — mi vin petas. Atendu, ĝis mi klarigos. Komprenu, karulo, ke ĝis nuna momento vi ne donis al mi la eblon klarigi. Tuj kiam ni renkontiĝis, vi komencis riproĉi min. Mi ja intencis diri al vi ĉion. Milfoje antaŭ via veno mi pripensis la aferon. — Pripensis kiel sciigi vin sen vundi vin, ĉar mi ja alte taksas vian amikecon. Ne rigardu min tiel, mi ja parolas sincere. Nu, Vik, ne koleriĝu. Estas ja io, sed ne iu. Almenaŭ, ne en la senco kiun vi aludis. Mi kunvivas kun neniu. Sed...... sed mi enamiĝis. Jes, Vik, tute kaj komplete. Tion mi ne povis eviti. Li estas bonulo kaj tute ortodoksa, eĉ mallarĝmensa. Kaj estas multaj kvalitoj liaj, kiujn mi eĉ abomenas, sed mi ne povas ne ami lin. Estas strange. Mi ne volas malamikiĝi kun vi. Mi preferus, ke ni restu ĉiam amikoj; sed ion pli, Vik, mi ne povus. Mi ne povus perfidi lin. Ne, penu kompreni. Diru, ke tio ne detruos nian amikecon.”
„Ĉu li estas bazarulo?” mi diris nekonsekvence.
„Ne, li laboras en oficejo. Li ne konas la mondon. Li ĉiam loĝis en ĉi tiu urbo kun sia vidva patrino.”
„Ĝi estas skuo, sed via elekto estas via elekto. Mi havas sufiĉe da prudento por ne deadmoni vin de li. Pli bone, se mi atendos, ĝis vi enuos pri li. Via korinklino eble ne daŭros.”
„Vi eraras, Vik, ni fianĉiĝis. Jen la ringo,” kaj ŝi elprenis ĝin el sia mansaketo. „Ni geedziĝos je Kristnasko.”
Mi pensis iomete. „Do bone, Anjo, mi kontraŭracie esperas, ke vi estos feliĉa. La afero ne estas facila por mi, sed almenaŭ via amikeco estas io, kaj cetere mi ĉiam havos dolĉajn rememorojn.”
„Dankon.”
„Ĉu vi venos al la venonta foiro en Aberdeen?”
„Mi ne povas. Li ne volas, ke mi vojaĝu plu. Post la fino de la eksponado ĉi tie mi intencas forlasi mian laboron.”
Post tio ni babilis ĝenerale kaj iom gajiĝis; sed interne mi sentis pezon, kiun mi ne tute sukcesis kaŝi.
Iel la horoj pasis. Ŝi venis kun mi al la stacidomo kaj post reciprokaj adiaŭaj kisoj kaj reciprokaj promesoj skribi la trajno min forportis.
Post tio, denove foiroj. En Aberdeen mi tuj antaŭvidis malfacilaĵojn. Ne estis multe da loko en la aleoj ĉirkaŭ ni, kaj unu-du kontraŭaj standoj vendis per laŭta deklamado. Plenŝtopo de la aleoj per homoj kaj kribatalo ne povos ne okazi. Do mia unua laboro estis amikiĝi kun miaj kontraŭuloj, por ke aferoj iru des pli glate. Post la malfermo de la foiro mi donacis rostitajn kokidojn al la kontraŭaj bazaruloj, por helpi al la ĝenerala komplezemo kiun mi celis. Ĉe unu flanko estis sinjorino, kiu vendis parfumon. Ŝi kviete laboris, aspergante preterpasantojn per parfumo, kaj ŝi ĝentilmaniere vendis al ili. Por ne montri elektemon, mi donacis kokidon ankaŭ al ŝi, kaj ni amikiĝis. Ŝia stando estis bele drapirita, kaj la parfumo estis en belformaj flakonoj bonguste pakitaj en kartonaj skatoloj. Parolante kun ŝi iun tagon, mi rimarkis, ke ŝi havas nur unu kvaliton de parfumo; do mi diris:
„Ĉu ne estus pli bone, se vi havus diversajn parfumojn? Vi vendus pli, se vi prezentus elekton al la klientoj, ĉu ne?”
„Mi ja havas diversajn,” ŝi diris. Mi ĉirkaŭrigardis. „Sed mi vidas nur la violan,” mi kontraŭis.
„Jes, hodiaŭ mi vendas nur violan, morgaŭ mi vendos rozan, kaj tiel plu laŭvice tra la tuta stoko. La parfumoj venas al mi en sortimentoj; sed se mi elmetus ĉiujn sur la stando, la klientoj havus malfacilon decidiĝi inter la diversaj odoroj. Do ili malŝparus mian tempon. La praktiko instruis min, ke mi pli bone enspezas, se mi ne permesas elekton.”
„Kiun el tiuj parfumoj vi preferas por propra uzo?”
„El tiuj!” ŝi diris, kvazaŭ ŝokite. „Neniun. La solaj floroj, kiuj iel rilatas kun tiuj parfumoj, estas tiuj bildigitaj sur la flakonaj etikedoj. Oni aĉetas ĉi tiun parfumon kvinlitre en benzinskatoloj. La parfumo verŝajne kostas al la pograndisto po naŭ pencoj por kvinlitro,” ŝi ŝercis.
Micky kaj alia eksponisto nomita Jeff helpis min. Ni tri glate laboris kaj kunŝercis. Mi ŝatis Micky. Li iom maldikiĝis pro la neregula vivado. Sole pri unu afero mi devis lin gardi. Ofte li malaperis de la stando, kaj mi devis serĉi lin. Ĉiam mi sciis kie serĉi, ĉar preskaŭ senescepte mi trovis lin parolanta al iu belulino ĉe ŝia stando. „Micky, Micky,” mi ŝercadmonis, „nun mi scias kial vi ne emis esti pastro.” Ankaŭ Jeff al mi plaĉis. Li estis kompetenta kaj bone sciis aranĝi aŭ manovri. Se okaze, post la butikferma horo, mankis io bezonata, mi ĉiam sendis lin por serĉi ĝin. Iel li ĉiam aranĝis; nepre li revenis kun la bezonataĵo. Por doni al vi ekzemplon pri lia iniciatemo, mi citos al vi, kion li rakontis al mi:
„Mi foje devis fari vojaĝon tra la lando, for de la fervojaj ĉeflinioj. La vagonara iro estis tre enuiga kaj malrapida. Ĉe unu stacidomo mi devis eliri por atendi pluan vagonaron. Estis la dua matene en februaro. La stacidomo dormis, la apuda urbeto dormegis. Mi informiĝis de la ununura portisto, ke mi devas atendi ĝis post la sepa. Mi iris al la atendejo por ripozi, ĉar mi estis morte laca. Ne estis fajro en la atendejo, la gaslumo miope palpebrumis. Ĉe la muro staris krudligna benko. Mi sternis min sur la benkon por endormiĝi; sed la malvarmo estis tiom pika, ke mi ne povis dormi. Frostotremante, mi eliris por demandi la portiston, ĉu ne estas loko pli komforta, sed mi ne povis trovi lin. Ŝajne li iris hejmen. Mi paŝis tien kaj reen laŭ la kajo, svingante la brakojn kaj batante la piedojn por iom varmiĝi. Mi sciis, ke serĉi provizoran ŝirmon de iu en la urbo estas senespere je tiu horo.
Sur la kajon venis hundo, kiu sin okupis per vizitoj al la diversaj spuroj de siaj amikoj. Mi venigis la hundon al mi kaj karesis ĝin, donante al ĝi pecetojn de biskvitoj, kiujn mi havis en la poŝo. Por variigi mian paŝadon, mi eliris el la stacidomo, kaj la hundo sekvis min. Ĉe stratangulo mi vidis alian hundon, kiu alproksimiĝis. Tio donis al mi ideon. Mi rapidigis miajn paŝojn kaj iris serĉi hundojn. Mi trovis du pliajn. Mi amikiĝis kun la hundoj kaj igis ilin sekvi min. Kun la kvar hundoj mi reiris al la stacidoma atendejo, kuŝiĝis sur la planko, kaj per dorlotaj vortoj kaj karesoj atingis, ke unu hundo sin kuŝigis sur min kaj la aliaj sin lokis ĉirkaŭ mi. Tiel mi dormis komforte varme.”
La supre citita rakonto estas iom ridinda, sed ĝi ja montras sinhelpon necesan al nia metio.
Por doni alian ekzemplon, mi rakontos kio okazis en alia foiro. Tiu foiro estis tute fiaska. Neniu envenis. Iu bazarulo kaŝe aranĝis kun aliulo, ke ili faru jenon:
La bazarulo sin brunigis kaj sin vestis kiel hinda raĝao, kaj en ekzotikaj vestoj kaj kun parada maniero li iris en taksio de loko al loko tra la urbo. Li eniris butikojn kaj agis tiel ke li tiru atenton al si kaj al sia bruna interpretisto. Malrapide li veturis al la foiro kaj sukcesis krei ĝeneralan intereson kaj scivolemon. Tiel trafe li aliaspektigis sin, ke la estro de la foiro kaj la aliaj bazaruloj ne rekonis lin. Li iris de stando al stando kun sia interpretisto kaj malavarege donis grandajn mendojn al la firmoj. La farsa interbabilado inter la raĝao kaj la interpretisto daŭris, dum la foirestro humile kondukis lin kaj granda aro da homoj lin sekvis. Ĉe la lavmaŝina stando la raĝao mendis dek-naŭ maŝinojn: „unu por ĉiu tribo”. La vizito de la raĝao estis menciata en la urba gazeto, kaj tiel la foiro estis reklamata, kaj la negoco vigliĝis. La foirestro ne dankis la bazarulon kiam la ŝerco malkovriĝis, ĉar li tute ne ĝuis scii, ke li estis viktimo de granda blago.
Pograde mi dungis kaj instruis novajn helpantojn. Ĉe intervjuo kun eblaj dungotoj, ne interesis min, se ili montris atestilojn pri longa kaj fidela servado ĉe firmo aŭ atestilojn pri bona karaktero skribita de iu pastro aŭ imponulo. Sole interesis min scii, ĉu ili estas inteligentaj kaj kapablas pritrakti neatenditan okazaĵon. Foje venis al mi elektristo. Liaj atestiloj estis bonaj. Responde al miaj demandoj li klarigis, kiel li laboris zorge, neniam venis malfrue ktp. Sed tio nur milde interesis min. Mi demandis: „Ĉu vi neniam faris ion ajn for de la propra laboro?”
Li respondis nee.
Mi plu enketis: „Ĉu vi neniam estis senlaborulo?”
Li diris: „Jes, dum iom da tempo.”
„Do,” mi daŭrigis, „kion vi faris tiam?”
„Preskaŭ nenion. Mi ja provis ion, sed ĝi ne sukcesis. Ĝi estis bagatelo.”
„Eble ne,” mi diris. „Bonvolu klarigi.”
„Ho, estis nenio. Nur ke, kiam mi ne sciis kiel enspezi, mi vidis specon de fajrigilo en butika fenestro. Mi aĉetis unu. Ĝi estis sorba briko, kiun oni trempas en petrolon. Ĝi estis tre simple enkaĝigita per du dratoj, kiuj estis spirale kuntorditaj ĉe unu fino por formi ankaŭ tenilon. Nu, mi aĉetis iom da sorba briko kaj drato kaj mem fabrikis la artiklon. Mi vendis la fajrigilojn ĉe pordoj. Mi ne sukcesis vendi multajn, kaj la entrepreno tute ne valoris kompare kun regula laboro.”
„Tio sufiĉas,” mi diris. „La posteno estas via.”
Tiu persono fariĝis unu el miaj plej bonaj laborantoj.
Malgraŭ ĉiuj klopodoj miaj la plenŝtopo de la aleoj en la Aberdeen’a foiro ne ŝajnis evitebla. La foirestro venis plurfoje al ni plendante kaj minacis ke, se la ĝenaĵo ne ĉesos, li fermos la standon. Ni havis la kutiman servotablon, sed ĉar la stando estis malgranda, la tablo situis ĉe la antaŭa limo de nia spaco tiel, ke la rigardantoj devis stari en la aleo. Nu, por eviti, ke la rigardantoj bloku la aleon, ni movis la tablon malantaŭen, por ke la publiko povu veni en nian spacon. Sed io nekomprenebla okazis. Mi tute ne povis enigi la homojn sur la liberan lokon. Malgraŭ ĉiuj klopodoj ili haltis en la aleo kiel antaŭe. Sed post iom da tempo mi ekvidis la kaŭzon. Sur la planko mi rimarkis, ke restis la marko tie, kie la tablo antaŭe staris. Kredu, ne kredu: la homoj haltis aŭtomate ĉe tiu linio. Mi aliris kaj per piedo forviŝis tiun strekon, kaj nia problemo solviĝis. Tia estas la amaso. Individuo el amaso estas tute racia, sed la amaso nur reagas ŝafe, stulte aŭ, minimume, senpense.
Post Aberdeen estis la Glasgova oktobra foiro, kaj post tio: denove la Edinburga novembra foiro. Vico da anglaj foiroj sekvis. La laboro iĝis rutina. La plej granda ĝeno estis la bruo, kontraŭ kiu oni devis lukti. Krom la bruo de homamasoj kaj deklamantaj vendistoj estis tiu de radioj kaj orkestroj. Mi kutime plendis al la foirestroj pri muzikbruo, sed ĉiam la estroj agis en la sama maniero. Ili estis afablaj kaj promesis helpi, sed nenio okazis. Mi trovis, ke la sola maniero estis unue protesti ĝentile, kaj poste fari ion konkretan kaj decideman por devigi ilin al plibonigo.
En unu foiro estis grandega megafono apud la stando. Ĝi tute dronigis niajn voĉojn. Ripetitaj plendoj ne efikis. Mi fine diris al helpanto: „Ĉu vi povas iel difekti tiun aparaton?” Li respondis: „Lasu min fari.” Kun drattranĉilo li foriris de la stando, kaj iom poste la megafono silentiĝis. Post iom da tempo iu riparis ĝin. Mia bazarulo atendis la ŝancon por kaŝe iri, kaj la aparato estis denove silentigita. Ĉi tiu rompo kaj riparo daŭris kelkajn tagojn; fine oni enuis pri la senfina riparado, kaj ni povis labori senĝene.
Alian fojon okazis, ke orkestro tre proksima al ni simile nuligis niajn klopodojn. Denove plendoj ne utilis, malgraŭ promesoj de la foirestro. Mi do aĉetis butonforman mikrofonon (tian, kian oni portas en la butontruo) kaj kaŝis megafonon malantaŭ la nomtabulo de la stando. Dum la orkestro muzikis, mi parolis nur sufiĉe laŭte por esti aŭdata. Sed intertempe la orkestro haltis, kaj tenoro kantis. Kiam li komencis, mi laŭtigis la voĉon ĝis plenpovo, kaj la efiko estis tute konfuziga al la kantisto. Li kantis pri amo, kaj mia voĉo enmetis; „Brasikoj, karotoj, terpomoj...... ktp.” tiel, ke la kanto farsiĝis kaj la kantisto devis halti. La foirestro kuris al mi en plena kolero. „Vi scias ke megafono sur stando ne estas permesita!” li kriis.
„Ni pagis alte por la stando kaj postulas la rajton esti aŭdataj de niaj klientoj,” mi respondis. „Mallaŭtigu la bruistojn, alie mi daŭre uzos la megafonon!” Post tio li ja disponis, ke la orkestro muziku iom malpli laŭte.
En unu foiro estis orkestro kaj ankaŭ militista fanfaro. Krom tio la hala tegmento estis el onda lado, kiu reeĥis la bruon. La orkestro ne multe ĝenis nin, ĉar ĝi estis en pli-malpli sonrezista ligna konstruo. Sed la militista fanfaro plene sufokis niajn voĉojn. Denove plendoj, denove nenio helpa. Kun mi laboris sinjorino, kiu havis akran, penetran voĉon; do mi donis al ŝi mian vicon deklami. Mi mem iris ĝis la ekstera rando de la aŭskultantaro, sed mi povis aŭdi nenion. Mi povis nur vidi ŝiajn lipojn moviĝi sensone. Mi ekkoleris. Vestita en plena kuirista uniformo, mi rapidis rekte al la fanfaro. Mi paŝis tra la navo kaj iris senpere sur la estradon. La direktisto venis rekte al mi kun la fingro sur la lipoj silentige, sed mi estis tro ekscitita por atenti.
„Ĉu vi haltigos tiun damnitan bruaĉon!” mi kriis. La direktisto sin klinis antaŭen, preskaŭ kaŭrante, kvazaŭ li timus. Mi ne komprenis lian sintenon. Li flustris: „La radio-dissendo.” Tio ŝajnis al mi senhonta preteksto: mi ja sciis, ke la orkestro, kiu dissendas, tute ne ĝenas nin, kaj la kolero leviĝis en mian gorĝon. Mi eksplodis:
„Damno al vi, kulpas ne la orkestro sed via furza muzikaĉo!” — kaj tion kriinte, mi tuj ekvidis mikrofonon, kiu pendis antaŭ mi ĝuste super la nivelo de miaj okuloj, apud mia frunto. Miaj nedecaj vortoj estis dissenditaj! Okazis granda skandalo kaj riproĉado pri tio, sed mi nur forskuis de miaj ŝultroj la respondecon, kaj post ĉeso de la vortŝtormo ĉio estis aranĝata tiel, ke ni povis labori.
Ĉe foiro en Bournemouth estis bazarulo nomata Alec Nicol, kiu eksponis ian novforman vestpendigilon. Lia stando estis tute apud la mia, kaj ĉe enveno mi demandis lin, ĉu li scias indan loĝejon. Li respondis, ke estas loko por unu persono en lia loĝejo, do mi aranĝis loĝi tie. La dommastrino estis komplezema kaj tre religiema.
Unu tagon en la foiro mi vidis Alec flirti kun iom tro ŝminkita fraŭlino. Post ŝia foriro Alec diris al mi, ke li aranĝis, ke ŝi kunloĝu kun li. Mi avertis lin, ke tion li ne povas fari, ĉar la dommastrino tion ne permesus. Alec ne ĝenis sin kaj diris: „Ho, tio estos facile aranĝebla.”
Je la manĝohoro ni iris hejmen. Ni havis tempon, ĉar la foiro ne estis tre sukcesa, kaj cetere la loĝejo estis sufiĉe proksima. Alec diris al la dommastrino: „Hodiaŭ mi ricevis telegramon de mia edzino, ke ŝi venos viziti min. Ĉu estos oportune?” La dommastrino respondis komplezeme, ke estas tute oportune kaj ke ŝi estos kontenta bonvenigi s-inon Nicol.
Ĉio iris glate, kaj post du tagoj ‚s-ino Nicol’ adiaŭis afable kaj foriris. Sed kelkajn tagojn poste Alec diris al mi: „Mi faris aranĝon kunpreni alian knabinon al la loĝejo.”
„Ĉu vi estas freneza?” mi diris. „La dommastrino certe elĵetos vin, se vi eĉ sugestos tian aferon al ŝi.”
Li nur ridis: „Kie estas volo, tie estas vojo.”
Je la manĝohoro Alec sidis ĉe la tablo kun profunde deprimita aspekto. Estis klare videble, ke granda maltrankvilo lin posedas. Li preskaŭ ne manĝis kaj intertempe mordis la lipojn pro animturmento. La dommastrino demandis al li: „Ĉu okazis ia malfeliĉo?” Sed Alec respondis, ke estas nenio, kvankam lia mieno forte neis tiun aserton. Fine la dommastrino diris: „Mi scias, ke ne estas mia afero, s-ro Nicol; sed videble io okazis al vi, kaj se mi povus iel helpi aŭ konsili, mi volonte farus.”
Alec eligis spiregon kaj diris: „Ho ve, mi faris teruran pekon kaj nun mi estas ruinigota. Mi devos pagi por mia fifaro, kaj mia tuta vivo estos frakasita. Ho, mi bedaŭregas mian pekon, sed neniu povos helpi al mi. Mia tuta estonteco estas senespera.”
„Ĉu la afero povas esti tiom malbona? Ĉu neniu povus helpi?”
„La afero estas ja terura, kaj neniu ajn povas helpi al mi...... krom eble vi — sed mi ne povas eĉ esperi, ke vi volus tion fari. Vi ja estus tiom ŝokita!”
„Sed diru! Pri kio temas?”
„Mi ne povas diri. Vi elĵetus min tuj, kaj mi ne rajtus plendi kontraŭ tio. Kredu min, sinjorino, mi estas la plej malfeliĉa homo sub la suno. Sed mi meritas mian sorton.”
La dommastrino rigardis lin kompateme. „Diru al mi, pri kio temas, kaj mi penos helpi al vi.”
Alec rigardis ŝin duonespere, atendis iomete kaj fine diris:
„Kiam mi enkondukis s-inon Nicol, mi mensogis al vi. Ŝi...... ŝi...... ne estas mia edzino.” Li paŭzis, por ke la ŝokita dommastrino alkutimiĝu al la sciigo, kaj pludiris: „Sed hodiaŭ mia vera edzino sciigis min perletere, ke ŝi venos ĉi tien. Kiam ŝi eltrovos, ke mi loĝis ĉi tie kun alia virino, ŝi tuj forlasos min.”
La dommastrino restis senvorte, sed post iom da tempo ŝi diris:
„Vi faris tre grandan pekon, sed la Bona Libro ankaŭ instruas pardoni al tiu, kiu sincere pentas pri malbonfaro. Do estu trankvila. Mi diros nenion, kaj mi esperas, ke ĉi tio instruos al vi dece konduti en la estonteco.”
Alec dankis ŝin tre kore, kaj lia vizaĝo heliĝis. Lia ‚edzino’ kunloĝis kun li dum kelkaj tagoj.
Ĉe la fino de la foiro la dommastrino pagigis al Alec multe pli ol li atendis por la loĝado, kaj li asertis, ke ŝi trompis lin. Li ne volis pagi la sumon, kiu estis ja ekscesa, kaj ili amare kverelis. Nu, Alec devis pagi; sed la kverelo daŭris, ĝis li foriris. La dommastrino sekvis lin ĝis la perono kaj insultis lin. Alec staris sur la trotuaro kun la valizo en mano kaj, sin turnante al ŝi, li kriis:
„Mi neniam revenos al via domo, kaj mi ĝojas, ke mi ne venigis al vi la veran s-inon Nicol!”
La dommastrino preskaŭ svenis.
Sur insulo Jersey mi rerenkontis Martin Vernon. Li laboris proprakonte, vendante ilojn por fari vaflojn. Mi ĝojis pro la revido, ĉar distris min babili kun li. Kunestis Micky, kiu egale ĝuis la interbabiladon. Martin ĉiam estis sorĉa parolanto, kaj ne mankis al li vario, ĉar li saltis konstante de unu temo al alia. Se oni sciis kribri liajn parolojn, oni povis multon lerni. Distris min ankaŭ liaj cinikaj diraĵoj.
Lia stando estis iom malproksima de la mia, sed mi povis vidi lin laboranta ĉe sia stando. Unu tagon dum malvigla horo en la foiro mi aŭdis ĝemojn. Mi ĉirkaŭrigardis kaj vidis Martin kuŝanta sur la planko antaŭ sia stando. Li ĝemis pro doloro. Mi tuj ekkuris al li, sed bazarulo haltigis min per la mano. „Lasu!” li diris.
„Sed videble li forte malsanas, kaj oni devas helpi al li!”
La bazarulo nur ridetis. Tian mankon de kompato mi ne komprenis.
Mi forŝiris min de mia detenanto kaj rapidis por helpi Martin. Grupo da personoj ariĝis ĉirkaŭ li, kaj ĝuste kiam mi alproksimiĝis, Martin salte leviĝis surpieden, rapidis al la transa flanko de la servotablo kaj komencis: „Nu, gesinjoroj, jen la plej lasta, moderna kaj aktuala maniero hejme krei vaflojn ludfacile kaj bagatelkoste! Necesas nur iomete da graso...... ktp.”
Mia deteninto sin turnis al mi kaj diris: „Ni konas Martin jam de longe. Se logi la atenton de homoj estas malfacile, li ofte uzas tiun rimedon.”
Dum la lasta tago (sabato) de la foiro Martin venis al mi je la sesa kaj diris, ke li havas nenion por fari, ĉar lia stoko forvendiĝis. „Mi do formarŝos por profiti la favorprezajn glutaĵojn, kiujn ĉi tiu insuleto regalas al soifantoj. Mi festos mian bonan rikolton per tralavo de la gorĝo. Ha, sed mi trinkas nur je specialaj okazoj, kam’rado. Se mi sukcesas, mi festas ĉe Baĥo; se mi malsukcesas, mi trinkas por dronigi la zorgojn; kaj se nenio okazas, mi glutas por heligi la grizecon de l’ vivo!”
„Do resume, Martin,” mi diris, „mi komprenas, ke vi rigore vin detenas de trinko...... dum vi dormas, ne vere?”
„Ne, ne tiel, Vik! Hontu pri tiaj paroloj! Ne ĉiam mi trinkas. Mi havas skrupulojn: por mi ĉio devas esti takta kaj konvena. Ekzemple, la vetero devas taŭgi. Mi nome trinkas nur dum varma vetero — por sensoifiĝi; aŭ dum malvarma vetero — por varmiĝi; aŭ dum venta vetero — por min balasti kontraŭ forbloviĝo; aŭ dum pluva vetero, por min ŝirmi en la trinkejo. Do ĝis revid ersehen kaj adios, amigo!” Kaj li foriris.
Kelkajn horojn poste mi vidis Martin eniri. Li estis ebria. Mi ne havis tempon por alparoli lin, ĉar tiam mi estis eksponanta. Poste mi iris al lia stando kaj trovis lin dormanta sub la servotablo.
Proksimume je la naŭa kaj tridek kelkaj bazaruloj komencis paki siajn varojn. La vizitantoj komencis eliri. Ĉe la elirejo estis granda stando de urba bakejo, kaj mi rimarkis ke tie estas kolektiĝinta granda amaso da personoj. Tie estis Martin: li staris sur granda kesto deklamante. Estis nova afero vidi la vendon de kukaĵoj per deklamado. Mi komprenis kio okazis. Al la bakistoj postrestis granda stoko da kukoj, pasteĉoj, tortoj ktp., kaj tiu restaĵo signifus malgajnon al la firmo, ĉar oni ne povos vendi ilin lunde. Martin, havante nenion por fari, entreprenis forvendi ilin.
Mi iris por aŭskulti. Martin aŭkciis la varojn, sed laŭ inversa procedo. Anstataŭ proponi la varojn je malalta prezo kaj lasi al la dezirantoj altigi la prezon konkurence, li komencis per alta prezo kaj mem malaltigis pograde la prezon, ĝis li trovis aĉetanton. Mi sciis kial li faras tion. Leĝa rajtigilo estas necesa por vendi aŭkcie; sed farante ĝin inverse, li evitis ofendi kontraŭ la leĝo.
Martin blagis la ĉeestantojn, kaj ili ridis. Estis videble, ke ili interesiĝis nur pri lia parolado.
„Kie estas viaj cerboj?” ŝercinsultis Martin. „Kiaj estaĵoj! Vi taŭgas nur por esti anoj de la registaro. Vidu, sorbu per viaj lampoj, kion mi ofertas,” li diris, tenante grandan kukon en la mano. „Ĉu iam ajn vi vidis tian luksan frandaĵon? Kaj mi forĵetas ĝin por dek ŝilingoj, nur dix anglaj frankoj! Trezoro, ornamaĵo ĝi estas. Nacioj lanĉis militon por malpli ol tiu trofeo. Tia kuko estus povinta ŝanĝi la mondhistorion. Kia kuko! Rigardu ĝin — oni povas kvazaŭ vidi la guston. Kaj mi ofertas, — fordonas...... ne, foroferas ĝin por dek diskoj!”
Li rigardis al la kuko ameme, ŝmacis per la lipoj kaj, mallaŭtigante la voĉon konfidence, li daŭrigis. „Sciu, se mi estus glora artisto, mi farus nenion krom pentri kukojn ĉi tiajn! Se nur Rembrandt estus vidinta ĉi tiun kukon, li pentrus ĝin anstataŭ la Noktan Gvardion...... Se Leonardo estus ĝin ekvidinta, li pentrus ĝin anstataŭ Mona Lisa! Kaj la gusto! La ravo al la palato! Vera regalo por Epikuro. Kia riĉo — kia nutro — kia dia frando! Jes, mi vidas, ke vi estas skolo de skeptikuloj; sed aŭskultu pri la elitaj ingrediencoj: pura kansukero duoble rafinita; ora mielo de speciale flegitaj reĝinabeloj, kaj sanplena, sunplena suko de citronoj rekte el luksa Lisbono!”
La bakistoj ne povis enteni la ridon. La recepto estis tiu de bombonoj, kiujn Martin foje faris kaj vendis en foiroj. Ne ĝenis lin, ke li eĉ ne menciis farunon.
Martin skuis la kapon kompateme. „Vi ne volas profiti je mia donaco?” Li levis la manojn malespere. „Kia gento vi estas sur ĉi tiu insulo! Ĉu vi ne havas hejmojn? Ĉu vi ne volas porti unu kukon hejmen — al via Mariana? Se vi ne aĉetos, mi ĵuras, ke mi glutos ĉiujn kukojn memstare. Aŭskultu! estas la lasta horo de la foiro, do mi faros al vi avantaĝan proponon. Kiu donos al mi sep ŝilingojn kaj ses pencojn? Nu venu: sep-kaj-ses, nur sep-kaj-ses. Ĉu neniu? Ĉi tio estas kuko, jes, kuko. Ĉu vi komprenas tion? Oni manĝas ĝin, ja enbuŝigas ĝin kaj glutas ĝin. Manao el la ĉielo, ambrozio ĝi estas. Nu do, mia lasta oferto, la bagatela prezo de kvin ŝilingoj. Cinq ŝilingoj por ĉi tiu elita frandaĵo taŭga por reĝoj. Neniu? Bone, ni vidos. Mi eltrovos, ĉu vi ja vivas, aŭ ĉu vi ĉiuj forlasis la tombejon por veni ĉi tien. Ni ne malŝparu tempon. Du ŝilingoj kaj ses pencoj, jen!”
Du-tri manoj altiĝis. Martin ŝajne koleriĝis.
„Nur trio da aĉetontoj? Ne...... absolute kaj definitive ne.”
Li parade metis la kukon flanken. „Mi rifuzas vendi ĝin, jen ĉio. Vi mokas min, sed vi pripentos! Per la vortoj de Dante: ‚Ĉiun esperon lasu, kiu rifuzas ĉi tiun kukon!’ Finite. For de ĉi tie, ĉiuj: genug davon! Kia grego...... Momenton! Haltu!” Martin levis alte la manon. „Momenton! Mi volas pruvi ion al mi. Mia ago estos freneza, sed mi volas scii, ĉu mi povos eligi reagon el vi...... vidi, ĉu vi posedas etan viveron...... vidi, ĉu vi kapablas rekoni bonŝancon kiam ĝi etendas al vi ambaŭ manojn. Mi perdos mian postenon, sed ne gravas. Mi nepre devas sondi vin, venu kio ajn! Nun atentu. Mi faros novan oferton — ridindan oferton. Ne estas multaj tiaj kukoj, do mi donos ilin al la unuaj, kiuj levos la manon. — Ankoraŭ ne! — mi diros al vi, kiam. Mia lasta oferto estis du-kaj-ses, sed nun...... sed nun...... Ĉu vi estas pretaj? Memoru, nur al la unuaj! Tiu, kiu hezitos, malgajnos. Pretaj, nu, pretaj? Ĉi tiu ŝanco neniam revenos. Pretaj? Mi kalkulos ĝis tri, sed memoru...... ne plendu, se vi ne estos inter la unuaj. Ne kulpigu min. Kaj vi, bakistoj, ĉu pretaj por la tuja disdono? Unu...... du...... tri — ek! — duonkrono!” Amaso da manoj suprenfulmis, antaŭ ol oni havis tempon konstati, ke duonkrono egalvaloras al du ŝilingoj kaj ses pencoj. Rapidege Martin kaj la bakistoj alpuŝis la kukojn al la petantoj. Multaj, kiuj ne volis kukojn, aĉetis. Mi poste vidis tie kaj tie kukojn forlasitajn en la foirejo. Martin vendis ĉiun bakaĵon en la stando antaŭ la ferma horo.
Iun vesperon mi sidis ĉe svisaj amikoj en Londono, kiam mi aŭdis rimarkon, kiu skuis min el mia memkontento. La vortoj batadis en mia cerbo, kvankam ili estis diritaj tute pretere en la kadro de ĝenerala konversacio. Mi jam ne memoras, pri kio temis, kiam iu sinjorino subite rimarkis:
„Se viro ne estas sur la vojo al materiala prospero je la aĝo de tridek, liaj ŝancoj ne estas grandaj.”
Tiu diro forte enpenetris mian animon. Mi komencis revizii mian nunan pozicion. Ĉu mi, jam pli ol tridekjara, estas nun sur tiu vojo al sukceso? Nu, la laboro estas simpatia, mi statas bone kaj mi havas grupon da laborantoj, pri kiuj mi disponas kvazaŭ estro. Vere — sed mi mem diferencas de miaj „dungitoj” nur laŭ grado. Ĉar ankaŭ mi estas dungito: la ĉefdungito, certe, sed tamen dungito. Mi ne povos jam plialtigi mian pozicion. Do kio staras antaŭ mi? Kion la estonteco al mi proponos? Jarojn post jaroj da salajra laborado en foiroj? Ne malbona vivo, ne malbona salajro, sed kien ĝi kondukos? Nenien. Se oni konsiderus ĉion: ĉu gravas, ke mi estas rekonata kiel bona ekspon-vendisto, ke homoj laŭdas min? Sed kiam mia vervo ne eltenos, mia energio komencos manki kaj la neregula vivado komencos tedi — do kion mi faros tiam?
Ĉu mi fariĝos kiel multaj relative junaj bazaruloj, kiuj vagas de foiro al foiro, serĉante laboron? Kiuj ja trovas provizoran laboron tie kaj tie? Kiuj vivas en la pasinteco kaj parolas pri la grandaj sukcesoj, kiujn ili havis? Pri la mono, kiun ili gajnis? Kaj la bazaruloj, kiuj aŭskultas al tiuj eks-uloj, diras nenion, sed rimarkas la ”-is”. Ĉiu sinlaŭda verbo finiĝas per „-is” ĉe tiuj elĉerpituloj. La „-as” estas grizkolora, la „-os” eble nigra.
Multon da mono mi enspezigis al la firmo dum tiuj kvar jaroj. Mi ja ŝparis sumeton. Sed se mi estus laboranta proprakonte, mi jam estus riĉeta. Jes, sed kiel estus sur la unua ŝtupo de la ŝtuparo al la sukceso. La starigi propran komercon? Necesus granda kapitalo. Se mi havus nur etan komercon propran, almenaŭ mia piedo povus facile degliti, sed almenaŭ mi havus ŝancon......
Mi devos forlasi mian postenon. Estos granda risko; sed se mi ne riskos, mi ne povos atingi mian celon. Se mi ne forlasos, mi daŭrigos komforte...... sed kiom longe? Mi estas ankoraŭ juna, sed estos fatale atendi maljunecon en ĉi tiu metio. Oni elĉerpiĝas, antaŭ ol oni maljuniĝas. La laboro estas tiom streĉa, ke malpli ol plena, daŭra energio ne sufiĉas por konstante sukcesi. Ne, mi devas riski forlason. Ne estas tempo por komenci ion alian antaŭ forlaso. Mi devos forlasi unue kaj poste starigi komercon. Ne gravas kiom malgranda ĝi estas, se nur ĝi estas proprakonta. Tiel mi pensis.
Tiutempe mi estis en Londona foiro en halo „Olympia”. Mi decidis serĉi bonan vendeblan varon.
Ĉe unu stando estis bazarulo, kiun mi konis. Li vendis ludilon por granda firmo. La ludilo estis nova, kaj ĝi altiris mian atenton. Ĝi estis malgranda paraŝuto, belarte farita kaj tegita per kolora silko, de kiu pendis silkaj ŝnuretoj, fiksitaj malsupre al centra stangeto. Oni faldas la ombrelan tegaĵon ĉirkaŭ la stangeto kaj enmetas la tuton en tubeton, en kiu estas risorto. Per prembutono oni liberigas la risorton, kaj la falombrelo estas ĵetata supren en la aeron. Tie alte la ombrelo malvolviĝas, flugŝvebas belege en la aero kaj flosas milde al la tero. Ĝi ja estis rava ludilo. Sed kio pli interesis min, estis vidi kiel rapide ili vendiĝas per la kvar-kvin vendistoj. Necesis nur pafi unu en la aeron, kaj la homoj aĉetis. Ne necesis multe paroli.
Mi enketis ĉe mia konato, la bazarulo. „Jes,” li diris, „la varo ja estas bona kaj vendiĝas rapidege.” La vendoprezo estis nur unu ŝilingo. Mi konfidencis, ke mi emas aĉeti pogrande, kaj li diris, ke li pensas ke la firmo vendus ilin al mi. Li parolis kun la standestro, kaj ni faris aranĝon. Mi aĉetis por kvardek pundoj da stoko. Je la antaŭfina semajno mi skribis al la V.I.K.-kompanio sciigante, ke mi rezignos la oficon, sed volonte helpus al ili pretigi iun ajn por daŭrigi mian laboron. La firmo respondis demandante, ĉu mi eble ne rekonsiderus mian decidon; sed ne, mi restis ĉe mia intenco. Kiam la scio pri mia venonta forlaso fariĝis ĝenerala, alia kuirilvenda firmo proponis al mi pli altan salajron, sed mi rifuzis.
Mi ekzamene pensis multe pri mia venonta entrepreno. Ne, mi ne eraris. La varo estas bona, bela, malkara, kaj mi mem vidis, ke la publiko avidas ĝin. Kiel mi povus maltrafi? Nun estas aprilo. Ne estas multaj foiroj post aprilo, sed tio tute ne gravas. Anstataŭ vendi ilin en foiroj, mi iros al popularaj marbordaj urboj. Pli oportuna loko ol foiroj. Tie estos familioj, kiuj libertempas kun la infanoj, kaj neniu domaĝos ŝilingon por la infanoj dum libertempo. Ankoraŭ ne estas la libertempa sezono, sed al Brighton, kiu estas malpli ol cent kilometrojn for de Londono, plenplenaj elektraj vagonaroj portas homojn ĉiuhore dum la semajnfino. La vojoj al Brighton estas plenaj de aŭtomobiloj, kiuj portas familiojn al la marborda urbo. Ne necesos pagi altajn prezojn por foiraj standoj. Kun du kartonskatoloj da stoko mi povas stari ĉe la strando kaj vendi, kaj kiam la provizo elĉerpiĝis, mi povos kuri al la loĝejo kaj replenigi la skatolojn. Oni aĉetos, la infanoj pafos ilin en la aeron. Ankaŭ la gepatroj, ŝajne montrante al la infanoj la funkciadon de la ludilo, kaŝe ĝuos, pafante la paraŝutojn supren! Tiel miaj varoj estos reklamataj. Ĉiuj vidos ilin en la aero, ĉiuj kuros por aĉeti. La infanoj plendos, ĝis la gepatroj aĉetos ekzempleron por ili. Ne, ne estas eble, ke mi eraris.
Mi povis image vidi la strandon kun miloj da ruĝaj, bluaj, verdaj, flavaj paraŝutoj ŝvebantaj en la aero. Necesus pli da stoko, sed mi povos facile veni al Londono por tio, kiam necesos. Mi ja trafis bonŝance!
Estis bele freŝeta tago. Preta mi staris ĉe la rando de la promenejo en Brighton. Multaj personoj promenadis laŭ la marbordo. Ne estis multe da infanoj, sed tio ne gravis. Mi lokis la du kartonskatolojn ĉe mia flanko, unu super la alia, por ke mi povu atingi la supran sen perdi tempon kliniĝante. Kun la demonstra paraŝuto en la mano mi staris preta. Venis virino man-en-mane kun infano. Kiam ŝi atingis min, mi diris respektplene:
„Pardonu, sinjorino. Ĉu vi vidis ĉi tiun belegan ludilon? Vidu kiel precize farita kaj belega ĝi estas. Nun mi tuj montros, kiel la infano ludos per ĝi. Tre simple, nenia komplikaĵo. Jen mi metas ĝin en tiun tubeton...... tiel...... premas la butonon, kaj — ek!”
La paraŝuto saltis en la aeron, atingis sian zeniton, komencis fali, kaj la bela ombrelo flosis...... flosis...... flosis, sed ne returne. La vento blovis ĝin alten super kaj laŭ la strando. Mi kuris post ĝi...... „Diablo prenu ĝin — Dio reportu ĝin!” Mi kuregis, mi puŝiĝis inter homoj, kiuj baris la vojon, mi kuris, kuradis...... „Damne, ĉu ĝi neniam malaltiĝos?” Gaje, facilflirte ĝi flosis, flosis plu. Spiregante mi kursekvis ĝin. Mi vidis ĝin malaltiĝi. Mi akcelis mian kuron. Mi vidis ĝin fali sur la sablon. Ekscitite kaj senspire mi atingis ĝin. Gejunula paro havis ĝin kaj ekzamenis ĝin. Nervotaŭzite mi kriis: „Ĝi estas mia — donu ĝin al mi!”
La paro ridis. La junulo diris mokkvietige: „Nu, nu, ne ploretu! Mi ne ŝtelos vian ludilĉjon, bubeto; ludu bele, kuru al via panjo!” Ruĝvizaĝe mi prenis la ludilon, honteme subvoĉis „Dankon!” kaj kuris returne al la aĉetontino. Ŝi ne plu estis tie.
Mia mondo falis. La vento! Mi ne eĉ pensis pri ĝi. Kia katastrofo! Tamen, devas esti rimedo. Eble estis hazarda ventoblovo tie alte. Mi provos denove. Denove alten, denove ĝi forbloviĝis. Mi estis ekkuronta post ĝi, sed mi eĉ ne startis. La paraŝuto iris rekte al la maro. La rigardantaj aĉetontoj ridis kaj foriris. Kion fari? Eble se mi pafos ĝin oblikve malantaŭen, la vento reblovos ĝin al mi. Mi provis. La paraŝuto ŝvebis, apenaŭ evitis domtegmenton kaj falis en la straton. Mi kuris por repreni ĝin kaj preskaŭ perdis la vivon, zigzagante inter aŭtomobiloj. Aŭtisto forte bremsis kaj kriis insultojn al mi. Personoj rigardis min kaj moke rikanis. Mi repaŝis malrapide al miaj skatoloj. Kia fiasko! Kial mi ne pensis pri la vento? Kiel mi povis esti tiel blinda? Mi tiel detale pensis pri la entrepreno kaj ne rimarkis okulfrapan, gravan faktoron.
Kun la du skatoloj mi iris hejmen. Mia cerbo estis sensenta. Mi ne povis pensi pri io helpa, pri ia solvo. Mi aŭtomate paŝpaŝis kaj rigardis nek dekstren nek maldekstren. Iel mi atingis la loĝejon. Mi iris rekte al mia ĉambro kaj ĵetis min sur la liton. Se nur mi povus forgesi! Estas mia kulpo, ke mi troviĝas en la nuna kaĉo. Mi estis tiom optimisma, kaj pro tio ne estis ŝirmita kontraŭ la skua konstato de la fiaskiĝo. Kutime mi ne agas tiel: kutime mi estas optimisma, sed devigas min atendi malbonon kaj tiel estas preparita kontraŭstari senreviĝon. Estas diro pri optimismo kiel la mia: „kalkuli kokidojn antaŭ la elkovo”, — nun en tiun malsaĝaĵon mi mem saltis.
Baldaŭ mi laŭgrade komencis altiĝi spirite. Kial mi senesperiĝas? mi demandis al mi. Multaj havas verajn, korŝirajn ĉagrenojn, sed mi — mi havas iom da mono, stokon, sanon. Ekzistas proverbo ke, kiam unu pordo fermiĝas, alia malfermiĝas. Mi eliris kaj promenis laŭ la marbordo, iris en kafejon, trinkis tason da teo kaj manĝetis kukojn. Dume mi pensis: estas ja foiro en Bristol — ĉu ne iri tien? Estas jam iom malfrue, sed eble troviĝos malgranda stando. Tamen Bristol estas sufiĉe malproksima, kaj eble mi irus vane. Ne: ne indas riski iron al Bristol.
Mi ekmemoris pri la tiel-nomataj „amuz-arkadoj” de Brighton. Tio estas haloj, kien vizitantoj iras por sin distri per aŭtomataj ludmaŝinoj aŭ pafante sur celtabulojn per aerfusiloj, kaj tiel plu. Eble estas loko tie, mi pensis. Mi iris kaj enketis. La koncernulo estis for. Mi atendis preskaŭ unu horon ĝis lia reveno. Mi demandis. Jes, li pensis, ke oni povos eble aranĝi loketon, sed estas necese lupreni la standon por la daŭro de la somero. Mi emis preni ĝin. La kosto estis tre alta, sed mi havos tempon por enspezi profite...... Mi hezitis. Mi devas esti certa ne erari. Mia strando-sperto igis min singarda. Mi decidis ne konkludi tuj, sed bone pripensi la aferon unue.
Mi eliris kaj ĉirkaŭvagis dum iom da tempo. Poste mi reiris al la amuzejo por pritrakti la luon — kaj ĝuste dum mi alproksimiĝis, mi ekvidis la grandan tuberon en la afero. Ĉu mi tute stultiĝis, ke mi ne unuavide rimarkis la elstaran obstaklon? Granda Dio! — se mi estus preninta ĝin, kia erarego! La plafono ne estis sufiĉe alta!
Pli bone, ke mi ne plu provu hodiaŭ, mi pensis. Mi estas tute sencerba. Eble mi tro pensadis lastatempe, eble mi estas mense laca. Kun griza sento mi trenis min al kino por min volvi en mallumon, fali en molaĵon de fotelo kaj sidi apatie, forgesante ĉion.
La sekvintan tagon mi reiris al Londono kun mia peza stokobalasto. Dum plena semajno mi restis tie, ne sciante kion fari. Unu dimanĉon mi eliris el kafejo Lyons kaj aĉetis gazeton ĉe la stratangulo. Mi prenis ĝin senelekte, ne atentante la nomon. Mi rigardis ĝin. Ĝi estis la „Sunday Referee”. Nebule la nomo tuŝis mian memoron. Jes, ĉefo de tiu gazeto iam faris al mi proponon...... Nun mi memoras. Li aŭdis mian eksponadon kaj aĉetis kuirilon. Li diris al mi ke, se iam ajn mi serĉos laboron, mi iru al li, kaj li donis al mi sian vizitkarton. Nu, kie estas tiu vizitkarto? Ĝi devas esti ie inter miaj posedaĵoj. Mi iris hejmen kaj serĉis. Mi trovis ĝin.
Lundon mi iris al lia oficejo kaj min prezentis. La ĉefo estis afabla kaj bonvenigis min. Responde al mia demando li diris, ke li ja havas postenon. Li klarigis: „La posteno estas varbi reklamojn de firmoj, kiuj vendas sanigajn kaj dietajn nutraĵojn. Vi devas konvinki ilin pri la granda gajno, kiun tiuj reklamoj portos. La reklamoj staros sur speciala paĝo de la gazeto, kaj en la mezo aperos artikolo pri la utilo de bondieta manĝado. Tiun artikolon vi mem verkos.”
La reklamaro enspezigos tricent pundojn, kaj mia salajro estos dekprocenta kurtaĝo, nome tridek pundoj. Alta pago — sed mi sciis, ke la akiro de la reklammendoj ne estos facila tasko. Mi akceptis la postenon, kaj ĉio estis aranĝita. „Nu, ĉu vi havas atestilon de via lasta firmo?” aldonis la gazetĉefo.
„Ne,” mi respondis. „Sed tio estos facila afero. Bonvolu skribi al V.I.K. Kompanio, kaj ili certe tuj donos bonan atestilon.”
Ni manpremis kaj ĝis’is, kaj li diris al mi, ke mi ne forgesu reveni post du tagoj por priparoli detalojn pri la laboro.
Pasis la du tagoj, kaj mi reiris. Tuj ĉe eniro mi sentis ŝanĝon en la sinteno de la gazetĉefo. Ĝentile sed iom malvarme li petis min sidiĝi. Li foliumis kelkajn paperojn sur la skribotablo. Post iom da hezito li sciigis min, ke li bedaŭras, ke li ne povas doni al mi la postenon. Mi demandis, ĉu li povus eble doni al mi ian klarigon pri sia decido, sed li respondis, ke temas pri privata afero, do li ne povas klarigi.
Mi eliris. Mi ne povis pensi pri ia kialo. Ĉu eble la atestilo ne estis favora? Tion mi preskaŭ ne povis kredi, sed mi ne povis klarigi al mi alimaniere la ŝanĝitan sintenon. Mi decidis, ke mi nepre devos eltrovi kio estas skribita sur tiu atestilo, kvankam mi ne sciis kiel atingi tion. Post iom da tempo mi trafis solvon, kaj mi efektive eltrovis la enhavon de la atesta letero. Bedaŭrinde mi ne povas malkaŝi kiel mi manovris tion.
Mi iris rekte al la atestilskribinto. Mi eniris lian privatan kontoron, kaj li afable mienis kaj petis min sidiĝi. Post reciprokaj ĝentilaĵoj mi diris:
„Estis ja bela atestilo, kiun vi verkis pri mi.”
„Kiel vi sciiĝis pri la enhavo de tiu privata letero?”
„Tio estas mia sekreto; sed ne pensu, ke mi blufas. Mi ja scias la enhavon kaj povas citi ĝin parkere, se vi deziras. Eble cito de kelkaj linioj konvinkus vin: tio ne uzus multan tempon.”
„Ĉu mi skribis pri vi ion malbonan?”
„Tute ne, nek ion bonan. Kion tiu letero ne menciis, estis tute pereiga. Vi ne diris, ĉu mi laboris konscience aŭ valore, ĉu mi estas honesta, ĉu vi rekomendus dungi min, nek eĉ ĉu mi vin forlasis aŭ estis maldungita. Tiu atestilo postlasis la senton, ke mi faris ion tiel teruran, ke vi ne riskas eĉ skribi ĝin. Kial vi faris tion? Ĉu estas io kontraŭ mi?”
„Tute ne,” li respondis. „Vi ja diris, ke mi skribis nenion kontraŭ vi! Do, se vi volas imagi, ke mi kulpas pro io, kion mi ne skribis kaj ne eĉ imagis, via sinteno ŝajnas al mi iom mallogika. Ĉu ne?”
„Ne utilas la vortskermado, kiam ni ambaŭ bone konas la veron. Mi ne sentas ofendon, kvankam mi devus, sed mi volas diri al vi ion tre sinceran. Pardonu, se mi parolas rekte kaj ne serĉas belajn frazojn. Mi tute ne komprenas kial vi faris tian agon; sed se vi pensas eble, ke per tiaj bojkotoj vi devigos min reveni al vi petegante laboron, vi forte eraras. Via ago estis stulta. Se mi havus la devon doni atestilon al iu, kiu bone konstruis kaj gvidis mian kuiril-komercon, mi donus al li la plejeble bonan atestilon por havigi al li ian ajn postenon krom la kuirila! Mi tute ne intencas entrepreni kuirilan laboron, ĉar mi enuis pri ĝi, sed se cirkonstancoj iam devigos min, estu avertita, ke vi malbonege fartos. Se mi kapablis starigi vian kuirilan komercon kaj venki ĉiujn konkurencajn firmojn por via gajno, mi certe povus ankaŭ vin bati, se hazarde mi troviĝus en la kontraŭa tendaro!”
Mi ja parolis sincere kaj tute ne intencis reiri al la kuirila laboro. Sed mia sorto decidis alie, kaj jarojn poste mi ja konkurencis kontraŭ V.I.K. kaj perdigis al ili la britan kuirilan merkaton. —
Mia mono komencis elĉerpiĝi, kaj mi ne povis elpensi manieron vendi la paraŝutojn. Senespere mi decidis provi vendi ilin tre malaltpreze al la firmo laŭnome British Toy Co., kiu estis fonto de la paraŝutoj. Mi jam provis revendi ilin al la firmo Smart & Co., de kiu mi aĉetis ilin, sed tiu firmo eĉ ne havis la ĝentilecon respondi. Mi iris al British Toy Co. kaj parolis kun iu firm-ĉefo. Li diris al mi, ke miaj paraŝutoj ne povas esti la sama marko kiel tiuj de lia firmo, ĉar ĝi havas la ekskluzivan pograndan vendrajton en Britujo. Responde mi montris al li ekzempleron. Li rigardis ĝin kaj diris:
„Ĝi ja estas nia marko. Mi ne komprenas tion. De kiu vi aĉetis ilin?”
„Ĉu vi aĉetos ilin?” mi evitis.
„Jes, se vi diros al mi la nomon de la vendinto.”
„Sed kiom vi pagos?”
„Se vi diros al mi la nomon, mi pagos al vi la plenan aĉetkoston.”
„Konsentite. Mi aĉetis ilin de Smart & Co.”
„Alportu la stokon, kaj post kontrolo mi pagos vin!”
Mi alveturigis la stokon per taksio, kaj la firmĉefo petis min reveni post unu horo.
Mi revenis, kaj li pagis al mi la plenan kostprezon. Li ankaŭ klarigis al mi kion li eltrovis pri Smart. La British Toy Co. havas la solan vendrajton por Britujo, sed tiu rajto ne enkalkulis Irlandon. Smart aĉetis ilin en Irlando, kaj lia firmo ne povis tion malhelpi.
Mi konstatis ke resti en Londono ne portos profiton, kaj mi volis kiel eble plej ŝpari mian monon por eventuala entrepreno. Mi decidis iri al Blackpool. Blackpool estas la plej fama marborda urbo en Britujo, kaj ofte mi aŭdis pri la grandega monenspezo tie dum la somero.
Blackpool’a stacidomo. Vagonaroj konstante envenis kaj elŝutis amasojn da homoj, kiuj venis tien por libertempi. La vizitantoj estas plejparte de laborista klaso. Ĉie ili estis, kun valizoj, kuntrenante infanojn. Sed tiu klaso libere elspezas. Multaj el ili monŝparas dum la tuta jaro por disĵeti la monon dum la libertempo. Familioj venas jaron post jaro al Blackpool kaj neniam enuas. Tuj post libertempo multaj senprokraste komencas ŝpari monon por reveni la sekvontan jaron. La ĵus envenintoj estas kutime palaj pro fabrika laboro en Lancashire aŭ aliaj provincoj. Tiuj, kiuj estas pretaj reiri hejmen, estas sanaspekte brunigitaj de la suno.
La stratoj de Blackpool estas plenplenaj de vizitantoj. Ĉiu butiko vigle trafikas. Ĉe la strando estas ĉiuspecaj standoj kaj budoj, kie oni povas aĉeti manĝon, dolĉaĵojn, glaciaĵon kaj eĉ bolantan akvon por mem infuzi teon kunportitan. Aŭguristinoj tie ne ĉiam laboras proprakonte, kiel estas kutime, sed estas organizitaj dungitinoj de komercaj firmoj, kiuj havas budojn dissemitajn tra la urbo. Ĉie tiuj sortdivenistinoj estas pretaj rakonti pri la estonteco al tiuj, kiuj emas kredi. Amuzaĵoj, kuriozaĵoj kaj ĉio distra estas pretaj por la milionoj da vizitantoj, kiuj venas ĉiujare. Aŭkciistoj vendas valorajn aŭ ŝajne valorajn objektojn kaj multe profitas. Ĉe la suda ekstremo de la marbordo estas grandega foiro kermese ornamita. La Blackpool’a Turo impone regas super la urbo kun alteco de 165 metroj. Liftoj portas homojn ĝis la supro. En la tura konstruaĵo estas cirko, menaĝerio, restoracioj, dancejo, teatro, kino, butikoj. Ĉiuj estas plenaj.
En senfasadaj butikoj sur la stratoj staras viroj kaj virinoj, kiuj kantas modernajn kanzonojn akompane de piano, kaj la ĉeestantaro kune kantas la vortojn, kiuj estas grande literitaj sur murkartoj ĉe la fono. Poste oni aĉetas amase la muzikfoliojn de la novaj kantoj. La tuta urbo estas foiro.
Sur la sablo la homoj troviĝas ĉie. Kelkaj naĝas, kelkaj vadas, kelkaj sunbanas; la infanoj konstruas sablokastelojn aŭ rajdas sur komplezemaj azenoj. Tri longaj marpontoj sin trudas sur la maron, kaj en unu flanko estas granda salakva naĝbanejo. Belaj tramoj veturigas vizitantojn laŭ la dekdu-kilometra ĉemara promenejo. Eĉ per pitoreskaj ĉevalfiakroj oni povas traveturi, laŭ modo de niaj geavoj.
Mi lasis mian valizon ĉe la stacidoma pakaĵejo kaj vagis rigardante ĉion, dum mi cerbumis, kiel mi povos negoci. La standoj ĉe la marborda promenejo estas altege kostaj kaj lueblaj nur por la daŭro de la somero. Mi laŭiris la ĉefstraton Bank Hey Street. Apud la turo mi vidis grandan halon, kiu frontas al la strato. Tie laboris lignaĵistoj, konstruante budojn ambaŭflanke en la halo. Ĉe la malantaŭa fino de la halo estis estradeto. Mi eniris scivoleme. Ĉe unu flanko staris grupeto da homoj interparolante. Mi rekonis fraŭlinon inter ili.
„Liza!” mi vokis. „Kiel mi ĝojas renkonti vin en ĉi tiu fremda lando! Kion vi faras ĉi tie?”
„Vik! Kiu bonŝanca vento blovis vin al ĉi tiu urbo? Pardonu min —,” ŝi diris kaj reiris al la grupeto por adiaŭi. „Ni iru al la apuda kafejo,” ŝi diris, „kie laboras mia patrino; ĉar mi volas paroli al vi. Mi esperas, ke vi havas la monon por taso da teo, ĉar mi ne havas eĉ cendon.”
„Vi ne aliiĝis,” mi gajis. „Ĉiam preta trempi vin en teo.”
Liza tiam kaj tiam laboris kun mi ĉe la kuirila vendado; sed ŝi estis nur provizora laborantino ĉe V.I.K., do restis sen okupo, kiam la laboro sufiĉis nur por la regula dungitaro. Ŝi estis superbona vendistino, kvankam ŝi ne sciis ekspondeklami. Ŝi havis strangan sintenon. Kiam ŝi celis vendi al kliento, ŝi ne aŭskultis aŭ ne aŭdis liajn kontraŭparolojn, sed daŭrigis trudvendi, kvazaŭ la kliento ne parolis, aŭ parolis favore al la artiklo. Kiam ŝi alkroĉis sin al kliento, ŝi estis pli tenaca ol buldogo kaj eĉ sekvis lin longe for de la stando; sed ĉiam ŝi revenis kun la mendo. Tiel bonan vendistinon mi neniam vidis.
En la kafejo ŝi scivolemis pri mi, kaj mi klarigis, kiel mi forlasis V.I.K., kaj parolis pri mia malbona entrepreno post tiam. Ŝi ridis, kiam mi rakontis pri la du gejunuloj, kiuj kredis ke mi ludas per infana ludilo en Brighton. Mi kunridis, ĉar nur nun mi ekvidis retrospekte la komikecon de la okazintaĵo.
„Mi forgesis ke via hejmo estas ĉi tie,” mi diris. „Ĉu vi povus iom orienti min pri ebloj de negocado ĉi tie?”
„Ĝuste pro tio mi deziris paroli kun vi aparte. En tiu halo, kie ni renkontiĝis, Sydney Cohen starigas malgrandan foiron, kaj mi opinias ke tie kuŝas bona ŝanco por vi. Syd laboris por mia patro en tiu sama loko, aŭkciante horloĝojn, arĝentilaron ktp., kaj ĝi estis unu el la plej bonaj lokoj en Blackpool. Tio estis dum la milito, kiam mia patro ankoraŭ vivis. Bank Hey Street, kiel ĉefstrato, estas ĉiam plena de homoj. Centmiloj tie preterpasas ĉiutage. La foireto ne povas ne esti granda sukceso. Nu, mi konas Syd jam de longe, kaj se vi volas, mi povos havigi al vi standon. Neniam antaŭe estis foiro tie — sed juĝu mem pri la sukcesebloj!”
„Jes,” mi diris. „Mi ja ŝatas tiun lokon; sed mi timas ke la stando estos tro kosta.”
„Lasu al mi aranĝi tion. Mia patro multe helpis al Syd dum la pasinteco, kaj Syd cedos standon al mi tre favorpreze kaj ankaŭ lasos tempon por elpagi, se vi estas provizore iom ‚seka’. Se mi mem havus monon por aĉeti varojn, mi enirus tuj. Se la stando estus por mi persone, Syd donus ĝin eĉ senpage; sed por vi mi povos havigi almenaŭ grandan rabaton. Mi estas tute senmona, kaj mi iel travivas per la kelkaj ŝilingoj, kiujn mia patrino perlaboras. Mi havas junajn gefratojn, do la elspezo preterkuras la enspezon. Sed baldaŭ mi enlaboriĝos...”
„Sed, Liza. Ĉu vi forgesis, ke mi havas nenion por vendi?”
„Ĉu vi havas iom da mono por aĉeti?”
„Nu, jes, sed kion kaj kie aĉeti?”
„Mi konas firmon ĉi tie, kiu makleras varojn al bazaruloj. La aĵoj estas malgrandaj, kaj la kosto estas frivola. Ni povos iri fari elekton. Io ajn vendiĝus en tiu foiro, mi kredas.”
„Bone, parolu al Syd! Domaĝe, ke mi ne povos dungi vin, ĉar ĉe tiuj malgrandaj standoj unu sufiĉas, sed, momenton! — mi havas ideon. Se vi povos ricevi standon tre malaltkoste, kial ne preni du kaj trafiki du specojn de varoj? Vi povus labori ĉe unu stando, kaj mi ĉe la alia. Pri salajro ne temos: ni simple duonigos la profiton. Ĉu tio plaĉus al vi?”
„Plaĉus?? Ĉu urso rifuzus mielon? Koran dankon — vi ofertas malavare. Kie vi loĝas?” ŝi demandis.
„Mi ankoraŭ ne aranĝis.”
„Do loĝu ĉe ni. La ŝirmo kostos neniom, sed vi devos aĉeti propran manĝaĵon. Mia hejmo estas en tramvetura distanco de ĉi tie; ĝi estas komforta, kaj vi loĝos kiel en via propra hejmo.”
„Dankon, kaj tre volonte! Mi ja scias, ke loĝado ĉi tie en somero estas tre multekosta.”
Ni kune iris al Syd. Li estis bonulo kaj postulis tre malaltan prezon. Plue li diris, ke ne necesos pagi, ĝis ni enspezis en la foiro. Ni luis du standojn kaj iris al la pograndisto por mendi ion vendeblan. Ni elektis aĵon por eltiri la sukon el citronoj kaj ankaŭ plektitan dratan pleton, kiun oni metas en kuirpoton por ebligi rostadon en la poto mem, sen uzi grandan bakfornon, kiu malŝparus multe da kuirgaso. La unua artiklo estis malmulte taŭga, sed la dua estis ja bona.
Estis mardo, kaj oni promesis ke la foiro estos preta por malfermo je la venonta sabato. Dum du tagoj Liza kaj mi libertempis. Mi puŝis komercajn aferojn for el la menso. Mi supozis bonan negocon ĉe la foiro sed mi evitis antaŭkalkuli aŭ atendi tro multe. Mi ne povis imagi, kiel la foiro povus ne sukcesi, tamen kiu scias? En komerca afero plej strangaj kapricoj de la sorto povas ja okazi, eĉ malgraŭ la plej serena aŭspicio.
Vendredon ni eniris la foiron kaj ordigis la standojn prepare je la morgaŭo. Ni aĉetis citronojn, kokinon, legomojn ktp. Entute estis dekduo da standoj. La aliaj bazaruloj estis tre optimismaj, sed mi ne lasis min forporti de ilia entuziasmo. Sur la estrado montriĝos la „Omara Virino”. Vendrede vespere ŝi antaŭprovis sian prezentaĵon. Ŝi ruĝigis la vizaĝon kaj iris sur la estradon, kie staris tablo, kaj tie sur la tablo ni vidis virinan vizaĝon sen virina korpo, sed de ŝia kolo etendiĝis omaraj gamboj kun du tenajlaj ekstremaĵoj. Kiel la iluzio estis aranĝita, mi ne scias, sed mi konjektis, ke ĝi estas iel kreita per speguloj. Mi diris al ŝi:
„Omaro ne estas ruĝa ĝis post boligo. Ĝi devus esti nigra, se ĝi ja vivas, kiel vi prezentas.”
„Mi scias tion,” ŝi ridis. „Sed boligita omaro pli longe restas freŝa, ol kruda besto nekuirita, do mi ne bezonas tiel ofte aĉeti novan, kaj cetere la ruĝa koloro estas pli sensacia. La scienca precizo ne tre gravas. Nur atendu ĝis morgaŭ kaj vi vidos la homojn enveni amase por vidi min.”
„Kaj kion vi faros, se oni volos vidi vin manĝi nekuiritajn fiŝojn, kiel asertas viaj reklamoj?”
„Ho tute simple. Mi manĝos ostrojn. Tiuj estas nekuiritaj fiŝoj, ĉu ne?” ŝi bonhumoris.
Sabaton la foiro malfermiĝis je la naŭa matene. Neniu envenis. Ni ne zorgis. „Ho, estas frue,” diris la bazaruloj, „ni ne malpaciencu, ni atendu iomete.” Ni atendis dum la tuta mateno, sed ne eĉ unu persono envenis. Ŝajnis nekredeble. Mi diris:
„La granda fluo da homoj, kiun mi antaŭe vidis preterpasi la pordon, estis la faktoro, kiu esperigis min; sed nun estas ĝuste tiu preterfluado, kiu ĝenas min!” Sed oni respondis, ke mi ne estu pesimisto. Mi komencis dubi pri la grandega sukceso, kiun ĉiuj atendis; sed la ĝenerala optimismo vartis ankoraŭ mian esperon. Dum la sekvinta semajno envenis nur manpleno da personoj; tamen la bazaruloj insistis, ke tio nenion signifas, ĉar estas ankoraŭ frue en somero kaj oni devas enkalkuli la belan veteron, kiu logas ĉiujn rekte al la malbordo. „Sed vi vidos ĉi tiun semajnfinon. Estos pentekosto, la urbo pleniĝos de vizitantoj.” Ŝajnis al mi, ke vizitantoj tute ne mankas; se nur unu el cent envenus, ni bonege negocus.
Venis vendredo antaŭ pentekosto. Miloj da homoj enfluis la urbon; sed al ni estis same, kiel se ni starus en mezo de la Sahara dezerto. Tamen ankoraŭ la bazaruloj ne povis aŭ ne volis kredi, ke la foiro ne pliboniĝos. Ilia klarigo nun estis, ke la homoj ĵus alvenis kaj estas okupitaj trovi la loĝejojn, elpaki valizojn ktp., do ke ili ankoraŭ ne havis tempon por orientiĝi. Je tiu punkto mi fine perdis ĉiujn esperojn; sed mi ne forlasis la foiron, ĉar alie kien mi iru? Dum la pentekosta semajnfino — tio estas vendredo, sabato, dimanĉo kaj lundo — niaj du standoj kune enspezis kvar ŝilingojn kaj ses pencojn, kaj tiu mizeraĵo prezentis la plej altan enspezon de la tuta foiro!
Finfine la bazaruloj ne povis nei al si, ke la foiro sin pruvis vere fiaska entrepreno. La „Omara Virino” venis al mi ĉagrenite. Ŝi nun estis virino pli amara ol omara. Ŝi diris:
„Mia mono elĉerpiĝis antaŭ kelkaj tagoj, kaj mi nun estas preskaŭ preta manĝi iun ajn specon de nekuirita fiŝo.” Kaj ŝi aldonis malgaje: „Sed neniu eĉ envenis por proponi tion.” La Omara Virino ne povis elteni kaj ŝi forlasis la foiron. Unu-du aliaj volis forlasi; sed la ĝenerala opinio estis, ke ne estus dece forlasi Syd, ĉar li estas ja bonulo, kaj ke eble troviĝos maniero sukcesigi la foiron, se ni ne, per forkuro, devigos lin fermi la halon. Syd pagis grandan sumon por la luo de la halo, ĉar li devis lui ĝin por la daŭro de la somero. Li agis malavare al ni kaj ja provis elpensi rimedojn, do ni decidis helpi al li almenaŭ per restado.
Syd konkludis, ke la omar-virina spektaklo ne estis sufiĉe alloga, kaj li decidis venigi pilolvendiston. Tiu pilolvendisto laboris en la jena maniero. Li staris ĉe la enirejo kun granda serpento volvita ĉirkaŭ la korpo. Homoj kolektiĝas kaj rigardas scivoleme. Li parolas pri la serpento kaj po-iom paŝetas malantaŭen, instigante la homojn sekvi lin. Kiam li atingas la estradon, li suriras, parolante pri serpenta veneno kaj kontraŭvenenaj medikamentoj, kaj de tiu punkto gvidas sian parolon al la piloloj, kiujn li vendas. Sed al la pilolvendisto mankis serpento.
Syd kaj li iris al Liverpool per aŭtomobilo kaj aŭ luis aŭ aĉetis serpenton. Ili revenis kontente kun la besto en ligna kesto, kaj niaj esperoj komencis ekflamiĝi. La nova provo stimulis kaj gajigis nin. Ni vive deziris vidi la serpenton kaj rigardis de ioma distanco, dum la pilolisto komencis malfermi la keston. Kiam li levis la kovrilon, la serpento timige siblis kaj fulme ĵetis la kapon mordintence al la vendisto. Li apenaŭ sukcesis forsalti sufiĉe rapide. La serpento rampis rapide el la kesto kaj kondutis sovaĝe. La pilolvendisto kriis averte al ni; sed tio ne estis necesa, ĉar ni jam forkuris ĉiudirekte.
La serpento estis en la mezo de la halo. Kelkaj el ni atingis la elirejon, sed aliaj troviĝis malantaŭe kaj timis preterpasi la beston por eliri. Ĉe ĉiu moveto de la serpento la kaptitaj bazaruloj saltis tien kaj tien, kaj la vendisto dume provis per balailo enigi la serpenton en ĝian keston. La virinoj kriis panike, kaj amaso da personoj kolektiĝis ĉe la pordo, sed por la unua fojo en sia vivo la bazaruloj ne provis profiti la okazon por vendi al la ĉeestantaro. Oni enportis diversajn ilojn, inkluzive de longa stango, fosilo kaj rastilo. Kelkaj viroj kuraĝe helpis, kaj fine la serpento estis enigita en la keston kaj la kovrilo riglita.
La pilolisto blasfemis: „Tiu bastarda vermo estas sovaĝa, kaj oni eĉ ne venenokastris ĝin! Je Kristo, mi senhaŭtigos ilin kiam mi reportos ĝin! Kia kanajlaĵo, doni al mi tian serpenton!”
La pilolisto kaj Syd reportis la serpenton al Liverpool. Ili revenis kun alia. „Ne timu,” diris la pilolisto, „ĉi tiu estas bona — mi certiĝis pri tio.” Sed ni staris tre distance, dum li elprenis ĝin el la kesto. La pilolisto volvis la serpenton ĉirkaŭ sin kaj karesis ĝin sen ia timo. Pograde ni kuraĝiĝis kaj riskis tuŝi kaj palpi ĝin. Ni alkutimiĝis al la serpento kaj amikiĝis.
Tiu serpento estis la ĝusta antitezo de la unua. Ĝi rigardis nin per molaj okuloj, kaj ĝia tuta vizaĝo esprimis amon. Ni tre ŝatis ĝin, kaj ĝi iĝis nia dorlotbesto. Ni povis fari kun ĝi kion ajn, kaj ĝi ne protestis, sed nur plaĉe glitetis silke. La pilolisto sukcesis enigi kelkajn klientojn, sed ne estis sufiĉe da ili kaj la negoco daŭris malbone. Unu matenon la serpento mortis, kaj nur tiam ni konstatis, ke ĝi estis duonmorta jam ĉe alveno.
Syd preskaŭ elŝiris sian hararon. „Kia damnita sorto!” li diris. „Ĉio iras malbone. Kion mi faru nun?”
Ni atendis dum pluraj tagoj, kaj Syd dume klopodis trovi solvon. Li serĉis ion alian por interesigi la homojn. Unu bazarulo ne povis elteni la malaltan enspezon, do pardonpetis kaj foriris. Syd trovis interesilon por la foiro. Li aranĝis, ke profesia fastisto envenu. La fastisto enportis munteblan kestegon el ligno kaj vitro kaj starigis ĝin en la mezo de la halo. Li aranĝis vandon por parte ŝirmi ĝin de libera vido. Ekster la halo li fiksis reklamafiŝojn, kiuj anoncis, ke li estas mondfama, ke li jam rezistis kontraŭ nemanĝo dum tiom da tagoj, kaj ke nun li restos en la kaĝo tage kaj nokte por provi superi la ĝistiaman rekordon. Li plu anoncis, ke la foiro restos malfermita dumnokte, tiel ke iu ajn povos enveni kaj kontroli, ke li ne manĝas. La prezo por vidi lin estis ses pencoj.
Ni sciis, ke fastanta homo ordinare vekas grandan intereson en Blackpool, precipe post paso de iom da tempo. Sed preskaŭ neniu interesiĝis. Post iom pli ol du semajnoj la fastisto elvenis sakrante kaj plendante amare, ke li eĉ ne povas enspezi sufiĉe...... por manĝi.
Post tio Syd lasis fali la manojn. Li dankis nin pro nia kamaradeca helpo. Li postulis nenian pagon kaj konsilis al ni ĉiuj foriri. Li mem sukcesis reluigi la halon al iu aŭkciisto, kaj rehavis iom de sia mono.
Liza kaj mi havis la stokon, sed nia mono plene elĉerpiĝis.
Liza kaj mi travagis Blackpool por trovi lokon, kie ni povus disvendi nian stokon al la publiko, sed ĉiuj standoj estis jam okupitaj. Ni manĝis mizere sed estis sufiĉe kontentaj. Nia malbona sorto ne ĝenis nin kaj ni eĉ povis ridi pri la malfacilaĵoj, kiujn ni spertis. Interalie ni enketis ĉe mezaĝa paro, kiun ni konis supraĵe, kaj ni ofte babilis kun ili ĉe ilia stando en la Blackpool’a „Olympia”. Ĉiuj nomis ilin per la nomoj Lottie kaj Foster. Mi neniam eksciis la familian nomon de Lottie nek la antaŭnomon de Foster. Foster estis krudulo needukita, kaj li ofte pritraktis temojn tute erare kaj ofendiĝis kaj eĉ mienis minace, se oni kontraŭis liajn fuŝajn asertojn. Lottie estis simpatia; sed ŝia elekto de emfazaj vortoj estis tre ŝoka. Estis videble, ke ŝi estis iam tre bela junulino, malgraŭ la signoj de aĝo kaj diboĉo, kiuj regis sur ŝia vizaĝo. Ili ambaŭ forte drinkadis kaj ofte estis parte ebriaj dum la laboro. Laŭtaj kvereloj ofte okazis inter ili, kaj dum tiuj kvereloj la reciprokaj insultoj ne taŭgis por delikataj oreloj. Lottie kaj Foster estis edziĝintaj...... sed ne unu al la alia.
Ili ofte invitis nin al kundrinko; sed ni ne emis, kaj cetere ni ne havis monon. Ili bone sciis pri nia malriĉeco kaj insistis pagi la drinkelspezon, se nur ni akompanus ilin al la drinkejo. Sed al ili eĉ ne venis en la kapon proponi pagi manĝon aŭ eĉ tason da teo. Tian proponon, cetere, ni ne povus akcepti, ĉar ni ne povus reciproki; sed mi rekonstatis ion, kion mi ofte rimarkis ĉe drinkuloj. Se drinkuloj disponas pri mono, ili ĉiam estas pretaj libere regali per drinkaĵoj kaj ofte ofendiĝus, se oni malakceptus; sed se oni petas de ili kelkajn pencojn por aĉeti sandviĉon aŭ alian simplan manĝaĵon, ili tuj komencas preteksti por eviti tiun komplezon.
Ili havis kelkmonatan infanon, kaj Lottie amegis ĝin. Iun tagon mi renkontis ŝin, dum ŝi promenis veturigante la infanon en ĉareto.
Mi parolis al ŝi, kaj ŝi fiere montris al mi sian infaneton. Estis vera plezuro vidi, kiel ŝia vizaĝo radiis pro amo, kiam ŝi dorlote parolis al ĝi. Sed ŝi alparolis la infanon ne per la kutimaj amvortoj. Ŝi uzis la plej aĉajn fivortojn, sed flustris ilin tiel korameme, ke mi ne sentis naŭzon. Mi aŭskultis mirigite, ĉar tiuj maldecaj vortoj estis tiom amplene ŝargitaj kaj mieldolĉe diritaj, dum ŝi dorlotis, karesis kaj kisis la infanon, ke iel ilia krudeco iĝis bela kaj tuŝis min senfine pli agrable ol la kutimaj beldiraĵoj porinfanaj. Estis tre stranga sperto konstati, ke mi aprobas kaj eĉ ĝuas tian trivialecon. Dum ŝi sin okupis pri la infano, ŝia vizaĝesprimo hele beliĝis, ŝiaj okuloj iĝis mole karesemaj, kaj mi vidis tiun diboĉulinon transformiĝi al sanktulino. Neniam antaŭe mi spertis aŭ eĉ imagis ion tian.
Liza aranĝis kun butikisto vendi en lia butiko la „Suk-spilojn” (por ĉerpi sukon el citronoj). La aranĝo kun la butikisto estis la kutima, nome, ke ŝi uzu lokon en la butiko por montri kaj vendi ilin kaj ke li ricevu trionon de la tuta enspezo. Mi helpis al ŝi loki tablon flanke de la enirejo kaj fiksi tie kaj tie reklamojn. Ni sternis vakstolon sur la tablo tiel, ke ĝi pendis kovrante la antaŭon de la tablo.
La „spilo” estis aluminia tubo iom pli dika ol krajono kaj sufiĉe longa por trapiki citronon. Tiu tubeto estis plena de truoj. Ligna bastoneto konvena al la tubkalibro kompletigis la spilon. Laŭ la ekspono oni simple puŝas la tubeton tra la citrono laŭlonge kaj iom oblikve, enŝovas interne la stangeton por senigi la tubon de pulpo kaj semoj, poste elprenas la stangeton. Post tio necesas simple cirkaŭpremi la citronon per la mano kaj la suko elfluas aŭ gute aŭ fontane, konforme al la daŭro de la premo. Do jen oni havas kranon, el kiu facile venas suko senpulpa kaj sensema...... klarigas la eksponisto...... kaj tiel facile oni povas reguligi gute la sukon, por delikate aromi manĝaĵojn aŭ aspergi fiŝon aŭ eĉ dike fluigi la sukon, en iu ajn konvena kvanto. Poste oni povas remeti la bastoneton kaj tiel sigeli la citronon, tenante la restan sukon freŝa dum longa tempo. Tiel facila ĝi estas.
Liza uzis plenmaturajn citronojn kaj forte rulpremis ilin prepare, knedante ilin, ĝis ili fariĝis tute „kaŭĉukaj”. Eĉ post tio ŝi devis fortege premi ilin per la mano, dum ŝi eksponis, kaj devis serene kaŝi de la kliento, kiel energie ŝi premas.
La vetero estis favore pluva, kaj ŝi sufiĉe vendis, sed la vendoprezo estis nur po ses pencoj, el kio du pencoj estis por la butikisto. Do malmulto restis por aĉeto de nova stoko kaj por vivado. Krome oni devis uzi multajn citronojn, ĉar necesis unu citrono por ĉiu ekspono. Ĉiufoje oni povas vendi unu-du ĝis ses aŭ sep, sed povas okazi sufiĉe ofte, ke ekspono neniom vendigas. Liza kutime revenis hejmen post la tagfino laca kaj kun mano, kiu doloris pro streĉado. La laboro estis monotona, kvankam unu tagon Liza rakontis amuzan okazintaĵon. Sinjorino envenis, atentis la eksponon, kaj poste postulis dek-du spilojn. Liza demandis: „Ĉu vi aĉetas la dekduon por disdonaci ilin al amikoj?”
„Ho, ne,” ŝi respondis naive-sincere. „Mi mem havas hejme dek-du citronojn!”
Dum Liza laboris, mi serĉis manieron starigi komerceton, sed mi ne sukcesis. La vendado de Liza pligrandiĝis, kaj kiam mi diris al ŝi laŭde, ke ŝi plispertiĝas, ŝi respondis nur per enigma rideto. Unu matenon, iom post la deka, Liza revenis de la laboro.
„Kio do?” mi demandis. „Ĉu vi ne laboras hodiaŭ?”
„Nek hodiaŭ nek morgaŭ nek iam plu en tiu butiko. Oni ĝentile forpelis min — afable min puŝis tra la pordo!”
„Sed pro kio?”
„Pro tio, ke la butikestro estas stulta. Kiel vi scias, mi multe pligrandigis la vendadon lastatempe, sed ĉi-matene li decidis, ke tio ne plaĉas...... jen pro kio!”
„Nu, nu, Liza, mi konas vin. Bonvolu rakonti la cirkonstancojn! Neniu butikisto estas tiom stulta, ke li forpelus vin tial, ke vi bone enspezas! Tio ne havas sencon. Kion alian vi faris? Ĉu vi eble vendis spilon al lia edzino, aŭ ĉu vi asertis ke vi povas per ĝi elpreni la sukon el melono aŭ vinbero?”
„Kia suspektema homo vi estas! Vi ja scias, ke mi ne malĝuste raportus! Okazis jene. Ĉi-matene mi alvenis iom frue al la laboro, kaj antaŭ mia veno amikoj de la butikestro vizitis lin. Li fanfaronis pri la spilo kaj fiere montris ĝin al ili. Li prenis nepreparitan citronon, trapikis ĝin per la spilo kaj manpremis tiom forte, ke li preskaŭ frakasis la pojnon. Li sukcesis eligi sufiĉe da suko por sattrinkigi muŝon. Mi povas imagi, ke li ruĝiĝis pro honto antaŭ siaj konatoj, kiam ili vidis ke la kvanto da suko ne superis la kvanton da ŝvito sur lia frunto. Post tio li esploris kaj eltrovis, kiel mi pli bone eligis sukon kaj pli bone vendis lastatempe.”
„Nur por faciligi la laboron, mi faris tiel. Mi ŝraŭbis hokon al la subo de la tablo ĉe mia flanko. Sur ĝi mi pendigis sitelon da akvo. Mi pretigis kiel kutime tri-kvar citronojn, tratruis ilin, poste per la pinto de la spilo mi disrompis interne la citronan histon, ĝis ĝi estis tute spongsimila. Tiujn citronojn mi havis ĉiam en la akvo. Kiam klientoj kolektiĝis, mi povis facile atingi la citronojn sen kliniĝi. Mi prenis unu citronon el la sitelo sub la tablo kaj ŝajnigis trabori ĝin per la spilo. Mi devis teni la citronon horizontale, dum mi mienis trabori, alie la ‚suko’ elfluus tro frue. Post elpremo de la ‚suko’ mi montris per unu mano al la kvanto ŝprucigita en la glason kaj per la alia mano mi anstataŭigis la drenitan citronon per alia, dum la klientoj forrigardis. Denove mi elpremis abundan sukon el la ‚sama’ citrono. Nu, la butikisto trovis la sitelon da akvo, en kiu naĝis la citronoj, kaj li komprenis ĝenerale kion mi faris. Sed anstataŭ esti kontenta, li koleriĝis. Ĉu vi povas kredi tion? Ĉu vi povas kredi ke ekzistas viro tiom stulta? Kaj ĉu vi povas imagi kion li malprudente diris? Li havis la impertinenton diri, ke la vendado estas trompa, jen kia viraĉo li estas! Jen kiel li min dankas, ĉar mi nur iom faciligis al mi la laboron. Tiaj stultuloj ne permesas, ke oni honeste profitu!”
* * *
„Estas letero por vi,” mi diris al Liza, donante ĝin al ŝi. Ŝi prenis ĝin, rigardis la surstampon, turnis ĝin enmane kaj diris: „Nu, kiu skribus al mi de Londono? Eble la dommastrino, kiun mi konas tie...... Ne, ne povas esti: ŝi ne havas skribmaŝinon.”
„Kial ne skribi al la sendinto por eltrovi kiu sendis ĝin? Aŭ ĉu vi pensas ke estus pli trafe malfermi ĝin por eltrovi?”
„Genia ideo! Eble estas skribaĵo en la koverto.”
Ŝi legis kaj diris: „Ĝi estas de V.I.K. Oni demandas, ĉu mi volus eksponi ĉe foiro en Caernarvon. Kie estas Caernarvon?”
„Vi tiel multe vojaĝis kaj ne konas la geografion? Ĝi estas en Kimrujo, ne tro distance de ĉi tie. Kiam okazos la foiro?”
„Post du semajnoj. V.I.K. ne kutimas voki la provizorajn laborantojn en la mezo de la somero. Ŝajnas, ke iom mankas al ili laborantoj. Mi havas ideon. Mi skribos al ili akceptante la laboron kaj aldonos, ke mi eble povos havigi vin por ili. Tiel ne ŝajnos, ke vi repetas vian oficon kun ĉapelo en mano.”
„Ne, mi ne volas labori por ili. Iru vi!”
„Sed kion vi faros, Vik? Kiel vi trovos laboron?”
„Ho, laboro? Tian mi povas facile ricevi. Estas kuirilaj firmoj, kiuj volonte dungus min, sed mi ne volas labori por iu.”
„Vi ne volas labori? Kial?”
„Aŭskultu, Liza! Mi estas senmona kaj ne scias kien min turni; sed se mi akceptos dunglaboron, mi neniam havos ŝancon prosperi. Ne! malgraŭ mia mizera stato mi intencas elteni, ĝis mi trovos kion mi celas. Mi scias, ke obstini en mia ideo pri propra komerco ŝajnas malsaĝe post miaj lastatempaj spertoj, sed tiu ideo fiksiĝis en mia kapo.”
„Do, mi eltenos kun vi,” diris Liza.
„Tute ne. Vi laboru — mi serĉos. Mi faras al vi ĉi tiun promeson. Se mi fine sukcesos starigi komercon, mi enprenos vin kiel partoprenantinon, kaj ni duonigos ĉion. Vi estas bonega vendistino kaj tre valorus kiel asociano.”
„Prefere mi ne akceptu la oficon ĉe V.I.K. sed venu kun vi, por ke ni povu helpi unu al la alia.”
„Ne, Liza, tio estas malsaĝa ideo. Ne necesas ke ni ambaŭ risku malsaton, kaj cetere vi havas la devon monhelpi al via familio. Vi laboru, kaj mi restos ĉe mia decido kaj ankaŭ ĉe mia promeso al vi. Mi havas la stokon da rostkradoj kaj mi klopodos vendi tiujn komence. Vero estas, ke mi jam decidis iri al Liverpool por trovi vendlokon en magazeno. Mi konas iun fakestron en magazeno tie, kaj eble tio helpos.”
„Se vi nepre decidis, Vik, nu, mi havas kelkajn ŝilingojn kiujn mi volonte donos al vi. Verŝajne sufiĉe por pagi la veturon. Sed kiel vi superos la malfacilaĵojn en Liverpool? Eĉ se vi sukcesos trovi vendlokon? La magazeno ne pagos vian parton de la enspezo antaŭ la fino de la semajno; do, kiel vi sukcesos loĝi kaj manĝi intertempe?”
„Nu, tiun problemon mi solvos siatempe. Dankon pro la propono de la monhelpo, sed mi ne volas ĝin. Tenu ĝin, vi ĝin bezonos.”
„Sed kiel vi povos iri al Liverpool?”
„Tre simple, mi iros piede.”
„Piede? Sed tio ne estas ebla. Ĝi estas longa vojo.”
„Ne longa, ĝi estas 80 kilometroj, kaj mi ja iros piede...... kiam mi ne veturos aŭtomobile!”
„Mi ne komprenas,” diris Liza. „Per kies aŭtomobilo?”
„Per ĉies. Ordinara viro uzas unu aŭtomobilon, sed mi uzos multajn. Ĉu vi komprenas min? Simple dirite, mi intencas petveturi.”
Liza kontraŭis la ideon, sed mi obstinis, kaj fine ni interkonsentis ke mi komencu mian petveturadon je la venonta lundo.
Lundo frumatene. La tago vekiĝis kun afabla rideto, kaj la suno, rigardante el purblua ĉielo, aŭguris belan tagon. Mi rigardis al la ĉielo, riverencis gaje kaj diris: „Mil dankojn al vi, amiko!” Tia estis mia humoro. Mi elektis mian plejbonan kostumon kaj zorge tualetis. Mi fieris pri tiu kostumo; ĝi ja estis laŭmode bongusta kaj plene valoris la altan prezon kiun mi estis paginta por ĝi. Mi ne prenis valizon, sed nur enpoŝigis razilon kaj dentobroson. Mi eĉ ne vestis pluvsurtuton aŭ ĉapelon. Ne venis al mi en la kapon, ke povus pluvi. Kun malpli ol du ŝilingoj en la poŝo mi eliris, post adiaŭoj, kun facila animo kaj sento de aventuro. Mi iris buse ĝis la limo de la urbo laŭ la Liverpool-vojo. Sur la buso mi pripensis la tujan problemon: kiel rapide atingi Liverpool.
„Nu,” mi pensis, „mi havas diversajn memelpensitajn maksimojn, kiuj ĉiam helpas al mi. Mi kontrolu kaj esploru ilin. Estas: Kial timi neon? Tiu igas min provi eĉ ŝajne malesperan aferon...... sed ne, ĝi ne taŭgas por la momento. Fidu al la lasta mikroskopa ŝanceto! Ne, ankaŭ tiu ne servas. Ĝi servas nur, kiam mi serĉas vojon por eliri el embaraso. Faru kion aliulo ne faras!...... Nu jes, eble tiu servos, al mi ĝis nun ĝi estis la plej utila maksimo. Nu, kion farus aliulo, kiu survoje petas veturigon? Unue li komencas marŝi. Se li marŝas kvin kilometrojn, li nur lacigas sin, sed tiu distanco preskaŭ ne helpas ĉe tiel longa vojo. Kaj pli-malpli la samaj aŭtomobiloj atingas lin, ĉu li estas ĉe la komencpunkto aŭ kelkajn kilometrojn plu. Jes, marŝi estas stulte, ĉar oni povas veturi la saman distanceton, kiun oni marŝus. Sed se mi sidas ĉe la vojrando, mi devas konsideri, kion pensus la aŭtomobilisto...... jen, mi ekforgesis pri tiu alia maksimo mia: Konsideru la vidpunkton de la aliulo! Jes, la aliulo certe pensus, ke mi estas inertulo; do entute estos plej bone, se mi atendos, ĝis aŭtomobilo vidiĝos, kaj tiam komencos marŝi. Ŝarĝaŭtistoj estos pli komplezaj... ne, pli vere ili estos pli tedataj, ĉar ĉiu petulo celas ilin. Mi devas teni min al la maksimo: Faru kion la aliulo ne farus! do mi elektos luksajn aŭtojn. Tiel mi iros pli rapide kaj ne haltos tie kaj tie, kiel eble faros ŝarĝaŭtoj. Kaj se mi elektos malnovan aŭton, ĝi povus panei, kaj mi devus halti kaj kunhelpi pro ĝentileco. Do mi mansignalos nur al zorge elektitaj aŭtoj. Sed la signalmaniero? Ankaŭ ĝin mi devas ŝanĝi. La kutima mansvingado kun la dikfingro etendita estas tro almozpeta. Mi devos agi postule, kvazaŭ io grava donus al mi la rajton. Jes, jen mia plano.”
Ĉe la bushaltejo mi komencis promeni ĝis preter la lastaj urbaj domoj. Tie mi atendis aŭtomobilojn. Mi provis haltigi du-tri sen sukceso. Mi konstatis kial mi malsukcesis. La vojo estas larĝa kaj ebena, kaj la aŭtoj iras rapide kaj ne emas tro abrupte bremsi, kiam mi mansignalas. Se la vojo estus dekliva, mi povus atendi ĉe la supro aŭ ie, kie la aŭtoj nature malakcelas. Do mi aliigu la signaltaktikon. Mi signalos al aŭtoj, kiam ili estos ankoraŭ malproksimaj, por averti la aŭtiston, poste mi mallevos la brakon kaj ĉe proksimiĝo mi donos definitivan haltsignalon. Tion mi provis; sed la aŭto daŭrigis sian vojon, ĉar ĝi estis plena de homoj. Domaĝe. Kiel mi povus vidi, ĉu aŭto estas plena, kiam ĝi estas malproksima? Tiun punkton mi ne povus solvi, krom se mi uzus teleskopon. La ideo, ke persono petus kun teleskopo ĉe la okulo kaj (mi aldonis) radio-sendilo por paroli al la aŭtistoj, bildigis tiel farsan spektaklon, ke mi ne povis ne ridi.
Venis alia aŭtomobilo. Mi signalis, atendis kaj denove signalis, kiam la aŭto estis pli proksima. Ĉe la dua signalo mi iris iom en la vojon kaj, kun brako plene etendita antaŭen, mi igis la aŭton halti. Sen peti pardonon, mi diris: „Ĉu vi iras al Preston?” Li jesis, kaj mi diris: „Dankon — ĉu vi komplezus? Mi trafis en embarason.” Kaj sen plu diri aŭ heziti, mi eniris. Ni afable parolis dum la veturado, kaj la aŭtisto demandis al mi, kie mi forlasis la difektitan aŭton? Mi klarigis, ke mi ne havas aŭton. Mi konstatis, ke miaj bonkvalitaj vestoj, mia naturŝajna aŭtoritateco kaj eĉ mia hazarda elekto de vortoj supozigis al li, ke mi posedas aŭton. Tia estas la mondo, mi meditis. Oni volonte helpas al homo, kiu ŝajnas ne ekstreme bezoni helpon. Mi vidis ĉifonulojn kaj virojn videble senlaborajn humile peti veturigon kaj sciis, ke ili devas multe klopodi, por ke eĉ ŝarĝaŭtomobilo atentu ilin.
En Preston mi facile „kroĉis” aŭton, kiu portis min partvoje al Liverpool, kaj per tria mi atingis Liverpool pli frue, ol se mi estus irinta buse. La tria aŭtisto estis tre afabla kaj invitis min al botelo da biero kaj sandviĉoj, kiujn li aĉetis en ĉevoja trinkejo.
En Liverpool mi iris rekte al granda magazeno kaj parolis al la fakestro, kiun mi konis tie. Lia nomo estis Priestley. Mi foje eksponvendis en lia fako. Li estis tipo aŭ ridiga aŭ naŭza, depende de la perspektivo de la observanto. Mi tre ofte renkontis similajn tipojn, precipe en magazenoj. Ordinare ili komencas labori kiel simplaj komizoj por kompatinda pago, tuj kiam ili forlasas la lernejon. Post multaj jaroj ili atingas postenon, kiu kunhavas iom da aŭtoritateco, kaj tio parte kompensas tion, ke ili ne ricevas salajron adekvatan al ilia ofico. Ĉar estas granda honoro esti parteto de potenca akcia firmo, ĉu ne? La sento de supereco super la taĉmento da pigmeoj, kiun ili antaŭnelonge forlasis, pufigas ilian memestimon. Ilia tuta parolado celas impresi ilian gravecon sur ĉiun, kiu povas aŭskulti sen oscedi. Naiva aŭskultanto komprenus, ke la potenca kompanio, kiun la imponulo ĉiam nomas per „ni”, bankrotus sen la prizorgo de la parolanto. Ordinare tia imponulo legas komercajn gazetojn kaj eĉ parkeras komercajn terminojn, kiujn li nur nebule komprenas, kaj ĉe ĉiu okazo li uzas ilin, ĝuste aŭ mise, por ke la mondo genufleksu antaŭ tia komerca geniulo.
Mi klarigis al Priestley mian deziron eksponvendi la rostkradojn en lia fako. „Ne estas eble,” li diris. „Ni aĉetis por dek mil pundoj da varoj kaj ne estas loko, kaj cetere mi decidis fari grandan ŝanĝon en la fako kaj intencas transloki la lignaĵan sekcion al la alia flanko. Mi devas konstante modernigi laŭ la lastdataj komercaj postuloj, stimuli, h’m, la debiton kaj teni altaj la akciojn de nia firmo. Ne, mi bedaŭras, ke mi ne povas oferi al vi el nia spaco. Ĉiu kvadrata metro devas esti racie ekspluatata, kaj mi ne povas fari favoron, kiu malutilus nian intereson. Mi havas grandan respondecon, sciu.”
„Vi ja estas grava persono,” mi diris humile.
„Ho, estas mia laboro,” li diris kun pseŭda modesteco. „Kun la ofico venas la devoj, sciu.”
„Ĉu eble vi, kun via pozicio, povus informi min pri io?”
„Nu, certe, mia knabo; se ĝi ne estas komerca sekreto.”
„Pri tio mi fidas al via juĝo,” mi diris, dum mi vidis lin ŝveli de momento al momento.
„Ne timu, demandu libere!” li diris grandanime.
„Dankon. Estas jeno: Ĉu via edzino batas vin hejme?”
Kaj antaŭ ol li povis rekonsciiĝi de mia sarkasma bato, mi abrupte forlasis lin.
De tiu magazeno mi iris al magazeno Lewis, la plej granda en Liverpool. Sed ankaŭ tie mi malsukcesis. Mi ĉirkaŭvagis en la magazeno dum iom da tempo, pensante kion fari, kiam mi vidis bazarulinon veni al mi salute. Mi juĝis, ke ŝi estas proksimume kvindekjara.
„Vik,” ŝi vokis, „kiel vi fartas? Kia feliĉo renkonti vin! Vi ja promesis, ke vi loĝos ĉe mi, se vi venos al mia hejmurbo.” Ni manpremis, sed mi tute ne rekonis ŝin, kaj dum ŝi parolis, mi klopodis rememori kie ni renkontiĝis.
„Estas longa tempo, de kiam mi laste vidis vin,” ŝi daŭrigis. „Mi neniam forgesos la tempon, kiam vi estis kaptita inter la ferstangoj de la turniĝanta kradpordo en Birmingham, kaj oni diris, ke nur forĝisto povus liberigi vin. Ĉu vi ne memoras ke vi diris, ke nur dank’ al ‚la lasta mikroskopa ŝanceto’ vi sukcesis eltiri vin?”
Nun mi memoris pri ŝi tre nebule, sed mi estis tro distrita por emi daŭrigi la konversacion.
„Jes, jes,” mi diris. „Dankon, mi certe venos al vi, sed momente mi estas tro okupita kaj havas gravan rendevuon, do vi devas pardoni min. Sed mi revidos vin denove, antaŭ ol mi forlasos Liverpool.” Kaj mi iris rekte, kvazaŭ mi devus rapidi al iu speciala celo.
En alia parto de la magazeno mi haltis kaj pripensis mian situacion. Mi decidis, ke mi devos tuj trovi regulan laboron, kiu lasos al mi tempon por klopodi la starigon de propra komerco. Sed ordinara laboro estis preskaŭ netrovebla. Estis milionoj da senlaboruloj, kaj multaj ne laboris dum jaroj. Ĉu mi provu ĉe la firmo Lewis? La afero estas senespera. Estas centoj, eble miloj, kiuj longe atendis tian laboron. Kian ŝancon mi havus? Kaj krome mi bezonas laboron urĝe. Sed eble, se mi provus akiri oficon tre respondecan, estus ŝanco. Por la oficoj, kiuj ne postulas grandan sperton, estas multaj kiuj aspiras, sed eble ĉe la supro...... ne, eĉ tie ne. Cetere mi ne posedis antaŭan sperton pri tia laboro, nek atestilojn. Provi estus nur vana klopodo. Sed unu el miaj maksimoj venis al mia helpo: Kial timi neon? Mi decidis provi.
La supera ĉefo ĉe Lewis estis s-ro Marquis, kiu estas nun Lordo Woolton, kaj mi iris rekte al lia kontoro. Sekretariino baris la vojon. Mi diris al ŝi, ke mi deziras alparoli s-ron Marquis; sed ŝi demandis, pri kio temas mia afero. Mi hezitis, ĉar pera interrilato ne sukcesus; do mi demandis, ĉu ŝi volus porti skriban komunikon de mi al li. Ŝi diris ke jes, do mi skribis ĝin. Mi memorigis lin, ke li parolis iam tre laŭde pri mi al iu, kaj ke mi nun proponas mian servon por estra ofico, sed ke tiu ofico devas esti en Glasgovo. Mi starigis la kondiĉon por doni gravecon al mia propono kaj, krome, mi emis reiri al Skotlando. Sed malgraŭ miaj elektemaj postuloj mi estis preta balai la kelon, se nur mi povus enspezi.
La sekretariino revenis kaj diris, ke mi eraris, turnante min al s-ro Marquis, sed mi devas turni min al s-ro Hooper, kiu pritraktas tiajn aferojn. „Mi certe ne faros tion,” mi diris indignete. „Oni miskomprenas. Mi ne serĉas laboron, mi proponas mian servon. Se mi iros al s-ro Hooper, mi estos kiel vicostaranto inter centoj, kiuj serĉas vivrimedon.”
„Ne,” ŝi diris. „Ne estas tiel. Sinjoro Hooper aŭdiencas sole personojn por estraj postenoj.”
Mi rolis nedecide, hezitis iom konsiderante, poste mi diris cedeme: „Bone, mi iros al li. Bonvolu anonci min.”
Sinjoro Hooper ĝentile envenigis min en sian kontoron. Ni parolis dum iom da tempo, kaj li diris: „La sola inda ofico, kiu troviĝas en Glasgovo, estas kiel estro de la nova restoracio, kiun ni inaŭguros tie. Ankaŭ via kuirista sperto utilos por tiu posteno, kaj se vi iros al s-ro Leek, vi povos uzi mian personan rekomendon.”
„Bone,” mi diris. „Mi vizitos lin kiam mi troviĝos en Glasgovo. Efektive, mi baldaŭ devos iri tien pro komercaj postuloj.”
Mi eliris el la konstruaĵo. La posteno estis estonta, do tute ne helpis. Tiu malproksima „pasero en aero” havas nenian gravecon kompare al la urĝaj problemoj de manĝo kaj tranokto. Ĝuste kiam mi estis eliranta el la magazeno, penso trafis min. „Piedbatinda stultulo! Plej dikkapa idioto en ĉi tiu mondo!” mi insultis min. „Blinda bovo mi, kiu ne rimarkis ion pli okulfrapan ol la magazeno mem. Ĉu do estingiĝis la kandelo en mia kapo? Tiu bazarulino...... ŝi proponis loĝejon; sed miaj okuloj rigardis tiel alte en la nubojn, ke mi ne vidis kio pendis rekte antaŭ mia nazo!”
Mi reiris en la magazenon, veturis per lifto al la koncerna etaĝo kaj diris al la bazarulino: „Mi trovas, ke mi disponas tempon, do ĉu estos oportune, se mi akceptos ĉi-vespere vian inviton?”
„Nu certe, certe,” ŝi respondis varme. „Mi ĝojas, ke vi povas veni.”
Je ŝia laborfina horo mi renkontis ŝin, kaj ŝi kondukis min al sia hejmo. Ŝi regalis min gastame, mi dormis en komforta lito kaj bone matenmanĝis. Malgraŭ miaj protestoj ŝi rifuzis akcepti pagon rekompence. Kompreneble mia financa stato ankaŭ ne permesis, ke mi tro forte insistadu.
Marde matene mi adiaŭis al la bonkora bazarulino kaj forlasis ŝin post la deka. Mi petveturis ĝis Manĉestro, distanco de 55 kilometroj, kaj iris al la hejmo de bazarulo, kiun mi konis jam de longe. Oni kromnomis lin Blackie, ĉar li ĉiam vendas nigran lakon por fornoj. Mi ofte monhelpis lin, do mi ne hontis peti noktan restadon kaj manĝon de li. Li estis gastama, kaj mi ne kaŝis mian malriĉan staton de li. La postan matenon mi forlasis lin informinte, ke mi celas la Manĉestran filion de Lewis. Lia hejmo situis ok kilometrojn for de la urbomezo. Blackie diris, ke li mem iros poste al la centro de la urbo, do mi aranĝis renkonti lin ĉe la arkado en la Lewis-konstruaĵo je tagmezo.
Mi iris rekte al la subtera etaĝo de Lewis kaj demandis al la bazaruloj tie laborantaj, ĉu laŭ ilia opinio estas ŝanco enveni kun la rostkradoj. „Ŝanco?” unu diris. „Vi havas tiom da ŝanco kiel neĝero en infero. La magazeno komencos grandan rabat-vendadon, kaj oni bezonos ĉiun metron. Por lasi al ili lokon, ni mem devas foriri, do vi povas taksi vian ŝancon eniĝi. Eĉ la viro, kiu provis iri en Paradizon, havis pli da ŝanco ol vi. Vi ja aŭdis la rakonton?”
„Ne,” mi diris.
„Ne? Ĉiu embria bazarulo devus lerni ĝin en la lernejo.” La esprimo sur la vizaĝoj de la aliaj bazaruloj avertis min atendi blagon.
„Estis viro, kiu frapis sur la ora pordego de Paradizo. Sankta Petro malfermis la pordon. ‚Kio estas via nomo?’ ‚Karlo Rapo.’ ‚Atendu momenton!’ diris Petro. Li reiris en Paradizon kaj fermis post si la pordegon. Petro rigardis sur listo kelkajn kilometrojn longa. Post kvindek jaroj Petro revenis, dum anĝela voĉo aŭdiĝis plendante, ke Petro ne fermadu kaj malfermadu konstante la pordon, ĉar tio faras trablovon. Sed Petro ne atentis al la anĝelo, sed diris al la viro:
‚Jes, mi trovis vian nomon, bonŝance ĝi staris ĉe la komenco de la listo; sed estas skribite, ke vi multe pekis, do vi ne povas eniri.’
La enirpetanto kriis: ‚Ho, vi devas min enlasi! Mi faros volonte ian ajn pentofaron; sed mi nepre devas enveni, ĉar en la Infero atendas min mia bopatrino. Ĉu ne estas io, kion mi povas fari por purigi mian animon? Mi estas preta fari ion ajn; mi eĉ promesas viziti mian bopatrinon ĉiucentjare dum duonhoro!’
‚Tio estas ja grandega ofero,’ aprobis Petro. ‚Sed ĝi ne estas en la oficiala listo de pentaj agoj.’
‚Ĉu do ekzistas eblo?’ demandis la pekulo kun iom da espero en la voĉo.
‚Jes......,’ diris Petro, ‚sed la tasko por forviŝi viajn pekojn estas nia plej malfacila. Ĝi estas entute tri taskoj, sed neniu iam ajn sukcesis fari ilin. Mi dubas, ĉu la Ĉefo mem povus fari la lastan, do tute ne utilas.’
‚Sed mi provos, mi provos, nur donu al mi la ŝancon!’
‚Sed mi diras al vi, ke ne estas eble plenumi la kondiĉojn,’ diris Petro senpacience. ‚Vi nur perdos la tempon.’
Post longa disputo kaj plenda petado, Petro diris:
‚Mi neniam spertis tiom obstinan homon; vi estas pli malcedema, ol niaj maljunaj fraŭlinoj, kiuj volas permeson edziĝi en Paradizo! Do, jen la unua tasko: Iru sur la teron kaj elfosu la Himalajajn montegojn per ĉi tiu te-kulereto!’
La pekulo foriris kaj post cent jaroj li revenis. La kulereto, kiu pendis de lia laca brako, estis preskaŭ eluzita. Li diris al Sankta Petro: ‚Mi plenumis la taskon.’
‚Mirinde,’ diris Petro. ‚Nu, jen la dua tasko: Reiru al la mondo kaj elĉerpu la Atlantikan Oceanon per ĉi tiu kudra fingringo.’
La pekulo foriris. Post kvincent jaroj li revenis. Li estis iom klinita, kaj en la haroj li havis marherbon kaj kelkajn krabojn, sed li rektigis sin kaj diris fiere:
‚Mi faris. Nun donu al mi la trian taskon!’
Petro balancis la kapon kompateme kaj diris:
‚Vi bone faris. Eĉ, oni povas diri, tre bone. Sed ne utilas. La tria tasko estas malebla. Estas vane. Mi ne donos!’
‚Sed vi devas doni ĝin al mi!’ ploris la pekulo. ‚Vi devas!’
‚Do bone,’ cedis Petro, ‚sed mi avertas, ke ĝi estas tute nefarebla. Jen la tria tasko: Iru al la mondo kaj aĉetu de Vik Rossetti kuirilon. Poste redonu la kuirilon kaj rericevu sukcese vian monon!’
Kun malespera krio la viro sin ĵetis el la perono de Paradizo en la abismon.”
„Nu, resume, estos neeble penetri ĉe Lewis,” mi meditis amare. „Denove mia espero estas detruita. Ĉu mia sorto neniam ŝanĝiĝos? Ŝajnas al mi, ke mi pekis eĉ pli ol la viro en la rakonto, se mi meritis tian sorton! Eĉ mia maksimo: Kial timi neon? jam ne helpas. La sorto ŝanĝis ĝin al: Kial esperi jeson? Ne ĝenu vin, kara maksimo, ne estas via kulpo: la sorto malamas nin ambaŭ. Nur por esti fidela al vi, mi provos ankoraŭ unu fojon. Mi ja havas tempon por foruzi, ĝis mi renkontos Blackie.”
Mi demandis la bazarulojn, kun kiu oni aranĝas eksponvendadon. Ili sciigis, ke estas s-ro Robinson, kies kontoro estas supre, sed ili denove konsilis al mi, ne provi.
Mi iris serĉi la kontoron kaj trovis ĝin en angulo de la tria etaĝo. La kontoro havis maldikajn vandojn, kaj mi klare aŭdis iun paroli interne. Li parolis laŭte, kaj mi atendis ekstere, ĝis li liberiĝos de la intervjuo, kiun li ŝajne havas. Mi ne atentis la paroladon, sed mi ne povis ne aŭdi. Mi konstatis, ke li ne parolas al iu en la kontoro, sed ke li uzas la telefonon.
Mi aŭdis: „Pretekstoj ne interesas min: tio kaj tio estas via afero. Mi scias nur, ke ni devas ricevi liveron; nenio alia min tuŝas. Necesas dek mil por Manĉestro, sep mil por Liverpool, aliaj dek mil por Leeds kaj la cetera kvanto por la aliaj filioj — kaj mi volas ilin tuj. Ĉu vi komprenas — tuj! Mi ne povas vendi pretekstojn, mi vendas varojn. Se ili ne estos liverataj senprokraste, mi aĉetos aliloke...... jes, jes, mi scias, ke viaj viŝtukoj estas la plej bonaj, kaj tiel plu, sed tio nenion signifas, se ni ne havas ilin!” Kaj tiel li daŭrigis, dum mi duone atentis.
Subite mi pensis: „Li volas milojn da viŝtukoj, kaj Manĉestro estas la centro de la kotona kaj tolaĵa industrio? Eble mi povos trovi ilin por li. Estas ja ŝanco, se mi rapidos.”
Mi forkuris, iris rekte al Hughes, magazeno kontraŭe en Market Street, kaj demandis kiu prizorgas la aĉetadon de varoj. Oni direktis min al la koncernulo. Mi demandis al li: „Kie vi aĉetas viajn viŝtukojn?” Li rigardis min kvazaŭ por diri: „Kia impertinentulo!”, sed li diris: „Ni mendas ĉion pere de nia Londona oficejo.” Mi forkuris kaj iris rekte al la poŝtoficejo kaj enrigardis la registron de urbaj komercaj adresoj. Mi elektis diversajn nomojn kaj adresojn de firmoj, kiuj ŝajne komercas per tolaĵoj. Mi rapide skribis la nomojn sur la dorsa flanko de leterkoverto kaj elkuris. Estis ĝuste la dek-dua horo. Mi rapidis al la rendevu-loko kaj tie trovis Blackie. „Blackie, ĉu vi konas Manĉestron? Kie troviĝas tiuj adresoj? Ĉu estas proksimaj inter ili?” Li rigardis la liston. „Jes, tiu estas tute apude en Mosley Street, kaj tiu estas......”
„Tio sufiĉas, dankon; mankas tempo, ĉar Lewis fermos je la unua. Montru al mi la vojon. Mi klarigos, dum ni iros. Mi volas aĉeti milojn da viŝtukoj. Venu!”
„Sed, aĉeti senmone?” li balbutis.
„Jes, jes,” mi respondis. „Mi ankoraŭ ne scias kiel, tio estas elpensota detalo. Ni rapidu.”
Mi iris en la unuan oficejon, klarigis ke mi volas milojn da viŝtukoj por granda podetala firmo, sed diris ke ili devas esti tre moderprezaj kaj bonkvalitaj. „Jen la situacio,” mi klarigis: „Tiu firmo volas viŝtukojn, kaj estas ŝanco por vi akiri la liverrajton, ĉar la firmo ne estas kontenta pri sia liveranto. Sed ne estas mi, kiu decidos pri la aĉeto, do via prezo devas esti malaltigita ĝis la lasta ono. Nu, komprenu, ke mi mem scias nenion pri viŝtukoj, sed la prezo kaj kvalito devas esti taŭgaj por spertuloj, kiuj scias aĉeti avantaĝe kaj grandkvante. Donu al mi ekzempleron — kaj okaze de sukceso lasu al mi malgrandan kurtaĝon!”
„Mi bedaŭras, ke ni ne povas salti al propono tiel senpripense; necesas tempo por konsideri, kaj......”
„Sed ne estas tempo! Aŭ vi transsaltos formalaĵojn, aŭ vi perdos la okazon. Vi......” sed mi vidis, ke mi ne povas skui lin en lia rutina proceduro, do mi forrapidis. Mi vizitis unu-du aliajn firmojn kun sama rezulto. Ĉe proksimume la kvara oficejo oni aŭskultis al mi.
„Sed kian grandecon kaj kian kvaliton vi deziras?” oni demandis.
„Mia Dio, mi ne scias. Vi scias! Vi konas ĉi tiun komercon, vi scias kiu kvalito kaj amplekso estas sufiĉe populara por esti vendebla grandkvante podetale. Kompreneble oni ne deziras bantukojn......”
Li donis al mi vizaĝ-viŝtukon volvitan en bruna papero.
„Nu,” mi diris, „diru al mi ion pri tiu tuko! Ĉu ĝi estas kroĉtrikita aŭ speciale sorba aŭ...... kio? Notu la grandon kaj prezon.” Li ridis kaj donis al mi ĉiujn detalojn.
„Nun donu al mi vian vizitkarton. Dankon! Do estas komprenite, ke mi reprezentas vian firmon. Bone.” Kaj mi elkuris, rapidis rekte al la kontoro de s-ro Robinson kaj diris al li: „Ĉu viŝtuko de tia formato kaj tia kvalito utilas al vi por tiu prezo?”
„Ne,” li diris.
„Do kio mankas? Ĉu la prezo estas tro alta?”
„Jes,” diris s-ro Robinson.
„Bone, do ne necesas malvolvi mian ekzempleron. Nu, diru al mi, kiu kvanto, kvalito kaj prezo taŭgas al vi, kaj mi trovos ilin.”
„Sed diru: kio supozigis vin, ke ni bezonas viŝtukojn?”
Mi hezitis, poste diris: „Mi devas konfesi, ke antaŭ nelonge mi estis ekster via kontoro, atendante vin pri alia afero, kaj mi ne povis ne aŭdi vian paroladon ĉe la telefono.”
„H’m, mi ja intencis aranĝi pri ĉi tiu provizora kontoro,” li diris, kvazaŭ al si mem; kaj turnante sin al mi, li aldonis: „Vero estas, ke ni efektive ne bezonas de alia firmo viŝtukojn! Kiam mi tion minacis ĉe la telefono, mi nur blufis. Oni devas tion fari por stimuli la senprokrastan liveron.”
Mia spirito falis. „Do, ĉio finita,” mi diris. „Restas nur deziri al vi bonan tagon kaj esprimi la esperon, ke mi ne tro malŝparis vian tempon.”
„Tute ne,” li diris. „Ne iru. Bonvolu sidiĝi. Tre tiklas min la ideo, ke vi venis ĉi tien, aŭdis kion mi diris, kaj revenis kiel reprezentanto de firmo kun la varo en malpli ol unu horo! Jes, tio plaĉas al mi. Vi prosperos, tion mi scias. Kun kiu firmo vi interrilatis?”
„Jen la vizitkarto.”
Li rigardis ĝin. „Jes, mi konas tiun firmon, ĝi estas bona kompanio. Nu, rakontu al mi pri vi mem; tio tre interesos min.”
Mi rakontis senkaŝe.
„Tre interese, mi ŝatas vian sintenon kaj energion. Ordinare mi havas postenon flanke en kaŝo, sed ĝuste nun tio mankas al mi...... sed momenton!” Kaj li telefonis al unu-du fakoj demandante, ĉu estas libera posteno. „Domaĝe,” li diris, remetante la aŭdilon. „Mi bedaŭras, ke mi havas nenion por vi, sed jen konsilo. Skribu al la firmo Japlac; ĝi estas bona kompanio — kaj uzu mian nomon. Ĉu vi faros tion?”
„Jes, mi ja faros.”
„Ĉu vi havas taŭgan leterpaperon?”
„Ne specialan.”
„Do, jen papero kaj koverto. Nun diru al mi, ĉu vi tagmanĝis?”
„Mi matenmanĝis.”
„Sed ne tagmanĝis, ĉu?”
„Ne, sed tio ne gravas, tute ne, ne klopodu pri tio — sed dankon pro via ĝentila intereso!”
„Ho, tio estas nenio. Mi bedaŭras nur, ke mi ne havas postenon por vi. Sed promesu al mi unu aferon: post unu jaro skribu al mi, ĉu vi prosperas aŭ ne. Mi multe interesiĝas pri vi.”
Mi promesis kaj adiaŭis. Mi reportis la viŝtukon al la fabrika firmo.
Mi dormis ĉe Blackie tiun nokton. Post enlitiĝo mi spertis malfacilon dormi. Pensoj kirliĝis en mia menso. Kion plu fari? mi pensis. Mi ne povas kulpigi min, mi ja penis — diablo scias. Kio plu? La pensado elkovis nenion, sed mi ne povis haltigi ĝin. Daŭre kaj daŭre la pensoj sin trudis, karusele ili ripetadis sin. Mi devas dormi: ĉi tio estas stulta! Mi rearanĝis la kusenojn kaj devigis min ne pensi. Sed vane: denove mia menso bildigis la ĵusan pasintecon kaj mia cerbo agitiĝis. Mi sakris, bone, plensente kaj suke. Trivialaj estis la vortoj, sed mia brusto senpeziĝis; jes, fiaj, aĉaj, ŝokaj vortoj, sed ili utilis, jes, pli ol preĝo. Mi timis, ke la dormdetruaj pensoj revenos. Do, se mi ne povos eviti ilin, mi ruzos. Mi pensos pri plaĉaj aferoj, mi fantazios......
Jen, mi estas eksterordinare kapabla komercisto. Tute facile mi sukcesas. Per la nura volo mi kapablas vendi. Antaŭ mi estas granda homamaso. Mi diras preskaŭ nenion. Plejparte mi nur rigardas ilin. Mia volo devigas ilin aĉeti. Ĉiuj volas aĉeti. Ne estas tempo por enskribi mendojn, do mi ĵetas amason da mendokajeroj al ili kaj trankvile diras al ili: „Enskribu mem la mendojn, elŝiru la surskribitan folion kaj envolvu en ĝi la ĝustan sumon: mi ne havas tempon por redoni troaĵon!” Mi riĉiĝis. Kiel uzi la monon? Jes, al tiu mi donacos grandan sumon: li ĉiam baraktis por perlabori sufiĉon. Kaj al tiu mi donacos vestojn, domon. La ĝojo sur la vizaĝoj de la ricevintoj pli ol rekompencos min. Kaj al tiu alia, kiu ĉiam malsanis, mi aranĝos ke la plej famaj kuracistoj flegu lin ĝis plena resaniĝo...... kaj...... mi dormis.
La sekvintan tagon mi reiris al Blackpool per petveturo. Tie mi sukcesis vendi parton de mia rostkrada stoko al iu bazarulo. Mi vendis ilin subkoste, ĉar la mono tre necesis al mi. Tiun monon mi donis al Liza por ŝiaj elspezoj en Caernarvon, retenante iom pli ol unu pundon por propra uzo.
Post du-tri tagoj en Blackpool mi decidis petveturi al Skotlando: distanco de proksimume 350 kilometroj. Ĉio iris glate, ĝis mi atingis distancon de iom pli ol duonvojo. Tie mia lasta helpo-aŭto deiĝis de la rekta vojo kaj lasis min ie en kamparo, longe for de iu urbo. Estis jam krepusko, kaj mi spertis malfacilon sukcesigi miajn petojn, ĉar aŭtomobilistoj ne emas obei haltopetojn kiam noktiĝas. Tiun malemon mi povis kompreni kaj eĉ aprobi, ĉar kelkfoje okazis, ke aŭtomobilistoj estis tiel prirabitaj. Kvankam tiaj banditaĵoj estis maloftaj, tamen raportado en la gazetoj atentigis ĉiujn kaj timigis multajn.
Nunahore la aŭtistoj ne estis tiel multnombraj kiel en luma tago, kaj mi sciis ke, ju pli malheliĝos, des pli malforta fariĝos mia ŝanco elpeti veturon. La perspektivo, dormi sur kampo aŭ longe piediri al urbo, ne estis laŭ mia gusto, do mi komencis peti senelekte al ĉiuj aŭtoj. Unu aŭto haltis pro mia mansignalo. Ĝi ne estis ŝika, kaj ĝia posedanto estis senĝene vestita per komfortaj, libertempaj vestoj. Li ekplaĉis al mi. Li havis facilan sintenon kaj (kiel mi tuj konstatis) ankaŭ humoron. Li estis tipe angla. Li malfermis la pordon de la aŭtomobilo kaj pip-en-mane gestis al mi, ke mi eniru.
„Ĉu vi iras norden?” mi ĝentile demandis.
Liaj okuloj ridetis. „Per stranga koincido,” li diris, „mi iras en la sama direkto, kien iras la aŭtomobilo.”
Ni ambaŭ ridis. „Mi ja parolis stulte,” mi konfesis, enrampante en la aŭton. „Efektive, mi celas Edinburgon.”
„Koincidoj abundas: mi ankaŭ iras tien...... kaj ankaŭ la aŭtomobilo.”
La aŭto laŭiris la iom tordiĝantan vojon komforte kaj ne tro rapide. La belan pejzaĝon kovris malhela vualo, plaĉa al la okuloj, post la akra sunbrilego. Ni rampis alten, kaj freŝa vento blovis. Mi dume parolis pri miaj travivaĵoj, kaj li diris:
„Renkontante vin, oni ne pensus, ke vi havas monzorgojn. Mi ja pensis, ke vi elektis vojaĝi per petveturo pro la prefero.”
„La manko de mono estas sendube ĝena afero, sed mi penas ne doni gravecon al ĝi, kaj plejofte mi sukcesas. Sed la kialo de mia relativa senzorgeco pri ĝi estas, ke mi sentas ke ĝi estas nur provizora stato. Estas tute alia afero kiam oni batalas dum jaroj kontraŭ malsukceso sen vidi elirvojon. Nuntempe mi havas kelke da ŝilingoj pro la vendo de stoko, kiel mi jam diris; sed ĝuste antaŭ tio, en Blackpool, mi havis neniom. Mi iris al la lombardisto por lombardi aŭ vendi ĉi tiun kostumon, sed oni ne aĉetis, eĉ kiam mi ofertis ĝin tre malkare. La industria krizo devigis homojn vendi vestojn kaj meblojn, sed pro la sama mizero venis punkto, kiam la homoj eĉ ne aĉetas de brokantistoj. Konsekvence, brokantistoj sufokiĝas sub granda troo da nevendeblaj varoj. Tute nature estas, ke ili ĉesas aĉeti eĉ, se la postulata prezo estas ridinde malalta.”
Post iom da tempo li haltigis la aŭton kaj diris: „Sciu, ĉi tiu pejzaĝo estas tiom bela, ke mi sentas devon fari al ĝi omaĝon. Pardonu min, sed mi volas eliri por solene aspergi la herban randon!”
„Bone,” mi kunŝercis. „Kaj ĉar ankaŭ mi estas ĝentila homo, mi helpos vian celebron.”
Ĉe la vojrando mi iom forturnis min de li, sed bedaŭrinde ĉe tio mi ne atentis la vent-direkton. „Damne!” mi subitis, kiam la vento reblovis al mi mian oferaĵon.
Li ridis. „Nun mi komprenas, kial la lombardisto ne volis aĉeti vian kostumon!”
Tiel ni ŝercis dumvoje. Post plua veturado li haltis ĉe hotelo kaj invitis min al kunmanĝo. Mi ne volis tro profiti lian komplezemon; sed li insistis, ke mia akompano estos al li agrabla, do mi cedis al lia ĝentila invito.
Ni bone manĝis kaj trinkis, dum ni distre interparolis; sed mi rimarkis, ke li donis nenian spuron pri kiu li estas aŭ kion li faras.
Ni atingis Edinburgon, kaj li veturis rekte al George-Hotelo, kie li intencis loĝi; sed antaŭ la adiaŭo li esprimis la deziron renkonti min dum la posta tago, do ni tion aranĝis. Tiun vesperon mi luis ĉambreton, kie mi havis la rajton uzi la doman kuirejon kaj prizorgi pri mi mem.
La postan tagon mi renkontis la sinjoron ĉe la hotelo, kaj ni kune eliris. Mi estis kontenta iomete reciproki lian bonecon, kondukante lin al la vidindaĵoj de Edinburgo, kiujn mi bone konas. Ni komence laŭiris Princes-straton. Princes-strato estas konsiderata kiel unu el la plej belaj ĉefstratoj en la mondo. Belaj ĝardenoj plene laŭlongas unu flankon de la rekta strato, kaj la okulo estas kondukata, trans la ĝardenojn kaj valan parkon, al la majesta Edinburga kastelo, kiu alte regas sur pitoreskaj, krutaj rokoj. Post tio ni vizitis multajn interesajn lokojn en la histori-riĉa urbo. Ni sate manĝis kaj je vespero ni iris al teatro. Li insistis pagi por ĉio, eĉ kiam mi volis pagi bagatelajn sumojn. Je la fino de la tago li sciigis min, ke li forvojaĝos la morgaŭan matenon, kaj li neatendite ŝovis ion en mian manon. Mi rigardis kaj trovis, ke estas kvinpunda monbileto. Mi provis redoni ĝin al li, sed li ne volis repreni ĝin. Mi ne povis ne honti, kaj tute rifuzis la donacon. Post longa insisto kaj kontraŭinsisto, mi diris al li:
„Ŝajne mi ne povas devigi vin repreni la monon; do mi tenos ĝin, se vi akceptos mian proponon. La propono estas, ke vi prenu de mi ĉekon por kvin pundoj. Mi havas konton en la banko Westminster, sed estas nur kvin ŝilingoj kredite tie. Mi ne elprenis tiujn ŝilingojn, ĉar mi ne volis likvidi la konton. Sur la proponita ĉeko mi ne skribos daton, por ke ĝi ne eldatiĝu. Tenu la ĉekon dum proksimume unu jaro kaj tiam datu ĝin kaj prezentu ĝin al la banko. Se la ĉeko estos redonata al vi, tenu ĝin dum iom malpli ol ses monatoj kaj prezentu ĝin denove en la banko. Mi certas ke, antaŭ ol tiu tempo pasos, nepre troviĝos mono en la konto.”
Li kontente akceptis la kondiĉon. Mi devis peti lian nomon por difini la ĉekon. Lia nomo estas Ralph Martin, kaj krom tio mi scias nur, ke lia hejmo estis ie proksime al la urbo Bournemouth. Poste, kiam ja estis mono en mia bank-konto, mi trarigardis mian trimonatan detalraporton, sed li neniam postulis la repagon. Mi ĉi tie skribis lian veran nomon, havante la espereton, ke iu leganto eble konos lin kaj bonvolos sciigi lian adreson al mi, por ke mi povu minimume kvitigi la ŝuldon.
Mi manĝis sate sed vivis ŝpareme. Mi decidis serĉi provizoran laboron ian, ĝis la foirsezono, kiu komenciĝos en aŭtuno. Sed mi ne povis trovi laboron. Liza intertempe sendis al mi jen dek ŝilingojn jen unu pundon el sia salajro.
Ofte dum hejmiro mi elektis trapasi tre malaltklasan parton de la urbo por eviti pli longan ĉirkaŭiron. En la denso de tiu kvartalaĉo estis butiko, kie oni vendis frititajn fiŝojn kaj terpomojn. Tiaj butikoj troviĝas, laŭ mia scio, nur en Britujo, kaj en Skotlando plejparte italoj posedas ilin. Ili malfermiĝas proksimume je la sesa vespere kaj fermiĝas je la plej malfrua permesata horo, ordinare je la dek-unua. Tie vendiĝas nur frititaj eglefinoj kaj frititaj terpom-fingroj. Oni aŭ manĝas tion en la butiko, aŭ oni portas ĝin hejmen aŭ eĉ manĝas ĝin el papersaketo survoje.
Kelkafoje mi eniris kaj aĉetis porcion, ĉar la manĝo estas bona kaj moderkosta, kaj mi alparolis la posedanton itale. Mi sciigis lin, ke mi bone konas la metion, kaj li demandis, ĉu mi ŝatus helpi lin, por ke li povu liberigi sian edzinon de la laboro, ĉar ŝi devas prizorgi la kvar junajn infanojn. Li aldonis, ke li ne povos pagi multon, sed ke mi povus manĝi ĉe ili. Mi volonte akceptis. Lia nomo estis Luigi Grimaldi kaj li estis indiĝeno de provinco apud Napolo. Li estis malhelhaŭta, malalta fortikulo, kaj li kaj lia edzino estis analfabetaj. Ili parolis suditalan dialekton, kaj kiam ili provis paroli veran italan, ili fuŝis la lingvon. Kiam ili parolis inter si dialekte, mi komprenis nur kelkajn vortojn sporade.
Luigi havis bonegan memoron kaj, kvankam li ne bone sciis kalkuli, li kutime memoris, ke tiom da varo je certa prezo kostas tiom. Se li estis devigata fari kalkulon, li uzis propran metodon. Dum kalkulado li deprenis ĝenajn frakciojn, kaj poste aldonis iom kompense, kaj tiel per deprenoj kaj aldonoj li tenis sin al la ĉefa kerna sumo. Estis surprize, kiel proksime li atingis la ĝustan rezulton per tia stranga, arbitra metodo. Malgraŭ la populara ideo, ke neinstruitulo estas facile trompebla, mi trovis, ke la malo estas vera. Konscio pri sia manko igas analfabeton esti tre singarda. Facila fluo de vortoj kaj rezonoj ne influas lin, kaj li rekte rezonas sen implikiĝi en trompcela maŝaro de vortoj.
Alian aferon mi konstatis. Tio estis ke la kutima ideo, ke manko de lerneja scio signifas malsaĝecon, estas tute erara. Mi konstatis, ke Luigi estas tre sagaca kaj povas facile superruzi ruzulojn.
Mi ofte aŭdis pri la malalta klaso de homoj, kiuj troviĝas en la kvartalaĉoj de certaj skotaj urboj, precipe en Glasgovo; sed mi neniam konsciis, kiel diboĉaj ili ja estas. La precipa kaŭzo de la degenerado estas la forta drinkado. Se viskio mankas, ili drinkas eĉ metil-alkoholon, kaj mi aŭdis ke eĉ polurkremo, enhavanta alkoholon kaj uzata por poluri latunon ktp., estas trinkata. Tiaj venenoj frenezigas ilin, kaj kvereloj kaj sovaĝaj bataloj okazas tre ofte. Estis bonŝance, ke la uzo de armiloj ne estis tre kutima, kaj sekve bataloj estis plejparte pugnaj. Sed ofte ĉemanaj armiloj, kiel boteloj, estis uzataj. La bataloj tute ne obeas la regulojn de la boksarto, kaj kapoj kaj piedoj estas kutimaj rimedoj. Estis unu-du bandoj da fiuloj, kiuj ĉiam serĉis pretekstojn ataki iun ajn. Iliaj taktikoj estis tre aĉaj. Ĉe komenco de batalo ili kaptas la jakon de kontraŭulo ĉe la refaldo kaj rapide deprenas ĝin ĝis la kubutoj, tiel ligante la brakojn, kaj poste pistbatas la senpovigiton. Alia taktiko estis kapti la kontraŭulan jakon ambaŭflanke ĉe la kolo kaj, forte tirante la viron al si, puŝi lin plenforte en la vizaĝon per malaltigita kapo. Tia kolizio estas terure efika. Puŝo per genuo tre malalte en la ventron ankaŭ estas senpoviga rimedo. Sed la plej aĉa faro estas preni botelon ĉe la kolo kaj derompi ĝin ĉe la bazo, tiel ke restas zigzaga vitra ekstremaĵo. Puŝo per ĝi en la vizaĝon postlasas terure krudŝiran vundaĉon.
La plej danĝera tempo estas ĉiam sabata vespero, kiam granda procento de la klientaro estas ebria. Tiam bataloj abundas. Unu fojon mi vidis batalon inter du virinaĉoj. Ĝi okazis en la strato apud la butiko. Unu kulpigis la alian pri ŝtelo de ŝia viro. Ringo da viroj ĉirkaŭis la du virinojn, sed ili ne enmiksiĝis. Ili staris, ĝuante la spektaklon, kaj pervorte incitis la batalantinojn. La virinaĉoj unge ŝiregis vestojn kaj harojn unu al la alia. Kiel rabiaj katoj ili estis. Unu virino estis ŝire preskaŭ senvestigita de la alia, kaj unu velka mamo elpendis. Neniam mi aŭdis tiel fiajn kaj maldecajn vortojn, kiajn ili kriaĉis, dum ili atakis per ungoj kaj dentoj. Fine unu kaptis la alian ĉe la haroj kaj ripete batis ŝian kapon kontraŭ la muron.
Tuj kiam startis kverelo en lia butiko, Luigi metis la ŝovelilon en la fajron kaj ĉe krizo defendis sin per tiu ardanta ŝovelilo. La fenestroj de la butiko estis ofte frakasitaj kaj la pordo difektita per piedbatoj, kiam oni postulis enveni post la leĝa fermhoro. Du-tri fojojn tabloj estis renversitaj, speguloj rompitaj kaj gaslumaj brakoj tute elŝiritaj, lasante la butikon aspekte simila al batalkampo. Ni ofte havis kontuzojn, kaj Luigi lamis pro efiko de sovaĝa piedbato, kiun li ricevis antaŭ jaroj. Iom tro regule la policanoj mankis, kiam tiuj kvereloj okazis, kaj foje, kiam mi sendis knabon por voki helpon, li revenis kaj diris, ke la du surstrataj policanoj ridetis kaj foriris en kontraŭa direkto.
Unu vesperon mi rimarkis ke ebriulo, kiu sidis kviete ĉe tablo, prenis glason da likvaĵo de sub la tablo kaj metis ĝin sur la tablon. „Strange,” mi pensis, kaj ĝuste kiam mi estis deturnanta min, mi ekkonstatis kun ŝoko, ke la likvaĵo eligas vaporon. Preskaŭ nekrede mi ŝtoniĝis antaŭ tia porkaĉa malpuraĵo. Hontemo senpovigis min, kaj tie mi staris stulte en la vido de aliuloj, kiuj bone komprenis kio okazis. Post iom da hezito mi kuris al Luigi kaj sciigis lin, ke iu urinis en glason. Luigi ne diris vorton. Tujdecide li iris rekte al la ebriulo per rapidaj paŝoj. Li ne haltis ĉe li, sed preterpasis lin. Dum momento mi pensis, ke Luigi miskomprenis min. Sed ne. Li atingis la malantaŭan fenestron kaj per unu movo ĵetegis ĝin vaste malferma. Sen halto li sin turnis, revenis al la ebriulo, ekprenis la ofendan glason kaj parade ĵetis ĝin tra la fenestro, kie ĝi frakasiĝis ĉe kontraŭa muro. Per kelkaj paŝoj li reatingis la ebriulon, kaptis lin nete sub la brakoj, eltrenis lin el la sidloko kaj ĝis la pordo kaj ĵetegis lin sur la straton. Ankoraŭ mute Luigi reiris al sia kuirejo, lavis la manojn sub forte malfermita krano, kaj komencis plu okupiĝi pri sia kuira laboro, kvazaŭ nenio okazis. Mi admiris la tujan decidemon kaj la efikan manieron, per kiu Luigi traktis la neatenditan okazaĵon.
Tiuj klientaĉoj posedis unu bonan kvaliton. Ili ne gardis venĝemon, kaj la maniero, gajni ilian estimon, estis bone kaj decide venki ilin en konflikto. Ofte okazis, ke forte batita viro venis kaj manpremis. Kelkaj eĉ amikiĝis daŭre kaj helpis al Luigi superregi aliajn. Mi ne povis ne pensi pri sovaĝaj bestoj, kiuj respektas la vipon de la dresisto.
Luigi kaj lia edzino estis tre ŝparemaj, sed bone kaj sate manĝis. Ilia tuta mondo estis la negoco, kaj ili neniam eliris aŭ sin okupis per distraĵoj. Luigi multe parolis pri sia hejmlando, kiun li ne vidis, de kiam li venis al Britujo antaŭ preskaŭ dudek-kvin jaroj, kiam li estis dekkvinjara knabo. Li rememore parolis dolĉe pri sia hejmlando, kaj videble la paso de tempo donis al ĝi plibeligan vualon. La sola ambicio, kiun la italaj geedzoj havis, estis ŝpari monon sufiĉe por konstrui domon kaj pace kaj ripoze ĝui la vivon en sia kara kaj amata Italujo.
Unu okazintaĵo elstaras klare en mia memoro. Mi ofte rakontis ĝin kun plena interna ĝuo. Eĉ ĉe la rememoro trafluas plaĉa, varma sento mian korpon. La afero estas simpla, sed al mi ĝi estas kortuŝa radieto, kiu sukcesis penetri la nigran medion de tiu kvartalaĉo. Iafoje okazas justeco en la vera vivo, same kiel en la imaga vivo de popularaj romanoj.
Estis preskaŭ la dek-unua nokte. Ekstere nebulo kovris la dezertan straton kiel mortotuko, kaj la plej proksimaj stratlanternoj flagretis kiel funebraj kandeloj. Pluvetis. Mizera hundaĉo nazumis melankolie inter la paperĉifonoj kaj rubaĵo, kiuj restis disĵetite ĉie sur la strato. La nokto estis morne silenta, kaj la saturita hundo fantome emfazis tiun silenton.
„Nu, nu,” elspiris Luigi rezigne, „mankas kelkaj minutoj ĝis la dek-unua, ni fermu. Jam eĉ kato ne envenos.” Kaj li komencis elŝoveli la ardantan karbocindron el la fajrujo.
„Jes,” mi respondis, „estas eksterordinare kviete ĉi-vespere. Al nia estiminda klientaro mankas mono ĝis la pagotago morgaŭ. Almenaŭ unu tagon en la semajno ili ne diboĉas.”
Mi iom ordigis la papersaketojn sur la servotablo, kaj iris por fermi la pordon, kiam envenis du flugarmeanoj. Ili estis afablaj junaj soldatoj, nuraj knaboj.
„Kia noktaĉo!” ili salutis.
„Jes, vere,” mi respondis. „Vi venis ĝuste antaŭ la fermo, sed ankoraŭ restas porcioj. Via deziro?”
Ili mendis, kaj mi enpaperigis kaj donis al ili la porciojn. Ili staris ĉe la servotablo manĝante, kaj dume parolis tempopasige. Dum ni babilis, envenis seso da uloj. Mi bone konis ilin. Jam mi bedaŭris, ke mi ne fermis la pordon post la soldatoj. Tiuj kolegoj ĉiam ĉirkaŭvagis kune kaj sin gloris pri sia sola distro: kvereloj kaj bataloj. Ilia gvidanto nomiĝis Grant Kelly. Li estis por mi aparte naŭza karaktero. Li estis fortika, iom pli ol mezalta, kaj ne tiel ĉifona aŭ diboĉaspekta kiel liaj kunuloj. Sed li ĉiam iniciatis kverelojn per pseŭdaj argumentoj, turnante sin al siaj kunuloj por flato kaj aprobo post ĉiu sia diro. Kaj lia bando nepre ĉiam elvomis al li la atendatajn laŭdojn. Kial eĉ tiu bando ne naŭziĝis de la logiko de sia korifeo, mi ne scias.
Kelly sin turnis al la du soldatoj kaj diris per sufiĉe afabla tono: „Terure malseke ĉi-vespere, ĉu ne?”
„Jes, bela vetero por anasoj!” afable respondis unu soldato.
„Ĉu vi nomis nin anasoj?” subite minacis Kelly.
„Ne, mi nur ŝercetis. Estas sufiĉe kutima diraĵo, tiu.”
„Do vi ŝercas pri ni,” kaj turnante sin al la bando, li diris: „Ĉu vi aŭdis? Ili ŝercas pri ni; ni estas sentaŭguloj.”
„Frakasu ilin, Kelly!” Kaj unu el la kanajloj venis kun du fingroj etenditaj kaj gestminacis puŝi ilin en la okulojn de la parolinta soldato.
„Do diru!” kriis Kelly al la soldato. „Vi pensas, ke ni estas netaŭguloj, ĉu?”
„Ne, mi......”
Kelly sin turnis al la bando. „Ĉu vi aŭdis? Li diris: ‚Ne’, do ni ne taŭgas. Li insultas nin. Tiuj angloj venas ĉi tien inter decaj skotoj kaj scias nur insulti nin. Ili sentas sin superaj.”
La kliko jesis kun tuja fiflata aprobo.
„Vi miskomprenis,” diris la soldato. „Mi ne intencis ofendi. Mi petas pardonon, se mi diris ion neplaĉan.”
„Vidu,” diris Kelly al ĉiuj. „Ĉiam same faras tiuj ‚fremduloj’. Ili venas en nian landon, insultaĉas kaj arogas al si superecon kaj poste provas elgliti per hipokritaj pardonpetoj. Ĉiam same. En la dancejo ili ŝtelas niajn virinojn per mensoga ĝentileco; sed kiam oni kulpigas ilin, tiuj malkuraĝuloj ĉiam elglitas per ŝlimaj vortoj.”
„Vi pravas, Kelly. Ni piedbatu ilin je pulpo.”
Luigi metis la dratajn kuleregojn en la bolantan grason kontraŭ eventualo.
„Nu, mi restas racia homo,” diris Kelly. „Sed tiuj du feklekuloj gardu siajn langojn, aŭ mi kripligos ilin, je Kristo, — mi disŝiros ilin, eĉ se estos bataliono da ili. Neniu insultos min kaj restos sana.” Alia ĉirkaŭrigardo por sorbi la aprobajn rigardojn de la koterio. „Donu al mi la salujon!” subite kriis Kelly al la soldatoj. „Tuj, porkaĉo! Ĉu vi pensas, ke ĝi apartenas al vi?”
Timigite la soldato ekkaptis la salujon, sed pro lia nervozo kaj ankaŭ pro la ŝvitgrasa surfaco ĝi glitis el liaj manoj kaj falis teren. La soldato staris senvorte, konsternite.
„Ĉu vi vidis? Li provis ĵeti la salujon kontraŭ mi.”
„Jes, Kelly,” diris ratvizaĝulo el la bando. „Ni mortbatu ilin.”
„Pro kio vi faris tion, anglaĉo?” plupikis Kelly. La soldato ne respondis.
„Do, vi estas tro altklasa por respondi al ni, he? Vi pensas, ke vi povas atenci min kaj eskapi, ĉu? Nur atendu kaj vi vidos. Nur atendu, ĝis ni kaptos vin sur la strato, kie ne estos atestantoj. Ni regalos vin bone. Eĉ viaj patrinoj ne rekonos vin post nia prilaboro.”
Mi kore kompatis la du soldatojn sed diris nenion. Ili foriris el la butiko, kaj la kanajlaro sekvis ilin. Luigi kaj mi iris ĝis la pordo. La soldatoj haltis iom flanke ĉe la fenestro, tro timigite por forlasi la lumon. Luigi kaj mi restis ĉe la pordo, kaj la bando atendis kelkajn metrojn for, apud la muro, atendante ke la du junuloj moviĝu. Ni ĉiuj staris silente, kaj mi streĉis la okulojn jen en unu direkto, jen en alia, serĉante policanon. Mi boris la nebulon senutile; neniu vidiĝis. Ĉiuj atendis...... atendis.
Jen, ŝajnis ke mi kvazaŭ ion aŭdas. Pograde la sono pliklariĝis. Brueto...... bruo...... sono de malrapidaj paŝoj. Mi streĉis la aŭdpovon. Jes, jes, alproksimiĝas. El la nebulo venis du homoj...... du viroj. Unu estis granda, fortaspekta, la alia malalta sed fortika. Ili estis vestitaj en eluzitaj proletaj vestoj. Ŝajne senlaboruloj, kiuj piediris de malproksime. Tiu duo venis al mi, kaj la pli granda demandis, ĉu mi scias, kie troviĝas la popolloĝdomo. Mi bone sciis kie estas tiu mizera, cimplena domegaĉo, kie oni povas dormi en unu el la vicigitaj litaĉoj por kelkpenca pago. Mi sciigis lin pri la vojo kaj aldonis mallaŭte:
„Estas kompatinde. Hontinda afero — jen tiu bando atendas por kapti tiujn du soldatojn.” Dume mi pensis: se mi nur povos veki la kompaton de tiuj du laboristoj, mi eble povos varbi ilian helpon, kaj ni kune povos savi la soldatojn el la manoj de la bando. Mi daŭrigis: „La du soldatoj estas tute neofendemaj homoj kaj ne dolorigus eĉ muŝon, sed tiu bando duonmortigos ilin. Estas granda domaĝo; la du junuloj estas ja teruritaj kaj timas forlasi la lumon de la fenestro.”
Kortuŝo enŝteliĝis en mian voĉon: „Mi tre kompatas ilin, ĉar mi bone konas ilian sorton. Antaŭ kelkaj semajnoj tiu kanajlaro kaptis du soldatojn en dezerta strateto kaj difektis ilin tiom, ke ili estis veturigataj al hospitalo. Oni diras, ke unu mortis.”
La du novvenintoj diris nenion, sed la grandulo iris malrapide al la bando kaj per preskaŭ dormema voĉo diris:
„Kiu estas la ĉefulo ĉi tie?”
„Mi,” sinaserte diris Kelly.
Pak! la krako eĥis en la silento. Neniam mi vidis tian pugnobategon. Kelly falis kiel buĉita bovo kaj kuŝis morte senmove. Sentebla silento. Ĝojo trafluis min. La grandulo rigardis la ceteron de la bando kaj flegme diris:
„Ĉu iu el vi havas ion por diri?”
Nenia respondo. Nenia movo. Turnante sin al la du soldatoj, la grandulo diris: „Vi povas iri hejmen sendanĝere.” Li denove rigardis per trankvila, esplora mieno al la ŝtonigita bando, atendis iomete kaj revenis al sia kunulo, kiu ankoraŭ staris apud mi kaj Luigi. „Bonan nokton,” li diris al ni, kaj li kaj lia kunulo malrapide iris en la direkto al la popolloĝejo.
Mi ne estas venĝema homo...... tute male, sed la sono de tiu pugnobato estis dolĉa muziko al mi. Ke la grandulo iam estis boksisto, mi ne dubas.
La kunuloj de Kelly ekviviĝis, kaj ĉiuj provis veki sian senkonscian ĉefon. Ili trenis lin en la butikon kaj per akvo kaj vinagro uzis ĉiujn rimedojn por revivigi lin, sed vane. Malgraŭ masaĝo kaj knedado de la pulsoj ktp. Kelly restis en morta sveno. Liaj okuloj estis nigre ŝvelintaj, la nazo difektita, kaj granda sanga kontuzo elstaris inter liaj okuloj. Post plenaj dek minutoj Kelly montris la unuajn vivosignojn. La ratvizaĝulo diris: „Kia fiago! Li atakis Kelly surprize kaj forkuris, antaŭ ol ni povis kapti lin.”
„Jes,” respondis strabulo, „sed li ne eskapos. Mi tordos la kolon de tiu bastardo. Li nur venu en miajn manojn!”
„Mi iros kapti tiun ŝliman feĉulon,” diris la ratvizaĝulo. „Vi aliaj prizorgu Kelly.” Kaj li elkuris por serĉi la grandulon, sed kuris en la mala direkto. Kun la revenanta kuraĝo kaj la reciproka apogo kaj aprobo, la fia koterio de Kelly pli detaligis la „surprizan atakon kaj forkuron”.
Strange estis, ke ili ne vidis, kio ŝajnus klare videbla, nome ke devis esti mi, kiu instigis la grandulon, ĉar li parolis al neniu alia.
Oktobro. Letero de Liza sciigis min ke ŝi estos en la Glasgova foiro en la Kelvin-halo. Mi decidis forlasi la laboron kaj iri al la foiro. Kiam venis la tempo foriri, mi spertis ioman korpremon, ĉar mi tre amikiĝis kun Luigi kaj lia familio. La infanoj, kiuj nomis min „onklo Vik”, ne volis ke mi iru. Por kontentigi ilin, mi sidis inter ili kun unu sur mia genuo kaj fabrikis fantaziajn rakontojn, kiujn mi ĝuis eĉ pli ol ili. Precipe mi ŝatis Jolanda, kiu estis okjara infanino kaj estis tiu, kiu havis lokon sur mia genuo. Ŝi seriozmiene demandis, kial mi devas foriri, kaj sugestis, ke iu alia povus iri por sperti la grandajn aventurojn en strangegaj landoj, pri kiuj mi jam rakontis al ŝi. Denove mi devis alvoki mian imagon por trovi pretekston kontentigan al ŝi.
„Nu, ĉi tio estas granda sekreto,” mi diris. „Do ne diru al iu; sed mi nepre devas iri al for-foraj landoj por serĉi mian edzinon, kiu perdiĝis, ĉar ŝi ne volis lerni la geografion en la lernejo. Sed kiam mi revenos, mi portos donacon al vi. Ĉu bone? Nu, kion vi volus havi?”
„Mi scias, mi scias!” ŝi ripetis, ĝoje kunfrapante la manetojn. „Mi volus kokinon, kiu metas multajn, multajn ovojn,” kaj ŝi larĝe malfermis la esprimplenajn, profunde brunajn okulojn.
„Nur tion? Ho, tio ne estos sufiĉe; mi portos multe pli ol tion al vi.”
„Portu grandegan kokinon, do.”
„Bone, bone,” mi diris. „Mi portos la plej grandan kokinon en la mondo kaj ĝi faros ovojn tiel grandajn kiel via kapo. Ĝi estas tiom granda, ke oni donis specialan nomon al ĝi. Ĝi nomiĝas struto. Ĝi devas ja esti granda por havi tute specialan nomon, ĉu ne?”
„Jes, jes, portu grandan ‚sturton’, tre-e-e grandan ‚sturton’...... tiom grandan!” kaj ŝi tenis la brakojn streĉalte super la kapo.
Ni ĉiuj ridis, kaj post reciprokaj bondeziroj mi foriris kun salutoj kaj adiaŭoj reeĥantaj en miaj oreloj.
* * * *
Kiam mi alvenis en Glasgovo, neĝpluvis, kaj estis kaĉe kaj malagrable sub la piedoj. Per tramo mi iris al la foiro. Ĉe la eniro mi flaris la odoreton, kiun mi bone konis, kaj sentis ian eksciton ŝveli en mia brusto. La sumo de varmo, parolado, muziko, de tiu medio tiel intime konata, agrable tuŝis miajn sensojn.
La renkonto kun Liza estis ĝoja, kaj ŝi tuj forlasis la standon, por ke ni povu iri al la foira restoracio por temanĝo kaj babilado pri okazintaĵoj. Kiam ŝi reiris al sia stando, mi ĉirkaŭiris en la foiro kaj tie kaj tie rekonis konatojn.
Ĉe unu kuirila stando mi vidis Premon kun trupo da bazaruloj.
„Kia grego!” mi pensis. „Li vere elektis belan bandon da trompistoj por helpi lin. Mi kompatas la klientojn, kiuj falas inter iliajn ungojn.”
La kuirilon, kiun ili vendis, mi bone konis. Ĝi estis arkaika prem-kuirilo, kiu estis elprenita el la merkato antaŭ jaroj, ĉar ĝi estis tute ne inda kaj eĉ danĝera. Mi rimarkis, ke ĝia marknomo estas ŝanĝita kaj la prezo altigita. Mi alparolis unu el la helpantoj de Premo.
„Kiel, Stan?”
„Nu, tiel, Vik.”
„Ŝanĝo vendi kuirilojn, ĉu ne?”
Stanley levis la ŝultrojn. „Ĉu gravas? Vendi estas vendi. Sed vendi al tiuj skotoj estas diabla peno. Ili forĵetas monon kvazaŭ...... homoj sen brakoj. Estas pli facile premi sangon el ŝtono, ol trapenetri la araneaĵon, kiu sigelas iliajn poŝojn.”
„Eble tiuj skotoj estas tro sagacaj por aĉeti ilin. La kuirilo estas iom danĝera, ĉu ne?”
„H’m — la sola danĝero estas, ke Premo forkuros sen pagi nian kurtaĝon.”
„Kia diro!” mokis alia kunlaboranto, kiu nin aŭskultis. „Estos tempo pensi pri kurtaĝo, kiam ni sukcesis travivi ĉi tiun foiron. Hieraŭ tiu bombo preskaŭ ekspedis nin tien kie mono ne gravas.”
„Ts,” silentigis Stanley. „Via buŝaĉo certe pendigos vin!”
„Kio okazis?” mi demandis. „Ĉu eksplodo?”
„Io tia,” respondis Stanley. „Sed ĉu mi povas fidi, ke vi silentos pri la afero?”
„Ho, mi diros nenion; tion mi ĵuras per la honora promesvorto de bazarulo.”
„Jes, jes,” Stanley senpaciencis. „Sed ĉu vi riskus veti ses pencojn pri via silento?”
„Eĉ tion mi farus.”
„Okazis tiel,” komencis Stanley. „Kiam Premo eksponas, li ĉiam fabelas per la samaj vortoj, kaj kiam li atingis certan frazon, la fajfilo fajfas kaj li fermas la gason. Sed tiufoje ni rimarkis, ke la fajfilo silentas kaj ke Premo daŭrigas la paroladon. Tio malkvietigis nin. Premo denove parolis pri la fajfilo kaj per tiu preteksto tuŝis kaj iom skuis la fajfilon. Ni sciis, ke ĝi difektiĝis kaj ke la vaporpremo danĝere altiĝas. Sed la publiko pensis, ke ĉio estas en ordo. Okulsignoj flugis inter ni, kaj ni komencis malproksimiĝi de la kuirilo. Tamen Premo daŭrigis la paroladon tute trankvile, sed ni vidis, ke li intertempe pafis ekrigardojn al la poto.”
„Estis ja nervostreĉe,” enmetis Bernard. „Mi volis ŝtopi la fingrojn en miajn aŭdilojn.”
„Do jen mi staris, mordante la lipojn,” daŭrigis Stanley. „Subite Premo panikis kaj, ĵetante: ‚Pardonu min!’, li kuris de la stando sen averti la publikon. La amaso eble pensis, ke la eksponisto ekkuris pro voko aŭ io...... Ĉu kredi, ke homo povas tiel paniki, ke li ne fermas la gason? Mi sentis miajn harojn hirtiĝi. Ne estis elekto. Mi devis iri sur la standon kaj tuj fermi tiun gason. Mi ne povis kuri, alie mi atentigus ĉiujn pri la danĝero. Mi suferis por ĉiuj miaj pekoj dum tiu aliro. Mi sentis la ŝviton flui laŭ miaj kruroj.”
„Ĉu ŝviton?” ŝercis Bernard.
Stanley daŭrigis, ne atentinte Bernard: „Bonŝance nenio okazis; sed se la foirestro scius, ni estus ĉiuj forpelitaj. Kion ni poste diris al Premo, ne estas trovebla en vortaroj.”
Je la finhoro mi akompanis Liza, kiu jam luis ĉambron por mi ĉe sia loĝejo en proksima strato. La postan tagon mi serĉis laboron, sed trovi tion estis iom nefacile, ĉar ĉiu stando estis jam provizita de laborantoj. Oni diris al mi, ke bazarulo forlasis laboron ĉe stando, ĉar li ne sukcesis vendi la varon. Mi iris al tiu stando kaj parolis al la standposedanto. Li estis malgranda, dika homo, nomita Lipman. Li estris grandan standon por la vendo de valizoj, sed ĉe unu anguleto li vendis ian vestpurigan likvaĵon, kies marknomo estis „Shiftit”. Temis do pri tio, vendi tiun „Shiftit”, sed la pago estis sole kurtaĝa. Mi akceptis la laboron, ĉar ne multe gravis kion mi faris, ĉar ankoraŭ mi obstinis entrepreni nenion serioze, ĝis mi povos ekkomerci proprakonte.
Mi ordigis mian angulon de la stando, aranĝis prete miajn diversajn pecojn da ŝtofo kaj botelon da densa maŝinoleo, kaj komencis montri kiel facile Shiftit forigas oleomakulojn de silko, lintolo, katuno ktp. Mi forigis la ŝvitajn kaj haroleajn makulojn de viraj ĉapeloj. Mi provis diversajn klarig-rakontojn. Mi parolis jen dekrete, jen konfidence, jen serioze, jen ŝerc-alloge. Mi provis trudi la aĉeton kaj mi provis ŝajnigi ke la vendo ne gravas, ĉar la bonkvalita Shiftit kvazaŭ vendiĝas sen tiaj taktikoj. Sed malgraŭ ĉiuj ruzoj kaj klopodoj la varo mizere vendiĝis.
Malgraŭ malsukceso mi sentis min en bona humoro kaj tute ne zorgis. Estis pluraj vendistinoj en la valiza parto de la stando, kaj ni kunŝercis, dum ni laboris; do la tempo pasis agrable.
„Kiom vi vendis?” ili pikis.
„Apenaŭ sufiĉe por forigi la makulojn de mia animo.”
„Do vi bone vendis.”
Sinjoro Lipman laŭdis min, dirante ke mi multe pli bone vendis ol mia antaŭulo; sed lian sintenon mi ne komprenis, ĉar mia vendokvanto estis terure malgranda.
Nur unu fojon mi perdis la paciencon. Du virinoj ĉeestis mian eksponadon kaj montris grandan intereson; sed je la fino ili ne aĉetis, nur interesite rigardadis. Mi rekomencis, kaj ili vidis kaj aŭdis ĉion la duan fojon. Post la fino de la dua klarigado ili komencis enketi pri la varo, kaj mi pacience klarigis plu.
„Ĉu Shiftit forigas gudron?” ili demandis.
„Facilege,” kaj mi prenis gudron de sub la servotablo, makulis ŝtofon kaj purigis ĝin.
„Ĉu ĝi forigas farbon?” Mi prenis farbon de sub la tablo kaj donis specialan demonstron.
„Ĉu ĝi forigus malfreŝan farbon?” Mi deprenis farbon de antaŭlonge pentrita peco da fero.
Sekvis pluaj demandoj, respondoj kaj montroj, kaj mi jam supozis, ke la enketantoj eble intencas aĉeti grandan kvanton. Imagu mian surprizon kaj ĉagrenon, kiam la virinoj komencis foriri!
Urĝe mi diris: „Nu, vi prenos botelon, ĉu ne? Ĝi kostas nur unu ŝilingon, kaj vi vidis, kiel bona kaj utila ĝi estas kaj......”
„Ne, dankon,” ili respondis. Preskaŭ mankis al mi la spiro ĉe tiu facilanima forlaso, post kiam ili kaŭzis tiel grandan malŝparon de tempo.
„Sed... sed... ĝi ja devas utili. Vi ja speciale petis min montri ĉion...... vi ja diris, ke la varo estas bona, do......”
„Ĝi tute ne utilas al ni, ni neniam havas makulojn.”
„Sed ĉu ne okazas foje ke, post manĝo, vi trovas ke......”
„Certe ne, ne estu kruda! Ni portas tukojn.”
Glimbrilo venis en miajn okulojn. „Ĉu vere, ke vi portas tukojn? Tre interese. Kia domaĝo, ke viaj patrinoj ne sciigis vin, ke kalsonoj pli taŭgas por grandulinoj. Fi, ke vi parolas al viro pri tiaj vestoj. Decus esti pli modestaj! Bonan tagon.”
Dum la manĝohoro la bazaruloj kutime kolektiĝis en la foira restoracio kaj senĉese babiladis. La temo estis preskaŭ ekskluzive pri ilia negoco. La negoco kaj foiroj kaj ĉio rilata estis la ĉiama temo. Oni pensus, ke for de la laboro, kiu konsistas plejparte el uzo de la voĉo, bazaruloj emus ripozi per silento, sed tute male. Ju pli ili parolas, des pli ili emas paroli, eĉ kiam ili estas raŭkaj.
Ĉe la manĝotablo oni demandis al mi, ĉu mi konas Benzo’n. „Jes,” mi respondis. „Mi konas lin, sed nur supraĵe.”
„Ho,” respondis la bazarulo, „li estis en vera kaĉo antaŭ nelonge. Neniam mi vidis viron pli turmentatan ol li. Tiu kompatinda bovo preskaŭ freneziĝis! Strange, ke vi ne aŭdis pri li.”
„Sed kio okazis al li?”
„Kio okazis? Ĉiuj ridis pri li. Jen kio okazis.”
La bazarulo ĉirkaŭrigardis esprimplene, tusetis kaj komencis rakonti. (Mi poste konfirmiĝis, ke la rakonto, kiun la bazarulo rakontis, estas ja baze vera; sed ĝis kia grado li ornamis ĝin per elpensitaj detaloj, mi ne scias. Mi citas lian rakonton komplete, kiel li diris ĝin, kun la troigoj.)
— Vi ĉiuj konas tiun pseŭdan lertulon, ĉu ne? Do la kaĉo startis tre simple. Kiam Benzo sklavumis ĉe cirka budo, li pruntis ’om da pundoj al ulo, kiu laboris en la sama cirko. Tiu cirkisto promesis tuj redoni la pruntaĵon; sed tempo pasis, kaj la cirkisto ĉiam elpensis novajn turnojn por eviti la repagon. Tiu ludo daŭris kaj daŭris, kaj Benzo pli kaj pli malpacienciĝis. La afero tedis lin, ne sole ĉar li ne emis roli kiel filantropo, sed ankaŭ ĉar aliaj vidos, kiel facile trompebla li estas. Komprenu, ke nenio pli frakasas la memestimon de trompisto, ol esti mem trompata antaŭ atestantoj. Fine Benzo komencis forte minaci la ŝuldanton. La ŝuldanto multe protestis kaj fine konvinkis Benzon, ke li ja volas repagi, sed ke li vere ne havas la gelt’on. Sed Benzo persistis kaj diris ke, se li ne povas repagi per mono, do li nepre devas repagi per io egalvalora. Post longa disputo la cirkisto diris al Benzo: „La sola oferto, kiun mi povas fari, estas repagi vin per leonido. Ĝi valoras multe pli ol la ŝuldata sumaĉo, sed por enkapigi al vi, ke mi ja estas honesta, kaj por ŝtopi vian kvakantan faŭkon, mi faras tiun oferton.”
„Je la turmentita Kristo,” eksplodis Benzo. „Kion mi faru per leonido? Kia brila ideo! — vera geniaĵo! Kial ne oferti elefanton? Jen ideo: ofertu elefanton, faskon da elefantoj, mi ja amegas ilin, jes, jes, mi amegas ilin; fakte mi avide kolektas ilin, elefantojn de ĉiuj formatoj kaj koloroj, milojn da ili, — efektive mi aĉetis dudekon da ili ĉi-matene antaŭ la matenmanĝo!” peze sarkasmis Benzo.
„Do sarkasmu, sarkasmu, idioto! Ĉu vi demandas, kion fari per valora leonido? Vi, kies metio estas vendi! For de mia vido, mi perdas paciencon pri vi. Jen vi aperas en ĝusta lumo! Vi, kiu fanfaronas ĝisnaŭze, ke vi povas vendi kion ajn! Kaj ni aŭskultis, dum vi pufigis vin per memlaŭdoj; sed nun, kiam mi ofertas al vi trezoran varon, vi ekŝrumpas kiel pikita baloneto! La leonido valoras pli ol duoble la ŝuldon, eĉ kretena vendisto scias tion. Ĉu tiu fakto ankoraŭ ne enpenetris la spongon en via kapo? Kion vi pensas? Ĉu vi pensas, ke oni povas aĉeti leonidojn tiel facile kiel kuniklojn? Leonoj ne petolas sur la kampoj ĉi tie, sciu. Oni ne kaptas ilin per papilia reto. Se vi estas tro stulta por akcepti la leonidon, nu, mi estas kontenta, ĉar mi certe ne volas fordoni ĝin. Sed ne plu ĝenu min. La afero finiĝu tiel. Neniu povos diri, ke mi ne faris malavaregan oferton.”
Tiel daŭris la reciprokaj insultoj, kaj post multe da argumentoj Benzo akceptis la leonidon. Tuj li klopodis vendi ĝin, sed ne sukcesis. Diablo! tion li ne atendis. La leonido embarasis lin, ĉar estis tre maloportune kuntreni ĝin ĉie. Li forlasis la cirkolaboron kaj reiris al foiroj; sed ĝenaj malfacilaĵoj komenciĝis, kiam li provis enloĝiĝi. Li konstatis, ke dommastrinoj tute ne ŝatas havi leonidon en la ĉambroj. —
La rakontanto rigardis al ni ĉiuj kaj iom tro serioze ripetis:
„Jes, amikoj. Kredu-ne-kredu, sed dommastrinoj — cetere tute normalaj homoj — havas tiun strangan kapricon, tiun nekompreneblan mankon, ke ili ne ŝatas havi leonidojn en la ĉambroj.”
La rakontanto ekbruligis cigaredon kaj daŭrigis:
— Post multaj ĝenaj provoj Benzo komencis ruzi por akceptiĝi en loĝejon. Li lasis la leonidon provizore ĉe iu, luprenis ĉambron, kaj post la mallumiĝo enportis la leonidon. Ĉiutage li devis ŝteliri, por aĉeti viandon por la besto, kaj reveni mistere kun volvaĵo sub la brako. Sed tiu damnita leonido manĝis senfine. Benzo pli kaj pli zorgumis. La kosto de la viando iĝis peza ŝarĝo. Kiam la dommastrino volis enveni por ordigi la ĉambron, ŝi trovis ke la pordo estas ŝlosita kontraŭ ŝi kaj ŝi komencis esti suspektema. La enporto de la misteraj pakaĵoj kaj la elporto de la necesaj sed same misteraj pakaĵoj pliigis ŝian suspekton. Ŝi imagis ke io terure stranga okazas en la ĉambro, kaj kvereloj rezultiĝis, dum kiuj ŝi faris amarajn aludojn al magiaj ritoj kaj nigra sorĉo, sed Benzo ne cedis eniron al ŝi. Fine li ricevis de ŝi forlas-avizon kaj li devis atendi oportunan momenton por ŝtele eliri kun sia leonido.
Denove li serĉis ĉambron kaj denove li devis ruzi. En la nova loĝejo la farso rekomenciĝis. La leonido ŝajne volis ĉiam gluti, kaj se Benzo ne prethavis sufiĉe da viando, ĝi komencis muĝi; do, por senbruigi ĝin, li estis devigata plenŝtopi ĝin per manĝaĵo. Kaj la laboro, kaj la prizorgo de la besto, kaj la ĝeno, kaj la senmoneco: ĉio kune reduktis Benzon al kompatinda stato. La leonido pli kaj pli grasiĝis, dum Benzo pli kaj pli maldikiĝis. Dumtempe la besto kreskis kaj komencis agi iom minace, kaj samritme kun la kresko de la besto kreskis la premzorgo de Benzo. Unu vesperon li revenis en la ĉambron kaj trovis la leonon sur la lito; sed kiam li provis malsuprenigi ĝin, ĝi murmuris terurige, do Benzo devis dormi sur la planko. Ni kunlaborantoj de Benzo multe ŝercopikis lin pri la okazaĵo, kaj li furioziĝis. Ĉiuj ridis pri li kaj diris, ke li estas pli sovaĝa ol la besto. La kompatinda Benzo fariĝis malbonhumora, malgrasa kaj diboĉaspekta pro nesufiĉa dormo, dum oni povis imagi glatan, grasrondan leonon trankvile ripozantan sur la lito kun rideto, kiu streĉiĝis de orelo al orelo. Benzo sovaĝe bojis kontraŭ niaj ŝercopikoj, kaj mankis nur tempo, por ke la homo bestiĝu kaj la besto homiĝu. Kompato komencis tuŝi nin, ĉar li ja estis en terura stato; sed niaj bonintencaj konsiloj nur pli kolerigis lin, ĉar li taksis ilin kiel blagojn. Li nun perdis ĉian iniciativon kaj ne povis pensi kion fari.
Sed unu tagon venis la krizo. Dum lia foresto el la ĉambro la dommastrino havigis al si kroman ŝlosilon kaj malŝlosis lian ĉambropordon. Ŝi tre suspekteme ŝtelrigardis en lian ĉambron, atendante vidi mi-ne-scias-kion. Kio ajn estis ŝia atendo, ŝi certe ne estis preta ricevi tian ŝokon. Ŝi ŝovis la kapon en la ĉambron, kaj ŝiaj okuloj gluiĝis sur la besto. La leono subite antaŭenmoviĝis, kaj la dommastrino tujtuj fermtiris la pordon kaj reŝlosis ĝin. Ŝi staris frostigita dum momento kaj, post konsciiĝo, eligis kriĉon kiel lokomotiva fajfilo kaj forkuregis laŭ la koridoro ĝis duonvoje, kie ŝi falis en plena sveno. Alarmite, homoj kuris el la ĉambroj kaj komencis revivigi la dommastrinon. Ŝi rekonsciiĝis, malfermis la okulojn kaj ĉe la rememoro larĝigis la okulojn kaj komencis histerie kriegi:
„Leonoj, teruraj leonoj en la ĉambro! Ho Dio, savu min! Ho Dio, ili saltis al mi, grandaj, sovaĝaj leonoj! Tiu diablo, tiu vampiro kaj lia sorĉarto, tiu monstro el infero!”
„Sed kio estas, kio estas?” voĉoj demandis al ŝi.
„En tiu ĉambro, tie, leono atakis min. Ĝi estas leona monstro. Ne eniru, pro la sanktuloj ne eniru: ĝi estas terura monstro, ĝi preskaŭ disŝiris min per la ungegoj...... pli ol unu futon longaj! Ĝi saltegis al mi, ĝi havas kornojn, — je Dio, ne malfermu la pordon — estas ĉiuspecaj monstroj tie!”
„Trankviliĝu, ne tremu, ni helpos!” diris la voĉoj; sed la dommastrino nur kriadis el la tuta gorĝo panikan galimation da kontraŭdiroj.
Iu vokis policanojn.
„Nu,” diris unu el la policanoj, „regu vin kaj diru al ni, pri kio temas.”
„En tiu ĉambro, numero ok, estas teruraj bestformaj monstroj. Apenaŭ mi eskapis viva.”
„Nu, nu, ne ekscitiĝu, ni protektos vin,” diris la policano, per tono, kiun oni uzas por pacigi frenezulon. „Ĉu la bestoj havis gajajn kolorojn?” Kompreneble la policanoj pensis, ke ŝi estas aŭ freneza aŭ ebria. „Estu nur trankvila, ni forigos la bestojn, ne ĝenu vin, lasu al ni!”
„Jes, jes, forigu ilin tuj — estu singarda, eniru armite — voku pastron, ke li ekzorcu la diablojn!”
„Donu al ni la ŝlosilon!” diris la policano tute trankvile, kaj duonridete li kaj lia kolego alproksimiĝis al la pordo, sed ĝuste tiam aŭdiĝis muĝo el la ĉambro.
„Jen, jen,” kriis la dommastrino. „Ĉu mi ne diris?”
La grupeto da homoj tuj forkuris for de la pordo, kaj la du policanoj restis senmove. Post hezito unu diris al la alia: „Ni ne rajtas eniri privatan ĉambron sen serĉmandato.”
Esprimo de malŝarĝo heligis la vizaĝojn de la policanoj ĉe tiu elturno. Ili sin turnis al la dommastrino:
„Kie troviĝas la luanto de la ĉambro?”
„En la foiro, ĉe stando 13. Lia nomo estas Samuel Rogers.”
La du policanoj iris al la stando kaj flustre parolis al Benzo. Li kviete foriris kun ili.
Pasis tri tagoj, dum kiuj nin jukis la scivolo. Ĵaŭde matene li revenis, paŝante tra la aleoj kun iom de la malnova aplombo.
Ni kuris al li. „Kio okazis?” ni demandis.
„Aranĝite, knaboj!” diris Benzo. „Nu kio? Iom da tondro kaj hajlo en la policejo, sed tio tuŝis min kiel akvo anseron. Nun ja ili transprenis la zorgon, kaj ĝi donis al ili urtikon en la kalsonon! Kion fari? Ili devis eltiri la leonon kun helpo de cirkaj dresistoj, kaj ili loĝigis ĝin ĉe la cirko. Tamen la besto ja restis mia! Tion ili ne povis ŝanĝi. Ili akuzis min pri rompo de l’ paco; mi kontraŭakuzis, ke ili senrajte forprenis mian propraĵon. Diable, tio mutigis ilin! Ili estis inter martelo kaj amboso — ne sciis kion fari. Mi vidis ilin danceti kiel kato sur fornoplato. Fine mi konsentis intertrakti, kaj ili vendis la leonidon al la zo’o — kredu, mi bone remburis la prezon! Jes, knaboj, lasu min fari: mi scias min aranĝi. En mia cerbo ne kreskas herbo. Kiu min tuŝas, min sentas!”
Tion rakontis Benzo; sed pri tiu parto de la rakonto mi ne garantias. Mi mem rakontas nur la puran veron, kiel bonpia bazarulo; sed vi ĉiuj scias, ke Benzo mensogas kiel funebra parolo! —
Ĉe la fino de la semajno s-ro Lipman parolis al mi:
„Vi estas bona vendisto, absolute bona; sed ĉi-semajne, ĉar vi laboris nur duonan semajnon, via pago estas nur naŭŝilingoj-okpencoj. Mi scias, ke vi bezonas pli ol tion por vivi, ej? Sed ne zorgu, ne zorgu, amiko, mi regalos vin orde. Mi ĉiam helpas al la homo, kiu laboras, penas, faras konscience. Ne timu, ne faru al vi zorgojn, mi ne rigardos rigore, mi cedos, mi donos pli, iom pli, ĉar vi estas bona laboranto kaj ĉar tia mi estas: amas helpi, ha jes, helpi home la homon. Ne faru al vi zorgojn — kaj nun venu: ni ja trinkos kune tason da kakao. Ej?”
Mi dankis lin, kaj ni kune iris al stando, kie taso da kakao estis aĉetebla tre malkare, ĉar la firmo vendas por sin reklami. Tie ni sidis, kaj dum la tuta tempo Lipman parolis pri la etiko de sia vivo.
„Jes,” li diris, „mi ŝatas bonan laboriston kaj mi faras multon por helpi lin, sed unu aferon mi ne povas toleri. Ne, absolute ne! La laboristo devas esti honesta, jes ja, la malhonestecon mi ne toleros, eĉ se la ŝtelo estas bagatela.”
Mi rigardis lin iom dubeme, nesciante, ĉu li celas al mi, sed li tute senĝene daŭrigis sian paroladon malobjektive.
„Vere tia mi estas. Se iu ŝtelas ion ajn, li estas finita, tute finita. Se iu ajn...... Ĉu alian tason da kakao kaj alian kukon?”
„Jes, dankon.”
„Kelnerino! Denove kakaon kaj kukojn.” Kaj turnante sin denove al mi, li daŭrigis: „Do, kiel mi diris, se mankas unu monero, eĉ duonpenco ĉe mia stando, mi ne ripozas, ĝis ĝi estas trovita, eĉ se necesus horoj por serĉi. Komprenu, amiko, ke ne estas la valoro, estas la principo. Jes, tia estas mia naturo. Nu, se laboristo mia vere trovas sin en mizera stato aŭ embaraso, kaj monhelpo estas necesa — do li venu al mi sincere, jes, tute sincere, kaj mi eble helpos lin per mono; jes, eĉ se necesus kvin pundoj, sed li ne tuŝu eĉ cendon, al kiu li ne rajtas, neniaokaze......”
Kaj s-ro Lipman daŭrigis sian prelegon longe kaj enuige, ade ripetante pri malhonesteco kaj sia emo helpi al honestulo, dum ni trinkis po tri tasoj da kakao kaj manĝis plurajn kukojn. Li fine diris: „Ni iru al la stando kaj mi donos al vi vian salajron.” Ni leviĝis, kaj li iris unua al la kasa giĉeto por pagi. Mi lin sekvis. Tute trankvile Lipman metis sespencon antaŭ la kasistinon kaj diris: „Unu kakao kaj unu kuko.”
Tiu senhonta trompo post lia morala admonado mirigis min. Ĉe la stando Lipman ree laŭdis min kaj donis al mi mian duonsemajnan kurtaĝon. Kiam mi ŝiris la koverteton por kontroli la monon, mi trovis, ke enestas ĝuste dek ŝilingoj. Mi ne povis ne ridi pri la donaco de kvar pliaj pencoj post lia grandioza parolado. Liza monhelpis al mi, por ke mi povu elteni. —
Post la Glasgova foiro mi iris al la novembra Edinburga foiro. Tie mi eksponis ovokirlilon kaj enspezis sufiĉe por vivteni min. Liza laboris ĉe la stando de V.I.K.-kompanio.
Dimanĉon Liza kaj mi iris viziti Luigi kaj familion. Ili estis treege gastamaj, kaj ni spertis tre ĝuan tagon. Jolanda kuris al mi kaj diris: „Kie estas mia ‚sturto’?”
Mi tute forgesis pri la ŝercpromeso kaj konsciis kiel mi eraris, promesinte ion neplenumeblan al la etulino, kiu tute serioze fidis je miaj vortoj.
„Ha, Jolanda,” mi diris malgaje, „okazis malfeliĉo pri via struto! Mi iris al Afriko kaj, post tritaga rajdo en la dezerto sur ĉaskamelo, mi kaptis la struton per lazo. Mi nutris ĝin per bombonoj kaj klarigis al ĝi, ke Jolanda deziras havi ĝin kiel amikon, ĉar ĝi faros por ŝi multe da grandaj ovoj — grandaj kiel via kapo, ĉu ne? Tio al ĝi plaĉis kaj ĝi konsentis veni. Sed sur la ŝipo ĝi komencis fari ovojn, grandajn ovojn, pli kaj pli. Ĝi ne haltis. La ovoj komencis plenigi la ŝipon, la ŝipo malleviĝis en la akvo, kaj estis danĝero, ke la ŝipo dronos. Ho ve! Mi parolis al mia struto. ‚Ĉesu,’ mi diris, ‚ĉesu fari la ovojn!’ Sed ne; ĝi respondis al mi: ‚Jolanda deziras ovojn, ŝi estas bona knabino, kaj mi faros por ŝi multajn ovojn.’ Kaj tuj ĝi faris novan ovon — en la lito de la kapitano! Stulta birdo! La kapitano maltrankvilis, la ŝipanoj timis, kaj fine ni devis elmeti la struton kun ĝiaj ovoj sur palman insulon.”
„Ho,” diris Jolanda, „kia malsaĝa ‚sturto’!”
„Sed jen, Jolanda,” mi diris, „kion mi alportis al vi! Vidu kia bela pupeto! — kaj jen aŭtomobileto por vi, Antoĉjo, kaj por vi, Ĝina......”
Sed Jolanda preskaŭ ne rigardis la pupon, sed plendis duonlarme:
„Mi volas ‚sturton’ — kial vi forlasis ĝin sur la insulo? Ĉu la ‚sturto’ volonte restis sur la insulo?”
„Ho ne, ĝi tre bedaŭris, ke ĝi ne povas veni al vi. Sed ĝi instruis al mi magiajn ludojn. ‚Montru al Jolanda la magiajn ludojn!’ ĝi diris. — Ĉu mi montru al vi nun?” mi demandis.
„Jes, jes, jes!” kriis Jolanda ĝoje, interfrapante la manojn.
Mi ekspiris libere kaj komencis distri la infanojn per diversaj ĵonglaĵoj.
Poste ni kune manĝis vermiĉelon, salamon kaj bonan fromaĝon kaj trinkis bonan italan vinon, dum ni interparolis ĝue. Ni parolis angle, ĉar Liza komprenis nur la propran lingvon. Kvankam Luigi kaj lia edzino loĝis en Britujo jam multajn jarojn, ili neniam lernis prononci ĝuste la lingvon, kaj kutime aldonis vokalojn ĉe la fino de multaj vortoj kiel en la itala lingvo, kun komika efekto.
„Vik! Ĉu vi povas veni momenton?” diris Liza. „Jen estas skoto, kiu havas senakvajn kuirilojn kaj serĉas iun por vendi ilin. Li prononcas strange, kaj mi preskaŭ ne komprenas kion li diras. Li atendas ĉe mia stando.”
Mi renkontis la skoton, kiu nomiĝis Birrell. Li estis sufiĉe impona, bonstatura viro, ruĝethara, kun samkoloraj lipharoj. Li severe mienis kaj rigardis min fikse de sub la vilaj brovoj. Pli farmisto li aspektis, ol komercisto. Mi juĝis, ke li estas el puritana familio. Li parolis tre dialekte, kaj post prezentiĝo li diris rekte:
„Ĉu vi pov’s vendi kojrilojn?”
„Jes, certe.”
„Kiom vi pov’s vendi s’majne?”
„Ne ĝenu vin pri tio. Ne utilas, ke mi fanfarone citu grandajn nombrojn; sed estu certa, ke mi povas vendi sufiĉe. Ĉu vi povas montri al mi ekzempleron?”
„Mi havas bildon de ĝi,” li diris, kaj li abrupte puŝis la manon en la internan brustpoŝon kaj elprenis flugfolion.
„Jen, rigardu sur tion! Ĝi estas brava kojrilo, reĥte el Ameriko.”
Mi rigardis la ilustraĵon: „Jes, ĝi taŭgas, kvankam ĝi estas ankaŭ plibonigebla — sed tio poste.”
„Oh, tio ne grav’s, mi pov’s ja fari ŝanĝojn.”
„Ĉu vi vendis multajn ĝis nun?”
„Ne, ĝis nun mi vendis preskaŭ nul, ĉar mi ne havis bonan vendiston. Mi luis halon kaj reklamis montrojn dufoje tage, je la tria posttagmeze kaj la oĥa noĥte, sed la dungito estis la ple’ stulta, al kiu la bona Dio jam enblovis la vivon. Nu, se vi bone vendos por mi, vi gajnos bravan pagon.”
„Ne,” mi respondis. „Mi ne laboros por vi.”
„Oĥ, kial ne? Mi traĥtos vin bone. Ĉu vi nor frivolas?”
„Ne, mi ne ŝercas; pri pago ne temas. Mi laboros por neniu. Mi volas aĉeti la kuirilojn de vi kaj mem vendi ilin. Tiel vi profitos sen riski malgajnon pro la altaj kostoj en foiroj. Absolute ne utilas paroli pri salajro. Montru al mi la pograndajn prezojn, kaj se ili estas avantaĝaj, ni povos plu diskuti.”
Li montris al mi la liston de prezoj, kaj mi trarigardis ĝin. „Jes, la aĉetprezoj indas. Nu, kion vi diras? Ĉu vi koncesios al mi la solan vendrajton por Britujo?”
„Nu, eble ni pov’s veni al aranĝo,” li diris singarde.
Ni iom pli diskutis detalojn, kaj mi aldonis: „Nun ĉio estas aranĝita, escepte de unu afero. Mi ne havas monon por aĉeti la kuirilojn.”
„Kio??!”
„Jes, ĝuste tio. Mi volas, ke vi donu al mi kredite la stokon por la unua foiro. Vi ne konas min, kaj mi konscias, ke mi pretendas multon, sed mi ne trompos vin. Mi pagos vin por la tuta stoko post la unua foiro. Vi ne bedaŭros vian fidemon, se vi tion faros. Mi ja estas honesta kaj mi ja sukcesos, kaj vi ja profitos kune kun mi. Estus facila afero blufi kaj ŝajnigi ke mi posedas la necesan sumon kaj poste prokrasti la pagon; sed mi deziras, ke ni agu kune kaj sincere. Nu, kion vi diras?”
Post iom da medito li etendis la manon. „Bone, mi fidos je vi, ĉar min plaĉas via reĥta parolmaniero. Mi akceptas. Tiel estu. Post du semajnoj estos eta foiro en Peterhead, kaj mi pov’s facile aranĝi, ĉar mi kon’s la gvidanton.”
* * * *
En Peterhead estis tranĉe malvarme. La malgranda urbo kutime enspezas per fiŝkaptado, sed la ŝipoj vidiĝis senokupaj en la haveno pro la ĝenerala industria krizo. Ĉie sur la stratoj estis senlaboraj fiŝkaptistoj, kiuj interparolis. Strange estis vidi, kiel ili agis. Anstataŭ stari kaj paroli, kiel kutimas aliuloj, ili duope marŝis antaŭen ĝis la sama distanco, kiom longas ŝipferdeko, abrupte kaj kune turniĝis kaj marŝis revene. Tien kaj reen ili daŭrigis la marŝon dum interparolado.
Dum mi rigardis al la marborda urbo, la manko de vigleco kaj la signoj de malprospero naskis en mi fortajn dubojn pri sukcesa negocado. Mi aranĝis pensionon kaj evitis antaŭpagi. Mi ankaŭ aranĝis kreditan liveron de manĝaĵoj por la kuireksponoj. Post tio mi presigis kvincent reklamajn flugfoliojn kaj aĉetis kvincent enirbiletojn, kiujn mi enfaldis en la flugfoliojn kaj disdonis tra la urbo. Ĉar mi aĉetis standon, stokon, manĝaĵon kaj ĉion alian kredite, mi neĝoje pensis pri la rezulto, se la vendado fiaskos. Ĉu mi povus elŝuldiĝi? Mi pensis pri la granda, famkonata malliberejo de Peterhead, kaj amarŝerce konstatis ke, se mi ne enspezos, almenaŭ la ŝtato ne devos elspezi por mia transporto al la ŝtata gastejo!
Homoj venis bonnombre en la foiron, sed ili ne multe elspezis. Mi ne havis normalan standon, sed devis eksponi sur la scenejo. La unua prezentaĵo estis parado de laŭmodaj roboj; post tio sekvis mia vico, kaj post mi venis varietea spektaklo. La varieteo estis regata de komikulo nomata Gus Stratton. Gus tre plaĉis al mi. Li estis vigla homo preskaŭ kvindekjara kaj, ĉar la foirestro estis sinretirema homo, Gus komplezeme prizorgis ĉion rilate al la tri scenejaj prezentaĵoj. Al mi li donis la oficon fari ĉiujn publikajn anoncojn. La plej ĝena devo, kiun Gus entreprenis, estis prizorgi ke ĉio fluu kronometre ekzakte. La malfacilo estis, ke la manekenoj ĉiam ĝenis ĉiujn per sia prokrastemo, kiu tro malfruigis la prezenton de la varieteo. Gus multe koleriĝis pri ili, sed la manekenoj ne atentis liajn admonojn.
Unu vesperon mi vidis Gus malpacience rigardi sian horloĝon. Li venis al mi kaj diris: „Denove ili malfruas, kaj ĉi-vespere ili havas eĉ pluan montron: la montron de piĵamoj. Damnu tiujn sencerbajn pupojn! Elĉerpiĝis mia pacienco — mi iros en ilian vestejon kaj faros al ili taŭgan regalon.” Kaj Gus kolere marŝis en la vestoŝanĝan ĉambron.
„Kion vi faraĉas?” li kriis. „Rapidu! La publiko ja ne atendos ĝis noktomezo. Movu vin, ĝi ne estas enterigo — tuj iru sur la scenejon! Vi detruos ĉion per via prokrasto.”
„Iru for!” ili respondis per supera tono. „Vi ne estas nia estro. Ni ne agnoskas vin. Ne decas, ke vi venu inter sinjorinojn dum senvestiĝo.”
„Sinjorinoj? Vi arogas al vi altajn titolojn. Ĉu vi pensas, ke gravas al mi esti inter aro da vestpendigiloj?”
„Huŝ! For kaj pendigu vin — vi nur enuigas nin. Malaperu!”
„Bone. Do mi donos al vi absolutan ordonon. La piĵama montro estas malpermesata. Vi prezentos nur la geedziĝan procesion, kaj punkto!” Kaj li elmarŝis kolere.
„Rossetti!” li vokis. „Iru sur la scenejon kaj anoncu, ke nun sekvos la geedziĝa procesio.”
Mi iris sur la scenejon kaj anoncis jene: „Gesinjoroj, nun niaj manekenoj prezentos al vi la plej modajn kaj lastdatajn virinajn nuptajn robojn. — Mi fieras anonci, ke tiuj ĉarmaj kaj konvenaj vestoj vidiĝas nun la unuan fojon en ĉi tiu distrikto.” Imagu la ŝokon, kiam la manekenoj paŝetis sur la scenejon en piĵamoj! La ĉeestantaro laŭte kaj longe ridis kaj pensis, ke mi ŝercis fiete.
Unu tagon en Edinburgo mi sidis en forta embaraso.
Kion fari? kion fari? La demando ripetiĝis en mia cerbo. Mi ja sciis kion fari, se mi atentus nur la komercan flankon de la problemo; sed estis aliaj konsideroj, kiujn mi ne povis ignori sen senti koran maltrankviliĝon. Denove mi pripensis la aferon dekomence.
Mac, la entreprenisto, kiu organizis la foiron en Peterhead, poste starigis foiron en Nairn. En Peterhead mi nenion profitis. Restis al mi ekzakte sufiĉe por elŝuldiĝi. Sed en Nairn mi bone gajnis. Per parto de tiu gajno mi pagis kaŭcion pri stando en Edinburga foiro organizota de alia viro kaj okazonta en marto. Mac venis al mi kaj sciigis ke li aranĝos foiron en Buckie. La foiraj datoj oportune akordiĝis tiel, ke mi povos labori en Buckie kaj tuj poste komenci en Edinburgo. Verdire mi ne ŝatis la ideon negoci en Buckie, ĉar ankaŭ Buckie estas fiŝkaptista urbeto, kaj mi tre timis malgajni tie; sed Mac estis tiel bona kaj komplezema homo, ke mi ne povis rifuzi. Mac alte taksis la valoron de mia eksponado sur la scenejo kaj li juĝis ĝin necesa por la sukceso de la foiro. Do, mi pensis, mi eble malgajnos en Buckie, sed mi bone enspezos en Edinburgo. Ĝis tiu punkto ne estis malfacile decidi.
Sed nun io okazis. Pro ia kialo la halo en Buckie ne estis luebla ĝis unu semajno post la antaŭaranĝita dato, kaj tio kaŭzis, ke la du foiroj parte samtempos. Jen la problemo. Ĉu perfidi Mac aŭ ĉu riski la fiaskiĝon de mia nove komencita komerco? Mi estis sola kaj ne povis ĉeesti ambaŭ foirojn. Mi pensis pri Liza, kiu volonte venus responde al mia alvoko; sed ankoraŭ mi ne sciis, ĉu mia entrepreno sukcesos, kaj mi ne volis igi ŝin forlasi sian sekuran laboron favore al la hazardo de mia entrepreno......
Sidante en mia Edinburga loĝejo, mi ree kaj ree pripensis la aferon, sed solvo sin ne prezentis. Restis simple decidi, ĉu riski perdon en Buckie kun forĵeto de nepra gajno en Edinburgo, aŭ ĉu perfidi Mac. Se mi nur havus kapitalon por elteni kontraŭ eventuala perdo, la decido estus facila. Mi konis neniun haveblan, kiu povus taŭge eksponi la kuirilon en unu foiro, dum mi prizorgos la alian. Sed malgraŭ la kriza stato de mia komerco mi ne povis ŝarĝi mian konsciencon per rifuzo al Mac, kiu jam reklamis mian prezentaĵon. Jam de du tagoj agitiĝis mia koro. Kion fari...... kaj denove...... kion fari?
* * * *
Mi klare memoras tiun tagon. Mi sidis en brakseĝo, kaj mia kapo zumis. Mia problemo ne eĉ paŝetis al solvo. La samaj tute neutilaj pensoj kirliĝis en mia kapo.
Subite aŭdiĝis frapo sur la pordo. Kiu povas esti? mi pensis — eĉ imposta kolektisto estus bonvena, se nur li distrus min iomete! Enue mi iris al la pordo kaj malfermis ĝin. Tie staris mezaĝa viro kun eluzita valizeto ĉirkaŭligita per ŝnuro.
Li komencis paroli. Mi komprenis, ke li estas kolportisto, kaj mi nur duone aŭskultis lin, dum mi rigardis lin esplore. Li portis malnovajn kostumon kaj kaskedon. Lia kaskedo havis difektitan ŝirmilon, kaj cikatro etendiĝis de sub la ŝirmilo ĝis flanke de unu okulo. Liaj botoj estis preskaŭ eluzitaj sed brile poluritaj. Mi komencis doni pli da atento al liaj paroloj. Li vendofertis ion, sed nek klarigis kio ĝi estas nek montris ĝin al mi. Liaj vortoj elruliĝis iom lace sed kvazaŭ prorutine flue, dum li staris tie kun tre rekta teniĝo.
„Nu, kial ne montri vian vendaĵon?” mi diris.
„Certe, sinjoro,” li respondis kaj komencis malnodi la ŝnuron, kiu ĉirkaŭis la valizeton. Mi pacience atendis, dum li luktis kontraŭ tro rigida nodo. „Malbona vendisto,” mi pensis. „Li tro difuze parolas kaj nun malŝparas tempon. Oni povus batfermi la pordon centfoje, dum li fuŝpalpas tiun ŝnuron.”
Finfine li elprenis la artiklon el fasko de ok aŭ naŭ. Estis posttagmeze, kaj ŝajne li estis vendinta nur tri-kvar el dekduo. Mi rigardis al la artiklo, kiun li etendis al mia rigardo. Se mi ne estus spertinta iom da kompato por li, mi voĉigus ridinklinon. La artiklo estis rostkrado: la sama, kiun mi havas kvante en Blackpool!
„Jes, bona ilo ĝi estas; sed bedaŭrinde mi havas multajn, ĉar mi foje komercetis per tiuj,” mi diris. Li plu parolis vendocele.
„Tute ne utilas provi vendi al mi, mi ja posedas multajn. Sed bonvolu enveni. Eble vi volonte trinkus tason da teo kaj iom manĝetus kun mi? Mi estas iom soleca, kaj se vi disponas la tempon......”
„Dankon, sinjoro,” li respondis, dum li sekvis min al la ĉambro. Lia nomo estis Joe, sed mi forgesis lian familian nomon. Ni kunmanĝis kaj parolis ĝenerale. Mi eltrovis, ke li estas ekssoldato, kiu ne regule laboris dum jaroj kaj iel enspezis iom da mono tie kaj tie por suplementi la pension, kiun li ricevas de la registaro pro dummilitaj vundoj. Dum ni interparolis, venis al mi ideo, kiel solvi mian problemon. La ideo ne tre plaĉis al mi, sed almenaŭ ĝi estis elirvojo. Mia penso estis simple, ke anstataŭ uzi la standon en la Edinburga foiro por vendi kuirilojn, mi uzu ĝin por vendi rostkradojn. Se Joe akceptus oficon ĉe mi, li probable enspezus sufiĉe por kovri la elspezojn kaj, kun instruo de mi, li eble eĉ profitus. Dume mi povus labori en Buckie kaj peni profiti tie. Ĉar la Buckie-foiro daŭros nur unu semajnon kaj la Edinburga daŭros iom pli ol du, mi povus veni dum la lasta semajno kaj helpi al Joe.
La rostkrado estas tre simpla varo kaj facile eksponebla. Ĝi estas ronda pleto el drato kun mallongaj piedoj, formita tiel, ke oni povas larĝigi aŭ mallarĝigi ĝin konforme al la amplekso de iu ajn poto. Oni fandas iom da graso en poto kaj enmetas rostotan viandon, brunigante ĝin laŭplaĉe. Post la pergrasa brunigado oni elprenas la viandon, enmetas la kradon kaj starigas la viandon sur ĝi, metante legomojn ĉirkaŭe. Tiel la poto, kovrita per la kovrilo, kuiras ĉion per tre malalta gasflamo kun minimuma risko de brulo. La ŝparo de gaso kompare kun gasforno estas granda. La viando rezultiĝas mole kuirita pro la enkaptita sukvaporo, kaj la legomoj entenas siajn nutrajn elementojn kiel ĉe stufado.
„Nu, Joe, mi faras al vi proponon. Ĉu al vi plaĉus labori por mi dum dek-kvin tagoj ĉe foiro en Waverley Market ĉi tie? Se vi eksponos rostkradojn tie, mi pagos al vi tri pundojn semajne plus kurtaĝo. Kompreneble ĉiuj elspezoj estos pagataj, kaj mi povas prunti al vi kuiristan uniformon.”
„Certe, sinjoro, mi bone scias vendi ilin kaj mi multe enspezos por vi, ĉar mi scias, ke mi povas vendi......”
„Jes, jes, mi komprenas — sed atendu momenton. Mi devas iom instrui al vi, ĉar estas alie vendi ĉe pordoj ol eksponi en foiroj. Nu, permesu al mi, ke mi klarigu. Ekzemple, se oni komencas tuj paroli, tio ofte ne efikas, kaj se oni komencas paroli tro laŭte, tio preskaŭ ĉiam malbone efikas. Se oni tuj laŭte parolas, la homoj ofte ne haltas, ĉar ili sentas, ke vi tro rekte celas al ili, aŭ se ili ja haltas, ili staras du-tri metrojn for de la stando, kaj estas tre malfacile vendi trans spacon. Plej bona metodo estas ne rigardi al la preterpasantoj komence, sed ŝajnigi grandan okupitecon, elprenante kaj enmetante manĝaĵojn je la poto neparade. Tiel la scivolemo venigos unu-du personojn tre proksimen. Oni ne rigardas ilin, kaj dume aliaj venas por rigardi kion la unuaj rigardas. Kiam kolektiĝas areto da personoj, oni komencas per intima tono klarigi kaj pograde laŭtigas la voĉon konforme al la grandeco de la aŭdantaro. Tiel oni venas al plena deklamo kun konvinkaj gestoj kaj entuziasmo.”
Mi longe instruis lin kaj faris ĉiujn aranĝojn komercajn. Mi spertis kontenton, ke la problemo fine estas pli-malpli bone aranĝita.
* * * *
Granda surprizo! — en Buckie mendoj alsvarmis. Mi ne komprenis la kialon, sed mi pli ol triobligis la mendojn de Nairn. Kaj ankaŭ en Edinburgo mendoj estis sufiĉe bonaj tiel, ke ankaŭ de tie mi rikoltos profiton. Finfine mi sentis min sekura en mia entrepreno. De Buckie mi telegrafis al gekonatoj, ke ili venu kaj helpu min provizore, ĉar mi ne kapablas priatenti ĉion. Ni kune laboris ĝis malfrunokte, pretigante kuirilojn por livero. Ĉe l’ fino de la Buckie-foiro mi telefonis al Liza, ke ŝi forlasu sian laboron ĉe V.I.K. en Olympia, Londono, kaj renkontu min en Edinburgo. Mi proponis al ŝi duonon de la profito farita kaj farota, se ŝi konsentos esti egalrajta asocianino. Ŝi tuj akceptis.
En Edinburgo mi renkontis Liza, kaj ni kune iris al la foiro por helpi al Joe. Atingante la standon, ni aŭskultis al li.
„Mia Dio,” mi ekmiris, „kion li babilaĉas?” Ni aŭskultis plu. Lia monotona voĉo daŭrigis ŝajne senfine. Granda amaso staris antaŭ li kaj gapis. Kelkaj de tempo al tempo aĉetis, kaj li servis ilin sen paŭzigi sian vortfluon. Dum la tuta tempo personoj formoviĝis unu-duope kaj aliaj aliĝis.
„Ĉu vi povas kapti ian sencon en liaj vortoj, Liza?”
„Tute ne, ĉu vi?”
Ni daŭre aŭskultis. Lia monotono funebris: „Vidu diritan kradon...... sur diritan kradon metu diritan viandon, legomojn bone kuiritajn...... ĉe mia dekstro” (kaj li etendis la maldekstran manon) „estas poto, metu diritan kradon en poton” (kaj li svingis la manon, akcidente frapante la poton surteren, ekkaptis ĝin kaj enmetis la malpurajn manĝaĵojn, dum li tute flegme daŭrigis) „kaj enmetu diritajn legomojn......”
Li ja laboregis, li ne paŭzis.
„Ĉu li estas ebria?” mi demandis al Liza.
„Ŝajnas al mi, ke li estas frenezeta. Li ja havas en la kapo arĝentan plateton — vidu!”
„Mi ne rimarkis tion,” mi diris. „Tamen li ne malbone vendis. Devas esti, ke la krado estas tiel facile vendebla ĉi tie, ke malgraŭ...... sed imagu kiom povus vendi ĉi tie bona vendisto!”
La plata, senkolora voĉo de Joe dumtempe ruliĝis sen celi al ia fino. Mi malpaciencis kaj haltigis Joe.
„Joe,” mi diris, „vi tro forte laboras. Nu, iru al restoracio kaj ĝuu trinkaĵon kaj iom ripozu. Mi laboros dum via foresto.” Joe iris, kaj mi rapide surmetis kuiristan uniformon, ordigis kaj purigis la servotablon kaj komencis eksponi. Aro da personoj pograde kolektiĝis, kaj komencante per mia plej bona kaj klara stilo, mi koncize instruis de la komenco ĝis la fino kaj venis al la vendoferto. Nur du-tri aĉetis, la ceteraj foriris. Iom nekomprene, mi ree eksponis, sed la vendo same rezultiĝis. Liza rigardis al mi demande.
„Mi scias, ke mi ne estas tre bona vendisto de malkaraj aĵoj, sed mi tute ne komprenas,” mi diris al ŝi responde al ŝia mieno. „Vi provu, Liza.” Liza eksponis plurfoje. Ŝi vendis iom pli ol mi, sed ankoraŭ ne tiom kiom Joe, kaj cetere ni ambaŭ malŝparis tempon per vendopaŭzo ĉe la fino kaj ankaŭ per kolektado de nova homamaso por la sekvonta ekspono. „Liza,” mi diris, „en ĉi tiu metio oni ĉiam lernas, tamen ĉi tion mi tute ne komprenas. Ĉu vi?”
Liza skuis la kapon. „Ne. Joe faras ĉion, kion oni devas ne fari, kaj tamen li vendas.”
Joe revenis kaj rekomencis. Liza kaj mi staris ĉe lia dorso senpovigite. Mi ne povis eltenadi la babiladon de Joe, kaj mia senpoveco malpaciencigis min. Mi foriris de la stando kaj staris iom fore en la aleo. Post momento mi mansignis Liza al mi.
„Liza, mi ne scias kion fari. Se mi provus helpi, mi malaltigus la vendon, tamen stari ĉi tie senpove mi ne povas. Mia plej rega sento estas forkuri.”
„Ne, ne, ni devas iel helpi,” diris Liza.
„Sed kiel?”
Liza ŝultrumis.
„Eble —”, mi komencis, „— sed ne,” mi finis.
„Kio estas?”
„Estis ideo, sed ĝi ne taŭgas.”
„Sed kion vi pensis?”
„Mi pensis, ke ni eble vendu flanke de li; sed mi tuj konstatis ke, se ni farus tion, ni interrompus lian paroladon.”
„Ĉu vi pensas, ke gravus, se ni interrompus tiun fuŝparoladon?”
„Eble ne, sed la vortoj de unu tute nuligas tiujn de alia. Vi bone scias ke, kiam oni eksponadas, la helpanto eĉ retenas la spiron por ne distri la atenton de la ‚grego’.”
„Ni tamen provu. Se la ideo ne prosperos, do ni forlasos ĝin.”
„Sed...... sed Joe certe furioziĝos, se ni interrompos, kaj cetere la ideo ne povas utili. Ĝi ne nur estas konata malbona taktiko, ĝi estas ankaŭ kontraŭlogika.”
„Vi kaj via logiko kaj rezonado! Ĉu vi povas klarigi per ili, kiel tiu fuŝanto povas vendi eĉ unu kradon? Nu, klarigu tion, se vi povas! Jen — ni iru po unu ĉiuflanke tiom malproksimen, kiom ni povas, kaj ni provu vendi flustre. Nu venu — ne staru tie: venu!”
Tre dubeme mi cedis. Ni komencis flustre paroli, kaj dume mi flankenrigardis al Joe, sed Joe ŝajne eĉ ne konsciis pri nia ĉeesto. Pograde ni laŭtigis la voĉojn, sed la obtuza voĉo de Joe daŭre muĝadis. Kaj ni vendis. Tute ne atentante Joe, ni daŭrigis plenvoĉe: „Unu por vi, sinjorino?...... dankon...... unu ŝilingon...... dankon...... kaj vi?...... dankon...... ĝi estas mirinda...... kio ĝi estas?...... ho, tre bona...... preskaŭ ne estas...... dankon...... kaj por vi?...... jes, jes, ĉiu aĉetas...... alian?...... certe — la plej bona...... du ŝilingoj...... jes, ĉio klarigita en la flugfolio, jen la folio...... ĝi estas tre simpla, jen...... fraŭlino Liza — unu al tiu sinjorino...... kaj al la alia...... dankon...... aĉetu rapide, la stoko elĉerpiĝas...... tia mirindaĵo...... dankon...... dankon... nur po unu ŝilingo.” Kaj tiel ni daŭrigis, puŝante kradojn en la manojn de ĉiuj kaj ne donante al ili la tempon pensi; kaj la homoj streĉis la manojn avide al ni, sub la influo de la rapida aĉeto de aliaj, dum ni per vortoj kaj gestoj instigis la furoron. Kaj en la fono senĉesis la murmurado de Joe, kiu allogis la homamason.
La Edinburga foiro rezultiĝis grandsukcese; sed klarigi, kiel tia vendmaniero sukcesis, mi tute ne povas.
Liza kaj mi geedziĝis.
Post la Edinburga foiro la komerco seninterrompe sukcesis. Ĉe ĉiu foiro ni bone profitis. La kombino de Liza kaj mi estis ideala. Niaj ecoj estis kompletigaj unu al la alia. Mi posedis la imagpovon kaj bone sciis manovri, kaj Liza, tre sperta vendistino, havis plue grandan persiston. Kiam ŝi kaptis klienton, tiu pli facile liberiĝus el la okbraka ĉirkaŭpreno de polipo ol de ŝia obstina kroĉo. Ŝiaj diroj kaj pretekstoj estis ofte tute kontraŭraciaj, sed ŝia insisto triumfis spite ĉion. Tiu persisto estis tre valora ankaŭ al mi, kiam la konstanta muelado kaj daŭra baraktado faligis al mi la brakojn. Tiam ŝi instigis min al pluiro. Mia naturo estas tia, ke daŭra sameco tedas min, kaj ĝuste kiam tio okazis, ĉiam venis Liza al mia helpo; sed se venis vera obstaklo, io malbona sed tamen nova — tiam mi vekiĝis kaj prenis la rimenojn en ambaŭ manojn kaj gvidis la komercon al sukceso.
Por doni al vi ideon, kiel niaj ecoj kombiniĝis, mi devas komence reiri al tempo, antaŭ ol mi renkontis Liza.
Tiam mi laboris por V.I.K.-kompanio. Je tiu tempo unu firmo ĉiam kopiis nian kuirilon kaj fabrikis ĝin en Britujo: nia estis fabrikita en Usono. Dank’ al tio la konkurenca firmo povis vendi multe pli malkare, kaj kvankam ilia artiklo estis multe pli malbona kvalite, la publiko malofte rimarkis tion.
La taktiko de tiu firmo estis lui standon apud nia kaj, anstataŭ eksponadi, oni simple kaptis la homojn, kiujn ni interesigis, kaj per la simpla diro, ke ilia varo estas simila al nia sed malpli kosta, ĉar ĝi estas farita en Britujo, ili rabis niajn klientojn.
Nature, mi forte batalis kontraŭ tiu parazita vendmaniero. La plej trafa maniero batali kontraŭ tiu konkurenco estis, ŝanĝi kelkajn detalojn en la formo de nia kuirilo tiel, ke ili ne plu povis diri, ke ilia kuirilo estas sama. Samtempe en niaj eksponoj ni donis grandan valoron al la koncerna aliformigo. Tiu firmo kopiis la ŝanĝitan parton, kaj ni denove ŝanĝis. Do ĉiujare mi havis preta novan tipon, kiun mi ekmontris ĉe la granda foiro en Olympia, Londono. Mia unua ŝanĝo estis depreni la fermokrampojn de la kovrilo tiel, ke ni povu paroli pri nia nova tipo sen komplikaĵoj. Poste sekvis aliaj ŝanĝoj, sed ĝis post mia forlaso de V.I.K. ties kuiriloj restis sen krampoj. Nu, kiam mi komencis vendi proprakonte, mi ne plu sciis kion ŝanĝi ĉe mia kuirilo, sed mi antaŭvidis eventualan konkurencon kontraŭ mia iama firmo, V.I.K. Kvankam mi sciis, ke V.I.K. ne povus vendi pli malkare ol mi, tamen malsameco de varo estas granda avantaĝo, se eksponisto estas sufiĉe lerta por konvinki la publikon, ke la ŝanĝita parto estas plibonigo. Vere, la kontraŭaj eksponistoj havas siaflanke la saman avantaĝon, sed mi tute ne timis ilian konvinkan kapablon.
Nu, kiam Liza kaj mi iris al la nordaj Orkadaj Insuloj (Orkney) por eksponi niajn kuirilojn en malgranda foiro, ni trovis, ke la firmo V.I.K. pere de siaj agentoj lokis grandan elmontron de kuiriloj en la fenestro de magazeno tie por saboti nian entreprenon. Liza timis, ke tiu konkurenco kaŭzos al ni grandan perdon, ĉar la elspezoj vojaĝi tiel distance, kunveturigante varojn, estis altaj. Sed mi ne timis, ke V.I.K. rikoltos la frukton de nia laboro, ĉar mi fidis, ke ni povos alrasti nian propran rikoltaĵon. Nia vendoprezo estis iom pli malalta ol tiu de V.I.K., do kiam ni eksponis sur la scenejo, ni tamtamis nian malaltan prezon. Kiel mi antaŭvidis, la magazeno malaltigis la prezon de siaj kuiriloj ĝis la nivelo de niaj, do mi ludis mian duan atuton. Ni nun komencis tamtami la grandan avantaĝon de la krampoj sur nia kuirilo (la kuirilo de V.I.K. estis ankoraŭ senkrampa). Per tiu taktiko mi nuligis la opozicion, kaj nia vendado estis vere rekorda. Ĉe la fino de la foiro ni forvendis nian tutan stokon.
Pro la elĉerpo de stoko ni devis resti en Orkney dum tri semajnoj por atendi novan kontingenton kaj dume ni eksponadis en haloj en aliaj partoj de la insulo. Kaj ni eksciis ion. La magazeno, kiu dum la foiro vendis nenion, nun komencis vendi kuirilojn. Mi bone komprenis la kialon. Personoj, kiuj ne vizitis la foiron kaj tamen aŭdis pri niaj kuiriloj, aĉetis ĉe la magazeno pensante, ke ili aĉetas similan kuirilon.
„Ne,” mi pensis, „eĉ tiujn vendojn la magazeno ne havu!” Do mi metis la jenan anoncon en la urba gazeto:
Ni dankas la loĝantojn de Orkney pro ilia komplezemo kaj ilia interesata ĉeesto ĉe niaj eksponadoj. Estis vera plezuro eksponi al tia inteligenta kaj ĝentila aŭskultantaro.
Notu bone: Ni erare liveris unu el niaj malnovaj, senkrampaj kuiriloj. La ricevinto bonvolu tuj reporti ĝin al ni, ĉar tiu tipo estas arkaika.
(Kompreneble la „averto” estis nur pura „komerca artifiko”.)
La vendoj en la magazeno tuj ĉesis.
Parenteze mi aldonu ke, kvankam la supra reklamo estis sole komerce motivita, ni vere trovis, ke la loĝantoj de Orkney estas bonaj, honestaj, fidemaj kaj komplezemaj. Ni trovis ilin ankaŭ kleraj, sed surprize ni konstatis, ke ili ne konsideras sin skotoj, sed fieras pri sia norvega deveno.
La sekvanta foiro okazis ankoraŭ pli norde en la foraj insuloj Shetland. Kiam ni alvenis tie, oni diris al ni, ke estas granda montro de kuiriloj en urba butiko, sed min ne ĝenis la V.I.K.-konkurenco, ĉar mi sciis kiel kontraŭstari ĝin.
Estis lunde ĉirkaŭ tagmezo. La foiro estis preta malfermiĝi je la dua. Liza kaj mi ĉirkaŭvagis la urbon, kaj mi vidis la butikan fenestron, en kiu pompis la bela kuirila elmontro. Mi senĝene enrigardis, kaj subite miaj okuloj algluiĝis al la fenestro.
„Kio estas al vi?” diris Liza.
„Rigardu!” mi diris per konsternita voĉo. „Rigardu tiun kuirilon en la fenestro. Ĉi-foje V.I.K. vere mortbatis nin.”
„Mia Dio!” subvoĉis Liza.
Kaj la kaŭzo de nia konsterniĝo?
La fenestro estis plena de V.I.K.-kuiriloj; sed en la mezo sur drapirita soklo estis malgranda kuirilo, videble malnova kaj ekrustiĝinta. Kaj ĝi estis garnita per krampoj. Ne estis prezo sur ĝi; sed longa, kolorita papersago etendiĝis de la fora, supra angulo de la fenestro ĝis tiu kuirilo, kaj sur la kuirilo estis etikedo kun la jenaj vortoj:
Ĉi tiu tipo estas arkaika.
„Miaj propraj vortoj,” mi elspiris tra la dentoj.
Kvankam la krampoj sur la kuirilo estis la malnovaj de V.I.K. kaj ne tiel bonaj kiel niaj, tamen ili aspektis preskaŭ same, kaj la publiko certe pensos, ke la montrita kuirilo estas la sama, kiun ni vendas. Zorgoplene mi turnis min al Liza.
„Ni estas pereigitaj, ne estas elirvojo. Ĉiuj pensos, ke ni vendas arkaikan kuirilon, kaj cetere vi scias, kiel la insulanoj prefere aĉetas de saminsulano, se ni ne povos pruvi, ke nia kuirilo estas pli bona kaj pli moderna. Sen tio la rezulto simple estos, ke ni laboros kaj V.I.K. gajnos.”
Ni iris al la foiro. Mi parolis al la foirestro pri la okazintaĵo, sed li diris: „Ne zorgu. Vi estas du superaj eksponistoj kaj vi povos facile venki kontraŭ tio.” Sed tiuj vortoj ne kvietigis min, ĉar mi bone sciis, ke malgraŭ ĉiuj klopodoj niaj ni iras rekte al fiasko. La perdo estos granda, ĉar por ni la elspezoj, veni tiel malproksimen, estis tre gravaj. Liza penis trankviligi min dirante, ke ni eble povos eltiri nin sen granda perdo, per laborego ktp. Sed mi ne konvinkiĝis. „Devas esti elirvojo,” mi ree kaj ree diris al mi. Sed elirvojo evitis min. Dum preskaŭ du horoj mi cerbumadis. Subite mi diris al Liza: „Mi havas ideon. Preskaŭ certe ĝi ne sukcesos, sed ni devas provi, ekzistas ŝanco...... la ŝanco estas malgranda, sed ni nepre devas provi. Venu al la loĝejo kun mi tuj!”
„Sed la foiro estas preta malfermiĝi,” protestis Liza.
„La foiro al infero!” mi respondis. „Unue ni devas nuligi la opozicion. Venu tuj al la loĝejo.”
Ni iris rapide, kaj mi nenion klarigis dumvoje. En nia ĉambro mi diris al Liza: „Nun ŝanĝu vian robon, alifrizu vian hararon, ŝanĝu vian aspekton tiel, ke iu en ĉi tiu urbeto, kiu hazarde konas vin, ne facile rekonus vin.” Liza obeis. „— Jen bone. Nun surmetu viajn koloritajn sunokulvitrojn. — Bonege. Nu aŭskultu atente, kion mi diros al vi, ĉar mi volas, ke vi sekvu laŭvorte miajn instrukciojn.” Detale mi klarigis al ŝi.
„Ĉu vi pensas, ke tiu plano sukcesos?” ŝi diris.
„Ĝi devos, ĝi estas nia sola ŝanco,” mi respondis.
„Ĉu vi mem ne estos pli kapabla sukcesigi ĝin ol mi, Vik?”
„Ne, vi estas pli insistema ol mi. Se vi ne povos sukcesigi ĝin, mi certe ne povos.”
„Ĉu vi estas preta, Liza?” mi aldonis. „Bone, nun ni iru al la kuirila butiko.”
Ni atingis la butikon. Mi atendis flanke, kaj Liza eniris, preta ludi sian rolon. En la butiko ŝi aĉetis ŝnuron. Ŝi babilis dume al la butikisto dirante, ke ŝi estas vizitantino, kaj ke ŝi bezonas la ŝnuron por ligi sian kofron, ĉar ŝi forlasos la insulon per la proksima ŝipo. Konversacie ŝi daŭrigis iomete, kaj jen ŝi kvazaŭ hazarde rimarkis kuirilon en la butiko. „Kio estas tio?” ŝi demandis. La butikisto tuj montris ĝin al ŝi kaj vendocele klarigis ĉion pri ĝi. Liza pacience aŭskultis. Poste ŝi diris:
„Ĝi ja ŝajnas bona utilaĵo, tre helpa ĉe kuirado, ĉu ne?”
„Ho jes! Nur pensu pri la ŝparo de tempo kaj gaso kaj la bona kuirado,” daŭrigis li, varmiĝante ĉe vido de tuja vendo. Liza demandis iom plie kaj diris: „Jes, mi pensas, ke mi aĉetos kaj kunprenos ĝin. Kiom ĝi kostas?”
„Kvardek-kvin ŝilingojn, sinjorino.”
„Ĝi estas moderkosta, jes, mi prenos ĝin.”
Kontenta, la butikisto ekiris por alporti kartonan pakskatolon por la kuirilo (kvankam tiu kuirilo tute ne utilus al ni), kaj ĝuste tiam Liza diris: „Kiom da manĝo oni povas kuiri en tiu kuirilo?”
„Sufiĉe por ses personoj,” li respondis.
„Ho domaĝe: mi estas sola. Ĉu vi ne havas malpli grandan?”
„Ne, mi tre bedaŭras, ke mi tute ne havas malgrandan.”
„Hm, kia domaĝo: mi ja ŝatus unu...... Momenton: ĉu mi ne vidis unu malgrandan en la fenestro?” Kaj Liza eliris kaj rigardis en la fenestron. Ŝi revenis kaj diris: „Jes, vi havas unu tie.”
„Ho, tiun ni ne vendas! Ĝi estas nur malnova tipo por montra celo.”
„Sed ĉu vi ne havas alian?” (Mi divenis, ke li havas nur tiun solan.)
„Ne, bedaŭrinde ne.”
„Kiel longe necesus por havigi alian similan?”
„Necesus minimume kvin tagoj.” (La foiro daŭros nur ses tagojn.)
„Mi tre volus vidi tiun malgrandan. Ĉu vi komplezus montri ĝin al mi?” diris Liza.
„Sed tute ne utilas, sinjorino; ni ne vendas ĝin, kaj cetere ĝi estas en malbona stato.”
„Jes, mi komprenas, sed mi volus vidi la diferencon. Ĉu vi komplezus? Mi ne povas decidiĝi pri la granda.”
Post iom da insistado la butikisto kontraŭvole prenis la malgrandan el la fenestro. Kiam Liza ĝin vidis, ŝi diris: „Ho, ĝi tute ne taŭgas — ĝi estas en terura stato: mi prenos la grandan.” (Tio estis dirita por deturni ian suspekton, kiun la butikisto eble ekhavis.)
„Dankon, sinjorino, mi pretigos ĝin por forporto.”
„Ĉu estas granda diferenco inter la prezoj de la du?” demandis Liza, kvazaŭ sencele.
„La malgranda kostus...... hm, — eh — tri...... ne, dudek-kvin ŝilingojn.”
„Tute ne gravas, mi prenos la grandan,” kaj ŝi dume kaŝe kalkulis dudek-kvin ŝilingojn en la mano. (Mi donis al ŝi pretajn monerojn, por ke ŝi povu pagi ekzakte iun ajn prezon ĝis lasta sespenco.) La butikisto sin turnis por trovi la volvmaterialon, kaj Liza tuj metis la dudek-kvin ŝilingojn sur la servtablon, ekkaptis la malgrandan kuirilon kaj, dirante rapide: „Mi decidis aĉeti la malgrandan,” rapidis al la pordo. Surprizite la butikisto balbutis: „Sed, sed, sinjorino, momenton......”
„Ne gravas pri la volvaĵo,” rapide respondis Liza. „Mia aŭtomobilo atendas ekstere!” kaj ŝi forkuris kun la aĉetaĵo. Ŝi venis al mi kaj mi tuj volvis la kuirilon en brunan paperon, kiun mi kunhavis preta, kaj ni kune kuris al la foiro. Sen la atesta kuirilo la butikisto restis senarmiligita, kaj nia foira vendado estis sukcesa.
Ĉe la Shetland’anoj mi trovis la samajn kvalitojn kiel ĉe la Orkney’anoj. Estis somero kaj regis plena taglumo dum la tutaj dudek-kvar horoj. Mi ne povis alkutimiĝi al tiu eksterordinara ĉiama taghelo, kaj dum malfrua nokto mi foje promenis tra la urbo kaj kamparo. Strangan senton mi spertis, kiam mi vagadis tra la nuda, tute senarba kamparo, sola kun miaj pensoj. Ŝajnis al mi, ke mi promenas en morta mondo tute senhoma, kie eĉ birdeto ne pepas, kaj mi devis memorigi al mi ke homoj kaj bestoj ja ekzistas, ke ili ĉiuj dormas kaj ke la tago kaj mi estas la du solaj, kiuj ne enlitiĝis.
Estis dimanĉo posttagmeze. Liza kaj mi estis en la pensiona sidĉambro. La pensiona servistino ordigis la tablon post nia tagmanĝo kaj foriris. Tra la fenestro vidiĝis pluvoduŝataj domoj kaj pluvolavataj stratoj. Disaj homoj de tempo al tempo rapide preterpasis kun mallevitaj kapoj por povi pli bone sin ŝirmi kontraŭ vento kaj pluvo. Liza sidis komforte en brakseĝo apud gaja fajro, legante dimanĉan gazeton, kaj mi sidis kontraŭ ŝi, nervoze fumante unu cigaredon post alia.
„Liza,” mi komencis.
Liza mallevis la gazeton, ridetis al mi kaj diris: „Nu, nu, ne ĝenu vin. Estas krizo: do kio? Jam centfoje vi diris tion; sed hodiaŭ estas dimanĉo, do forgesu la komercon kaj ĝiajn problemojn! Hodiaŭ ni ripozu. Jam delonge ni ne estis liberaj de komercaj pensoj...... eĉ dum dimanĉoj. Mi bone scias, ke la afero brulas. Do ĝi brulu ankoraŭ dum unu tago...... vi trovos solvon, tion mi scias. Jen — legu unu el tiuj gazetoj kaj estu dankema, ke vi ne estas unu el la murditoj tie raportitaj!” Kaj kun plua rideto ŝi reprofundiĝis en sian gazeton.
Mi silentis. Ŝia hodiaŭa bonhumora flegmo estis tute ne kutima ĉe ŝi, kaj ŝia certeco, ke mi trovos solvon, ne tuŝis min flate, sed nur agacis miajn nervojn.
Jam de longe mi vidis faktoron, kiu povus detrui nian komercon, sed mi ne antaŭvidis, ke ĝi frapos nin tiel subite kaj forte. La malhelpa faktoro, kiun mi vidis, estis simple tio, ke estis inter unu skota foiro kaj alia longaj interspacoj, kaj dum la atendado nia ŝparita mono eluziĝas. Tiu manko de kapitalo delonge ĝenis min, ĉar mi timis, ke eventualaj malsukcesaj foiroj aŭ daŭra forta konkurenco povus pereigi nian entreprenon. La grandaj anglaj foiroj estas ja multnombraj, kaj tie longa atendado ne necesas, sed ili estas tre altkostaj kaj ofte saltas de unu ekstremo al alia: tio estas, ili povas esti aŭ grandaj sukcesoj aŭ plenaj fiaskoj. Partopreni tiujn per nia limigita kapitalo estus tro riske.
Ni ja provis la ŝancon, enirinte en grandan foiron en Ayr. Ĝi estis tro granda por esti lokita eĉ en granda halo, do la organizantoj starigis aron da tend-pavilonoj. Mi antaŭtaksis ĝin sukcesa kaj mi luis unu standon por la kuiriloj kaj tri aliajn por diversaj artikloj. La Ayr’a foiro tute fiaskis. Ĉar Ayr estas marborda urbo kaj la vetero estis belega, la homoj simple ne envenis. Nia elspezo por la kvar standoj, la stoko kaj pluraj helpantoj preskaŭ nudigis nian bankkonton. Kaj nun restas longa atendo ĝis la sekvanta foiro. Jen la nuntempa krizo.
Ni jam provis utiligi la interfoiran tempon per luo de haloj en urbetoj, por tie montri la kuirilojn, sed malgraŭ reklamado homoj ne envenis en sufiĉa nombro. Ili ja envenis bonnombre kiam la famo de niaj eksponadoj vastiĝis, sed tio okazis nur dum la lastaj unu-du tagoj, kaj ne restis sufiĉe da tempo por bone negoci.
„Liza.”
„Jes, kio?”
„Lasu la gazeton por momento.”
„Ho do,” ŝi diris rezigne. „Ĝuste kiam mi legas juĝejan raporton pri du viroj, kiuj konsentis interŝanĝi edzinojn!”
„Je la amo de Dio, donu iom da atento! Mi scias, ke la solvo troviĝas en la sukcesigo de ĉehalaj eksponoj, kaj mi volas paroli al vi pri tio. Eĉ se vi ne povas helpi, aŭskultu. La vortigo de miaj pensoj helpos al mi klare pensi. Nu, la kosto de haloj estas malalta, kaj tio disponigas monon por bona reklamado, sed reklami nur kuirilan eksponadon ne sufiĉas. Necesos io alia. Mi jam pensis pri parado de modaj virinaj vestoj, sed la kosto de transporto de vestoj, la necesaj drapiraĵoj ktp., la salajro de tri-kvar manekenoj plus sperta virino por estri la montradon, estas tro altaj. Kaj cetere estas intersezonaj tempoj, kiam la montro de lastsezonaj roboj estas tro malfrua kaj la tempo estas tro frua por tiuj de la venonta sezono. Mi ankaŭ pensis pri ia spektaklo, ekzemple ĵonglado, sed tiaj aferoj interesas nur virojn kaj junulojn, kaj precipe la junuloj estas neutilaj al ni, eĉ malutilaj. Nu, Liza, vi estas virino; do kio interesas vian sekson?”
„Viroj,” ŝi diris.
„Damne, estu serioza!”
„Tre serioza afero estas viroj por virinoj.”
„Se vi ne serioziĝos, ankaŭ mi serĉos edzon por aranĝi interŝanĝon de edzinoj! Sed ŝercoj flanken! Mi ja multe pripensis ĉi tiun problemon kaj mi devas trovi solvon. Mi ne ŝatus reiri al dungiteco post mia longa klopodado komerci proprakonte.”
„Kara, kara, kara,” admonetis Liza. „Se ĉio fiaskiĝos, la mondo pro tio ne finiĝos! Ni havas unu la alian, do ne estu tiel pesimisma.”
„Amo sen pano estas malbona plano,” mi diris cinike. „Tamen malgraŭ miaj vortoj mi ne estas vere pesimisma interne, sed mi ja devas scii ion pri la estonteco.”
„Nur tio? Bone, kara Vik, mi povas diri al vi pri via estonteco.”
„Ĉu vi efektive havas pretan ideon? Ĉu estas pro tio ke vi ne ĝenis vin?” mi diris esperplene.
„Certe, mi povas detale diri al vi pri via estonteco. Jen ĝi estas en la gazeto...... momenton...... jes, jen via naskiĝdato, la dek-oka de oktobro. Vi naskiĝis sub la zodiaka signo de Libra (pesilo). Aŭskultu: Dum ĉi tiu semajno vi devas esti tre singarda, sed se vi sukcesos eviti malfacilaĵojn, vi havos grandan sukceson kaj ĉio bona ven......”
Senpacience mi eksplodis: „Tiuj malbenitaj sensencaĵoj! Tiuj stultaj frenezaĵoj! Mi ne komprenas kiel la virinoj povas interesiĝi — momenton! Eble tio estas la solvo...... hm, jes — virinoj ja interesiĝas scii pri la estonteco pere de astrologio, aŭ pere de manaŭgurado aŭ aŭgurado per tetasoj aŭ ludkartoj aŭ mi-ne-scias-kio......! Nu,” mi daŭrigis, ekscitite, „se ni povus enkonduki ion tian en nian aferon, se vi povus pozi kiel aŭguristino......”
Liza rigardis min okulstreĉe. „Ĉu vi intencas, ke mi divenu la estontecon de personoj per la linioj sur iliaj manplatoj?”
„Jes, certe...... Ne, la ideo ne taŭgas. Ĝi estas tro malklere vulgara kaj malaltigos la seriozecon de nia kuirilo...... Mi...... jes!...... jen la ideo: ke vi divenu iliajn pensojn — jes, telepatio. Jen la ideo, telepatio! Kaj vi povos aldoni resumon de ilia pasinteco kaj estonteco.”
„Ĉu vi volas serioze diri, ke mi agu kiel Madame Zingra? Sed tio estas absurda. Vi scias, ke mi tute ne posedas tiun kapablon. Mi ne povas telepatie ricevi iun ajn penson. Vi blagas, ĉu ne?”
„Mi ne blagas, mi estas tute serioza. Mi scias, ke Zingra kaj aliaj posedas ian naturan doton, kapablon kiun ni eĉ ne komprenas, sed devas esti maniero artifiki tian prezentaĵon. Necesas nur, ke mi eksciu kion la homoj volas scii kaj ke mi komuniku ĝin al vi per ia kodo.”
„Kodo?” diris Liza nekomprene.
„Jes, mi klarigos. Mi devas trovi vortojn, kiujn mi povas meti nature en frazojn. Ni antaŭaranĝos, ke tiuj vortoj havu specialan signifon. Vi priatentos nur tiujn vortojn kaj per tiuj vi komprenos. Ekzemple se ni aranĝos, ke la vorto Ĉu signifas januaro, tiam necesos nur, ke mi diru al vi ion enhavantan la vorton Ĉu, kaj vi scios, ke la respondo estas januaro.”
„Ho, sed necesus tiom da vortoj por signi ĉion! Ne, ne estas eble,” diris Liza.
„Ne necese, ĉar se mi demandus al vi pri nombro, ĉu povus signifi la nombron unu. Se mi pritraktus monon, la sama ĉu povus signifi unu antaŭaranĝitan moneron — aŭ unu ludkarton ktp. Mi scias ke tio ne sufiĉas, sed mi povos evoluigi la sistemon, ĝis ni povos priskribi kion ajn. Mi certas, ke mi povos elpensi taŭgan kodon — jes, tion mi ja povos fari. Ankoraŭ mi ne scias ĝuste kiamaniere — sed mi kreos, mi tuj kreos kodon!” mi aldonis, entuziasmiĝante. „Donu al mi paperon, kaj mi eltrovos, jes, mi ellaboros kodon!”
* * * *
Dum plena semajno mi klopodis fari kaj perfektigi kodojn. Mi verkis unu, Liza lernis ĝin, kaj ni ekzercis. Sed en la praktiko ĉiam montriĝis malbonaĵoj, do mi verkis alian. Liza preskaŭ freneziĝis, ĉar la daŭra lerno kaj mallerno de unu kodo post alia estis granda mensa streĉo. Sed mi ne laciĝis. Kiam unu kodo montris ian netaŭgecon, mi modifis aŭ novverkis ĝin. Finfine mi ellaboris kodon, kiu ŝajnis praktika.
* * * *
Ĉio estis preparita. Halo estis luita, afiŝoj, biletoj kaj cirkuleroj presitaj kaj gazetreklamoj aperigitaj. Per simpla anagramo de la nomo Liza mi nomigis ŝin Zila, kiu estas neordinara nomo enhavanta ecojn de fremdeco kaj mistero. La reklamoj priskribis ŝin „telepatia fenomeno, kiu povas diveni la pensojn” ktp. Kiom eble ni reklamis la Zila-prezenton kaj la kuirilan prezenton aparte, tiel ke ĉiu pensu, ke estas pli ol du personoj, kiuj rolas en la halo. Ekzemple unu murafiŝo fanfarone reklamis, ke C. Rossetti (ĉefkuiristo) kaj f-ino Adamson (fama eksponistino el Olympia, Londono) eksponas la senakvan kuirilon, kaj la alia afiŝo reklamis, ke Madame Zila, la telepatia mirindulino, estas venigita je granda kosto ktp. La luita halo estis en urbeto ekster Glasgovo.
Venis la tempo por la unua prezento de Zila. Liza estis nervoza. La halo estis iom pli ol duonplena de homoj.
„Ne ekscitiĝu,” mi diris al ŝi. „Fidu al mi. Se ne iros ĉio laŭ la plano, mi scios manovri, kaj cetere, se la prezento estos eĉ malbona, ne gravas. Ni devas komenci; poste ni plispertiĝos. Ĉu vi volas, ke mi eksponu, por ke vi povu dume trankviliĝi?”
„Ne,” ŝi diris. „Ju pli mi pensos pri la afero, des pli mi nervoziĝos. Pli bone, se mi mergos min en la eksponlaboro.”
„Bone,” mi diris. „Mi rekontrolos la ludkartojn kaj la notlibron.”
La eksponado finiĝis kaj la mendoj bone envenis. Rapide ni kuris al la malantaŭa ĉambreto kaj deprenis niajn kuiristajn uniformojn. Mi tuj estis prete vestita en frako.
„Nu, estu preta enveni tuj post mia enkonduka parolado,” mi admonis Liza kaj, kontrolinte denove, ke mia blanka kravato sidas dece, mi rapidis sur la scenejon. Mi lokis lignan brakseĝon sur la mezon de la scenejo, malŝparis du-tri minutojn per ŝajna okupiĝo por doni tempon al Liza, poste mi rektiĝis antaŭ la ĉeestantaro kaj komencis:
„Gesinjoroj,” — viroj en la halo estis nur du — „mi fieras anonci al vi la mirindan Madame Zila, kiu posedas tiun raran dotan kapablon, kiu ebligas al ŝi diveni viajn pensojn kaj vidi la estontecon. Laŭ mia scio ŝi estas la sola virino, kiu kapablas doni prezenton tiaspecan. Dum ŝia fama kariero ŝi helpis al miloj per sia konsilo. Ni povas konsideri nin efektive bonŝancaj, ke la potenca firmo, kiun mi reprezentas, venigis Zila per granda kosto ke ŝi prezentu sin al vi senpage. Kelkaj el vi eble demandas al si: kia rilato troviĝas inter la kuirarto kaj la prezento de Zila? En unu vorto — nenia. Mia firmo venigis Zila sole por reklami, tio estas, por fokusi atenton sur nian senakvan kuirilon. Nun, kun granda plezuro, mi prezentas al vi Madame Zila.”
(La leganto komprenos, ke en la prezentaĵo, kiu sekvas, mi uzas tro simplan, elementan kodon, por ke mi povu klare demonstri nian procedon. Tiun simplan kodon la leganto, se li deziras, povos ekstrakti el la dialogo — la kodvortoj staras kursive. — La priskribo pri la efiko sur la ĉeestantojn estas aŭtenta.)
Liza envenis vestita en nigra vespertualeto arĝente ornamentita kaj riverencis. Obtuza murmureto trairis la halon kiam la anaro rekonis, ke ŝi estas f-ino Adamson, kiu ĵus eksponis. Mi kondukis ŝin ceremonie al la brakseĝo kaj per nigra bandaĝo mi vindis ŝiajn okulojn, evitante kovri la orelojn. Mi reiris al la mezo de la scenejo, prenis el la poŝo kompleton de ludkartoj, kaj anoncis:
„Unue por montri al vi la ĝeneralan kapablon de Madame Zila, mi venos inter vin. Mi deziras, ke personoj elektu kartojn el ĉi tiu kartaro kaj ke la elektantoj estu tre zorgaj, ke mi ne ekvidu la prenitajn kartojn.”
Mi iris al unu sinjorino, kaj ŝi prenis karton el la fasko. Mi turnis min al Liza kaj diris: „Madame Zila, diru rapide do la nomon de la karto.”
„La kvin de piko,” respondis Liza.
„Dankon,” mi respondis kaj, irante al alia elektanto, mi diris: „Bonvolu nun diri la duan karton.”
„La sep de karoo.”
„Koncentriĝu,” mi rapide diris.
Liza metis la manon al sia frunto kaj diris: „Ne, nun mi vidas ĝin pli klare. Ĝi estas la sep de kero.”
„Dankon.”
Mi nun prenis el la poŝo ordinaran notlibron kaj anoncis: „Mi nun dezirus, ke kelkaj sinjorinoj skribu en ĉi tiu notlibro iujn ajn nombrojn, kaj Madame Zila, kiu sidas tute blindumita, sumigos ilin.” Mi iris al unu sinjorino kaj flustris al ŝi: „Skribu kvar ciferojn sur ĉi tiu paĝo.” Ŝi faris tion, kaj mi same petis al tri aliaj apudaj sinjorinoj. Mi reprenis la notlibron, kaj je tiu ekzakta momento Liza diris: „La sumo de tiuj nombroj estas 22.719.” Mi tiam iris al alia virino, kiu sidis ĉe la alia flanko de la halo kaj petis ŝin adicii, kaj kiam ŝi tion faris, la rezultato estis tiu, kiun Liza diris. („Dank’ al Dio, ke neniu vidis min turni la paĝojn!” mi diris al mi.)
Mi poste iris al alia virino kaj flustris: „Kiu estas via naskiĝtago?” Kaj post la respondo mi turnis min al Liza kaj diris: „Ĉu vi scias tuj la naskiĝtagon de la sinjorino?”
„La sesa de aŭgusto. — Vi naskiĝis sub la signo de Leo (leono). Vi havis zorgojn dum via vivo, sed per via natura kuraĝo vi ne permesis ke tiuj zorgoj malesperigu vin. Vi estas bona, sindonema amikino por viaj amikoj, sed vi ne...... ne...... eh...... ne...... ŝatas viajn malamikojn.” Mia stomako kirliĝis ĉe aŭdo de tiu lama banalaĵo kaj mi rapide ĵetis flankan rigardon al la aŭdantaro, sed ĉiu rigardo montris nur streĉan intereson al Liza. „Dank’ al Dio pro la malavara dissemo de stultuloj en ĉi tiu mondo,” mi spiris. Post mallonga hezito Liza daŭrigis: „Estas iu, kiu kaŝe agas kontraŭ vi. Mi ne volas diri ŝian nomon publike, sed vi facile povos diveni kiun mi aludas. Estu singarda. Via estonteco estas ĝenerale rozkolora, kaj mi vidas konsiderindan monsumon, kiu venos al vi. Entreprenu ion malfacilan je ĵaŭdo, ĉar tiu tago estas por vi feliĉoporta.”
„Dankon,” mi diris. Post demando al alia sinjorino mi rapide diris al Liza: „Mi volas, ke vi donu al mi klare la naskiĝdaton de la sinjorino.” Ĉe tiu kompleksa komuniko, Liza ekeraris: „Via naskiĝtago estas la naŭa de novembro, kaj......” „Ne!” kriis la koncerna virino, antaŭ ol mi povis ion diri al Liza, „mia datreveno estas la deknaŭa de oktobro!”
Liza metis la manon al sia frunto, sed antaŭ ol ŝi povis paroli, sinjorino, kiu sidis du vicojn malantaŭ la plendantino, diris: „Sed mia naskiĝtago estas la naŭa de novembro.” Tuj mi kaptis la okazon. Mi levis la manon kaj kriis: „Ĉiu haltigu la pensadon, tio ne donas ŝancon al Madame Zila, ĉar ŝi ricevas ĉies impresojn — jen ŝi ricevis la penson de alia sinjorino!”
„Mi ja pensis pri mia datreveno,” jesis la dua sinjorino.
Ni servis du-tri aliajn virinojn per diro de iliaj naskiĝdatoj kaj la sekva konsilo, kaj antaŭ ol mi povis iri al plua, unu el la viroj, kiuj staris apogite ĉe la malantaŭa muro, mansignis al mi. Iom suspekteme, mi iris al li. Li diris al mi: „Mia datreveno estas la 24-a de marto.” Mi diris al Liza: „Ĉu vi povas do diri nun la naskiĝtagon de ĉi tiu sinjoro?” Sed kiam Liza respondis per: „Ĝi estas la dudek-kvara de marto,” la viro kontraŭstaris per: „Madame Zila eraris. Mi diris tiun daton al la sinjoro ĉi tie, sciante, ke Zila diros same, sed mia vera dato estas la dudek-kvina de junio!” — kaj li mienis mokan, sciplenan rideton. Mi turnis min al li kaj diris: „Sinjoro, vi ofendas Madame Zila, kiu komplezis veni de la ĉefaj urboj por konsili al vi. Tute nature, se vi diris ‚la dudek-kvaran de marto’, vi ankaŭ pensis la dudek-kvaran de marto, kaj Madame Zila divenis vian penson.”
„Kiel honte!” diris kelkaj sinjorinoj, kaj sekvis indigna murmureto tra la halo.
Venis la fino. La lasta persono foriris el la halo. Mi metis la manon kamaradece sur la ŝultron de Liza kaj diris: „Donu al mi vian manon, kolegino, ni venkis la unuan baron.”
„La naŭa de januaro,” ŝi respondis kaj ni ambaŭ ridis.
„Do la homoj ne ŝatas siajn malamikojn!” mi ŝerce mokis.
„Mi scias,” Liza respondis. „Mi estis ekscitita. Mi vidis la venontan banalaĵon, sed mi ne povis deturni min de ĝi — sed cetere, ankaŭ vi ne estis perfekta. Imagu: vi diris al la anaro, ke ili haltigu la pensojn!”
„Jes,” mi konsentis. „Eĉ diktatoro ne povus tion devigi. Tamen mi ne pensas, ke mi postulis malfacilan taskon al nia klerularo!”
„Mi estas kontenta, ke la unua provo ne tute fiaskis. Mi ŝvitis, dum mi sidis en tiu seĝo. Ĉu vi pensas, ke ni faris bonan impreson per tiu kripla prezento?”
„Mi certas, ke jes. Mi atentis ilin, kaj mi ne rimarkis skeptikajn mienojn, tute male, kaj mi ankaŭ aŭdis disajn frazojn diritajn inter ili, dum ili forlasis la halon, kaj oni laŭdis.”
„Mi estas tre kontenta,” spiris Liza.
„Kaj mi ne estas kontenta,” mi diris. „La kodo ne estas taŭga. Oni eble ne divenas la kodon; sed oni povas facile suspekti, ke mi iel vorte kodas al vi. Ne, mi devas trovi ion pli lertan. Ni uzu la nunan kodon provizore, sed mi devas fari alian.”
„Kioooooooo?!”
Pasis jaroj. Nun estas tri Zila’oj kaj tri Rossetti’oj. Ĉiu el la tri paroj staras sur scenejo en malsamaj partoj de la lando je la sama horo, kaj ĉiu Rossetti anoncas: „.......Laŭ mia scio ŝi estas la sola virino, kiu kapablas doni prezenton tiaspecan.” Sed la fenomeno ne estas tiom stranga, kiom ĝi ŝajnas. Ni evoluis kaj pli entreprenis kaj nun havas tri samajn kuirajn eksponadojn kaj tri Zila-prezentojn; tio estas, tri trupoj kun po kvar laborantoj. Ni re-nomis ĉiun ĉefan paron de la du aliaj trupoj per niaj nomoj, ĉar tiel ni ŝparis monon per grandkvanta presigo de unueca reklammaterialo. La afiŝoj estis prete presitaj, kaj helpanto en sia hejmo surpenikis la nomojn de la urbo, halo kaj la datojn en tiucela spaco ĉe la supro de la afiŝoj. Tiuj pretigitaj afiŝoj estis sendataj ĉiusemajne al la tri urboj, kie okazos la prezentoj.
Post la unua prezento de Zila, mi plibonigis la kodon, por ke ĝi servu pli larĝe per minimumo da parolado, kaj kelkajn semajnojn poste ni forlasis tiun kodon tute kaj enkondukis sistemon, laŭ kiu mi tute ne bezonis paroli. Post mia sursceneja anonco mi silentis, krom anonci de tempo al tempo la sekvontaĵon. Zila restis ĉiam blindumita per bandaĝo. Nia matura sistemo, efektive, enhavis tri silentajn kodojn, kiujn ni uzis sinsekve, flue kaj nerimarkeble ŝanĝante de unu al la alia. La avantaĝo de la ŝanĝa sistemo estas, ke ĝi konfuzas iun lertulon, kiu ekperceptus unu el la uzataj kodoj. Ni nun kapablis respondi ankaŭ al skribitaj demandoj, kaj tiu parto de la prezento iĝis la plej alloga. Virinoj svarmis en la halon, por ke Zila respondu al iliaj demandoj kaj konsilu al ili pri problemoj. Ni ankaŭ vendis talismanojn kun horoskopoj en bele koloritaj kovertoj — po unu ŝilingo, kvankam la pogranda prezo estis malpli ol dekono de tiu sumo. Ni nun ankaŭ enspezis pli per la postulo de enirpago.
Mia parolo pri silenta komunikado eble vekos ĉe la leganto nekredemon aŭ almenaŭ miron kaj scivolon. Kaj nun mi devas efektive malkontentigi vin, ĉar mi ne intencas klarigi la novan teknikon, kiun ni iom post iom ellaboris. La nekredemulo povos daŭre ne kredi, la scivolulo scivolos vane. Pardonu, sed tio estas mia sekreto, kiun mi ne malkaŝos. Sialoke mi priskribos detale kaj tute senblage nian novan prezentaĵon, kiel ĝin vidis la publiko, kaj poste...... oni konjektu laŭplaĉe aŭ sidu en senkomprena mistifiko.
Al la kuirila ekspono ni aldonis kvar eksponetojn de malgrandaj kuirejaj artikloj. La hala enirpago sufiĉis por pagi niajn elspezojn, do la malneta profito ĉe la kuiriloj fariĝis neta profito. Ne plu ni transportis niajn varojn kaj rekvizitojn al stacidomo per buso aŭ pruntita man-ĉareto. Ni havis tri aŭtomobilojn, unu por ĉiu trupo. La disdonon de cirkuleroj kaj afiŝoj ni ĉiam faris persone, por ke ili estu trafe lokitaj. Al la reklamado ni donis grandan atenton. En ĉia vetero, eĉ pluva aŭ neĝa, ni eliris kaj konscience metis cirkuleron en ĉiun pordon kaj metis ĉiun afiŝon kie eble kaj kie permesite...... aŭ nepermesite.
* * * *
Mi ĉiam rememoras tiujn tagojn kun aparta plezuro. Ni nomas ilin „la tagoj de la tri trupoj”. Liza, mi kaj la dungitoj laboris fortege, sed la laboro estis ludo. Vere, streĉa ludo, sed tamen ludo. Ni estis familio en la plej bona apliko de la vorto. La laboro farenda estis ĉiam volonte farata. Ne gravis, se mi, la estro, devis lavi la plankon, aŭ se fariĝis necese, ke ni ĉiuj laboru dum la tuta nokto pakante kaj transportante la varojn. Kune ni laboregis, kune ni klopodis, kune ni ŝercis, kune ni ruzis. Mi ne povas memori eĉ unu fojon, kiam okazis malakordiĝo. Por la dungitoj ni estis „Liza” aŭ „Vik”, kaj por ni ili estis Joĉjo aŭ Manjo. Se nomo de nova laboranto ne venis agrable aŭ flue al la lango, ni arbitre ŝanĝis ĝin; se venis labori ĉe ni edzino, ni tuj titolis ŝin fraŭlino. Ni kunloĝis, kunmanĝis, kunŝercis, kunludis, sed antaŭ la publiko estis tute alie. Ĉiu respektplene titolis la alian per „sinjoro” aŭ „fraŭlino”. Sur la stratoj ni afable sed digne mienis al ĉiuj. Anstataŭ aĉeti dudek cigaredojn en unu butiko, ni aĉetis po dek en du butikoj, por konatiĝi kun kiel eble plej multe da butikistoj kaj tiamaniere reklami pli vaste nian aferon.
Por reklama celo ni uzis ĉiujn artifikojn. Kelkajn el tiuj artifikoj oni povus nomi decaj nur en la kadro de komercaj moroj. Inter ni estis akra, senpremia konkursado. Ĉiu strebis trovi novajn, trafajn manierojn reklami. Unu trupo per subaĉeto manovris, ke la urbeta anoncisto kriu pri nia prezentaĵo tra ĉiu strato, kaj plie atingis, ke li anoncu la oficialajn sciigojn preskaŭ flustre, sed plenvoĉe kriu nian. La alia trupo superis tion. Ili sin maskis kaj iris tra la stratoj portante afiŝtabulojn fronte kaj dorse, kaj svingante sonorilojn por altiri atenton. La tria trupo nepre devis superi la aliajn, do ĝi luis azenon kaj ĉaron. Ili fiksis tabulojn al ĉiuj flankoj de la ĉaro kaj metis reklamojn sur ilin. Sur la antaŭan tabulon ili metis grandlitere la jenajn vortojn:
Nun iu ajn povas kuiri perfekte
— kaj por emfazi, ke iu ajn ja povas perfekte kuiri, ili vestis la azenon per kuirista uniformo kun la alta ĉapo! Aliaj rimedoj estis manovri permeson iri sur kinoscenejon kuiriste vestita kaj anonci nian prezenton (kiu malplenigos la kinon la postan semajnon); manovri ke gazetreklamoj estu presitaj kap-al-tere, manovri ke leterportistoj liveru niajn cirkulerojn al foraj kamparaj domoj — kaj en unu urbo ni eĉ aranĝis kun la poŝtoficejo, ke oni sonorigu sinsekve ĉiun telefonon en la urbo, por ke ni povu persone inviti la telefonatojn al nia halo.
Foje okazis, ke ni prezentis en unu urbo kaj intencis iri al alia proksima urbo la postan semajnon. Ni nomu la unuan urbon A kaj la duan urbon B. Nu, la distrikta semajna gazeto liveriĝis en ambaŭ urboj vendrede. Vendredo estis la lasta vespero de nia prezentaĵo en la urbo A. Nia kutima komerca taktiko estis kredigi al la publiko, ke oni ne povas aĉeti niajn kuirilojn post nia foriro, kaj tiu taktiko ĉiam envenigis mendojn grandnombre dum la lasta vespero. Sed ni devis reklami nian venon al urbo B en la distrikta gazeto, kaj se la loĝantaro de A scios per la reklamo, ke ili havos alian eblon aĉeti en B dum la sekvanta semajno, ili ne aĉetos panike dum la lasta vespero en A. Estis do necese, ke la urbo B sciu per gazetreklamo ke ni venos, kaj estis same necese, ke la urbo A ne sciu kien ni iros! Ni do iris al la gazetoficejo, kaj per insistego, per promesoj de grandaj estontaj reklamoj kaj per ĉiaj argumentoj ni sukcese atingis, ke tiun semajnon la gazeto liveriĝu en A unu tagon malfrue! Ĉion ajn ni provis kaj, kvankam ne ĉiam, tamen ofte ni sukcesis.
Mi memoras, ke foje mi direktis la aŭton kaj kunhavis unu el miaj helpantoj, George. Ni traveturis la urbon, serĉante lokojn por afiŝi. Ni vidis dufenestran butikon. La rulkurtenoj pendis, la pordo estis fermita, kaj ni certis, ke la butiko estas provizore fermita aŭ tute vaka.
„Gluu afiŝon sur tiun fenestron,” mi diris al George. Ĵus George komencis, jen elvenis la butikisto kaj komencis insulti nin. „For de ĉi tie!” li kriis. „Kia aŭdaco! Tuj haltu! Ne metu tiun gluaĵon sur mian fenestron!”
„Vi pravas, sinjoro,” mi diris al la butikisto kaj, turnante min al George, mi diris: „Kion vi faras? Ne metu gluon sur la fenestron, metu ĝin sur la dorson de la afiŝo!” La butikisto pli laŭte protestis: „Ne, ne, ne, tiu afiŝo malbeligas mian fenestron!”
„Tute prava vi estas,” mi respondis al la butikisto, kaj al George mi kriis: „Stultulo, ni ne povas lasi tiun kuirilan afiŝon tiele sur la fenestro de la sinjoro, ĝi aspektas malbele. Metu Zila-afiŝon sur la alian fenestron!”
„Jen,” mi diris al la butikisto, „tio nun estas bela. La du afiŝoj pariĝas belege kaj simetrie kaj logos atenton al via butiko. Dankon, kaj estu certa, ke ni aĉetos ĉe vi niajn spicaĵojn — kaj plie, jen kelkaj senpagaj enirbiletoj por vi kaj viaj favorataj klientoj.” Kaj, ridetante al li afable, ni foriris, antaŭ ol li povis konkludi, ĉu ni komplezis lin aŭ male. Mi ne scias, ĉu li deprenis la algluitajn afiŝojn aŭ ne, sed almenaŭ ni restis ĉe nia devizo provi ĉion.
En unu urbo ni luis halon; sed oni ne permesis al ni uzi la halon dum la merkreda posttagmezo, ĉar okazos belec-konkurso de urbaj infanetoj. Do marde vespere ni devis forigi niajn aĵojn for de la scenejo. Merkrede posttagmeze Zila kaj mi atendis en la hotelo ĝis la tempo, kiam ni povos iri al la halo por rearanĝi la scenejon por nia prezentado. Estis antaŭ la kvara, kiam mi diris al ŝi:
„Estas konsilinde, ke ni nun iru al la halo por tuj komenci la ordigadon post la beb-konkurso.”
Ni iris al la halo kaj tuj konstatis, ke daŭros ankoraŭ sufiĉe longe ĝis la fino de la infan-juĝado. Mi ekhavis ideon. Mi donis al Zila sigelitan koverton kaj diris al ŝi: „Donu ĉi tiun koverton al la hal-zorgantino kaj petu ŝin afable teni ĝin por vi, kaj poste demandu ŝin, kioma horo estas.”
Zila faris tion. Proksimume unu horon poste la juĝantoj venis al decido pri la plej bela infaneto kaj anoncis ĝian nomon. Mi tuj petis kaj ricevis permeson fari anoncon de la scenejo. Mi saltis sur la scenejon kaj anoncis la kuirilan eksponadon kaj la Zila-prezenton. Post tio mi vokis la halestrinon.
„Nu,” mi diris al ŝi, „vi havas koverton, ĉu ne?”
„Jes, sinjoro.”
„Ĉu ĝi estas sigelita?”
„Jes.”
„Kiu donis ĝin al vi?”
„Madame Zila.”
„Post kiam vi ricevis ĝin de Madame Zila, ĉu ĝi estis for de via posedo eĉ dum minuto?”
„Ne, mi havis ĝin dum la tuta tempo.”
„Ĉu vi eble scias, je kioma horo vi ricevis ĝin?”
„Jes, estis dek minutoj antaŭ la kvara.”
„Dankon, sinjorino.” Mi turnis min al la ĉeestantaro kaj diris: „Nun estas la kvina horo. Ĝis la nuna momento neniu, eĉ ne la juĝantoj mem, sciis kiu infaneto venkos la konkurson. Mi nun petas, ke la halestrino kompleze disŝiru la koverton kaj laŭtlegu kio estas skribita sur la papero en la koverto, kiun Madame Zila donis al ŝi antaŭ unu horo!”
La halestrino laŭtlegis...... la nomon de la ĵus venkinta infano.
La klarigo estas tute simpla. Kiam venis al mi la ideo, mi ĉirkaŭrigardis la halon por vidi, ĉu mi povos diveni la venkonton. Mi vidis tre grandan, grasan infaneton. Mi sciis, ke kutime ĉe tiuj konkursoj oni juĝas infanetojn kiel oni juĝas bovojn — laŭ la pezo kaj karnodiko pli ol laŭ la belo kaj saneco. Mi decidis elekti tiun pufan specimenon kaj iris al ĝi. Mi parolis per karesaj vortoj al ĝi kaj laŭdis ĝin al la fiera patrino. Mi petole demandis al la infaneto ĝian nomon, kaj la patrino kontente tradukis ĝian gluglon. Mi skribis la nomon sur paperon kaj metis ĝin en koverton. La ceteron vi scias. Se okaze mi estus maltrafinta, mi nur petus al Zila ke ŝi repostulu, sen klarigo, la koverton de la halestrino... Jen ĉio.
Kiel mi diris, ni evoluis, kaj nia firmo, kiu komence ne havis eĉ kontoron, nun havis oficejon kaj podetalan butikon. Ĉe nia centrejo ni starigis du komercajn asociojn: unu podetalan kaj unu pograndan. Interkonsente ni nun enigis s-ron Birrell (de kiu ni komence aĉetis la kuirilojn) kiel asocianon. Li, Zila kaj mi nun posedis po triono de la akcioj, kaj ni aĉetis la kuirilojn jam senpere de Ameriko. S-ro Birrell prizorgis la kontoron kaj la butikon.
Ankaŭ nia Zila-prezento evoluis. Niaj unuaj provoj kaj la kodoj de la unua tempo ŝajnis en retrospekto tute infanaj. La unua parto de la Zila-prezento estis forme sama kiel komence, kvankam ĝi estis jam silenta; sed ni spertiĝis tiel, ke Zila rapide nomis la kartojn en seninterrompa vico. Verdire ŝi iĝis tro sperta, kaj tio donis al la prezento iom da mekanika nenatureco; do ni enmetis unu-du erarojn intence. Mi donos ekzemplon.
Ĉe unu elektita karto Zila eldiras la ĝustan nomon, sed mi, starante rekte antaŭ la elektinto, diras: „Ne!” Zila ripetas la nomon, sed mi ripetas emfazan: „Ne, vi eraras.” Dume la elektinto penas altiri mian atenton por sciigi min, ke Zila ja pravas, sed mi rigardis en la aeron kaj persistas per mia „ne”. Kiam fine eltroviĝas, ke Zila pravas kaj mi eraras, mi mienas tre honte, konfuzite kaj stulte, kaj eĉ sukcesas ruĝiĝi. Tiu incidento estas laŭda al Zila kaj nuligas suspekton, ke mi komunikas al ŝi.
Post tio sekvas la datrevena parto. Ĉe ĉi tiu parto mi jam havas en la menso diversajn datrevenojn, kiujn mi flanke eldemandis kiam mi pritraktis la ludkartojn; do la plejmulto pensas, ke Zila divenas la datrevenojn, sen ke mi demandis al la koncernatoj.
La sekvanta parto prezentiĝas jene: Mi havas multajn malgrandajn notlibrojn kaj krajonojn, kiujn mi disdonas libere al la ĉeestantaro. Sur iu ajn paĝo oni skribas sian demandon, elŝiras la paĝon kaj faldas ĝin. Kiam tio estas farita, mi iras inter ili kaj kolektas la paĝojn kun la demandoj en kartona skatolo. Mi iras sur la scenejon, evitante esti for de la vido de la ĉeestantaro dum eĉ momento. Mi ŝutas la paperslipojn sur la kuirilan bazon, kiu sidas ruĝarda sur la gasflamo, kaj forbruligas ilin. Tuj kiam la slipoj ekbrulas, Zila komencas ripeti ĉiujn demandojn laŭvorte, inkluzive de la subskribita nomo, kaj respondas ilin. Post la fino de la respondado mi publike petas, ke ĉiuj, kiuj ricevis respondon je sia demando, atestu per manlevo. Amaso da manoj leviĝas.
Kiam ni estas for de la halo, ni ĉiam aŭskultas per gap-oreloj, ĉu oni kritikas aŭ havas ian ideon pri artifiko, kaj fojfoje aŭdas onidiron pri ia solvo. Ekzemple, kelkfoje estis dirite, ke mi komunikas al Zila la demandojn en la falditaj slipoj (kvankam mi ne havas la eblon rigardi ilin). Do post la bruligo de la slipoj mi iom ŝanĝis mian procedon. Mi tuj forlasis la halon kaj atende fumis cigaredon ĉe la enirejo, sed la prezento kuris same. Alifoje la onidiro estis, ke la kartona skatolo havas duoblan fundon, do por likvidi tiun supozon mi bruligis la skatolon kune kun la paperoj, kaj ankaŭ iris for el la halo — kaj la prezento same daŭris!
Post tio mi malvindas la okulojn de Zila kaj ŝajnigas veki ŝin el tranco per naturaj skuetoj. Se la aŭdantaro estas tre sorbema, mi spertas malfacilon veki ŝin, kaj sen ion diri mi kvazaŭ kaŝe ekscitiĝas kaj zorgoplene donas akvon al ŝi. La rigardantaro tre ekscitiĝas dum tia ŝajnigo pensante, ke io grava okazis al Zila pro ŝia granda mensa streĉo. Baldaŭ ŝi leviĝas kaj venas iom ŝanceliĝe al la flanko de la scenejo, kaj la aliaj du helpantoj, vestitaj en smokingo, venas en la halon. Ni tri iras inter la publiko kaj rapide demandas al homoj la naskiĝdatojn, kaj Zila eldiras ilin rapide. Al ĉiu demandanto ni donas la koncernan horoskopon kontraŭ unu ŝilingo. Tiu lasta parto vendigas grandan kvanton da horoskopoj, ĉar ĉiuj volas, ke Zila divenu iliajn naskiĝdatojn.
Por krei pli da intereso, ni iniciatis disdonon de donacoj je la fino de la prezentaĵo. Pogrande ni aĉetis kompletojn da bonkvalita manĝilaro en skatoloj, kaj ni disdonis ilin al lote elektitaj ĉeestantoj. La manĝilaro estis bona, sed niaj reklamaj flugfolioj priskribis la donacojn per la plej pompe laŭdaj vortoj. Foje ni ekbezonis urĝe plian stokon da manĝilaro. Mankis al mi tempo por skribi mendleteron al la firmo, de kiu ni aĉetis, do mi uzis flugfolion kaj surskribis la deziratan kvanton apud la flugfolia priskribo de ĉiu speco. Venis respondletero de la firmo, klariganta ke ĝi ne havas tiom altgradan kvaliton, sed ke oni povas sendi la kutimajn! La firmo ne povis rekoni siajn proprajn varojn per nia priskribo sur la flugfolio.
Ĉe paga eniro en la halon, ĉiu persono ricevis la kutiman numeritan bileton, de kiu ni deŝiris kaj retenis la faksimilan duonon. Tiujn duonojn ni ĉifis en buletojn kaj metis en skatolon, kaj kiam ni estis pretaj donaci, iu el la publiko elektis lote kelkajn buligitajn biletojn, kaj la posedantoj de la respektivaj duonoj ricevis la premiojn. La disdono de la donacoj estis tute senpartia, kaj se hazarde gajnas iu, kiu rilatas al la haloficistoj, ni tuj donas pluan similan donacon lote al aliulo, por ke neniu pensu, ke konato trompe ricevis donacon.
Iun tagon George venis al ni. Ni vidis, ke li estas ekscitita.
„Kio estas, George?” mi demandis.
„Ni ĉiuj estos enkarcerigataj,” li diris.
„Pro kio?” mi ridetis.
„Pro tio, ke ni agas kontraŭleĝe kaj la polico envenos ĉi-vespere por aresti nin. Iu diris tion al mi konfidence, kaj li estas serioza persono: li ne blagas. Estas jene: la donacoj, kiujn ni disdonas, rompas la kontraŭloterian leĝon.” (En Britujo privataj loterioj estas leĝe malpermesitaj.)
„Sed tio estas ridinda,” mi diris. „Oni ja ne pagas. Efektive, oni pagas ĉe eniro, sed tio estas por la Zila-aĵo. Oni ja pagis same, antaŭ ol ni iniciatis la donacojn. Oni ne povas nin aresti kaj enkarcerigi pro tio, kvankam oni eble povus haltigi la disdonon kaj procesi kontraŭ ni.”
Sed George respondis: „Mi klarigis al mia informanto, ke la disdono ne estas loterio; sed li diris, ke laŭ la leĝo tio ja estas loterio, ke ni estas kulpaj — kaj punkto!”
„Strange, ke oni pensis pri tio nur ĉi tie en Taytown,” mi diris. „La polico en aliaj urboj ne malpermesis, kaj en unu urbo nia halo kaj la policejo estis en la sama konstruaĵo!”
„Do kion fari?” diris Liza.
„Mi ne scias, sed se ni ĉesigus la donacadon, tio estus malbona afero.”
„Estas absurde! La edzino de la policestro mem regule venas al niaj prezentoj!” diris Liza.
„Ho, ĉu?” mi diris. „Bonege. Ŝi iel gajnos donacon kaj iĝos partoprenanto en la delikto. Ni vidos, ĉu ŝia edzo elpaŝos, kiam li scias tion! Ni trovos manieron igi ŝin gajni hodiaŭ posttagmeze. — Nu, George, vi prenas la monon ĉe la pordo. Ĉu vi konas sinjorinon Policestro?”
„Jes, mi konas ŝin.”
„Bone, tenu aparte la duonon de ŝia enirbileto.”
Tiun posttagmezon, je la tempo por prezenti la donacojn, mi venis sur la scenejon kun la buligitaj biletoj en skatolo. Per la mano mi forte kirlis la biletbulojn per vigla turnado tiel, ke neniu povos dubi, ke ili estas bone miksitaj. Post tio mi alvokis knabineton kaj etendis la skatolon al ŝi. Ŝi elektis paperbulon, malvolvis ĝin kaj montris la numeron, kiun ŝi laŭtlegis. Mi tute ne tuŝis la paperon. — La edzino de la policestro gajnis — kaj ŝia edzo ne vizitis nin.
La manovro estis simpla. Kiam mi kirlis la paperetojn, tiu de la policestredzino estis en mia mano. La forta kirlado ĵetis la paperetojn al la flankoj de la skatolo per centrifuga forto. Tio lasis malplenan lokon en la mezo de la skatolo. Antaŭ ol elpreni la manon el la skatolo, mi faligis la papereton de la policestredzino en la malplenan lokon. Nu, la knabineto nature metis la maneton en la mezon de la malgranda skatolo, kaj mi movis la skatolon iomete tiel, ke ŝiaj fingroj trafis la deziratan bileton.
Sed en la sekvanta urbo la policanoj envenis tuj kiam ni unue alvenis al la halo, kaj ili avertis nin, ke la donacoj konsistigas loterion, kaj sekve estas malpermesitaj. Eble la policestro de Taytown komprenis, kion ni faris, kaj antaŭavertis la ĉi-tiean policon.
„Sed,” mi protestis, „la disdono ja ne estas loterio. Ni ne gajnas, kaj la enirpago estas nur por nia prezentaĵo: tion mi facile povas pruvi.”
„Ne gravas,” respondis la policisto. „Vi gajnas per reklamo kaj la elekto de la gajnantoj estas tute ŝanca, do laŭ leĝo tio estas loterio.” Ni diskutis la aferon post la foriro de la policanoj.
„Ŝajnas, ke ne estas elirvojo,” mi diris, „sed almenaŭ mi havas ideon, kiu helpos.”
Ni disdonis la flugfoliojn kaj reklamis la donon de donacoj kiel kutime.
Ĉe la unua prezento du policanoj estis en la halo. La publiko atendis la disdonon, kiun ni vaste reklamis. Kiam venis la tempo disdoni, mi iris sur la scenejon kaj faris la jenan paroladon:
„Gesinjoroj! Kiel vi scias per nia reklamado, ni disdonas valorajn donacojn. Tiuj tre kostaj donacoj estas ja havindaj, kaj nia firmo donas ilin senpage por reklami niajn varojn. Jam delonge ni disdonas tiujn bonegajn donacojn ĉie tra Skotlando. Tamen en ĉi tiu urbo la polico malpermesis, ke ni disdonu, ĉar laŭ ili la disdono estas loterio. Tio estas sciigo kiu tre surprizas nin. Oni ja nenion pagas por la donacoj, ili estas donataj tute sen pago kaj sen devigo. La pago ĉe eniro koncernas nur la Zila-prezenton, kiu valoras multe pli ol la postulatan sumon. Tiun enirpagon ni havis longe, antaŭ ol ni komencis fari la donacadon. En ĉiu urbo ni same donacis, kaj la polico ne malaprobis. En unu urbo la halo, kie ni prezentis, estis en la sama halo kiel la policejo, kaj policanoj regule ĝuis nian prezentaĵon kaj vidis la disdonon. En la lasta urbo la edzino de la policestro estis la fiera ricevanto de unu el niaj donacoj. Sed mi ne volas kontraŭstari aŭ kritiki la sintenon de via polico — tute ne —, do mi kore bedaŭras, ke ni ne povas etendi al vi la avantaĝon, kiun ĝuis aliaj urboj.”
Kolera murmuro kontraŭ la polico aŭdiĝis. Mi levis la manon por peti silenton kaj daŭrigis:
„Tamen nia firmo ne deziras gajni per tiu polica dekreto. Tute ne. Nu, en ĉi tiu urbo vi havas laŭdindajn bonfarajn societojn kaj institutojn, kiuj helpas al invalidoj, maljunuloj, orfoj ktp. Ni mem ne konas ilin precize. Ĉu do vi komplezus sciigi al tiuj bonfaraj societoj viaj, ke ili skribu al ni, kaj ni sendos al ili la premiojn. Ĉu vi bonvolus fari tion?”
La publiko aplaŭdis la paroladon, kiu finiĝis kun patosa tono.
La rezultanta reklamo estis kolosa. La tuta urbo parolis pri ni. La loĝantoj ĝuis paroli kontraŭ la propra polico, kaj la okazintaĵo estis temo sur ĉies lipoj. Bonfaraj societoj kaj kluboj pridiskutis la aferon en multmembraj kunvenoj, kaj ties komitatoj skribis al ni solenajn leterojn, rekomendante sian organizon kiel ricevonton de donaco. Ni duobligis la nombron da donacoj kaj dissendis ilin. Per la distrikta gazeto ni diskonigis tiun plian donon kun nomoj de la organizoj, kiuj ricevis donacojn, kaj ankaŭ emfazis, ke ni tiel disdonis por ne profiti de la polica malpermeso. Ni tamen profitis multege. La sekvantaj tri urboj estis priservataj de la sama distrikta gazeto. Ĉiuj sciis pri ni antaŭ nia alveno, kaj la komerco zumis. Ni ne donis donacojn en tiuj tri urboj, do ni ankaŭ ŝparis la duonon de la donacoj destinitaj por la kvar urboj.
Kaj ankoraŭfoje policanoj venis en nian medion. Estis en Sandhaven. Sandhaven estas fiŝkaptista urbo. La afero komenciĝis per la surslipaj demandoj ĉe la Zila-prezentado. Nu, ĉar la publiko ne posedas imagpovon, multaj demandoj ripetiĝis tede ofte. Rutine oni demandadis: „Ĉu mi riĉiĝos?”, „Al kiu mi edziĝos?” ktp. — kaj tiu ripetado monotonigas tiun parton de la prezento. Por variigi la demandojn, ni mem elpensis kaj enŝovis kelkajn demandojn por distri, aŭ per humoro aŭ per sensacio. Ĉar en la fino la demandintoj kune atestas la ricevon de respondoj, neniu povis scii, ĉu ĉiu demando estas efektive demandita. Do unu vesperon antaŭ la komenco de la Zila-numero, Liza demandis al mi:
„Kiujn demandojn mi enŝovu ĉi-vespere?”
„Ho...... mi ne scias: mi opinias kelkajn el la kutimaj, kiujn vi ne uzis lastatempe.”
„Mi enmetos: Ĉu mia edzo estas fidela? — Jes, al pluraj! — tio ĉiam naskas iom da rido. Kion plu?” demandis Liza.
„Ho, nu — enmetu ion pri ŝtelita mono, kaj diru la sumon...... eble ses pundoj, kaj aldonu, ke la ŝtelinto sentas sin sekura kontraŭ malkovro, sed ke lia fiago portos al li severan punon post nelonge.”
„Jes,” diris Liza per signifa tono. „Kaj ĉar ni ĵus parolis pri fiagoj, ankaŭ mi volas ion diri. Ĝi koncernas iun, kiu staras ne cent mejlojn for de mi ĝuste nun, mia kara Vikĉjo. Nur tenu la okulojn for de tiu moralmanka belulino, kiu kutime sidas ĉe la dekstra flanko de la antaŭa vico. Ne pensu ke mi ne vidis vin parolanta al ŝi, kaj la reciprokajn ŝafokulajn interrigardojn. Jes, mia Don Ĵuano, ne tiel penu kurbigi vian rigardon al la ‚Vo’ de ŝia bluzo! Vi pensis, ke mi ne vidis vin kiam mi estis okupita pri vendado.”
Mi ridis. „Moralmanka? Kia malico! Eĉ blindulo povus vidi, ke ŝi estas senpeka kiel suĉinfano — sed ŝi ja estas bela, kun tiuj firmaj, aŭdacaj elstaraĵoj, ĉu ne?” mi pikis.
„Mi diros al ŝi, ke vi estas mia edzo,” ŝi minacis.
„Ho, ho, vi ne povas,” mi diris. „Ne forgesu, ke vi estas ‚f-ino Adamson’ laŭ la reklamo, do estos facile nei vian aserton; kaj se vi diros, ke mi estas edziĝinta al iu alia, mi povos kredigi al ŝi, ke tion vi diras nur pro ĵaluzo...... ĉar se ne, kial vi tiom interesiĝus por ekparoli al ŝi? Ne, Liza, vi ne povas venki kontraŭ mi!”
Dum la Zila-numero mi ĝue rigardis al la belulino, kaj ŝi okulesprime respondis al miaj rigardoj. Dume Zila respondis la demandojn:
„Kaj nun venas al mi la jena demando,” daŭrigis Zila. „Ĉu ĉefkuiristo Rossetti estas edziĝinta? — Jes, li estas edziĝinta!”
La belulino pafis riproĉan rigardon al mi kaj deturnis la okulojn ignore. Mi restis senpove venkita, dum la publiko ridis.
La sekvintan tagon policano venis kaj parolis al Liza.
„Nu,” li diris, „hieraŭ vespere vi priskribis ŝtelon, kiu okazis ĉi tie, kaj diris la ĝustan sumon ŝtelitan. Ni scias, kiu la ŝtelinto estas, sed ne povas pruvi nian konvinkiĝon, do ni volas, ke vi ĉi-vespere diru lian nomon.”
Post lia foriro Liza diris al mi: „Jen bela kaĉo! Kion ni faru? Tio estas granda koincido, sed ni ne povos konfesi, ke la afero estas blufo.”
„Ne, ni ne povas konfesi,” mi aprobis. „Ni devas elteni. Vidu — ĉi-vespere pritraktu la temon nebule; sed nature vi ne povos diri la nomon, eĉ se ni scius la nomon de la suspektato. Do priskribu lin iel ĝenerale... ni prenu ĝeneralan priskribon de fiŝkaptista tipo en ĉi tiu regiono. Diru: mezalta, fortika, freŝa vizaĝkoloro, mezblonda hararo kaj bluaj okuloj. Se la priskribo ne trafas, do la polico pensos, ke ili eraras pri sia ŝtelisto.”
Tiun saman tagon Liza kaj mi estis survoje al nia hotelo, kiam mi haltis. „Liza,” mi diris, „ĉu la okuloj min trompas?”
„Pri kio?”
„Tiu ulo ĉe la pordo.”
Liza rigardis kien mi montris. „Jes ja! estas Martin Vernon. Li estas vendanta ion. Kia hazardo portis lin al ĉi tiu nesto?”
Je tiu momento Martin vendis ion al la ĉeporda virino kaj ekrapidis for.
„Martin!” mi laŭtvokis.
Li sin turnis, vidis nin kaj kuris renkonte kun etendita mano. „Krevu la mondo! Fulmo kaj fajro! Kiu diris, ke forpasis la epoko de mirakloj?” li kriis. „Kaj vi, Liza, comment ça va?...... kaj vi, Vik, mein alter kumpel! Kia ekstravaganco, renkonti vin kune. Ho, mia povra Liza, ĉu vi ne povis ĉerpi pli indan viron ol tiun Vik, kiu iniciatis haremojn en la oriento?”
„Tiu sama malinda Vik estas mia edzo,” respondis Liza ridete.
„Kristo-fero Kolumbo! Kial kateni vin al li? Ĉu pro malespero ligiĝi al mi? De kiam Jeanne d’Arc venkis Wellington, neniam estis virino tiel kuraĝa. Sed mi ĝojas renkonti vin ambaŭ kaj mi gratulas; sed diru al via onklo, kial vi vegetas en ĉi tiu urbaĉo, kiun la Eternulo pro naŭzo ne kompletigis?”
„Ni eksponas en halo ĉi tie. Ĉu vi ne vidis la reklamojn?”
„Ne, mi venis ĵus de urbo, kie kelkaj stultuloj volis adiaŭi min iom tro entuziasme. Mi estas retiriĝema ulo, do mi foriĝis.”
„Kion vi vendas?”
„La ŝmiraĵon,” diris Martin.
„Kaj kio estas tio?” mi demandis.
„Ĉu vi ne konas ĝin? Ĝi estas ŝmiraĵo, kiu arĝentumas metalon; sed la homoj plendas, ĉar la efiko ne daŭras. Dio mia, kia gento rampas sur ĉi tiu mondo! Plendi? Pesto kaj plago! Festo kaj flago! Besto kaj blago!” li vortdiboĉis. „Se ili estus mi, ili jam havus kaŭzon plendi. Ofte, dum mi fabelas, ilia pord-anso, kiun mi ĵus arĝentumis por montri, komencas repreni sian naturan koloron, antaŭ ol mi povas fini la vendon, kaj mi devas rapide malaperi...... Sed kial stari ĉi tie en la strato? Ni iru al glutejo kaj festu la renkonton per ŝaŭmaĵo!” Dum li parolis, Martin ĵetis maltrankvilajn rigardojn trans la ŝultron, poste li aldonis: „Cetere — ni rapidu, ĉar ĉi tie kelkaj el miaj ĵusaj klientoj eble venos por regali min per sia danko.”
„Do, do,” li diris, kiam ni sidis en trinkejo, trinketante niajn bierojn, „edziĝintaj! Kaj mi ankoraŭ drivas sola kiel la Vaganta Judo.”
„Jes,” diris Liza. „Kial vi ne trovu edzinon, Martin?”
„Ne, ne,” respondis Martin. „Kunulinon...... eble, sed neniu bela fraŭlino jam venis proponi sin al mi, kaj por mi estas tro enuige komenci svatadon kun ĝiaj ŝajnigoj kaj ĝentilaĵoj, kiujn la pupetoj postulas. Sed antaŭ nelonge bela fraŭlino ja venis en mian ĉambron kaj......” li finis per supera gesto de malgravigo.
„Ho nu, Martin, rakontu!” petis Liza. „Ne lasu nin tiel, pendantaj en aero!”
Martin rigardis al Liza kaj poste turnis la rigardon al mi kun demanda mieno. Mi levis la ŝultrojn. „Juĝu mem!” mi diris.
„Nu,” cedis Martin, „virina peto estas dekreto. Do jen. Unu nokton, tre malfrue, mi venis en urbon. Mi serĉis kuŝejon kaj frapis pordon en loĝeja kvartalo. Belega, pompa Venuso aperis ĉe la pordo. Je la sep pereigaj pekoj, ŝi estis rava, kaj ŝi rigardis min en maniero, kiu forprenis al mi la spiron. Mi eĉ ne rememoras klare, kio estis dirita. Estas nekredeble, sed ĉi tiu sama Martin Vernon, kiu estas hardita kontraŭ la fatala sekso, agis kiel amtrempita junulo. Ŝi gvidis min al mia ĉambro, diris kelkajn afablajn vortojn, esprimante la esperon ke mi estos komforta kaj, duŝinte min per ĉiela rideto, foriris. Post iom da tempo ŝi frapis sur mia pordo kaj, ĉe mia tutkora invito, ŝi enŝvebis. Ŝi portis tason da teo por mi, kaj ŝia voĉo trilis arĝente. Mi forte fervoris, sed ne estis certa, ĉu ŝia afablo fontas el ĝentilo, aŭ ĉu ŝi favoras min pro korinklino. Ankaŭ mia brako preskaŭ memstare leviĝis por tuŝi ŝin, sed mi detenis ĝin. Denove ŝi foriris. Post iom da tempo mi enlitiĝis kaj komencis legi por fordistri de ŝi miajn pensojn. Denove muziko sur la pordo, denove ŝi enflosis. Ŝi surhavis negliĝan robon, tra kiu sin modlis la majestaj kurboj. ‚Pardonu,’ ŝi dolĉis. ‚Ĉu vi havas cigaredon?’ — ‚Nu certe, certe,’ mi respondis. ‚Jen —’ kaj mi donis cigaredon kaj fajron. Ŝi sidis sur la rando de mia ampleksa lito kaj diris: ‚Nu, ĉu vere vi estas tute komforta?’ — ‚Ho jes, absolute, dankon,’ mi deliris. — ‚Bone,’ ŝi mielis. ‚Nu, se vi deziras ion ajn’ (kaj mi estis certa, ke ŝi emfazis tiun ion ajn) ‚nur petu, kaj mi ĝojos komplezi.’ — ‚Vi estas tro ĝentila,’ mi respondis kaj rigardis al ŝi sopire. Ŝi surverŝis min per la radioj de varma rideto. Mi arde volis porti la aferon antaŭen, sed mia malnova aplombo forfluis kiel akvo el korbo. Ŝi diris: ‚Estas io, sed mi ne kuraĝas diri ĝin. Vi eble juĝos min tro trudema.’ — ‚Ho, estu senceremonia!’ mi diris. ‚Mi estas ja viro, kiu sufiĉe travagis en la mondo. Al diablo la ortodokson, mi fajfas pri ĝi. Mi mezuras per mia propra metro. Mi petas vin, parolu libere!’ — Ŝi klinis la kapeton ĉarme, hezitis, poste komencis: ‚Do...... ĉu eble...... eble estus loko por ankoraŭ unu en via lito?’ — Mi devis iom serĉi la voĉon. ‚Sed certe, mia kara, certe!’ Kaj mi tuj moviĝis por fari lokon. ‚Ho dankon,’ ŝi diris, ‚mi ne sciis kiel proponi tion al vi, sed estas alia viro, kiu atendas, kaj mi tuj kondukos lin ĉi tien.’ — kaj ŝi ridetis al mi ĉarme kaj foriris.”
Ni kore ridis. „Jen,” diris Martin, „kiaj aferoj okazas al mi! Mi plonĝis en la kaptilon kiel beata idioto. — Sed vi du: rakontu iom pri vi mem!”
Ni babilis, rakontis, kaj poste devis rapidi al la halo. Martin promesis ĉeesti.
Tiun vesperon estis granda amaso da popolo en la halo, ĉar la famo pri la malkovro de la urba ŝtelisto disvastiĝis. Estis policano kaj polica serĝento en la halo. Ĉiuj atendis la malkaŝon de l’ nomo de la ŝtelisto...
Liza priskribis la ŝteliston kiel ni aranĝis; sed kiam ŝi venis al la punkto diveni la nomon, ŝi diris: „......kaj lia nomo estas...... estas......”
Plena silento regis en la halo.
„......estas...... ne, mi ne povas kapti la nomon,” ŝi diris per preskaŭ flustra voĉo, kaj lace ŝi metis la manon al la frunto.
La serĝento venis al Liza kaj diris: „La priskribo de la ŝtelisto estas tute ekzakta, sed kial vi ne povas diri lian nomon?” „Ne estas facile,” diris Liza. „Ĵus ĝi estis ekvenonta al mi, kaj poste — ĝi ne. Tiuj sciigoj aŭ venas aŭ ne venas, kaj mi povas nur peni. Oni ne povas postuli, ke ili venu.”
Martin aŭskultis flanke.
La policserĝento diris: „Do, ni provu denove morgaŭ vespere, ĉu?”
„Ho jes, mi ja provos,” respondis Liza.
„Bone, ni ĉeestos morgaŭ vespere, sed nun estas konsilinde, ke ni akompanu vin hejmen, ĉar la ŝtelisto eble atakos vin. Kaj morgaŭ ni akompanos vin de la hotelo kaj returne.”
Ni kune iris al la hotelo. Martin estis kun ni, kaj post la foriro de la policanoj ni invitis Martin enveni.
„Mi komprenas nur duone ĉi tiun polican aferon,” diris Martin. „Kio ĝi estas?”
Ni klarigis al li.
„La plej terura malsano en la mondo estas stulteco, simpla kretenismo,” filozofis Martin. „Pro stulteco homoj mortas, agonias, malsatas kaj minimume malŝparas tempon. Ĉu kredeble, ke oni kondamnus iun pro diro de divenistino? Iam oni detruis aŭguristinojn, kaj nun oni volas uzi ilin por detrui aliulojn. Jen vera progreso! Mi malesperas, tute rezignas pri la monda idiotaro. Tamen vi ne povas konfesi la blufon. Ne-ne, ne konfesu; plenŝtopu iliajn vakajn rap-nap-kapojn per babilaĵoj. Vi mem ne povas fari esplorojn pri la krimo sen tiri atenton sur vin, sed mi esploros kaj provos eltrovi detalojn. Mi sciigos vin morgaŭ pri la rezulto.”
La posta vespero estis nia lasta en la urbo. La halo estis sufoke plena, kaj homoj staris malantaŭ la seĝaro, kunpremitaj kiel sardeloj en skatolo. Martin fingrovokis min. „Mi elfosis ion,” li diris mallaŭte, kaj rapide li komunikis al mi kelkajn detalojn pri la ŝtelo. Mi sciigis tion al Liza.
Venis la apogea momento de la vespero. Liza priskribis la ŝteliston kiel antaŭe. Tiam ŝi aldonis laŭ la sciigoj de Martin:
„Estas nokto. Jes, mi vidas iun. Mi vidas lin, li alproksimiĝas al dometo...... li ĉirkaŭrigardas. Jen li venas al la pordo kaj provas malfermi ĝin. Nun li staras senmove, ŝajne aŭskultante. Li ĉirkaŭiras la dometon, ĝi estas ligna kabano...... Oh, la bildo malklariĝas...... jes, nun li iras al fenestro, li sin klinas. Nun li rektiĝas. Li havas ion en la mano, mi ne klare vidas kio ĝi estas...... eble ŝtono. Li frakasas la fenestron. Denove li ĉirkaŭrigardas. Jes, nun li engrimpas.” (Paŭzo, ne estas eĉ flustro en la halo: la priskribo tuŝas eĉ min.) Liza daŭrigas ekscitite: ‚Jen, jen, li elgrimpas, ho, mi vidas lin...... jes, jes, mi vidas lin!” (Ŝia voĉo kresĉendas.) „Li metas ion en la poŝon, li forrapidas dekstren, dekstren......” (Longa paŭzo, poste mallaŭte:) „Lia nomo estas...... estas... (ŝia voĉo preskaŭ ne aŭdiĝas, kapoj kliniĝas al ŝi streĉe) estas... jes, estas...” Ŝi ‚svenis’. Mi kuris sur la scenejon kaj vokis unu el miaj helpantoj, kaj ni portis ŝin de la scenejo. Post iom da tempo ŝi revenis kaj la mendoj por horoskopoj rompis ĉiujn rekordojn. Unu-du virinoj timis alproksimiĝi al Liza.
Denove la serĝento venis. „Kial vi ne sukcesis diri lian nomon? Ĉu vi ja sciis ĝin antaŭ ol vi svenis?”
„Ne,” diris Liza lace. „Io ja ekvenis al mi, sed ĝi estis tro nebula. Komprenu, ke ĉiuj en la halo pensis nomojn! Venis al mia menso granda konfuzaĵo, nomoj, nomoj, eroj de nomoj, tute intermiksitaj, tute nebulaj. Ne estas eble, tute ne estas eble. Kun tia konfuzo la afero estas tro streĉa.”
„Do,” demandis la serĝento, „ĉu vi povos diveni la nomon, se mi sidos ĉe vi private?”
„Jes, eble,” diris Liza.
„Bone, ni provu.”
„Sed ne ĉi-vespere,” petis Liza. „Mi estas morte laca.”
„Do kiam?”
„Je la dekunua morgaŭ matene en mia hotelo.”
„Bone,” diris la serĝento kontente. „Mi estos tie akurate.”
Tiun vesperon, post eskorto al la hotelo, ni revenis al la halo kaj pakis ĉion, kaj la sekvintan matenon, post adiaŭo al Martin, ni forlasis la urbon je la naŭa matene.
Marto 1938. Denove en Olympia, Londono. Ni nun partoprenis skotajn kaj anglajn foirojn kaj ankaŭ negocis en urbaj haloj. Ĉe ni laboris dudek-kvin personoj. En la anglaj foiroj ni konkurencis kontraŭ la V.I.K.-kompanio. Ni havis la avantaĝon, ke ni kaj niaj dungitoj laboris kiel familio, kaj ni konkurencis kontraŭ V.I.K. senlace. Ĉe V.I.K. nun restis nur tri eksponistoj: tio signifas, ke V.I.K. preskaŭ perdis la merkaton. La sola afero, kiun ni timis, estis ke unu el niaj laborantoj forlasos nin kaj iros al la opozicio. Eĉ se tiu transkurinto ne estus sperta laboristo, li povus malutili nin, se li kontraŭlaborus. Nome ni havis metiajn sekretojn kaj taktikojn, kiujn ni ĵaluze gardis, kaj estus por ni domaĝe, se la opozicio ekscius ilin.
Tre simpla sed tre efika taktiko nia estis ĉiam disdiri, ke ni malmulte vendas. Bazaruloj, male, ĉiam fanfaronas per grandaj troigoj pri siaj vendoj por kredigi al ĉiu, ke ili estas bonegaj vendistoj. Vendoj en foiroj estas ĉiam malaltaj en la komenco, kaj poste pograde altiĝas ĝis granda eksterproporcia vendado dum la lastaj tagoj. Tiu altiĝo ĉe la fino estas grandparte rezulto de la antaŭatempa laborado, inkluzive de la komenco, kiam ŝajnas malŝparo de tempo klopodi. Se la opozicio pensos, ke ni bone vendas, ĝi strebos per ĉiuj fortoj por superi nin. Do la taktiko estas paroli al ili pesimisme, dirante ke ne valoras la penon provi, kaj ke la foiro estas fiasko.
Estas strange, kiel facile oni kredas tion, eĉ se la kredanto havas jarojn da sperto. Bazaruloj ĉiam memoras la finan rezulton de foira vendado kaj forgesas la malesperigan komencon, ĉar iliaj mensoj evitas memori tion, kio estas malagrabla. Tiu faktoro, plus sintrompo per fanfaronado, faciligas nian taktikon, kredigi al ili, ke foiro ne estas bona. Dume ni forte laboras, eĉ se la tuja vendado estas mizera, kaj dume la opozicio perdas valoran tempon. Kiam mendoj komencas enveni kvante, la opozicio vekiĝas, sed estas jam tro malfrue.
Ofte en malgrandaj, malbonaj foiroj ni bone sukcesis, ĉar neniu klopodis eksponadi kaj ni kolektis la plejmulton de la vizitantoj, kiuj estas pli pretaj aĉeti, ĉar neniu jam vendis al ili.
Ĉe Olympia ni estis ok laborantoj entute.
Estis Hilda. Ŝi bone eksponis kaj ankaŭ estis bona trudvendistino. Ŝi estis eks-teatrodancistino, sed ŝi suferis je tro granda memestimo. Tio estas tre kutima manko de bazaruloj, kaj kiam bazarulo infektiĝas je tiu malsano, ni devas tuj klopodi kuraci lin. Ĉe tiu malsano la infektita eksponisto staras sur la podio aŭ scenejo kaj paradas per ŝercoj aŭ fanfaronoj, entrinkante la aprobon de la amuzita anaro, kaj forgesas pritrakti serioze la vendotan artiklon. La rezulto estas, ke ĉiu laŭdas la eksponiston, sed ne aĉetas. Iom da humoro por teni la atenton estas necesa, sed troo malbone efikas. Kiam mi dungas laborantojn kaj instruas ilin, mi devas unue iom laŭdi ilin ĉe ĉiu progreso por kuraĝigi ilin, kaj poste ĉe la apero de la bazarula malsano mi devas ‚duŝi ilin malvarme’ por sobrigi al ili la kapon.
Richard estis karbministo, antaŭ ol li laboris ĉe ni. Li estis bona eksponisto kiam la bazarula malsano ne kaptis lin, sed li estis tute nebona ĉe la individua vendado. Strange estas ke, kiam viroj komencas eksponadi, ili malboniĝas je la individua vendo, sed la virinoj, kiuj eksponas, retenas ambaŭ kapablojn.
Sinjoro Parr...... ni ĉiam nomis lin ‚sinjoro’. Parr estis nova ĉe ni. Li estis bone edukita viro kaj venis de altklasa aŭ eble eĉ aristokrata familio. Ni neniam eltrovis precize pri lia deveno. Li estis iom altstatura, impona viro, ĉirkaŭ kvardekkvin-jara, disting-aspekta, kun griziĝantaj haroj ĉe la tempioj. Kiam li estis for de la laboro, li sin vestis malhele kaj portis eksmodan, larĝan kravaton. Neniam oni vidis lin sen liaj bastono kaj gantoj kaj, kvankam liaj vestoj estis iom eluzitaj kaj eksmodaj, li portis ilin kiel princo. Li ĉiam havis blankan naztukon en la brustpoŝo kaj elstarajn blankajn ĉemiz-manumojn. Li ne kapablis eksponi, sed per sia kulturita voĉo li bone vendis al virinoj, kiujn li imponis. Sed de la komenco li prunteprenis monon de niaj laborantoj en maniero, kiu impresis, kvazaŭ li farus favoron al ili, kaj tiun monon li forgesis redoni. Li poste prunteprenis de personoj ĉe aliaj standoj, ĉar niaj laborantoj jam surdiĝis kontraŭ tiaj demandoj liaj.
Kvare venis Freda. Ni nomis ŝin „Film-Freda”, ĉar ŝi intertempe laboris ĉe Londonaj filmkompanioj en malgravaj amas-roloj. Ĉe ni ŝi estis provizora laborantino. Laŭ ŝia parolado ŝi estas fama aktorino kaj ŝi ĉiam parolis pri la filmsteloj, kvazaŭ ŝi estus ties intima amikino, kaj nomis ilin per -ĉjo kaj -njo. Kvankam ŝi ŝajnigis esti bonhava kaj parolis pri grandaj salajroj, mi rimarkis ke je manĝotempo ŝi ĉirkaŭiris la standojn en Olympia kaj regalis sin per senkostaj specimenoj de supo, faboj, biskvitoj, limonado ktp. Se ŝi estus honeste dirinta, ke mankas mono al ŝi, ni senhezite estus donintaj anticipan pagon al ŝi. Mi foje aludis delikate pri tio, sed ŝi rifuzis kun aktora gesto. Ŝi estis tre komplezema kaj entreprenis aĉeti necesaĵojn por ni ĉiuj, ĉe butikoj survoje al la foiro aŭ ofte eĉ malproksime de sia vojo, kaj ŝi ne akceptis rekompencon pli ol la netajn elspezitajn sumojn. Ni kvitiĝis per donacoj de rostitaj kokidoj ktp.
Ŝi videble konsideris sin treege bela, kvankam tiu opinio ŝajnis al mi sufiĉe diskutebla. Ŝajne ankaŭ la filmreĝisoroj ne vidis tion ĝuste per ŝiaj okuloj, ĉar mi foje vidis ŝin en filmo, kie grupo da virinoj estis vestitaj kaj iom ŝminkitaj por doni humoran efekton, sed la reĝisoro de la filmo lasis ŝin prezenti sin tute nature.
Ŝi estis bona vendistino sed ofte rabis mendojn, tio estas: ŝi alkroĉiĝis al aĉetontoj, kiujn alparolis aliaj vendistoj, celante kapti iliajn mendojn en sia kajero. Mi devis teni la okulojn sur ŝi pri tio, ĉar tio kaŭzas malpacon. Ĉiu el niaj vendistoj avide konkuris en mendo-akiro, kvankam neniu iam ajn superis la vendadon de Liza.
Kaj estis Tommy, nia plej bona eksponisto. Antaŭ ol labori ĉe ni, li havis strangan okupon. Li laboris ĉe amuzfoiro kiel ‚sprono’. Lia tasko estis, iri de unu budo al alia kaj roli kvazaŭ kliento, rulante aŭ ĵetante pilkojn, ĵetante mansagojn aŭ lignajn ringojn, pafante per aerfusiloj ktp., cele al trafo de premioj. Sed tion li devis fari nur ĉe la budoj, kie mankas klientoj por tiel allogi rigardantojn, kaj kiam tiuj komencas ankaŭ partopreni, li kviete foriras al alia budo. La budozorgantoj ĉiam donas al li la plej valorajn premiojn pro iu ajn venko, kaj tiuj premioj estas kaŝe redonataj poste.
Kaj laste ni havis Dora. Ŝi ne kapablis eksponi, sed ŝi estis nelacigebla laborantino, kaj per la nura forto de senĉesa parolado ŝi tre multe vendis. Sed ŝi estis tre naiva. Ĉiu el ni sin distris, blagante Dora, sed ŝi ne ofendiĝis.
Dora estas la sola persono en la mondo, kiu provis kuri pli rapide ol po 335.000 kilometrojn en sekundo, kvankam ŝi ne sukcesis...... Tiu provo okazis ĉe foiro en Manĉestro iun tagon antaŭ ĝia malfermo. En la foiro estis demonstro de televido. Je tiu tempo televido estis novaĵo, kaj homoj volonte pagis por vidi ĝin. La televidaj bildoj estis elsendataj de stando ĉe unu ekstremo de la halo al stando ĉe la alia ekstremo. Nu, ĉi tiun tagon ni atendis la malfermon de la foiro kaj dume ni distris nin per elsendoj memfaritaj, kie ni vice rolis kiel aktoroj, dum la ceteraj rigardis en la riceva stando.
Venis la vico de Dora. Ŝi faris sian prezenton kaj poste venis al ni kaj demandis: „Ĉu mi prezentiĝis bone?”
„Tre bone,” respondis unu el ni. „Sed kial vi ne pli rapidis ĉi tien post via prezento por vidi vin mem? Ĵus via bildo malaperis. Nu, iru kaj prezentu denove, kaj kuru ĉi tien!”
La kompatinda Dora provis plurfoje, sed ĉiam ni diris al ŝi: „Ho domaĝe! Kuru ankoraŭ pli rapide — via bildo ĵus malaperis,” kaj jen Dora ree kaj ree kuris plenpove, penante kuri pli rapide ol elektro.
Kaj tiu stranga sortimento da personoj glate kaj sperte kunlaboris.
Iun tagon mi deĵoris ĉe la stando. Estis iom post la unua horo — la ‚enua horo’ oni povas diri, ĉar tiam estas plej malvigle: homoj po etaj grupoj preterdrivas sed ne estas kapteblaj — kiam Dora aperis kaj diris: „Jen, Vik, vi estas svisdevena, ĉu ne? Do venu paroli kun ĉi tiu sinjoro, kiun neniu el ni povas kompreni! Sviso li nomas sin, kaj tiel kriple li parolaĉas angle!...... Nu, venu!”
Nature mi venis, rapide lasinte la standon al la prizorgo de Tommy. La eblo renkonti svison vigle interesis min, ĉar mi tre emis paroli kun li pri la hejmlando. Ĉe najbara stando staris juna sinjoro, videble fremda. Mi alpaŝis, kaj li salutis min — germane. Mi penis respondi, sed ve! mia germana lingvo estas preskaŭ nenioma — do mi demandis, ĉu li ne parolas itale? Itale li parolis sambone, kiel mi germane, do ni devis rezigni, kaj ni provis la francan lingvon. Sed bedaŭrinde nek li nek mi bone scipovis ĝin, kaj post diro de kelkaj kutimaĵoj ni haltis, konstatante, ke nia scio ne sufiĉas por taŭga interparolado.
Success!Nu jen: tri oficialaj svisaj lingvoj ne utilis al ni, kaj pri la kvara — la romanĉa — mi ne demandis, ĉar eĉ unu vorton mi ne scias el tiu. (Poste mi sciiĝis, ke ankaŭ li tute ne scias la romanĉan.) Tiam mi ekspensis, ke eble lia angla scio estas pli bona, ol ŝajnis al la aliaj vendistoj: ĝin eble nur maskas dika fremda prononcado, kiun mi sukcesos trakompreni. Sed ne, lia anglaĵo estis vere aĉa, preskaŭ neekzistanta.
Nu, jen kia situacio! Du samlandanoj, kiuj havas elekton inter kvar naciaj lingvoj kaj pli aŭ malpli scias tri el ili, sed tute ne povas konversacii. Absurda embaraso! Ni staris unu kontraŭ la alia senvorte. Mi sentis min kiel idioto, kaj al mi ŝajnis, ke ankaŭ li spertas la samon. Tute senespere, tamen por iel daŭrigi la mortantan konversacion, mi demandis: „Ĉu vi parolas Esperanton?” „Jes!” li kriis. Kia ĝojo! Ni iris kune al Lyons-kafejo kaj babilis intime pri hejmlandaj aferoj dum preskaŭ du horoj, kaj ni parolis tiel nature, ke mi tute ne konsciis, ke mi babiladas per neŭtrala lingvo kun — mia fremda samlandano!
Ĉe disiĝo ni aranĝis revidiĝon. Kiam ni renkontiĝis, ni kune vizitis Londonan Esperantan klubon. La nivelo de Esperanto tie estis bona, la klubanoj estis tre viglaj, kaj ni forte ĝuis la kunvenon.
* * * *
Kaj nun, kara leganto, vi vidis, ke la vivo de bazarulo estas vojo zigzaga kaj epizoda, sen formo kaj sen kohero. Al tia historio estas malfacile meti taŭgan finon; do permesu, ke mi solvu ĉi tiun problemon arbitre kaj senplue per skribo de la sigela vorto:
FINO.
Ŝiru vin en du partojn, la mondo trian postulos.
10. XII. 1949.
Kara Ernesto,
Mi ricevis vian leteron, en kiu vi instigas min finverki la romanon. Restis verkotaj nur iaj 30-40 paĝoj; nur... sed vi ne povos kredi, kiel tiuj 30 paĝoj staris al mi en la gorĝo!
Certe vi pensas, se oni jam skribis pli ol 200 paĝojn, ke oni povas streki senpene — kvazaŭ parafon ĉe letero — la bagatelajn 40, kiuj kompletigos la verkon! Vi skribas al mi:
„Vi, kiu pionire kaj persiste ellaboris la komencon kaj la ceteran pliparton de via kroniko, kaj eĉ en groteske malfacilaj cirkonstancoj — dum trajn-vojaĝoj, en busoj, dum noktoj kiam negocaj zorgoj forpelis la dormon —, ĉu vi nun volas halti hipnote antaŭ la fino? Kia kunikla timo nun paralizas viajn nervojn, ke vi ne povas tion malmultan fari, kio kondukos vian laboron el stumpa manuskripto al kompleta verko?”
Nu bone, vi jam ne bezonos plendi ĉar jen — iele-iome, duone malbone — mi almetis la finon. Sed vi ne havas imagon pri la malfaciloj, kiuj plagis min lastatempe! Sciu, la nuntempaj dungitoj tute ne havas la kvaliton nek spiriton de la antaŭmilitaj. Ili estas pli fieraj, pli kapricaj, malpli laboremaj. Sed ekster tio ŝajnas, ke lastatempe iu aparta koboldo de misŝanco min sieĝis.
Ĉu iam ajn vi spertis, ke dum certa tempospaco ĉio kontraŭa okazas ĝis punkto, kiam oni diras al si: „Nun nepovas okazi io plua,” kaj tamen kontraŭaĵoj daŭradas? Tion mi spertis dum la du lastaj semajnoj. Aro da ĝenaĵoj, neniu el ili per si mem grava, inundis min. Mi lastatempe dungis proksimume dudekon da laborantoj, kaj al ĉiu senescepte io okazis. Kvin malnovaj forlasis min pro diversaj kaŭzoj. Kelkaj novaj estis netaŭgaj, kaj mi devis maldungi ilin. Unu ebriiĝis kaj estis forĵetata el magazeno, unu bonan alia firmo forŝtelis; du bonaj enamiĝis tiel forte, ke dise mi ne povas laborigi ilin, kaj kune ili uzas la labortempon rigardante en okulojn unu de alia, kaj mi nepre devos maldungi ilin. Du vere malsaniĝis en momento, kiam ili devis komenci laboron. Alia, kiu nepre devis deĵori en magazeno, estis tenata hejme de sia edzino. Unu viro, kiu enamiĝis, sabotis gravan magazenan aranĝon por esti ĉe sia amatino, kiu estis en alia urbo ktp. ktp.
Sen troigo, tiaj sciigoj venis al mi du-trifoje ĉiun tagon senescepte, kaj mi devis per telefono kaj telegramo kaj mem-iro ŝtopi la breĉojn. Tiel rapide okazis ĉio ke mi ne havis tempon sciigi Birrell, kaj li ne scias kiuj laboras ĉe ni nek kie ili estas. Eĉ dimanĉe frumatene la telefono alarmas.
Hieraŭ sinjorino, kiu tre ŝatis la laboron, kiu bone laboris (kaj plurfoje diris, ke ŝi esperas, ke ŝi taŭgos, ĉar ŝi volas daŭrigi kaj tre bezonas la monon ktp.), iris al poŝtoficejo kaj simple malaperis. Mi ne scias, ĉu ŝi mortis aŭ perdis la memoron...
Mi kuras de urbo al urbo kaj laboris en du aŭ tri urboj en sama tago. La zorgoj kaj misaventuroj estas efektive fantastaj — mi ne povas priskribi al vi eĉ la duonon de ili.
Bonvolu do konsideri ĉion ĉi kaj legu indulge mian pene akuŝitan verkon, de kiu mi nun definitive liberiĝas.
Via, Vik.
La supra letero iom montras, kiel malavare Cezaro Rossetti konsumis siajn grandajn energiojn. Je la 6-a de majo 1950 li subite kolapsis en sia hejmo kaj du tagojn poste li mortis, havante aĝon de 48 jaroj.
Aberdeen - Aberdi’n
Alec Nicol - Alek Nikol
Ayr - Er
Bank Hey Street - Bank Hej Strit
Berwick-on-Tweed - Berik-on-Tŭid
Birmingham - Bö’mingam
Black - Blak
Blackie - Blaki
Blackpool - Blakpul
Bournemouth - Bo’nmaŭt
bricks - briks
Brighton - Brajton
British Toy Co. - Britiŝ Toj Kampani’ (Brita Ludil-Kompanio)
Buckie - Baki
Burns - Barnz
Caernarvon - Kajrnarvon
cement - seme’nt
Chesterfield - Ĉe’stöfild
Cohen - Koen
Cornwall - Kornŭol
demonstrator - de’monstretor
Fairley - Ferle
Falmouth - Falmaŭt
Fife - Fajf
George - Ĝorĝ
Hooper - Huper
Hughes - Hjuz
Ideal Homes - Ajdil Homz
Japlac - Ĝaplak
Jeff - Ĝef
Jersey - Ĝerze
Jock - Ĝok (skota mallongigo de Johano, per kiu la angloj kutime kromnomas skotojn)
Joe - Ĝo
Jones - Ĝonz
Leeds - Lidz
Leek - Lik
Lewis - Luis
Liverpool - Li’verpul
Lottie - Loti
Luigi - Luiĝi
Lyons - Lajnz
Mac - Mak
Mackey - Maka’j
Margy - Marĝi
Market Street - Market Strit
Marquis - Markŭis
Mary - Meri
Michael O’Hara - Majkel Ohara
Micky - Miki
Middlesborough - Mi’dlzbra
Mosley Street - Mozle Strit
Nairn - Nern
Newcastle - Njukasl
Orkney - Orkne
Park Lane - Pak Lejn
Peterhead - Piterhe’d
Petticoat Lane - Pe’tikot Lejn
Plurtown - Plurtaŭn
Premo Cooker Co. - Premo Kuker Kampani’
Priestley - Pristle
Ralph - Ralf
Richard - Riĉard
Rogers - Roĝerz
Sandhaven - Sandheven
Scott - Skot
Shaw - Ŝo
Sheffield - Ŝefild
Shetland - Ŝetland
Shiftit - Ŝiftit
Smart & Co. - Smart and Ko
Stanley - Stanle
Stevenson - Sti’venson
Stockton - Stokton
Sunday Referee - Sande Referi’ („Dimanĉa Arbitranto”)
Sunderland - Sa’ndöland
Sydney - Sidne
Taytown - Tetaŭn
Turner - Tarner
Waverley Market - Ŭe’verli Market
Wellington - Ŭe’lington (armeestro kiu venkis Napoleonon ĉe Waterloo)
West Hartlepool - Ŭest Ha’tlepul
Whitechapel - Ŭaj’tĉapel
Williams - Ŭiljamz
Woolton - Ŭulton
Woolworth - Ŭulŭös
(P.V. = troviĝas en la Plena Vortaro.)
adios - (hispane) adiaŭ
adios, amigo - (hisp.) adiaŭ, amiko
amblo - (P.V.) figure: malrapida, korprula iro de homo
a rivederci - (itale, pr.: a rivederĉi) ĝis revido
Baĥo - (latine: Bacchus) dio de vino
bireto - (P.V.) lana platĉapo
cinq - (france, pr.: sänk) kvin
comment ça va? - (france, pr.: koma’ sa va?) kiel vi fartas?
dix - (france, pr.: dis) dek
eskapi - (P.V.) sukcese forkuri
entre nous - (france, pr.: antre nu) inter ni
furzi - (P.V.) ellasi intestajn gasojn, plej ofte kun bruo kaj malbonodoro
genug davon - (germane) sufiĉe de tio
glugli - fari la bruon de akvo fluanta el botelo
ĝis’i - adiaŭi, diri „ĝis”(= ĝis la revido!)
ĝis revidersehen - bonhumora kunmikso de esperanta "ĝis revido" kaj germana "auf Wiedersehen"
hunjo - hundino
Jeanne d’Arc - (pr. Ĵan d’Ark) fama franca heroino, militistino, sanktulino
Kaisa hai, sahib - (hinda) Saluton, sinjoro!
kojonoj - (familiare) testikoj
kresĉendo - (muzike, P.V.) kreskanta, plilaŭtiĝanta
kriĉo - sono simila al krio de akcipitro
kurtaĝo - (P.V.) procentaĵo pagata al makleristo
manekeno - model(in)o demonstranta robojn k.s.
mein alter kumpel - (germane, pr.: majn alter kumpel) mia malnova kamarado (Kumpel = ministo)
morna - preme malhela, preme malgajiga
n’est-ce pas - (france, pr.: nespa) ĉu ne?
nupto - geedziĝo
’om da pundoj - (dialekta imito) tiom da pundoj
paneo - (P.V.) malfunkcio de motoro
plonĝi - sin ĵeti en akvon
pluso - (slange) profito
pojno - manartiko
povra - mizera, malriĉa, kompatinda
pundo - (angle: pound, pr.: paŭnd) laŭ la angla monsistemo unu pundo (= unu funto sterlinga) enhavas 20 ŝilingojn; unu ŝilingo enhavas 12 pencojn.
rara - (P.V.) malofta
rekvizitoj - bezonaĵoj, teatraj akcesoraĵoj
riz-kureo - hinda raguo kuirita kun kureo, t.e. miksaĵo de pipro, zingibro kaj aliaj spicoj kun rizo
sakri - (P.V.) blasfemi
salamo - speco de kolbaso
sombra - malhela
’sponi - (dialekta imito) eksponi
spuro - postsigno
ŝalti - komuti
tenaca - elaste al-teniĝema
veni, vidi, vici - (latine) mi venis, vidis, venkis (laŭdire la militraporto de Julio Cezaro invadinta Britujon)
zo’o - zoologia ĝardeno